# La Vendreda Klubo 11 diversaj originalaj artikoloj verkitaj de la "Vendredoklubanoj" en Leipzig

## Part 12

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-vendreda-klubo-11-diversaj-originalaj-artikoloj-verkitaj-de-3bc5ce1e/index.md

"Es ist ein friedlicher Kampf und ein großes Ziel, welches uns alle zusammenhält!"

"Paca estas la batalado, kaj grandega la celo per kiu ni estas unuigataj ĉiuj!"

Jen la signo, sub kiu ni nepre venkos!--

ALDONO.

BIOGRAFIAJ NOTOJ PRI D-ro STECHE KAJ RESUMO PRI LIAJ PORESPERANTAJ ARTIKOLOJ KAJ ALPAROLADOJ.

(D-ro DIETTERLE)

Kiam la tempo de pli grandaj sukcesoj de nia ideo estos alveninta, oni verŝajne--kaj tiam eble ankaŭ tre ofte vane!--klopodos, kolekti ĉiujn notojn pri la vivo kaj laboro de niaj plej lertaj antaŭbatalintoj. Tial en ĉiuj landoj oni komencu jam nun kolektante ilin! Mi faras tion nun rilate al nia nuntempa Germana prezidanto.

D-ro Karl Albert Steche naskiĝis la 9an de septembro 1862 en Leipzig-Plagwitz, kiel unua filo de la fabrikposedanto Otto Steche kaj lia edzino, Johanna nask. Habenicht. La patro estis la posedanto de la mondkonata firmo Heine & Co., fabriko de eteraj oleoj. Preparita en privata kurso, Albert Steche, dum la jaroj 1869-1883, vizitis unue la instituton Tischer, poste la "modernan gimnazion" kaj post ĝia disiĝo la humanistan Thomas-gimnazion. Li forlasis ĝin ricevinte la diplomon de poruniversitata matureco. Li studis dum la jaroj 1883-84 en la teĥnika universitato Dresden, 1884-85 en la sama universitato en Hannover, 1885-87 en la universitato Würzburg. Tie li promociis la 9an de majo 1887 kiel doktoro de la filozofio pri la temo: "Metilizo de la sudoloj".

La 1an de septembro 1887 li eniris kiel kunlaboranta ĥemiisto la firmon Heine & Co. kaj--fariĝinte ĉefo de la fabriko--restis tie ĝis la 1a de marto 1911. Tiam la firmo ŝanĝiĝis en akcian societon. En ĝia kontrola konsilantaro li ankoraŭ nun estas kiel prezidanto. Kiel ĉefo de la firmo li instalis i. a. la grandajn fabrikaranĝojn en Gröba apud Riesa kaj distilaranĝon por floraj oleoj en Grasse (Suda Francujo).

Depost la jaro 1905-1920 li apartenis al la unuiĝo de Saksaj industriistoj kiel vicprezidanto, kaj dum la jaroj 1908-20 li estis la unua prezidanto de la loka ligo de la nomita unuiĝo. Krome li ankaŭ estis vicprezidanto de la "Hansa" ligo por komerco, metio kaj industrio.

Kiel deputito de unu el la Leipzig-aj elektdistriktoj li apartenis al la dua ĉambro de la Saksa parlamento dum la jaroj 1909-1918.

La 7an de septembro 1891 li edziĝis kun Else nask. Zinkeisen.[39]

Li tre ofte vojaĝis. Krom multaj liaj vojaĝoj al Svisujo kaj Tirol ktp. kaj aliaj, kiujn li faris partoprenante la kongresojn de la "Unuiĝo por la protekto de la ĥemi-industriaj interesoj Germanaj" okazintajn en la plej diversaj urboj germanaj, mi citas la jenajn:

1896: Kopenhagen, Malmö 1897: Anglujo 1898: Italujo 1899: Norvegujo, Spitzbergen 1900: Paris (mondekspozicio) 1901: Riviera, Suda Francujo 1902: Dauphinée 1903: Norvegujo, Svedujo, Rusujo, Danujo 1904: Madeira, Teneriffa, Kanaraj insuloj, Hispanujo, Alĝerio, Tuniso, Italujo 1905: Malta, Egiptujo, Palestino, Turkujo eŭropa, Grekujo, Sicilio 1907: Aŭstrujo, Kroatujo, Dalmatio 1907 (aŭtune): Orient-Afriko 1908: Belgujo, Holando 1909: Anglujo 1911: Nord- kaj Sudameriko, Okcident-Hindujo 1912: Nordaj landoj 1913: "ĉirkaŭ la mondo" tra Nord-Ameriko, Honolulu, Japanujo, Tsingtaŭ, Ĉinio, Hindujo k. a.

Nu! ni povas diri, ke nia samideano D-ro Steche, "vidis la mondon". Do li povas paroli pri mondaj aferoj kiel spertulo! Dum siaj vojaĝoj li konvinkiĝis pri la nepra neceseco de Esperanto kaj nun li agis kaj laboris laŭ tiu konvinko. Tion mi volas pruvi ankoraŭ pli detale, resumante pri liaj

PROPAGANDAJ ARTIKOLOJ:

"La kultura signifo de Esperanto" ("Die kulturelle Bedeutung des Esperanto". Broŝuro 1913).

"Lernu kaj lernigu Esperanton!" Parlamenta Alparolado. ("Lernt und lehrt Esperanto". Broŝuro. Majo 1914).

"Esperanto kaj la mondmilito" ("Esperanto und der Weltkrieg". Dresdner Anzeiger 28. 10. 1914).

"La triumfa vojo de Esperanto" ("Der Siegeszug des Esperanto". Leipziger Tageblatt 1914. Aperis ankaŭ broŝure).

"Esperanto dum milito kaj paco" ("Esperanto im Krieg und Frieden". Kriegsjahrbuch des Verbandes deutscher Handlungsgehilfen 1915.)

"Ĉu la lernanto de supera lernejo plue lernu la francan kaj anglan lingvojn?" ("Soll der höhere Schüler weiter Französisch und Englisch lernen?" Deutscher Kurier Nr. 72. 1915.)

"La fortiĝo de la Esperanto-movado" ktp. ("Die Erstarkung der Esperanto-bewegung" usw. Zeitschrift für Deutschlands Buchdrucker 11. 6. 1915).

"La germana lingvo kaj Esperanto" ("Deutsch und Esperanto". [Kontraŭ A. Zimmermann, Hamburg.] Hamburger Nachrichten 14. 6. 1915).

"Esperanto." (Leipziger Zeitung 16. 9. 1915.)

"Industrio kaj Esperanto" ("Industrie und Esperanto". Sächs. Industrie, Sept. l915).

"Esperanto--ne malhelpaĵo" ktp. ("Esperanto kein Hindernis" usw. Hansabund Sept./Okt. 1915).

"La signifo de la mondhelplingvo Esperanto" ("Die Bedeutung der Welthilfssprache Esperanto." Broŝuro 1915).

"Esp. Manĝo-karto. Germane-Esperante" ("Speisekarte Deutsch-Esperanto." Herausgegeben im Auftrage des deutsch. Esp.-Bundes vom Ortsverband der Leipziger Esperantogruppen. 1915).

"Germana lingvo aŭ Esperanto?" ("Deutsch oder Esperanto?" [kontraŭ A. Zimmermann] Hansabund Okt. 1915).

"Lingvaj malfacilaĵoj post la milito" ("Sprachschwierigkeiten nach dem Kriege". Leipziger Tageblatt 12. 11. 1915, Frankfurter Nachrichten 5. 12. 1915, Dresdner Anzeiger 16. 1. 1916).

"Prilingvaj demandoj post la milito" ("Sprachenfragen nach dem Kriege". Handel und Industrie, München 18. 12. 1915).

"Novaj taskoj de la muzeoj" ("Neue Aufgaben der Museen." Esperanto-Spiegel Februar 1916).

"Novaj celoj--nova laboro" ("Neue Ziele--neue Arbeit". Heimatpost 5. 2. 1916).

"Lernejoj kaj Esperanto" ("Schulen u. Esperanto". Deutsche Schulpraxis Nr. 4. 1916).

"Pacaj dummilitaj venkoj" ("Friedliche Kriegserrungenschaften". rgische Tageszeitung 18. 15. 1916, Leipziger Tageblatt 26. 5. 16, Königsberger Hartugsche Zeitung 11. 6. 1916, Volkserzieher Juni 1916).

a lingvo kiel komerca perilo" ("Die Sprache als Handelsvermittler". Vossische Zeitung 30. 6. 1916).

"Novaj lingvo-problemoj" ("Neue Sprachprobleme". Der Vortrupp 1. Juli 1916).

"Esperanto en la eksterlando" ("Esperanto im Ausland". Essener General-Anzeiger Juli 1916).

"La negocisto kaj Esperanto" ("Der Geschäftsmann und das Esperanto". Esperanto-Spiegel Juli 1916).

"La lernado de lingvoj dum kaj post la milito" ("Das Sprachenlernen in und nach dem Kriege". [Kontraŭ artikolo de Walter Lambach]. Deutsche Warte 20. 10. 1916).

"Esperanto en nova kulturregno" ("Esperanto in einem neuen Kulturreich" [Frey-Bund], Esperanto-Spiegel Dezember 1916).

"Novaĵoj pri la mondhelplingvo" ("Neues von der Welthilfssprache. "Der Deutschmeister Januar 1917).

"Esperanto en la eksterlando" ("Esperanto im Auslande". Deutsche Warte 20. 4. 17).

"Ĉu Esperanto estas danĝero por la Germana lingvo?" ("Ist Esperanto eine Gefahr für die deutsche Sprache?" Esperanto-Spiegel. Mai 1917).

"Nova formado de lingvoj" ("Sprachen-Neuformung". Zeitschrift für Volksbildung November 1917. Kajero 11).

"Du lingvaj epokoj pasintaj kaj iliaj instruoj por la nuna tempo" ("Zwei rachepochen der Vergangenheit und ihre Lehren für die Gegenwart". Esperanto-Spiegel Januar 1918).

"Esperanto kiel ŝtata helplingvo en la Habsburg-a monarkio" ("Esperanto eine Staatshilfssprache in der Habsburger Monarchie". Esperanto-Spiegel Aug./Sept. 1918).

"Esperanto kaj la Germanaj lernejoj" ("Esperanto und die deutschen Schulen". Esperanto-Spiegel 1918).

"Ĉu Esperanto estas scienco?" ("Ist Esperanto eine Wissenschaft?". Esperanto-Spiegel 1918).

"Novaĵoj pri foiro kaj komerco" ("Neues von Messe und Handel". Leipziger Tageblatt 31. 8. 18).

"Alio pri interpopola ligo kaj prilingvaj demandoj" ("Anderes von Völkerbund- und Sprachenfrage". Germ. Esperantisto Aug./Sept. 1920).

"La popola bonstato de Germanujo postulas Esperanton" ("Deutschlands Volkswohl fordert Esperanto". Hanauer Anzeiger 19. 11. 1920).

"Interpopola ligo kaj Esperanto" ("Völkerbund und Esperanto". Germ. Esperantisto Jan. 1921).

"Tiraneco kaj la galerio" ("Herrschsucht und Tribüne". Leipziger Allgemeine Zeitung 13. 1. 1921).

GRAVAJ ALPAROLADOJ:

Oficiala festalparolado dum la germana Esp. Kongreso en Stuttgart 1913.

Parlamenta alparolado: "Lernu kaj lernigu Esperanton!" Majo 1914.

"Esperanto kiel komerc-ekonomia kaj politika batalilo". Alparolado en la "Unuiĝo de la Leipzig-aj instruistoj".

"La signifo de la mondhelplingvo Esperanto por la germana popolo dum milito kaj paco". Alparolado en la salonego de la teĥnika Universitato Dresden Marto 1915.

"Alparolado pri Esperanto en la ĝenerala kunsido de la porfremdul-unuiĝoj en la salonego de la malnova borso en Leipzig 1915."

"Parlamenta alparolado pri la signifo de Esperanto". 1. 2. 1916.

"Pri Esperanto kaj ĝia signifo por la germana komercisto" alparolado en la publika kunsido de la komerca ĉambro, Leipzig 29. 11. 1920.

Krom tiuj *oficialaj* alparoladoj li ankoraŭ faris multajn aliajn en la samideanaj rondoj k. a.

Presejo:

Günther, Kirstein & Wendler en Leipzig.

PIEDNOTOJ:

[1] Kio plaĉos al la dioj!

[2] Pro entuziasmo por Mozart li eĉ ŝanĝis sian antaŭnomon Vilhelmo al Amadeo!

[3] Komparu: La muzikaj suferoj de la orkestrestro Johannes Kreisler.

[4] Nepresita; la manuskripto en la Ŝtata Biblioteko en Berlin.

[5] Sub la nomo "Ondino" en Esperanton tradukita de K. Myslik.

[6] Per tiu ĉi moknomo la malamikoj de Wagner provis ridindigi lian de ili ne jam komprenatan muzikon.

[7] *F. Exner.* "*Pri la scienco universala de Leibniz* (traktatoj de la Bohema scienca societo. 5a serio IIIa volumo). Prag 1845, paĝ. 163-200.

*F. A. Trendelenburg.* "*Pri la Leibniz-a projekto de ĝenerala karakterizo* (traktatoj de la reĝa scienca akademio en Berlin) kaj "Aldonoj kaj suplementoj" (Monata raporto de la Berlin-a scienca akademio 1860 paĝ. 374-386 kaj 1861, paĝ. 170-219).

[8] Se inter la samideanoj troviĝos interesuloj por tiaj klarigoj, mi pritraktos la supre cititan leteron en alia artikolo. Tio estas des pli rekomendinda, ĉar Mersenne kaj aliaj samtempuloj de ĉi tiu scienculo, pri kiuj oni ĝis nun--certe en Germanujo--sciis preskaŭ nenion, pritraktis la mondlingvan problemon jam pli detale. Mi esperas, ke, antaŭ ĉiuj, unu el niaj *francaj* samideanoj (kiuj "sidas ĉe la sciencaj fontoj", ĉar ili trovos la necesajn librojn en siaj ŝtataj bibliotekoj!) daŭrigos mian laboron rilate al *Mersenne*, kiu eble--mi devas supozi tion pro kelkaj kialoj--*mem skribis* la "prospectus"-on *anonime*.

[9] *Do, la aŭtoro de la 4a propozicio*, kiun aludas (kaj malŝatas) Descartes, *celis la veran mondhelplingvon kaj estis nia unua antaŭbatalinto*!

[10] Estas interese, ke ni ankoraŭ havas la ekzempleron de la Dalgarn-a libro el la biblioteko de Leibniz, en kiun li faris siajn notojn. Ĝi ekzistas en la Reĝa biblioteko en Hannover. La "_rerum series praedicamentalis_", t. e. laŭtabela ordigo de la ideoj, tie estas kompletigita per _J. Fr. Hodann_, kunlaborinto de Leibniz; la difinoj en ĉi tiu libro estas kompletigitaj per deklaroj laŭ latinaj, samtempaj vortaroj. _Trendelenburg_ prizorgis la presigon de tiuj tabeloj en la supre cititaj "Aldonoj kaj suplementoj".

[11] Legu en la libro de Couturat la jenajn ekzemplojn: "_ridiculurus_" (ridindestonta)--une chose, qui sera ou diviendra ridicule, "_amavitio_" (aminteco) kaj "_amaturitio_" (amonteco)--le fait d'avoir aimé ou de devoir aimé, l'amour passé ou futur.

[12] Ekzemple oni ne trovas en Esperanto plurajn literojn egale elparolatajn, vokalmodifojn ("Umlaute"), la dualon, la duan ("saksan") genitivon de ĝermanaj lingvoj, la semidlingvajn intensivajn verbfomojn, la participon absolutan (ablativo kaj genitivo absolutaj), gramatikan sekson de la substantivoj, la latinan "akuzativon kun infinitivo" k. t. p.

[13] Ekzemple la fikso aŭ limigo al la signifoj de plursignifaj vortradikoj, kiuj ekzistas ankaŭ en diversaj naciaj lingvoj, sed esprimas en ĉi tiuj lingvoj nekongruajn idearojn. (Biliono, aŭtoritato, frizi, profesoro, sugestii k. a.)

[14] Esperante en la gazeto "Lingvo Internacia" 1897, n-roj 6 kaj 7; en Goldschmidt, Bildotabuloj... (Leipzig, Ferdinand Hirt & Sohn); en Möbusz, Vollständiges Lehrbuch... (Leipzig, Otto Nemnich.)

[15] en _letero_ al mi sendita (11. II. 1921) kaj en _artikolo_ "La hejmveturado" publikigita en la gazeto "Universo" 1910, n-ro 6. Ĉar la unua ne estas publikiĝita kaj la dua malfacile havebla, mi citas iom detale.

[16] Ĉar la (relative malmultaj) ekzempleroj de tiu _unua_ gazeto Esperantista, kiu iĝis avidata kolektobjekto, baldaŭ preskaŭ tute malaperis, la "Oficiala Gazeto", eldonata de la Esperantista Centra Oficejo en Paris represis en la jaroj 1911 kaj 1912 la Lingvajn Respondojn el "La Esperantisto".

[17] La du libroj estos citataj per "libro I" kaj "libro II". La unuopaj Respondoj estos citataj el libro I per sia _numero_, el libro II per sia _paĝo_, do I, 30 = n-ro 30 en la libro I--kaj II, 22/23 = paĝoj 22 kaj 23 en la libro II.--Post la transiro de la Esperanto-eldonejo de Hachette et Cie al la Esperantista Centra Librejo (Paris, 51, rue de Clichy), _ambaŭ_ libroj estas ĉi tie aĉeteblaj.

[18] Oni presu novajn eldonojn en _malbonvalutaj_ landoj!!

[19] "~enda": sufikso signifanta: "kiu devas esti ~ata, kiu estu ~ata."

[20] Jen unu ekzemplo: En du Lingvaj Respondoj D-ro Zamenhof traktas la diferencon inter _tia_ kaj _tiela_ [II, 26 kaj I, 8]. En la unua li konstatas, diferencon de la _signifo_: _tia_ brulo estas brulo tiel granda, _tiela_ brulo estas brulo tiamaniera (tiel stranga). En la dua Respondo, donita dekkvin jarojn post la unua, li ne plu parolas pri diferenco de la _signifo_, sed diras nur, ke _tiela_ estas formo _pli akcentita_ ol tia.

[21] Leipzig. 1921 (Ludwig Fries. Deutsche Esperantobuchhandlung, Johannisplatz 3).--Citata per "libro III"; III, 29 = Respondo _n-ro_ 29 en la libro III.

[22] Alilingvaj eldonoj de la libro estas intencitaj; eble aperos ankaŭ Esperanta prilaboraĵo, se bezono por ĝi montriĝos.

[23] Romo: la _urbo_, Romio: la _lando_ de la antikva respubliko aŭ imperio. Komparu Lingvaj Respondoj II, 19/20; III, 29!

[24] La anarkianoj, kiuj malrespektas ĉiun leĝon kaj volas renversi la Fundamenton, estas "_ekster_ la Esperantistoj".

[25] Oni komparu ankaŭ la paragrafon 4an de la Bulonja Deklaracio pri Esperantismo.

[26] Mi donas tri ekzemplojn, ĉe kiuj D-ro Zamenhof laŭ mia persona konvinko (al neniu trudota) preferis la malplibonon al la plibono: 1e li donas al la adverbo (ne prepozicio!!) _po_ la forton nominativigi la akuzativobjekton (rektan komplementon), anstataŭ trakti ĝin kiel ĉiujn aliajn adverbojn. [II, 21; III, 73].--2e li malpermesas uzi _sen_ kiel konjunkcion kun la infinitivo, permesante tamen la infinitivon post _por_, _anstataŭ_, _krom_ kaj _antaŭ_ (_ol_). [I, 20, 30, 37 a); III, 82/84].--3e li uzas--kvankam ne sen esceptoj [Psalmo XXVII, 11]--la adverbon _spite_ kiel veran prepozicion kun simpla nominativo. [I, 37 c; III, 67].--

[27] Ekzemple li mem ĉiam uzas post _po_ la nominativon kaj tion deklaras esprime preferinda. Tamen li diras: "... _ambaŭ_ esprimoj ('doni po 2 pecojn' kaj 'doni po 2 pecoj') estas _uzeblaj kaj bonaj_" [II, 21; III, 73].

[28] Aliloke li mencias ankaŭ la _regulojn_ kaj la _komunan spiriton de nia lingvo_.

[29] t. e. la esencaj leĝoj komunaj al ĉiuj--almenaŭ indoĝermanaj--lingvoj.

[30] germane: "Schneider(meister)s".

[31] La per "" signitaj vortoj estas plejparte ĉu germanismoj ĉu alispecaj plimalplimalkorektaĵoj.

[32] Sufiĉa provizo da prespretaj tradukaĵoj kuŝas en nia tirkesto, sopirante je entreprenema eldonisto.

[33] Rim. La germ. vorto "bunt" havas krom la Ostwald-a signifo ankaŭ la signifon "multkolora". La lasta ne estas uzebla por ni.

[34] κορυφή aŭ κορυφά, t. e. supro.

[35] δρεπάνη aŭ δρέπανον, t. e. falĉileto.

[36] νομός kv. ĉiun el la 16 administraciaj distriktoj de Grekujo.

[37] Φαίακες, lat. Phaeaces, t. e. la mitaj loĝantoj de l' insulo Σχερία.

[38] de Ernst Herter.

[39] Dankeme mi mencias, ke la ŝategata edzino de nia D-ro Steche afable donis al mi la necesajn biografiajn notojn.

_Lingva instruado [laŭ Thora Goldschmidt] sur la fundamento de bildotabuloj_

THORA GOLDSCHMIDT

Bildotabuloj por la instruado de ESPERANTO

36 bildoj kun klariganta teksto, ekzercoj, ekzemploj kaj gravaj aldonoj (fundamenta gramatiko kaj ekzercaro de D-ro Zamenhof, monsistemaj tabeloj kaj esperantaj dokumentoj)

prilaboritaj de PROF. D-ro JOH. DIETTERLE direktoro de la ŝtata Saksa Esperanto-Instituto en Leipzig

2a, korektita eldono

Prezo: 6.50 Germ. Mark + 100% nuntempa (Majo 1921) alpago pro la plialtigitaj eldonej-elspezoj

La libro instruas Esperanton laŭ la tiel nomita _rekta metodo_. Tiu ĉi Goldschmidt-a metodo volas servigi la okulojn al la pensado tiamaniere, ke oni lernu novan lingvon nur per ĉi tiu lingvo mem, ne uzante la gepatran lingvon. La plej eminentaj lingvistoj kaj pedagogoj, volante plibonigi la fremdlingvan instruadon, aprobas la rektan metodon.

_Ĝi taŭgas precipe por la Esperanto-instruado._ Pro tio, la libro, aperinte antaŭ nelonge, trovis la aplaŭdon de niaj samideanoj en ĉiuj landoj. _Ĝia unua eldono tre baldaŭ estis tute elĉerpita._

Sufiĉu tie, rememorigi kelkajn vortojn el la _recenzo_, kiun havis la libro en la "ESPERANTO", _la oficiala organo de nia Universala Esperanto-Asocio_:

......"la libro estas vera trezoro, el kiu eĉ lertaj samideanoj povas elĉerpi sciaĵojn; lernanto kiu zorge kaj pacience estos trastudinta la tuton fariĝos sperta Esperantisto."

......"unuanime oni admiros la lertecon de l' aŭtoro en la malfacila tasko traduki multajn fakajn vortojn".....--..."Nia majstro, kies portreto ornamas la unuan paĝon, estus alte taksinte la verkon de sia eminenta disciplo."

Eldonejo: Ferdinand Hirt & Sohn en Leipzig.

Noto de transskribinto:

Mi silente ĝustigis etajn interpunkciajn erarojn, kaj registris aliajn ŝanĝojn per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris. En ĉi tiu dosiero, mi indikas kursivan tekston per _substrekroj_ kaj plispacan tekston per *asteriskoj*.

