# La Vendreda Klubo 11 diversaj originalaj artikoloj verkitaj de la "Vendredoklubanoj" en Leipzig

## Part 11

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-vendreda-klubo-11-diversaj-originalaj-artikoloj-verkitaj-de-3bc5ce1e/index.md

lernolibroj 150 vortaroj 44 tradukaĵoj 202 originala literaturo 43 libraro pacifista 13 scienca literaturo 51 libroj por blinduloj 6 lingvaj demandoj 26 kongresoj 27 jarlibroj 25 dokumentaroj 25 historio de Esperanto 19 raportoj 11 statutoj 5 === 647

647 pri organizacio 2 kantaroj 15 humoraĵoj 3 signifo kaj graveco de Esperanto 93 kontraŭesperantaj skribaĵoj 3 Esperanto gazetoj 61 gvidfolioj, gvidlibroj ktp 40 reklamiloj 6 literaturo pri Volapük 44 literaturo pri Ido 26 aliaj mondlingvoj 31 Esperanto en la mondmilito 15 === 986

La katalogo estas presita kaj aĉetebla ĉe la Saksa Esperanto-Biblioteko por la prezo de M. 1.--.

La biblioteko estas uzebla en la ĉambro de la Instituto mem aŭ la libroj estas ludonataj. Lupermeson havas:

1e ĉiuj germanoj, kiuj estas ŝtataj oficistoj, aliaj personoj bezonas garantiateston de tia oficisto.

2e eksterlanduloj, se ili sendas specialan peton kaj garantisumon fiksotan ĉiukaze de la administranto. La sendkostoj estas pagotaj de la luanto. Mendiloj estas aĉeteblaj ĉe la biblioteko (10 ekzempleroj M. --.50).

La ĉi supra tabelo montras, ke la biblioteko ankoraŭ ne estas tre riĉa. Precipe mankas en ĝi la gravaj verkoj el la unuaj jardekoj de nia movado kaj la libroj aperintaj depost 1915 ekster Germanujo. Tio klariĝas el tio, ke la monrimedoj de la biblioteko estas tre malgrandaj tiel, ke sekve de la nuna malbona germana valuto, eksterlandaj verkoj kaj gazetoj tute ne povas esti aĉetataj. La libraro nur kreskis kaj kreskas preskaŭ senescepte per donacoj de la eldonistoj, verkistoj kaj aliaj malavaraj personoj. Sed estas forte dezirinde, ke tiaj donacoj estu farotaj pli multnombre ol ĝis nun, precipe ankaŭ de negermanaj samideanoj kaj eldonistoj. Ili subtenos ja tiamaniere ne privatan entreprenon, sed publikan bibliotekon, kiu servas al la tuta Esperantistaro. Nur per tiu ĉi vojo ni venos al la celo, kaj la ŝtata Saksa Esperanto-Biblioteko fariĝos kompleta libraro de la Esperanta literaturo subtenata de ĉiuj, servanta al ĉiuj.

PRI LA ESPERANTO-MOVADO EN BRITUJO DEPOST LA FINO DE L' MONDMILITO.

ARTHUR ZEALER, angla gasto de la Klubo depost 1920.

"Die Engländer sind überhaupt, trotzdem man eher das Gegenteil erwarten dürfte, da sie das Interesse daran haben sollten, ihre Sprache als Weltsprache einzuführen, sehr für Esperanto."

"La Angloj entute--malgraŭ oni estus rajtigita supozi la malon, konsiderante ke ili povus havi interesegon por enkonduki sian lingvon kiel mondlingvon--tamen tre favoras Esperanton."

_D-ro Steche_, en sia parolado antaŭ la Dua Ĉambro de l' Saksa Deputitejo.

Ne nur en Germanujo, sed ankaŭ en Britujo la progreso de la Esperanta movado depost la fino de l' mondmilito montriĝas kontentige vigla.

Jam dum la daŭro de l' milito al la publika intereso pri Esperantaj aferoj en Britujo ne estis permesate ripozi. Gravaj rondoj starigis movadon por la enkonduko de "_Komuna Komerca Lingvo_". Ili formis tre influan komitaton kies membroj sukcesis plifortigi la intereson ne nur de la urbestraro de la City de London, sed ankaŭ ĉe la _Komerca Ĉambro de London_ tiom ke tiu ĉi korporacio estis enkondukinta Esperanton kiel unu el la fakoj de ekzamenoj aranĝitaj sub siaj aŭspicioj; la instruadon mem prizorgis la _City of London College_.

Ankaŭ jam antaŭe estis starigata ministeria komitato "_The Modern Languages Committee_" por studi la demandon pri modernaj lingvoj rilate la lernejan instruadon. La rezulto de la laboroj de tiu ĉi komitato estis publikigata kaj enhavis preskaŭ surprizantan konsenton jenan: Ke estas pli konsilinda akceli la instruadon de Esperanto tuj ol atendi ĉu ankoraŭ eble pli taŭga mondhelplingvo estos elpensata aŭ ne, konsiderante ke Esperanto jam nun estas konata tra la tuta mondo kaj funkcias kiel universala interkomprenilo.

En London ekzistas krom la _Brita Esperanto Asocio_ (troviĝante en la proksimeco de la famega Brita Muzeo) ankaŭ tre vigla rondo "_La Brita Literatura kaj Debata Societo_" kaj kiel ĉefa Esperanta klubo de la unua mondurbo la "_London Esperanto Club_" en kies halo "St. Bride's Institute" (ĉe Ludgate Circus) en la centro de la urbego eksterlandan-samideanoj ĉiam estas korege bonvenantaj; krom la ĵus-nomitaj, ekzistas en London mem ne malpli ol dekkvar antaŭurbaj kluboj; plue la _Laborista Klubo de la "Working Men's College"_, la "_British League of Postal Esperantists_", la "_Skolta Esperantista Ligo_", la "_Societo de Kvakeraj Esperantistoj_" kaj la "_Eklezia Esperanto Ligo_". Diservo okazadas ĉiun duan dimanĉon posttagmeze en Harecourt Church, Canonbury, London, N., unu fojon po monato en Partick apud Glasgow, kaj ankaŭ, sed neregule, en York. La tuta Britujo estas partigata je ses federacioj; unu plua por sud-orienta Anglujo estas celata. Ekstere de la ĉefurbo troviĝas proksimume 90 kluboj kuniĝintaj al la Brita Esperanto Asocio, krom grandnombre plimalpli konataj sendependaj grupoj kaj societoj troveblaj tra la tuta lando, ĉefe alligataj al laboristaj rondoj.

Kun la oficejo de la Brita Esperanto Asocio estas ligata librovendejo; multspeca estas la Esperanta verkaro tie kolektata per kiu estas eble paŝtiĝi.

Ne preterpasis ankaŭ la Esperantan movadon en Britujo la senĉesa plialtiĝo de prezoj de preskaŭ ĉiuj artikloj de l' ĉiutaga bezono kiu feliĉigis la civilizatan mondon kiel unu el la apudrezultoj de la malcivilizacio de la antaŭaj jaroj. Precipe la multege obliĝintaj preselspezoj prezentis gravan minacon al la ekzistado de la tiea Esperanta gazetaro. Kiel solvo de l' dilemo gazetoj estis kunmetataj, prezoj duobligataj, kaj nun oni povas esperi trapasi la nunan malbonan tempon ĝis kiam estos eble pliriĉigi la enhavon de niaj gazetoj denove kaj ankaŭ formi ĝin pli interesa.--Tiurilate la fakto estas eble kronikinda ke en London ekzistas ne malpli ol dekdu presliterfandejoj pretaj kaj dezirantaj liveri Esperantan tipografian materialon al presistoj.

Bedaŭrindege, la morto ŝiris en niaj vicoj breĉojn tro senteblajn por ke facile ili povas esti denove plenigataj. Grandan perdon reprezentas la nepluesto de la verkisto de la famaj ĉefeĉ-ŝlosiloj, Sinjoro _Hoeveler_, kiu pere de tiuj bonegaj propagandiloj faris eble nur iom pli malmulte ol la Majstro mem por la plivastigo de nia granda afero. La 28an de februaro 1920 la fatalo forprenis de ni Sinjoron _Jozefo Rhodes_ el Keighley, unu el la pioniroj de la movado en Britujo. Li estis eble en pli vastaj rondoj plej bone konata kiel verkisto de grava vortaro Anglo-Esperanto. Ankaŭ _Sir Thomas Vezey Strong_ mortis dum la somero de 1920. Li apartenis al la viceprezidantaro de la Brita Esperanto Asocio, kaj kiel tiama anstataŭanta, kaj en la jaro 1911 estanta, Lordurbestro de la City de London la 21an de aŭgusto 1907, post la kongreso en Cambridge, li oficiale akceptis _D-ron Zamenhof_ kune kun la kongresanaro en la famkonata historia Gildhalo de London, kie nia Majstro faris sian memorindan paroladon pri "Patriotismo Pseŭda kaj Vera".

Ni honoru ilian memoron!

La kongresa aktiveco en Britujo depost 1915 ĝis la fino de l' milito nature suferis interrompon. Tamen, dum la pentekosta semajno de 1919 okazis la 10a Brita Esperanta Kongreso en Liverpool (500 enskribintoj) kaj dum la koresponda semajno de 1920 la 11a en Birmingham (pli ol 300 partoprenantoj). La venonta tiujara Brita Esperanta Kongreso estas aranĝata en Harrogate. Dum la du lastaj someroj havis lokon la 14a Skota Esperanta Kongreso en Glasgow kaj la 15a en Edinburgh, la lastnomita kun 225 personoj enskribitaj, nombro ĝis tiam ne superita en Skota Esperanta Kongreso.

Okaze de ĉiuj tiuj kongresoj unu el la ĉefaj tagordo-punktoj priparolitaj estis la enkonduko de Esperanto en la taglernejojn: ĉar al la gejunularo apartenas la estonteco. Malgraŭ la certe ne tro facila batalado kontraŭ la inercio, rezultoj jam montriĝis kiuj rajtigas la supozon ke la vojo unufoje enirata estas la ĝusta kaj ke oni nur sekvu ĝin por ke la celo estos atingata. Ekzemple, pruvo de la granda intereso kiun montradas la brita komercistaro rilate Esperanton estas inter aliaj, ke jam antaŭ kelkaj jaroj la _Londona Ĉambro de Komerco_ disdonis, post ekzameno, diplomojn al Esperantaj instruontoj.

En pli ol 30 vesperlernejoj en London, Glasgow, Edinburgh, Birmingham, Liverpool, Manchester, Worcester, York, Sheffield, Gateshead, Aberdeen, Leith, Fife, Lanarkshire, Barry k. c. la lokaj eduk-aŭtoritatularoj permesis la starigon de Esperantaj kursoj, kaj, kiel elekta fako, nia lingvo estis dum la jaroj 1917 ĝis 1920 enkondukita entute en 46 britajn lernejojn, inter kiuj la jenaj:

Gallowflat School, Rutherglen, Skotldo. Holycroft Council Day School, Keighley Haworth Council School, Keighley Technical School, Keighley St. John's College, Worcester Stanley Road County Council School, Worcester St. Paul's Boy's School, Worcester Green Lane County Council School, Patricroft Radstock County Council School, Bath Lady Manners' School, Bakewell, Buxt. Glasgow High School, Glasgow Blairhill Public School, Coatbridge apud Glasgow Tiptree Hall Orphanage, Tiptree, Essex Romilly Road Elementary School, Barry High Street School, Barry Marylebone Commercial Institute, London W. Technical College, Nelson, Lancashire Hugh Myddleton Commercial Institute, London Bloomfield Road Commercial Institute, Woolwich, London Secondary School, Chorley, Lancashire Municipal School of Commerce, Birmingham North London Collegiate School, London N. Dulton Senior Commercial School, Liverpool Granton Road County Council School, Liverpool Technical College, Leith City of London College, London E. C. Donaldson's Hospital School, Edinburgh Girls' County School, Bishop Auckland Northcote Girls' School, Armley apud Leeds Murston C. E. Mixed School, Murston, Kent High School, Sheffield Woodseats Council School, Sheffield Central Secondary School, Sheffield

Inter la raportoj rilate la spertojn jam faritajn pri la lerneja instruado de Esperanto en Britujo estu citataj nur la jenaj tipoj: En la aŭtuno 1920 raportis fraŭlino _Watson_ ke ŝi havas en _Blairhill School, Coatbridge apud Glasgow_, du klasojn po 25 knaboj en ĉiu. La knaboj havas la aĝon de 9 ĝis 11 jaroj kaj ili ricevas instruadon de 1-1/2 horoj ĉiusemajne. La knabetoj bone progresas kaj multe ŝatas la lernadon. Samtempe sinjorino _E. M. de Montoro_ raportis pri la _High School, Glasgow_: "Kiam mi eniris tiun ĉi lernejon dum la pasinta jaro en la mezo de la sezono, mi trovis 7 lernantojn en la malsupra, kaj 7 en la supra klaso. Tiun ĉi jaron ni havas 62 en la malsupra kaj 33 en la supra klaso, entute 95 lernantojn. La malsupra klaso devis esti duonigata kaj la eduk-aŭtoritatularo estis devigata instali helpan instruiston". Laŭ raporto de la januaro 1921 pri la _Romilly Road Elementary School, Barry_, la sukcesoj spertitaj en tiu ĉi lernejo rilate la Esperantan instruon instigis la tiean eduk-aŭtoritatularon sankcii la enkondukon de Esperanto ankaŭ en _High Street School, Barry_. Antaŭ unu jaro la _Edukiga Komitato_ de _Liverpool_ permesis la starigon de Esperantaj kursoj en _Granton Road Council School_ kiel sesmonatan eksperimenton. 30 knaboj en la aĝo de 12 ĝis 14 jaroj ricevis 3 duonhorajn lecionojn posemajne, kaj post 2 monatoj ili komencis korespondadi kun alilandanoj. La kurso do pruviĝis tute sukcesa kaj la Edukiga Komitato sekve de tiu sukceso konsentis ne nur la daŭrigon de la Esperantaj kursoj en tiu ĉi lernejo, sed ankaŭ la aranĝon de du Esperantaj klasoj en la _Dulton Senior Commercial School, Clarence Street, Liverpool_. La instruestro de _Tiptree Hall Orfejo, Essex_, sinjoro _Norman Mac Munn_, (Bachelor of Arts Univ. Oksforda) finas sian raporton jene:--"Alilandaj infanoj povas ĉe ni lerni la lingvojn anglan, francan kaj Esperantan; la lastenomita servas nature kiel interkomprenilo inter ĉiuj".

Antaŭ nelonge la Brita Esperanto Asocio filiigis sin al la "_Conference of Educational Associations_" kies ĉiujaraj kunsidoj okazis en la monatoj decembro-januaro. Tiurilate la Brita Esperanto Asocio aranĝis kunvenon kiu havis lokon la 1an de januaro 1921 en la Fizika Halo de la Londona Universitato, por priparoli la temon: "Esperanto kiel faktoro en la edukado". Estas tre bedaŭrinde ke plena raporto pri tiu ĉi grava diskuto ne povas esti donata tie ĉi (ĝi aperis angle en la februara numero de la gazeto "The British Esperantist"). Sed tiom estu tie ĉi raportata ke laŭtiĝis unuvoĉe la fakula opinio pri la granda utilo de Esperanto kiel kvazaŭ luda instruilo por la enkonduko de la junaj lernantoj en la gramatikan sciencon. Ripete estis konstatata la fakto ke post la lerno de Esperanto la infanoj scipovas sen antaŭa speciala peno jam ankaŭ la gramatikon de la gepatra lingvo kiu estas grava antaŭkondiĉo por la komenco de la studado de aliaj naciaj lingvoj. Plue, ke la vortprovizo akirita pere de Esperanto estas bonega plifaciligilo por la lernado de aliaj fremdaj lingvoj. Tiurilate sinjorino _D-ro A. Fisher_, lernejestrino de la _Girl's County School, Bishop Auckland_, raportis pri statistike faritaj metodaj eksperimentoj. Estis amuze ke la infanoj entuziasmigitaj per la facila lerno de Esperanto ne nur aĉetis vortaretojn per sia privata poŝmono--fakto kiu ne tre ofte okazas rilate la lernon de aliaj fremdlingvoj--sed ke ili ne malofte komencas interesigi kaj enkonduki la gepatrojn en la nove lernitan lingvon.

Ankaŭ en Britujo la problemo de _Teknika Vortaro_ trovis praktikan pripensadon. Komence de la pasinta jaro stariĝis sub la sekretario de sinjoro _E. E. Yelland_ komitato de la _Brita Literatura kaj Debata Societo_ por ataki la taskon. Unue estis komencata la kompilado de terminaro rilate la industriojn de botoj kaj ŝuoj, kaj ankaŭ rilate la fabrikadon de ombreloj. Fine de 1920 aperis kun fakula kunlaboro la unua frukto de la komitataj klopodoj en la formo de 4 paĝa folieto enhavanta terminaron pri "_La Fabrikado de Ombreloj_". Ni esperu ke pluaj kontribuaĵoj baldaŭ sekvos. Dum la pasinta jaro aperis ankaŭ nova stenografia sistemo verkita de sinjoro _Montagu C. Butler_, la agemega sekretario de la Brita Esperanto Asocio. Laŭŝajne tiu ĉi nova Esperanta stenografisistemo estas la unua en Britujo publikigata kiu celas ebligi la lernadon de _Esperanta raporta stenografio_ sen antaŭa scipovo de io jam konata sistemo de la "flugila arto".

Fine de la estinta jaro la "_Memoriga Bibliotek-Komitato Harold Bolingbroke Mudie_" eldonis sian unuan libron sub la titolo "_Vivo de Zamenhof_" kiun verkis _D-ro Edmond Privat_. Ne estas ĉi tie la loko por librorecenzo, sed ŝajnas ke la aŭtoro ne nur priskribis la vivon de unu el la plej grandanimaj geniuloj de l' mondo, sed ke per tiu ĉi verko li ankaŭ ekprenis la fadenon kiu forglitis el la mortaj manoj de l' Majstro, sciu la fadenon por teksi la komunan rubandon de homaranismo. Certe la verkisto estus la ĝusta homo meriti tian sukceson por la savo de l' krucumata homaro.

La brita Esperantistaro ankaŭ ageme suportis per mon- kaj nutraĵ-sendoj la helpan movadon iniciitan de la Kvakeroj por la "_Nutrado de l' Infanoj en Mez-Eŭropo_".

La formigo de la _Interpopola Ligo_ donis nature kialon por vigla aktiveco de la brita Esperantistaro. Jam komence de januaro 1919 okazis en la Londona Universitato grava amaskunveno kiu konstatis ke la sola solvo de la lingvaj malfacilaĵoj estas la akcepto flanke de la ŝtataj registaroj de Esperanto kiel oficiala interkompreniga ilo. La 8an de julio 1920 deputacio de la Brita Esperanto Asocio alproksimigis sin al la ĉefa sekretario de la "League of Nations", _Sir Eric Drummond_, kaj la membroj de la deputacio estis akceptataj de _D-ro Nitobé_ kiu esprimis sian tutkoran simpation kun ilia propono. Sed estas ja freŝe en la memoro de ĉiuj kiamaniere dum la decembraj kunvenoj de la Ligo de Nacioj en Ĝenevo la atingo de tiu ĉi celo estis por la momento malhelpata per tia malinda ruzo de la francaj kontraŭ-Esperantanoj kiuj posedas la vere admirindan antaŭdiluvian naivecon provi enpuŝi nuntage nacian lingvon kiel interpopolan komprenilon. Tamen, tro malfrua estas jam la horo de l' mondhistorio por malantaŭenturni la rulantajn radojn de progreso. Kaj prokrasto tute ne estas nuligo!

Okaze de la unua datreveno de la milithalto la Brita Esperanto Asocio aranĝis du publikajn kunvenojn en London la 11an kaj la 22an de novembro 1919. Dank' al vigla propagando flanke de l' estraro ambaŭ kunvenoj estis multnombre vizitataj de la ĝenerala publiko. _Sir Ernest E. Wild_, reĝa leĝkonsilisto kaj membro de l' parlamento, i. a. parolis. Kaj, kvankam li mem konfesis ke li ne scipovas Esperanton, li tamen konfesis esti "Esperantano" en la senco ke li tre favoras la starigon de Esperanto kiel oficiala interkomprenilo por la celoj de la Ligo de Nacioj.--Ĉe la pordoj de la supremenciitaj kunvenoj laboristoj disdonis al la enirantoj flugfolietojn kies enhavo estas, laŭ mia scio, ne ankoraŭ tre konata en Germanujo. Eble ĝi posedas sufiĉan intereson--ĉu oni konsentas ĉion kio estas dirita aŭ ne--por esti, nur iom korektite, represata tie ĉi:--

AL LA GERMANA POPOLO.

Kunlaborantoj kaj kunviktimoj:--

Ni uzas la okazon donitan de la longe-esperita Deklaro de Paco inter niaj du nacioj por saluti vin, kiel kunsuferintojn en la granda aflikto kiun la regantoj de la mondo venigis al ĝiaj loĝantoj, kaj--ni kuraĝas fidi--kiel "kamaradoj de pli feliĉa estonteco". Ni ĝojas kun vi ke la buĉado de la "konskriptaj" soldatoj de Eŭropo grandparte ĉesis; ni ĝojas egale ke jam nun finiĝos la blokado permalsata, kies malrapida torturado indulgis nek junecon nek plenaĝon, nek la, novpatrinon nek la infaneton ĉe la mamo; kvankam ni timas ke mankado ankoraŭ restados en via lando. Ni sopiras pacon kun ĝia nova mondo, komenci novan kaj pli bonan vojon de vivado. Ni do bedaŭregas la pacon perfortan kiu baras la vojon antaŭ ni ambaŭ, kaj antaŭ la tuta Eŭropa, pacon kiun la konscienco de la mondo kondamnas, kiun Laboro ĉiulande malkonfesis, kaj pri kiu eĉ la nuna Primo de Anglujo diris ke ĉiu aranĝo ĝia povas esti nur provizora. Ni promesas labori anstataŭigi ĝin per interkonsento kiu fidele efektivigos la principojn de memdeterminado, sinrespekto, egala justeco kaj egala eblaĵo por la vivo. Kiam tio plenumiĝos, ni povos esperi ke el la doloregoj de la homaro naskiĝos epoko nova kaj pli feliĉa.

Ni scias ke la tuta homaro fariĝis el la sama teksaĵo, kaj ni ne supozas ke la tuta kulpo pri la milito restas nur sur unu flanko sole. Ni ne forgesas, kiel forgesis multaj el niaj samnacianoj, ke dum monatoj kiuj fariĝis jaroj, vi celis al la paco, kaj devigis viajn regantojn fari ripetitajn klopodojn ĝin atingi. Ni salutas kiel amikon ĉiun en ĉiu lando kiu laboris por la paco, ĉiun kiu hodiaŭ laboras por repaciĝo. Ni scias ke kelkaj el vi suferis pro rifuzo partopreni en la milito, same kiel suferis kelkaj el ni. En unueco inter samcelanoj kuŝas la forto; ni aspiras, kiel Ligo, esti ĉenero en mondkunularo de viroj kaj virinoj bonvolaj--nova framasonaro, kunigita spirite, ne ceremonie. Se ĉiuj fortoj de la bonvolo en la mondo unuiĝus, ili estus nerezisteblaj.

Dum la nuboj de milita propagando, kaj la sangaj nebuloj de la pasio kelkaj el ni ne forgesis kiom la mondo ŝuldis en la pasinto al via klereco kaj pacienca esplorado, al via genio por organizado, via inventa kaj krea povo. Kaj ni ne dubas ke en la nova epoko komenciĝanta--la epoko ne tiom de nacieco, kiom de homeco--ili trovos celon ankoraŭ pli vastan kaj altan. Aŭskultante la vortojn de unu el viaj plej noblaj vivantaj virinoj: "Ni apenaŭ memoras la tempon antaŭmilitan kiam la vivo nin amikigis kaj kiam ni estis membroj de la homa familio," ni pensas pri la diro de unu el la plej grandaj el niaj propraj poetoj: "Ni lernas per sufero kion ni instruas per la kanto." Ni ja povas kredi ke inter la plej altvaloraj donoj kiujn via raso portos al la komuna trezoro, kelkajn vi akvumis en la pasintaj jaroj de suferado tia, kian spertis eble neniu alia popolo. Certe la lando de la feinrakonto kaj de la Kristnaska abio, de ame prizorgata infaneco kaj feliĉa familia vivo, la hejmo de muziko kaj filozofio, de alta inspiro kaj humila pieco, faros kontribuaĵojn kiujn la mondo ne malatentus sen grandega perdo.

Mil jarojn antaŭ 1914 la paco inter niaj du nacioj restis sen rompo: mil jarojn plu ĝi restu nerompita. La veraj interesoj de tutaj laborantoj de l' mondo estas identaj, kaj nur per la unueco kaj kunlaboro ili povas akiri la riĉan kaj plenan vivon kiu estas ilia rajto. Ni esperas labori kun vi por ke nia Tero estu hejmo de gefratoj anstataŭ la kampo de armitaj tendaroj kiujn ni hodiaŭ vidas.

Kredu nin Viaj por Mondamikeco.

Estu permesate al mi mencii tiurilate ankaŭ okazintaĵeton kiu ne estis tute sen ero de humoro. En oktobro 1919 aperis en Londona ilustrata ĉiutaga gazeto, ĉefe legata de la "supraj dekmiloj", artikolo kies verkisto videble en la ŝvito de sia vizaĝo malkonsilis la lernon de Esperanto ĉar--la bolŝevistoj en sovjeta Rusujo fervorege disvastigas la konon de tiu "filingvo" por siaj propraj celoj plivastigante tiamaniere la propagandon de siaj abomenaj doktrinoj. Ĉu ne envenis en la cerbon de tiu ĉi lertega skribemulo ankaŭ la ideo ke, laŭ lia propra principo, oni estus devigata senigi sin je la enspiro de aero ĉar tiu lastenomita objekto ankaŭ estas uzata de la bolŝevistoj por iliaj "propraj celoj?" Sed eble la gazeto timis nur ke, se ĝia legantaro komprenus Esperanton, la danĝero ekzistus ke la legantoj povus esti konvinkigataj pri la vero de l' bolŝevistaj doktrinoj, kaj, sekve de tio, la distinga ĵurnalo povus perdi sian "High Life" abonantaron al bolŝevistaj gazetoj. Sed kia peko kontraŭ la sankta spirito de l' homa progreso ne estas farata nuntage--ĉio por konservi la legantaron! En kazo de bezono, ne gravas, gaje oni skribas--sensencaĵon.

Ankoraŭ kelkaj vortoj estu permesataj al mi rilate aferon de sufiĉa graveco, sciu pri certaj lingvaj demandoj. En Britujo regas en la samideanaro ĉie la firme fondita opinio ke sub iuj kondiĉoj ni devas nepre subteni la laŭregulan gramatikan konstruaĵon tiel kiel D-ro Zamenhof starigis ĝin. Ne pro sentimentaj kaŭzoj, sed tute simple pro gravaj konsideroj de plej triviala utilo! La reformuloj havas certe sufiĉan grandan sferon por praktiki sian lertecon per la elpensado de necesaj novaj vortoj, teknikaj terminoj, k. t. p. kiuj povas esti bezonataj por la pluenevoluo de nia lingvo. Sed ni energie kaj celkonscie kontraŭstaras ian kaj ĉian tuŝon de la gramatika skeleto--eĉ kiam ĝi reprezentus veran plibonigon per si mem. Ĉar, eĉ tiam, la profito, kreskonta el tio, apenaŭ egalvalorus la malutilon kreotan per la ekzistado de pli ol unu gramatiko de la "universala" mondhelplingvo. Ni, tiam, eble havus svisan parolmanieron, britan dialekton, germanajn esprimojn k. t. p. Kien tio kondukus nin? Ĉu ni jam vere estas sufiĉe potencaj por indulgi la lukson ke ni mem liveras la armilojn al niaj kontraŭuloj? Ĉu ili ne avidege falus unu super la alian por pruvi al la kuntempuloj ke Esperanto evidente ne povas taŭgi por universala interkomprenilo ĉar inter ĝiaj adeptoj mem ne ankoraŭ ekzistas harmonio pri gravaj gramatikregulaj detaloj?

La starigo de l' demando--jen jam la respondo! Kaj la unueco--jen nia ĉefa afero!

Mi finu citante la parolojn de l' sama eminentulo kies eldiro staras jam komence de tiu ĉi raporto, sciu:--

