# La Vendreda Klubo 11 diversaj originalaj artikoloj verkitaj de la "Vendredoklubanoj" en Leipzig

## Part 10

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-vendreda-klubo-11-diversaj-originalaj-artikoloj-verkitaj-de-3bc5ce1e/index.md

Baldaŭ ni alvenas al la reĝaj ĝardenoj, kaj tie la paradiza abundo de tiu ĉi ĉiam verda naturo montras sin ankoraŭ pli riĉe. Oni vidas laŭrojn kaj "Judas"-arbojn (Cercis Siliquastrum), artokarpojn kaj japonajn mespilujojn, tiom grandaj kiom niaj nuksujoj. Meksikaj dalioj floras kun beletaj kampanulsimilaj ruĝetaj floroj. Proksime de la kampodomo sur izola teraso kun belega perspektivo reen al Korfu, staras potenca fremdlanda arbo (Pircunia dioica aŭ Phytolacea dioica), kiu levis siajn radikojn el la tero kaj volvis ilin kiel drakoventro ĉirkaŭ la trunkon.

"Terure kiel nenio, Kion nutras la trunko, Estas formita la monstro."

diras iu poeto pri ĝi.

La plej ĉarmajn rigardojn sur la maron kaj la montaron ni ĝuas en la reĝa ĝardeno de el la ŝtuparo, kiu de teraso antaŭ la vilao en krutaj zigzagvojoj malsupreniras al la maro. Ĉi tie banis sin la imperiestrino de Aŭstrujo. Geraniaj kaj rozujaj plektbariloj ĉirkaŭbaras maldekstre la abismojn; dekstre kaj maldekstre de l' mallarĝa vojeto estas netrairebla densejo de balanciĝanta kano, de ĉiam verdaj kverkoj kaj ramnoj, de sovaĝaj artokarpoj, de florantaj flavruĝaj lilioj, de kaktoj, de agavoj k. de a. Antaŭ si oni vidas tra obeliskpordo de nigraj cipresoj la bluan maron kaj altan promontoron, kronitan de olivujoj. La cipresoj estas kunplektitaj unu al la alia per hedero kaj vitoj. Girlandoj volviĝas de arbo al arbo, farante la malhelaĵon terurega kiel la ombron de praarbaro. Sen iu kunhelpo de homoj la naturo ĉi tie senĉese produktas. Jen, agavo en la nigra densejo de la cipresoj kreskigis sian tigon alten, kvazaŭ ĝi volis superi ĉi tiujn arbojn; kaj de el la ekstrema rando de l' roko ĝi kliniĝas super la abismo, por rigardi en la akvoj sian belan spegulbildon.

"Ja, tiom riĉe la Dioj ornamis la restejon de Alkinoos!"

Kaj kiel la poeto Homer-o per tiu ĉi vortoj karakterizis la landon, tiel fruktodona ĝi estas ankoraŭ nun, ĝiseterne fruktodona; tial tiom prospera, tiom benplena de laboro. Kaj neniu ruiniĝinta barilo, neniu malhelpa ŝtona aŭ brika muro disigas tiun ĉi benon Dian en apartajn partojn, disigas unu bienon de tiu de l' najbaro aŭ baras ilin ĉiujn kontraŭ la enrigardo de preteriranto. Ŝajnas, kvazaŭ apartenas ĉio al unu, aŭ al ĉiuj ĉio. Estas permesate, iri sur ĉiu vojo. La sola kontraŭaĵo estas kelkfoje plektbarilo el rozujoj, remparo el kaktarbustoj, altaj kiel homo, aŭ vico de dornhavaj agavoj. Sed tio nepre ne ĝenas la okulojn, ĉar la naturo kreis ĝin.

Do la tuta insulo estas kvazaŭ idilio. Kaj la vivo sur ĝi vere havas ion idilian. La ĝardenoj estas kvazaŭ arbaroj kaj la arbaroj kvazaŭ ĝardenoj. Tiun ĉi renkonton kaŭzas parte la donacemo de la sudo naturo, parte la senzorgemo de la tie loĝantaj homoj, kiuj ĉie nur kunhelpas, nenie penas. Ŝajnas, kvazaŭ la malbeno de la hereda peko ne estus trafinta tiun ĉi teron Korfu-an, por ke ni almenaŭ per unu angulo de l' mondo ankoraŭ sciiĝu, kian aspekton havis la perdita paradizo, kaj kiel oni vivis en ĝi.

La plej bela tempo de restado en tiu ĉi Ionia paradizo estas la Aprilo kaj la Majo; ĉar tiutempe la naturo montras sin en plena luksego de verda printempa vesto, montoj kaj valoj estas florkovritaj, tropika varmego pli malmulte ĝenas la vojaĝantojn, kaj tamen la refreŝiganta bela sukplena frua fruktaro abunde jam ekzistas.

Krom tio ĝuste je la Paska tempo, la *popola vivo* sur la insulo montriĝas en plena brilo. La zenito estas la granda procesio, kiu okazas ĉiupaske je honoro de la Sankta Spiridion, de l' patrono de Korfu. La urbo estas sidejo de Greka-ortodoksa kaj de Romana-katolika ĉefepiskopoj. La honora tago de l' Sankta Spiridion estas solenata de ĉiuj Korfu-anoj. De ĉie ili alkuras al la soleno.

Ĉiu strateto de la foirejkvartalo ŝajnas esti orienta bazaro. Ladaj oleolampoj vespere lumigas la butikojn en la strathaloj, kie estas vendeblaj diversspecaj objektoj, ekz.: Turkaj sukeraĵoj, fenkomielo, oleobakitaĵoj, kaviaro en bareloj, nigraj olivoj, ruĝaj paskovoj enigitaj en kokfiguraĵojn el pasto, multego da multkoloraj vakskandeloj sur tabloj, amasoj da maizpano kuŝantaj sur la stratoj, amasoj da oranĝoj ktp. Krom tio ni ekvidas vintrinkejojn kun flagetoj, kiuj nomas la specon de l' vino, kaftrinkejojn, razejojn, ĉambretojn, en kiuj laboras metiistoj: ĉio kun kontrasta kaj multkolora ornamaĵaĉo. Tra la homamasoj, viroj pene havigas vojon al si kun azenoj, kiuj portas multkolorajn akvobareletojn sur la dorso. Oni amase direktas sin al la preĝejoj: al la katedralo "Spiliotissa" aŭ al "San Spiridion". Je la vespero de la antaŭpaska ĵaŭdo oni aŭdas respondkantojn, arde oni kisas la relikvujon. Je la vespero de l' Granda Vendredo la procesio de l' tombo de Kristo trapasas kun torĉoj la urbon. Ĝi ripetiĝas je la antaŭtagmezo de l' antaŭpaska sabato.

La ostaro de l' Sankta Spiridion, la plej granda gloro de la riĉa Greka katedralo de l' urbo Korfu, solene estas portata en orumita arĝentĉerko intersekve de pastroj de l' Greka eklezio, de oficiroj kaj de urbanoj tra la urbo sub gvidado de la Greka ĉefepiskopo. La kovrilo de la vertikale starigita ĉerko estas malfermita kaj la supra parto de la skeleto videbla. Fantome la nigra mumio ekbalancas la kapon tien kaj reen. Soldatoj antaŭmarŝas. Lumantaj preĝejlanternoj kaj flagranta lumo sur altaj, multkoloraj kandeloj donas al la spektaklo la ĝustan mistikan sanktigon. Muzikistoj kaj standardportantoj antaŭiras la disajn grupojn: la pastraron, la urban magistraton kaj la oficistojn de l' urbo, la oficirojn, la garnizonon de l' Grekaj militŝipoj en la haveno. Sub baldakeno paŝas la Greka ĉefepiskopo en multekoste brodita pompa vestaĵo. Lastvice venas la gevilaĝanoj kaj iliaj infanoj en paradaj vestaĵoj. La infanoj portas florkronojn en la hararo, parte ankaŭ lumantajn kandelojn en siaj manoj. Kiam la procesio preterpasas la registaran palacon tra la solene ornamita popolo--maro kaj montoj en la fundo--ĝi prezentas vere belan bildon. La funebraj sonoj estas intermiksataj kun la blekado de l' paskŝafidoj, kiuj, alligitaj al dompordoj kaj arboj, atendas sian sorton. Ĉar apud ili jam staras junuloj, tenantaj tranĉilon en la mano.

Ni iras al la "Spiliotissa", por aŭdi la "Gloria". Iu ajn pastro faras signon kontraŭ la enira pordo; bombardiloj tondras, sonoriloj sonoras, la popolo ree amase eliras: Kristo reviviĝis! Momente la mallaŭta fasto aliformiĝas je freneza bruo. El ĉiu domo pafoj krakas. El la fenestroj krakante subenfalas argilaj potoj je malhonoro de "Judas Ischariot" kaj kiel simbolo de l' iama ŝtonmortigado de la hebreoj. Antaŭ la pordoj oni senkompate mortpikas ŝafidojn kaj pentras per ilia sango krucojn sur la pordfostojn. La tuta insulo fariĝas buĉejo. Dum la tuta tago oni buĉas kaj rostas ŝafidojn kaj ŝafojn. Sangaj marĉetoj kuniĝas sur la tero. Tiamaniere la idilio de Korfu subite estas estingita, kaj tio .... pro la religio.

Volonte oni forkuras en la eterne puran naturon de la insulo, for en la sanktan ombron de la olivarbaroj. Tamen ni ne forlasos la insulon, ne rigardintaj antaŭe la *imperiestran kastelon "Achilleion"*. Por admiri ĝin, jam miloj da amuzvojaĝantoj en la pasintaj jaroj ĉiujare albordiĝis al Korfu. Ankaŭ ni supreniras al la fabela kastelo, kiun konstruigis al si la mortinta imperiestrino Elisabeth de Aŭstrujo sur kruta deklivo, alta super la ondegoj de l' maro proksime de l' idilia vilaĝo Gasturi. Ĉi tie ŝi pasigis kelkfoje la tempon--sed entute apenaŭ pli longtempe ol kvin semajnojn--en silenta soleco, precipe postkiam tragedia sorto estis forpreninta de ŝi por ĉiam la amitan filon, la kronprincon Rudolf (la 30an de Januaro 1889). Al neniu fremdulo estis permesate, pririgardi ĉi tiun kastelon kun ĝiaj 128 ĉambroj, ĉar alta blanka muro kaj la foliaro de olivujoj kaŝis ĝin kontraŭ la okuloj de scivoluloj. "La Britoj tute malesperas", diris la imperiestrino; "dum horoj ili staras sur la kontraŭe kuŝanta altaĵo kaj tamen ne povas vidi ion ajn." "Tie, kien homoj venas, ĉio estas detruata; nur kie la naturo estas sola, tie ĝi konservas sian eternan belecon. Al neniu fremdulo mi montros mian kastelon. Se mi farus tion, post kelke da monatoj neniu ŝtono havus pacon. La homoj ĉien enskribas siajn nomojn, por alpresi al la ŝtonoj la stampilon de sia propra malgrandegeco". Depost mortigo de la malfeliĉa regnestrino en Ĝenevo, la 10an de Septembro 1898, neniu membro de la Aŭstruja imperiestra kortego ree eniris en la kastelon. Ĝi nur estis vidindaĵo por vojaĝantoj. Oni diris, ke Franca societo akiros la tutan posedaĵon kaj aliformigos ĝin en kuracan instituton. Sed en la jaro 1907 imperiestro Wilhelm IIa aĉetis la kastelon. De tiu tempo ĉiujare li restadis en ĝi ĝis 1914 kun la imperiestrino kaj kun sia filino dum kelke da semajnoj, por ĝoji pri la dia helena printempo de Korfu kaj por fari ekskursojn aŭ promenojn.

Oni povas alveni al la kastelo aŭ sur maro aŭ sur tero. Kiam la maro estas senmova, tiam veturado per remilboato estas granda plezuro. En la mallarĝa kanalo, kiu disigas la citadelsimilian "Fortezza Vecchia" kontraŭ la "esplanado", la ĉefplaco de Korfu, ni trovas boatojn en longaj vicoj, kaj baldaŭ ni naĝas sur la blueta maro. Per fortaj remilbatoj ni krucigas la golfon, kiun ĉirkaŭas la "Bulvardo de la imperiestrino Elisabeth", kaj ni ĉirkaŭveturas longan pormontoron, kovritan de olivujoj, nomita "Analipsis", t. e. ĉielira monto. Sur ties deklivoj kuŝas la belega vilao "Monrepos", plezura kastelo de l' reĝo Georg de Grekujo, meze de admirinda parko, plena de tropikaj kreskaĵoj.

Post kelkaj minutoj el la trankvilaj ondoj antaŭ ni ekleviĝas juvelo: insulo, kiu ŝajnas esti gajhumora ludilo de la naturo. Du vicoj de pintaj cipresoj suprenetendiĝas, ombrumantaj malgrandan kapelon kaj la loĝdomon de l' pastro. Granda silento kaj iom da malgajeco kuŝas sur la insuleto. Estas "La insulo de l' mortintoj" de Böcklin, la mita ŝtoniĝinta ŝipo de la "Feakoj"[37], kiu estis alportinta Odysseŭs-on al Ithaka kaj dum la reveturo estis trafata per la tridento de Poseidon.

Ĉiu jam estos vidinta la famekonatan portreton Böcklin-an: "La insulo de l' mortintoj". La kortuŝa bildo prezentas rokinsulon, al kies katakomboj glitas en silenta barko vualita figuraĵo kun ĉerko: bildo, efikanta kiel serioza himno pri la majesta trankvilo kaj pri la mistero de l' morto. La barko baldaŭ estos malaperinta en la mallumo, kaj la malhelaj kameroj gastigos novan gaston. La insulo "Pontikonisi", nuntempe estas nomata "musinsulo" pro sia malgrandeco. Ĝi regas la eniron al la golfo de Kalichiopulo, antikva milithaveno. Malantaŭ ni sur la ekstrema elstaraĵo de l' Analipsis-monto kuŝas la fama vidpunkto "Canone". Ĉe la kontraŭa bordo, rivereto enfluas en la maron: la loko, kie laŭmite Odysseŭs estis ĵetata al la bordo. Ni nun jam staras apud la deklivoj de la arbarkovrita monteto, sur kiu estas konstruita la "Achilleion". Baldaŭ ni ekvidas la blankajn frontonojn de l' kastelo kaj pli malsupre, meze de belega ĝis la maro etendiĝanta parko, marmoran templon sur kolonoj kun la Heine-monumento, faritaĵo de la Dana skulptisto Hasselries. Imperiestrino Elisabeth konstruigis la monumenton al sia de ŝi adorita poeto Heinrich Heine. Lace la poeto de l' melankolio sidas en sia apogseĝo, direktante la rigardon al la maro. La mano malleviĝinta ripozas sur la femuro, tenante tabulon, en kiun la skulptisto engravuris laŭ deziro de la imperiestrino la versaĵon:

"Kial la larmo soleca, Jen, malklariganta la vidon?-- -- Ĝi restis el tempo iama Por ĉiam en miaj okuloj."

Supre sur la kupolo staras orumita triumfa Diino flugilhava, levante laŭrokronon.

Ĉe la tombejo Benizze-a ni albordiĝas, kaj post mallonga tempo ni estas atingintaj nian celon.

Same bela estas la surtera vojaĝo. De el la esplanado ni iras laŭlonge de l' belega bulvardo. Niaj rigardoj transvagas ĝis la suproj de Albanujo kaj Epirus. Poste, antaŭ ol la antikva Feaka strato--nomita je honoro de l' iama Germana imperiestro "Kaiser-Wilhelm-Straße"--surenetendiĝas al Canone, ni turnas nin dekstren ĉirkaŭ la golfon de "Kalichiopulo" kaj atingas la straton, kiu kondukas al la Achilleion. Agavoj kaj opuntioj mursimile borderas la straton; riĉkoloraj floroj brilas el verda herbokovro, olivujoj kaj cipresoj staras tie kaj tie. Antaŭ ni leviĝas aro da montoj, inter kiuj la dupinta "Monte San Deca" kaj la pli malalta pinta "Kyriake" precipe distingiĝas. En kurbiĝoj la strato montsupreniras. Ni preterpasas la vilaĝon Gasturi, kaj baldaŭ ni staras antaŭ la ferfandita ĝardenpordego kun la simpla surskribaĵo: "Achilleion".

Jen salutas jam la alta, blanka marmorvilao, konstruita en antikvahelena palacstilo: bildo de reviviĝinta Greka belegeco, ĉirkaŭata de ĉiamverdaj floroj kaj dum la tuta jaro florantaj rozoj. Ĉiuj trezoroj de l' klasika antikveco, de Troja, de Mykenae kaj de Pompeji ĝiatempe servis kiel modeloj al la Neapolitana arĥitekto Rafael Carito. Treegaj elspezoj, 12 ĝis 14 milionoj da drakmoj, estis necesaj por fari la fabelan konstruaĵon.

Starigita sur forta fundamento, la domo tiamaniere estas enigita en la monton, ke la trietaĝa fronto rigardas al la strato, kiu kondukas de Gasturi al Benizze. Tra la larĝa ĝardenpordego ni baldaŭ venas al la antaŭplaco de la kastelo. La vestiblo konsistas el fortaj kolonoj, portantaj verandon el brileta marmoro; bele modelita balustrado kun du centaŭroj ĉirkaŭas la tuton. Kontraŭ la parka flanko almetiĝas al la kastelo la fama "peristilo", portiko, inter kies vicoj staras marmorfiguraĵoj el la Greka mitologio; pentraĵoj ornamas la internon. Multnombraj bustoj kaj aliaj skulptaĵoj plenigas la halon. Sur la teraso, kuŝanta antaŭ ĝi, troviĝas belaj ĝardenaĵoj kun kelke da altkreskintaj cipresoj. Du bronzaj figuraĵoj, prezentantaj luktistojn, flankumas la suprenirejon al la teraso. Iom flanke de l' kastelo ni ekvidas en la parko la statuon de l' mortanta Achilleŭs[38], de l' plej ŝatita heroo de la imperiestrino Elisabeth el la Greka mitologio. La duone terenfalinta heroo eltiras la mortigan sagpinton el la kalkano. Emocia estas la dolora esprimo de l' vizaĝo, nedirebla la rigardo al maro kaj arbaroj. Marmorbenkoj invitas al rigardado kaj ripozado. Montsuben ni venas tra la parko al la Heine-templo, de kiu larĝa marmora ŝtuparo duoncirkle ĉirkaŭ fontano kondukas malsupren al la maro.

Sed ni reiru al la kastelo, por enrigardi ankaŭ en ties internon. De el la malfermita portiko ni enpaŝas en la "Atrium". Pezaj velurkurtenoj baras ĝin eksteren kaj pendas malsupren je ambaŭ flankoj de l' brilaj muroj. Freskopentraĵo kun dancantaj nimfoj ornamas la plafonon. Kolosaj vazoj el porcelano kaj bronzo staras ambaŭflanke de la ŝtuparejo. Dekstraflanke kuŝas la kastela kapelo, maldekstraflanke ni iras tra kunvenĉambro en la luksan manĝoĉambron. La multkolora freskopentraĵo sur la plafono prezentas la "procesion de Galatea". Suprenirinte la larĝajn ŝtupojn de la ŝtuparejo ni staras antaŭ la grandega freskopentraĵo: la "triumfa procesio de Achilleŭs". En la unua etaĝo kuŝas la ĉambroj de l' iama imperiestro: antaŭĉambro, laborĉambro kaj dormĉambro. La laborĉambro estis la iama dormĉambro de l' imperiestro Franz Josef; sed neniam ĝi estas uzita de li. Pli malantaŭe sekvas ĉambroj por la imperiestra sekvantaro. La sama etaĝo enhavis ankaŭ la ĉambrojn de l' princo Aŭgust Wilhelm, la dua etaĝo tiujn de l' imperiestrino kaj de l' princino Viktoria Luise.

Admirinda estas la elektra instalaĵo en kastelo kaj parko. La loĝĉambroj ricevis lustrojn, la granda manĝsalono nepre modernajn lumigilojn. La elektraj ardlampoj estas almetitaj nevideblaj en la muroj tiamaniere, ke la blanka plafono servas kiel reflektoro kaj plenigas la spacon per milda lumo. La granda ŝtupareja pentraĵo ankaŭ originale estas lumigata de kvar arklampoj, kiujn oni fiksis super la vitra tegmento, kaj plie de flanke almetitaj lumigiloj. Ankaŭ la Achilleŭs-statuo estas lumigata de du arklampoj. La ĝardenaĵoj havas duspecan lumon: unue grandajn arklampojn, kiuj en malgrandaj distancoj lumigas la vojojn kaj promenejojn same kiel taglumo. Sed krom tiu ĉi normala lumadmaniero ankoraŭ ekzistas alia, vere fabela, por specialaj solenoj. La 25000 rozujojn en la parko oni provizis je po unu ardlampo, kiuj povas esti ekbruligataj samtempe per centra kunigo. Tiamaniere oni modernigis la Achilleion, ne foriginte tamen la originan proprecon. Ankaŭ la plej multajn pentraĵojn kaj monumentojn el la tempo de Elisabeth oni konservis. Novaj konstruaĵoj estas kavalirdomo kaj aŭtomobilrestejo. Plie oni fosis artezan puton, kiu donis fontakvon en profundaĵo de 80 metroj, kaj la Greka registaro kunligis la kastelon kun Korfu per tri metalfadenoj.

Sulfiĉas. -- -- -- Aŭ ĉu eble estas dezirinde rakonti ion pri la monaĥejo sur altaĵo proksime de l' kastelo, kie la imperiestrino Elisabeth tiel ofte kaj volonte interparolis kun la viroj, kiuj libervole estis rezignintaj vivi inter aliaj homoj? Aŭ pri la rave lokita vilaĝo Gasturi, kie ŝi restadis inter la gevilaĝanoj, kiuj nomis ŝin "reĝino de Gasturi", adoris ŝin kaj genufleksis antaŭ ŝi? Aŭ pri tio, kiel malica legendo Korfu-on faris naskoloko de Judas Ischariot, kiel iam la hebreoj estis ŝtonmortigataj de la Grekoj, iliaj tombejoj estis senhonorigataj? Aŭ ĉu estas dezirinde ankoraŭ supreniri la altan Pantokrator, aŭ viziti la tombejojn de l' monaĥejo "Platiterra", aŭ la famekonatan kampodomon "Braila" ĉe Gasturi?

Vere, kelkio alia ankoraŭ estas raportinda; sed mi opinias esti doninta pli malpli imageblan bildon pri la idilia insulo Korfu, pri ĝia historio, ĝia haveno, ĝia ĉefurbo, ĝia fortikaĵo, ĝiaj naturbelaĵoj, ĝia popola vivo kaj pri ĝia mirinda kastelo Achilleion.

Nu, karaj samideanoj, mem vojaĝu tien, vidu, miregu kaj ĝoju! Je Dio! Se ni ĉiuj havus sufiĉe da mono, mi proponus, ke oni aranĝu la sekvontan Esperanto-kongreson en la urbo Korfu.

LA ŜTATA SAKSA ESPERANTO-BIBLIOTEKO.

(ELISABETH WUNDERLICH.)

Kiam en la jaro 1911 aperis la katalogo de la biblioteko Georg Davidov, Saratov, la Esperantista mondo kaj ankaŭ multaj Neesperantistoj forte miris. Oni ja sciis, ke la Esperanta literaturo jam estis granda; sed nenie ĝis nun oni vidis ĝin kunigita. Jen la unuan fojon oni konatiĝis kun tia biblioteko, kolektita de privata malavara persono, kiu diligente kaj persiste kunigis pli ol 3245 Esperantajn verkojn. Kompreneble tiu ĉi kolekto tute ne estis kompleta sed nur enhavis *parton* de la tuta Esperanta literaturo. Des pli efike estis la nombro de tiuj jam nun kolektitaj verkoj, pri kiuj la sekvanta tabelo donas imagon.

Biblioteko Davidov:

Lernolibroj 387 vortaroj kaj frazaroj 139 tradukaĵoj 283 originala literaturo 66 anekdotaroj, antologioj kaj legolibroj 32 gazetoj 419 propagandaj verkoj 453 Esperanto por sciencaj kaj praktikaj aferoj 289 muzikaĵoj 196 kantaroj 25 nigre presitaj verkoj por blinduloj 10 en Relief-punktoj Braille 44 ĝeneralaj verkoj pri la historio de lingvo internacia 12 historio de Esperanto 22 pri kongresoj 49 Esperantista dokumentaro 62 katalogoj de Esperantaj librejoj 51 === 2539

2539 katalogoj de Esperantaj bibliotekoj 4 Esperanto lernejoj kaj institutoj 9 gvidlibroj 117 gvidfolioj 63 turismaj aferoj 7 hoteloj 8 prospektoj pri ekspozicioj 9 lernolibroj por komercistoj 6 komercaj prezaroj, katalogoj 111 adresaroj 35 jarlibroj 32 kalendaroj 18 ekzamenaj regularoj 13 grupaj regularoj 107 Presa Esperantista Societo 12 programoj 56 murafiŝoj 56 diversaj aferoj 43 === 3245

krome 2620 gazetartikoloj en kaj pri Esperanto.

Sed tiu ĉi biblioteko estis privata kaj tial uzebla ĉefe nur por la posedanto kaj liaj konatuloj. S-ro Davidov ja grandanime intencis uzebligi ĝin por la tuta Esperantistaro. Sed tiam biblioteko postulas regulan administranton, kiu zorgas pri akcepto de la mendiloj, enpako kaj ekspedo de la deziritaj libroj, ĉiama kontrolo de neredonitaj verkoj, admonoj ktp., entute multan laboron, kion privatulo apud sia profesia laboro preskaŭ ne povus plenumi, por kio li verŝajne devus dungi specialan laboranton. Krome tia privata entrepreno havas alian malavantaĝon: ĝi estas multe dependa de malfavoraj cirkonstancoj, malhelpaj okazaĵoj precipe nun en niaj malkvietaj tempoj. Ĝuste ĉe la biblioteko Davidov tiu bedaŭrinde evidentiĝas. Dum la milito kaj la sekvanta revolucio oni neniam plu aŭdis pri ĝi; eble ĝi disiĝis aŭ eĉ perdiĝis.

Tial estas dezirinde, ke la Esperantistaro fondu bibliotekojn sub ŝtata protekto, ĉar por siaj posedaĵoj ĉiu ŝtato garantias, zorgas pro ilia konservado, administrado, asekuro, pligrandigo ktp.

La sola ĝis nun ekzistanta ŝtata Esperanto-biblioteko estas--laŭ mia scio--la Saksa Esperanto-Biblioteko en Leipzig, pri kiu la sekvantaj linioj donas kelkajn, espereble ne tute seninteresajn informojn.

Okaze de la kvara internacia kongreso 1908 en Dresden granda literatura ekspozicio estis aranĝita. Ĉiuj eldonistoj de Esperantaj verkoj estis sendintaj siajn eldonaĵojn kaj donacis parton de ili al la tiam fondita Saksa Esperanto-Instituto por ke ĝi havu propran bibliotekon. Sed al la Instituto mankis konvena ejo kaj tial ĝi proponis la verkojn al la saksa ŝtato kun la kondiĉo, ke ĝi starigu ilin kiel apartan bibliotekon. La kompetentaj ministerioj akceptis la donacon kaj komisiis kiel administranton la tiaman reĝan asesoron D-ro Schramm en Dresden, kiu nuntempe estas profesoro kaj muzeodirektoro en Leipzig. Li estis unu el la organizintoj de la brila Dresdena kongreso kaj multe klopodis por la pliriĉigo de la biblioteko, donacante al ĝi ekzemple librojn, kiujn li, kiel redaktisto de la gazeto "Ĉirkaŭ la mondo" ricevis por recenzo. Kiam en 1912 D-ro Schramm transloĝiĝis al Leipzig por ekokupi sian oficon kiel direktoro de la Germana Skribo-Muzeo kaj kiel unu el la direktoroj de la mondekspozicio por libro-industrio kaj grafikaj artoj (Leipzig 1914), la ministerio ordonis, ke de nun Leipzig estu ankaŭ la sidejo de la Saksa Esperanto-Instituto kaj de la Reĝa Saksa Esperanto-Biblioteko, kiu estis starigata en la lega salono de la Germana Librometia Domo kaj tie estis publike uzebla. La Instituto dume estis luinta ĉambron en la centro de l' urbo; kaj kiam en 1918 D-ro Schramm, pro troŝarĝo de profesiaj laboroj, fordonis la administradon de la biblioteko al Prof. Dietterle, la direktoro de la Saksa Esperanto-Instituto, la libroj estis starigataj en la ĉambro de tiu ĉi instituto. Tie ili troviĝas ankoraŭ nun. La biblioteko enhavas hodiaŭ 986 volumojn kiuj estas ordigitaj laŭ jenaj fakoj:

