# La Vendreda Klubo 11 diversaj originalaj artikoloj verkitaj de la "Vendredoklubanoj" en Leipzig

## Part 1

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-vendreda-klubo-11-diversaj-originalaj-artikoloj-verkitaj-de-3bc5ce1e/index.md

LA VENDREDA KLUBO

[Devizo: NI FOSU NIAN SULKON]

11 DIVERSAJ ORIGINALAJ ARTIKOLOJ VERKITAJ DE LA "VENDREDOKLUBANOJ" EN LEIPZIG

FERDINAND HIRT & SOHN en LEIPZIG

Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Copyright 1921 by Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig.

[Bildo: D-o Albert Steche]

Al Sinjoro Dr-o Albert Steche prezidanto de la Germana Esperanto-Asocio

kiu dum dek jaroj ĉiel progresigis la Esperanto-movadon kaj efike helpis la disvastigadon de nia ideo en Germanujo

ĉi tiun libreton dankeme dediĉas la anoj de la "Vendreda Klubo", Leipzig.

ENHAVO.

paĝ. Antaŭparolo 7 1. Paul Bennemann : La romantika verkisto E. T. A. Hoffmann kielmuzikisto 9 2. Arthur Degen : Instruo per laboro 21 3. D-ro Johannes Dietterle : Leibniz kiel "antaŭbatalinto por nia ideo" de mondhelplingvo--eraro! 31 4. Ernst Franck : Esperanto kaj la Frey-ligo 41 5. Walter Lippmann : Pri la Lingvaj Respondoj de Doktoro Zamenhof 49 6. Alfred Petzold : La unuaj jaroj de Esperanto en Leipzig 64 7. Hermann Rössel : Serioza laboro 71 8. D-ro Emil Stucke : Scienca teorio de Ostwald pri la koloroj 75 9. Paul Wilhelmi : Pri la insulo Korfu kaj la imperiestra kastelo Achilleion 87 10. Elisabeth Wunderlich : La ŝtata Saksa Esperanto-biblioteko 100 11. Arthur Zealer : Pri la Esperanto-movado en Britujo depost la fino de l' mondmilito 103 Aldono (D-ro Dietterle) : Biografiaj notoj pri D-ro Steche kaj resumo pri liaj poresperantaj artikoloj kaj alparoladoj 112

Ĉiu aŭtoro restis tute libera rilate la formon kaj enhavon de sia artikolo, kaj mi, kiel kolektinto de la artikoloj, lasas al ĉiu la respondecon (Dietterle).

ANTAŬPAROLO.

La verkintojn de la sekvantaj 11 artikoloj kunigis la intenco, honori la nuntempan prezidanton de la G. E. A., sinjoron D-ron *A. Steche*, per komuna laboro.

*Antaŭ dek jaroj, D-ro Steche*, kiel deputito de la Saksa parlamento, *la unuan fojon oficiale pledis por nia afero en la parlamento*. Tion ni volas rememorigi al niaj germanaj samideanoj, samtempe atentigante la alinaciajn samideanojn pri ĉi tiu batalinto kaj batalanto por nia ideo, kiu multe pli ol aliaj, tiel nomitaj "eminentuloj", sukcesigis la Esperanto-movadon en nia lando. [En *aldono* oni trovos malgrandan biografion de D-ro Steche kaj liston de liaj presitaj artikoloj.] Vere modele li laboris depost sia unua parlamenta poresperanta pledo; ĉar tiam estinte nur konvinkita Esperantano, li tre baldaŭ fariĝis senlaca Esperantisto. Li lernis nian lingvon, li faris, kvankam treege okupita kaj jam ne juna homo, la institutan ekzamenon. Ĉiujare li denove atentigis la publikon pri la graveco de la mondhelplingva ideo per alparoladoj kaj bonegaj gazetartikoloj, tiel fariĝinte unu el niaj plej lertaj propagandistoj. Li interesigis--buŝe kaj skribe--la estrojn de la registaro kaj de la industriaj kaj komercaj rondoj; li faris por Esperanto oficialajn vizitojn; li finance subtenis la laboron de la Saksa Esperanto-instituto; li fariĝis eldonisto kaj redaktoro de la "Esperanto-Spegulo"; li recenzis Esperantaĵojn kaj tradukis germanan novelon; li timis nek vojojn nek malfacilaĵojn pro nia afero; li eĉ kunhelpis "ĉemizmanike" dum la antaŭlaboroj por la Germana E. Kongreso en Leipzig--*resume li faris ĉion, kion oni povas fari kiel Esperantisto*.--Nun li estas la prezidanto de la Germana Esperanto-Asocio, prezidanto de la porinstituta estraro, prezidanto de ĝia patrona unuiĝo, prezidanto de la Loka ligo de l' Esperanto-societoj en Leipzig. Kun ni, la 11 anoj de la "Vendreda Klubo" en Leipzig (en kiu dekduo da samideanoj regule nur "laboras"), li estas kiel klubano ligita depost ĝia ekesto. Ni ĝojas, ke ni povas nomi lin la nia, ne nur pro lia aŭtoritateco, sed precipe ankaŭ pro tio, ke li montris sin ĉiam vera, sincera, helpema amiko.

Kiu konas lin, tiu komprenos, kial ni dediĉas nian libreton al neniu alia, ol al D-ro Steche.

Ankaŭ niaj *eksterlandaj amikoj* certe akceptos bonvole nian libreton, kiu montras, ke komuna laboro por nia afero kunigas kaj kunligas la homojn pli ol io ajn alia. Kvankam tre diversaj laŭ karaktero, emoj, inklinoj (tre ofte plej vigla diskutado aŭdiĝas inter ni), tamen ĉiam, ĉie, ĉiel ni estis kaj restos unuanimaj.

Verŝajne estos interesa por niaj legantoj la esploro, ĉu eble ĉe ni dum regula kunlaborado ankaŭ la stilo de unu influis tiun de alia, ĉu oni povas konstati "vendredanan stilon". Espereble, se oni konstatos tian, ĝi estos nomata bona Esperanto-stilo.

Goethe diras en sia "Faŭst": "Kiu alportas multon, alportos al kelkiu ion." Do, ne estas necese, karaj legantoj, ke vi legu ĉiujn artikolojn de nia libreto. "Transsaltu" tion, kio ŝajnos al vi ne sufiĉe interesa; sed serĉu, kaj certe ĉiu trovos unu artikolon, pro kiu li ne bedaŭros, esti aĉetinta nian verketon.

Kaj la ĉefa afero: *Fondu novajn "vendredo-klubojn"* (ili ja povas okazi ankaŭ lunde aŭ marde ktp.), en kiuj ne regas inklino aŭ deziro al amuzaĵoj, sed nur al komuna serioza laboro! Tiam nia afero sukcesos!

D-ro Dietterle.

LA ROMANTIKA VERKISTO E. T. A. HOFFMANN KIEL MUZIKISTO.

(PAUL BENNEMANN.)

Nemultaj okazaĵoj en la mondhistorio havis same gravajn kaj vastajn sekvojn kiel la franca revolucio en 1789. Sur la ruinoj de putriĝinta civilizacio ĝi komencis krei tute novan mondon. Ĝia batalkrio: Libereco! Egaleco! Frateco! promesis al la homaro paradizan estontecon, en kiu estos nek malriĉuloj, nek subpremitoj, nek malpaco, nek katenoj kaj baroj sur iu ajn kampo. Spirita ebrio kaptis la homojn, aŭdantajn la novan evangelion; kaj oni sanktigis templojn al la diino, kiu estis kreinta ĝin: al la racio. Efektive unu el la plej eminentaj ĉefpensoj de tiu movado estas la kredo kaj volo, nove ordigi ĉion nur laŭ la leĝoj kaj nur helpe de la homa penskapablo; kaj ĉar la materio de l' pensado estas sole la impresoj ricevitaj per niaj sentoj, la tiel nomita "racionalismo" akceptis kiel ekzistantan nur tion, kion oni povas vidi, aŭdi, flari, gustumi, palpi, kio estas mezurebla, kalkulebla, pesebla; kaj oni malakceptis ĉion transcendentan, misteran, nesenteblan, nurimagatan. La verkoj de Hume, Voltaire, Diderot, Lamettrie, Holbach evidente ekkonigas, kiel la tiamuloj trostreĉis principon ĝis certa grado tute ĝustan.

Jes, la principo de la supereco de l' homa racio estis trostreĉata; kaj tial ĉi-tiu neo de ĉio spirita naskis laŭ natura konsekvenco kontraŭmovadon, kiun oni nomas "romantiko". Tiu ĉi sent- kaj pens-maniero tute ne estis--kion multaj opinias--nur literatura; sed ĝi forte influis la tutan vivon de tiu epoko sur ĉiuj kampoj. Ne estas mirige, ke ĝi ekestis ne sur franca, sed sur germana tero. Dum la franco prefere elmontras sian brilantan spritecon, sian pintan sagacon, la germana karaktero emas pli al kvieta meditemo, al enprofundiĝo en misterojn. Ĝi nevolonte respondas al nurintelektaj doktrinoj, al senkarna utilismo, kaj ne povas rezigni pri la bezonoj de l' sentimenta, fantazia vivo. Tial Germanujo fariĝis la patrolando de l' romantiko; kaj de tie ĉi la romantikaj influoj eliris al Francujo (Nodier, Victor Hugo, Musset, Gautier), al Britujo (Scott, Byron), al Italujo (Manzoni).

Kio estas la romantiko? Kio estas romantika? Difino de la ideo ŝajnas neebla; ĉar eĉ ĝiaj adeptoj parolas pri ĝi preskaŭ nur per alegorioj. Kio estas nepalpebla, eĉ ne eldirebla, tio fariĝis la objekto de l' revadoj de la romantikistoj; kaj tial ankaŭ nur la plej senmateria arto povas bone esprimi la romantikan spiriton: la *muziko*. Tion Jean Paul celas diri skribante, ke la antikva klasika idealo estis plastika, la romantika estas poezia-pentra-muzika; kaj la tuta romantika spirito esprimiĝas en jenaj vortoj de l' sama poeto: "En la homo estas granda deziro, kiu neniam estis plenumata: ĝi ne havas nomon; ĝi serĉas sian objekton; sed ĉio, kion vi nomas, kaj ĉiuj ĝojoj ne estas tiu ĉi objekto. Sed ĝi revenas, kiam en somera nokto vi rigardas norden aŭ al malproksimaj montaroj, aŭ kiam lunlumo estas sur la tero aŭ la ĉielo plena de steloj, aŭ kiam vi estas malfeliĉa. Tiu forta, grandega deziro supren levas nian spiriton, sed kun doloroj: ho ve! kuŝante ni ĵetiĝas alten kiel epilepsiuloj. Sed tiun ĉi deziron, kiu neniel estas eldirebla--*niaj kordoj kaj tonoj nomas ĝin* al la homa animo. Tiam la sopiranta animo ploras pli forte kaj en plendanta ĝojego enkrias inter la tonojn: Jes, ĉio, kion vi eldiras, tio mankas al mi."

Sed la situacio en la epoko de l' romantikistoj tute ne estis konforma al tiaj pensoj. Tial ili retiris sin al estintaj tempoj, serĉis en pasintaj jarcentoj, en la mezepoko, la idealojn, kiuj ŝajnis al ili la plej altaj.

Ĉiu homo iam travivis periodon, en kiu liaj pensoj reveme vagadis sur la vastaj kampoj de l' misteroj. Tiam la ordinara lingvo ne sufiĉis al li, por eldiri la neeldireblan, kaj li sentis sin devigata, paroli per poezio. Tiam li promenis en lunlumo tra silentaj kampoj, en la poŝo--responde al sia nacieco--libron de Uhland, Eichendorff, Novalis; aŭ kantojn laŭ Ossian, de Burns, Moore, Byron, baladojn de Scott; aŭ odojn de Manzoni, scenojn el Francesca de Rimini; aŭ la "Kantojn en la krepusko" de Victor Hugo aŭ elegiojn de Musset. Tiam li sidis kun ardantaj vangoj antaŭ volumo, kiu kondukis lin al la pratempaj legendoj de lia popolo aŭ en labirintajn vojojn de homaj koroj. Tiu estas la periodo, en kiu la kleruloj de ĉiu ajn nacio konatiĝis kaj amikiĝis kun *Ernesto Teodoro Amadeo Hoffmann*, unu el la protagonistoj de la romantiko. Tradukitaj en multajn lingvojn, la verkoj de tiu ĉi viro apartenas al la germanaj libroj plej multe legataj ekster Germanujo kaj eĉ kaŭzis ofte tre unuflankan juĝon pri la entuta germana literaturo. La "Demono-Hoffmann" li estis nomata, la stranga, malgranda, malbela viro kun la mirige delikataj, malgrandaj manoj; kun la brilaj okuloj, malantaŭ kiuj eterna fajro ĉiam ŝajnis flami; kun la mallarĝaj lipoj, kiujn neniu estas vidinta iam ridetantaj; kun la korpo, ĉe kies konstruo la naturo estis uzinta nur la minimuman kvanton da ostoj kaj karno, nepre necesan, por krei vivantan estaĵon.

En la vivo de Hoffmann estis tute nenio mistera. Naskita 1776 en Königsberg, li studis la jursciencon kaj faris la ekzamenojn kun bonega sukceso. Kiel helpa juristo li trovis oficon 1796 en Großglogau, 1798 en Berlin; 1800 li fariĝis asesoro en Posen. Sed pro kelkaj karikaturoj, en kiuj senĝene li estis preninta eĉ siajn superulojn kiel objektojn de ŝercaĵoj, oni translokigis lin al Plock, tiutempe mizera prusa-pola urbetaĉo, do vera ekzilejo por la spirite vigla poeto. Por ne troenui kaj por havi iun, kiu purigas la vestojn, flikas la ŝtrumpojn kaj preparas la manĝojn, li edziĝis kun polino, bona, fidela virino, kiu kapjesis al ĉiu faro de sia stranga vivkunulo kaj en agrablaj kiel en malagrablaj tagoj modeste kaj zorgante staris ĉe li ĝis lia lasta horo. 1803 Hoffmann iris al Varsovio. Sed kiam 1806 la prusa ŝtato estis frakasita de Napoleono, Hoffmann kiel ĉiuj aliaj prusaj oficistoj en tiu urbo perdis sian oficon--ne la kuraĝon! Jam en 1808 ni trovas lin en Bamberg kiel direktiston de orkestro; la saman okupon li praktikis 1813 en teatra trupo, ludanta en Leipzig kaj Dresden. Kiam la militaj okazaĵoj de tiu sanga jaro mutigis la kantantan muzon, li formetis la muzikon, ekprenis la desegnan krajonon kaj nutris sin per karikaturoj kontraŭ Napoleono, kiuj avide estis aĉetataj! Tiel en ĉiu situacio de sia vivo li eltiris el siaj multaj talentoj tiun, kiu momente konvenis plej bone. La prusa ŝtato fine rememoris pri liaj juristaj kapabloj kaj donis al li 1816 bonan pozicion en Berlin, kie la poeto-pentristo-muzikisto-juristo mortis 46-jara la 25an de junio 1822, pro medola konsumiĝo.

Hoffmann estis vere romantika karaktero. Kiel la romantiko diferencigas inter la banala reala kaj la fantazia vivo en ravaj sonĝoj; kiel ĝi prefere amas ĉion fragmentan, ĉion senforman kaj sencelan, ĉion nebulan, nedifineblan kaj superracian: tiel ankaŭ la persono E. T. A. Hoffmann estis duobla estaĵo, kaj la unu duono de lia ekzistado sin montras nekredebla groteskaĵo. Tage oni vidis lin sur la strato kiel seriozmienan prusan oficiston; liaj superuloj laŭdis lian precizecon kaj saĝecon en la ofico; kaj multaj personoj asertas, ke li estis lerta negocisto, kiu bone sciis kalkuli sian profiton. Ĉu estas kredeble, ke tiu ĉi sama viro nokte sidis en vinejo, trinkegante kaj elŝprucante harstarigajn timigaĵojn, tiel ke li mem kelkfoje furiozis pro timo pri la kreaĵoj de sia propra cerbo, kaj lia edzino devis sidi ĉe lia flanko kaj aserti, ke efektive nek diablo nek fantomo estas en la ĉambro? Hoffmann estis konglomeraĵo de la plej kontraŭaj ecoj, kapabloj, emoj kaj sentoj: Lia sagaca intelekto rapide rigardis ĝisfunden en la homojn kaj aferojn; kaj tamen li sin donis al ĉia ajn superstiĉo kaj demonkredo. Li entuziasmiĝis ekscese, kaj poste ŝajnis esti senfantazia banalulo. Nun li estas diboĉa epikuristo, nun obstina stoikulo. Li mokas satire la ridindajn flankojn de l' homoj, kaj povas disflui en larmoj pro la tragedio de l' homa sorto.

Tial ankaŭ en preskaŭ ĉiuj liaj verkoj mankas kvieto. Lia fantazio antaŭenpelas lin. Misteraj personoj ofte malhelpas kaj malklarigas la evoluon de la rakontata agado. Tra ĉiuj verkoj fluas kvazaŭ kaŝita suba riverego, kies muĝadon oni aŭdas, sed kies akvon oni vidas neniam, kaj kiu supren sendas nur nebulajn figuraĵojn, kiuj en la ordinara vivo ludas sian rolon kaj poste remalaperas, forprenante kun si ofte la homon, por dronigi lin en la nigraj akvoj de l' mistero.--Ne estas mirige, ke tia temperamento senfine elĵetis fajrerojn, kiel ŝtalo puŝiĝanta kontraŭ ŝtono. Sed ĝi povis lumi nur mallongan tempon; konsumante sin mem, ĝi baldaŭ malaperis kiel bela meteorito, kiu lasas longan fajran strion sur la nokta firmamento.

Admirinda estas la multflanka talenteco de Hoffmann. Oni devas returnen iri kelkajn jarcentojn, ĝis la renesanca epoko, ĝis Lionardo da Vinci, por trovi same fenomenan homon, kiu ne nur diletante, sed kun genio laboris sur tiel diversaj kampoj kaj kelkiam ne sciis, kion la bolantaj en li pensoj naskos: "Multkolora mondo, plena de misteraj aperaĵoj, flirtas kaj flagras ĉirkaŭ mi,--estas, kvazaŭ io granda baldaŭ devos okazi--iu ajn artprodukto devos eliri el la ĥaoso!--Ĉu ĝi estos libro--ĉu opero--ĉu pentraĵo--quod diis placebit!"[1] Prave tial liaj amikoj skribis sur la tombŝtonon de la poeto:

E. T. A. Hoffmann eminenta en sia ofico, kiel poeto, kiel muzikisto, kiel pentristo.

La *juristaj* kapabloj de Hoffmann jam estas menciitaj. Sed ili estis nur la nutra tero por lia korpa ekzistado. Lia koro tiris lin en la templon de la arto.

Kion li laboris kiel *poeto*, tio estas enskribita en la paĝojn de la mondliteraturo kaj ne apartenas al nia temo.

Sed pri la *pentristo* Hoffmann ni ne tute povas silenti. Komence li desegnis karikaturojn, kaj multaj liaj libroj kaj leteroj--eĉ procesaktoj!--havas ilustraĵojn de lia mano. Sed ankaŭ la uzado de l' peniko ne restis al li fremda. En Varsovio li ornamis per pentraĵoj la klubdomon de la diletanto-orkestro, kiun li direktis. En la kastelo Altenburg apud Bamberg li pentris freskojn. Por la teatro li preparis kulisojn kaj kurtenojn. Kune kun Schinkel li skizis la scenan kaj kostuman aranĝon por sia opero "Undine"; kaj artaĵoj aludantaj tiun saman verkon ornamis lian ĉambron en Berlin.

Ĉion ĉi li praktikis kun plezuro, lerteco kaj genio. Sed *lia amo apartenis al la muziko*. Tio tute klariĝas el la karaktero de la romantiko. Ĉar ĝuste la muziko--kion ni jam diris--ne prezentas, kiel la aliaj artoj, ion objektivan, difineblan; sed ĝiaj tonoj, akordoj, melodioj estas tute senmateriaj kaj lasas al la fantazio la plej vastan ludejon. Tial "la muziko estas la plej romantika el ĉiuj artoj; ĉar ĝia objekto estas la senfinaĵo. Ĝi estas la misterplena, per tonoj parolanta Sanskrit-lingvo de la naturo, kiu plenigas la bruston de l' homo per senfina sopiro; kaj nur ĝi igas nin kompreni la kantojn de l' arboj, de l' floroj, de l' bestoj, de l' ŝtonoj, de l' akvoj!..... Neniu arto tiel eliras nepre nur el la interna spiriteco de l' homo, neniu arto bezonas nur sole spiritajn, eterajn rimedojn krom la muziko. Sento de l' plej alta kaj plej sankta, de la spirita potenco, kiu ekbruligis la fajreron de l' vivo en la tuta naturo, aŭdeble elparoliĝas en tonoj" (Hoffmann).

La muziko estis la ĉiama akompananto de Hoffmann de l' momento de lia naskiĝo. Kiam lia patrino kuŝis en naskaj doloroj, la patro--por dolĉigi ŝiajn dolorojn kaj por tuj montri al la novnaskito la agrablan flankon de l' vivo--venigis liutiston, kiu devis ludi antaŭ la infaneto. Kiam poste la patro estis forlasinta sian familion, la eduko de la knabo restis ĉefe en la manoj de lia onklino, kiu havis treege belan voĉon, kaj de la onklo, eksterordinare muzikema originalulo. Ambaŭ ili plenigis la knabon je muziko, tiel ke poste li povis ofte nutri sin per fortepiano- kaj kant-lecionoj kaj ke ankaŭ la muzikteorio jam estis por li konata scienco. Ni nun ankaŭ komprenas, kial en liaj literaturaj verkoj la muziko dekomence ludas gravan rolon. Dolĉaj kantoj de belaj virinoj, ĉirpantaj liutoj, mandolinoj kaj gitaroj, la ensorĉa melodio de violono, la milvoĉa muĝado de orgeno, la tondrantaj kordoj de fortepiano, eĉ nedifineblaj, misteraj sonoj de ie ajn kreas ofte la magian atmosferon, en kiu la strangaj, grimacaj personoj, elirintaj el la fantazio de l' poeto, faras siajn diablajn saltojn. Kelkaj liaj noveloj--ekz. Kavaliro Gluck, Don Juan, La aŭtomato, Kreisleriana, La fermato--la muziko estas tiomgrade la bazo de la rakonto, ke prave oni povas nomi ilin "muzikajn novelojn." Ne mirige; ĉar ilia verkisto estis tiel *muzika estetikisto, kiel muzikpraktikisto kaj komponisto*.

Kontraŭe de la ofte groteska konfuzo kaj fantazia malklareco en la literaturaj verkoj Hoffmann donas en siaj *muzikestetikaj traktaĵoj*, en recenzoj kaj kritikoj bonegajn pruvojn de sia sagaco, de profunda artkompreno kaj trafa juĝkapablo. Ili faris lin patro de la moderna verkado pri muziko. En siaj analizoj ekz. de verkoj de Beethoven li ne nur poezie priskribas la kompozicion, sed li klopodas, paŝon post paŝo sekvi la komponiston, montrante la konstruplanon de la verko, la evoluon de la muzikaj ideoj, la elekton kaj kombinon de la instrumentoj, kaj citante notekzemplojn li efike subtenas la komprenon. Hoffmann estis inter la unuaj kiuj ekkonis la titanan grandecon de Beethoven. Tial ankaŭ liaj analizoj--ekz. de la Uverturo al Coriolan (op. 62), Kvina sinfonio (op. 67), Sesa sinfonio (op. 68), Du trioj (op. 70), Muziko al "Egmont" (op. 84), Fantaziaĵo por fortepiano, ĥoro kaj orkestro (op. 80), Oratorio "Kristo ĉe la Olivmonto" (op. 85) kaj la Missa en C (op. 86)--fariĝis majstroverkoj, kiujn povis skribi nur homo, en kiu eminenta muzika spirito, profunda scio kaj nobla sentimento ligiĝis kun kora entuziasmo kaj la lerta plumo de literaturisto. Mi ne povas preterlasi la okazon, doni al la leganto almenaŭ kelkajn liniojn el la traktaĵo: "La instrumenta muziko de Beethoven". Tie Hoffmann postulas de la reproduktanta muzikisto jenon: "Kiu volas ĝuste prezenti kompozicion de Beethoven, tiu devas lin kompreni, profunden enpenetri en lian esencon, devas--konscie pri sia propra sanktiĝo--sentime riski, en la rondon eniri de la magiaj vizioj, kiujn elvokas lia forta sorĉo. Kiu ne sentas tiun ĉi sanktiĝon, kiu rigardas la sanktan muzikon nur kiel ludon, kiel amuzaĵon por malplenaj horoj, kiel momentan inciton por nesentpovaj oreloj aŭ kiel rimedon por propra singlorigo: tiu restu for! La vera artisto vivas nur en la verko, kiun li unue *komprenis* kaj nun *prezentas* laŭ la intenco de l' majstro; kaj ĉiuj liaj penoj celas nur, en milkolora brilo revoki en la viglan vivon ĉiujn la belegajn ĉarmajn bildojn kaj viziojn, kiujn la majstro kun magia forto enmetis en sian verkon, por ke ili ĉirkaŭu la homon per lumaj, brilegantaj cirkloj kaj lia fantazio, ekflamigante lian plej internan sentimenton, rapidfluge forportu lin en la malproksiman regnon de l' spirito."

Sed Hoffmann ne estis homo, kiu en la kulto de unu heroo forgesas, ke ankaŭ la geniulo estas filo de siaj antaŭuloj. Krom Beethoven li tial ne malpli honoris la malnovajn majstrojn de la diserva muziko en Italujo: Palestrina, Scarlatti, Caldara, Marcello, Leonardo Leo k. a.; kaj inter la germanaj komponistoj estis liaj specialaj amikoj Bach, Gluck, Haydn kaj Mozart[2]. La leganto permesu, ke mi citu ankoraŭ kelkajn vortojn el la supre nomita traktaĵo, en kiu Hoffmann kun admirinda kompreno komparas la tri majstrojn Mozart, Haydn kaj Beethoven: "La instrumentaj kompozicioj de ĉiuj tri majstroj elspiras la saman romantikan spiriton, kiu rezultas el ilia same intima kompreno de l' speciala naturo de la arto. Sed la karaktero de iliaj kompozicioj tamen rimarkeble diferencas.--La esprimiĝo de infana, gaja temperamento regas en la kompozicioj de Haydn. Liaj sinfonioj gvidas nin en senfinajn verdajn arbarojn, en gajan, multkoloran svarmon de feliĉaj homoj. Gejunuloj preterŝvebas dancante; ridantaj infanoj, aŭskultante malantaŭ arboj, malantaŭ rozarbetaĵoj, petole ĵetas florojn unu al la alia. Vivo plena de amo, plena de feliĉego, kiel antaŭ la unua peko, en eterna juneco, nenia sufero, nenia doloro; nur dolĉa, melankolia deziro al la amata persono, kiu ŝvebas malproksime en la brilo de l' vespera ruĝo kaj ne alproksimiĝas, nek malaperas; kaj dum ĝi ĉeestas, la nokto ne venas; ĉar ĝi mem estas la vespera ruĝo, per kiu ardas monto kaj arbaro.--Mozart gvidas nin en la profundaĵojn de mistera regno. Timo nin ĉirkaŭas; sed estante sen turmento, ĝi estas plimulte antaŭsento de l' senfinaĵo. Amo kaj melankolio sonas en ĉarmaj fantomaj voĉoj; la nokto leviĝas en hela purpurbrilo; kaj en neeldirebla sopiro ni paŝas post tiuj aperaĵoj, kiuj, per mansignoj afable invitantaj nin al siaj vicoj, en eterna dancado flugas tra la nuboj (sinfonio en Es, la tiel nomata "cigno-kanto").--Tiel ankaŭ la instrumenta muziko de Beethoven malfermas por ni la regnon de l' grandego kaj nemezureblo. Ardantaj radioj flugas tra la profunda nokto de ĉi-tiu regno; kaj ni ekvidas ombrojn ondantajn supren kaj malsupren, kiuj pli kaj pli malvaste nin ĉirkaŭas kaj pereigas nin, sed ne la doloron de la senfina sopiro, en kiu ĉiu ĝojo, rapide leviĝinte sur ĝojkantantaj tonoj, malleviĝas kaj malaperas. Kaj nur en tiu ĉi doloro, kiu amon, esperon, ĝojon en sin konsumas, sed ne detruas; kiu tiamaniere volas krevigi nian bruston per plenvoĉa kuneksono de ĉiuj pasioj: nur en tiu ĉi doloro ni povas vivi plu kaj estas ravitaj viziuloj!"--

Estas speciale interese, ke Hoffmann ankaŭ ekkonis jam la genion de Johann Sebastian Bach. La verkoj de tiu ĉi majstro jam kelkajn jarojn post lia morto (1750) estis forgesitaj. Nur malmultaj sciis ankoraŭ lian nomon; kaj el la malgranda nombro de liaj presitaj verkoj oni eltrovis nur matematike konstruintan kontrapunktiston. Longe antaŭ Mendelssohn, kiu nur en 1829 kvazaŭ reeltombigis la malnovan majstron, Hoffmann jam estis ekkoninta lin kiel prapatron de la melodio kaj harmonio, en kies laŭŝajne rigidaj, nurformalaj verkoj batas la varma koro nun de lirikisto, nun de dramisto, sed ĉiam de eminenta *artisto*, kaj al kiu liaj posteuloj--ankaŭ Beethoven! ankaŭ Wagner!--modeste kaj admire suprenrigardis.--Tamen ankaŭ Hoffmann kelkiam, kvankam neofte, eraris en siaj juĝoj. Ekz. li starigis la operkomponiston Spontini, kies verkoj delonge jam ne estas ludataj, ĉe la flankon de Händel, Gluck kaj Mozart, dum kontraŭe la eternan valoron de la "Freischütz" li ne tute ekkonis.

