# La Tronpretendantoj

## Part 2

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-tronpretendantoj-26480/index.md

Via volo plenumigxos. (antauxenmetas alian pergamenon) Sed jen la aliajxo, sinjoro.

HÅKON

La aliajxo? -- Ivar Bodde, mi ne povas.

DAGFINN BONDE

(montras al la letero al _Inga_) Vi tamen povis tion.

IVAR BODDE

Cxio peka estu rompota.

EPISKOPO NIKOLAS

(kiu intertempe proksimigxis) Ligu nun la manojn de la jarlo, regxo Håkon.

HÅKON

(mallauxte) Cxu Vi opinias, ke _tio_ estas necesa.

EPISKOPO NIKOLAS

Vi neniam acxetos pacon por la lando pli malkare.

HÅKON

Mi do povas. Al mi la plumo! (skribas)

SKULE JARLO

(al la episkopo, kiu iras dekstren) Aspekte la regxo klinas al Vi la orelon.

EPISKOPO NIKOLAS

Por Via avantagxo.

SKULE JARLO

Cxu tion Vi diras?

EPISKOPO NIKOLAS

Antaux vespero Vi dankos min. (Li malproksimigxas.)

HÅKON

(etendas la pergamenon) Legu tion, jarlo.

SKULE JARLO

(legas; rigardas la regxon en surprizo, kaj diras duonlauxte:) Vi rompas cxiun rilaton kun Kanga la juna?

HÅKON

Kun Kanga, kiun mi amis super cxio en la mondo. De hodiaux sxi neniam estu renkontata sur la vojo de la regxo.

SKULE JARLO

Grava estas tio, kion Vi jen faras, Håkon -- mi scias el mi mem, kiom tio kostas --

HÅKON

For kiu ajn, kiu estas tro kara al la regxo. -- Kunligu la leteron. (donas gxin al _Ivar Bodde_)

EPISKOPO NIKOLAS

(klinas sin super la segxon) Sinjoro Regxo, nun vi gajnis etapon al la amikeco de la jarlo.

HÅKON

(etendas al li la manon) Dankon, episkopo Nikolas; vi konsilis al mi la plej bonan. Petu favoron, kaj gxi al vi donigxos.

EPISKOPO NIKOLAS

Vi volas?

HÅKON

Tion mi promesas al Vi je mia regxa vorto.

EPISKOPO NIKOLAS

Do faru Vegard Veradal administranto en Hålogalando.

HÅKON

Vegard? Li certe estas la plej fidela amiko, kiun mi havas; malvolonte mi sendas lin tiel foren de mi.

EPISKOPO NIKOLAS

La regxa amiko devas esti regxe pagata. Ligu la jarlon tiel, kiel mi konsilis, kaj vi estos sekura por cxiuj tempoj.

HÅKON

(prenas folion de pergameno) Vegard havu la administradon en Hålogalando. (skribante) Jen mi donas al li mian regxan leteron pri tio. (La episkopo malproksimigxas.)

SKULE JARLO

(proksimigxas al la tablo) Kion Vi jen skribas?

HÅKON

(etendas al li la folion) Legu.

SKULE JARLO

(legas kaj rigardas la regxon pripense) Vegard Veradal? En Hålogalando?

HÅKON

En la norda regiono, kiu estas vakanta.

SKULE JARLO

Cxu Vi ne memoras, ke ankaux Andres Skjaldarband administras tie norde? Tiuj du estas amaraj malamikoj; -- Andres Skjaldarband tenas sin al mi --

HÅKON

(ridetas kaj ekstaras) Kaj Vegard al mi. Tial tiuj du pacigxu plej eble frue. De nun ne devas esti iu malakordo inter la viroj de la regxo kaj tiuj de la jarlo.

EPISKOPO NIKOLAS

Hm, tio cxi povus baldaux iri erarvoje! (proksimigxas en maltrankvilo)

SKULE JARLO

Vi pensas profunde kaj sagxe, Håkon.

HÅKON

(varme) Skule jarlo, hodiaux mi prenis de Vi la regnon, -- sed lasu vian filinon dividi gxin kun mi!

SKULE JARLO

Mian filinon!

MARGRETE

Dio!

HÅKON

Margrete, -- cxu Vi volas esti regxino?

MARGRETE

(silentas)

HÅKON

(prenas sxian manon) Respondu al mi.

MARGRETE

(mallauxte) Mi volonte estu Via edzino.

SKULE JARLO

(kun manpremo) Paco kaj konsento elkore.

HÅKON

Dankon!

IVAR BODDE

(al _Dagfinn_) Lauxdo al la cxielo; nun tagigxas.

DAGFINN BONDE

Mi preskaux kredas. Tiel bone mi neniam antauxe sxatis la jarlon.

EPISKOPO NIKOLAS

(malantauxe) Cxiam surgarde, bona Dagfinn, -- cxiam surgarde.

IVAR BODDE

(al _Vegard_) Nun Vi estas administranto en Hålogalando; jen estas la regxa mano por tio. (donas al li la leteron)

VEGARD VERADAL

Mi poste dankos la regxon por lia graco. (volas foriri)

EPISKOPO NIKOLAS

(haltigas lin) Andres Skjaldarband estas akra ulo; ne lasu Vin subigxi.

VEGARD VERADAL

Gxis nun gxi ne sukcesis por iu. (eliras)

EPISKOPO NIKOLAS

(sekvas ) Estu kiel roko kaj siliko kontraux Andres Skjaldasband, -- kaj cetere kunprenu mian benon.

IVAR BODDE

(kiu atendis malantaux la regxo kun la pergamenoj en la mano) Jen la leteroj, sinjoro --

HÅKON

Bone; donu ilin al la jarlo.

IVAR BODDE

Al la jarlo? Cxu _Vi_ ne volas surmeti la sigelon?

HÅKON

Tion la jarlo ja kutime faras; -- li havas la sigelon.

IVAR BODDE

(mallauxte) Jes gxis nun, -- tiom longe kiom li estis Via kuratoro; -- sed _nun_!

HÅKON

_Nun_ kiel antauxe; -- la jarlo havas la sigelon. (malproksimigxas)

SKULE JARLO

Donu al mi la leterojn, Ivar Bodde. (Iras al la tablo kun ili, elprenas la regnan sigelon, kiun li portas kasxita en la zono, kaj sigelas dum tio kio sekvas)

EPISKOPO NIKOLAS

(duonlauxte) Håkon Håkonsson estas regxo -- kaj la jarlo havas la sigelon de la regxo; -- certe arangxigxos, arangxigxos.

HÅKON

Kion Vi diras, sinjoro episkopo?

EPISKOPO NIKOLAS

Mi diras, Dio kaj Sankto Olaf gardas sian sanktan eklezion. (iras en la regxan halon)

HÅKON

(proksimigxas al _Margrete_) Sagxa regxino povas efiki grandajn agojn en la lando; Vin mi kuragxis sekure elekti, cxar mi scias ke vi estas sagxa.

MARGRETE

Nur _tio_!

HÅKON

Kion vi aludas?

MARGRETE

Nenion, nenion, sinjoro.

HÅKON

Kaj Vi ne riprocxas min, kvankam Vi malkaptis belajn dezirojn pro mi?

MARGRETE

Mi ne malkaptis belajn dezirojn pro Vi.

HÅKON

Kaj Vi volas stari proksime al mi, kaj doni al mi bonajn konsilojn?

MARGRETE

Mi volonte volas stari proksime al Vi.

HÅKON

Kaj doni al mi bonajn konsilojn. Dankon pro tio; konsiloj de virinoj utilas al cxiu viro; kaj de nun mi havas neniun alian ol Vi, -- mian patrinon mi devis forsendi --

MARGRETE

Jes, sxi estis al vi tro kara.

HÅKON

Kaj mi estas regxo. Adiaux, Margrete! Vi ankoraux estas tro juna; sed venontan someron nia geedzigxa festo okazos. -- kaj de tiu momento mi promesas teni Vin cxe mi en cxiu deca fido kaj honoro.

MARGRETE

(ridetas malgxoje) Jes, mi scias ke dauxros longe gxis Vi sendos min for.

HÅKON

(vigle) Sendi Vin for? Tion mi neniam faros!

MARGRETE

(kun larmoplenaj okuloj) Ne, tion Håkon faros nur pri tiuj, kiuj estas al li tro karaj. (iras al la elireja pordo. _Håkon_ penseme postrigardas sxin.)

SINJORINO RAGNHILD

(de dekstre) La regxo kaj la jarlo tiom longe cxi tie! La timo mortigas min; -- Margrete, kion la regxo diris kaj faris?

MARGRETE

Ho, multe! Laste li nomis administranton kaj regxinon.

SINJORINO RAGNHILD

Vi, Margrete!

MARGRETE

(cxirkauxbrakas la kolon de la patrino) Jes!

SINJORINO RAGNHILD

Vi farigxos regxino!

MARGRETE

Nur regxino; -- Sed mi pensas ke mi tamen estas gxoja pro tio. (Sxi kaj la patrino kune eliras dekstre.)

SKULE JARLO

(al _Ivar Bodde_) Jen niaj leteroj; portu ilin al la regxa patrino kaj al Kanga. (_Ivar Bodde_ klinas sin kaj foriras.)

DAGFINN BONDE

(cxe la hala pordo) La cxefepiskopo de Nidaros deziras komuniki al regxo Håkon Håkonsson sian omagxon!

HÅKON

(spiras per plena brusto) Fine mi estas regxo de Norvegio. (iras en la halon)

SKULE JARLO

(kasxas la regxan sigelon en la zonon) Sed _mi_ regas landon kaj regnon.

Kurteno

DUA AKTO

(La festena halo en la regxa kortego en Bergen. Arka fenestro meze sur la fona muro. Laux tiu estas estrado kun sidlokoj por la virinoj. Cxe la maldekstra longa muro staras la regxa segxo kelkajn sxtupojn super la planko; meze sur la kontrauxa muro estas granda enireja pordo. Standardoj, blazonoj, sxildoj, armiloj kaj multkoloraj tapisxoj pendas sur la murkolonoj kaj de la eltrancxita ligna plafono. Cxirkauxe en la halo staras tabloj por trinkajxoj kun krucxoj, trinkkornoj, kaj pokaloj.)

(_Regxo Håkon_ sidas sur la estrado cxe _Margrete, Sigrid, sinjorino Ragnhild_ kaj multaj altrangaj virinoj. _Ivar Bodde_ staras malantaux la segxo de la regxo. Cxirkaux la trinkajx-tabloj la viroj de la regxo kaj la jarlo kun gastoj sidantaj sur benkoj. Cxe la plej antauxa tablo dekstre sidas inter aliuloj _Dagfinn Bonde, Gregorius Jonsson_ kaj _Pål Flida_. _Skule jarlo_ kaj _episkopo Nikolas_ ludas sxakon cxe tablo maldekstre. La servistoj de la jarlo alvenas kaj eliras portantaj trinkajxojn. El apuda cxambro auxdigxas muziko dum la sekvaj scenoj.)

DAGFINN BONDE

Nun pasas jam la kvina tago, kaj ankoraux la servistoj same rapide surtabligas plenajn krucxojn.

PÅL FLIDA

Neniam estis la kutimo de la jarlo malsatigi siajn gastojn.

DAGFINN BONDE

Ja aspektas tiel. Pri tia glora regxa nupto neniam antauxe rakontigxis en Norvegio.

PÅL FLIDA

Skule jarlo ja neniam antauxe donis filinon edzine.

DAGFINN BONDE

Vere, vere; la jarlo estas potenca viro.

HIRDANO

Disponas la trionon de la regno. Tio estas pli ol iu ajn jarlo havis pasinte.

PÅL FLIDA

La parto de la regxo tamen estas pli granda.

DAGFINN BONDE

Pri tio ni ne parolu cxi tie; nun ni estas amikoj kaj bone repacigitaj. (trinkas kun _Pål_.) Lasu la regxon esti regxo kaj la jarlon jarlo.

PÅL FLIDA

(ridas) Facile auxdigxas de vi, ke vi estas regxano.

DAGFINN BONDE

Tio devas ankaux la jarlanoj esti.

PÅL FLIDA

Neniam tio. Ni jxuris jxuron al la _jarlo_, sed ne al la regxo.

DAGFINN BONDE

Tio povos ankoraux okazi.

EPISKOPO NIKOLAS

(mallauxte al la jarlo dum la ludado) Cxu vi auxdas, kion Dagfinn Bonde diras?

SKULE JARLO

(ne suprenrigardante) Mi tamen auxdas.

GREGORIUS JONSSON

(rigardas signifoplene al _Dagfinn_) Cxu la regxo ion tian pripensas?

DAGFINN BONDE

Nu nu, -- lasu tion; -- neniu malakordo hodiaux.

EPISKOPO NIKOLAS

La regxo volas jxure ligi viajn virojn, jarlo.

GREGORIUS JONSSON

(pli forte) Cxu la regxo ion tian pripensas, mi demandas?

DAGFINN BONDE

Mi ne respondas. Ni trinku por paco kaj amikeco inter la regxo kaj la jarlo. La biero estas bona.

PÅL FLIDA

Gxi ankaux havis bonan tempon por fermenti.

GREGORIUS JONSSON

Tri fojojn la jarlo pretigis la nupton; tri fojojn la regxo promesis veni, -- tri fojojn li trompis.

DAGFINN BONDE

Mallauxdu la jarlon pro _tio_; li donis al ni suficxon por prizorgi en Viken.

PÅL FLIDA

Sigurd Ribbung donis al vi ankoraux pli por prizorgi en Vermlando, laux tio kio dirigxas.

DAGFINN BONDE

(flamigxe) Jes, kiu estis tiu, kiu liberigis Sigurd Ribbung?

GREGORIUS JONSSON

Sigurd Ribbung forkuris de ni en Nidaros, tio estas konata por cxiuj.

DAGFINN BONDE

Sed ne estas konata por iuj, ke Vi malhelpis lin.

EPISKOPO NIKOLAS

(al la jarlo, kiu pripensas iun movon) Cxu vi auxdas, jarlo, -- estis Vi, kiu ellasis Sigurd Ribbung.

SKULE JARLO

(movas) Tiu kanto estas malnova.

GREGORIUS JONSSON

(al _Dagfinn_) Mi tamen pensis, ke vi auxdis pri la islandano, Andres Torsteinsson, amiko de Sigurd Ribbung --

DAGFINN BONDE

Jes; kiam Sigurd estis forkurinta, Vi pendigis la islandanon, tion mi scias.

EPISKOPO NIKOLAS

(movas kaj diras ridante al la jarlo:) Nun mi frapas la peonon, sinjoro jarlo.

SKULE JARLO

(auxdeblete) Frapu gxin; peono ne multe valoras. (movas pecon)

DAGFINN BONDE

Jes, tion la islandano spertis, kiam Sigurd Ribbung forkuris al Vermlando.

(Subpremata rido inter la regxanoj; la interparolo dauxras mallauxte; tuj poste envenas viro, kiu flustras al _Gregorius Jonsson_.)

EPISKOPO NIKOLAS

Kaj nun mi faras jenan movon; kaj vi estas perdinta.

SKULE JARLO

Aspektas tiel.

EPISKOPO NIKOLAS

(klinigxante malantauxen en la segxo) Vi ne bone defendis la regxon dum la lastaj movoj.

SKULE JARLO

(falfrapas la pecojn kaj ekstaras) Post longe mi lacigxis esti regxdefendanto.

GREGORIUS JONSSON

(proksimigxas kaj diras mallauxte:) Sinjoro Jarlo, Jostein Tamb informas, ke nun la sxipo kusxas preta por forvelo.

SKULE JARLO

(mallauxte) Bone. (elprenas sigelitan pergamenon) Jen la letero.

GREGORIUS JONSSON

(skuas la kapon) Jarlo, jarlo, -- cxu _tio_ estas konsilinda?

SKULE JARLO

Kio?

GREGORIUS JONSSON

Gxi portas la regxan sigelon.

SKULE JARLO

Estas por la bono de la regxo ke mi agas.

GREGORIUS JONSSON

Do lasu al la regxo mem rifuzi la oferton.

SKULE JARLO

Tion li ne faros, se li povos decidi. Cxiuj liaj pensoj kaj atento estas turnataj al subjugo de la Ribbungoj; tial li volas sekurigi sin en cxiuj flankoj.

GREGORIUS JONSSON

Sagxa povas esti tio, kion Vi nun faras, -- sed estas dangxera.

SKULE JARLO

Lasu tion al mi. Sendu la leteron, kaj diru al Jostein, ke li tuj forvelu.

GREGORIUS JONSSON

Farigxos kiel Vi ordonas.

(eliras dekstre kaj revenas iom poste)

EPISKOPO NIKOLAS

(al la jarlo) Aspekte Vi havas multon prizorgendan.

SKULE JARLO

Sed bagatelan dankon.

EPISKOPO NIKOLAS

La regxo ekstaris.

(_Håkon_ proksimigxas; cxiuj viroj ekstaras de cxe la tabloj.)

HÅKON

(al la episkopo) Ege devas gxojigi nin, kiel sana kaj forta Vi tenis Vin cxi tiujn gajajn tagojn.

EPISKOPO NIKOLAS

Ekflagras kelkfoje, sinjoro regxo; tamen ne longe dauxros. Mi kusxis malsana la tutan vintron.

HÅKON

Nu ja, -- Vi vivis fortan vivon, ricxan je multaj famaj agoj.

EPISKOPO NIKOLAS

(skuas la kapon) Ho, estas limo por tio; mi havas ankoraux multon nefaritan. Ke mi scius, cxu mi havus tempon por cxio.

HÅKON

La vivantoj devas preni heredon post tiuj, kiuj foriras, estiminda sinjoro; ni cxiuj ja volas la plej bonan por lando kaj popolo. (turnas sin al la jarlo) Io ege mirigas min; neniu el niaj administrantoj en Hålogalando venis al la edzigxfesto.

SKULE JARLO

Jes, vere; Andres Skjaldarband mi certe atendis.

HÅKON

(ridetante) Kaj ankaux Vegard Veradal.

SKULE JARLO

Ankaux Vegard, jes.

HÅKON

(sxerce) Kaj mi esperas, ke Vi estus lin pli bone akceptinta, ol antaux sep jaroj sur la kajo en Oslo, kiam Vi pikis lian vangon, tiel ke la glavo mem eltrancxis sin.

SKULE JARLO

(ridas singxene) Jes, kiam Gunnulf, via patrinflanka onklo, haktrancxis la rektan manon de Sira Ejliv, mia plej bona amiko kaj konsilanto.

EPISKOPO NIKOLAS

(gaje) Kaj kiam Dagfinn Bonde kaj la hirdanoj starigis noktan gardon sur la regxa sxipo, kaj diris, ke la regxo ne estas sekura sub la defendo de la jarlo!

HÅKON

(serioze) Tiuj tagoj estas forpasintaj kaj forgesitaj.

DAGFINN BONDE

(proksimigxas) Nun ni povas sonorigi por armilludo malsupre sur la ludejo, se placxas al Vi, sinjoro.

HÅKON

Bone. Hodiaux ni akceptas cxiun gxojon; morgaux ni denove komencos pensi pri la Ribbungoj kaj la jarlo en la Orkadoj.

EPISKOPO NIKOLAS

Jes, li ja rifuzas pagi la imposton?

HÅKON

Se mi havus la Ribbungoj for de la nuko, mi mem velus okcidenten.

(_Håkon_ iras al la estrado, etendas la manon al _Margrete_ kaj kondukas sxin elen dekstre; iom post iom la aliuloj sekvas.)

EPISKOPO NIKOLAS

(al _Ivar Bodde_) Auxskultu iomete. Kiu estas tiu viro nomita Jostein Tamb?

IVAR BODDE

Estas cxi tie maristo el la Orkadoj, kiu tiel nomigxas.

EPISKOPO NIKOLAS

El la Orkadoj? Nu tiel. Kaj nun li velos hejmen.

IVAR BODDE

Jes, li ja tion faros.

EPISKOPO NIKOLAS

(pli silente) Kun valora kargo, Ivar Bodde!

IVAR BODDE

Greno kaj teksajxoj, mi opinias.

EPISKOPO NIKOLAS

Kaj letero de Skule jarlo.

IVAR BODDE

(ekmire) Al kiu?

EPISKOPO NIKOLAS

Mi ne scias; -- kun regxa sigelo --

IVAR BODDE

(kaptas lian brakon) Sinjoro episkopo, -- cxu estas kiel vi diras?

EPISKOPO NIKOLAS

Tsxsx, ne miksu min en tiun aferon. (malproksimigxas)

IVAR BODDE

Do mi tuj devas --! Dagfinn Bonde! Dagfinn! Dagfinn --! (premas sin tra la amaso cxe la elirpordo)

EPISKOPO NIKOLAS

(simpatiante al _Gregorius Jonsson_) Neniu tago sen domagxo al iu pri havajxo aux libereco!

GREGORIUS JONSSON

Pri kiu nun?

EPISKOPO NIKOLAS

Povra maristo, -- Jostein Tamb sxajnas al mi, ke oni nomis lin.

GREGORIUS JONSSON

Jostein --?

EPISKOPO NIKOLAS

Dagfinn Bonde volas malpermesi al li forveli.

GREGORIUS JONSSON

Cxu Dagfinn volas malpermesi al li, vi diras?

EPISKOPO NIKOLAS

Gxuste nun li eliris.

GREGORIUS JONSSON

Pardonu min, sinjoro, mi devas rapidigxi --

EPISKOPO NIKOLAS

Jes, faru tion, bona vasalo! -- Dagfinn Bonde estas tiom ekfurioza.

(_Gregorius Jonsson_ rapidegas elen dekstre inter la restanta cxeestantaro; nur _Skule jarlo_ kaj _episkopo Nikolas_ restas en la halo.)

SKULE JARLO

(pasxas en pensoj tien kaj reen; subite li kvazaux vekigxas; li rigardas cxirkauxe kaj diras:) Kiel silente subite farigxis.

EPISKOPO NIKOLAS

La regxo eliris.

SKULE JARLO

Kaj cxiuj homoj sekvis lin.

EPISKOPO NIKOLAS

Cxiuj krom Vi.

SKULE JARLO

Estas io granda, tio, esti regxo.

EPISKOPO NIKOLAS

(singarde) Cxu Vi sxatus provi tion, jarlo?

SKULE JARLO

(ridetas serioze) Mi _estas_ provinta tion; cxiun dormgravedan nokton mi estas regxo en Norvegio.

EPISKOPO NIKOLAS

Songxoj avertas.

SKULE JARLO

Ili ankaux tentas.

EPISKOPO NIKOLAS

Apenaux Vin. Pasinte, tion mi povas kompreni; -- sed nun, kiam Vi havas la trionon de la regno, regas kiel la unua viro en la lando kaj estas la patro de la regxino --

SKULE JARLO

Pleje nun, -- pleje nun.

EPISKOPO NIKOLAS

Nenion kasxu! Konfesu; cxar Vi certe portas grandan suferon.

SKULE JARLO

Pleje nun, kiel mi diras. _Tio_ estas la granda kondamno, kiu premkusxas sur mia vivo; stari tiel proksime al la stato plej alta -- nur fenda fauxko disigas -- salto transen, -- aliflanke estas regxa nomo kaj purpura mantelo kaj trono kaj potenco kaj cxio; cxiun tagon mi havas tion antaux la okuloj -- sed neniam transvenos.

EPISKOPO NIKOLAS

Vere, vere, jarlo.

SKULE JARLO

Kiam ili elektis Guthorm Sigurdsson kiel regxon, mi estis en la plena forto de mia juneco; tiam estis kvazaux lauxte kriis en mi: For, tiu infano, -- _mi_ estas la matura, forta viro! -- sed Guthorm estis filo de regxo; estis fauxko inter mi kaj la trono.

EPISKOPO NIKOLAS

Vi ne kuragxis --

SKULE JARLO

Poste Erling Steinvegg salutigxis kiel regxo de la Slittungoj. Tiam denove kriis ene en mi: Skule estas pli granda estro ol Erling Steinvegg! Sed mi estus devinta rompi kun la Birkibejnoj; -- _tio_ estis la fauxko tiam.

EPISKOPO NIKOLAS

Kaj Erling farigxis regxo de la Slittungoj, kaj poste por la Ribbungoj, kaj Vi atendis!

SKULE JARLO

Mi atendis la morton de Guthorm.

EPISKOPO NIKOLAS

Kaj Guthorm mortis, kaj Inge Bårdsson, Via frato, farigxis regxo.

SKULE JARLO

Jen mi atendis la morton de mia frato. Li estis malsana ekde la unua pasxo; cxiun matenon, kiam ni renkontigxis por la sankta meso, mi sidis kasxrigardante, cxu la malsano ne estus pli grava. Cxiu ektiro de doloro pasanta sur lia vizagxo estis por mi kiel bloveto en la velo kaj portis min pli proksimen al la trono. Cxiu gxemspiro kiu malakrigis lian suferon kaj angoron, sonis por mi kiel korno kaj klariono fore sub la deklivoj, kiel mesagxoj venantaj de fore por anonci, ke nun mi devus preni la regadon. Tiel mi elsxiris kun radiko kaj fibroj cxiun koran fratan penson; kaj Inge mortis, kaj Håkon venis, -- kaj la Birkibejnoj prenis _lin_ kiel regxon.

EPISKOPO NIKOLAS

Kaj Vi atendis.

SKULE JARLO

Sxajnis al mi, ke devus veni helpo de supre. Mi sentis la regxan forton en mi, kaj mi maljunigxis; cxiu tago kiu pasis, estis tago, kiu prenigxis el mia vivotasko. Cxiun vesperon mi pensis: Morgaux okazos mirakla signo, kiu faligos lin kaj metos min sur la vakan segxon.

EPISKOPO NIKOLAS

Malgranda estis tiam la potenco de Håkon; li estis nur infano; mankis nur pasxo, nenio pli, sed Vi ne alpasxis.

SKULE JARLO

Tiu pasxo tamen estis granda; gxi estus min disigita de mia tuta parencaro kaj cxiuj miaj amikoj.

EPISKOPO NIKOLAS

Jes _jen_ la afero, Skule jarlo, -- _jen_ la malbeno, kiu estas kusxinta super Via vivo. Vi volas havi cxiujn vojojn malfermaj en ekstrema bezono, -- Vi ne kuragxas rompi cxiujn pontojn, kaj nur reteni unu, defendi nur tiun, kaj venki aux fali _tie_. Vi metas kaptilojn por Via malamiko, Vi konstruas kaptilon por lia piedo, kaj pendigas akrajn glavojn super lian kapon, Vi sxutas venenon en cxiuj pelvoj, kaj Vi elmetis centojn da retoj; sed se li riskos kaptigxi en unu el ili, Vi ne kuragxas tiri la sxnuron; se li etendas la manon por la veneno, Vi opinias, ke estas pli sekure se li falos sub la glavo; se eblas kapti lin matene, Vi trovas, ke estos pli bone ke okazu vespere.

SKULE JARLO

(rigardas lin serioze) Kaj kion Vi volus fari, sinjoro episkopo?

EPISKOPO NIKOLAS

Ne parolu pri mi; mia tasko estas cxarpenti la regxajn segxojn en cxi tiu lando, ne sidi tie supre estrante popolon kaj regnon.

SKULE JARLO

(post mallonga pauxzo) Respondu al mi pri io, estimata sinjoro, sed respondu en vero. Kial Håkon tiel senskue antauxeniras sur la rekta vojo? Li ne estas pli klera ol Vi, ne pli kuragxa ol mi.

EPISKOPO NIKOLAS

Kiu faras la plej grandan agon en la mondo?

SKULE JARLO

Tion faras la plej elstara viro.

EPISKOPO NIKOLAS

Sed kiu estas la plej elstara viro?

SKULE JARLO

La plej kuragxa.

EPISKOPO NIKOLAS

Tion diras la estro. Pastro dirus la plej kredanta, -- sagxulo dirus, ke estas la plej sperta. Sed estas neniu el ili, jarlo. La plej _felicxa_ viro estas la plej granda. La plej granda estas tiu, kiu faras la plej grandajn agojn; _li_, al kiu la postuloj de la epoko venas kiel en ardo, naskas pensojn, kiujn li mem ne komprenas, kaj kiuj montras al li la vojon, kies celon li mem ne konas, sed kiun li tamen iras, kaj _devas_ iri, gxis li auxdas la popolon krii en gxojo, kaj li cxirkauxrigardas gapante kaj mire, kaj komprenas, ke li faris grandfaron.

SKULE JARLO

Jes, en tio estas la neskuebla certeco de Håkon.

EPISKOPO NIKOLAS

Estas _tio_, kion la romanoj nomis _ingenium_. -- Mi ne estas precipe lerta en latino; sed tio nomigxas _ingenium_.

SKULE JARLO

(unue pensema; poste en kreskanta eksciteco) Håkon estus kreita el alia materialo ol mi? Estus el la felicxuloj? -- Jes, cxu ne cxio prosperas por li? Cxu ne cxio adaptigxas al la plej bona por li? Ecx la kamparano tion spertas; li diras, ke la arboj du fojojn portas fruktojn, kaj la birdoj kovas ovojn du fojojn cxiun someron dum Håkon estas regxo. La vilagxaro en Vermlando, kiun li brulrabis, gxi kusxas brilanta kun novkonstruitaj domoj, kaj la grenspikoj sur cxiuj kampoj svingigxas peze en la vento. Estas kvazaux la sango kaj la cindro sterkigas tie, kie Håkon tramarsxas militire; estas kvazaux la Sinjoro kovras per rikoltajxo, kion Håkon subtretis; estas kvazaux la sanktaj potencoj rapidigas sin forigi cxiun pekon post li. Kaj kiel facile li ja farigxis regxo! Li bezonis, ke Inge mortus frue, kaj Inge mortis; li bezonis protekton kaj defendon, kaj liaj viroj protektis kaj defendis lin; li bezonis feran fajropruvon, kaj lia patrino venis kaj portis gxin por li.

EPISKOPO NIKOLAS

(en senvola ekkrio) Sed ni -- ni du --!

SKULE JARLO

Vi?

EPISKOPO NIKOLAS

Jes Vi -- Vi do!

SKULE JARLO

Håkon havas la rajton, episkopo.

EPISKOPO NIKOLAS

Li havas la rajton, cxar li estas la felicxulo; -- la plej granda felicxo estas _tiu_, havi la rajton. Sed per kiu rajto ricevis Håkon la rajton, kaj ne Vi?

SKULE JARLO

(post mallonga pauxzo) Estas aferoj pri kiuj mi volas pregxi al Dio, ke li savu min el pensoj pri ili.

EPISKOPO NIKOLAS

Cxu Vi neniam vidis bildon en la Kristpregxejo en Nidaros? Gxi prezentas la diluvon, kiu kreskas kaj superakvigas cxiujn montojn, ke restas nur unu pinto. Tie supren grimpas tuta parencaro, patro kaj patrino kaj filo kaj edzino de filo kaj infanoj; -- kaj la filo tiras la patron malsupren en la inundan akvon por gajni starejon, kaj li volas malsuprentiri ankaux la patrinon, -- kaj edzinon kaj cxiujn infanojn, por atingi supren mem; -- cxar tie supre estas piedlargxa spaco; _tie_ li povas teni sin horon. -- Tiu, jarlo, estas la sagao de la sagxeco, kaj la sagao de cxiu sagxulo.

SKULE JARLO

Sed la rajto!

EPISKOPO NIKOLAS

La filo _havis_ la rajton. Li havis forton kaj deziron vivi; -- sekvu vian deziron kaj uzu vian kapablon, tiun rajton havas cxiuj.

DUKO SKULE

Al tio, kio bona estas, jes.

EPISKOPO NIKOLAS

Ludado kun vortoj! Ne ekzistas bono kaj malbono, ne supre kaj malsupre, ne alte kaj malalte. Tiajn vortojn Vi devas forgesi; alie Vi neniam faros la lastan pasxon, neniam saltas trans la fauxkon. (mallauxte kaj insiste) Vi ne devas malami aron aux aferon, cxar la aro aux la afero volas _tion cxi_ kaj ne _tion_; sed Vi malamu cxiun viron en la aro, cxar li kontrauxas Vin; kaj Vi malamu cxiujn tiujn, kiuj staras subtene al afero, cxar la afero ne antauxenigas Vian volon. Cxio, kion Vi povas uzi, estas bona, -- cxio, kio metas transversajn trunkojn sur Vian vojon, estas malbona.

DUKO SKULE

