# La Tronpretendantoj

## Part 1

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-tronpretendantoj-26480/index.md

Henrik Ibsen

LA TRONPRETENDANTOJ

(Kongs-emnerne)

1864

Tradukis: Odd Tangerud

Eldonejo: Jec Scandinavia a/s

LA TRONPRETENDANTOJ

ROLOJ:

HÅKON HÅKONSSON, de la Birkibejnoj elektita regxo INGA EL VARTEJG, lia patrino SKULE JARLO SINJORINO RAGNHILD, lia edzino SIGRID, lia fratino MARGRETE, lia filino GUTORM INGASON SIGURD RIBBUNG NIKOLAS ARNASON, episkopo en Oslo DAGFINN BONDE, kortega marsxalo de Håkon IVAR BODDE, kortega pastro VEGARD VERADAL, ano de la hirdo (kortegano) GREGORIUS JONSSON, vasalo PÅL FLIDA, vasalo INGIBJORG, edzino de Andres Skjaldarband PETER, sxia filo, juna pastro SIRA VILJAM, kapelpastro cxe episkopo Nikolas MAJSTRO SIGARD, el Brabant, kuracisto JATGEJR SKALDO, Islandano BÅRD BRATTE, estro el Trondhejmo KAMPARANOJ kaj URBANOJ en Bergen, Oslo kaj Nidaros KANONIKOJ, PASTROJ, MONAHXOJ, MONAHXINOJ GASTOJ, KORTEGANOJ kaj SINJORINOJ MILITISTARO k. t. p.

La agado okazas en la unua duono de la 13a jarcento.

_å_ prononcigxas kiel Esperanta _o_.

Vortklarigo

Nidaros: La antikva nomo de la nuna urbo Trondhejmo.

Skule estas jarlo (= grafo), la sama vorto kiel la angla _earl_. Frato de regxo Inge.

hirdo: (norvega vorto) = gvardio de la regxo kaj de estroj.

Eyrating: parlamenta kunsido sur Eyri, loka, liberaera kunvenejo cxe Nidaros.

ting (esperantlingve: tingo - nova vorto) = parlamento ankoraux en Islando (Allþing) kaj Norvegio (Storting).

La Birkibejnoj estas politika, militista aro, kiu gajnis en la intercivitana milito.

La Slittungoj sekvis la tronpretendanton Erling Steinvegg, filo de Magnus Erlingsson.

La Vårbelgoj (vestitaj per feloj printempe feligitaj) estis la partio, kiun Skule fondis, kiam li rompis kun la birkibejnoj, al kiuj lia tuta parencaro apartenis.

La Bagloj estis politika partio kaj militistaro defendantaj la eklezion.

La Ribbungoj estis sekvantoj de Sigurd Ribbung, tronpretendanto.

Ranagubernio: Nuntempa Båhuslen en Svedlando.

Hålogalando: Meza parto de norda Norvegio.

Viken: Malnova nomo de la Oslo fjordo gxis Kungälv en Svedlando.

Trondhejmo estas la ok etaj gubernioj cxirkaux la Trondhejmfjordo.

Vermlando: lima lando inter Norvegio kaj Svedlando oriente de la Oslo-fjordo.

Opplando: Gubernio inter la lago Mjøsa kaj la Dovre-montaro.

Borg: Gubernio tute sude en orienta Norvegio cxe la urbo Sarpsborg.

Ile-kampoj, cxe Nidaros.

varg: norvega vorto = lupo.

Kapinsulo: Norveglingve "Hovedøya" -- insulo en la fjordo cxe Oslo.

Harald Belhararo: (Harald Hårfagre) -- La unua regxo de tuta Norvegio.

Elgjarnes: = Elnes -- terpinto en la komunumo Asker okcidente de Oslo.

Ejkaberg: Monteto apud orienta Oslo.

Låka: Bieno norde de Oslo.

Elgisetro: Monahxejo sude de Nidaros.

Hladakabo: Kabo en la trondhejma fjordo cxe Nidaros.

Magnus Erlingsson 1156-1184, filo de Erling Skakke Regxo Sverre Sigurdsson 1184-1202 Regxo Håkon Sverrisson 1202-1204 Guthorm Sigurdsson 1204 mortis post duona jaro. Filo de Sigurd Lavard Regxo Inge Bårdsson 1204-1217, frato de Skule Bårdsson Regxo Håkon Håkonsson 1217-1263

UNUA AKTO

(Bergen. La gxardeno cxe la Kristpregxejo. En la fono la pregxejo, la alta portalo vidigxas de la spektantoj. Maldekstre antauxe staras _Håkon Håkonsson, Dagfinn Bonde, Vegard el Veradal, Ivar Bodde_ kaj pluraj vasaloj kaj estroj. Gxuste kontrauxe de li staras _Skule jarlo, Gregorius Jonsson, Pål Flida_ kaj aliuloj el la viroj de la jarlo. Pli malantauxe samflanke vidigxas _Sigurd Ribbung_ kun sia sekvantaro, kaj pli malantauxe de li _Gutorm Ingason_ kun pluraj estroj. La enirejoj de la pregxejo estas gardataj de gvardistoj; la homamaso plenigas la tutan pregxejan gxardenon; multuloj sidas supre en la arboj kaj sur la pregxeja muro; aspekte cxiuj en strecxo atendas iun okazajxon. El la pregxejaj turoj de la urbo sonorigxas de fore kaj de proksime.)

SKULE JARLO

(mallauxte kaj senpacience al _Gregorius Jonsson_) Pro kio ili lantas tiel longe tie interne?

GREGORIUS JONSSON

Silente; nun komencigxas la himno.

(De interne de la fermita pregxejo auxdigxas sono de trombonoj:)

HXORO DE MONAHXOJ KAJ MONAHXINOJ

_Domine coeli_ k.t.p.

(Dum la kanto la pregxeja pordo malfermigxas de interne; en la antauxa halo vidigxas _episkopo Nikolas_ cxirkauxita de _pastroj_ kaj _monahxoj_.)

EPISKOPO NIKOLAS

(tretas antauxen al la pordo, kaj anoncas kun bastono levita:) Nun Inga el Vartejg portas feran fajropruvon por Håkon regxpretendanto!

(La pregxejo denove fermigxas; interne la kanto dauxras.)

GREGORIUS JONSSON

(mallauxte al la jarlo) Voku al sankta Olaf por tio, kio estas gxusta.

SKULE JARLO

(rapide kaj deturnante) Ne nun. Pli bone ne memorigi lin pri mi.

IVAR BODDE

(kaptas la brakon de _Håkon_) Pregxu al la Sinjoro via Dio, Håkon Håkonsson.

HÅKON

Ne bezonigxas; mi estas certa pri li.

(La kanto de la pregxejo sonas pli forte; cxiuj nudigas la kapojn kaj multaj genuas kaj pregxas.)

GREGORIUS JONSSON

(al la jarlo) Tiu cxi estas grava horo por vi kaj por multuloj.

SKULE JARLO

(rigardas atente al la pregxejo) Grava horo por Norvegio.

PÅL FLIDA

(proksima al la jarlo) Nun sxi tenas la rugxan feron.

DAGFINN BONDE

(proksima al Håkon) Ili alvenas laux la pregxeja elirejo.

IVAR BODDE

Kristo sxirmu viajn purajn manojn, Inga regxpatrino!

HÅKON

Por tiu cxi momento sxi estu honorata mian tutan vivon.

SKULE JARLO

(kiu strecxe auxskultis, subite ekparolas) Cxu sxi kriis? Cxu sxi faligis la feron?

PÅL FLIDA

(iras supren) Mi ne scias kio estis.

GREGORIUS JONSSON

La virinoj ploras lauxte en la antauxhalo.

HXORO EL LA PREGXEJO

(ekkantas jubile) _Gloria in excelsis deo!_

(La portalo ekmalfermigxas; _Inga_ elvenas, akompanata de _monahxinoj, pastroj_ kaj _monahxoj_.)

INGA

(sur la pregxeja sxtuparo) Dio jugxis! Vidu tiujn cxi manojn; per ili mi portis la feron.

VOCXOJ INTER LA POPOLAMASO

Ili estas puraj kaj blankaj kiel antauxe!

ALIAJ VOCXOJ

Ecx pli belaj!

LA TUTA HOMA ARO

Li certe estas la filo de Håkon Sverrisson!

HÅKON

(cxirkauxbrakas sxin) Dankon, dankon, vi alte benata!

EPISKOPO NIKOLAS

(preterpasas la jarlon) Malsagxe estis efektivigi la rugxferan fajropruvon.

SKULE JARLO

Ne, sinjoro episkopo. Dio _devis_ paroli en tiu cxi afero.

HÅKON

(profunde tusxita, tenas _Inga_ per la mano) Nun tio do estas farita, tio al kio cxiu talento en mi lauxte alvokis, -- tio sub kio mia koro tordis kaj turnis sin --

DAGFINN BONDE

(eksteren al la homamaso) Jes, rigardu tiun virinon, kaj pripensu nun, vi, kiuj estas cxi tie! Kiu dubis pri sxia vorto, antaux ol iuj bezonis ke oni dubu?

PÅL FLIDA

La dubo flustris en cxiuj cxambretoj ekde la momento kiam Håkon tronpretendanto kiel infano portigxis en la kortegon de regxo Inge.

GREGORIUS JONSSON

Kaj lastan vintron gxi kreskis al krio, kaj sonis super la lando norde kaj sude; tion mi opinias ke cxiu ajn povas atesti.

HÅKON

Plej bone povas mi mem tion atesti. Tial mi ja cedis al la konsiloj de multaj fidelaj amikoj, kaj klinis min tiel profunde, kiel neniu alia regxe elektita viro faris de longe. Mi pruvis per fajropruvo mian naskigxon, pruvis mian rajton, kiel filo de Håkon Sverrisson, preni landon kaj regnon herede. Ne volas mi cxi tie esplori pli proksime, kiu nutris la dubon kaj faris gxin lauxtvocxa, kiel la parenco de la jarlo diras; sed tion mi scias, ke amare mi suferis sub gxi. Mi estis regxe elektita ekde la infaneco, sed povran regxan honoron oni atestis al mi, ecx _tie_ kie oni opinius, ke mi plej sekure kuragxus atendi gxin. Mi nur memorigas lastan pentekostan dimancxon en Nidaros, kiam mi iris al la altaro por oferi, kaj la cxefepiskopo turnis sin, kaj pretendis ne vidi min, por eviti saluti, kiel estas la kutimo saluti regxojn. Tamen tiajxojn mi facile tolerus; sed vera milito estus eksplodonta en la lando, kaj gxin mi devus haltigi.

DAGFINN BONDE

Bone povas esti por regxoj auxskulti al sagxaj konsiloj; sed se _mia_ konsilo estus auxskultita en tiu cxi afero, tiam ne estus per rugxa fero, sed per malvarma sxtalo, ke Håkon Håkonsson dividus la rajton inter si kaj siaj malamikoj.

HÅKON

Regu vin, Dagfinn; _tio_ decas al tiu viro, kiu regu la landon.

SKULE JARLO

(kun subtila rideto) Regxa malamiko estas oportune nomi cxiun, kiu kontrauxas la regxan volon. Mi tamen opinias, ke _tiu_ estas al la regxo plej malutila, kiu malkonsilas al li pruvi sian rajton al la regxa nomo.

HÅKON

Kiu scias. Se estus mia rajto nur, kiun ni cxi tie pritraktadus, povus okazi, ke mi ne acxetus gxin tiel kare; sed ni devas rigardi pli alten; cxi tie temas pri vivotasko kaj devo. Mi sentas tion alte kaj varme ene en mi, kaj mi ne hontas pro tion diri, -- mi sole estas tiu, kiu povas gvidi la landon al la plej supera stato en cxi tiuj tempoj; -- regxa naskigxo generas regxan devon --

SKULE JARLO

Trovigxas pluruloj cxi tie, kiuj donas al si mem tian belan ateston.

SIGURD RIBBUNG

Mi faras, kaj kun same bona kialo. Mia avo estis regxo Magnus Erlingsson --

HÅKON

Jes, se via patro, Erling Steinvegg, estus filo de regxo Magnus; sed la plimulto neas tion, kaj gxis nun neniu portis la fajropruvon por tiu pretendo.

SIGURD RIBBUNG

La Ribbungoj elektis min regxo, kaj faris tion libervole, dum Dagfinn Bonde kaj aliaj Birkibejnoj minacigis por vi regxan nomon.

HÅKON

Jes, tiel vi mizerigis Norvegion, ke la devenulo de Sverre devis minace progresi.

GUTORM INGASON

Devenulo de Sverre estas mi same certe kiel vi --

DAGFINN BONDE

Sed ne en rekta linio viron post viro.

EPISKOPO NIKOLAS

Estas inaj generaciaj eroj intertie, Gutorm.

GUTORM INGASON

Mi tamen scias, ke Inge Bårdsson, mia patro, estis legxe elektita regxo super Norvegio.

HÅKON

Cxar trovigxis neniu, kiu sciis, ke la nepo de Sverre estis en vivo. De la tago, kiam _tio_ evidentigxis, Inge estris la regnon, kiel kuratoro por mi, ne alicele.

SKULE JARLO

Tio ne povas esti dirata en vero; sian tutan tempon Inge estis regxo kun cxiu legxa potenco kaj sen rezervo. Ke Gutorm malgrandan rajton havas, povas esti suficxe vera; cxar li naskigxis nelegitime; sed mi estas la legitime naskita frato de regxo Inge, kaj la legxo estas por mi, kiam mi postulas kaj prenos plenan heredon post li.

DAGFINN BONDE

Ho, sinjoro jarlo, plenan heredon Vi certe prenis, kaj tion ne nur la parencaran posedajxon, sed cxiujn posedajxojn kiujn Håkon Sverrisson postlasis.

EPISKOPO NIKOLAS

Ne cxion, bona Dagfinn. Honoru la veron: -- regxo Håkon retenis brocxon kaj tiun oran ringon, kiun li portas sur sia brako.

HÅKON

Lasu tion kiel estas; per la helpo de Dio mi bone regajnos havajxojn. Kaj nun, vasaloj kaj legxistoj, Vi pregxejaj fratoj kaj estroj kaj hirdanoj, nun estas tempo por voki al regna kunsido, kiel decidite estas. Kun ligitaj manoj mi sidis gxis cxi tiu tago; mi pensas, ke neniu viro volas mallauxdi, ke mi sopiras malligi ilin.

SKULE JARLO

Pluruloj statas kiel Vi, Håkon Håkonsson.

HÅKON

(atentigxas) Sinjoro jarlo, kion Vi aludas?

SKULE JARLO

Mi pensas, ke cxiuj ni pretendantoj havas la saman kialon por sopiri. Ni cxiuj estis same strecxe ligitaj; cxar neniu el ni sciis kiom foren lia rajto valoris.

EPISKOPO NIKOLAS

Malsekure estis pri la aferoj de la eklezio kiel pri tiuj de la lando; sed nun faru verdikton la legxo de sankta regxo Olaf.

DAGFINN BONDE

(duonlauxte) Novaj ruzajxoj!

(La viroj de _Håkon_ arigas sin.)

HÅKON

(devigas sin al trankvilo, kaj iras kelkajn pasxojn al la _jarlo_) Mi volas kredi, ke mi ne kaptis Vian opinion. La fajropruvo pruvis mian alodan rajton al la regno, kaj tial mi ne komprenas ion alian ol tio, ke la regna kunsido devu doni legxan forton al la elekto de mi kiel regxon, kio jam okazis en Eyrating antaux ses jaroj.

PLURAJ INTER LA VIROJ DE LA JARLO KAJ DE SIGURD

Ne, ne, -- ni neas!

SKULE JARLO

Tia neniam estis la penso, kiam decidigxis havi regnan kunsidon cxi tie. Pere de la fajropruvo Vi ankoraux ne gajnis la regnon, sed nur pruvis Vian rajton hodiaux, prezenti Vin inter ni aliaj pretendantoj, kaj validigi la pretendon, kiun Vi opinias havi --

HÅKON

(regas sin) Tio do mallonge kaj klare signifas, ke dum ses jaroj mi senrajte portis nomon de regxo, kaj dum ses jaroj, Vi jarlo, sen rajto regis la landon kiel kuratoro por mi.

SKULE JARLO

Neniel. Iu devis porti la nomon de regxo, kiam mia frato estis mortinta. La Birkibejnoj, kaj pleje Dagfinn Bonde, agis por Via pretendo, kaj efektivigis la elekton de Vi, antaux ol ni aliuloj povis antauxenigi niajn postulojn.

EPISKOPO NIKOLAS

(al _Håkon_) La jarlo opinias, ke tiu elekto donis al Vi rajton uzi la regxan potencon sed ne posedan rajton.

SKULE JARLO

Vi havis cxiujn rajtojn; sed kaj Sigurd Ribbung kaj Gutorm Ingason kaj mi konsideras nin esti same proksimaj heredantoj, kiel Vi; kaj nun la legxo dividu inter ni kaj diru, kiu firme prenu la heredon por cxiuj tempoj.

EPISKOPO NIKOLAS

Vere dirite la jarlo havas bonan kialon por sia opinio.

SKULE JARLO

Fajropruvoj kaj regnaj kunvenoj estis ambaux pli ol unu fojon proponitaj dum tiuj cxi jaroj, sed cxiam io intervenis. Kaj, sinjoro Håkon, se Vi opiniis, ke Via rajto estis senskue firma je la unua regxa elekto, kial Vi tamen donis Vian aprobon, ke la fajropruvo nun farigxu?

DAGFINN BONDE

(incitita) Tiru glavon, regxanoj, kaj lasu _gxin_ dividi!

MULTAJ EL LA HIRDO

(sturmas antauxen) Frapu per glavoj la malamikojn de la regxo.

SKULE JARLO

(krias al la siaj) Neniun mortigu! Neniun vundigu! Nur tenu ilin for.

HÅKON

(retenas la siajn) Eningu la glavon cxiu viro, kiu gxin tiris! Ingu la glavon, mi diras! (trankvile) Vi dekoble malbonigas la staton por mi per tia impeto.

SKULE JARLO

Tiel viroj atakas virojn en la tuta lando. Jen Vi vidas, Håkon Håkonsson; nun mi opinias ke plej bone montrigxis, kion Vi devos fari, se la paco kaj la vivo de homoj gravas por Vi.

HÅKON

(post mallonga pripensado) Jes -- mi tion vidas. (prenas _Inga_ per la mano kaj turnas sin al unu el tiuj, kiuj staras cxe li) Torkell, vi estis fidela viro en la hirdo de mia patro; prenu cxi tiun virinon hejmen al via logxejo, kaj estu bona al sxi; -- sxi estis ege kara al Håkon Sverrisson. -- Dio benu vin, mia patrino, -- mi devas iri al regna kunveno nun. (_Inga_ premas lian manon kaj foriras kun _Torkell. Håkon_ silentas momenton, poste antauxen tretas kaj diras klare) La legxo verdiktu; nur gxi. Vi Birkibejnoj, kiuj cxeestis en Eyrating, kaj elektis min regxo, Vi estas nun liberigitaj de la jxuro, kiun Vi jxuris al mi tie. Vi Dagfinn, vi ne plu estas mia marsxalo; mi ne volas kunveni kun marsxalo aux hirdo, ne kun regxanoj aux kun aljxuritaj bataluloj; mi estas malricxa viro; mia tuta heredajxo estas brocxo kaj tiu ora ringo; -- tio estas povra posedajxo por salajri la servojn de tiom da bonaj viroj. Nu, Vi aliaj pretendantoj, nun ni estas egalaj; mi volas nenion havi por stari antauxe al Vi, krom la rajto kiun mi ricevis desupre, -- _tiun_ mi nek povas, nek volas dividi kun iu. -- Sonorigu por regna kunveno, kaj tiam Dio verdiktu kaj la legxo de sankta regxo Olaf. (Eliras kun siaj viroj maldekstren; sonigxas korno kaj trumpeto tre fore.)

GREGORIUS JONSSON

(al la jarlo, kiam la amaso estas ekforiranta) Dum la fajropruvo sxajnis al mi, ke vi estas timema, sed nun vi aspektas gxoje kaj esperplene.

SKULE JARLO

(kontente) Cxu vi vidis, ke li havis la okulojn de Sverre kiam li parolis? Bona estos la elekto cxu vi elektos lin aux min kiel regxon.

GREGORIUS JONSSON

(maltrankvile) Sed ne cedu. Pensu pri cxiuj tiuj kiuj falos kun Via afero.

SKULE JARLO

Jen mi staras sur la fundamento de legxo kaj juro; nun mi ne kasxas min por la sanktulo. (eliras maldekstren kun sia sekvantaro)

EPISKOPO NIKOLAS

(rapidigas sin post _Dagfinn Bonde_) Certe ordigxos, bona Dagfinn, ordigxos; -- sed tenu la jarlon tre fore de la regxo, kiam li estos elektita; -- nur tenu lin tre fore!

(Cxiuj eliras maldekstren malantaux la pregxejon.)

HALO EN LA REGXA KORTEGO

(Maldekstre antauxe estas malalta fenestro; dekstre enireja pordo; fone pli granda pordo, kiu kondukas al la regxa halo. Apud la fenestro staras tablo; cetere segxoj kaj benkoj.)

(_Sinjorino Ragnhild_ kaj _Margrete_ venas elde la pli malgranda pordo; _Sigrid_ baldaux sekvas.)

SINJORINO RAGNHILD

Enen cxi tie.

MARGRETE

Jes, cxi tie estas plej mallume.

SINJORINO RAGNHILD

(iras al la fenestro) Kaj jen ni povas rigardi malsupren al la Tingejo.

MARGRETE

(singarde rigardas eksteren) Jes, tie malantaux la pregxejo ili cxiuj estas kunvenintaj. (turnas sin en ploro) Tie malsupre nun okazos tio, kio tiros tiom multe post si.

SINJORINO RAGNHILD

Kiu morgaux regos cxi tie en la halo?

MARGRETE

Ho, silentu. Tian pezan tagon mi neniam pensus vivi.

SINJORINO RAGNHILD

Gxi devus veni; stari kiel regxa kuratoro ne estis suficxa tasko por _li._

MARGRETE

Jes -- gxi devis veni; la nura regxa nomo ne estus suficxa por li.

SINJORINO RAGNHILD

Pri kiu vi parolas?

MARGRETE

Pri Håkon.

SINJORINO RAGNHILD

Mi parolis pri la jarlo.

MARGRETE

Ne vivas pli elstaraj viroj ol tiuj du.

SINJORINO RAGNHILD

Vidu Sigurd Ribbung! Kiel inside li sidas, -- gxuste kiel lupo en kateno.

MARGRETE

Jes vidu --! Li interplektas la manojn antaux si sur la glavsupro, kaj ripozas la mentonon sure.

SINJORINO RAGNHILD

Li mordas siajn lipharojn kaj ridas --.

MARGRETE

Kiel acxe li ridas.

SINJORINO RAGNHILD

Li scias, ke neniu volas antauxenigi lian pretendon; -- estas _tio_, kio malicigas lin. -- Kiu estas tiu legxisto, kiu nun parolas?

MARGRETE

Estas Gunnar Grjonbak.

SINJORINO RAGNHILD

Cxu li estas por la jarlo?

MARGRETE

Ne, li certe estas por la regxo --

SINJORINO RAGNHILD

(rigardas sxin) Por kiu estas li, vi diras?

MARGRETE

Por Håkon Håkonsson.

SINJORINO RAGNHILD

(rigardas eksteren; post mallonga deteno) Kie sidas Gutorm Ingason, -- lin mi ne vidas.

MARGRETE

Malantaux siaj viroj, _tie_ plej malsupre -- en piedlonga mantelo.

SINJORINO RAGNHILD

Jes, tie.

MARGRETE

Aspektas kvazaux li hontas --

SINJORINO RAGNHILD

Estas pro sia patrino.

MARGRETE

Tiel ne faris Håkon.

SINJORINO RAGNHILD

Kiu parolas nun?

MARGRETE

(rigardas eksteren) Tord Skolle, legxisto de Ranagubernio.

SINJORINO RAGNHILD

Cxu _li_ estas por la jarlo?

MARGRETE

Ne -- por Håkon.

SINJORINO RAGNHILD

Kiel neskueble la jarlo sidas auxskultante.

MARGRETE

Håkon aspektas trankvil-silente -- sed tamen forte. (vigle) Se starus cxi tie viro de fore veninta, li konus la du inter cxiuj la mil aliuloj.

SINJORINO RAGNHILD

Vidu, Margrete; Dagfinn Bonde lokigas orumitan segxon por Håkon --

MARGRETE

Pål Flida lokigas similan al gxi malantaux la jarlon --

SINJORINO RAGNHILD

La viroj de Håkon volas tion malhelpi!

MARGRETE

La jarlo firme tenas la segxon --!

SINJORINO RAGNHILD

Håkon parolas kolere al li -- (fugxas kun krio de la fenestro) Ho, Jesuo Kristo! Cxu vi vidis la okulojn -- kaj la ridon --! Ne, tio ne estis la jarlo!

MARGRETE

(kiu en timego sekvis sxin) Ankaux ne Håkon! Nek la jarlo nek Håkon!

SIGRID

(cxe la fenestro) Ho acxe, acxe!

MARGRETE

Sigrid!

SINJORINO RAGNHILD

Cxu vi estas cxi tie?

SIGRID

Tiel profunden ili devas preni la vojon laux desube, por gajni al la regxa segxo.

MARGRETE

Ho, pregxu kun ni, ke cxio turnigxu al la plej bona.

SINJORINO RAGNHILD

(pala kaj konsterne al _Sigrid_) Cxu vi vidis lin --? Cxu vi vidis mian edzon --? La okulojn kaj la ridon, -- mi ne rekonus lin.

SIGRID

Cxu li aspektis kiel Sigurd Ribbung!

SINJORINO RAGNHILD

(mallauxte) Jes, li aspektis kiel Sigurd Ribbung!

SIGRID

Cxu li ridis kiel Sigurd?

SINJORINO RAGNHILD

Jes, jes!

SIGRID

Do ni cxiuj devas pregxi!

SINJORINO RAGNHILD

(kun malespera forto) La jarlo _devas_ esti elektata regxo! Difektigxas lia animo, se li ne farigxos la plej elstara viro en la lando!

SIGRID

(pli forte) Sekve ni cxiuj devas pregxi!

SINJORINO RAGNHILD

Tsxsx, kio estas _tio_! (cxe la fenestro) Kiaj krioj! Cxiuj viroj ekstaris; cxiuj standardoj kaj blazonoj svingigxas en la vento.

SIGRID

(kaptas sxian brakon) Pregxu, virino! Pregxu por via edzo!

SINJORINO RAGNHILD

Jes, sankta Olaf, donu al li la tutan potencon en tiu cxi lando!

SIGRID

(sovagxe) Neniun -- neniun! Alie li ne savigxos?

SINJORINO RAGNHILD

Li _devas_ havi la potencon. Cxio bona en li gxermos kaj floros, se li ricevos gxin. -- Elrigardu, Margrete! Auxskultu! (retiras sin pasxon malantauxen) Jen levigxas cxiuj manoj por jxuro!

MARGRETE

(auxskultas cxe la fenestro)

SINJORINO RAGNHILD

Dio kaj sankta Olaf, por kiu estas tio?

SIGRID

Pregxu!

MARGRETE

(auxskultas kaj per suprenlevita mano donas signon por silento)

SINJORINO RAGNHILD

(post iom) Parolu! (De la Tingejo sonorigxas lauxte en korno kaj trumpeto.)

SINJORINO RAGNHILD

Dio kaj sankta Olaf, por kiu tio estas?

(Mallonga pauxzo.)

MARGRETE

(Turnas la kapon kaj diras:) Nun ili prenis Håkon Håkonsson kiel regxon.

(La muziko por la regxa procesio eksonas, unue mallauxte, poste pli kaj pli proksime. _Sinjorino Ragnhild_ krocxas sin plorante al _Sigrid_, kiu silente kondukas sxin eksteren dekstre; _Margrete_ restas senmova, starante apogata apud la fenestrokrado. La regxaj sxildistoj malfermas la grandajn pordojn; oni rigardas en la halon, kiu iom post iom plenigxas de la procesiantoj venantaj de la Tingejo.)

HÅKON

(turnas sin cxe la pordo al _Ivar Bodde_) Portu al mi la plumon kaj vakson kaj silkon, -- pergamenon mi havas cxi ene. (iras vigle al la tablo kaj elmetas kelkajn rulojn da pergameno) Margrete, nun mi estas regxo!

MARGRETE

Mi salutas mian sinjoron kaj regxon.

HÅKON

Dankon! -- (rigardas sxin, kaj prenas sxian manon.) Pardonu! Mi ne pensis pri tio, ke ofendigxas Vi du.

MARGRETE

(tiras al si la manon) Ne ofendigxas mi, -- Vi certe estas regxe naskita.

HÅKON

(vigle) Jes, cxu ne cxiu homo devas diri tion, kiu memoras, kiel mirinde Dio kaj la sanktuloj savis min el cxio malbona? Jaragxa la Birkibejnoj portis min super la montojn en frosto kaj veteracxo, kaj meze inter tiuj, kiuj insidis kontraux mia vivo. En Nidaros mi savigxis sendomagxa for de la Bagloj, kiam ili bruligis la urbon kaj mortigis tiomajn el niaj viroj, dum regxo Inge mem apenaux savis sin sursxipen grimpante laux la ankrosxnurego.

MARGRETE

Vi spertis maldolcxan junecon.

HÅKON

(rigardas sxin skrutinie) Imagigxas al mi, ke Vi estus povinta fari gxin pli milda.

MARGRETE

Mi?

HÅKON

Vi povus esti al mi bona edukfratino cxiujn tiujn jarojn, kiam ni kreskis kune.

MARGRETE

Sed ne okazis tiel.

HÅKON

Ne -- tiel ne okazis; -- ni ja rigardis unu la alian, ambaux de sia angulo, sed malofte ni kunparolis -- (senpacience) Kien li malaperis? (_Ivar Bodde_ venas kun la skribiloj) Jen vi estas; donu!

(_Håkon_ eksidas cxe la tablo kaj skribas. Iom poste envenas _Skule jarlo_; post li _Dagfinn Bonde, episkopo Nikolas_ kaj _Vegard Veradal_.)

HÅKON

(ekrigardas kaj malsupren metas la plumon) Sinjoro jarlo, cxu vi scias kion jen mi skribas! (La jarlo proksimigxas) Estas al mia patrino; mi dankas sxin por cxio bona, kaj kisas sxin mil fojojn -- jen en la letero, Vi komprenas. Sxi sendigxos orienten al Borgarsyssel, kaj vivu tie kun regxa honoro.

SKULE JARLO

Vi ne volas reteni sxin en la regxa kortego.

HÅKON

Sxi estas tro kara por mi, jarlo; -- regxo ne devas havi cxe si iun, kiu estas tro kara por li; regxo devas agi kun liberaj manoj, stari sola, ne esti kondukata, ne logata. Estas tiom plibonigenda en Norvegio. (dauxrigas skribi)

VEGARD VERADAL

(mallauxte al _episkopo Nikolas_) Estis _mia_ konsilo, tio cxi pri Inga regxpatrino.

EPISKOPO NIKOLAS

Mi tuj konis Vin laux la konsilo.

VEGARD VERADAL

Sed nun pagon por pago.

EPISKOPO NIKOLAS

Atendu. Mi tenos kion mi promesis.

HÅKON

(donas la pergamenojn al _Ivar Bodde_) Kunplektu, kaj portu mem al sxi kun multaj koraj salutoj --.

IVAR BODDE

(jxetinte ekrigardon en la pergamenon) Sinjoro -- jam hodiaux, Vi skribas --!

HÅKON

Nun la vento estas favora; gxi blovas suden laux la fjordo.

DAGFINN BONDE

(malrapide) Memoru, sinjoro regxo, ke sxi kusxis la tutan nokton sur la altarsxtupo en pregxo kaj fasto.

IVAR BODDE

Kaj certe sxi estas laca post la fajropruvo.

HÅKON

Vere, vere; -- mia bona kara patrino --! (pripensas) Jes, se sxi estas tro laca, sxi atendu gxis morgaux.

IVAR BODDE

