# La Sinjorino el la Maro

## Part 4

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-sinjorino-el-la-maro-19182/index.md

ELLIDA (retiras sin en timo) Sercxi min! Cxu _tion_ vi intencas!

LA FREMDULO Jes, kompreneble.

ELLIDA Sed vi ja scias, ke mi edzinigxis!

LA FREMDULO Mi scias.

ELLIDA Kaj tamen --! Tamen vi venas por -- por -- sercxi min!

LA FREMDULO Jes, kompreneble.

ELLIDA (kaptas la kapon per ambaux manoj) Ho tio terura --! Ho tio terura, terura --!

LA FREMDULO Cxu eble vi ne volas?

ELLIDA (konfuzita) Ne rigardu min tiel!

LA FREMDULO Mi demandas cxu vi eble ne volas?

ELLIDA Ne, ne, ne! Mi ne volas! En eterno, neniam! Mi ne volas, mi diras! Mi nek povas nek volas! (pli mallauxte) Mi ankaux ne kuragxas.

LA FREMDULO (transpasxas la barilon kaj venas en la gxardenon) Ja, ja, do, Ellida, -- permesu al mi diri unu vorton antaux ol mi forvojagxos.

ELLIDA (volas fugxi, sed ne povas. Sxi staras kvazaux lama en timo, kaj apogas sin al arbotrunko apud la lageto.) Ne tusxu min! Ne proksimigxu! Ne pli proksimen! Ne tusxu min, mi diras!

LA FREMDULO (singardeme, kelkajn pasxojn pli proksimen al sxi) Ne timu min, Ellida.

ELLIDA (jxetas la manojn antaux la okulojn) Ne rigardu min tiel!

LA FREMDULO Ne timu. Ne timu.

(_Doktoro Wangel_ venas tra la gxardeno de maldekstre.)

WANGEL (ankoraux duone inter la arboj) Nu, vi ja atendis min suficxe longe.

ELLIDA (kuras al li, krocxas sin al lia brako kaj krias:) Ho, Wangel, -- savu min! Savu min vi -- se vi povas!

WANGEL Ellida, -- kio je Dio --!

ELLIDA Savu min, Wangel! Cxu vi ne vidas lin? Jen li staras!

WANGEL (alrigardas) La viro _tie_? (proksimigxas) Permesu demandon, -- kiu estas _vi_? Kaj kial vi venas en la gxardenon?

LA FREMDULO (indikas per kapsigno al Ellida) Mi volas paroli kun jena virino.

WANGEL Nu ja. Do certe estis vi --? (al _Ellida_) Mi auxdis, ke fremda viro venis en la korton por vin demandi.

LA FREMDULO Jes, estis mi.

WANGEL Kaj kion vi deziras de mia edzino? (turnas sin) Cxu vi konas lin, Ellida?

ELLIDA (mallauxte, tordas la manojn) Ho, se mi lin konas! Jes, jes, jes!

WANGEL (rapide) Nu!

ELLIDA Ho, estas ja _li_, Wangel! Estas li mem! Li, kiel vi scias --!

WANGEL Cxu! Kion vi diras! (turnas sin) Cxu vi estas tiu Johnston, kiu iam --?

LA FREMDULO Nu, -- Vi povas nomi min Johnston. Bonvolu. Cetere mi ne tiel nomigxas.

WANGEL Cxu ne?

LA FREMDULO Nun ne plu, ne.

WANGEL Kaj kion vi deziras de mia edzino? Vi ja scias, ke la filino de la lumturgardisto edzinigxis antaux longe. Kaj al kiu sxi edzinigxis, vi devas ja ankaux scii.

LA FREMDULO Mi ja scias dum pli ol tri jaroj.

ELLIDA (strecxe) Kiel vi sciigxis?

LA FREMDULO Survoje hejmen al vi. Mi kaptis malnovan gazeton. Estis gazeto el tiu cxi regiono. Gxi rakontis pri la geedzigxo.

ELLIDA (rigardas antauxen) La geedzigxo --. Do _tio_ estis --

LA FREMDULO Efikis sur min strange. Cxar tio pri la ringoj, -- tio ja ankaux estis geedzigxo, Ellida.

ELLIDA (frapas la manojn antaux la vizagxon) Ho --!

WANGEL Kiel vi kuragxas --!

LA FREMDULO Vi tion forgesis, cxu?

ELLIDA (sentas lian rigardon kaj krietas) Ne staru tiel min fiksrigardante!

WANGEL (pasxas antaux lin) Vi turnu vin al mi kaj ne al sxi. Do, mallonge, -- cxar vi ja konas la situacion, -- kion vi do volas cxi tie? Kial vi venas por trovi mian edzinon?

LA FREMDULO Mi promesis al Ellida veni al sxi plej eble frue.

WANGEL Ellida --! Nun denove!

LA FREMDULO Kaj Ellida promesis al mi tute certe atendi min gxis mi venus.

WANGEL Mi auxdas, ke vi nomas mian edzinon per antauxnomo. Tian intimecon ne estas kutimo cxe ni.

LA FREMDULO Mi bone scias. Sed cxar sxi unue apartenas al _mi_ --

WANGEL Al _vi_! Ankoraux --!

ELLIDA (kasxas sin malantaux _Wangel_) Ho --! Li neniam malkaptas min!

WANGEL Al _vi_! Vi diras, ke sxi apartenas al vi, cxu!

LA FREMDULO Cxu sxi rakontis al vi pri du ringoj? Mia ringo kaj tiu de Ellida?

WANGEL Nu jes. Sed kio do? Sxi ja poste rompis tion. Vi ricevis sxiajn leterojn. Vi do mem scias.

LA FREMDULO Kaj Ellida kaj mi samopiniis, ke tio pri la ringoj valorus same decide kiel geedzigxo.

ELLIDA Sed mi ne volas, vi ja auxdas! Neniam, neniam volas mi konatigxi kun vi! Ne rigardu min tiel! Mi ne volas, mi diras!

WANGEL Vi estas freneza homo, se vi opinias, ke vi povas veni cxi tien kaj konstrui iun rajton sur tia infanludo.

LA FREMDULO Gxuste. Iun rajton, -- en via senco de la vorto, -- mi ja tute ne havas.

WANGEL Sed kion vi do volas fari? Vi do ne imagas al vi, ke vi povas preni sxin de mi perforte! Kontraux sxia propra volo!

LA FREMDULO Ne. Kiel tio utilus? Se Ellida volas sekvi min, sxi devas veni libervole.

ELLIDA (ekmiras kaj ekdiras) Libervole --!

WANGEL Kaj tion vi povus imagi al vi --!

ELLIDA (al si mem) Libervole --!

WANGEL Vi estas freneza. Foriru! Ni ne plu okupigxu pri vi.

LA FREMDULO (rigardas sian brakhorlogxon) Baldaux estas tempo iri sursxipen. (pasxon pli proksimen) Nu ja, Ellida, -- nun mi faris mian devon. (ankoraux pli proksimen) Mi tenis mian promeson al vi.

ELLIDA (petante, iras malantauxen) Ho, ne tusxu min!

LA FREMDULO Kaj nun vi pripensu gxis morgaux nokte --

WANGEL Estas nenio por pripensi. Foriru!

LA FREMDULO (dauxre al _Ellida_) Mi nun iros per la vaporsxipo internen en la fjordon. Morgaux nokte mi do revenos. Kaj mi enrigardos cxe vi. Atendu min cxi tie en la gxardeno. Cxar mi preferas decidi la aferon kun vi sola, vi komprenas.

ELLIDA (mallauxte, tremante) Ho, vi auxdas, Wangel!

WANGEL Estu trankvila. Tiun viziton ni scios malhelpi.

LA FREMDULO Adiaux do gxis tiam, Ellida. Morgaux nokte.

ELLIDA (petante) Ho ne, ne, -- ne revenu morgaux nokte! Neniam plu revenu!

LA FREMDULO Kaj se tiam vi deziros sekvi min trans la maron --

ELLIDA Ho, ne rigardu min tiel!

LA FREMDULO Mi nur pensas, ke vi devas pretigi vin por vojagxo.

WANGEL Iru en la domon, Ellida.

ELLIDA Mi ne povas. Ho, helpu min! Savu min, Wangel!

LA FREMDULO Cxar vi devas sincere pripensi, cxar se vi ne sekvos min morgaux, la tuta afero estos finita.

ELLIDA (_Ellida_ rigardas lin tremante) Kaj cxio estos finita, cxu? Por cxiam --?

LA FREMDULO (kun kapsigno) Neniam estos gxi refarebla, Ellida. Mi neniam revenos al tiuj cxi landoj. Vi neniam plu revidos min. Ankaux neniam plu auxdos de mi. Tiam mi estos kiel morta kaj for de vi por cxiam.

ELLIDA (spiras maltrankvile) Hoh --!

LA FREMDULO Pensu do sincere pri via faro. Adiaux. (transpasxas la barilon, haltas kaj diras:) Nu, Ellida, -- tenu vin preta morgaux nokte. Cxar tiam mi venos cxi tien por sercxi vin.

(Li foriras malrapide kaj trankvile laux la vojeto dekstren.)

ELLIDA (tempeton postrigardas lin) Libervole, li diris! Imagu, -- li diris, ke libervole mi sekvu lin.

WANGEL Estu nur prudenta. Nun li ja estas for. Kaj vi neniam lin revidos.

ELLIDA Ho, kiel povas vi tion diri? Li ja revenos morgaux nokte.

WANGEL Lasu lin veni. Vin li almenaux ne renkontu.

ELLIDA (skuas la kapon) Ho, Wangel, ne pensu, ke vi povos malhelpi lin.

WANGEL Jes, kara, -- fidu min.

ELLIDA (cerbumante, ne lin auxskultante) Post kiam li estos estinta cxi tie -- morgaux nokte --? Kaj kiam li estos vojagxinta trans la maron per la vaporsxipo --?

WANGEL Jes, kio do?

ELLIDA Cxu tiam li neniam -- neniam plu revenos?

WANGEL Ne, kara Ellida, tion vi fidu. Kion li farus cxi tie post tio cxi? Li ja auxdis el via propra busxo, ke vi ne volas sekvi lin. Tiel la afero estas finita.

ELLIDA (al si mem) Morgaux, do. Aux neniam.

WANGEL Kaj ecx se li revenus --

ELLIDA Kio do --?

WANGEL Estos en nia potenco sendangxerigi lin.

ELLIDA Ho ne kredu.

WANGEL Estas en nia potenco, mi diras! Se li ne lasas sin pacigi alimaniere, li punpagu pro murdo al la sxipestro.

ELLIDA (impete) Ne, ne, ne! Neniam tio! Ni scias nenion pri la murdo al la sxipestro! Vere nenion!

WANGEL Cxu ni ne scias! Li ja mem konfesis tion al vi!

ELLIDA Ne, nenion pri tio! Se vi ion diras, mi neas. Ne enfermu lin! Li apartenas al la vasta maro. Tie li apartenas.

WANGEL (rigardas sxin, kaj diras malrapide) Ah, Ellida, -- Ellida!

ELLIDA (krocxas sin senbride al li) Ho, kara, fidela, -- savu min de tiu viro!

WANGEL (liberigas sin singardeme) Venu! Venu kun mi!

(_Lyngstrand_ kaj _Hilde_, ambaux kun fisxkaptiloj, venas de dekstre cxe la lageto.)

LYNGSTRAND (iras rapide al _Ellida_) Ho nun, sinjorino, nun vi auxdu ion strangan!

WANGEL Kaj kion?

LYNGSTRAND Imagu, -- ni vidis la usonanon!

WANGEL La usonanon?

HILDE Jes, ankaux mi vidis lin.

LYNGSTRAND Li iris malantaux la gxardeno kaj poste sur la grandan anglan vaporsxipon.

WANGEL De kie vi konas tiun viron?

LYNGSTRAND Mi foje estis maristo sur la sama sxipo kiel li. Mi certe kredis, ke li dronis. Sed li ja estas tute viva.

WANGEL Cxu vi scias ion pli pri li?

LYNGSTRAND Ne. Sed li eble venis por vengxi sin sur sia nefidela marista edzino.

WANGEL Kion vi diras?

HILDE Lyngstrand volas uzi lin por fari artajxon.

WANGEL Mi ne komprenas --

ELLIDA Vi auxdos poste.

(_Arnholm_ kaj _Bolette_ venas de maldekstre sur la vojeto ekster la barilo.)

BOLETTE (al tiuj en la gxardeno) Venu kaj rigardu! La angla vaporsxipo iras enen en la fjordon. (Granda vaporsxipo drivas preterpase en la foro.)

LYNGSTRAND (al _Hilde_ apud la barilo) Cxi-nokte li kaptos sxin.

HILDE (kapsignas) La malfidelan marist-edzinon, -- jes.

LYNGSTRAND Imagu, -- meznokte.

HILDE Estos ekscite.

ELLIDA (postrigardas la sxipon) Morgaux do --

WANGEL Kaj poste neniam plu.

ELLIDA (mallauxte kaj tremante) Ho, Wangel, -- savu min de mi mem!

WANGEL (rigardas sxin timeme) Ellida! Mi suspektas, -- estas io malantauxe.

ELLIDA La tiranta logo estas malantauxe.

WANGEL La tiranta logo --?

ELLIDA Tiu viro estas kiel la maro.

(Malrapide kaj cerbumante sxi iras tra la gxardeno maldekstren. _Wangel_, maltrankvila, iras flanke de sxi kaj observas sxin atente.)

KVARA AKTO

(La gxardencxambro de _doktoro Wangel_. Pordojn dekstre kaj maldekstre. En la fono inter la du fenestroj estas malferma vitropordo al la verando. Malsupre de gxi vidigxas parton de la gxardeno. Sofo kun tablo antauxe maldekstre. Dekstre estas piano, kaj pli malantauxe estas granda tabla ornamvazo. Meze sur la planko estas ronda tablo kun segxoj cxirkauxe. Sur la tablo rozarbusto en florado kaj aliaj potfloroj cxirkaux gxi. -- Estas antauxtagmeze.)

(En la cxambro apud la tablo sidas maldekstre _Bolette_ en la sofo, okupata pri brodajxo. _Lyngstrand_ sidas sur segxo cxe la fino de la tablo. Malsupre en la gxardeno sidas _Ballested_ pentrante. _Hilde_ staras apud lin rigardante.)

LYNGSTRAND (kun la brakoj sur la tablo. Dum tempo li sidas silente rigardante la laboradon de _Bolette_.) Aspektas tre malfacile kudri tian bordajxon, frauxlino Wangel.

BOLETTE Ho ne. Ne estas malfacile. Nur nombru gxuste --

LYNGSTRAND Nombri? Cxu vi devas ankaux nombri?

BOLETTE Jes, la kudrerojn. Rigardu.

LYNGSTRAND Gxuste ja! Imagu! Estas ja kvazaux iu arto. Cxu vi povas ankaux desegni?

BOLETTE Ho jes, kiam mi havas modelon antaux mi.

LYNGSTRAND Alie ne?

BOLETTE Ne, alie ne.

LYNGSTRAND Do tamen ne estas vera arto.

BOLETTE Ne, gxi pli estas -- mana lerteco.

LYNGSTRAND Sed mi opinias ke vi certe povus _lerni_ arton.

BOLETTE Kiam mi ne havas talenton?

LYNGSTRAND Tamen. Se vi cxiam estus kune kun vera artisto --

BOLETTE Kaj vi opinias, ke mi povus lerni de li?

LYNGSTRAND Ne lerni tiel ordinare. Sed mi opinias ke gxi venus en vin iom post iom. Kvazaux miraklo, frauxlino Wangel.

BOLETTE Strange.

LYNGSTRAND (iom poste) Cxu vi pripensis --? Mi intencas diri -- cxu vi pripensis pli profunde kaj serioze pri geedzeco, frauxlino?

BOLETTE (rigardas lin preterpase) Pri --? Ne.

LYNGSTRAND Mi faris.

BOLETTE Vi, cxu?

LYNGSTRAND Jes ja, -- mi ofte pripensas tiajn aferojn. Pleje pri geedzeco. Kaj aldone mi ja multe legis en libroj. Mi opinias, ke geedzeco estas ia miraklo. Ke la virino lauxe sxangxigxas por esti simila al sia edzo.

BOLETTE Ricevas liajn interesojn, vi pensas?

LYNGSTRAND Jes, gxuste!

BOLETTE Nu, sed liaj kapabloj do? Kaj liaj talentoj kaj lerteco?

LYNGSTRAND Hm, jes, -- mi miras cxu ne ankaux tiuj --

BOLETTE Kaj sekve vi kredas, ke tio kion viro legis -- aux pensis, -- tio ankaux transpasus al lia edzino?

LYNGSTRAND Ankaux tio, jes. Iom post iom. Kvazaux mirakle. Sed mi ja scias, ke tio povas nur okazi en fidela kaj amoplena geedzeco kaj vere felicxa.

BOLETTE Cxu vi neniam pensis, ke viro tiel povus tirigxi al sia edzino? Farigxi simila al sxi, mi pensas.

LYNGSTRAND Viro? Ne, tion mi ne imagis.

BOLETTE Kial ne same por li kiel por sxi?

LYNGSTRAND Ne, cxar viro havas ja vivotaskon por kiu vivi. Kaj estas _tio_, kio fortigas la viron, frauxlino Wangel. Li havas vivotaskon, li.

BOLETTE Cxiuj?

LYNGSTRAND Ho ne. Mi vere pensis pri la artisto.

BOLETTE Cxu vi pensas, ke estas gxusta faro de artisto, ke li edzigxas?

LYNGSTRAND Jes, mi opinias. Se li trovas iun, kiun li kore amas, --

BOLETTE Tamen. Mi pensas, ke li prefere vivus sole por sia arto.

LYNGSTRAND Certe li devus fari. Sed tion li ja povus fari ecx se li edzigxus.

BOLETTE Nu, sed sxi do?

LYNGSTRAND Sxi? Kiel --?

BOLETTE Sxi al kiu li edzigxas. Por kio sxi vivu?

LYNGSTRAND Ankaux sxi vivu por lia arto. Sxajnas al mi, ke virino devas senti sin kore felicxa pri _tio_.

BOLETTE Hm, -- mi ne certe scias --

LYNGSTRAND Jes, frauxlino, fidu. Ne estas nur lia honoro kaj reputacio, kiujn sxi gxuas pro li --. Cxar tiuj estas laux mi la malpli valora. Sed ke sxi povas helpi lin krei, -- ke sxi povas faciligi al li la laboron estante cxe li kaj komfortigi lin kaj esti atenta pri li kaj igi la vivon gaja por li. Tio estus laux mi felicxiga por virino.

BOLETTE Ho, vi ne mem scias kiel memkontenta vi estas!

LYNGSTRAND _Mi_ memkontenta, cxu! Bona Dio --! Ho, se vi konus min iom pli bone ol vi faras -- (klinas sin pli proksimen al sxi) Frauxlino Wangel, -- kiam mi estos for, -- kaj mi ja baldaux estos --

BOLETTE (rigardas lin kompate) Sed ne komencu do pri tia tristajxo.

LYNGSTRAND Funde ja ne estas tre triste, mi pensas.

BOLETTE Kiel do?

LYNGSTRAND Mi ja forvojagxos post monato. Unue de cxi tiu loko. Poste mi iros al la sudaj landoj.

BOLETTE Ah, tiel. Nu ja.

LYNGSTRAND Cxu vi foje pensu pri mi, frauxlino?

BOLETTE Jes, mi volonte faru.

LYNGSTRAND (gxoja) Vi promesas, cxu?

BOLETTE Jes, mi promesas.

LYNGSTRAND Solene kaj kore, frauxlino Bolette?

BOLETTE Solene kaj kore. (sxangxas temon) Sed por kio tio cxi! Ne kondukos al io ajn.

LYNGSTRAND Kiel vi povas tion diri! Por mi estus gxojige scii, ke vi cxi-hejme pensadas pri mi.

BOLETTE Nu, sed kio poste?

LYNGSTRAND Jes, poste mi ne scias pri io definita --

BOLETTE Ankaux mi ne. Multe ja malhelpas. Sxajnas al mi, ke cxio en la mondo malhelpas.

LYNGSTRAND Ho, povus okazi iu miraklo. Felicxa okazajxo de la destino -- aux io tia. Cxar mi kredas, ke mi sukcesos.

BOLETTE (vigle) Jes, cxu ne! Vi kredas, cxu!

LYNGSTRAND Jes, mi firme kredas. Kaj jen -- post kelkaj jaroj -- kiam mi revenos hejmen kiel konata skulptisto kun bona ekonomio kaj en plena sano --

BOLETTE Jes, vere. Ni esperu ke vi faros.

LYNGSTRAND Vi konfide esperu. Se vi nur fidele kaj varme pensas pri mi, dum mi estas for en la sudaj landoj. Kaj por tio mi ja nun havas vian vorton.

BOLETTE Vi havas. (skuas la kapon) Sed tamen kondukas al nenio.

LYNGSTRAND Jes, frauxlino Bolette, tamen kondukas al tio, ke mi povos labori pli facile kaj rapide pri mia artajxo.

BOLETTE Tion vi do kredas?

LYNGSTRAND Jes, en mia interno mi tion sentas. Kaj sxajnas al mi, ke estus vivige ankaux por vi -- cxi tie en la izolo -- kiam vi scius en vi mem, ke vi kvazaux helpus min krei.

BOLETTE (rigardas lin) Nu, sed vi, viaflanke?

LYNGSTRAND Mi --?

BOLETTE (rigardas al la gxardeno) Tsx. Ni parolu pri io alia. Cxar tie venas la cxefinstruisto.

(_Cxefinstruisto Arnholm_ estas vidata malsupre en la gxardeno maldekstre. Li haltas kaj parolas kun _Ballested_ kaj _Hilde_.)

LYNGSTRAND Cxu vi amas vian antauxan instruiston, frauxlino Bolette?

BOLETTE Cxu mi amas lin?

LYNGSTRAND Mi pensas, cxu vi sxatas lin?

BOLETTE Ho jes, mi faras. Cxar estas bone havi lin kiel amikon kaj konsilanton kaj tiel plu. -- Kaj li cxiam estas helpema, se li povas.

LYNGSTRAND Sed cxu ne estas strange, ke li ne geedzigxis?

BOLETTE Cxu vi trovas tion strange?

LYNGSTRAND Jes. Cxar li ja estas suficxe ricxa, lauxdire.

BOLETTE Lauxdire li estas. Sed eble ne estis facile por li trovi iun, kiu volus havi lin, mi pensas.

LYNGSTRAND Kial tio?

BOLETTE Ho, li estis ja instruisto por preskaux cxiuj junaj knabinoj, kiujn li konas. Tion li mem diras.

LYNGSTRAND Jes. Kiel _tio_ gravus?

BOLETTE Sed, bona Dio, oni ja ne edzinigas sin al sia propra instruisto!

LYNGSTRAND Cxu vi pensas, ke juna knabino ne povus ami sian instruiston?

BOLETTE Ne post kiam sxi farigxis plenkreska.

LYNGSTRAND Cxu -- imagu!

BOLETTE (averte) Nu, nu, nu!

(_Ballested_ kolektis siajn ajxojn kaj portas ilin dekstren en la gxardeno. _Hilde_ helpas lin. _Arnholm_ iras sur la verandon kaj venas en la cxambron.)

ARNHOLM Bonan matenon, mia kara Bolette. Bonan matenon, sinjoro -- sinjoro -- hm!

(Li aspektas malkontenta kaj kapsignas malvarme al _Lyngstrand_, kiu ekstaras kaj klinas la kapon.)

BOLETTE (ekstaras kaj iras al _Arnholm_) Bonan matenon, sinjoro cxefinstruisto.

ARNHOLM Kiel statas hodiaux?

BOLETTE Nu dankon, bone.

ARNHOLM Via duonpatrino estas en la banejo ankaux hodiaux, cxu?

BOLETTE Ne, sxi estas en sia cxambro.

ARNHOLM Iom malsaneta?

BOLETTE Mi ne scias. Sxi enfermis sin.

ARNHOLM Hm, -- cxu?

LYNGSTRAND Sinjorino Wangel aspekte multe ekscitigxis pro tiu usonano hieraux.

ARNHOLM Kion _vi_ scias pri tio?

LYNGSTRAND Mi rakontis al la sinjorino, ke mi vidis lin tute viva iri malantaux la gxardeno.

ARNHOLM Nu, tiel.

BOLETTE (al _Arnholm_) Vi sidis tre malfrue kun patro en la nokto.

ARNHOLM Jes, suficxe longe. Ni komencis paroli pri io grava.

BOLETTE Cxu vi parolis kun li ankaux pri mi kaj miaj aferoj?

ARNHOLM Ne, kara Bolette. Mi ne havis sxancon. Cxar liaj pensoj forte okupigxis pri io alia.

BOLETTE (suspiras) Ahx jes, -- kiel cxiam.

ARNHOLM (rigardas sxin signifoplene) Sed poste hodiaux ni du ja parolu pli profunde pri tiuj aferoj. -- Kie estas via patro nun? Eble ne hejme?

BOLETTE Jes. Li certe estas en la oficejo. Mi sercxu lin.

ARNHOLM Ne, dankon. Ne faru. Mi prefere malsupreniru al li.

BOLETTE (auxskultas direkte maldekstren) Atendu iomete, sinjoro cxefinstruisto. Mi pensas, ke estas patro, kiu venas sur la sxtuparo. Jes. Li certe estis supre vidante sxin.

(_Doktoro Wangel_ venas tra la pordo maldekstre.)

WANGEL (etendas la manon al _Arnholm_) Nu, kara amiko, -- vi jam venis? Estas afable de vi veni tiel frue. Cxar mi deziras paroli iom pli kun vi.

BOLETTE (al _Lyngstrand_) Eble ni du iru en la gxardenon al Hilde?

LYNGSTRAND Jes, tre volonte, frauxlino.

(Li kaj _Bolette_ iras malsupren en la gxardenon kaj for inter la arboj en la fono.)

ARNHOLM (kiu sekvis ilin per la okuloj, turnas sin al _Wangel_) Cxu vi bone konas tiun junan viron?

WANGEL Ne, tute ne.

ARNHOLM Cxu vi do sxatas, ke li tiel multe okupigxas pri la knabinetoj?

WANGEL Cxu li faras? Tion mi tute ne rimarkis.

ARNHOLM Tion vi devus ja kontroli, mi opinias.

WANGEL Jes, vi certe pravas. Sed, bona Dio, kion mi faru, mi kompatinda viro? La knabinetoj alkutimigxis prizorgi sin mem. Ili ne akceptas kion ajn instruon, nek de mi nek de Ellida.

ARNHOLM Ecx ne de sxi?

WANGEL Ne. Cetere mi ne povas postuli, ke sxi miksigxu en tiajxon. Ne estas facile por sxi. (interrompante) Sed ne estis ja _tio_, kion ni priparolus. Diru do al mi, -- cxu vi pripensis la aferon? Pripensis kion mi rakontis al vi?

ARNHOLM Mi pensis pri nenio alia de kiam ni disigxis cxi-nokte.

WANGEL Kaj kio do estas farebla?

ARNHOLM Kara doktoro, mi opinias, ke vi kiel kuracisto devas scii tion pli bone ol mi.

WANGEL Ho, se vi nur scius, kiel malfacile estas por kuracisto gxuste decidi pri malsanulo, kiun li korege amas! Kaj tio cxi ja ne estas ordinara malsano. Cxi tie ne suficxas ordinara kuracisto, -- kaj ne ordinaraj kuraciloj.

ARNHOLM Kia estas sxi hodiaux?

WANGEL Mi jxus vidis sxin, kaj sxi estis suficxe trankvila. Sed malantaux sxiaj animstatoj kusxas io kasxita, kio neeblas por mi malkovri. Kaj aldone sxi estas tiel sxangxigxema, kaprica, -- subite varia.

ARNHOLM Certe sekvo de sxia malsana animstato.

WANGEL Ne sole. En la profundo estas io denaska. Ellida apartenas al la marhomoj. Jen la kauxzo.

ARNHOLM Kiel do vere, kara doktoro?

WANGEL Cxu vi ne rimarkis, ke la homoj cxe la vasta maro estas kvazaux aparta specio? Estas kvazaux ili vivas la vivon de la maro. Estas en ili ondado -- kaj ankaux malfluso kaj altmaro -- kaj en iliaj pensmanieroj kaj en iliaj sentoj. Kaj ili ne lasas sin replanti. Ho, mi devus pensi pri _tio_ antauxe. Estis peko kontraux Ellida preni sxin for de sia loko kaj meti sxin cxi tien!

ARNHOLM Cxu vi atingis al tiu opinio nun?

WANGEL Jes, pli kaj pli. Sed mi estus ja devinta diri tion al mi mem antauxe. Ho, funde mi ja sciis. Sed mi ne permesis al la penso sin esprimi. Cxar mi ja tiel amis sxin, komprenu! Tial mi unue pensis pri mi mem. Tiel tute nepravigeble egoisma mi tiam estis!

ARNHOLM Hm, -- cxiu viro certe estas iomete egoisma en tiaj cirkonstancoj. Cetere mi neniam notis tiun difekton en vi, doktoro Wangel.

WANGEL (cxirkauxiras senpacience) Ho, jes! Kaj tia mi estis ankaux poste. Mi ja estas multe, multe pli agxa ol sxi. Mi devus esti por sxi kvazaux patro -- kaj kiel gvidanto samtempe. Devus strecxi min por evoluigi kaj klarigi sxian mensan vivon. Sed bedauxrinde el tio farigxis nenio. Mi ne havis energion por tio, vidu! Cxar mi ja deziris gardi sxin kiel sxi estas. Sed sxi ja pli kaj pli malsanigxis. Kaj mi atendis kaj ne sciis kion elpensi. (pli mallauxte) Tial en mia sufero mi skribis al vi kaj petis vin viziti nin.

ARNHOLM (rigardas lin en surprizo) Cxu! Pro tio vi skribis?

WANGEL Jes. Sed sxajnigu nescion.

ARNHOLM Sed, je Dio, kara doktoro, -- kian helpon atendis vi de mi? Tion mi ne komprenas.

WANGEL Ne, kompreneble. Cxar mi sekvis eraran vojon. Mi opiniis ke la koro de Ellida iam pendigis sin al vi. Ke gxi sekrete ankoraux cxe vi ligigxis. Ke eble estus bone por sxi revidi vin kaj paroli kun vi pri la hejmo kaj pri pasintaj tagoj.

ARNHOLM Estis do via edzino, kiun vi aludis, kiam vi skribis, ke cxi tie iras iu min atendante, kaj -- kaj eble sopiris pri mi!

WANGEL Jes, kiu alie?

ARNHOLM (rapide) Ne, ne, vi pravas. -- Sed tion mi ne komprenis.

WANGEL Kompreneble. Mi ja eraris.

ARNHOLM Kaj vi diras pri vi mem, ke vi estas egoisma!

WANGEL Ho, mi ja havis grandan sxuldon por pagi. Mi pensis, ke mi ne rajtas rifuzi kiun ajn rimedon, se gxi povus iomete faciligi sxian animon.

ARNHOLM Kiel vi efektive klarigas la potencon, kiun tiu fremda viro ekzercas sur sxin?

WANGEL Hm, kara amiko, -- estas eble flankoj en tiu cxi afero, kiuj ne _lasas_ sin klarigi.

ARNHOLM Io kio esence estas neklarigebla, vi aludas? Tute neklarigebla?

WANGEL Cxiuokaze neklarigebla gxis plue.

ARNHOLM Cxu vi kredas pri tiajxo?

WANGEL Mi nek kredas nek neas. Mi nur ne scias. Tial mi elmetas la klarigon.

ARNHOLM Jes, sed diru al mi. Tiu sxia stranga kaj sinistra aserto, ke la okuloj de la infano --?

WANGEL (vigle) Tion pri la okuloj mi tute ne kredas! Mi ne _volas_ kredi tiajxon! Devas esti pura fantaziajxo de sxi. Nenio alia.

ARNHOLM Cxu vi rimarkis la okulojn de la viro hieraux?

WANGEL Jes, certe mi faris.

ARNHOLM Kaj vi vidis neniun similecon?

WANGEL (eviteme) Hm, -- bona Dio, kion respondi? Ne estis ja tute lume, kiam mi vidis lin. Kaj cetere Ellida antauxe parolis tiom pri tiu simileco --. Mi vere ne scias, cxu mi estis kapabla rigardi lin sen antauxjugxo.

ARNHOLM Ne, ne, eble. Sed nun la alia afero? Tiu timo kaj maltrankvilo en sxi gxuste je la tempo, kiam tiu fremda homo estus survoje hejmen?

