# La Reĝo de la Montoj

## ili. Sed pruntedoni miajn soldatojn por ataki la kason de l' armeo!

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-rego-de-la-montoj-65835/index.md

Sendi Spiro'n kontraŭ la trupon de linio! Oni montros min per la fingro; mi ne dancos plu.».

Kiu frotis siajn manojn dum tiu monologo? La filo de mia patro, inter siaj kvar soldatoj.

Haĝi-Stavros, trankvile sidanta, trinketis sian kafon per malgrandaj glutoj. Li diris al sia baptofilo: «Kia embaraso! Restu kun ni. Mi promesas al ci minimuman salajron da dek mil frankoj ĉiujare, kaj mi dungos ciajn soldatojn. Ni revenĝos kune.»

Tiu propono estis alloga. Du tagojn antaŭe, ĝi estas ricevinta, en voĉdono, multajn voĉojn. Kaj tamen ĝi ŝajnis plaĉi malmulte al la ĝendarmoj, kaj tute ne al la kapitano. La soldatoj silentis; ili rigardis siajn eks-kamaradojn; ili konsideris la vundon de Sofoklis, ili pensis pri la hieraŭaj mortintoj, kaj ili plilongigis la nazon en la direkto al Ateno, kvazaŭ por flari el pli proksime la bonegan odoron de la kazerno.

Siaflanke, Perikles respondis kun videbla embaraso:

«Mi dankas cin, sed mi bezonas pripensi. Mi kutimas vivi en la urbo, mia temperamento estas malforta; la vintroj, kredeble, estas maldolĉaj sur la montoj; jam mi malvarmumis. Mia foresto estus rimarkata en ĉiuj kunvenoj; oni ŝatas min tre en Ateno; oni proponis ofte al mi belajn pariĝojn. Cetere, la danĝero ne estas eble tiel granda, kiel ni kredas. Kiu scias, ĉu oni rekonis la tri mallertulojn? Ĉu la informo pri la okazintaĵo alvenos antaŭ ni? Mi iros unue al la ministrejo; mi volas flari la aeron de la oficejoj. Neniu venos por min kontraŭdiri, ĉar la du kompanioj daŭrigas sian marŝadon al Argos.... Decide, mi bezonas iri tien; mi devas agi persone. Flegu ciajn vunditojn.... Adiaŭ!»

Li faris signon al sia tamburisto.

Haĝi-Stavros leviĝis, stariĝis antaŭ min kun sia baptofilo, kiun li superis je la tuta kapo, kaj diris al mi: «Sinjoro, jen hodiaŭa Greko; mi estas Greko de l' estinta tempo. Kaj la junuloj pretendas, ke ni estas en progresado!»

Tamburado eksonis, kaj la muroj de mia karcero disiĝis, kiel la remparoj de Jeriĥo. Du minutojn poste, mi estis antaŭ la tendo de Mary-Ann. La patrino kaj la filino vekiĝis subite. S-ino Simons ekvidis min unua, kaj kriis al mi:

«Nu! ni foriras?

--Ho ve! sinjorino, ni ne ankoraŭ atingis tion!

--Kion do ni atingis? La kapitano donis al ni sian honorulan parolon por tiu mateno.

--Kia vi trovis lin, la kapitanon?

--Ĝentila, eleganta, ĉarma! Iom tro sklavo de la disciplino; tio estas vere lia sola difekto.

--Kanajlo kaj fripono, malkuraĝulo kaj fanfaronulo, mensoganto kaj ŝtelisto! jen liaj veraj nomoj, sinjorino, kaj mi pruvos ĝin al vi.

--He, sinjoro! kion faris al vi la ĝendarmaro?

--Kion ĝi faris al mi, sinjorino? Bonvolu veni kun mi, nur ĝis la supro de l' ŝtuparo.»

S-ino Simons alvenis ĝustatempe por vidi la soldatojn paradmarŝantajn kun tamburisto antaŭe, la rabistojn instalitajn anstataŭ ili, kaj la kapitanon kaj la Reĝon, buŝo ĉe buŝo, interŝanĝantajn la adiaŭan kison. La surprizo estis tro forta. Mi ne estis sufiĉe indulginta la bonan sinjorinon, kaj mi ricevis punon, ĉar ŝi svenis laŭlonge, ĝis rompi miajn brakojn. Mi portis ŝin al la fonto; Mary-Ann frapis en ŝiajn manojn; mi ĵetis plenmanon da akvo sur ŝian vizaĝon. Sed mi kredas, ke nur la furiozeco rekonsciigis ŝin.

«Kia kanajlo! kriis ŝi.

--Li senigis vin, ĉu ne? Li ŝtelis viajn horloĝojn, vian monon?

--Mi ne bedaŭras miajn juvelojn; li konservu ilin! Sed mi donus dek mil frankojn por repreni la manpremojn, kiujn mi donis al li. Mi estas Anglino, kaj mi ne premas la manon de ĉiu homo!» Tiu bedaŭro de S-ino Simons eltiris el mi fortan sopiron. Ŝi daŭrigis ankoraŭ pli vive, kaj faligis sur min la pezon de sia kolero. «Vi estas la kulpinto, diris ŝi. Ĉu vi ne povis averti min? Vi devis diri al mi, ke la rabistoj estas, kompare, sanktuletoj!

--Sed, sinjorino, mi antaŭdiris al vi, ke vi ne devas konfidi al la ĝendarmoj.

--Vi diris ĝin al mi; sed vi diris ĝin senenergie, peze, flegme. Ĉu mi povis kredi vin? Ĉu mi povis diveni, ke tiu homo utilas al Haĝi-Stavros kiel gardisto? Ke li haltigas nin ĉi tie por lasi al la rabistoj la tempon por reveni? Ke li timigas nin per imagaj danĝeroj? Ke li diras sin sieĝata, por esti admirata de ni? Ke li ŝajnigas noktajn atakojn por kredigi al ni, ke li nin defendas? Nun mi divenas ĉion, sed diru, ĉu vi sciigis ion!

--He! sinjorino, mi diris, kion mi scias, kaj faris, kion mi povas!

--Sed, Germano, kiu vi estas! en via loko, Anglo estus oferinta sian vivon por mi, kaj mi estus doninta al li la manon de mia filino!»

La sovaĝaj papavoj estas vere ruĝaj, sed mi fariĝis pli ruĝa, aŭdante la ekkrion de S-ino Simons. Mi sentis min tiel konfuzita, ke mi kuraĝis nek levi la okulojn, nek respondi, nek demandi la karan sinjorinon, kion ŝi intencas diri per tiuj vortoj. Ĉar kio do decidigis personon tiel rigidan, paroli tiamaniere en ĉeesto de sia filino kaj de mi? Tra kiu pordo tiu ideo pri edzigo eniris ŝian spiriton? Ĉu vere S-ino Simons estis kapabla aljuĝi sian filinon, kiel taŭgan rekompencon, al la unua alveninta savinto? Tio ne estis verŝajna. Ĉu pli ĝuste ĝi ne estis kruela ironio pri miaj plej sekretaj pensoj?

Kiam mi esploris mian konsciencon, mi konstatis kun pravigita fiereco la senkulpan senpasiecon de ĉiuj miaj sentoj. Mi alskribis al mi tiun justecon, ke la fajro de la pasioj ne plialtigis po unu grado la temperaturon de mia koro. En ĉiu momento de la tago, mi ekzercadis pensi pri Mary-Ann, por sondi min mem. Mi konstruadis en la aero kastelojn, kies mastrino ŝi estis. Mi fabrikis romanojn, en kiuj ŝi estis la heroino, kaj mi la heroo. Mi supozis laŭkaprice la plej absurdajn cirkonstancojn. Mi imagis fariĝojn tiel neverŝajnajn, kiel la historio de princino Ipsof kaj leŭtenanto Reynauld. Mi iris ĝis prezenti al mi la beletan Anglinon, sidanta dekstre de mi en poŝtkaleŝo, kaj cirkaŭmetanta sian belan brakon al mia longa kolo. Ĉiuj tiuj flataj supozoj, kiuj estus profunde agitintaj animon malpli filozofeman ol la mian, ne interrompis mian serenecon. Mi ne sentis la alternadojn de timo kaj espero, kiuj estas la karakterizaj simptomoj de l' amo. Neniam, absolute neniam mi eksentis tiujn grandajn konvulsiojn de l' koro, pri kiuj parolas la romanoj. Sekve, mi ne amis Mary-Ann, mi estis neriproĉebla homo, kaj mi rajtis marŝi kun levita kapo. Sed S-ino Simons, kiu ne estis leginta en mia penso, estis ja kapabla erari pri la naturo de mia sindonemo. Kiu scias, ĉu ŝi ne suspektas min pri amo al ŝia filino, ĉu ŝi ne interpretas laŭ malbona senco mian konfuzecon kaj mian timemon, ĉu ŝi ne ellasis tiun vorton edzigo, por ke mi malkovru min nevole? Mia fiereco ribelis kontraŭ suspekto tiel maljusta, kaj mi respondis al ŝi per firma voĉo, ne tamen rigardante ŝin vizaĝen:

«Sinjorino, se mi havus la feliĉon, fortiri vin de ĉi tie, mi ĵuras al vi, ke ĝi ne estus por edziĝi kun via fraŭlino filino.

--Kaj kial do? diris ŝi per ofendita tono. Ĉu mia filino ne meritas, ke oni edziĝu kun ŝi? Mi trovas vin stranga, laŭvere! Ĉu ŝi ne estas sufiĉe beleta? aŭ sufiĉe riĉa? aŭ el sufiĉe bona familio? Ĉu mi edukis ŝin malbone? Kaj ĉu vi scias ion por kritiki pri ŝi? Edziĝi kun F-ino Simons, mia sinjoreto! tio estas bela revo; kaj ĝi kontentigus eĉ la plej postuleman homon.

--Ho ve! sinjorino, respondis mi, vi komprenis min vere malbone. Mi konfesas, ke la fraŭlino estas perfekta, kaj sen ŝia ĉeesto, kiu igas min timema, mi dirus al vi, kian pasian admiron ŝi inspiris al mi tuj de la unua tago. Precize pro tio mi ne arogas pensi, ke iu ajn hazardo povos plialtigi min ĝis ŝi.»

Mi esperis, ke mia humileco kompatigos tiun fulmofrapan patrinon. Sed ŝia kolero ne malaltiĝis po tonduono:

«Kial? daŭrigis ŝi. Kial vi ne meritas mian filinon? Respondu do!

--Sed, sinjorino, mi estas malriĉa kaj sen situacio.

--Kia grava afero! Sen situacio! Vi havus situacion, sinjoro, se vi edziĝus kun mia filino. Esti mia bofilo, ĉu do tio ne estas situacio? Vi estas malriĉa! Ĉu iam ni petis monon de vi? Ĉu ni ne havas sufiĉe por ni, kaj por multaj aliaj? Cetere, ĉu la homo, kiu nin fortiros de ĉi tie, ne faros al ni donacon da centmil frankoj? Tio estas malmulto, mi konfesas, sed ĝi estas io. Ĉu vi diros, ke centmil frankoj estas malŝatinda monsumo? Fine do, kial vi ne meritas edziĝi kun mia filino?

--Sinjorino, mi ne estas....

--Nu, kio vi ne estas? Vi ne estas Anglo!

--Ho! tute ne.

--Ĉu do vi kredas, ke ni estas sufiĉe ridindaj por riproĉi vin pri via naskiĝo? He! sinjoro, mi scias ja, ke ne estas donacite al ĉiu homo, esti Anglo. La tuta terglobo ne povas esti Angla... almenaŭ antaŭ kelkaj jaroj. Sed oni povas esti honestulo kaj inteligentulo, ne pozitive naskiĝinte en Anglujo.

--Pri la honesteco, sinjorino, ĝi estas propraĵo, kiun ni transdonas al ni de patro al filo. Inteligenton mi posedas ĝuste sufiĉe por esti doktoro. Sed bedaŭrinde mi ne iluzias pri la difektoj de mia eksteraĵo....

--Vi volas diri, ke vi estas malbela, ĉu ne? Ne, sinjoro, vi ne estas malbela. Vi havas inteligentan vizaĝon. Mary-Ann, ĉu la sinjoro havas inteligentan vizaĝon?

--Jes, patrineto,» diris Mary-Ann. Ĉu ŝi ruĝiĝis respondante, ŝia patrino vidis pli bone ol mi, ĉar miaj okuloj estis obstine fiksitaj teren.

«Cetere, aldonis S-ino Simons, eĉ se vi estus dekfoje pli malbela, vi ne estus tiel malbela, kiel mia mortinta edzo. Kaj tamen, volu kredi ke mi estis same gracia, kiel mia filino, kiam mi donis al li mian manon. Kion vi respondos al tio?

--Nenion, sinjorino, se ne, ke vi superdonacas min, kaj ke, kiom ajn dependos de mi, vi estos morgaŭ sur la vojo al Ateno.

--Kion vi intencas fari? Tiun fojon, penu por trovi rimedon malpli ridindan, ol antaŭ kelkaj tagoj!

--Mi esperas, ke vi estos kontenta pri mi, se vi bonvolos aŭskulti min ĝisfine....

--Jes, sinjoro....

--Ne interrompante min.

--Mi ne interrompos vin. Ĉu iam oni vin interrompis?

--Jes.

--Ne.

--Jes do!

--Kiam?

--Neniam. Sinjorino, ĉiuj kapitaloj de Haĝi-Stavros estas deponitaj ĉe S-roj Barley kaj K-o.

--Ĉe ni!

--Placo Cavendish, 31, en Londono. Merkredon lastan, li diktis antaŭ ni aferan leteron adresitan al S-ro Barley.

--Kaj vi ne diris tion al mi pli frue!

--Vi neniam lasis al mi la tempon.

--Sed tio estas monstra! Via konduto estas neklarigebla! Ni estus liberaj jam de ses tagoj! Mi estus irinta rekte al li; mi estus kompreniginta al li niajn rilatojn.

--Kaj li estus postulinta de vi ducent aŭ tricent mil frankojn! kredu min, sinjorino, plej bone estas silenti pri tio. Pagu vian reaĉeton; postulu ricevateston, kaj post du semajnoj, sendigu al li kurantan konton kun la jena noto:

«_Plie_, 100.000 frankoj pagitaj persone per S-ino Simons, nia asocianino, kontraŭ kvitanco.»

Tiamaniere, vi reakiros vian monon, sen helpo de la ĝendarmaro. Ĉu ĝi estas klara?»

Mi levis la okulojn, kaj mi vidis la gracian rideton de Mary-Ann, tute radian pro dankemo. S-ino Simons levis furioze la ŝultrojn, kaj ŝajnis emociita nur de malkontentiĝo.

«Laŭvere, diris ŝi, vi estas miriga homo! vi proponis al ni akrobatan forrampon, kiam ni havis rimedon tiel simplan! Kaj vi scias tion de merkredo matene! Mi neniam pardonos, ke vi ne diris ĝin je la unua tago.

--Sed sinjorino, volu memori, ke mi invitis vin, skribi al via sinjoro frato por peti de li cent dek kvin mil frankojn.

--Kial cent dek kvin?

--Mi volas diri cent mil.

--Ne, cent dek kvin. Tio estas justa. Ĉu vi estas certa, ke Haĝi-Stavros ne konservos nin ĉi tie, post ricevo de la mono?

--Tion mi garantias. La rabistoj estas la solaj Grekoj, kiuj neniam vort-rompas. Vi komprenas, ke se ili nur unufoje konservus la kaptitojn, ricevinte la monon, neniu sin reaĉetus plu.

--Prave. Sed kia stranga Germano vi estas, ke vi ne parolis pli frue!

--Vi ĉiam interrompis mian parolon.

--Vi devis paroli malgraŭ ĉio.

--Sed, sinjorino....

--Silentu, kaj konduku nin al tiu malbenita Stavros.»

La Reĝo matenmanĝis rostitajn turtojn, sub sia tribunala arbo, kun la nevunditaj oficiroj, kiuj restis al li. Li estis tualetinta, nome forlavinta la sangon de siaj manoj kaj surmetinta alian veston. Li serĉis kun siaj kunmanĝantoj la plej rapidan rimedon por plenigi la mankojn, kiujn la morto faris en liaj vicoj. Vasili, kiu estis el Janina, proponis sin por iri dungi tridek virojn en Epiro, kie la observado de la Turkaj aŭtoritatoj senokupigis pli ol mil rabistojn. Alia, el Lakonio, volis, ke oni aĉetu per sufiĉa pago la malgrandan bandon de la Spartano Pavlos, kiu ekspluatas la regionon Mani, apud Kalamata. La Reĝo, ĉiam penetrita de la Anglaj ideoj, pensis organizi la rekrutigon per la forto, kaj kapti ĉiujn paŝtistojn de Atenlando. Tiu sistemo ŝajnis des pli bona, ke ĝi okazigus neniun elspezon, kaj ke oni ricevus la brutarojn plie.

Interrompite meze de la konsiliĝo, Haĝi-Stavros akceptis siajn kaptitinojn glacie. Li ne prezentis eĉ glason da akvo al S-ino Simons, kiu, ne matenmanĝinte, ofendiĝis pri tiu forgeso de la decreguloj. Mi prenis la parolon je la nomo de l' Anglinoj, kaj pro la foresto de la Korfuano, la Reĝo estis devigata akcepti min kiel interpretiston. Mi diris al li, ke, post la hieraŭa malfeliĉego, li estos kontenta, eksciante la decidon de S-ino Simons, ke ŝi pagos senprokraste sian reaĉeton kaj la mian; ke la mono estos deponata morgaŭ, kontraŭ ricevatesto, ĉu en la Bankon de Ateno, aŭ en iun alian lokon, kiun li elektos laŭplaĉe.

«Mi ĝojas, diris li, ke tiuj virinoj rezignis kunvoki la Grekan armeon al ilia helpo. Diru al ili, ke oni donos al ili denove kompletan skribilaron: sed ili ne malbonuzu plu mian konfidon! ili ne alvoku la soldatojn ĉi tien! Se nur unu kepo aperos sur la monton, mi detranĉigos al ili la kapon. Mi ĵuras ĝin per la Virgulino de Megaspileon, skulptita de la propra mano de sankta Luko!

--Suspektu nenion. Mi garantidonas la parolon de la sinjorino kaj la mian. Kien vi volas, ke oni deponu la monon?

--En la Nacian Bankon de Grekujo. Ĝi estas la sola, kiu ankoraŭ ne bankrotis.

--Ĉu vi havas konfidindan homon por porti la leteron?

--Mi havas la «bonan maljunulon». Oni vokos lin. Kioma horo estas? La naŭa matene. Lia monaĥa Moŝto ne trinkis ankoraŭ sufiĉe por esti ebria.

--Prenu do la monaĥon! Kiam la frato de S-ino Simons estos paginta la sumon kaj preninta vian kvitancon, la monaĥo revenos sciigi vin.

--Kiun kvitancon? Kial kvitancon? Mi neniam donis. Kiam vi estos ĉiuj liberaj, oni vidos ja, ke vi pagis, kion vi ŝuldis al mi.

--Mi kredis, ke tia homo, kia vi estas, traktas la aferojn laŭ Eŭropa modo. Laŭ bona administro....

--Mi traktas la aferojn laŭ mia plaĉo, kaj mi estas tro maljuna por ŝanĝi mian metodon.

--Kiel plaĉos al vi. Mi petis tion de vi por la utilo de S-ino Simons. Ŝi estas zorgantino de sia neplenaĝa filino, kaj ŝuldos konton al ŝi pri la tuto de ŝia propraĵo.

--Tute egale! Mi zorgas pri ŝia utilo kiel ŝi pri la mia. Eĉ se ŝi pagus por sia filino, kia malfeliĉo! Mi neniam bedaŭris, kion mi elspezis por Fotini. Jen papero, inko kaj kanoj. Havu la komplezon observi la redakton de la letero. Vi riskas ankaŭ vian kapon.»

Mi leviĝis tute konfuza kaj mi sekvis la sinjorinojn, kiuj divenis mian embarason ne penetrante ĝian kaŭzon. Sed subita inspiro rekondukis min al la Reĝo. Mi diris al li: «Decide, vi estis prava rifuzante la kvitancon, kaj mi ne devis peti ĝin. Vi estas pli prudenta ol mi; la junuloj estas nesingardemaj.

--Kion ĝi signifas?

--Vi estas prava, mi ripetas al vi. Oni devas ĉion antaŭvidi. Kiu scias, ĉu vi ne suferos duan malvenkon, pli teruran ol la unua? Ĉar vi ne havos ĉiam viajn krurojn de dudekjarulo, la soldatoj povus vin kapti vivantan.

--Min!

--Oni juĝus vin, kvazaŭ vi estus simpla krimulo; la juĝistoj ne timus vin plu. En tia cirkonstanco, kvitanco por cent dek kvin mil frankoj estus premega pruvo. Ne donu batalilojn al la tribunaloj kontraŭ vi. Eble S-ino Simons aŭ ŝiaj heredontoj intervenus en la proceson por repostuli, kion oni prenis de ŝi. Neniam subskribu kvitancon!»

Li respondis per tondra voĉo: «Mi subskribos unu! Kaj plivole du ol unu! mi subskribos tiom da ili, kiom oni volos! Mi ĉiam subskribos kvitancojn, kaj al ĉiuj homoj. Ha! la soldatoj imagas, ke ili min submetos facile, pro tio, ke unufoje la hazardo kaj la plimulteco donis al ili la venkon! Ili kaptus min vivantan, min, kies brako estas ŝirme kontraŭ laceco, kaj la kapo ŝirme kontraŭ la kugloj! Mi irus sidiĝi sur benkon, antaŭ juĝiston, kiel kamparano, kiu ŝtelis brasikojn! Junulo, vi ne konas ankoraŭ Haĝi-Stavros. Estus pli facile elradikigi monton Parnis kaj transloki ĝin sur la supron de monto Tajgeto, ol fortiri min el miaj montoj por min ĵeti sur tribunalan benkon! Skribu al mi la nomon de S-ino Simons per Grekaj literoj! Bone. Ankaŭ la vian!

--Ne estas necese, kaj....

--Skribu tamen. Vi scias mian nomon, kaj mi estas certa, ke vi ne forgesos ĝin. Mi volas havi la vian, por ĝin memori.»

Mi skribaĉis mian nomon kiel eble plej bone en la harmonia lingvo de Platono. La leŭtenantoj de la Reĝo aplaŭdis lian firmecon ne antaŭvidante, ke ĝi kostos al ili cent dek kvin mil frankojn. Mi kuris, kontenta pri mi, kaj kun malpeza koro, al la tendo de S-ino Simons. Post horduono, ŝi prezentis al mia aprobo la jenan leteron:

«El monto Parnis, meze de la demonoj de tiu Stavros.

«Mia kara frato,

«La ĝendarmoj, kiujn vi sendis al mia helpo, perfidis kaj elrabis nin abomene. Mi tre rekomendas al vi, ke vi igu ilin pendigitaj. Por ilia kapitano Perikles mendu pendigilon altan je cent futoj. Mi plendos speciale pri li en la depeŝo, kiun mi intencas sendi al lordo Palmerston, kaj mi dediĉos al li plenan paragrafon de la letero, kiun mi skribos al la redaktoro de la _Times_, tuj kiam vi estos liberiginta nin. Oni povas esperi nenion de la lokaj aŭtoritatoj. Ĉiuj enlanduloj interkonsentas kontraŭ ni, kaj, la tagon post nia foriro, la Greka popolo kunvenos en iun angulon por dividi niajn ŝtelitajn posedaĵojn. Feliĉe, ili havos malmulton. Mi eksciis per juna Germano, kiun mi konsideris komence kiel spioniston, kaj kiu estas tre honesta sinjoro, ke tiu Stavros, alnomata Haĝi-Stavros, deponis siajn kapitalojn ĉe nia firmo. Volu kontroli tiun fakton; kaj, se ĝi estas vera, nenio malhelpas, ke ni pagu la reaĉeton, kiun oni postulas el ni. Pagigu al la Banko de Grekujo 115.000 frankojn (4.600 sterlingajn funtojn) kontraŭ regula kvitanco sigelita per la ordinara sigelo de tiu Stavros. Oni enskribos la sumon en lian kalkulon, kaj ĉio estos en ordo. Nia farto estas bona, kvankam la montara vivo tute ne estas komforta. Estas abomene, ke du Anglinoj, regnaninoj de la plej granda imperio en la mondo, estas devigataj manĝi sian rostaĵon sen mustardo kaj sen _pickles_, kaj trinki puran akvon, kvazaŭ la lasta el la fiŝoj.

«Esperante, ke vi rekondukos min baldaŭ al nia kutima vivo, mi estas, mia kara frato,

«Tre sincere via «Rebecca Simons «Lundon, 5 majo 1856.»

Mi portis mem al la reĝo la aŭtografon de la bona sinjorino. Li prenis ĝin malfide kaj konsideris ĝin per tiel penetra rigardo, ke mi tremis, ke li komprenos ĝian sencon. Mi estis tamen certega, ke li ne scias unu vorton el la Angla. Sed tiu diabla homo inspiris al mi superstiĉan timegon, kaj mi kredis lin kapabla fari miraklojn. Li ŝajnis kontenta, nur kiam li alvenis al la nombro 4.600 funtoj. Tiam li vidis, ke la temo ne estas pri ĝendarmoj. La leteron oni metis kun aliaj paperoj en ferladan cilindron. Oni venigis la «bonan maljunulon», kiu estis trinkinta ĝuste sufiĉe da vino por vigligi siajn krurojn, kaj la reĝo donis al li la leterujon kun precizaj instrukcioj. Li foriris, kaj mia koro kuris kun li ĝis la limo de lia vojaĝo. Horacio ne sekvis per pli sentema rigardo la ŝipon, kiu portis Virgilion.

La Reĝo dolĉiĝis tre, kiam li povis konsideri tiun gravan aferon kiel finitan. Li mendis por ni veran festenon; li disdonigis al siaj soldatoj duoblan porcion da vino; li iris viziti la vunditojn kaj eltiri propramane la kuglon de Sofoklis. Ĉiuj rabistoj ricevis ordonon agi kontraŭ ni kun la respekto ŝuldata al nia mono.

La matenmanĝo, kiun mi ensorbis sen ĉeestantoj, en la societo de la sinjorinoj, estas unu el la plej ĝojaj manĝoj, kiujn mi memoras. Ĉiuj miaj suferoj finiĝis do! Mi estos libera post du tagoj da dolĉa kaptiteco. Eble eĉ, post foriro el la manoj de Haĝi-Stavros, adorinda kateno!... Mi sentis min poeto laŭ la maniero de Gessner. Mi manĝis tiel fervore, kiel S-ino Simons, kaj mi trinkis certe pli soife. Mi pruvis mian estimon al la blanka vino el Egino, kiel iam al la vino el Santorin. Mi trinkis je la sano de Mary-Ann, je la sano de ŝia patrino, je la sano de miaj bonaj gepatroj kaj de princino Ipsof. S-ino Simons volis aŭdi la historion de tiu nobela fremdulino, kaj, vere, mi ne kaŝis ĝin al ŝi. La bonaj ekzemploj estas neniam tro konataj! Mary-Ann atentis plej ĉarme mian rakonton. Ŝi esprimis la opinion, ke la princino estis prava, kaj ke virino devas preni sian feliĉon tie, kie ŝi trovas ĝin. Kia bela parolo! La proverboj estas la saĝo de la popoloj kaj kelkafoje ilia feliĉo. Mi estis sur la deklivo al ĉiuj prosperecoj, kaj mi sentis min ruliĝanta, al mi ne scias kiu surtera paradizo. Ho Mary-Ann! la ŝipanoj, kiuj veturas sur la Oceano, havis neniam, kiel gvidilojn, du stelojn similajn al viaj okuloj!

Mi sidis antaŭ ŝi. Pasigante al ŝi flugilon de kokido, mi alproksimiĝis tiel, ke mi vidis mian vizaĝon dufoje rebrilantan miniature inter ŝiaj nigraj palpebroharoj. Mi trovis min bela, sinjoro, unuafoje en mia vivo. La kadro valorigis tiel bone la bildon! Stranga ideo trapasis mian spiriton. Mi kredis, ke mi ekvidas, per tiu okazaĵo, decidon de la destino. Ŝajnis al mi, ke la bela Mary-Ann havas en la fundo de la koro la vizaĝon, kiun mi rimarkas en ŝiaj okuloj.

Ĉio tio ne estis amo, mi scias bone, kaj mi intencas nek riproĉi nek laŭdi min pri sento, kiun mi neniam konis; sed ĝi estis amikeco fortika, kaj kiu sufiĉas, laŭ mia opinio, al tiu, kiu estas edziĝonta. Nenia agiteca emocio movigis la fibrojn de mia koro, sed mi sentis ĝin malrapide fluidiĝanta, kiel vaksa tavolo sub la varmeco de suno tiel dolĉa.

Sub la influo de tiu kvieta ekstazo, mi rakontis al Mary-Ann kaj al ŝia patrino mian tutan vivon depost mia unua tago. Mi pentris al ili la gepatran domon, la grandan kuirejon, en kiu ni manĝis ĉiuj kune, la kaserolojn el kupro alpendigitajn ĉe la muro laŭ vico de grandeco, la girlandojn de ŝinkoj kaj kolbasoj malvolviĝantajn en la interno de l' kameno, nian modestan kaj tre ofte malfacilan vivon, la estontecon de ĉiu el miaj fratoj: Henriko estos la posteulo de patreto; Frederiko lernas la tajloran metion; Frantz kaj Johano-Nikolao soldatiĝis je sia dek-oka jaro: unu estas kavaleria kaporalo, la alia portas jam serĝentan galonon. Mi rakontis al ili miajn studojn, miajn ekzamenojn, miajn universitatajn sukcesetojn, la belan profesoran estontecon, kiun mi povas aspiri, kun almenaŭ tri mil frankoj da salajro. Mi ne scias, ĝis kia punkto mia rakonto interesis ilin, sed mi ricevis de ĝi grandegan plezuron, kaj de tempo al tempo mi verŝis al mi por trinki.

S-ino Simons ne reparolis al mi pri niaj edziĝaj projektoj, kaj mi estis tre kontenta pro tio. Pli bone estis silenti pri ili, ol ilin priparoli neserioze, dum ni konas ankoraŭ tiel malbone unu la alian. La tago forfluis por mi kvazaŭ unu horo; mi volas diri, unu horo da plezuro. La posta tago ŝajnis iom longa al S-ino Simons; miaflanke, mi estus volinta haltigi la kuradon de la suno. Mi instruis Mary-Ann pri la unuaj elementoj de la botaniko. Ha! sinjoro! la homoj ne scias, kiom da amemaj kaj delikataj sentoj oni povas esprimi per unu leciono de botaniko.

Fine, merkredon matene, la monaĥo aperis sur la horizonto. Li estis leviĝinta antaŭ la tago por alporti al ni la liberecon en sia poŝo. Li donis al la Reĝo leteron de l' bankestro, kaj al S-ino Simons bileton de ŝia frato. Haĝi-Stavros diris al S-ino Simons: «Vi estas libera, sinjorino, kaj vi povas forkonduki vian fraŭlinon filinon. Mi deziras, ke vi ne kunportu de niaj ŝtonegoj tro malbonan rememoron. Ni donis al vi ĉion, kion ni posedas; se la kuŝejo kaj la manĝo ne estis indaj de vi, nur la cirkonstancoj estas kulpaj. Tiumatene mi havis ekmovon de malpacienco, pri kiu mi petas vian forgeson: oni devas pardoni ion al venkita generalo. Se mi kuraĝus prezenti negravan donacon al la fraŭlino, mi petus, ke ŝi akceptu antikvan ringon, kiun oni povos plimallarĝigi laŭ la mezuro de ŝia fingro. Ĝi ne devenas de la rabado; mi aĉetis ĝin ĉe butikisto, en Naŭplio. La fraŭlino montros tiun juvelon en Anglujo, rakontante sian viziton ĉe la kortego de la Reĝo de l' montoj.»

Mi tradukis fidele tiun paroleton, kaj mi ŝovis mem la ringon de l' Reĝo sur la fingron de Mary-Ann.

«Kaj mi, demandis mi la bonan Haĝi-Stavros, ĉu mi forportos nenion pro memoro al vi?

--Vi, kara sinjoro? Sed vi restos kun ni. Via reaĉeto ne estas pagita!»

Mi turnis min al S-ino Simons, kiu prezentis al mi la jenan leteron:

«Kara fratino,

«Post kontrolo, mi donis la 4.000 sterlingajn funtojn kontraŭ la kvitanco. Mi ne povis pagi la 600 aliajn, pro tio, ke la kvitanco ne portis vian nomon, kaj ke estus neeble, ilin reenspezi. Mi estas, atendante vian karan ĉeeston,

«Kore via, «Edward Sharper.»

Mi tro bone predikis al Haĝi-Stavros. Pro bona administro, li kredis sin devigita sendi du kvitancojn!

S-ino Simons diris al mi en la orelon: «Vi ŝajnas en embaraso! Ĉu ekzistas motivo por fari tian grimacon? Montru do, ke vi estas viro, kaj forlasu tiun fizionomion de malsekiĝinta kokino. La plej malfacila estas atingita, ĉar ni estas savitaj senpage, mia filino kaj mi. Pri vi, mi estas trankvila: vi scios ja forkuri. Via unua plano, kiu tute ne taŭgis por du virinoj, fariĝos admirinda, de kiam vi restos sola. Nu, je kiu tago ni akceptos vian viziton?»

Mi dankis ŝin kore. Ŝi donis al mi tiel belan okazon por montri miajn personajn kvalitojn kaj meriti triumfe la estimon de Mary-Ann! «Jes, sinjorino, diris mi; konfidu al mi. Mi eliros el ĉi tie kuraĝule, kaj se mi elmetas min al ioma danĝero, des pli bone. Mi estas kontenta, ke mia reaĉeto ne estas pagita, kaj mi dankas vian sinjoron fraton pri tio, kion li faris por mi. Vi vidos, ĉu Germano ne scias eliri el embaraso. Jes, vi ricevos baldaŭ sciigojn pri mi.

--Kiam vi estos for de ĉi tie, _ne manku vin prezentigi ĉe ni_.

--Ho! sinjorino!

--Kaj nun, petu tiun Stavros, ke li donu al ni eskorton da kvin aŭ ses rabistoj.

--Kial do, bona Dio?

--Nu, por protekti nin kontraŭ la ĝendarmoj!»

VI

LA FUGO

Meze de niaj adiaŭoj, disĵetiĝis ĉirkaŭ ni ajla odoro, kiu incitis mian gorĝon. Ĝi estis la ĉambristino de la sinjorino, kiu venis por sin rekomendi al ilia donacemo. Tiu kreitaĵo estis montrinta sin pli ĝena ol utila, kaj de du tagoj oni estis liberiginta ŝin de ĉia servo. Tamen S-ino Simons bedaŭris la neeblecon, ion doni al ŝi, kaj petis, ke mi rakontu, kiel oni estis forpreninta ŝian tutan monon. Haĝi-Stavros ŝajnis nek surprizita, nek skandalita. Li levis simple la ŝultrojn, kaj diris inter siaj dentoj: «Tiu Perikles!... malbona edukiteco.... La urbo.... la kortego.... Mi devis antaŭvidi tion.» Li aldonis laŭte: «Petu la sinjorinojn, ke ili zorgu pri nenio. Mi donis al ili servistinon, mi devas ŝin pagi. Diru al ili, ke, se ili bezonas iom da mono por reiri urben, mia monujo estas je ilia dispono. Mi akompanigos ilin ĝis la piedo de l' montoj, kvankam ili riskas nenian danĝeron. La ĝendarmoj estas malpli timindaj, ol oni kredas ĝenerale. Ili trovos matenmanĝon, ĉevalojn kaj gvidiston en la vilaĝo Kastia: ĉio estas antaŭvidita kaj pagita. Ĉu vi kredas, ke ili faros al mi la plezuron premi mian manon, kiel atesto de repaciĝo?»

S-ino Simons ne konsentis facile, sed ŝia filino prezentis decideme la manon al la maljuna Palikaro. Ŝi diris al li en Angla, kun sufiĉe amuza petoleco: «Grandan honoron vi faras al ni, tre interesiga sinjoro, ĉar en tiu momento ni estas la Kleptoj, kaj vi estas la viktimo.»

La Reĝo respondis ne kompreninte: «Dankon, fraŭlino; vi estas tro bona.»

La bela mano de Mary-Ann estis bruniĝinta kiel peco de rozkolora atlaso, kiu restis dum tri someraj monatoj en montra fenestro. Volu tamen kredi, ke ŝi ne bezonis peti min, por ke mi surmetu al ĝi miajn lipojn. Mi kisis poste la rigidan metakarpeon de S-ino Simons. «Bonan kuraĝon! sinjoro,» kriis la maljuna sinjorino malproksimiĝante. Mary-Ann diris nenion; sed ŝi ĵetis al mi ekrigardon, kapablan elektrizi armeon. Tiaj rigardoj egalvaloras proklamon.

Post la malapero de la lasta eskortano, Haĝi-Stavros kondukis min aparten kaj diris: «Nu! Ĉu ni faris do ian mallertaĵon?

--Ho ve! jes. _Ni_ ne estis lertaj.

--Via reaĉeto ne estas pagita. Ĉu ĝi estos? Mi kredas ĝin. La Anglinoj ŝajnas havi la plej bonajn rilatojn kun vi.

--Estu trankvila, antaŭ tri tagoj mi estos malproksime de monto Parnis.

--Nu, bonege! mi bezonegas monon, kiel vi scias. Niaj perdoj de pasinta lundo faris breĉon en nia budĝeto. Mi devos rekompletigi la personaron kaj la ilaron.

--Vi povas plendi! vi ĵus enkasigis cent mil frankojn per unu sola fojo!

--Ne, naŭdek mil: la monaĥo jam deprenis la dekonimposton. El tiu sumo, kiu ŝajnas al vi grandega, ne restos dudek mil frankoj por

