# La Reĝo de la Montoj

## mi. Laŭ tiuj simplanimuloj, la posedanto de tiel grava objekto ne

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-rego-de-la-montoj-65835/index.md

povis esti malpli ol _milordo_.

La sciemo de la rabistoj estis teda, sed ne malĝentila. Neniu el ili ŝajnis esti agonta kontraŭ ni kiel soldato en kaptita urbo. Ili sciis, ke ni estas en iliaj manoj, kaj ke ili interŝanĝos nin pli-malpli baldaŭ por certa nombro da ormoneroj; sed al ili ne venis la ideo, sin apogi sur tian cirkonstancon por brute agi kontraŭ ni aŭ nin ofendi. La saĝo, tiu nedetruebla genio de la Greka popolo, vidigis nin al ili kiel la riprezentantojn de raso malsama kaj, ĝis ia grado, supera. La venkinta barbareco esprimis sekrete respekton al la venkita civilizeco. Kelkaj el ili vidis unuafoje Eŭropajn vestojn. Ĉi tiuj rondiris ĉirkaŭ ni, kiel la loĝantoj de la nova mondo ĉirkaŭ la kunuloj de Kristoforo Kolombo. Ili palpetis kaŝite la ŝtofon de mia palto, por ekscii el kia teksaĵo ĝi estas. Ili estus dezirintaj forpreni ĉiujn miajn vestaĵojn, por ilin ekzameni detale. Eble, eĉ, ili estus konsentintaj min disrompi en du aŭ tri pecojn, por studi la internan strukturon de _milordo_; sed mi estas certa, ke ili ne estus farintaj ĝin, forgesante esprimi bedaŭron kaj peti mian pardonon al ilia granda senĝeneco.

S-ino Simons perdis baldaŭ paciencon; al ŝi malplaĉis esti ekzamenata, el tiel proksime, de tiuj fromaĝmanĝuloj, kiuj ne proponis al ŝi matenmanĝon. Ne ĉiu homo ŝatas prezenti sin spektakle. La rolo de vivanta kuriozaĵo tedegis la bonan sinjorinon, kvankam ŝi estus kapabla ĝin ludi en ĉiuj landoj de l' terglobo. Mary-Ann, siaflanke, falis pro laceco. Seshora marŝo, malsato, emocio, surprizo, estis facile senfortigintaj tiun delikatan naturon. Imagu junan fraŭlinon edukitan en vato, kutimantan marŝi sur la tapiŝoj de la salonoj aŭ sur la herbobedoj de la plej belaj parkoj. Ŝiaj botetoj estis jam ŝiritaj de la malglataĵoj de l' vojo, kaj la arbetaroj estis franĝigintaj la malsupron de sia robo. La antaŭan tagon, ŝi estis trinkinta teon en la salonoj de la Brita senditaro, trarigardante la admirindajn albumojn de S-ro Wyse: ŝi vidis sin subite transportita mezen de terura pejzaĝo kaj de bandaĉo de sovaĝuloj, kaj ŝi ne havis la konsolon pensi: «Ĝi estas sonĝo»; ĉar ŝi nek kuŝis nek sidis, sed staris, kun granda sufero ĉe ŝiaj piedetoj.

Nova trupo alvenis, kiu igis nian situacion netolerebla. Ĝi ne estis trupo de rabistoj, sed io multe pli malbona. La Grekoj portas sur si plenan menaĝerion de rapidmovaj, kapricemaj, nekapteblaj bestetoj, kiuj faras societon al ili dum tago kaj nokto, okupas ilin eĉ en la dormo, kaj, per siaj saltoj kaj pikvundoj, plirapidigas la movadon de la humoroj kaj la iradon de l' sango. La rabistaj puloj, el kiuj mi povas montri al vi kelkajn specimenojn en mia entomologia kolekto, estas pli fortikaj, fortaj, kaj viglaj, ol la urbanaj: la libera aero havas ja tiel potencan efikon! Sed mi rimarkis baldaŭ, ke ili ne estas kontentaj pri sia sorto, kaj ke ili trovas pli da regalo sur la maldika haŭto de juna Germano, ol sur la tanita ledo de siaj mastroj. Armita migrantaro sin direktis al miaj kruroj. Mi sentis, komence, vivan jukadon ĉirkaŭ la maleoloj: ĝi estis la militproklamo. Du minutojn poste, antaŭgvardia divizio sin ĵetis sur mian dekstran tibikarnon. Mi almetis rapide la manon tien. Sed, per helpo de tiu falsatako, la malamiko antaŭeniris per duoblaj etapoj al mia maldekstra flankaĵo, kaj okupis pozicion sur la altaĵoj de l' genuo. Mi estis superita, kaj iu ajn kontraŭstaro fariĝis neutila. Se mi estus sola, en izolita angulo, mi estus provinta kun iom da sukceso la ĉikanmiliton. Sed la bela Mary-Ann staris antaŭ mi, tiel ruĝa, kiel ĉerizo, kaj kredeble ankaŭ turmentata de iu sekreta malamiko. Mi kuraĝis nek plendi nek min defendi; mi toleris heroe miajn dolorojn, ne levante la okulojn al fraŭlino Simons; kaj mi suferis por ŝi martirecon, pri kiu ŝi estos neniam danka al mi. Fine, perdinte paciencon kaj decidite eviti per fugo la suprenfluantan ondegon de la invado, mi petis, ke oni konduku min al la Reĝo. Tiu parolo memorigis al niaj gvidantoj ilian devon. Ili demandis, kie estas Haĝi-Stavros. Oni respondis, ke li laboras en siaj oficejoj.

«Fine, diris S-ino Simons, mi povos do sidiĝi en apogseĝon.».

Ŝi prenis mian brakon, prezentis la sian al sia filino, kaj marŝis per neŝanceliĝa paŝo al la direkto, kien la amaso nin kondukis. La oficejoj ne estis malproksime de la tendaro, kaj ni atingis ilin en malpli ol kvin minutoj.

La oficejoj de l' Reĝo similis al oficejoj same, kiel la tendaro de la ŝtelistoj similis al tendaro. Tie oni vidis nek tablojn, nek seĝojn, nek iaspecan meblaron. Haĝi-Stavros sidis laŭ tajlora modo sur kvadrata tapiŝo, en la ombro de abio. Kvar sekretarioj kaj du servistoj grupiĝis ĉirkaŭ li. Dekses- aŭ dekok-jara junulo sin okupis, senĉese plenigante, ekbruligante kaj purigante la _ĉibukon_ de l' estro. Li portis ĉe la zonumo tabaksakon, broditan per oro kaj perloj, kaj arĝentan prenilon utilantan por preni la karberojn. Alia servisto pasigis la tagon preparante la tasojn da kafo, la glasojn da akvo, kaj la sukeraĵojn, destinitajn por refreŝigi la reĝan buŝon. La sekretarioj, sidante sur la nuda roko, skribis sur siaj genuoj per altranĉitaj kanoj. Ĉiu el ili havis apud la mano longan kupran skatolon, kiu enhavis kanojn, tranĉileton kaj inkujon. Kelkaj cilindraj ujoj el ferlado utilis kiel arkivtenejo. La papero ne estis landodevena, pro bona motivo. Ĉiu folio portis la nomon Bath en grandaj literoj.

La Reĝo estis bela maljunulo, en mirinde vigla stato, rekta, maldika, elasta kiel risorto, pura kaj brila kiel nova sabro. Liaj longaj blankaj lipharoj pendis sub la mentono kiel du marmoraj stalaktitoj. La cetero de l' vizaĝo estis zorge razita, la kranio estis nuda ĝis la okcipito, kie longa ligaĵo el blankaj haroj volviĝis sub la ĉapo. La esprimo de liaj trajtoj ŝajnis al mi kvieta kaj pripensema. Paro da helbluaj okuletoj kaj kvadrata mentono konigis neŝanceleblan volecon. La vizaĝo estis longa, kaj la aranĝo de la sulkoj plilongigis ĝin ankoraŭ. Ĉiuj faldoj de la frunto rompiĝis ĉe la mezo kaj ŝajnis sin direkti al la intersekco de la brovoj; du larĝaj kaj profundaj sulkoj malsupreniĝis perpendikulare al la lipaj komisuroj, kvazaŭ la pezo de la lipbarbo estus kuntirinta la vizaĝajn muskolojn. Mi vidis multajn deksepjarulojn; eĉ mi dissekcis unu, kiu estus atinginta la centjarecon, se la poŝtveturilo el Osnabruck ne estus pasinta sur li; sed mi ne memoras, ke mi iam vidis maljunecon pli viglan kaj fortikan, ol tiun de Haĝi-Stavros.

Li surhavis veston laŭ modo de Tino kaj de ĉiuj insuloj de l' Insularo. Lia ruĝa ĉapo formis malsupre larĝan faldon ĉirkaŭ la frunto. Li havis la jakon el nigra drapo, pasamentitan per nigra silko, la grandegan bluan pantalonon, kiu postulas pli ol dudek metrojn da katuno, kaj la grandajn botojn el Rusa ledo, fleksebla kaj fortika. La sola riĉaĵo de lia kostumo estis zonumo brodita per oro kaj gemoj, kiu valoris eble du aŭ tri mil frankojn. Ĝi enpremis en siaj faldoj monsakon el brodita kaŝmiro, ponardon el Damasko en arĝenta ingo, longan pistolon ornamitan per oro kaj rubenoj, kaj la kunkonvenan ŝargvergeton.

Senmova meze de siaj oficistoj, Haĝi-Stavros movis nur la ekstremaĵon de la fingroj kaj de la lipoj: la lipojn, por dikti sian korespondadon, kaj la fingrojn, por komputi la erojn de sia rozario. Ĉi tiu estis unu el tiuj belaj rozarioj el laktokolora sukceno, kiuj ne utilas por preĝi, sed por amuzi la majestan senokupecon de la Turkoj.

Li levis la kapon, kiam ni alproksimiĝis, divenis per unu ekrigardo la akcidenton, kiu nin alkondukis, kaj diris al ni kun seriozeco neniel ironia: «Vi estas bonvenaj. Sidiĝu.

--Sinjoro, ekkriis S-ino Simons, mi estas Anglino, kaj...»

Li interrompis la parolon klakigante sian langon ĉe la makzelaj dentoj, belegaj dentoj, laŭvere. «Post momento, diris li, nun mi estas okupata.» Li sciis nur la Grekan, kaj S-ino Simons nur la Anglan; sed la fizionomo de l' Reĝo parolis tiel, ke la bona sinjorino komprenis facile sen helpo de interpretisto.

Ni sidiĝis en la polvon. Dek kvin aŭ dudek rabistoj kaŭris ĉirkaŭ ni, kaj la Reĝo, kiu ne havis kaŝotajn sekretojn, diktis trankvile siajn familiajn kaj aferajn leterojn. La estro de tiu trupo, kiu estis arestinta nin, venis por doni al li sciigon en la orelon. Li respondis kun aroganta tono: «Kia graveco? eĉ se la _milordo_ komprenus? Mi faras nenion malbonan, kaj ĉiu povas min aŭdi. Ci iru sidiĝi.--Ci, Spiro, skribu: ĝi estas por mia filino.»

Li purigis tre lerte sian nazon per la fingroj, kaj diktis per basa kaj dolĉa voĉo:

«_Miaj karaj okuloj_ (mia kara infanino), la edukejestrino skribis al mi, ke cia farto refirmiĝis, kaj ke tiu malbona kataro foriris kune kun la vintraj tagoj. Sed oni ne estas same kontenta pri cia diligenteco, kaj oni plendas, ke ci ne studas plu tre, depost la komenco de aprilo. S-ino Mavros diras, ke ci fariĝas neatenta, kaj oni vidas cin kubutapoginta sur cia libro, rigardanta supren, kvazaŭ ci pensus pri io alia. Mi ne scias tro diri al ci, ke ci devas labori diligente. Sekvu la ekzemplojn de mia tuta vivo. Se mi estus ripozinta, kiel tiom da aliaj homoj, mi ne estus atinginta la rangon, kiun mi okupas en la societo. Mi volas, ke ci estu inda de mi, kaj tial mi faras ja tiel grandajn oferojn por cia edukado. Ci scias, ĉu mi iam rifuzis al ci la instruistojn aŭ la librojn, kiujn ci petis de mi; sed necese estas, ke mia mono produktu. La verkaro de Walter Scott alvenis Pireon, same kiel la _Robinson_ kaj ĉiuj Anglaj libroj, kiujn ci esprimis la deziron legi: sendu por ili al la dogano niajn amikojn el la strato Hermes. Samokaze ci ricevos la brakringon, kiun ci petis, kaj tiun maŝinon el ŝtalo por ŝveligi la jupojn de ciaj roboj. Se cia fortepiano el Vieno ne estas bona, kiel ci diras, kaj ci absolute bezonas instrumenton de Pleyel, ci ricevos ĝin. Mi _vizitos_ unu aŭ du vilaĝojn post la vendo de la rikoltaĵoj, kaj la diablo estos vere ruza, se mi ne trovos tie la monon por bela fortepiano. Mi opinias, konsente kun ci, ke ci bezonas scii la muzikon; sed, kion ci devas lerni antaŭ ĉio, estas la fremdaj lingvoj. Uzu ciajn dimanĉojn laŭ la maniero, kiun mi diris al ci, kaj profitu la komplezon de niaj amikoj. Ci devas fariĝi kapabla paroli France, Angle, kaj precipe Germane. Ĉar ci ne estas ja destinita por vivi en tiu ridinda landeto, kaj mi preferus vidi cin mortinta, ol edzino de Greko. Filino de reĝo, ci povas edziniĝi nur kun princo. Mi ne parolas pri kontrabanda princo kiel ĉiuj niaj Fanaranoj, kiuj fanfaronas, ke ili devenas de la imperiestroj de Oriento, kaj kiujn mi ne akceptus kiel servistojn, sed pri reganta kaj kronita princo. Oni trovas tre taŭgajn en Germanujo, kaj mia riĉeco kapabligas min, elekti unu por ci. Se la Germanoj povis veni por reĝi en Grekujo, mi ne vidas kial ci ne irus por reĝi ciavice en Germanujo. Rapidu do ellerni ilian lingvon, kaj diru al mi en cia proksima letero, ke ci faris progresojn. Kaj nun, infanino mia, mi kisas cin tre ameme, kaj mi sendas al ci, kun cia kvaronjara rento, miajn patrajn benojn.»

S-ino Simons kliniĝis al mi kaj diris en mian orelon:

«Ĉu nian verdikton li diktis al siaj rabistoj?»

Mi respondis: «Ne, sinjorino. Li skribas al sia filino.

--Pri nia kapto?

--Pri fortepiano, krinolino kaj Walter Scott.

--Tio povas daŭri longe. Ĉu li invitos nin por matenmanĝi?

--Jen lia servisto jam alportas al ni refreŝigilojn.»

La _kafeĝi_ de l' Reĝo staris antaŭ ni kun tri tasoj da kafo, skatolo da _rahat-lokum_ kaj poto da konfitaĵo. S-ino Simons kaj ŝia filino forĵetis la kafon naŭze, ĉar ĝi estis farita laŭ Turka maniero, kaj tiel densa, kiel kaĉo. Mi malplenigis mian tason kiel vera Orienta frandemulo. La konfitaĵo, kiu estis _ŝorbeto_ el rozoj, estis nur mezebone ŝatata, ĉar ni devis manĝi ĝin triope per unu nura kulero. La delikatuloj estas malfeliĉaj en tiu lando de simplanimeco. Sed la _rahat-lokum_, tranĉita en pecoj, estis bongusta al la palato de la sinjorinoj sen troa ofendo al iliaj kutimoj. Ili prenis manplene tiun gelaton de parfuma amelo, kaj malplenigis al skatolon ĝisfunde, dum la Reĝo diktis la jenan leteron:

S-roj Barley kaj K-o, 31 Cavendish-square, en Londono.

«Mi vidis per via estimata de la 5a de aprilo kaj per la kuranta konto, kiu ĝin akompanas, ke mi havas nuntempe 22.750 sterlingajn funtojn en mia kredito. Vi bonvolos procentedoni tiun kapitalon, duone por Angla tri pro cento, kaj duone por akcioj de la Banko do Moveblaĵoj, antaŭ la detranĉo de la kupono. Vendu miajn akciojn de la reĝa Banko de Britujo: mi ne konfidas plu tiom al tiu bilo. Prenu por mi, interŝanĝe, Londonajn Omnibusojn. Se vi povos ricevi 15.000 funtojn kontraŭ mia domo sur la strato Strand (ĝi valoris tiom en 1852), vi aĉetos por mi egalan sumon da Malnova-Monto. Sendu al fratoj Rhalli 100 gineojn (2645 frankojn): ĝi estas mia monofero por la Greka lernejo en Liverpool. Mi meditis serioze pri la propono, per kies prezento vi honoris min, kaj post maturaj pripensoj, mi decidis persisti en mia kondutregulo, kaj negoci ekskluzive kontante. La aĝiotaj kontraktoj havas hazardan karakteron, kiu devas inspiri malfidon al ĉiu bona familipatro. Mi scias ja, ke vi elmetus miajn kapitalojn nur kun la singardemo, kiu karakterizis ĉiam vian firmon; sed, eĉ se la profitoj, pri kiuj vi parolas al mi, estus certaj, mi devas konfesi, ke kun ia antipatio mi lasus al miaj heredontoj riĉaĵon pligrandigitan per la ludo.

«Akceptu, k.t.p.

«Haĝi-Stavros, bienposedanto.»

«Ĉu la temo estas pri ni? diris Mary-Ann al mi.

--Ne ankoraŭ, fraŭlino. Lia Reĝa Moŝto laŭliniigas ciferojn.

--Ciferojn ĉi tie? Mi kredis, ke oni ciferas nur en nia domo.

--Ĉu via sinjoro patro ne estas asociano de banka firmo?

--Jes; de la firmo Barley kaj K-o.

--Ĉu ekzistas du samnomaj bankieroj en Londono?

--Ne, laŭ mia scio.

--Ĉu vi aŭdis, ke la firmo Barley negocas kun Oriento?

--Ja kun la tuta mondo!

--Kaj vi loĝas sur placo Cavendish?

--Ne, tie estas nur la oficejoj. Nia domo estas sur Piccadilly.

--Dankon, fraŭlino. Permesu, ke mi aŭskultu la daŭrigon. Tiu maljunulo havas plej interesan korespondadon.»

La Reĝo diktis seninterrompe longan raporton al la akciuloj de sia bando. Tiu kurioza dokumento estis adresata al S-ro Georgo Micrommati, adjutantoficiro, en la Reĝa Palaco, por ke li legu ĝin ĉe ilia ĝenerala kunveno.

_Raporto pri la agado de la Nacia Kompanio de la Reĝo de l' montoj._

Bilancjaro 1855-56.

«Reĝa Tendaro, 30 aprilo 1856.

«Sinjoroj,

«La administranto, kiun vi honoris per via konfido, prezentas hodiaŭ al via aprobo, por la dek-kvara fojo, la resumon de siaj laboroj de l' jaro. De la tago, kiam la fonda akto de nia societo estis subsignita en la oficejo de magistro Cappas, reĝa notario en Ateno, neniam nia entrepreno renkontis pli da bariloj, neniam la irado de niaj laboroj estis ĝenata de pli da gravaj malfacilaĵoj. Dum ĉeesto de fremda garnizono, sub la okuloj de du armeoj, se ne malamikaj, almenaŭ malbonvolaj, ni devis konservi la regulan funkciadon de esence nacia institucio. En Pireo, militista okupado, ĉe la Turka landlimo, observado, kies severeco estas senantaŭa en la historio, enfermis nian agadon en mallarĝa rondo, kaj trudis netransireblajn limojn al nia fervoro. Plie, en tiu malvastigita zono, niaj rimedoj estis malpligrandigitaj de la ĝenerala seneco, la mona malmulteco, la nesufiĉeco de la rikoltoj. La olivarboj ne plenumis siajn promesojn, la produkto de la grenoj estis nealta, kaj la vinberarbo ne estas ankoraŭ liberigita de la ojdio. En tiuj cirkonstancoj, estis ja malfacile profiti la toleremon de la aŭtoritatoj kaj la dolĉecon de patreca registaro. Nia entrepreno estas tiel intime ligita kun la interesoj de la lando, ke ĝi povas flori nur dum la ĝenerala prospereco, kaj ĝi suferas la rebaton de ĉiuj publikaj malfeliĉegoj; ĉar al tiu, kiu posedas nenion, oni povas preni nenion, aŭ malmulton.

«La fremdaj vojaĝantoj, kies videmo estas tiel utila al la reĝolando kaj al ni, estis tre malmultaj. La Anglaj turistoj, kiuj konsistigis iam gravan branĉon de niaj profitoj, mankis tute. Du junaj Amerikanoj, arestite sur la Pentelika vojo, friponis al ni sian reaĉetpagon. Spirito de malkonfido, subtenata de kelkaj Francaj kaj Anglaj gazetoj, malproksimigas de ni la personojn, kies kapto estus al ni la plej utila.

«Kaj tamen, sinjoroj, tia estas la vivpovo de nia institucio, ke ĝi kontraŭstaris al tiu pereiga krizo, pli bone ol terkulturado, industrio kaj komerco. Viaj kapitaloj, alkonfiditaj al mi, profitis ne tiom, kiom mi deziris, sed multe pli, ol iu ajn povis esperi. Mi ne diros ion plu; mi lasas la parolon al la ciferoj. La aritmetiko estas pli elokventa ol Demosteno!

«La societa kapitalo, unue enlimigita en la modesta valoro da 50.000 frankoj, plialtiĝis ĝis 120.000 per tri intersekvaj elvendadoj de akcioj po 500 fr.

«Niaj malnetaj enspezoj, de la 1a de majo 1855 ĝis la 30a de aprilo 1856, atingas 261.482 frankojn.

«Niaj elspezoj dividiĝas kiel sekvas:

Dekonimposto pagita al la preĝejoj kaj monaĥejoj 26.148 Procento al la kapitalo, laŭ leĝa proporcio da 10 p. 100 12.000 Transportote 38.148 Transportite 38.148 Pago kaj nutrado al 80 viroj, po 650 fr. 52.000 Materialo, bataliloj, k. t. p. 7.056 Riparo de la vojo al Tebo, kiu fariĝis netrairebla, kaj sur kiu oni ne renkontis plu vojaĝantojn por aresti 2.540 Kosto de observado sur la ĉefvojoj 5.835 Skribilaraj elspezoj 3 Subvencioj al kelkaj ĵurnalistoj 11.900 Kuraĝigo al diversaj administraciaj kaj juĝistaraj oficistoj 18.000 Sume 135.482 Se oni forprenas tiun monsumon el la bruta sumo de niaj enspezoj, oni trovas netan profiton da 126.000 Konforme al la fonda regularo, tiu restaĵo estas dividita jene: Rezerva kapitalo, deponita en la Banko de Ateno 6.000 Triono alskribita al la administranto 40.000 Partigote inter la akciuloj 80.000 T. e., por ĉiu akcio, po fr. 333,33.

«Aldonu al tiuj 333 fr. 33 c., procenton da 50 frankoj kaj la 25 frankojn de la rezerva kapitalo, kaj vi ricevas sumon da fr. 408,33 por ĉiu akcio. Via mono produktas do preskaŭ 82 p. 100.

«Tiaj estas, sinjoroj, la rezultoj de la lasta bilancjaro. Prijuĝu nun la estontecon, kiu nin atendas, en la tago, kiam la fremda okupo ĉesos pezi sur nia lando kaj sur nia agado!»

La Reĝo diktis tiun raporton ne konsultante notojn, ne hezitante pri unu cifero, kaj ne serĉante unu esprimon. Mi estus neniam kredinta, ke maljunulo en lia aĝo povas havi tiel precizan memoron. Li surmetis sian sigelon: tia estas lia maniero subsigni. Li legas flue; sed li trovis neniam la tempon por lerni la skribarton. Same estis, oni raportas, pri Karolo la Granda kaj Alfredo la Granda.

Dum la regnaj subsekretarioj kopiis lian hodiaŭan korespondadon, por ĝin deponi en la arkivojn, li donis aŭdiencon al tiuj el la subulaj oficiroj, kiuj revenis dum tiu tago kun siaj taĉmentoj. Ĉiu el ili sidiĝis antaŭ lin, salutis lin apogante la manon ĉe la koron, kaj prezentis sian raporton per malmultaj vortoj, kun respekta lakoneco. Mi ĵuras al vi, ke Sankta Ludoviko, sub sia kverko, ne inspiris pli profundan respektegon al la loĝantoj de Vincennes.

La unua, kiu sin prezentis, estis malalta, malbonmiena homo; vera vizaĝo por krimtribunalo. Li estis insulano el Korfu, persekutita pro kelkaj dombruligoj; oni estis bone akceptinta lin, kaj pro siaj talentoj li estis rangaltiĝinta. Sed lia estro kaj liaj soldatoj ŝatis lin malmulte. Oni suspektis, ke li konservas por si parton de l' akiraĵo. Kaj la Reĝo estis ja nefleksebla pri honesteco. Kiam li surprizis kulpinton, li elpelis lin hontige, dirante kun premeganta ironio: «Iru, kaj fariĝu juĝisto!»

Haĝi-Stavros demandis la Korfuanon: «Kion ci faris?

--Mi iris, kun miaj dek kvin viroj, al la valeto de la Hirundoj, sur la vojo al Tebo. Mi renkontis taĉmenton de linio: dudek kvin virojn.

--Kie estas iliaj pafiloj?

--Mi lasis ilin al la soldatoj. Nur perkutpafiloj, kiuj ne povas utili al ni, pro manko de kapsuloj.

--Prave. Poste?

--Ĝi estis foira tago: mi arestis la revenantojn.

--Kiom?

--Cent kvardek du personojn.

--Kaj ci alportas?...

--Mil ses frankojn, kvardek tri centimojn.

--Po sep frankoj por kapo! Ĝi estas malmulte.

--Ĝi estas multe. Kamparanoj!

--Ili ne estis do vendintaj siajn produktojn?

--Unuj estis vendintaj, aliaj aĉetintaj.»

La Korfuano malfermis pezan sakon, kiun li portis sub la brako; li ŝutis ĝian enhavon antaŭ la sekretariojn, kiuj komencis komputi la sumon. La enspezo konsistis el tridek aŭ kvardek Meksiklandaj piastroj, kelkaj plenmanoj da Aŭstriaj dudek-krejceroj, kaj grandega kvanto da kupraj moneroj. Kelkaj ĉifitaj paperoj vagadis meze de la mono. Ili estis dekfrankaj bankbiletoj.

«Ci ne havas juvelojn? demandis la reĝo.

--Ne.

--Ne ĉeestis do virinoj?

--Mi trovis nenion alportindan.

--Kion mi vidas ĉe cia fingro?

--Ringon.

--Oran?

--Aŭ kupran; mi ne scias.

--De kie ĝi venas?

--Mi aĉetis ĝin antaŭ du monatoj.

--Se ci estus aĉetinta ĝin, ci scius, ĉu ĝi estas el kupro aŭ oro. Donu ĝin!»

La Korfuano senigis sin malvolonte. La ringo estis tuj enkasigata en kesteton plenan de juveloj.

«Mi pardonas al ci, diris la Reĝo, pro cia malbona edukiteco. La homoj el cia lando senhonorigas la ŝteladon, miksante al ĝi la friponecon. Se mi havus nur Ionianojn en mia trupo, mi estus devigita metigi turnkrucojn sur la vojoj, kiel ĉe la pordoj de la Londona Ekspozicio, por komputi la vojaĝantojn kaj enspezi la monon. Nun alia!»

La sekvanta estis dika bonfarta junulo, kun plej aminda fizionomio. Liaj rondaj okuloj, samsurfacaj kun la frunto, signifis senartifikecon kaj animosimplecon. Liaj duone malfermitaj lipoj montris, tra sia rideto, du vicojn da belegaj dentoj; li ĉarmis min unuavide, kaj mi pensis, ke, erare aliĝinta al malbona societo, li certe reiros, pli-malpli baldaŭ, sur la bonan vojon. Mia vizaĝo plaĉis ankaŭ al li, ĉar li salutis min tre ĝentile antaŭ ol sidiĝi antaŭ la Reĝon.

Haĝi-Stavros diris al li: «Kion ci faris, mia Vasili?

--Mi alvenis hieraŭ kun miaj ses viroj en Pigadia, la vilaĝon de senatano Zimbelis.

--Bone.

--Zimbelis forestis, kiel ĉiam; sed liaj parencoj, farmistoj kaj luintoj estis ĉiuj dome, kaj enlite.

--Bone.

--Mi eniris en la _khan_; mi vekis la _khanĝi_; mi aĉetis de li dudek kvin faskojn da pajlo, kaj, pro pago, mi mortigis lin.

--Bone.

--Ni portis la pajlon ĉe la piedon de la domoj, kiuj estas ĉiuj el tabuloj aŭ el salikaĵo, kaj ni fajrigis, en sep lokoj samtempe. La alumetoj estis bonaj: la vento venis de l' nordo, ĉio ekflamiĝis.

--Bone.

--Ni retiriĝis senbrue al la putoj. La tuta vilaĝo vekiĝis samtempe, kriante. La viroj venis kun siaj siteloj el ledo por ĉerpi akvon. Ni dronigis kvar el ili, kiujn ni ne konis; la ceteraj forkuris.

--Bone.

--Ni reiris al la vilaĝo. En ĝi restis nur infano, forgesita de siaj gepatroj, kaj krianta kiel juna korvo, kiu falis el la nesto. Mi ĵetis ĝin en brulantan domon, kaj ĝi diris plu nenion.

--Bone.

--Tiam ni prenis brulaĵojn, kaj ni ekflamigis la olivarbojn. La afero sukcesis bone. Ni ekforiris al la tendaro; ni vespermanĝis kaj dormis je vojmezo, kaj ni revenis je la naŭa, ĉiuj sanaj, sen unu brulvundo.

--Bone. Senatano Zambelis ne diros plu paroladon kontraŭ ni. Nun alia!»

Vasili foriris salutante min tiel ĝentile, kiel antaŭe; sed tiufoje mi ne respondis al lia saluto.

Lin anstataŭigis tuj la granda diablo, kiu nin kaptis. Pro stranga kaprico de la hazardo, la ĉefa aŭtoro de la dramo, en kiu mi estis ludonta rolon, havis nomon Sofoklis. En la momento, kiam li komencis sian raporton, mi sentis ion malvarman, kiu fluas en miaj vejnoj. Mi petegis S-inon Simons, ke ŝi ne risku unu senpripensan parolon. Ŝi respondis, ke ŝi estas Anglino, kaj ke ŝi scias, kiamaniere konduti. La Reĝo petis, ke ni silentu kaj lasu la parolon al la oratoro.

Ĉi tiu, por komenci, elmetis teren la propraĵojn, kiujn li forprenis de ni; poste, li prenis el sia zonumo kvardek Aŭstriajn dukatojn, kiuj konsistigis sumon da kvarcent sepdek frankoj, laŭ la kurso de fr. 11,75.

«La dukatoj, diris li, venas el la vilaĝo Kastia; la ceteron donis al mi la _gemilordoj_. Ci estis ordoninta, ke mi esploru la ĉirkaŭaĵon; mi vizitis unue la vilaĝon.

--Malprave, respondis la Reĝo. La loĝantoj de Kastia estas niaj najbaroj, ci devis ilin lasi. Kiel ni vivos en sendanĝereco, se ni kreos al ni malamikojn tute apud ni? Cetere, ili estas bonuloj, kiuj povas helpi nin okaze.

--Ho! mi prenis nenion de la karbofaristoj! Ili malaperis en la arbarojn, ne lasante al mi la tempon, ilin alparoli. Sed la vilaĝestro suferis pro podagro; mi trovis lin dome.

--Kion ci diris al li?

--Mi petis monon de li; li pretendis, ke li ne havas. Mi enfermis lin en sakon kun lia kato; kaj mi ne scias, kion la kato faris al li, sed li ekkriis, ke lia trezoro kuŝas post la domo, sub granda ŝtono. Tie mi trovis la dukatojn.

--Ci estis malprava. La vilaĝestro ekscitos la tutan loĝantaron kontraŭ ni.

--Ho! ne. Forlasante lin, mi forgesis malfermi la sakon, kaj la kato versimile manĝis al li la okulojn.

--Nu do, bonege!... Sed aŭdu min ĉiuj bone: mi ne volas, ke oni maltrankviligu niajn najbarojn. Ci foriru.»

Nia demandado estis komenciĝonta. Haĝi-Stavros, anstataŭ voki nin al si, leviĝis malrapide kaj venis sidiĝi teren apud nin. Tiu montro de respekto ŝajnis al ni bonaŭgura. S-ino Simons sin preparis por lin alparoli belmaniere. Mi, antaŭvidante nur tro bone, kion ŝi povos diri, kaj konante la malmoderecon de ŝia lango, proponis al la Reĝo miajn interpretistajn servojn. Li dankis min malvarme, kaj vokis la Korfuanon, kiu sciis la Anglan.

«Sinjorino, diris la Reĝo al S-ino Simons, vi ŝajnas kolera. Ĉu vi havas motivon por plendi pri la viroj, kiuj kondukis vin ĉi tien?

--Ĝi estas abomenaĵo! diris ŝi. Viaj sentaŭguloj min arestis, ĵetis en la polvon, senigis, lacegigis kaj malsategigis.

--Volu akcepti miajn pardonpetojn. Mi estas devigita laborigi virojn needukitajn. Kredu, sinjorino, ke ili ne agis tiel pro miaj ordonoj. Vi estas Anglino?

--Anglino el Londono!

--Mi vojaĝis Londonon; mi konas kaj ŝatas la Anglojn. Mi scias, ke ili havas bonan apetiton, kaj vi povis rimarki, ke mi rapidis prezentigi al vi refreŝigilojn. Mi scias, ke la sinjorinoj el via lando ne kuras volonte sur la ŝtonegoj, kaj mi bedaŭras, ke oni ne lasis vin marŝi laŭ via paŝo. Mi scias, ke la personoj el via nacio kunportas, vojaĝante, nur la objektojn, kiujn ili bezonas, kaj mi ne pardonos al Sofoklis, ke li senigis vin, precipe se vi estas altranga persono.

--Mi apartenas al la plej bona societo en Londono.

--Bonvolu repreni la monon, kiu estas via. Vi estas riĉa?

--Certe.

--Ĉu tiu necesujo ne estas el viaj pakaĵoj?

--Ĝi apartenas al mia filino.

--Reprenu ankaŭ tion, kio estas posedaĵo de via filina Moŝto. Vi estas tre riĉa?

--Tre riĉa.

--Ĉu tiuj objektoj ne apartenas al via fila Moŝto?

--La sinjoro ne estas mia filo; li estas Germano. Ĉar mi estas ja Anglino, kiel mi povus havi Germanan filon?

--Pravege. Ĉu eble vi havas dudek mil frankojn da rento?

--Plimulte.

--Unu tapiŝon al la sinjorinoj! Ĉu vi estas do riĉa po tridek mil frankoj da rento?

--Ni havas pli.

--Sofoklis estas maldelikatulo, kiun mi punos. Logoteto, diru, ke oni preparu la tagmanĝon de la sinjorinoj. Ĉu estas eble, sinjorino, ke vi estas milionulino?

--Mi estas.

--Ho! mi hontas pri la maniero, kiel oni agis kontraŭ vi. Sendube vi havas altrangajn konatojn en Ateno?

--Mi konas la Britan senditon, kaj se vi estus kuraĝinta...

--Ho! sinjorino!... Ĉu vi konas ankaŭ komercistojn, bankierojn?

--Mia frato, kiu estas en Ateno, konas kelkajn bankierojn en la urbo.

--Tio ravas min. Sofoklis, venu ĉi tien! Petu pardonon de la sinjorinaj Moŝtoj.»

Sofoklis murmuris inter siaj dentoj kelkajn pardonpetajn parolojn. La Reĝo daŭrigis:

«La sinjorinoj estas distingaj Anglinoj; ili posedas pli ol unu milionon; ili estas akceptataj en la Brita senditejo; ilia frato, kiu estas en Ateno, konas ĉiujn bankierojn en la urbo.

--Bone do!» ekkriis S-ino Simons. La Reĝo daŭrigis:

«Ci devis agi kontraŭ la sinjorinoj kun la tuta respekto ŝuldata al ilia riĉeco...

--Bone! diris S-ino Simons.

--Ilin konduki ĉi tien dolĉe....

--Por kion fari? murmuris Mary-Ann.

--Kaj cin deteni de tuŝo al ilia pakaĵo. Kiam oni havas la honoron, renkonti sur la montoj du sinjorinojn tiel altrangajn, kiel estas iliaj Moŝtoj, oni salutas ilin respekte, alkondukas ilin ĝentile al la tendaro, oni gardas ilin kun zorgo, kaj oni prezentas al ili ĉiujn aferojn necesajn por la vivo, ĝis kiam ilia frato aŭ ilia ambasadoro sendos al ni reaĉetmonon da cent mil frankoj.»

Plendinda S-ino Simons! kara Mary-Ann! Nek unu, nek la alia atendis tiun konkludon. Sed min ĝi ne mirigis. Mi sciis, kun kia ruza sentaŭgulo ni traktas. Mi prenis maltime la parolon! kaj mi diris rekte al li: «Ci povas konservi ĉion, kion ciaj viroj forŝtelis de mi, ĉar ĝi estas ĉio, kion ci ricevos de mi. Mi estas malriĉa, miaj gepatroj posedas nenion, miaj fratoj havas ofte nur panon por manĝi, mi konas nek bankierojn nek ambasadorojn, kaj se ci nutros min pro la espero de reaĉeto, ci perdos ciajn elspezojn, mi ĵuras ĝin!»

Murmuro de nekredemo leviĝis en la aŭdantaro, sed la Reĝo ŝajnis kredi min laŭparole.

«Se estas tiel, diris li al mi, mi ne faros la mallertaĵon, konservi vin ĉi tie malgraŭ vi. Mi preferas resendi vin al la urbo. La sinjorino alkonfidos al vi leteron por sia frata Moŝto, kaj vi foriros jam hodiaŭ. Se tamen vi bezonus resti unu tagon aŭ du sur la montaro, mi volonte gastigus vin; ĉar mi supozas, ke vi ne venis ĉi tien, kun tiu granda skatolo, nur por rigardi la pejzaĝon.»

Tiu mallonga parolo kvietigis min notinde. Mi promenigis, ĉirkaŭ mi, rigardon de kontenteco. La Reĝo, liaj sekretarioj kaj liaj soldatoj ekŝajnis al mi multe malpli timigaj; la najbaraj ŝtonegoj ekvidiĝis al mi pli pentrindaj, konsiderate per la okuloj de gasto, ne de malliberulo. Mia deziro, revidi Atenon, malpligrandiĝis subite, kaj mi kutimiĝis al la ideo, pasigi du aŭ tri tagojn sur la monto. Mi sentis, ke miaj konsiloj ne estos neutilaj al la patrino de Mary-Ann. La bona sinjorino estis en stato de eksciteco, kiu povos ŝin pereigi. Se okaze ŝi obstinus rifuzi la reaĉeton! Antaŭ ol Anglujo sendos helpon, ŝi havos tempon por altiri malfeliĉon al certa ĉarma kapo. Mi ne povis foriri, ne rakontinte al ŝi, por ŝia instruo, la historion de la knabinoj el Mistra. Kion mi diros plue? Vi konas mian pasion al la botaniko. La floraro de monto Parnis estas ja tre alloga, je la fino de aprilo. Oni trovas tie kvin aŭ ses vegetaĵojn tiel maloftajn kiel famajn. Unu precipe: la _boryana variabilis_, kiun ektrovis kaj baptis S-ro Bory de Saint-Vincent. Ĉu mi devis lasi tian mankon en mia herbokolekto, kaj prezenti min en la Hamburgan Muzeumon, sen la _boryana variabilis_?

Mi respondis al la Reĝo: «Mi akceptas cian gastigon, sed sub unu kondiĉo.

--Kiu?

--Ci redonos al mi mian skatolon.

--Nu, estu; sed ankaŭ sub unu kondiĉo.

--Ni vidu?

--Vi diros al mi, por kio ĝi utilas al vi.

--Tre volonte! Ĝi utilas por loki en ĝin la vegetaĵojn, kiujn mi kolektas.

--Kaj kial vi kolektas vegetaĵojn? Por ilin vendi?

--Fi do! Mi ne estas komercisto; mi estas scienculo.»

Li prezentis al mi la manon, dirante kun videbla ĝojo: «Mi estas ravita de tio. La scienco estas bela afero. Niaj praavoj estis kleraj; niaj idoj eble estos tiaj. Sed al ni, la tempo mankis. Ĉu la scienculoj estas tre ŝatataj en via lando?

--Treege.

--Oni donas al ili bonajn situaciojn?

--Kelkafoje.

--Oni pagas ilin bone?

--Iom.

--Oni surmetas rubandetojn sur iliajn brustojn?

--De tempo al tempo.

--Ĉu estas vere, ke la urboj interdisputas, kiu ilin posedos?

--Ĝi estas vera en Germanujo.

--Kaj ke oni konsideras ilian morton kiel publikan malfeliĉegon.

--Certe.

--Mi ĝojas pro via diro. Do, vi ne havas motivon por plendi pri viaj samlandanoj?

--Tute kontraŭe! Ilia donacemo estas, kiu ebligis al mi, veni en Grekujon.

--Vi vojaĝas per ilia elspezo?

--Jam ses monatojn.

--Vi estas do tre instruita?

--Mi estas doktoro.

--Ĉu ekzistas supera rango en la scienco?

--Ne.

--Kiom da doktoroj troviĝas en via urbo?

--Mi ne scias precize, sed ne ekzistas tiom da doktoroj en Hamburgo, kiom da generaloj en Ateno.

--Hoho! mi ne senigos vian urbon je homo tiel neordinara. Vi reiros Hamburgon, sinjoro doktoro. Kion oni dirus tie, se oni ekscius, ke vi estas mallibera sur niaj montoj?

--Oni dirus, ke ĝi estas malfeliĉo.

--Nu! Plivole ol perdi tian homon, kia vi estas, la urbo Hamburgo faros ja oferon da dek kvin mil frankoj. Reprenu vian ujon, kuru, serĉu, herbokolektu, kaj daŭrigu viajn studojn. Kial vi ne remetas ĉi tiun monon en vian poŝon? Ĝi estas via, kaj mi ŝatas tro la scienculojn por ilin senigi. Sed via lando estas sufiĉe riĉa por pagi sian gloron. Feliĉa junulo! Vi ekkonas hodiaŭ, kiom la doktora titolo aldonas al via persona valoro! Mi ne estus petinta unu centimon por reaĉeto, se vi estus ignoranto kiel mi.»

La Reĝo aŭskultis nek miajn kontraŭparolojn, nek la interjekciojn de S-ino Simons. Li fermis la kunsidon, kaj montris al ni per la fingro nian manĝoĉambron. S-ino Simons malsupreniris tien, proklamante, ke ŝi englutos la manĝon, sed pagos neniam la kalkulon. Mary-Ann ŝajnis tre senkuraĝigita; sed tia estas la ŝanĝemo de la juneco, ke ŝi eklaŭtigis ĝojan krion, vidante la plaĉan lokon, kie nia manĝo estis aranĝita. Ĝi estis nesteto el verdaĵo, enkadrigita en la griza ŝtonego. Maldika kaj densa herbo konsistigis la tapiŝon; kelkaj densejoj el ligustroj kaj laŭrarboj utilis kiel tapetoj, kaŝante la krutegajn murojn. Bela blua volbo etendiĝis super niaj kapoj: du longkolaj vulturoj, kiuj ŝvebis en la aero, ŝajnis esti alpendigitaj por plezurigi la vidon. En angulo de la ĉambro, fonto tiel diafana, kiel diamanto, ŝveliĝis silente en sia kampa kaliko, verŝiĝis super la randoj kaj ruliĝis, kvazaŭ arĝenta bedo, sur la glita deklivo de l' monto. Tiuflanke, la vido etendiĝis senfine ĝis la fruntaĵo de monto Penteliko, la vasta blanka palaco, kiu superas Atenon, la mallumaj olivarbaroj, la polvoza ebenaĵo, la grizatra dorso de monto Himeto, rondigita kiel spino de maljunulo, kaj tiu admirinda Saronika golfo, tiel blua, ke ĝi ŝajnas kvazaŭ disŝiraĵo falinta el la ĉielo.

Certe, la spirito de S-ino Simons ne estis admirema, kaj tamen ŝi konfesis, ke la luprezo de tia vidaĵo estus alta en Londono aŭ Parizo.

La tablo estis aranĝita kun heroa simpleco. Bruna pano, kuirita en kampara forno, fumis sur la herbotapiŝo, kaj impresis la flaron per sia pikanta odoro. Kazeigita lakto tremetis en granda ligna tasego. Dikaj olivoj kaj verdaj pimentoj amasiĝis sur malbone ebenigitaj tabuletoj. Lanuga vinsako rondigis sian larĝan ventron apud naive ĉizita pokalo el ruĝa kupro. Fromaĝo el ŝafina lakto kuŝis sur la tuko, kiu estis preminta ĝin, kaj kies stampon ĝi konservis. Kvin aŭ ses allogaj laktukoj prezentis al ni belan salaton, sed sen ia ajn spico. La Reĝo estis metinta je nia dispono sian militiran manĝilaron, konsistantan el kuleroj skulptitaj per tranĉilo, kaj ni havis, kiel aldonan luksaĵon, la forkon de niaj kvin fingroj. La toleremo de niaj gastigantoj ne iris ĝis prezenti viandon al ni, sed, kompense, la orkolora tabako el Almiros promesis al mi admirindan digestadon.

Reĝa oficiro estis komisiita nin servi kaj aŭskulti. Ĝi estis tiu abomena Korfuano, la viro kun la ora ringo, kiu sciis la Anglan. Li distranĉis la panon per sia ponardo, kaj disdonis al ni ĉiujn nutraĵojn per plenaj manoj, petante, ke ni ŝparu nenion. S-ino Simons, ne interrompante sian manĝadon, faris al li kelkajn arogantajn demandojn. «Sinjoro, diris ŝi, ĉu via estro kredis serioze, ke ni pagos al li cent mil frankojn por reaĉeto?

--Li estas certa pri tio, sinjorino.

--Li ne konas do la Anglan nacion.

--Li konas ĝin bone, sinjorino, kaj mi ankaŭ. En Korfu, mi interrilatis kun kelkaj distingaj Angloj: juĝistoj![5]

--Mi gratulas vin pri tio; sed diru al tiu Stavros, ke li proviziĝu per pacienco, ĉar li atendos longe la cent mil frankojn, kiujn li promesis mem al si.

--Li komisiis min, diri al vi, ke li atendos ilin ĝis la 15a de majo, je tagmezo precize.

--Kaj se ni ne estos pagintaj, la 15an de majo, je tagmezo?

--Li havos la malplezuron senkapigi vin, kaj ankaŭ la fraŭlinon.»

Mary-Ann lasis fali la panon, kiun ŝi estis levanta al sia buŝo. «Donu al mi iom da vino por trinki,» diris ŝi. La rabisto prezentis al ŝi la plenan pokalon; sed ĵus trempinte la lipojn en ĝin, ŝi ellasis krion de naŭzo kaj de timo. La kompatinda knabino imagis, ke la vino estas venena. Mi trankviligis ŝin, malplenigante la pokalon per unu sola engluto. «Timu nenion, diris mi al ŝi: la rezinon vi gustumis.

--Kiun rezinon?

--La vino ne konserviĝus en la felsakoj, se oni ne aldonus al ĝi certan dozon da rezino, kiu malhelpas, ke ĝi difektiĝu. Tiu miksaĵo ne igas ĝin tre agrabla, sed vi vidas, ke ĝi estas sendanĝere trinkebla.»

Malgraŭ mia ekzemplo, Mary-Ann kaj ŝia patrino petis akvon. La rabisto kuris al la fonto kaj revenis per tri paŝoj. «Vi komprenas, sinjorinoj, diris li ridetante, ke la Reĝo ne farus la mallertaĵon, veneni personojn tiel karajn, kiel vi estas.» Li aldonis, turnante sin al mi: «Pri vi, sinjoro doktoro, mi ricevis ordonon sciigi al vi, ke vi havas tridek tagojn por plenumi viajn studojn kaj pagi la monsumon. Mi donos al vi, kaj al la sinjorinoj, kompletan skribilaron.

--Dankon, diris S-ino Simons. Ni pensos pri tio post ok tagoj, se ni ne estos liberigitaj.

--Kiu do vin liberigos, sinjorino?

--Anglujo!

--Ĝi kuŝas malproksime.

--Aŭ la ĝendarmaro.

--Tiun feliĉon mi deziras al vi. Atendante, ĉu vi bezonas ion, kion mi povas doni al vi?

--Mi volas unue dormoĉambron.

--Ni havas, proksime de ĉi tie, grotojn, kiujn oni nomas _la Staloj_. Ili estus malkomfortaj por vi; oni metis ŝafojn en ili dum la vintro, kaj la odoro restis. Mi sendos por du tendoj ĉe la paŝtistoj, kiuj loĝas malsupre, kaj vi kampados ĉi tie... ĝis la alveno de la ĝendarmoj.

--Mi volas ĉambristinon.

--Nenio estas pli facila. Niaj viroj malsupreniros en la ebenaĵon, kaj kaptos la unuan vilaĝaninon, kiu pasos..., se nur la ĝendarmaro permesos.

--Mi bezonas vestojn, tolaĵon, tualet-tukojn, sapon, spegulon, kombilojn, parfumojn, kanvas-stablon, kaj...

--Vi postulas multon, sinjorino, kaj por ĉion havigi al vi, ni devos kapti Atenon. Sed oni faros kiel eble plej bone. Konfidu al mi, kaj ne tro konfidu al la ĝendarmoj.

--Dio kompatu nin!» diris Mary-Ann.

Forta eĥo respondis: _Kirie Eleison!_ Ĝi estis la _bona maljunulo_, kiu venis por viziti nin, kaj kantis marŝante por konservi regulan spiradon. Li salutis nin, demetis vazon plenan de mielo sur la herbon, kaj sidiĝis apud nin. «Prenu kaj manĝu, diris li: miaj abeloj prezentas al vi la deserton.»

Mi premis lian manon; S-ino Simons kaj ŝia filino sin deturnis kun abomeno. Ili persistis konsideri lin kiel kunkulpulon de la rabistoj. La simplanima hometo ne estis tiel malica. Li sciis nur kanti siajn preĝojn, varti siajn bestetojn, vendi sian rikoltaĵon, enkasigi la enspezojn de la monaĥejo kaj vivi en paco kun ĉiuj. Lia inteligento estis malvasta, lia scio nenia, lia konduto senkulpa kiel tiu de bone muntita maŝino. Mi ne kredas, ke li sciis malkonfuzi klare la bonon de la malbono, kaj ke li vidis grandan diferencon inter ŝtelisto kaj honestulo. Lia saĝo konsistis manĝi kvar manĝojn ĉiutage, kaj trinki vinon tiel singardeme, kiel fiŝo trinkas akvon. Li estis, cetere, unu el la plej bonaj monaĥoj el sia kunfrataro.

Mi honoris la donacon alportitan de li. Tiu kvazaŭ sovaĝa mielo similis al tiu, kiun vi manĝas en Francujo, kiel viando de kapreolo similas al tiu de ŝafido. Ŝajnis, kvazaŭ la abeloj estus distilintaj en nevidebla aparato ĉiujn parfumojn de la monto. Mi forgesis, manĝante mian mielpanon, ke mi havas nur unu monaton por trovi dek kvin mil frankojn aŭ morti.

La monaĥo, siavice, petis de ni la permeson, sin refreŝigi iomete, kaj ne atendinte respondon, li prenis la pokalon, kaj ĝin plenigis. Li trinkis intersekve por la sano de ĉiu el ni. Kvin aŭ ses rabistoj, altiritaj de la videmo, enŝoviĝis en la ĉambron. Li alparolis ilin per iliaj nomoj, kaj trinkis por ĉiu el ili, pro justecemo. Mi malbenis baldaŭ lian viziton. Unu horo post lia alveno, duono de la bando sidis laŭronde ĉirkaŭ nia tablo. Pro la foresto de l' Reĝo, kiu ripozis en sia skribejo, la rabistoj venis, unu post alia, konatiĝi pli bone kun ni. Unu proponis al ni siajn servojn, la alia alportis ion al ni, alia eniĝis sen preteksto kaj sen ĝeno, kiel homo, kiu sentas sin dome. La plej senceremoniaj petis min amike, ke mi rakontu al ili nian historion; la plej timemaj staris post siaj kamaradoj kaj puŝis ilin laŭgrade ĝis ni. Kelkaj, satiĝinte de nia aspekto, kuŝiĝis sur la herbon kaj ronkis nekokete apud Mary-Ann. Kaj la puloj grimpis senĉese, kaj la ĉeesto de iliaj antaŭaj mastroj igis ilin tiel maltimemaj, ke mi surprizis du aŭ tri sur la dorso de mia mano. Neeble disputi al ili la paŝtorajton: mi ne estis plu homo, sed komunuma paŝtejo. Tiumomente, mi estus volonte doninta la tri plej belajn vegetaĵojn de mia herbaro kontraŭ horkvarono da soleco. S-ino Simons kaj ŝia filino estis tro diskretaj por sciigi al mi siajn impresojn, sed ili pruvis, per kelkaj nevolaj eksaltoj, ke ni pensas tute idente. Eĉ mi ekvidis inter ili malesperan rigardon, kiu signifas klare: la ĝendarmoj liberigos nin de la rabistoj, sed kiu forprenos de ni la pulojn? Tiu muta plendo vekis kavaliran senton en mia koro. Mi suferis kun submetiĝo, sed vidi la turmenton de Mary-Ann, tio superis miajn fortojn. Mi stariĝis decideme kaj diris al niaj ĝenantoj:

«Foriru vi ĉiuj! La Reĝo loĝigis nin ĉi tien, por ke ni vivu trankvile ĝis la alveno de nia reaĉetpago. La luprezo estas sufiĉe alta, por ke ni rajtu resti solaj. Ĉu vi ne hontas amasiĝi ĉirkaŭ tablo, kiel parazitaj hundoj? Vi havas nenion por fari ĉi tie. Ni ne bezonas vin; ni bezonas, ke vi ne ĉeestu. Ĉu vi kredas, ke ni povas forkuri? Tra kie? Tra la akvofalo? Aŭ tra la skribejo de l' Reĝo? Lasu nin do trankvilaj. Korfuano, forpelu ilin eksteren, kaj mi helpos cin, se ci volos!»

Mi aldonis la agon al la parolo. Mi puŝis la malrapidantojn, mi vekis la dormantojn, mi skuis la monaĥon, mi altrudis al la Korfuano, ke li helpu min, kaj baldaŭ la rabista brutaro, armita per ponardoj kaj pistoloj, cedis al ni la lokon kun ŝafeca obeemo, kvankam baraktante, marŝante per malgrandaj paŝoj, kontraŭstarante per la ŝultroj kaj returnante la kapon, laŭ la maniero de la lernantoj, kiujn oni pelas al la studoĉambro, kiam sonoris la fino de la ludotempo.

Fine ni restis solaj, kun la Korfuano. Mi diris al S-ino Simons: «Sinjorino, nun ni estas dome. Ĉu plaĉas al vi, ke ni dupartigu la loĝejon? Mi bezonas nur anguleton por starigi mian tendon. Malantaŭ tiuj arboj, mi estos ne tro malbone, kaj al vi apartenos la tuta cetero. Vi havos la fonton apud vi, kaj tiu proksimeco ne ĝenos vin, ĉar la akvo defalas ja kaskade sur la deklivon de l' monto».

Mia propono estis akceptata iom malbonvole. La sinjorinoj estus dezirintaj konservi ĉion por si kaj sendi min dormi inter la rabistoj. Vere estas, ke la Brita _cant_ ricevus kontentigon per tiu disiĝo, sed mi estus perdinta la vidon al Mary-Ann. Kaj cetere, mi estis tute decidinta, dormi malproksime de la puloj. La Korfuano apogis mian proponon, kiu faciligis al li la observadon. Li havis ordonon, gardi nin nokte kaj tage. Oni interkonsentis, ke li dormos apud mia tendo. Mi postulis, ke distanco da ses Anglaj futoj nin apartigu.

Post konkludo de l' traktato, mi instalis min en angulo por ekĉasi mian intiman ĉasaĵon. Sed mi estis ĵus blovinta la unuan _halali_, kiam la videmuloj reaperis ĉe la horizonto, sub la preteksto, alporti al ni la tendojn. S-ino Simons aŭdigis laŭtajn kriegojn, vidante, ke ŝia domo konsistas el simpla tendo el maldelikata felta ŝtofo, faldita laŭmeze, fiksita tere ĉe la ekstremaĵoj, kaj malfermita al la vento ambaŭflanke. La Korfuano ĵuris, ke ni estos loĝigitaj kiel princoj, escepte en okazo de pluvo aŭ de forta vento. La tuta trupo komencis planti la palisetojn, starigi niajn litojn kaj alporti la kovrilojn. Ĉiu lito konsistis el tapiŝo, kovrita per dika mantelo el kaprinfelto. Je la sesa, la Reĝo venis kontroli persone, ĉu io mankas al ni. S-ino Simons, pli furioza ol iam, respondis, ke ĉio mankas al ŝi. Mi postulis formale la elpelon de ĉiuj neutilaj vizitantoj. La Reĝo starigis severan regularon, kiun oni obeis neniam. Disciplino estas Franca vorto tre malfacile tradukebla en la Grekan.

La Reĝo kaj liaj regatoj foriris je la sepa, kaj oni alportis al ni vespermanĝon. Kvar torĉoj el rezina ligno lumigis la tablon. Ilia ruĝa kaj fumoza lumo kolorigis strange la iom paliĝintan vizaĝon de F-ino Simons. Ŝiaj okuloj ŝajnis estingiĝi kaj refajriĝi en la fundo de la orbitoj, kiel la eklipsaj lumturoj. Ŝia voĉo, rompita pro laceco, reprenis intermite strangan forton. Dum mi aŭskultis ŝin, mia spirito vagadis en la supernatura mondo, kaj al mi sin prezentis rememoroj, mi ne scias kiaj, de ĥimeraj rakontoj. Najtingalo ekkantis, kaj al mi ŝajnis, kvazaŭ ĝia arĝentsona kanto flirtadas ĉe la lipoj de Mary-Ann. Sed la tago estis rompinta niajn fortojn, kaj mi mem, kiu donis al vi brilajn pruvojn pri mia apetito, ekkonis baldaŭ, ke mi malsatas nur pri dormo. Mi deziris bonvesperon al la sinjorinoj, kaj foriĝis sub mian tendon. Tie, mi forgesis tuj najtingalon, danĝeron, reaĉeton, pikvundojn; mi fermis la okulojn por duobla ŝloso, kaj ekdormis.

Terura pafado vekis min subite. Mi leviĝis tiel rapide, ke mia kapo ektuŝegis unu el la palisoj de mia tendo. En la sama momento, mi aŭdis du virinajn voĉojn, kiuj krias: «Ni estas savitaj! La ĝendarmoj!» Mi vidis du aŭ tri fantomojn, kiuj kuris konfuze tra la nokto. Pro ĝojo, pro emocio, mi kisis la unuan ombron, kiu pasis apud mi: ĝi estis la Korfuano.

«Haltu! kriis li; kien vi kuras, volu diri?

--Hundo ŝtelisto, respondis mi viŝante mian buŝon, mi iras por vidi, ĉu la ĝendarmoj estos baldaŭ pafmortigintaj la lastan el ciaj kamaradoj».

S-ino Simons kaj ŝia filino, gvidite de mia voĉo, alvenis apud nin. La Korfuano diris:

«La ĝendarmoj ne vojaĝas hodiaŭ. Estas la Ĉieliro kaj la 1a de majo: duobla festo. La bruo, kiun vi aŭdis, estas la signalo por la ĝojadoj. Estas pli ol noktomezo; ĝis morgaŭ je la sama horo, niaj kunuloj trinkos vinon, manĝos viandon, dancos la _romaikon_ kaj bruligos pulvon. Se vi volus rigardi tiun belan spektaklon, vi farus plezuron al mi. Mi gardus vin pli agrable apud la rostaĵo, ol ĉe la fonto.

--Vi mensogas! diris S-ino Simons. Ĝi estas la ĝendarmoj!

--Ni iru por vidi», aldonis Mary-Ann.

Mi sekvis ilin. La bruego estis tia, ke ĉiu provo por dormi estus perdita peno. Nia gvidanto kondukis nin tra la skribejo de l' Reĝo, kaj ni vidis la tendaron de la ŝtelistoj, lumigitan kvazaŭ pro dombrulo. Tutaj pinoj flamis, de loko al loko. Kvin aŭ ses grupoj, sidantaj ĉirkaŭ la fajro, rostis ŝafidojn trapikitajn de bastonoj. Meze de l' amaso, vico de dancantoj serpentiris malrapide kun akompano de terura muziko. Pafoj estis delasataj al ĉiuj direktoj. Unu venis al ni, kaj mi aŭdis kuglon siblantan je kelkaj coloj de mia orelo. Mi petis la sinjorinojn, ke ili rapidu, esperante, ke apud la Reĝo ni estos pli malproksime de la danĝero. La Reĝo, sidante sur sia eterna tapiŝo, prezidis solene la amuziĝon de sia popolo. Ĉirkaŭ li, la vinsakoj malpleniĝis kiel simplaj boteloj; la ŝafidojn oni distranĉis kiel perdrikojn; ĉiu kunmanĝanto prenis femuron aŭ ŝultron, kaj forportis ĝin per plena mano. La orkestro konsistis el surda tambureto kaj kriema _flaĝoleto_: la tambureto estis surdiĝinta pro ofta aŭdado al la flaĝoleto. La dancantoj estis formetintaj siajn ŝuojn por esti pli facilmovaj. Ili agitiĝis surloke kaj krakigis siajn ostojn laŭtakte, aŭ proksimume. De tempo al tempo, unu forlasis la balon, englutis pokalon da vino, demordis ion el peco da viando, ellasis pafon, kaj reiris al la danco. Ĉiuj, escepte la Reĝo, trinkis, manĝis, kriegis, saltis: mi ne vidis eĉ unu ridanta.

Haĝi-Stavros pardonpetis ĝentile, ke oni vekis nin.

«Ne mi estas kulpa, diris li, sed la kutimo. Se la 1a de majo pasus sen pafoj, tiuj bonuloj ne kredus, ke la printempo revenis. Mi havas ĉi tie nur simplanimajn homojn, edukitajn en la kamparo kaj kore ligitaj al la malnovaj moroj de la lando. Mi edukas ilin, kiel eble plej bone mi povas, sed mi mortos antaŭ ol esti civilizinta ilin. La homojn oni ne povas refandi en unu tago, kiel manĝilojn el arĝento. Mi mem, tia, kian vi min vidas, mi trovis iam plezuron en tiuj maldelikataj amuzoj; mi trinkis kaj dancis tutsame, kiel iu alia. Mi ne konis la Eŭropan civilizecon: kial do mi tiel malfrue komencis vojaĝi? Mi donus multon por esti juna kaj havi nur kvindek jarojn. Mi havas reformemajn ideojn, kiuj estos neniam plenumataj, ĉar kiel Aleksandro, mi vidas min sen heredonto inda je

