# La Reĝo de la Montoj

## mi. Mi estas maljuna brutulo, monta lupo, Palikaro! Mi estas edukita

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-rego-de-la-montoj-65835/index.md

al krueleco, jam de mia dudeka jaro. Sed vi vidas, ke mia koro estas bona, ĉar mi bedaŭras ja, kion mi faris. Mi estas pli malfeliĉa ol vi, ĉar vi havas sekajn okulojn, dum mi ploras. Mi tuj liberigos vin, ne perdante unu minuton; sed, ne, vi ne povas foriri en tia stato. Mi volas antaŭe resanigi vin. La balzamo estas efikega, mi flegos vin kvazaŭ filon, la saneco revenos baldaŭ. Necese estas, ke vi estu kapabla marŝi morgaŭ. Ŝi ne povas resti unu tagon plie en la manoj de via amiko.

«Je la nomo de l' ĉielo, rakontu al neniu nian hodiaŭan disputon! vi scias, ke mi ne malamis vin; mi diris ĝin ofte al vi; mi havis simpation al vi, mi konfidis al vi. Mi diris al vi miajn plej intimajn sekretojn. Memoru, ke ni estis du amikoj ĝis la morto de Vasili. Unu momento da kolero ne devas forgesigi al vi dek du tagojn da bonaj agoj. Vi ne volas, ke mia patra koro estu ŝirita. Vi estas bona junulo; via amiko devas esti tiel bona, kiel vi.

--Sed kiu do? ekkriis mi.

--Kiu? Tiu malbenata Harris! tiu infera Amerikano! tiu malaminda kaperisto! tiu rabisto de infanoj! tiu mortiganto de junulinoj! tiu malnoblulo, kiun mi volus teni kune kun ci por premegi vin en miaj manoj, frapi vin unu kontraŭ alian, kaj ĵeti vin, pulvorigitajn, al la vento de miaj montoj! Vi estas ĉiuj samaj, Eŭropanoj, raso de perfiduloj, kiuj ne kuraĝas ataki la virojn, kaj havas kuraĝon nur kontraŭ la infanoj. Ci legu, kion li ĵus skribis al mi, kaj respondu, ĉu ekzistas turmentoj sufiĉe kruelaj por puni krimon similan al la lia!»

Li ĵetis brutece al mi ĉifitan leteron. Mi rekonis la skribon unuavide, kaj mi legis:

«Dimanĉon, la 11an de majo, sur la ŝipo _Fancy_, en la rodo apud Salamino.

«Haĝi-Stavros, Fotini estas sur mia ŝipo, gardate de kvar Usonaj kanonoj. Mi konservos ŝin kiel garantiulinon tiel longe, kiel Hermann Schultz estos mallibera. Kiel ci agos kontraŭ mia amiko, same mi agos kontraŭ cia filino. Ŝi pagos haron pro haro, denton pro dento, kapon pro kapo. Respondu al mi senprokraste, se ne, mi vizitos cin.

«John Harris»

Legante tion, mi tute ne povis haltigi mian ĝojon. «Tiu bona Harris! ekkriis mi laŭte. Kaj mi akuzis lin! Sed klarigu do al mi, Dimitri, kial li ne helpis min pli frue.

--Li forestis, sinjoro Hermann; li persekutis la kaperistojn. Li revenis hieraŭ matene, tre malfeliĉe por ni. Kial do li ne restis surmare!

--Bonega Harris! li ne perdis unu solan tagon! Sed kie do li eltrovis la filinon de tiu maljuna kanajlo?

--En nia domo, sinjoro Hermann. Vi konas ŝin ja, Fotini. Vi vespermanĝis pli ol unufoje kun ŝi.

--La filino de la Reĝo de l' montoj estis do tiu edukatino kun plata nazo, kiu sopiris por John Harris!»

El tio mi konkludis silente, ke la forlogo okazis sen uzo de forto.

La _ĉibuĝi_ revenis kun paketo da tolo kaj boteleto plena de flavatra ŝmiraĵo. La Reĝo bandaĝis miajn du piedojn kiel sperta ĥirurgiisto, kaj mi sentis tuj ian kvietiĝon. Haĝi-Stavros estis tiumomente bela objekto por psikologia studo. En liaj okuloj estis tiom da bruteco, kiom da delikateco en liaj manoj. Li volvis tiel dolĉe la bandaĝojn ĉirkaŭ mia piedartiko, ke mi sentis apenaŭ ion; sed lia rigardo diris laŭte: «Kiel volonte mi premus cian kolon per ŝnuro!» Li enigis la pinglojn kun virina lerteco; sed kun kioma plezuro li plantus sian _kanĝiaron_ mezen de mia korpo!

Kiam la aparato estis metita, li etendis la pugnon al la maro, kaj diris kun kolera kriego:

«Mi ne estas do plu la Reĝo, ke estas malpermesite al mi, satigi mian koleron! Mi, kiu ĉiam ordonis, obeas al minaco. Tiu, kiu tremigis milionon da homoj, hodiaŭ timas! Ili fanfaronos sendube; ili diros ĝin al ĉiuj. Neeble estas, silentigi tiujn babilemajn Eŭropanojn! Oni metos tion en ĉiujn ĵurnalojn, eble eĉ en la librojn. Mi meritis tion! Kial mi edziĝis? Ĉu tia homo, kia mi estas, devas havi idaron? Mi estas kreita por distranĉi soldatojn, ne por luli knabinojn. La tondro ne havas idaron; kanono ne havas idaron. Se ili havus, oni ne timus plu la fulmon, kaj la kuglegoj ekhaltus survoje. Tiu John Harris, certe, ridegas pri mi! Se mi proklamus al li militon! Se mi suratakus lian ŝipon! Mi kaptis ja pli ol unu alian, kiam mi estis kaperisto, kaj mi atentis pri dudek kanonoj kiel pri nenio! Sed mia filino ne estis sur tiuj ŝipoj. Karulineto! Vi konis ŝin do, sinjoro Hermann! Kial vi ne diris al mi, ke vi loĝas ĉe Kristodulo? Mi estus postulinta nenion de vi; mi estus forlasinta vin tuj, pro amo al Fotini. Ĝuste, mi volas, ke ŝi ellernu vian lingvon. Ŝi estos princino en Germanujo, iam aŭ tiam. Ĉu ne vere, ŝi estos beleta princino? Sed mi pensas! Ĉar vi konas ŝin, vi malpermesos, ke via amiko ŝin suferigu. Ĉu vi tolerus vidi larmon falantan el ŝiaj karaj okuloj? Ŝi faris nenion al vi, la malfeliĉa senkulpulino. Se iu devas punpagi viajn suferojn, ĝi estas mi. Diru al S-ro John Harris, ke vi senhaŭtigis viajn piedojn sur la vojoj; poste, vi tiom suferigos min, kiom plaĉos al vi!»

Dimitri haltigis tiun parolfluon. «Estas tre bedaŭrinde, diris li, ke S-ro Hermann estas vundita. Fotini ne estas sendanĝera meze de tiuj herezuloj, kaj mi konas S-ron Harris: li estas kapabla je ĉio!»

La Reĝo sulkigis la brovojn. La suspektemo de amanto eniĝis rekte en sian patran koron. «Foriru, diris li al mi; se necese, mi portos vin ĝis la piedo de l' monto; vi atendos en iu vilaĝo ĉevalon, veturilon, portilon; mi provizos, kion vi bezonos. Sed sciigu al li jam hodiaŭ, ke vi estas libera, kaj ĵuru al mi, per la kapo de via patrino, ke vi parolos al neniu pri la doloroj truditaj al vi!»

Mi ne tre sciis, kiel mi elportos la laciĝojn de l' transporto; sed ĉio ŝajnis al mi preferinda, ol la kompanio de miaj turmentintoj. Mi timis, ke nova barilo ekstariĝos inter mi kaj la libereco. Mi diris al la Reĝo: «Ni foriru. Mi ĵuras al ci, per ĉio plej sankta, ke oni ne tuŝos unu haron de cia filino.»

Li levis min en siaj brakoj, ĵetis min sur sian ŝultron, kaj supreniris la ŝtuparon al sia skribejo. La tuta bando alkuris renkonten, kaj baris al ni la vojon. Mustafa, plumbeviola kiel ĥolerulo, diris al li: «Kien ci iras? La Germano ensorĉis la fritaĵon. Ni suferas ĉiuj kiel inferuloj. Ni tuj krevos pro lia kulpo, kaj ni volas, ke li mortu, antaŭ ol ni mortos.»

Mi falis tute laŭlonge el la supro de miaj esperoj. La alveno de Dimitri, la providenca intermeto de John Harris, la ŝanĝiĝo de Haĝi-Stavros, la humiliĝo de tiu fierega kapo antaŭ la piedoj de lia kaptito, tiom da fariĝoj amasiĝintaj dum kvarono da horo, estis konfuzigintaj mian cerbon: mi forgesis jam la estintecon, kaj ĵetis min senpripense en la estontecon.

La vido de Mustakas rememorigis al mi la venenon. Mi sentis, ke ĉiu minuto rapidigos teruran okazaĵon. Mi ligis min al la Reĝo de l' montoj, mi ĵetis miajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon, mi petegis, ke li forportu min senprokraste. «La demando, diris mi al li, estas pri cia gloro. Pruvu al tiuj rabiuloj, ke ci estas la Reĝo! Ne respondu: la paroloj estas neutilaj. Ni surmarŝu ilin. Ci mem ne scias, kiom ci bezonas savi min. Cia filino amas John Harris; mi estas certa pri tio, ŝi konfesis ĝin al mi!

--Atendu, respondis li. Ni pasos unue; ni parolos poste.»

Li demetis min zorge teren kaj kuris, kun fermitaj pugnoj, mezen de la bandanoj. «Vi estas frenezaj! kriis li. La unua, kiu tuŝos la _milordon_, devos paroli kun mi. Kiun sorĉaĵon vi imagas, faritan de li? mi manĝis kun vi; ĉu mi estas malsana? Lasu lin foriri; li estas honestulo; li estas mia amiko!»

Subite lia vizaĝo ŝanĝiĝis; liaj kruroj fleksiĝis sub la pezo de lia korpo. Li sidiĝis apud mi, kliniĝis al mia orelo, kaj diris al mi kun pli da doloro ol da kolero:

«Nesingardulo! Kial vi ne informis min, ke vi nin venenis?»

Mi kaptis la manon de l' Reĝo: ĝi estis malvarma. Liaj trajtoj estis dismetitaj; lia marmora vizaĝo estis terkolore pala. Ĉe tiu vido, la forto forlasis min tute, kaj mi sentis min mortanta. Mi havis plu nenion por esperi en la mondo: ĉu mi ne kondamnis min mem, mortigante la solan homon, kies utilo estas, min savi? Mi lasis la kapon fali sur mian bruston, kaj mi restis senmova apud la palega kaj glaciigita maljunulo.

Jam Mustakas kaj kelkaj aliaj etendis la manojn por min preni kaj igi min partopreni en la doloroj de ilia agonio. Haĝi-Stavros ne havis plu forton por min defendi. De tempo al tempo, terura singulto skuis tiun grandan korpon, kiel la hakilo de arbaristo ŝancelas centjaran kverkon. La rabistoj estis konvinkitaj, ke li estas pereanta, kaj ke la maljuna nevenkeblulo fine falos tuj, venkite de la morto. Ĉiuj ligiloj, kiuj ligis ilin al ilia estro, ligiloj de utilo, de timo, de espero kaj de dankemo, rompiĝis kiel araneofadenoj. La Grekoj estas la plej malobeema nacio en la mondo. Ilia moviĝema kaj malmoderema vanteco fleksiĝis kelkafoje, sed kiel risorto preta por resalti. Ili scias, se necese, sin apogi sur iu pli forta, aŭ sin ŝovi modeste post iu pli lerta, sed neniam ili pardonas al la estro, kiu ilin protektas aŭ riĉigas. Depost tridek jarcentoj kaj plie, tiu popolo konsistas el egoistaj kaj enviemaj unuoj, kiujn la neceseco kunigas, dum la inklino ilin disigas, kaj neniu homa forto estas kapabla ilin fandi en tutaĵon.

Haĝi-Stavros eksciis per propra sperto, ke oni ne estras senpune sesdek Grekojn. Lia aŭtoritateco ne postvivis dum unu minuto lian moralan viglecon kaj lian korpan forton. Dum la malsaniĝintoj montris al ni la pugnon, riproĉante nin pri siaj suferoj, la sanuloj grupiĝis antaŭ sia rajta Reĝo, ĉirkaŭ dika bruta kamparano, nomata Koltzida. Li estis la plej babilema kaj senhonta el la bando, senskrupula mallertulo sen talento nek kuraĝo, el tiuj, kiuj sin kaŝas dum la batalo kaj portas la standardon post la venko; sed, en tiaj okazoj, la sukceso estas por la senhontuloj kaj babilemuloj. Koltzida, fiera pri siaj pulmoj, ĵetis plenŝovelilojn da insultoj sur la korpon de Haĝi-Stavros, kiel fosisto ĵetas teron sur la ĉerkon de mortinto: «Jen do ci estas, lerta homo, nevenkebla generalo, ĉionpova reĝo, nevundebla mortulo! Ci vere meritis cian gloron, kaj ni estis bone inspiritaj, kiam ni konfidis al ci! Kion ni gajnis kun ci? Por kio ci utilis al ni? Ci donis al ni salajraĉon po kvindek kvar frankoj ĉiumonate, taglaboristan pagon! Ci nutris nin per bruna pano kaj ŝimita fromaĝo, kiun la hundoj malakceptus, dum ci riĉiĝis kaj sendis al ĉiuj fremdaj bankieroj ŝipojn ŝarĝitajn per oro. Kion ni ricevis el niaj venkoj kaj el tiu brava sango, kiun ni verŝis sur la montaro? Nenion. Ci gardis ĉion por ci, rabaĵon, akiraĵojn, kaj reaĉeton de la kaptitoj! Vere estas, ke ci lasis al ni la bajonetvundojn: ili estas la sola profito, en kiu ci neniam partoprenis. De du jaroj, kiujn mi pasigis kun ci, mi ricevis ĉe la dorso dek kvar vundojn, kaj ci ne havas eĉ unu cikatron por montri! Se almenaŭ ci scius nin konduki! Se ci estus elektinta la bonajn okazojn, kiuj prezentas malmulte da risko kaj multe da profito! Sed ci igis nin draŝataj de la trupo de linio; ci fariĝis la ekzekutisto de niaj kamaradoj; ci kondukis nin en la buŝon de la lupo! Ci atendas do tiel senpacience eksiĝon kaj pension! Al ci urĝas do tre, ke ni estu ĉiuj enterigitaj apud Vasili, ĉar ci liveras nin al tiu malbenata _milordo_, kiu ĵetis sorĉaĵon al niaj plej bravaj soldatoj! Sed ne esperu eviti nian venĝon. Mi scias, pro kio ci volas, ke li foriru: li pagis sian reaĉeton. Sed por kio utilos al ci tiu mono? Ĉu ci kunportos ĝin en la alian mondon? Ci estas vere malsana, mia malfeliĉa Haĝi-Stavros. La _milordo_ ne indulgis al ci: tuj ci mortos ankaŭ, kaj estas juste! Miaj amikoj, ni estas niaj estroj. Ni obeos plu neniun, ni agos laŭ nia bontrovo, ni manĝos la plej bonajn pecojn, ni eltrinkos la Eginan vinon, ni bruligos tutajn arbarojn por kuiri tutajn brutarojn, ni rabados la reĝolandon! ni prenos Atenon, kaj ni kampados en la ĝardenoj de l' Palaco! Vi bezonos nur lasi konduki vin; mi konas la bonajn lokojn. Por komenci, ni ĵetu la maljunulon en la valon kun lia amegata _milordo_; poste, mi diros al vi, kion ni havas por fari!»

La elokventeco de Koltzida ja preskaŭ kostis al ni la vivon, ĉar ĉiuj aplaŭdis. La malnovaj kunbatalintoj de Haĝi-Stavros, dek aŭ dek du sindonaj Palikaroj, kiuj povus helpi lin, estis manĝintaj la restaĵojn el lia tablo: ili tordiĝis pro koliko. Sed popola oratoro ne povas altiĝi al la potenco, ne naskante envion. Kiam ŝajnis videble, ke Koltzida fariĝos estro de la bando, Tamburis kaj kelkaj aliaj ambiciuloj returniĝis kaj stariĝis por ni. Kiel kapitanon, ili preferis tiun, kiu scias ilin konduki, ol la tromemfidan babilemulon, kies senvaloreco malplaĉis al ili. Cetere, ili antaŭsentis, ke la Reĝo ne vivos plu longe, kaj ke li elektos sian posteulon inter la fideluloj, kiuj restos ĉirkaŭ li. Tio ne estis negrava. Estis tre versimile, ke la akciuloj akceptos plivole la elekton faritan de Haĝi-Stavros, ol revolucian baloton. Ok aŭ dek voĉoj aŭdiĝis por ni. Mi diras «ni», ĉar ni estis, de nun, nedisigeblaj. Mi alkroĉiĝis al la Reĝo de la montoj, kaj li mem ĉirkaŭigis mian kolon per unu brako. Tamburis kaj liaj amikoj konsiliĝis per kvar vortoj; ili improvizis planon de defendo; tri viroj profitis la bruon por kuri kun Dimitri al la batalilejo de la bando, por kolekti batalilojn kaj municiojn, kaj ŝuti, tra la vojon, longan linion de pulvo. Ili revenis miksante sin diskrete en la amason. Ambaŭ partioj malkonfuziĝis de minuto al minuto; la insultoj flugis de unu grupo al la alia. Niaj probatalantoj, apogante sin dorse kontraŭ la ĉambro de Mary-Ann, gardis la ŝtuparon, kovris nin per sia korpo, kaj forpuŝis la malamikojn al la skribejo de l' Reĝo. Dum la puŝado, pistolpafo aŭdiĝis. Fajra rubando kuris tra la polvo, kaj la ŝtonegoj dissaltis kun terura bruego.

Koltzida kaj liaj partianoj, surprizite de la eksplodbruo, kuris ĉiuj al la batalilejo. Tamburis ne perdas unu minuton; li forprenas Haĝi-Stavros, malsupreniras la ŝtuparon per du paŝoj, demetas lin en sendanĝeran lokon, revenas al mi, forportas min, kaj min ĵetas ĉe la piedojn de l' Reĝo. Niaj amikoj sin ŝirmas en la ĉambro, faligas arbojn, baras la ŝtuparon, kaj organizas la defendon, antaŭ ol Koltzida revenis de sia promenado kaj de sia surprizo.

Tiam, ni komputas nin. Nia armeo konsistis el la Reĝo, liaj du servistoj, Tamburis kun ok rabistoj, Dimitri kaj mi: sume, dek kvar viroj, el kiuj tri ne batalkapablaj. La _kafeĝi_ estis venenita kune kun sia estro, kaj eksentis jam la unuajn atakojn de l' malsano. Sed ni havis po du pafiloj por ĉiu viro, kaj kartoĉojn laŭvole, dum niaj malamikoj posedis nur la batalilojn kaj municiojn, kiujn ili surhavis. Ili estis superaj rilate al nombro kaj loko. Ni ne sciis ĝuste, kiom da bonfartaj viroj ili havas, sed ni devas atendi dudek kvin aŭ tridek atakantojn. Mi ne bezonas priskribi al vi la sieĝatan fortikaĵon: vi konas ĝin de longe. Kredu tamen, ke la aspekto de la lokoj estis tre ŝanĝita, depost la tago, kiam mi matenmanĝis tie por la unua fojo inter S-ino Simons kaj Mary-Ann, sub la rigardo de la Korfuano. Niaj belaj arboj havis siajn radikojn en la aero, kaj la najtingalo estis malproksime. Kion vi bezonas scii, estas ke, dekstre kaj maldekstre, ni estis defendataj de ŝtonegoj nealireblaj, eĉ por nia malamiko. Li atakis nin el supre, el la skribejo de l' Reĝo, kaj observis nin el la fundo de la valo. Ĉe unu flanko, lia pafado malsuprenvenis al ni; ĉe la alia, ni povis malsuprenpafi al liaj gardostarantoj, sed tiel malproksimen, ke tia pafado estus perdo de pulvo.

Se Koltzida kaj liaj kunuloj estus havintaj ian ajn sperton pri milito, estus finite pri ni. Ili devis ataki la barikadon, eniri perforte, puŝi nin kontraŭ muron, aŭ nin faligi en la valon. Sed la malspritulo, kiu havis pli ol du virojn kontraŭ unu, volis ŝpari siajn municiojn, kaj dislokis kiel svarmistojn dudek mallertulojn, kiuj ne sciis pafi. La niaj ne estis multe pli lertaj. Tamen, pli bone komandataj kaj pli prudentaj, ili konvene rompis kvin kapojn antaŭ la komenco de la nokto. Ĉiu batalanto konis la nomojn de l' aliaj. Ili sin alparolis el malproksime, laŭ la maniero de la Homeraj herooj. Unu provis konverti la alian alcelante lin, la alia respondis per kuglo kaj per rezono. La batalo estis nur diskuto de armitoj, en kiu de tempo al tempo la pulvo diris sian vorton.

Miaflanke, kuŝante en angulo ŝirmata kontraŭ la kugloj, mi provis malfari mian fatalan faraĵon kaj revivigi la malfeliĉan Reĝon de la montoj. Li suferis kruele; li plendis pri arda soifo kaj forta doloro ĉe la epigastro. Liaj malvarmegaj manoj kaj piedoj kuntiriĝis fortege. La pulso estis malofta, la spirado neregula. Lia stomako ŝajnis batali kontraŭ interna malamiko, ne sukcesante lin elpeli. Tamen al lia spirito mankis nenio el ĝia viveco kaj sagaceco; lia vigla kaj penetra rigardo serĉis ĉe la horizonto la Salaminan rodon kaj la flotantan karceron de Fotini.

Li diris al mi, kuntiriĝe premante mian manon per la sia: «Resanigu min, mia kara infano! Vi estas doktoro, vi devas min resanigi. Mi ne riproĉas vin pri tio, kion vi faris al mi; vi havis plenan rajton; vi estis prava mortigante min, ĉar mi ĵuras, ke, sen via amiko Harris, mi ne estus maltrafinta vin! Ĉu ekzistas nenio por estingi la fajron, kiu min konsumas? Mi ne ŝategas la vivon, kredu min; mi vivis ja sufiĉe; sed, se mi mortos, ili mortigos vin, kaj mia malfeliĉa Fotini estos buĉata. Mi suferas. Palpu miajn manojn; al mi ŝajnas, ke jam ili ne estas plu miaj. Sed ĉu vi kredas, ke tiu Amerikano kuraĝos efektivigi siajn minacojn? Kion vi diris tuj al mi? Fotini lin amas? La plendindulino! Mi estis edukinta ŝin, por ke ŝi fariĝu reĝedzino. Mi preferus vidi ŝin mortinta ol.... Ne, mi ĝojas, entute, ke ŝi havas amon al tiu junulo; eble li kompatos al ŝi. Kio vi estas al li? amiko, nenio plie: vi eĉ ne estas lia samlandano. Oni havas tiom da amikoj, kiom oni volas; oni ne povas trovi du tiajn virinojn, kia estas Fotini. Certe, mi sufokus ĉiujn miajn amikojn, se mi trovus per tio profiton; sed neniam mi mortigus virinon, kiu havus amon al mi. Se almenaŭ li scius, kiel riĉa ŝi estas! La Usonanoj estas pozitivemaj homoj, almenaŭ oni diras tiel. Sed la malfeliĉa naivulino ne konas sian riĉecon. Mi estus devinta informi ŝin. Nuntempe, kiel mi povus sciigi al ŝi, ke ŝi havos kvar milionojn da doto? Ni estas la kaptitoj de iu sinjoro Koltzida! Resanigu min do, per ĉiuj sanktuloj de l' paradizo, por ke mi premegu tiun bestaĉon.»

Mi ne estas kuracisto, kaj mi scias nur la malmulton da toksikologio, kiu estas lernebla en la elementaj gvidlibroj; tamen mi memoris, ke la veneniteco per arseniko estas kuracebla per metodo, kiu similas iom al tiu de doktoro Sangrado[9]. Mi tiklis la ezofagon de la malsanulo por liberigi lian stomakon de la pezo, kiu lin turmentas. Miaj fingroj anstataŭis por li emetikon, kaj baldaŭ mi povis esperi, ke la veneno estas grandaparte elpelita. La reagaj fenomenoj okazis poste; la haŭto fariĝis varmega, la pulso akcelis sian iradon, la vizaĝo koloriĝis, en la okuloj aperis ruĝaj linietoj. Mi demandis lin, ĉu unu el liaj viroj estas sufiĉe lerta por sangeltiri al li. Li bandaĝis mem sian brakon, kaj kviete malfermis al si vejnon, sub la bruo de la pafado kaj meze de la perditaj kugloj, kiuj resaltis ĝis li. Li ĵetis teren tutan funton da sango kaj demandis min per dolĉa kaj kvieta voĉo, kion plie li devas fari. Mi ordonis, ke li trinku, kaj trinku ankoraŭ, kaj ĉiam trinku, ĝis kiam la lastaj eroj de l' arseniko estos forportitaj de la torento de l' trinkaĵo. Precize, la felsako da blanka vino, kiu kaŭzis la morton de Vasili, estis ankoraŭ en la ĉambro. Tiu vino, en kiun ni miksis akvon, utilis por revivigi la reĝon. Li obeis al mi kiel infano. Eĉ mi kredas, ke, kiam por la unua fojo mi prezentis al li la pokalon, lia malfeliĉa maljuna malsana Reĝa Moŝto prenis mian manon por ĝin kisi.

Ĉirkaŭ la deka vespere, li fartis pli bone, sed lia _kafeĝi_ estis mortinta. La plendindulo povis nek liberiĝi de la veneno nek revarmiĝi. Oni ĵetis lin en la valon, de la supro de la kaskado. Ĉiuj niaj defendantoj ŝajnis en bona stato, sen unu vundo, sed malsataj kiel lupoj en decembro. Miaflanke, mi fastis depost dudek kvar horoj, kaj mia stomako plendegis. La malamikoj, por nin moki, pasigis la nokton trinkante kaj manĝante super niaj kapoj. Ili ĵetis al ni ŝafostojn kaj malplenajn vinsakojn. La niaj respondis per kelkaj pafoj, laŭhazarde. Ni aŭdis klare la kriojn pro ĝojo kaj la mortminacajn kriojn. Koltzida estis ebria; la vunditoj kaj la malsanuloj kriegis kune; Mustakas ne kriis longe. La tumulto igis min maldormi la tutan nokton apud la maljuna Reĝo. Ha! sinjoro, kiel longaj ŝajnas la noktoj al tiu, kiu timas, ke li mortos morgaŭ!

La mateno de mardo estis malluma kaj pluva. La ĉielo kovriĝis je la sunleviĝo, kaj griza pluvo falis senpartie sur niajn amikojn kaj malamikojn. Sed, dum ni estis sufiĉe viglaj por ŝirmi niajn batalilojn kaj municiojn, la armeo de generalo Koltzida ne estis zorginta same. La unua ekbatalo estis tute favora al ni. La malamiko sin kaŝis malbone, kaj pafis per ebria mano. La ludo ŝajnis al mi tiel facila, ke mi prenis pafilon, same kiel la ceteraj. Kio okazis, tion mi skribos al vi post kelkaj jaroj, se mi estos akceptita kiel kuracisto. Mi jam konfesis al vi sufiĉe da mortigoj, ĉar ĝi ne estas ja ankoraŭ mia metio. Haĝi-Stavros volis sekvi mian ekzemplon; sed liaj manoj rifuzis la servon; liaj ekstremaĵoj estis ŝvelintaj kaj doloraj, kaj mi informis lin kun mia kutima sincereco, ke tiu labornekapableco daŭros eble tiel longe, kiel li.

Ĉirkaŭ la naŭa, la malamiko, kiu ŝajnis tre diligenta por respondi al ni, turnis subite la dorson. Mi aŭdis senhaltan pafadon ne direktatan al ni, kaj mi konkludis, ke magistro Koltzida lasis surprizi sin el malantaŭe. Kiu estas la nekonata amiko, kiu utilas al ni tiel bone? Ĉu estas konsilinde kuniĝi kun li, disĵetante niajn barikadojn? Mi deziris nenion alian, sed la Reĝo pensis pri la trupo de linio, kaj Tamburis mordis sian lipbarbon. Niaj duboj malaperis baldaŭ. Voĉo, bone konata de mi, kriis: _All right!_ Tri junuloj, armitaj de piedoj ĝis kapo, sin ĵetis antaŭen kiel tigroj, supersaltis la barikadon, kaj falis mezen de ni. Harris kaj Lobster tenis en ĉiu mano sesŝargan revolveron. Giacomo svingis militregulan pafilon kun suprenlevita ŝtipo, kiel bastonegon: nur tiamaniere li komprenas la uzadon de fajrobataliloj.

La tondro, tombante en la ĉambron, estus produktinta malpli magian efekton, ol la eniro de tiuj viroj, kiuj disdonis kuglojn tiel riĉege, kaj ŝajnis havi plenmanojn da morto. Miaj tri kungastoj, ebriaj pro bruo, movo kaj venko, ekvidis nek Haĝi-Stavros, nek min; ili vidis nur homojn mortigotajn, kaj Dio scias, ĉu ili rapidis sian laboron. Niaj malfeliĉaj defendintoj, surprizitaj, malkvietegaj, falis ne havinte tempon por sin defendi aŭ reprudentiĝi. Mi mem, kiu volus savi ilian vivon, vane kriis el mia angulo; mia voĉo estis kovrata de la bruo de l' polvo kaj de la ekkrioj de la venkantoj. Dimitri, ŝovkaŝate inter Haĝi-Stavros kaj mi, kunigis vane sian voĉon al la mia. Harris, Lobster kaj Giacomo pafis, kuris, frapis, komputante la batojn, ĉiu en sia lingvo.

_One!_ diris Lobster.

_Two!_ respondis Harris.

_Tre! quatro! cinque!_ kriegis Giacomo. La kvina estis Tamburis. Lia kapo diskrevis sub la pafilo kiel freŝa nukso sub ŝtono. La cerbo elspruĉis ĉirkaŭen, kaj la korpo malleviĝis en la fonton, kiel paketo de ĉifonaĵoj, kiun lavistino ĵetas apud la rivero. Miaj amikoj estis belaj por vidi, en ilia terura laboro. Ili mortigis ebriece, ili plezuriĝis en sia venĝo. Ili estis senĉapeligitaj pro vento kaj kurado; iliaj haroj ondiĝis malantaŭe; iliaj rigardoj radiis per tiel mortiga brilo, ke oni ekkonis malfacile, ĉu la morto eliras el iliaj okuloj aŭ manoj. Ŝajnis, kvazaŭ la Detruo sin enkorpigis en tiun spiregantan triunuon. Kiam ĉio estis ebenigita ĉirkaŭ ili, kaj ili ne vidis plu aliajn malamikojn, ol tri aŭ kvar tere rampantajn vunditojn, ili spiris. Harris, unua, memoris min. Giacomo havis nur unu zorgon: li ne sciis, ĉu, inter aliaj, li rompis la kapon de Haĝi-Stavros. Harris kriis per ĉiuj siaj fortoj: «Hermann, kie vi estas?»

--Ĉi tie!» respondis mi; kaj la tri detruistoj alkuris al mia voĉo.

La Reĝo de la montoj, kiel ajn malforta li estis, apogis manon sur mian ŝultron kaj la dorson ĉe la ŝtonegon, rigardis fikse tiujn virojn, kiuj mortigis tiom da homoj nur por alveni ĝis li, kaj diris al ili per firma voĉo: «Mi estas Haĝi-Stavros».

Vi scias, de kiom da tempo miaj amikoj atendis la okazon por puni la maljunan Palikaron. Ili promesis al si lian morton, kiel feston. Ili volis venĝi la knabinojn el Mistra, mil aliajn viktimojn, kaj min, kaj sin mem. Kaj tamen, mi ne bezonis deteni iliajn brakojn. En tiu elfalinta heroo estis tioma resto de grandeco, ke ilia kolero kvietiĝis propramove kaj lasis lokon al la miro. Ili estis ĉiuj junaj, en tiu aĝo, kie oni ne trovas plu siajn batalilojn kontraŭ malarmita malamiko. Mi sciigis al ili per kelkaj vortoj, kiel la Reĝo defendis min kontraŭ sia tuta bando, kvankam li estis mortanta, kaj en la tago mem, kiam mi estis veneninta lin. Mi klarigis al ili la batalon, kiun ili interrompis, la barikadojn, kiujn ili ĵus superpasis, kaj tiun strangan militon, en kiun ili intervenis por mortigi niajn defendantojn.

«Tute egale! diris John Harris. Tutsame kiel la Justeco, ni havis bandaĝon sur la okuloj. Se la sentaŭguloj havis bonan ekmovon antaŭ ol morti, ĝi estos alskribita al ili en la ĉielo; al tio mi ne kontraŭstaras.

--Pri la helpantoj, je kiuj ni senigis vin, diris Lobster, ne zorgu. Kun du revolveroj en la manoj kaj du aliaj enpoŝe, ĉiu el ni valoras dudek kvar homojn. Ni mortigis ĉi tiujn; la ceteraj revenu, se ili volas! Ĉu ne, Giacomo?

--Mi, diris la Maltano, elbatus armeon da bovviroj: mi havas bonan ŝancon! Ĉu ne estas bedaŭrinde, ke, kun du tiaj manoj, mi estas devigita sigeli leteroj!»

Sed la malamiko, rekonsciinte el sia mirego, estis rekomencinta la sieĝon. Tri aŭ kvar rabistoj estis ŝovintaj la nazon super niaj remparoj, kaj vidintaj la buĉadon. Koltzida ne sciis, kion pensi pri tiuj tri skurĝoj, kiujn li estis vidinta frapantajn blinde sur liajn amikojn kaj malamikojn; sed li konjektis, ke la fero aŭ la veneno liberigis lin de la Reĝo de l' montoj. Li ordonis, ke oni disĵetu singarde niajn defendajn konstruaĵojn. Ni estis ekster lia vido, ŝirmite kontraŭ muro, je dek paŝoj de la ŝtuparo. La bruo de la falantaj materialoj avertis niajn amikojn, ke ili reŝargu siajn batalilojn. Haĝi-Stavros ne malhelpis ilin. Poste, li diris al John Harris:

«Kie estas Fotini?

--Sur mia ŝipo.

--Vi ne suferigis ŝin?

--Ĉu mi prenis lecionojn de vi por turmenti la junulinojn?

--Vi estas prava, mi estas malestiminda maljunulo; pardonu al mi. Promesu, ke vi pardonos al ŝi!

--Kion, diable, mi farus al ŝi? Ĉar mi nun retrovis Hermann, mi redonos ŝin al vi, kiam vi volos.

--Sen reaĉeto?

--Maljuna stultulo!

--Vi tuj vidos, diris la Reĝo, ĉu mi estas maljuna stultulo.»

Li metis la maldekstran brakon ĉirkaŭ la kolon de Dimitri, etendis sian kuntiritan kaj tremantan manon al la tenilo de sia sabro, tiris klopode la klingon el la ingo, kaj marŝis al la ŝtuparo, kien la ribelantoj de Koltzida sin riskis hezitante. Ili retroiris vidante lin, kvazaŭ la tero estus malfermiĝinta por ellasi la grandan juĝanton de l' inferoj. Ili estis dek kvin aŭ dudek, ĉiuj armitaj: neniu el ili kuraĝis sin defendi, peti pardonon, aŭ forkuri. Ili staris tremantaj antaŭ la terura vizaĝo de la reviviĝinta Reĝo. Haĝi-Stavros marŝis rekte al Koltzida, kiu sin kaŝis, pli pala kaj pli timigita ol ĉiuj ceteraj. Li ĵetis la brakon malantaŭen per nemezurebla peno, kaj per unu frapo detranĉis tiun kapon, abomenan pro timego. La tremado rekaptis lin poste. Li lasis sian sabron fali apud la kadavron, kaj ne bontrovis relevi ĝin.

«Ni iru, diris li, mi kunportos mian glavingon senenhavan. La klingo ne estas plu taŭga por io, nek mi ankaŭ; mi finis.»

Liaj eks-kunuloj alproksimiĝis al li por peti pardonon. Kelkaj petegis, ke li ne forlasu ilin; ili ne sciis, kion fari sen li. Li ne honoris ilin per unu responda vorto. Li petis nin, ke ni konduku lin al Kastia por preni ĉevalojn, kaj al Salamino por retrovi Fotini.

La rabistoj lasis nin foriri sen kontraŭstaro. Post kelkaj paŝoj, miaj amikoj vidis, ke mi trenas min malfacile; Giacomo subtenis min; Harris demandis, ĉu mi estas vundita. La Reĝo ĵetis al mi petegan rigardon: la plendindulo! Mi rakontis al miaj amikoj, ke mi provis danĝeran fugon, dum kiu miaj piedoj difektiĝis. Ni malsupreniris malrapide la vojetojn de l' monto. La krioj de la vunditoj kaj la voĉoj de la konsiliĝantaj bandanoj persekutis nin ĝis duono da mejlkvarono. Laŭ tio, ke ni alproksimiĝis al la vilaĝo, la vetero plibeliĝis, la vojoj sekiĝis sub niaj paŝoj. Kiel bela ŝajnis al mi la unua sunradio! Haĝi-Stavros atentis malmulte la eksteran mondon: li rigardis en sin mem. Ne estas malmulto, forlasi kvindekjaran kutimon.

Ĉe la unuaj domoj de Kastia, ni renkontis la monaĥon, kiu transportas abelaron en sako. Li prezentis al ni siajn ĝentilaĵojn, kaj petis pardonon, ke li ne vizitis nin depost hieraŭ. La pafoj estis timigintaj lin. La Reĝo salutis lin permane kaj preterpasis.

La ĉevaloj de miaj amikoj atendis ilin kun ilia gvidisto apud la fonto. Mi demandis, kial ili havas kvar ĉevalojn. Ili sciigis al mi, ke S-ro Mérinay partoprenis en la ekspedicio, sed ke li estis desaltinta por konsideri kuriozan ŝtonon, kaj ne reaperis.

Giacomo Fondi portis min sur mian selon, kompreneble per etendita brako: ĝi estas nevenkebla kutimo. La Reĝo, helpate de Dimitri, supreniĝis malfacile sur la sian. Harris kaj lia nevo saltis sur siajn ĉevalojn; la Maltano, Dimitri kaj la gvidisto marŝis antaŭe.

Rajdante, mi alproksimiĝis al Harry, kaj li rakontis al mi, kiel la filino de la Reĝo venis sub lian potencon.

«Imagu, diris li, ke mi alvenis de mia krozado, sufiĉe kontenta pri mi, kaj tute fiera, ĉar mi estis droninta seson da kaperŝipoj. Mi elĵetas ankron ĉe Pireo, dimanĉon je la sesa, kaj alteriĝas; kaj ĉar mi vivis de unu semajno sola kun mia stabo, mi promesis al mi konversacian festeton. Mi dungas fiakron sur la haveno, kaj mi luas ĝin por la tuta vespero. Mi alvenas al Kristodulo, meze de ĝenerala konsterno: mi estus neniam kredinta, ke tiom da enuo povas enspaciĝi en domo de kukisto. Ĉiuj estis kunvenintaj por la vespermanĝo, Kristodulo, Marula, Dimitri, Giacomo, William, S-ro Mérinay, kaj la ĉiudimanĉa knabino, pli dimanĉevestita ol iam. William rakontis al mi vian aventuron. Ĉu mi kriegis, mi ne bezonas ĝin diri. Mi estis furioza, ke mi ne ĉeestis. La junulo certigas al mi, ke li ĉion faris, kion li povis. Li trakuris la tutan urbon por kolekti dek kvin mil frankojn, sed liaj gepatroj malfermis al li tre malgrandan krediton; unuvorte, li ne trovis la sumon. Li turnis sin, malesperante pri sukceso, al S-ro Mérinay; sed la dolĉa Mérinay certigas, ke lia tuta mono estas pruntita al intimaj amikoj, malproksime de ĉi tie, tre malproksime; pli malproksime ol ĉe l' ekstremaĵo de l' mondo.

«He! diable, diris mi al Lobster, per mono el plumbo ni devas pagi la maljunan krimulon. Pro kio utilas al ci, esti pli lerta ol Nemrod, se ci uzas cian talenton nur por senanguligi la domon de Sokrato? Ni organizu ĉason kontraŭ Palikaroj! Mi rifuzis iam fari vojaĝon al Centra Afriko, kaj mi bedaŭras ĝin ankoraŭ. Estas duoble plezure pafi al ĉasaĵo, kiu sin defendas. Provizu nin per pulvo kaj kugloj, kaj morgaŭ matene ni ekmilitiros.» William konsentas, Giacomo donas grandan pugnobaton sur la tablon; vi konas la pugnobatojn de Giacomo. Li ĵuras, ke li akompanos nin, se nur ni havigos al li unuŝargan pafilon. Sed la plej ekscitegita estis S-ro Mérinay. Li volis kolorigi siajn manojn per la sango de la kulpuloj. Oni akceptis liajn servojn, sed mi proponis al li, ke mi aĉetos la tutan ĉasaĵon, kiun li reportos. Li ŝvelis plej ridige sian voĉeton, kaj diris, montrante siajn junulinajn pugnojn, ke Haĝi-Stavros vidos, kiu li estas.

«Mi ridis bonhumore, ĉar oni estas ĉiam gaja, la antaŭtagon de batalo. Lobster fariĝis tute vigla, pensante, ke li montros al la rabistoj, kiajn progresojn li faris. Giacomo ne povis halti pro ĝojo; la anguloj de lia buŝo atingis liajn orelojn; li rompis siajn avelojn montrante vizaĝon de Nurnberga nuksrompilo. S-ro Mérinay havis radiojn ĉirkaŭ la kapo. Li ne estis plu homo, sed artfajraĵo.

«Ĉiuj ceteraj kunmanĝantoj havis vizaĝojn longajn je unu ulno. La dika kukistino signadis sin kruce seninterrompe; Dimitri levis la okulojn al la ĉielo, la _falanksa_ leŭtenanto konsilis al ni, ke ni pripensu dufoje antaŭ ol ataki la Reĝon de la montoj. Sed la knabino kun platigita nazo, tiu, kiun vi baptis per la nomo _Crinolina invariabilis_, montris ĉagrenon vere komikan. Ŝi eklaŭtigis sopirojn de lignohakisto, ŝi manĝis nur pro sintenado, kaj mi povus enmeti en mian maldekstran okulon la tutan vespermanĝon, kiu trairis ŝian buŝon.

--Ŝi estas bona knabino, Harris.

--Bona knabino, kiom vi volos; sed mi trovas, ke via indulgo al ŝi transpasas la limojn. Mi povis neniam pardoni al ŝi ŝiajn robojn, kiuj enŝovas sin obstine sub la piedoj de mia seĝo, la odoron de paĉolo, kiun ŝi disĵetas apud mi, kaj la svenajn rigardojn, kiujn ŝi promenigas ĉirkaŭ la tablo. Ŝajnus, je la honoro, ke ŝi ne estas kapabla rigardi karafon ne okuladante ĝin. Sed se vi ŝatas ŝin tian, kia ŝi estas, mi havas nenion por diri. Ŝi foriris je la naŭa al sia edukejo; mi deziris al ŝi bonan vojaĝon. Dek minutojn poste, mi premas la manon de niaj amikoj, ni interkonsentas pri rendevuo por la posta tago, mi eliras, mi vekas mian veturigiston, kaj divenu do, kiun mi trovas en la fiakro? _Crinolina invariabilis_, kun la servistino de l' kukisto.

«Ŝi apogas fingron sur sian buŝon, mi eniras silente, kaj ni forveturas. «Sinjoro Harris», diras ŝi al mi, en sufiĉe bona Angla, laŭvere! «sinjoro Harris, ĵuru al mi, ke vi rezignos viajn projektojn kontraŭ la Reĝo de l' montoj.»

«Mi ekridas, ŝi ekploras. Ŝi ĵuras, ke mi estos mortigata; mi respondas, ke mi estas, kiu kutimas mortigi la aliajn; ŝi malpermesas, ke oni mortigu Haĝi-Stavros; mi volas scii, kial; kaj fine, konsuminte sian elokventecon, ŝi ekkrias, kiel en la kvina akto de dramo: «Li estas mia patro!» Tiam, mi komencas pripensi serioze: unu fojo ne faras kutimon. Mi pensas, ke estas al mi eble regajni perditan amikon ne riskante du aŭ tri aliajn, kaj mi diras al la juna Palikarino:

«Ĉu via patro vin amas?

--Pli ol sian vivon.

--Ĉu li iam rifuzis ion al vi?

--Nenion bezonatan de mi.

--Kaj se vi skribus al li, ke vi bezonas S-ron Hermann Schultz, ĉu li sendus lin al vi per revenanta poŝto?

--Ne.

--Vi estas certa pri tio?

--Tute.

--Se estas tiel, fraŭlino, restas al mi nur unu rimedo. Kontraŭ rabisto, duobla rabisto. Mi kunportos vin sur mian ŝipon, kaj mi konservos vin kiel garantiulinon ĝis la reveno de Hermann.

--Mi estis tuj propononta ĝin al vi, diris ŝi. Tiupreze, patreto redonos vian amikon.»

Ĉe tiu vorto mi interrompis la rakonton de John Harris.

«Nu! diris mi, ĉu vi ne admiras la plendidulinon, kiu vin amas sufiĉe por liveri sin inter viajn manojn?

--Grava afero! respondis li; ŝi volis savi sian honorindan patron, kaj ŝi sciis ja, ke, se la milito estos proklamita, ni ne maltrafos lin. Mi promesis, ke mi agos kontraŭ ŝi kun la tuta respekto, kiun ĝentilulo ŝuldas al virino. Ŝi ploris ĝis Pireo, mi konsolis ŝin laŭ mia povo. Ŝi murmuris inter siaj dentoj: «Mi estas perdita junulino!» Mi pruvis al ŝi per A plus B, ke ŝi retroviĝos. Mi igis ŝin deiri el la veturilo, mi enŝipigis ŝin kun la servistino en mian grandan boaton, tiun saman, kiu nin atendas tie. Mi skribis al la maljuna rabisto precizegan leteron, kaj mi resendis la virinon al la urbo kun bileto por Dimitri.

«De tiu momento, la bela plorantino ĝuas mian loĝejon sendivide. Ordono, agi kontraŭ ŝi, kvazaŭ kun reĝidino. Mi atendis ĝis lundo vespere la respondon de la patro; poste, mi perdis paciencon; mi revenis al mia unua ideo; mi prenis miajn pistolojn, faris signon al miaj amikoj, kaj vi scias la reston. Nun, viavice! vi devas havi tutan volumon por rakonti.

--Mi estas je via dispono, diris mi. Sed antaŭe, mi devas enŝovi unu vorton en la orelon de Haĝi-Stavros.»

Mi alproksimiĝis al la Reĝo de la montoj, kaj diris al li mallaŭte: «Mi ne scias, kial mi rakontis al vi, ke Fotini amas John Harris. Ŝajnas, ke la timo konfuzigis mian cerbon. Mi ĵus konversaciis kun li, kaj mi ĵuras al vi per la kapo de mia patro, ke ŝi estas tiel indiferenta kontraŭ li, kvazaŭ ili neniam interparolis.»

La maljunulo dankis min permane, kaj mi reiris al John, por rakonti al li miajn aventurojn kun Mary-Ann. «Brave! ekkriis li. Mi trovis, ke la romano ne estas kompleta, pro manko de iom da amo. Jen multo da ĝi, kio difektas nenion.

--Pardonu, diris mi. Ne ekzistas amo en ĉio tio: bona amikeco unuflanke, iom da dankemo aliparte. Sed tio sufiĉas, laŭ mi, por fari konvene harmonian edzparon.

--Edziĝu, amiko, kaj prenu min kiel ĉeestanton de via feliĉo.

--Vi ja meritis ĝin, John Harris.

--Kiam vi revidos ŝin? Mi donus multon por ĉeesti la intervidon.

--Mi volus fari al ŝi surprizon, kaj renkonti ŝin kvazaŭ pro hazardo.

--Bona ideo! Postmorgaŭ, ĉe la kortega balo! Vi estas invitita, mi ankaŭ. La letero atendas vin sur via tablo, ĉe Kristodulo. Ĝis tiam, amiko, vi devos resti sur mia ŝipo por vin ripari iomete. Viaj haroj estas bruletitaj kaj viaj piedoj difektitaj: ni havas la tempon por ĉion rebonigi.»

Estis la sesa, kiam la granda boato de la _Fancy_ kondukis nin surŝipen. Oni portis la Reĝon de la montoj ĝis sur la ferdeko: li ne povis plu sin subteni. Fotini ĵetis sin en liajn brakojn plorante. Estis ĝojige por ŝi, konstati, ke ĉiuj, kiujn ŝi amas, postvivas la batalon, sed ŝi trovis, ke ŝia patro plimaljuniĝis po dudek jaroj. Eble ankaŭ ŝi suferis pro la indiferenteco de Harris. Li liveris ŝin al la Reĝo kun tute Amerikana senĝeno, dirante: «Ni estas kvitaj. Vi redonis al mi mian amikon, mi redonas al vi la fraŭlinon. Kontante, kontante. Ĝustaj kalkuloj faras bonajn amikojn. Kaj nun, honoreginda maljunulo, sub kiun ĉielbenitan klimaton vi iros serĉi tiun, kiu vin pendigos? Vi ne estas homo, kiu povos ĉesigi la negocon!

--Pardonu, respondis li kun ia nobleco: mi diris adiaŭ al la rabado, kaj por ĉiam. Kion mi farus sur la montoj? Ĉiuj miaj viroj estas senvivaj, vunditaj aŭ disigitaj. Mi povus dungi aliajn; sed tiuj ĉi manoj, kiuj klinigis tiom da kapoj, rifuzas nun servadon. La junuloj prenu mian lokon; sed mi vetas, ke ili ne egalos mian sukceson kaj mian famon. Kion mi faros el tiu restaĵo da maljuneco, kiun vi lasis al mi? Mi ne scias ankoraŭ; sed estu certaj, ke miaj lastaj tagoj estos bone plenigitaj. Mi devas edzinigi mian filinon, dikti miajn rememorojn. Eble ankaŭ, se la skuoj de tiu semajno ne lacigis tro mian cerbon, mi dediĉos miajn talentojn kaj sperton al la utilo de la regno. Dio donu al mi la spiritan sanecon: antaŭ ses monatoj, mi estos ĉefministro.»

VIII

LA KORTEGA BALO.

Ĵaŭdon la 15an de majo, je la sesa vespere, John Harris, en granda uniformo, rekondukis min al Kristodulo. La kukisto kaj lia edzino akceptis min feste, ne sen kelkaj sopiroj direktataj al la Reĝo de l' montoj. Miaflanke, mi kisis ilin volonte. Mi estis feliĉa vivi, kaj ĉie mi vidis nur amikojn. Miaj piedoj estis resaniĝintaj, miaj haroj tonditaj, mia stomako kontentigita. Dimitri certigis al mi, ke S-ino Simons, ŝia filino kaj ŝia frato estas invititaj al la kortega balo, kaj ke la lavistino ĵus portis robon al la Hotelo de la Fremduloj. Mi antaŭĝuis la surprizon kaj la ĝojon de Mary-Ann. Kristodulo prezentis al mi glason da Santorina vino. Mi imagis, ke, kun tiu adorinda trinkaĵo, mi glutas la liberecon, la riĉecon kaj la feliĉecon. Mi supreniris la ŝtuparon al mia ĉambro, sed antaŭ ol eniri, mi kredis, ke mi devas alfrapi la pordon de S-ro Mérinay. Li akceptis min meze de amasego de libroj kaj paperoj. «Kara sinjoro, diris li, vi vidas homon pereigitan de laboro. Pli supre ol vilaĝo Kastia, mi trovis antikvan surskribon, kiu senigis min de la plezuro, batali por vi, kaj kiu, de du tagoj, min turmentegas. Ĝi estas absolute neeldonita, mi ĵus kontrolis tion. Neniu vidis ĝin antaŭ mi; mi havos la honoron de la eltrovo; mi intencas kunligi mian nomon kun ĝi. La ŝtono estas malgranda monumento el konkoza kalkŝtono, alta 35 centimetrojn kaj larĝa 22, kaj staranta hazarde apud la vojo. La literoj estas el la bona epoko kaj tute perfekte skulptitaj. Jen la surskribo, kopiita sur mia notlibreto:

S.T.X.X.I.I. M.D.C.C.C.L.I.

«Se mi sukcesos ĝin klarigi, mi atingos la gloron. Mi estos membro de la Akademio de Surskriboj kaj Beletrisko en Pont-Audemer! Sed la tasko estas longa kaj malfacila. La antikva epoko konservas siajn sekretojn kun ĵaluza zorgo. Mi timas tre, ke mi renkontis monumenton rilatan al la misteroj en Eleŭzis. Tiuokaze, ekzistas eble du klarigoj, unu «demotika», t. e. vulgara, la alia «hieratika», t. e. sankta. Mi bezonos koni vian opinion.

--Mia opinio, respondis mi, estas tiu de malklerulo. Mi opinias, ke vi trovis limŝtonon, kiel oni vidas multajn laŭlonge de la vojoj, kaj ke la surskribo, kiu okazigis al vi tiom da penoj, povas sen ia malkonveno esti tradukata jene: «_Stadio_ 22a, 1851.» Bonvesperon, kara sinjoro Mérinay; mi ĵus skribos al mia patro kaj surmetos mian belan ruĝan veston.»

Mia letero al miaj gepatroj estis odo, himno, kanto de feliĉeco. La ravo de mia koro fluis sur la paperon inter ambaŭ pintoj de mia plumo. Mi invitis la familion al mia edziĝofesto, ne forgesante la bonan onklinon Rosenthaler. Mi petis mian patron, ke li vendu sian gastejon, eĉ, se necese, por malalta prezo. Mi postulis, ke Frantz kaj Johano-Nikolao forlasu la militservon; mi petegis, ke miaj aliaj fratoj elektu aliajn profesiojn. Mi prenis ĉion sur min; mi garantiis la estonton de ĉiuj niaj. Ne perdante unu momenton, mi sigelis la leteron kaj portigis ĝin tuj eksprese al Pireo, sur vaporŝipo de la «Aŭstria Lloyd», kiu foriros vendredon matene je la sesa. «Tiamaniere, pensis mi, ili ĝuos mian feliĉecon preskaŭ samtempe kun mi.»

Je tri kvaronoj post la oka, precizege, mi eniris la palacon kun John Harris. Nek Lobster, nek S-ro Mérinay, nek Giacomo estis invititaj. Mia trikorna ĉapelo havis nesenteble ruĝetan rebrilon, sed, sub la lumo de la kandeloj, tiu negrava difekto ne estis videbla. Mia spado estis sep aŭ ok centimetrojn tro mallonga; sed tute egale: oni ne mezuras la kuraĝon laŭ la longeco de la spado, kaj, sen fanfaronado, mi havis la rajton esti konsiderata kiel heroo. La ruĝa frako estis iom mallarĝa; ĝi ĝenis min sub la brakoj, kaj la refaldaĵo de la manikoj restis iom malproksime de miaj manradikoj; sed la brodaĵo faris belan efekton, kiel patreto estis antaŭdirinta.

La balsalono, ornamita ne senguste, kaj belege lumigita, dividiĝis en du partoj. Unuflanke estis la apogseĝoj rezervitaj por la sinjorinoj, post la tronoj de la gereĝoj; ĉe l' alia flanko estis la seĝoj destinitaj al la malbela sekso. Mi ĉirkaŭrigardis avide la spacon okupitan de la sinjorinoj. Mary-Ann ne ĉeestis ankoraŭ.

Je la naŭa, mi vidis la eniron de la gereĝoj, kiujn antaŭiris la ĉefestrino, la palacmarŝalo, la adjutantoj, la honorsinjorinoj, kaj la helpoficiroj, inter kiuj oni montris al mi S-ron Georgo Mikrommatis. La Reĝo estis en belega kostumo de Palikaro, kaj la reĝino surhavis riĉegan robon, kies perfektaj elegantaĵoj povis veni nur el Parizo. La lukso de la roboj kaj la brilo de la naciaj kostumoj ne blindigis min tiel, ke mi forgesu Mary-Ann. Miaj rigardoj estis fiksitaj ĉe la pordo, kaj mi atendis.

La membroj de la diplomataro kaj la plej eminentaj invititoj ordigis sin laŭrende ĉirkaŭ la gereĝoj, kiuj disdonis al ili afablajn parolojn dum proksimume horduono. Mi estis en la lasta vico, kun John Harris. Oficiro, kiu staris antaŭ mi, retroiĝis tiel mallerte, ke li marŝis sur mian piedon kaj mi eklaŭtigis krion. Li deturnis la kapon, kaj mi rekonis kapitanon Perikles, tute freŝe kavalirigita per la ordeno de l' Savinto. Li petis mian pardonon, kaj demandis min pri mia farto. Mi ne povis deteni min de la respondo, ke ĝi ne koncernas lin. Harris, kiu sciis mian historion de l' komenco ĝis la fino, diris ĝentile al la kapitano:

«Ĉu ĝi ne estas S-ro Perikles, kiun mi havas la honoron alparoli?

--Li mem.

--La renkonto min ĉarmas. Ĉu vi havus la komplezon akompani min dum momento en la ludsalonon? Ĝi estas ankoraŭ dezerta, kaj ni estos solaj.

--Je viaj ordonoj, sinjoro.»

S-ro Perikles, pli pala ol soldato, kiu eliras el la hospitalo, sekvis nin ridetante. Alveninte, li haltis kontraŭ John Harris, kaj diris al li: «Sinjoro, mi atendas vian bontrovon.»

Kiel sola respondo, Harris forŝiris lian ordenon kun la nova rubando, kaj metis ĝin en sian poŝon dirante: «Jen, sinjoro, ĉio, kion mi havis por diri al vi.

--Sinjoro! diris la kapitano retroirante unu paŝon.

--Ne faru bruon, sinjoro, mi petas. Se vi ŝategas tiun ludilon, bonvolu sendi por ĝi du el viaj amikoj al S-ro John Harris, komandanto de la _Fancy_.

--Sinjoro, diris Perikles, mi ne scias laŭ kiu rajto vi forprenas de mi ordenon, kies valoro estas dek kvin frankoj, kaj kiun mi devos anstataŭigi per mia elspezo.

--Ne grave, sinjoro: jen sterlinga funto kun figuraĵo de la Brita reĝino: dek kvin frankoj pro la ordeno, dek pro la rubando. Se restos io, mi petas, ke vi trinku ĝin je mia sano.

--Sinjoro, diris la oficiro enpoŝigante la moneron, al mi restas la devo, vin danki.» Li salutis nin ne aldonante unu vorton, sed liaj okuloj promesis nenion bonan.

«Mia kara Hermann, diris Harris al mi, vi estos singarda forlasante tiun landon kiel eble plej baldaŭ kun via fianĉino. Tiu ĝendarmo havas, laŭ mi, la ŝajnon de perfekta rabisto. Miaflanke, mi restos ok tagojn, por lasi al li la tempon, respondi al mi; poste, mi plenumos la ordonon, kiu min sendas al la Japanaj maroj.

--Mi bedaŭras tre, respondis mi, ke via viveco kondukis vin tiel antaŭen. Mi ne volis forlasi Grekujon sen unu aŭ du ekzempleroj de la _Boryana variabilis_. Mi havis unu nekompletan, sen la radikoj, kaj mi forgesis ĝin tie supre kun mia ferlada herbujo.

--Lasu desegnaĵon de via vegetaĵo al Lobster aŭ al Giacomo. Ili faros pilgrimon pro vi sur la monton. Sed, pro Dio! rapidu sendanĝerigi vian feliĉecon!»

Atendante, mia feliĉeco ne alvenis en la balon, kaj mi mortigis miajn okulojn rigardadante ĉiujn dancantinojn. Ĉirkaŭ la dek-dua, mi perdis la esperon. Mi eliris el la granda salono, kaj stariĝis melankolie antaŭ vistotablo, kie kvar spertaj ludantoj kurigis la kartojn kun admirinda lerteco. Mi komencis interesiĝi pri tiu ĵongla ludo, kiam arĝentsona ekrido saltigis mian koron. Mary-Ann estis tie, malantaŭ mi. Mi ne kuraĝis turni min al ŝi, sed mi sentis, ke ŝi ĉeestas, kaj la ĝojo premis mian gorĝon sufoke. Kio kaŭzis ŝian ridon, tion mi sciis neniam. Eble iu ridinda kostumo: tiajn oni renkontas ĉiulande en la oficialaj baloj. La ideo venis al mi, ke spegulo estas antaŭ mi. Mi levis la okulojn, kaj nevidate vidis ŝin inter ŝia patrino kaj ŝia onklo, pli bela kaj pli radia ol en la tago, kiam ŝi aperis al mi unuafoje. Tri vicoj de karesemaj perloj ondiĝis mole ĉirkaŭ ŝia kolo kaj sekvis la dolĉan konturon de ŝiaj diecaj ŝultroj. Ŝiaj belaj okuloj brilis sub la flamo de la kandeloj, ŝiaj dentoj ridis kun neesprimebla gracio, la lumo ludis pasie en la arbaro de ŝiaj haroj. Ŝia robo estis la sama, kiel tiu de ĉiuj fraŭlinoj; ŝi ne surhavis, kiel S-ino Simons, paradizbirdon sur la kapo, sed tio igis ŝin ankoraŭ pli bela; ŝia jupo estis ornamita per kelkaj bukedoj de naturaj floroj; ŝi havis florojn ĉe la korsaĵo kaj en la haroj, kaj kiajn florojn, sinjoro? Divenu, mi petas. Mi kredis, ke mi mortos pro ĝojo, rekonante sur ŝi la _Boryana variabilis_. Ĉio samtempe falis al mi de la ĉielo. Ĉu ekzistas io pli dolĉa, ol herbokolekti inter la haroj de la amatino? Mi estis la plej feliĉa el la homoj kaj el la naturesplorantoj! La troa feliĉeco forkondukis min trans la limoj de la decreguloj. Mi turnis min subite al ŝi, prezentis al ŝi la manojn, kaj kriis: «Mary-Ann! ĝi estas mi!»

Ĉu vi kredos, sinjoro? ŝi retrosaltis kvazaŭ terurigita, anstataŭ fali en miajn brakojn. S-ino Simons levis la kapon tiel alten, ke ŝajnis al mi, ke ŝia paradizbirdo suprenflugas al la plafono. La maljuna sinjoro prenis min ĉe la mano, kondukis min aparten, ekzamenis min kvazaŭ kuriozan beston, kaj diris al mi: «Sinjoro, ĉu vi estas prezentita al la sinjorinoj?

--La temo estas ja vere pri tio, mia respektinda sinjoro Sharper! mia kara onklo! Mi estas Hermann! Hermann Schultz! ilia kunkaptito! ilia savinto! Ha! mi trapasis belajn momentojn, vere! post ilia foriro. Mi rakontos tion al vi dome.

--_Yes, yes_, respondis li. Sed la Angla kutimo, sinjoro, postulas absolute, ke oni estu prezentita al la sinjorinoj, antaŭ ol diri rakontojn al ili.

--Sed ili konas min ja, mia bona kaj bonega S-ro Sharper! ni vespermanĝis kune pli ol dekfoje! Mi faris al ili servon da cent mil frankoj! vi scias ĝin ja? ĉe la Reĝo de l' montoj?

--_Yes, yes_; sed vi ne estas prezentita.

--Sed ĉu vi ne scias do, ke mi elmetis min al mil mortoj por mia kara Mary-Ann?

--Tre bone; sed vi ne estas prezentita.

--Sed fine, sinjoro, mi devas edziĝi kun ŝi; ŝia patrino ĝin permesis. Ĉu oni ne diris al vi, ke mi edziĝos kun ŝi?

--Ne antaŭ ol esti prezentita.

--Prezentu min do mem!

--_Yes, yes_; sed antaŭe, estas necese, ke vi prezentigu vin al mi.

--Atendu!»

Mi kuris kiel frenezulo tra la balo; mi ektuŝegis pli ol ses grupojn de gedancantoj; mia spado implikiĝis kun miaj kruroj, mi glitis sur la pargeto kaj mi falis skandale laŭlonge. John Harris estas, kiu min relevis.

«Kiun vi serĉas? diris li.

--Ili estas ĉi tie, mi vidis ilin; mi edziĝos kun Mary-Ann; sed antaŭe, estas necese, ke mi estu prezentita al ili. Ĝi estas la Angla modo. Helpu min! Kie ili estas? Ĉu vi ne vidis altan sinjorinon kun paradizbirdo?

--Jes, ŝi ĵus forlasis la balon kun vere bela fraŭlino.

--Ŝi forlasis la balon! sed, mia amiko, ŝi estas la patrino de Mary-Ann!

--Kvietiĝu, ni retrovos ŝin. Mi vin prezentigos de la Usona sendito.

--Bonege. Mi tuj montros al vi mian onklon Edward Sharper. Mi lasis lin ĉi tie. Kien, diable, li forkuris? Li ne povas esti malproksime!»

Onklo Edward estis malaperinta. Mi fortrenis Harris ĝis sur placo de l' Palaco, antaŭ la Hotelo de la Fremduloj. La loĝejo de S-ino Simons estis lumigita. Post kelkaj minutoj, la lumoj estingiĝis. Ĉiuj estis en la lito.

«Ni faru same, diris Harris. La dormo kvietigos vin. Morgaŭ, inter la unua kaj la dua, mi aranĝos viajn aferojn.»

Mi pasigis nokton pli malbonan ol tiuj de mia kaptiteco. Harris dormis apud mi, t. e. ne dormis. Ni aŭdadis la veturilojn el la balo, kiuj malsupreniris la straton Hermes ŝarĝite de uniformoj kaj balroboj. Ĉirkaŭ la kvina, la laceco fermis miajn okulojn. Tri horojn poste, Dimitri eniris mian ĉambron, dirante: «Grandaj novaĵoj!

--Kio?

--Viaj Anglinoj ĵus forvojaĝis.

--Kien?

--Al Triesto.

--Fatalulo! ĉu ci estas vere certa pri tio?

--Mi estas, kiu kondukis ilin al la ŝipo.

--Mia malfeliĉa amiko, diris Harris premante miajn manojn, la dankeco estas trudebla, sed ne la amo.

--Ho, ve!» diris Dimitri. Lia koro estis kapabla aŭdigi eĥon.

De tiu tago, sinjoro, mi vivis kiel la bestoj, trinkante, manĝante kaj spirante la aeron. Mi ekspedis miajn kolektojn al Hamburgo, sen unu sola floro de _Boryana variabilis_. Miaj amikoj kondukis min al la Franca ŝipo, la tagon post la balo. Ili opiniis, ke estas prudente vojaĝi nokte, pro timo, renkonti la soldatojn de S-ro Perikles. Ni atingis Pireon ne malhelpite; sed, kiam nia boato estis je dudek kvin klaftoj de la bordo, seso da nevideblaj pafiloj kantis tute proksime de niaj oreloj. Ĝi estis la adiaŭo de la gracia kapitano kaj de lia bela lando.

Mi travojaĝis la montojn de Malto, de Sicilio kaj de Italujo, kaj mia kolekto riĉiĝis pli ol mi mem. Mia patro, kiu havis la prudenton konservi sian gastejon, sciigis al mi, en Messina, ke miaj sendaĵoj estas tre ŝatataj en Hamburgo. Eble mi trovos oficon alvenante; sed mi trudis al mi la leĝon, ne plu konfidi al io ajn.

Harris estas sur la vojo al Japanujo. Mi esperas ke, post unu aŭ du jaroj, mi ricevos sciigojn pri li. Juna Lobster skribis al mi en Romon; li ne ĉesis ekzerciĝi en la pistolpafado. Giacomo daŭras sigeli leterojn dum la tago kaj rompi avelojn vespere. S-ro Mérinay trovis por sia ŝtono novan klarigon, multe pli sagacan ol la mia. Lia granda studo pri Demosteno estos certe presata. La Reĝo de l' montoj paciĝis kun la aŭtoritato. Li konstruigas grandan domon sur la vojo al monto Penteliko, kun gardejo por loĝigi dudek kvin sindonajn Palikarojn. Atendante, li luprenis dometon en la moderna urbo, apud la rivero. Li akceptas multajn personojn kaj klopodas ageme por fariĝi ministro de la justeco; sed tio postulos tempon. Fotini mastrumas lian domon. De tempo al tempo Dimitri iras por vespermanĝi kaj sopiri en la kuirejo.

Mi ne aŭdis plu ion pri S-ino Simons, S-ro Sharper kaj Mary-Ann. Se tiu silento daŭros, mi baldaŭ forgesos ilin. Kelkafoje ankoraŭ, meze de la nokto, mi sonĝas, ke mi estas antaŭ ŝi, kaj ke mia longa maldika vizaĝo rebrilas en ŝiaj okuloj. Tiam, mi vekiĝas, mi ploregas, kaj mi mordas furioze mian kapkusenon. Mia bedaŭro, kredu min, ne rilatas al la virino, sed al la riĉeco kaj al la situacio, kiujn mi maltrafis. Feliĉe estas, ke mi ne liveris mian koron, kaj ĉiutage mi dankas mian naturan malvarmecon. Kiel plendinda mi estus, mia kara sinjoro, se malbonsorte mi estus enamiĝinta!

IX[10]

LETERO EL ATENO.

La tago mem, kiam mi estis sendonta la rakonton de S-ro Hermann Schultz al la presejo, mia honorinda korespondanto en Ateno resendis al mi la manuskripton kun la jena letero:

«Sinjoro,

«La historio de l' Reĝo estas fantazio de iu malamiko de la vereco kaj de la ĝendarmaro. Neniu el la cititaj personoj metis piedon sur la teron de Grekujo. La polico kontrolis neniun pasporton, kiu surhavis la nomon S-ino Simons. La komandanto de Pireo nenion aŭdis pri la _Fancy_ kaj S-ro John Harris. Fratoj Philip ne memoras, esti okupigintaj S-ron William Lobster. Neniu diplomatia agento konis en siaj oficejoj Maltanon nomatan Giacomo Fondi. La Greka Nacia Banko havas multajn kulpojn por penti, sed ĝi neniam havis deponitajn kapitalojn, devenintajn de rabado. Se ĝi estus ricevinta tiajn, ĝi estus konsiderinta kiel devon, ilin konfiski por sia profito. Mi povas disponigi al vi la liston de niaj oficiroj de ĝendarmaro. Vi trovos sur ĝi nenian postsignon de S-ro Perikles. Mi konas nur du homojn kun tiu nomo: unu estas drinkejmastro en Ateno, la alia spicisto en Tripolitza. Pri la fama Haĝi-Stavros, kies nomon mi aŭdas hodiaŭ por la unua fojo, ĝi estas fabela estaĵo, metota en la mitologion. Mi konfesas tutsincere, ke ekzistis iam kelkaj rabistoj en la reĝolando. La ĉefajn detruis Herkulo kaj Tezeo, kiuj povas esti konsiderataj kiel la fondintoj de la Greka ĝendarmaro. Tiuj, kiujn ŝparis la brako de tiuj du herooj, falis sub la batoj de nia nevenkebla armeo. La aŭtoro de la romano, per kies sendo vi honoris min, montris tiom da nescio, kiom da malbonfido, afektante konsideri la rabadon kiel nuntempan fakton. Mi donus multon, por ke lia rakonto estu presita, ĉu en Francujo, ĉu en Anglujo, kun la portreto de S-ro Schultz. La mondo scius fine, per kiaj malhonestaj artifikoj oni provas suspektigi nin de ĉiuj civilizitaj nacioj.

«Pri vi, sinjoro, kiu ĉiam faris juston al ni, akceptu la certigon de ĉiuj bonaj sentoj, kun kiuj mi havas la honoron esti

«Via tre danka servanto,

«Patriotis Pseftis,

«Aŭtoro de volumo da ditiramboj pri la regenero de Grekujo; redaktoro de la ĵurnalo _La Espero_; membro de la Arkeologia Societo en Ateno; koresponda membro de la Akademio de Ioniaj Insuloj; akciulo de la Nacia Kompanio de la Spartano Pavlos[11]».

X

LA AŬTORO REPRENAS LA PAROLON

Atenano, amiko mia, la plej veraj historioj ne estas tiuj, kiujo okazis.

FIN

VORTARA NOTO

I.--Proponataj novaj radikoj

Ĉi tiu traduko postulis diversajn novajn radikojn, netroveblajn en _Universala Vortaro_. La plimulto el ili troviĝas en la dua eldono de la Esperanta-Germana Vortaro, redaktita sub la kontrolo de D-ro Zamenhof, kaj ne bezonas do pluan klarigon. La ceteraj estas montritaj ĉi malsupre, kun iliaj Angla, Franca kaj Germana tradukoj. Kelkaj el ili, apartenantaj al specialaj fakoj, troviĝas en la Teknika Vortaro de S-ro Verax kaj estas montritaj per la litero (V); al tiuj, kiuj estas nomoj de vegetaĵoj, mi aldonis la latinan tradukon.

El la tute novaj radikoj, nur malmultaj postulas apartan klarigon.

Antaŭ ĉiuj, la vorto _fugi_, kiu signifas _forkuri_. Ŝajnis al mi, ke tiu lasta vorto ne estas sufiĉe ĝenerala, ĉar la esenco de la Esperanta vortfarado estas, ke la elementoj de komponita vorto konservas siajn apartajn sencojn; kaj la vorto _forkuri_ enhavas do la ideon de kuro, dum oni ofte fugas tute ne kurante, kaj tia estas speciale la okazo en ĉi tiu romano, kiel oni vidos en ĉapitro 6a. La Franca teksto uzas la vorton «évasion», kiu signifas speciale «fugo el fermita loko»; kaj unu el la plej eminentaj esperantistaj aŭtoroj konsilis, ke mi uzu la radikon _evado_, simila al _invado_, kiu estas jam uzita por traduki la Francan «invasion». Sed mi ne juĝis utile montri la tute ne internacian nuancon inter simpla fugo kaj fugo el fermita loko.

Oni kontraŭparolos eble, ke _fugo_ estas jam uzata (ne en _Universala Vortaro_), en muzika senco. Sed, unue, nenio malkelpas ke teknika radiko havu ankaŭ ĝeneralan sencon; kaj aliparte, la muzika internacia vorto _fugo_ montras precize muzikaĵon, en kiu du motivoj «fugas», t. e. forkuras, alterne unu antaŭ la alia. La vorto _fugo_, por la ĝenerala ideo de forkuro, ŝajnas do al mi tute rekomendinda.

Anstataŭ _elparoli_ (kiu devus signifi _paroli el_, tutsame kiel _alparoli_ signifas _paroli al_), oni proponis jam de longe apartan radikon _prononci_ aŭ _pronunci_. Kvankam kelkaj personoj jam uzas la duan formon, mi preferis _prononci_, pro simileco kun _anonci_, ĉar la originalaj naciaj vortoj, al kiuj respondas tiuj du formoj, estas identaj. Ŝajnas al mi, ke oni devas eviti ĉiun kapricon en la reguloj de Esperanta transskribo.

La vorto _svarmisto_ devenas de _svarmi_ (Esperanta-Germana Vortaro), kiu signifas: a. «to swarm», fr. «grouiller, essaimer» kaj g. «schwärmen, wimmeln».

Fine, anstataŭ _terebinto_ (vortaro de Verax), mi uzis _terebento_, kiu respondas pli bone, laŭ la Esperanta metodo de transskribo, al la prononco de tiu internacia vorto.

Jen la listo de tiuj proponataj radikoj.

_akuzi_, a., to accuse fr., accuser g., anklagen -- _alceo_ (V), -- alcée Stockrose lat., althæa rosea _alerto_ alert alerte Waffenruf -- _angoro_ (V) anguish angoisse Herzensangst -- _arbuto_ (V) arbute-tree arbousier Edbeerbaum arbutus _asfodelo_ (V) asphodel asphodèle Asphodill asphodelus _damaskeni_ (V) to damasken damasquiner damascieren -- _demotica_ demotical démotique demotisch -- _dogano_ customs douane Zoll (itale, dogana) _emetiko_ (V) emetic émétique Brechpulver -- _epigastro_ (V) epigastrium épigastre Magengegend -- _filamento_ filament filament Faser -- _flaĝoleto_ flageolet flageolet Flageolet -- _fugo_ flight fuite Flucht (itale, fuga) _gamosepala_ -- gamosépale -- -- _grimpi_ to climb grimper klettern -- _grundo_ ground terrain Grund, Boden -- _halucino_ (V) hallucination hallucination Hallucination -- _heziti_ to hesitate hésiter zögern -- _hieratika_ hieratical hiératique hieratisch -- _indiĝeno_ (V) native (indigenous) indigène Eingeborne -- _intersekco_ (V) intersection intersection Durchschnittspunkt -- _inventi_ to invent inventer erfinden -- _kaliko_ (V) calyx calice Blumenkelch -- _kaverno_ cavern caverne Höhle -- _komisuro_ commissure commissure Vereinigungspunkt -- _komputi_ (V) to count compter zählen -- _korolo_ (V) corol corolle Blumenkrone -- _krinolino_ crinoline crinoline Krinoline -- _latiro_ (V) sweet pea pois de senteur -- latirus _lentisko_ (V) lentisk lentisque Mastixbaum pistacia lentiscus _ligustro_ (V) -- troène Rainweide ligustrum _lobhava_ (V) divided into lobes lobé gelappt -- _melio_ -- mélia -- melia _menaĝerio_ menagery ménagerie Menagerie -- _metakarpeo_ (V) metacarpus métacarpe Mittelhand -- _minoraj ordenoj_ minor orders ordres mineurs niedere Weihen -- _ornitogalo_ (V) -- ornithogale Vogelmilch ornitogalum _ovario_ (V) ovary ovaire Fruchtknoten -- _paĉolo_ (V) patch-leaf patchouli Patschuli -- _perkalo_ cambric muslin percale Perkal -- _perkutpafilo_ percussion rifle fusil à percussion Percussionsgewehr -- _petalo_ (V) petal pétale Blumenblatt -- _petunio_ -- petunia Petunie -- _prajmo_ (V) priming amorce Zündung -- _prononci_ to pronounce prononcer aussprechen -- _Providenco_ Providence Providence Vorsehung -- _retroiri_ to recoil reculer zurücktreten -- _senioro_ senior plus ancien Aeltere -- _sibarito_ sybarite sybarite Sybarit -- _skabiozo_ (V) scabious scabieuse Skabiose scabiosa _soldo_ halfpenny sou Kreutzer (itale: soldo) _stameno_ (V) stamen étamine Staubfaden -- _svarmisto_ skirmisher tirailleur Plänkler -- _ŝorbeto_ sherbet sorbet Sorbett (Arabe, ŝorbat; Turke, ŝorbet) _terebento_ turpentine-tree térébinthe Terpentinbaum pistacia terebenthus _toksikologio_ toxicology toxicologie Giftlehre, Toxicologie -- _tujo_ (V) -- thuya Lebensbaum thuya _viktimo_ victim victime Opfer -- _volbo_ (V) vault voûte Gevölbe --

II.--Sufiksoj

Krom la ĝustediraj radikoj, ĉi tiu verko enhavas la proponatajn sufiksojn _aĉ_, _atr_, _iz_, kaj _oz_, kiuj utilis por anstataŭi neoportunajn perifrazojn.

La sufikso _aĉ_ estas jam tiel ĝenerale uzata, ke ĝi ne bezonas komentarion.

_Atr_ montras objekton, kiu havas ŝajne, aŭ parte, la econ difinitan de la radiko. Mi uzis ĝin en la ekzemploj _flavatra_, _grizatra_. Tiuj vortoj montras objektojn, kiuj estas kvazaŭ flavaj, aŭ grizaj; sed tute ne «dubeflavaj», aŭ «dubegrizaj», laŭ la esprimo nuntempe uzata: la koloro ne estas duba, ĝi estas difinita, kaj similas al la flava aŭ al la griza.

_Iz_, kiu signifas «kovri, plenigi, smiri, aŭ ĝenerale provizi per...», utilis por formi la vorton _elektrizi_.

Fine _oz_, signifikanta «kiu enhavas, aŭ portas multon da...», liveris la vortojn _anguloza_, _doloroza_, _famoza_, _fumoza_, _furioza_, _haroza_, _konkoza_, _kotoza_, _odoroza_, _polvoza_, _ŝlimoza_.

III.--Propraj nomoj.

La Grekaj, Rusaj kaj Turkaj nomoj, kiuj troviĝas en ĉi tiu verko, estas fonetike transskribitaj. La ceteraj, t. e. la nomoj apartenantaj al lingvoj skribataj per latinaj literoj, estas presitaj laŭ ilia nacia ortografio. Ĉar multaj el la legontoj ilin konas, oni ne enpresis ilian prononcon en la teksto mem, por ne difekti la aspekton de tiu lasta. Por la ceteraj personoj, tiu prononco estas montrita ĉi sube.

Oni eĉ lasis al la antaŭnomoj la formon, kiun ili havas en la originala teksto: oni opiniis efektive, ke skribi «Johano Haris» kaj «Jakobo Fondi», anstataŭ «John Harris» kaj «Giacomo Fondi», estus vera difektigo de tiu teksto.

Same, oni konservis en tiu traduko la fremdajn vortojn enhavatajn en la originala teksto, donante nur, pli sube, ilian prononcon kaj tradukon, por la personoj, kiuj ilin ne konas. Kompreneble, ne montrita prononco estas la sama, kiel en Esperanto.

En tiuj transskriboj, la literoj _â_, _ê_, _ô_, _û_ montras la Francajn «nazajn vokalojn». La personoj, kiuj ilin ne konas, povas prononci ilin _an_, _en_, _on_, _en_, anstataŭigante _n_ per _m_ antaŭ _b_, _p_, _f_ kaj _v_.

_About_ (_france_) _prononcu_: Abu. _Aurélien_ (_fr._) Oreljê. _Bareaud_ (_fr._) Baro. _Barley_ (_angle_) Balej. _Bertrand_ (_fr._) Bertrâ. _Boryana_ (_latine_) Borjana. _Bory de Saint-Vincent_ (_fr._) Bori dsêvêsâ. _Brainne_ (_fr._) Bren. _Byron_ (_a._) Bajr'n. _Calcraft_ (_a._) Kalkraft. _Calcutta_ (_a._) Kalkuta. _Caliban_ (_a._) Kalib'n. _Cavendish_ (_a._) Kav'ndiŝ. _Charles_ (_fr._) Ŝarl. _Daraud_ (_fr._) Daro. _Edmond_ (_fr._) Edmô. _Edward_ (_a._) Edŭard. _Fancy_ (_a._) Fansi. _Fauriel_ (_fr._) Forjel. _Frantz_ (_germane_) Franc. _Gaston_ (_fr._) Gastô. _Giacomo_ (_itale_) Ĝjakomo. _Gil Blas de Sintillane_ (_fr._) Ĵilblas d' sâtiljan. _Gustave_ (_fr._) Gistav. _Hippolyte_ (_fr._) Ipolit. _Illinois_ (_a._) Ilinojz. _John_ (_a._) Ĝon. _Leipzig_ (_g._) Lajpcig. _Lesage_ (_fr._) L'saĵ. _Liverpool_ (_a._) Liv'rpul. _Lloyd_ (_g._) Lojd. _Macaire_ (_fr._). Maker. _Marseille_ (_fr._) Marsej. _Mary_ (_a._) Meri. _Mérinay_ (_fr._) Merine. _Moch_ (_fr._) Mok. _Niebuhr_ (_g._) Nibur. _Osnabruck_ (_g._) Osnabruk. _Pascal_ (_fr._) Paskal. _Pellisson_ (_fr._) Pelisô. _Pleyel_ (_fr._) Plejel. _Philip_ (_a._) Filip. _Piccadilly_ (_a._) Pikadili. _Piacenza_ (_it._) Pjaĉenza. _Pont-Audemer_ (_fr._) Pôtodmer. _Pradier_ (_fr._) Pradje. _Rebecca_ (_a._) Rebeka. _Reynault_ (_fr._) Reno. _Robert_ (_fr._) Rober. _Scholl_ (_fr._) Ŝol. _Schultz_ (_a._) Ŝulc. _Scott_ (_a._) Skot. _Sharper_ (_a._) Ŝarper. _Sheffield_ (_a._) Ŝefild. _Simons_ (_a._) Sajmons. _Suniono_, malnova internaciigita nomo de promontoro (lat., _Sunium_; novgreke, _Kolonnais_). _Ternes_ (_fr._) Tern. _Vendôme_ (_fr._) Vâdom. _Vincennes_ (_fr._) Vêsen. _Walter_ (_a._) Ŭot'r. _Washington_ (_a._) Ŭasingt'n. _William_ (_a._) Ŭiljam. _Wolfgang_ (_g._) Volfgang. _Wyse_ (_a._) Ŭajz. _Yorkshire_ (_a._) Jorkŝajr. _Zimmerman_ (_g._) Cim'rman.

IV.--Fremdaj vortoj.

_All right_ (ol rajt), Angle: Bone!

_Babuŝo_ (Turke, _babuŝ_, el la Persa _pa-puŝ_; fr. _babouche_), speco de orienta pantoflo.

_Belle Jardinière_ (bel ĵardinjer), la «Bela Ĝardenistino» nomo de konata Pariza vestaĵmagazeno.

_Cant_ (kant), Angle: speciala hipokrita prudeco.

_Brutta carogna_ (bruta karonja), Itale: malbela putraĵo.

_Ĉibuĝi_, la servisto, kiu zorgas pri la _ĉibuk'_.

_Ĉibuk_, speco de Turka pipo.

_Falankso_, en antikva Grekujo, trupo de peze armita infanterio; moderne, burĝa gvardio.

_Fanar_, Greka kvartalo de Konstantinoplo, kie sidas multaj bankoj.

_Foreign Office_ (Forejn Ofis), Angla nomo de la ministrejo de eksteraj aferoj.

_Franko_, nomo, kiun la Orientanoj donas al la Okcident-Eŭropanoj.

_Frondo_, Franca civila milito (1648-1653).

_Gutten Morgen_, germane: Bonmatenon!

_Halali_, (fr., g., el la identa malnovgreka militkrio), kornsignalo, kiu signifas, ke la ĉasita besto estas kaptita.

_Kanĝiar_, granda ponardo, uzata en Turkujo kaj precipe en Albanio.

_Khan_, orienta gastejo.

_Khanĝi_, mastro de _Khan_.

_Klepto_, greko: rabisto.

_Kafeĝi_, en Oriento, la servisto, kiu preparas la kafon.

_Lasting_, Angla vorto: speco de lanaĵo.

_Lloyd_ (lojd), nomo de diversaj ŝipasekuraj aŭ marveturaj kompanioj.

_Milordo_, nomo, kiun la sudaj kaj orientaj popolanoj donas al fremduloj, kiujn ili volas flati (angle, _mylord_, mia lordo). Ŝajnis pli bone, konservi tiun nomon, ol diri «lordo».

_Nargileo_, orienta pipo kun akvujo.

_Nil admirari_, latine: miri pri nenio.

_One_, _two_ (ŭan, tu), Angle: unu, du.

_Palikaro_, soldato de la Greka militantaro dum la milito de liberigo; oni nomas ankoraŭ tiel la Grekojn, kiuj konservis la nacion veston kun fustenjupo.

_Papas_, greke: pastro.

_Pickles_ (pik'lz), Angle: legomoj konfititaj en vinagro.

_Rahat-lokum_, orienta konfitaĵo el rozoj.

_Rhaki_, orienta brando.

_Romaiko_, Greka nacia danco.

_Square_ (skŭer), Angle: ortangula placo, plej ofte kun arboj kaj floroj. Oni proponis por ĝi la vorton «skvaro».

_Stadio_, aŭ _Novstadio_, Greke: kilometro.

_Times_ (tajmz), Angle: tempo. Nomo de fama ĵurnalo.

_Tre_, _quatro_, _cinque_ (tre, kŭatro, ĉinkŭe), Itale: tri, kvar, kvin.

_Yankee Doodle_ (Janki Dudl), Usona nacia kanto.

_Yes_ (jes), Angle: jes.

TABELO DE ENHAVO

Dediĉo de l' aŭtoro V Antaŭparolo de l' tradukinto VII S-ro Hermann Schultz 1 Fotini 6 Mary-Ann 33 Haĝi-Stavros 59 La ĝendarmoj 117 La fugo 154 John Harris 197 La kortega balo 229 Letero el Ateno 238 La aŭtoro reprenas la parolon 241 Vortara noto 243

FINO DE LA TABELO

Piednotoj de la tradukinto

[1] Aludo al _Nuntempa Grekujo_, de Edmond About.

[2] Oni nomis tiel, en Anglujo, urbetojn kiuj elektis unu deputaton, kvankam ili havis tre malmulte da balotantoj, kiuj vendis sian voĉon.

[3] Edukejo por la filinoj de la militistaj membroj de la Honora Legio, apud Parizo.

[4] Per tiu ŝercnomo, About montras sian amikon Aurélien Scholl, ĵurnaliston kaj romaniston tre faman pro sia spriteco.

[5] Oni memoru, ke la Ioniaj insuloj estis, en 1856, sub Brita administro.

[6] Oni nomis tiel, en Francujo, la maljunajn soldatojn de la Napoleona gvardio.

[7] Alia aludo al _Nuntempa Grekujo_.

[8] Aludo al la parolo de Pascal: «La homo estas nur kano, la plej malforta en la naturo, sed li estas pensanta kano. Ne estas necese, ke la tuta universo sin armu, por lin premegi. Vaporo, guto da akvo sufiĉas por lin mortigi. Sed, eĉ se la universo lin premegus, la homo estus ankoraŭ pli nobla ol tio, kio lin mortigas, ĉar li scias, ke li mortas; kaj la superecon, kiun la universo havas kontraŭ li, la universo tute ignoras.»

[9] Persono en la romano _Gil Blas de Santillane_, de Lesage, kiu kuracis ĉiujn malsanojn per sangeltiro kaj varma akvo.

[10] La ĉi supra ilustraĵo prezentas la friponojn Bertrand kaj Robert Macaire, du famajn personojn de la Francaj teatro kaj karikaturo.

[11] Vidu diskuto pri Pavlos en la kvina ĉapitro.

Librejo HACHETTE & K-io, 79, boul. Saint-Germain, PARIS.

KOLEKTO DE "LA REVUO"

INSTRUA FAKO

Francaj verkoj

Cours élémentaire pratique d'Esperanto, d'après la méthode directe combinée, par MM. Michel BECKER et GROSJEAN-MAUPIN.

Cet ouvrage est conforme aux programmes officiels de l'Enseignement des langues vivantes. Il convient merveilleusement à ceux qui désirent apprendre seul, ainsi qu'aŭ professeurs qui veulent enseigner l'Esperanto suivant la méthode directe. Un certain nombre de vignettes illustrent cet ouvrage. Un volume in-16, de 144 pages Fr. 1 »

Grammaire complète d'Esperanto, par Camille AYMONIER.

Convient particulièrement pour les cours supérieurs et pédagogiques d'Esperanto. (Les «Versions» et les «Thèmes» du «Cours méthodique» ci dessous, fournissent des textes utiles à traduire. Ils concordent avec les régles données dans la grammaire.) Un volume in-16, de 166 pages 1 50

Cours méthodique d'Esperanto--Versions, par MM. Camille AYMONIER et GROSJEAN-MAUPIN. Un volume in-16, de 136 pages 1 20

Cours méthodique d'Esperanto--Thèmes, par MM. GROSJEAN-MAUPIN et Camille AYMONIER. Un volume in-16, de 136 pages 1 20

Recueil de Phrases (plus de 1800 phrases françaises avec la traduction en Esperanto), par Henri de COPPET. Un volume in-16, de 188 pages 1 80

Internaciaj verkoj

Esperanta Sintakso, laŭ verkoj de D-r ZAMENHOF kaj aliaj aŭtoroj, en Esperanto, verkita de Paul FRUICTIER. Unu volumo in-16, 75-paĝa 1 50

Frazaro, (pli ol 1800 frazoj en Esperanto), de H. de COPPET. Unu volumo in-16, 108-paĝa 1 »

Konkordanco de la vortoj de Ekzercaro. Ellaboris Alfred E. WACKRILL. Unu volumo in-16, 95-paĝa 1 »

Du mil novaj vortoj, uzitaj de D-ro ZAMENHOF kaj netroveblaj en Universala Vortaro. Ellaboris Paul BOULET. Unu volumo in-16, 72-paĝa (_nova eldono_) 1 50

LITERATURA FAKO

Angla lingvo sen profesoro, unuakta komedio de Tristan BERNARD, tradukita de Gaston MOCH. Unu volumo in-8, 44-paĝa Fr. 1 »

Aspazio, tragedio en kvin aktoj, de A. SVJENTOĤOVSKI, trad. de D-ro Leono ZAMENHOF. Unu volumo in-8, 154-paĝa 2 50

Brazilio, parolado de S-o Everardo BACKHEUSER. Unu volumo in-8, 28-paĝa, kun ilustraĵoj ekstertekste 1 50

Bukedo, artikoloj pri literaturaj kaj beletristikaj demandoj, de Ch. LAMBERT. Unu volumo in-8, 159-paĝa 2 »

Imenlago, novelo de Theodor STORM, trad. de Alfred BADER. Unu volumo in-8, 33-paĝa » 75

La libro de l' Humoraĵo, originale verkita de Paul de LENGYEL. Unu volumo in-8, 194-paĝa 2 50

La Faraono, romano de PRUS, tradukita el la pola lingvo de D-o BEIN. Unua volumo in-8, 194-paĝa 2 » Dua volumo in-8, 238-paĝa 2 » Tria volumo in-8, 191-paĝa 2 »

La Reĝo de la montoj, de Ed. ABOUT, trad. de G. MOCH. Gustave DORÉ. Unu volumo in-8, 245-paĝa 3 50

La Rompantoj, kvin monologoj originale verkitaj de Fr. PUĴULA-VALJES. Unu volumo in-8, kun ilustraĵoj, 40-paĝa 1 »

La Tria, memoraĵoj pri la Tria Kongreso. Unu volumo in-8, 46-paĝa, ilustraĵoj ekstertekste 1 50

Laŭroj, kolekto de premiitaj verkoj en la Unua literatura konkurso de «La Revuo». Unu volumo in-8, 142-paĝa 2 »

Makbeto, kvinakta dramo de SHAKESPEARE, tradukita de D-o LAMBERT. Unu volumo in-8, 125-paĝa 2 »

TEKNIKA KOLEKTO

Anatomia vortaro (en latina, franca, angla kaj esperanta lingvoj), verkita de la Medicina Esperantista Grupo. Unu volumo in-8 Fr. 1 50

Komercaj leteroj en Esperanto, kun vortareto kvarlingva, de P. BERTHELOT kaj Ch. LAMBERT. Unu volumo in-16 » 50

La komerca sekretario, de Ros. SUDRIA. Unu volumo in-16 » 50

Matematika terminaro kaj krestomatio, de R. BRICARD. Unu volumo in-16 » 75

Monadologio, de LEIBNIZ, tradukita de E. BOIRAC. Unu volumo in-16 » 60

Muzika terminaro, de F. de MÉNIL. Unu volumo in-8, 20-paĝa » 60

Praktikaj komercaj leteroj (en esperanta kaj franca lingvoj), de J. C. O'CONNOR, Ph. Dr. M. A., kaj D. D. P. HUGON. Unu volumo in-16 » 90

Provo de Marista Terminaro, verkita sub la direkto de M. ROLLET DE L'ISLE. Unu volumo in-8 (_bindita_) 1 50

Vocabulaire des mots spéciaux à la philatélie, avec modèles de lettres (en français et Esperanto), par R. LEMAIRE. Unu volumo in-8 » 40

Vocabulaire technique et technologique Français-Esperanto, par Charles VERAX. Unu volumo in-8 (_bindita_) 2 50

MUZIKO

Himno al Zamenhof, paroloj kaj muziko de R. DESHAYS 1 »

La Vojo (kanto kaj fortepiano), paroloj de D-ro ZAMENHOF, muziko de R. DESHAYS » 35

Esperanto (valso por fortepiano), muziko de F. de MÉNIL » 50

La kanto de l' cigno (melodio), poemo de SVIRIDOV, muziko de F. de MÉNIL 1 »

Mi aŭdas vin, poezio de Leono ZAMENHOF, muziko de F. de MÉNIL 1 »

Kuŝas somero, poezio de Th. KANALOSŜI-LEFFLER, muziko de F. de MÉNIL 1 »

KOLEKTO ESPERANTO

Advokato Patelin, unuakta komedio de BRUEYS et PALAPRAT, tradukita de J. EVROT. Unu volumo in-16 Fr. » 75

Albumo de Konataj Esperantistoj, de Fritz SCHUCK. Unu luksa volumo, 55-paĝa (ekzistas ankoraŭ nur kelkaj ekzempleroj). 3 »

Cikado ĉe Formikoj, el LABICHE et LEGOUVÉ, unuakta komedio. Unu volumo in-16 » 60

Ĉu li? romano originale verkita de D-ro VALLIENNE. Unu volumo in-16 4 »

Diversaĵoj, rakontoj tradukitaj de S-roj LALLEMANT kaj BEAU. Unu volumo in-16 1 25

Don Juan, kvinakta komedio de MOLIÈRE, tradukita de E. BOIRAC. Unu volumo in-16 1 50

Elektitaj Fabeloj de Fratoj GRIMM, tradukitaj de D-ro KABE. Unu volumo in-16 1 80

Elektitaj Fabloj de LA FONTAINE, esperantigitaj de G. VAILLANT. Unu volumo in-16 » 75

Eneido, de VIRGILIO, kantoj I-XII, tradukitaj de D-ro VALLIENNE. Unu volumo in-16 3 »

Esperantaj Prozaĵoj, de diversaj aŭtoroj. Unu volumo in-16 2 50

Inter blinduloj, de D-ro JAVAL, tradukis S-ino JAVAL. Unu volumo in-16 2 »

Internacia Krestomatio, elektis kaj tradukis D-ro KABE. Unu volumo in-16 1 50

Kastelo de Prelongo, romano originale verkita de D-ro VALLIENNE. Unu volumo in-16 4 »

Kiel ni plibeligos la vivon, originale verkita de SAĜULO. Unu volumo in-16, 20-paĝa » 65

Kondukanto de l' interparolado kaj korespondado kun aldonita Antologio Internacia, de A. GRABOWSKI. Unu volumo in-16 2 »

Kurso tutmonda, de E. GASSE. Unu volumo in-16 » 75

La Avarulo, kvinakta komedio de MOLIÈRE, tradukita de S. MEYER. Unu volumo in-16 » 75

La fundo de l' mizero, romano de SIEROŜEVSKI (Vaclav), tradukita de D-ro KABE. Unu volumo in-16 » 75

La interrompita kanto, romano de ORZESKO, tradukita de KABE. Unu volumo in-16 » 75

La kolorigisto aerveturanto, gaja rakonto, de GODINEAU. Unu volumo in-16 » 30

La kvar Evangelioj, kunigitaj en unu rakonto, de Pastro LAISNEY. Unu volumo in-16 1 50

La nevo kiel onklo, triakta komedio de SCHILLER, tradukita de STEWART. Unu volumo in-16 1 »

Lernolibro de esperanta stenografio, de F. SCHNEEBERGER. Unu volumo in-16 1 »

Paĝoj el la Flandra literaturo, tradukitaj de D-ro SEYNAEVE kaj D-ro van MELCKEBEKE. Unu volumo in-16 1 50

Pola Antologio, elektita kaj tradukita de KABE. Unu volumo in-16 2 »

Poŝkalendaro Esperantista 1909. Unu volumo in-16 1 »

Poŝlibro internacia por aferistoj, turistoj, k. c., de NORMAN. Unu volumo in-16 (_bindita_) 2 »

Pri unu speco de kurbaj linioj, von Prof. A. DOMBROVSKI. Unu volumo in-16 » 60

Rakontoj pri feinoj, de PERRAULT (Ch.), tradukitaj de S-ino SARPY. Unu volumo in-16 1 »

Sub la neĝo, taglibro de juna loĝanto de la Jura montaro, de J. J. PORCHAT, tradukita de J. BOREL. Unu volumo in-16, 144-paĝa 1 25

Tri unuaktaj komedioj, de A. v. KOTZEBUE, T. WILLIAMS, S-ino M. HANKEL. Unu volumo in-16, 96-paĝa 1 »

Unua legolibro, de D-ro KABE. Unu volumo in-16 1 90

Verdaj Fajreroj, kolekto da versaĵoj de Romano FRENKEL. Unu volumo in-16 1 »

Verkaro, libro Ia, de DEVJATNIN. Unu volumo in-16 2 »

Vojaĝo interne de mia ĉambro, de MAISTRE, tradukita de S. MEYER. Unu volumo in-16 » 75

Franca Societo Esperanto kaj Ruĝa-Kruco

(_Société Française Esperanto et Croix-Rouge._)

Esperanto et Croix-Rouge, par le lieutenant BAYOL, Instructeur à l'École spéciale militaire de Saint-Cyr.

Brochure très précieuse pour les conférenciers militaires et de la Croix-Rouge. Un volume in-16 Fr. 1 »

Intercompréhension dans les formations et établissements sanitaires en temps de guerre.

Un volume in-16 Fr. » 50

MALGRANDAJ GVIDLIBRETOJ DE LA RUĜA-KRUCO EN ĈIUJ LINGVOJ

Eldono Franca: Guide Esperanto de la Croix-Rouge. -- Germana: Esperanto-Führer für das Rote-Kreuz. -- Itala: Guida Esperanto de la Croce-Rossa. -- Hispana: Guia Esperanto de la Cruz-Roja.

_Eldonoj en aliaj lingvoj preparataj._

_Prezo_: 1 ekz. Fr. 0.10; 20 ekz. Fr. 1,50; 100 ekz. Fr. 5; 1000 ekz. Fr. 40.

Specimenoj estas senpage senditaj.

Ĉiu propagandisto, ĉiu grupo, aĉetu tiujn ĉi malkarajn broŝurojn por dissemi inter siaj amikoj kaj konatuloj.

BILDAROJ

Teksto en Esperanto.--25 malsamaj numeroj

Tiuj bildaroj, kvankam skribitaj por infanoj, taŭgas perfekte por la novaj adeptoj. Per ili la profesoroj povas rapide kutimigi la lernantojn paroli esperante. Ili utilas ankaŭ por la propagando.

Gepatroj, Profesoroj, Propagandistoj! Aĉetu kaj konigu la BILDAROJN.

Prezo, serio da 25 numeroj Francujo kaj kolonioj Fr. 1 50 -- per poŝto simpla -- 1 65 Aliaj landoj -- 2 » -- per poŝto rekomendita -- 2 40

_Specialaj prezoj por la Grupoj._

Coulommiers.--Imprimerie Paul BRODARD.

Noto de transskribinto:

Mi senregistre ĝustigis diversajn mispresaĵojn de la originala libro. Mi forigis la atribuadon al la tradukinto ĉe ĉiu piednoto, kaj reverkis la 11a piednoto. Paĝkomencojn mi registris per html-aj komentoj.

