# La Rabistoj: Dramo en kvin aktoj

## Part 5

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-rabistoj-dramo-en-kvin-aktoj-65958/index.md

Spiegelberg. -- Ankoraŭ pli mallonga, pli bona vojo estas jena: vi rabas al via homo ĉion, kion li havas, ĝis ne restas al li eĉ ĉemizo sur la korpo, -- tiam li mem venos al vi. Ne instruu al mi la artifikojn, frato, -- demandu do la kupran vizaĝon tie: al la diablo! lin mi bele kaptis en la reton! Mi proponis al li kvardek dukatojn, li ilin ricevos, kiam li donos al mi la vaksan premsignon de la ŝlosilo de sia sinjoro. Prezentu do al vi, la malsaĝa besto tion ĉi faras, la diablo min prenu, -- li alportas al mi la ŝlosilojn kaj volas nun ricevi la monon.... Monsieur, mi nun diras al li, ĉu vi scias, ke mi nun portos la ŝlosilojn rekte al la kvartalestro kaj mi luos por vi loĝejon sur la pendingo? Per ĉiuj diabloj! vi devus vidi, kiel la homo tiam larĝe malfermis la okulojn kaj komencis baraktadi kiel malseka hundo.... «Pro la ĉielo, havu kompaton! mi... mi....» Kion do vi? Ĉu vi volas tuj forĵeti ĉiun sinĝenadon kaj iri kun mi al la diablo? -- «Ho, tre volonte, kun ĝojo». -- Ha ha ha! bona mizerulo, per lardo oni kaptas musojn! ridu do pri li, Razmann! ha ha ha!

Razmann. -- Jes, jes, mi devas konfesi. Mi skribos al mi ĉi tiun lecionon per oraj literoj sur la tabulon de mia cerbo. La satano sendube konas siajn homojn, se li prenis vin kiel makleriston.

Spiegelberg. -- Ne vere, frato? Kaj mi pensas, ke kiam mi liveros al li dek pecojn, li min lasos libere iri, -- ĉiu eldonisto donas ja al sia kolektanto la dekan ekzempleron senpage, kiel do la diablo agus pli avare? Razmann! mi sentas pulvon....

Razmann. -- Per la diablo! mi ankaŭ ĝin sentas jam de longe. Atentu, en la proksimaĵo oni certe pafis! -- Jes, jes, kiel mi diras al vi, Maŭrico, al nia hetmano vi estos bonvena kun viaj rekrutoj, li ankaŭ allogis jam bravajn homojn.

Spiegelberg. -- Sed la miaj! la miaj.... Pa!

Razmann. -- Nu jes, ili certe havas belajn fingretojn, sed mi diras al vi, la renomo de nia hetmano ankaŭ jam fortentis honestajn homojn.

Spiegelberg. -- Mi dubas.

Razmann. -- Sen ŝerco! kaj ili ne hontas servi sub li. Li ne mortigas pro la rabado, kiel ni, -- la mono lin ne interesas, kiam li povas havi sufiĉe da ĝi, kaj eĉ sian trionon, kiu leĝe apartenas al li de ĉiu akiro, li disdonacas al orfoj, aŭ li donas per ĝi al malriĉaj esperdonaj junuloj la eblon studi. Sed se li kaptas nobeleton, kiu senfeligas siajn vilaĝanojn kiel bruton, aŭ se li ricevas sub la manon ian kanajlon kun oraj galonoj, kiu falsas la leĝojn kaj kovras per arĝento la okulon de la justeco, aŭ ian alian sinjoron de tia speco, -- nu, tiam li estas en sia elemento, kaj li mastrumas diable, kvazaŭ ĉiu fibro en li estus furio.

Spiegelberg. -- Hm! hm!

Razmann. -- Antaŭ ne longe ni eksciis en la gastejo, ke baldaŭ devas ĉi tie pasi riĉa grafo el Regensburgo, kiu gajnis proceson pri miliono per la ruzaĵoj de sia advokato; li sidis tiam ĉe la tablo kaj ludis. Kiomope ni estas? li min demandis, subite leviĝante; mi vidis, kiel li enpremis la malsupran lipon inter la dentojn, kion li faras nur tiam, kiam li estas en plej furioza humoro. Ne pli ol kvin, mi diris. Ĝi sufiĉas, li diris; li ĵetis al la mastrino la monon sur la tablon, lasis la vinon, kiun li estis mendinta, netuŝita, kaj ni ekpreparis nin por la vojo. La tutan tempon li ne parolis eĉ unu vorton, li kuradis flanken tute sola, nur de tempo al tempo li demandis nin, ĉu ni ankoraŭ nenion rimarkis, kaj li ordonadis al ni meti la orelon al la tero. Fine la grafo alveturas, la kaleŝo peze ŝarĝita, la advokato sidis kune kun li interne, antaŭe unu rajdanto, ĉe la flankoj du servistoj rajde, -- tiam vi devus vidi nian homon, kiel li, kun du pistoloj en la mano, antaŭ ni alsaltis al la kaleŝo kaj kun tondra voĉo ekkriis: halt'! La veturigisto, kiu ne volis halti, devis danci malsupren de sia loko; la grafo pafis el la kaleŝo en la aeron, la rajdantoj forkuris.... Vian monon, kanajlo, li ekkriis tondre, -- tiu kuŝis kiel bovo sub la hakilo. Kaj ĉu vi estas la fripono, kiu faras el la justeco aĉeteblan publikulinon? La advokato tremis tiel, ke la dentoj al li frapadis, -- la ponardo staris en lia ventro, kiel paliso en vinberejo.... Mi faris la miaĵon! li ekkriis kaj fiere sin deturnis de ni; la rabado estas via afero. Kaj kun tiuj ĉi vortoj li malaperis en la arbaron.

Spiegelberg. -- Hm, hm! Frato, tio, kion mi antaŭe rakontis al vi, devas resti inter ni, li ne devas tion ĉi scii. Vi komprenas?

Razmann. -- Bone, bone, mi komprenas.

Spiegelberg. -- Vi ja lin konas! Li havas siajn kapricojn. Vi min komprenas.

Razmann. -- Mi komprenas, mi komprenas.

(_Schwarz, rapide enkuras_).

Razmann. -- Kiu estas? Kio fariĝis? Pasaĝeroj en la arbaro?

Schwarz. -- Rapide, rapide! kie estas la aliaj? Al ĉiuj diabloj! Vi staras ĉi tie kaj babilas? Ĉu vi ne scias? ĉu vi tute ne scias? Kaj Roller....

Razmann. -- Kio do? kio do?

Schwarz. -- Roller estas pendigita, kaj ankoraŭ kvar aliaj....

Razmann. -- Roller? Ha, malbeno! De kiam? De kie vi tion ĉi scias?

Schwarz. -- Jam pli ol tri semajnojn li sidis, kaj ni nenion sciis; jam tri tagojn oni lin juĝis, kaj ni nenion aŭdis; sub turmentegoj oni lin ekzamenadis, kie estas la hetmano. La brava junulo nenion konfesis; hieraŭ oni faris al li la proceson, kaj hodiaŭ matene li per ekstra poŝto forveturis al la diablo.

Razmann. -- Ha, la kanajloj! Ĉu la hetmano tion ĉi scias?

Schwarz. -- Nur hieraŭ li tion eksciis. Li furiozas kiel apro. Vi scias, ke li ĉiam plej alte ŝatis Rolleron, -- kaj al tio ankoraŭ la turmentegado.... Ŝnurojn kaj ŝtuparojn oni jam alportis al la turo, sed nenio helpis; li mem en kapucena robo jam enŝteliĝis al li kaj volis interŝanĝi kun li la personojn, -- Roller obstine rifuzis; nun li faris tian ĵuron, ke frosto ekkuris sub niaj haŭtoj, -- li ĵuris ekbruligi por li funebran torĉon, kian ankoraŭ neniu reĝo iam havis kaj kiu devas rosti al ili la ĝibojn brune kaj blue. Mi timas pro la urbo. Li jam de longe portas koleron kontraŭ ĝi, ĉar ĝi estas tiel abomene bigota, -- kaj vi ja scias, ke se li diras «mi volas tion ĉi fari», ĝi estas tio sama, kiel se iu el ni tion ĉi jam faris.

Razmann. -- Ĝi estas vero! mi konas la hetmanon. Se li estus doninta al la diablo sian vorton, ke li iros en la inferon, li neniam preĝus, eĉ se li per duono da Patro-nia povus liberiĝi! Sed ho, la malfeliĉa Roller! la malfeliĉa Roller!

Spiegelberg. -- Memento mori! Sed tio ĉi min ne tuŝas. (_Li trilas kanteton._)

Se mi ekzekutejon preteriras, Mi nur fermetas unu el l' okuloj; Ha, tute sola pendas vi, mi diras, -- Vi estas do el gent' de malsaĝuloj!

Razmann, _kun eksalto_. -- Aŭdu! Pafo! (_Pafado kaj bruo._)

Spiegelberg. -- Ankoraŭ unu!

Razmann. -- Denove unu! la hetmano!

(_Malantaŭ la scenejo oni kantas._)

Nurenberganoj pendigas neniun Antaŭ ol ili lin havas. (_Bis._)

Schweizer, Roller, _malantaŭ la scenejo_. -- He vi, ho! He vi, ho!

Razmann. -- Roller! Roller! Dek diabloj min prenu!

Schweizer, Roller, _malantaŭ la scenejo_. -- Razmann! Schwarz! Spiegelberg! Razmann!

Razmann. -- Roller! Schweizer! Fulmo kaj tondro kaj ĉiuj diabloj de la infero! (_Ili kuras al li renkonte._)

(_Rabisto Moor, sur ĉevalo. Schweizer. Roller. Grimm. Schufterle. Aro da rabistoj, kovritaj de koto kaj polvo aperas._)

Rabisto Moor, _desaltante de la ĉevalo_. -- Libereco! libereco! Vi estas ekster danĝero, Roller! Forkonduku mian ĉevalon, Schweizer, kaj lavu ĝin per vino. (_Ĵetas sin sur la teron._) Ĝi estis varmega afero!

Razmann, _al Roller_. -- Nu, pro la kamentubo de Pluto! Ĉu vi reviviĝis de sub la rado?

Schwarz. -- Ĉu vi estas lia spirito? aŭ ĉu mi estas frenezulo? Ĉu vi efektive estas Roller?

Roller, _malfacile spirante_. -- Ĝi estas mi. Per propra korpo. Tuta. De kie, laŭ via opinio, mi venas?

Schwarz. -- Kiu ĝin povas scii? Vi estis jam kondamnita.

Roller. -- Tiel ĝi efektive estis, kaj eĉ pli. Mi venas rekte de la pendingo. Lasu min nur antaŭe reakiri mian spiron. Schweizer al vi rakontos. Donu al mi glason da brando! Kaj vi estas denove ĉi tie, Maŭrico? Mi pensis, ke mi revidos vin ie en alia loko. Donu do al mi glason da brando, miaj ostoj disfalas.... Ho, mia hetmano! kie estas mia hetmano?

Schwarz. -- Tuj, tuj! Diru do, babilu do kiel vi de tie forvenis? kiamaniere ni denove vin havas? Mia kapo turniĝas. Vi diras, ke de la pendingo?

Roller, _rapide eltrinkas botelon da brando_. -- Ha, ĝi estas bongusta, ĝi varmigas! Rekte de la pendingo, mi al vi diras. Vi staras ĉi tie kun malfermitaj buŝegoj kaj ne povas tion eĉ sonĝi, -- mi estis nur tri paŝojn de la fatala ŝtuparo, per kiu mi devis supreniri al la brusto de Abrahamo, -- tiel proksime, tiel proksime, -- mi estis jam kun mia haŭto kaj haroj forvendita al la anatomio! vi povus havi mian vivon por preneto da flartabako. Al la hetmano mi devas danki por la aero, libereco kaj vivo.

Schweizer. -- Ĝi estis ŝerco, kiun valoras aŭskulti. Unu tagon antaŭe ni per niaj spionoj eksciis, ke Roller estas bone enpeklita, kaj ke se la ĉielo ne enmiksos sin en ĝusta tempo, li morgaŭ en la tago -- tio estas hodiaŭ -- devos iri la vojon de ĉiu karno. Leviĝu! diris la hetmano, kio pli valoras ol amiko? Ni lin savos, aŭ se ni lin ne savos, tiam ni almenaŭ ekbruligos por li funebran torĉon, kiun ankoraŭ neniu reĝo havis kaj kiu rostos al ili la ĝibojn brune kaj blue. Ni sendis al li ekspreson, kiu alportis al li skribeton, ĵetinte ĝin al li en la supon.

Roller. -- Mi neniel esperis sukceson.

Schweizer. -- Ni elatendis la tempon, kiam la vojoj fariĝis liberaj. La tuta urbo eliris, por vidi la spektaklon, rajdantoj kaj piedirantoj kaj kaleŝoj miksite, la bruo kaj la pretiĝado por la estonta ekzekuto resonadis malproksime. Nun, diris la hetmano, ekbruligu, ekbruligu! La bravuloj ekflugis kiel sagoj, ekbruligis la urbon samtempe en tridek tri finoj, ĵetis brulantajn meĉaĵojn en la ĉirkaŭaĵon de la pulvejo, en preĝejojn kaj garbejojn.... Per la infero! ne pasis eĉ kvarono da horo, la nordorienta vento, kiu ankaŭ kredeble havis kalkulojn kun la urbo, bonege aliĝis al ni kaj pelis la flamojn supren ĝis la plej altaj pintoj. Kaj ni dume kuras sur la stratoj supren kaj malsupren, kiel furioj, brulo! brulo, tra la tuta urbo, tumulto, kriado, bruado... la brulalarmaj sonoriloj komencas brui, la pulvoturo eksplodas, kvazaŭ la tero krevis en la mezo, la ĉielo disŝiriĝis kaj la infero falis dek mil klaftojn pli profunden.

Roller. -- Kaj nun mia sekvantaro ekrigardis malantaŭen, -- jen kuŝas la urbo kiel Gomoro kaj Sodomo, la tuta horizonto konsistis el fajro, sulfuro kaj fumo, kvardek montoj en la ĉirkaŭaĵo rebruas pri la infera ŝerco, panika teruro ĵetas ĉiujn sur la teron, -- nun mi ekuzas la momenton, kaj fr! rapide kiel la vento, mi estis malligita, -- miaj akompanantoj, ŝtonigitaj kiel la edzino de Loth, rigardas malantaŭen, -- mi kuras for! mi traŝiras la amasojn! mi malaperis! Sesdek paŝojn pli malproksime mi deĵetas miajn vestojn, mi ĵetas min en la riveron, mi naĝas sub la akvo tiel longe, ĝis mi pensas, ke ili min jam ne vidos. Mia hetmano staris jam prete kun ĉevaloj kaj vestoj, -- tiamaniere mi saviĝis. Moor, Moor! Ke vi ankaŭ baldaŭ enfalu en kaptilon, ke mi povu al vi pagi en la sama maniero!

Razmann. -- Sovaĝbesta deziro, por kiu oni devus vin pendigi, -- tamen ĝi estis petolo, de kiu oni povus krevi.

Roller. -- Ĝi estis efektive helpo en la ekstrema bezono; vi ne povas tion ĉi sufiĉe taksi. Vi devus kun ŝnuro ĉirkaŭ la kolo marŝi per vivanta korpo al la tombo, kiel mi, kaj vidi la fatalan preparadon kaj la ekzekutajn ceremoniojn, kaj senti, kiel kun ĉiu paŝo, kiun la timotremanta piedo faras antaŭen, venas pli proksime, terure pli proksime la malbenita maŝino, en kiun mi devis enloĝiĝi kaj kiu brilis en la terura matena suno, -- vi devis vidi la garde observantajn helpantojn de la ekzekutisto, aŭdi la teruran muzikon, -- ĝi bruas ankoraŭ en miaj oreloj, la kriojn de la malsataj korvoj, kiuj en granda nombro alkroĉiĝis al la korpo de mia duone forputrinta antaŭulo, kaj ĉio alia, kaj super ĉio ankoraŭ la antaŭsento de la eterneco, kiu min atendis! Frato, frato! kaj subite la signalo de la libereco! Ĝi estis krako, kvazaŭ ĉe la ĉielbarelo krevis ringego.... Aŭskultu, kanajloj! mi diras al vi, kiam oni el ardanta forno saltas en glacian akvon, oni ne povas senti la kontraston tiel forte, kiel mi, kiam mi estis sur la alia bordo.

Spiegelberg, _ridas_. -- Malfeliĉa hometo! Nun ĉio estas ja forgesita. (_Trinkas al li._) Pro la feliĉa renaskiĝo!

Roller, _forĵetas sian glason_. -- Ne, per ĉiuj trezoroj de Mamono! mi ne volus tion ĉi sperti la duan fojon. La morto estas io pli ol salto de arlekeno, kaj promorta teruro estas pli malbona ol la morto.

Spiegelberg. -- Kaj la saltanta pulvoturo, -- vi komprenas nun, Razmann? jen tial la aero en la ĉirkaŭspaco de tutaj horoj tiel malbonodoris per sulfuro, kvazaŭ la tuta vestaro de Moloĥo estus aerumata sub la ĉielo. Ĝi estis majstraĵo, mia hetmano! mi envias vin pro ĝi.

Schweizer. -- Se la urbo volis fari al si plezuron de tio, ke ĝi vidos, kiel oni senvivigos mian kamaradon kiel lacepelitan porkon, -- kio do al la diablo! ĉu ni devas fari al ni riproĉojn de la konscienco, se pro nia kamarado ni forbruligas la urbon? Kaj krom tio niaj homoj devis ja ankaŭ iom rabi. Diru do, kion vi forkaperis?

Unu el la bando. -- Dum la tumulto kaj konfuzo mi enŝteliĝis en la preĝejon de la sankta Stefano kaj mi deŝiris la pasamentojn de la altara tuko; la bona Dio, mi diris al mi, estas riĉa homo, kaj li povas ja fari orajn fadenojn el groŝa ŝnuro.

Schweizer. -- Vi bone agis, -- por kio efektive la preĝejo bezonas tiun ĉifonaĵon? Ili alportas ĝin al la Kreinto, kiu ridas pri ilia ĉifonaro, kaj liaj kreitaĵoj devas morti de malsato! Kaj vi, Spangeler, kie vi etendis vian reton?

Dua. -- Mi kaj Bügel ni prirabis magazenon kaj ni alportas materialon por kvindek el ni.

Tria. -- Du orajn poŝhorloĝojn mi forkaptis kaj al tio ankoraŭ dekduon da arĝentaj kuleroj.

Schweizer. -- Bone, bone. Kaj ni aranĝis al ili tian historion, ke ili du semajnojn devos estingadi. Se ili volos venki la fajron, ili devos ruinigi la urbon per akvo. Ĉu vi ne scias, Schufterle, kiom estis da mortigitoj?

Schufterle. -- Oni diras, ke okdek tri. La turo sola dispremis sesdekon da ili.

Rabisto Moor, _tre serioza_. -- Roller, vi estas kare pagita.

Schufterle. -- Pa, pa! sed kion tio ĉi signifas? Jes, se tio ĉi estus viroj, -- sed tie estis vindinfanoj, kiuj origas siajn litotukojn, enlaĉigitaj patrinetoj, kiuj forpeladis de ili la kulojn, sekiĝintaj fornosidistoj, kiuj jam ne povis trovi la pordon, pacientoj, kiuj plore vokadis sian doktoron, kiu per sia gravamiena trotado sekvis la komunan kuradon. Ĉio, kio havis facilajn krurojn, elkuris al la komedio, kaj nur la surfundaĵo de la urba loĝantaro restis, por gardi la domojn.

Moor. -- Ho, la malfeliĉaj vermoj! Malsanuloj, vi diras, maljunuloj kaj infanoj?

Schufterle. -- Jes, al la diablo! Kaj krom tio akuŝulinoj kaj profunde gravedaj virinoj, kiuj timis aborti sub la nekovrita pendingo; junaj virinoj, kiuj timis rigardinfektiĝi de la ekzekutaj objektoj kaj presi al sia infano en la utero la pendingon sur la ĝibon; malriĉaj poetoj, kiuj ne havis ŝuojn por surpiedigi, ĉar sian solan paron ili fordonis por ripari, -- kaj ankoraŭ diversaj similaj subjektoj; ne valoras la penon paroli pri ĉi tio. Kiam mi preteriris antaŭ unu el tiaj barakoj, mi ekaŭdis interne laŭtan kriadon, mi enrigardas, kaj ĉe la lumo kion mi vidas? ĝi estis infano, ankoraŭ freŝa kaj sana, ĝi kuŝis sur la tero sub la tablo, kaj la tablo ĝuste jam volis komenci bruli. Malfeliĉa besteto, mi diris, vi ja tie frostiĝas, kaj mi ĵetis ĝin en la fajron.

Moor. -- Efektive, Schufterle? Kaj tiu fajro brulu en via brusto eterne! For, ho monstro! Neniam montriĝu en mia bando! Vi murmuras? Vi pripensas? Kiu pripensas, kiam mi ordonas? Li kuru for, mi diras! Ekzistas ankoraŭ multaj inter vi, kiuj estas maturaj por mia kolerego. Mi konas vin, Spiegelberg! Sed baldaŭ mi paŝos en vian mezon kaj mi faros teruran pririgardon. (_La rabistoj tremante foriras._)

Moor, _sola marŝas ekscitite tien kaj reen_. -- Ne aŭskultu ilin, venĝanto en la ĉielo! Kion mi povas fari kontraŭ tio? Ĉu vi estas kulpa, se via pesto, via kartempo, via superakvado englutas la justulon kune kun la malvirtulo? Kiu povas ordoni al la flamo, ke ĝi ne furiozu ankaŭ sur la benita semitaĵo, kiam ĝi devas detrui la nestojn de la krabroj? Ho, la abomena mortigo de infanoj! mortigo de virinoj! mortigo de malsanuloj! Kiel min premas tiu ĉi faro! Ĝi venenis miajn plej belajn agojn! Jen ruĝa de honto kaj mokita staras antaŭ la okulo de la ĉielo tiu knabo, kiu arogis ludi kun la bastonego de Jupitero kaj kiu venkis pigmeojn, dum li devis frakasi titanojn! For, for! vi ne estas tiu viro, kiu povus regi la venĝan glavon de la supraj tribunaloj, vi falis ĉe la unua moviĝo! Nun mi forĵetas mian malhumilan planon, mi foriras, por enrampi en ian fendon de la tero, kie la lumo de la tago sin kaŝos antaŭ mia malhonoro. (_Li volas forkuri._)

Rabistoj, _alkuras_. -- Gardu vin, hetmano! Diabloj ekpetolis! Tutaj amasoj da bohemaj rajdistoj saltas ĉirkaŭe en la arbaro, -- infera denuncisto kredeble elbabilis al ili pri ni.

Novaj rabistoj. -- Hetmano, hetmano! Ili eltrovis niajn postesignojn. Ĉirkaŭe kelkaj miloj da ili aranĝas kordonon ĉirkaŭ la meza arbaro.

Novaj rabistoj. -- Ve, ve, ve! Ni estas kaptitaj, radŝiritaj, kvaronigitaj! Multaj miloj da husaroj, dragonoj kaj ĉasistoj saltas ĉirkaŭ la altaĵo kaj gardas ĉiujn elirojn.

(_Moor foriras._)

(_Schweizer. Grimm. Roller. Schwarz. Schufterle. Spiegelberg. Razmann. Grupo da rabistoj._)

Schweizer. -- Ni do elskuis ilin el la kusenoj? Ĝoju do, Roller! Tion ĉi mi jam longe deziris, iom interbati min kun tiaj kazernaj kavaliroj. Kie estas la hetmano? Ĉu la tuta bando estas kune? Ni ja havas sufiĉe da pulvo?

Razmann. -- Da pulvo ni havas kiom vi volas. Sed ni ĉiuj estas nur en la nombro de okdek, sekve en ĉiu okazo apenaŭ unu kontraŭ dudek da ili.

Schweizer. -- Des pli bone! kaj se eĉ estus kvindek da ili kontraŭ mia granda ungo.... Se ili tiel longe atendis, ĝis ni ekbruligis al ili la pajlon sub la sidvangoj, -- fratoj, fratoj, tiam ne estas granda danĝero. Ili riskas sian vivon por dek krejceroj, sed ĉu ni ne batalas pro kapo kaj libereco? Ni falos sur ilin kiel superakvego kaj ni ekbatos kontraŭ iliaj kapoj kiel fulmotondro. Kie do al la diablo estas la hetmano?

Spiegelberg. -- Li forlasas nin en tiu ĉi mizerego. Ĉu ni ne povas jam plu forsavi nin?

Schweizer. -- Forsavi nin?

Spiegelberg. -- Ho, kial mi ne restis en Jeruzalemo!

Schweizer. -- Mi volus do, ke vi sufokiĝu en kloako, vi ekskrementa animo! Ĉe nudaj monaĥinoj vi estas granda kuraĝulo, sed kiam vi vidas du pugnojn, vi fariĝas timemulo! Montru vin nun, aŭ oni devos enkudri vin en porkan felon kaj mortpeli vin per hundoj.

Razmann. -- La hetmano, la hetmano!

Moor, _malrapide enirante, al si mem_. -- Mi lasis ilin tute ĉirkaŭfermi, nun ili devas batali kiel malesperuloj. (_Laŭte._) Knaboj! Nun venis la momento! Ni estas perditaj, aŭ ni devas batali kiel pafvunditaj aproj.

Schweizer. -- Ha! Mi malfermos al ili per mia tranĉilo la ventron tiel, ke la internaĵoj elsaltos al ili en sia tuta longeco! Konduku nin, hetmano! ni sekvos al vi en la faŭkon de la morto.

Moor. -- Ŝargu ĉiujn pafilojn! Ne mankas ja al ni pulvo?

Schweizer, _kun eksalto_. -- Ni havas sufiĉe da pulvo, por eksplodigi la teron ĝis la ĉielo!

Razmann. -- Ĉiu ŝargis kvin parojn da pistoloj kaj krom tio ĉiu ŝargis po tri karabenoj.

Moor. -- Bone, bone! Kaj nun parto devas suprenrampi sur la arbojn aŭ kaŝi sin en la densejo kaj ekpafi kontraŭ ilin el la embusko.

Schweizer. -- Tio estas por vi, Spiegelberg!

Moor. -- Ni ĉiuj aliaj ĵetos nin kiel furioj kontraŭ iliajn flankojn.

Schweizer. -- Inter tiuj estos mi, mi!

Moor. -- Samtempe ĉiu devas fajfi, kuradi en la arbaro, por ke nia nombro fariĝu pli terura; ankaŭ ĉiuj hundoj devas esti deĉenigitaj kaj pelitaj en ilian mezon, ke ili disiĝu, distriĝu kaj kuru sub vian pafon. Ni tri, Roller, Schweizer kaj mi, ni batalos en la kunpuŝiĝo.

Schweizer. -- Majstre, majstre! Ni ĉirkaŭtondros ilin tiamaniere, ke ili ne scios, de kie ili ricevas la vangofrapojn. Mi iam povis forpafi ĉerizon de la buŝo. Ili nur alkuru! (_Schufterle pinĉas Schweizeron, tiu ĉi retiras la hetmanon flanken kaj mallaŭte parolas kun li._)

Moor. -- Silentu!

Schweizer. -- Mi vin petas....

Moor. -- For! Li danku sian malhonoron, ĝi lin savis. Li ne devas morti tiam, kiam mi kaj mia Schweizer mortas kaj mia Roller. Li deprenu siajn vestojn, tiam mi diros, ke li estas vojaĝanto kaj mi lin priŝtelis. Estu trankvila, Schweizer, mi ĵuras, ke li tamen ankoraŭ estos pendigita.

(_Patro-monaĥo, eniras._)

Patro-monaĥo, _konfuzite, al si mem_. -- Ĉu tio ĉi estas la nesto de la drakoj? (_Laŭte._) Se vi permesos, sinjoroj! Mi estas servanto de la eklezio, kaj ekstere staras dek sep centoj, kiuj gardas ĉiun haron sur miaj tempioj.

Schweizer. -- Brave! brave! ĝi estis bone dirita, por teni al si varme la stomakon.

Moor. -- Silentu, kamarado! Diru mallonge, sinjoro patro! kion vi tie ĉi bezonas?

Patro-monaĥo. -- Min sendas la alta estraro, kiu disponas pri vivo kaj morto.... vi ŝtelistoj, vi brulfaristoj, vi friponoj, venenaj viperidoj, kiuj ŝteliras en la mallumo kaj pikas en kaŝiteco, elĵetaĵo de la homaro, infera kovitaĵo, bonega manĝo por korvoj kaj abomenaj insektoj, kolonio por pendingo kaj rado....

Schweizer. -- Hundo! ĉesu insulti, -- aŭ.... (_Li alpremas al li la pafilkapon al la vizaĝo._)

Moor. -- Fi do, Schweizer! vi ja malordigas al li la verkon! li tiel brave ellernis parkere sian predikon. Nu, pluen, sinjoro! -- «por pendingo kaj rado?»

Patro-monaĥo. -- Kaj vi, bela hetmano! Duko de la poŝaj ŝtelistoj! reĝo de la friponoj! grandmogolo de ĉiuj kanajloj sub la suno! tute simila al tiu unua abomena konspirestro, kiu mil legionojn da senkulpaj anĝeloj entiris en ribelan fajron kaj trenis kun si malsupren en la profundan ŝlimejon de la pereo de la animo, -- la kriegado de forlasitaj patrinoj bruas post viaj piedoj, sangon vi drinkas kiel akvon, homaj vivoj ne havas sur via mortigista ponardo eĉ la pezon de aera veziko....

Moor. -- Tute vere, tute vere! Nu, pluen!

Patro-monaĥo. -- Kio? Tute vere, tute vere? ĉu tio ĉi ankaŭ estas respondo?

Moor. -- Kiel, sinjoro? Al tio vi tute ne estis preparita? Pluen, nur pluen! Kion vi volis diri plu?

Patro-monaĥo, _en fervoro_. -- Terura homo! For de mi! ĉu ne sidas la sango de la mortigita imperia grafo sur viaj malbenitaj fingroj? ĉu vi ne trarompis per ŝtelistaj manoj la sanktejon de Dio kaj per kanajla kapto ne forportis la sanktigitajn vazojn de la komunio? Kiel? ĉu vi ne ĵetis la fajron en nian pian urbon? ĉu vi ne faligis la pulvoturon sur la kapojn de bonaj kristanoj? (_Kun kunbatitaj manoj._) Teruraj, teruraj krimoj, kiuj malbonodoras ĝis la ĉielo, armas la lastan juĝon, ke ĝi rapide venu! matura por la repago, pretigita por la lasta trumpetado!

Moor. -- Majstra prediko ĝis nun! sed al la afero! Kion la alte estimata magistrato anoncigas al mi per vi?

Patro-monaĥo. -- Kion vi tute ne meritas ricevi. Rigardu ĉirkaŭen, vi brulfaristo! ĉie, kien vi nur povas rigardi, vi estas ĉirkaŭfermita de niaj rajdantoj, -- tie ĉi estas nenia loko por forkuri. Tiel certe, kiel ĉerizoj kreskas sur ĉi tiuj kverkoj kaj ĉi tiuj abioj portas persikojn, tiel certe vi povos vivaj forkuri de tiuj ĉi kverkoj kaj abioj.

Moor. -- Ĉu vi aŭdas, Schweizer? Sed nur pluen!

Patro-monaĥo. -- Aŭdu do, kiel bonkore, kiel pardoneme la juĝo agas kun vi, malvirtulo: se vi nun tuj rampos al la kruco kaj petegos pri kompato kaj indulgo, vidu, tiam la severeco fariĝos por vi kompato, la justeco estos por vi amanta patrino, -- ŝi fermos siajn okulojn por duono de viaj krimoj kaj limigos sin per tio, ke ĝi -- prezentu al vi -- kondamnos vin nur al morto per la rado.

Schweizer. -- Vi aŭdis, hetmano? Ĉu mi iru kaj kunpremu la gorĝon al tiu ĉi dresita paŝtista hundo, ke la ruĝa suko ŝprucu ĉe li el ĉiuj ŝvitporoj?

