# La Rabistoj: Dramo en kvin aktoj

## Part 4

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-rabistoj-dramo-en-kvin-aktoj-65958/index.md

Amalio, _ĉiam rigardante la portreton_. -- Ne, ne! Ĝi ne estas li. Per Dio, ĝi ne estas Karolo. Ĉi tie, ĉi tie. (_Montrante la koron kaj la frunton._) Tiel tuta, tiel alia! La pala kolorilo ne sufiĉas, por kopii la ĉielan spiriton, kiu regis en lia fajra okulo. For kun ĝi! Ĝi estas tiel homa! Mi estis fuŝistino.

Maljuna Moor. -- Tiu ĉi bonkora, varmiga rigardo, -- se li starus antaŭ mia lito, tiam mi vivus en la morto mem! Neniam, neniam mi mortus!

Amalio. -- Neniam, neniam vi mortus? Ĝi estus salto, kiel oni saltas de unu penso al alia pli bela, -- tiu ĉi rigardo lumus al vi trans la tombo; tiu ĉi rigardo portus vin super la stelojn.

Maljuna Moor. -- Estas malfacile, estas malĝoje! Mi mortas, kaj mia filo Karolo ne estas ĉi tie, -- mi estas portata en la tombon, kaj li ne ploras super mia tombo! Kiel dolĉe estas, esti enlulata en la dormon de la morto per la preĝo de filo, -- ĝi estas lulila kanto.

Amalio, _reve_. -- Jes, dolĉa, ĉiele dolĉa ĝi estas, esti enlulata en la dormon de la morto per kanto de amato, -- eble oni ankaŭ en la tombo daŭrigas ankoraŭ sonĝi, -- longa, eterna, senfina sonĝo pri Karolo, ĝis oni eksonigas la sonorilon de reviviĝo... (_Rektiĝante, ravite._) kaj de nun en liaj brakoj por eterne. (_Paŭzo. Ŝi iras al la fortepiano kaj ludas._)

Ĉu Hektoro volas senrevene Iri tien, kie kolerplene Pro Patroklo buĉas la venĝanto? Kiu do instruos vian filon Timi diojn, uzi batalilon, Se por ĉiam kovros vin la Ksanto?

Maljuna Moor. -- Bela kanto, mia filino. Vi devos ĝin ludi al mi, antaŭ ol mi mortos.

Amalio. -- Ĝi estas la disiĝo de Andromaĥo kaj Hektoro. -- Karolo kaj mi ofte kantadis ĝin kun akompano de liuto. (_Ŝi ludas plue._)

Karulin', haltigu vian ploron! Al batalo lasu for Hektoron: Vokas lin honoro de Pergamo. Pro patruj' atendas min pereo, Sed post glora mort', en Elizeo Por vi ĉiam daŭros mia amo.

(_Danielo eniras._)

Danielo. -- Ekstere atendas homo. Li petas, ke oni enlasu lin al vi; li diras, ke li havas gravan sciigon por vi.

Maljuna Moor. -- Por mi nur unu afero en la mondo estas grava, vi tion scias, Amalio. Ĉu ĝi estas malfeliĉulo, kiu bezonas mian helpon? Li ne foriru de ĉi tie kun ĝemado.

Amalio. -- Se ĝi estas almozulo, li rapide venu supren.

(_Danielo foriras._)

Maljuna Moor. -- Amalio, Amalio, indulgu min!

Amalio, _ludas plue_. --

Jam ne sonas via batalilo, Orfe kuŝos ruste la armilo, Mortos for la gento de Priamo! Vi foriros, kien lum' ne venas, La Kocit' sin tra l' dezertoj trenas, -- En la Leto dronos via amo.

Ĉiu mia penso kaj prefero Dronos en la Leto sub la tero, Sed ne dronos am' de mia koro! Aŭdu! Jam li vokas min sovaĝe. -- Ĉesu plori, tenu vin kuraĝe! Ne, ne dronos amo de Hektoro!

(_Francisko, Hermano maskita, Danielo._)

Francisko. -- Jen estas la homo. Li diras, ke teruraj sciigoj vin atendas. Ĉu vi povas ilin aŭskulti?

Maljuna Moor. -- Tia sciigo povas esti nur unu. Alproksimiĝu, mia amiko, kaj ne indulgu min! Donu al li pokalon da vino!

Hermano, _per ŝanĝita voĉo_. -- Via sinjora moŝto! Ne koleru malriĉan homon, se li kontraŭ sia volo traboros vian koron. Mi estas fremdulo en tiu ĉi lando, sed vin mi konas tre bone, vi estas la patro de Karolo de Moor.

Maljuna Moor. -- De kie vi tion ĉi scias?

Hermano. -- Mi konis vian filon.

Amalio, _vivece_. -- Li vivas? li vivas? Vi lin konas? kie li estas? kie, kie? (_Volas forkuri._)

Maljuna Moor. -- Vi scias pri mia filo?

Hermano. -- Li studis en Lepsiko. De tie li komencis migradi, mi ne scias kiel malproksime. Li travagis Germanujon ĉirkaŭe kaj, kiel li diris al mi, kun nekovrita kapo, kaj li almoze elpetadis al si panon antaŭ la pordoj. Kvin monatojn poste komenciĝis denove la abomena milito inter Prusujo kaj Aŭstrujo, kaj ĉar li jam nenion en la mondo povis esperi, tial la sonoj de la venka tamburo de Frederiko fortiris lin Bohemujon. Permesu al mi, li diris al la granda Ŝverinido, ke mi mortu per la morto de herooj, -- mi ne havas plu patron!

Maljuna Moor. -- Ne rigardu min tiel, Amalio!

Hermano. -- Oni donis al li standardon. Li aliĝis al la venka flugo de la Prusoj. La sorto faris, ke ni ambaŭ kuŝis sub unu tendo. Li multe parolis pri sia maljuna patro kaj pri pli bonaj pasintaj tagoj kaj pri detruitaj esperoj... niaj okuloj estis plenaj de larmoj.

Maljuna Moor, _kaŝas sian kapon en la kusenon_. -- Silentu, ho silentu!

Hermano. -- Ok tagojn poste estis la varmega batalo apud Prago. Mi povas diri al vi, via filo sin tenis, kiel brava batalisto. Li faris mirindaĵojn antaŭ la okuloj de la armeo. Kvin regimentoj devis anstataŭi unu la alian, sed li staris. Fajraj kugloj faladis dekstre kaj maldekstre, sed via filo staris. Unu kuglo frakasis al li la dekstran manon, via filo prenis la standardon en la maldekstran, kaj li staris.

Amalio, _ravite_. -- Hektoro, Hektoro! Ĉu vi aŭdas? li staris!

Hermano. -- Mi renkontis lin en la vespero de la batalo, falintan sub la fajfado de kugloj; per la maldekstra mano li estis retenanta la torente elfluantan sangon, la dekstran li enŝovis en la teron. «Frato! -- li ekkriis al mi, -- kuras la famo, ke la generalo antaŭ unu horo falis». -- «Li falis, -- mi diris, -- kaj vi?» -- «Nu, kiu estas brava soldato, -- li ekkriis kaj liberigis sian maldekstran manon, -- tiu sekvu sian generalon, kiel mi!». Tuj li elspiris sian grandan animon.

Francisko, _kolerege ekpaŝante kontraŭ Hermanon_. -- Ho, la morto enŝlosu vian malbenitan langon! Ĉu vi venis ĉi tien, por doni al nia patro la baton de la morto? Patro! Amalio! Patro!

Hermano. -- Ĝi estis la lasta volo de mia mortanta kamarado. «Prenu tiun ĉi glavon, -- li diris agoniante, -- transdonu ĝin al mia maljuna patro; la sango de lia filo algluiĝis al ĝi, li estas venĝita, li ĝoju! Diru al li, ke lia malbeno pelis min al la batalo kaj morto, ke mi finis mian vivon en malespero!» Lia lasta ĝemo estis «Amalio».

Amalio, _kiel vekita el morta dormo_. -- Lia lasta ĝemo estis Amalio!

Maljuna Moor, _terure kriante kaj elŝirante al si la harojn_. -- Mia malbeno enpelis lin en la morton! li finis sian vivon en malespero!

Francisko, _vagante tra la ĉambro_. -- Ho, kion vi faris, patro! Mia Karolo, mia frato!

Hermano. -- Jen estas la glavo kaj jen estas ankaŭ portreto, kiun li samtempe elprenis el sur la brusto. Ĝi similas perfektege tiun ĉi fraŭlinon. Ĉi tion al mia frato Francisko, li diris, -- mi ne scias, kion li volis diri per ĉi tio.

Francisko, _kvazaŭ tre mirigita_. -- Al mi? la portreton de Amalio? Al mi?

Amalio, _kolerege alpaŝante al Hermano_. -- Malnobla, subaĉetita trompanto! (_Kaptas lin furioze ĉe la brako._)

Hermano. -- Mi ne estas trompanto, moŝto fraŭlino. Rigardu mem, ĉu ĝi ne estas via portreto, -- kredeble vi mem ĝin donis al li.

Francisko. -- Per Dio, Amalio, ĝi estas via portreto! Ĝi estas efektive via!

Amalio, _redonas al li la portreton_. -- Mia, mia! Ho, ĉielo kaj tero!

Maljuna Moor, _kriante kaj gratante al si la vizaĝon_. -- Ho ve, ho ve! Mia malbeno alpelis lin al la morto! pereis en malespero!

Francisko. -- Kaj li memoris pri mi en la lasta malfacila horo de la mortado, pri mi! Anĝela animo, -- kiam la nigra standardo de la morto jam bruis super li... pri mi!...

Maljuna Moor, _balbutante_. -- Mia malbeno lin pelis al la morto, pereis mia filo en malespero!

Hermano. -- Mi ne povas elteni tian malĝojegon. Adiaŭ, maljuna sinjoro! (_Mallaŭte al Francisko._) Ho, kial vi tion ĉi faris, sinjoro? (_Rapide foriras._)

Amalio, _saltleviĝante postkrias al li_. -- Restu! restu! Kio estis liaj lastaj vortoj?

Hermano, _haltante en la pordo_. -- Lia lasta ĝemo estis Amalio. (Foriras.)

Amalio. -- Lia lasta ĝemo estis Amalio! Ne! vi ne estas trompanto! Sekve ĝi estas vero, vero, -- li mortis, li mortis! (_Vagas ŝanceliĝante kaj falas._) mortis! Karolo mortis!

Francisko. -- Kion mi vidas! Kio estas tie sur la glavo? skribite per sango -- «Amalio»!

Amalio. -- De li?

Francisko. -- Ĉu mi bone vidas aŭ mi sonĝas? Jen per sanga skribo: «Francisko, ne forlasu mian Amalion». Vidu do, vidu do! Kaj sur la alia flanko: «Amalio! vian ĵuron nuligis la ĉiopova morto». Ĉu vi nun vidas, ĉu vi vidas? li skribis ĉi tion per rigidiĝanta mano, li skribis ĉi tion per la varma sango de sia koro, li skribis ĝin sur la solena rando de la eterneco! Lia spirito prokrastis sian forflugon, por interligi ankoraŭ Franciskon kaj Amalion.

Amalio. -- Sankta Dio! Ĝi estas lia mano! Li neniam min amis! (_Foriras rapide._)

Francisko, _piedobatante la plankon_. -- Al la diablo! mia tuta arto rompiĝas sur tiu ĉi obstina kapo!

Maljuna Moor. -- Ho ve! ho ve! Ne forlasu min, mia filino! Francisko, Francisko, redonu al mi mian filon!

Francisko. -- Kiu donis al li la malbenon? Kiu pelis sian filon al batalo, morto kaj malespero? Ho, li estis anĝelo, juvelo de la ĉielo. Malbeno al liaj mortigintoj! Malbeno, malbeno al vi mem!

Maljuna Moor, _batas per la pugno sian bruston kaj frunton_. -- Li estis anĝelo, juvelo de la ĉielo! Malbeno, malbeno, pereo, malbeno al mi mem! Mi estas patro, kiu mortigis sian grandan filon. Min li amis ĝis la morto! Por venĝi pro mi, li kuris al batalo kaj morto! Ho, mi, monstro! monstro! (_Furiozas kontraŭ si mem._)

Francisko. -- Li estas for, kion nun helpas tro malfruaj plendoj? (_Sarkasme ridas._) Estas pli facile mortigi, ol revivigi. Vi neniam revenigos lin el lia tombo.

Maljuna Moor. -- Neniam, neniam, neniam mi revenigos lin el lia tombo! For, perdita por ĉiam! Kaj vi ellogis de mi la malbenon, vi, vi.... Redonu al mi mian filon!

Francisko. -- Ne incitu mian koleron! Mi forlasos vin en la morto!

Maljuna Moor. -- Monstro! Monstro! Redonu al mi mian filon! (_Saltleviĝas de la seĝo kaj volas kapti Franciskon ĉe la gorĝo, sed tiu ĉi lin reĵetegas._)

Francisko. -- Senfortaj ostoj! Vi kuraĝas.... Mortu! Malesperu! (_Foriras._)

Maljuna Moor. -- Mil malbenoj persekutu vin! Vi ŝtelis al mi mian filon el la brakoj. (_Ĵetas sin malespere tien kaj reen en la seĝo._) Ho ve, ho ve! Malesperi kaj ne morti! Ili forkuras, ili forlasas min ĉe la morto, miaj bonaj anĝeloj forkuras de mi, ĉiuj sanktuloj forkuras de la malvarma griza mortiginto. Ho ve, ho ve! Ĉu neniu volas teni al mi la kapon, neniu volas liberigi la agoniantan animon? Neniom da filoj, neniom da filinoj, neniom da amikoj! Nur homoj... neniu volas?... Sola... forlasita... Ho ve, ho ve! Malesperi kaj tamen ne morti!

(_Amalio, kun postploraj okuloj._)

Maljuna Moor. -- Amalio! sendito de la ĉielo! Ĉu vi venas, por forliberigi mian animon?

Amalio, _per pli kvieta tono_. -- Vi perdis belegan filon.

Maljuna Moor. -- Vi volas diri «mortigis». Ŝarĝita per tiu ĉi atesto mi alpaŝos al la juĝa seĝo de Dio.

Amalio. -- Ne, ne, malfeliĉa maljunulo! La ĉiela Patro revokis lin al si. Ni estus tro feliĉaj en tiu ĉi mondo. Supre, supre super la sunoj, ni lin revidos denove.

Maljuna Moor. -- Revidi, revidi! Glavo tranĉos mian animon, kiam mi vidos lin inter la sanktuloj; meze en la ĉielo tremigos min teruroj de la infero! ĉe la rigardado de la eterneco frakasados min la rememoro, ke mi mortigis mian filon!

Amalio. -- Ho, per sia rideto li forigos la doloran rememoron el via animo! Estu gaja, kara patro! mi estas tute gaja. Ĉu li ne kantis jam al la ĉielaj aŭskultantoj la nomon Amalio sur la serafa harpo, kaj la ĉielaj aŭskultantoj dolĉe ĝin ripetis? Lia lasta ĝemo estis ja Amalio! Ĉu lia unua ĉiela voko ne estos Amalio?

Maljuna Moor. -- Ĉiela konsolo fluas el viaj lipoj! Li ridetos al mi, vi diras? pardonos? Vi devas resti apud mi, amatino de mia Karolo, kiam mi estos mortanta.

Amalio. -- Morti estas flugi en liajn brakojn. Feliĉa vi estas! Enviinda vi estas. Kial tiuj ĉi ostoj ne estas putraj? kial tiuj ĉi haroj ne estas grizaj? Ve al mi pro miaj fortoj de juneco! Kun ĝojo mi akceptus vin, vi, sensuka maljuneco, kiu estas pli proksima al la ĉielo kaj al mia Karolo!

(_Francisko eniras._)

Maljuna Moor. -- Aliru, mia filo! Pardonu min, se mi antaŭe estis tro kruela kontraŭ vi! Mi ĉion al vi pardonas. Mi tiel forte dezirus fordoni mian animon en paco.

Francisko. -- Ĉu vi jam sufiĉe ploris pri via filo? Kiom mi vidas, vi havas nur unu filon.

Maljuna Moor. -- Jakobo havis dek du filojn, tamen pri sia Jozefo li ploris per sangaj larmoj.

Francisko. -- Hm!

Maljuna Moor. -- Iru, prenu la Biblion, mia filino, kaj legu al mi la historion pri Jakobo kaj Jozefo! Ĝi ĉiam tiel kortuŝadis min, kvankam mi tiam ne estis ankoraŭ Jakobo.

Amalio. -- Kiun lokon mi legu al vi? (_Prenas la Biblion kaj folias._)

Maljuna Moor. -- Legu al mi pri la malĝojego de la perdinto, kiam li ne trovis Jozefon inter siaj infanoj kaj vane atendadis lin en la mezo de siaj dek unu filoj, kaj lian plendan kanton, kiam li eksciis, ke lia Jozefo malaperis por ĉiam.

Amalio, _legas_. -- «Tiam ili prenis la veston de Jozefo, kaj ili buĉis kapron kaj trempis la veston en la sangon kaj sendis la makulitan veston kaj alportigis ĝin al sia patro kaj dirigis: tion ĉi ni trovis, -- rigardu, ĉu ĝi estas la vesto de via filo, aŭ ne?» (_Francisko subite foriras._) «Sed li ĝin rekonis kaj diris: ĝi estas la vesto de mia filo, kruela besto lin formanĝis, sovaĝa besto disŝiris Jozefon.»

Maljuna Moor, _refalas sur la kusenon_. -- Sovaĝa besto disŝiris Jozefon!

Amalio, _legas plue_. -- «Kaj Jakobo disŝiris siajn vestojn kaj metis sakon ĉirkaŭ siajn lumbojn, kaj li funebris pro sia filo longan tempon, kaj ĉiuj liaj filoj kaj filinoj penis lin konsoli; sed li ne lasis sin konsoli kaj diris: kun malĝojo mi malsupreniros....»

Maljuna Moor. -- Ĉesu, ĉesu! Al mi fariĝas tre malbone.

Amalio, _alsaltas, faliginte la libron_. -- Helpu, ĉielo! Kio ĝi estas?

Maljuna Moor. -- Ĝi estas la morto!... Nigra... naĝas... antaŭ miaj... okuloj... mi vin petas... voku la pastron... li min komuniu.... Kie estas... mia filo Francisko?

Amalio. -- Li forkuris! Dio nin kompatu!

Maljuna Moor. -- Forkuris... forkuris de la lito de la mortanto?... kaj ĉi tio estas ĉio, ĉio... de du infanoj plenaj de espero.... Vi ilin donis.... Vi ilin prenis.... Via nomo estu....

Amalio, _kun subita ekkrio_. -- Mortis! Ĉio mortis! (_Foriras malespere._)

Francisko, _ensaltas kun ĝojo_. -- Mortis, ili krias, mortis! Nun mi estas mastro. En la tuta kastelo oni kriegas, ke li mortis. Tamen eble li nur dormas? Certe, ha certe! Vere ĝi estas tia dormo, kiun neniam sekvas la voko «bonan tagon», -- dormo kaj morto estas nur du dunaskitoj. Ni interŝanĝu do iom la nomojn! Brava, bonvena dormo, ni nomos vin morto! (_Li alpremas al la maljunulo la okulojn._) Kiu nun venos kaj kuraĝos voki min al juĝo? aŭ diri al mi en la vizaĝon: vi estas kanajlo! For do tiun ŝarĝan maskon de kvieteco kaj virto! Nun vi vidos la nudan Franciskon, kaj teruro vin kaptos! Mia patro superŝutadis siajn postulojn per sukero, faris el sia posedaĵo familian rondeton, li sidadis kun afabla rideto antaŭ la pordo kaj salutadis ĉiujn kiel fratojn kaj infanojn. Miaj brovoj pendos super vi kiel fulmotondraj nuboj, mia sinjora nomo sin portados super tiuj ĉi montoj kiel minaca kometo, mia frunto estos via barometro! Li karesadis la nukon, kiu obstine sin levis kontraŭ li. Sed mi ne amas rideti kaj karesi. Mi hakos al vi la akrajn spronojn en la karnon, kaj mi uzos la senkompatan skurĝon. En mia posedaĵo mi alkondukos al tio, ke terpomoj kaj malforta biero fariĝos regalaĵo por festoj, kaj ve al tiu, kiu renkontiĝos al miaj okuloj kun plenaj kaj ruĝaj vangoj! Paleco de malriĉeco kaj de sklava timo estas mia amata koloro; en tiun ĉi livreon mi vin vestos. (_Li foriras._)

Sceno tria.

La Bohemaj arbaroj.

SPIEGELBERG. RAZMANN. GRUPO da RABISTOJ.

Razmann. -- Ĝi estas vi? efektive vi? lasu do vin sufoki en miaj brakoj, kara koramato Maŭrico! Bonvenon al vi en la Bohemaj arbaroj! Vi fariĝis granda kaj dika. Per ĉiuj diabloj de la infero! Vi alkondukis ja tutan aregon da rekrutoj, vi bravega varbisto!

Spiegelberg. -- Ne vere, frato, ne vere? Kaj ĉio plenaj bravuloj! Vi ne kredos, mi havas evidentan benon de Dio: mi estis malriĉa malsata simplulo, mi havis nenion krom tiu ĉi bastono, kiam mi transiris la Jordanon, kaj nun ni estas en la nombro de sepdek ok, pleje ruinigitaj butikistoj, forpelitaj magistroj kaj skribistoj el la Ŝvabaj provincoj; ĝi estas ja korpuso da bravuloj, mia frato, ravaj homoj, mi al vi diras, -- unu al alia ŝtelas la butonojn de la pantalono kaj staras sendanĝere apud li nur kun ŝargita pafilo, -- kaj ili havas ĉion sufiĉe kaj havas tiel grandan renomon en la ĉirkaŭaĵo de kvardek mejloj, ke vi simple ne komprenos. Tie ekzistas neniu gazeto, en kiu vi ne trovus artikoleton pri la ruzulo Spiegelberg; mi eĉ simple pro tio ilin abonas, -- de la kapo ĝis la piedoj ili min prezentis, vi pensus, ke vi min vidas, eĉ pri la butonoj de mia surtuto ili ne forgesis. Sed ni orde kondukas ilin je la nazo. Ekzemple antaŭ ne longe mi iras en la presejon, mi diras, ke mi vidis la faman Spiegelberg, kaj mi diktas al unu skribaĵisto, kiu tie sidas, la vivan bildon de unu tiea doktoro; la afero efikas, la sinjoro estas arestata, turmente pridemandata, kaj pro timego kaj malsaĝeco li konfesas, la diabloj min prenu, li konfesas, ke li estas Spiegelberg.... Per ĉiuj diabloj! Mi estis jam preta iri al la magistrato kaj protesti, ke la kanajlo tiel profanas mian nomon, -- kaj mi diras al vi, tri monatojn poste li jam estas pendigita. Mi devis enfroti al mi poste bonan porcion da tabako, kiam mi promenis preter la pendingo kaj vidis la pseŭdo-Spiegelbergon, paradantan en sia majesteco, -- kaj dume dum Spiegelberg pendas, Spiegelberg tre mallaŭte elŝteliĝas el la reto kaj montras post la dorso al la supersaĝa justeco tiajn azenajn orelojn, ke oni povus krevi de rido.

Razmann, _ridas_. -- Vi efektive estas ĉiam ankoraŭ la sama.

Spiegelberg. -- Mi estas tio, kiel vi vidas, per korpo kaj animo. Malsaĝulo! Unu ŝercon mi devas al vi ankoraŭ rakonti, kiun mi antaŭ ne longe faris en la monaĥinejo de la sankta Cecilio. En mia vagado mi trafis la monaĥinejon pli-malpli ĉe la vesperiĝo, kaj ĉar mi ĝuste en tiu tago ne elpafis ankoraŭ eĉ unu kartoĉon, -- vi scias, ke mi terure malamas la «diem perdidi,» -- tial ankoraŭ la nokto devis esti beligita per iu faro, se ĝi eĉ koncernus orelon de diablo! Ni tenas nin trankvile ĝis malfrue en la nokto. Fariĝas plena silento. La kandeloj estas estingitaj. Ni supozas, ke la monaĥinoj nun estas kredeble en la litoj. Nun mi prenas kun mi mian kamaradon Grimm, ordonas al la aliaj atendi antaŭ la pordego, ĝis ili aŭdos mian fajfon, -- mi malliberigas la gardiston de la monaĥinejo, forprenas de li la ŝlosilojn, mi enŝteliĝas tien, kie dormas la servantinoj, forprenas de ili la vestojn kaj elportas la pakaĵon ekster la pordegon. Ni iras pluen de ĉelo al ĉelo, al unu fratino post alia ni forprenas la vestojn, fine ankaŭ al la abatino. Nun mi ekfajfas, kaj miaj homoj tie ekstere komencas ataki kaj furiozi, kvazaŭ venis la tago de la lasta juĝo, kaj kun bestega bruo ili enfalas en la ĉelojn de la fratinoj! Ha ha ha! Jen vi devus vidi la tumulton, kiel la naivaj kreaĵetoj en la mallumo palpe serĉadis siajn vestojn kaj faradis ridindajn gestojn, ne trovante la vestojn, kaj ni dume brue atakis, kaj ili de timo kaj konfuziĝo envolvis sin en la litotukojn, aŭ rampis malantaŭ la fornojn kiel katinoj, kaj aliaj de timego tiel ŝprucigis en la ĉambron, ke vi povus tie lerni naĝi.... Kaj la mizera kriado kaj plorado, kaj fine la maljuna murmuristino, la abatino, vestita kiel Evo antaŭ la falo... vi scias ke sur la tuta tera globo neniu kreaĵo estas por mi tiel abomena, kiel araneo kaj maljuna virino, -- kaj nun prezentu al vi la nigrebrunan, sulkoplenan, vilan virinaĉon dancanta antaŭ mi kaj ĵurpetanta min per sia virgulina ĉasteco... al ĉiuj diabloj! Mi jam estis preta doni al ŝi kelkajn fortajn batojn en la noblajn partojn.... Mallonge decidite! aŭ ĉi tien la arĝentaĵon, la monaĥinejan trezoron kaj la tutan monon, aŭ... miaj homoj min jam komprenis.... Mi diras al vi, mi elportis el la monaĥinejo pli ol mil taleroj, kaj al tio mi havis amuzon, kaj miaj bravuloj lasis al ili memoraĵon kiun ili portos tutajn naŭ monatojn.

Razmann, _kun piedekbato_. -- Al la diabloj! kial mi tie ne estis!

Spiegelberg. -- Vi vidas? Diru mem, ĉu tio ĉi ne estas diboĉa vivo? kaj al tio oni restas freŝa kaj forta, kaj la korpuso sin tenas kaj ŝvelas kun ĉiu horo kiel ventro de prelato. Mi ne scias, mi kredeble havas en mi ion magnetan, kio altiras ĉiujn kanajlojn sur la tuta tero de Dio, kiel ŝtalo la feron.

Razmann. -- Bela magneto vi estas! Sed mi volus ja scii, al la diablo, kiajn sorĉaĵojn vi uzas.

Spiegelberg. -- Sorĉaĵojn? Oni bezonas neniajn sorĉaĵojn, -- kapon oni devas havi! Certan praktikan konsideradon, kiun oni kompreneble ne akiras kune kun la ĉiutaga manĝo. Ĉar vidu, mi ĉiam diradas: honestan homon oni povas krei el ĉia salika ŝtipo, sed por fripono oni bezonas saĝon, -- ankaŭ estas necesa por ĉi tio speciala nacia genio, certa, por tiel diri, friponeca klimato, -- kaj tial mi konsilas al vi, veturu al la Graŭbinda lando, ĝi estas la Atenoj de la nuntempaj friponoj.

Razmann. -- Frato, oni laŭdis al mi la tutan Italujon.

Spiegelberg. -- Jes, jes! Kontraŭ neniu oni devas esti maljusta. Italujo ankaŭ havas siajn grandajn homojn, kaj se Germanujo tiel daŭrigos, kiel ĝi jam komencis, kaj plene ekzilos la Biblion, por kio ekzistas la plej brilantaj esperoj, tiam kun la tempo ankaŭ el Germanujo povas ankoraŭ veni io bona. Sed ĝenerale mi devas diri al vi, la klimato havas ne tre grandan signifon, la genio ĉie sukcesas, kaj cetere, mia frato, vi ja bone scias, sovaĝa pomo eĉ en la paradiza ĝardeno mem neniam fariĝos ananaso. Sed por ke mi plue diru al vi, -- kie mi haltis?

Razmann. -- Ĉe la artifikoj.

Spiegelberg. -- Jes, vere, ĉe la artifikoj. Via unua afero, kiam vi venas en la urbon, devas esti jeno: ĉe la almozulobservistoj, urbaj patrolistoj kaj ordobservistoj vi informiĝas, kiuj estas iliaj plej oftaj klientoj, kiu montras al ili plej da respekto, -- kaj tiujn klientojn vi penas trovi; poste vi ennestiĝas en kafejoj, bordeloj, drinkejoj, vi spionas, sondas, kiu plej multe krias pri la malkara tempo, pri la kvin procentoj, pri la grandiĝanta pesto de la policaj perfektigoj, kiu plej multe insultas la registaron, aŭ krias kontraŭ la fiziognomiko kaj tiel plu, -- frato, tio ĉi estas la ĝusta nivelo. La honesteco ŝanceliĝas kiel kaverna dento, vi devas nur almeti la dentotirilon. Aŭ pli bone kaj pli mallonge: vi iras kaj ĵetas plenan monujon en la mezon de la strato, vi ie vin kaŝas, kaj vi bone rimarkas, kiu ĝin levas, -- unu minuton poste vi kuras post li, vi serĉas, krias kaj vi demandas nur kvazaŭ pasante: ĉu sinjoro ne trovis eble monujon? Se li diras jes, nu, tiam la diablo ĉion prenis; sed se li neas: pardonu, sinjoro, mi ne memoras, mi bedaŭras... (_Kun salto._) Frato! Triumfo, mia frato! Estingu vian lanternon, ruza Diogeno! vi trovis vian homon!

Razmann. -- Vi estas instruita praktikulo.

Spiegelberg. -- Mia Dio! Kvazaŭ mi iam dubis pri ĉi tio! Nun, kiam vi havas vian homon sur la hoko, vi devas ankoraŭ ruze manovri, ke vi lin levu! Vidu, mia filo! tion mi faradis tiamaniere: de la momento, kiam mi ekhavis pri iu supozon, mi jam alkroĉiĝis al mia kandidato kiel lapo, trinkis kun li fratiĝon, -- kompreneble, vi devas pagi por lia trinkado! certe, tio ĉi kostas sufiĉe da mono, sed ĝi ne devas vin forteni, -- vi iras pluen, vi kondukas lin al kompanioj de ludo, al diboĉuloj, implikas lin en batiĝojn kaj en friponaĵojn, ĝis li pri korpo kaj animo, pri mono kaj konscienco kaj pri sia bona nomo fariĝas tute bankrota; ĉar mi devas diri al vi, vi nenion atingos, se vi ne difektos la korpon kaj animon, -- kredu al mi, frato! tion ĉi mi en mia granda praktiko jam multajn fojojn vidis: se la honestulo unu fojon estas elpelita el la nesto, tiam la diablo fariĝas lia mastro, tiam la paŝo estas tiel facila, ho, tiel facila, kiel la salto de publikulino al bigotulino. -- Sed aŭskultu! kia krako ĝi estis?

Razmann. -- Ĝi estis tondro, -- nu, daŭrigu.

