# La Puto kaj la Pendolo: Rakonto el la Hispana Inkvizicio

## Part 2

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-puto-kaj-la-pendolo-rakonto-el-la-hispana-inkvizicio-61190/index.md

Mi vidis ke post dek aŭ dekdu svingoj la ŝtalaĵo tuŝus mian robon, kaj kun tiu ĉi penso venis subite super mian animon la trankvileco de malespero. La unuan tempon dum multaj horoj — aŭ eble tagoj — mi _pensis_. Nun ekvidis mi ke la bandaĝo aŭ rimeno kiu alligis min estis _senegala_. Mi estis ligita per nenia aparta ŝnuro. La unua bato de la razilo trans iun parton de la rimeno tranĉus ĝin tiamaniere ke ĝi povus esti malvindita de mia korpo per mia maldekstra mano. Sed kiel terurinda estus tiam la proksimeco de la ŝtalaĵo! La rezultato de la plej malgranda barakto, kiel mortiga! Plie, ĉu la turmentantoj ne estus antaŭvidintaj tiun eblecon kaj neebligintaj ĝin? Ĉu estis kredinde ke la rimeno transiris mian bruston en la vojo de la pendolo? Timante trovi mian malfortan kaj verŝajne lastan esperon forigita, mi levis mian kapon por ke mi vidu klare mian bruston. La rimeno envolvis miajn membrojn kaj korpon ĉiudirekte, _krom en la vojo de la detruanta pendolo_.

Apenaŭ mia kapo falis en ĝian antaŭan lokon kiam trakuris mian cerbon tio kion mi ne povas pli bone priskribi ol kiel la neformita duono de tiu ideo de liberiĝo al kiu mi jam aludis, kaj de kiu nur duono venis en mian kapon kiam mi levis la manĝaĵon al miaj brulantaj lipoj. La tuta penso nun ĉeestis — malforta, apenaŭ racia, apenaŭ difinita — sed tamen tuta. Mi komencis tuj, kun la nerva energio de malespero, atenti ĝian faradon.

Dum multaj horoj la malalta trabaĵo sur kiu mi kuŝis, estis efektive kovrata de ratoj. Ili estis sovaĝaj, maltimaj englutemaj — iliaj ruĝaj okuloj brilegis sur mi kvazaŭ ili nur atendis senmovecon[TR7] antaŭ ol fari el mi ilian manĝadon. «Al kiu manĝaĵo», mi pensis, «ili estis kutimintaj en la puto?»

Ili estis manĝintaj spite ĉiuj miaj penoj malhelpi ilin, la tutan restaĵon de la enhavo de la plado, krom malgranda porcio. Kun la pecoj de la olea kaj spicita viando kiuj ankoraŭ restadis mi ŝmiris la bandaĝon ĉie kie mi povis atingi ĝin; tiam levante mian manon de la planko, mi kuŝis senmove.

Unue la bestetoj estis surprizitaj kaj timigitaj pro la ŝanĝo[TR8] — la ĉeso de movado. Ili forkuris pro maltrankviliĝo; multaj reiris en la puton. Sed tio daŭris nur momenton. Mi ne kalkulis erare ilian englutemecon. Rimarkante ke mi kuŝis senmove, unu aŭ du el la plej maltimaj saltis sur la trabaĵon kaj flaris la rimenon. Tio ŝajnis esti signalo por komuna kurego. El la puto ili ĵetis sin en grandegaj aroj. Ili pendis sur la lignaĵo — ili kuris supre ĝin kaj saltis centope sur mian korpon. La regula svingiĝo de la pendolo ne maltrankviligis ilin iele. Evitante ĝiajn svingojn, ili okupis sin pri la ŝmirita rimeno. Ili premis — ili surrampis min en ĉiam pligrandiĝantaj aroj. Ili kuris sur mia gorĝo; iliaj malvarmaj lipoj tuŝis la miajn; mi estis duonsufokata pro ilia premado — naŭzo por kiu la mondo ne havas konvenan nomon plenigis mian bruston, kaj malvarmigis mian koron. Ankoraŭ unu momento, kaj mi sentiĝis ke la penado estus pasinta: sen ia dubo mi sentis la malligiĝon de la rimeno. Mi sciis ke en pli ol unu loko ĝi estis jam disigita. Kun pli ol homa decideco mi kuŝis _senmove_.

Kaj mi ne eraris en mia kalkulado — mi ne suferis vane. Fine mi sentis ke mi estis _libera_. La rimeno pendis rubande ĉirkaŭ mia korpo. Sed la bato de la pendolo jam premis mian bruston. Ĝi estis jam tranĉinta mian robon; ĝi estis jam tranĉinta la malsupran tolon. Dufoje ree ĝi svingiĝis, kaj akra sento de doloro trakuris ĉiun nervon. Sed la momento de saviĝo estis veninta. Kun svingo de la mano mi forĵetis miajn savintojn. Kun neŝancelebla movado — singardema, laŭflanka, malrapida, mi glitis el la ĉirkaŭpremo de la rimeno kaj el la atingebleco de la pendolo. Por momento almenaŭ, _mi estis libera_.

Libera! — sed en la manoj de la Inkvizicio![TR9] Mi estis apenaŭ forlasinta mian lignan liton de teruro, kiam la movado de la infera maŝino haltiĝis, kaj mi vidis ĝin tiriĝantan de ia nevidebla forto tra la plafonon. Tiu estis leciono kiun mi prenis en mian koron. Miaj ĉiuj movoj estis sendube observataj. Libera! Mi estis nur evitinta morton en unu formo de agonio por esti liverata al morto en ia alia kaj pli terura formo. Kun tiu penso, mi rigardis nerveme ĉirkaŭe la ferajn murojn kiuj enfermis min. Io malkutima, ia ŝanĝo, kiun unue mi ne povis ĝuste kompreni, estis videble okazinta en la ĉambro. Dum multaj momentoj de revanta kaj tremanta abstrakteco mi min okupis pri senutilaj divenoj. Dum tiu tempo mi sciiĝis unuatempe la devenon de la sulfureca lumo kiu heligis la subterejon. Ĝi eliris el fendeto ĉirkaŭ duoncolon larĝa, etendiganta tute ĉirkaŭ la malliberejo, je la malsupro de la muroj kiuj tial ŝajnis esti[TR10] tute disigitaj de la planko. Mi penis, sed kredeble senrezultate, vidi tra la fendeton.

Kiam mi leviĝis, la mistero de la ŝanĝo en la ĉambro tuj fariĝis komprenebla. Mi jam skribis ke, kvankam la konturoj de la figuraĵoj sur la muroj estis sufiĉe netaj, la koloroj ŝajnis intermiksitaj kaj nedifinitaj. Tiuj koloroj estis nun surmetitaj kaj ĉiumomente surmetadis tremigantan kaj grandegan brilecon kiu donis al la fantomoj kaj diablaj portretoj vidiĝon kiu povus timigi nervojn pli maltimajn ol la miaj. Diablaj okuloj de sovaĝa kaj palega viveco rigardegis min de mil flankoj kie antaŭe neniu estis videblaj, kaj brilis kun la flama brileco de fajro kiu, mi povis apenaŭ kredi, estis malreala.

_Malreala!_ Eĉ dum mi spiris venis en miajn naztruojn la odoro de hejtata fero! Sufokanta odoro plenigis la malliberejon! Pli profunda brilo aperis ĉiumomente en la okuloj kiuj rigardegis miajn agoniojn! Ilia riĉa koloro de ruĝeco disvastiĝis tra la pentritajn sangajn teruraĵojn. Mi spiregis! Mi sufokiĝis! Ne estis ia dubo pri la intenco de miaj turmentantoj — ho! plej kruelaj! — ho! plej diablaj homoj! Mi forkuris de la brileganta metalo al la centro de la ĉambro. Inter la pensoj pri la fajra detruiĝo kiu minacis min, la ideo de la malvarmeco de la puto venis en mian animon kiel balzamo. Mi rapidis al ĝia rando. Mi ĵetis mian rigardon malsupren. La brilo de la brulanta plafono lumigis ĝiajn plej profundajn angulojn. Sed dum momento mia spirito rifuzis kompreni la signifon de tio kion mi vidis. Fine ĝi devigis sin — ĝi batalis vojon en mian spiriton. Ho! donu voĉon por paroli! Ho teruro! Ho, ian teruron krom tiu! Kun kriego mi kuris for de la rando, kaj kovrante mian vizaĝon per miaj manoj mi ploris korege.

La hejto rapide pligrandiĝis, kaj ree mi ĉirkaŭrigardis tremante kvazaŭ pro atako de febro. Okazis dua ŝanĝiĝo en la ĉambro, kaj nun la ŝanĝiĝo estis en la formo. Kiel antaŭe, estis senutile ke mi unue penu sciiĝi aŭ kompreni tion kio okazis. Sed ne longe mi estis permesata dubi. La inkvizitora venĝo estis plirapidigita pro mia dufoja saviĝo, kaj la Reĝo de Teruroj ne prokrastis plue. La ĉambro estis kvadrata. Nun mi vidis ke du el ĝiaj anguloj estis akraj kaj du, sekve malakraj. La terura[TR11] ŝanĝiĝo rapide pligrandiĝis kun mallaŭte sonanta aŭ ĝemanta bruo. Post momento la ĉambro ŝanĝis[TR12] sian formon en tiun de lozanĝo. Sed la ŝanĝiĝo ne ĉesis tie — mi ne esperis, ne deziris ke ĝi ĉesu. Mi povus premi la ruĝajn murojn al mia brusto kiel mantelon de eterna paco. «Morto», mi diris, «iu morto krom la puto».

Simplanimulo! Ĉu mi ne povus koni ke _en la puton_ estis la intenco de la brulanta fero urĝi min? Ĉu mi povus kontraŭstari ĝian brilon? Kaj eĉ se jes, ĉu mi povus kontraŭbatali la premadon?

Kaj nun plata kaj pli plata fariĝis la lozanĝo kun rapideco kiu lasis al mi nenian tempon por pensado. Ĝia centro, kaj kompreneble, ĝia plej granda larĝeco estis ĝuste super la oscedanta profundegaĵo. Mi penis foriĝi — sed la fermiĝantaj muroj premis min senĉese antaŭen. Fine por mia bruligata kaj turmentata korpo ne estis plue unu colo por stari sur la firma planko de la ĉambro. Mi ne baraktis plu, sed la agonio de mia spirito soniĝis per unu laŭta longa kaj lasta kriego de malespero. Mi sentis ke mi ŝanceliĝis sur la ĝusta _rando_. Mi forturnis miajn okulojn.

Estis malakorda zumo de homaj voĉoj! Estis laŭta blovego kvazaŭ el multaj trumpetoj! Estis raŭka raspado kvazaŭ de mil tondroj! La fajraj muroj malantaŭen ruliĝis! Etendata mano kaptis min kiam mi falis svenanta en la puton. Estis la mano de generalo Lasalle. La franca militistaro estis enirinta Toledon. La Inkvizicio estis kaptita de ĝiaj malamikoj.

PIEDNOTOJ DE LA TRANSSKRIBANTO

[TR1] "malligigita" -> "malligita"

[TR2] "sima" -> "ŝima"

[TR3] "Santempe" -> "Samtempe"

[TR4] "cifonaĵo" -> "ĉifonaĵo"

[TR5] "mulsupreniradon" -> "malsupreniradon"

[TR6] "maldekstan" -> "maldekstran"

[TR7] "semmovecon" -> "senmovecon"

[TR8] "ŝango" -> "ŝanĝo"

[TR9] "Inkivizicio" -> "Inkvizicio"

[TR10] "estis" -> "esti"

[TR11] "turura" -> "terura"

[TR12] "ŝangis" -> "ŝanĝis"

End of Project Gutenberg's La Puto kaj la Pendolo, by Edgar Allan Poe

