# La Nigra Galero

## Part 1

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-nigra-galero-24074/index.md

Produced by Andrew Sly, Dave Morgan and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net

INTERNACIA MONDLITERATURO

Kolekto de la plej famaj verkoj el cxiuj naciaj literaturoj

[Ilustrajxo kun devizo: Ni fosu nian sulkon]

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922 ESPERANTO-FAKO

WILHELM RAABE

LA NIGRA GALERO

El la germana originalo tradukis

Fritz Wicke

2a, korektita eldono

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922 ESPERANTO-FAKO

Kun permeso de la eldonejo: VERLAGSANSTALT HERMANN KLEMM A.-G. Berlin-Grunewald

Antauxparolo.

_Wilhelm Raabe_, la verkinto de "La Nigra Galero", estas la lasta el la eminentaj germanaj rakontistoj, naskigxintaj cxirkaux la dudekaj kaj tridekaj jaroj de la deknauxa jarcento. Li naskigxis en la jaro 1831 kaj mortis en la jaro 1911. Tiuj cxi okdek jaroj enhavas solecan poetan vivon. Kaj en la solecon gvidas ankaux la verkoj de _Raabe_: en etajn nestojn, al stranguloj kaj originaluloj, al cxiuspecaj idealistaj izolituloj rigardataj kiel sensenculoj, al silentaj simpluloj, kiuj humile faras la devon, al kuragxaj nefleksitaj, kiuj sin oferas, al bedauxrindaj suferuloj, kiuj sindone plendas. -- _Raabe_ volonte cxirkauxsxpinas la leganton kaj postulas de li paciencon. Li volonte forvagas: li kaj la homoj de liaj verkoj havas tempon. Sed kiu kun li havigas al si la tempon, kiu havas paciencon, kiu vole sekvas, ties senton vekas la poeto por la cxarmoj de la etuloj negravaj, neatentitaj, al tiu li montras, por paroli kun li mem, "en la plej malvasta rondo, en la plej silenta koro, filozofajxojn". -- _Raabe_ komence estis pesimisto, sed pli kaj pli cxio cxe li farigxis amo, varmo, idilio, bonhumoro, pli kaj pli li farigxis majstro de la deviga forto bonhumora. Liaj rakontoj plejparte ludas en la nuntempo, sed ke ankaux en la historia rakonto li pruvas arton neatende devigan, ne malstrecxantan la leganton, por tio precipe "La Nigra Galero" estas ekzemplo ne la plej malbona.

D-ro Fritz Wicke

Noto: Cxiuj ne-esperantaj vortoj kaj ne-esperantigitaj nomoj estas prese distingitaj per kursivaj literoj.

I.

Sur la remparoj de la fortikajxeto _Liefkenhoek_.

Estis malhela, ventega nokto en la unuaj tagoj de novembro dum la jaro 1599, kiam la hispana gardostaranto en la fortikajxeto _Liefkenhoek_, sur la flandra bordo de la rivero Skeldo, alarmis, la tamburo vekis la dormantan garnizonon, kaj cxiu -- estro kiel soldato -- prenis sian ofican lokon sur la remparoj.

La rivero Skeldo altondumis, kaj ofte gxi jxetis la sxauxmerojn trans la sxirmmurojn, en la vizagxojn de la frostetantaj sudlandanoj. Akre fajfis la vento de la direkto nordorienta, de la "provincoj", kaj la hispanoj jam delonge sciis, ke de tiu direkto nur malofte venas io bona por ili.

Ankaux en la fortikajxeto _Lillo_, sur la brabanta bordo de la rivero, rulis la sonoj de tamburo, auxdigxis korneto; klare oni auxdis tra la venta bruego, tra la akvo mugxanta malproksiman kanontondron, kiu povis deveni nur de iu sxipbatalo sur la "_Westerskeldo_".

La "Geuxzoj de l'akvo" ludis la kutiman ludon.

Kiom cxagrenis tiun cxi amfibian genton la ventego kaj la malhelo? Cxu ventego kaj nokto ne estis gxiaj plej bonaj kunbatalantoj? Kiam iu akvogeuxzo timis la ventegan maron kaj la malhelon, havante okazon ruztrompi la malamikegojn, ekstermi la dezertigantojn kaj premegantojn de la patrujo, batale reakirita de la ondegoj?

Sed terure estis la milito degenerinta.

Tridekdu jarojn jam nun dauxris tiu abomena pusxado tien kaj tien cxi de la batalantaj partioj, kaj gxis nun fino ne estis videbla. La semo de la drakaj dentoj ricxege estis gxerminta; feraj viroj estis kreskintaj el la sangosterkita tero, kaj ecx la virinoj forgesis humanecon kaj dolcxecon. Ekzistis juna generacio, kiu pacon ne sopiris, jam pro tio, cxar gxi tute ne konis gxin.

Sed la milito, certe terura sur la tero, estis ankoraux pli timinda sur la maro. Sur la tero estis ankoraux eble intersxangxi aux reacxeti kaptitojn; -- urboj, urbetoj kaj vilagxoj povis sin savi per monpago kontraux brulado kaj rabado; sur la maro jam longe ekzistis nek pardono nek reacxeto. Kiel kompatago estis rigardate, glavmortigi senprokraste la reciprokajn kaptitojn aux pendigi ilin al la velaj stangoj kaj ne malrapide mortturmentegi ilin plej kruele, ne krucumi ilin sur la ferdeko kaj subakvigi kun la kaptita sxipo. --

Kun zorga atento auxskultis sur la remparoj de la fortikajxeto _Liefkenhoek_ estroj kaj soldatoj la kanonadon kaj intersxangxis siajn konjektojn. La unu tion cxi, la alia tion opiniis pri la batalantoj; sed laste inter la soldatoj komence pli mallauxte; sed poste pli certe kaj lauxte de busxo al busxo iris la vorto:

"La Nigra Galero, denove la Nigra Galero."

Cxiu inter kolero kaj nedirebla korpremo elparolis tiun cxi vorton:

"La Nigra Galero."

Cxirkaux la unua cxesis la vento, kaj ankaux la kanonado eksilentis; sed dudek minutojn post la unua ekflamis malproksimege brilo sangrugxa, fulmsimila super la malhelaj akvoj; la lumo ektremis sur la centoj da barbaj, sovagxaj vizagxoj sur la muroj de _Liefkenhoek_ kaj _Lillo_, kaj duonon da horo poste sekvis tiun cxi lumfenomenon la surda krako de eksplodo pligranda, per kiu la batalado sxajnis esti finita, kiel tragedio finigxas per katastrofo. Oni auxdis kaj vidis nenian signon plu, kiu pruvis gxian dauxron. La garnizonoj en la hispana fortikajxo, kvankam atentante kaj auxskultante ankoraux longan tempon, tamen neniun pafadon plu auxdis. --

"Nu, kion vi pri tio jugxas, _sennor Jeronimo_?" demandis la estro de _Liefkenhoek_ al unu el siaj kapitanoj, maljuneta, maldika viro kun grizaj haroj kaj barbo, kovrita per cikatroj de la kapo gxis la piedoj.

La alparolito, gxis nun apogita al la sxirmmuro iomete aparte de siaj kunuloj, movetis la sxultrojn.

"Ne demandu min pri tio, _sennor_. Pro Dio kaj la sankta Virgulino, mi jam longe cxesis cerbumi pri tio, kion alportas al ni tiu milito. La kiraso preskaux kreskis al mia hauxto kaj mian postenon mi tenos gxis la lasta tago; sed -- tio suficxas."

"Vi estas tre malgxentila, _Jeronimo_", diris la estro, viro multe pli juna ol la maljuna militisto kaj nur antaux nelonge alveninta el Kastilujo en Nederlando, por preni sur sin la guberniestran postenon en tiu cxi fortikajxeto apud la Skeldo.

"Kolonelo," diris la kapitano, "depost kelkaj longaj jaroj mi nun tenas mian lokon sur tiu cxi terpinto kaj vidas preterruli la ondojn. Vi estas junulo, kolonelo, sed via antauxulo ankaux estis juna kaj nobla. Jen li staris apud mi, en la sama loko, kie vi nun staras, plena de junagxaj songxoj kaj venkesperoj. Nun li kusxas malsupre sub la ondoj, kaj tiu, kiu lin antauxiris, falis per kuglo apud _Turnhout_; li ankaux opiniis esti venkkronita kaj povi hejmen iri en la kastelon apud _Tarata_ rivero cxe sian junan edzinon -- ho! Kaj nun mi rekalkulas per la fingroj gxis la fino de la jaro dekkvincent okdekkvin, kiam mi revenis de Madrido; -- _sennor_, tiam ankaux mi kredis ankoraux pri venko kaj honoro en tiu cxi milito. Mi cxesis pri tio kredi, kaj vi ankaux cxesos, kolonelo, se Dio konservos al vi la vivon."

"Vi revas malgajajxojn, kapitano! Sed diru do, cxu vi estis en Madrido en tiuj eterne memorindaj tagoj?"

"Jes!"

"En tiu glora jaro, kiam la granda princo reakiris al ni Antverpenon?"

"Jes!"

"Sekve vi kun _Aleksandro Farnese_ eniris en la urbon kiel venkinto? Ho, vi felicxulo!"

"Ne", diris la maljuna militisto malgaje. "Mi ne estis en la triumfa procesio; oni estis ordoninta al mi ion alian, pri kiu oni tiam enviegis min en la tendaro. Mi estis la viro, kiun sendis la kuragxa princo kun la novajxo pri la kapitulaco de la urbo cxe _Don Filipon_ -- Dio estu favora al lia animo!"

"Vi? Vi, kapitano _Jeronimo_, alportis tian raporton al la regxo; -- ho, trifoje felicxulo! Mi petas, rakontu pri tio, cxar ni ja ankoraux ne rajtas forlasi la remparon."

La aliaj oficiroj de la garnizono estis iom post iom proksimigxintaj al la estro kaj al la kapitano; nun ili formis kiel atentaj auxskultantoj rondon cxirkaux ilin ambaux. Ne estis oftajxo, rakontigi la maljunulon _Jeronimo_.

"Kion diri pri tio?" komencis la kapitano. "En la nokto de la kvara gxis la kvina septembro dekkvincent okdekkvin mi haltigis mian senspiran cxevalon antaux la kastelo Madrida -- mi naskigxis en la urbo, kaj tamen mi diras al vi, sinjoroj, ke mia koro frapegis, reauxdante denove la bruon de la rivero _Manzanares_. Mi antaux nelonge estis revinta pri gxia mugxado suficxe ofte en la milita hospitalo dum la vundfebro. Kaj la celo atingita, la fiera sendajxo, kiun mi portis, la atendado de fableca rekompencado, kiun mi revis, rondpusxis pli vigle la sangon en la vejnoj. Mallumo kaj tomba silento kusxis sur la kastelo kaj la urbo; la hierauxan tagon, kiel mi poste auxdis, estis okazinta granda _autodafe, kaj la logxantaro fordormis la festan konfuzon -- cxio dormis, ecx la regxo _Don Filipo_. La gardostarantoj levis la partisanajn pintojn kontraux mia brusto, en la momento, kiam mia senfortigita cxevalo falegis sub mi sur la pavimon. Mi same kiel mia cxevalo estis senspira kauxze de la antauxa sovagxa rajdado, sed estis ankoraux suficxe forta por spiregparoli: 'Leteroj el Flandrujo, leteroj por la regxo! Leteroj de la princo _Aleksandro de Parma_! Venko!' -- La armiloj mallevigxis, korteganoj alkuris, demandis min, kaj poste mi estis gvidata tra la haloj de la kastelo al la dormcxambro de nia sinjoro. Mia koro ektremis kiel miaj lacegaj membroj. Ennubigxis antaux miaj okuloj, kiam en la regxa dormcxambro mi genufleksis antaux la lito de la regxo kaj prezentis al li la leteron de la granda princo. Apogita sur la kubuto, nia sinjoro, _Don Filipo_, rompis la sigelon, tralegis per siaj akraj timemaj okuloj -- la supera cxambelano tenis la oran lampon -- por eterne mi ne forgesos la vizagxon de la regxo, ne la tremon, kiu superfluis la flavetpalajn trajtojn. Alten li levigxis de sia kusxejo, maldika kaj malforta kaj elpusxis vokon, kiu preskaux estis krio:

'Antverpeno kaptita, Antverpeno estas kaptita.'

Kaj la lampo en la mano de la kortegano ankaux ektremis. El la lito levigxis la regxo; li sin apogis, tute kontraux la etiketo, sur mian sxultron, la sxultron de la humila soldato, kovrita per la polvo kaj la sxvito de la vojo. La nobeloj jxetis surtuton cxirkaux liajn sxultrojn. Depost la novajxo pri la venko apud _Lepanto_ tia gaja raporto ne estis trovinta la orelojn de la monarko. Tra la koridoroj de la kastelo li rapidiris gxis la pordo de sia karulina filino, _Donna Klara Isabella Eugenia_, frapis -- kion valoris en tiu cxi momento al la katolika majesto la etiketo? -- li frapis al la pordo de la regxidino, malfermis gxin iomete, sxovis la kapon en la cxambron kaj flustris al la dormkaptita, ektiminta filino:

'Antverpeno estas kaptita, Antverpeno estas kaptita, _Donna Klara_!'

Kia movado en la kastelo, kiam la granda novajxo plivastigxis!"

"Kaj vi? Vi, _sennor Jeronimo_?" demandis la estro de la fortikajxeto _Liefkenhoek_ la kapitanon. "Kia estis via rekompenco por tia gajiga glora senditajxo?"

"Jes, kia estis via rekompenco, _Jeronimo_? Vi ne estas _Calatrava_ kavaliro?" demandis la aliaj oficiroj.

"Mi ne estas kavaliro de la _Calatrava_ ordeno," respondis la maljuna militisto, "kaj koncerne mian rekompencon, nun, oran cxenon cxirkauxigis al mi la katolika majesto, kaj kolonelan patenton oni ankaux donis al mi."

"Ho!" ekkriis la estro, kaj la aliaj oficiroj pliproksimigxis.

"Jes," diris la maljunulo, "mi tute komprenas, kion esprimas via rigardo, _sennor Coronnello_; gxi volas diri: nun kial vi estas tie cxi kiel mia subulo, kiel kompatinda duoninvalida dungato? Cxu ne vere?" demandis li kaj cxirkauxrigardis en la rondo. "Nu, mi gxin ankaux diros al vi, cxar mi estas rakontanta. Malfermu la orelojn, junularo, tio estu instruo por vi. La dektrian de julio dekkvincent nauxdekunu konstruis princo _Farnese_ sian tendaron antaux la fortikajxeto _Knodsenburg_ kontraux _Nijmegen_, por siegxi gxin; sed _Gerhard de Jonge_, la nederlanda estro, estis kuragxulo kaj kauxzis al ni sangigan laboron. Por lin malsiegxi marsxis ankaux Morico de Oranujo tra _Arnhem_ en la _Betuve_ kaj embuskinta li alproksimigxis al nia tendaro, esploronta. Nun ni rajdis, sep kornetoj, hispanaj kaj italaj lancrajdistoj, kontraux la malamikon. Vere, kuragxaj rajdistoj eliris: _Francesco Nicelli_, _Alfonso Dovales_, _Padilla_, _Jeronimo Caraffa_, _Decio Manfredi_ kaj aliaj. La karulajn kornetojn de la duko mi komandis en tiu tago -- malbenon al gxi! Antauxen ni iris kontraux la malamikon, kaj rapide tiu cxi remarsxis -- gxis kiam ni falis en la embuskon kaj estis forigataj gxis la lasta viro. Ho, sankta Dio, tridek vundojn, honestajn cikatrojn mi jam tiam portis sur la korpo, en cxiu batalo mi estis versxinta sangon, kaj nun -- nun, kiam cxiuj kunuloj mortintaj kaj vunditaj kovris la teron, mi sola restis nevundita. Sed la venkkutima standardo de la duko de _Parma_, kiun mi portis, restis en la manoj de la malamikoj! Kriston broditan gxi enhavis kun la cxirkauxskribo: '_Hic fortium dividet spolia_'[1]. -- Tiam pereis mia militisthonoro. La morgauxan tagon oni forsxiris de mi la oran honorcxenon, donitan de _Don Filipo_; mian postenon ricevis iu alia pli felicxa; mi kiel simpla dungato malaperis en la granda aro; mian nomon mi forjxetis kaj dungigxis en germana regimento; griza kaj fleksita kiel maljunulo mi estis en unu sola horo; kapitano sub mia nuna nomo denove, kaj tiel via subulo, komandanto, via kunulo, sinjoroj -- ne vin forturnu de mi!"

La estro de la fortikajxeto _Liefkenhoek_ donis al la rakontinto la manon kaj skuis gxin mute kaj kore; ankaux la aliaj sin alpremis por doni al li la manojn.

"Ho ne", diris la maljunulo. "Kiom grava io estas, fine do cxio estas vanta. Kiom da brilo, honoro kaj gloro mi vidis estingigxi -- en _Escorial_ dormas _Don Filipo II._, en _Parma_ kusxas la eminenta princo Aleksandro; kie restis _Fernando Alvarez de Toledo_, duko de _Alba_? Kie restis nia potenca malamiko Vilhelmo la Silentulo?" "_Quo pius Aeneas, quo divus Tullus et Ancus?_[2]" ridis juna standardisto, kiu jxus estis foririnta de la universitato en _Salamanco_; sed neniu lin atentis, kaj la kapitano _Jeronimo_ dauxrigis: "Kio grava, kunuloj; cxiu faru la devon kaj estimu sin kiel honestulo! _Sennor_ komandanto, igu la soldatojn formeti la armilojn, alie morgaux la disenterio forstrekos ilin de via varbitlisto. La afero sur la akvoj tie transe estas finita. -- Lia katolika majesto _Don Filipo III._ kaj lia Gxenova Mosxto _Signor Federigo Spinola_ havas iun bonan sxipon malpli. Igu la soldatojn dormi, kolonelo; morgaux vi ekscios la detalajxojn."

"Cxu vi opinias tion, profeto de fatalajxoj? Ha, via diabla malfelicxo troe disrompis vian fortan kuragxon. Kuragxigxu, brava _Jeronimo_."

La kapitano nur movetis la sxultrojn.

"Nu, estu", diris la estro. "Igu doni signon, ke oni forlasu la remparojn. Poste vin cxiujn mi atendos, sinjoroj, por trinki glason da vino, neniu ja plu dormos en tiu cxi nokto. Kuragxon! sinjoroj, kaj Hispanujo por cxiam!"

La oficiroj ripetis la lastan vorton de la estro, sed per vocxo suficxe premata. Poste sonrulis la tamburoj, kaj la trupoj remarsxis de la remparoj de la fortikajxeto _Liefkenhoek_.

Sed la estro ankoraux restis, apogis gxemante la kubutojn sur la mursupron kaj metis la mentonon en la manojn. Tiel li fikse rigardis la akvojn kaj la mallumon kaj murmuris:

"Li estas prava; estas fiajxo pri tiu cxi milito. Dekkvar jarojn nun denove flirtas la hispana standardo sur tiuj cxi remparoj kaj sur la muroj kaj turoj de Antverpeno; sed cxu nur unu pasxon ni progresis en la venkado de tiu cxi heroa rigidula popolo? Kiaj viroj batalis kaj versxis la sangon sur tiu cxi malgrandega terpeco, alnagxigita de l'maro! Kiaj viroj batalis pro tiu cxi loko! Kiel lumantaj steloj brilas tra la tempoj la nomoj amikaj kaj malamikaj, la nomoj _Aleksandro Farnese_, _Mansfeld_, _Mondragone_, _Johano Pettin de Utrecht_, _Aldegonde_, _Gianibelli_, _Johano Baptista_, _Plato_, _Barrai_, _Capisucchi_, _Olivera_, _Paz_, _La Motta_, _Delmonte_ kaj aliaj centoj! Miloj kaj ree miloj da nenomitaj kusxas tie malsupre sub la sablo, sub la ondoj, -- kiom ankoraux tie malaperos?"

La garnizono sin jam delonge estis retirinta, kaj oni auxdis nenion plu sur la remparo de la fortikajxeto _Liefkenhoek_, escepte la vokojn kaj la pasxojn de la kontrolirantoj kaj la mugxadon de la ondoj kaj de la revekigxanta ventego.

Ree la estro cxirkauxiris la murojn kaj ordonegis al la duobligitaj gardistoj, zorgeme atenti; poste ankaux li malsupreniris kaj eniris la logxejon, kie li trovis laux sia invito cxiujn siajn oficirojn jam kunvenintaj. Nur la kapitano _Jeronimo_ forestis; li kutimis cxiam foresti de la trinkkunsidoj de siaj kunuloj; oni indulgis lin, bedauxris lin kaj priridis liajn antauxdirojn.

Sed la maljunulo tamen estis prava! Efektive en tiu cxi ventega nokto la katolika regxo kaj _Federigo Spinola_ de Gxenova estis perdintaj bravan sxipon. La morgauxa mateno jxetis la brulnigrigitajn ruinojn de la _Immacolata Concezione_ sur la sablomontetojn de _Sudbeveland_ antaux la piedojn de la hereza popolo, kaj la vespera tajdo portis pli ol unu difektitan kadavron kun la hispana militskarpo al la muroj de la fortikajxeto _Bats_. La malbona antauxdiro de la kapitano _Jeronimo_ estis sin plenuminta, la akvogeuxzoj estis gajnintaj la venkon en la nokta batalado.

II.

Sur la sxipo "_Andrea Doria_".

En la urbon Antverpeno fisxistoj alportis la novajxon de la nokta okazintajxo, kaj granda pri tio estis, laux la partianeco, la kasxita gxojo aux la lauxta kolero de la logxantaro.

Ankaux en la urbo baldaux ekkaptis la popolamason la nomo de la "Nigra Galero" kaj oni interrilatis gxin kun pli aux malpli granda certeco kun la okazinta malfelicxo.

Kiu alia en tia ventega nokto, kia la pasinta, povis esti farinta tian faron, ol la "Nigra Galero"?

Sur la placoj, en la stratetoj, en la metiejoj, en la pregxejoj, en la magistrata domo kaj en la citadelo estis auxdata la vorto. Sur la militaj kaj komercaj sxipoj, kiuj estis ankrigitaj al la kajo tute proksime apud la domoj kaj muroj de la urbo, gxi rondiris. Cxie oni vidis konfuzon aux kasxitan gxojegon sur la vizagxoj.

"La Nigra Galero, la Nigra Galero!" --

Estis _Federigo Spinola_, nobela gxenova patricio, entreprenema ido de la famkonata gento de tiu ricxa respubliko, kiu kun la regxo de Hispanujo, Filipo III., estis kontraktinta, armi por la servo de la katolika majesto sxiparon kontraux la nederlandaj ribelantoj kaj konduki gxin en la nordan maron. Cxiu kaptajxo, cxiuj sxipoj forprenitaj de la herezuloj, estis proprajxo de la admiralo _Federigo_, kaj tial, kun grandega nombro da galeroj kaj galeonoj ekipitaj de deksescent maltimemaj viroj, li foriris el Gxenova, veturis tra la marstrato de _Gibraltar_, cxirkauxkuris la promontoron _Finisterre_, varbis en la golfo de _Bizcaya_ grandan nombron da kuragxegaj _bizcayaj_ piratoj kaj kapersxipoj por sia sekvantaro, same grandan nombron da _Dunkerkaj_ rabistoj, kaj la 11an de septembro 1599 li alvenis en la haveno de _Sluis_, kie li ankrigxis, kaj de kie li komencis siajn agojn en la norda maro.

La unuan fojon la ondoj de la nordmaro estis vipataj per tiuj romanaj remveturiloj, kiujn gxis tiam estis uzintaj nur la cxirkauxlogxantoj de la mezalanda maro. Tial okazis, ke komence ecx la kuragxaj, nenion timantaj zeelandaj sxipistoj sentis la teruron pro io nekonato, pro tiuj italaj galeroj, kiuj egale al gigantaj akvaj skaraboj per cent remilpiedoj batis la ondojn.

Tiamaniere komence _Federigo Spinola_ bonege prosperis kaj gajnis kelkan ricxe sxargxitan komercan sxipon, kelkan malricxan sxipistboaton de la nederlandanoj; gxis kiam la unua teruro estis venkita de tiuj cxi, kaj ili riskis ataki la malamikon pli kuragxe. Multnombran sxiparon forsendis la cxefsxtatoj, kaj per akra batalo ne nur granda nombro da kapersxipoj malamikaj estis detruata, sed ecx unu el la teruraj galeroj kaptata.

En triumfo oni alportis la strangan sxipon al _Amsterdam_, kaj tie laux tiu modelo simila veturilo estis konstruata kaj armata per la plej kuragxaj koroj kaj manoj. Minacante nigra estis gxia koloro kaj suficxe baldaux la "Nigra Galero" farigxis terura por la hispanoj kaj la admiralo _Federigo Spinola_. La spekulacio de la Gxenovano de tiam ne plu estis tiel profitdona kiel en la komenco. --

Do, la Nigra Galero ne estis fantoma sxipo, sed ajxo de fero kaj ligno, kaj gxia sxiparo ankaux ne estis fantomaro. Estajxoj el karno kaj sango rampis inter la sxnuregoj, direktis la velojn, sxargxis la turnpafilojn, bruligis la mecxajxojn, kaptis la malamikajn sxipojn kun la sovagxa kriego:

"Prefere turko ol fipapano." -- -- --

Pri la Nigra Galero interparoladis la logxantaro sur la placoj kaj en la stratetoj de la granda komercurbo Antverpeno, kaj cxiu najbaro pretendis scii plian detalon pri la famo, ke la bonega remsxipo, la Immakulata Koncepcio, en la hierauxa nokto per la zeelandanoj estis krevige alten jxetata.

Poste pli kaj pli vesperigxis; densa nebulo supreniris de la Skeldo kaj kusxigxis sur la tutan urbon Antverpenon. La kajaj lumoj briletis rugxete tra la vaporplena aero, gutetoj falis de la sxnurajxo de la galeono _Andrea Doria_, ankrigxinta sub la muroj kaj domoj apud la kajo, kaj sur kies ferdeko la sxipestro _Antonio Valani_, junulo de cxirkaux tridek jaroj, kovrita per sia mantelo pasxis cxi tien kaj tien, dum la ondoj de la rivero mallauxte plauxdante cxirkauxlavis la ventron de la sxipo, kaj de la kajo kaj de la urbo surde la bruego de la vigla logxantaro cxi-transen zumis.

Jxus la sxipestro haltigis la marsxon kaj fikse rigardis la lumojn de la urbo brilantajn super la muro, kiam aperis apud lia flanko lia leuxtenanto _Leone della Rota_, eljunagxa amiko el la _Strada Giulia_, kaj metis sur lian sxultron la manon:

"Tiel meditema, Antonio?"

La alparolito preskaux terurite alten rigardis.

"Ha, estas vi, _Leone_? Nun cxu vi alportas novajxon de ekstere?"

"Jes, sed bedauxrinde malbonegan. Gxi venis de la fortikajxeto _Liefkenhoek_ al la admiralo; la afero de la pasinta nokto certigxis. La "_Immacolata_'n" forprenis la diablo, sxipon kaj sxipistaron, viron kaj muson. Nur la kajutisto apud la fortikajxeto _Bats_ sur malplena akvobarelo viva rajdis al la tero. Jen estis granda gxojo inter la herezuloj, kaj la zeelandaninoj, -- malbelegaj estajxoj, Antonio -- sekigis delikate la knabon kaj kun dimalbenata komplimento sendis lin tien cxi al lia mosxto la guberniestro. Ili havas lin supre sur la citadelo; nun, eble ni baldaux ekscios ion per la admiralo."

"Donu Dio", ekdiris la estro de _Andrea Doria_, cxagrene frapante la ferdekon per la piedo. "_Leone_, mi ne plu povas suferi esti ankrigita tie cxi tiel senokupe."

"Senokupe?" ridis la sxipa leuxtenanto. "Nu, pro la bela korpo de Venuso, tion do mi ne scias. Mi opinias, ke ni la tempon, dum kiu ni estas tie cxi ankrigitaj, ne pasigis tiel neuzate. _Corpo di Bacco_, kian belan akiron mi faris je la grasa _signora_, tie en la taverno de la 'Blazono de _Alcantara_'. Mi petas vin, Antonio."

"Al vi la vivo estas ankoraux malpeza, _Leone_!" diris la estro gxemante.

"Ojmej," ridis la leuxtenanto, "frapu do vian propran bruston, amiko, kaj ne kantu al mi tiajn frazojn. Ha, ne forturnu la rigardon de mi tiel mizere gxemante. Mi petas, vidu laux mia fingro -- jen, vidu tiun lumon super la urbmuro, en tiu angula fenestro! Sekvu nur mian fingron, cxu vi vidas? Ohe, _Antonio_, _Antonello_, kapitano, kapitaneto, kiu logxas tie? Diru al mi, kiu bruligis tiun lumeton? Cxu ne la infano plej dolcxa, kiun naskis dum la tuta tempo, ke tie cxi pluvas -- kaj tio estas tre longa tempo, kiel sxajnas al mi -- tiu cxi hiperborea lando, mi devus diri, tiu cxi hiperborea marcxo? He, cxu ne _Antonio Valani_, estro de tiu cxi bona galeono _Andrea Doria_, estas kaptita kun korpo kaj animo al la du bluaj okuloj kaj al la blondaj plektharoj, al tiu cxi bela flamlandanino? Denove sopiro? ho Antonio, Antonio, pro nia kara sinjorino de _Cythere_, vi do estas bubo tro malgaja."

