# La Montarino: la poemaro pri Veslemey

## Part 3

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-montarino-la-poemaro-pri-veslemey-24292/index.md

Libera sentas sxi sin amikin'; babilas same pri hazard-temaro. Ridacxa, frida li ne montras sin, ne kiel knaboj en la vilagxaro. Li sxin ja simple, bone, rektenomas; moknomon sxian sxajne li ne konas.

Li montras al sxi rokojn kaj la rojon, kaj sxtonon, kiu sorcxe turnas sin, kaj la krutejon kie avo fojon mortpafis al rapida boacin'; sed en la boske bela betulej', ho sciu, iam estis urs-kusxej'.

Pri troloj duonsxerce sxi demandas. "Ho jes!" respondas li sen iu mok'. "Ja logxas iuj kaj en mont' kaj rok'; sed multe pli cxirkauxe vage plandas." Sciigxas nun ke sagxa estas Jon; li tiras libron el la posxa fon'.

"Vi eble kredas ne ke trol' trovigxas?" -- kurbigas lipon trajto de malfid' --; "por pli ol unu en memor' tenigxas, ke trol' montrigxis al okula vid'. En tiu libro ion trovis mi! Ke vero estas, tion vidos vi."

Apenaux povas sxi la gxojon regi. Malantaux sxton' trovigxas eksidej'. Trankvilas la brutaro sur pasxtej'. Sekuraj ili do komencas legi. Tenera igxas antaux Jon l' okul'. Sxi lernas nun, ke belas knaba ul'.

La libro estas nigra kvazaux ter'; laux legkapabl' ne ofte li gxin legas. Pri niks' kaj trolo estas la afer', kaj pri la vero ili persvadigxas. Atente sxi auxskultas lin en fid': "Ho, cxu ne vero!" krias sxi kun rid'.

Nun povas "tiuj" moki pri l' afero; jen laux la libro kredas ankaux Jon; -- kaj kune sidas ili cxe la sxton'; rakontas ambaux tute en libero, mangxetas dume en komuna gxu'; reiron Jon forgesas, sidas plu.

La strangan vorton mire auxdas li post jxuro ke li tion prisilentas, ke ankaux al sxi mem ja en vizi' transmondaj uloj foje sin prezentas. Li donas manon, plena de estim'. Kaj kiom sxi rakontas! Sorcx' sen lim'!

Dauxrigas ili sen atent' pri hor'. Malfrue estas, certe post la sesa. Salutas gregon li je iro for; kaj karan "Dokka" tusxas man' karesa. For estas li, kaj sola restas sxi. -- Sed "Dokka", tiun prenas sxi al si.

Sur la pasxtej-monteto

Sovagxan krutejon mi vidas en tim', sxtonejon kaj rokan aron, sed dank' al Di'! se mi turnas min, mi povas vidi la maron.

La glima strio en blua hel', ho, benu gxin dia mano; benita estu sxipo sub vel', benita cxiu sxipano.

Sed hu! tiu monta, sxtoneja fatras' en krutan deklivon jxetita, -- kvazauxas rankora trola amas' de fulmotondro rompita.

Kaj dorso kaj kapo kaj elstarajx' kaj pintoj en roka rompigxo, jen de gigantoj ilia krevajx' post sunhela matenigxo.

Al dioj kaj anoj de l' lum' en atak' ili hakis kaj korne batalis, sed laux krutejo kun fumo kaj krak' kiel sxtonoj malsupren falis.

Kruce kusxas en roka ostar' brakoj cxe korpoj dikaj. Miksigxas kunen en mond' el sxtonar' torsoj kaj kapoj rompitaj.

Senondaj sub kruta monto-mur' jen dormas lagoj bistraj; perfide gapas el funda obskur' glimantaj abismoj sinistraj.

Dum sombro sub pluvo la niks' en vesper' ellage hurlas pri sorto. Resonas de l' nuda mont' en l' aer' auxgur' pri baldauxa morto.

Ho-hu, mi kaptigxas de ega tim'; altiras min sorcx' en rokaron. Sed dank' al Di'! se mi turnas min, mi povas vidi la maron.

"Dokka"

Ho, Dokka, Dokka, kara vi bovin'; vi, kiam el okulo fluas larmo, karesu min per via vanga varmo; vi sekvas en dekliv' kaj laux ravin' kaj tiam mi ne sola sentas min. Vi cxe mi estas en sopiro-svarmo. Kaj kara vi, cxu estas misrezon', ke nun do rajtas pensi mi pri Jon? --

Injeto sopiras

Prizorgas sxi en kuira ej', patrin'; maljuna, griza cxe l' forna ej', patrin'. Ke kato estus mi, hejma an', kares-premanta sin kiel infan' al patrin'.

Sxi sercxas mangxon el sak' kaj kest', patrin'; kaj gxin pretigas por hom' kaj best', patrin'. Ke estus mi kiel dika Brit en rida babilo cxe forn' kaj marmit' kun patrin'.

Trankvile iras sur hejma ter' patrin'; kaj sekvas post la pied' paser'. Patrin'! Ke estus paser' mi sur sxia voj' saltanta dance en vigla gxoj' cxe patrin'.

Sxi sxatas sunon sur sulka vang', patrin'. Sxi sxatas brizon fresxiga al sang', patrin'. Ke estus mi dolcxa mara vent', karesa por la anim' kaj la sent' de patrin'.

Sed dorson sxian atakas dolor', patrin', pro blovo tra fendojn dum sxia labor', patrin'. Ke estus mi la malnova pord', mi sxirmus sxin kontraux vento de nord', por patrin'.

*

Mi scias bone pri sxia mens', patrin', dum staras sxi cxe la forn' en pens', patrin'. Kaj ofte penojn forgesas sxi, rigardas elen en tim' pro mi, faras patrin'.

Forgesas penon dum biena far' patrin', en tim' rigardas sxi al montar', patrin'. "Kiele fartas nun povra Injet', kuranta anhele sur rok' kaj montet'?" pensas patrin'.

Ke scius mian sopiron vi, patrin'! La hejm-pasxtejon eksxatis mi, patrin'! Monteje mi iras dum taga hor', kaj endormigxas vespere en plor', ho, patrin'!

Al cxio sentas mi min fremdul', patrin'! De cxie gapas nur frida okul', patrin'. Ne estas vivajx' kiun fidu mi, neniu trovigxas por mi kia vi, -- mia patrin'!

Ke viglus iom la tempa ir', patrin'! Minutojn nombras mi en sopir', patrin'! Ke povus pasxi sep-mejle mi, kaj sidi etan momenton cxe vi, mia patrin'!

Mirtelejo

Ho vidu, bluigxas jen! Restu nun, sxaf' kaj bovino! Ho hoj, kia bera plen'! Svarma mirtela senfino. Egalon ne vidis mi! Jen bono dum monta vag'! Mi mangxu gxis sat' tie cxi; Ni restu gxis fino de tag'.

Ho nam-nam, kia dolcxajx'. Ho-hoj kiam tiel farigxas! -- La ej' estas tuta bluajx'! Por pluraj tagoj suficxas. Tia frand'! gxi fresxigas min! Kvazauxas en regxa kastel'. Gusto de bona vin'; jen kiel en dolcxa fabel'!

Se venus la urs', la grandul'! lok' devus esti por ambaux. Mi cedus por tiu plandul', giganta, timiga ja ankaux. "Bonvole," mi dirus nur, "ne restu en sinretenem'! Ja estas nura plezur'; vi servu vin laux la em'"

Se estus la ruza vulp', gustigus mi lin per bato; mortbatus mi lin pro kulp', ecx se estus li frato de l' papo. Sxteligxas ja kio ajn far tiu maroda best'! Li bone kondutas laux sxajn' sen honto pro senhonest'.

Se estus la lupa poltron', malica kiel kasisto, per mia betulo-baston' ricevus frapon sxtelisto. De mia patrin' sen hezit' sxirigxis besto kun id'; mi traktus lin laux merit', se pelus lin nun avid'.

Sed se la gxentila junul' altejen venus tenere, ricevus li de la inul' sur busxon alimaniere. Babil'! kion pensas mi! La tago jam pasas al fal' ... atendas brutaro cxi; -- sopiras Dokka pri sal'.

Renkonto

Dimancxon sidas sxi en la dekliv'; kaj pri esperoj dolcxaj sxi pensadas; la koro peze en la brust' frapadas; vekigxas revoj al tremanta viv'. Miragxo jen sur montokresto sxvebas; sxi arde rugxas; -- jen la knabo venas.

Sxi foren volas en konfuz' kasxiri; en sorcx' sxi tamen turnas sin al li; salutas sxi al li kaj li al sxi, kaj staras ne sciantaj kion diri. Vortumas fine sxi el sia mir': "Sed kara vi ... altkreska kiel vir'!"

Ridetas rugxa li, strecxante kruron: "La knab' ne devas resti malfortul'; laboru li ja kiel plenkreskul'." -- "Kaj jen, imagu, vi ricevis barbon!" "Antauxe gxi ja tie estis; sed eble gxi nun iomete kreskis."

Elaste li malantaux sxton' glitfalas. El posx' mangxajxon tiras li kun rid', ofertas knabgxenite por divid': "Jen ovoj! Ilin mi por vi kunhavas." Kun rid' sxi gxuste antaux lin sidigxas; la brust' en trem', l' okul' al li fiksigxas.

Jen sidas ili tiun varman tagon. Li provsxercante logas sxin al rid'. Sxi gxojas kiel sur la brancx' birdid', sed povas ne vigligi babiladon. Nun kiam gxustas tempo por felicxo, sxi sidas tie kvazaux en fremdigxo.

Li petas pri rakont', sed estas for nun cxio en vizio vidigita, perdigxis tute elen el memor', kaj cxio estas kvazaux forgesita. "Ne troloj! Ili mem prizorgu sin. Prefere volas mi auxskulti vin!"

Volonte li pri Skarebrot rakontos. Elkreskis tie li sur hejma ter'; ja tie ili kvar bovinojn nutros; ordigos li laux sia manier'. Sxi cxiun opan vorton povas fidi; demandas sxi, sxi cxion volas scii.

Vagade ili lauxas riveretojn kun karesema sxaf' kaj kun bovin'. Pri greg' senzorgaj sentas ili sin. Permane kaptas ili la fisxetojn, kaj roste fritas ilin sur ardajx', kaj malplenigas sakon da nutrajx'.

Ho felicxeg'! -- se tio nur ne estus, ke nek la knabo nek la junulin' kuragxas en liber' rigardi sin; gxenigxas li, sed viro esti devus. Se ilin ne aparte tenus tio, ho, kiel bona povus esti cxio!

Nubigxas nigre, pluvas sur pasxtej'. Bruegas tondroj sur la monta kresto. Sin sxirmi volas cxiu hom' kaj besto; en roka kavo estas rifugxej'. Ne granda estas gxi sed vizitinda. Gxin ili trovas loko ensidinda.

Kaj jen vesperon je la sun-ekkusx' pli kunen ilin la sopiro pelas; impulse juna brak' al kolo celas; kunigxas sentoplene busx' al busx', kaj kapturnige cxio sin transformas; felicxa sxi en lia brako dormas.

Kaprida danco

Ho hipp kaj hoppe kaj tipp kaj toppe en tago cxi; kaj nipp kaj nappe, kaj tripp kaj trappe en rondo cxi. Kaj estas am-en-sun', kaj estas flam-en-sun', kaj estas tril-en-val', kaj estas bril-en-val', kaj en ludemo kaj kriegemo en tago cxi.

Kaj tir' cxe nuko kaj fal' sur sxtupo, pied' sur ej'; kaj formu ringon kaj ekan svingon jen en herbej'. Kaj estas gxu-en-sun', kaj estas tju-en-sun', kaj estas glim-en-val', kaj estas mim-en-val', kaj estas tirlo kaj roja lirlo kaj paca ej'.

Ho tapp kaj tapo kaj pusx' en kapo, gxin havu vi. Kaj snipp kaj snufo kaj kis' sur busxo, gxin prenu vi. Kaj estas rul-en-ring', kaj estas sul-en-sving', kaj estas salt-en-danc' ne estas halt-en-danc', kaj estas hej-hoj, kaj estas salt-hoj kaj tra-la-ti.

Amo

La vigla knab' sorcxe min amigis, min kvazaux birdon enkatenigis. Triumfas knabo en amfier', kaj min allogas ne plu liber'.

Min ligu firme per sxnur' el fero. Subigu cxene min al sufero. Ja, tiel premu min nun al vi, ke l' tuta mond' igxos for por mi.

Se majstrus mi sorcxkapablon mian, mi kreskus tuj en animon vian. Mi volus kreski, karul', en vin, por cxiam esti nur via in'.

*

Vi logxas ene en mia koro. Vi regas sola en la memoro. Pensetoj cxiuj, la tuta mi, susuras nure pri vi, pri vi.

Se suno brilas de la cxielo, mi pensas vi estas gxia celo. Se vesperigxas, tag' velkas for, cxu Injon havas vi en memor'?

Se vent' alteje vagade blovas, hararon vian gxi tauxzi povas. Se gutas pluv' kiel kasxa plor', vin malsekigas gxi dum labor'.

Ho ke la horoj rapide pasu! Ke tempo tagojn forpele cxasu! Gxojkantas tamen mi pli kaj pli. Hura, dimancxon ja venos li!

Arbar-gxoja

Ho, povra vi leporo, vestigxis silke vi, pri via tim-angoro nur scias nia Di'. Laux kia cel' saltadas vi, eta senpensul'? Vi kion postkuradas kontuze al betul', povra ul'?

Somero nun bonigxas kun dom' en arbustej'; burgxonoj sxvelaj igxas en via leporej'. Ni estu ambaux gajaj dum nuna suntempet'; kaj ambaux pigre gxojaj ni kusxu en bosket' por dormet'.

Vi estas cxarme bruna en la somera rob'; sed estas vi tro juna por esti mia knab'. Ho, ke vi min gxojigu saltante en dekliv', kaj ambaux amikigxu ni dum la tuta viv', tuta viv'.

Demando

Li lante tabakon macxas, la maljunulo en Skar': "Stranguloj nur babilacxas pri trolo kaj sorcxa far'.

Se tio, laux ili reala malbono kaj mava mister', ekzistus kun forto fatala, ne eblus vivi sur ter'.

Sorcxigxus ni suben kaj norden, malsanaj en kapo kaj brust', subigxus al ili ni horden sur tuta la tera krust'."

La tuje parola edzino respondis al li en rapid': "Permesu ridon je l' fino, cxar estas nun tempo por rid'.

Vi viroj cxiam sxajnigas ke cxion komprenas vi; sed cxion mikskonfuzigas vi, spite al via sci'.

La troloj devige sklavas kiel gnomoj en ter' kaj sur fjord'; ne timu, -- mi certe pravas, -- kvankam estus grandega la hord'.

Ecx se multaj samkiel herboj kaj kun forto de akvofal', tro kadukas iliaj cerboj por atenci al ni per batal'.

Atentas ili malmulte dum sia brua kriad'. Kondutas ili stulte, sen ajna kuna agad'."

Bovin-voko

Bovino bela, ho mia bovin'! Vagad' somera gxojigas nin; plej bonas herbo sur monta ter'; en val' torente fluas river'. La vent' blovtusxas kun milda ben'; susuras gxi de la mont-seren'.

Bovino bona, ho mia bovin'! Deklive vi sentos komforta vin; lirladas akvo en fonta fluej', kaj milde ombrigxas sur mola herbej'. Pasxtadas huldro en tiu dekliv'; kaj al ni ambaux gxueblas viv'.

Bovino dolcxa, ho mia bovin'; tempet' plezura favoru nin! Serpenton mordantan forcxasos mi, kaj musxojn kaj kulojn mi pelos de vi. Kaj pasos valse facile la tag'; vin gratos mi dum ripoz' post vag'.

Tintilo via je sun-subir', nin loge gvidas dum hejmenir'. Plenmama venos vi al hejma ej', salsxtonon lekos vi cxe l' kuirej'. Melkita kusxos vi por rea macx'; kaj songxe dormos en fid' kaj pac'.

Bovino bela, ho mia bovin'! Prisongxu pasxtejon kaj ankaux min! Felicxaj ni kantos dum tuta somer'; auxtuna pasxtej' estos hejma ter'. Jen venos bienen vi kiel regxin', kaj cxiuj krias: Ho kia bovin'!

Malbona tago

Sxi nombras tagojn gxis sabat-vesper'; dimancxo venas; li promesis jxure, ke ecx se pluvus sxtonoj el la sfer', li al pasxtejo tamen venus kure. Dimancx' forpasas en nebul' kaj pluv'; en plor' sxi sidas sola sur la tuf'.

Neniam li perfidos, scias sxi, ecx se la malfelicxo ilin provus, cxar tiam sxi ne plue vivi povus, sed sinkus, kaj sxin morta trovus li. Sed peza estas sxia juna koro, kaj haltas ne la larmoflu' dum ploro.

Sxi hejmen venas en auxtun-vesper'. Pro timo preskaux sxia koro krevis. La tutan tagon estis pluv-veter', kaj kvazaux en inund' sxi vadi devis. Kusxejen nur rapidas sxi sen son'; ripozi lite estas nun bezon'.

Sed jxus la avo venis de l' pregxejo; kaj nun kun pip' en busx' rakontas li: "Felicxos Jon se nun farigxos sxi la lia, tiu in' de bonstatejo." Sxi sentas pikon en la brust', Injet', kaj svene sxi sxancelas al benket'.

Sxi auxdas pli ol kion sxi deziris; sxi auxdas ke la knabo, sxia stel', logata de alia dolcxa cel', kun ajnaj belaj inoj flirte iris. Sed nun li iras ruze por la svat' al tiu in' en Os en ricxa stat'.

Kaj tiu faras sin al Jon aminda; sxi logas lin malkasxe kaj sen hont'. Li, kiel cxiuj, scias laux rakont', ke laux havajx' sxi estas preferinda. Kaj jen kun tiu ino sole dancas li, kaj por aliaj inoj ne plu sxancas li.

Injeto -- bird' vundita sub flugil' -- kun sang' gutanta kiel brula larmo, -- sin treme kasxas per la lit-kovril', kaj febre tordas sin en plora varmo. Kaj brulas vang'; sxirigxas korradik'. Nur restas mort'; perdigxis la amik'.

Cxe la pasxteja rojo

Lirlanta, vi roj', kirlanta, vi roj'! En valo vi glitas en klara blu'. Sur spegula fund', super sxtona grund' kun loga murmur', kantanta susur', kaj glimas sub sun' via onda flu'. -- Ho, jen mi ripozu, ripozu.

Brilanta, vi roj', glitanta, vi roj', deklive vi fluas sub suna bril'. Kun kluk' kaj gluglad', kun kant' kaj gxemad' kun rid' kaj ploret' tra betularbaret' dormigas en songxon via babil'. -- Ho, jen mi songxu, mi songxu.

Zumanta, vi roj', klukanta, vi roj', vi havas liton en musk' dum ir'. En cxi milda sin' forgesas vi vin pro flustra babil' pri granda trankvil'; mildigxas anime la prema spir'. -- Ho, jen mi memoru, memoru.

Plauxdanta, vi roj', fluanta, vi roj', dum longa voj' kion pensis vi? Tra dezerta ej'? cxe arbust' kaj florej'? Dum subtera flu'? Sub cxiela blu'? Cxu iu plie solecas ol mi? -- Ho, jen mi forgesu, forgesu.

Siblanta, vi roj', flustranta, vi roj', kantete ludas vi en arbar'. Al suno ridet' kaj rid' en fluet' kaj longa la vag' por rivelo al tag' -- ne kantu pri mia pens' en amar'. -- Ho, ke mi ekdormu, dormu. - - - - - - - - - - - - - - - - - -

Dolcxe kiel plor' sonas harp-sonor'; logas ama sent' en somera vent', en la milda lul', en la flua rul' dormas for gxi en trankvilo; vekigxas el silent', sxvelas en potenc', kiel sxauxm-susur' en la mar-murmur'; el la dorma cxarm' sxvebas tona svarm' amovarma, dolcxa trilo ... . . . . . . . . . . . . . .

Kun argxentajxo cxe harar' ondanta, kun brocx' vibranta cxe la mamoj rondaj, ruband' argxenta sur la brakoj bronzaj, jen huldro cxe betulo flavigxanta.

"Pro perd' de perfidul' ne ploru vi, kaj ne plu iru kun amara penso; memoros cxiam li per sia menso, kaj pro konduto fia pentos li. Cxagren' plej peza fine ecx venkigxos; sur bela suna mont' vi renkontigxos.

Sed kiu en aflikto post perfid' en sia kor' sopiras en doloro, sxi scias kiom longa estas horo; -- vi sekve ne plu restu en rigid'. La kordojn ofte auxdis vi sonori; amik' sopire devas pro vi plori.

Deziras al vi bonon mia frat'; kaj nokte lia kant' en val' plendadas; mizeranime tagojn li vagadas, sopire vin sercxante pro la sxat'. Ne devas vi forturni vin en frido de tiu kiu amas vin en fido.

Jen kiam vintrostelo montros sin, ni Antaux-Julon estos festenantaj, kaj nevideble monten levos vin; ne timu, cxiuj estas vin sxatantaj. Pri tio scias ne la vilagxaro. Amik' reportos vin el la montaro."

La huldro velkas for en cxeaj pratoj. Vekigxas el duona dorm' Injet', kaj flugas sammomente for videt' per de lagopo bruna flugilbatoj. Sxi gapas per l' okul' en songxo cxi. Memoroj hejmaj tuj forgesis sxi.

SUR TROLA MONTO

Vekigxas

Velkas luno post volba ir' sude en horizont'; steloj en sorcxa, svarma delir' falas el stelara pont'. Blovas el nordo la vintra spir' super la montoj.

Nigra nokto vastigas sin, vindas la teron en brum'; elen el fendoj kaj el ravin' flagras blua vaglum'. Rid' resonas laux roka spin' super la montoj.

Trancxe sxira trumpeta signal' krias de l' monta pint'; viglas kurbuloj en kruta val', rampas el rok-labirint' subteruloj al festival' super la montoj.

Vintra lumo vekigxas en nord', strecxas la verdajn arkojn, pelas susure sub volba pord' antauxen frostajn sparkojn; brilas argxente la flamo-hord' super la montoj.

Treme pafigxas la flama glim' super la alta montej'; sxtale frida glacia senfin' radias sur kruta rokej' vibre en danc' sur roka spin' super la montoj.

Strecxas sin lum' super pint-kulmin', ligas radiojn en nodon, sxutas sin dise vibra glim', formas tendan volbon. Staras jen hal' el radi-gobelin' super la montoj.

*

Kiam ordigxis tiu pulul'; kracxas trumpeto sonegon; -- venas bruege la nigra ul', eksidas li sur la Sxtonegon. Fajre ardas lia okul' super la montoj.

Jen alvenas drauxgoj, klakas krur' kaj brak'; donis sin ili al Hida Ul'; sekvis eterna plag'. Fride susuras kant' el tumul' super la montoj.

Venas saltanta kaprulo, fulga nano kaj gnom', nikso, drauxgo kaj reaperant' el sia enmonta dom', cxiu sepmejloj-pasxa kurant' super la montoj.

Venas trol' kaj trolino tra dezertaj altejoj, rajde sur balail' kaj baston' sorcxante per akraj blasfemoj. Terure ululas la galdra ton' super la montoj.

Kolektigxis la greganar', praaj kaj ankaux novaj: grake grincas el trola ar', el cxiuj gorgxoj gnomaj. Ridoj salute ruligxas de l' ar' super la montoj.

Kiel sur sxauxma maro sxtorm' la nigra kanto vekigxas; per tonoj el la tombeja dorm' glore la regx' salutigxas; kreske, disflue gxi velkas for super la montoj ...

Ili salutas sian estron

Sidu vi en prosper', Altulo en Infer', regxo de l' ter'! Estu potenca vi! Venke progresu vi! Mondon suben premu vi de la sud' al nord'!

Per via anatem' sob malamik' en gxem', en trem' kaj tim'! Sed via sindonant', senbrida dibocxant', laux sia voj' de mensogant' estu en estim'!

Per la satana nom' blasfemu cxiu hom' tri fojojn tri. Vi fojojn tri kaj tri nin estros jen kaj cxi; havas nin cxiujn vi gxis la tempa fin'!

Ekzameno

Skribas kun libro genue Satan' per rugxa sango la nomojn; li kripte listigas per krifa man' vivajn kaj mortajn homojn. Laste cxiu nova an' en la gregon.

Pregxon antaux la nigra ul' ili starante rauxkas. Por cxiu junulo kaj ecx oldul' Diablo la gorgxon fauxkas. "Cxu volas vi nun je Antaux-Jul' en la gregon?"

Unuanime per jesa dir' kricxas la kongregacio. Vice ordigas sin in' kaj vir' kvazaux por konfirmacio. Prov' postuligxas antaux enir' en la gregon.

La nigra katekismo

"Ordono unua, kia gxi?" -- Laux aliuloj kondutu vi.

"Kaj pri la dua, cxu havas vi konon?" -- Malbenu en koro Dion kaj homon.

"Cxu scias vi mian trian okupon?" -- Dimancxon soru pregxejan sxtupon.

"Kaj nomu ankaux al mi la kvaran!" -- Subtenu cxiam la plej altstaran.

"La kvina?" -- Se antauxas iu, neniam indulgu mi al tiu.

"La sesa?" -- Estu interne fiulo, tamen ekstere bela brilulo.

"La sepa?" -- Estas la trola felicxo kasxe sxteli, kaj vivi en ricxo.

"La oka?" -- Plej bona defendo estas mensoga pretendo.

"La nauxa?" -- Vi estu rapida ruzul' je flar' de bieno de aliul'.

"La deka ordon'?" -- Al najbar' perfid'. Vi sxatu gajni per ruza insid'.

"La fundon de l' sagxo, memoru gxin cxiam!" -- Forgesi la akran malamon neniam.

"Kion vi kredas?" -- Cxiam fripono venkas super atencoj de bono.

"Kion vi pregxas?" -- Ke farigxu tiel ke l' mondo neniam bonigxu.

"Kion plej kore vi deziras?" -- Posedi la mondon mi sopiras.

"Cxu tiu volo vin tute plenigas?" -- Per sango servute al vi mi min ligas.

"Kaj poste?" -- Ke l' pakto cxiujn jarojn validu, vizitu mi vian altaron.

*

Genuas nun la nova trol'; eksonas gxoja kri'; Sxtormas hurlo de l' tuta popol', kreskante pli kaj pli. "Li fidas! Li estas de nia skol'! En la gregon!"

Por jxuro je la sennoma grandul' krifojn Satano eklevas. "El mia potenc' estu vi potencul'; mi jxure tion promesas. Eterne mi prenas vin mia subul', en la gregon!"

Stela falo

Pasxas antauxen olduloj, inoj kaj poste viroj; Cxiu raportas el vilagxar', pri siaj malicaj iroj; kontenta Satano pri tia far' ridas al cxiuj.

*

Laponino

Malsanaj mi sorcxas bestojn kaj homojn kaj sendas la musxojn flavajn; rompas mi pacon, vekas sxtormojn, fidiras vortojn malpravajn.

Vagantino

Sxteliston malsxlosi lernigas mi, trankvilon dum murd' al murdisto; la lakton al sango sorcxigas mi, mortfalu la best' cxe l' melkisto.

Ore vestita virino

Kreskigas mi inter knabo kaj in' malfidon per fia vortero; ja kiam kverelas edz' kaj edzin', forvelkas herbo sur tero.

Malgrasulino

Malicon cxe viroj vekas mi, per pens', kiu fidon detruas; mi scias ke kiam ekflamas envi' facile mi mavon instruas.

Gxibulino

Gxentilajn virojn kun firma sinten' kaj fid' je si mem mi ne sxparas; malkuragxigas mi per venen', kaj ilin perfidaj faras.

Strabulino

Transturnas mi vidon de dolcxa in'; kontenton neniam sxi sentu; al trol' kaj vagul' sxi forjxetu sin, en morton sin tiel lamentu.

La viv' aridigxas en frida mens', kaj suben la dorso kurbigxas; la koro farigxas glacio sen sens', kaj cxio pri sxi malsanigxas.

Sorcx-kuiristino

Se bebon naskas in' post perfid', pro mia sorcx' sxi deliros. Kasxe al morto velkos la id'. Por Julo mi gxin kuiros.

Duone nuda trolino

Kuras sorcxita knab' kun mi gxis karno kaj cerb' moligxas; fine bebe vindita li solece, putre foligxas.

Virino kun okulvitroj

Mi volas ke velku la viv' en burgxon'; per tio gxis nun ni altigxis; mi vekis la inon el stat' de sindon', kaj sxin postuli lernigis.

Sxi fortas en sia eltrudem', sxi cxion parceligos; kaj se la vir' ne naskas mem, sxi ne sin edzinigos.

Sorcxisto kun bovlo

