# La Montarino: la poemaro pri Veslemey

## Part 1

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-montarino-la-poemaro-pri-veslemey-24292/index.md

ARNE GARBORG (1851-1924)

LA MONTARINO

la poemaro pri Veslemey, aux Injeto, la vizianto.

(1895)

Tradukis: _Odd Tangerud_ en kunlaboro kun Anja Karkiainen.

Prologo

Al vi, vi pala marcxa ej' kun meniant', arde', pluvi' sur erikej', jen mia kant'.

Eriko velka sur dekliv' de songxa mont', al vi mi kantas pri la viv' en sombra mond'.

*

Vi trola mond', mi konas vin, vi nokt' en tim'! Se fugxas mi, vi hantas min en la anim'.

Mi konas vin, vi sxauxm-resalt' kun sorcx-murmur'; vekigxas ade kaj sen halt' en brust' terur'.

La lukton pezan konas mi en trol-batal'. Rompitaj ostoj! Helpu Di'! Ho, kia fal'!

*

Mi konas vin -- mi konas vin, ne venkis vi! -- La lukton laux la voj' al fin', gxin vidis mi.

En lukt' baraktis ankaux mi dum jar' post jar', kun kurba dors', kuragx-defi', kun vunda ar'.

Vi cxe mi sxvebas, sidas cxe kun via tim'! En mi vekigxas ade ve' en la anim'.

Pri forta volo, trol-turment' ja scias mi; minora kant', boat', torent', sufoka kri'. --

*

Alauxd' eksxvebas de l' tombej' kun venko-tril'; fresxigxas hom' kaj cxiu ej' per vent' kaj bril'.

Kaj ecx se ploron spertu ni en la terur', al la alauxdo fidu ni, printemp-auxgur'.

HEJME

Injeto cxe la sxpinilo

Auxtunas. Veteracxo kun pluv' kaj venta frid'! De bird' fenestren klako. Enven'? Ho vana fid'! Sed sub la bona forn' jen sur la tola sako maljuna "Mons" en dorm'.

Jen kusxas gxi songxante kun straba okulum', kaj cxion forgesante; gxuindas nun varmum'. Nenion diras gxi, aspekte sin kasxante kun vosto cxirkaux si.

Jen kiel silkobulo gxi kusxas en la fel', mien' de dormemulo, sen ungoj por kruel'. Senzorga rigardet' elglimas el okulo kun svaga ronronet'.

*

Cxu foren vi vagadas en viaj songxoj nun? Cxu eble nur dormadas la pensoj en mallum', aux el la pasintec' la bildoj arigxadas de l' tempo de princec'.

Plej bela princ' de l' mondo vi iris en l' arbar', sur sxultroj or-har-ondo, kaj viglis temerar' en loga konsider' pri in' plukanta berojn sur ejo cxe river'.

Sed venis sorcxistino el hejmo de trolin'; kaj volis, flatulino, ke l' princo amu sxin. Li saltis en malsxat'. Eksorcxis la trolino, kaj sxangxis lin al kat'.

Li poste migri provas trans mont' kaj arbustej' kaj fine vojon trovas al nia hejma ej'. En pac' gxis vivofin' ripozi li nun povas en rev' pri sia in'.

Ho -- hu! La veteracxo kun pluv' kaj venta frid'! De bird' fenestren klako petanta pri invit'. Sed sub la bona forn' jen sur la tola sako maljuna "Mons" en dorm'.

Vesperigxo

Mola negx' el l' aer' dum grizaj cxi vesperoj. Pac', silent', svaga vent'. Kusxas korto kaj tegment' sub lanug-negxeroj.

El fojnej' Veslemey portas la furagxon. Gnoma ul' en l' angul' gxojas pro la fojna bul': Al brutar' nutrajxon.

Praa li bienon cxi en zorgemo gardas, en dejxor' dum cxiu hor' de strebado kaj labor'; prefere brutojn vartas.

Gxojas li pri la sci', ke ion donos Injo. Griza ul', rugx-cxapul' vespere lakton en l' angul' ricevos de l' knabinjo.

Mangxigas sxi bovinojn cxi, kaj cxiun sxi karesas; varma kor', bonhumor' regas dum cxi sxatlabor'. Sxi gnomon ne forgesas.

La trinkajx', farunajx', el fajrej' portigxas. En febla bril' de lumigil', jen sxi melkas en trankvil'; sitelo plenplenigxas.

En kontent', sen manko-sent' bovinoj remacxadas. Trankvilas dom', vigilas gnom'; alportas tufon li por krom', kaj kun la kat' dancadas.

Cxe la fajrejo

En cxiuj ejoj labor' finigxis. Ankoraux ili ne eklumigis. Servisto Lars dauxras en la stal'. Patrin' dormetas sub sia sxal'.

Kaj Per kaj Manjo, la du najbaroj, nun enen tretas post endaj faroj en amikejon sen gxen' aux hont'; auxskultos ili al rakont'.

Pri distro ili ja nun esperas; kaj rakontadi Injet' preferas. Pri fabloj temas kaj pri fabel', pri trol' kaj besto en vila fel'.

"La Holand-knabo, li vaste cxasis, kaj iam urbon kun pred' trapasis, sed ne atingis vilagxon cxi; survoje hejmen sorcxigxis li.

Aspektis montoj translokigxintaj, kaj vojdirektoj sin turnigintaj. Ter' estis akvo, kaj akvo ter'. Mar' estis mont'. Sudo norda sfer'.

La hejma ej' estis en forgeso; cxirkauxtirigxis li nur sen cxeso. Rapidis reen li kiel flam' pro tempo-pas'; vesperigxis jam.

Sentigxis kvazaux sucxanta tiro; al Vatn li venis sen mema iro. Vi kredu: kaptis lin jen la tim'. Denove devis li turni sin.

De nura koto la voj' kovrigxis; la nokto plie kaj pli nigrigxis; kaj malaperis la voja rand'; li estis kvazaux en fremda land'.

Post longa vojo en pen' irita, rokeje staras li konfuzita. Li ne cxi-estis en sia viv'; sed domon vidas li en dekliv'.

En embaras' lin plenigis gxojo. Eniras li por demand' pri vojo; sxtopigxas spir', cxar pri tia dom' neniam auxdis iu ajna hom'.

Briladas jen kvazaux mil lumetoj sur tabloj, benkoj kaj sur benketoj; kun perloj glimas knabin-harar', je tret' tintadas argxenta ar'.

Intencon sian li tuj forgesas, cxar bonvenigoj neniel cxesas; prizorgas ili laux vic' en rond', gxentilas kvazaux al princ' de l' mond'.

Li tuj forgesas la hejm-bienon. Sidigxas li sur la silk-kusenon. Konfuz-gapanta al ornamar' li ne respondas al servistar'.

Se li soifas, trinkigas ino; sxi brile belas, la domfilino. Neniam tiel aspektis in'; miragxo kvazaux envolvas sxin.

Li rigardadas sxin gxis svenigxo; ridet' lin portas al ekardigxo. Kapsigne diras oldul' al li: "Se sxin vi sxatas, sxin havu vi."

"Se sxin ricevus mi kaj bienon, ne plu suferus mi strecxan penon." "Post mia morto al vi la ter', kaj nupton festos vi cxi-vesper'!"

Glatigxas cxio nun por vizito al sxia preta, pornupta lito. Klarigxas tiam la ver' pri sxi. La huldran voston ekvidas li.

Timigxas li, kaj li ecx ekridas, kaj tuj trancxilon li elingigas; sed sammomente auxdigxas kri', kaj malaperas bien' kaj sxi.

Cxe Holand-monto li konsciigxis, kun kapdolor' en malsek' fridigxis. Li jen komprenis: En pasinta tag' forgesis "Patro-nian" tiu knab'.

Sed poste ofte, dum li vagadis, la saman huldron li renkontadis; kaj tiu plore priplendis sin: "Povintus savi vi ambaux nin."

En montaj ejoj ja certe multas gxemadoj, sed ni ja ne auxskultas; sopiras tie al tag' kaj sun' gemizeruloj en gnom-komun'."

La pasero

Pasero en la korto mangxetas grenon gxis plensat', kaj gxojas pro la sorto, kaj ridas al la kat': Pip -- pip, dum tagoj pasas Mons min cxasas, sed min libera lasas laux mia propra sxat'!

Min la flugiloj levas, nur leki povas sin la kat'. Kvit, kvit, suferi devas li pro la memkompat'. Se akcipitro provas, cxu li povas min kapti, tuj mi movas min for el tiu svat'.

Pro viv' facila povas mi nur kontenti, jes en ver'. Suficxan mangxon trovas mi cxiam laux prefer'. Mi timi ne bezonas, ujon konas; al mi suficxon donas rikolto de somer'.

Kristnaske ofte donas frandajxon Veslemey al mi. Fojnejon mi disponas, kaj varma estas gxi. Printempe mi libere enaere flugadas, kaj fiere konstruas neston mi.

(Tradukis H.A. Rosbach)

Kantigxas

Malsekeca nebul-humid'. Luna brilo tra nokta frid'.

Nuboj en laktokolora lum' ondas ombre sub pala lun'.

Densas, disas la ombro-ar'. Zume kantas la paca mar'.

Sorcxe regata songxas la viv'. Peza dormo sur kamp' kaj dekliv'!

*

Kusxas Injeto sur benk' cxe l' forn'. Milde lunbril' sxin vekas el dorm'.

Trance inerta vekigxas sxi nun. Ombroj vidigxas en glimo de lun'.

Kapro trotas saltante laux mur'. Vento spiras kun ve-susur'.

Lule kreskas loganta kant'. Vibre insistas amopetant'.

*

Se scias vi songxon kaj kanton cxi, la tonojn vi garde karesos, multfoje loge mi ludos por vi, neniam vi tion forgesos. Ravege por vi. Vi logxu kun mi. Sxpinilon argxentan ricevos vi.

La fresxa nokt' ne timigu vin, radikoj entere gxermantaj; kastelo en songxo, vi vidis gxin kaj ludojn de inoj dancantaj. Fruktigas dormet', verdigxas bosket'; felicxos vi pli ol dum tag', Injet'.

Pro dolcxa nokto ne estu tim'. Strecxigxas la songxaj flugiloj. Pli mildas ol tago la luma glim'. Pli softas la son' de ludiloj. Jen lulo en val', dormigx' post batal', felicxa vi estas je taga fal'.

Pro nokto profunda ne estu tim' dormante sub sxveba vaporo, vidante teruron trans griza sxim' al songxaj mondoj en foro. Kaj lulas gxi vin, luligxas l' anim' el tago kaj sun' blindigintaj vin.

Pro amo sovagxa ne estu tim', gxi pekas en plor' kaj forgeso; mildigxas al vi la ardanta sin'; la urson li jugas al dreso. Ravege por vi. Vi logxu kun mi. Sxpinilon argxentan ricevos vi.

Antauxsciigo

Injeto kusxas dorme en griza frua hor', kaj vidas sian franjon staranta en l' auxror'. La blanka vualo mole ondas cxe tors' kaj kol'; lumeta glimo trembrilas pro movoj en sxia tol'.

Pokalon el pura argxento sxi portas per magra man'. La grandaj pacaj okuloj rigardas Injeton en am'. "Vi povra, juna fratino!" sxi diras en zorga tim', "jen profunda kaliko. Vi malplenigu gxin.

Vi havos plej pezan sorton portendan de homa id'. Kion la nokto kasxas, rivelu via vid'. Tial kusxas perfidaj kaptiloj cxe via pied', sorcxontaj vian menson, logontaj vin sia pred'.

Vi iros sombran vojon. Atentu, atentu, fratin'! Sed kiam vi elglitos, apude vi trovos min. Atentu, atentu, fratino! Glita, tenebra la voj'. Sed post la peza nokto ekbrilos mateno en gxoj'."

Felicxa vekigxis Injeto, etendis sin al fratin'. Ekbrilis tra la vitro l' unua matena glim'. La kara beata fratino forglitis en lum-silent'. Suspiro forblovigxis en frumatena vent'.

Dimancx-trankvilo

Frosto krakas en muro-fend'. Sun' briletas, ekdormas jen, kaj rugxon sur negxon sxutas.

Pendas nebul' kvazaux frosta pont' super glaciej', sur cxiu mont'; sed la korto en vintra klar' mutas.

Per okulvitro maljuna patrin' legas en libro cxe l' tablofin' pensante pri fina vojagxo.

Cxe rugxa forno gejunular' pomtrancxojn fritas dum macxa knar'; jen ege bongusta mangxajxo.

*

"Kio flusiblas ne silentante en la sovagxej'?" "La rojo flusiblas ne silentante laux la longa fluej'."

"Kio hakante la tutan tagon ecx ne spliton faligas?" "Horlogx' tiktakas la tutan tagon ecx dum vesperigxas."

"Cxambro plena de griza lan' de neniu kaptebla?" "La fumo estas tiu lan' de neniu prenebla."

"Sentigxas sur mola kato-nazo varma kaj ankaux frida. Ne estas interne kaj ne ekstere, tamen tegmentita?"

"Ne interne kaj ne ekstere, varma kaj ankaux frida, estas la klara fenestrovitro cxie tegmentita."

"Ove ronda kaj ege longa kiel pregxeja voj'?" "Bul' de fadeno ronda estas kaj longa kiel voj'."

"Pendas kvar, kaj iras kvar kiam somere floradas. Spektas urben du, montras du al nub' kaj unu poste trotadas?"

"Bovino kun mamo iras sur kvar kiam somere floradas; montras kornoj al nub', okuloj al urb', sed vosto poste svingadas."

"El bruna fund' gxi ridas al vi, sed supre gxi blankigxas. Sub lin-kovril' gxi ludas en kuv', sed korpon gxi vigligas?"

"Fermentas biero, brunigxas gxi; supre sxauxm' blankigxas. Sub lin-kovril' gxi ludas en kuv', kaj korpon gxi vigligas."

"Dumvintre kreskas stranga arb'; printempe gxi malkreskas; radikon supre, la supron sub, kaj gxi maldika estas?"

"Glacia pendajx' estas tiu arb', printempe gxi malkreskas; supron malsupre pendas gxi, kaj gxi maldika estas."

"Kion neniam vidos Di', sed cxiutage ni vidas?" "Egalan ulon ne vidos li, sed cxiutage ni vidas."

"Senradika kun longaj radikoj, matene sur kvar gxi rampas; tagmeze iras gxi tamen sur du; vespere sur tri gxi marsxas?"

"La hom' senradika kun longaj radikoj ek de Adamo devenas. Unue gxi rampas, iras poste sur du, sed fine bastone promenas."

INJETO VIZIANTA

Panjo atendas

Cxe arde varma forno sub vakskandela bril' per magra brako de l' patrin' turnigxas radsxpinil'.

Malgrasan korpon kovras robo el kruda lanajx'. Klinas sin kap' sub nigra volv', -- balanca "bul' de teksajx'".

Sxi tiras longan fadenon per sulkigxinta man'. Kanton sian grumblas sxpinil' de sub la tufo de lan'.

Laux planko kaj oldaj muroj, aspekte draka sxajn', fauxkas la sombra ombro-nokt' glutante cxion ajn.

Gxi cedas sed reaperas el densa mallumej', dorme, time oscedas la nokt', gapanta el songxa ej'.

Kvazaux spirit' el tombo krepuske levas sin tien kaj reen vibrante la ombro de l' patrin'.

Sxpinila ombro sxvebas turnante sur griza mur'; la "bul' de teksajxo" balancadas sxpinante en obskur'.

Kandelo brulas malvigle, kandelo brulas en blu'; plenigas panjon pezaj pensoj: Okazas io, cxu?

Ploradas cxe l' mur-anguloj, krakas en fend' kaj tru'; timemo frapas bruste: Okazas io, cxu?

*

Ekhaltas la sxpinil', stuporas korp' en tim'. Kurpasxojn auxdas sxi kvazaux por viv' kaj anim'.

Auxdigxas peza spir', suspiro kaj gxemad' en pregxo al Sinjor', kaj kvazaux korfrapad'.

Ekstaras jen patrin'. En timo pasxas sxi, kruc-signas sin dum pregxo: "Jesu', sxafid' de Di'" ...

Lantas la horlogx', nun ecx lantadas gxi, mortas gxi kaj haltas ... -- "Pacigxu, nokton cxi!"

Mallumas ekster dom', malbelas ekster mur'; ekstere vent' ululas: -- "Ho, estu pac', sekur'!

Kaj meze sur vastej' kuregas povrulin' kun frida dors' pro timo; ho, hejmen sendu sxin!

Mi auxdas nenion plu ... Elkore pregxas mi: Injeton pace sendu al panjo tien cxi!"

*

Auxdigxas jen denove la sama pasx' en tim', la sama anhelad', la sama kur' por viv'.

Flug-malfermigxas pord'; ensaltas pala Injet', busxon seka, fauxka, el okul' delira jxet' ...

"Ho, Panjo! -- Timas mi, farigxis ega hid'; kaj auxdu: -- en Fendejo aperis stranga vid'."

"Cxi tien, infanet', ne venos drauxgo cxi. Eksidu; cxu vi timis? Vin kuri auxdis mi.

Jen, por vi laktogut'; nun trankviligu vin. -- Ekskuis min antauxfantomo; mi klare auxdis gxin."

Injeto

La minca kaj svelta knabin' en bruna, serena malhel'; vizias en sia anim' al iu fora cel'. Sxajne pro iu pov' dormigxis sxia mens'. En siaj parol' kaj mov' subardas prema pens'.

Sub bela, malalta frunt'; brilas l' okul' tra humid'; Aspekte al fora mond' direktas sin sxia vid'.

Sxi iras al benk' cxe l' fajrej', eksidas sen plia atent'. Jen lakton ofertas patrin', kaj trinkas Injet' en silent'. La brusto ondas sub prem', kaj paligxas la busx' en vibrad'. Sxi malfortas, feblas en trem' meze en sia juna florad'.

La vidajxo

"Ho ne, patrino. Kredu vi, ke ne pri songx' rakontas mi. Reviglas pens' kaj forto. l' unuan fojon, sen atend', rigardis mi tra streta fend' en mondon de la sorto." -- "Avertis vin la morto!"

"Ne plendu pro Injet', patrin'! Ne sercxas nun la morto min, ne estos mi viktimo. Sed panjan fraton perdis ni. Mi vidis lin, kaj brilis li en fosforeska glimo." -- "Kompaton al animo!"

"Mallumo regas sur l' altej'; ombrigxas voj' al hejma ej'; en pens' pri Di' mi pasxas. Silentas kiel en la tomb', endormigxinta sxajnas mond'. Orele sango frapas ..." -- "Misterojn nokto kasxas."

"Ne timis mi, sed nur je mir' ... eksxvebis el mallumo vir' en lun-lintuk' laux tero. Rekone lin atendis mi. "Adiaux," milde flustris li, forglitis en l' aero." "Lin prenu Di' en cxielo!"

"Auxdigxis en l' altejo kri'. En tim' prudenton perdis mi. Kadavra la odoro! Frenezis mi en stumbla kur' gxis hejme cxe vi en sekur'. Sed grac' je la memoro." -- "Pacigu lin Sinjoro!"

La Montarino

Sciigxis tagon frostiga dir', ke gxuste tiam forpasis la vir', ekzakte en sama horo.

Jen tremis Injo en mens' kaj korp': "Mi devos do vidi fantomojn en hord' kaj drauxgon longhararan."

"Vin, kara Injo, kompatu Di'; pli bone estus ke mortus vi; vi trovus pacon en tero!"

"Sed klare vidi preferas mi al iri blinda tra mondo cxi sen eblo veron distingi!"

-- Poste vidigxis subtera popol', koboldo kaj nikso kaj ogro kaj trol' kaj drauxgo longharara.

Sxi foje murmuris aspekte sen senc'; timigxis ecx propra patrino en mens'. Dirigxis: Mankas prudento.

En erikej' inter montoj tri la tutan vivon pasxtadis sxi. La Montarin' sxi nomigxis.

JULO

Junuloj

La duan tagon en temp' de Jul' arigxas por danc' cxiu in' kaj ul'; cxe panjo ili kunvenas. Kota kaj sxlima estas la voj'; gxi kusxas sub negxa pluv' kiel roj', sed tamen cxiuj alvenas.

Ni scias ja kiel la juna kor' post zorga penado en taga labor' sopire al danco tentigxas. Intensa la gajo kaj kara la gxoj', kaj salt' cxevalida farigxas, oh hoj! piedoj planken frapigxas.

Kaj trinkas la knab' por ioma kuragx'; li kante antauxas kun brila vizagx' la varmajn manojn tenante. Ho hej! svingigxas la brak' en felicx', kaj poste saltglitas knabin' en la vic', per blankaj dentoj ridante.

Kaj sxvelas gxoja la juna kor'; forigxas zorgo kaj pen' kaj plor'; la vivo soras kaj soros. Ludas l' animo, ridas l' okul', ardas la amo en kor' de l' junul'; li jenon cxiame memoros.

Sed kiam abundas troa drinkad', vekigxas emo al bru' kaj batad'. Envenas la Malbonulo. Li sidas angule, ridanta la gap'; finigxas damagxo per murda frap' je gxojo de l' Diablulo.

Misiras ofte knab' al mizer'; knabino spertas pri hont' kaj sufer'; la gxojofarigxas fiajxo. Bonmaniere gajigxu ni, kaj lauxdon donu al nia Di', donanto de vivo kaj graco.

Festeno

Ho -- hej! Ludil'! Nun ekludas gxi, por danca svarm', kun rid' en larm', ho venu, venu knabin' al mi, ni ludu en ama duo. Kaj longe pudoro fremdigis nin en longa dezir', en songxa sopir'; nun havas vi min kaj mi havas vin. Hoj, kia grandega gxuo.

Memoru fojon sur verda herbej', jen mi kun falcxil', jen vi kun rastil', kaj nian ripozon sur muska ej', ho, kiaj tagoj de amo! Rigardis mi vin, kaj rigardis vi min, ni ridis en em' kaj senvorta kompren'; jen pensis mi: mi havos vin, por posta kunviv' en cxiamo.

Ho mia, vi knabin', ho atendad' sen fin'! En mia mens' min hantas pens': ke estus ni nun survoje! Solecas mi en ted' al frida vivo pred', sed kredas mi: se kunus ni, ne zorgus mi tiomfoje.

Hoj hej! ni dancadu gxis danca fin'! Turnigxas la sun', turnigxas la Jul'; eksaltas la vir', postsaltas virin'! Okazas nun gxustmaniere. Printempon farigxos alia danc'! Hoj hej kia far'! Hoj hej kia par'! Ni ludos kune en kroma sxanc' en gxojo senhalte, sincere.

Kun salt' kaj jxet' gxis al plafon' en danc-impet' laux violon' la forta knab' per firma kapt' knabinon nun svingadas.

Jen alsturmad' kun salt' kaj sku' en kontuzad' kun ega bru'; flatanta knab' pro sxajn-tentad' al dolcxa kusx' logadas.

Singarda in' per ridmokeg' rifuzas gxin en mokrideg'; bier' en flu' kaj sang' en brul'; ludilo lud-kantadas.

*

Eksidis Injet' en malluma angul', rigardas sxi murmuradanta; sekreton sxi vidas pri cxiu opul' sovagxa, dancanta, saltanta. Svarmadas ombrar', multnombra bestar', fluganta, rulanta mistera ar'.

Dum danco al cxiu petola hom' postsekvas nun ombro fidela, kaj blanka aux nigra cxiu fantom', aux hida aux ecx pli malbela. Se eblus la vid' jen velkus la rid', kaj turnus sin ili de l' fia hid'.

Jen Topp-Ola Lejte, frizita gxis mok', en svinga kondut' kiel mosxto. Lin sekvas tro-sinestima kok' kun longaj spronoj kaj vosto. Kun Petro en fid' kuniras sxafid'. Al Jo sekvas vulpo, ruzul' en perfid'.

Kun pigra Knut Os, tiu senzorgist', la porko ja estas kompano. Al Andrias Holand, knabino-cxasist', postsaltas virsxaf' cxe l' kalkano. Pro parol' en velur' kaj aspekto de pur' post Svein kuras lupo kun longa krur'.

Malzorgan Jens sekvas magra cxeval'; gxi vidis nek fojnon nek akvon; kaj urs' akompanas al forta Lars Val', Jakobo, li havas nur katon. Kristjano Fendul' sxajnigas sin bravul', sed saltas lauxspure la leporul'.

Kun Dik-Mali stumblas grasa porkid'; Babil-Guri havas kaprinon cxiam helpema al sxiro kaj pik'. Cxe-kusx-Berit havas hundinon. Al Mari sur Dig' postsekvas la pig', al altkoksa Rakel la cxevalid'.

Al Maren kaj Mette kaj Lizabet' kaj Stine de l' Mont-Dorsa-Fino kaj Jorina Klopp kaj al Olina Klett postsekvas po unu kokino. La inacxo de Os kun argxento sub sxlos', sxin sekvas anser' kun memfida bros'.

Jen dancas vigle la gaja mond', kaj vibras traboj kaj fostoj, du- kaj kvarpieduloj en rond'; svingigxas brakoj kaj vostoj. Jen nova bruad', alsturma kurad', ensaltas amaso en miriad'!

Monta fein', drauxgo, niks', gnomin', hirtharara trol', svarm' en skua fol', nano en kur' per legxera krur' cxiuloken nun rampadas; mezen en nanar' sin sxovas dancantar'; dancon en angul', ne vidas hom-okul'; kaldrono kaj fritil', korn' kaj gnom-ludil' strangan kanton sonigadas:

Akvoguta kluk', roja murmurad', uestventa plor', mugxo de ondad', vortoj en angul', sono de flustrad', fal' folia susuradas ...

Dancu nun, viglu nun, gegrizuloj. Viglu nun, dancu nun, dormas sun'. Lamu nun, saltu nun, gegrizuloj. Saltu nun, lamu nun, hoj! jen Jul'. Bummel, bammel rokadanc' kaj rammel, montodors' bluigxis. Bammel, bummel, rangedanc' kaj rummel, sun' kaj lun' mortigxis.

*

Sovagxe, hej! en anim' kaj sin'. Hej! turnu vi vin, Hej! svingu vi vin. Eksaltas la vir', postsaltas virin', spitante la limon de deco. Vidigxis ne tia cxi hurlumhej' kun svarmo kaj klak', kun mugxo kaj krak'; portigxas ulul' al fora ej'; ebrio kaj frivoleco.

Tingel tangel rumladanc' kaj rangel, krak' en ursa robo ...

Kaj jen la knabo, ho hej kaj hi! tra montara brum', kaj tra fajra fum'; se volas vi havi min, povos vi; per nur fingra indik' mi ricevos. Ho! donu la busxon, ho-ho, ho-hej! Laux eta invit' vi havos en lit' plej tauxgan ulon el ajna ej'! Vi vidu ke dance li sxvebos.

Tangel tingel vibrodanc' kaj vingel; bone en ombro dum Julo ... ... ... ... ...

*

Sidas Injeto en sorcxa tord' kaj peze el brusto spiras. Nun suben kaj norden drivas la hord', cxar troloj kaj homoj miksiras. Velkas la lumoj, kaj obskur' cxirkauxe dauxre densigxas. Pli da troloj ensturmas en kur' -- kaj saltodanc' ekludigxas:

Hoj, hoj, kara vi! Vin amas ja mi! Vi ludu kun mi en sudeli-dudelidej.

Hoj, hoj, bela vi! Atendu min vi! Mi venas al vi en dudelidej.

Loganta in', vi! Mi turnas min al vi kaj logxos kun vi en Hauxkeli-Hauxkeli-ej'.

Ravega in', vi! Eklogxu kun mi! Sxpinilon turnu vi en Hauxkeli-ej'.

Sxpinu vi harojn, tordu fadenojn, triku vi sxtrumpojn, surelilej.

Al vi mi kantu, por vi mastrumu ame karesu, hudelideja!

Tekson ni varpu, trabon ni turnu. Pinon ni brulu! surelilej; lulilo, gxi knaru, panon ni faru, ni ne avaru elibeja!

Mirloga ja vi! amadu kun mi, kaj dancu kun mi en sudeli-dudeli-dej; belega in' vi, atendu min vi, mi venas al vi en dudeli-dej ...

*

... Dolcxe kiel plor' sonas harp-sonor'; logas ama sent' kvazaux milda vent'; flata la lul', kiel onda rul' dormigxas gxi en songx-trankvilo; vekigxas el silent', sxvelas en potenc', kiel sxauxm-susur' en la mar-murmur'; el la dorma cxarm' sxvebas tona svarm' amovarma, dolcxa trilo ...

