# La mirinda historio de Petro Schlemihl

## Part 6

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-mirinda-historio-de-petro-schlemihl-63926/index.md

Pasis kelke da tempo, kaj mi refortiĝis. Mi estis nomata „numero dekdu“, kaj „numero dekdu“ pro sia longa barbo estis konsiderata kiel judo; sed pro tio li ne estis malpli zorge flegata. Ke li ne havas ombron, oni ŝajne ne estis rimarkinta. Miaj botoj, oni certigis min, kun ĉio, kion oni trovis sur mi ĉe mia akcepto en la domon, estis bone kaj sekure konservitaj, por esti redonataj al mi post mia resaniĝo. La loko, en kiu mi kuŝis malsana, havis la nomon SCHLEMIHLIUM[25]. Kio ĉiutage estis legata pri Petro Schlemihl, estis admono, preĝi por li, la bonfara fondinto de tiu establaĵo. La afabla viro, kiun mi estis vidinta ĉe mia lito, estis Bendel; la bela virino estis Mina.

Mi, ne rekonite, saniĝis en la Schlemihlium kaj eksciis ankoraŭ pli multe: Mi estis en la patrourbo de Bendel. Tie li estis fondinta sub mia nomo, per la restaĵo de mia oro, kiu ne alportis alian benon, tiun hospicon, kie malfeliĉuloj benis min; kaj li mem ĝin direktis. Mina estis vidvino; malsukcesa kriminala proceso estis kostinta al sinjoro Rascal la vivon kaj al ŝi mem la plejparton de ŝia posedaĵo. Ŝiaj gepatroj ne plu ekzistis. Ŝi vivis ĉi tie kiel diotima vidvino kaj plenumis farojn de kompatemo.

Foje ŝi interparolis ĉe la lito de „numero dekdu“ kun sinjoro Bendel. „Kial, nobla sinjorino“, li demandis, „vi volas tiel ofte elmeti vin al la danĝera aero ĉi tie reganta? Ĉu do la sorto estus tiel malmilda kontraŭ vi, ke vi dezirus morti?“ -- „Ne, sinjoro Bendel, de kiam mi finsonĝis mian longan sonĝon kaj vekiĝis de mia interna dormo, mi bone fartas; de tiam mi ne plu deziras, nek timas la morton. De tiam mi serene pensas pri la pasinta kaj la estonta tempoj. Ĉu ne ankaŭ vi sentas silentan internan feliĉon, nun servante al via sinjoro kaj amiko en maniero tiel dioplaĉa?“ -- „Jes, nobla sinjorino, dankon al Dio! Mirinde ja okazis al ni. Multe da ĝojo kaj da maldolĉa aflikto ni senkonsidere sorbis el la plena kaliko. Nun ĝi estas malplena; nun oni povus opinii, ke ĉio ĉi estis nur provo kaj ke nun necesas, saĝigite atendi la veran teatraĵon. Sed malsama estas la vera teatraĵo, kaj oni ne deziras la revenon de la unua iluzio; kaj tamen oni entute ĝojas, ke oni ĝin vivis, kia ĝi estis. Kaj mi ankaŭ akiris la fidon, ke nia malnova amiko nun trovas sin pli bone ol tiam.“ -- „Ankaŭ mi tion pensas“, la bela vidvino respondis, kaj ili preteriris min.

Tiu interparolo estis profunde impresinta min; sed mi ŝanceliĝis, ĉu rekonigi min aŭ ĉu nerekonite foriri. -- Mi decidiĝis. Mi donigis al mi paperon kaj krajonon kaj skribis la vortojn:

„Ankaŭ via malnova amiko nun trovas sin pli bone ol tiam; kaj, se li elpagas sian kulpon, ĝi estas elpago repaciga.“

Post tio mi diris, ke mi volus vesti min, ĉar mi sentas min pli forta. Oni alportis la ŝlosilon de la malgranda ŝranko, kiu staris apud mia lito. Enestis ĉio, kio apartenis al mi. Mi surmetis miajn vestojn, pendigis super mia nigra kurtko la botanikan skatolon, en kiu mi ĝojante retrovis miajn likenojn de l’ nordo, kaj surpiedigis la botojn. Poste mi metis la skribitan papereton sur mian liton, kaj tuj, kiam malfermiĝis la pordo, mi jam estis malproksime, sur la vojo al Tebio.

Kiam mi sekvis laŭlonge de la siria bordo la vojon, sur kiu mi foriris la lastan fojon de hejme, mi vidis mian kompatindan Figaron veni renkonten al mi. La bonega pudelo ŝajne volis sekvi laŭ la postsignoj sian mastron, kiun kredeble li longe atendis hejme. Mi haltis kaj kriis al li. Bojante li alsaltis al mi kun mil kortuŝaj elmontroj de sia naiva, senbrida ĝojo. Mi prenis lin sub la brakon, ĉar kompreneble li ne povis sekvi min, kaj reportis lin kun mi hejmen.

Tie mi trovis ĉion en la sama ordo, kaj laŭ la mezuro, kiel mi rericevis fortojn, mi iom post iom revenis al miaj antaŭaj okupoj kaj al mia malnova vivmaniero. Sole mi evitis dum tuta jaro la polusan malvarmon, kiun mia korpo tute ne povis elporti. --

Kaj tiel, mia kara Chamisso, mi vivas ankoraŭ hodiaŭ. Miaj botoj ne eluziĝas, kion komence igis timi min la tre sciencoplena verko de la fama _Tieckius: De rebus gestis Pollicilli_[26]. Ili perdas neniom de sia povo. Sole mia forto konsumiĝas. Sed mi havas la konsolon, ke mi uzis ĝin, ne senfrukte, por sekvi nevarian celon. Ĝis kie atingis miaj botoj, mi pli funde, ol antaŭ mi iu ajn homo, koniĝis la teron, ĝian formon, ĝiajn altaĵojn, ĝian temperaturon, ĝian ŝanĝiĝantan atmosferon, la fenomenojn de ĝia magneta forto kaj la vivon sur ĝi, precipe en la plantaro. La faktojn mi elmontris, kun kiel eble plej granda precizo kaj laŭ klara ordo, en pluraj verkoj; miajn konkludojn kaj opiniojn mi skize notis en kelke da traktaĵoj. Mi fiksis la geografion de la interno de Afriko kaj de la arktaj landoj, de la interno de Azio kaj de ĝiaj orientaj marbordoj. Mia _Historio de la plantoj de ambaŭ mondoj_ reprezentas grandan fragmenton de la universala plantaro de l’ tero kaj eron de mia sistemo de l’ naturo. Mi opinias, ke en ĝi mi ne nur pliigis la nombron de la konataj specoj per almenaŭ pli ol triono, sed ke mi ankaŭ alportis kontribuaĵon por la natura sistemo kaj por la geografio de l’ plantoj. Mi nun diligente laboras pri mia bestaro. Mi zorgos, ke antaŭ mia morto miaj manuskriptoj estu deponataj ĉe la berlina universitato.

Kaj vin, mia kara Chamisso, mi elektis kiel konservonton de mia mirinda historio, por ke ĝi eble post mia foriro de la tero povu servi al iuj el ĝiaj loĝantoj kiel utila instruo. Kaj vi, amiko mia, se vi volas vivi inter la homoj, lernu unue respekti la ombron, kaj poste la oron. Se vi volas vivi nur por vi kaj por la pli bona parto en vi, tiam vi ne bezonas konsilon.

Notoj

(ekster 2 kaj 17 devenantaj de la tradukinto)

[1] Pron. _Julius_ (–́⏑⏑) _Eduard_ (–́⏑⏑) _Hicig_ (⏑́⏑): berlina verkisto, amiko kaj biografo de Chamisso.

[2] Pron. _Ŝlemil_ (––́). _Schlemihl_, aŭ pli bone _Schlemiel_, estas hebrea nomo kaj signifas _Teofilo_ aŭ _Amata de Dio_. En la popola lingvo de l’ judoj tio estas la nomo de mallertaj kaj malbonŝancaj homoj, kiuj sukcesas pri nenio en la mondo. Tia Schlemihl rompas sian fingron en la veŝta poŝo, li falas sur la dorson, rompas sian nazan oston, li ĉiam venas malĝustatempe. Schlemihl, kies nomo fariĝis proverba, estas persono, pri kiu la Talmudo rakontas jenan okazaĵon: Li havis interrilatojn kun la edzino de rabeno, lasas sin kapti ĉe tio kaj estas mortigata. La komento elmontras la malbonŝancon de tiu Schlemihl, kiu devas tiel alte elpagi, kion ĉiu alia faras sen puno. (_Chamisso_)

[3] _kurtko_ [FGR], radiko enkondukita de la tradukinto: pola militista tuniko, F _kurtke_ aŭ _kurtka_, G _Kurtka_.

[4] Barono _de la Motte-Fouqué_, pron. _de_ (⏑) _la_ (⏑) _Mot-Fuke_ (⏑́––́): germana poeto, amiko de Chamisso, aŭtoro de _Ondino_ (trad. _Myslik_).

[5] Pron. _Kunersdorf_ (–́⏑⏑).

[6] Pron. _Leopold_ (–́⏑⏑): germana formo de _Leopoldo_.

[7] Pron. _Nenhaŭzen_ (⏑–́⏑).

[8] Pron. _Gelertes Berlin_ (⏑–́⏑⏑–́): „_Instruita Berlino_“, gazeto eldonita de Hitzig.

[9] Pron. _Krukŝenk_ (⏑́⏑): angla karikaturisto kaj kuprogravuristo.

[10] Pron. _Hofman_ (⏑́–): romantika verkisto-komponisto; detala artikolo pri li troviĝas en la libro _La Vendreda Klubo_ (_Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig 1921_).

[11] Pron. _Burgŝtrase_ (⏑́–⏑): „_Fortikkastela strato_“.

[12] La dua eldono havis alaĵon de poemoj.

[13] Tiun poemon Chamisso antaŭmetis al la tria eldono.

[14] Pron. _Jon_ (–) aŭ, angle, _Ĝon_ (⏑).

[15] Pron. _Fani_ (⏑́–), mallongiga formo de _Franciskino_.

[16] Pron. _Dolend_ (⏑́⏑): anglo, kiu en 1757 konstrukciis la unuan lornon.

[17] Diversaj, troviĝantaj en la buŝo de ĉiu vartistino, valoraĵoj kaj talismanoj de niaj popolrakontoj. -- La _kreviga radiko_ malfermas ĉiun pordon kaj disbatas ĉiun seruron. La nigra pego (_Picus martius_) ĝin konas. Li konstruas sian neston en kavaj arboj, kaj oni devas ŝtopi la aperturon, post kiam la birdo elflugis. Li alportos la radikon, por malfermi sian neston; oni devas kapti lin, por ĝin havigi al si. -- La rakontoj pri la _mandragoro_ estas tre diferencaj. Estas tre malfacile, havigi ĝin al si; ĝi donas specialan kapablon, akiri trezorojn. -- _Naskemaj moneroj_ estas kupraj moneroj, kiuj ĉiufoje, kiam oni turnas ilin, demetas ormoneron. -- _Rabtalero_ estas talero, kiu ĉiam revenas al sia mastro kunportante la monerojn survoje tuŝitajn. -- La _telertuko_ estas tablotuko, kiu kovras sin per ĉiuj manĝaĵoj dezirataj. -- La _pendigila gnomo_ estas enbotela diablo faranta, kion oni volas, kaj donanta, kion oni postulas. Oni aĉetas lin por mono, sed oni povas siavice vendi ĝin nur por prezo malpli granda, ol oni mem donis. Lia rajto estas, kiel propraĵon kunpreni la lastan posedanton, kiu jam ne povas liberigi sin de li, ĉar la prezo fariĝis tro malalta. (_Chamisso_)

[18] _La Magia Ringo_ (_Der Zauberring_): verko de _Fouqué_ (v. 4).

[19] Pron. _Bendel_ (⏑́⏑): la nomo de la servosoldato de _Chamisso_.

[20] _Faf(f)ner_ (⏑́⏑): laŭ la norda mitologio drako gardanta trezoron de oro.

[21] Pron. _Reskel_ (⏑́⏑): angla vorto signifanta „fripono“.

[22] Pron. _Mina_ (–́⏑): mallongiga formo de _Vilhelmino_.

[23] Latina, pron. _Justo_ (⏑́–) _judikio_ (–⏑́⏑–) _Dei_ (⏑́–) _judikatus_ (–⏑–́⏑) _sum_ (⏑); ... _kondemnatus_ (⏑⏑–́⏑) _sum_: _Per la justa juĝo de Dio mi estas juĝita, per la justa juĝo de Dio mi estas kondamnita._

[24] _sepmejlobotoj_: botoj, kiuj ĉe ĉiu paŝo antaŭenportas sian posedanton sep mejlojn.

[25] Latina, pron. _Ŝlemilium_ (––́⏑⏑): „_Schlemihl-ejo_“.

[26] Latina, pron. _Tikius_ (–́⏑⏑), _De_ (–) _rebus_ (–́⏑) _gestis_ (⏑́–) _Polikili_ (⏑⏑⏑́–): _Pri la elfaroj de Knabo-Fingro_. Celita estas _Tieck, Leben und Taten des kleinen Thomas, genannt Däumchen_ (Vivo kaj agoj de la malgranda Tomo, nomata Dikfingreto).

Noto de transskribinto:

Mi iom refaris la prezenton de la piednotoj, kaj forigis ties paĝnumero-referencoj. Mi registris ŝanĝojn en la teksto per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.

