# La mirinda historio de Petro Schlemihl

## Part 1

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-mirinda-historio-de-petro-schlemihl-63926/index.md

ADELBERTO DE CHAMISSO

La mirinda historio de PETRO SCHLEMIHL

El la germana originalo tradukis Eugen Wüster

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922 ESPERANTO-FAKO

ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ COPYRIGHT 1922 BY FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG

PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG

Tabelo de enhavo.

Antaŭparolo 7 Vivo kaj verkado de Chamisso 8 Al Adelberto de Chamisso 9 Adelberto de Chamisso al Julius Eduard Hitzig 10 Fouqué al la sama 11 Hitzig al Fouqué 12 Al mia malnova amiko Petro Schlemihl 14 La mirinda historio de Petro Schlemihl 16 Notoj 80

Antaŭparolo.

Antaŭ 100 jaroj, en 1822, aperis la unua tradukaĵo de _Peter Schlemihl_; franca, ĉe _Ladvokat_ en Parizo. Ĝi estis farita de la frato de _Chamisso_, kontrolita de li mem kaj -- ŝanĝita (laŭ komisio) de la eldonisto: por doni al ĝi francecan eksteraĵon[F1].

Cent jaroj el Chamisso faris klasikulon; donis al li la rajton, _sen_ la perado de koncesiema adaptisto paroli al la Tutmondo. Plenumiĝu do pri la libro Schlemihl la sorto de Schlemihl, ĝia heroo: La sepmejlobotoj Esperanto ĝin portu trans etnografiajn kaj geografiajn baraĵojn.

Ekiru vian vojon, rakonto pri la viro, kiu perdis sian ombron; -- sian patrujon, kiel oni legis. Ĉie, kien ĉi-foje vi venos, vi renkontos homojn, al kiuj okazis same kiel al via dunacia elpensinto. Homojn, kiujn oni kulpigis pri simileco kun Schlemihl, pri nehavo de ombro-patrujo, sole ĉar ilia ombro vere havas la kvalitojn de ombro: ĉar ĝi ne malebligas la interproksimiĝon de la ombrohavantoj, povante sen difektiĝo kunfandiĝi kun aliaj ombroj al pli granda unuaĵo. Egale la esperantistoj kaj Chamisso spertis pri la neantoj de sia ombro:

„Se mi ĝin montris, ili pro intenc’ Ne vidis, rido ilin eksufokis. Sed oni portas tion malgraŭ vol’; Se nur senkulpo restas por konsol’.“

1916 (jaro de l’ tradukado) kaj 1922 (jaro de l’ revizio kaj apero). Eugen Wüster.

Vivo kaj verkado de Chamisso.

Adelberto de _Chamisso_[F2] naskiĝis la 30. I. 1781 en Ĉampanio. Naŭjara li elmigris kun siaj gepatroj al Pruslando. Tie li komencis en 1798 la soldatan karieron enirante infanterian regimenton; li restis ankaŭ, kiam liaj gepatroj reiris Franclanden. La indigno pri la kapitulaco de _Hameln_ instigis lin, forlasi la militistan profesion. Pasiginte kelke da tempo en sia naskolando, li ekdediĉis sin en 1812 al universitataj studoj kaj pli poste ĝoje akceptis la inviton al partopreno en mondvojaĝo kun filo de la komedia verkisto _Kotzebue_; li esperis, trovi per ĝi liberigon de la interna malharmonio, kiun kaŭzis en li la bataloj pro libereco. En 1818 li edziĝis kaj ricevis ŝtatan oficon en scienca fako. Tri jarojn, post kiam li estis eknomata membro de la Akademio de l’ Sciencoj, li mortis la 21. VIII. 1838, viktimo de speciale forta atako de kronika bronkito.

Liaj unuaj literaturaĵoj estis poemoj. Sekvis _Petro Schlemihl_, kiu estas tradukita en preskaŭ ĉiujn lingvojn de kulturo; la jaro de ĝia estiĝo estas 1813, kaj spegulas sin en ĝi la tiamaj malkvieto kaj senceleco de la aŭtoro mem. Kune kun _Gaudy_ la poeto germanecigis la _Chansons_ (Kantaĵojn) de _Béranger_ kaj redaktis dum kelke da tempo la _Musenalmenach_ (Almanakon de l’ muzoj). Kvankam laŭ naskiĝo Chamisso ja estis franco, li sukcesis la unua, doni al la tercetoj pure germanan karakteron; ekz. en siaj poemoj _Retraite_ (Vespersignalo), _Matteo Falcone, der Korse_ (..., la korsikano)[F3] kaj, speciale citinda, _Salas y Gomez_. Krom la lingvistikaĵo _Über die Hawaische Sprache_ (Pri la havaja lingvo) Chamisso postlasis ankoraŭ aliajn sciencajn verkojn, precipe naturhistoriajn: _De animalibus quibusdam e classe vermium Linnaei etc._ (Pri iaj bestoj el la klaso de l’ vermoj laŭ Linné k. s.), _Übersicht der in Norddeutschland vorkommenden nützlichsten und schädlichsten Gewächse_ (Epitomo de la plej utilaj kaj de la plej malutilaj kreskaĵoj troviĝantaj en Nord-Germanio), _Bemerkungen und Ansichten auf einer Entdeckungsreise unter Kotzebue_ (Rimarkoj kaj opinioj dum eltrova vojaĝo direktita de _Kotzebue_) kaj _Beschreibung einer Reise um die Welt_ (Priskribo de vojaĝo ĉirkaŭ la mondo).

Al Adelberto de Chamisso.

Se franc’ germanon nun renkontas Kaj noble ardas ĉies kor’, Tuj kaptas ili kun fervor’ La glavon, kaj batal’ ekfontas.

Pli alta kampo de batal’ Kunigas nin, en flam’ pli hela. Ho glor’ al vi, amik’ fidela, Kaj al la liga ideal’!

1813. Fouqué[F4].

Adelberto de Chamisso al Julius Eduard Hitzig[1].

Vi forgesas neniun, vi do supozeble ankoraŭ memoras iun Petro _Schlemihl_[2], kiun vi en pasintaj jaroj kelkfoje vidis ĉe mi; li estis longagamba homo, kiun oni opiniis mallerta, ĉar liaj movoj estis ĝenitaj, kaj kiu pro sia inerto estis konsiderata kiel maldiligenta. Mi amis lin. Vi ne povas esti forgesinta, kiel li foje en nia junula tempo pasis al ni tra la sonetoj; mi kunprenis lin al unu el la poeziaj tekunvenoj, kie li ekdormis ankoraŭ dum la skribado, ne ĝisatendante la legon. Nun mi ankaŭ memoras ŝercon, kiun vi faris pri li. Nome vi jam, Dio scias kie kaj kiam, vidis lin en malnova nigra kurtko[3], kiun, estas vere, li tiutempe ankoraŭ ĉiam surhavis, kaj vi diris: „Tiu homo devus esti nomata feliĉa, se lia animo estus nur duone tiom senmorta kiel lia kurtko“. -- Tiel malalte vi ĉiuj taksis lin. Koncerne min, mi amis lin. -- De tiu Schlemihl, kiun antaŭ multe da jaroj mi perdis el la vido, devenas la kajero, kiun mi volas konigi al vi. Nur al vi, _Eduard_, al mia plej proksima, plej intima amiko, al mia pli bona mio, de kiu mi povas kaŝi nenian sekreton, mi ĝin konigas; nur al vi kaj, memkompreneble, al nia _Fouqué_[4], same kiel vi radikanta en mia animo; sed en li mi ĝin konigas nur al la amiko, ne al la poeto. Vi ambaŭ komprenos, kiel malagrable estus al mi, se eble la konfeso, kiun honesta viro konfidante miajn amikecon kaj lojalon faris sur mia brusto, en verko de poeto estus fiksata al la pilorio; aŭ se nur iel ajn estus profane traktata, kvazaŭ malbona ŝerco, afero, kiu ne estas tio kaj ne devas esti. Mi mem, estas vere, devas konfesi mian bedaŭron, ke tiu historio, kiu nur fariĝis stultnaiva sub la plumo de la brava viro, ne povas esti prezentata de pli lerta fremda mano en sia tuta komikeco. Kion _Jean Paul_ estus farinta el ĝi! -- Cetere, kara amiko, eble en ĝi multaj estas cititaj, kiuj ankoraŭ vivas; ankaŭ tio devas esti atentata.

Ankoraŭ vorton pri la maniero, kiel mi ricevis tiujn foliojn. Hieraŭ matene ĉe mia vekiĝo oni transdonis ilin al mi. Stranga viro, kiu portis longan grizan barbon kaj surhavis tute eluzitan nigran kurtkon, kun botanika skatolo super tiu kaj, ĉe la malseka, pluva vetero, kun pantofloj sur siaj botoj, estis demandinta pri mi kaj lasinta por mi tion; li estis pretendinta veni el Berlino.

_Kunersdorf_[5], la 27an de septembro 1813a.

Adelbert von Chamisso.

P.-S. Mi almetas por vi desegnaĵon de la okulfrapa figuro, faritan de la lerta _Leopold_[6], kiu ĝuste staris ĉe sia fenestro. Kiam li vidis, kiom grava estas por mi tiu skizo, li volonte donacis ĝin al mi[F5].

Fouqué[4] al la sama.

Estas taskigite al ni, kara _Eduard_, konservi la historion de la kompatinda Schlemihl; konservi tiel, ke ĝi estu ŝirmita de la okuloj, kiuj ne devas enrigardi en ĝin. Jen malfacila tasko. Da tiaj okuloj ekzistas sufiĉe multe, kaj kiu mortemulo povas determini la sortojn de manuskripto; de aĵo preskaŭ pli gardenda ol eldirita vorto. Jen do mi agas kiel iu kaptita de kapturno, kiu en sia timo preferas tuj salti en la abismon: mi presigas la tutaĵon.

Kaj tamen, Eduard, ekzistas pli seriozaj kaj pli bonaj motivoj por mia konduto. Se mi ne plene eraras, en nia kara Germanio batas multe da koroj kapablaj kaj ankaŭ indaj kompreni la kompatindan Schlemihl, kaj trans la vizaĝon de ne malmultaj veraj samlandanoj pasos rideto de kortuŝo ĉe la maldolĉa ŝerco, kiun aranĝas la vivo pri li, kaj ĉe la senmalica, kiun li aranĝas pri si mem. Kaj vi, mia Eduard, kiam vi rigardos tiun funde sinceran libron kaj ĉe tio pensos, ke multe da nekonataj korparencoj kun ni ekamos ĝin, eble ankaŭ sentos guton de balzamo falanta en la ardan vundon, kiun al vi kaj al ĉiuj vin amantaj faris la morto.

Kaj fine: ekzistas -- mi konvinkiĝis pri tio per multaj spertoj -- ekzistas por la presitaj libroj genio, kiu metas ilin en la ĝustajn manojn kaj, se ne ĉiam, tamen tre ofte detenas de ili la malĝustajn. Ĉiukaze li havas nevideblan pendseruron antaŭ ĉiu vera verko de spirito kaj koro kaj scias kun tute neerarigebla lerto ŝlosi kaj malŝlosi ĝin.

Al tiu genio, mia tre kara Schlemihl, mi konfidas vian rideton kaj viajn larmojn. Kaj nun, gardu vin Dio!

_Nennhausen_[7], fino de majo 1814a. Fouqué.

Hitzig al Fouqué.

Jen do la rezultaĵoj de via ekstrema decido, presigi la Schlemihl-historion, kiun ni devis konservi kiel sekreton konfiditan nur la ni: ne sole francoj kaj angloj, holandanoj kaj hispanoj tradukis ĝin kaj amerikanoj depresis ĝin de la angloj, kiel mi detale sciigis en mia „_Gelehrtes Berlin_“[8]; sed ankaŭ por nia kara Germanio estas aranĝata nova eldono kun la desegnaĵoj de la angla, kiujn faris la fama _Cruikshank_[9] laŭ la vivo, per kio la afero nedubeble ankoraŭ multe pli diskonatiĝos. Se mi ne konsiderus vin sufiĉe punita pro via propraŭtoritata procedo (ĉar al mi vi ja en 1814 tute nenion diris pri la eldonado de la manuskripto) per tio, ke nia Chamisso ĉe sia velirado ĉirkaŭ la mondo, en la jaroj 1815a ĝis 1818a, certe en Ĉilo kaj Kamĉatko kaj eble eĉ ĉe sia amiko, la nun mortinta _Tameiamaia_ sur _O-Wahu_ plendis pri ĝi, -- tiam mi ankoraŭ nun postulus de vi publike pravigon.

Sed, se mi eĉ volus, -- kio okazis, ne estas malfarebla kaj via atendo estis prava: multaj, multaj geamikoj kun ni ekŝatis la libreton en la lastaj dek tri sortoplenaj jaroj, antaŭ kiuj ĝi eniris la mondon. Neniam mi forgesos la horon, en kiu mi legis ĝin unuafoje al _Hoffmann_[10]. Ekster si pro plezuro kaj atentostreĉo, li estis alforĝita al miaj lipoj, ĝis kiam mi finis; li estis malpaciencega, koniĝi la poeton persone, kaj, ĝenerale tiom malinklina al ĉia imito, li tamen ne kontraŭstaris al la tento, krei sufiĉe nesukcesan varianton de la ideo de l’ perdita ombro en la perdita spegula bildo de Erasmo _Spikher_ (en sia rakonto _La aventuroj de la silvestra nokto_). Eĉ inter la infanojn nia mirinda historio sukcesis trabati al si vojon; foje, en hela vintra vespero, mi iris kun ĝia rakontinto sur la _Burgstraße_[11], kiam knabo okupiĝanta sur la glitkurejo ridis pri li; li kaptis la knabon kaj metis lin sub sian ursan mantelon, kiun vi bone konas. La knabo silentis kaj ne movis sin; sed kiam li estis remetita teren kaj jam sufiĉe malproksime de ni -- irintaj pluen, kvazaŭ nenio okazis --, tiam li lautvoĉe postkriis al sia rabinto: „Gardu vin, Petro Schlemihl!“

Tiel, mi pensas, la brava homo ankaŭ en sia nova, delikata vesto ĝojigos multajn, kiuj ne vidis lin en la simpla kurtko de 1814. Por tiu kaj tiu krome ankoraŭ estos surprize, en la diplomita prusa oficiro, la botanikisto kaj mondvojaĝisto, ankaŭ historiografo de la fama Petro Schlemihl, plie koniĝi lirikiston, kiu, ĉu eksonigante malajajn ĉu litovajn melodiojn, ĉie elmontras, ke lia poezia koro estas ĝuste lokita[12].

Tial kara Fouqué, en la fino tamen ankoraŭ sinceran dankon pro la aperigo de la unua eldono; kaj akceptu kun niaj amikoj mian bondeziron por ĉi tiu dua.

_Berlino_, en januaro 1827a. Eduard Hitzig.

Al mia malnova amiko Petro Schlemihl[13].

Post longe jen skribaĵo via venas Sub mian manon ree, kaj -- ho mir’! -- Pri nia amikeco pens’ min prenas Dum la unua en la mondo ir’. Malĝusta honto min jam ne retenas, Maljuniĝinta kaj grizhara vir’: Mi kiel iam nomos vin amiko, Konfesos tia min al la publiko.

Amiko kompatinda, ne suferis Mi tiom de l’ Ruzulo, kiom vi. Al kio mi celadis kaj esperis, Ja preskaŭ ĉio restis iluzi’; Sed ke la ombro min al li liveris, Ne gloros la grizulo sin pri mi. La ombro kunnaskita al mi restis, Kaj ĝi neniam ajn perdita estis.

Sed min, de infanpura konscienc’, Anstataŭ vian mankon ili mokis. -- Ĉu inter ni ne estas diferenc’? -- Schlemihl, la ombro? oni min postvokis; Se mi ĝin montris, ili pro intenc’ Ne vidis, rido ilin eksufokis. Sed oni portas tion, malgraŭ vol’; Se nur senkulpo restas por konsol’.

„Kaj kio do la ombro estas vere?“ Mi nun demandas, kiel oni min, Ke ĝin taksadas tiel malmodere De l’ mondo senkompata la rutin’? Deknaŭmiltaga vivospert’ surtere Forprenas tian juĝon en la fin’; Ĉar ni la ombron estantaĵo fidas, Ĝis ni estaĵojn ombriĝantaj vidas.

Konsentas tion ni per manoprem’, Schlemihl, senŝanĝe ni antaŭeniros; Ankoraŭ pli donitaj al ni mem, Nenies ajn favoron ni aspiros. Ni proksimiĝas jam al la ekstrem’: Ĉu ridon, ĉu riproĉon ni akiros, Post la ventego ni en la haveno Dormados tamen sane kaj sen ĝeno.

_Berlino_, aŭguston 1834an.

Antaŭrakontaj piednotoj

[F1] Valorajn servojn ĉe la revizio de ĉi tiu esperanta tradukaĵo faris la bonega franca de _Auguste Dietrich_ (Parizo 1888).

[F2] Pron. Ŝamiso (⏑⏑́–).

[F3] Ĝi pritraktas la saman temon kiel la jam (trifoje) esperantigita samnoma proza rakonto de _Prosper Mérimée_.

[F4] Vidu la noton 4 en la fino de la libro.

[F5] Tia bildo troviĝis en la unuaj eldonoj de Schlemihl.

La mirinda historio de Petro Schlemihl.

I.

Post feliĉa, sed por mi tre peniga marveturo ni fine atingis la havenon. Tuj kiam mi albordiĝis kun la boato, mi ŝarĝis min mem per mia malgranda havaĵo, kaj, puŝpremante min tra la svarmanta homamaso, mi eniris en la unuan modestan domon, antaŭ kiu mi vidis pendanta ŝildon. Mi petis ĉambron; la botservisto ekzamenis min per rigardo kaj kondukis min en mansardon. Mi igis doni al mi freŝan akvon kaj precize priskribi, kie mi trovos sinjoron Tomo _John_[14]. -- „Antaŭ la Norda pordego, la unua vilao dekstre; granda, nova domo el ruĝa kaj blanka marmoro kun multe da kolonoj.“ -- Bone. -- Estis ankoraŭ frue; mi tuj malligis mian paketon, elprenis mian nove transturnitan nigran frakon, orde vestis min, per miaj plej bonaj vestoj, enpoŝigis la rekomendan skribaĵon kaj tuj ekiris al la viro, kiu devis helpi min en la realigo de miaj modestaj esperoj.

Suprenirinte la longan Nordan straton kaj atinginte la pordegon, mi baldaŭ vidis la kolonojn brilantaj tra la verdaĵo. -- „Do ĉi tie“, mi pensis. Mi forviŝis per mia naztuko la polvon de sur miaj piedoj, ĝustigis mian kravaton, kaj, rekomendante min al Dio, mi ektiris la sonorileton. La pordo salte malfermiĝis. En la vestiblo mi estis submetata al pridemandado; sed la pordisto anoncigis min, kaj mi havis la honoron, esti vokata en la parkon, kie sinjoro John promenis kun malgranda societo. Mi tuj rekonis la viron per la brilo de lia vastkorpa memkontento. Li akceptis min tre bone -- kiel riĉulo neniohavanton; li eĉ turnis sin al mi, tamen ne deturnante sin de la cetera societo, kaj prenis la prezentatan leteron el mia mano. „Jen! de mia frato; mi longe ne aŭdis pri li. Li ja estas sana?“ -- „Tie“, li daŭrigis, adresante sin al la societo kaj ne atendante mian respondon, dum li per la letero montris iun monteton, „tie mi farigos la novan konstruaĵon“. Li disrompis la sigelon, ne interrompante la konversacion, kiu turniĝis al la temo riĉeco. „Kiu ne estas posedanto de almenaŭ unu miliono“, li intermetis, „tiu estas, oni pardonu al mi la vorton, mizerulo!“ „Ho, kiom vere!“ mi plensente ekkriis. Tio kredeble plaĉis al li; li alridetis min, dirante: „Restu ĉi tie, juna amiko; poste mi eble havos tempon por diri al vi, kion mi pensas pri tio.“ Li montris la leteron, kiun li poste enpoŝigis, kaj ree turnis sin al la societo. -- Li prezentis al juna sinjorino sian brakon, aliaj sinjoroj sin turnis al aliaj belulinoj, ĉio aranĝiĝis, kaj oni direktis sin al la monteto ĉirkaŭflorata de rozoj.

Mi ŝoviĝis post ili, neniun ĝenante, ĉar neniu ajn okupis sin pri mi. La societo estis tre gaja, oni petolis kaj ŝercis, oni iafoje pri facilanimaĵoj parolis gravige, kelkfoje pri gravaĵoj facilanime, kaj agrable la sprito ekzerciĝis precipe pri forestantaj amikoj kaj iliaj aferoj. Mi estis tro fremda, por multe kompreni el ĉio ĉi, tro afliktita kaj meditema, por turni mian penson al tiaj enigmoj.

Ni estis atingintaj la rozoboskon. La bela _Fanny_[15], ŝajne la reĝino de l’ tago, obstinis mem derompi florantan branĉon; ŝi vundetis sin per dorno, kaj, kvazaŭ el malhelaj rozoj, purpuro fluis sur ŝian delikatan manon. Tiu okazaĵo movigis la tutan societon. Oni serĉis anglan tafton. Silenta, maldika, sengrasa, longeta, nejuna viro, kiu apude kune iris kaj kiun mi ankoraŭ ne rimarkis, tuj metis la manon en la tute aliĝantan al la korpo baskan poŝon de sia antikva frako el griza tafto, eligis malgrandan biletujon, malfermis ĝin, kaj, respekte riverencante, li prezentis al la sinjorino la deziritaĵon. Ŝi akceptis ĝin ne atentante la doninton kaj ne dankante; la vundo estis pansata, kaj oni daŭrigis supreniri sur la monteton, de kies dorso oni volis ĝui la vastan perspektivon trans la verdan labirinton de l’ parko al la senmezura oceano.

La vidaĵo vere estis granda kaj belega. Luma punkto aperis ĉe la horizonto inter la malhela maro kaj la bluo de la ĉielo. „Lornon!“ kriis John, kaj jam antaŭ kiam ekmoviĝis la servistaro aperanta pro la voko, la griza viro estis, kun modesta sinklino, metinta la manon en la poŝon de sia jako, eltirinta el ĝi belan _Dollond_[16]-lornon kaj ĝin prezentinta al sinjoro John. Tiu, tuj metante ĝin al la okulo, sciigis la societon, ke ĝi estas la ŝipo hieraŭ ekveturinta, kiun malfavoraj ventoj retenas en la vido de l’ haveno. La teleskopo iris de mano al mano kaj ne plu revenis en tiun de sia posedanto. Mi mem rigardis mirante tiun viron kaj ne sciis, kiamaniere la granda instrumento eliĝis el la malvastega poŝo; sed tio ŝajne frapis neniun, kaj oni ne pli okupis sin pri la grizulo ol pri mi mem.

Refreŝigaĵoj estis prezentataj, la plej maloftaj fruktoj de ĉiuj terzonoj en plej valoraj ujoj. Sinjoro John kun facila konveneco gastigi, kaj tiam li por la dua fojo alparolis min: „Manĝu; tion vi ne havis surmare.“ Mi klinis min, sed li ne vidis tion, li jam parolis kun iu alia.

Oni volonte estus ekkampinta sur la herbokovraĵo ĉe la deklivo de l’ monteto, kontraŭe de la etendita pejzaĝo, se oni ne estus timinta la malsekon de la tero. „Estus paradize“, iu societano diris, „se oni havus turkajn tapiŝojn, por ilin sterni ĉie tie.“ La deziro apenaŭ estis eldirita, kiam la viro en la griza vesto jam havis la manon en la poŝo kaj kun modesta, eĉ humila mieno penis eltiri el ĝi luksan, per oro trateksitan turkan tapiŝon. Servistoj akceptis ĝin, kvazaŭ devus esti tiel, kaj malfaldis ĝin sur la loko dezirita. La societo sen pluaĵoj sidiĝis sur ĝi. Mi mem ree frapite rigardis tiun viron, lian poŝon, la tapiŝon, kiu havis longon de dudek paŝoj kaj larĝon de dek, kaj frotis miajn okulojn, ne sciante, kion pensi pri tio; precipe, ĉar neniu ion trovis stranga en ĝi.

Mi estus dezirinta informi min pri tiu viro, demandi, kiu li estas; sed mi ne sciis, al kiu min turni, ĉar preskaŭ mi timis la servantajn sinjorojn ankoraŭ pli ol la sinjorojn servatajn. Fine mi kuraĝiĝis kaj aliris junan viron, kiu ŝajnis al mi malpli grava ol la aliaj kaj kiu kelkfoje staris sola. Mi mallaŭte petis lin, diri al mi, kiu estas tiu komplezema viro en la griza vesto. -- „Tiu, kiu aspektas kiel restopeco de fadeno, forkurinta el kudrilo de tajloro?“ -- „Jes, kiu staras sola.“ -- „Tiun mi ne konas“, li respondis al mi, kaj, ŝajne por eviti pli longan interparolon kun mi, li forturnis sin kaj parolis kun iu alia pri indiferentaj aferoj.

La suno nun komencis brili pli forte kaj ekĝenis la sinjorinojn; la bela Fanny malceremonie direktis al la grizulo, kiun, laŭ mia scio, neniu ankoraŭ alparolis, la senkonsideran demandon: ĉu li eble ne havas kun si ankaŭ tendon? Li respondis ĝin per tiel profunda riverenco, kvazaŭ estas farata al li ne meritita honoro; kaj jam li havis la manon en la poŝo, el kiu mi vidis eliĝantaj ŝtofojn, stangojn, ŝnuretojn, feraĵon, mallonge: ĉion, kio apartenas al plej luksa ekskursotendo. La junaj sinjoroj helpis etendi ĝin, kaj ĝi superpendis la tutan amplekson de la tapiŝo, -- kaj neniu trovis ion eksterorda en tio.

Mi jam de longe sentis hororeton, eĉ ian teruron; imagu plie mian animstaton, kiam, ĉe la deziro ĉi-poste eldirita, mi lin vidis eltiranta el sia poŝo ankoraŭ tri rajdoĉevalojn; jes, tri belajn, grandajn ĉevalojn kun selo kaj ilaro! -- Pripensu iom, pro Dio! ankoraŭ tri selitajn ĉevalojn el la sama poŝo, el kiu jam eliĝis paperujeto, lorno, maŝteksita tapiŝo, longa dudek paŝojn kaj larĝa dek, tendo, same granda, kaj ĉiuj stangoj kaj feraĵoj apartenaj! -- Se mi ne asertus al vi, ke mi vidis tion proprokule, vi certe ne kredus ĝin.

Kiom ajn embarasita kaj humila la viro ŝajnis mem, kiom ajn malmulte la aliaj atentis pri li, tamen tiu pala aperaĵo, de kiu mi ne povis deturni la okulojn, fariĝis por mi tiel hororetiga, ke mi ne pli longe povis elporti ĝin.

Mi decidis, elŝteliĝi el la societo, kio pro la negrava rolo, kiun mi ludis en ĝi, ŝajnis al mi tre facila. Mi volis reiri al la urbo, la venontan matenon ree provi, kion mi atingos de sinjoro John, kaj, se mi trovus la kuraĝon por tio, demandi pri la stranga griza viro. -- Ho, ke mi nur estu sukcesinta tiel forkuri!

Mi efektive jam estis feliĉe ŝtelirinta tra la rozobosko, malsupren de la monteto, kaj troviĝis sur senarba herbokovrita placo; tiam mi, timante esti renkontata ekster la vojoj en la herbaĵo, esplore rigardis ĉirkaŭen. -- Kiom mi ektimis, vidante la viron en la griza frako sekvanta kaj alproksimiĝanta min. Li tuj demetis la ĉapelon antaŭ mi kaj tiel profunde riverencis, kiel neniu ankoraŭ faris antaŭ mi! Estis ne dubeble, ke li volis alparoli min, kaj, se mi ne volis esti malĝentila, mi ne povis eviti tion. Mi ankaŭ demetis la ĉapelon, responde klinis min kaj staris nudkapa en la sunbrilo kvazaŭ alforĝita. Plena de timo mi fikse rigardis lin kaj similis birdon, kiun rigidigis la vido de serpento. Li mem ŝajnis tre embarasita; li ne levis la rigardon, klinis sin diversajn fojojn, proksimiĝis kaj alparolis min per mallaŭta, nefirma voĉo, proksimume en la tono de almozpetanto.

„La sinjoro bonvolu pardoni mian trudiĝemon, se mi kuraĝas, tiel nekonata aliri lin; mi havas ion por prezenti al li. Permesu favore --“ -- „Sed, pro Dio, sinjoro!“ mi eksplodis, plenigita de timo, „kion mi povas fari por viro, kiu --.“ Ni ambaŭ konfuziĝis kaj, ŝajnas al mi, ruĝiĝis.

Post momento de silentado li ree ekparolis: „Dum la mallonga tempo, kiam mi ĝuis la feliĉon, esti proksime de vi, sinjoro, mi kelkajn fojojn -- permesu, ke mi tion diru al vi -- vere kun nedirebla admiro povis rigardi la belan, belan ombron, kiun vi en la sunbrilo kaj kvazaŭe kun ia nobla malestimo, mem ne atentante tion, ĵetas for de vi, la belegan ombron jen ĉe viaj piedoj. Pardonu al mi proponon, vere trokuraĝan: ĉu vi eble ne malinklinus, transcedi al mi vian ombron?“

Li eksilentis, kaj mi havis senton, kvazaŭ en mia kapo turniĝus mueleja rado. Kion opinii pri tiu stranga propono, aĉeti de mi mian ombron? Li supozeble estas freneza, mi pensis, kaj per ŝanĝita tono, pli bone akordanta kun la humileco de la lia, mi jene respondis:

„Ej, Ej! karulo, ĉu via propra ombro do ne sufiĉas al vi? Jen kion mi nomas negoco de tute stranga speco.“ Tuj li reekparolis: „Mi havas en mia poŝo diversajn aĵojn, kiuj al la sinjoro eble ne ŝajnus tute senvaloraj; por tiu netaksebla ombro mi konsideras la plej altan prezon nesufiĉa.“

Nun ree min ekkaptis frostotremo, kiam mi estis memorigata pri tiu poŝo; kaj mi ne komprenis, kiel mi povis nomi lin „karulo“. Mi ree prenis la parolon kaj klopodis, laŭ eblo ripari tion per senlima ĝentileco.

