# La liturgio de l' foiro (Elementoj por ekzegezo)

## Part 3

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-liturgio-de-l-foiro-elementoj-por-ekzegezo-23586/index.md

Refoje ni staras antaŭ la ĝemeleco de religio kaj naciismo: "Al _lanta_ amaso respondas _fora_ celo. Oni obstine avancas ale al nemovebla celo, kaj dumvoje oni devas resti kunaj. La vojo longas, plenas je nekonataj obstakloj kaj je danĝeroj ĉie minacaj. [. . .] Trian formon prezentas la amasoj, kiujn koncernas celo nevidebla kaj neatingebla ĉi-vive. [. . .] La grandaj religioj sukcesis majstri ĉi procezon proksimiĝi lante al la celo. [. . .] La transmondon, male, kun siaj beatuloj, ne povas trafi tiaj katastrofoj. Ĝi vivas nur el la kredo, kaj nur en la kredo eblas atingi ĝin. La lanta amaso de kristismo ekdisfalis, kiam la kredo je transmondo komencis diseriĝi" (CANETTI, p. 34-36).

Por ke la _amaseto_ de raŭmistoj ne disfalu, nepras eduki ilin, kiel asertas la kvina tezo: "Tiuj renkontoj estas esencaj por la vivo de nia civito, se ili donas la ŝancon reciproke edukiĝi kaj integriĝi". Ĉar temos pri civito sen urbo, sen fizika ekzisto, alivorte pri virtuala civito, necesas dorloti ĝiajn konkretiĝojn: "Tiurilate, kulturcentroj kaj E-domoj havas apartan signifon kaj specifan mision". Releginte ĉi frazon mi min demandas, ĉu ĝi aplikeblas ankaŭ al la Centra Oficejo de UEA, aŭ al kulturejoj netentaklumitaj, nesilferumitaj. Kion signifas en ĝi la adjektivoj 'aparta' kaj 'specifa'? Fine, la vorto 'misio' perfekte kompletigas la pli fruan 'destino'. Temas pri la liturgio de l' foiro. Kaj la kvintezon oni devas mantri . . .

Ĉio ĉi sonas absurde al normalaj homoj, sed ne al ili. Antaŭ longa tempo Silfer skribis paĝon escepte legindan, kiun laŭvorte aperigis numero de _Heroldo_ de 1997 kun subskribo de neniu alia ol (kia koincido!) Perla Martinelli. Jen la perlo: "La Manifesto ne rekte sugestas, sed implicas alian direkton, speciale por neneŭtralaj fakaj asocioj, ekzemple la religiaj. Tial ke la esperantisteco estas konceptita kiel 'aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato', ekzemple IKUE devus celi, ke la katolika eklezio agnosku al ĝi saman statuson kiun ĝi agnoskis al 'Opus Dei': internacia grupo kun propra episkopo -- la esperantlingvaj kristanoj ne devus dependi de la loka hierarkio, sed rekte de propra strukturo" (SILFER 1985, p. 118). Ni jam vidis, ke de proklamo al proklamo la 'kvazaŭ' iĝas 'kiel', t.e. 'malkvazaŭ'. Ni ankoraŭ ne havas _verdan episkopon_ nek _verdan sindikaton_, kvankam la deklaroj de la esperanta sekcio de Internacia PEN-Klubo, nome EPC, klare indikas orientiĝon ne nur laŭlingvan, sed prefere gentisman. Eble iam foiristoj sopiros al propra inica, teozofia kulto (kiel volintus por eŭskoj F. Krutwig, iama ideologo de ETA; vd. JUARISTI, p. 292) aŭ al propra, identiga lingvo (_koopük_ aŭ _lofopük_). Sed kial li/ŝi ne prezentis kiel ekzemplon la plej popularajn aktivejojn de naciismo? Ĉu imageblas io supera al tutmonda futbalteamo reprezentanta Esperantujon, fervore apogata de niaj verdaj huliganoj? Aŭ al propra, aparta olimpika teamaro por partopreni distingeble en la Olimpiaj Ludoj . . .?

En la Forumo de la E-Civito mi vidas embrieton de surogata nacio, de virtuala ŝtato. Temas pri denaske morta projekto, sed ĝia plur-akta prezentado (en teatra senco) al la publiko povas damaĝi serioze la internan kaj eksteran agadojn de UEA. Certe UEA montriĝas, de jardekoj, burokrateca, ne tiom en la Centra Oficejo mem (por tutmonda asocio, la nombro de salajruloj ridinde malgrandas) kiel en la gvid-organoj, konkrete la komitato. Tion mi diras ne el propra sperto, kvankam en 1987 mi havis la plezuron elteni kunsidojn de la komitato de TEJO en Krakovo, longajn kaj pezajn kiel kaĉalota kolbaso. Sed kian utilon havus ataki UEAn de ekstere, detru-cele? La sperto pri NEM (Neŭtrala Esperanto-Movado) devus sufiĉi. Oni provu reformi ĝin de interne. Ĉar necesas novaj ideoj, novaj homoj kiuj sin engaĝu perestrojki [*] la asocion, fari ĝin pli veka kaj vigla.

Evidente la solvo ne troviĝas en _Kiasa Parko_ [9]. Raŭmismo velkis, foirismo ŝtonas. Modas ornami hejmojn per fosilioj, kiujn oni starigas en la salono, apud la teleo [*], sed Esperantujo bezonas freŝan limfon. Kaj vi, leganto, probable vin demandas, tute prave: jes ja, sed kion tiu ĉi sinjoro Camacho mem proponas?

Nu, por komenci, alian komparon, metaforon, bildon pri ni. Eugene de Zilah preferas pensi pri _fraternitato_, t.e. fratosocio (de ZILAH 1995). Mi, pri arĥipelago, insularo, lingva mikronezio. Insularo Esperanto: ne ĉiam oni scias sur unu insulo pri okazaĵoj en alia. Ĉu verkistoj kiel Leen Deij, Kris Long, István Nemere, Nicolino Rossi aŭ Manuel de Seabra iel reagis ĉe la aŭtodafeo kontraŭ ilia kolego Lindstedt? Se io tia okazis, informo pri ĝi ne atingis mian insulon. (Min tamen ŝokas, sed ne plu surprizas, la obstina muteco de Esperanta PUN-Centro . . .).

Ni formas diversgentan grupon, kies plej grava komuna trajto estas la diverseco (kvankam laŭ aĝogrupoj, laŭprofesie kaj laŭklase temas pri komunumo sufiĉe homogena; vd. RAŜIĈ). Jen la plej difina trajto de la esperanto-parolantoj: nia komuna negenteco, t.e. nia neaparteno, nekunaparteno al unu gento, popolo aŭ nacio. Frazoj kiel "Ni esperantistoj fakte estas etno [. . .] kaj ne necesas timi diri tion malflustre" (GONĈAROV, p. 7), "La e-socio reale ekzistas kaj vivas surbaze de propraj valoroj kaj tradicioj" aŭ "El la movado ĝi relative frue transformiĝis al socio, lingva socio, lingva komunumo. Kaj stabiliĝis kiel tia" (LEYK 1987, resp. p. 21, 11) ne priskribas la realon, sed preskribas ĝin laŭ meĥanismo, kiun angloj nomas _wishful thinking_ -- revpensado. La komunajn valorojn mi nenie vidas, eĉ ne pri la lingvo mem, kaj miajn sam'ide'an'o'j'n mi kalkulus per la fingroj de ambaŭ manoj. Ni esperantistoj konsistigas malnacion, malgenton, malpopolon (jen kio plaĉas al mi!). Komune ni havas lingvon nek hereditan nek heredan. Esperanto mem ne estas nia komuna lingvo, kiel diasporistoj supozas, sed nia komuna interlingvo. Same pri nia kulturo: interkulturo. Interliteraturo. Kiam mi legas romanon de Trevor Steele aŭ de Karolo Piĉ, poemojn de István Ertl aŭ de Mao Zifu, mi legas ion esperantan sed samtempe resp. aŭstralian, ĉeĥan, hungaran, ĥinan (ĉinoj pardonu ĉi momentan praismon!); mi legas hajkon originale verkitan de japano ("Post uragano [. . .]", de TOMITA Tomu, en _Esperanta antologio_), sed mi legas ĝin senpere, la originalon mem -- sen-egala vivosperto! Kaj tiel plu. Sed oni imagu personon, E-patrioton, kiu decidus legi nur librojn verkitajn originale en esperanto: la horizontoj de tia homo restus ekstreme limigitaj, eĉ se internacie aŭ _transnacie_ limigitaj. Parencan ideon formulas aliprefikse la redaktoro de _La Gazeto_: "Nia lingvo estas superlingvo havanta por historio kaj lingvoniveloj, tio estas por kulturo, la historion kaj lingvonivelojn, tio estas la kulturojn, de siaj fontolingvoj" (de ZILAH 1997).

Esperantan patriotismon aŭ ŝovinismon ni evitu kiel viruson. Estas interese kaj timige konstati, el kiaj _naivaj_ ideoj kaj tekstoj naciismaj ĝermis la vojo kondukonta jardekojn poste al la eŭska terorisma organizo ETA (JUARISTI), aŭ distingi la gvidan rolon de l' _Memorando de la Serba Akademio de Sciencoj kaj Artoj_, kun dato 24.09.1986 (SILBER, p. 29-35), alkonduke al la ankoraŭ ne finita jugoslava milito. Bonŝance ni pokas kaj ne amokas, maksimume insultas, adultas kaj envultas; sed kion pensi pri la sekva alineo, kun retoriko inspirita de Marso kaj Areso (SILFER 1997 [2])?: "Mi timas, ke tro rapide falos la konfido pri la finvenkismaj strukturoj, kaj ekestos krizo de identeco ĉe la tradicia esperantistaro, antaŭ ol la raŭmisma fronto estos preta transpreni pli vastajn respondecojn en la intereso de la tuta esperanta civito."

Afekta timo . . . kaj gilotinaj eĥoj. Mi finu per plia metaforo: ni estas kvar ranoj en marĉo, kvar ranoj kun nobla hobio. Tiusence oni povus pli trafe kompari nin kun sciencfikciuloj, kiuj, same kiel ni, eldonas librojn kaj revuojn, kongresas kaj seminarias, korespondas, dediĉas sufiĉan atenton al trupo da diversnaciaj verkistoj kaj, fine, opinias sian okupon la plej grava en la mondo, amen. _Amen_.

Ikselo (Bruselo, Belgujo), januaro 1998

Notoj

[1]. En la unua senco PIVa; por la dua Gerrit Berveling proponas 'ortodoksia'.

[2]. Malgraŭ PIV, ĉi tiu signifo de 'korekta' ne nepre evitindas. Kiel klarigas Bertilo Wennergren, temas pri a-vortoj (adjektivoj) el agaj radikoj, ricevintaj ecan signifon similan sed ne identan al tiu de la respondaj 'ita'-formoj. Tiel ni havas, apud 'korekta', tutan serion da parencaj vortoj: aperta (aperti = malfermi), falsa, fuŝa, kaŝa, komplika, veka.

[3]. Bedaŭrinde mi ne sukcesas rekrei la supersignojn de la kroata lingvo per la cetere sufiĉe bona programo _Ĉapelilo 2.0_.

[4]. Parenteze, mi ĉiam suspektis, ke la vorto _desupri_ ne naskiĝis spontane el la langopinto de s-ro Ajnulo, skiema sed nekonata svisa esperantisto. Intertempe mi trafis ĝin en la antaŭparolo de Henri Vatré al _Humoroj_, de 1969. Ĉu solvo de la mistero?

[5]. La komplimenton _intelekte malhonesta_ uzis ja Silfer mem pri Gudskov (pri tio poste).

[6]. Padanujo, aŭ Padanio, aŭ eble eĉ Padlando, laŭ la nomo de l' rivero Pado.

[7]. En esperanto la artikolo foje servas por montri, ke adjektivo estas substantive uzata. Ofte oni subkomprenas substantivon (tamen ne ĉiam). Ekzemple, en la zamenhofa frazo "mi devis oferi la agrablan pro la utila", oni povus subkompreni la vortojn "afero", "(t)io", "ĉio", "umo" post ambaŭ adjektivoj, kvankam la signifo de ĉi frazo verdire pli proksimas al "mi devis oferi agrablon pro utilo". Kelkaj aŭtoroj imitis la neŭtran artikolon de latinidaj lingvoj per plej bazaj elementoj de esperanto, jene: "la agrabla" fakte signifas "la agrabla tio" aŭ "la agrabla ĉio", alivorte "la agrabla o", ali-orde "la o agrabla", "l' o agrabla". El tio ni ricevus la frazon "mi devis oferi l' on agrablan pro l' o utila". Sed, samkiel "la" estas ia speco de senfinaĵa, nemarkita, nedeklinaciebla adjektivo (oni ne diras "mi vidas *lajn domojn"), povus ekzisti konciza kvazaŭsubstantiva ekvivalento sendeklinacia, nome "lo", kun jena rezulto: "mi devis oferi lo agrablan pro lo utila". Nu, same "l' o" kiel "lo" disfoje aperas en prozaj tekstoj de aŭtoroj, kiuj bezonas artikoli aŭ esei en lingvaĵo nuancoplena, tre preciza. Aliflanke, foje oni uzas singularan substantivon (aŭ, kiel diras Bertilo Wennergren, ununombran o-vorton) kun "la" ne pri certa konata individuo, sed pri unu imagata ekzemplero, kiu simbolas la tuta specon, precipe en filozofieca stilo. Zamenhofa ekzemplo: "kian profiton havas la homo de ĉiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno?", kie "la homo" signifas aŭ egalas al "(ĉiu) homo", "(ĉiuj) homoj", "la homoj", "la homaro". Sed fakte temas pri "la koncepto 'homo'", "la abstrakto 'homo'", "la absoluto 'homo'". Alivorte: "l' o homo" aŭ, koncize kaj sinteze, "lo homo". Krom en filozofiaj tekstoj, tiu ĉi nuanco tre malofte estas bezonata, kvankam ĝi povas montriĝi utila ankaŭ en unu-du frazoj de longa aliĝenra prozaĵo.

[8]. Aludo al la robota policisto ĉefrola en la filmo _Robokopo_ (_Robocop_, de Paul Verhoeven, 1987).

[9]. Plia kina aludo, ĉi-foje al la filmo _Ĵurasa Parko_ (_Jurassic Park_, de Steven Spielberg, 1993; vd. en _Kontakto_, n-ro 136 (1993:4), p. 14), temanta i.a. pri tiranosaŭroj [*].

Glosoj [*]

ĉsv La ĉapo de la sterko-vermo, [Jorge Camacho], eld. La KancerKliniko, 1995.

ek Ekstremoj, Miguel Fernández, Jorge Camacho, Gonçalo Neves, Liven Dek, eld. IEM, 1997.

ess El la sonoraj soloj, Miguel Fernández, eld. IEM, 1996.

lp Letero el Palestino, [Jorge Camacho], eld. La KancerKliniko, 1990.

mmi La Majstro kaj Martinelli, [Jorge Camacho], eld. Iltis-Eldonejo, 1993.

mp (Deklingva) Manlibro pri Politiko, editoris Stefan Maul, eld. FEL, 1994.

ng Neologisma glosaro, Henri Vatré, eld. Artur E. Iltis, 1989.

npv Nepivaj vortoj, André Cherpillod, eld. la aŭtoro, 1988.

s Suplemento de PIV, G. Waringhien k.a., eld. SAT, 1987.

tb Tirano Banderas, Ramón M. del Valle-Inclán, trad. Fernando de Diego, eld. HEF, 1993.

vsp En varma, somera postmido, rakonto de Aitor Arana, trad. Joxemari Sarasua, aperinta en La KancerKliniko, n-ro 84, okt./nov./dec. 1997.

burgero. kuirita peco da pistita viando kun formo de plata disko, kiun oni kutime metas manĝocele en tranĉitan panbulon kun fromaĝo, cepringoj, spicaĵo aŭ saŭco ktp: burgerejo, fiŝburgero, fromaĝburgero, furaĝburgero (eŭfemisme nomata 'vegetara burgero'); en _[ĉsv, ek]_ mi uzis la formon 'hamburgaĵo'.

eŭsko. _[ek, mmi]_ vasko [el la eŭska].

fetvo. _[npv]_ muftia decido.

geto. _[lp, ng]_ getto, ghetto.

karismo. _[ng, s]_ aparta kapablo influi homojn, kiun grace ricevas profetoj, mistkuloj k.s.; aŭtoritato bazita sur supernaturaj dotoj de individuo en la estrado de homgrupo; granda prestiĝo de escepta persono.

kasedo. _[s]_ sonbendo: kasedilo, poŝkasedilo.

kidnapi. _[tb]_ (tr.) forkapti, forrabi personon por ricevi monon aŭ alian kompenson kontraŭ ties liberigo.

komikso. _[ek]_ plene ilustrita rakonto, felietona aŭ libroforma, konsistanta el longa serio da bildoj.

lo. _[vsp]_ 'la -o', 'tio -a'; vd. noton 7.

mini-. _[npv]_ prefikso signifanta 'pli mallonga formo de io': minijupo.

perestrojko. _[mp, ek]_ reforma politiko aplikita de kamarado Miĥail Gorbaĉov en Sovet-Unio fine de la okdekaj jaroj konsistinta en trakonstruo de la ŝtata strukturo.

politburoo. mallongigo de 'politika buroo' (de la komunista partio), ĉefa ŝtata gvid-organo en Sovet-Unio.

rok(muzik)o. _[[s]]_ vd. en _[s]_ sub 'rokenrolo', sed prefere aĉetu la lastan diskon de _Persone_.

teleo. _[vsp]_ televidilo [familiare].

tiranosaŭro. _[ng, npv]_ fosilia kretacea reptilio.

vanui. _[ĉsv, ek, ess, lp, mmi, ng, tb]_ (ntr.) malaperi.

La aŭtoro

Jorge CAMACHO (CORDÓN) [1 individua + 2 familiaj nomoj], naskita en Zafra, Hispanujo, en 1966. Eklernis esperanton en 1980. Plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA. Membro de la Akademio de Esperanto de 1992. Premio Grabowski en 1992. Aŭtoro de multaj artikoloj kaj recenzoj. De 1995 laboras en Bruselo kiel konferenca interpretisto de Eŭropa Unio, el la lingvoj angla kaj finna al la hispana. Ĉefaj verkoj: (traduke) _Astura bukedo_, _Letero el Palestino_; (originale) _Sur la linio_, _Ibere libere_ [**], _La Majstro kaj Martinelli_, _La ĉapo de la sterko-vermo_, _Ekstremoj_ [**]

[**] kunaŭtore kun Liven Dek, Miguel Fernández kaj Gonçalo Neves.

Bibliografio [kun pardonpeto al André Cherpillod (CHERPILLOD, p. 24), kiu prave fajfas pri ĉi tiaj pedantaĵoj . . .]

ALÒS, Hèctor, AULD, William, BERVELING, Gerrit k.m.a.: _Nefermita letero al la gazetaro_. En: Esperanto 89. 1996: 1080, p. 74.

[CAMACHO, Jorge]: La Majstro kaj Martinelli. (Repr. de la eld. Budapest 1993.) Saarbrücken: Iltis-Eldonejo 1993. 30 p. (Iltis-Serioj. I. Beletro originala. 10).

[CAMACHO, Jorge]: _Silferologiaj studoj_. En: La Kancerkliniko 17. 1994: 71, p. 24-27.

CANETTI, Elias: Masa y poder [Amaso kaj potenco; originala titolo: Masse und Macht]. Madrid: Alianza Editorial - Muchnik Editores 1987. 496 p. (El libro de bolsillo. 931).

CASTILLA DEL PINO, Carlos: [artikolo okaze de la prezento de lia ese-libro El delirio, un error necesario [Deliro - necesa eraro]]. En: El País 1998: 7560 (1998.01.24), p. 31.

CHERPILLOD, André: La aglutinaj lingvoj kaj Esperanto. Courgenard: eld. la aŭtoro 1988, 24 p.

CONDE REY, Marie-France, FELSZEGHY Judit, MARTINELLI Perla: _Kie(n) la softvaro?_ En: Literatura Foiro 27. 1996: 168, p. 221-222.

DAŜGUPTO, Probal: _Post la Arkadioj (Recenza eseo)_. En: Fonto 14. 1994: 163, p. 7-14.

DOBBELAERE, Karel: _Sectes et nouveaux mouvements religieux [Sektoj kaj novaj religiaj movadoj]_. En: La Revue Nouvelle 1996: 11, p. 52-62.

FERNÁNDEZ, Miguel, [CAMACHO, Jorge] kaj VALÉN, Antonio: _Langvoroj_. En: La Gazeto 8. 1993: 48, p. 24-25.

de' GIORGI, Aldo: _Reage al LG 60_. En: La Gazeto 12. 1997: 68, p. 26.

GOLDHAGEN, Daniel Jonah: Hitler's willing executioners [Hitleraj volontaj ekzekutistoj]. London: Little, Brown and Company 1996. 622 p.

GONĈAROV, Anatolo: _Esperanta nostalgio - ĉuebla fenomeno_. En: La Gazeto 12. 1997: 69, p. 6-7.

GUDSKOV, Nikolao: _Kio ni estas por la ekstera mondo?_ En: La Gazeto 10. 1995: 59, p. 8-13.

HAUPENTHAL, Reinhard: Pensoj okaze de la cent-jara jubileo de Esperanto. Saarbrücken: Artur E. Iltis 1987. 16 p. (Jubilea Eldon-Serio. III. Esperantologio. 20).

JUARISTI, Jon: El bucle melancólico. Historias de nacionalistas vascos [La melankolia buklo. Historioj de eŭskaj naciistoj]. Madrid: Espasa Calpe 1997. 390 p.

LAGRANGE, Georges: _Demandoj, demandoj kaj respondoj_. En: Literatura Foiro 27. 1997: 164, p. 315-324.

LEJZEROWICZ, Izrael: El la "Verda Biblio". Kaj Babiladoj kun Horaĉo Serĉer. Budapest: Literatura Mondo 1935. 104 p.

LEYK, Jerzy: _De geo- al heliocentra sistemo_. En: Pola Esperantisto 1982: n-ro 3/4, p. 3-25.

LEYK, Jerzy: _Sociologia karakterizo de la esperanto-movado_. En: Zamenhof. Movado. Doktrino. Ryszard Kraŝko; Jerzy Leyk; Walter Zelazny. Varsovio: Esplorkleriga Centro de Pola Esperanto-Asocio 1983. 124 p., p. 44-100.

LEYK, Jerzy: _Estimata Leganto_. En: Strategiaj demandoj de la esperanto-komunumo. Red. Czeslaw Biedulski. Varsovio: Pola Esperanto-Asocio 1985. 146 p., p. 5-19.

LEYK, Jerzy: _Esperanto-komunumo: kromrezulto, instrumento, ĉu subjekto?_ En: Strategiaj demandoj de la esperanto-komunumo. Red. Czeslaw Biedulski. Varsovio: Pola Esperanto-Asocio 1985. 146 p., p. 47-66.

LEYK, Jerzy: _La esperanta socio fronte al la ekstera medio_. En: Studoj pri la internacia lingvo. Red. Michel Duc Goninaz. Gent: AIMAV 1987. 156 p., p. 9-25.

LINDSTEDT, Jouko: _Lingvon familian, heredan . . ._ En: Literatura Foiro 27. 1996: 162, p. 178-180.

LINDSTEDT, Jouko: _La rajto rekomenci_. En: Literatura Foiro 27. 1996: 164, p. 327-329.

LINDSTEDT, Jouko: [Letero al Ljubomir Trifonĉovski, ĉefredaktoro de LF]. En: Literatura Foiro 27. 1997: 164, p. 330-331.

MELNIKOV, Aleksandr: _Specifeco de fonaj scioj de la personoj uzantaj Esperanton_. En: Acta Interlinguistica. Red. Ryszard Rokicki. Varsovio: Akademickie Centrum Interlingwistyczne 1985. 188 p., p. 97-160.

PIRON, Claude: La bona lingvo. Vieno - Budapest: Pro Esperanto - Hungara Esperanto-Asocio 1989, 112 p.

PIRON, Claude: Kien esperanto? Nepublikigita teksto de prelego kasede [*] sendita de la aŭtoro al renkontiĝo pri raŭmismo okazinta en Svisujo komence de septembro, 1994 (laŭ informo de la aŭtoro en letero). TTT-versio de la teksto legeblas ĉe la sekva ret-adreso: _<http://www.helsinki.fi/~jslindst/piron_raumo.html>_.

RAMONET, Ignacio: _Pensamiento único y nuevos amos del mundo [La ununura pensado kaj la novaj mondomastroj]_. En: Cómo nos venden la moto [Kiel ili nin cerboŝtopas]. Madrid: Icaria - Más Madera 1996. 104 p., p. 55-98.

RAŜIĈ, Nikola: La rondo familia: Sociologiaj esploroj en Esperantio. Pisa: Edistudio 1994. 192 p.

[REDAKCIO de Heroldo de Esperanto: Perla Martinelli, Giorgio Silfer, Marco Picasso]: _KCE gastigos la Forumon por la Esperanto-Civito_. En: Heroldo de esperanto 73. 1997: 13 (1944), p. 1.

RÉVÉSZ, Sándor: _Esperantio_. En: Strategiaj demandoj de la esperanto-komunumo. Red. Czeslaw Biedulski. Varsovio: Pola Esperanto-Asocio 1985. 146 p., p. 93-110.

SÁNCHEZ FERLOSIO, Rafael: _O Religión o Historia [Aŭ Religio aŭ Historio]_. En: Ensayos y artículos. Volumen II [Eseoj kaj artikoloj. Volumo 2]. Barcelona: Ediciones Destino 1992. 803 p., p. 311-351.

SÁNCHEZ FERLOSIO, Rafael: Vendrán más años malos y nos harán más ciegos [Plu venos mavaj jaroj kaj faros nin pli blindaj]. Barcelona: Ediciones Destino 1993. 200 p.

de SEABRA, Manuel: _Esperanto: nun kaj estonte_. En: La Kancerkliniko 20. 1997: 81, p. 27-28.

SILBER, Laura, kaj LITTLE, Allan: The death of Yugoslavia [La morto de Jugoslavujo]. London: Penguin Group and BBC Worldwide Ltd 1995. 400 p.

SILFER, Giorgio: _Kia socia rolo por la esperantlingva intelektulo?_. En: Strategiaj demandoj de la esperanto-komunumo. Red. Czeslaw Biedulski. Varsovio: Pola Esperanto-Asocio 1985. 146 p., p. 111-118.

SILFER, Giorgio: _Pli ol esperantista periodaĵo_. En: Esperanto 87. 1994: 1065, p. 212.

SILFER, Giorgio: _Piramidismo kaj raŭmismo_. En: La Gazeto 10. 1995: 60, p. 23-24.

SILFER, Giorgio: _Novjara salutmesaĝo (de baldaŭa prezidinto)_. En: Literatura Foiro 27. 1997: 164, p. 334.

SILFER, Giorgio: _Esperanto: amasprodukto, kiu elitigas sian publikon_. En: La ondo de Esperanto 1997: 6 (37), p. 3.

TIŜLJAR, Zlatko: _La rolo de la Esperanto-komunumo en la homara progreso_. En: Strategiaj demandoj de la esperanto-komunumo. Red. Czeslaw Biedulski. Varsovio: Pola Esperanto-Asocio 1985. 146 p., p. 130-137.

TIŜLJAR, Zlatko: _Ĉu ni konstruos novan ŝtupon?_ En: Esperanto 90. 1997: 1091, p. 69.

TORRAS I TUTUSAUS, Arnau: Pli ol homo, esperantisto! Zagreb: SEK (Studenta Esperanto-Klubo) 1996. 48 p.

TRIFONĈOVSKI, Ljubomir: [sentitola redakcia noto]. En: Literatura Foiro 27. 1997: 169, p. 266.

VAHA, Blazio: _Defende raŭmismon_. En: La Gazeto 12. 1997: 68, p. 27.

VATRÉ, Henri: _Antaŭparolo_. En: Humoroj [de AULD, William]. La Laguna: J. Régulo 1969, 116 p. (Beletraj Kajeroj. Stafeto. 68).

de ZILAH, Eugène: _Diasporo aŭ fraternitato_? En: La Gazeto 10. 1995: 59, p. 3-5.

de ZILAH, Eugène: _La fontolingvo-teorio_. En: La Gazeto 12. 1997: 69, p. 3-4.

Falsaj nomoj -- kiaj homoj?

Nur dek kvar versoj licus por verŝo de rankoro. (Timothy Brian Carr)

Legontojn kaj leguntojn mi avertas, ke ĉi-artikole mi traktos plurajn temojn en mia kutima skandalema stilo. Se vi havas ion alian por fari, prefere turnu la paĝojn kaj ĝin ne legu.

Mi komencos parolante pri pseŭdonomoj. En _Literatura Foiro_ (n-ro 171, feb. 1998) legeblas "atentigo" subskribita de Perla Ari Martinelli: "Siatempe en _La Gazeto_ [Jorge Camacho] false atribuis al mi la pseŭdonimon Henriette Beaupaul".

Kion do mi skribis? En LG (n-ro 53, jun. 1994) aperis mia sespaĝa recenzo (pri kiu mi tre kontentas) _Poetino anime sennacia_, pri la poemaro _Meznokto metropola_ de Krys Ungar (nun Krys Bottrill). Tie mi mencias aliajn pli fruajn recenzojn, inter ili tiun publikigitan en LF (n-ro 142, apr. 1993), pri kiu mi diras, ke ĝin verkis "Henriette Beaupaul, pseŭdonomo de Perla Ari Martinelli", kaj ke ĝia titolo "_Meznokto ne-tro-pola_ estas same absurda kaj vitriola kiel la enhavo de la recenzo mem". Temis pri mia propra konkludo surbaze de la stilo de l' recenzo, de la tiama LF-ĉefredakta rolo de Perla, kaj de interŝanĝo de opinioj pri la temo kun Ungar. Mi sincere pensis kaj plu pensas, ke nur Martinelli povis dishaki ŝian poemlibron kun tiom da galo kaj demagogio. Sed eblas, ke mi eraris. Jen la problemo de pseŭdonomoj, la ĉiama risko: ke oni prenu vin por iu alia. Ĉiel ajn Martinelli ne rajtas plendi nun, kvar jarojn poste, des pli ke, estiel ĉefredaktanto, ŝi mem decidis pri aperigo de la recenzo kun pseŭdonoma aŭtor-indiko. Tiel longe, ke ŝi tenas sekreta la nomon de la pretendate vera aŭtor(in)o, mi ne havas motivojn por eksupozi, ke temus pri iu alia ol ŝi. Parenteze, laŭ la PIVa difino de la vorto "kalumnio", mi trovas ŝian recenzon eminente kalumnia, kion cetere konfirmas la soneto "Al recenzintino", de Timothy Brian Carr, aperanta en lia ĵus eldonita poemaro (grandparte soneta) "Sur Parnaso".

