# La liturgio de l' foiro (Elementoj por ekzegezo)

## Part 1

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-liturgio-de-l-foiro-elementoj-por-ekzegezo-23586/index.md

LA LITURGIO DE L' FOIRO

(ELEMENTOJ POR EKZEGEZO)

KUN SUPLEMENTO

Jorge Camacho

unua publika eldono, marto 1999 kopirajto (c) ĉe la aŭtoro kaj la eldonejo eldonas Progresema Esperanto-Forumo Jakvo Schram Hof ter Bekestraat 49 BE-2018 Antverpeno Belgujo

Enhavo

La liturgio de l' foiro

Manifesto de Raŭmo Notoj Glosoj La aŭtoro Bibliografio

Suplemento

Falsaj nomoj -- kiaj homoj? [Letero], de Probal Daŝgupto Al la buŝo de oni neniu povas ordoni Intertempe ni legis . . . Pakto nigre sur blanko Pakto por la Esperanta Civito Forumo por la Esperanta Civito Esperantujo apartenas al ĉiuj, de Jouko Lindstedt Ne tuŝu esperantistojn, de Renato Corsetti [Pri "eminentaj" esperantistoj], de Claude Piron Lastsekunda informo Poezia angulo: 452 farenhejtoj

Kara ________________,

Du gazet-eldonistoj esperantujaj afable rekomendis, ke mi ne aperigu la ĉi-sekvan tekston libretoforme. Bonvolu do legi ĝin ne kiel artikolon por la ĝenerala publiko, sed estiel privatan leteron, kiun mi sendas al diversaj kolegoj kaj geamikoj.

La aŭtoro.

Manifesto de Raŭmo

1. Krizo de identeco

La subskribintoj konstatis kontraŭdiron en la sinteno de la esperantistaro, kvazaŭ konflikton inter idea superegoo kaj egoo: nia superegoo igas nin prediki al la aliaj homoj pri kelkaj mitoj -- la dua lingvo por ĉiu; la angla lingvo estas nia malamiko; UN devas adopti Esperanton; ktp -- kaj laŭdegi la lingvon eĉ neobjektive okaze de intervjuo; samtempe, inter ni, ni ĝuas kaj aplikas Esperanton laŭ tio kio ĝi efektive estas, sendepende de la pracelaj sloganoj. Tio ja estas krizo de identeco, kaj ni sentas la neceson motivi nian esperantistecon per io pli kohera.

2. Kritiko de praceloj

Ni kredas ke:

a) la oficialigo de Esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la 80-aj jaroj -- oni havu alternativajn celojn;

b) la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj: finfine la angla rolas nur kiel _help_lingvo, analoge al la franca siatempe (eĉ malpli grave ol iam la franca mem); Zamenhof neniam proponis al la E-movado kiel celon kontraŭstari la francan, ĉar por Esperanto li antaŭvidis pli valoran alternativan rolon.

3. Niaj celoj

Ni celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom realigi pozitivajn valorojn:

a) propedeŭtiko por lingvoinstruado;

b) kontaktoj inter ordinaraj homoj;

c) kontaktoj sendiskriminaciaj;

ĉ) novtipa internacia kulturo.

Lige kun la lasta valoro, ni emfazas ke la serĉado de propra identeco igis koncepti esperantistecon kvazaŭ la apartenon al mem elektita diaspora lingva minoritato. La kresko de niaj fortoj kaj la aliĝo de novaj homoj estas nepre kondiĉitaj de la konsciiĝo pri tiuj ĉi valoroj.

4. La kongresoj kiel vojo al kresko

Internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj estas esencaj por la asimiliĝo de homoj al nia lingva komunumo: necesas unuflanke kongresi pli ofte inter ni, kaj rezervi la kunsidadon de gvidorganoj al apartaj funkciulaj kunvenoj, laŭ la modelo de la TEJO-seminario en Strasburgo (junio 1980), kaj aliflanke necesas fortigi la uzon de Esperanto kiel laborlingvo en fakaj konferencoj internaciaj, laŭ la modelo de la Freinet-instruistoj.

5. Ni posedas formon kaj enhavon

Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la taŭgecon de la lingvo por esprimi _ĉion_; meze de la 80-aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaŭ diri _ion_ -- ion kulture originalan kaj internacie valoran.

La liturgio de l' foiro

(Elementoj por ekzegezo)

Estas konate, ke amatoro, kiu unuafoje suriras scenejon, tuj kredas sin genia. (Nu, genia li estas ĉefe kiam li provludas tute sola antaŭ la spegulo en la banĉambro). Kaj estas malfacile komprenigi al tiu geniulo, ke li eble povus plibonigi sian ludon, ke lia aktorado eble ne estas tiel perfekta kiel li supozas . . .

Georges Lagrange

_En la komenco estis la Manifesto de Raŭmo_. La someron de 1980, en la finna urbo Rauma, proklamiĝis la t.n. Manifesto de Raŭmo kadre de la 36a Internacia Junulara Kongreso de TEJO. Ĉefaj aŭtoroj de la dokumento ŝajne estis la unuaj tri subskribintoj (precipe la plej unua el ili): Jouko Lindstedt, Giorgio Silfer (pseŭdonomo de Valerio Ari) kaj Amri Wandel. Ĝis la fino de tiu jaro aliĝis ĉ. 80 pliaj subskribantoj. Unu el ili, la Kooperativo de Literatura Foiro (LF-koop), sur la paĝoj de la samnoma revuo, vidis en la proklamado naskiĝon de novtipa esperantismo, nome _raŭmismo_, kiun LF ĝis nun prezentas kiel sian ideologion kaj programon.

Dek sep jarojn poste malmultaj konsentas pri la signifo de la vorto _raŭmismo_; nur ĝia etimologio restas klara. Blazio Vaha (naci-skribe: Balázs Wacha) protestas, ke "neniu objektive studis la 'tutan' historion de la raŭmismaj diskutoj; _Sojle_, studo de Sándor Révész pri ĝia komenca etapo, ne estas aperinta" (VAHA, p. 27). Aldo de' Giorgi same protestas, ke "Silfer inventis la Manifeston de Raŭmo kaj kredigas esti trovinta savigan, miraklan panaceon por nia tuta movado" (de' GIORGI, p. 26), sed surprize aldonas ke "ankaŭ mi ĉiam taksis min iaspeca raŭmisto. Sed senbezone de manifestoj, de karismaj [*] kondotieroj". Kontraste, Lindstedt mem skribas: "En la junaĝo mi kunverkis la Manifeston de Raŭmo, sed nun mi rimarkis, ke ne nur ekzistas la teksto de la manifesto, sed ankaŭ io, kio nomiĝas 'raŭmismo' kaj havas entuziasmajn subtenantojn kaj konvinkitajn kontraŭulojn. Io ŝanĝiĝis en miaj verdaj okulvitroj: mi ne plu sentis min kiel 'raŭmiston', kion ajn tio signifas" (LINDSTEDT, p. 329).

Oni atentu la adjektivon _iaspeca_ en la vortoj de De' Giorgi. Ĝi paralelas sindifinojn kiel '_iaspeca_ ekologiisto', '_iaspeca_ feministo' aŭ '_iaspeca_ pacisto'. La adjektivo fakte signifas _alispeca_, kaj implicas la ekziston de du ismoj, unu ortodoksa [1] (ĉi-kaze la raŭmismo de LF), alia heterodoksa (la raŭmismo iaspeca). Similan ideon skizas Nikolao Gudskov: "Do, 'raŭmismo' laŭ la spirito estas ĉefa vivkoncepto por la esperantistaro almenaŭ de la hodlera epoko, almenaŭ implicite, kaj en 1980 la banala ideo estis nur iom pli klare kaj malkaŝe vortumita" (GUDSKOV, p. 12).

Lindstedt eksplicite detiras sin de la ortodoksa varianto, dum Vaha konceptas raŭmismon kiel tuton pli vastan. Claude Piron esprimas sin pli detale: "Pri multo en la spirito de la Raŭma Manifesto mi plene konsentas. Fakte, miaj kritikoj, aŭ, eble pli ĝuste, la sento, ke mi situas alimaniere ol la aŭtoroj, rilatas nur al la du unuaj punktoj. Sed pri la tri lastaj punktoj mi samopinias" (PIRON 1994, p. 8). Bela konfuzo, ĉu ne? Kiom da kapoj, kaj kiom da punktoj, tiom da raŭmismoj! Nu, en tiu ĉi eseo mi pritraktos nur la raŭmismon ortodoksan (mi ne tempas nek paciencus tralegi kaj analizi tiom da materialo). Laŭ mia tezo, ĝiaj nunaj defendantoj transsubstancigis la kvin punktojn en ordonojn aŭ dogmojn kaj la manifeston mem en dekalogon. Por fari klaran distingon disde ĉio alia kaj por uzi precizan terminon, en la ĉi-sekva teksto mi nomas ĝin _foirismo_, laŭ la nomo de l' kooperativo kaj la revuo.

Kio estas foirismo? Ni legu unue, kiel ĝin difinas foiristoj mem: "Ni sekvas la Raŭman vojon, kiu kondukas al la atento pri la dialektika rilato inter nia mikrosocio kaj la makrosocio (prefere ol varti iun teorian internaciecon laŭ UN-skemoj) kaj paralele gvidas al la valorigo de la kulturo (literatura, muzika, bilda) kies radikoj ĉerpas el la konstato ke esperantisteco rolas kvazaŭ la aparteno al mem-elektita diaspora lingva minoritato" (SILFER 1994, p. 212). Samartikole Silfer aldonas, ke "Esperanto ne estas internacia helplingvo, sed transnacia kulturlingvo. Tio fakte estas la kvintesenco de raŭmismo rilate al la lingvo". La ligon inter ĉi konceptoj pri esperanto kaj esperantisteco ni trovas pli evidente en la dua artikolo de la statuto de Esperanta PEN-Centro, kiu deklaras unu el siaj celoj "firmigi ĉe siaj membroj la konscion pri aparteno al unika komunumo, kvazaŭ _al mem elektita diaspora lingva minoritato_ (_Manifesto de Raŭmo_), kaj konsekvence uzi esperanton ne kiel internacian helplingvon sed kiel transnacian ĉeflingvon" (SILFER 1995, p. 23).

Nekonanton de foirismo unue surprizus ne la enhavo de la frazoj, sed ilia stilo. Karakterizas ĝin aparta lingvaĵo facile rekonebla post kelkaj legoj: _mikrosocio_, _makrosocio_, _diasporo_, _lingva minoritato_, _transnacia ĉeflingvo_. Preskaŭ ĉiuj paradas jam en la manifesto, kune kun: _identeco_, _superegoo_, _egoo_, _pracelo_.

La paron _makrosocio_ / _mikrosocio_ oni trovas konstante en foirismaj tekstoj. Ĝi paŭsas parojn kiel _makrokosmo_ / _mikrokosmo_ aŭ _makroekonomiko_ / _mikroekonomiko_. Malfacilas kompreni la uzon de ĉi sciencaj vortkomencoj en manifesto destinita al la tuta esperantistaro, ĉefe tial, ke ĉi-okaze ambaŭ prefiksaĵoj ne vere rolas, sed nur impresas kiel fakvortoj. _Makrosocio_ estas centprocenta sinonimo de _socio_; per _mikrosocio_ oni laŭplaĉe komprenu _la esperantistaro_, _la Movado_, _la esperanta komunumo_ aŭ _Esperantujo_. Ĉi lastaj kvar esprimoj difinas la sintenon de la parolanto rilate la esperantistojn kiel tuton: ĉu ni estas nur aŭ ĉefe samlingvaj, samideaj, samcelaj, samkulturaj aŭ kvazaŭ samlandaj, ekzemple. Ĉu _mikrosocio_ volas diri, ke ni estas miniaturo de la socio, ia spegula minisocio [*] aŭ, tutsimple, soci-eto? Ŝajnas al mi, ke, kun la signifo _socio ene de la socio_, ĝi senprobleme aplikeblas al, ekzemple, komunumo de mormonoj aŭ de atestantoj de Jehovo en medio sen- aŭ ali-religia, ĉar tiuj kredoj muldas la sociecon de grupo ĝis plej etaj detaloj. Kontraste, ne sonas kredeble paroli pri _mikrosocio_ de esperantistoj, ŝakludistoj, violonludemuloj aŭ sangodonantoj. En frazero kia 'la dialektika rilato inter nia mikrosocio kaj la makrosocio', la foirisma stilo sonas pseŭdoscience.

Mi daŭre miras pro la populariĝo de _transnacia_ anstataŭ _internacia_ kaj _sennacia_, al kio ne malgrave kontribuis la itala Radikala Partio. Kion ĝi signifas, kion novan ĝi kontribuas -- neniu scias. Mi trovis nur unu provon difini ĝin (LEYK 1987, p. 13), laŭ mi sensukcesan. Same taŭgus _preternacia_ kaj eĉ _malgraŭnacia_, sed al ili mankas la dezirata grado de modeco.

Temas do nek pri sinonimoj (laŭ PIV, "vorto havanta ĝuste la saman sencon kaj uzatecon kiel unu alia [vorto]" aŭ "vorto esprimanta la saman ideon kiel alia vorto, sed ne uzata en la sama ĉirkaŭteksto, kun la samaj nuancoj aŭ en ĉiuj ties sencoj") nek pri eŭfemismoj ("uzo de nepreciza dirmaniero por mildigi la krudecon de aparta vorto"), kiel kaze de la t.n. _politike ĝusta_ aŭ _politike korekta_ [2] esprimado. La novaj vortoj distordas la pritraktatan koncepton kaj verdire _mildigas_ nur la kompreneblecon de la frazo. Ĉi-sekve mi nomos ilin, laŭ la nomo de ilia plej konata lanĉinto kaj uzanto, silferismoj aŭ silferonimoj.

Silferonimoj tamen ne estas senfunkciaj. La decido de foiristoj bapti sin _raŭmismo_ jam dekomence montris la volon fari distingon disde ĉiuj aliaj. Ofte oni komparas la esperantistaron kun sekto, ĉar de ekstere multaj movadaj tradicioj aspektas tre suspektinde. Nun oni permesu al mi nomi foirismon sekto, sed sekto ene de Esperantujo, el vidpunkto ne ekstera, sed propra al esperantistoj mem. Mi celas ne tiujn danĝerajn sektojn kiuj, per kidnapado [*] de infanoj aŭ cerbolavado de siaj membroj, regule plenigas paĝojn en la internacia ĵurnalaro, sed la vorton _sekto_ en la dua senco PIVa. Mi ne parolos pri _skismo_, ĉar foirismo ĝis nun nek sukcesis dudividi la esperantistaron (kiel Ido siatempe) nek naskiĝis el frakcio disiĝinta, ekzemple, elde UEA aŭ alia internacia organizo.

(Parenteze: kiam, antaŭ du-tri jaroj, iu Thomas Hamilton mortpafis dekkelkon da infanoj en ilia lerneja gimnastejo en Dunblane, Skotujo, mia angla amiko Matthew Perret provis inciti min dirante, ke Hamilton membris en la loka E-grupo; temis pri blago, sed ja verŝajna. Mi same ne mirus, se la anoj de la sekto Ĉiela Pordo, mortigintaj sin pasintjare en Usono por aliĝi al la kometo Hale Bopp, estintus esperantistoj. Necesas nur pacienci, ĝis frenezulo el la verda tendaro mortigos sin aŭ iun alian, grave kontribuante al la propagando de nia afero).

Fakte, la komparo kun religiiĝantaj sektoj (ĉi-kaze en la unua senco PIVa) montriĝas fruktodona analizilo. Ni do plu metaforu. Jen ni vidas grupon de memproklamitaj herezuloj aŭ parolantoj de la vero. Ili diskonigas manifeston. Tuj sekve ili sin rebaptas kaj samtempe metas distingan baron per starigo de ŝiboleta lingvaĵo. Per tio komenciĝas la instituciiĝo de l' deviacio. Sian heterodoksecon ili flirtigos laŭbezone, kvankam praktike ĝi jam transformiĝis en novan ortodoksecon: nun herezas la ceteraj.

Ni legu, kion diras Piron pri la manifesto: "Unu el ĝiaj trajtoj, kiu jam okulfrapis al mi je ĝia apero, kaj kiun mi forte resentis relegante ĝin, estas la volo de apartigo, kiu esprimiĝas en ĝi. Ĝi dividas la esperantistojn en du grupojn: estas _ili_, kaj estas _ni_. Subkomprenate: _ili_ estas malpravaj, _ni_ estas pravaj; _ili_ estas fuŝuloj, homoj kun idealismaj, nerealismaj celoj, _ni_ diskrevigis la mitojn kaj objektive vidas; _ili_ elektis neĝustan vojon, la ĝustan vojon elektis _ni_. Tiu divido ŝajnas al mi neĝusta. Ĝi metas rigidajn limojn en realo diversa, moviĝanta, fleksebla, kiun tia simplismo ne povas kapti. [. . .]. Fakte, mi supozas la psikan meĥanismon, kiun oni nomas projekcio. Tuj kiam oni dividis komunumon en du partojn, _ili_ kaj _ni_, tiuj 'ili' alprenas simplisme skizitajn fikarakterizojn, kiuj apartenas pli al la imago ol al la realo. Ekzemple, mi neniam renkontis esperantiston, kiu favoris 'faligon de la angla', kiel diras la Manifesto, aŭ kredis je ebla oficialigo de esperanto en la 80aj, eĉ en la 90aj jaroj. Tia priskribo estas karikaturo koncerne la parton de la esperantistaro, pri kiu mi havas sperton" (PIRON 1994, p. 1).

Mi citu ankoraŭ el la sama prelegteksto (p. 2): "Fakte, estas interese, ke la apartigemo, kiu laŭ mi karakterizas la Manifeston, troviĝas sur tri niveloj: en la homaro [. . .], en la esperantistaro [. . .] kaj en la individua esperantisto mem, kio aperas en la unua punkto, titolita _Krizo de identeco_. Tie la aŭtoroj notas ĉe esperantistoj dividon inter superegoo predikema kaj mit-ama, kaj egoo, pro kiu, laŭ ili, ni simple ĝuas esperanton inter ni". Post argumentado el la vidpunkto de psikolog(i)o, Piron konkludas: "La divido inter superegoo kaj egoo do ŝajnas al mi neĝusta, plia konkretigo de ia, verŝajne nekonscia, bezono partigi kaj apartigi. Cetere, eblas bedaŭri la uzon de fakterminoj en ĝenerala teksto: oni povus diri la samon pli simple kaj klare".

Restas tamen klara la funkcio de silferonimoj: apartigi, salivige ĵongli per la lingvo, kaj imponi al laikoj. Ĉi patino el esprimoj literaturaj, greklatinaj, modkulturaj kaj pseŭdosciencaj igas la manifeston netuŝebla kaj, do, nerefutebla. Silferonimoj havas kiel objekton ne ion obscenan aŭ hontindan, nek ion akcesoran aŭ banalan, sed precize la komunaĵojn kaj komunejojn de l' esperantistaro. La sistema renomado havas celon alproprigan aŭ, alivorte, magian. Ni retrovas la batalon ankaŭ en unuopaj sintagmoj: anstataŭ 'la fina venko', jen 'la Raŭma vojo'. Tre interesa montriĝas la anatemo _pracelo_. Okulfrape ĝi similas al la origina peko de Adamo kaj Eva, t.e. al la _prapeko_. Tial, sen granda troigo, ni povas repreni la komencan frazon de ĉi eseo kaj reverki ĝin laŭ la modelo de Lejzerowicz, por ke ni vidu foirismon kia ĝi sin manifestas:

"En la komenco la Senkorpa Mistero kreis Esperantujon. Kaj Esperantujo estis senforma kaj ĥaosa, kaj mallumo estis en ĝi. Kaj la Senkorpa Mistero diris: Estu lumo; kaj fariĝis la Manifesto de Raŭmo. Kaj la Spirito vidis la Manifeston, ke ĝi estas bona; kaj la Spirito apartigis Raŭmismon de Pracelismo. Kaj la Spirito nomis Raŭmismon Eterna Tago, kaj Pracelismon kaj Finvenkismon nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago."

Ne pro nenio skribas Nikola Raŝiĉ [3], ke "tiuj kiuj predikas finvenkismon fakte praktikas raŭmismon, dum la raŭmistoj asertas ke ili fakte gvidas al la vera venko"! (RAŜIĈ, p. 185). Kaj, kiel okazas al religiiĝantaj herezoj aŭ sektoj, la agoj de foiristoj ofte identas la samajn farojn, kiujn ili kritikas. Ekzemplo: la konstantaj akuzoj ĉefe kontraŭ UEA pri _desuprismo_ [4] kaj _piramidismo_. Per tio foiristo celas, ke UEAn karakterizas piramida strukturo, kie ĉiuj decidoj venas de supre, de la unu- aŭ nurkelk-homa pinto. Nu, samo direblas rilate la renoman Kooperativon de Literatura Foiro: ĉion decidas Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli, malgraŭ la diversaj maskoj, postenoj kaj subskriboj, malgraŭ la ofica karuselo. La decidoj venas de supre, sed de malpli supre, tiel ke demagogo kiel mi tuj ekpensas la vorton _demalplisuprismo_ por epiteti la agmetodojn de la kooperativo. Temas pri piramideta strukturo kun pluraj pajlohomoj, kiel nun Marco Picasso, surscenigantaj simplan farson: Silfer rolas kiel sekretario de KCE, Martinelli ekzemple kiel _redaktorino de Heroldo_, sed finfine la intrigo reduktiĝas al la kuirejaj planoj de geedza paro. Ili bonŝancas kalkuli je la helpo de homoj afablaj kaj simpatiaj kiel sinjoro Ljubomir Trifonĉovski, _ĉefredaktoro de LF_, sed kiu nuntempe agas kiel efika, obeema sbiro; rilate min kaj kolegon Jouko Lindstedt (pri tio poste), Ljubomir pruvis sin _intelekte malhonesta_ [5] (kaj mi, sincere, ne komprenas kial, ĉar ŝajnas ke li ne dependas de kooperativa salajro por sin vivteni). Prefere ni transiru al zoologia komparo: LF-koop havas polpan strukturon, kun tentakloj obeantaj la unusolan kapon. Aparte trafa montriĝas ĉi-kuntekste la PIVa difino de 'cefalopodo': _"Klaso de moluskoj, kies kapo estas ĉirkaŭita de 8 aŭ 10 brakoj, kaj kiuj povas plejofte sekrecii inkosimilan likvaĵon por sin kaŝi"_.

Nenio nova pri polpoj, nenio nova ĉe Alpoj. Foirismo instituciiĝis jam de komence. Aŭ, pli ĝuste, ĝi estis kaj restas produkto de institucio, produkto kreita kun la celo pluvivi, pluvivigi sin, kaj ekspansii. Ekspansiemon pruvas la movoj de l' tentakloj dum la lastaj jaroj: Kultura Centro Esperantista, Internaciaj Floraj Ludoj, [La] Kvinpetalo, Svisa Esperanto-Societo, la Akademio, Heroldo . . . Ni vidos poste, ke tiucele LF-koop bazas sin sur la ideologio plej facile disvendebla ĉi-epoke, nome naciismo en sia varianto gentisma (aŭ, kiel modas diri, _etnisma_). Sed foirismo _endogmiĝis_ (ne konfuzu kun la Waringhien'a prononco de _endormiĝis_, almenaŭ en la filmo _Angoroj_), instituciiĝis ankaŭ simbole. Ne nur ĝia lingvaĵo, pletora je silferonimoj kaj eŭfemismoj, sed ankaŭ la _kvinpetalo_, avataro de la tradicia verda stelo kun rondigitaj pintoj, samtempe ege simila (ĉu nur hazarde?) al la _alpa suno_ aŭ verda sespetalo de Norda Ligo, la partio de la profesia demagogo Umberto Bossi depostulanta sendependiĝon de t.n. Padanujo [6] disde la itala respubliko.

Foiristoj kritikas ankaŭ la finvenkismon de UEA-anoj kaj UEA-istoj. Sed, kiel prave skribis Probal Daŝgupto, anstataŭ (t.e. en la loko de, en la rolo de) la Fina Venko foirismo kultas siajn venkojn etajn (DAŜGUPTO, p. 11). Okupas nun la altaron la akcepto de esperanta sekcio (Esperanta PEN-Centro) fare de Internacia PEN-Klubo. En stilo identa al tiu de UEA pri la konsultaj rilatoj kun kaj la rezolucioj de Unesko, la oficiala koop-gazeto marteladas la ideon, ke por la unua fojo en la historio de lo [*] homo [7] oni agnoskas esperanton literatura lingvo. Alinome: la PENa venko. Kvazaŭ por montri, ke esperanto estas literatura esprimilo, neprus prezenti ĉi (f)akton, apelacii al superaj instancoj kaj aŭtoritatoj.

Plej freŝan ekzemplon de ekspansiismo, de lukto por povo kaj potenco, prezentas la Forumo por la Esperanta Civito, en KCE, Ĉaŭdefono, de la 8a ĝis la 10a de aŭgusto 1998. En la komenco estis la vorto, kaj jen ni trovas _civito_. Tial, ke _esperantistaro_, _komunumo_ k.a. eluziĝis, necesis eltiri el la cerbujo novan terminon, kio devus implici novan koncepton de esperantismo: ne plu senti sin mondcivitano, sed ano de propra kaj aparta E-civito. (La neologismo '*demo', retroderivuta el 'demokrato' kaj 'demografio', ne taŭgus pro la eventuala slogano: _Forumo por la E-Demo!_). Refoje la kutima travestia farso: al la konferenco, kiun gastigas Kultura Centro-Esperantista, aliĝas KCE mem, la du kunvokintoj Esperanta PEN-Centro (EPC) kaj ERA-Radikala Asocio, kaj LF-koop, kiel klarigas la teksto de la kunvoko (REDAKCIO). Tiu ĉi informas, ke "la partopreno en la Forumo implicas neniun financan ŝarĝon aŭ moralan engaĝon", t.e., ke ĝi liberas, sed ke "sufiĉas akcepti la proponitan kvintezon kaj sendi aliĝon al KCE". La _kvintezon_ (plia silferismo memoriganta pri _kvintesenco_ kaj _sintezo_) proponis, evidente, LF-koop "por havi minimuman komunan denominatoron komence de la Forumo". Resumo de la farso: Giorgio kaj Perla invitas sin mem kaj kelkajn geamikojn al paradejo en Svisujo; ankaŭ naivuloj bonvenas, kondiĉe ke ili akceptas la kvin tezojn, dogmojn aŭ aksiomojn de familio Ari-Martinelli. Brile, ĉu ne? Aliĝanta "establo (societo, redakcio, eldonejo, kulturcentro ktp)" povas sendi delegiton, tiel ke "nur la delegitoj rajtos interveni kaj partopreni en eventualaj voĉdonoj. La privatuloj havos la statuson de observantoj, sed iu ajn delegito povos provizore rezigni je interveno favore al iu ajn privatulo". Kia grand-animeco, kia malavaro! Sufiĉas penseti, kiuj _establoj_ sendos delegiton al forumo kun ĉi tiaj kunvokintoj kaj antaŭkondiĉoj por kompreni, ke la rezulto respegulos la sentojn de la esperantistaro tiel _fidele_, kiel la lastaj parlamentaj elektoj en Kubo, aŭ kiel siatempe referendumoj organizitaj de Hitlero.

Fine la invito diras, ke "la granda espero de la kunvokintoj estas ke la Forumo ne lanĉu (nur) novan proklamon, sed ke ĝi interpretu precipe la bezonojn de nia parolkomunumo, survoje al pli alta ŝtupo: tiu de (grandparte difinota) civito". Surbaze de ĉio legita ĝis nun, indas reprodukti kompleta la proponatan tekston, des pli ke iel temas pri reversio de la manifesto de Raŭmo:

La kvintezo

1. La esperanto-komunumo estas diaspora lingva minoritato al kiu homoj apartenas pro libera elekto, aŭ pro libera konfirmo kaze de denaskaj esperantistoj.

2. La lingvokono estas la sola komuna distingilo de la anoj de ĉi tiu komunumo. Ĉiu alia karakterizo (rasa, religia, etna, klasa, seksa . . .) ne gravas por difini la apartenon al la komunumo.

3. Konsekvence, laŭ la propra naturo, la esperanto-komunumo respektas ĉiun religian (ne)kredon, ĉiun politikan opinion demokrate esprimitan kaj ĉiun kulturan tradicion.

4. Sed la esperanto-komunumo ne povus evolui se ĝi konsistus nur el disigitaj eroj, indiferentaj unu al la alia, konsiderantaj nur la proprajn regulojn kaj kutimojn, engaĝitaj je nura kunekzistado. Civito ne estas nur lingvanaro dotita je individuaj rajtoj: ĝi estas ankaŭ realaĵo kun komuna destino.

5. Ĉi tiun komunan destinon forĝis la jam 110-jara historio de la lingvanaro. Ĝin atestas la originala esperanto-literaturo kaj la komunaj kulturaj trajtoj. Ĝin firmigas la oficialaj renkontoj de la lingvanaro mem, sub ĉiu formo, de la kurso ĝis la kongreso. Tiuj renkontoj estas esencaj por la vivo de nia civito, se ili donas la ŝancon reciproke edukiĝi kaj integriĝi, lerni vivi kune kaj respekti unu la alian. Tiurilate, kulturcentroj kaj E-domoj havas apartan signifon kaj specifan mision.

