# La Lastaj Tagoj de Dro L. L. Zamenhof kaj la Funebra Ceremonio

## Part 1

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-lastaj-tagoj-de-dro-l-l-zamenhof-kaj-la-funebra-ceremonio-26959/index.md

Produced by Andrew Sly, Eric Brown and the Online Distributed Proofreading Team. Thanks to the Toronto Esperanto Club for providing the original book.

La Lastaj Tagoj

de

Dro L. L. Zamenhof

kaj la Funebra Ceremonio.

Eldonis

Adolfo Oberrotman

kaj

Teo Jung.

Unua gxis tria milo.

1921.

Eldonejo de "Esperanto Triumfonta", Kolonjo-Horrem

(Germ.)

Dedicxita al

S-ino Klara Zamenhof

la fidela edzino de nia kara Majstro.

Enkonduko.

Lastaj tagoj de nia Majstro forpasis en tempo de plej granda tragedio de l' homaro. Mondo okupata pri la sensacioj de l' militego preskaux nenion auxdis pri la lasta batalo de l' modesta Varsovia okulkuracisto. Kaj ja tiam forlasis la teron unu el la plej grandaj homoj, kiujn gxi iam naskis,--unu el tiuj, kies korpo estas mortema sed kies spirito ne povas morti.

Gxuste en tiu cxi momento, kiam denove miloj da samideanoj el cxiuj anguloj de l' mondo alrapidas por soleni en la koro de Euxropo, en la cxefurbo de cxehxoslovaka respubliko sian nunjaran Mondkongreson, gxuste nun evidentigxas klare, ke la spirito de nia kara Majstro regas inter ni viva kaj vigla. Zorgu ni, ke tiu spirito inter ni restu por eterne!

La verketo, kiun ni prezentas al la tutmonda esperantistaro kaj precipe al la partoprenantoj de la Praha Kongreso, estas modesta priskribo pri la lastaj tagoj de nia kara Majstro, tagoj de sufero kaj turmentoj, pri lia senvivigxo kaj enterigo dum plorplena, pluva tago. La artikolo (siatempe aperinta en "Germ. Esperantisto") estas afable disponigita de s-ano Wuster; s-anoj Belmont kaj Hiller konsentis pri represo de siaj poemoj. La aldonitaj ilustrajxoj estas faritaj laux originalaj fotografajxoj, kiuj bedauxrinde--pro la malbona vetero dum la enterigo--ne estas tre klaraj sed tamen reprezentas valoran memorajxon pri la historia ceremonio.

Ni esperas, ke cxi tiu verketo trovos la aprobon de la tutmondaj samideanoj kaj instigos ilin je ricxa donacado al la fondo starigita por konstrui monumenton sur la tombo de la Majstro, dum iu estonta universala kongreso aux pilgrimado al Varsovio.

_Varsovio_ kaj _Kolonjo_, julio 1921.

_La Eldonantoj._

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile, El mia brusto nun ne saltu for! Jam teni min ne povas mi facile, Ho, mia kor'!

Ho, mia kor'! Post longa laborado Cxu mi ne venkos en decida hor'? Suficxe! Trankviligxu de l' batado, Ho, mia kor'!

[Illustrajxo: D-ro L. L. Zamenhof.]

Enterigo de la Majstro.

De Leo Belmont.

En tago malluma, malvarma, pluvanta, Ni Majstron venigis al lasta ripoz' ... Gxi estis ne pluvo, sed ploro kantanta, Gxin kreis el larmoj angxel-virtuoz'!

Ne estis videblaj standardo-portantoj, De miloj da kantoj ne iris la son'! Tra limoj fermitaj ne venis lernantoj, Alfluis mokante nur bru' de kanon'!

Irado funebra mokante atestis Pri vero maldolcxa, pri sorta sever'! Geni' de profeto plen-fremda ja estis Al homoj vivantaj en sama la ter'.

Ne venis la poloj kadavron honori, De filo Pol-landa, de monda sagxul'! La mond' malproksima lin sciis priplori, Sename, aux moke bruadis Vistul'!

Malricxaj hebreoj nur venis post cxerko, Cxar mortis bonkora helpant'-okulist'! Kaj ili ne sciis pri granda la verko, Ne sciis, ke mortis la mond-bonfarist'!

Nur iris post cxerko vidvin' cxagrenita, Kaj florojn portanta fidel-amaset'! Vi korojn ja havas, Poluj': Enskribita En ili do estas, ke mortis profet'!

Malricxa funebro en tago pluvanta ... De lasta adiaux-honormanka hor'! La tombo modesta, la tomb' esperanta, Ho, kiel sangadis en mi pola kor'!

Eksangis pro honto, sangigxis dolore, Sed kiam paroli komencis mi, jen-- El cxerko elkreskis flugiloj favore Kaj flugis per ili la Majstra reven'!

Kaj antaux la tombo animo ne svenis, El cxerko la viva sonigis min vort' ... Spirit' Via, Majstro, sur manojn min prenis, Parol' mia estis espero kaj fort'!

Mi rave rakontis pri amplena sono De miraj kongresoj, pri glora etern'-- En Cambridge, Gxenev', Vasxington', Barcelono, En Dresden, Antwerpen, Bulonjo kaj Bern'!

Pri tagoj de Krakow, ho, ne forgesitaj, Miraklo farigxis--rigardis mi tuj: Cxirkauxe eklumis okuloj ravitaj: Hor' batos, Vin, Majstro, ekkonos Poluj'!

Hor' batos--forpasos milito kruela, Post sanga banado alflugos kolomb'! Kun verdaj standardoj amaso fidela Pilgrimos al paceprofeta cxi tomb'!

Sur tero libera post multaj turmentoj, De himno "Espero" eksonos pasi'! Cxe tombo grandega diverslandaj gentoj La manojn fratece etendos al si!

El tombo trankvila spirito de l' vero Elvenos kun beno kaj amo por ni ... Nun dormu, ho, Majstro, tre dolcxe en tero ... La horo de venko ekbatos por Vi!

[Illustrajxo: Funebra procesio sur strato Teatralna.]

La lastaj tagoj de l' Majstro kaj la funebra ceremonio.

Cxiutage la elektra fadeno alportas sciigojn, sub kies pezo fendigxas koro, cxe kies eksono senlarme rigidigxas okuloj. Tamen subite inter miloj kaj miloj ekjxetigxis la ehxo de vocxo, kiu por la unua momento senkonsciige faligis la kurtenon de la mondteatro. Kiam gxi relevigxis, en la unua plano por ili flamis la fajro de akra perdokonscio, bonodoris la incenso de melankolia rememoro; en la fono nur kontrastis profanaj bucxado kaj ruinigxo. Tragedio forpusxis tragedion.--Ankoraux nun en niaj koroj brulas la arda doloro, ke efektivigxis la neimageblajxo, ke estontaj kongresoj ne plu vidos la modelan bildon de konfidigaj egalpezo kaj kvieto, ne plu auxdos la parolojn de mildo kaj homamo: ke nia Majstro foriris, gxui la merititan ripozon.

Nur elektitoj pro la nunaj cirkonstancoj estis destinitaj, en korpa cxeesto adiauxi nian gvidinton, sed cxiu el ni, oni povas supozi, spirite al d-ro _Zamenhof_ faciligis la lastajn horojn kaj akompanis lian cxerkon, kaj la batado de l' koro ne faris la malplej emocian funebran paroladon. Pli konforma al la modesta kaj laboroplena vivo de la geniulo ili ne povis imagi gxian finon, ol la realeco gxin estigis.

[Illustrajxo: Portado de l' cxerko sur la tombejo.]

Estas konate, ke _Edmond Privat_, kiu en la fino de 1916 vizitis en Varsovio la kreinton de Esperanto, vidante lian malsanan aspekton, baldaux forlasis lin kaj al la tutmonda esperantistaro faris la meditigan proponon, la sekvontan kongreson arangxi en la cxefurbo de Polujo, por evitigi al d-ro Zamenhof longan vojagxon. Jam pli frue travojagxintoj rakontis pri malbona farto de la Majstro. Cxar "... lia kormalsano komencis disvolvigxi tuj post la eksplodo de la milito", d-ro _Leono Zamenhof_ skribas. "La atakoj de la brusta angino, komence maloftaj, en la monato majo de la pasinta jaro farigxis tiel oftaj, ke ili tute malebligis al li ne nur metiajn okupojn, sed ankaux lian plej amatan laboron por Esperanto. Tiuj atakoj ofte aperadis, kelkfoje tage kaj nokte forpeladis de li kvietan dormon.

"La doloriga stato de lia sano malgxojige influis lian psikon. Cxiam egalanima, kvieta, la mortinto en la lasta tempo pro deviga senlaboreco estis tre nervekscitita. De oktobro gxis februaro d-ro Z. sin sentis relative pli bone, kvankam la atakoj ne forlasis lin tute, aperante nun pli malofte kaj malpli dolorige.

"En tiu pli hela intertempo de lia malsano la mortinto regajnadis esperon por nova laboro kaj revis pri la progreso de siaj ideoj post la milito.... En tiu tempo li ekhavis la ideon, verki ampleksan Esperantan vortaron. Esperante, ke li povos preni sur sin tiun grandan laboron, li kelkfoje pri tiu temo korespondis kun s-ino _M. Hankel_ en Dresden. La lasta letero, kiu devis esti sendata al s-ino H., ne finita restis inter la forlasitaj de li manuskriptoj.

"D-ro L. L. Zamenhof jam dum la milito finis la tradukon de la Biblio,[1] kies unua parto estas jam presita en Anglujo. Cxiam alkutimigita al laboro, la mortinto ankaux dum la malsaneco en horoj liberaj de suferoj ame sin dedicxis al siaj karaj pensoj pri Esperanto kaj ligitaj kun gxi revoj pri homfrateco.

"Lia edzino, kiu en la lasta tempo lin tute ne forlasadis, estante cxiam apude de li, rakontas, ke ofte dum nokto, ne povante dormi, li faris diligente iajn notojn. Kaj kiam sxi petis lin, ne malkvietigi sian noktan ripozon, li respondis, ke bonajn pensojn oni devas tuj noti, cxar ili facile povas esti forgesitaj la sekvantan tagon!--"

La 1-an de aprilo samideano majoro _Neubarth_, la havena komandanto de Varsovio, lastfoje parolis kun la Majstro; li rakontas, ke d-ro Zamenhof estis gxojige fresxa kaj bonhumora, kaj lia vocxo sonis preskaux klare, kontraste kun la obtuzeco de la lastaj jaroj. Li sentis sin tiom forta, ke segxon por sia edzino li volis levi trans la tablon. Sinjoro Neubarth foriris kun la espero, ke la printempo alportos definitivan resanigxon; jam la glacio malaperis de la Vistulo, kaj la sxipirado rekomencigxis. Vendredon antaux Pasko sinjoro Neubarth en la tramveturilo renkontis s-ron Grabowski kaj eksciis, ke okazis subita reseriozigxo en la farto de l' malsanulo.

"Sxajne", Leono Zamenhof dauxrigas, "la malbonigxon de lia sanstato kauxzis la neatendita ekscio pri la morto de nia frato d-ro _Aleksandro_,[2] kiun li tre amis, kaj kiu mortis en Rusujo la pasintan jaron, estante milita kuracisto en Rusujo. En la lastaj tagoj la malsano de Ludoviko Zamenhof akre malbonigxis. La koro lacigita pro konstantaj atakoj jam ne povis normale plenumi sian funkcion; komencis aperadi la signoj de kora malforteco."

Samideano Neubarth jxauxdon, la 12-an, ne plu estis allasata al la paciento. S-ino Z. komunikis al li, ke la kuracistoj malpermesis cxian okupon, ecx pensadon; tamen oni ankoraux ne forlasis la esperon.

"Tiuj tagoj estis vera turmento por la mortinto. La lito, kiun li en la lasta tempo forlasadis nur tre malofte, kaj kiu kvietigis liajn fizikajn turmentojn, farigxis por li fonto de novaj doloroj. La stato de malfortigita koro malebligis al li restadon en kusxa pozicio. La vido de lito estis por li de tiu tempo turmentoj de Tantalo!.....

"Sed baldaux la sida pozicio farigxis por li ankaux suferiga! En tiuj turmentoj de la lastaj kelkaj tagoj la dormo aux ia ajn ripozo estis por li tute neebla.--

[Illustrajxo: Parolado de s-ro d-ro S. Poznanski, predikanto de l' Varsovia Sinagogo.]

"Malgraux tiuj grandaj fizikaj kaj psikaj doloroj mi neniam auxdis de li ian plendon. Nur unu fojon li esprimis deziron, ke la morto, se gxi estas jam por li neevitebla, venu almenaux sen grandaj turmentoj. Videble li supozis, ke lin atendas ankoraux pli grandaj suferoj.

"La 14-an de aprilo la stato de d-ro Z. rapide plibonigxis; la koro komencis labori pli forte, kaj malaperis la signoj de gxia akra nesuficxeco. La kuracistoj havis esperon, ke venos plibonigxo.

"Tiel pensis ankaux la mortinto la lastan tagon malgraux granda senfortigxo. D-ro Ludoviko estis en tre bona humoro. Li ecx rakontis al la cxirkauxantaro siajn anekdotajn songxojn kaj faris al si esperon, ke post longa interrompo li povos la alvenantan nokton pasigi oportune en sia lito ...

"Je la 5-a horo vizitis lin lia konstanta kuracisto kaj amiko d-ro K. kaj konstatis cxe li efektivan plibonigxon. Post duonhora amika interparolo, sentante sin iom laca, mia frato petis la permeson de d-ro K., iom ripozi sur divano.--

"Gxi estis lia lasta memvola movo!

"Kiam lia edzino alproksimigxis, por prepari al li oportunan kusxejon, sxi jam trovis sian edzon malviva! La morto alvenis subite kaj, kiel deziris la mortinto, sen turmentoj.

"Li foriris el cxi tiu mondo kun plej bonaj pensoj, tute ne sentante, ke li forlasas gxin por eterne!"--

Lundon, la 16-an de aprilo, je la 3-a, la funebra procesio estis forlasonta la domon sanktigitan de la spirito logxinta en gxi, de la vivo kaj agado de tuthomara bonfaranto.

Jam je la 2-a horo sur strato Krolewska, apud la domo n-ro 41, komencis kolektigxi multe da homoj, por akompani la mortinton. Inter ili krom la membroj de l' familio la Varsovia esperantistaro faris al li la lastan honoron; la eksterlandajn esperantistojn reprezentis nur s-ro majoro Neubarth kaj alia germana samideano. Cxe la sono de l' tria horo la cxerko estis elportata kaj la irantaro ekmovigxis; de strato al strato novaj aroj aligxis, gxis la procesio post 1-1/2 horoj alvenis cxe la tombejo. Tie atendis s-ro kantoro _Sirsta_ kun sia hxoro; kiam la funebra akompanantaro haltis, ili eksonigis religian kanton.

Nun predikanto de la Varsovia templo, d-ro fil. _S. Poznanski_, detale parolis pri la vivo de l' funebrato, ke d-ro Zamenhof kiel kuracisto tute fordonis sin al zorgado pri la malricxuloj, kaj ke li akiris gravecon en la mondo.

Post li la multjara amiko de nia Majstro, _Leo Belmont_, kelkfoje interrompate de la afekcio-esprimoj de l' auxskultantoj, per unuhora pola parolado al la cxeestantoj elmontris la signifon de la vivoverko de l' foririnto kaj kiel la mondo dankis pro gxi. Jen la Esperanta traduko:

"Funebraj auxskultantoj!

Tra la mistera pordego inter vivo kaj morto homo eminenta trairis, per pasxoj same mallauxtaj, kiel dum sia tuta vivo, li trairis en senmortecon!

Cxar mortis nur viro modela, patro amema, frato perfekta, amiko elkora, kuracisto diligenta kaj oferema, civitano de noblo eksterordinara kaj homo mirinde dolcxa--kaj nur lian morteman restajxon ni, humiligxante al la legxoj de l' senkompata naturo, redonas al teropatrino ...

Sed Ludoviko Zamenhof, genia spirito, kreinto de verko ame cxirkauxprenanta cxiujn popolojn de l' tero, profeto gvidanta ilin sur la vojon de frateco per la eblo de reciproka interkomprenigxo--ne mortis, cxar li estas senmorta! La limoj, fermitaj en la tempo de la terura milito, ne permesis al amasaj aroj de liaj adorantoj kaj lernantoj, rapidi el cxiuj landlimoj kaj respekte klini la verdajn standardojn de Esperanto cxe la sankta cxerko de l' kara Majstro. Akompanas lin por lia lasta vojagxo nur malgranda areto da homoj. Cxar laux fatala legxo pezanta sur cxiuj grandaj spiritoj, kiuj laboras por estontaj generacioj kaj longaj centjaroj--la genia verko de Zamenhof ankoraux ne estas komprenata kaj taksata de la homa socio laux sia valoro.

Sed ni ne miru pri tio ...

Cxar ankaux ni el cxi tiu funebra sekvantaro, liaj lernantoj kaj adorantoj, ne kapablas hodiaux koncepti la gigantecon de lia verko kaj gxiaj fruktoportaj efikoj. Por tio la fantazio ne suficxas.

Kaj tial, dum mi parolas cxe lia cxerko pri tiu cxi verko--same senparola kiel elokventa--min kaptas, krom vocxon haltiganta emocio cxe la amika korpo senviva, tremo kaj senkuragxeco cxe la spirito de l' Majstro ...

[Illustrajxo: Parolado de s-ro ingx. Antoni Grabowski, prezidanto de Pola Esperantista Societo.]

Cxar mi scias, ke malforta mia parolo ne suficxos por la malfacila tasko. Pri kio mi estas parolonta, ja estas ajxoj, pri kiuj proklamas la libro de Hiobo:

"Pro tio mi konfesas, ke mi ne komprenis, cxar pli mirindaj estas tiuj aferoj, ol ke mi povas ilin kompreni kaj koncepti."

Verege mirindaj!

Ja, tiu homo, kiun ni hodiaux tiel modeste, tiel senbrue enterigas,--homo naskita ie en malricxa juda urboparto de Bialystok sur pola tero, kasxigxanta ie en strato Dzika (="Sovagxa")--el tiu strato sur la sxtupoj de l' gloro venis en la grandajn centrojn de Euxropo kaj Ameriko kaj spertis monarhxajn respektegajxojn de reprezentantoj de plej brilaj kulturoj kaj de entuziasmigitaj amasoj de naux kongresoj!

Ornamis lin per la kruco de l' Honora Legio la Franca Respubliko kaj por lia honoro en Boulogne sur Mer sonis la Marseillaise! Per standardoj, por lin akcepte saluti, ornamigxis la gxojigita Gxenevo.

Armea eskadrono parade marsxis antaux li en la antikva Cambridge, kaj profesoroj de l' angla Triunuo-kolegio klinis antaux li kun respekto la kapojn cxe la enirejo ...

La tuta policanaro en Dresdeno lernis lian lingvon, por afable servi al milo da gastoj, kiuj rapidis el cxiuj landoj, por rigardi lian vizagxon, kvazaux cxielarkon, kaj auxskulti lian mildan vocxon.

Barcelono resonis de la entuziasmaj krioj, auxdigantaj sur la stratoj: "Vivu Zamenhof! Vivu Esperanto!"[3]

Washington sentis la tagojn de l' kongreso kvazaux grandajn festotagojn de la libera Ameriko.

La studentoj en Antverpeno maljungis la cxevalojn kaj en triumfo tiris la kalesxon kun la hontigita per la honoro-signoj, cxiam modesta Majstro.

La antikva Krakovo fiere radiis, salutante lin, kaj gxojis vidante, kioma amaso da pilgrimantoj el multaj popoloj sekvis lin, por viziti la monumentojn de Vavet, por demeti florkronojn kaj verdajn standardajn cxe la piedestalo de la statuo de Mickiewicz kaj sur la monumenta sxtono de Kosciuszko. Urbaj teatroj por lia honoro kaj en lia lingvo donis prezentadojn de "Halka" kaj "Mazepa".... Kaj la salminejoj de Wieliczka, ensorbante pli ol milon da gastoj-esperantistoj, estis iluminataj same, kiel ili estas iluminataj, por akcepti la imperiestron auxstria-hungaran ...

Refoje lin honoris la dankema Helvetio en Berno ...

Kaj pretigxadis, por respektege lin akcepti dum la deka kongreso, la cxefurbo de l' mondo--Parizo, kiam eksplodis la milito!

Stranga estas la sorto de cxi tiu homo--mirinda gloro--sed plej mirinda estas tamen lia verko.

Aliaj homoj grandaj, gxuantaj mondfamon, posedas la ardan amon de siaj samlandanoj kaj nur malardete brilantan estimon de fremdaj nacioj. Sed la adora estimo por Zamenhof eligxadis per varmega flamo de amo cxe cxiuj popoloj diverslingvaj, inter kiuj li aperis. Tio estas la adoro de infanoj por patro,--amo de discxiploj por majstro. Neniu granda homo tiel senpere, kiel li, renkontis filojn kaj filinojn de tiom da popoloj. Li estis--parolante sen troigo--la plej amata viro inter la popoloj de l' tuta mondo de la nuna epoko. Ankaux lia gloro estos eksterordinara: Cxar mi klare, tra la nebuloj de l' estonteco vidas la momenton, kiam en cxiuj cxefurboj de l' mondo staros liaj monumentoj!

Kaj tiu antauxdiro neniun mirigos, kiu scias, ke Z. estis la sola homo, kiu gxisvivis monumenton en fremdlando! Ludoviko Zamenhof havas belegan monumenton en Franzensbad.

Ne cxi tie estas la loko, nek nun la momento konvena, ke mi priparolu lian verkon.

[Illustrajxo: Parolado de havena komandanto sr-o majoro Neubarth en la nomo de l' eksterlandaj esperantistoj.]

Suficxas diri, ke la lingvo, kiun li kreis, atingis la limojn de l' Pacifika Oceano kaj de l' Atlantiko, ke gxi albatis la murojn de Port Arthur kaj de Madrid, ke gxi lauxte sonis en Bombay, Pekin kaj Jokohamo, ke gxi enpenetris la arbaregojn de Brazilio, la markolojn de Meksiko kaj la urbojn de Usono, ke gxi ankaux ekpusxis la svedajn fjordojn, la rokojn de Skotlando kaj la verdajn bordojn de Anglujo, ke gxi transiris trans la pintojn de l' Alpoj kaj transsaltis la Mezan Maron kaj trovis fajrujojn cxe la marbordoj de l' nordo kaj sudo de Afriko--ehxe sonis el la predikaj katedroj en la katolikaj pregxejoj de Krakovo kaj trovis korojn per amo batantajn en cxiuj terpartoj de ambaux duongloboj de l' mondo.

Jen kial, dum mi priparolas tiun verkon, estas permesate por komparo utiligi nomojn, kies sono la orelojn de profanuloj impresos kvazaux kompara hiperbolo ...

Matematikisto Bourlet, volante priskribi la verkon de Zamenhof, la kreinton de Esperanto nomis Koperniko en filologio. Cxar kiel la genio de Koperniko rektigis la komplikitajn principojn de l' ptolemea sunsistemo, tiel Zamenhof reduktis la malrektajn fundamentojn de l' homaj lingvoj al minimumo. Lia lingvo estas praktika mallonga filozofio de parolo.

Permesate estas, kompari lin ankaux kun Kolumbo. Cxar kiel Kolumbo donacinta al la malnova mondo tutan mondon novan--li malkovris al ni novan mondon animan--Esperantujon. Li plenigis gxin per logxantaro el la tuta mondo, per civitanoj, kiuj malgraux la malsameco de l' nacioj kaj religioj sin reciproke sentis fratoj.

Kaj kontraux la iama diro de Akiba: "Nenio sub la suno estas nova"--li havis la rajton, diri en sia himno:

"En la mondon venis nova sento!"

Li ja donis al ni novan senton de fratigxo per neuxtrala, al cxiuj egala parolo, sen ofendo kontraux honoro kaj amo al la lingvo patruja.

Lia lingvo--nevidebla ligilo de popoloj--anima ondo elektra--estas fakto.

Kaj la persista malkredo je tiu realajxo flanke de amasoj estas nur pruvo nerefutebla pri la genieco de cxi tiu homo, kiu enkorpigis revojn de jarcentoj--post kiam plej instruitaj scienculoj deklaris: "Jen problemo ne solvebla!"--post kiam tiom da homoj laborantaj super tiu tasko finis sian vivon en frenezulejo.

Genia devis esti homo, farinta, kio al granda amaso sxajnis miraklo ...

Kaj efektive! Ludoviko Zamenhof plenumis miraklon.

Cxar liaj respektindaj manoj deprenis malbenon, kiu--laux tragedia bela legendo biblia--de la kolera cxielo estis kiel puno metata sur la homaron ...

En la Biblio ja estas dirite, ke en la tempo, kiam la malhumila homaro, unu lingvon parolanta, komencis konstrui sur ebenajxo Sennehar la turon babelan, atingontan gxis la steloj de l' cxielo--ke tiam la Eternulo diris:

"Jen, Ni malsupren iru kaj konfuzu ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la alian."

Kaj konfuzis la Eternulo ilian lingvon kaj dispelis ilin tra la tuta vizagxo de l' tero, kaj ili cxesis konstrui tiun turon.

Kial do, post kiam ruine disfalis tia konstruajxo de milionoj, la Providenco post jarcentoj permesis al li sola, plenumi verkon, kiu sxajne estis tiel kontrauxa al la Volo Cxiela?

Cxu ne pro tio, ke tiuj konstruintoj antaux jarcentoj sian verkon faris pro vanta kaj ridinda fierego, por perforte konkeri la cxielon (tio ja ne estas permesita al homoj), dum li estis la modesto enkorpigita kaj plej vere homo dia ...

Modeste kaj mallauxte, ne por si, sed por la mondo, kies malpaco lin tiel forte doloris,--li entreprenis tiom malfacilan laboron. Li gxin entreprenis, ne por perforte konkeri la cxielon, sed por venigi la diajxon de l' amo kaj paco sur cxi tiun per fratmortiga sango surversxatan teron.

Cxar li restis fidela en sia spirito al tio, kio estis la plej alta en la gento, el kies sango li devenis,--li estis fidela al la revoj kaj idealoj de l' profeto Izajo, antauxdirinta sep jarcentojn antaux nia tempkalkulo, antaux la parolo evangelia, la pacon al homoj kaj al popoloj de bonvolo.

La diro de Izajo: "Kaj ili transforgxos la glavojn en plugtrancxilojn kaj lancojn en falcxilojn, ne levos popolo kontraux popolo la glavon, nek ili ekzercigxos por militbatalo!" lumis al li kiel stelo gvidanta!

[Illustrajxo: Varsoviaj samideanoj kun majoro Neubarth.]

Li fermis la okulojn jam tro dolorantajn pro la vido al kruelajxoj kaj detruajxoj de l' milito, kaj mallauxte li foriris de ni, kiam li jam rajtis foriri--kiam la mondo kun abomeno malfermas la okulojn konstatante la senpensecon de gxeneralaj amaso-bucxoj kaj krimoj, kaj gxi etendas la sopirantajn manojn al sagxa paco sub la signo de l' interfratigxo de liberaj kaj egalrajtaj popoloj!

Malkompreno tiun puran idealismon de Zamenhof nomis kosmopolitismo, forgesante, ke li per koro kaj ago konfesis, kion aliaj konfesas nur per la busxo kaj kio estas la eterna religio de l' idealo.

Sed li estis bona filo de la tero, sur kiu li naskigxis: cxar gxuste en lia animo per potenca ehxo plusonis la parolo de gxia plej granda bardo Mickiewicz, kiu ecx al malamikoj de sia patrujo en la malproksima nordo kun sia kolombe pura koro anoncis la liberan tagigxon, kaj kiu pri la ekzilita popolo veninta el la oriento ne parolis alie ol: "Fratoj miaj plimaljunaj, Izraelidoj".

Sed venos momento--venos jam en la jaro sekvonta, kiam por Esperanta kongreso en Varsovio amase kunvenos delegitaroj el cxiuj mondofinoj kaj pilgrimos al tombejo malnovtestamenta, al la tombo de Ludoviko Zamenhof en Polujo kaj klinos antaux gxi la verdajn standardojn de l' espero--venos la momento, ke cxi tiu urbo, tiel inklina al sinceraj entuziasmoj, kaj post gxi la tuta lando pola, malfermos la okulojn kaj komprenos, kiom da gloro-radioj tiu granda filo donacis al sia hejmlando.

Kaj ne supozu, ke estis facile, fari, kion li plenumis: per la laboro de unu homa vivo doni tutan lingvon, verkon, per kiu gxis nun cxiam kolekte laboris jarcentoj kaj multe da generacioj de popolo.

