# La lasta Usonano

## Part 2

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-lasta-usonano-25386/index.md

Kan-Li: Ĉu vi scias kial ili amis tian nebezonan suferadon?

Abdul: Estis ilia deziro esti similaj al aliaj. Tio estas natura sento de vulgara popolo.

La 15an de Majo.

Bona vento blovas hodiaŭ el la okcidento. Ni levis la ankron kaj naĝis laŭ la orienta flanko de la urbo. Mi tion faris ĉar Abdul trovas la supran parton de la urbo pli riĉa pri restaĵoj ol la malsupran, kiu ŝajnas dediĉita al komercaj aferoj. Ni naĝis proksime de kaj sub unu el la grandaj monumentoj en la rivero, kaj ni ne povis diveni ĝian signifon. Multaj feraj vergoj ankoraŭ pendas el la pintoj de ĉiu el la konstruaĵoj. Tial ke ili staras laŭ linio, unu post alia, ni unue opiniis, ke eble ili iam estis kunligitaj kaj utilis kiel ponto, sed ni baldaŭ vidis ke ili staras tro malproksime unu de la alia.

Ni ĵetis ankron je ĉirkaŭ tri mejloj malproksime de nia antaŭa ankriĝo. Supre kaj malsupre laŭ la rivero, al la sudo, nordo, oriento, kaj okcidento, la ruinoj etendiĝas nedifinite, ŝajne sen fino.

Mi maltrankviliĝas pri Omar. Li iris surteren kaj ankoraŭ ne revenis. Estas nun post noktomezo.

La 16an de Majo.

Gloru Alaĥon, mia kamarado vivas! Hodiaŭ matene ni frue surteriris kaj komencis serĉi lin.

Kiam ni preteriris la konstruaĵon kiu portas la surskribaĵon „... Dorf Astoria“ sur ĝia antaŭa flanko, ni ekaŭdis lian voĉon el la interno responde al niaj vokoj. Ni eniris, kaj suprenirinte la ruiniĝantan ŝtuparon ni trovis lin sidantan sur la planko supre. Li havis ŝvelintan kruron pro forte vundita artiko, kaj diversajn kontuzojn li ankaŭ havis. Dum niaj amikoj konstruis ilon por porti lin for, ni interparolis. La postsignoj sur la muroj montris al ni ke iam la ĉambro estis bela. Dum mi ĉirkaŭe vagis en la ĉambro mi malfermis la ruiniĝantan pordon de malnova kamero kaj sur la putriĝantaj bretoj sin trovis vitraĵoj kaj argilaj potoj lerte faritaj. Prenante unu, malgrandan vintason el vitro, mi alproksimiĝis mian kamaradon, montrante al li ĝian maldikan tenilon kaj kuriozan formon. Kiam lia rigardo falis sur ĝin, liaj okuloj tute malfermiĝis de surprizego. Mi ankaŭ rimarkis ektremon en liaj manoj kiam li etendis la brakon por ĝin tuŝi. Tiam li rakontis al mi pri sia mirinda aventuro de la hieraŭa nokto, sed diris antaŭ ol li komencis:

„Vi scias, ho Princo, ke mi ne kredas viziojn, kaj mi neniam rakontus la aferon se vi ne estus trovinta la tason. Mi trinkis la estintan nokton el tia, donita al mi per fantoma mano.“

Mi estus ridinta, se li ne estus tiel serioza. Kiam mi faris movon por sidiĝi apud li, li diris:

„Gustumu unue, ho mia majstro, la vinberojn, kiuj pendas de la tiea muro.“

Mi tion faris, kaj je mia granda surprizo mi trovis ilin treege bongustaj, pli bonaj ol la kulturitan frukton de Persujo, pli dolĉaj kaj delikataj, malsimilaj al la sovaĝaj vinberoj, kiujn ni manĝas hejme. Mia surprizego ŝajne plaĉis al li, kaj kun rido li diris:

„La vinberoj estas neeblaj, sed ili ekzistas; eĉ pli absurda estas mia rakonto!“ kaj tiam li rakontis sian aventuron.

Estis jene:

_ Pri tio, kion Omar vidis. _

Hieraŭ, post noktiĝo, dum li rapidis al Testudo, li falis sur kelkajn ŝtonblokojn, vundante sian maleolon kaj tre kontuzante sin. Ne povante piediri, li lamiris en tiun ĉi konstruaĵon por tie ĉi atendi nian alvenon la morgaŭan tagon. La blekado de lupoj kaj aliaj sovaĝaj bestoj, kiuj ŝteliris en la urbo, igis lin, por trovi rifuĝejon, grimpi la ruinojn de la ŝtuparo al la etaĝo supre. Kiam li sidiĝis en angulo de la ĉambrego venis al lia nazo bongusta odoro de la vinberoj ĉirkaŭ lia kapo. Li trovis ilin treege bongustaj, kaj manĝis kun bona apetito. Li baldaŭ poste falis en dormon kiu daŭris kelkajn horojn, ĉar kiam li vekiĝis la luno estis alte en la ĉielo, la voĉoj de la lupoj ne plu aŭdiĝis kaj silenta estis la urbo.

Dum li kuŝis revante, tre okupata pri siaj propraj pensoj, li iom post iom rimarkis misterajn ŝanĝojn kiuj kvazaŭ okazis sen lia vido. Ŝajnis ke ornamita plafono sin etendis super la ĉambro. Speguloj kaj koloritaj muroj malrapide anstataŭis la hederon kaj peciĝintajn brikojn. Malforta lumo fariĝis pli kaj pli forta, ĝis ĝi plenigis la ĉambron per blindiga lumo.

Tiam aperis kviete tablo de kurioza formo, sur kiu sin trovis floroj kaj amaso da manĝiloj el vitro kaj porcelano, kvazaŭ por festeno.

Li vidis gravmienajn virojn kun senbarbaj vizaĝoj starantajn ĉirkaŭe en la ĉambro. Ĉiuj estis nigre vestitaj, kaj iliaj vestoj havis triangulajn malfermaĵojn sur la brusto por montri la ĉemizon sube. Li baldaŭ trovis ke tiuj ĉi homoj estas servistoj.

Dum li konfuze rigardegis, eniris aliaj figuroj duope, kiuj prenis siajn lokojn ĉirkaŭ la tablo. Tiuj ĉi poste alvenintoj, sesdek pli malpli, estis viroj kaj virinoj irantaj brako en brako; la virinoj estis riĉe vestitaj laŭ nekonata modo, kaj brilis per multekostaj ŝtonoj. La viroj estis vestitaj simile al la servistoj.

Ili manĝis kaj trinkis kaj ridis, kaj prezentis brilan vidaĵon. Omar stariĝis, kaj movite de scivolo kiun li ne povis kontraŭstari,--ĉar li estas senzorgulo kaj ne konas la timon,--li lamiris for de la muro.

Ili rigardis lin kun surprizo, kaj lia ĉeesto ŝajnis tre amuzi ilin. Unu el la gastoj, alta junulo kun flavaj lipharoj, alproksimiĝis kaj prezentis delikatan kristalan ujon plenan de briletanta fluidaĵo.

Omar prenis ĝin.

La junulo levis alian for de la tablo kaj signante kvazaŭ salute, li diris per vortoj, kiujn mia kamarado komprenis, kvankam li ĵuras ke li ne konis la lingvon:

„Ni eble renkontos unu la alian je la kvara de la venonta Julio.“

Li tiam trinkis la vinon, kaj Omar faris la samon.

Je tio ĉiuj ridetis kvazaŭ pro la spriteco de la kamarado, ĉiuj escepte la virinoj, kies kompatemaj vizaĝoj parolis pli pri kompato ol pri sprito. La vino iris al lia cerbo kiam li ĝin trinkis kaj la objektoj ĉirkaŭ li ŝajnis danci kaj turniĝi. Kanteroj de fantazia muziko aŭdiĝis: tiam, laŭ ritmo, ĉiuj virinoj kun siaj akompanantoj tre malpeze ekturniĝadis. Kaj, dum li moviĝis laŭ la muziko, lia cerbo kvazaŭ eldancis el la kapo. La ĉambro mem, svingante kaj tremante kun la melodio, malheliĝis kaj grade malaperis. La muziko mallaŭte ĉesis.

Ree estis silento kaj la luno supre rigardis la per hedero kovritajn murojn.

Li falis kvazaŭ ebria sur la plankon, kaj ne vekiĝis ĝis niaj voĉoj lin vokis.

Tia estis lia rakonto.

Li havas klaran cerbon kaj ne estas mensogulo, sed tiom da vinberoj en malplena stomako kune kun la febro de la ŝvelinta kruro facile klarigas la okazintaĵon.

Ĉe tagmanĝo ni havis viandon de urso.

Hodiaŭ ĉirkaŭ tagmeze Mulai, la dua oficisto, foriris antaŭ la aliaj kaj eniris grandan konstruaĵon, ĉasante leporon. Li estis malsupren ironta al la kelo, kiam li ekvidis tre proksime de li, urson kiu malrapide malsupreniris laŭ la marmora ŝtuparo. Mulai ne estas timulo, sed li turniĝis kaj kuris pli rapide ol iam antaŭe. La urso, kiu ŝajnis havi ludeman naturon, ankaŭ kuris, kaj en proksima persekutado. Bonŝance por nia amiko ni estis proksime, alie anstataŭ manĝi viandon de urso, eble la urso trankvile estus manĝinta Mulaion en la ombraj koridoroj de Kvin-avenua Hotelo.

La 17an de Majo.

Hodiaŭ la tropika varmego bruligas la pulmojn. Ni ekiris en la mateno preparitaj resti dum la nokto surtere, kaj esplori la nordan parton de la urbo. La promeno tra la mola herbo estis agrabla, sed en la lokoj ne ŝirmitaj kontraŭ la suno ni estis kiel fiŝoj en poto. Aliajn konstruaĵojn ni vidis, eĉ pli grandajn kaj imponajn ol tiu, kiun ni hieraŭ eniris. Ni volis ilin esplori, sed Omar saĝe kontraŭe konsilis nin, dirante ke la tago fariĝos pli varma je ĉiu horo kaj ke ni povus esplori ilin dum nia reveno.

En la norda parto de la urbo sin trovas multaj religiaj temploj, kies altaj turoj simile al piramidoj konusiĝas ĝis pinto. Ili estas kuriozaj aferoj, kaj mirige konservitaj. La interno de tiuj ĉi temploj estas neinteresa. Abdul diras ke la religiaj ceremonioj de la Usonanoj ne havis distingajn ecojn. Estis multe da religiaj kredoj, ĉiuj komplikaj kun sensignifaj diferencoj inter si. Ĉiu sekto havis sian propran templon kaj rifuzis kredi kiel la aliaj. Al Perso tio ĉi estas ridinda, sed eble al ili ĝi estis serioza afero. Unu tagon en ĉiu semajno ili kunvenis; la pastroj legis longajn moralajn skribaĵojn de ili mem verkitajn, tiam sekvis muziko de dungitaj kantistoj. Post la Diservo ili disiĝis, kaj ne pensis pri la templo aŭ la pastro dum ankoraŭ sep tagoj. Abdul diras ke ili ne estis religia popolo. Li ankaŭ diras ke en la temploj sin trovis pleje virinoj.

Posttagmeze ni transiris vastan plezurkampon, kiu nun estas sovaĝa arbaro, sed kun signoj ankoraŭ videblaj de vastaj promenejoj kaj veturejoj(2). Restas avenuo kun bronzaj statuoj, el kiuj multaj ankoraŭ staras en bona stato, sed ili estas tre ridindaj. Omar kaj mi ankoraŭ rigardas ilin kiel karikaturojn, sed Abdul estas certa ke ili estas seriozaj klopodoj, kaj diras ke la Usonanoj facile kontentiĝis pri artaj aferoj.

Ni perdis la vojon en la parko, ne havante gvidilon kiel en la stratoj de la urbo. Tio ĉi estis plej bonŝanca afero, ĉar pro tio ni faris mirigan eltrovon.

Okazis laŭ tia maniero:

Iom venkitaj de la varmego, ni haltis sur monteto por ripozi. Dum ni kuŝis sub la arbo mi rimarkis kuriozajn skulptaĵojn sur grandega bloko al kiu Omar apogis sian dorson. Ili tute malsimilis tiujn, kiujn ni jam vidis, kaj tamen ili ne estis nekonataj. Dum mi tie kuŝis kaj senzorge rigardis ilin subite venis al mi en la kapon ke ili estas Egiptaj. Ni tuj komencis studi ilin, kaj trovis je nia surprizo obeliskon el Egipta granito, kovrita per hieroglifoj pli antikvaj je miljaro ol la plej antikvaj monumentoj de la lando.

Vere, ni estis konfuzataj!

„Kiam la Egiptoj invadis Usonon?“ demandis Josafa Hason, kun solena elrigardo, kvazaŭ li volis rememorigi sin pri dato.

„Neniu Egipto iam aŭdis pri Usono,“ diris Abdul. „Tiu ĉi obelisko finiĝis dudek jarcentojn antaŭ ol la unua Usonano ĉesis suĉi. Sendube ili alportis ĝin tien ĉi kiel kuriozaĵon, same kiel ni alportos al Persujo la bronzan kapon de Georgo Vaŝington.“

Ni longe studis la monumenton, kaj mi pensis ke Abdul malkontentiĝis tial ke li ne povis porti ĝin for.

Ankaŭ dum ni estis en tiu ĉi parko ni venis al alta turo, sole staranta, kaj grimpis al la supro, kie ni ĝuis vastegan vidaĵon.

La grandeco de la urbo estis miriga.

Mejlojn malproksime en la rivero naĝis Testudo, blanka ero sur la akvo. Ĉie ĉirkaŭe ĝis la limo de nia vido estis ruinoj, kaj ruinoj, kaj ruinoj. Pli melankolia vidaĵo neniam ekzistis. La blua ĉielo, la hela sunbrilo, la bonodora aero kun la belaj floroj kaj kantantaj birdoj nur igis ĝin pli malĝoja. Ili ŝajnis mokaĵo.

Ni nun starigis nian tendon por nokti kaj mi ne plu povas skribi. Nekalkulebla amaso da flugantaj insektoj kolektiĝas ĉirkaŭ ni kun malaminda zumado, kaj mordas nin preter nia tolero. Ili estas pesto trifoje malbenita.

Mi diris al Abdul, ke lia teorio pri la ekstermo de la Usonanoj estas fabelo por tiuj, kiuj neniam estis tie ĉi. Neniu homo sen leda haŭto povas travivi duan nokton.

La 18an de Majo.

Kompatinda Hason estas pli ol malsana. Li renkontis en la estinta nokto nekonatan beston, kaj lia malvenko estis malnobla. La besto, beleta estaĵo, tre simila al katido, sin trovis proksime, kaj Hason, kun malofta kuraĝo, lerte ĵetis sin sur ĝin.

Kaj tion, kio do okazis, neniu el ni povas precize diri. Kaj Hason! Mankas vortoj. Li portas kun si odoron sufiĉe fortan por dezertigi tutan provincon. Ni devis lasi lin surtere kaj sendi al li novajn vestojn.

Vere, tiu ĉi estas lando de surprizoj.

Niaj manoj kaj vizaĝoj ankoraŭ doloras pro la mordantaj insektoj, kaj ŝajnas ke la parfumo de la odora katido neniam forlasos nin.

Abdul estas feliĉa. Ni trovis centojn da metalaj blokoj, el kiuj la plej malbona laŭ lia diro estos la gemo de muzeo. Ili estis trovitaj de Taki-u-Din en la subetaĝo de alta konstruaĵo, ĉiuj zorge metitaj sur ferajn bretojn. La klarigo kiun ili donas al ni pri la moroj kaj kutimoj de ĉi tiu ridinda popolo igas ilin plej altvaloraj al historiistoj.

Ŝajnas al mi ke Abdul iom ĝuas sidi sur la malvarmeta ferdeko de Testudo kaj rigardi Josafa’ Hason’ piedirantan tien ĉi kaj tien sur la ruinoj de malproksima kajo.

La 19an de Majo

La aero estas pli malvarmeta. Ab-i-Garm pensas ke ventego minacas.

Eĉ Abdul estas konfuzita pri la ligna figuro kiun ni hieraŭ alportis al la ŝipo(3). Ĝi estas bone konservita, kun la barbaraj koloroj ankoraŭ freŝaj sur ĝi. Ili trovis ĝin starantan en malgranda butiko.

Kiamaniere la Usonanoj adoris tiujn ĉi idolojn, kaj kial ili staris en malgrandaj butikoj kaj neniam en la grandaj temploj, estas mistero. Ĝi portas sur la kapo diademon el plumoj, kaj dum ni sidis kaj fumis sur la ferdeko tiun ĉi vesperon mi diris al Abdul ke eble ĝi estas la bildo de iu Usona nobelo. Je kio li diris ke ili ne havis nobelojn.

„Sed la Usonanoj de altranga sango,“ mi demandis, „ĉu ili ne havis titolojn?“

„Nek titolojn nek altrangan sangon,“ li respondis. „Kaj tial ke ili ĉiuj havis la saman devenon kaj venis al tiu ĉi lando nur por pli bone prosperi ol hejme, ĉiu el ili estis estimata aŭ malestimata laŭ sia riĉaĵo. Tial ke ili multe respektis monon, tio estis kontentiga distingilo. La rezulto estis ke la familioj, kiuj posedis riĉaĵon dum kelkaj generacioj, kvazaŭ fariĝis aristokratoj. Tiu ĉi supera klaso pasigis multe da tempo ĉe sportoj kaj amuzaĵoj kaj elspezis multe da mono, ĉar ili treege ŝatis la paradon. Ilia intelekta kresko estis malforta, kaj ili havis malgrandan influon ekster socialaj aferoj. Ili imitis la manierojn de eksterlandaj aristokratoj. Ili estis tre atentaj al vagantaj nobeloj el fremdaj landoj. Eĉ parencojn de titoluloj ili salutis kun plej varma entuziasmo.“

Tiam mi diris al li: „Sed klarigu al mi, ho Abdul, kiel tiu ĉi malprofunda nacio povis fariĝi tiel potenca.“

„Ili estis potencaj nur laŭ nombro kaj ne sufiĉe fortaj por porti la sukceson. En la komenco de la dudeka jarcento--laŭ ilia kalkulo--grandegaj riĉaĵoj amasiĝis en unu tago, kaj la Usonanoj ebriiĝis de mono.“

Je kio mi ekkriis: „Ho lando de plezurego! Ĉar multe da mono ĝojigas!“

Sed la maljunulo skuis la kapon: „Tre vere, ho princo; sed la rezulto estis treege malfeliĉa. La grandegaj riĉaĵoj regis ĉion, eĉ la registaron de la lando kaj la juristaron. Per financaj ruzoj ili amasigis fablajn monsumojn. Junuloj senmoraliĝis, ĉar honesta industrio kun moderaj profitoj estis por ili ridindaĵo.“

„Vere, tio estas laŭ la naturo!“ mi diris. „Sed en lando kie ĉiuj estis riĉaj, ĉu sin trovis iuj, kiuj volis fari la malaltajn laborojn? Ĉar neniu volas ŝoveli koton kiam la poŝoj estas plenaj de oro.“

„Ĉiuj ne estis riĉaj. Kaj kiam la malriĉuloj ankaŭ fariĝis avaraj tiam ili fariĝis batalemaj. Tiam komenciĝis socialaj malpacoj kun sangoverŝo kaj ruiniĝo.“

La 20an de Majo.

Glacia vento kun pluvego el la nordoriento. Hieraŭ ni spasme spiris pro la varmega aero. Hodiaŭ ni tremas en vintraj vestoj.

La 21an de Majo.

Same kiel hieraŭ. Al la plimulto de ni estas malvarme. Miaj dentoj tremas kaj mi estas kaj varma kaj malvarma. Ventego pli malbona neniam ĝemis ĉirkaŭ ŝipo. Omar nomas ĝin la kriegantaj voĉoj de la cent milionoj da Usonanoj kiuj sendube pereis en simila vetero.

La 16an de Junio.

Estas multaj tagoj de kiam mi tuŝis ĉi tiun taglibron. Abomenan malsanon mi havis, kiu detruis energion kaj kuraĝon. Ĝi kvazaŭ similis al febro, kaj tamen miaj membroj estis malvarmaj. Mi ne povus ĝin priskribi eĉ se mi volus.

Abdul eniris la kajuton hodiaŭ vespere kun kelke da metalaj platoj kaj parolis pri ili. Li tute ne respektas la intelektojn de la antikvaj Usonanoj. Mi pensis momenton ke li kontraŭdiris sin, sed li estis prava kiel kutime. Estis jene:

Abdul: Ili multe legis.

Kan-Li: Vi jam diris al ni ke ili ne havis literaturon. Ĉu ili multe legis nenion?

Abdul: Vere, vi estas ĝin dirinta! Ĉiutage ili publikigis vastajn paperfoliojn en kiuj ili plej detale priskribis ĉiujn krimojn. Ju pli terura la krimo, des pli preciza la priskribo. Teruroj estis ilia ĉefa ĝojo. Skandalojn ili englutis kun malsataj okuloj. Ĉi tiujn kronikojn pri krimo kaj abomenaĵoj ili eldonis cent-milope. Preskaŭ ĉiu familio en la lando legis ilin.

Kan-Li: Kaj ĉu tio anstataŭis la literaturon?

Abdul: Jes.

La 20an de Junio.

Ree ni estas sur la maro; malproksime de Nu-Jok je dutaga vojaĝo. Nia decido estis subita. Abdul, en malfeliĉa momento, trovis inter tiuj malbenitaj platoj geografian karton de la lando, kaj sekve de tio li sentis fortegan deziron viziti unu urbon nomitan „Washington“. Mi ŝanceliĝis kaj fine konsentis, malsaĝe mi pensas, ĉar la ŝipanaro sopiras al Persujo. Kaj tiu ĉi urbo kuŝas enlande apud rivero. Li diras ke ĝi estis ilia plej belega urbo, la registara sidejo, la ĉefurbo de la lando. Ab-i-Garm ĵuras ke li ĝin povos trovi se la karto estas vera.

Hason ankoraŭ manĝas sola.

Hodiaŭ posttagmeze ni ripozis sur la ferdeko, dum Testudo kviete naĝis suden. Tero vidiĝis laŭ la dekstra flanko de la ŝipo, nedifinita strio laŭ la okcidenta horizonto.

Iom post tagmezo, dum ni preternaĝis la ruinon de giganta turo--eble lumturo--Abdul subite ekstaris kaj ĉirkaŭrigardis. Tiam li alparolis Ab-i-Garmon, demandante je kiom da mejloj ni estas malproksime de la Nu-Joka haveno. La respondon mi jam forgesis, sed ĝi treege ekscitis la maljunulon. Mi rimarkis nekutiman brilon en liaj okuloj, ankaŭ ektremon de la fingroj dum li almontris la maron ĉirkaŭan, kaj ekparolis:

„Sub ni, la fundo de l’ maro estas kovrita de feraj ŝipoj--ruinoj de grandiozaj militŝiparoj--la plej potencaj en la homa historio!“

Tuj ni ĉiuj interesiĝis.

„Kiuj militŝiparoj?“ mi demandis. „Kaj kio detruis ilin. Ĉu estis batalo?“

Abdul: Batalo, grandega ekster la koncepto de iu Perso; konflikto en kiu la maro skuiĝis kaj la ĉielo disŝiriĝis per la tondrado de feraj monstroj. Unu el ili estis sufiĉe potenca por dispecigi en atomojn tutan aron da Testudoj.

Jafar-el-Beg: Vere! Tio estas rakonto facile dirita, sed ĝi tute ne estas kredinda. En Testudo mi sentus min sufiĉe forta por kontraŭstari iujn el viaj infan-fabelaj mirindaĵoj.

Abdul: Saĝa vi estas. Ĉar la perdo de via cerbo, Jafar-el-Beg, ne povus influi vian parolon.

Je kio ĉiuj ridegis, kaj Jafar-el-Beg silentis.

Kan-Li: Rakontu al ni pri tiu ĉi batalo, ho Abdul. Mi memoras nun ke mi iam legis pri ĝi en la kolegio. Tiujn ĉi detalojn pri la antikva historio mi forgesas. Kiamaniere ĝi okazis?

Abdul: Mi jam diris ke la Usonanoj estis avaraj. Kaj ilia avareco, fine, okazigis tiun ĉi militon. Per partiaj leĝoj ili havigis al si la leonan parton de la komerco de la mondo. Tio haltigis la prosperon de aliaj nacioj, ĝis fine la plej potencaj nacioj de Eŭropo kombiniĝis por memdefendo kontraŭ ĉi tiu ĉion-sorbanta avideco. Ili amasigis mararmeon plej grandegan. Tiam, trans la oceano, venis la fera malamiko. Kaj tie ĉi, sur la loko kie ni nun naĝas, ili renkontis la Usonajn ŝipojn.

Kan-Li: Kiom da ŝipoj entute?

Abdul: La Usonanoj havis okdek grandajn ŝipojn el fero, kaj multajn pli malgrandajn ŝipojn. La malamikaro havis ducent kvardek grandajn ŝipojn, ĉiuj el fero. Ankaŭ pli malgrandajn ŝipojn por diversaj celoj ili havis.

Kan-Li: Alaĥo! Malbona afero por niaj avaraj amikoj! Kaj tial ke ili estis nacio da komercistoj ili eble malŝatis la militon.

Abdul: Pri tio la historiistoj malkonsentas. Laŭ la Usonanoj mem ili estis potencaj militistoj. Sed iuj tiamaj verkistoj donas alian ideon. Ala-el-Kalaf estas certa ke ili estis timuloj, malfortaj en korpo kaj spirito, sed ofte tre bonŝancaj. Laŭ mia opinio ĉi tiu batalo ĵetas plenan lumon sur la aferon. Tago simila al tiu ĉi ĝi estis, ankaŭ en Junio, kiam la Eŭropanoj, naĝante norden laŭ la marbordo por kapti Nu-Jokon, renkontis la Usonan admiralon Bedford kun liaj okdek ŝipoj. Kaj la batalo ne longe daŭris.

Kan-Li: Vere, mi kredas vin! Tial ke la Eŭropanoj havis po tri ŝipoj kontraŭ unu mi donus al ili ĉirkaŭ duonan tagon, posttagmezon similan al ĉi tiu, por sendi la avarulojn al la fundo.

Abdul: Via konjekto estas bona, ho princo, rilate al la daŭro de la milito. Ĝi daŭris ĝuste someran posttagmezon. Sed estis la Usonanoj kiuj sendis la malamikojn al la fundo. Kaj la maro sub niaj piedoj estas kovrita de feraj korpoj.

Kan-Li: Diablo! Se tio estas vera rakonto, kaj mi ne dubas, la avaruloj ne estis tute malindaj.

Omar: Kiam tio ĉi okazis?

Abdul: En la frua parto de la dudeka jarcento. Mi ne memoras la daton, sed ĝin neniam forgesis la Usonanoj. Certe ili juste fieris, ĉar en tiu tago ili faris mirindaĵojn. Admiralo Bedford foje estis ĉirkaŭata de dekduo da Germanaj militŝipoj. Kaj jen! li detruis ĉiujn! Kaj el Franca kaj Rusa ŝiparoj li detruis egalan nombron; ankaŭ kelkajn Britajn kaj Italajn ŝipojn.

Omar: Diablo! Bonega afero!

Abdul: Jes. Aliajn miraklojn faris la Usonanoj en tiu tago. Teksas, ŝipeto kun pinta antaŭparto, enpremegis truojn en dudekon da grandaj ŝipoj, kaj la akvo englutis ilin. Ankaŭ alia ŝipeto, longa kaj mallarĝa, kaj de la Usonanoj elpensita, faris grandajn difektojn. Tiu ĉi mirinda maŝino naĝis tien ĉi kaj tien inter la fremdaj ŝipoj kaj ilin difektegis. Multe da gloro la komandanto havigis al si.

Ab-i-Garm: Kaj kiom da ŝipoj perdis la Usonanoj?

Abdul: Raportoj estas kontraŭdiraj. Laŭ iu Usonano ili ne perdis iun ŝipon, sed laŭ aliaj aŭtoritatoj ili perdis kelkajn.

Kan-Li: Bonega batalo! Sed ĉu vi povas klarigi kiel tia malsupera popolo povis subite fariĝi heroa?

Abdul: Laŭ Barnes, frua Brita historiisto, ili estis mirige bonŝancaj sur la akvo. Kaj tiun diron subtenas iu Hispana admiralo, Molino, kiu opinias ke la Usonanoj, pro tio ke ili estis malpia popolo, estis helpataj de la diablo.

La 2an de Julio.

Ni estas en la rivero kiu kondukas al „Washington“. Ab-i-Garm diras ke ni vidos ĝin morgaŭ. La rivero havas malpuran koloron.

La 3an de Julio.

Ni vidas antaŭ ni la ruinojn de granda kupolo, ankaŭ tre altan kolonon. Eble ili apartenas al la urbo kiun ni serĉas.

La 4an de Julio.

Neniam ni forgesos ĉi tiun daton. En plej gaja humoro ni forlasis Testudon tiun ĉi matenon, sen ia ideo pri la teruraj okazontaĵoj, kiuj atendis nin. Ĉirkaŭ tagmezo mi surteriris, akompanata de Abdul, Omar, Josafa Hason, Jafar-el-Beg, Mulai la unua oficiro, Amad la kuiristo, Taki-u-Din, kaj du maristoj. Nia marŝo ĵus komenciĝis, kiam maltrankviliga eltrovo konsternis nin. Ni estis haltintaj laŭ peto de Abdul, por studi iujn surskribaĵojn sur ŝtono, kiam Omar, kiu ĵus ekiris, subite haltis kun surprizita ekkrio. Ni rapidis al li, kaj tie, en la mola tero, sin trovis postsignoj de homaj piedoj!

Mi ne povas priskribi nian surprizon. Ni decidis sekvi la postsignojn, kaj baldaŭ trovis, ke ili kondukas nin al la granda kupolo pli rekte ol ni mem povus iri. Nia eksciteco estis neesprimebla. Tiuj el ni, kiuj portis defendilojn, tenis ilin pretaj. La vojeto estis nemulte uzata, sed ĝi estis klare videbla. Ĝi serpentis inter defalintaj fragmentoj kaj ruiniĝantaj statuoj, kaj kondukis nin laŭ larĝa avenuo inter konstruaĵoj de vasta grandeco kaj solideco, kiuj multe superis iujn, kiujn ni vidis en Nu-Jok. Ĝi aspektis kiel urbo da monumentoj.

Dum ni supreniris la monteton al la granda templo kaj vidis ĝin tra la arboj, kiuj sin levis super ni, ni miris pro ĝia grandeco kaj belegeco. Niaj okuloj vagis kun plezuro super la masivajn kolonojn. Ĉiu estis hakita el unu bloko, kaj ili estis ankoraŭ blankaj kaj freŝaj kvazaŭ nove faritaj. La vojeto kondukis nin sub unu el la malsupraj arkaĵoj de la konstruaĵo, kaj ni alvenis al la alia flanko. Tiun ĉi flankon ni trovis eĉ pli belega ol la alian. Ĉe la meza parto sin trovis ŝtuparo de admirinda vasteco, nun disfalanta kaj en multaj lokoj havanta kreskantajn florojn kaj herbon.

Silente suprenirante tiun ĉi ŝtuparon, dum la aliaj sekvis, mi ekvidis du homajn piedojn kun la plandoj al ni, lokitajn sur la balustrado supre. Per signo mi atentigis Abdul’ pri ili, kaj la okuloj de la maljunulo ekbrilis de ĝojo. Ĉu ĝi estas Usonano? Mi konfesas ekscitecon pro la ebla renkonto. Kiom de ili estis tie? kaj kiamaniere ili akceptos nin?

