# La kolonoj de la socio

## Part 5

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-kolonoj-de-la-socio-20162/index.md

PLENRAJTIGITO KRAP Sed hodiaux matene, kiam mi venis tien, mi rimarkis, ke la riparado de la Usonano estis progresinta strange longe; la granda sxtopilo en la fundo, -- Vi scias pri la traputrita loko --

KONSULO BERNICK Jes, jes, kio pri gxi?

PLENRAJTIGITO KRAP Tute riparita, -- lauxsxajne; tegita; aspektis tute nove; mi auxdis, ke Auxne mem estis laborinta kun lumo tie malsupre la tutan nokton.

KONSULO BERNICK Nu ja, kaj plue?

PLENRAJTIGITO KRAP Mi estis tion pripensanta; la laboristoj gxuste tiam ripozis por matenmangxo, kaj mi trovis okazon por nerimarkite cxirkauxrigardi kaj ekstere kaj ensxipe; malfacile estis veni malsupren en la sxargxita sxipo; sed mi sciigxis pri vero. Okazas insidajxoj, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK Mi ne povas kredi Vin, sinjoro Krap. Mi ne povas, mi ne volas kredi tiajxon pri Auxne.

PLENRAJTIGITO KRAP Doloras al mi, -- sed estas la pura vero. Okazas insidajxoj, mi diras. Neniuj novaj tabuloj enfiksitaj, laux tio kion mi komprenas; nur sxtopita per stupo kaj supernitita per metalaj folioj kaj sxirmotukoj kaj tiajxoj. Pura fusxo! "Indian Girl" neniam atingos al New York; gxi sinkos kiel fendita kaldrono.

KONSULO BERNICK Tio ja estas terura! Sed kion Vi imagas, ke li intencas?

PLENRAJTIGITO KRAP Versxajne li volas malkreditigi la masxinojn; volas vengxi sin; volas denove dungi la malnovan laboristaron.

KONSULO BERNICK Kaj li do eble oferas cxiujn tiujn homajn vivojn.

PLENRAJTIGITO KRAP Li jxus diris: ne trovigxas homoj sursxipe en "Indian Girl", -- nur bestacxoj.

KONSULO BERNICK Nu ja, eble tiel; sed cxu li ne atentas pri la granda kapitalo, kiu perdigxas?

PLENRAJTIGITO KRAP Auxne ne precipe sxatas la grandan kapitalon, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK Vere; li estas ribeliganto kaj tumultulo; sed senkonscienca ago kiel tiu --. Auxskultu, sinjoro Krap; cxi tiun aferon ni devas ekzameni du fojojn. Ecx neniu vorto al iu ajn. Nia sxipfarejo farigxos kompromita, se homoj sciigxos pri tiajxo.

PLENRAJTIGITO KRAP Kompreneble, sed --

KONSULO BERNICK Dum la tagmangx-ripozo Vi devas tien reiri; mi devas havi plenan certecon.

PLENRAJTIGITO KRAP Vi gxin ricevos, sinjoro konsulo; sed permesu min demandi: kion Vi tiam volas fari?

KONSULO BERNICK Kompreneble raporti la aferon. Ni do ne devas farigxi kunkulpuloj en rekta krimo. Mi devas havi mian konsciencon sensxargxita. Farigxos bona impreso kaj en la gazetaro kaj en la socio en tute, kiam oni vidas, ke mi flanken pusxas cxiujn personajn interesojn, kaj igas la justecon havi sian iron.

PLENRAJTIGITO KRAP Vere, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK Sed antaux cxio kaj unue plena certeco. Kaj silento gxis tiam --

PLENRAJTIGITO KRAP Neniu vorto, sinjoro konsulo; kaj la certeco, gxin Vi ricevos. (Li eliras tra la gxardeno kaj malsupren laux la strato.)

KONSULO BERNICK (duonlauxte) Indignige! Sed cxu? Ja ne eblas, -- neimageble!

(Gxuste kiam li volas iri en sian cxambron, _Hilmar Tonnesen_ venas de dekstre.)

HILMAR TONNESEN Bonan tagon, Bernick! Nu, mi gratulas pri la venko en la komerca asocio hieraux.

KONSULO BERNICK Ho, dankon.

HILMAR TONNESEN Estis ja glora venko, mi auxdas; la venko de la inteligenta civitana animo super la egoismo kaj la antauxjugxo, -- kvazaux franca razio kontraux la Kabyloj. Strange ke vi post la malagrablaj epizodoj cxi tie --

KONSULO BERNICK Ja, ja, lasu tion.

HILMAR TONNESEN Sed la decida batalo ankoraux ne estas frapita.

KONSULO BERNICK En la fervoja afero vi pensas?

HILMAR TONNESEN Jes, vi ja certe scias pri kio redaktoro Hammer estas brasanta?

KONSULO BERNICK (strecxite) Ne! Kio estas _tio_?

HILMAR TONNESEN Li ja krocxis sin al la onidiro, kiu disvastigxas, kaj el tiu li volas fari gazetartikolon.

KONSULO BERNICK Kiu onidiro?

HILMAR TONNESEN Kompreneble pri la grandaj acxetoj de bienoj laux la flanka fervojo.

KONSULO BERNICK Kion vi diras? Cxu tia onidiro disvastigxas?

HILMAR TONNESEN Jes, iras tra la tuta urbo. Mi auxdis gxin en la klubo, kie mi faris viziteton. Unu el niaj advokatoj lauxdire estas en tuta silento komisie acxetinta cxiujn arbarbienojn, cxiujn ercejojn, cxiujn akvofalojn --

KONSULO BERNICK Kaj ne dirigxas por kiu?

HILMAR TONNESEN En la klubo oni opiniis, ke devus esti por eksterurba kompanio, kiu scietigxis pri tio, kion vi pretigis, kaj kiu rapidis antaux ol la prezoj de la bienoj kreskus -- Cxu ne estas indignige -- uf!

KONSULO BERNICK Indignige?

HILMAR TONNESEN Jes, ke fremduloj tiel premas sin enen en niajn teritoriojn. Kaj ke unu el la advokatoj de la urbo povas vendi sin al tiajxo! Nun do eksterurbanoj eltiros la profiton.

KONSULO BERNICK Sed estas ja nur hazarda onidiro.

HILMAR TONNESEN Oni tamen kredas gxin, kaj morgaux aux postmorgaux redaktoro Hammer kompreneble volas fiksnajli gxin kiel fakto. Estas jam gxenerala inciteco tie. Mi auxdis pluruloj diri, ke se tiu onidiro konfirmigxas, ili forstrekos sin el la listoj.

KONSULO BERNICK Neeble!

HILMAR TONNESEN Cxu? Kiel kredas vi, ke tiuj komercanimoj tiel volonte akceptis vian entreprenon? Cxu vi ne kredas, ke ili mem flaris naze, ke --?

KONSULO BERNICK Neeble, mi diras; _tiom_ da civitana virto tamen trovigxas en nia eta komunumo --

HILMAR TONNESEN Cxi tie? Jes, vi ja estas optimisto, kaj tial vi jugxas aliulojn laux vi mem. Sed mi, kiu estas suficxe sperta observanto --. Ne estas unu, -- kompreneble krom ni, -- ecx ne unu, mi diras, kiu tenas la standardon de la ideo alta. (al la fono) Uf, jen mi vidas ilin!

KONSULO BERNICK Kiujn?

HILMAR TONNESEN La du usonanojn. (elrigardas dekstren) Kaj kun kiu ili iras? Jes, je Dio, cxu ne estas la sxipestro de "Indian Girl". Uf!

KONSULO BERNICK Kion ili volas pri _li_?

HILMAR TONNESEN Ho, estas ja suficxe konvena socio. Li lauxdire estis sklavkomercisto aux rabisto; kaj kiu scias pri kio la aliuloj sin okupis dum tiuj multaj jaroj.

KONSULO BERNICK Mi diras al vi, ke estas ege malgxuste pensi tiel pri ili.

HILMAR TONNESEN Jes, vi ja estas optimisto. Sed nun kompreneble ni denove havos ilin sur la nukon; tial mi gxustatempe -- (iras al la pordo maldekstre)

(_Frauxlino Hessel_ venas de dekstre.)

FRAUXLINO HESSEL Nu, Hilmar, cxu estas mi, kiu pelas vin el la cxambro?

HILMAR TONNESEN Tute ne; jxus nun urgxas; mi parolos kun Betty. (iras en la malantauxan cxambron maldekstre)

KONSULO BERNICK (post mallonga silento) Nu, Lona?

FRAUXLINO HESSEL Jes.

KONSULO BERNICK Kiel mi aspektas por vi hodiaux?

FRAUXLINO HESSEL Kiel hieraux. Mensogo pli ol malpli --

KONSULO BERNICK Vi devas klarigxi en tio cxi. Kien Johan iris?

FRAUXLINO HESSEL Li venos; li havis ion priparolendan kun iu viro.

KONSULO BERNICK Post tio kion vi auxdis hieraux, vi komprenas, ke mia tuta estado estas detruita, se la vero venos en la lumon.

FRAUXLINO HESSEL Mi tion komprenas.

KONSULO BERNICK Estas kompreneble memsekvo, ke _mi_ ne faris min kulpa en tiu krimo, pri kiu onidiras.

FRAUXLINO HESSEL Estas memkompreneble. Sed kiu estas la sxtelisto?

KONSULO BERNICK Ne estis iu sxtelisto. Ne sxteligxis iu mono; ecx ne sxilingo malaperis.

FRAUXLINO HESSEL Kiel?

KONSULO BERNICK Ecx ne sxilingo, mi diras.

FRAUXLINO HESSEL Sed la onidiro? Kiel tiu abomena onidiro estas disvastigita, ke Johan --?

KONSULO BERNICK Lona, kun vi mi opinias, ke mi povas paroli, kiel al neniu alia; mi volas nenion prisilenti por vi. _Mi_ havas mian parton en la kulpo, ke la onidiro disvastigxis.

FRAUXLINO HESSEL Vi? Kaj tion vi povis fari kontraux li, kiu por vi --!

KONSULO BERNICK Vi ne jugxu sen memori kiel la aferoj tiam statis. Mi ja rakontis al vi tion hieraux. Mi revenis hejmen, kaj trovis mian patrinon implikigita en serio de malsagxaj entreprenoj; diversaj malsukcesoj aldonigxis; kvazauxis ke cxiuj malbonoj sturmis kontraux nin; nia firmao estis cxe ruinigxo. Mi estis duone nepripensema kaj duone malespera. Lona, mi opinias ke estis pleje por mutigi la pensojn, ke mi ekrilatis al tiu konekso, kiu kauxzis ke Johan forvojagxis.

FRAUXLINO HESSEL Hm --

KONSULO BERNICK Vi certe povas imagi al vi, kiel cxiaj onidiroj cirkuligxis, kiam vi kaj li estis for. Tio cxi ne estis lia unua malsagxeco, oni rakontis. Dorf estis ricevinta grandan sumon da mono de li por silenti kaj foriri, oni diris; aliuloj pretendis, ke _sxi_ ricevis gxin. Samtempe ne kasxigxis, ke nia firmao spertis malfacilajxojn pagi siajn sxuldojn. Kio estis pli komprenebla, ke la klacxantoj kunligis tiujn du onidirojn? Kiam sxi restis cxi tie kaj vivis en malricxeco, oni pretendis, ke li estis preninta la monon kun si al Usono, kaj la onidiro cxiam pligrandigis la sumon.

FRAUXLINO HESSEL Kaj vi, Karsten --?

KONSULO BERNICK Mi kaptis tiun famon kiel savtabulon.

FRAUXLINO HESSEL Vi pluen disvastigis gxin?

KONSULO BERNICK Mi ne kontrauxdiris gxin. La kreditoroj komencis treti al ni pli proksimen; mi devis trankviligi ilin; gravis ke oni ne ekhavus malfidon al la solideco de la firmao; momenta malbonsxanco estis nin frapinta; ili ne devus sin altrudi; nur atendi tempon; cxiu ekhavus sian bonhavon.

FRAUXLINO HESSEL Kaj cxiu ekhavis sian bonhavon?

KONSULO BERNICK Jes, Lona, tiu famo savis nian firmaon kaj faris min la homo, kiu mi nun estas.

FRAUXLINO HESSEL Mensogo do faris vin la homo, kiu vi nun estas.

KONSULO BERNICK Al kiu tio damagxis tiam? Estis la intenco de Johan neniam reveni.

FRAUXLINO HESSEL Vi demandas, cxu kiun gxi damagxis. Rigardu en vin mem, kaj diru al mi, cxu vi mem ne kaptis damagxon.

KONSULO BERNICK Ekrigardu en kiun ajn homon, kaj vi trovos en cxiu ajn almenaux unu nigran punkton, kiun li devas kasxi.

FRAUXLINO HESSEL Kaj Vi nomas Vin la kolonoj de la socio!

KONSULO BERNICK La socio ne havas pli bonajn.

FRAUXLINO HESSEL Kiom gravas, ke tia socio subtenigxas aux ne? Pri kio temas en tio cxi? La sxajno kaj la mensogo -- kaj nenio alia. Jen vi vivas, la plej elstara viro de la urbo, en gloro kaj gxojo, en potenco kaj honoro, vi, kiu gluis la krimulsignon sur senkulpulon.

KONSULO BERNICK Cxu vi ne pensas, ke mi profunde sentas mian maljuston kontraux li? Kaj cxu vi ne kredas, ke mi estas preta ree bonfari gxin?

FRAUXLINO HESSEL Per kio? Parolante?

KONSULO BERNICK Cxu tion vi povus postuli?

FRAUXLINO HESSEL Kio alia povus rebonigi tian maljustajxon?

KONSULO BERNICK Mi estas ricxa, Lona; Johan povas prezenti postulon kiun ajn --

FRAUXLINO HESSEL Jes, ofertu al li monon, kaj vi auxdos, kion li respondos.

KONSULO BERNICK Cxu vi konas liajn intencojn?

FRAUXLINO HESSEL Ne, post hieraux li estas silenta. Estas kvazaux cxio tio faris lin matura viro.

KONSULO BERNICK Mi devas paroli kun li.

FRAUXLINO HESSEL Jen li estas.

(_Johan Tonnesen_ venas de dekstre.)

KONSULO BERNICK (al li) Johan --!

JOHAN TONNESEN (deturnante) Unue _mi_. Hieraux matene mi donis al vi mian vorton por silenti.

KONSULO BERNICK Vi tion faris.

JOHAN TONNESEN Sed tiam mi ankoraux ne sciis --

KONSULO BERNICK Johan, permesu al mi per du vortoj klarigi al vi la konekson --

JOHAN TONNESEN Ne bezonigxas; mi tute bone komprenas la konekson. La firmao estis tiam en malfacila stato; kaj kiam mi do estis for, kaj vi havis potencon super sendefenda nomo kaj famo --. Nu, mi ne ege imputas al vi tion; ni estis junaj kaj facilanimaj en tiuj tagoj. Sed nun mi bezonas la veron, kaj nun vi devas paroli.

KONSULO BERNICK Kaj gxuste nun mi bezonas mian tutan moralan estimon, kaj tial mi ne _povas_ paroli nun.

JOHAN TONNESEN Mi ne gxenas min pro la fikciajxoj kiujn vi disvastigis pri mi; estas tio alia, por kio vi prenu la kulpon. Dina farigxu mia edzino, kaj cxi tie, en cxi tiu urbo, mi volas vivi kaj logxi kaj konstrui kun sxi.

FRAUXLINO HESSEL Vi jenon volas?

KONSULO BERNICK Kun Dina! Kiel via edzino? Cxi tie en la urbo!

JOHAN TONNESEN Jes, gxuste cxi tie; mi volas resti cxi tie por spiti cxiujn tiujn mensogantojn kaj kalumniantojn. Sed por gajni sxin, estas necese, ke vi liberigu min.

KONSULO BERNICK Cxu vi pripensis, ke se mi konfesos la unuan, mi ankaux samtempe prenos sur min la duan? Vi volas diri, ke el niaj libroj mi povas pruvi, ke neniu trompo estas okazinta? Sed tion mi ne povos; niaj libroj tiam ne tiel akurate tenigxis. Kaj ecx se mi povus, -- kion per tio gajnigxus? Cxu mi ne almenaux starus kiel la homo, kiu iam savis sin per mensogo, kaj kiu dum dek kvin jaroj lasis tiun mensogon kaj cxiujn la aliajxojn fiksigxi, sen esti farinta pasxon kontrauxe? Vi ne plu konas nian socion; alie vi devus scii ke tio cxi frakasus min gxisfunde.

JOHAN TONNESEN Mi povas nur diri al vi, ke mi volas preni la filinon de sinjorino Dorf kiel edzinon, kaj vivi kun sxi en cxi tiu urbo.

KONSULO BERNICK (sekigas la sxviton de la frunto) Auxskultu, Johan, -- kaj ankaux vi, Lona. Ne estas ordinaraj cirkonstancoj en kiuj mi staras gxuste en tiuj cxi tagoj. Mi staras tiel, ke se tiu cxi frapo direktigxos al mi, vi estos min detruintaj, kaj ne nur min, sed ankaux grandan benoricxan estontecon por la socio, kiu tamen estis via hejmo dum la infanaj jaroj.

JOHAN TONNESEN Kaj se mi ne direktos la frapon kontraux vin, mi detruos mem mian tutan estontan felicxon.

FRAUXLINO HESSEL Parolu dauxre, Karsten.

KONSULO BERNICK Do auxskultu. Estas pri la fervoja afero, kaj tiu afero ne estas tute tiel simpla, kiel vi opinias. Vi certe auxdis priparolata pasintan jaron marbordan linion? Gxi ricevis multajn, gravajn vocxojn por si cxi tie en la urbo kaj ankaux en la cxirkauxajxo; sed mi malhelpis gxin, cxar gxi malutilus al nia vaporsxiptrafiko laux la marbordo.

FRAUXLINO HESSEL Cxu vi mem interesigxis en tiu vaporsxiptrafiko?

KONSULO BERNICK Jes. Sed neniu kuragxis suspekti min de tiu flanko; mi havis mian estimitan nomon kiel sxildon kaj sxirmilon super mi. Cetere mi estus povinta porti la perdon; sed la loko ne estus gxin portinta. Do decidigxis por la internlanda linio. Kiam tio estis okazinta, mi certigis al mi en tuta silento, ke flanka fervojo povus esti metata cxi-malsupren al la urbo.

FRAUXLINO HESSEL Kial en tuta silento, Karsten?

KONSULO BERNICK Cxu vi auxdis priparolataj la grandajn acxetojn de arbaraj proprajxoj, de minejoj kaj de akvofaloj --?

JOHAN TONNESEN Jes, estas ja eksterurba asocio --

KONSULO BERNICK Tiel ke tiuj bienoj nun situas, ili estas preskaux senvaloraj por la disaj posedantoj; ili tial estas venditaj suficxe malmultekoste. Se oni atendus gxis la flanka fervojo estus priparolata, la posedantoj postulus malmoderajn prezojn.

FRAUXLINO HESSEL Bone, bone; sed kio sekve?

KONSULO BERNICK Nun venas tio, kio povas esti malsame eksplikata, -- tio, kion homo en nia socio nur povas konfesi, se li havas nemakulitan kaj estimatan nomon al kiu sin apogi.

FRAUXLINO HESSEL Nu?

KONSULO BERNICK Estas mi, kiu acxetis cxion.

FRAUXLINO HESSEL Vi?

JOHAN TONNESEN Je propra respondeco?

KONSULO BERNICK Je propra respondeco. Se la flanka fervojo realigxos, mi estos milionulo; se gxi ne realigxos, mi estos ruinigita.

FRAUXLINO HESSEL Tio estas riska, Karsten.

KONSULO BERNICK Mi riskis mian tutan kapitalon sur tio cxi.

FRAUXLINO HESSEL Mi ne pensas pri la kapitalo; sed kiam tio malkasxigxos, ke --

KONSULO BERNICK Jes, tie estas la nodpunkto. Kun la nemakulita nomo, kiun mi gxis nun portis, mi povas preni tiun aferon sur miajn sxultrojn, porti gxin antauxen, kaj diri al miaj kuncivitanoj: Vidu, tion mi riskis por la bono de la socio.

FRAUXLINO HESSEL Por la socio?

KONSULO BERNICK Jes; kaj ecx ne unu volas dubi pri miaj intencoj.

FRAUXLINO HESSEL Tamen trovigxas homoj, kiuj agis pli malferme ol vi, sen subintencoj, sen flankaj konsideroj.

KONSULO BERNICK Kiuj?

FRAUXLINO HESSEL Kompreneble kaj Rummel kaj Sandstad kaj Vigeland.

KONSULO BERNICK Por gajni ilin mi devis inici ilin pri la afero.

FRAUXLINO HESSEL Kaj sekve?

KONSULO BERNICK Ili rezervis al si kvinonon de la profito por divido.

FRAUXLINO HESSEL Ho, tiuj kolonoj de la socio!

KONSULO BERNICK Cxu ne estas la socio mem, kiu devigas nin iri laux insidaj vojoj? Kio okazus cxi tie, se mi ne estus aginta en silento? Cxiuj estus sin enjxetintaj en la entreprenon, dividantaj, disigantaj, fusxantaj la tuton. En cxi tiu urbo estas neniu homo krom mi, kiu komprenas kiel gvidi tian grandan entreprenon, kiel tiu cxi farigxos; en cxi tiu lando estas entute nur la enmigrintaj familioj, kiuj havas talenton por pli grandaj entreprenoj. Tial mia konscienco absolvas min en tiu cxi rilato. Nur en miaj manoj cxi tiuj proprajxoj povos farigxi dauxra beno por la multaj, al kiuj ili havigos panon.

FRAUXLINO HESSEL En tio mi opinias ke vi pravas, Karsten.

JOHAN TONNESEN Sed mi ne konas tiujn multajn, kaj la felicxo de mia vivo estas en risko.

KONSULO BERNICK La bonstato de via naskigxloko estas en risko. Se malkasxigxos aferoj, kiuj jxetas ombron sur mian antauxan konduton, mia kontrauxuloj kun unuigxintaj fortoj atakos min. Junula malprudento neniam forvisxigxas en nia socio. Oni volas ekzameni mian tutan intertempan vivon, eltiri milojn da etaj okazajxoj, interpreti kaj ekspliki ilin en la lumo de tio, kio malkasxigxus; oni volas frakasi min sub la pezo de famoj kaj kalumnioj. El la fervoja afero mi devos retirigxi; kaj se mi malkaptos gxin, gxi falos, kaj mi estos samtempe ruinigita kaj civitane morta.

FRAUXLINO HESSEL Johan, post tio kion vi nun auxdis, vi devas forvojagxi kaj silenti.

KONSULO BERNICK Jes, jes, Johan, tion vi devas!

JOHAN TONNESEN Jes, mi forvojagxos kaj ankaux silentas; sed mi revenos, kaj tiam mi parolos.

KONSULO BERNICK Restu tie transe, Johan; silentu, kaj mi volonte dividos kun vi --

JOHAN TONNESEN Retenu vian monon, sed redonu al mi mian nomon kaj mian reputacion.

KONSULO BERNICK Kaj oferi mian propran!

JOHAN TONNESEN Pri tio vi kaj via socio devas akordigxi. Mi devas kaj volas gajni Dina por mi. Tial mi forvojagxos jam morgaux per "Indian Girl" --

KONSULO BERNICK Per "Indian Girl"?

JOHAN TONNESEN Jes. La sxipestro promesis kunpreni min. Mi transvojagxos, mi diras; mi vendos mian bienon kaj ordigas miajn aferojn. Post du monatoj mi estos reveninta.

KONSULO BERNICK Kaj tiam vi volas paroli?

JOHAN TONNESEN Tiam la kulpulo prenu la kulpon mem.

KONSULO BERNICK Cxu vi forgesas, ke tiam mi devos preni _tion_ sur min, pri kio mi _ne_ estas kulpa?

JOHAN TONNESEN Kiu antaux dek kvin jaroj utiligis tiun hontindan famon?

KONSULO BERNICK Vi pelas min al malespero! Sed se vi parolos, mi cxion neos! Mi diros, ke estas komploto kontraux mi; vengxo; ke vi venis cxi tien por elpremi monon de mi!

FRAUXLINO HESSEL Honto al vi, Karsten!

KONSULO BERNICK Mi estas malespera, mi diras; kaj mi luktos por la vivo. Mi neos cxion, cxion!

JOHAN TONNESEN Mi havas viajn du leterojn. En mia kofro mi trovis ilin inter miaj aliaj paperoj. Cxi-matene mi tralegis ilin; ili estas suficxe klaraj.

KONSULO BERNICK Kaj tiujn vi volas prezenti?

JOHAN TONNESEN Se farigxos necese.

KONSULO BERNICK Kaj post du monatoj vi denove estos cxi tie?

JOHAN TONNESEN Mi tion esperas. La vento estas bona. Post tri semajnoj mi estos en New York --, se "Indian Girl" ne subakvigxos.

KONSULO BERNICK (ekmire) Subakvigxos? Kial "Indian Girl" subakvigxus?

JOHAN TONNESEN Ne, ankaux mi tiel pensas.

KONSULO BERNICK (preskaux ne auxdeble) Subakvigxi?

JOHAN TONNESEN Jes, Bernick, nun vi do scias, kio atendas; dume vi devas konsideri la situacion. Adiaux! Salutu al Betty, kvankam sxi ne akceptis min kiel fratino. Sed Marta mi tamen volas vidi. Sxi diru al Dina --; sxi promesu al mi --

(Li eliras tra la malantauxa pordo maldekstre.)

KONSULO BERNICK (al si mem) "Indian Girl" --? (rapide) Lona, vi _devas_ malhelpi tion cxi!

FRAUXLINO HESSEL Vi mem vidas, Karsten, -- mi ne plu havas potencon super li.

(Sxi iras post _Johan_ en la cxambron maldekstre.)

KONSULO BERNICK (en maltrankvilaj pensoj) Subakvigxi --?

(_Sxipkonstruisto Auxne_ venas de dekstre.)

SXIPKONSTRUISTO AUXNE Je via permeso, cxu estas konvene por la konsulo --?

KONSULO BERNICK (turnas sin impete) Kion Vi volas?

SXIPKONSTRUISTO AUXNE Peti cxu mi povu fari demandon al la konsulo.

KONSULO BERNICK Nu ja; rapidigxu. Pri kio Vi volas demandi?

SXIPKONSTRUISTO AUXNE Mi volas demandi, cxu estas firma decido, -- nesxangxeble firma decido, -- ke mi estus maldungata de la farejo, se "Indian Girl" ne povus forveli morgaux?

KONSULO BERNICK Kio nun? La sxipo ja _farigxos_ preta por forveli.

SXIPKONSTRUISTO AUXNE Jes, -- gxi farigxos. Sed se gxi ne farigxos, -- cxu mi tiam maldungigxus?

KONSULO BERNICK Por kio tiaj senutilaj demandoj?

SXIPKONSTRUISTO AUXNE Mi ege volus scii tion, sinjoro konsulo. Respondu al mi pri _tio_: Cxu mi maldungigxus?

KONSULO BERNICK Cxu mia vorto kutime estas fiksa aux ne?

SXIPKONSTRUISTO AUXNE Mi do morgaux estus perdinta la pozicion, kiun mi havas en mia domo kaj inter tiuj al kiuj mi plej proksime apartenas, -- perdinta mian influon en la rondo de la laboristoj, -- perdinta la eblecon bonfari inter la malaltaj kaj malricxaj homoj en la societo.

KONSULO BERNICK Auxne, pri tiu punkto ni estas finitaj.

SXIPKONSTRUISTO AUXNE Nu, do "Indian Girl" forvelu. (mallonga silento)

KONSULO BERNICK Auxskultu; mi ne povas direkti miajn okulojn en cxiujn lokojn; ne povas respondeci por cxio; -- Vi povas aserti al mi, ke la riparado estas neriprocxeble farita?

SXIPKONSTRUISTO AUXNE Vi fiksis mallongan tempolimon, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK Sed la riparo estas tauxga, Vi diras?

SXIPKONSTRUISTO AUXNE Ni havas ja bonan veteron kaj somertempon. (denova pauxzo)

KONSULO BERNICK Cxu Vi havas ion pli al mi direndan?

SXIPKONSTRUISTO AUXNE Mi ne scias pri io alia, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK Do, -- "Indian Girl" forvelos --

SXIPKONSTRUISTO AUXNE Morgaux?

KONSULO BERNICK Jes.

SXIPKONSTRUISTO AUXNE Nu ja. (Li salutas kaj foriras.)

(_Konsulo Bernick_ staras momenton sendecida; tuj poste li iras rapide al la elireja pordo, kvazaux volante revoki Auxne, sed haltas maltrankvila kun la mano sur la anso. Samtempe malfermigxas la pordo de ekstere, kaj _plenrajtigito Krap_ envenas.)

PLENRAJTIGITO KRAP (mallauxte) Aha, li estis cxi tie. Cxu li konfesis?

KONSULO BERNICK Hm --; cxu Vi ion malkasxis?

PLENRAJTIGITO KRAP Cxu tio bezonigxas? Cxu la konsulo ne vidis la malbonan konsciencon ekrigardi el liaj okulanguloj?

KONSULO BERNICK Ho cxu; -- tiajxo ne vidigxas. Cxu Vi ion malkasxis, mi demandas?

PLENRAJTIGITO KRAP Mi ne povis alveni; estis tro malfrue; ili jam estis tiranta la sxipon el la doko. Sed gxuste tiu urgxo klare montras, ke --

KONSULO BERNICK Montras nenion. La inspekto do jam okazis?

PLENRAJTIGITO KRAP Kompreneble; sed --

KONSULO BERNICK Vi do nun vidas. Kaj oni kompreneble trovis nenion priplendindan?

PLENRAJTIGITO KRAP Sinjoro konsulo, Vi certe scias kiel tiaj inspektoj okazas, precipe en sxipfarejo, kiu havas tian bonan nomon kiel la nia.

KONSULO BERNICK Same bone; ni do estas senplendindaj.

PLENRAJTIGITO KRAP Sinjoro konsulo, cxu Vi vere nenion rimarkis en Auxne, ke --?

KONSULO BERNICK Auxne tute trankviligis min, mi diras al Vi.

PLENRAJTIGITO KRAP Kaj mi diras al Vi, ke mi estas morale konvinkita, ke --

KONSULO BERNICK Kion tio cxi signifu, sinjoro Krap? Mi ja komprenas, ke Vi portas malamikan senton kontraux la viro; sed se Vi volas iel malutili al li, Vi devas elekti alian okazon. Vi scias kiel grave estas por mi -- aux pli gxuste por la sxipsocieto -- ke "Indian Girl" forvelu morgaux.

PLENRAJTIGITO KRAP Nu bone; tio okazu; sed kiam ni auxdos ion de _tiu_ sxipo -- hm!

(_Komercisto Vigeland_ envenas de dekstre.)

KOMERCISTO VIGELAND Estime bonan tagon, sinjoro konsulo. Cxu Vi havas liberan momenton?

KONSULO BERNICK Je Via servo, sinjoro Vigeland.

KOMERCISTO VIGELAND Jes, mi nur volus auxdi, cxu ne ankaux Vi subtenas la decidon, ke "La Palmo" forvelu morgaux?

KONSULO BERNICK Jes; tio ja estas interkonsentita afero.

KOMERCISTO VIGELAND Sed nun la sxipestro venis al mi informante, ke estas prognozo por ventego.

PLENRAJTIGITO KRAP La barometro multe falis de post la mateno.

KONSULO BERNICK Cxu? Cxu ni povas atendi ventegon?

KOMERCISTO VIGELAND Almenaux fortan venton; sed ne kontrauxventon; male --

KONSULO BERNICK Hm; nu, kion Vi do diras?

