# La Karavano

## Part 9

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-karavano-22070/index.md

La sultano dronis en profunda medito, malkonfideme rigardante jen sian edzinon, jen Labakanon, kiu vane penadis kaŝi sian ruĝiĝon kaj venki sian ĉagrenon, ke li tiel stulte perfidis sin. "Ankaŭ ĉi tiu pruvo ne sufiĉas," diris la sultano. "Sed, laŭdata estu Allaho, mi konas rimedon por certe sciiĝi, ĉu mi estas trompita."

Li ordonis alkonduki sian plej rapidan ĉevalon, salte surĉevaliĝis kaj ekforrajdis en arbaron, kiu komenciĝis ne malproksime de la urbo. Tie laŭ malnova legendo, loĝis bonvola feino, nomata Adolzajdo, kiu jam ofte per siaj konsiloj helpis la reĝojn de lia gento en horoj de urĝega bezono; tien rapidis la sultano. En la mezo de la arbaro estis maldensejo, ĉirkaŭita de altaj cedroj. Tie, laŭ la legendo, loĝis la feino, kaj malofte oni kuraĝis tien penetri, ĉar jam de tempo antikva la loko inspiris nedifineblan timon, kiu herede transdoniĝis de patro al filo. Apenaŭ li alvenis, la sultano desaltis de sia ĉevalo, ĝin alligis al unu el la arboj, stariĝis en la mezo de la loko, kaj ekparolis per laŭta voĉo: "Se estas vero, ke vi donis al miaj prapatroj bonan konsilon en horo de granda bezono, aŭskultu favore la peton de ilia nepo kaj konsilu al mi en afero, kie homa prudento nenion vidas."

Apenaŭ li eldiris la lastajn vortojn, malfermiĝis unu el la cedroj, kaj elpaŝis vualita virino vestita per longa blanka robo. "Mi scias, pro kio vi venis al mi, Sultano Saaŭd; via deziro estas honesta, kaj tial mi volonte vin helpos. Prenu ĉi tiujn du kestetojn. Ordonu al tiuj ambaŭ homoj, kiuj pretendas esti viaj filoj, ke ili elektu. Mi scias, ke ne maltrafe elektos tiu, kiu en vero estas via filo." Tiel parolis la vualita kaj donis al li du malgrandajn eburajn kestetojn, riĉe ornamitajn per oro kaj perloj; sur la kovriloj, kiujn la sultano vane penadis eklevi, estis surskriboj el enmetitaj diamantoj.

Rajdante hejmen, la sultano pripensis kaj pripensis, kio nur povas troviĝi en la kestetoj, kiujn, eĉ per streĉo de ĉiuj siaj fortoj, malfermi li ne povis. Ankaŭ la surskriboj donis al li nenian lumon en la afero, ĉar sur unu li legis: _Honoro kaj Gloro_, sur la alia: _Feliĉo kaj Riĉeco_. La sultano pensis en si mem, ke ankaŭ al li estus malfacile elekti inter la du objektoj, kiuj estis egale belaj, egale allogaj.

Reveninte en sian palacon, li sendis voki la sultaninon kaj raportis al ŝi, kion diris la feino; kaj nun plenigis ŝian koron mistera espero, ke tiu, al kiu ŝi sentis sin tiel forte altirata, elektos la kesteton, kiu pruvos lian reĝan devenon.

Antaŭ la trono de l' sultano oni starigis du tablojn; per sia propra mano la sultano metis sur ilin la du kestetojn; poste li supreniris la tronon kaj faris signon al unu el siaj sklavoj, ke li malfermu la pordon de l' salono. Brilanta procesio de paŝaoj kaj emiroj de la regno, kiujn alvokis al si la sultano, envenis arege tra la malfermita pordo. Ili sidiĝis sur belegaj kusenoj laŭlonge de la muroj. Kiam ili ĉiuj sidiĝis, la sultano denove faris signon, kaj oni alkondukis Labakanon. Per fieraj paŝoj li trairis la salonon, ĵetis sin teren antaŭ la trono kaj diris: "Kion ordonas mia sinjoro kaj patro?"

La sultano rektiĝis sur sia trono kaj diris: "Mia filo! pri la praveco de viaj pretendoj je tiu ĉi nomo oni laŭtigis dubojn; unu el tiuj kestetoj certigos per sia enhavo la purecon de via naskiĝo; elektu! mi ne dubas, ke vi elektos la ĝustan!"

Labakano leviĝis kaj alpaŝis antaŭ la kestetojn. Longe li pripensis, kiun li elektu, fine li parolis: "Altrespektata patro! kio pli alta ol la feliĉo esti via filo? Kio pli nobla ol la riĉeco de via favoro? Mi elektas la kesteton, kiu montras la surskribon: Feliĉo kaj Riĉeco."

"Ni baldaŭ scios, ĉu vi bone elektis; intertempe sidiĝu sur tiu kuseno apud la Paŝao de Medina," diris la sultano kaj faris signon al sia sklavo.

Oni alkondukis Omar'on. Lia rigardo estis malluma, lia mieno malĝoja, kaj lia tuta aspekto vekis ĝeneralan kompaton ĉe la apudestantoj. Li ĵetis sin teren antaŭ la trono kaj demandis pri la volo de l' sultano. La sultano klarigis al li, ke li devas elekti unu el la kestetoj; li leviĝis kaj alpaŝis antaŭ la tablon. Atente li legis ambaŭ surskribojn, poste li parolis: "La lastaj tagoj instruis al mi, kiel necerta estas la feliĉo, kiel pasemaj ĉiuj riĉaĵoj. Sed krom tio ili instruis al mi, ke en la brusto de homo kuraĝa loĝas nedetruebla trezoro, la honoro, kaj ke la brile lumanta stelo de l' gloro neniam forpasas samtempe kun la feliĉo. Do, eĉ se por ĉiam mi perdas nun mian kronon, jen falis la kubo! Honoro kaj Gloro, vin mi elektas!"

Li metis sian manon sur la elektitan kesteton; sed la sultano ordonis, ke li haltu, kaj faris signon al Labakano, ke ankaŭ li alpaŝu antaŭ sian tablon kaj metu la manon sur sian kesteton. Dume la sultano ordonis, ke oni alportu al li pelvon kun akvo el la sankta fontano Zemzem en Mekka, antaŭlavis siajn manojn por preĝi, turnis sian vizaĝon orienten, ĵetis sin teren kaj preĝis. "Dio de miaj prapatroj, kiu de jarcentoj konservis nian genton pura kaj senmiksa, malhelpu, ke la nomo de la Abasidoj estu profanita de iu malnoblulo, protektu kaj helpu mian veran filon en tiu ĉi horo de l' provo."

Li leviĝis kaj resupreniris sian tronon. Ĝenerala scivolego tenis kvazaŭ enkatenitaj ĉiujn apudestantojn; korpremate atentaj, apenaŭ ili kuraĝis spiri; eĉ museton oni povus aŭdi kurantan tra la salono, tiel senbrue sin tenis la tuta korteganaro: la postestarantoj etendis la kolon super la kapojn de la antaŭstarantaj vicoj, por rigardi al la kestetoj. Nun ekparolis la sultano: "Malfermu la kestetojn," kaj tiuj ĉi lastaj, kiujn ĝis nun nenia potenco povis malfermi, eksalte malfermiĝis per si mem.

En la de Omar elektita kesteto kuŝis, sur velura kuseno, malgranda ora kroneto kaj sceptro; en la kesteto de Labakano -- granda kudrilo kaj iom da fadeno. La sultano ordonis al ambaŭ, ke ili alportu al li siajn kestetojn. Li prenis en sian manon la kroneton de sur la kuseno; kaj, jen mirinda vidaĵo! en tiu sama momento ĝi ekpligrandiĝis, kaj ĉiam ĝi fariĝis pli kaj pli granda, ĝis ĝi atingis la grandecon de vera krono. Li metis la kronon sur la kapon de sia filo Omar, kiu staris antaŭ li genue, kisis lin sur la frunto kaj ordonis al li sidiĝi ĉe lia dekstra mano. Sed al Labakano li turnis sin kaj parolis: "Estas malnova proverbo: _Restu tajloro ĉe via laboro!_ Vere, vi ne meritas mian favoron, sed petis pro vi iu, al kiu mi hodiaŭ nenion povas rifuzi; tial mi pardone lasas al vi vian mizeran vivon, sed se vi ŝatas mian konsilon, vi iru, kiel eble plej rapide, for el mia lando."

Hontigita, kvazaŭ dispremegita kiel li estis, la kompatinda subtajloro nenion povis respondi; li ĵetis sin teren antaŭ la princo, kaj larmoj ĵetiĝis el liaj okuloj. "Ĉu vi povas pardoni al mi, princo?" li diris.

"Al amikoj fideleco, al malamikoj grandanimeco, jen pri kio fieras ĉiu Abasido," respondis la princo, igante lin leviĝi; "foriru en paco." -- "Ho vera filo mia!" ekkriis, kortuŝita, la maljuna sultano kaj ĵetis sin sur la bruston de la filo; la emiroj kaj paŝaoj kaj ĉiuj eminentuloj de l' regno leviĝis de siaj sidejoj kaj kriis: "Vivu la nova reĝido!" kaj, dum la ĝenerala ĝojego, Labakano, tenante sub la brako sian kesteton, elŝteliĝis el la salono.

Li malsupreniris en la stalon de l' sultano, bridis sian ĉevalon Murva kaj elrajdis tra la pordego en direkto al Aleksandrio. Kvazaŭ sonĝo aperis al li lia tuta princa vivo, kaj sole la belega kesteto, riĉe ornamita per perloj kaj diamantoj, rememorigis al li, ke sonĝo ĝi ja tute ne estis. Reveninte fine Aleksandrion, li alrajdis al la domo de sia estinta majstro, desaltis teren, alligis sian ĉevalon al la pordo kaj enpaŝis en la laborejon. La majstro, kiu en la komenco lin ne rekonis, faris multe da ceremonioj kaj demandis, per kio li povas lin servi. Sed rigardinte de pli proksime sian vizitanton kaj rekoninte sian iaman lernanton, li alvokis siajn subulojn, kaj ĉiuj sin ĵetis kiel frenezaj kontraŭ la kompatinda Labakano, kiu tute ne atendis tian ĝentilan akcepton: ili prilaboris lin per gladiloj kaj ulnoj, pikis per kudriloj kaj pinĉis per akraj tondiloj, ĝis li falis ellacigita sur amason da malnovaj vestaĵoj.

Dum li tie kuŝis, faris al li la majstro furiozajn riproĉojn pro la ŝtelita vesto; vane Labakano certigis lin, ke ĝuste pro tio li revenis, ĉar li volas ĉion kompensi; vane li proponis trioblan kompensaĵon; la majstro kaj liaj subuloj sin ĵetis sur lin denove, lin orde trabastonis kaj forpelis el la domo. Vundbatita kaj ĉifonita, li sidiĝis sur sian ĉevalon Murva kaj rajdis en karavanejon. Tie li kuŝigis sian lacan disbatitan kapon kaj ekmeditis pri la suferoj de l' vivo surtera, pri la tiel ofte nekonfesata merito kaj pri la senvaloreco kaj pasemeco de ĉiuj mondaj trezoroj. Li ekdormis kun la decido, rezigni pri ĉia grandeco kaj fariĝi respektinda burĝo de la urbo. Kaj la morgaŭan tagon li ne pentis pri sia decido, ĉar la peza mano de l' majstro kaj la egale pezaj manoj de liaj subuloj jam definitive forbastonis el lia doloranta korpo lian tutan moŝtecon.

Por alta prezo li vendis al juvelisto sian kesteton, aĉetis al si domon kaj starigis tajloran laborejon. Fininte ĉiujn antaŭaranĝojn kaj alkroĉinte antaŭ sia fenestro elpendaĵon kun la surskribo: "Labakano, tajloro," li sidiĝis en sia laborejo, kaj, per la kudrilo kaj fadeno, kiujn li trovis en la kesteto, li komencis fliki la veston, kiun la majstro tiel kruele disŝiris. Sed foje oni vokis lin por kelkaj momentoj for de lia laboro, kaj kiam li volis denove sin preni al ĝi, kia stranga vidaĵo sin prezentis al lia rigardo! Kvankam gvidate de neniu, la kudrilo daŭrigis diligente kudradi; ĝi faris delikatajn, graciajn stebojn, kiajn Labakano mem ne faris eĉ en siaj plej artoriĉaj momentoj!

Vere, eĉ la plej malgranda donaco de bonvola feino estas utila kaj grandvalora! Kaj ankoraŭ alian valoron havis ĉi tiu donaco: kiel ajn diligente laboris la kudrilo, la fadeno neniam finiĝis.

Labakano akiris grandan klientaron kaj estis baldaŭ la plej fama tajloro, longe kaj larĝe. Li altranĉadis la vestojn kaj faradis la unuan stebon per la kudrilo, kaj tuj ĉi tiu laboris plue kaj senĉese, ĝis la vesto estis preta. Majstro Labakano havis baldaŭ la tutan urbon kiel klientaron, ĉar li laboradis bele kaj treege malkare; nur pri unu sola afero la Aleksandrianoj skuadis malaprobe la kapon, nome: ke li laboradis tute sen lernantoj kaj ĉiam post ŝlositaj pordoj.

Tiel la kesteta sentenco, promesinta _feliĉon_ kaj _riĉecon_, fine plenumiĝis; feliĉo kaj riĉeco, almenaŭ en meza mezuro, akompanadis la paŝojn de la bona tajloro; kaj ĉiufoje kiam li aŭdis pri la gloro de la juna sultano Omar, kiu nun vivis en ĉies buŝo, -- kiam li aŭdis, ke tiu kuraĝulo estas la fiero kaj la amo de sia popolo kaj la teruro de siaj malamikoj, tiam la iama princo pensis en si mem: "Tamen pli bone ja estas, ke mi restis tajloro, ĉar honoro kaj gloro estas ja danĝeraj aferoj." Tiel vivis Labakano, kun si mem kontenta, de siaj samurbanoj respektata; kaj se la kudrilo ne perdis sian magian povon, certe ĝi ankoraŭ ĉiam kudradas per la eterna fadeno de la bona feino Adolzajdo.

Ĉe la subiro de la suno la karavano reekvojiris pluen, kaj baldaŭ ĝi atingis Birket el Had, "Fontanon de l' Pilgrimantoj," de kie ĝis Kajro estas nur trihora irado. Oni sciis, ke ĉirkaŭ tiu tempo la karavano alvenos, kaj baldaŭ la komercistoj havis la ĝojon vidi siajn amikojn venantajn renkonte al ili el Kajro. Ili eniris en la urbon tra la pordego Bab el Falk, ĉar ĝi estis rigardata kiel feliĉa antaŭsigno, eniri tra tiu pordego, tra kiu en pasinta tempo trapasis la Profeto.

Sur la foirejo la kvar turkaj komercistoj adiaŭis la fremdulon kaj la grekan komerciston Zaleŭkos kaj iris hejmen kun siaj amikoj. Zaleŭkos kondukis la fremdulon al bona karavanejo kaj invitis tie tagmanĝi. La fremdulo akceptis la inviton, sed li antaŭe foriris ŝanĝi sian vestaron, promesinte baldaŭ reveni.

La greko jam faris ĉiun antaŭaranĝon, por bone regali la fremdulon, por kiu li eksentis dum la vojaĝo apartan korinklinon; kaj kiam la manĝaĵoj kaj trinkaĵoj staris bonorde sur la tablo, li sidiĝis, por atendi sian gaston.

Nun fine li aŭdis lin, alproksimiĝantan per malrapidaj pezaj paŝoj laŭlonge de la koridoro, kiu kondukis al lia ĉambro. Li leviĝis, por iri renkonte al li kaj fari al li tutkoran akcepton; sed, malferminte la pordon, li ekpaŝis malantaŭen, terurita, ĉar jen renkontis lin ĉe la sojlo tiu timiga ruĝmantelulo! Ankoraŭ unu rigardon li ĵetis sur lin: iluzio ĝi ne estis; la sama alta majesta figuro, la masko, tra kiu la nigraj okuloj rigardis lin fulme, la ruĝa mantelo kun la oraj brodaĵoj -- ĉio tio, el la plej teruraj horoj de lia vivo, estis al li ja nur tro bone konata. Interbatalantaj sentoj skuadis ekscite la bruston de Zaleŭkos. Estas vero, ke li jam repaciĝis kun tiu bildo de sia memoro, kaj tamen la vido de tiu nekonato, kiun li jam de longe pardonis, dismalfermis denove ĉiujn vundojn de lia koro: tiuj doloroplenaj horoj de antaŭmorta timo, tiu ĉagrenego, kiu venenis por ĉiam lian junan vivon, denove preterpasis antaŭ lia animo kvazaŭ per unumomenta ekflugo.

Ĉiam senmove staris la aperaĵo sur la sojlo. "Kion vi volas, terura?" ekkriis la greko. "For de miaj okuloj, ke mi ne malbenu vin!"

"Zaleŭkos!" parolis el sub la masko konata voĉo; "ĉu tiel vi akceptas vian gaston?" La parolanto demetis la maskon kaj disŝovis de sia brusto la mantelon: ĝi estis Selim Baruĥ, la fremdulo.

Sed Zaleŭkos ŝajnis ankoraŭ ne trankviligita: terure estis al li en ĉeesto de tiu fremdulo, ĉar nur tro klare li rekonis en li la nekonaton de _Ponte vecchio_. Tamen tiu ĉi sento cedis fine al lia kutima gastamo; kaj, nenion dirante, li faris signon al la fremdulo, ke li sidiĝu kun li al la tablo.

"Mi divenas viajn pensojn," prenis Selim Baruĥ la parolon, kiam ili sidiĝis, "ĉar vi rigardas min per elokvente demandantaj okuloj. Mi povus silenti kaj neniam plu min montri al viaj rigardoj, sed mi ŝuldas al vi klarigon pri mia konduto, kaj tial mi kuraĝis, eĉ riskante vian malbenon, aperi antaŭ vi en mia iama vestmaniero. Vi iam diris al mi: 'Laŭ la kredo de miaj prapatroj mi devas lin ami; cetere, li sendube estas eĉ pli malfeliĉa ol mi.' Tion ĉi lastan vi kredu nur, amiko Zaleŭkos; kaj nun aŭdu mian senkulpiĝon.

"Mi devas reveni ĝis la komenco, por min bone komprenigi. Mi naskiĝis en Aleksandrio, de kristanaj gepatroj. Mia patro, la pli juna filo de malnova glora franca familio, estis konsulo de sia lando en Aleksandrio. De mia deka jaro oni edukis min en Francujo ĉe frato de mia patrino; kaj pasis jam kelkaj jaroj de post la komenco de la revolucio, kiam mi forlasis mian patrujon, por serĉi trans la maro rifuĝejon ĉe miaj gepatroj; akompanis min mia onklo, kiun minacis nun en la lando de liaj prapatroj plej grandaj danĝeroj. Plenaj de espero, ke ni reakiros en la gepatra hejmo la trankvilon kaj pacon, je kiu senigis nin la furioza franca popolo, ni albordiĝis en Aleksandrio. Sed ho ve! ne ĉion mi trovis en la domo de mia patro, kiel ĝi devas esti. Estas vero, ke la eksteraj ventegoj de tiu malkvieta tempo ankoraŭ ne atingis ĝis tie; sed des pli neatendite trafis la malfeliĉo mian familion en ĝia plej profunda interno. Malmulte da tempo antaŭe, mia frato, esperoplena junulo, ĉefsekretario de mia patro, edziĝis kun juna knabino, filino de firenza nobelo, kiu loĝis en nia najbaraĵo; du tagojn antaŭ nia alveno, ŝi subite malaperis, kaj eĉ la plej malgrandan postesignon de la malfeliĉa knabino nek nia familio nek ŝia patro povis trovi. Oni fine konvinkiĝis, ke ŝi nesingardeme promenis tro malproksimen de la urbo kaj falis en la manojn de rabistoj. Por mia kompatinda frato ĉi tiu penso estus eble malpli aflikta, ol la hontinda vero, kiun ni nur tro baldaŭ eksciis: la perfidulino enŝipiĝis kaj forveturis eksterlandon kun juna Napolano, kiun ŝi ekkonis en la domo de sia patro. Kvazaŭ freneza de kolero, mia frato faris ĉion eblan por venigi al juĝo la kulpulinon; sed vane: liaj klopodoj, kiuj faris sensacion en Napolo kaj Firenzo, servis nur por plenumi lian propran malfeliĉon kaj ĉiujn nin pereigi. La firenza nobelo foriris returne en sian patrujon; al ni li kredigis, ke li volas havigi justecon al mia frato, sed en realeco li celis nian ruinon. En Firenzo li malprosperigis ĉiun esploron, kiun entreprenis mia frato; kaj la influon, kiun li akiris al si per ĉiuj eblaj rimedoj, li lerte profitis por altiri sur mian patron kaj mian fraton la suspekton de la franca registaro: per plej hontindaj tromprimedoj oni kaptis ilin, fortrenis Francujon kaj igis tie mortigi per la ekzekutista hakilo. Mia malfeliĉa patrino fariĝis freneza, kaj pasis dek longaj monatoj, antaŭ ol la morto liberigis ŝin de ŝia terura stato, kiu tamen en la lastaj tagoj ŝanĝiĝis en plenan, klaran konscion. Tiel mi nun troviĝis tute sola en la mondo, sed nur _unu_ penso okupis mian spiriton, nur _unu_ penso igis min forgesi pri mia funebro; kaj tiu penso, kiun, en sia lasta horo, mia patrino mem ekbruligis en mi, baldaŭ fariĝis kvazaŭ ardega flamo en mia animo.

"Kiel mi jam diris, mallonge antaŭ ŝia fino revenis al ŝi la konscio; ŝi lasis min voki kaj parolis trankvilanime pri nia malfeliĉo kaj pri sia propra morto. Poste ŝi petis ĉiujn aliajn forlasi la ĉambron; kun solena mieno ŝi sidiĝis rektiĝinte sur sia mizera kuŝejo kaj diris, ke mi povas akiri ŝian benon, se mi ĵuros tion plenumi, kion ŝi nun ordonos al mi. Kortuŝita de la vortoj de l' mortanta patrino, mi ĵure promesis plenumi ŝian volon. Ĉe tio ŝi komencis denove surŝuti per insultoj la Firenzanon kaj lian filinon kaj ordonis al mi, kun plej teruraj minacoj de ŝia malbeno, venĝi kontraŭ li mian malfeliĉan familion. Ŝi mortis en miaj brakoj. Jam de longe dormetis en mia animo tiu penso pri venĝo; nun ĝi plenforte vekiĝis. Mi kolektis la reston de mia patra havo kaj ĵuris al mi mem, ke mi uzos ĉiun eblan rimedon, por plenumi mian venĝon, eĉ se mi per tio pereos.

"Baldaŭ mi alvenis Firenzon, kie mi tenis min kiel eble plej kaŝite. Multe malhelpis mian planon la situacio, en kiu sin trovis miaj malamikoj. La maljuna Firenzano fariĝis intertempe gubernatoro, kaj nun ĉe la plej malgranda suspekto li havis en mano ĉiujn rimedojn, por min pereigi. Akcidento venis al mia helpo. Unu vesperon mi ekvidis, irantan tra la stratoj, homon en konata livreo; lia ŝanceliĝa irado, lia malgaja mieno kaj lia kolera murmurado de _santo sacramento_ kaj _maledetto diavolo_ rekonigis al mi la maljunan Pietron, serviston de la Firenzano, kiun mi jam konis en Aleksandrio. Mi ne dubis, ke li koleras kontraŭ sia sinjoro, kaj mi decidis profiti lian malbonan humoron. Li ŝajnis tre mirigita, vidante min tie, forte plendis, ke de l' tempo, kiam lia sinjoro fariĝis gubernatoro, li per nenio jam povas lin kontentigi; kaj baldaŭ mia oro, subtenata de lia kolero, translogis lin definitive al mia flanko. La ĉefa malhelpo estis tiel forigita; mi havis dungitan serviston, kiu en ĉiu horo malfermos por mi la pordon de mia malamiko; kaj de nun maturiĝis ĉiam pli rapide mia plano de venĝo. Al mi ŝajnis, ke la mizera vivo de la maljuna Firenzano tute ne havas ian egalpezon kun la pereo de mia familio; ne, sian plej amatan li devas vidi mortigita: kaj tio estis Bianka, lia filino. Ĉu ĝi ne estis ŝi, kiu tiel hontinde krimis kontraŭ mia frato? -- ŝi ja, kiu estis la ĉefa kaŭzo de nia malfeliĉo? Eĉ ĝojigis mian venĝosoifantan koron la novaĵo, ke ĝuste tiutempe Bianka intencis la duan fojon edziniĝi; mi tuj prenis decidon: nun morti ŝi nepre _devas_. Tamen mi timis plenumi propramane la krimon, kaj ankaŭ Pietron mi ne juĝis kapabla ĝin fari; tial ni ĉirkaŭesploris, por trovi iun, kiu povus prizorgi la aferon. El la Firenzanoj mi kuraĝis dungi neniun, ĉar neniu entreprenus ion tian kontraŭ la gubernatoro. Fine naskiĝis en la kapo de Pietro la plano, kiun mi poste plenumis; samtempe, ĉar vi estas fremdlandano kaj kuracisto, li proponis vin kiel plej taŭgan ekzekutiston. Pri la plua irado de la afero vi ja scias. Nur via tro granda singardemo kaj honesteco preskaŭ malprosperigis mian entreprenon: de tio venis la epizodo de la mantelo.

"Pietro malfermis por ni la pordeton en la palaco de l' gubernatoro, kaj ne malpli kaŝe li volis nin poste reelkonduki sur la straton; sed tra fendo en la pordo ni povis bone vidi ĉiun detalon de la mortigo, kaj, terurite de la infera spektaklo, ni forkuregis el la domo. Antaŭenpelate de timo kaj pento, mi kuris pli ol du cent paŝojn, ĝis mi falis senforta sur la ŝtupojn de preĝejo. Kiam mi fine reakiris la memregadon, mia unua penso estis pri vi kaj via terura sorto, se oni vin trovos en la palaco. Mi alŝteliĝis tien, sed nek de vi nek de Pietro mi povas trovi eĉ la plej malgrandan, postsignon; sed la pordeto ankoraŭ staris malfermita, kaj tial mi almenaŭ povis esperi, ke vi jam profitis la okazon por forkuri el la domo.

"Kiam fariĝis tago, timo antaŭ eltroviĝo kaj premanta sento de pento igis por mi neeble, ke mi restu plue en Firenzo. Mi tuj foriris Romon. Sed prezentu al vi mian konsterniĝon, kiam oni tie post kelkaj tagoj rakontadis ĉie la aferon, kun la aldono, ke la mortigisto, greka kuracisto, estas kaptita. Maltrankvila, timoplena, mi reiris Firenzon: jam antaŭe mia venĝo ekŝajnis al mi iom supermezura, sed nun mi ĝin eĉ malbenis, ĉar multe tro kare mi pagus por ĝi, se la prezo estus via vivo. Mi alvenis Firenzon en la sama tago, kiu rabis al vi vian manon. Kion mi sentis, vidante vin suriri la eŝafodon kaj tiel heroe suferi, pri tio mi ne volas paroli; sufiĉas diri, ke kiam via sango tie elŝprucis, jam fariĝis neŝancelebla mia decido, dolĉigi al vi la reston de via vivo. Vi mem ja ĉion scias, kio poste okazis, kaj restas al mi nur klarigi, kial mi faris kun vi ĉi tiun vojaĝon. Kiel peza ŝarĝo premis min la penso, ke vi ankoraŭ ne pardonis min; tial mi decidis kunvivi kun vi dum multaj tagoj kaj fine fari plenan malkaŝan konfeson pri mia kulpo."

Ĝis nun, dum lia gasto parolis, la greko silentis; nun, kiam li finis sian rakonton, li etendis al li, kun milda rigardo, sian manon. "Mi bone sciis, ke vi estas pli malfeliĉa ol mi, ĉar ĉiam, kvazaŭ per nigra nubo, mallumigos tiu krimo la tagojn de via vivo; el mia tuta koro mi pardonas al vi. Sed permesu, ke mi faru al vi ankoraŭ unu demandon: kiel fariĝis, ke vi venis sub tiu ĉi formo en la dezerton? Kion vi faris poste, aĉetinte por mi la domon en Konstantinopolo?"

"Mi reiris Aleksandrion," respondis la alia. "Malamo al ĉiuj homoj bolis en mia brusto, flamanta malamo precipe al tiuj nacioj, kiujn oni nomas 'kulturaj': kredu al mi, ĉe miaj Muslimoj mi sentis min multe pli bone. Nur de malmulte da monatoj mi jam estis en Aleksandrio, kiam okazis la invado de miaj samlandanoj. Mi vidis en ili nur la ekzekutintojn de mia patro kaj de mia frato; tial mi kolektis el inter miaj konatoj kelke da samepensantaj junuloj kaj aliĝis al tiuj kuraĝaj Mamelukoj, kiuj tiel ofte fariĝis la teruro de la franca armeo. Post la militiro, mi ne povis decidi reveni al la laboroj de l' paco. Mi vivis kun mia areto da samideanaj amikoj sovaĝan vivon de vagisto, dediĉitan al batalo kaj ĉaso. Kun tiuj homoj, kiuj respektas min kiel hetmanon, mi vivas kontenta; ĉar kvankam miaj Azianoj ne estas tiel kulturitaj, kiel viaj Eŭropanoj, tamen ili estas tute netuŝitaj de envio kaj kalumniemo, de egoismo kaj ambicio."

Zaleŭkos dankis la fremdulon pro lia sciigo, sed esprimis sian opinion, ke estus pli konforme al lia alta instruiteca rango, se li vivus kaj laborus en la kristanaj landoj de Eŭropo. Li prenis lian manon kaj petis lin veni kun li, ke ili kune vivu kaj mortu.

