# La Karavano

## Part 8

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-karavano-22070/index.md

La vojaĝantoj interkonsente decidis ripozi la sekvantan tagon en tiu ĉi karavanejo, por refortigi sin mem kaj siajn bestojn por la plua vojaĝo. Ankaŭ en ĉi tiun tagon ĝisdaŭris la hieraŭa gajeco, kaj ili sin donis al ĉiuspecaj ludoj kaj amuzaĵoj. Post komuna tagmanĝo ili alvokis la kvinan komerciston, Ali Siza, ke nun li pagu sian ŝuldon, kiel jam faris la aliaj, kaj rakontu sian historion. Li respondis, ke lia vivo estas tro malriĉa je frapantaj okazintaĵoj, kaj tial li ne volas paroli pri ĝi, sed rakontos al ili ion alian, nome: la fabelon pri la falsa princo.

La Fabelo pri la Falsa Princo.

Estis iam respektinda subtajloro, nomata Labakano, kiu lernoservis ĉe lerta majstro en Aleksandrio. Oni ne povas diri, ke Labakano kudradis mallerte; kontraŭe, li povosciis fari laboraĵojn aparte delikatajn. Kaj ni estus maljustaj, dirante, ke li estis mallaborema. Tamen ne ĉio estis en ordo en la kapo de la subtajloro. Okazis ofte, ke li kudradis seninterrompe dum tutaj horoj, tiel ke la kudrilo fariĝis brulruĝa en lia mano kaj ekfumiĝis lia fadeno; en tiaj okazoj li plenumadis laboraĵojn tute neimiteblajn. Sed alitempe, -- kaj, bedaŭrinde, tio okazis plej ofte, -- li sidadis absorbita en siaj pensoj, kun fiksaj sencelaj okuloj; kaj en lia vizaĝo kaj tuta teniĝo estis io tiel stranga, ke lia majstro kaj liaj kunsubuloj, vidante lian distrecan mienon, diris ĉiufoje: "Labakano havas denove sian aristokratan vizaĝon."

Vendrede, kiam aliaj homoj pace revenadis de la matena preĝo hejmen al sia laboro, Labakano, surhavanta belan, penege ŝparakiritan veston, elpaŝis el la moskeo, trairis per malrapidaj fieraj paŝoj la placojn kaj stratojn de la urbo, kaj kiam iu el liaj kamaradoj lin salutis, dirante: "Pacon al vi, Labakano," aŭ: "Kiel vi fartas, amiko?" li eksvingis grandanime la manon aŭ, en specialaj okazoj, klinis belmaniere la kapon. Kaj kiam lia majstro diris al li, ŝerce: "Naskita princo vi ja estas, Labakano," li ĝojis pro tio kaj respondis: "Ĉu ankaŭ vi rimarkis tion?" aŭ: "Mi jam de longe tiel pensas!"

Tia estis jam de longa tempo la stranga konduto de la respektinda subtajloro Labakano, sed ĉar li estis en ceteraj rilatoj bonkonduta kaj lerta laboristo, lia majstro toleradis liajn kapricojn. Okazis ĝuste tiutempe, ke Selim, la frato de l' sultano, haltis travojaĝe en Aleksandrio; kaj unu tagon li sendis festveston al la majstro, por ke ĝi estu de li korektita, kaj la majstro transdonis ĝin al Labakano, ĉar tiu ĉi faradis la plej delikatajn laboraĵojn. Vespere, kiam la majstro kaj la aliaj subuloj foriris, por mallaciĝi post la ŝarĝpenado de l' tago, Labakano, puŝata de nekontraŭstarebla sopiro, reeniris en la laborejon, kie pendis la vesto de la imperiestra frato. Longe li staris tie antaŭ la vesto, enpense admirante jen la belegan brodaĵon, jen la briletantajn ŝanĝkolorojn de la silko kaj veluro. Li ne povis sin deteni: kvazaŭ mallibervole li surmetis ĝin, kaj jen, ho miro! ĝi vestis lin tiel perfekte, kiel se ĝi estus por li farita. "Ĉu mi ne estas princo tute same bona kiel iu alia?" li demandis sin, paŝante en la ĉambro tien kaj reen. "Ĉu la majstro mem ne diris, ke mi estas princo naskita?" Surmetante la veston, la subtajloro ŝajnis samtempe alpreni tute reĝan karakteron; li ne povis forigi el sia spirito la penson, ke li estas nekonata reĝido, kaj kiel nekonata reĝido li nun decidis forvojaĝi en la mondon kaj tian lokon forlasi, kie la homoj estas tiel malsaĝaj, ke ili ne povas vidi, sub la kovraĵo de lia malalta vivstato, lian ennaskitan indecon. Ŝajnis al li, kvazaŭ la belega vesto estas al li sendita de iu bonvola feino; li do bone sin gardis malŝati tiel multvaloran donacon, enpoŝigis la malmultan monon, kiun li havis kontante, kaj, dum favorkovris lin la mallumo de la nokto, li ekformarŝis el la pordego de Aleksandrio.

Dum li vojaĝadis, la nova princo elvokis ĉiuloke grandan miron, ĉar la belega vesto kaj lia serioza, majesta teniĝo tute ne konvenis al piediranto. Kiam, pri tio, oni faris al li ian demandon, li ĉiufoje respondis kun misteroplena mieno, ke la afero havas kaŭzon tute specialan. Sed vidante, ke li faras sin ridinda per sia piedirademo, li aĉetis por malalta prezo maljunan ĉevalon, kiu trafe al li konvenis, ĉar, havante neŝanceleblan trankvilecon kaj mildecon de animo, neniam ĝi embarase devigis lin prezentiĝi kiel lerta rajdisto, kio tute ne estis lia forta flanko.

Unu tagon, dum li vojiris malrapide antaŭen sur sia Murva, -- tiel li nomis sian ĉevalon, -- alvenis alia rajdanto, kiu petis permeson rajdi en lia societo, ĉar, diris li, per interparolado mallongiĝos al ili la vojo. La rajdanto estis gaja junulo, bela kaj ĝentilmaniera. Li tuj komencis kun Labakano interparoladon pri "kien" kaj "de kie,"; kaj montriĝis, ke ankaŭ li, same kiel la subtajloro, eliris sencele en la mondon. Li diris, ke li nomiĝas Omar, estas nevo de l' bejo Elfi, la malfeliĉa Paŝao de Kajro, kaj nun vojaĝas de loko al loko, por plenumi komision, kiun konfidis al li lia onklo sur sia lito de morto. Kun sama nekaŝemeco Labakano ne volis rakonti pri siaj propraj cirkonstancoj, sed malklare komprenigis al la noveveninto, ke li estas de alta deveno kaj vojaĝas pro sia plezuro.

La ambaŭ junuloj plaĉis multe unu al la alia kaj daŭrigis kune la vojon. La duan tagon de l' komuna vojaĝo Labakano demandis sian kunrajdanton pri la komisio, kiun li devas prizorgi, kaj eksciis, je sia granda miro, jenon: -- Elfi Bejo, la Paŝao de Kajro, edukis Omar'on de lia plej frua infaneco, kaj tiu ĉi neniam konis siajn gepatrojn. Fine, kiam la Bejo estis surprize atakita de siaj malamikoj kaj, post tri malfeliĉaj bataloj, devis forkuri, mortige vundita, li malkaŝis al sia zorgato, ke li ne estas lia nevo, sed la filo de potenca monarĥo, kiu, pro timo de la profetaĵoj de siaj astrologoj, forigis la junan princidon de sia kortego, ĵurante, ke li ne volas lin revidi pli frue ol je lia dudek-dua naskotago. Elfi Bejo ne diris al li la nomon de lia patro, sed donis al li plej precizajn ordonojn, ke, la kvaran de la venonta monato Ramadan, je kiu tago li atingos la aĝon de dudek du jaroj, li troviĝu ĉe la famekonata kolono El-Seruja, je kvar tagvojaĝoj, oriente de Aleksandrio; tie li transdonu al la viroj, kiuj staros apud la kolono, ponardon, kiun li donis al li, kaj diru al ili: "Jen mi estas kiun vi serĉas"; se ili respondos: "Laŭdata estu la Profeto, kiu vin gardis," li tiam sekvu ilin; ili kondukos lin al lia patro.

Tre mirigis la subtajloron Labakanon ĉi tiu sciigo. Per enviemaj okuloj li de nun rigardis la princidon. Kolerigis lin la penso, ke al tiu ĉi Omar, kiu jam sen tio havas la famon esti nevo de potenca paŝao, la sorto plie donis rangon de princido, sed al li mem, kiu ja posedas ĉiujn princajn ecojn, ĝi donacis, kvazaŭ por moko, senfaman naskiĝon kaj vivovojon tute ordinaran. Li faris komparojn inter si mem kaj la princido. Li devis konfesi al si, ke tiu ĉi lasta havas trajtojn de vizaĝo treege allogajn: belaj vivecaj okuloj, agla nazo, mildaj servemaj manieroj, unuvorte, ĉiuj eksteraj perfektaĵoj, kiuj povas iun rekomendi, estis liaj. Sed kvankam li ne povis ne konfesi la meritojn de sia kunulo, tamen li trovis nekontraŭdirebla, ke homo tia, kia li Labakano, estus, sen ia dubo, eĉ pli bonvena al la princa patro, ol la vera princido.

Ĉi tiuj pripensoj persekutadis Labakanon dum la tuta tago, kaj la sekvintan nokton li eĉ ekdormis kun ili. Sed kiam li malfermis matene la okulojn, kaj lia unua rigardo renkontis la kuŝantan apud li Omar'on, kiu povis dormi tiel trankvile kaj sonĝi pri sia certa feliĉo, vekiĝis en li la penso, tion akiri al si, aŭ ruze aŭ perforte, kion malfavora sorto rifuzis. La ponardo, tiu ekkona signo de la hejmen revenanta princido, kroĉiĝis al la zono de l' dormanto; singarde, senbrue li eltiris ĝin, por enpuŝi en la bruston de ĝia posedanto. Sed eĉ la penso de mortigo teruris lian paceman tajloran animon; li do kontentiĝis alproprigante la ponardon kaj bridante por si mem la pli rapidan ĉevalon de l' princido; kaj antaŭ ol Omar vekiĝis kaj sin vidis senigita je ĉiuj siaj esperoj, lia perfida kunvojaĝanto jam malproksimiĝis je sufiĉe multe da mejloj.

Estis ĝuste la unua tago de la sankta monato Ramadan, kiam Labakano prirabis la princidon; li do havis ankoraŭ kvar tagojn, por atingi la kolonon El-Seruja, kiu estis de li bone konata. Kvankam la loko, kie troviĝis ĉi tiu kolono, estis malproksima je ne pli ol du tagvojaĝoj, tamen li tre rapidis por tien alveni, ĉar ĉiam li timis, ke la vera princido alvenos unua. En la fino de l' dua tago Labakano ekvidis la kolonon El-Seruja. Ĝi staris sur malgranda monteto en vasta ebenaĵo kaj estis videbla el du-trihora distanco. Ĉe tiu ĉi vido, la koro de Labakano ekbatis pli laŭte. Kvankam, dum la du ĵus pasintaj tagoj, li jam havis sufiĉe da tempo por pripensi la rolon, kiun li devos ludi, tamen lia malbona konscienco faris lin iom timema; sed fine la penso, ke li ja estas naskita princo, revekis lian kuraĝon, kaj kun renovigita memfido li aliris sian celon.

La ĉirkaŭaĵoj de la kolono El-Seruja estis senhomaj kaj dezertaj; kaj se la nova princido ne havus, jam por kelkaj tagoj, sufiĉe da provizaĵoj, embarasus lin iome la zorgo pri lia vivteno. Li nun haltis kun sia ĉevalo sub kelkaj palmoj kaj tie atendis, kion sendos al li lia sorto. Ĉirkaŭ la morgaŭa tagmezo li ekvidis grandan procesion de ĉevaloj kaj kameloj, venantan tra la ebenaĵo en direkto al la kolono El-Seruja. La procesio haltis ĉe la malsupro de l' monteto, sur kiu staris la kolono; oni starigis belegajn tendojn, kaj la tuto aspektis kiel karavano de riĉa paŝao aŭ ŝejko. Labakano prave konjektis, ke ĝuste pro li tiuj multaj homoj alvenis; kaj volonte li vidigus al ili jam hodiaŭ ilian estontan estron, sed li moderigis sian deziregon prezentiĝi kiel princo, ĉar ĉiuokaze la venonta mateno ja plene realigos liajn plej ambiciajn esperojn.

La matena suno vekis la feliĉegan tajloron por la plej grava momento de lia vivo, kiam li leviĝos el sia malalta sfero kaj stariĝos flanke de princa patro. Estas ja vero, ke, bridante sian ĉevalon, por alrajdi al la kolono, li ekpensis momente pri la maljusteco de sia entrepreno, kaj image li prezentis al si la doloron de l' princa junulo, trompita de liaj belaj esperoj; sed la kubo estis ĵetita, li jam ne povis malfari, kio estis farita, kaj lia memestimo diris al li en la orelon, ke li havas aspekton sufiĉe majestan, por sin prezenti kiel filo al la plej potenca el la reĝoj. Sentimigite de ĉi tiu penso, li sidiĝis sur sian ĉevalon, prenis sian tutan kuraĝon en manoj por igi ĝin orde galopi, kaj post malpli ol kvarono da horo li jam atingis la malsupron de l' monteto. Li desaltis de sia ĉevalo kaj alligis ĝin al unu el la arbustoj, kiuj kreskis tie en sufiĉe granda nombro; poste li eltiris la ponardon de l' princido Omar kaj eksupreniris la monteton. Ĉe la piedo de l' kolono staris ses viroj. Tiuj ĉi akompanis maljunulon kun nobla reĝa mieno: lia belega orbrodita kaftano, zonita per blanka kaŝmira ŝalo, lia blanka turbano, ornamita per fulmetantaj juveloj, montris lin homo riĉa kaj altranga. Labakano, alpaŝinte, sin klinis antaŭ li malalte kaj parolis, prezentante al li la ponardon:

"Jen mi estas, kiun vi serĉas."

"Laŭdata estu la Profeto, kiu vin gardis," respondis la maljunulo, kun larmoj de ĝojo; "ĉirkaŭprenu vian maljunan patron, kara mia filo Omar!"

La bona tajloro estis de ĉi tiuj solenaj vortoj tre kortuŝita kaj ĵetis sin, duone ĝojante, duone hontante, en la brakojn de l' maljuna princo. Sed nur dum unu momento estis al li permesate ĝui la feliĉegon de lia nova rango. Elrektiĝinte el la brakoj de l' princa maljunulo, li ekvidis rajdanton rapidantan tra la ebenaĵo en direkto al la monteto. La rajdanto kaj lia ĉevalo prezentis strangan vidaĵon; ĉu pro obstineco, ĉu pro laceco, la ĉevalo, ŝajne, tute ne volis pluen: ĝi ŝoviĝis antaŭen per falŝanceliĝa irado, kiu estis nek paŝado nek trotado, kaj per manoj kaj piedoj la rajdanto instigadis ĝin al pli rapida kurado. Baldaŭ, tro baldaŭ Labakano rekonis sian ĉevalon Murva kaj la veran princidon Omar; sed jam ekloĝis en li la demono Mensogo, kaj li decidis, kio ajn okazos, valorigi kun fera frunto siajn uzurpitajn pretendojn.

Jam el malproksimo oni vidis la rajdanton signogestadi per la mano; kaj nun, malgraŭ la malbona irado de l' ĉevalo Murva, li jam alvenis, desaltis teren kaj eksupreniris kurege la monteton. "Haltu!" li kriis, "kiu ajn vi estas, haltu! kaj ne lasu vin trompi de plej malnobla mensogulo. Estas _mi_, kiu nomiĝas Omar; kaj neniu mortemulo kuraĝu profani mian nomon!"

Granda miro pentriĝis sur la vizaĝoj de la apudstarantoj pro ĉi tiu ŝanĝiĝo de aferoj; sed pli ol ĉiuj konsternita ŝajnis la maljunulo, kiu nun direktadis demandajn rigardojn jen al tiu, jen al alia. Dume Labakano parolis kun penege akirita trankvileco: "Favora mia estro kaj patro, ne lasu vin trompi de tiu homo. Ĝi estas, kiom mi scias, iu freneza tajloro el Aleksandrio, nomata Labakano, kiu meritas nian kompaton, pli ol nian koleron."

Ĝis furiozeco incitis tiuj vortoj la princidon. Ŝaŭmante de kolerego, li volis trapuŝiĝi ĝis Labakano, sed la ĉirkaŭstarantoj sin ĵetis inter ilin kaj tenis lin firme, kaj la maljuna princo parolis: "Vere, filo mia, la kompatindulo estas freneza; oni ligu lin kaj sidigu sur unu el niaj dromedaroj; eble ni povos iel helpi la malfeliĉulon."

Jam kvietiĝis la kolerego de l' princido; plorante, li kriis al la princo: "Mia koro al mi diras, ke vi estas mia patro; mi ĵurpetas vin, pro memoro de mia patrino, aŭskultu min!"

"Sankta mia Dio!" respondis la alia; "li jam rekomencas deliri; kiel la frenezaj ideoj nur venas al li en la kapon?" Dirinte tion, li prenis Labakanon je la brako kaj lasis sin konduki malsupren de la monteto. Ili ambaŭ sidiĝis sur belajn ĉevalojn, drapiritajn per riĉaj kovriloj, kaj ekforrajdis tra la ebenaĵo fronte de l' tuta procesio. Sed al la malfeliĉa princido oni kunkatenis la manojn kaj ligis lin firme sur dromedaro, kaj apud li restis ĉiam du rajdistoj, kiuj havis por ĉiu lia movo plej atenteman okulon.

La maljuna princo estis Saaŭd, sultano de la Veĥabanoj.[10] Longan tempon li vivis seninfana, ĝis fine al li naskiĝis princido, pri kiu li jam de tiel longe sopiris. Sed la astrologoj, kiujn li demandis pri la sorto de l' knabo, deklaris, ke ĝis lia dudek-dua vivjaro minacados lin la danĝero, esti forpelita de iu malamiko. Por tion eviti, la sultano fordonis la infanon al sia malnova fidinda amiko Elfi Bejo, por esti de li edukata; kaj de tiu tempo, dum dudek du dolorplenaj jaroj, li atendis lian aperon. Ĉi tion la sultano rakontis al sia supozata filo, kaj esprimis grandan kontentiĝon pri lia bela staturo kaj lia dignoplena teniĝo.

Kiam ili venis en la landon de l' sultano, ĉie la loĝantoj akceptis ilin per ĝojokrioj, ĉar jam tra ĉiuj urboj kaj vilaĝoj disvastiĝis kun rapideco de fulmo la famo pri la alveno de la sultanido. Sur la stratoj, sur kiuj ili trapasis, oni jam starigis arkojn el floroj kaj branĉoj, brilegaj ĉiukoloraj tapiŝoj ornamis la domojn, kaj la popolo laŭte gloris Dion kaj lian Profeton, kiuj sendis al ili tiel belan sultanidon. Ĉio ĉi tio plenigis per feliĉo kaj ĝojo la fieran koron de l' tajloro; sed des pli malfeliĉa sendube sin sentis la vera Omar, kiu, ankoraŭ mankatenita, sekvis en silenta malespero la procesion. Neniu atentis lin ĉe la ĝenerala ĝojego, kiu tamen en realeco rilatis ja lin. La nomon Omar kriadis miloj kaj miloj da voĉoj, sed pri li, la laŭrajta portanto de la nomo, neniu interesiĝis; nur tiu aŭ alia demandis, kiun oni kunforkondukas tiel firme ligitan, kaj terure sonis en la orelo de l' sultanido la respondo de liaj gardantoj: "Ĝi estas freneza tajloro."

Fine la procesio alvenis en la ĉefurbon de l' sultano, kie oni jam faris, por ilin akcepti, preparojn eĉ pli grandiozajn, ol en la aliaj urboj. La sultanino, maljuneta altrespektinda virino, atendis ilin kun sia tuta korteganaro en la plej belega salono de l' palaco. La plankon de ĉi tiu salono kovris grandega tapiŝo; la muroj estis ornamitaj per helblua ŝtofo, kiu pendis de grandaj arĝentaj hokoj per oraj ŝnuroj kaj kvastoj.

Estis mallume, kiam la procesio alvenis; tial oni jam ekbruligis en la salono multe da kuglerondaj koloraj lampoj, kiuj faris el la nokto helan tagon. Ili elradiadis plej klare kaj plej multkolore en la profundo de l' salono, kie sur trono sidis la sultanino. La trono staris sur kvar ŝtupoj kaj estis ĉirkaŭforĝita per senmiksa oro kaj enmete ornamita per grandaj ametistoj. La kvar plej eminentaj emiroj tenadis super la kapo de l' sultanino baldakenon el ruĝa silko, kaj la Ŝejko de Medina ventumadis ŝin per ventumilo el pavaj plumoj.

Tiel la sultanino atendis sian edzon kaj sian filon. Tiun ĉi lastan ankaŭ ŝi neniam revidis de lia naskiĝo, sed signifoplenaj sonĝoj jam aperigis al ŝi la infanon, pri kiu sopiris ŝia koro, kaj tial ŝi estis certa, ke eĉ el inter miloj da aliaj ŝi tuj lin povus rekoni. Nun ekaŭdiĝis la bruo de la alproksimiĝanta procesio, trumpetado kaj tamburado intermiksiĝis kun la ĝoja aplaŭdado de l' popola amaso, la hufofrapado de la ĉevaloj eksonis sur la korto de l' palaco, ĉiam pli kaj pli proksime bruadis la paŝoj de la venantoj, malfermegiĝis la pordoj de l' salono, kaj tra la vicoj de la falantaj sur la vizaĝon servistoj rapidis la sultano, tenante sian filon per la mano, antaŭ la tronon de l' patrino.

"Jen," li parolis, "mi alkondukas al vi tiun, pri kiu vi de tiel longe sopiras."

Sed la sultanino interrompis lin. "Tio ne estas mia filo," ŝi ekkriis; "tio ne estas la trajtoj de vizaĝo, kiujn la Profeto al mi montris en sonĝo!"

En la momento, kiam la sultano volis fari al ŝi riproĉojn pri ŝia superstiĉo, malfermiĝis subite la pordo, kaj, persekutata de siaj gardantoj, de kiuj li sin deŝiris per streĉo de ĉiuj siaj fortoj, Princido Omar enkuregis en la salonon. Senspira li ĵetis sin teren antaŭ la trono: "Ĉi tie mi volas morti; prenu, ho patro kruela, mian vivon, ĉar toleri tiun ĉi honton mi jam ne povas!" Ĉiujn konsternegis liaj vortoj, oni amase interpuŝiĝis ĉirkaŭ la malfeliĉulo, kaj jam la alrapidantaj gardistoj estis pretaj lin kapti kaj religi, kiam la sultanino, kiu en senparola mirego rigardis ĉion ĉi tion, salte leviĝis de la trono. "Haltu!" ŝi kriis; "ĉi tiu kaj neniu alia estas la ĝusta; ĉi tiu homo estas, kiun miaj okuloj neniam vidis kaj tamen rekonas mia koro!"

La gardistoj jam nevole deturniĝis de Omar, sed la sultano, bolante de furioza kolero, kriis al ili, ke ili ligu la frenezulon. "Al mi apartenas decidi," li parolis per komanda voĉo, "kaj ĉi tie oni ne juĝas laŭ sonĝoj de virinoj, sed laŭ certaj, neerarigaj signoj; ĉi tiu (montrante Labakanon) estas mia filo, ĉar li alportis al mi la ponardon, la atestan signon de mia amiko."

"Li ŝtelis ĝin," kriis Omar; "li malnoble profitis mian sensuspektan konfidon, por min pereigi!" Sed la sultano ne aŭskultis la voĉon de sia filo, ĉar en ĉiuj aferoj li kutimis sekvi nur sian propran juĝon; la malfeliĉan Omar'on li do lasis perforte fortreni el la salono, dum li mem foriris kun Labakano en sian privatan ĉambron, plena de kolero kontraŭ sia sultanino edzino, kun kiu li tamen jam de dudek kvin jaroj kunvivis en paco.

La sultanino, siaflanke, profunde malĝojis pro la ĵusaj okazintaĵoj; ŝi havis la firman konvinkecon, ke iu trompisto ekposedis la koron de l' sultano, ĉar ĝuste tiun saman malfeliĉulon tiom multe da signifoplenaj sonĝoj jam aperigis al ŝi kiel ŝian veran filon. Kiam ŝia afliktiĝo iome kvietiĝis, ŝi pripensis rimedojn, por konvinki sian edzon pri lia maljusteco. Verdire ĉi tio ne estis facila, ĉar tiu, kiu pretendis esti ŝia filo, jam transdonis al la sultano la ekkonilan ponardon, kaj krom tio li tiel detale informiĝis pri la pasinta vivo de Omar, ke nun li ludis sian rolon kun plej perfekta memfido. Ŝi sendis voki la virojn, kiuj akompanis la sultanon al la kolono El-Seruja, kaj ordonis, ke ili ĉion plej precize rakontu al ŝi, kaj poste ŝi konsiliĝis kun siaj plej fidindaj sklavinoj. Ili jen elektis, jen malelektis tiun kaj alian rimedon; fine parolis Meleĥsala, maljuna saĝa Ĉerkesino: "Se mi bone aŭdis, estimegata estrino, la transdoninto de l' ponardo asertis, ke tiu, kiun vi kredas via filo, nomiĝas Labakano kaj estas freneza tajloro?" -- "Jes, ĝi estas tiele," respondis la sultanino; "sed kion vi celas per tio?" -- "Ĉu vi do ne opinias ebla, ke tiu trompisto alfiksis al via filo sian propran nomon? Kaj se tiel estas, ekzistas, por kapti lin, bonega rimedo, kiun mi nun tutkaŝe sciigu al vi." -- La sultanino klinis sian orelon, kaj la sklavino alflustris konsilon, kiu ŝajne tre plaĉis al ŝia sinjorino, ĉar tiu ĉi tuj leviĝis, por iri al la sultano.

La sultanino estis saĝa virino, kiu bone konis la malfortajn flankojn de l' sultano kaj sciis ilin profiti. Ŝi do ŝajnigis esti preta ekcedi kaj akcepti la falsan sultanidon; nur unu kondiĉon ŝi petis por ŝi. La sultano, kiu nun pentis sian ekflamon de kolero kontraŭ sia edzino, konsentis pri la kondiĉo, kaj ŝi parolis: "Mi tre dezirus submeti ilin ambaŭ al provo de lerteco; alia eble igus ilin vetrajdi aŭ interbatiĝi aŭ ĵeti sagegojn, sed tio estas aferoj, kiujn ĉiu povas ja fari; ne, mi volus doni al ili taskon, kiu postulas sagacecon: mi do proponas, ke ĉiu el ili faru kaftanon kaj pantalonon, kaj tiam ni vidos, kiu faras la plej belajn."

La sultano ekridis kaj diris: "Aj! aj! jen saĝe vi elpensis! Mia filo devos konkursi kun via freneza tajloro, kiu el ili kunkudros la plej bonan kaftanon? Ne! jen kio estas vere sensenca!"

Sed la sultanino atentigis lin al tio, ke li jam antaŭpromesis al ŝi la plenumon de la kondiĉo, kaj la sultano, homo vortotenema, cedis en la fino, ĵurante tamen, ke kiel ajn bele la freneza tajloro faros sian kaftanon, li por nenio povos lin akcepti kiel filon. Li mem iris al sia supozata filo kaj petis, ke li komplezu al la kaprico de sia patrino, kiu nun nepre volas vidi kaftanon de lia mano. Pleniĝis per ĝojo la koro de l' bona Labakano: se nur de tio ĝi dependas, li diris al si en la pensoj, sinjorino sultanino baldaŭ kontentiĝos kun mi.

Oni jam pretigis du ĉambrojn, unu por la princido, la alian por la tajloro; tie ili devis elprovi sian arton; kaj al ĉiu el ili oni donis nur pecon da silka ŝtofo sufiĉe grandan, tondilon, kudrilon kaj iom da fadeno.

La sultano estis tre scivola, kian kaftanaĉon faros lia filo; kaj ankaŭ al la sultanino batis maltrankvile la koro, ĉu ŝia ruzo bone sukcesos aŭ ne. Du tagojn oni difinis al la konkurantoj por ilia laboro; la trian tagon la sultano sendis voki sian edzinon, kaj kiam ŝi aperis, li sendis venigi el la du ĉambroj la ambaŭ kaftanojn kaj la kaftanfarintojn. Triumfe Labakano enpaŝis kaj sternis sian kaftanon antaŭ la mirantaj rigardoj de l' sultano. "Jen vidu, patro," li parolis, "jen vidu, respekteginda patrino, ĉu tio ĉi ne estas majstraĵo? Kontraŭ la plej lerta kortega tajloro mi kuraĝus veti, ke fari tiel belan kaftanon li ne povus."

La sultanino ridetis kaj turnis sin al Omar: "Kaj vi, filo mia, kion vi plenumis?" Indigne li ĵetis sur la plankon la silkan ŝtofon kaj la tondilon. "Dresi ĉevalojn oni instruis al mi kaj svingi la sabron, kaj ĉe ĉiu turnira vetbatalo mia lanco trafas sian celon; sed la artoj de la kudrilo estas al mi fremdaj; ja eĉ malhonoraj ili estus por zorgato de Elfi Bejo, la estro de Kajro."

"Ho vera filo de mia reĝa sinjoro!" ekkriis la sultanino. "Kial ne estas al mi permesite vin ĉirkaŭpreni, vin nomi mia filo! Pardonu, mia edzo kaj estro," ŝi daŭrigis, sin turninte al la sultano, "ke mi uzis kontraŭ vi ĉi tiun ruzon. Ĉu vi ankoraŭ ne komprenas, kiu estas princo kaj kiu tajloro? Vere, belega estas la kaftano, kiun faris sinjoro via filo, kaj mi tre dezirus lin demandi, ĉe kiu majstro li lernis."

