# La Karavano

## Part 3

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-karavano-22070/index.md

Mulej montris min per la fingro. Mi alproksimiĝis.

"Dankon al vi, fremdlanda nekonato! Vi savis min el longedaŭraj turmentoj. Jam de kvindek jaroj mia korpo ŝipveturadas tra ĉi tiuj ondoj, kaj mia animo estis kondamnita ĉiunokte reeniri en ĝin. Sed nun fine mia kapo ektuŝis la teron, kaj mi povas iri, repaciĝinte, al miaj prauloj."

Mi petis lin rakonti al ni, kiel kaptis lin ĉi tiu terura stato, kaj li parolis:

"Antaŭ kvindek jaroj mi estis respektata potenculo kaj loĝis en Alĝero. Sed avareco puŝis min ekipi ŝipon kaj min doni al la marrabado. Foje, daŭriginte jam de kelka tempo ĉi tiun fikomercon, mi enŝipigis en Zante'o derviŝon, kiu deziris vojaĝi senpage. Mi kaj miaj kunuloj estis malĝentilegaj homoj kaj neniel respektis la sanktecon de tiu viro; kontraŭe, mi insulte mokadis lin. Sed foje li en sankta fervoro riproĉis min pro mia pekoplena vivado. Tiam min, post multa trinkado kun mia manovrestro, ekregis nokte en mia kajuto la kolero. Furiozega pro tio, kion al mi diris derviŝo kaj kion mi eĉ al sultano ne permesus al mi diri, mi kuregis sur la ferdekon kaj trapikis al li la bruston per mia ponardo. Mortante, li malbenis min kaj mian ŝipanaron, ke ni ne povu vivi nek morti, ĝis ni kuŝigos teren nian kapon. La derviŝo mortis, kaj ni ĵetis lin en la maron kaj ridis pri liaj minacoj. Sed jam en tiu sama nokto plenumiĝis liaj vortoj. Kelkaj el miaj ŝipanoj ribelis kontraŭ mi. Kun terura kolerego oni interbatalis, ĝis miaj partianoj submetiĝis kaj mi estis alnajlita al la masto. Sed ankaŭ la ribelintoj pereis de siaj vundoj; kaj baldaŭ mia ŝipo estis nenio alia krom granda tombo. Al mi ankaŭ estingiĝis la lumo de la okuloj: mi ĉesis spiri kaj kredis, ke mi mortas. Sed tio estis nur rigidiĝo, kiu tenis min enkatenita. En la sekvinta nokto, je la sama horo, je kiu ni ĵetis maren la derviŝon, mi kaj ĉiuj miaj kunuloj revekiĝis. Revenis al ni nia vivo; sed estis al ni neeble ion alian fari aŭ paroli, krom tio, kion ni parolis kaj faris en tiu nokto. Tiel ni marveturadas jam de kvindek jaroj, ne povante vivi nek morti; ĉar kiel ni povis atingi la teron? Kun freneza ĝojo ni ĉiam veturis plenvele tra la ventego, ĉar ni esperis disfrakasiĝi fine kontraŭ iu krutaĵo kaj nian lacan kapon sur la fundo de la maro kuŝigi al ripozo. Tio ne prosperis al ni. Sed nun mi mortos. Denove mi dankas vin, nekonata savinto! Se trezoroj povas vin rekompenci, prenu mian ŝipon, kiel signon de mia dankemo."

Tiel parolinte, la kapitano klinis la kapon kaj mortis. En la sama momento li ankaŭ, kiel antaŭe liaj kunuloj, disfalis en polvon. Ĉi tion ni kolektis en kesteto kaj enterigis. El la urbo mi venigis laboristojn, kiuj rebonigis mian ŝipon. Grandprofite interŝanĝinte kontraŭ aliaj la komercaĵojn, kiujn mi havis surŝipe, mi dungis maristojn, faris al mia amiko Mulej riĉajn donacojn, kaj forŝipiĝis al mia patrujo. Tamen mi faris grandan ĉirkaŭveturadon, surbordiĝante en multaj insuloj kaj landoj, kie mi vendis miajn komercaĵojn. La Profeto benis mian entreprenon. Post tri kvaronjaroj mi alvenis Balsoron duoble pli riĉa, ol faris min la mortanta kapitano. Miaj samurbanoj miregis pro miaj riĉaĵoj kaj mia feliĉo: neeble estis malkredigi al ili, ke mi eltrovis la diamantan valon de l' fama vojaĝanto Sindbado. Mi ne maltrompis ilin. Sed de nun la junaj Balsoranoj, apenaŭ atinginte sian dekokan jaron, devis forvojaĝi en la mondon, por fari, simile al mi, sian feliĉon. Mi, miaparte, vivadis trankvile kaj pace. Ĉiukvinjare mi vojaĝis Mekka'on, por danki la Sinjoron en sankta loko pro lia beno kaj por peti pro la kapitano kaj liaj kunuloj, ke li akceptu ilin en sian paradizon.

En la sekvinta tago la karavano vojiris seninterrompe antaŭen. Post kiam la vojaĝantoj ripozis en siaj tendoj, parolis Selim, la fremdulo, al Mulej, la plej juna komercisto: "Vi ja estas el ni la plej juna, kaj ĉiam gajhumora; sendube vi do scias por ni iun bonan ŝercrakonton. Nu, prezentu ĝin por nia regalo, ke ĝi refortigu nin post la varmego de l' tago." "Kun plezuro mi rakontus al vi ion amuzan," respondis Mulej, "sed al juneco, en ĉiuj cirkonstancoj, konvenas modesteco; kaj tial mi devas cedi la unuan lokon al miaj pliaĝaj kunvojaĝantoj. Sed Zaleŭkos estas ĉiam tiel serioza kaj malbabilema; kial do li ne rakontu al ni tion, kio malĝojigis lian vivon? Eble ni povos malpliigi lian ĉagrenon, se ĉagrenon li havas; ĉar fraton ni helpas volonte, eĉ se li estas alikredano."

La tiel alvokata estis greka komercisto, mezaĝa, bela, forta, sed tre seriozmiena. Kvankam li estis "nefidelulo" (ne mahometano), liaj kunvojaĝantoj tre amis lin; ĉar lia tuta personeco vekis ĉe ili estimon kaj konfidon. Plie, li havis nur unu manon, kaj kelkaj supozis, ke de ĉi tiu perdo venas lia seriozeco.

Zaleŭkos respondis al la afabla demando de Mulej: "Tre honoras min via konfido. Ĉagrenon mi havas nenian, almenaŭ nenian, de kiu vi povus liberigi min, kiom ajn vi tion dezirus. Tamen, ĉar Mulej ŝajnas riproĉeti al mi mian seriozecon, mi rakontos al vi ion, kio, espereble, senkulpigos min, se mi estas pli serioza ol aliaj. Kiel vi vidas, mi perdis mian maldekstran manon. Ne de mia naskiĝo ĝi mankas al mi, sed mi perdis ĝin en la plej teruraj tagoj de mia vivo. Ĉu pro tio mi estas kulpa: ĉu ne estas pardoneble, ke mi estu de tiuj tagoj pli serioza, ol pravigas mia nuna situacio: volu mem juĝi, aŭdinte la historion pri la dehakita mano."

La Historio pri la Dehakita Mano.

Mi naskiĝis en Konstantinopolo. Mia patro estis dragomano[1] ĉe La Porto,[2] kaj, krom tio, profite komercis silkajn ŝtofojn kaj bonodorajn oleojn. Li donis al mi bonan edukadon, parte instruante min proprapene, parte instruigante min de unu el niaj pastroj. En la komenco li destinis min kiel transprenonton de sia magazeno: sed fine, ĉar mi vidigis neesperitajn de li kapablojn, li decidis, laŭ konsilo de siaj amikoj, farigi min kuracisto, ĉar kuracisto, kiu ellernis iom pli multe ol ordinaraj ĉarlatanoj, povas en Konstantinopolo riĉiĝi.

En nian domon venadis multe da Frankoj.[3] Unu el ili konsentigis mian patron, lasi min forvojaĝi en lian hejman landon, al la urbo Parizo, kie, li diris, oni povas senkoste kaj plej bone akiri tiuspecajn sciaĵojn. Li proponis konduki min tien proprapage, kiam li reiros hejmlanden. Mia patro, kiu ankaŭ jam faris vojaĝojn en sia juneco, akceptis la proponon, kaj la Franko diris al mi, ke mi estu preta ekvojaĝi post tri monatoj. Mi estis elekscitita de ĝojo pro la espero vidi fremdajn landojn, kaj apenaŭ mi povis atendi ĝis la momento de la enŝipiĝo. Jam ordigis la Franko siajn aferojn kaj pretiĝis por la vojaĝo. En la antaŭtago, mia patro kondukis min en sian dormoĉambreton. Tie mi vidis belajn vestojn kaj armilojn, kuŝantajn sur la tablo. Sed pli ol ĉio altiris miajn rigardojn granda amaso da oro, ĉar neniam ankoraŭ mi vidis tian multegon, kolektitan unuloken. Mia patro ĉirkaŭprenis min kaj diris:

"Vidu, filo mia, jen mi havigis al vi vestojn por via vojaĝo. Ĉi tiuj armiloj estas viaj; ili estas tiuj samaj, kiujn alligis al mi via avo, kiam mi ekforiris fremdlanden. Mi scias, ke vi povas ilin uzi. Tamen, uzu ilin nur en la okazo, se oni atakos vin; kaj tiam ja frapu tutforte. Mia havo ne estas granda. Mi dividis ĝin, kiel vi vidas, en tri partojn; unu estas via; unu estu mia vivteno kaj rezervkapitalo; sed la tria devas esti sankta, netuŝebla trezoro, kiu servu al vi en horo de urĝega bezono."

Tiel parolis mia maljuna patro. Larmoj ĵetiĝis al liaj okuloj, eble pro ia antaŭsento, ĉar de post tiu tago mi neniam revidis lin plu.

La vojaĝo plenumiĝis sen ia malfeliĉo. Baldaŭ ni alvenis Franklandon; kaj, post plua sestaga vojiro, ni atingis la grandan urbon Parizon. Ĉi tie mia franka amiko luis por mi ĉambron, kaj konsilis al mi, elspezi saĝe mian monon, kiu sumiĝis je du mil taleroj. En tiu urbo mi vivis tri jarojn, kaj ĉion ellernis, kion bona kuracisto devas scii. Sed mensoge mi parolus, se mi dirus, ke mi estis tie feliĉa, ĉar tute ne plaĉis al mi la moroj de tiu popolo, kaj, plie, mi havis ĉe ili nur malmulte da bonaj amikoj; tamen ĉi tiuj estis ja noblaj junuloj.

Pli kaj pli potence regis min la deziro revidi mian patrujon. Dum la tuta tempo de mia foresto mi aŭdis nenion pri mia patro. Tial, kiam prezentiĝis favora okazo por reiri hejmen, mi tuj profitis ĝin.

Sciiĝinte, ke tre baldaŭ iros senditaro el Franklando al La Porto, mi dungiĝis kiel ĥirurgo en la sekvantaron de l' ambasadoro, kaj tiel sukcesis reveni Stambulon. Sed mi trovis fermita la domon de mia patro, kaj la mirantaj pro mia reveno najbaroj diris al mi, ke mia patro mortis antaŭ du monatoj. Tiu pastro, kiu instruis min en mia juneco, alportis al mi la ŝlosilon; kaj nun, sola kaj de ĉiuj forlasita, mi eniris en la dezertan domon. Mi retrovis ĉion en sama stato, kiel mia patro ĝin lasis; mankis nur la oro, kiun li promesis konservi por mi. Mi demandis pri tio la pastron, kaj ĉi tiu sin klinis kaj diris: "Via patro mortis kiel sankta homo; al la eklezio li testamentis sian oron." Ĉi tion mi tute ne povis, kaj ankoraŭ nun ne povas, kompreni. Sed kion fari? Mi havis neniun, kiu povus atesti kontraŭ la pastro; kaj vere mi devis min juĝi feliĉa pro tio, ke li ne konsideris ankaŭ la domon kaj la komercaĵojn de mia patro kiel testamentaĵon. Tio estis la unua malfeliĉo, kiu trafis min. Kaj nun venis aliaj, en seninterrompa sinsekvo. Mia famo kuracista tute ne disvastiĝis, ĉar mi hontis ludi rolon ĉarlatanan, kaj mankis al mi en ĉiuj okazoj la rekomendo de mia patro, kiu estus prezentinta min al riĉuloj kaj eminentuloj, kiuj jam ne pensis plu pri la malfeliĉa Zaleŭkos. Ankaŭ la komercaĵojn de mia patro mi ne povis vendi, ĉar jam tuj post lia morto disforiĝis lia klientaro, kaj nur iom post iom oni akiras novan. Foje, dum mi malĝoje meditis pri mia situacio, revenis en mian memoron, ke mi jam ofte vidis en Franklando sampatrujanojn, kiuj travojaĝadas la landon kaj elmontras siajn vendotaĵojn sur la foirejoj de la urboj. Mi rememoris, ke oni volonte aĉetas de ili, ĉar ili venas el fremdaj landoj, kaj ke tiaj komercistoj povas fari centoblan profiton. Mi tuj prenis decidon. Vendinte mian patran domon, mi donis parton de la tiel enspezita mono al fidinda amiko, por ke li tenu ĝin garde, kaj per la cetero mi aĉetis objektojn, kiuj en Franklando estas maloftaj, ekzemple, ŝalojn, silkajn ŝtofojn, kuracajn ŝmiraĵojn kaj oleojn. Poste, luinte lokon sur ŝipo, mi ekvojaĝis duafoje Franklandon.

Apenaŭ mi preterveturis la kastelojn de l' bordoj Dardanelaj, denove ŝajnis la sorto fari al mi favoran rideton. Nia vojaĝo estis mallongedaŭra kaj feliĉa. Mi trapasis la urbojn kaj urbetojn franklandajn, kaj ĉie mi trovis tre aĉetemajn klientojn. Mia amiko en Stambulo sendis al mi ree kaj ree novajn provizojn da vendotaĵoj, kaj de tago al tago mi fariĝis pli riĉa. Fine, opiniante, ke mi jam sufiĉe ŝparis, por povi riski pli gravan entreprenon, mi enpakis miajn komercaĵojn kaj foriris Italujon. Sed mi ne forgesu ektuŝi alian aferon, kiu donis al mi ŝatindan profiton: mi helpis min ankaŭ per mia kuracarto. Alveninte en urbon, mi anoncigis per afiŝoj, ke jen prezentas sin greka kuracisto, kiu jam resanigis multe da malfeliĉuloj; kaj vere mia balzamo kaj miaj medikamentoj enspezigis al mi ne malmulte da zekinoj.[4] Tiel mi venis fine al la urbo Firenzo en Italujo. Mi intencis resti longatempe en ĉi tiu urbo, ne sole ĉar ĝi tre plaĉis al mi, sed ankaŭ pro tio, ke mi volis mallaciĝi post la penegoj de miaj vagadoj. Mi luis magazenon en la kvartalo _Santa Croce_ (santa kroĉe), kaj ne malproksime de tie, en gastejo, kelkajn belajn ĉambrojn kun altano.[5] Senprokraste mi ĉirkaŭportigis miajn afiŝojn, kiuj anoncis min kiel kuraciston-komerciston. Apenaŭ mi malfermis mian magazenon, alvenis arege la aĉetontoj; kaj kvankam mi havis prezojn iom altajn, mi vendis pli multe ol aliaj, ĉar mi estis komplezema kaj afabla al miaj klientoj.

Mi jam travivis en Firenzo kvar agrablajn tagojn, kiam unu vesperon, antaŭ ol fermi la magazenon, mi pririgardis ankoraŭ unu fojon, laŭkutime, la enhavon de miaj sanigilujoj, kaj jen, en malgranda skatolo, mi trovis bileton, kiu, laŭ mia memoro, ne estis enmetita tien de mi. Mi malfermis la bileton, kaj legis en ĝi ordonon, ke mi troviĝu akurate je la dekdua horo tiunokte sur la ponto nomata _Ponte vecchio_ (ponte vékkio). Longatempe mi meditis, demandante min vane, kiu ordonas min tien; sed ĉar mi ne konis en Firenzo eĉ unu homan estaĵon, mi fine diris al mi, ke eble oni volas konduki min kaŝe al iu malsanulo: jam pli ol unu fojon tio okazis al mi. Mi do decidis tien iri; sed mi alligis antaŭzorge la sabron, kiun donacis al mi iam mia patro.

Mallonge antaŭ noktomezo mi eliris, kaj baldaŭ alvenis al _Ponte vecchio_. Mi trovis la ponton senhoma kaj dezerta kaj decidis atendi, ĝis tiu aperos, kiu min vokis. Estis malvarma nokto; la luno brilis hele, kaj mi rigardadis malsupren en la ondojn de Arno, kiuj fulmetadis malproksimen en la lumo. Eksonis la dekdua horo ĉe la preĝejoj de la urbo. Mi elrektiĝis, kaj jen antaŭ mi staris altkreska viro, tute envolvita en ruĝan mantelon, kies unu brustrandon li tenis antaŭvizaĝe. Komence mi iom ektimis, ĉar tiel subite li ekstaris malantaŭ mi tie. Sed tuj mi retrankviliĝis kaj diris:

"Se estas vi, kiu venigis min ĉi tien, diru, per kio mi devas vin servi?"

La ruĝmantelulo turnis sin kaj diris, mallonge: "Sekvu!"

Nu, estis al mi iom timige, iri sola kun tiu nekonato. Mi do restis staranta kaj diris:

"Tiel ne estu, sinjoro! Volu antaŭe sciigi min, kien. Mi petas vin ankaŭ montri al mi iom vian vizaĝon, por ke mi vidu, ĉu vi bone intencas al mi."

Sed la ruĝulo ŝajnis tute ne atenti mian peton. "Se vi ne volas, Zaleŭkos, restu do hejme," respondis li, ekforirante.

Ĉe tio, ekregis min la kolero.

"Ĉu vi kredas," ekkriis mi, "ke homo miaspeca lasas sin ridinduligi de ĉiu fispritulo, kiu volus lin atendigi senutile en malvarma nokto?"

Per tri saltoj mi atingis lin, kaptis je la mantelo kaj, kriante ankoraŭ pli forte, ekprenis per la alia mano mian sabron; sed la mantelo restis en mia mano, kaj la nekonato malaperis je la angulo de l' plej proksima strato. Iom post iom moderiĝis mia kolero; almenaŭ mi havis la mantelon, kaj ĉi tiu devis ja doni la ŝlosilon de l' stranga aventuro. Mi ĵetis ĝin ĉirkaŭ la ŝultrojn kaj ekvojiris hejmen. Apenaŭ mi faris cent paŝojn, preteriris min tuŝproksime alia persono, kiu flustris franklingve: "Estu singarda, grafo! Tiuĉinokte nenio farebla!" Sed antaŭ ol mi povis rigardi ĉirkaŭen, jam la persono estis preterpasinta, kaj mi vidis nur kvazaŭ ombron, ŝtelirantan laŭlonge de la domoj. Ke tiu alparolo rilatis ne min, sed la mantelon, tion mi bone komprenis; sed la aferon ĝi lumigis neniel. Je la sekvanta mateno mi pripensis, kion mi devas fari. En la komenco mi intencis publike anoncigi la mantelon, kvazaŭ mi trovis ĝin ie; sed se mi tion farus, la nekonato povus reprenigi ĝin triapersone, kaj mi havus nenian klarigon pri la afero. Tiel pripensante, mi rigardis pli atente la mantelon. Ĝi estis el peza genova veluro purpura, borderita per astrakana felo kaj riĉe brodita per oro. La belega aspekto de l' mantelo venigis al mi ideon, kiun mi decidis efektivigi.

Mi portis ĝin en mian magazenon kaj elmetis kiel vendotaĵon; sed mi postulis por ĝi prezon tiel altan, ke mi estis certa trovi neniun, kiu konsentos aĉeti. Mia celo estis, fikse rigardi en la okulojn ĉiun, kiu demandos pri la prezo de la pelto. La fremdulon mi ja rekonus inter miloj; ĉar, post kiam li perdis la mantelon, mi tre klare, kvankam nur momente, ekvidis lian figuron. Aperis multe da aĉetemuloj, por vidi la mantelon, kies neordinara beleco altiris ĉies rigardojn; sed neniu similis eĉ iomete la nekonaton, kaj neniu volis pagi la altan sumon de ducent zekinoj. Mi ankaŭ rimarkis, ke ĉiu, kiun mi demandis, ĉu vere ne troviĝas en Firenzo aliaj similaj manteloj, respondis per ne kaj certigis, ke li neniam vidis laboraĵon tiel valoregan kaj delikatan.

Fine, ĉirkaŭ vesperiĝo, venis junulo, kiu ofte estis ĉe mi kaj jam tiun saman tagon, proponis por la mantelo grandan sumon da mono. Ĵetante sakon da zekinoj sur la tablon, li ekkriis: "Per Dio, Zaleŭkos, mi nepre devas havi vian mantelon, eĉ se mi pro tio ruiniĝos": kaj siajn ormonerojn li samtempe komencis kalkuli. Mi estis en granda embaraso. Elpendigante la mantelon, mi havis celon, altiri sur ĝin, se eble, la rigardojn de mia nekonato; kaj nun venis tiu juna malsaĝulo, por pagi la difinitan prezegon. En tiuj cirkonstancoj, restis al mi nenio alia por fari, krom konsenti pri la negoco. Cetere, logis min la penso, ricevi por mia nokta aventuro tiel belan kompensaĵon. La junulo surmetis la mantelon kaj foriris. Sed ĉe la sojlo li turnis sin kaj deprenis de la mantelo kroĉitan al ĝi paperfolieton, kiun li ĵetis al mi, dirante: "Jen, Zaleŭkos, io, kio certe ne apartenas al la mantelo." Mi prenis, indiferenta, la bileton; sed ve! jen la vortoj, kiujn mi trovis tie skribitaj: "Alportu la mantelon hodiaŭ nokte je la konata horo al _Ponte vecchio_: atendas vin kvar cent zekinoj." Mi staris kvazaŭ fulmofrapita. Tiel do, facilanime, mi ludperdis mian feliĉon kaj tute maltrafis mian celon! Sed ne longe daŭris mia meditado. Ekpreninte amase la ducent zekinojn, mi ekkuris post la aĉetinto de la mantelo kaj diris al li: "Reprenu viajn zekinojn, amiko mia, kaj redonu al mi la mantelon: mi tute ne povas ĝin vendi." Unuamomente li kredis, ke mi parolas nur ŝerce; sed, konvinkiĝinte, ke mi estas tute serioza, li koleriĝis pro mia postulo kaj nomis min malsaĝulo. Fine ni ekbatalis. Dum la bataleto, prosperis al mi deŝiregi de li la mantelon; kaj mi jam ekforiris kun mia akiro, kiam la junulo alvokis policanojn kaj trenigis min antaŭ la tribunalon. La juĝisto, kiun multe mirigis la plendo, aljuĝis la mantelon al mia kontraŭulo. Tamen mi proponis al la junulo dudek, kvindek, okdek, eĉ cent zekinojn plie ol liaj ducent, se li recedus al mi la mantelon. Kion ne povis fari miaj petoj, tion efektivigis mia oro; li akceptis miajn bonajn zekinojn. Mi, miaflanke, foriris triumfante kun mia mantelo kaj devis toleri, ke ĉiuj Firenzanoj opiniadis min frenezulo. Je l' fino, ilia opinio estis por mi tute indiferenta; mi ja sciis pli bone ol ili, ke mi faris profitan negocon.

Senpacience mi atendis la nokton. Ĉirkaŭ la sama horo kiel hieraŭ mi iris, kun la mantelo sub la brako, al _Ponte vecchio_. Je la lasta sonorila ekbato, elvenis figuro el la nokto kaj alproksimiĝis al mi. Estis klarerekoneble la homo de hieraŭ. "Ĉu vi havas la mantelon?" li demandis. "Jes, sinjoro," respondis mi, "sed ĝi kostis al mi cent zekinojn kontante." "Mi scias," rediris li; "rigardu ĉi tien: jen vi havas kvar cent." Li proksimiĝis kun mi al la larĝa balustrado de l' ponto, kie li elkalkulis la monerojn. Kvar cent oraj moneroj: belege ili rebrilis en la lumo de la luno. Mia koro ĝojis je tiu vidaĵo, neniel antaŭsentante, ke tio estos ĝia lasta feliĉo. Mi enpoŝigis mian monon; kaj nun mi ekdeziris vidi pli bone la malavaran nekonaton; sed antaŭ la vizaĝo li havis maskon, tra kiu nigraj fulmebrilantaj okuloj rigardis min terure. "Mi dankas vin, sinjoro, pro via boneco," mi diris; "kion vi nun postulas de mi? Sed antaŭe mi devas kondiĉi, ke ĝi ne estu io malbona." "Vi vane estas maltrankvila," respondis li; "mi bezonas vian kuracistan helpon; tamen, ne por vivanto, sed por mortinto!"

Mirigita, mi ekkriis: "Kiel tio povas esti?"

"Mi venis kun mia fratino el malproksima lando," rakontis li, kaj samtempe li faris signon, ke mi sekvu lin: "ni loĝis ĉi tie ĉe amiko de nia familio. Hieraŭ mia fratino subite mortis de malsano, kaj la parencoj volas enterigi ŝin morgaŭ. Sed, laŭ malnova kutimo de nia familio, ĉiuj samfamilianoj devas kuŝi en la kripto de siaj prapatroj: multaj, kvankam ili mortis fremdlande, ripozas nun, enbalzamigitaj, en la hejma tombejo. Nu, al miaj parencoj mi ne domaĝas ŝian korpon, sed al mia patro mi devas alporti almenaŭ la kapon de lia filino, por ke li vidu ŝin ankoraŭ unu fojon."

Ĉi tiu kutimo, dehaki al amataj parencoj la kapon, ŝajnis al mi, verdire, sufiĉagrade terura; tamen, mi ne kuraĝis ion kontraŭdiri, timante ofendi la nekonaton. Mi do diris al li, ke mi bone scias enbalzamigi kadavrojn, kaj petis konduki min al la mortinta sinjorino. Survoje, mi ne povis deteni min de la demando, kial ĉio ĉi tio devas fariĝi nokte kaj tiel sekrete. Li respondis al mi, ke liaj parencoj, kiuj konsideras lian intencon kruela, malhelpus ĝin, se li provus plenumi ĝin tage; sed se la kapo estos definitive detranĉita, ili jam ne povos multe diri pri la afero; li mem, diris li, povus alporti al mi la kapon, sed natura sento malebligas, ke li detranĉu ĝin propramane.

Dume ni alvenis antaŭ grandan belegan domon. Mia akompananto ĝin montris al mi kiel la celon de nia nokta promeno. Ni preterpasis la ĉefan enirejon de l' domo; eniris tra malgranda pordo, kiun la nekonato zorge refermis; kaj fine, en la mallumo, supreniris mallarĝan tordŝtuparon. Ĝi kondukis en nesufiĉe lumigitan koridoron, el kiu ni venis en ĉambron, kiun heligis lampeto fiksita sur la plafono.

En ĉi tiu ĉambro estis lito, en kiu kuŝis kadavro. La nekonato deturnis sian vizaĝon, kvazaŭ li volus kaŝi siajn larmojn. Li montris per la fingro la liton, ordonis al mi plenumi bone kaj rapide mian taskon, kaj forlasis la ĉambron.

