# La Karavano

## Part 1

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-karavano-22070/index.md

Produced by David G. Simpson

TRANSCRIBER'S NOTE:

The Esperanto alphabet consists of 28 letters: the 26 letters of the English alphabet, but with "q", "w", "x" and "y" removed, and six accented letters added. The accented letters are "c", "g", "h", "j", and "s" (each with a circumflex accent), and "u" (with a breve accent). Since these accented letters are not included in the ASCII character set, some other means must be used to represent them. In this eBook, the accented letters are represented using UTF-8 encoding.

LA KARAVANO

WILHELM HAUFF

EL GERMANA LINGVO TRADUKIS J. W. EGGLETON

Dua eldono

1921

TABELO DE ENHAVO.

Antaŭparolo La Karavano La Historio pri Kalifo Cikonio La Historio pri la Fantomŝipo La Historio pri la Dehakita Mano La Savo de Fatme La Historio pri Malgranda Muk La Fabelo pri la Falsa Princo

ANTAŬPAROLO.

Wilhelm Hauff naskiĝis en Stuttgart en 1802. La famaj germanaj poetoj Uhland, Kerner, Mörike kaj Hölderlin, al kiuj, pro ilia komuna patrujo, oni donis la nomon "_Schwäbischer Dichterkreis_" (Svabuja poetaro), estis liaj samtempuloj kaj samlandanoj. Kvankam Hauff mem, kiel literatura geniulo, staras eble malpli alte, ol la ĵus nomitaj, liajn verkojn oni ankoraŭ hodiaŭ legas kun plej granda ĝuo, kaj ĉi tiun popularecon la aŭtoro de la mondkonataj _Fabeloj_ certe ŝuldas precipe al sia ĉarma arto rakontista. Kelkaj liaj fabeloj rememorigas forte pri _Mil kaj unu Noktoj_; aliaj estas laŭ stilo pure germanaj. Brilantan talenton de satiristo li ofte montras en siaj noveloj, k.e. en _Der Mann im Mond_ (la viro en la luno), verko, kiu unua alportis al li famon. Alia lia ĉefverko estas lia _Lichtenstein_, rimarkinda kiel la unua grava historia romano en germana literaturo; ĝi estas grandparte imitaĵo laŭ Scott kaj baziĝas sur romantika legendo de la Hauff'a hejmlando (Württemberg).

Ankaŭ bonegajn versaĵojn Hauff postlasis al ni: veraj "Volkslieder" (popolaj kantoj) fariĝis kelkaj liaj militistaj lirikoj, k.e. _Morgenrot_ (matenruĝo). Frutempa morto trafis la poeton en lia naskurbo en la jaro 1827.

Por konigi ankaŭ al la esperantista mondo gravan germanan verkiston, kaj por prezenti al ĉiuj karaj samideanoj novan amuzan legaĵon, espereble taŭgan por montri la absolutan sufiĉecon, ja la mirindajn kapablojn de la _sola_ Lingvo Internacia, mi entreprenis tiun ĉi tradukon de ses el la Hauff'aj fabeloj. Neniel mi miros nek malĝojos, se la lingva stilo de tiu ĉi libreto ne plaĉos; sed mia laboro ne estos vana, se bonvolaj kritikantoj konsentos pri ĝia fideleco al la fundamento de la amata Lingvo, kaj se germanaj amikoj ĝin juĝos sufiĉe fidela al la originalo. Mi plenumas agrablan devon, kiam mi esprimas ĉi tie mian plej koregan dankon al la Redaktoroj de _The British Esperantist_ -- kie, sub la titolo "_Fabeloj_," _La Karavano_ jam aperis -- pro la multaj kaj grandvaloraj konsiloj, per kiuj ili afable kunlaboradis en la verkado de la sekvantaj paĝoj.

J. W. Eggleton.

Haubinda (Germanujo), la 28an de Aprilo, 1910.

LA KARAVANO.

Trapasis foje la dezerton granda karavano. Sur la vastega ebenaĵo, kie nenio vidiĝas krom sablo kaj ĉielo, jam aŭdiĝis malproksime sonoriletoj de kameloj kaj arĝentaj tintiletoj de ĉevaloj. Densa polva nubo, ĝin antaŭiranta, anoncis ĝian proksimecon; kaj ĉiam, kiam vento dispelis la nubon, blindigis la okulojn brilegaj armiloj kaj vestoj lumradiantaj.

Tiel montriĝis la karavano al homo, kiu de l' flanko alrajdis al ĝi. Li sidis sur bela araba ĉevalo, kovrita per tigra felo; de la helruĝa rimenaĵo pendis arĝentaj sonoriletoj; kaj sur la kapo de l' ĉevalo flirtadis bela ardea plumfasko. La rajdanto havis noblan aspekton, kaj liaj vestoj estis konformaj al la belegeco de lia ĉevalo. Blanka turbano, riĉe brodita per oro, kovris lian kapon; la jako kaj la ampleksa pantalono estis fajre ruĝaj; kaj je lia flanko pendis kurba riĉtenila glavo. Lia turbano, malsuprentirita survizaĝen; liaj nigraj okuloj, fulmebrilantaj el sub tufaj brovoj; lia longa barbo dependanta sub hoka nazo, -- ĉio ĉi tio donis al la rajdanto aspekton sovaĝan kaj maltimegan. Kiam li troviĝis proksimume kvindek paŝojn de la fronto de l' karavano, li pikis la ĉevalon, kaj post kelke da momentoj atingis la antaŭgvardion. Tiel eksterordinare estis vidi rajdanton, kiu sola trapasas la dezerton, ke la karavanaj gardistoj eketendis kontraŭ li siajn lancojn, pro timo pri ia atako.

"Kion vi volas fari?" ekkriis la rajdanto, vidante ke oni tiel bataleme akceptas lin. "Ĉu vi kredas, ke unu sola homo atakos vian karavanon?"

La gardistoj, konfuziĝinte, relevis la lancojn; ilia estro alrajdis al la fremdulo kaj demandis, kion li deziras.

"Kiu estas la posedanto de ĉi tiu karavano?" demandis la rajdanto.

"Al _unu_ sinjoro ĝi ne apartenas," respondis la alia, "sed al kelkaj komercistoj, kiuj el Mekka vojiras hejmlanden, kaj kiujn ni kondukas tra la dezerto, ĉar ofte atakadas la vojaĝantojn ĉiuspeca kanajlaro."

"Konduku min do al la komercistoj," petis la fremdulo.

"Tio ne povas ankoraŭ fariĝi," respondis la oficiro, "ĉar ni devas antaŭeniri senhalte, kaj la komercistoj troviĝas malantaŭe, je interspaco de almenaŭ kvaronhora vojo. Sed se vi volas rajdi kun mi, ĝis ni haltos por preni la tagmezan ripozon, mi plenumos vian deziron."

La fremdulo respondis nenion; li deligis de la selo sian longan pipon kaj komencis forte fumi, rajdante apud la gardistestro. Tiu ĉi lasta tute ne sciis, kion li devas pensi pri la nekonatulo; li ne kuraĝis rekte demandi lin pri lia nomo; kaj kiam, ruze rimarkigante, "Jen bonan tabakon vi fumas," aŭ, "Belege paŝadas via ĉevalo," li tiel provis iniciati interparoladon, "Jes, jes!" respondis ĉiam la fremdulo, mallonge. Fine ili alvenis al la loko, kie oni volis tagmeze ripozi. Stariginte garde sian taĉmenton, la ĉefgardisto faris halton kaj atendis, kune kun la fremdulo, la alvenon de la karavano. Preterpasis tridek peze ŝarĝitaj kameloj, kiujn kondukis armitaj homoj. Poste venis, sur belaj ĉevaloj, la kvin komercistoj, al kiuj apartenas la karavano, -- plejparte grandaĝuloj, kun mieno tre serioza; unu el ili ŝajnis tamen multe pli juna, pli gaja kaj pli vigla, ol la aliaj. La procesion fermis arego da kameloj kaj ŝarĝoĉevaloj.

Oni starigis tendojn, ĉirkaŭ kiuj oni ronde lokis la kamelojn kaj ĉevalojn. En la mezo staris granda tendo el blua silko. Tien la gardistestro alkondukis la fremdulon. Enirinte tra la kurteno de l' tendo, ili ekvidis la kvin komercistojn, kiuj sidis sur orbroditaj kusenoj; nigraj sklavoj prezentis al ili manĝaĵojn kaj trinkaĵojn.

"Kiun vi enirigas ĉi tien?" alparolis la plej juna komercisto la ĉefgardiston.

Antaŭ ol tiu ĉi povis respondi, la fremdulo diris; "Mia nomo estas Selim Baruĥ, kaj mi venas el Bagdado. Vojaĝante Mekka'on, mi estis kaptita de rabista bando, sed antaŭ tri tagoj mi sekrete liberigis min. La granda Profeto aŭdigis al mi, de malproksime, la sonorilojn de via karavano; tiel fariĝis, ke jen mi estas ĉe vi. Permesu, ke mi vojaĝu kun vi. Vian protekton vi ne donos al malindulo; kaj kiam vi atingos Bagdadon, mi riĉe rekompencos vin, ĉar mi estas nevo de la grandveziro."

La plej maljuna komercisto prenis la parolon. "Selim Baruĥ," diris li, "estu bonvena en nia ombro! Ĝoje ni helpos vin. Sed antaŭ ĉio sidiĝu, kaj manĝu kaj trinku kun ni."

Selim Baruĥ sidiĝis ĉe la komercistoj kaj manĝis kaj trinkis kun ili. Post la manĝado, la sklavoj forigis la vazaron kaj alportis longajn pipojn kaj turkan sorbedon. Longatempe la komercistoj sidis silentaj, elspirante la bluajn tabaknubetojn kaj rigardante, kiel ili ringiĝas kaj malvolviĝas kaj fine malaperas en la aero. Fine la juna komercisto rompis la trankvilon.

"Jam de tri tagoj ni tiel sidadas," diris li, "jen ĉe tablo, jen sur ĉevalo, kaj neniam ni forpelis la tempon per ia amuza distraĵo. Mi sentas grandan enuon, ĉar mi estas kutiminta vidi post manĝado dancistojn aŭ aŭdi kantojn kaj muzikon. Ĉu vi scias pri nenia rimedo, amikoj miaj, por amuze pasigi la tempon?"

La kvar pli maljunaj komercistoj daŭrigis fumi kaj ŝajnis profunde mediti, sed la fremdulo parolis: "Permesu, ke mi faru al vi jenan proponon. Mi opinias ke, ĉe ĉiu restadejo, unu el ni povas ion rakonti al la aliaj. Tiamaniere ni agrable pasigus la tempon."

"Selim Baruĥ, vi diris la veron," ekkriis Aĥmet, la plej maljuna el la komercistoj. "Ni akceptu la proponon."

"Mi ĝojas, ke la propono plaĉas al vi," diris Selim; "kaj por ke vi sciu, ke mi deziras nenion maljustan, mi mem faros la komencon."

La kvin komercistoj, tre kontentaj, pliproksimiĝis unu al alia kaj igis la fremdulon sidiĝi en la mezo. La sklavoj replenigis la pokalojn, denove plenŝtopis la pipojn de siaj sinjoroj kaj alportis ardantajn karbojn por ekbruligi la tabakon. Dume refreŝigis Selim sian voĉon per plengorĝo da sorbedo, forpuŝis de la buŝo sian longan barbon, kaj ekparolis: "Aŭdu do la historion pri Kalifo Cikonio."

La Historio pri Kalifo Cikonio.

I.

Foje, en bela posttagmezo, sidis komforte sur sia kanapo Kalifo Ĥasid de Bagdado. Li estis iom dorminta, ĉar varmege estis tiutage, kaj nun, post la dormeto, li havis tre bonhumoran mienon. Li fumis per longa palisandra pipo, trinkis de tempo al tempo iom da kafo, kiun verŝis al li lia sklavo, kaj ĉiufoje, kiam plaĉis al li la gusto de l' trinkaĵo, li kontente karesis al si la barbon. Unuvorte, la kalifo fartis videble tre bone. En ĉi tiu horo estis tre agrable interparoladi kun li, ĉar li estis tiam plej malsevera kaj afabla. Ĝuste tial vizitis lin ĉiutage ĉirkaŭ tiu horo lia grandveziro Mansor. Ankaŭ en ĉi tiu tago li venis; sed li havis, tute kontraŭ sia kutimo, tre enpensiĝan mienon. La kalifo eligis iom la pipon el la buŝo kaj diris: "Pro kio vi faras tiel mediteman vizaĝon, grandveziro?"

La grandveziro, kruciginte la brakojn sur la brusto, sin klinis antaŭ sia sinjoro kaj respondis: "Sinjoro, ĉu mi faras mediteman vizaĝon, mi ne scias: sed malsupre, antaŭ la palaco, staras kolportisto, kaj li havas tiel belajn vendotaĵojn ke mi ĉagreniĝas pro tio, ke mi ne havas provizon da superfluaj moneroj."

La kalifo, kiu jam de longe volis fari al sia grandveziro ian amikaĵon, sendis malsupren sian nigran sklavon, por alvenigi la kolportiston. Post momento revenis la sklavo, kune kun la kolportisto. Ĉi tiu estis dika malaltkreskulo, nigrebrunvizaĝa kaj ĉifone vestita. Li portis keston, en kiu troviĝis ĉiuspecaj vendotaĵoj: perloj kaj ringoj, riĉe ornamitaj pistoloj, pokaloj kaj kombiloj. La kalifo kaj lia veziro esploris ĉion; fine, la kalifo aĉetis por si mem kaj por Mansor belajn pistolojn; por la edzino de l' veziro, kombilon. Kiam la kolportisto komencis refermi sian kofron, la kalifo ekvidis malgrandan tirkeston kaj demandis, ĉu ankaŭ tie troviĝas komercaĵoj. La kolportisto malfermis la tirkeston, kaj oni vidis en ĝi skatoleton plenan de nigreta pulvoro kaj paperfolion kun stranga skribaĵo kiun nek la kalifo nek Mansor povis legi.

"Mi ricevis ĉi tiujn ambaŭ objektojn de komercisto, kiu trovis ilin sur la strato en Mekka," diris la kolportisto. "Mi ne scias, kion ili enhavas. Por malalta prezo mi metas ilin je via dispono; al mi ili utilas nenion."

La kalifo, kiu amis havi en sia biblioteko antikvajn manuskriptojn, eĉ se li ne povis legi ilin, aĉetis la skribaĵon kaj la skatolon kaj forpermesis la kolportiston. Sed la kalifo pensis, ke li plezurege sciiĝus, kion la skribaĵo enhavas. Tial li demandis la veziron, ĉu li ne konas iun, kiu povas ĝin deĉifri.

"Favora mia estro!" respondis ĉi tiu; "apud la granda moskeo loĝas homo, kiun oni nomas Selim la Saĝa; tiu komprenas ĉiujn lingvojn; venigu lin; eble li konas la misterajn figuraĵojn."

Baldaŭ aperis la saĝa Selim.

"Selim," parolis al li la kalifo, "vi estas, laŭdire, tre saĝa; rigardu do ĉi tiun skribaĵon kaj sciigu min, ĉu vi povas ĝin legi. Se vi sukcesos ĝin legi, vi ricevos de mi novan festenan veston; sed se ne, vi ricevos dek-du survangojn kaj dudek-kvin plandobatojn, ĉar en tiu okazo oni malprave nomas vin Selim la Saĝa."

Selim sin klinis kaj diris: "Efektiviĝu via volo, sinjoro!"

Dum longa tempo li atente rigardis la skribaĵon, poste ekkriis subite: "Tio estas latinaĵo, sinjoro; oni pendigu min, se ĝi ne estas latinaĵo."

"Diru, kion ĝi enhavas," ordonis la kalifo, "se latinaĵo ĝi estas."

Selim tradukis: "Ho vi, kiu ajn trovos ĉi tion, laŭdu Allah'on pro lia favorkoreco! Kiu enflaros la pulvoron en ĉi tiu skatoleto kaj diros: _Mutabor_, tiu povos sin aliformigi en kiun ajn beston kaj komprenos la lingvon de la bestoj. Por reveni en sian homan figuron, li klinu sin trifoje orienten kaj rediru tiun saman vorton. Sed, post la aliformiĝo, gardu vin, ke vi ne ridu; alie la sorĉvorto tute malaperos el via memoro, kaj vi restos besto."

Kiam Selim la Saĝa finis legi, pleniĝis de ĝojo la koro de l' kalifo. Li ordonis al la saĝulo ĵure promesi, ke li al neniu malkovros la sekreton, donacis al li belan veston kaj foririgis lin. Kaj al sia grandveziro li diris: "Jen bonegan aĉeton ni faris, Mansor. Kiel ĝoje mi atendas la momenton, kiam mi fariĝos besto! Morgaŭ matene vi venu al mi. Poste ni iros kune sur la kamparon, enflaros iomete el mia skatoleto, kaj aŭskultos, kion oni paroladas en aero kaj sub akvo, en arbaro kaj sur kampo."

II.

En la sekvinta tago, Kalifo Ĥasid apenaŭ matenmanĝis kaj sin vestis, jam venis la grandveziro, por akompani lin, laŭ ordono, dum la promeno. La kalifo metis en sian zonon la skatoleton kun la magia pulvoro; kaj ordoninte al sia sekvantaro resti hejme, li ekvojiris kun la sola grandveziro. Ili iris en la komenco tra la vastaj ĝardenoj de l' kalifo; sed vane ili ĉirkaŭspionadis je io vivanta, por ekprovi la grandfaraĵon. Fine la veziro proponis, ke oni iru ĝis lageto, kie li ofte vidis multe da bestoj, precipe cikonioj, kiuj ĉiam kaptis lian atenton per sia blekado kaj grava sintenado.

La kalifo aprobis la proponon de sia veziro, kaj ili ambaŭ iris al la lageto. Alveninte, ili ekvidis cikonion, kiu gravmiene paŝadis tien kaj ĉi tien, serĉante ranojn kaj iom blekante de tempo al tempo. Sammomente ili ekvidis, tre alte en la aero, duan cikonion, alflugantan tiuregionen.

"Mi vetas je mia barbo, nobla sinjoro," diris la grandveziro, "ĉi tiuj ambaŭ longakruruloj kondukas unu kun la alia belan interparoladon. Se ni do fariĝus cikonioj?"

"Bone dirita," respondis la kalifo. "Sed ni antaŭe pripensu, kiamaniere oni rehomiĝas. -- Jen mi trovis: trifoje kliniĝinte orienten kaj dirinte _Mutabor_, tiel mi refariĝas kalifo, kaj vi veziro. Sed pro la ĉielo ne ridu, alie ni pereos."

Dirante tion, la kalifo rimarkis, ke la alia cikonio, fluganta super ilia kapo, proksimiĝas malrapide al la tero. Tuj li eltiris el la zono la skatoleton, enflaris forte, prezentis ĝin al la grandveziro, kiu ankaŭ enflaris, kaj ambaŭ kriis: _Mutabor!_

Malŝvelis al ili la kruroj kaj iĝis maldikaj kaj ruĝaj: la belaj flavaj pantofloj de l' kalifo kaj de lia kunulo fariĝis malbelformaj cikoniaj piedoj; la brakoj fariĝis flugiloj; la kolo eliĝis el la ŝultroj kaj longiĝis unu ulnon; la barbo ne estis plu, kaj molaj plumoj kovris la korpon.

"Vere, vi havas tre belan bekon, grandvezira moŝto," parolis la kalifo, post longedaŭra mirego. "Per la barbo de l' Profeto, de kiam mi vivas, mi vidis nenion similan."

"Mi dankas plej humile," respondis la grandveziro, riverencante; "sed miaflanke, mi kuraĝas certigi vin, ke Via Alteco havas preskaŭ pli belan aspekton kiel cikonio, ol kiel kalifo. Sed, se plaĉas al vi, ni iru aŭskulti tiujn niajn samrasanojn, kaj ekscii, ĉu ni efektive povas paroli cikonie."

Intertempe, la alia cikonio atingis la teron. Ĝi purigis al si la piedojn per la beko, ordigis sian plumaron kaj ekproksimiĝis al la unua cikonio. La novaj cikonioj rapidiris antaŭen, kaj aŭdis, je sia granda miro, jenan interparoladon: --

"Bonan tagon, Sinjorino Longakrur'; jam tiel frue sur kampo?"

"Plej bonan dankon, kara Fraŭlino Blekbek'. Mi ĵus serĉis mian matenmanĝeton. Ĉu vi ne volas akcepti ranfemureton aŭ kvaroneton de lacerto?"

"Mi humile vin dankas; hodiaŭ mi absolute ne havas apetiton. Cetere mi venis sur la herbejon pro tute alia motivo. Mi devas danci hodiaŭ antaŭ la gastoj de mia patro; tial mi volas nun, private, ekzerci min iome."

Nun la cikoniino faris tra la kampo plej strangajn paŝojn. La kalifo kaj Mansor, mirigitaj, sekvis ŝin per la okuloj. Sed kiam ŝi stariĝis pentrinde sur unu piedo kaj samtempe svingadis gracie la flugilojn, ili ne plu povis sin deteni; elliberiĝis el iliaj bekoj nekontraŭstarebla ridado; kaj pasis longa tempo, antaŭ ol ili reakiris la memregadon. La kalifo unua ekregis sin. "Vere, tio estis ŝerco," ekkriis li, "kiu per oro ne estus pagebla. Domaĝe, ke la malsaĝaj bestoj lasis sin fortimiĝi per nia ridado; alie ili certe estus ankaŭ kantintaj!"

Sed nun al la grandveziro venis en la kapon, ke malpermesite estas ridi en la aliformiĝa stato. Li diris al la kalifo sian timon.

"Per Mekka kaj Medina! Malbona ŝerco estus, se mi devus resti cikonio. Penu do rememori la vortaĉon; al mi ĝi ne volas reveni.

"Trifoje ni devas kliniĝi orienten, dirante samtempe: Mu --, Mu --, Mu --."

Ili turnis sin orienten kaj seninterrompe kliniĝis, tiel ke iliaj bekoj preskaŭ tuŝis la teron. Sed, ho ve! Forfluginta estis la magia vorto; kiel ajn ofte la kalifo kliniĝadis, kaj kiel ajn pasie lia veziro kunkriadis Mu --, Mu --, ĉiu memoro pri ĝi estis perdita; kaj la kompatinda kalifo kaj lia veziro estis kaj restis -- cikonioj!

III.

Malĝojaj, la ensorĉitoj vagadis tra la kamparo. Ili tute ne sciis, kion fari en ĉi tiu malfeliĉo. El sia cikonia haŭto ili ne povis eliri; eĉ en la urbon ili ne povis reveni, por sin rekonigi; ĉar kiu kredus al cikonio, ke ĝi estas la kalifo? Kaj eĉ se oni kredus tion, ĉu la Bagdadanoj nomus kalifo cikonion?

Dum multe da tagoj ili ĉirkaŭvagadis, mizere nutrante sin per kampaj fruktoj, kiuj ne estis por ili facile manĝeblaj pro iliaj longaj bekoj. Cetere ili ne havis apetiton por lacertoj kaj ranoj, ĉar ili timis difekti al si la stomakon per tiaj frandaĵoj. Ilia sola plezuro en ĉi tiu malĝoja situacio estis tio, ke ili povas flugi; kaj ofte ili flugis sur la tegmentojn de Bagdado, por vidi, kio okazas en la urbo.

En la unuaj tagoj ili rimarkis grandan movadon kaj funebron sur la stratoj. Sed ĉirkaŭ la kvara tago post ilia ensorĉo, sidante sur la palaco de l' kalifo, ili ekvidis, malsupre sur la strato, belegan procesion. Eksonis tamburoj kaj fajfiloj. Homo en ruĝa orebrodita mantelo sidis sur multornamita ĉevalo; ĉirkaŭis lin brilaj servistoj. La duona Bagdado kuradis post li; kaj ĉiuj kriadis: "Vivu Mizra! Saluton al la estro de Bagdado!" Nun rigardis sin reciproke la du cikonioj sur la palaca tegmento, kaj Kalifo Ĥasid parolis:

"Ĉu vi jam ekkomprenas, kial mi estas ensorĉita, grandveziro? Tiu Mizra estas filo de mia ĝismorta malamiko, la potenca sorĉisto Kaŝnur, kiu, en malbona horo, ĵuris venĝon al mi. Tamen mi ankoraŭ ne perdis esperon. Venu, fidela partoprenanto de mia malfeliĉo; ni iru al la tombo de l' Profeto; eble en sankta loko la sorĉo malplenumiĝos."

Ili leviĝis de la tegmento de l' palaco kaj ekflugis laŭ la direkto de Medina.

Sed ne bone prosperis al ili la flugado, ĉar ambaŭ cikonioj ankoraŭ malmulte sin ekzercadis.

"Ho ve!" ekĝemis la grandveziro post kelke da horoj, "kun afabla permeso de via kalifa moŝto, baldaŭ finiĝos miaj fortoj; vi flugas ja multe tro rapide. Cetere, jam vesperiĝis, kaj ni farus bone, serĉante restadejon por la nokto."

Ĥasid aŭskultis favore la peton de sia servisto; kaj ĉar li ekvidis, malsupre en la valo, ruinon, kiu ŝajnis, kvazaŭ ĝi donus rifuĝejon, ili flugis tien. La loko, kie ili intencis pasigi ĉi tiun nokton, estis en pasinta tempo, laŭŝajne, kastelo. Belaj kolonoj elstaris el la ruinoj. Kelkaj pli-malpli bone konservitaj ĉambroj atestis pri la iama belegeco de la domo. Ĥasid kaj lia akompananto ĉirkaŭiris tra la koridoroj, serĉante sekan loketon. Subite haltis cikonio Mansor.

"Granda sinjoro," li diris mallaŭte, "estas ja, mi scias, malsaĝe de la flanko de grandveziro, eĉ pli malsaĝe de la flanko de cikonio, timi fantomojn. Sed maltrankvilege estas al mi en la koro, ĉar tutproksime mi bone aŭdis plendsonojn kaj ĝemegojn."

Nun haltis ankaŭ la kalifo kaj klare ekaŭdis mallaŭtan ploradon, kiu pli kredeble apartenis al homo, ol al besto. Plena de espero, li volis direkti sin tien, el kie venis la plendaj sonoj; sed la veziro kaptis lin je la flugilo per la beko, kaj petegis lin, ke li ne ĵetu ilin en novajn nekonatajn danĝerojn. Sed vane! La kalifo, kiu havis brave batantan koron eĉ sub la cikonia flugilo, elŝiris sin kun perdo de kelke da plumoj kaj rapidiris antaŭen en malluman koridoron. Li alvenis baldaŭ al pordo, kiu ŝajnis nur duone fermita kaj tra kiu li klare ekaŭdis ĝemetojn kaj iom da plorkriado. Li puŝe malfermis la pordon per la beko, sed, mirigita, ekhaltis sur la sojlo. En la ruiniĝinta ĉambro, kiun eta kradfenestro nesufiĉe lumigis, li ekvidis grandan striginon, sidantan sur la tero. Grandaj larmoj rulfluadis el ŝiaj rondaj okulegoj, kaj per raŭka voĉo ŝi elsonigis el la kurba beko siajn ĝemojn. Sed kiam ŝi ekvidis la kalifon kaj lian veziron, kiu intertempe ankaŭ eniris, tiam ŝi eligis laŭtan ĝojkriadon. Gracie, per la brunemakulita flugilo, ŝi elviŝis el la okuloj la larmojn; kaj, je la granda miro de l' du ĉeestantoj, ŝi ekkriis en bona, homa lingvo araba:

"Ho cikonioj, estu bonvenaj! Vi estas por mi bona antaŭsigno de mia saviĝo; ĉar estas al mi antaŭdirite, ke per cikonioj venos al mi granda feliĉo."

Rekonsciiĝinte de sia mirego, la kalifo faris riverencon per sia longa kolo, gracie aranĝis siajn maldikajn krurojn, kaj diris:

"Strigino! Juĝante laŭ viaj vortoj, mi devas vin kredi mia kunsuferantino. Sed ho ve! Via espero, ke per ni venos via savo, estas vana. Vi mem konfesos nian senpovecon, kiam vi aŭdos nian historion."

La strigino petis lin rakonti, kaj la kalifo rakontis, kion ni jam scias.

IV.

Kiam la kalifo finis sian historion, la strigino dankis lin kaj diris:

"Aŭdu ankaŭ mian historion kaj sciiĝu, ke mi estas ne malpli malfeliĉa, ol vi. Mia patro estas la Reĝo de Hindujo; mi, lia malfeliĉa solfilino, nomiĝas Lusa. Tiu sorĉisto Kaŝnur, kiu ensorĉis vin, ĵetis ankaŭ min en la malfeliĉon. Unu tagon li venis al mia patro kaj petis pri mia mano por sia filo Mizra. Sed mia patro, homo ekkolerema, ordonis malsuprenĵeti lin de la ŝtuparo. Tamen prosperis al la malnoblulo sub alia formo denove alŝteliri proksime al mi. Foje, kiam mi volis trinki en mia ĝardeno ion refreŝigan, li alportis al mi, sin alivestinte kiel sklavo, trinkaĵon, kiu ŝanĝis min en ĉi tiun abomenan figuron. Svenintan pro teruro, li portis min ĉi tien, kaj kriegis en miajn orelojn, per terura voĉo: 'Ĉi tie vi restu, malbelega, eĉ de la bestoj malestimata, ĝis via morto, aŭ ĝis iu deziros propravole edziĝi kun vi eĉ en ĉi tiu monstra formo. Tiel mi venĝas min al vi kaj al via malhumila patro.' De tiu tempo forpasis multe da monatoj. Sola kaj malĝoja, mi vivas kiel ermitino en ĉi tiu ruino, abomenata de la mondo kaj eĉ de la bestoj. La bela naturo estas fermita por mia rigardo; ĉar tage mi estas blinda, kaj nur kiam la luno superŝutas per sia pala lumo ĉi tiujn murojn, defalas de miaj okuloj la vualo."

La strigino ĉesis paroli, kaj denove forviŝis per la flugilo la larmojn, kiujn eltiris la rakontado pri ŝia doloro.

La kalifo estis, dum la rakontado de l' reĝidino, profundiĝinta en medito.

"Se mi ne tute eraras," diris li, "estas sekreta rilato inter via malfeliĉo kaj mia. Sed kie mi trovos la solvon de ĉi tiu enigmo?"

La strigino respondis: "Ho sinjoro, mi havas la saman antaŭsenton, kiel vi; ĉar foje, en mia plej juna aĝo, antaŭdiris al mi saĝa virino, ke cikonio alportos al mi grandan feliĉon. Eble mi scias ankaŭ, kiel ni povos nin savi."

La kalifo, tre mirigita, demandis, pri kia savrimedo ŝi pensas.

