# La Kantistino

## Part 4

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-kantistino-24763/index.md

"Nenia cirkonstanco ĉe tiaj okazaĵoj estas tro malgrava, karulineto mia", la policulo respondis; "se vi scias ion—"

"Mi preskaŭ opinias, ke signora estas tro diskreta kaj iom hezitas paroli; kiam ŝi ricevis la pikon kaj svenis en miaj brakoj, ŝia lasta ĝemeto estis—Bolnau."

"Ĉu vere?", la direktoro iom kolere kriis, "kaj pri tio oni ĝis nun silentis al mi? Pri tiel grava cirkonstanco; ĉu vi do aŭdis ĝuste, ĉu Bolnau?"

"Per mia honoro", la knabino diris kaj konfirme metis la manon al la koro. "Bolnau, ŝi diris kaj tiel dolore, ke mi ne pensas alie, ol ke tio estas la nomo de la atencinto; sed, mi petas, ne perfidu min!"

La direktoro havis la principon, ke neniu homo, kiel ajn honeste li aspektas, estas tro bona por krimo. La komerca konsilanto Bolnau, kaj alian li ne sciis en tiu urbo, ja estis konata de li kiel bonorda viro, sed—ĉu ne ekzistis ekzemploj, ke ĝuste tiaj homoj, kiuj antaŭ la publiko ŝajnas neriproĉeblaj, plej klopodigas la juĝistaron? Ĉu li ne povis agi konsente kun tiu chevalier de Planto? Tiel meditante li iris sian vojon kaj proksimiĝis al la Larĝa strato; li ekmemoris, ke en tiu tempo la komerca konsilanto kutimas promeni tie, kaj decidis, iom sondi lin. Efektive, jen li alvenis sur la strato; li salutis dekstren, li salutis maldekstren, li ĉiumomente parolis kun konato, li ridetis al si irante pluen kaj ŝajnis gaja kaj bonhumora. Li estis proksimume ankoraŭ kvindek paŝojn for de la direktoro, kiam li ekvidis tiun; li paliĝis, turnis sin kaj volis eniri flankan straton. "Suspektiga, tre suspektiga cirkonstanco!", la direktoro pensis, postkuris lin, kriis lian nomon kaj igis lin halti. La komerca konsilanto havis kompatigan vidiĝon, per kavaj sonoj li eligis: "_Bon jour, bon jour!_"[24]; li ŝajne volis rideti, sed la okuloj pleniĝis per larmoj, kaj lia vizaĝo konvulsie ŝanĝiĝis; liaj genuoj tremis, liaj dentoj aŭdeble klakis.

"Ej, ej, vi nun tre malofte montras vin. Jam de kelke da tagoj mi ne vidis vin preteriranta mian fenestron; vi ŝajne ne tute bone fartas?", la direktoro kun pika rigardo aldonis. "Vi estas tiel pala, ĉu vi estas malsana?"

"Ne—ĝi estas nur malgranda frostotremo—mi efektive dum kelke da tagoj estis malsaneta, sed dank' al Dio mi nun pli bone fartas."

"Ĉu vere? Vi estis malsaneta?", la alia plue demandis. "Tion mi apenaŭ pensis; mi opiniis, ke ankoraŭ antaŭ kelke da tagoj ĉe la maskobalo mi vidis vin tre vigla."

"Jes, estas vere; sed tuj en la sekvinta tago mi devis enlitiĝi; revenis miaj atakoj, sed nun mi estas tute resaniĝinta."

"Nu, tiam vi ne preterlasos, viziti la sekvontan maskobalon; ĝi estas la lasta kaj onidire fariĝos tre brila; mi esperas, ke mi vidos vin tie; intertempe adiaŭ, sinjoro komerca konsilanto!"

X.

"Mi ne preterlasos veni!", la komerca konsilanto Bolnau kun mizeraj mienoj kriis post li. "Li havas suspekton!", li diris al si. "Li scias pri la vorto de la kantistino. Onidire ŝi ja resaniĝis; sed ĉu la suspekto ne povas diskreski en la koro de tiu policano? Ĉu li ne povas pro suspekto observigi min? La sekreta polico persekutos min; ĉiupaŝe mi vidos ruzajn fremdajn vizaĝojn. Mi nenion plu povos diri, tuj ĝi estos raportata, signifklarigata; mi fariĝos, ho Dio en la ĉielo, mi fariĝos malkvieta, danĝera individuo; kaj tamen mi vivis pace kaj senmalice kiel Vilhelmo _Tell_ en la kvara akto!"

Tiel la malfeliĉa Bolnau parolis al si mem; lia angoro kreskis, kiam li pensis pri la suspektiga demando koncerne la sekvontan maskobalon. "Li certe opinias, ke mi ne kuraĝos proksimiĝi al la kantistino, pro malpura konscienco; sed mi devas iri tien, mi devas forigi lian suspekton! Kaj tamen—ĉu proksime de ŝi ne atakos min tremado, ĝuste ĉar li povas pensi, ke mi tremos pro riproĉoj de l'konscienco kaj pro timo?" Li turmentis sin per tiuj imagoj, ili dum tutaj tagoj okupis lin; li rememoris, ke fama aŭtoro pruvis en speciala publikaĵo, ke oni povas timi la timon, kaj ĝuste tio ŝajnis al li okazi pri li mem. Sed li sentis, ke li devas kuraĝiĝi kaj iri renkonte al la danĝero. Li alportigis de la maskopruntisto la luksan veston de la paŝaho de _Janina_; li ĉiutage surmetis ĝin kaj sin ekzercis antaŭ granda spegulo, tute egalpeze elrigardi el sia masko. El sia negliĝo li faris pupon kaj sidigis ĝin sur seĝo; ĝi prezentis kantistinon Bianetti: li kiel paŝaho ĉirkaŭiris ŝin, alproksimiĝis kaj diris: "Mi senlime ĝojas, ke mi vidas vin tiel laŭdezire bonfarta." En la tria tago li jam povis tute sen tremo reciti sian lecionon, tial li taskigis al si ion pli malfacilan. Li volis esti tre ĝentila kaj egalpeza kaj proponi al ŝi teleron kun bombonoj kaj punĉo. Li ekzercis sin per glaso da akvo, kiun li metis sur teleron. En la komenco ĝi terure tintis en lia mano; sed ankaŭ tiun malfortecon li venkis, li eĉ provis sufiĉe gaje diri ĉe tio: "Estimata, ĉu vi ne deziras iom da punĉo kaj kelke da bombonoj?" Li bonege sukcesis; nenia mortemulo lin vidos tremanta, li pensis. _Ali_, la paŝaho de Janina, sentis en si kuraĝon, malgraŭ sia timo, viziti la maskobalon.

La medicina konsilanto Lange ne cedis al iu alia la rajton, por la unua fojo la resaniĝintinon ree konduki inter la homojn. Ŝi volonte konsentis; ĉar per sia fidela flegado, per la patra zorgemo, kun kiu li klopodis pri ŝi, li ja akiris la rajton pri ŝia plej arda dankeco. Do li venis kun ŝi al la balfesto kaj ŝajne ne malmulte vantiĝis pri sia loko flanke de la bela, interesa knabino. La loĝantoj de B. estas strangaj homoj. En la unuaj tagoj oni malbone parolis pri la kantistino, de la plej elegantaj salonoj ĝis en la bierejaĉoj; sed kiam gravaj viroj protektis ŝin, kiam respektataj sinjorinoj ŝin publike defendis, oni akomodiĝis al la cirkonstancoj, kaj la B...anoj kortuŝite de la sorto de l'kompatinda infanino vagadis en la stratoj kaj preskaŭ mortis pro raviteco, ke ŝi resaniĝis. Kiam ŝi eniris en la ĉambregon, ĉiuj ŝajne atendis nur ŝin, kiel la reĝinon de l'festo; oni aklamis ŝin kaj ĝojbruis, oni klakfrapis la manojn kaj kriis "brave!", kvazaŭ ĵus prosperis al ŝi plej malfacilaj voĉruladoj. Ankaŭ la medicina konsilanto ricevis sian parton de la aklamo: "Vidu, jen li", ili kriis, "jen lerta viro, tiu savis ŝin."

La kantistino estis ĝoje emociita de tiu aklamo de l'homamaso; afekciite de la murmurado de l'gratulantoj ŝi eĉ preskaŭ forgesis, ke ankoraŭ pli serioza celo ŝin kondukis en tiun ĉambregon; sed la kvar fortikaj domenuloj proksime post ŝi sekvantaj kaj la demandoj de la kuracisto, ĉu ŝi ankoraŭ ne ekvidis la grizajn okulojn de la chevalier, ree kaj ree memorigis ŝin pri ŝia intenco. Ŝi mem kaj la kuracisto ne estis pretervidintaj, ke longa, malgrasa turko (en B. oni nomis lian kostumon paŝaho Ali), konstante prempuŝas sin proksimen al ŝi; kaj kiom ajn da fojoj la amasa moviĝo de la maskuloj forŝiris lin, ĉiam li denove estis ĉe ilia flanko. La kantistino puŝetis la kuraciston kaj montris per la okuloj al la paŝaho. Li respondis ŝian okulsignon kaj diris: "Mi jam antaŭ longe rimarkis lin." La paŝaho proksimiĝis per nefirmaj paŝoj; la kantistino pli forte kroĉiĝis al la brako de Lange; li nun estis tute proksime—rigidaj, grizaj okuloj elrigardis el la masko kaj kava voĉo diris al ŝi: "Mi senlime ĝojas, ke mi vidas vin tiel laŭdezire bonfarta." La kantistino timigite deturnis sin kaj ŝajne skuetiĝis; ankaŭ la maskulo ĉe tiu vido tremante forturnis sin kaj malaperis en la homamaso. "Ĉu tio estas li?", la medicina konsilanto ekkriis. "Ekregu vin, nun estas necese, agi trankvile kaj ĉielzorge; ĉu vi opinias, ke estas li?" "Ankoraŭ mi tion ne certe scias", ŝi respondis, "sed mi opinias, ke mi rekonas liajn okulojn."

La medicina konsilanto ordonis al la kvar domenuloj, ke ili streĉe atentu tiun paŝahon, kaj kun la sinjorino iris pluen. Sed apenaŭ li faris kelke da paŝoj tra la ĉambrego, kiam reaperis la turko; sed li restis malpli proksime, kvazaŭ observante la kantistinon.

La kuracisto kun sia akompanantino aliris al bufedo por recepti al ŝi post la sentita teruro tason da teo; li rigardis ĉirkaŭen—ankaŭ ĉi tie la turko ree estis, kaj jen, nun li havis sur telereto glason da punĉo kaj kelke da bombonoj; li proksimiĝas al la kantistino, liaj okuloj brilas, la glaso kun strangaj sonoj saltetas kaj tintas sur la tremanta telero; li estas flanke de ŝi, li prezentas al ŝi la teleron kaj diras: "Estimata, ĉu vi ne deziras iom da punĉo kaj kelke da bombonoj?" La kantistino rigide rigardis lin, ŝi paliĝis, repuŝis la teleron kaj ekkriis: "Ha, la terura! Estas li, estas li, li volas veneni min!"

La paŝaho de Janina staris muta kaj sen movo, li ŝajne forlasis ĉian penson pri defendo; senvole li lasis sin forkonduki de la kvar fortikaj domenuloj.

Preskaŭ en la sama momento la nigra mantelo de la kuracisto estis forte ektirata. Li rigardis returne; la malgranda, kreskokripla lakeo el la hotelo de Portugalujo staris antaŭ li, pala kaj kun vizaĝo terurita: "Pro la kompatemo de Dio, sinjor' medicina konsilanto, bonvolu veni kun mi al la ĉambro n-ro 53, ĝuste nun la diablo volas preni la francan sinjoron."

"Kion vi babilas?", la kuracisto malkontente demandis kaj volis lin puŝi flanken, por sekvi la kaptiton al la polica direkcio. "Ĉu koncernas min, se lin prenas la satano?"

"Sed mi petas vin", la malgrandulo preskaŭ plorante ekkriis, "li eble tamen povas esti savata; via moŝto ja ĉi tie estas urba kuracisto kaj havas la devon, veni al la fremduloj en la hotelojn."

La medicina konsilanto subpremis malbenon, kiun li estis preskaŭ dironta; li vidis, ke li ne povas eviti tiun malagrablan iron, li alvenigis per mansigno la orkestrestron Boloni, transdonis al li la kantistinon kaj rapidis kun la malgrandulo al la hotelo de Portugalujo.

XI.

Estis silente kaj dezerte en la granda gastejo; la noktomezo preskaŭ jam pasis, kaj la lampoj en la koridoroj kaj ĉe la ŝtuparoj donis malhelan kaj neklaran lumon; la medicina konsilanto sentis hororeton, suprenirante al la soleca malsanulo. La lakeo malŝlosis la pordon, la kuracisto eniris, sed preskaŭ reenfalis. Ĉar estaĵo, kiu de kelke da tagoj senĉese okupis lian fantazion dum dormo kaj maldormo, tie vera kaj enkorpiĝinta sidis en la lito. Ĝi estis granda, malgrasa, nejuna viro, kiu profunden sur la frunton estis surŝovinta pinte suprenstarantan lanan dormoĉapon; lia mallarĝa brusto kaj liaj longaj maldikaj brakoj estis kovritaj per flanelo; sub la ĉapo granda, pinta nazo elstaris el malgrasa, bruneflava vizaĝo, kiun oni opinius jam malviva kaj mortinta, se ne paro da grizaj pikaj okuloj ankoraŭ donus al ĝi iom da viveco kaj teruran, hororigan esprimon. La longaj, maldikaj fingroj, kun la senkarna manradiko multe elstarantaj el la manikoj, estis kunfleksitaj; kun raŭka, freneza rido li gratis sur la litkovrilo.

"Vidu, li jam elgratas sian tombon!", la malgrandulo flustris kaj per tio vekis la kuraciston de lia fiksa rigardado al la malsanulo. Tia, ĝuste tia estis lia imago pri la chevalier de Planto; tiu malica, griza okulo, tiuj malbonsignaj trajtoj, tiu malgrasa, fantoma figuro—jen ĉio estis kunigita, kion la kantistino diris pri tiu terura viro. Sed lia pripenso revenis al la realeco; ĉu li do ne ĵus ĉeestis la areston de tiu chevalier? Ĉu ne ankaŭ alia viro povas havi grizajn okulojn? Ĉu do estis mirige, ke malsanulo estas konsumita kaj pala? La kuracisto mem ridis pri si, pasigis sian manon trans la frunton, kvazaŭ volante forviŝi tiujn pensojn kaj aliris al la lito.—Sed ankoraŭ neniam dum tiom da jaroj li sentis teruron kaj timon ĉe la lito de malsanulo—tie, estis al li preskaŭ neklarigeble, lin kaptis korpremo, frosto, tremo, kiujn li vane klopodis venki, kaj li nevole posteniĝis, sentante la malsekan, senvarman manon en la sia, dum longa tempo vane serĉante la pulson.

"La stultulo", la paciento kun raŭka voĉo kriis, intermiksante jen francan parolon, jen malbonan italan kaj kripligitan germanan, "la stulta malgrandulo, ŝajnas, alvenigis al mi kuraciston. Vi pardonos al mi, mi neniam alte taksis vian arton. La sola, kio povas sanigi min, estas la banoj de Ĝenovo; mi jam ordonis al la bruto, ke li mendu por mi poŝtoĉevalojn; mi forvojaĝos ankoraŭ hodiaŭ nokte."

"Certe li forvojaĝos", la malgrandulo murmuris, "sed kun ses karbe nigraj ĉevaloj, kaj ne al Ĝenovo, kie dronis siatempe Fiesko, sed tien, kie estas la plorado kaj la grincado de la dentoj."

La kuracisto vidis, ke oni multe jam ne povas helpi; li opiniis, ke li povas legi la antaŭsignojn de la proksima morto en la okuloj, en la malkvietaj movoj de la malsanulo; eĉ tiu sopiro vojaĝi foren, malproksimen, jam ofte anoncis rapidan finiĝon de l'vivo. Tial la kuracisto konsilis al li, kviete kuŝiĝi kaj promesis, ke li preparos malvarmigan trinkaĵon.

La malsanulo furioze ridis. "Kuŝi, kviete kuŝi?", li respondis, "kiam mi kuŝas, mi ĉesas spiri; mi devas sidi, en la veturilo mi devas sidi, for, malproksimen for!—Kion diras la malgrandulo? Ĉu li mendis la ĉevalojn? Malgranda hundo, ĉu vi ordis mian pakaĵon?"

"Ho, mia Dio!", la malgrandulo grakis, "nun li pensas pri sia pakaĵo; jes, pezan pakon da pekoj li kunprenas, tiu malhomo. Oni ne povas skribi sur la ĉielo, kiom li malbenis kaj blasfeme parolis."

La medicina konsilanto ankoraŭ unu fojon kaptis la manon de la malsanulo. "Ekfidu al mi", li diris, "eble tamen la arto ankoraŭ povos utili al vi; via servisto diras al mi, ke pafvundo al vi krevis; lasu min esplori." Murmurante la malsanulo konsentis, li montris al sia brusto. La kuracisto forprenis bandaĝon malbone surmetitan, li trovis—pikvundon proksime de la koro.—Strange! ĝi estis la sama grando, la sama loko, kiel ĉe la vundo de la kantistino.

"Tio estas freŝa vundo, piko!", la kuracisto ekkriis kaj suspekteme rigardis la malsanulon. "Kie vi ricevis tiun vundon?"

"Ĉu vi pensas, ke mi interbatalis kun iu? Ne, per la diablo! Mi havis tranĉilon en la brusta poŝo, malsupren falis ŝtuparon kaj min iom gratvundetis."

"Iom gratvundetis!", Lange pensis, "kaj tamen li mortos de tiu vundo."

Li dume preparis iom da limonado kaj prezentis ĝin al la malsanulo; tiu ĝin albuŝigis per nefirma mano; ĝi ŝajne freŝigis lin; dum kelke da minutoj li estis silenta kaj kvieta; sed vidante, ke li verŝis kelke da gutoj sur la litkovrilon, li komencis blasfemi kaj postulis naztukon. La lakeo flugkuris al kofro, malŝlosis kaj eligis tukon—la kuracisto rigardis al ĝi, terura suspekto en li naskiĝis—li ree rigardis, ĝi estis la sama koloro, la sama ŝtofo, ĝi estis la tuko, trovita ĉe la kantistino. La malgrandulo volis transdoni ĝin al la malsanulo; li repuŝis ĝin: "Al la diablo, bruto! Kiom ofte mi devas diri tion, heliotropan akvon sur ĝin!" La servisto elserĉis malgrandan botelon kaj aspergis la tukon; agrabla odoro disvastiĝis en la ĉambro—ĝi estis la sama parfumo, kiun surhavis la alia, trovita tuko.

La medicina konsilanto tremis per la tuta korpo; ne plu estis dubeble, ke li havas antaŭ si la atencinton de la kantistino Bianetti, tiun chevalier de Planto; ĝi estis senhelpa homo, malsanulo, mortanto, kiu sidis en la lito, sed al la kuracisto estis, kvazaŭ ĉiumomente li povas sin ĵeti el la lito kaj kapti lian gorĝon; li prenis sian ĉapelon, la proksimeco de la terura homo forpelis lin.

La malgranda lakeo retenis lin per la jako, kiam li vidis lin foriri. "Ho, via moŝto!", li ĝemis, "Vi ja ne volas lasi min sola ĉe li? Mi ne povas elteni tion, se li nun mortus kaj poste tuj kiel flanela fantomo kun la dormoĉapo sur la kranio promenus tien kaj reen en la ĉambro! Pro Dio, ne forlasu min!"

La malsanulo terure rikanis kaj intermikse ridis kaj blasfemis, li ŝajne volis veni helpi la malgrandulon; li etendis el la lito longan, senkarnan kruron, kunfleksante la maldikajn fingrojn li minacis al la kuracisto. Sed tiu ne plu povis elteni tion; la frenezo ŝajne infektis lin; li repuŝis la malgrandulon kaj forkuris el la ĉambro; ankoraŭ sur la plej malsupraj ŝtuparoj li aŭdis la teruran ridon de la mortigisto.

XII.

En la mateno post tiu nokto bela urba kaleŝo haltis antaŭ la hotelo de Portugalujo; eliris tri personoj, vualita sinjorino kaj du nejunaj sinjoroj kaj supreniris la ŝtuparon. "Ĉu sinjoro la supera tribunala referendario _Pfälle_ jam estas supre?", unu el tiuj sinjoroj demandis la kelneron, kiu ilin suprenkondukis. Tiu jesis, kaj la sinjoro daŭrigis: "Kaj tamen estas stranga dispono de la sorto, ke li malsupren falas la ŝtuparon kaj mem puŝas la ponardon en sian bruston, ke li mem malhelpas sin, forkuri, ke ĝuste vi, Lange, estas vokata al li!"

"Certe", la vualita sinjorino diris, "sed ĉu vi ne trovas strangan fatalon ankaŭ en tiuj naztukoj? La unun li devis lasi ĉe mi, kia hazardo! La alian li devis postuli ĝuste en la momento, kiam la doktoro ankoraŭ estas ĉe li."

"Tiel devis okazi", la dua sinjoro respondis, "oni ne povas diri ion alian, ol ke tio devis fariĝi. Sed en tiu vortico mi preskaŭ forgesis ion; diru, kio estas pri la paŝaho de Janina? Signora supozeble ja eraris. Ĉu vi ree elliberigis lin? Kiu estis la kompatindulo?"

"Neniel kaj male"; la unua diris, "mi konvinkis min, ke li estas kunkulpulo de la chevalier, kies postsignojn mi jam de longe sekvis. Mi jam alkondukigis lin ĉi tien, li estos kunfruntigata kun la atencinto."

"Ĉu efektive?", la sinjorino ekkriis. "Kunkulpulo?"

"Jen ja", la sinjoro diris kun ruza rideto, "mi scias multajn aferojn, eĉ se oni ilin ne diris al mi. Sed dank' al Dio, ni alvenis supre, tie jam estas n-ro 53. Fraŭlino, bonvolu dume eniri ĉi tie, en n-ron 54: la orkestrestro permesis tion kaj ne elpelos vin; tion mi garantius. Kiam estos via vico esti pridemandata, mi vokos vin."

Estas superflue por ni diri, ke la tri personoj estis la kantistino, la doktoro kaj la direktoro; ili venis por akuzi la kavaliron de Planto pri mortigo provita. La direktoro kaj la medicina konsilanto eniris; la malsanulo ankoraŭ same sidis en la lito, kiel la kuracisto vidis lin en la nokto; nur liaj trajtoj en la taglumo ŝajnis ankoraŭ pli teruraj, la esprimo de liaj okuloj, jam ekrigidiĝantaj, ankoraŭ pli hororiga. Per senvivaj okuloj li rigardis jen la kuraciston, jen la direktoron; poste li ŝajne pripensis, kio nun okazas en lia ĉambro, ĉar referendario Pfälle, mallonga, juna viro kun ruĝaj vangoj kaj malgrandaj okuletoj, estis konvene stariginta tablon, metis antaŭ sin kolonon da paperoj kaj tenis en la dekstra mano longan cignoplumon, por protokoli.

"Bruto, kion deziras la sinjoroj?", la malsanulo per malforta voĉo kriis al la malgranda lakeo. "Vi ja scias, ke mi ne akceptas vizitojn."

La direktoro aliris proksimen antaŭ lin, firme lin rigardis kaj diris akcente: "Chevalier de Planto!"

"_Qui vive[25]?_", la malsanulo ekkriis kaj abrupte levis la dekstran manon al la dormoĉapo, kvazaŭ volante militiste saluti.

"Sinjoro, vi estas la chevalier de Planto?" la alia daŭrigis.

La grizaj okuloj ekbrilis, li pike ekrigardis la direktoron kaj la referendarion, kun moka mieno skuis la kapon kaj respondis: "La chevalier jam de longe estas mortinta!"

"Ĉu vere? Kiu do estas vi? Respondu, mi demandas vin en la nomo de la reĝo!"

La malsanulo ridis: "Mia nomo estas Lorier; Bruto, donu al la sinjoro mian pasporton!"

"Ne estas necese; ĉu vi konas tiun tukon, sinjoro?"

"Kial mi ne konus ĝin? Vi tie forprenis ĝin de mia seĝo; por kio la demandoj, por kio la scenoj? Vi ĝenas min, sinjoro!"

"Bonvolu rigardi al via maldekstra mano", la direktoro diris; "tie vi ja tenas vian tukon; ĉi tiu estis trovata en la domo de iu Giuseppa Bianetti."

La malsanulo furioze ekrigardis la virojn; li pugnigis sian manon kaj grincigis la dentojn; li obstine silentadis, kvankam la direktoro ripetis siajn demandojn. Tiu nun donis signon al la kuracisto; li eliris kaj baldaŭ poste revenis kun la kantistino, la orkestrestro Boloni kaj la ...a ŝtatsendito en la ĉambron.

"Sinjoro barono de Martinow", la direktoro sin turnis al ĉi tiu, "ĉu vi rekonas tiun viron kiel la saman, kiu en Parizo estis konata al vi kiel chevalier de Planto?"

"Mi rekonas lin kiel la saman", la barono respondis, "kaj ripetas miajn deklarojn pri li, kiujn mi donis pli antaŭe por protokoli."

"Giuseppa Bianetti, ĉu vi rekonas lin kiel la saman, kiu forkondukis vin el la domo de via duonpatro, kunprenis en sian domon en Parizo, la sama, kiun vi akuzas pri provita mortigo?"

La kantistino tremis, vidante la teruran viron; ŝi volis respondi, sed li mem al ŝi evitigis ĉian konfeson. Li pli alten levis sin, lia lana ĉapo ŝajne pli pinta suprenstaris, liaj brakoj estis rigidaj, li ŝajne kun peno movis ilin, sed liaj fingroj konvulsie dis- kaj kunfleksiĝis; lia voĉo jam nur mallaŭte kaj raŭke suprenrampis el la brusto; eĉ lia rido kaj liaj blasfemoj preskaŭ fariĝis flustrado: "Ĉu vi venas, viziti min, Schepperl?", li diris. "Jen vi bele agas. Ĉu ne, mia vidiĝo vin tre plezurigas! Mi vere bedaŭras, ke mi ne pli bone vin trafis, per tio mi estus evitiginta al vi, vidi vian onklon antaŭ lia forvojaĝo mokata de tiuj germanaj brutoj!"

"Por kio ni ankoraŭ bezonas atestojn?", la direktoro interrompis lin. "Sinjoro referendario Pfälle, skribu arestordonon kontraŭ—"

"Kion vi faras?", la kuracisto ekkriis, "ĉu vi do ne vidas, ke la morto jam minacas lian koron? Li ne plu vivos kvaronhoron. Rapidu, se vi ankoraŭ devas demandi pri io."

La direktoro ordonis al la lakeo, voki la juĝejajn servistojn, ili suprenkonduku la kaptiton; la malsanulo pli kaj pli kadukiĝis, liaj okuloj ŝajne haltis, ili havis nur unu direkton, al la kantistino; sed ankaŭ nun ŝajne ankoraŭ fulmobrilis el ili furiozo kaj kolero: "Schepperl", li ree diris, "vi malfeliĉigis, pereigis min, tial vi meritus la morton; vi pereigis vian patron, ili kondamnis lin al la galeroj, ĉar li vendis vin al mi por mono; li min petegis, kadavrigi vin; mi bedaŭras, ke mi tremis. Malbenitaj estu tiuj manoj, eĉ ne plu povintaj firme puŝi!" Liaj abomenindaj blasfemoj, kiujn li eligis pri si kaj Giuseppa, estis interrompataj per nova aperaĵo. Du juĝejaj servistoj alkondukis viron turke vestitan; estis la malfeliĉa Ali, la paŝaho de Janina—la turbano kovris la kompatigan kapon de la konsilanto Bolnau. Ĉiuj miregis pri tiu vidaĵo kaj precipe la orkestrestro ŝajnis konsternita; li iĝis pala kaj ruĝa kaj deturnis sian vizaĝon. "_Monsieur_[26] de Planto", la direktoro diris, "ĉu vi konas tiun viron?" La malsanulo estis ferminta la okulojn; li pene disigis la palpebrojn kaj diris: "Al la diabloj, mi ne konas lin!"

La turko kun afliktita mieno rigardis la ĉirkaŭstarantojn. "Mi ja sciis, ke tiel okazos", li diris en plorema tono, "mi jam longe antaŭsentis tion. Sed fraŭlino Bianetti, kiel vi do povis tiom malfeliĉigi senkulpan homon?"

"Kio do estas pri tiu sinjoro?" la kantistino diris. "Mi ne konas lin. Sinjoro direktoro, kion do faris tiu?"

"Signora", la direktoro diris kun profunda seriozo, "antaŭ la tribunalo nenia pardonemo aŭ indulgo valoras, vi devas koni tiun sinjoron; ĝi estas la komerca konsilanto Bolnau. Via propra ĉambristino konfesis, ke vi kriis lian nomon ĉe la atenco."

"Certe", la paŝaho plendis—"diris mian nomon en tiel suspektigaj cirkonstancoj."

La kantistino ekmiris, intensa ruĝo pasis trans ŝian belan vizaĝon, tre emociite ŝi kaptis la manon de la orkestrestro; "Carlo", ŝi ekkriis, "nun mi devas paroli, mi ne povas silenti pri tio; jes, sinjoro direktoro, mi supozeble diris tiun karan nomon, sed mi ne celis tiun sinjoron, sed—"

"Min", la orkestrestro diris kaj paŝis antaŭen. "Mia nomo estas, se mia kara patro, tie staranta, permesas, _Karl_[27] Bolnau!"

"Karlo! Muzikisto! Amerikano!" la turko kriis kaj ĉirkaŭprenis lin. "Tio estas la unua saĝa vorto en via vivo, vi liberigis min el granda mizero."

"Se estas tiel", la direktoro diris, "vi estas libera, kaj ni bezonas en ĉi tiu afero okupi nin nur pri la ĉeestanta sinjoro chevalier de Planto." Li sin turnis posten al la lito; tie staris la kuracisto kaj tenis la manon de la mortigisto en la sia. Li serioze kaj kviete metis ĝin sur la litkovrilon kaj fermis liajn rigidajn okulojn. "Direktoro", li diris, "tiu nun respondas al pli alta juĝisto."

