# La Granda Admiralo: Unua vojaĝo ĉirkaŭ la mondo

## vi. Mi mem aŭdis kelkajn debatojn, kiuj estus kapablaj timigi eĉ

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-granda-admiralo-unua-vojago-cirkau-la-mondo-51069/index.md

la plej kuraĝan komandanton. Mi scias, ke vi estas aŭdaca. Sed komprenu: Kiom valoras aŭdaco kontraŭ perfido?"

"Mi estas preparita al ĉio. Kaj mi scipovas likvidi tion."

"Hm... sed tamen ekzistas aferoj, kiujn vi ne sukcesos likvidi!"

"Ekzemple?"

"Ekzemple... ni diru... tia surpriza atako sur la maro --"

"Ĉu tio signifas minacon?"

"Gardu Dio!" forpelis suspekton Alvarez. "Tion mi diris nur tiel -- simple -- nu, venis ideo al mi!"

"Ankaŭ kun tio mi kalkulas, sinjoro ambasadoro," diris Fernao kaj li elbuŝigis la vortojn malrapide, kun okulfrapanta akcento. "Vi povas komuniki, ke mi preparos min por ĉio."

"Sed kion mi komuniku? Al kiu?" mienis konsternite Alvarez. "Mi volis nur atentigi vin je ĉiuj eventualaĵoj."

"Koran dankon por via afablaĵo. Sed nun vi certe pardonos min, mi devas ankoraŭ daŭrigi mian laboron."

Alvarez ekkomprenis, ke antaŭ li staras granita roko. Li kolere forlasis oficejon de Magalhaes kaj rapidis en la urbon.

Malamikaj elementoj daŭrigis senlace. Paroloj pri perfidemaj intencoj de Magalhaes akiris komprenon.

Preparaj laboroj progresis en sufokiga atmosfero.

Kiam estis riparata flaga ŝipo, Magalhaes ordonis pentriston, ke li ornamu ĝin per lia familia blazono kaj per hispana flago.

Scivoluloj observis la arĝentan kampon kun tri ruĝaj strioj kaj mirigite demandis:

"Kion vi pentras, sinjoro?"

"Vi ja vidas! Blazonjn!"

"Kiajn blazonojn?"

Neniu sciis. Ili komencis konjekti:

"Tio estas versimile io el Portugalujo!"

"Povas esti, ke ni oni vidis nenion similan."

"Ĝi estas certe el Portugalujo! Vi ja scias, ke admiralo estas Portugalo!"

"Tiu aroganteco! Li estas ankoraŭ en Hispanujo, kaj jam li malkovras kartojn!"

"For kun la entrudinto!" aŭdiĝis sibla voĉo.

Magalhaes aŭdis la emociitajn ekkriojn. Li rapidis al la ŝipo.

"Kion vi deziras?" li ektondris.

Kolerigita amaso por momento ŝanceliĝis. Sed tujsekve eksonis el la aro da homoj:

"For kun ĉi tiuj blazonoj!"

"Ili estas blazonoj de mia familio. Neniu rajtas ordoni al mi ĉi tie!"

"Jen rigardu lin, friponon! For kun li!" akre kriis denove tiu sibla voĉo.

Magalhaes ruĝiĝis.

"Kiu estas fripono?"

En tiu momento intervenis haveno-oficisto.

"Sinjoro, forigu la blazonojn!" li postulis.

"Kiarajte vi kuraĝas postuli de mi ion similan?"

"Laŭ rajto de reĝa oficisto."

"Tia estas ankaŭ mi!"

"Ne ŝajnas --!"

"Sinjoro --!"

"Superfluaj paroloj! Mi ordonas al vi, ke vi forigu la blazonojn!"

"Al mi ordonas nur la reĝo!"

"Do vi ne obeos?"

"Ne!"

"Bone! Respondeca por sekvoj estas vi mem!"

La oficisto fajfis. Alkuris helpantoj, kiuj volis plenumi ordonon de sia estro.

Magalhaes kun parto da maristoj baris al ili vojon al ŝipo. Sed la aro da Hispanoj ĵetegis sin kontraŭ lia grupo kun sovaĝaj krioj de kolero kaj malamego.

"Senarmigu ilin!" kriis la oficisto.

Plejmulto da maristoj lasis sin senreziste senarmigi. Nur kelkaj defendis sin. Unu estis grave vundita.

Furiozaj atakantoj enpenetris la ŝipon kaj neniigis la blazonojn. Ekscitita Magalhaes foriris en Hindan Oficon. Tie jam oni sciis pri la incidento. Ili bonvenigis lin rigide kaj sindetene.

"Tion vi ne devis fari, sinjoro!"

"Mi rajtis," respondis en la sama tono Magalhaes. "Mi ne venis ĉi tien por aŭskulti viajn riproĉojn. Mi skribos pri ĉi tiu afero al Lia reĝa Moŝto mem. Sed mi venas por atentigi vin, ke dum tiaj cirkonstancoj ni devos la entreprenon plirapidigi."

"Ni faras ĉion, kio estas en niaj fortoj. Kaj kio estas al ni ordonita."

"Tio ne estas vero!"

"Sinjoro, moderiĝu!"

"Al vi estis ordonite, ke vi ekspedu kvin ŝipojn -- kaj mi havas nur tri!"

"Certe, certe," ridetis altranga oficisto. "Tio estis al ni ordonita, vi pravas. Bedaŭrinde ekzistas dekretoj kaj ordonoj, kiuj ne estas plenumeblaj."

"Kaj ĉu scias pri tio Lia Moŝto?"

"Kompreneble! Sed en ĉi tiu afero li ankaŭ ne povas ion fari!"

"Tion mi ne komprenas," diris embarasita Fernao. "Laŭ mia scio en ĉiuj landoj ordonoj de la reĝo estas plenumataj fidele kaj konscie... Ĉi tio, kion mi aŭdas, estas por mi novaĵo."

"Ankaŭ ĉe ni oni plenumas la ordonojn de Lia reĝa Moŝto fidele kaj konscie, sinjoro," la rideto de oficisto fariĝis netolerebla, "sed nur tiam, kiam estas -- en la ŝtata trezorejo mono."

"Per aliaj vortoj -- la pluaj ŝipoj ne estos al mi disponigitaj?"

"Mi tre bedaŭras, sinjoro admiralo, sed vi divenis ĉion."

La kapo de Fernao turniĝis. Do tiel aspektas la afero! Hispanujo jam ne posedas sufiĉe da mono por povi realigi lian ekspedicion! Pro tiu kaŭzo estis al li donitaj nur tri ŝipoj! Pro tiu kaŭzo estas salajroj pagataj tiom malregule! Pro tiu kaŭzo li devis tiom klopodi, se li volis ricevi permeson por ĉiu pli granda riparo!

Ĉu li falos antaŭ la celo?

Kun pezaj pensoj li forlasis la Hindan Oficon.

Apud la enirejo staris grupo da soldatoj. Ilia komandanto celdirektis al Magalhaes.

Fernao rememoriĝis pri Kolumbo kaj liaj katenoj. Ĉu la historio ripetiĝas? Ĉu la soldatoj iras aresti ankaŭ lin?

La oficiro salutis Magalhaeson kaj diris:

"Sinjoro admiralo, mi prezentas min kiel komandanto de via persona gardo."

"Ĉu mia -- persona gardo?" ne komprenis Magalhaes.

"Jes. Lia Moŝto ordonis fari gardon, kiu garantios vian sekurecon."

Sur la vizaĝo de Fernao aperis stranga rideto. Se la reĝo estus jam informata pri la hodiaŭa okazintaĵo, bone, li povus kompreni tion. Sed la reĝo estas en Barcelono --

La oficiro vidis, ke li devos klarigi la aferon:

"Lia reĝa Moŝto ricevis sciigon, ke vi estas -- mortigota."

"Mi? Kial? Kaj de kiu?"

"Detalojn mi ne konas. Mi plenumas nur la ordonon."

"Nu, bone...," respondis malrapide Magalhaes. Ne estis por li malfacile diveni, kie povis naskiĝi tiaj fiintencoj.

Ekde tiu tago li aperis sur la strato ĉiam en akompano de soldatoj. Komence li ne povis konformiĝi kun tio. Sed poste li konsciiĝis, ke la reĝo tiamaniere montras sian zorgon pri li. Do nur akompanu lin la gardo! Tiuj eternaj klaĉemuloj almenaŭ vidos, al kiu estas favora ilia regnestro!

Sed kion fari kun neriparitaj ŝipoj?

La malhelpaĵoj estis tiom grandaj, ke la entrepreno versimile ne sukcesus, se ne intervenus Haro.

La holanda komercisto post aŭdienco apud la reĝo malaperis sen postsignoj, sed ne entute. Li ne intencis lasi elmanigi al si grasan predon, kiun li antaŭsentis en la ekspedicio de Magalhaes. La reĝo ja proklamis, ke Hispanujo pagos ĉiujn elspezojn, sed tio ne erarigis Haron. Li konis la ekonomian situacion de Hispanujo kaj ĝuste supozis, ke venos la tempo, kiam oni bezonos lin. En ĉiuj signifaj urboj de Pirenea duoninsulo li havis komercagentojn, kiuj sendadis al li rapidajn kaj seriozajn informojn. Kun kreskanta intereso li atente sekvis financajn malfacilaĵojn de juna hispana reĝo. Kaj ju pli grandaj ili estis, des pli ĝojigite Haro frotis al si la manojn, des pli fervore li kalkulis, kion li povos per la ekspedicio profiti. Li estis spekulaciema, se li scipovis ne entrudiĝi. Kaj kiel plej grandan sian preferon li taksis tiun, ke li konis arton agi en la ĝusta tempo.

Li aperis apud reĝa kortego ĝentile, kun hejmeca memkomprenebleco. Laŭdire li aŭdis, ke riparo de ŝipoj destinitaj por la ekspedicio ne povas esti finita pro la neantaŭvidata manko de mono. Li komprenas la situacion kaj volonte helpos. Holandaj dukatoj estas por la hispana regnestro je libera dispono.

La helpo de Haro estis danke akceptita.

Rapide estis havigitaj mankantaj karaveloj. La ekspedicio estis kunmetita jene: La flaga ŝipo, sur kiu veturos Magalhaes, ricevis nomon Trinidado. Ĝi ja ne estis plej granda, sed plej rapida. Ceteraj ŝipoj nomiĝis San Antonio, Concepcion, Viktorio kaj Santiago.

En la haveno ekregis denove vigla vivo. La ŝipoj estis provizitaj per nutraĵoj, ekipaĵoj kaj varoj destinitaj por interŝanĝado.

La ĉefa nutraĵo konsistis el longdaŭraj biskvitoj, da kiuj oni surŝipigis preskaŭ 300 tunojn. Da vino kunprenis la ekspedicio 417 sakojn, 253 barelojn kaj 508 botelojn. Krom tio estis deponitaj en la subferdeko 200 bareloj da sardeloj, pli ol 20 centkilogramoj da sekigitaj fiŝoj, 57 centkilogramoj da saligita viando, pli ol 11 tunoj da fromaĝo, 21 centkilogramoj da sukero, 20 tunoj da vinagro, 250 faskojn da ajlo, 100 faskojn da bulbo, 20 centkilogramoj da vinberaro, 54 centkilogramoj da mielo, 3 centkilogramoj da rizo, provizoj da faruno, da faboj, da pizo, da lento, da salo, da mustardo, da figoj kaj migdaloj. En unu ŝipon estis alportataj eĉ sep vivantaj bovinoj kaj tri porkoj.

Krom tio kompreneble kupraj kaldronoj, potoj, tranĉiloj, 50 centkilogramoj da kandeloj, 89 lucernoj, 40 ŝarĝveturiloj da ligno, marteloj, pendŝlosiloj, fero kaj ŝtalo, hakiloj, tenajloj, boriloj, hakfosiloj, landkartoj, medikamentoj, papero, matoj, dek kvin puraj libroj por enskriboj --

Riĉe oni memoris ankaŭ je milita ekipo. Provizoj da militista materialo plej bone atestis pri la konkeremaj celoj de Hispanoj. La ekspedicio posedis pli ol 60 kanonojn, 50 centkilogramojn da pulvo, ferajn kaj ŝtonajn kuglojn por kanonoj, 100 kirasojn kun helmoj, 100 surbrustajn kirasojn, 60 ŝtonĵetilojn kaj 4 300 sagojn, 200 rondajn ŝildojn, 1 140 lancojn, 120 ĵetlancojn, 1 000 halebardojn, 200 piklancojn, 50 kornojn, en kiujn oni donadis pulvon por kanonoj, 150 ulnojn da meĉo kaj katenojn por manoj kaj kruroj --

Oni elspezis por la tuta ekspedicio preskaŭ 9 milionojn da maravedoj. El ĉi tiu sumo estis aĉetita por 1,600 000 maravedoj la varoj servontaj por intermanĝo kun indiĝenoj: montoj da kotonŝtofoj en la plej okulfrapaj koloroj, tolaĵoj, ĉapoj, tabako, vitraj kugletoj kun koraloj, speguletoj kaj kombiloj, sonoriletoj, fiŝhokoj, tranĉiloj --

Magalhaes ofte ne sciis, kion fari pli frue. El la tempo, kiam li vivis sur la maro, li sciis, ke kiu ajn forgesita bagatelaĵo povus signifi minacigon de la ekspedicio. Li estis tro konscia kaj tro singarda ol komisii per kontrolo de deponataj provizoj iun alian. De la frua mateno ĝis la nokto li estis en la haveno. Li kontrolis la ricevitajn varojn kun la listoj, denove kaj denove li sumigis kolorojn da ciferoj, hazardelekte li malfermis sakojn kaj pakaĵojn, li esploris kvaliton, li gustumis -- -- --

Ankaŭ la ŝipanaro estis ankoraŭ kompletigata.

Iam aliĝis por servi sur la ŝipoj du maristoj. La pli juna estis al Magalhaes iomete konata. Sed li povis peni kiel ajn, li ne estis kapabla rememorigi al si, kie li vidis lin.

Fernao volis post malagrablaj spertoj malebligi la superfluajn kalumniojn kaj eternan suspektadon, pro tio li limigis nombron de fremdlandanoj al mininuma nombro. Tial lia unua demando estis:

"Ĉu vi estas Hispano?"

"Ne, Portugalo," respondis la pli juna.

Denove Portugalo! Estas vero, ke ili estas la plej kapablaj maristoj kaj estas eble konfidi ilin. Sed li akceptis jam tridek da ili! Ĉu li ankoraŭ pligrandigu nombron da ili?

"Via nomo?"

"Juan Serrao."

Fernao rapide leviĝis de sur la seĝo.

"Ĉu vi estas eble -- la frato --?"

"Jes, sinjoro admiralo," ridetis la maristo. "Francisko al ni ofte rakontis pri vi."

"Ho! Tial vi ŝajnis al mi iel konata! Bonvolu sidiĝi! Kaj rakontu! Ĉu vi scias ion novan pri Francisko?"

"Li vivas ankoraŭ ĉiam sur Molukoj kaj fartas tre bone. Mi estus tre feliĉa, se mi sukcesus helpe de via ekspedicio viziti lin."

"Tio estas memkomprenebla!"

Juan Serrao estis ja juna, sed li havis grandajn maristajn spertojn. Sur la ŝipoj li estis oficiro. Magalhaes estis tre ĝojigita, ke li gajnis lin. Li havos almenaŭ iun, kiun li povos senrezerve konfidi.

Nur poste li turniĝis al la dua maristo.

"Kaj vi, sinjoro?"

"Oni nomas min Garcia, sinjoro admiralo," ektondris en malgranda oficejo respondo, dirita per forta baritono. Ĉiu vorto eksonis, kvazaŭ en vasta kaj duonmalplena magazeno falus pezega kesto. "Mi estas Hispano kaj mi vivis surmare kun Juano. Mi ankaŭ tre volonte aliĝus."

Magalhaes kritikeme rigardis lin. Garcia estis iomete pli maljuna ol Serrao kaj ankaŭ je kapo superigis lin. Grandega, larĝa staturo, netrapenetrebla praarbaro da densaj haroj, bronze sunbrunigita vizaĝo, anstataŭ okuloj ardaj kaj lumbrilantaj karbetoj, manoj kiel ŝoveliloj. Kun ĉi tiu ekstera bildo de kruda forto estis en akra kontraŭstaro milda kaj bonkora, kvazaŭ infana rido, kiu malkaŝis du vicojn da sanaj kaj blanke brilantaj dentoj.

"Kio vi estis sur la maro, sinjoro Garcia?"

"Mi laboris en la magazeno. Transporti kaj ordigi la kestojn, tio ne kaŭzas al mi malhelpaĵojn."

"Tion mi volonte kredas," ridetis Magalhaes kaj li denove rapide taksis ursan forton de Garcia. "Vi estas akceptita."

Apenaŭ Magalhaes adiaŭis ambaŭ novajn anojn de la ekspedicio, venis en la oficejon lia bofrato Duarte Barbosa.

"Fernao, intervenu kontraŭ Faleiro pli frue, ol estos malfrue!" li vokis ekscitita.

"Kial? Ĉu io okazis?"

"Fernao, li sendube jam tute freneziĝis. Li sidas en la gastejo kun la maristoj kaj rakontas al ili, ke vi estas tute nekapabla kaj ke sen lia helpo la ekspedicio certe fiaskus. Li asertas, ke nur li konas la pozicion de vetureblo tra amerika kontinento kaj se li ne alkondukos vin tien, tuta ŝipanaro mizere pereos. Maristoj kredas lin kaj komencas timi pri la vojaĝo. Se la afero progresos tiamaniere plue, almenaŭ duono de la ŝipanaro rifuzos veturi."

Magalhaes malsereniĝis. Li sciis jam de longe, ke Faleiro fariĝis lia mortinsida malamiko, ke la gloravido malheligis lian cerbon. Ĉu li ekvojaĝu kun frenezulo, kiu povus demoraligi la ŝipanaron per siaj terurigaj profetaĵoj? Ĉu li minacigu la ekspedicion per sia netaŭga respektemo?

Li energie decidiĝis. Li skribis al la reĝo pri la diskreditema agado de Faleiro kaj postulis lin, ke al astronomo estu malpermesata partopreno en la ekspedicio.

La reĝo tuj plenumis lian peton.

En ĉi tiujn tempestajn tagojn eklumis radio de milda feliĉo. Al geedzoj de Magalhaes naskiĝis filo Rodrigo. Fernao tre ŝatus dediĉi sin pli multe al la familio, sed tio ne estis ebla. En lian vojon stariĝis novaj kaj novaj malhelpaĵoj, kiuj ne permesis eĉ momenton de trankvilo kaj ripozo.

La Hinda Ofico cedis al kalumnioj de la portugala ambasadoro, kiu nigrigis Magalhaeson, kie li nur povis. La malkonfido kaj suspekto fariĝis pli forta. Ne, ne estas eble kredi tiun enmigrintan Portugalon! Estas necese ĉirkaŭigi lin per homoj fidindaj kaj sindonaj al la reĝo!

Pro tio laŭ konsiloj de Hinda Ofico la reĝo dekretis kapitanojn de la ŝipoj sen informi Magalhaeson. Ili estas hispanaj hidalgoj, kiuj ne amas admiralon. La kapitano de San Antonio estas Cartagena, de Concepcion Queseda, Mendoza gvidos Viktorion. Kiel oficiro de Antonio estas destinita Gomez, homo, kiu havis la saman planon kiel Magalhaes.

La ŝipo Santiago restis dume sen la komandanto. Tiamaniere volis la Hinda Ofico la ekspedicion kiel eble plej malproksimigi. Estas bona ĉiu tago, kiun ili akiros. Eble Magalhaes faros ion senpripensitan kaj li estos senigita je la rango de admiralo!

Jam estis fiksita la tago por forveturo, sed la kapitano ankoraŭ ne estis nomita. Anstataŭ tio la Hinda Ofico invitis Magalhaeson kaj superŝutis lin per riproĉoj.

"Sinjoro Magalhaes, kial vi ne sekvis la ordonon de la reĝo?" vortatakis lin la oficisto.

"Bonvolu paroli konkrete," respondis Magalhaes. "Kiun ordonon?"

"Jen vi havas skribite klare, ke vi rajtas akcepti maksimume kvin eksterlandanojn, sed vi havas ilin okdek du! Kiel vi klarigos tion?"

"Mi konsideris sukceson de la ekspedicio. Pro tio mi elektis nur bravajn maristojn, malatentante ties naciecon."

"Strange, ke ĝuste tiom da Portugaloj estis bravaj!" ridetis malice la oficisto.

"Portugalujo estas lando de maristoj, sinjoro!"

"Do laŭ via opinio Hispanujo ne estas surmara potenco?" rigardis lin la oficisto de sub duonfermitaj palpebroj kaj liaj mokemaj okuloj diris: Jam vi estas, friponeto, en la kaptilo!

Sed Magalhaes ne lasis sin koleriĝi. Trankvile kaj decide li respondis: "Jam dum unua aŭdienco apud la reĝo Karolo mi diris, ke mi volas servi per ĉiuj miaj fortoj al Hispanujo. Mi kredas, ke tio estas sufiĉa respondo je ĉiuj viaj duboj. Laŭ mia opinio estas multe pli grava mia demando: Ĉu estas al Hinda Ofico konate, ke ni estas morgaŭ forveturontaj?"

"Mirinda demando!" ekridis afekte la oficisto. "Hinda Ofico ja mem fiksis la daton de la forveturo!"

"Se estas la afero tia -- do kial ne estis ĝis nun nomita kapitano de la ŝipo Santiago?"

"Hm... ĝi ne estas tiel simpla, sinjoro!" respondis la oficisto kaj en liaj okuloj denove ekbrulis flameto de malica moko. "Estas eĉ tre malfacile trovi fidindan kapitanon. Ni faras, kion ni povas, sed la afero iel ne progresas..."

Fernao ekkomprenis. La Hinda Ofico volas ankoraŭ en la lasta momento malebligi la ekspedicion! Sed en ĉi tiu rilato ili erarmiskalkulos!

Magalhaes jam nenion demandis kaj el la Hinda Ofico rapidis rekte en la havenon. Li ordonis tujan vicordiĝon de la tuta ŝipanaro.

En kelkaj minutoj estis la ordono plenumita. Magalhaes paŝis malrapide preter la vicoj. Meze li haltis.

"Maristoj!" li alparolis la ariĝintojn per forta voĉo. "Kiel vi scias, ankoraŭ ne estis nomita komandanto de ŝipo Santiago. Tial oni komencis disaŭdigi, ke ni ankoraŭ ne forveturos. Al tio mi proklamas: La forveturo estas fiksita je la morgaŭa tago -- kaj en tio nenio ŝanĝiĝos!"

"Bonege! Vivu admiralo Magalhaes!" vokis la maristoj.

"Komandanto de Santiago estas kapitano Juan Serrao!" komunikis sian decidon Fernao.

"Vivu kapitano Serrao!" aŭdiĝis la ŝipanaro de Santiago.

"Kiel oficiron sur flaga ŝipo mi dekretas Duarte Barboson. Per tio ĉiuj ŝipoj ricevis bezonatan gvidantaron. Morgaŭ vi venos kun viaj kapitanoj al diservoj en la preĝejo de Santa Maria." finis sian ordonon admiralo.

Novaj vivukrioj. Disiro. Maristoj rapidis al siaj familioj, al konatoj. Ĉiu volis ankoraŭ lastfoje ĝojiĝi kun siaj karuloj. Morgaŭ post diservoj oni iros rekte sur la ŝipojn.

Ankaŭ Magalhaes iris hejmen pli frue ol alifoje.

Kaj jam vesperiĝas. La lasta vespero en la familio...

Ĉe riĉe per manĝoj kovrita tablo sidas plejproksimuloj de Fernao: Beatrice, Diego kaj Duarte Barbosoj, Juan Serrao, Aranda. En lulilo kontente murmuretas malgranda Rodrigo. Estis invitita ankaŭ Haro, sed li devis neatendite forvojaĝi.

Fernao kaj kun li ĉiuj estas iomete angorigitaj. Super la kvieta domo ŝvebas fantomo de la longa foresto.

Oni parolas pri ĉio ebla, nur ne pri la veturo. Neniu volas rememorigi doloran adiaŭon.

Fine komencas Aranda:

"Sinjoro admiralo, vi devus esti --," sed subite li ĉesas paroli, ĉar li konsciiĝas pri la ĉeesto de Beatrice.

Edzino de Fernao elsentis, ke Aranda silentiĝis pro ŝi.

"Sinjoro Aranda, vi povas paroli senĝene," ŝi trankviligas lin. "Egale mi scias, kion vi volas diri."

"Se vi opinias... Do, vi devus esti dumvoje singarda rilate al viaj homoj," eldiris sian averton Aranda.

Magalhaes senvorte kapjesas. Li antaŭsentis tion jam de longe.

"Kaj ĉefe rilate al kapitanoj," daŭrigas Aranda. "Antaŭ nelonge ili laŭdire esprimiĝis, ke ili mortigos vin, se vi agos tro suverene."

"Estas bone, se oni konas danĝeron antaŭe," opinias Magalhaes kaj sulkoj sur lia vizaĝo ne estas pli akraj.

"Vasko da Gama havis ĉion multe pli facilan," diras zorgeme Diego Barbosa. "Li staris nur kontraŭ nekonateco kaj oceanoj. La ŝipojn li havis senriproĉaj. Kaj la homojn li povis konfidi."

La staturo de la portugala malkovrinto fariĝas helkontura antaŭ okuloj de Fernao. Ili estas en paĝia lernejo. Vasko da Gama prelegas al ili. Kion li tiam diris?" ... Se iu volas fariĝi la maristo, estas necese, ke li estu la tuta viro. Li devas havi spinon pli firman, ol estas masto, la vidpovon pli akran ol falko kaj forton pli grandan ol leono. Li devas scipovi moki furiozon de la oceano, ne plendi, kiam krevas stangoj kaj ventego disŝiregas velojn. Li devas scipovi kunpremi la dentojn kaj stariĝi pli firme, kiam iu kamarado estas antaŭ liaj okuloj malsuprenĵetita en embuskajn ondojn. Li devas scipovi suferi malsaton, soifon, laciĝon, varmegon kaj froston, skorbuton. Li devas senŝancele kredi al sia komandanto, ankaŭ se ŝajne ĉio estas perdita. Li devas daŭre naĝi al sia celo, ankaŭ se lin terurigas nekonataj malproksimoj kaj premas arda sopiro je la hejmo...

Tia viro Fernao ĉiam estis. Tia li ankaŭ estos. Li ne timas oceanojn, li ne timas perfidon. Sed la hejmo... Beatrice... Rodrigo...

Fernao perforte subpremis la deprimon.

Ĉu la hejmo? Unu aŭ du jaroj baldaŭ forpasos. Poste li revenos. Rodrigo intertempe jam komencos kuradi kaj Beatrice kondukos lin al la haveno, ŝi montros la ŝipojn kaj fiere diros:

Ĉu vi scias, Rodrigo, kiu alveturas? Jen via paĉjo, knabeto. Vi ja rememoras, kiel mi rakontadis al vi pri li en tiuj senfinaj monatoj, kiam ni ne vidis lin! Vi plene malfermis al mi viajn nigrajn okulojn kaj vi tute ne komprenis, pri kio mi parolas kun vi. Kaj kiam mi kliniĝis super vin kaj ia larmo elsaltis el mia okulo kaj glitis sur vian vangon, vi ĉiam komencis ridi. Vi eĉ ne scias, kia medikamento estis por mi ĉi tiu rido. Ĝi redonis al mi esperon kaj fidon, kiam mi malesperis kaj dubis pri la feliĉa reveturo de via patro. Kaj jen -- via rido pravis. Ĉio finiĝis bone kaj paĉjo revenis. Kion li devis suferi! Cetere li rakontos al ni pri tio, nur ĝis kiam li estos iomete ripozinta post la longa vojaĝo, kiu faris el li faman malkovrinton. Nun bele bonvenigu lin: pendiĝu sur lian kolon, kisu lin -- kaj ne timu lian sovaĝan barbon! -- kaj ridetante diru: Mi tiom ĝojatendis vin -- -- --!

Sed Rodrigo ne aŭskultos, kion la patrino parolas. Liaj okuloj estos celdirektitaj al la maro. Kia tenereco kaj kiaj vortoj, se la kanonoj tondras kaj bombkanonoj bruegas! Kiel li estos brilblindigita rigardante al aroj da maristoj, viciĝantaj por triumfa marŝo en urbon! Kiel li saltetos, kiam eksonos gaja muziko kaj amasoj komencos vivukrii al tiuj, kiuj venkis la oceanojn! En liaj vejnoj jam ŝaŭmos la maltrankvilega sango de marnavigantoj...

Fernao staras klinita super lulilo de sia filo.

Iu prenis lian manon.

Beatrice.

"Fernao, estu tie singarda!"

"Ne timu, mia karulino! Mi ja havas nun, por kiu mi vivu!" Ĉirkaŭ duonnokto la gastoj disiĝis.

La sekvantan tagon estis la adiaŭfesto en la preĝejo de Santa Maria. La diservojn partoprenis ĉiuj maristoj, iliaj familioj, parencoj kaj konatoj. Multnombraj rigardantoj plenumis la preĝejon ĝis la lasta loko. Ili scivole observis la kuraĝulojn, kiuj entreprenas la danĝeran veturon. Kaj plej ofte ili rigardas al la viro, kiu genuas antaŭ la altaro. Ĉu tio ne estas kiel en fabelo? Li venis ĉi tien kiel sensignifa fremdlandano. Post nelonge li fariĝis la hispana kavaliro kaj admiralo de la ekspedicio, da kiuj Hispanujo aranĝis nur negrandan nombron.

La fumo de incensujo disvastiĝis tra la spacoj de templo. En tomba trankvilo diris Magalhaes la admiralan ĵuron. Ĉu vi aŭdas bone, vi neplibonigeblaj dubemuloj? Li ĵuras fidelon al via reĝo, al via lando, al via popolo! Li trovis en Hispanujo komprenon kaj li estas dankema al ĉi tiu lando. Kaj vi devus lin koni kaj scii, ke la vortoj de lia ĵuro estos plenumitaj!

Poste iris al la altaro kapitanoj. Ankaŭ ili ĵuris, ke ili estos fidelaj al sia admiralo, ke ili obeos liajn ordonojn, ke ili forlasos lin en neniu danĝero.

Ĉu ankaŭ ili plenumos sian ĵuron?

Sed nun jam fino kun la larmoj, kiuj defluas de sur la vizaĝoj de virinoj, viroj, maljunuloj kaj infanoj! La momento venis. Kio estis nur fantomo kaj neatingebla revo, tio fariĝis la realo.

Fernao staras sur la admirala ŝipo kaj kontente observas la precize donitajn kaj plenumatajn ordonojn de siaj oficiroj.

Nova komando.

Oni hisas reĝan flagon. Apude flirtas flago de Magalhaes.

Kanonpafoj anoncas komencon de la veturo.

Lastaj mansvingoj por adiaŭi.

Ĉu vi komprenas la grandiozecon de la momento, vi ĉiuj, kiuj malhelpadis ĉi tiun homon je ĉiu paŝo?

Kliniĝu antaŭ lia persistemo, forto de la volo kaj antaŭ lia aŭdaco!

Kliniĝu antaŭ li en profunda estimo, Hispanujo!

Ĉar li -- vilaĝa knabo, paĝio, maristo, kapitano, kavaliro kaj admiralo -- Fernao Magalhaes en viaj servoj veturas malkovri la mondon!

X.

Tra Atlantiko

Fernao Magalhaes staras sur la ferdeko de admirala ŝipo kaj atente sekvas regulan veturon de siaj karaveloj. Post Trinidado veturas Viktorio, Concepcion, San Antonio, Santiago.

En kapo de Fernao kirliĝas miloj da pensoj kaj zorgoj kaj tamen li estas kontenta.

Post jaroj de maljustaĵoj kaj batalado li fine denove enspiras puran kaj freŝan maraeron. Kun malproksimiĝanta marbordo kvazaŭ restus malproksime malantaŭ li ankaŭ fortaj impresoj de la lastaj semajnoj. Alvarez, Ruy Faleiro, oficistoj de Hinda Ofico, Aranda, reĝo Karolo, Barbaroso, Beatrice kaj Rodrigo...

Sed ĉi tio apartenas jam al la pasinteco. La bordo jam tute malaperis el horizonto. La firmamento ĉe ĉiuj mondflankoj kunfandiĝas kun la akvoj. Ie malproksime restis ĉiuj malhelaj fortoj, kiuj klopodis malebligi la ekspedicion.

Ĉi tie estas kvin ŝipoj kaj 265 maristoj. Iliaj vivoj dependas de kapabloj de Magalhaes, de lia arto gvidi la veturon tra nekonataj akvoj, de lia aŭdaco kaj persistemo.

Fernao sentas, kiel granda estas la ŝarĝo, kiun li surprenis. Sed li neniam timis antaŭ la respondeco, ĝi estu kiom ajn granda. Nek nun li timas ĝin. Male -- lia brusto fortege plilarĝiĝas de ĝojiga sento. Li pruvos al la maristoj kaj ankaŭ al Hispanujo, ke oni ne donis al li fidon vane!

Stranga forto trapenetris lian tutan estaĵon. La jaroj de la revoj kaj preparoj finiĝis -- nun li donos la pruvon, ke el grandaj revoj fariĝas grandaj faroj.

La pensojn de Magalhaes interrompis energiaj paŝoj.

Li rigardis returnen.

Antaŭ li staris juna, sendube dudekokjara viro. Nigraj brilantaj okuloj estis fiksitaj al admiralo kun preskaŭ knabeta scivolo. Bruna, sunbruligita vizaĝo kaj viglaj movoj malkaŝas Italon.

Antonio Pigafetta!

Magalhaes ridetis ĉe subita rememoro...

Ĝi okazis tuj antaŭ la forveturo, kiam Pigafetta aperis apud li unuan fojon.

"Vi estas sendube surprizita, sinjoro admiralo," diris li salutante. "Nur mi ne ŝatus, ke ĝi estu surprizo malagrabla."

"Kion vi deziras!" demandis Magalhaes kaj subite, ne sciante kial, li sentis al la alveninto mirindan simpation.

"Mi estas Kavaliro Antonio Pigafetta kaj devenas el itala Vicenzo," prezentis sin la vizitanto. "Mi akompanis papan legaton al Hispanujo. Kiam mi eksciis pri via admirinda ekspedicio, kaptis min sopiro veturi kun vi."

"Kiel maristo?"

"Kiel... eble kiel maristo. Kiel kio ajn."

"Kiel kio ajn?" Magalhaeson mirigis la stranga respondo.

"Bonvolu kompreni, sinjoro admiralo. Min ne allogas ia profito, ia riĉeco -- mi volas nur vidi parton de nova mondo kaj travivi kromordinarajn okazintaĵojn."

"Kaj se nia veturo estos tute malinteresa?"

"Tion mi ne timas, sinjoro admiralo. Mi estas konvinkita, ke vi travivos pli multe ol mem Kolumbo!"

"Nur ke vi ne trompiĝu!" moderigis lian entuziasmon Magalhaes. "Nu -- mi konsentas kun via partopreno. Sed konsidere al tio, ke temus pri stranga pozicio sur la ŝipo, estas necese ricevi konsenton de Hinda Ofico."

"Pri tio vi ne bezonas zorgi, sinjoro admiralo," diris Pigafetta. Li elpoŝigis ian paperon kaj donis ĝin al Magalhaes. "Ĉi tiujn aferojn mi jam ordigis."

Magalhaes legis leteron de la reĝo, kiu varmege rekomendis al li Italion. Intereso de Pigafetta pri longdaŭra vojaĝo, lia entuziasmo, energio kaj prepariteco, kun kia li prizorgis la partoprenon en la ekspedicio -- tio ĉio al Magalhaes ĉiam pli multe plaĉis.

"Vi diris ion pri la surprizo, sinjoro Pigafetta," li diris fine. "Mi estas vere surprizita. Kaj mi diros al vi rekte, ke ĝi estas agrabla surprizo."

Tiel kreskis la ŝipanaro de Magalhaes je unu ano, kun kiu komence neniu kalkulis. Je la homo, kiu ekvojaĝis malproksimen sen iaj ajn profitemaj intencoj, kiu estis gvidata per ununura sopiro: multe vidi, multe travivi -- kaj ĉion priskribi...

Nun li staris apud la admiralo kaj demandis, kion opinias la gvidanto de la ekspedicio pri la vento.

"Ĝi estas favora," respondis Magalhaes. "Se ĝi daŭros, post ses tagoj ni povos atingi Kanariajn insulojn."

"Ĉu ni restos tie pli longan tempon?"

"Sendube unu semajnon. Ni enŝipigos provizojn da trinkakvo kaj freŝa viando, atendos la ŝipon el Hispanujo, kiu ankoraŭ alveturigos al ni suplementojn da nutraĵoj -- kaj poste ni jam celdirektos al la vasta oceano."

"Unu aferon mi ne povas kompreni, sinjoro admiralo. Mi iomete konas navigacion kaj mi scias, ke karaveloj de diversa tonelaro havas regule ankaŭ diversan rapidecon. Estos certe granda arto kunteni la eskadron, kiu estas kunmetita el ŝipoj tiom malsimilaj, kiel estas viaj karaveloj. Dumtage vi signalizas viajn ordonojn, tion mi jam rimarkis. Sed kio okazos nokte?"

"Por nokto ni havas interkonsentitajn signalojn. Kiam krepuskiĝos, ni bruligos sur la postkilo de Trinidado lignan torĉon, kiu estos por ceteraj ŝipoj videbla gvidilo."

"Kaj kiamaniere vi scios, ke la ceteraj ŝipoj vere sekvas vin?"

"Dum normalaj cirkonstancoj oni povas supozi tion. Sed se mi volos konvinkiĝi pri tio, mi ordonos bruligi krom la torĉo ankoraŭ unu lucernon -- kaj ĉiuj ŝipoj devos respondi al mi ankaŭ per luma signo."

"Tre interesa," ridetis Pigafetta kaj li tuj enskribis tion. "Sed se vi volus ekzemple plimalrapidigi la veturon de tuta eskadro -- se minacus malprofundejoj aŭ io simila -- kiamaniere vi tion aranĝus."

"Ni estas interkonsentitaj, ke en tia kazo sur la postkilo de admirala ŝipo brulos du lumigiloj. La saman signalon mi uzos ankaŭ tiam, se mi volos ŝanĝi direkton de la veturo."

Kaj Magalhaes detale informis la scivoleman Pigafetton pri pluaj misteroj de sia signalsistemo: tri lumigiloj atentigos, ke proksimiĝas tempesto kaj estas necese kuntiri malsupren velon. Se aperos kvar lumoj, oni devas kunvolvi ĉiujn velojn. Se la ŝipo atingos danĝerajn malprofundaĵojn aŭ se ĝi alproksimiĝos al la tero, aŭdiĝos kelkaj kanonpafoj.

Por ĉiu antaŭvidata kazo estis alia signalo. La tutan komplikitan sistemon ellaboris Magalhaes kun fakuloj por navigacio el Hinda Ofico kaj aprobis ĝin reĝo.

Dum Pigafetta ĉion zorgeme enskribis, krepuskiĝis. Al admirala ŝipo alveturis Viktorio. Sur kapitana ponteto staris Mendoza kaj per voĉfortiga tubo li vokis:

"Mi salutas vin, sinjoro admiralo! Sur Viktorio ĉio en ordo. Kapitano Mendoza petas ordonojn por nokta patrolo."

Magalhaes dankis por la saluto kaj mallonge rememorigis kelkajn instrukciojn por servo dum nokto.

Poste alveturis Concepcion, San Antonio, Santiago. Ties kapitanoj salutis per simila maniero kiel Mendoza.

"Ĝi estas kutimo ĉe la hispana ŝipanaro," klarigis Magalhaes al Pigafetta. "Mi opinias tion prudenta, ĉar tiamaniere oni konservas unuecon de eskadro kaj plidisciplinigas ĉiujn ŝipanarojn."

Pigafetta adiaŭis admiralon kaj foriris en sian kuŝejon. Li lumigis kandelon kaj ĝis malfrua nokto li enskribis impresojn kaj ekkonojn el la unua tago de la veturo. Li sentis kulminon de sia feliĉo. Kiam li vivis hejme, en Vicenzo, li tre ŝatis legi priskribojn pri nove malkovritaj landoj. Precipe lin interesis la vojaĝpriskribo de Amerigo Vespucci, lia samlandano. Ho, ke li havu ankaŭ la feliĉon veni en landon, kiu estus ĝis tiu tempo nekonata al eŭropaj popoloj! Kiel li ĝuus ĉiun ĝojon el tia ekkono! Kiel konscience li priskribus ĉion, kion li tie vidus kaj travivus!

Kaj poste li venis Hispanujon, kie li aŭdis pri la grandioza ekspedicio al Molukoj...

Do -- la unua riĉa enskribo estas preta. Ĉu al li estos ebligite priskribi okazintaĵojn de ĉiu tago ĝis la feliĉa reveno?

Pigafetta estis denaska reportero. Dum la tago li eĉ momenton ne sidis, li estis ĉie. Li laboris kun maristoj en magazeno, helpis al kuiristoj en kuirejo, kunvolvis velojn, observis ŝipgvidiston, amuziĝis kun astronomo Martin, partoprenis konsilajn kunvenojn de la oficistoj. Li estis plena de viveco, energio, gajeco. Koron li havis sinceran kaj senteman. Li scipovis entuziasmiĝi kaj ĝoji. Li kompleze helpis ĉiun, kiu helpon bezonis. Pro tio ĉiuj ŝatis lin. --

Post ses tagoj atingis la ekspedicio Kanariajn insulojn.

Tie ili surŝipigis provizojn da trinkakvo kaj freŝa viando. Mankoj sur ŝipoj, kiujn oni konstatis dum la navigado, estis forigitaj. La kvaran tagon post albordiĝo alveturis ŝipo el Hispanujo, kiu alveturigis suplementojn de diversaj materialoj kaj nutraĵoj.

Kaj ankoraŭ ion alveturigis ĉi tiu ŝipo: Lastajn salutojn el Hispanujo por partoprenantoj de la ekspedicio kaj precipe por la admiralo. Beatrice sendis lastajn kisojn siajn kaj tiujn de sia filo kaj rememorigis singardon. Barbosa denove avertis Magalhaeson antaŭ la danĝero, kiu atendos lin survoje. Post forveturo de la ekspedicio li aŭdis multajn malagrablajn parolojn. Neniu kredas je feliĉa fino de la veturo. Ili eĉ dubas, ke iu el maristoj revenos. Ĉiujn atendas miloj da danĝeroj. Kaj plej multe minacata estas la admiralo, ĉar li estas malamata de siaj kapitanoj. Tiuj laŭdire ricevis apartajn instrukciojn, laŭ kiuj ili estas devigataj atentobservi la admiralon...

Magalhaes finlegis la leteron kaj enpensiĝis. Li estas ĉirkaŭata de la malkonfido. Krom kelkaj fideluloj, kiujn li povus kunkalkuli sur la fingroj de unu mano, li ne havas sindonajn maristojn. Ĉu ne estas frenezeco entrepreni tiom danĝeran veturon dum tiaj minacaj antaŭsignoj?

Fernao rektiĝis. Ne, lian decidon -- atingi Molukojn -- nenio ŝanceligos! Kaj estas bone, ke li scias, de kie li povas atendi subitan atakon. Li rigardas al ĉiuj embuskoj rekte en la vizaĝon. Li estas preparita.

Kaj trankvile, egalanime li respondis Hispanujon, ke li obeos la kontrakton, kiun li faris kun la reĝo. Li konservos la ĵuron, per kiu li promesis la fidelecon al Hispanujo. Neniu danĝero estas tiom forta, ke ĝi detenu lin de liaj intencoj.

Li donis la leteron al kapitano de la hispana ŝipo.

Kelkaj ordonoj por kunligi la velojn, por levi la ankrojn -- kaj la tero malaperis al kuraĝaj maristoj el la okuloj.

Kelkajn tagojn veturis la eskadro sudokcidenten. La instrukcioj de Magalhaes kaj ordonoj de oficiroj estis precize plenumataj. La ŝipoj veturis en la rekta linio unu post la alia, la signala kontakto inter ili montriĝis tre taŭga. La ŝipanaro estis disciplinita, al komando de la ekspedicio oni raportis neniun pli gravan delikton. Maro estis kvieta kaj blovis favora vento.

Trankvilo. Bona vetero. Entuta harmonio.

Kaj tamen admiralo skuiĝis per duboj. La avertaj voĉoj el Hispanujo ne restis ĉe li sen eĥo. Ĉu estas vero, ke la hispanaj kapitanoj intencas ataki sian komandanton sur la vasta maro? Kiam kaj dum kiaj cirkonstancoj ili tion faros? Ĝis nun ili faris nenion, kio subtenus antaŭtimon de Magalhaes. Sed ĉu tio ne estas nura masko, per kiu ili klopodas kaŝi siajn verajn intencojn? Ĉu ili ne volas nur luldormigi la admiralon, por ke ilia atako estu pli malatendata kaj pli efika?

Veneno de malkonfido penetris en koron de Fernao kaj ĉirkaŭpakis ĝin per malmola krusto.

Kaj alia, pli malbona afero. Ankoraŭ dum restado en Hispanujo disvastiĝis sciigo, ke Portugaloj post malsukcesaj provoj malebligi vojaĝon de Magalhaes entreprenos ion alian. Ili sendos sur la oceanon fortan eskadron, kiu havos ununuran celon: dronigi ĉiujn ŝipojn de Magalhaes, neniigi karavelojn kaj ties ŝipanaron, ke restu neniu atestanto de la embuska atako.

Magalhaes havis impreson, ke li estas grenero inter du muelŝtonoj. Unu muelŝtono -- la hispanaj nobeluloj. Dua muelŝtono -- Manuelo kaj lia ŝiparo. Ĉu li senvorte kaj rezigne atentu, ĝis li ricevos unuan baton?

Malkonfido. Antaŭtimoj. Ĉu estas eble veturi tiamaniere en nekonatecon?

De kie minacas pli granda danĝero? Kiu el ili estas pli proksima? Kiun muelŝtonon forĵeti unuavice?

Eskadro veturas sudokcidenten. En tiu direkto, kien regule veturadas la ŝipoj naĝantaj en Amerikon. Se Portugaloj efektive intencas ataki ilin, en tiu kazo ilia ŝiparo krozados en ĉi tiuj akvoj.

Tiamaniere meditante Magalhaes faris subitan decidon: sen antaŭa konsilo kun la kapitanoj li devojiĝos de la origina direkto. Li gvidos siajn ŝipojn tien, kie la eskadro de Manuelo tute ne serĉus ilin!

De sur admirala ŝipo vidiĝis signaloj:

"Ŝanĝi la direkton!"

La flaga ŝipo turniĝis kaj veturis en direkto -- sudorienta! En direkto al Afriko! En direkto al akvoj, kiujn suverene hegemoniis Portugaloj!

La ceteraj karaveloj obeeme sekvis la flagan ŝipon.

Sed jam aperis vicadmiralo Cartagena.

Li stariĝis antaŭ admiralo rekta, svelta, je la kapo pli altkreska ol lia komandanto kaj je kelkaj jaroj pli juna, kun rigidaj trajtoj en la vizaĝo.

"Sinjoro admiralo, kion signifas ĉi tiu ŝanĝo en la direkto?" li demandis ĝentile. Sed la tono de lia voĉo malkaŝis, kiel li estas ofendita, ke admiralo tute ne konsiliĝis kun li.

Cartagena havis plenan rajton demandi pri la afero. Kaj eble ĉiuj pli postaj okazintaĵoj evoluus tute alie, se Magalhaes en ĉi tiu momento respondus trankvile kaj objektive.

Sed Magalhaes estis tro premata per rigida cirklo de la malkonfido kaj li ne povis montri iom da afableco.

"Ĉion mi serioze pripensis, sekvu la flagan ŝipon!" sonis la respondo. Kaj ĝi estis elparolita kun ĉiu krudeco, kiun Magalhaes kapablis uzi.

Post ĉi tiuj vortoj la ofendita Cartagena revenis al San Antonio. Estis evidente, ke la konflikto inter admiralo kaj hispanaj nobeluloj eksplodis, eĉ se laŭ ekstero ŝajnis, ke ĉio marŝas bone.

La eskadro ĉiam sekvis la flagan ŝipon, ordonoj de admiralo estis plenumataj ankaŭ en sekvantaj tagoj. Kapitanoj de ĉiuj karaveloj veturadis antaŭ vesperiĝo el Trinidado kaj salutis sian komandanton laŭ regula maniero.

Kaj tamen io malbonsigne bruletis sur la ferdekoj kaj en kuŝejoj de la ŝipanaro. Kien do ni propre navigacias? Ni proksimiĝas al Atriko -- kaj ĝin regas Portugaloj! Ĉu la admiralo ne volas peli la ekspedicion al bordo de Quineo kaj enmanigi hispanajn ŝipojn al siaj samlandanoj?

Kaj ankoraŭ pli rapide kaj pli embuske komencis bruli la danĝera flameto, kiam la ekspedicio atingis senventan trankvilejon, kie ĝi estis devigata resti kelkajn semajnojn. Intertempe ĝi celdirektis jam denove sudokcidenten kaj la bordon de Afriko ĝi lasis malproksime malantaŭ si -- sed ĉu ne estas la senmova trankvilo sur la vasta oceano pli malbona ol albordiĝo ĉe portugala teritorio? Ĉu tiu homo taŭgas esti la admiralo, se li ne estas kapabla atingi sen akcidento nure Brazilion, kien veturadas ŝipoj jam kvazaŭ ili farus malgrandan ekskurson? Ĉu ne estus multe pli bona komandanto Cartagena, kiu intervenis tuj post la unua ordono pri la ŝanĝo de la direkto kaj estis tiom malĝentile silentigita?

La streĉo sur la ŝipoj fariĝis ankoraŭ pli sufoka, kiam la firmamento kovriĝis per grizaj nuboj, kiuj pendis en la aero kiel muta minaco.

Admiralo ordonis kunvolvi velojn. Apenaŭ la ordono estis plenumita, fulmotondris kaj en sekvanta momento ferdekoj estis superŝutitaj per torentpluvo. Fulmoj kruciĝis sur la malheligita firmamento, la ventego muĝis kaj la ŝipoj ĝemis ankaŭ en fundamentoj.

Maristoj teruriĝis. La forto de la ŝtormo ŝajnis al ili kiel averto antaŭ plua veturo. La naturo mem konfirmas tuj en la komenco iliajn plej nigrajn antaŭtimojn. Ili prefere reveturu hejmen, kiam estas ankoraŭ konvena tempo por tio!

La ŝtormo ĉesis kaj anstataŭ ĝi venas trankvila pluveto. Pluvas unu tagon, du tagojn, tri tagojn -- pluvas semajnon, du semajnojn -- pluvas kviete. Kaj sen vento. La veloj estas malstreĉitaj kaj karaveloj staras preskaŭ sur unu loko... Maristoj estas lacaj, malbonhumoraj, nekomplezaj, en iliaj okuloj kuŝas malboneco kaj malamo, ili estas koleremaj, ili estas kapablaj fari kion ajn, nur ke ili povu reveturi hejmen. Malbonaj kaj minacaj paroloj disvastiĝas sur la karaveloj. Fernao multon aŭdas mem dum siaj rondiroj, kiam li trarigardas patrolojn, kiam li iras kontroli provizojn en la magazeno kaj ordon en kuŝejoj de la ŝipanaro. Antaŭ lia malserena rigardo ja vortoj frostiĝas sur la lipoj kaj malamegaj fulmoj de la koleriĝintaj okuloj glitas sendanĝere al la planko, sed al li sufiĉas ankaŭ tio, kio restas ne dirita.

La tuta ekspedicio ŝanceliĝas en deprimiga kapteco de la tomba trankvilo, rigidiĝinta senmoveco de la ne ĉesanta pluvo kaj kaŝata malamo. La akumulita elektro devas esti iamaniere kvietigita. Cetere jam komencas sur la ŝipoj disputoj kaj konfliktoj inter la ŝipanaro, ĉiam pli ofte estas necese puni gravajn deliktojn kontraŭ la disciplino. Sed ĉi tio ĉio ne sufiĉas, la sufokecon oni devos forigi per ia subita, blindiga fulmo --

Poste la fulmo ekfrapis.

Ĝi okazis unufoje antaŭ la vespero.

La ŝipoj alveturis al Trinidado kaj unuopaj kapitanoj salutis admiralon. Jam alveturis ĉiuj, nun proksimiĝis San Antonio.

La vualo de pluvgutoj estas trapenetrata per malrapida voĉkrio:

"Bonan vesperon, sinjoro ka-pi-ta-no! Sur San Antonio estas ĉio en ordo. Kapitano Cartagena petas ordonojn!"

Magalhaes restis stari kiel alfrostiĝinta. Kion signifas ĉi tiu malkaŝa ofendo? Kial Cartagena ne alparolas lin per lia vera titolo? Kaj krome -- tio ja ne estis la voĉo de Cartagena! Kaj la instrukcioj klare ordonas, ke la saluton devas diri ĉiu komandanto persone!

Fernao ne volis kredi siajn orelojn.

"Ĉu tio estis kapitano Cartagena?" li demandis Henrikon, kiu staris apud la kapitana ponteto.

"Ne estis li," respondis certe la sklavo.

"Stranga afero," diris Pigafetta, kiu rapide proksimiĝis. "Mi ĵurus, ke hodiaŭ salutis vin iu alia ol kapitano Cartagena. Kion ĝi signifus?"

Magalhaes silentis, sed liaj malserena vizaĝo kaj malhela rigardo elparolis la saman demandon: Kion ĝi signifus!

Ĉu tio estas komenco de la ribelo?

Pupiloj de okuloj de Fernao strange mallarĝiĝis. Ducent sesdek maristoj aŭdis la vokon de sur San Antonio. Du cent sesdek maristoj estis la atestantoj de humiligo de sia admiralo. Ĉu li kviete alrigardu, kiamaniere la veneno de ribelo fluas en vicojn de la ŝipanaro?

Li ordonis venigi la ŝipoficiron.

"Vi veturos kun du viroj al kapitano Cartagena," li ordonis. "Vi diros al li, ke mi postulas klarigon de lia hodiaŭa konduto. Kaj por venonte mi senkondiĉe ordonas al li, ke li salutu min persone!"

"Laŭ via ordono, sinjoro admiralo!"

La oficiro surŝipiĝis. Kiam li revenis, li estis pala de ekscitiĝo.

Cartagena sciigis, ke li konas instrukciojn kaj ke li ne estas kompleza toleri similajn ordonojn. Hodiaŭ li lasis saluti Magalhaeson per plej bona viro sur la ŝipo, estonte li komisios tion al la lasta marista lernanto.

Fernao Magalhaes kliniĝis antaŭen, kvazaŭ li volus saltleviĝi kaj per saltego forigi la distancon, kiu kuŝis inter li kaj aroganta Cartagena. Sur lia frunto aperis akra sulko.

Kion li faros!

La horoj pasas, ili ŝanĝiĝas en la tagojn...

Nenio okazas.

Nur la pluvgutoj monotone plaŭdas sur mastojn. En subferdekoj, en kuŝejoj de la ŝipanaro komencas danĝera bolado. Laŭdira -- admiralo! Kaj ni permesis, ke tia malkuraĝulo, kiu eĉ ne kuraĝas interveni kontraŭ sia subalternulo, gvidu niajn vivojn? Ni faris eraron, fatalan eraregon! Cartagena estus tute alia admiralo!

Magalhaes aspektis kvazaŭ li ne aŭdus. Kvazaŭ li ne sentus centojn da rigardoj, kiuj lin trapikis per malamo, malestimo.

Li lamiris sur la ferdeko, li staris sur la kapitana ponteto, li donis ordonojn al la ŝipgvidisto -- sed alie li estis silentema.

La eskadron de Manuelo li evitis. Ĉu lin ĵetegis teren ĉi tiu unua bato de hispanaj hidalgoj?

Ĉu li ne rimarkis, kiel alten elkreskis dume la aroganteco kaj fiereco de lia vicadmiralo? Tiu ja ĉesis jam entute saluti! Dume ceteraj ŝipoj regule alproksimiĝis al Trinidado laŭ malnova kutimo kaj ties kapitanoj normale honorigis la admiralon. San Antonio balanciĝis sur la ondoj kaj ties kapitano obstine silentis.

Unua tago, dua tago, tria tago. Kaj Cartagena silentas...

Magalhaes scipovis atendi. Li neniam trorapidis, kaj dum tiaspeca ekspedicio la komandanto devas esti speciale prudenta. Li devas serĉi tion, kio kunligas homojn. Kaj li devas havi komprenon por iliaj mankoj. La vojaĝo daŭras longe. Oni facile perdas nervojn kaj poste la homo bedaŭras tion. Eble ankaŭ Cartagena rekonsciiĝos.

Sed kiam forpasis tri tagoj, Fernao komencis agi.

"Komuniku, ke mi kunvokas sur la flagan ŝipon konsilon de ĉiuj kapitanoj," li diris al signalisto.

Pri la ordono de admiralo sciis tuj la tuta eskadro.

"Ni komprenas!" respondis la flagoj de unuopaj ŝipoj. Fernao staris sur la ponteto kaj fiksrigarde observis San Antonion. Ĉu ĝi respondos? Aŭ ĉu ĝi daŭrigos sian spitecon?

"Ni komprenas!" respondis ankaŭ flago de Cartagena.

Post duonhoro estis ĉiuj kapitanoj sur ferdeko de Trinidado. La ŝipoficiro kondukis ilin en kabinon de la admiralo.

Magalhaes sidis ĉe la tablo kaj kontrolis iajn listojn. Kiam eniris la kapitanoj, li salutis ilin per kapklino. Cartagenan li tro ne atentis. Sed ankaŭ preterfluga rigardo instruis lin, ke la obstinega kapitano perdis nenion de sia fiereco.

"Mi kunvokis vin en la afero iomete hontiga, sinjoroj," komencis rekte Magalhaes. "Mi volas nome rememorigi vin, ke en la intereso de la disciplino vi devas plenumi ĉiujn instrukciojn."

Serrao rigardis rekte en la okulojn de Magalhaes. Ceteraj estis iomete embarasitaj. Nur Cartagena malrespekte ridetis.

"Estas certaj reguloj, kiujn vi devas konservi interrilatante kun via admiralo," daŭrigis Fernao. "Vi plenumas ilin entute bone kaj mi ne bezonas plendi je via konduto. Nur en lastaj tagoj okazis io, kio surprizis min. Kapitano Cartagena forgesis saluti min."

En la kabino estis sufokiga atmosfero. Cartagena spite levis la kapon.

"Surprizas min, ke li kiel nobelulo, kiu devus havi la ĝentilecon en la sango --," daŭrigis admiralo kaj liaj okuloj enpikiĝis en tiujn de Cartagena.

"Mi malpermesas, ke vi tiamaniere parolu kun mi!" interrompis lin rapide la vicadmiralo. "Mi estas nobelulo kaj mi scias, kion mi devas fari!"

"Jes, vi estas nobelulo!" Magalhaes subite leviĝis de sur la brakseĝo kaj rimarkis Cartagenan per neniiga rigardo. "Sed se mi juĝas laŭ via konduto, Hispanujo devus honti pri vi!"

"Vi ofendas min! Kaj se ĝis nun neniu diris al vi, kion signifas ofendi veran hidalgon, mi diros tion al vi!" kriis Cartagena ruĝigita de kolero kaj ekprenis glavon.

En la kabino ekestis tumulto kaj bruo. Konsternitaj kapitanoj volis reteni la ekscititan kamaradon.

Magalhaes per du saltpaŝoj troviĝis ĉe Cartagena. Li elmanigis al li la glavon kaj skuis lin kiel knabeton.

"Jen ni rigardu la sinjoron hidalgon!" lia voĉo raŭkis de ekscitiĝo. "Do ne nur manko de ĝentileco, sed ankaŭ ribelo kontraŭ sia komandanto! Bonege, sinjoro Cartagena, tion vi faris brilege! Vi estas arestita!"

Energie li malfermis la pordon.

"Patrolo!"

Alkuris oficiro kun kelkaj viroj.

"Kion vi ordonas, sinjoro admiralo?"

"Kapitano Cartagena estas arestita! Katenu lin -- kaj en malliberejon kun li!"

"Mi protestas!" erupte vokis pala Cartagena. Li rigardis kapitanojn kaj kriis: "Amikoj, rekonsciiĝu! Defendu min! Eble vi ne lasos tiamaniere malhonorigi min!"

Sed li vokis vane.

Kapitanoj estis konsternitaj per rapida atako de admiralo. Al neniu venis ideo batalprepari armilojn.

Nur Mendoza paŝis antaŭ Magalhaeson kaj per ĝentila, humila voĉo diris:

"Sinjoro admiralo, ni diras nenion kontraŭ via ordono. Sed nur pri unu mi petas vin: Ne donu al sinjoro Cartagena katenojn. Li ja estas nobelulo. Konsideru, kiamaniere tio efikus je la ŝipanaro. Donu lin eble en malliberejon sur mian ŝipon kaj mi garantias per mia hidalga honoro, ke mi alkondukos lin al vi en ĉiu momento, kiam vi deziros tion."

Magalhaes, jam denove trankvila kaj rigida, konsentis. Poste li turniĝis al ceteraj kapitanoj, kiuj staris kiel senmovaj kolonoj:

"Sinjoro Cartagena estas senigita pri sia rango. La kapitano sur San Antonio estos de ĉi tiu momento Coca, unua oficiro el Trinidado."

Senmezure konfuzitaj rigardis kapitanoj sian komandanton. Nur okuloj de Serrao brilis de entuziasmo. Ĉiuj silentis.

"La kunveno estas finita," diris Magalhaes kaj donis signon por disiro. Cartagena estis forveturigita en malliberejon sur la ŝipon de Mendoza. Kaj kio estos nun, Fernao? Vi lampaŝas sur la ferdeko, en subferdeko, vi staras sur la kapitana ponteto, vi donas ordonojn al ŝipgvidistoj. Centoj da okuloj diligente atento-sekvas vin. Ĉu en ili kuŝas ankoraŭ malamo, malestimo?

Se vi vidus tiujn okulojn el proksimo, kion vi malkovrus en ili? Vi ekkonus, kiel rapide povas ŝanĝi opinio de homoj. Kiam estis la kunveno de kapitanoj, ĉiuj atente rigardis al Trinidado. Maristoj sciis, ke tie okazos duelo, kiu eble decidos pri la tuta ekspedicio. Se venkos Cartagena, oni veturos hejmen. Tiamaniere estos plenumita deziro de la plejmulto de maristoj. La ĝojo pro reveturo ekregos sur ĉiuj ŝipoj.

Strangaj estas homaj koroj kaj ties sentoj estas nediveneblaj. La venko apartenas al vi, Fernao. Ilia sopiro pri reveturo ne plenumiĝis. Kaj tamen ili ne sentas sin seniluziigitaj. La sciigo pri via energia kaj admirinda interveno disvastiĝis fulmrapide sur ĉiuj ŝipoj. La maldelikataj maristoj amas forton. Vi donis pruvon al ili, ke vi scipovas rompi eĉ feron. Per via faro vi konvinkis ilin, ke vi estas kapabla rezisti ne nur al ventegoj, sed ankaŭ al homoj. Ili nun scias, ke vi havas manon firman kaj koron de la viro.

Ĉu ili observas ĝin? Jes. Ili atente observas ĉiun vian paŝon. Sed tio jam ne estas rigardoj, por kiuj ili estus trapiki vin. Ili volas koni vin, Fernao.

Ĉesas pluvi, la veloj malrapide blovŝveliĝas.

La suno ridas kaj karaveloj gaje ekveturas.

Kaj unu decembran tagon -- post la marveturo, daŭranta dek unu semajnojn -- aŭdiĝas de sur Trinidado ĝojekkrio:

"Tero!"

Ĉiuj ferdekoj subite plivigliĝis.

En malproksimo montriĝis blueta strio, malhela kaj malklara, kvazaŭ ĝi estus nura nubo, pendanta tuŝapude super la horizonto.

La ekspedicio estis en Brazilio.

XI.

Laŭlonge de amerikaj bordoj

Alveturo en Brazilion ŝanĝis subite ĉion. Anstataŭ la ploranta oceano bonvenigis maristojn ridetanta tero superŝutata de sunradioj. Anstataŭ ŝancelinta ferdeko ili sentis sub la piedoj denove firman teron. Anstataŭ malvasta spaco en malgrandaj kuŝejoj ili havis antaŭ si vastan liberan regionon. Kaj krom tio: anstataŭ precize mezuritaj kvantoj de manĝaĵoj ili povis manĝi kaj trinki, kiom ili volis. Ili fritis kokidojn, bakis anserojn kaj bongustan viandon de tapiroj -- kiu pensus nun pri tio, kion ili travivis, aŭ kio ankoraŭ atendas ilin?

Braziliaj Indianoj akceptis ekspedicion kun malfermitaj brakoj. Jam longan tempon en ilia regiono ne pluvis. Apenaŭ aperis sur la maro ne vidataj ŝipegoj, komencis abunde pluvi. La indiĝenoj kredis, ke la pluvon alportis al ili la blankuloj. Pro tio ili kompleze ofertis al alvenintoj por aĉeti ĉion, per kio abundis ilia tero: ananasojn, terpomojn, sukerkanon, anserojn, kokidojn, tapirojn.

La kajo baldaŭ ŝanĝiĝis en bruantan foirejon. Sur la karaveloj restadis nur la plej necesaj patroloj. La cetera ŝipanaro ĉiutage rapidis eksteren por ĝui la bonvenigatan paŭzon en 1a veturo.

Magalhaes iradis sur la bordo kaj kun kontento li observis bruoriĉan vivon. Li permesis al ŝipanaro multe da libereco, por rekompenci ties penojn de ĝisnuna navigado. Nur ke ili ĉiuj kiel eble plej multe fortigu sin al plua veturo! Kun indiĝenoj li faris kontrakton pri riĉaj liveroj de nutraĵoj. Kiu scias ja, kiam ili havos denove tian okazon por kompletigi siajn provizojn!

Ĉiutage li renkontis Pigafetton. La juna Italo estis en sia elemento. Ĉion li volis scii, pri ĉio aŭdi, ĉion ekkoni. Li atente rigardis homojn, iliajn loĝejojn, vivmanieron. Li observis naturon, ties fruktojn, bestaron. Ĉiu nova ekkono entuziasmigis lin.

Iam vidis lin Magalhaes meze de grupo da Indianoj, kun kiuj Pigafetta interkompreniĝis. Kaj ĝi estis interkompreniĝo, kiu estis vidinda! Pigafetta esprimis siajn pensojn per la manoj, per la kruroj, per la okuloj, per la tuta vizaĝo, li rastis en la sablo, li kalkulis striojn kaj desegnis strangajn formojn, nur ke la indiĝenoj komprenu, kion oni postulas de ili. Ĉi tie li povis uzi ĉiun sian viglecon kaj inventemon. Li ridis kaj radiis, kiam la indiĝenoj komprenis lin, li fariĝis ruĝa, malsereniĝis kaj maltrankvile baraktis, kiam ili ne komprenis.

Apenaŭ li ekvidis Magalhaeson, li kuris al li. Laŭ radianta rido sur la vizaĝo li ĵus fartis eksterordinare bone.

"Sinjoro admiralo!" li vokis jam el malproksimo. "Tiuj Indianoj estas fabelaj!"

"Laŭ kio vi juĝas tiel?" ridetis Fernao.

"Nur imagu al vi! Mi ofertis al ili kombilon, tute malgrandan, normalan kombilon -- kaj ĉu vi kredas, ke mi ricevis por ĝi du anserojn?"

"Vi aĉetis vere malkare!"

"Kaj ne nur tio!" vokis pluen Pigafetta. "Por poŝtranĉilo ili donis al mi kvin kokidojn! Aŭ -- rigardu, sinjoro admiralo," li elpoŝigis ludkartojn, "ĉi tiuj bildetoj sorĉinfluas ilin! Vi eble ne kredos al mi, sed mi diras nur veron: por kora reĝo mi aĉetis ses kokidojn!"

"Sed vi devis sendube multe marĉandi?"

"Tute ne! Estas la plej bela afero, ke Indianoj estas kontentaj same kiel ni!"

Kaj ĝojiĝinta Pigafetta rakontis al Magalhaes pri aliaj interŝanĝoj, kiujn li vidis: por eta fiŝkaptilo ricevis maristoj ses kokidojn, por malgranda speguleto dek belege kolorajn papagojn. Kiam oni ofertis al indiĝenoj tondilon, ili alportis tiom da fiŝoj, ke oni povis satigi per la kvanto dek du virojn. Por malgranda sonorileto -- infana ludilo -- ili alportis grandegan korbon da belegaj fruktoj.

Magalhaes ridetis. Li trovis plaĉon en ĉi tiu vigla viro, kiu pri ĉio ne laciĝeme interesiĝis. Plej multe plaĉis al li, ke Pigafetta neniam perdis bonan humoron. Ja eĉ tiam, kiam sur Atlantika oceano tedis ilin daŭraj pluvoj, kiam ĉiuj iradis preter si kiel ekscititaj krabroj. Pigafetta havis por ĉiu sendanĝeran spritaĵon, gajan rakonton, edifan vorton, afablan ridon. Suna homo! ekpensis Magalhaes kaj li denove rememorigis al si Franciskon. Ankaŭ li estis tia gaja, ĝoja, optimista...

Francisko! Kiam li vidos lin? Kaj dum kiaj cirkonstancoj? Ili forlasu la brazilajn bordojn, malgraŭ tio, ke ili vivas ĉi tie kiel en paradizo!

Ĝi ne estis nur sopiro je Francisko, kio plirapidigis la forveturon el Brazilio.

Post kelkaj tagoj de restado en la ĉarma lando Magalhaes rimarkis, ke disciplino sur la ŝipoj fariĝis tro libera. Per superfluo fariĝis maristoj komfortemaj. La senzorga vivo tiom plaĉis al ili, ke ili nur tro malvolonte faris pli malfacilajn laborojn sur la ŝipoj. Ankaŭ kiel patroloj ili deĵoris maldiligente kaj kun evidenta malŝato.

La incidento kun kapitano Coca estis la lasta guto, kiu superplenigis ujon de pacienco de Magalhaes.

Iam alkuris Henriko evidente ege kolerita.

"Sinjoro admiralo, vi devos interveni!" li diris rapide, ekscitite.

"Kial? Kio okazis?"

"La maristoj, kiuj surŝipigas la nutraĵojn, ne volas obei."

"Kiun?"

"La kapitanon Coca!"

Ombro de indigno aperis sur vizaĝo de Magalhaes. Coca! Denove tiu Coca! Kiom da malagrablaĵoj li jam kaŭzis dum tiu mallonga tempo! Estas vero, tuj kiam Fernao nomis lin kapitano sur San Antonio anstataŭ ribelema Cartagena, li sentis ian antaŭtimon. Li sciis, ke la kapabloj de Coca ne estas tiaj, kiajn oni postulas de komandanto de la ŝipo. Sed ke li estus tiom nekapabla, kiel montriĝis post lia nomigo, tion li tamen ne supozis.

Coca apartenis al tiuj homoj, kiuj scipovas nur obei. Kiam li ricevis ordonon kaj oni montris al li, kiamaniere plenumi ĝin, li faris sian devon bone. Sed kiam li fariĝis komandanto kaj havis taskon uzi sian ordonpovon, li montriĝis tute nekapabla. Magalhaes toleris lin kiel kapitanon nur pro tio, ke mankis aliaj taŭgaj personoj. Li ne volis, ke la personoj en postenoj de komandantoj ofte ŝanĝiĝu. En tiu kazo la ŝipanaro ĉesas konfidi al iliaj kapablecoj, ĉar ĉiu marista lernanto facile divenas, ke ŝipkomandanto ne forlasas sian lokon sen grava kaŭzo.

Do -- sur la maro Coca ne montris kvalitojn de bona komandanto. Kaj nun denove io?

Magalhaes kaj Henriko rapidis al amaso da provizoj, kiuj estis transportataj per ŝalupoj de sur la bordo al karaveloj.

Maristoj sidis sur la kestoj. Kapitano Coca, ruĝa de kolero kaj ekscitiĝo, kriis kaj senpove svingis per la manoj. Li ordonis, petis, insultis, ĵurpetis. Lastan frazon, diritan per preskaŭ plorema voĉo, aŭdis ankaŭ Magalhaes.

"Homoj, mi petas vin, ne sidu ĉi tie! Tiun amason da varoj ni devos surŝipigi antaŭ vespero! Komencu labori, kion diros al ni admiralo!"

Maristoj ne moviĝis. Iuj malsereniĝis, aliaj ridis.

"Kion tio signifas?" demandis akre Magalhaes, kiam li venis pli proksimen. En lia voĉo tremis subpremata kolero.

Coca, kiu sidis ĝis nun tiamaniere, ke li ne povis vidi la alvenantan komandanton, timigite turniĝis. Li rapide salutis kaj konfuze balbutis:

"Sinjoro admiralo -- ili -- ili ne volas labori!"

Rigardo de Magalhaes glitis al maristoj. Ili staris respekte kaj trankvile observis sian plej supran komandanton.

Post vortoj de Coca unu maristo paŝis antaŭen.

"Kapitano Coca ne diris ĉion, sinjoro admiralo. Li forgesis aldoni, ke ni ne volas labori nur sub lia komando."

"Kiel mi komprenu tion?" demandis rapide Magalhaes.

"Kapitano Coca ne scias, kion li volas!"

"Kiel vi kuraĝas diri tion?" atakis lin la kulpigito.

"Nur lasu lin, sinjoro -- kapitano," intervenis Magalhaes kaj el akcento, kiun li donis sur la vorton "kapitano", ne estis malfacile senti lian malestimon. "Mi volas aŭdi opinion de ambaŭ frakcioj. Daŭrigu, Eloriago!" li turnis sin al la maristo.

"Kapitano Coca ne scias, kion li volas," ripetis Eloriago. "Tuj li ordonas fari la aferon tiamaniere, tuj alimaniere, tute kontraŭe. Kiam la ŝalupo estis jam duonŝarĝita, li decidiĝis por io alia kaj ĉesigis la laborojn. Ni devis forporti ĉiujn kestojn sur la bordon, por ke la ŝalupo -- kiel li diris -- ne renversiĝu. Kaj tio ripetiĝas de la mateno. Post nelonge estos tagmezo, kaj ni preskaŭ nenion faris. Anstataŭ tiamaniere labori, prefere ni faras nenion."

La parolinta maristo rigardis al la ceteraj. Ĉu 1i tion diris bone? Ĉiuj kontente kapjesis.

"Jen vi vidas!" aldonis Eloriago kaj rigardis venkoplene al ruinigita kapitano.

"Ĉu vi povas klarigi tion al mi?" demandis Magalhaes al Coca.

"Mi, nome -- -- -- tio okazis jene -- -- -- mi origine volis -- nu, kiel mi tion diru -- tie... malsupre devis esti pli grandaj kestoj, sed poste mi diris al mi, ke estus pli bone, se tie troviĝus la pli pezaj, eĉ se ili estas pli malgrandaj --"

"Kaj vi ordonis retransporti ilin?"

"Jes!" diris rapide Coca, kiu opiniis, ke Magalhaes konsentas kun li.

"Kaj vi perdis per tio duontagon!"

"Mi -- nome -- jes, sed ĝi ne daŭris tutan duontagon! Mi opinias, ke tio ne daŭris pli ol kvar horojn!"

"Vi iros kun mi," diris rapide Magalhaes. "Kaj vi," li turniĝis al la maristoj, "eklaboru! Anstataŭ kapitano Coca inspektos ĉi tie sinjoro Alvar Masquita. Li montros al vi, kiamaniere oni devas aranĝi la kestojn."

Alvar Mesquita estis oficiro sur Trinidado.

Magalhaes kun Coca foriris. Dumvoje la kapitano klopodis kulpigi kelkajn maristojn.

"Silentu!" interrompis lin Magalhaes. "Estas aferoj, kiujn ne estas eble pardoni. Kaj se la komandanto donas nepripensitan ordonon, li ne povas esti komandanto."

Tiun saman tagon antaŭ la vespero vicordiĝis la ŝipanaro sur la bordo. Ĉiuj estis scivolaj, kio okazis.

Magalhaes komunikis, ke kapitano Coca estas senigita pri sia rango kaj lian postenon okupos Alvar Mesquita. Ĉiujn laborojn oni devos finigi en du tagoj. La trian tagon matene karaveloj daŭrigos sian pluan veturon.

La unua komuniko ne surprizis tro, ĉar jam posttagmeze sciis tuta ekspedicio, kio okazis inter Coca kaj maristoj. Sed la sciigo pri neatendita forveturo efikis kiel fulmo. Ili jam tiom alkutimiĝis al novaj belegaj vivcirkonstancoj, ke ili tute ne pripensis la demandon de plua navigado.

La neatendita ordono kolerigis ilin. La kunigitajn vicojn traflugis malkontenta murmuro, sed energio de Magalhaes efikis tiom, ke disiro kaj reveno sur ŝipojn okazis en absoluta ordo.

Nur kiam la maristoj restis solaj sur ferdekoj kaj en magazenoj, ili komencis denove murmuri.

"Kien kondukas nin admiralo? Kial li ne estas kontenta pri tio, ke ni atingis Brazilion?"

"Pli bone estus, se ni aĉetus varojn kaj revenus hejmen!"

"Kiu scias, kio atendas nin ie en nekonata medio?"

Eloriago aŭskultis la plendojn, poste li subite ekparolis:

"Hontu, viraĉoj!" li tondris. "La vera maristo volas vidi ĉiutage ion novan, kaj ne navigadi tien, kien povas veturi jam preskaŭ ĉiu marista lernanto. Kaj nia admiralo havas certe grandan planon. Atingi Molukojn de oriento -- ĉu vi scias, kion tio signifas? Ni devus esti fieraj, ke li elektis ĝuste nin al tia vojaĝo! Ĉu vi ne scias, kiom da maristoj li malakceptis? Kaj nin li kunprenis. Kial? Ĉar li kredis, ke ni helpos al li. Kaj vi -- tiamaniere? Apenaŭ vi faris kelkajn paŝojn el nia patrujo, jam vi ĝemsopiras je jupoj de viaj patrinoj. Mi ripetas -- hontu!"

"Atingi Molukojn de oriento! Kiu ja aŭdis tion iam? Ni alveturos al la fino de la mondo kaj falegos en abismon," murmuris fortstatura, ĉirkaŭ kvardekjara maristo. Lia nomo estis Poveda.

"Jen fabeloj!" trankviligis lin Eloriago. "Kaj -- eĉ se ekzistus ie tia abismo, nia admiralo jam scipovus eviti ĝin. Li scias, kion li faras -- pri tio mi estas jam delonge firme konvinkita."

"Nu -- mi ja ne diras, ke li estas malbona," cedis Poveda.

"Al mi plaĉas, ke li estas justa," aliĝis al Eloriago alia maristo.

"Ekzemple kun tiu Coca. Alia admiralo favorus la kapitanon, eĉ se tiu estus plej malbona. Sed li? Ni ja vidis tion!"

"Mi konas kapitanojn," diris bronze sunigita maristo, pri kiu ĉiuj sciis, ke li estis partopreninta multajn ekspediciojn transmaren en servoj hispanaj kaj portugalaj. "Iuj el ili havas por normala maristo nur insulton aŭ piedbaton. Sed nia admiralo? Se oficiro estas kulpa, li riproĉas lin. Se faras ion bonan simpla maristo, li laŭdas lin. Por li ni ĉiuj estas egalaj homoj. Kaj tio estas bela."

Simile oni parolis ankaŭ sur aliaj ŝipoj, kaj sur ĉiu troviĝis iu Eloriago, kiu scipovis ekkompreni Magalhaeson kaj konsentigi la ceterajn.

Kaj tiamaniere okazis, ke la sekvantan tagon maristoj komencis fervore ŝarĝigi la ŝipojn per varoj kaj ili komencis eĉ ĝoji pro la plua navigado.

Kiam alproksimiĝis la tago de forveturo kaj karaveloj forlasis la gastigeman landon. Fernao Magalhaes staris sur la ponteto de la komandanto kaj rigardis al la kontinento. Li rememoris Beatricon kaj malgrandan Rodrigon. Li denove malproksimiĝas de ili. Ĉu malproksimiĝas? Jes. Sed samtempe alproksimiĝas. Li proksimiĝas ankaŭ al Francisko Serrao. Li proksimiĝas al Molukoj, misteraj insuloj de spicoj. Li proksimiĝas al la solvo de grava demando: Kian formon havas la Tero?

Kion signifas ĉiuj malhelpaĵoj kompare al ĉi tiu alta celo! Li venkos ilin -- ankaŭ se ili postulos ĉiun lian energion.

Li rememoras, kiel li kelkfoje renkontis Gomezon sur la brazila bordo. Ĉu Gomez paciĝis kun tio, ke Magalhaes realigas la planon, kiun realigi intencis li? Ĉu li rekonas superecon de sia pli feliĉa rivalo? Ĉiujn ordonojn li plenumas sen murmuro kaj konscience. Sed kelkaj rigardoj en okulojn de Gomez konvinkis Magalhaeson, ke tiu ne paciĝis. Lia rigardo estis tro necerta kaj vagema. Tiamaniere ne rigardas tiu, kiu havas puran konsciencon. Kion li sendube intencas? Kian nigran planon forĝas lia ofendita honoravido?

Nek tromemfidaj kapitanoj, hispanaj hidalgoj, paciĝis kun la fakto, ke ili estas subordigitaj al Magalhaes. Admiralo sentas je ĉiu paŝo, kiel malfacile ili toleras lian komandon. Ili ja ne kuraĝas rompi la disciplinon, sed Magalhaes bone konas iliajn pensojn. La incidento kun Cartagena estis instruo kaj averto.

Ankaŭ inter la ŝipanaro estas multaj malkontentuloj. La Hispanoj kaj ili estas en granda plimulto -- malkonfidas lin. Multaj ĉiam ankoraŭ suspektas lin, ke li kiel Portugalo havas perfidajn intencojn. La malkonfido de la maristoj ĝenis lin. Sed li gardis sin malkaŝi tion. Kiam li aŭdis ian avertan rimarkon de Henriko aŭ Serrao -- krom Pigafetta, Barbosa, ĉefŝipisto Spinoza kaj astronomo Martino -- ili estis kunuloj, kiujn li povis plej multe fidi -- tiam li pli volonte kunpremis lipojn kaj li fariĝis des pli izolita.

Kaj unu el malplej atendotaj malhelpaĵoj estis disreviĝo pri la formulo de Faleiro, per kiu ili intencis determini geografian pozicion. La astronomo Martino jam dumvoje sur la maro kelkfoje provis determini pozicion de la ŝipo helpe de eltrovaĵo de Faleiro. Sensukcese. Li esperis, ke almenaŭ sur la firma tero, ĝis li havos pli favorajn kondiĉojn por laboro, li solvos la aferon. Kaj li solvis ĝin. Li konstatis, ke Faleiro jam en la tempo, kiam li kreis la formulon, estis duonfreneza. Lia eltrovaĵo taŭgis por nenio. Magalhaes, malgraŭ tio, ke li adiaŭis Faleiron en disharmonio kaj jam antaŭ longa tempo sekvis liajn sciencajn ekzegezojn tre kritike, tamen kredis, ke la formulo estas ĝusta kaj ke ĝi donos al ilia veturo necesan certecon, senton de sekureco. Des pli vundiga bato estis por li la sciigo de Martino. Do ili devas determini pozicion de lokoj per malnova maniero, kiu estas longdaŭra kaj malpreciza. Ununura feliĉo, ke Martino estas sperta astronomo kaj sian aferon tre bone komprenas.

Estis multaj malhelpaĵoj. Kaj ili estis grandaj. Estis tiom da ili, ke plej multaj homoj starante sur la loko de Magalhaes jam antaŭ longe perdus la fidon je sukceso de tiel necerta entrepreno. Sed Magalhaes ne cedis.

Karaveloj veturis malrapide, sed daŭre. Ili balancis sur la ondoj kaj glitis laŭlonge de amerikaj bordoj. Horon post horo, tagon post tago ili veturis antaŭen, senĉese antaŭen, senĉese al sudo, al la serĉata markolo.

Kelkfoje jam ŝajnis, ke la kontinento esperige malfermiĝas, kvazaŭ la markolo estus jam jam atingebla. Sed ĉiam montriĝis, ke ĝi estas nur enfluo de iu rivero.

Kiam ni atingos la traveturejon? -- demandis terurigitaj okuloj de la maristoj, el kiuj multaj timis ĝuste kiel Poveda, ke ili alveturos al la fino de la tero. Tie embuskas ilin grimacanta abismo, en kiun ili falegos...

Kiam ni atingos la trapasejon? -- demandis mokemaj grimacoj de oficiroj kaj kapitanoj, kiuj komencis antaŭvidi, ke Magalhaes scias nenion certan pri ties situo.

"Kiam ni atingos la trapasejon?" demandis rekte unu tagon Pigafetta, kiu jam sopiris skribi en sian taglibron ion signifan.

"Espereble jam baldaŭ," respondis malrapide, kun ŝajnigata trankvilo Magalhaes. Sed poste li jam ne scipovis bridi sian emocion kaj rapide aldonis: "Eble pli frue, ol ni supozas, sinjoro Pigafetta."

Li nome ekvidis en tiu momento senfinan akvoebenaĵon, kiu tratranĉis amerikan kontinenton kaj etendiĝis al vidneatingebla malproksimo. Magalhaes kromordinare plivigliĝis. Li rapide trapaŝis ferdekon kaj en la aero siblis liaj ordonoj. La eskadro ankros ĉe la bordo! Poste ĝi dividiĝos -- tri ŝipoj veturos en la markolon esplori ĝin -- kaj admiralo intertempe mezuros ties larĝecon!

La ferdekoj transformiĝis en homan formikejon. Ĉiu volis rigardi komencon de tiom longe serĉata trapasejo. Kaj vere, ĝi valoris la rigardon. Ĝis kien okuloj povis vidi, akvo kaj akvo. Vi rigardas suden -- akvo. Vi rigardas norden -- akvo. Kaj se vi rigardas al la okcidento, nenie vi vidas eĉ peceton de firma tero. Finfine ĉe la markolo!

La esploraj ŝipoj ekveturis ĝojigite okcidenten. Ili trahakos kontinenton, malkovros oceanon, kiun ekvidis Balboa, ili revenos kun ebriiga sciigo al admiralo -- kaj poste antaŭen al Molukoj!

Intertempe Magalhaes mezuris larĝecon de la malkovrita enfluo. Ĉio atestis pri tio, ke ili atingis trapasejon.

Forpasis multaj tagoj, sed la elsenditaj ŝipoj ne revenis. Nur post du semajnoj ili aperis sur la horizonto. Magalhaes staris sur Trinidado kiel statuo kaj per fiksa rigardo li klopodis diveni eĉ el malproksimo, kian sciigon ili alportas. Ĉu tio estas vere la serĉata markolo? Ĉu ili atingis oceanon de Balboa?

Kial ne bruegas kanonpafiloj?

Kial ne estas sur mastoj la flagoj anoncantaj venkon?

La koro de Fernao batas kiel sonorilo. La trajtoj de lia vizaĝo estas rigidaj kiel ŝtono.

Kial --?

"Sinjoro admiralo," komunikas Mesquita en tomba trankvilo, "de la certa loko bordoj de la golfo mallarĝiĝas. Kiam ni post kelktaga veturo gustumis la akvon, ni konstatis, ke ĝi estas dolĉa. Ĝi ne estas traveturejo, sed granda rivero."

Fernao, ekprenu firme barieron de la kapitana ponteto! Kunpremu firme lipojn, por ke el ili ne forglitu senespera ĝemo, kiu malkaŝus la senmezuran grandecon de via trompiĝo! Kelkfoje rapide kaj forte palpebrumu, por ke vi forpelu larmojn, kiuj entrudiĝas en viajn okulojn!

Rigardoj de ĉiuj maristoj estis en tiu momento fiksitaj al Trinidado, al admiralo, al lia barbokovrita, senmova, rigidita vizaĝo. Ĉiuj okuloj sekvis streĉe lian rigardon, kiu de sur vizaĝo de Mesquita malrapide, malrapide deglitis al akvoj de perfida riverego. Ĉu finfine aŭdiĝos nun, post tiom frakasiga malvenko, post tiel klara pruvo, ke ĉi tiu tuta veturo estas konstruita sur nuraj hipotezoj, post tia ŝoko, kiu malkovris malfirmecon de supozoj de Magalhaes -- ĉu nun finfine aŭdiĝos la liberiga ordono "Streĉu velojn! Ek al Hispanujo!" --?

Magalhaes staras kiel roko, en lia vizaĝo moviĝas nek unu muskolo. Li sentas, ke vicoj de maristoj estas preparitaj aŭ voki al li "Vivat!", se li ordonos reveturi, aŭ superŝuti lin per frostiga torento de mallaŭtaj kaj obtuzataj malbenoj, se li volos daŭrigi la veturon.

Li rapide decidiĝas. Ĉu ne ekzistas la trapasejo? Ĉu eraris Behaim kaj Haro kaj Faleiro kaj aŭtoroj de strangaj landkartoj, kiujn li vidis kaj trastudis? Jes, ili eraris fiksante la situon de la traveturejo, tion Fernao jam scias hodiaŭ. Sed kiu povas garantii, ke la traveturejo ne troviĝas je du, je tri, je kvin gradoj de geografia larĝeco pli suden?

Malkredemuloj! Ĉu perdas kuraĝon tiu, kiu kredas per la tuta koro?

"Streĉu velojn!" sonas metala ordono el Trinidado. "Direkto -- sud-sudokcidenten!"

Sur ŝipoj mirego kaj konsterniĝo. Kien ili estas ankoraŭ veturontaj?

Ducent sesdek rigardoj malamege pikiĝas en vizaĝo de la admiralo. Ili esperis revidi la sunan Brazilion, malfermitan ĉirkaŭbrakon de siaj patrolandoj. Sed tio --?

Kaj tamen la veloj streĉiĝas kaj karaveloj malproksimiĝas mejlon post mejlo, leguon post leguo de allogaj hejmoj. Ili veturas renkonten al frostaj ventoj, al neĝaj ventegoj, al furiozantaj uraganoj. Tagon post tago estas ĉio pli malmilda, en malvarma ventego la veloj disŝiriĝas, ŝnuregoj volvekovriĝas per tavolo da glacio, la frostorigidiĝantaj manoj ruĝiĝas kaj haŭto sur ili krevas, la bordo jam antaŭ longe perdis sian gajan tropikan aspekton kaj ĉie estas nur nudaj rokoj aŭ dezertaj sablaĵoj aŭ pigmeecaj arbaroj, iun beston aŭ homan loĝejon vi ĉi tie tute ne vidas, nur malvarmo, rigido, ventego kaj frosto. Jam estis marto, komenco de la vintro sur la suda duonglobo. Magalhaes devis konfesi al si, ke la vintro estis pli rapida ol li. Dum ilin retenadis ventoj sur Atlantika oceano, dum ili ĝuis ĝojigan restadon en Brazilio, dum ili vane serĉis trapasejon apud rivero La Plata -- belaj tagoj de la someraj kaj aŭtunaj monatoj forflugis kaj kun ili perdiĝis ankaŭ ebleco traveturi la sudamerikan kontinenton en bela vetero...

Kun obstina necedemo li atente rigardis la bordon de sur ferdeko de Trinidado. Li malatentis frostan venton, kiu penetris ĝis al ostoj. Li malatentis pikajn neĝflokojn, kiuj vundis frostiĝintan vizaĝon. Kvazaŭ hipnotita li rigardis al la bordo. Kiam li fine ekvidos la trapasejon?

Kaj denove kelkfoje ŝajnis, ke la feliĉo ridas je li. Aperis nova granda entranĉo en la kontinento kaj ne estis eble vidi ĝian finon. Esplori ĝin! Unu aŭ du esplorŝipoj veturos en la golfon, la ceteraj restos dume sur la oceano...

Denove nur trompiĝo. Amara, vundiga. Poste duan fojon, trian fojon, kvaran fojon...

La frosta vento penetris ankaŭ en la animojn. Ili veturas, veturas -- kaj kien ili veturas? Kion ili ankoraŭ sekvas? Nun ja estas nediskuteble pruvita, ke admiralo scias pri la trapasejo nenion, ke li nur blindpalpas kaj serĉas! Li kredas je iu hazardo!

"Mi diras al vi, ke li scias nenion!" aŭdiĝis laŭte el subferdeko.

"Li estas normala mensogulo! Li avidas nur sian gloron, riĉecon!"

"Kaj nin li volas pereigi!"

"Nutraĵojn li ĉiam limigas, kvazaŭ ni devus navigacii ankoraŭ du jarojn!"

"Nia kulpo! Kial ni lasas komandon al li?"

La voĉoj penetris al Fernao. Li kuntiris ankoraŭ pli firme sian mantelon kaj denove li fikse rigardis al la bordo.

Li staris sur la ferdeko de la admirala ŝipo kiel fantomo. La sarkasmaj rimarkoj kaj ne kaŝataj mokridoj pikis lin. Kion fari, se ĉio estas tiom komplikata? Se li faros konfeson, ke li fariĝis la viktimo de eraro, en tiu momento la sorto de la ekspedicio estos decidita: La hispanaj hidalgoj transprenos komandon, ordonos direkton returnen kaj la problemo de la trapasejo estos por la tuta estonteco de Magalhaes forŝovita. Kaj kio atendas lin en Hispanujo?

Ne, por li ne ekzistas alia vojo, krom tiu, kiun li sekvas: antaŭen, antaŭen, antaŭen!

Li estis turmentata de necerteco, duboj, malespero, terura izoleco. Nur rilate al ununura afero li estis kvazaŭ el granito: Okazu kio ajn, la maristoj sopiru reveni minimume en Brazilion, tie travivi tiujn kelkajn malmildajn monatojn de la antarktida vintro kaj poste eble denove ekveturi en suda direkto -- por li estas ununura ĝusta devizo: Antaŭen!

Iam antaŭ vespero -- estis jam fino de marto -- aperis en oriento malhelaj nuboj. La spertaj maristoj sciis, ke post kelkaj horoj alrapidegos sovaĝa ventego.

Ili povis elekti. Aŭ forveturi malproksimen de la bordo, ke ili ne estu ĵetitaj al rokaro, aŭ kuntiriĝi en iun golfon, kie ili estus almenaŭ iomete ŝirmitaj antaŭ ondegofrapado.

Magalhaes maltrankvile observis la bordon. Li ekvidis iun golfon, sed en krepusko li ne estis kapabla taksi, ĉu ĝi estos por ili sendanĝera rifuĝejo. Ĉu ĝi estas sufiĉe vasta? Ĉu la fundo estas sufiĉe profunda?

Li sendis tien ŝalupon el San Antonio. La maristoj esploros ĉion kaj la ekspedicio aranĝos ĉion laŭ iliaj informoj.

Sed la ventego alrapidegis pli frue, ol la maristoj revenis. Pro sovaĝaj ventoatakoj mastoj ekĝemis, ferdekoj ekkrevis, karaveloj nur per iu miraklo ne renversiĝis. Altegaj ondoj transsaltis ferdekojn kaj kunbalais en la maron ĉion, kio ne estis alligita. La ventego muĝis, siblis, la ĝemaj sonoj surdigis, la fajraj fulmoj blindigis. Terurigitaj maristoj falis sur genuojn, ili preĝis aŭ ploregis.

Tondrobruego kaj bategoj de la ondoj frakasiĝantaj en furiozaj ekfrapoj kontraŭ la bordo estis tiom surdigaj, ke ne estis eble doni ordonojn. Eĉ la plej forta voĉo malaperis sensone. Tial donis Magalhaes ordonon al ceteraj karaveloj per lumsignalo:

"Sur la maron!"

Eskadro disfalis. Ĝi ĉesis ekzisti kiel unuo. Ĉiu karavelo batalis por sia propra saviĝo. Ĉiu havis nur unu celon -- transvivi la ventegon. Post kiam la danĝero malaperos, ili eble retrovos unu la alian kaj poste oni povos daŭrigi la vojaĝon.

Unu ŝipo post alia celdirektis al maro, renkonten al grandegaj akvomontoj. Estis malmulte da espero, ke la karaveloj povus saviĝi sur la furiozanta oceano. Kaj ili tamen direktis tien, ĉar apud la bordo atendis ilin terura certeco: la frakasiĝo.

Magalhaes firme premis la maston, por ke ondoj ne debalau lin, kaj li fikse rigardis en mallumon. Li tremis pri la sorto de maristoj, kiuj veturis esplori la golfon. Li pensis pri Antonio, Concepcion, Santiago kaj Viktorio, kiuj malaperis en mallumo kaj pri kies ekzistado atestis nur sporadaj radioj de lucernoj, aperantaj de tempo al tempo inter akvomasoj.

Subite iu tiris lin je la maniko. En blindiga brilo de la fulmo li vidis ekscititan Pigafetton. Akvo fluis en torentoj de sur lia vizaĝo. Liaj haroj estis algluitaj sur la frunto kaj sur la kranioj. Okuloj malkaŝis emocion kaj streĉon, sed en ili troviĝis nek konsterniĝo nek timo.

Magalhaes pli bone antaŭsentis ol aŭdis la vortojn de Pigafetta:

"Sinjoro admiralo, rigardu!"

La streĉita brako de itala kronikisto montris al la bordo, en direkto al la golfo.

Magalhaes rigardis tien kaj konsterniĝis. Flagretanta flamo de lucerno komunikis al admiralo kaj liaj kunuloj, ke la ŝalupo frakasiĝis kaj vokas helpon.

La admiralo donas al la buŝo voĉportan tubon kaj provas superbrui la furiozantajn elementojn:

"Maristoj, al admirala ponteto!"

Samtempe forkuras en subferdekon Pigafetta, por alkonduki kelkajn virojn.

Maristoj traŝoviĝas al sia komandanto. Iliaj piedoj forglitas, fluegoj de la akvo blindigas ilin. Ili falas, ili tenas sin je la ŝnuregoj kaj balustrado, kun peno ili releviĝas.

"Tie --!" tondras admiralo kaj montras al la golfo. "Ilia boato frakasiĝis! Ni devas savi ilin!"

La maristoj konsterniĝas. Ĉu la admiralo perdis ĉiun prudenton? Ĉu estas eble sendi sur la maron etan savboaton, se la ondoj ĵetas la pezan karavelon kiel ŝelon?

Admiralo sentas iliajn pensojn, sed li ne ŝanceliĝas en sia decido eĉ unu sekundon. Li fikse rigardas la maristojn kaj diras firme:

"Kiu proklamas sin preta propradecide?"

La aretoj da maristoj staras senmove. Akvo fluas de sur iliaj vestoj en densaj fluoj, ili estas frostiĝintaj, malfortigitaj, malesperaj. Iliaj kamaradoj restis ie sur la rokaro kaj eble post kelkaj momentoj ili estos forbalaitaj en la ondojn kaj englutitaj de la maro. Sed ĉu havas sencon iri renkonten al simila sorto? Savŝalupo ja renversiĝus, apenaŭ ĝi forlasus Trinidadon!

La aretoj de maristoj staras ĉirkaŭ sia admiralo kaj ili mallevas okulojn. Pli volonte ne vidi, ne pensi, ne senti. Nek unu mano leviĝas. Magalhaes rigardas al sia ŝipanaro. Do -- neniu!

Sed tamen!

"Ni provos tion!" superbruis ventegon la forta baritono de Garcia.

La miregigitaj maristoj turniĝas laŭ la voĉo. Ĉu ankaŭ Garcia freneziĝis?

Sed jam lamtreniĝas Pigafetta el subferdeko. Li proksimiĝas al admirala ponteto, li vidas grupojn de embarasitaj maristoj, li aŭdas du vortojn de Garcia kaj li tuj divenas, pri kio temas.

"Mi ankaŭ iros!" li vokas simple.

"Mi ankaŭ!" aliĝas Spinoza kaj lian decidon sekvas kvin pluaj. Post nelonge estas la ŝalupo lanĉita. Trinidado restas en proksimo de la bordo spite al danĝero, ke ĝi estos frakasita de fortega ondofrapado.

Gigantaj muskoloj de Garcia streĉiĝas ĝis la krevo, Pigafetta faras ĉion, kio estas en liaj fortoj, ĉiuj maristoj enigas remilojn en ŝancelantajn ondojn. La ŝalupo dancas sur la pintoj de ondoj kiel infana ludilo kaj abrupte falegas en profundajn abismojn, de tempo al tempo ĝi estas superakvigita, granda forto elĵetas remilojn el spasme kunpremitaj manoj -- kaj tamen ree kaj ree tondras la voĉo de Garcia!

"Antaŭen! Antaŭen! Antaŭen!"

De tempo al tempo ili vidas flagretantan lumeton de la lucerno, per kiu la ŝaluprompiĝuloj donas signalojn. Tio donas al la savantoj novajn kaj novajn fortojn.

Post kelkaj horoj ili atingas la dezertan rokon. Ili estas bonvenataj per kelkaj ĝojkrioj de tiuj, kiuj jam tute ĉesis esperi sian saviĝon.

La reveturo el golfo estas ankoraŭ pli peniga. Oni bezonas preskaŭ superhoman forton por trapuŝi sin sur vastan oceanon.

Garcia svingas per lumigita lucerno. Sinjoro admiralo, ni veturas al Trinidado!

Kaj ili alveturis. Magalhaes senvorte premas la manojn de savintoj kaj savitoj.

Antaŭ la mateno ventego trankviliĝis. Ĝemado de la vento ĉesis. Nur la ondoj ruliĝis sur senlimaj spacoj de la oceano kun ne malpligrandigita fortego.

Kiam fine la maro fariĝis tute kvieta kaj karaveloj denove renkontiĝis. Magalhaes konsterniĝis pro la domaĝoj, kiuj estis kaŭzitaj de la tempesto. La ŝnuregoj traŝiritaj, veloj ĉifonitaj, mastoj difektitaj. En subferdekojn fluis akvo per grandaj truoj.

Kun ĉi tiuj ŝipruinoj ne estis eble daŭrigi la veturon. Pro tio admiralo decidis, ke ili en iu plej proksima taŭga golfo trapasos vintron. Ili riparos la ŝipojn, ripozos iomete kaj nur poste ili veturos plue al sudo.

Post nelonge ili malkovris tian golfon. Ili nomigis ĝin San Juliano. Ĝi estis sufiĉe vasta por sendanĝere kaŝi ĉiujn karavelojn. Al ĝi alfluis montaraj fluetoj, do la trinkakvo estas prizorgita. Krom tio ili baldaŭ konstatis, ke en la golfo estas sufiĉe da fiŝoj.

La 31-an de marto 1520 donis admiralo ordonon por vintra restado.

La ŝipanaro konsterniĝis. Ĉi tie, en tia dezerto, kie la suno radias nur kelkajn horojn en la tago, se ĝi ne estas vualita per pezaj nuboj -- ĉi tie ili devos travivi kelkajn monatojn? En la regiono, kiu jam ĉe unua rigardo aspektas senesperige dezerta, malfekunda, senprodukta, malviva, kie kvazaŭ ĉiu vivo malaperus? En mizeraj lignaj kabanoj, kiujn la ekspedicio devos antaŭe konstrui? Kaj ĉion tion ili devas fari sciante, ke estus eble tute facile eviti la teruraĵojn de la vintro per forveturo en Brazilion?

Apenaŭ la ŝipanaro surteriĝis kaj rekognoskis la tristan lokon de la venonta travintrado, jen nova ordono de admiralo:

"La ĉiutagaj kvantoj de la nutraĵoj kaj vino estos tuj limigitaj!"

Kiel! La ambaŭ vivrimedojn ricevadis maristoj jam longan tempon en tro modesta kvanto kaj nun denove plua limigo? Ne, sinjoro admiralo! Ni jam sufiĉe suferis per via kulpo! Vi evidente forgesis, ke estas certaj limoj, kiujn oni ne rajtas malatenti!

Je la pordo de kajuto de Magalhaes ekfrapis Henriko.

"Sinjoro admiralo, venis maristoj."

"Kiuj?"

"Reprezentantoj de ĉiuj ŝipoj, krom tiuj de Trinidado. Ili estas gvidataj de ŝipoficiro."

"Ili eniru!" diris admiralo.

La deputacio eniris. Rigardoj de maristoj por momento maltrankviliĝis, kiam ili renkontiĝis kun okuloj de Magalhaes. Ili preskaŭ perdis la memkonfidon, kun kiu ili eniris al sia supera komandanto. Sed tio daŭris nur momenton. Ilin fortigis la ideo, ke du cent maristoj volas la samon kiel ili.

"Kion vi deziras?" demandis Magalhaes.

"Sinjoro admiralo," komencis la oficiro, "ni venas kiel senditoj de oficiroj kaj ŝipanaro. Ni devas informi vin, ke ni ĉiuj havas ununuran kaj la saman deziron: reveturi en Hispanujon."

Magalhaes eĉ ne palpebrumis.

"Sidiĝu," li diris trankvile. Nur kiam ili sidiĝis, li demandis: "Kaj kio estas la kaŭzo de via deziro?"

"Ni estas lacaj, sinjoro admiralo," respondis konfideme la oficiro, surprizita per afableco de la supera komandanto. "La ŝipanaro estas elĉerpita kaj nun oni intencis kvantojn de la nutraĵoj ankoraŭ plimalgrandigi. Ni timas, ke pluajn suferojn ni ne plu sukcesus toleri."

"En kies nomo vi parolas?" demandis mallonge admiralo.

"En la nomo de ĉiuj oficiroj kaj de la tuta ŝipanaro. Nu, parolu vi mem," la oficiro turniĝis al maristoj.

Tiuj vigle konfirmis veron de liaj vortoj.

Magalhaes silentis, pripensis, meditis.

"Kaj ĉu tio vin tute ne ĉagrenus -- reveturi, kiam ni jam estas atingintaj tiom malproksimajn landojn?"

"Nenio okazus, sinjoro admiralo," daŭrigis vigle la oficiro. "Post reveno en Hispanujon oni aranĝus novan ekspedicion. Ĝi jam ne bezonus traserĉi ĉiun golfon, kiel ni devis tion fari. Ĝi celdirektus rekte al golfo San Julian kaj de ĉi tie ĝi komencus pluan esploradon."

"Rigardu," diris admirinde milde Magalhaes, "via vidpunkto ne estas ĝusta. Mi mem scias plej bone, kiom da penado oni bezonis por aranĝo de ĉi tiu ekspedicio. Kiu garantias al ni, ke oni vere forsendus novan ekspedicion? kaj -- eĉ se tio okazus -- kiom da jaroj estus perditaj!"

"La perditaj jaroj signifas nenion en tiu kazo, se temas pri vivo de homoj," oponis energie la oficiro.

"Kion vi volas per tio diri?"

"Vi mem scias, sinjoro admiralo, kiom da viroj jam mortis kaŭze de suferoj. Kaj vi povas imagi al vi, kio atendus nin dum plua veturo."

"Mi scias tion. Kaj ĵus pro tio mi ordonis la dumvintran restadon. Ĉi tie ni pasigos la plej malbonajn monatojn, kaj ĝis venos pli varma vetero, ni veturos antaŭen."

"Tio ne estas ebla, sinjoro admiralo," rezistis la oficiro. "Ni venas por peti vin, ke vi ordonu reveturon."

Magalhaes kun peno superregis sin.

"Cetere," aŭdiĝis unu el la maristoj, "ni alveturis tiom malproksimen, kien ankoraŭ neniu Hispano sukcesis alveni. Via merito estos de Lia Reĝa Moŝto certe juste rekompencita."

"Ne temas pri rekompenco," admiralo estis ĉiam ankoraŭ ŝajne trankvila, "sed pri atingo de la starigita celo. Mi ĵuris al la reĝo, ke mi faros ĉion por malkovri novan vojon al Molukoj. Vi ĵuris kun mi. Diru mem: ĉu ni faris ĉion, kio estis en niaj fortoj?"

La maristoj embarasiĝis, sed oficiro diris rapide:

"Nian devon ni plenumis. Sed vi devigas nin plenumi tiajn aferojn, kiuj ne estas plenumeblaj."

Magalhaes sulkigis brovojn.

"Kaj kiam ni estis dungataj," aldonis al vortoj de la oficiro plua maristo kaj li sentime rigardis en okulojn de Magalhaes, "oni diris al ni, ke ni veturos en varmajn regionojn, sed ne al glaciaj maroj."

Fernao peze leviĝis.

"Mi esperis, ke mi trovos ĉe miaj maristoj pli da kuraĝo kaj aŭdaco por venki la malfacilaĵojn. Nu... Diru al tiuj, kiuj sendis vin, ke mi prefere mortus, ol ordoni la reveturon. La instrukcioj, kiujn mi donis, tute ne ŝanĝiĝos: Ni dumvintre restos ĉi tie kaj poste ni veturos plue al sudo, ĝis tiu tempo, kiam ni malkovros la trapasejon. Poste ni ekvojaĝos al Molukoj."

La deputacio rapide foriris.

Magalhaes profunde enpensiĝis. Ĉi tiu delegitaro, ĉi tiu deputacio -- ĝi estas certe la faro de hispanaj hidalgoj. Kaj precipe de Cartagena. Li faris malbone allasinte, ke vicadmiralo vivu kun Mendoza sur la sama ŝipo. Henriko jam kelkfoje atentigis lin, ke Viktorio estas komandata propre de Cartagena, malgraŭ tio, ke li devas tie vivi kiel arestito.

El pensoj de Fernao naskiĝis energia decido. Post kelkaj momentoj veturis de Trinidado al Viktorio ŝalupo kun ordono de admiralo:

"La arestiton Cartagenan tuj translokigi al Concepcion, al kapitano Queseda!"

Queseda ja estas ankaŭ Hispano, sed per subita translokiĝo de Cartagena al Viktorio la hidalgoj estos almenaŭ tre akcente atentigitaj, ke admiralo ne intencas pasive toleri iliajn intrigojn.

Ĉiuj ŝipanaroj transportis sur la bordon platojn, trabojn, hakilojn, rabotilojn kaj aliajn instrumentojn. Post nelonge staris sur la kajo kelkaj lignaj kabanoj, en kiujn estis transportataj provizoj da nutraĵoj por sekura vintra depono. Magalhaes zorgeme kontrolis ĉiun laboron. Apud la magazeno devas stari fidela, sindona patrolo. Kiu alia povus esti ties komandanto ol Serrao?

Malgraŭ tio, ke Serrao havis multajn zorgojn, kien kaj kiamaniere ĉion lokigi, liaj pensoj ĉiam revenadis al deputacio de ŝipanaro kaj oficiroj. Kiel li povos efektivigi la veturon, kiu daŭros certe ankoraŭ longan tempon, kun la ŝipanaro malkontenta, pensanta nur pri la reveturo? Kiu kulpas pri tio, ke li ne scipovis entuziasmigi la partoprenantojn de la ekspedicio por sia grandioza plano? Ĉu li ne kulpas pri tio mem pro sia izolemo? Ĉu li agis ĝuste malrespektante kapitanojn de la ceteraj ŝipoj? Eble ili havis iajn malhelajn planojn tuj kiam li forlasis Hispanujon. Sed ĉu ili ne ŝanĝiĝus vidante, ke admiralo kondutas al ili tiamaniere, kiel oni devas konduti al kapitanoj? Se li informus ilin detale pri la celo kaj antaŭvidata procedo de la veturo -- se kompreneble oni povus ion antaŭvidi? Se li antaŭ ĉiu grava decido konsiliĝus kun ili?

Tro multe da malkonfido estis semita en koron de Magalhaes antaŭ forveturo sur vastan oceanon. Kaj kion li faris por liberigi sin de ĝi? Li fermiĝis en sian izolecon kiel en firman konkon. Sola, sola, sola... Ĉu tio estis ĝusta?

Vermo de duboj boris en pensoj de Fernao. Cetere -- ĉu estas jam malfrue por ĉio? Kun Cartagena estas fino, tio estas vero. La vicadmiralo neniam pardonos al li pro tio, ke li estis arestita. Sed krom Cartagena estas ĉi tie Queseda, Mendoza kaj finfine ankaŭ degradita Cota. Ĉu vere estas malfrue?

Kaj kio okazus, se --?

Subita ideo heligis vizaĝon de Fernao. Jes, li faros tion! Nova sciigo al ĉiuj ŝipoj: "Morgaŭ -- la Paskan Dimanĉon -- oni celebros sur la bordo solenan meson. Poste sekvos revizia parado, kiun partoprenos ĉiuj maristoj, oficiroj kaj kapitanoj."

Kaj krom tio aparta sendito al komandantoj: "Admiralo invitas kapitanojn al solena tagmanĝo post finita revizia parado."

Tiun vesperon enlitiĝis Magalhaes kun stranga paco en la koro. Jes, tiel estos ĉio en ordo. Ili ja vivos kune ankoraŭ longan tempon. Ilin atendas ankoraŭ momentoj de novaj kaj novaj suferadoj. Kaj ĉion oni pli facile toleros, se ili kondutos unu al la alia pli konfideme, pli malkaŝe, pli sincere kaj pli afable.

Li, admiralo de la ekspedicio, etendas al hidalgoj manon por amikiĝo. Ĉio sekvonta dependos jam de ili.

Kaj jam alproksimiĝis mateno de la unua aprilo 1520...

Sur la bordo estis konstruita simpla ligna altaro, ĉe kiu la pastro celebris meson. Maristoj kaj oficiroj surmetis siajn plej bonajn vestojn. Post la celebra ceremonio ili viciĝis kaj admiralo faris revizian paradon. Jam longe li ne vidis ilin tiel kune. Estu kiel estu, ili estas bravuloj, se ili tiel parade vestas sin, li ne bezonus honti pro ili eĉ apud la reĝa kortego.

Li paŝis malrapide laŭ longa vico. Maristoj staris kiel statuoj. Li rigardis iliajn vizaĝojn, kvazaŭ li volus trapenetri en iliajn animojn. Ili travivis kune jam multajn momentojn, el kiuj nur malmultaj estis ĝojigaj. Hieraŭ ili sendis la deputacion, hodiaŭ ili disciplinite obeis ordonon de sia admiralo. Ne, ĉi tie ne estas necese malesperi. Kun tiaj maristoj oni jam povas veturi!

La fluso ĵetis sur la bordon ondojn kaj frakasis ilin kun malhela bruo. Krom tio estis trankvile. La birdo ne ekkantis, la arbo ne ekmoviĝis, ĉar ĉi tie ne estis arboj, kaj ankaŭ homoj silentis.

Magalhaes finis la revizian paradon. Jam li venis al la loko, kie estis envicigitaj oficiroj kaj kapitanoj.

Kapitanoj?

Kie ili estas?

En la vico staras nur Serrao kaj Mesquita!

Frosta tremiĝo trakuris korpon de Magalhaes.

"Kapitano Serrao, kie estas la ceteraj komandantoj?"

"Sur la ŝipoj, sinjoro admiralo!"

"Kial ili ne venis?"

"Mi ne scias."

"Ĉu ili estas informitaj pri mia ordono?"

"Jes, sinjoro admiralo."

"Ĉu ili senkulpigis sin?"

"Ne."

"Jen...!"

La vorteto "Jen!" estis elparolita kun nuanco de amareco. Sed Fernao Magalhaes estis forĝita el malmola ŝtalo. Apenaŭ li konsciiĝis pri la monstra grandeco de nova disreviĝo, li tuj fariĝis la estinta Fernao. Malmola, decidema, necedema. Li tuj rekonsciiĝis, kaj tiel okazis, ke la vorto "Jen!" sonis kvazaŭ malhela minaco.

La kapitanoj rifuzis obei. Ili rifuzis tion dum tiaj cirkonstancoj, ke ne estas eble dubi pri iliaj intencoj. Al ŝipanaroj estis hieraŭ komunikita la ordono de admiralo pri la deviga partopreno ĉe diservoj. Ĉiuj ŝipanoj vidas, ke tri komandantoj ne obeis.

Ĉu ribelo?

Estu! Eble estas pli bone tiel, se oni batalas kun malfermita viziero. Ĝi ja kuŝis sur la ekspedicio kiel premeganta inkubo tuj de la komenco -- de la kolerigitaj homamasoj en Sevilo ĝis la hieraŭa deputacio. Estos bone, se ĉio klariĝos.

"Ordonu disiron!" Magalhaes turniĝis al kapitano Serrao. "Vi mem restu sur la bordo kaj gardu provizojn!"

"Laŭ ordono, sinjoro admiralo!"

Fernao paŝis al sia ŝalupo, kiu forveturigis lin al Trinidado.

Spirito de la ribelo pendis en la aero.

Kaj ribelo en ĉi tiu dezerto povas finiĝi per neniigo kaj ruinigo de la tuta ekspedicio.

XII.

Ribelo

La golfo de San Julian estis vualita en nokta mallumo.

En kajuto de admiralo sur Trinidado sidis Fernao Magalhaes kun kapitano Alvar Mesquita. Lokoj por ceteraj gastoj restis ne okupitaj.

Magalhaes esperis ĝis lasta momento, ke la hispanaj hidalgoj prudentiĝos kaj akceptos lian inviton. Sed kiam vesperiĝis kaj la kapitanoj ne alvenis, li diris al Henriko, ke li alportu manĝaĵojn.

"Nur se ni scius, kion ili intencas," esprimis laŭte siajn pensojn Mesquita. "Ĉi tiu necerteco estas pli malbona ol malkaŝa atako."

"Ĝi ne daŭros longe. Morgaŭ ĉio solviĝos."

Kaj denove estis en kajuto malafabla silento.

Mesquita pensis pri sia ŝipanaro sur San Antonio. Li ja estis kapitano nur ekde la restado en Brazilio, sed dum tiu tempo li lernis koni sian ŝipanaron ĝis tia grado, ke li povu taksi, kiun li povas konfidi, kiun li devas malkonfidi. La plej sindona estas certe Eloriago. La malmilda maristo, kiu plenumas ĉiujn taskojn kun modela konscienco. Se ceteraj murmuras pro io, li ĉiam scipovas trankviligi ilin. Kaj ne per longaj paroloj. Iam li nur svingas per la mano kaj eklaboras, aliokaze li diras trafan spritaĵon -- maristoj ekridas kaj sekvas lin. Estas tie kelkaj viroj, kiujn li povus konfidi en kazo de eventuala konflikto. Sed la plejmulto?

Magalhaes reviziis en la animo tutan eskadron. Unu ŝipo post la alia defilis antaŭ liaj okuloj kun ĉiuj apartenaĵoj: kun bombardiloj, kun provizoj, kun maristoj, kun oficiroj, kun kapitano...

Viktorion komandas Mendoza. Li tro submetiĝis al influo de Cartagena. Per tio, ke li ne partoprenis la revizian paradon, li malkaŝis ĉion. Kaj tamen -- la situacio en lia ŝipo ne estas la plej malbona. Maristoj apartenas plejparte al portugala nacieco kaj Magalhaes scias, ke portugaloj estas sindonaj al li.

Multe pli danĝera estas Concepcion. Ĝi estas propra centro de la ribelo. Tie troviĝas Queseda kaj Cartagena. Ĝi estas granda, firme konstruita ŝipo, kun plej granda nombro da kanonoj kaj provizoj da nutraĵoj.

Do, ĉi tio estus unu parto, meditas Fernao. La duan parton faras lia Trinidado. Santiago de Serrao kaj San Antonio de Mesquita.

Tri kontraŭ du, finas sian revizion admiralo. Eĉ se Santiago kaj San Antonio estas pli malgrandaj karaveloj, finfine ĉi tie decidas la nombro, la kapableco de pli moviĝema manovrado. Do situacio ne aspektas iel senesperige. Eble eĉ nenio okazos. Povas esti, ke la hidalgoj en dormo forgesos sian malpraviĝon kaj matene venos por peti senkulpigon.

Antaŭ noktomezo akompanis admiralo Mesquitan al balustrado, kie li kore adiaŭis lin. Momenton li aŭskultis, kiel remiloj de la forveturanta ŝalupo monotone plaŭdtuŝis akvonivelon de la trankvila golfo. Li atentrigardis la noktan mallumon, ĉu li ne ekvidos ion suspektan.

Sed karaveloj staris senmove. Profunda trankvilo estis ankaŭ sur la bordo, kie gardis la deponitajn provizojn fidela Serrao.

Magalhaes ne eraris, kiam li en siaj meditoj indikis centron de la ribelo al Concepcion. Apenaŭ estis tien transportita Cartagena el Viktorio, li tuj interkonsentiĝis kun Queseda. Ili jam ne toleros plu la ordoneman konduton de admiralo. La maristoj estas lacaj per longa navigado kaj sopiras reveturi hejmen. La ordono de Magalhaes pri limigo de la nutraĵoj kaj trinkaĵoj ribeligis ilin. Eskadro similas al barelo da pulvo. Sufiĉas fajrero. Kaj restado en golfo de San Julian estas kiel kreita por bruligi la ribelon. La ŝipanaroj ĉiutage kontaktiĝos dum laboroj sur la bordo -- kiom da okazoj gajni ĉiujn maristojn en kontraŭadmiralan tendaron! Kaj kun tiuj, kiuj malgraŭ ĉio restos fidelaj al Magalhaes, ili jam scipovos fari mallongan procedon!

La neatendita ordono al surbordiĝo kaj invito al komuna tagmanĝo estis la fajrero, kiu bruligis la ribelon.

"Nun, kiam li ne scias, kion fari, li estas subite respektplena kaj afabla!" bruegis Cartagena. "Tiamaniere vi ne aĉetos nin, sinjoro admiralo!"

"Ni devus honti, se ni akceptus la inviton!" konsentis kun vicadmiralo Queseda. "Nun -- post tiom da monatoj de ignorado!"

"Kaj ne nur al regalo!" decidis energie Cartagena. "Eĉ la paradon vi ne partoprenos! Vi nek Mendoza!"

"Sed tio signifos malobeon de la ordono, per aliaj vortoj -- malkaŝan ribelon!"

"Jes! Ni jam nenion prokrastos. La admiralo mem decidis pri sia sorto!"

Ŝalupo de Concepcion veturis al Viktorio. Queseda informis Mendozon, pri kio li interkonsentiĝis kun vicadmiralo Cartagena. Mendoza senhezite aliĝis al ili.

Post reveno el revizia parado kunvokis Queseda sian ŝipanaron en subferdekon.

"Bravaj maristoj!" li alparolis ilin flate. "Mi volas danki al vi por ĉiu laboro, kiun vi ĝis nun faris en servoj de la reĝo, kaj ankaŭ por ĉiuj penoj, kiujn vi suferis. Veturante suden vi atingis tiel malproksimajn landojn, kiujn atingi sukcesis neniu hispana ŝipo. Ĝis ni revenos hejmen, la reĝo certe laŭ merito rekompencos viajn heroajn farojn. Vi faris jam pli ol vian devon kaj nun venis tempo por reveturi hejmen."

La maristoj nekompreneme rigardis unu la alian. Ĉu tio estas ebla? Hejmen? Tio, pri kio ili revis, kion ili sopiris kaj postulegis -- ĉu tio nun efektiviĝu? Post ĉi tiuj frostoj kaj veteraĉoj denove lasi sin sunbruniĝi de arda suno de Hispanujo?

Kunfalditaj trajtoj de la vizaĝoj, kiuj rigidiĝis dum la parado sur malvarma kajo de golfo San Julian, malrapide moliĝis. Sed ankoraŭ estis ĉi tie duboj: Kion diros pri la afero la admiralo? Aŭ -- ĉu tio estas lia deziro?

"La admiralo volas veturi plue al la sudo," daŭrigis Queseda, kvazaŭ li legus iliajn pensojn, "sed ni, kapitanoj, jam ne submetiĝos al liaj humoroj. Ni decidis reveturi Hispanujon -- kaj tio okazos tuj!"

"Huraaa!" sonegis la subferdeko de ĝojiga perspektivo. Sed ĉiuj maristoj ne ĝojkriis. Sur la maldekstra flanko aŭdiĝis akra voĉo:

"Kiuj kapitanoj interkonsentiĝis tiel, sinjoro Queseda?"

La voĉo apartenis al dua ŝipoficiro Lopez, kiu klare komprenis, pri kio ĉi tie temas.

"Mi, vicadmiralo Cartagena kaj kapitano Mendoza!" sonis glacia respondo, en kiu kuŝis malhela minaco.

Queseda tute ne dubis, ke li sukcesos loginstigi la ŝipanaron kontraŭ la admiralo. Pro tio li rektiĝis ankoraŭ pli multe kaj kun batala provokemo li elpaŝis al maldekstra flanko.

"Kaj kial vi demandas, Lopez?"

"Ĉar vi loginstigas nin al ribelo!" respondis kuraĝe Lopez. "Vi volas, ke ni perfidu admiralon -- sed tion ni neniam faros!" Kelkaj portugalaj maristoj per malhela bruo malkaŝis sian konsenton kun Lopez.

Queseda sentis, ke li devos agi rapide.

"Neniu devigas vin, Lopez," li komencis ŝajne bonkore, sed kun ne kaŝata moko, "nek vin nek tiujn, kiuj konsentus kun vi. Se vi ne volas reveni en Hispanujon, bonvolu resti ĉi tie kun admiralo en tendaro sur la bordo, frostu tie en lignaj kabanoj, manĝu vermajn biskvitojn kaj trinku el malplenaj vinbareloj, tromanĝigu vin per ĉiam malpligrandigataj nutraĵdozoj -- kaj poste, ĝis la vintro finiĝos, veturu plue en dezertajn regionojn, kiuj estas absolute senvivaj, kiel ni rimarkas tion jam nun. Ne, ne, ne timu -- neniu devigos vin, ke vi revenu kun ni en florantan Brazilion kaj poste en patrujon."

"Mi ja eĉ ne permesus, ke iu devigu min," diris energie Lopez.

En okuloj de Queseda ekfulmis malbonsigna flamo, sed la kapitano superregis sin.

"Ne aŭskultu lin!" li diris al ceteraj maristoj. "Tro baldaŭ li konos, kiel li eraris. Mi sciigas al vi, ke en plena konfido je feliĉa reveturo mi permesas hodiaŭ al la tuta ŝipanaro formanĝi tiom da nutraĵoj kaj eltririki tiom da vino, kiom al ĉiu plaĉas!"

"Huraaa! Vivat kapitano Queseda!"

Plejmulto da maristoj subiĝis al allogoj de sia komandanto. Ili estis lacaj per longa navigado. Ili sentis dolore foreston de varmega suno. Ili suferis per limigitaj kvantoj da nutraĵoj kaj trinkaĵoj kaj timis la perspektivon, ke iliaj suferoj estas ankoraŭ pligrandigotaj. Fantomo de rapida finiĝo kun ĉiu suferado ravis ilin.

Avertoj de Lopez perdiĝis en ĝenerala ĝojkrio sen eĥo.

Cetere Queseda observis ĉi tiun grupon tre singarde. Kiam vesperiĝis, li ordonis al kelkaj plej fidelaj maristoj, ke ili Lopezon kaj liajn amikojn katenu kaj arestu.

La surprizita atako estis tiel neatendita, embuska, ke malgranda areto da honestuloj ne havis eĉ tempon por defendi sin.

Similaj scenoj okazis ankaŭ sur ŝipo de Mendoza.

Patroloj el ambaŭ karaveloj de ribelantoj -- el Concepcion kaj Viktorio -- zorgeme atentrigardis ŝipojn de admiralo. Sed krom reveno de kapitano Mesquita al San Antonio ili rimarkis nenion strangan. Ĉiuhore ili donis raporton al bonhumorigitaj kapitanoj.

Post duonnokto ekveturis de Concepcion ŝalupo, kiu estis plenplena de ribelantoj. En frunto de tridek maristoj estis Cartagena, Queseda kaj degradita Coca.

Ili veturis ataki San Antonion, ŝipon de Mesquita.

Queseda ja konsilis al vicadmiralo, ke li restu sur Concepcion, sed Cartagena rifuzis:

"Atakon ni devos fari en absoluta trankvilo, por ke oni sur Trinidado nenion rimarku, kaj mi konas sur la ŝipo ĉiun ŝtupeton, ĉiun pordon -- ĝi ja estas mia ŝipo!"

"Mi povas tie ankaŭ orientiĝi!" brulis batalavide Coca. "Mi kredas, ke mi estos ĉe tiu amuzo ankaŭ iomete utila."

Pli frue, ol patrolo sur San Antonio povis fari alarmon, ĝi estis silentigita. Poste la konspirantoj sen malhelpaĵoj penetris en subferdekon.

Cartagena kaj Coca atakis dormantan Mesquiton. Ankaŭ ceteraj maristoj, kiujn Coca indikis nefidindaj, estis facile katenitaj. Plejmulto da ŝipanaro aliĝis al ribelantoj.

La tuta atako okazis rapide kaj senbrue. Ununura, kiu volis defendi sin, estis Eloriago.

Piedfrapado kaj brueto en subferdeko vekis lin. En flagranta lumo de laterno li ekvidis Quesedon, malantaŭ lin Cocan kaj areton da armitaj maristoj el Concepcion. Li tuj divenis, kio okazas. Per raŭka voĉo li kriis:

"Kion vi serĉas ĉi tie?"

"Silentu!" siblis Queseda. Per du saltoj li troviĝis ĉe duondormanta maristo kaj per ponardo li mortigis lin.

Cartagena ordonis ariĝi tutan ŝipanaron kaj per obtuza voĉo li komunikis, kio okazis hodiaŭ en San Julian. Morgaŭ oni informos admiralon, ke ĉiuj estas jam sataj de ĉi tiu sensenca veturo. Samtempe li diris, ke la kapitano de San Antonio estas ekde ĉi tiu momento Elcano.

Elcano estis simpla maristo, sed navigadarton li komprenis kiel sperta kapitano.

Li estis energia, ĉiam preta, senrespekta.

Ĉiu dormemo de maristoj, vekitaj per tia stranga maniero, subite malaperis. La imago, ke ili baldaŭ adiaŭos la malafablan regionon kaj revenos hejmen, plenigis ilin per ebriiga ĝojo. Kaj ilia entuziasmo kulminis, kiam laŭ ordono de Cartagena ankaŭ al ili estis malfermita magazeno kaj ĉiu povis preni kion ajn laŭplaĉe.

"Kapitano Elcano," adiaŭis vicadmiralo, "ni konfidas vian kuraĝon. Se estos necese, ni ekbatalos kontraŭ la admiralo."

"Kiel mi konas lin," respondis Elcano, "li ne rezignos sen batalo. Laŭ mia opinio estus pli bone ne atendi, sed komenci tuj."

"En ĉi tiu momento estas admiralo egale jam senpova," ridis Cartagena. "Ni superas lin. Kaj Magalhaes estas tro sperta, ol entrepreni ion dum tiaj cirkonstancoj."

Ĝuste tiel senbrue, kiel ili alveturis, revenis la ribelantoj al Concepcion. Ili estis pli multe ol nur kontentaj. Netuta horo ŝanĝigis subite situacion por ilia prospero.

Komencis malserena, nebula mateno.

Magalhaes staris ekde la unua krepusko sur ferdeko de Trinidado kaj klopodis penetri per sia rigardo tra la grizlumo al ĉiuj ŝipoj. Nenie okazis io okulfrapanta. La karaveloj staris sur siaj lokoj senmove, same kiel hieraŭ.

Kaj tamen! San Antonio ankras multe pli proksime al Concepcion! Kial faris tion Mesquita?

Ĵus li volis sendi ŝalupon al San Antonio, kiam de Concepcion forveturis boato kun kelkaj maristoj. Ĝi celdirektis al Trinidado.

Magalhaes streĉe atendis la proksimiĝantajn senditojn.

"Sinjoro admiralo," diris komandanto de la patrolo, "ni portas al vi leteron de vicadmiralo."

"Venu supren!" instigis ilin Magalhaes.

La viroj en boato necerte rigardis unu la alian, momenton ili flustre parolis, sed poste ili grimpis helpe de malsuprenĵetita ŝtupetaro sur la ferdekon de Trinidado.

Ili transdonis leteron al admiralo kaj volis foriri.

"Atendu," postulis ilin Fernao. "Mi tralegos ĝin kaj mi tuj donos respondon al vi."

La letero estis skribita per mano de Queseda.

Ribelantaj kapitanoj komunikis al admiralo, pri kio ili decidiĝis kaj kio dumnokte okazis. Kio kapitanon Mesquita koncernas, li povas esti senzorga, ĉar tiu estas bone sekurita. La admiralo povos resti en sia rango, sed venonte li devos agi laŭ deziro de plejmulto da oficiroj kaj kapitanoj. La decido de ŝipanaro estas firma: reveno hejmen. La supereco de kapitanoj estas tiom granda, ke estus tute sensenca komenci fratomurdan batalon, kapitanoj esperas, ke admiralo komprenos iliajn farojn kaj agos laŭ ilia deziro.

Magalhaes tralegis la leteron kaj turniĝis al la enmaniginto:

"Kiu gvidis la noktan atakon?"

"Kapitanoj Queseda, Coca kaj vicadmiralo."

"Ĉu iu perdis vivon?"

"Eloriago."

"Kiel okazis tio?"

La sendito priskribis atakon kontraŭ San Antonio.

"Do -- tiel aspektas la afero!" diris kvazaŭ por si Magalhaes, "Nu -- jen la malkaŝa ribelo."

Li donis signon al Spinoza kaj kelkaj maristoj, kiuj ĉeestis lian intertraktadon kun la delegitaro.

"Ĉi tiujn virojn sekurigu," li diris. "Kaj ilian boaton alligu al Trinidado."

La ordono estis tuj plenumita.

Poste li invitis Spinozon, Barboson kaj kelkajn oficirojn al konsilo en sian kajuton. Li parolis kun ili longan tempon.

Kiam ili fine leviĝis, diris Spinoza firme:

"Ĝi estas kuraĝa ideo, sinjoro admiralo. Sed ni realigos ĝin."

Magalhaes skribis leteron por kapitano Mendoza kaj donis ĝin al Spinoza, kiu akompanata de kvin maristoj enboatiĝis kaj veturis al Viktorio.

"Sinjoro kapitano, jen letero de la admiralo," komunikis Spinoza, kiam ili estis alproksimiĝantaj al Viktorio.

"Sendu ĝin supren!" respondis Mendoza, kiu ne sopiris renkontiĝi kun ŝipgvidisto de admiralo.

"Mi devas enmanigi ĝin persone. Mi devas interkonsentiĝi kun vi pri kelkaj detalaĵoj."

"Do venu! Sed sola!"

Finaĵo de ŝnurega ŝtupetaro falis en la boaton.

Spinoza lerte grimpis supren. Samtempe li kaŝeme rigardis al la bordo. Neniu atentrigardis ŝalupon el Trinidado, plene okupitan de maristoj sub komando de Barbosa, kiu proksimiĝis al Viktorio.

Kaj jam estis Spinoza sur la ferdeko. Li transdonis leteron de admiralo al Mendoza, kiu tuj komencis legi. La admiralo invitis lin sur Trinidadon al konsilo. Laŭskribe li kunvokis ĉiujn kapitanojn kaj tie ili interkompreniĝos.

Subite la ŝipgvidisto de Magalhaes eligis ponardon, kiun li havis zorgeme kaŝitan en la maniko, kaj per unu pikbato li mortigis Mendozon. Sur la ferdeko troviĝis grupo da maristoj. Kiam ili vidis falantan kapitanon, ili restis kvazaŭ rigidaj. Iliaj vizaĝoj cindriĝis de ektimo. Iliaj membroj kvazaŭ ligniĝis.

Nur kiam ili ekvidis akompanantojn de Spinoza, kiuj surgrimpis sekvante sian komandanton, ili batalpreparis armilojn. Sed en tiu momento jam kuregis el kontraŭa flanko sur la ferdekon Barbosa kun siaj armitoj.

"Submetiĝu!" li tondris al terurigitaj maristoj.

Ankaŭ ĉi tiu dua atako estis tiom neatendita, ke la maristoj tuj perdis ĉiun kuraĝon. Ili rapide forĵetis armilojn kaj falis sur genuojn. Post kelkaj momentoj ili estis katenitaj.

En sekvanta momento bruegis super la golfo tondra ĝojkrio de tiuj, kiuj restis fidelaj al admiralo. La flagetoj heroldantaj venkon estis suprentirataj. La ankro estis levita kaj Viktorio celdirektis al Trinidado.

Admiralo ordonis siajn fidelajn ŝipojn forveturi al fino de golfo kaj tiamaniere malebligi forkuron de Concepcion kaj San Antonio.

Sed la ŝipoj de ribelantoj faras nek plej etan movon. La kapitanoj kaj ceteraj maristoj, kiuj jam vidis admiralon sur genuoj, estas mortpalaj. Lia nekredebla aŭdaco, kiun li montris atakinte dum hela tago, plenumis ilin per konsterniĝo. Senmove kiel statuoj ili observis lertan manovradon de admiralaj ŝipoj. Konfuzita Cartagena forsendis Quesedon sur San Antonion, ke li tie helpu al Elcano gvidi la batalon.

La ribelantoj ne estis kapablaj kontraŭbatali eĉ en tiu momento, kiam Magalhaes donis ordonon al rekta atako kontraŭ San Antonio. Nur kiam Trinidado kaj Viktorio kunpremis la ŝipon de Elcano kvazaŭ en prenilon kaj admiralo en frunto de siaj maristoj transsaltis sur ferdekon de San Antonio. Queseda rekonsciiĝis.

Li elŝovis glavon kaj instigis maristojn, ke ili defendu sin. Areto da plej fidelaj heziteme prenis armilojn. Sed la plejmulto rigardegis la laman admiralon kun senlima mirego. Kiam li elpuŝegis glavon al Queseda kaj ordonis kateni lin, la ribelanta ŝipanaro ĵetis sin sur genuojn kaj kun kunmetitaj manoj ĝi petis pardonon.

La lasta ŝipo de ribelintoj jam tute ne defendis sin. Cartagena estis militkaptita kaj Mesquita liberigita.

Poste sekvis la juĝo.

Tri kapitanoj kaj kvindek maristoj, kiuj subiĝis al iliaj allogoj, atendis en katenoj verdikton. Ili sciis, ke ĝi estos senkompata. La leĝoj de oceanoj, kie interrilatoj de homoj estas multe pli respondecaj ol tiuj sur la kontinento, estas malmildaj. La ribelon sur la maro oni punis per la morto -- tion sciis ĉiu marista lernanto. Ĉu admiralo ordonos senkapigi ĉiujn ribelintojn, tio signifas kvinonon de la ekspedicio?

La procesa debato daŭris kelkajn tagojn. Magalhaes ordonis enskribi ĉiujn okazintaĵojn, kiuj estis decidaj por eldiro de la verdikto.

Kaj denove estis donita ordono ekmarŝi sur la teron.

Tiun tagon -- la 7-an de aprilo 1520 -- prezentis golfo de San Julian malĝojigan bildon. La ribelintoj marŝis kun ĉenoj sur la manoj kaj sur la piedoj. En frunto Cartagena, Queseda, Coca kaj pastro, kiu -- kiel oni konstatis dum demandesplorado -- sisteme instigis la ŝipanaron al la ribelo.

Ceteraj maristoj estis vicigitaj tiamaniere, ke ĉiu bone vidu la liberan lokon, kie oni verdiktojn tralegos kaj plenumos.

Queseda estis kondamnita al puno de la morto kaj tuj ekzekutita. Kadavro de Mendoza estis kvarontranĉita.

Cartagena kaj la ribelinta pastro estis punitaj plej kruele. Ĝis finiĝos la dumvintra restado kaj ekspedicio estas preparita por forveturi, ili estos transportitaj sur la bordon kaj lasitaj en la dezerta regiono por malrapide morti.

Maristoj estis punitaj malpli severe. Admiralo rigardis ilin kiel delogitajn viktimojn. Dum tiu tempo, kiam la ekspedicio restos en la haveno, ili laboros en la ĉenoj. La katenoj estos al ili demetitaj nur tiam, kiam la ekspedicio daŭrigos pluan veturon.

XIII.

Trapasejo

Kiam la ribelo estis subpremita, ĉiuj ŝipanaroj eklaboris. Estis multe da laboro. Ŝipoj estis post longdaŭra veturo tiom difektitaj, ke estis necese tiri ilin sur la bordon kaj tie fari la riparojn. La putriĝintaj lignotabuloj estis anstataŭigataj per novaj. Truoj, tra kiuj penetris internen akvo, estis ŝtopataj per stupo. Malfirmigitaj hokoj estis firmigataj. Tra la tuta golfo aŭdiĝis batoj de marteloj, grincado de segiloj, frapoj de hakiloj.

Tiaspeca ĝenerala ŝipriparo estas peniga laboro, ankaŭ se oni faras ĝin en normalaj ŝipkonstruejoj, kiuj estas ekipitaj per ĉiu necesa ilaro.

Des pli peniga ĝi estis por ekspedicio de Magalhaes, kiu faris ĝin en libera naturo, sen ŝipkonstruejoj, nur per la plej necesa ilaro. Kaj ĝi estis des pli peniga pro la kruelaj frostoj kaj sovaĝaj neĝblovadoj. Al viroj frostis la manoj dum la laboro. Akraj glacipingloj pikis ilin en vizaĝon. Grandaj neĝflokoj blindigis iliajn okulojn.

Magalhaes kontrolis la riparojn. Li denove aplikis siajn riĉajn spertojn, kiujn li akiris sur la maro en pasintaj jaroj. Nenio restis kaŝita al lia akra vidpovo. Al li sufiĉis ununura esplorema rigardo kaj li tuj malkovris mankon, kiun ne rimarkis oficiroj nek kapitanoj.

Ĉi tie, en sudamerika golfo de San Julian, la ŝipanaro vidis bone, ke en frunto de ekspedicio staras viro, kiu estas eminenta spertulo sur la maro kaj pri ĉio, kio koncernas la vivon sur ĝi. Homoj sur Trinidado sciis tion jam longe. Sed ceteraj maristoj komencis valorigi liajn kapablecojn nur nun, kiam ili havis eblon vidi lin ĉiutage laboranta. Neniu ordono de admiralo devis esti pli poste ŝanĝata aŭ revokata. Ĉiu estis klara, fiksa kaj preciza, kvazaŭ li pripensus ĝin duontagon, kaj tamen li donadis ilin tuj sur la loko, laŭ la bezono.

Tiel la ŝipanaro malrapide konvinkiĝis, ke admiralo estas la komandanto de la ekspedicio meritite. Ne nur pro tio, ke lin dekretis la reĝo, sed ankaŭ pro liaj fakaj konoj, scioj kaj kapabloj. Kaj de ĉi tiu ekkono estis jam nur malgranda paŝeto al aŭtoritato kaj estimo.

Kaj ankoraŭ alia afero vekis ilian admiron: la justeco de la admiralo. Ili bone memoris tiun malhelan tagon, kiam ili staris sur la bordo de golfo kaj timegante atendis juĝon de Magalhaes. Ĝi estis malmilda kaj severa -- sed ĉiuj sentis, ke ĝi estas justa. Sur la maro ili ne estis novuloj. Ĉiuj kvindek ribelintoj, kiuj estis indikitaj kiel ĉefaj partianoj de hispanaj hidalgoj, atendis morton. Anstataŭ ekzekuto ili ricevis pardonon -- escepte inspirantoj de la ribelo. Ke ili devas nun labori en katenoj? Estas vero, la ĉenoj tintas kaj bruegas ĉe ĉiu movo, katenoj pezigas kaj tiras al la tero, malhelpas dum iro. Malfacila vivo. Sed tamen -- vivo! Vi povas spiri, moviĝi de loko al loko, manĝi kaj trinki, vi povas esperi kaj kredi, ke iam ĉi tiu mizero finiĝos, ke oni fartos denove pli bone, vi povas en fantazio pentri bildojn de la feliĉa reveno el ĉi tiu senfina kaj danĝera navigado.

Kaj la mizero de nunaj momentoj estas des pli tolerebla, ke admiralo jam je neniu nubmienas. La ribelintojn li rigardas per la samaj okuloj kiel la fidelajn. Ĉu ili ribelis? Ili estis punitaj kaj al ili certe jam ne venos ideo je similaj aventuroj. Ĝis ili forpentos la punon, ĉio estos forgesita. Ili ja ricevadas eĉ egalajn porciojn da nutraĵoj!

Jes, la admiralo estas justa. Ĉu tio gravas, ke li estas neparolema? Cetere, se estas necese, li scipovas paroli. Li diras nur kelkajn vortojn, sed ĉiu penetros en vian cerbon kiel ardigita pinglo.

De tago al tago plifrostiĝis. Maristoj bruligis sur la bordo fajrojn, ke ili povu labori. Magalhaes iradis inter ili, konsilis, edifis, kaj li pensis pri trapasejo.

Se nur jam finiĝus la vintra restado! Ĝi estas deteniĝo, kiun li ne enkalkulis en sian veturplanon. Kie ili povis jam intertempe esti! Kiom da aliaj golfoj ili povis jam esplori! La tagoj forflugas, jam ses semajnojn ili estas en la golfo...

Subita decido maturiĝis en Fernao. Ĉu estas necese, ke la tuta ekspedicio restu en kaptiteco? Ĉu almenaŭ unu ŝipo ne povus veturi plue? Dume la ceteraj atendos en San Julian venon de printempo, tiu ŝipo esploros ĉiujn golfojn kuŝantajn en suda direkto de ĉi tie -- kaj kiam veturos la tuta eskadro, ĝi ne estos devigata deteniĝi per trarigardo de lokoj, kiuj estas sensignifaj.

Por ĉi tiu veturo estis destinita Serrao kun sia ŝipo Santiago. Magalhaes konfidis lin plej multe el ĉiuj kapitanoj.

"Vi veturos ĉiam suden, Juano," li donis al li lastajn instrukciojn. "Se vi dum dek kvar tagoj malkovros nenion, vi revenos. Komence de junio mi atendas vin."

"Laŭ ordono, sinjoro admiralo!"

Al Fernao kvazaŭ falus ŝtono de sur la koro. Finiĝu la ekspedicio de Serrao kiel ajn, ĝi estas tamen paŝo antaŭen.

Baldaŭ post forveturo de Serrao neatendita okazintaĵo vekis grandan intereson en la vintra tendaro.

La ĉirkaŭaĵo de golfo estis dezerta, negastema. Tie ne estis arboj nek bestaro nek homoj. Nur malaltaj embuskoj tiriĝis en senfinan malproksimon. Maristoj kelkfoje provis penetri en tiun dezerton. Eble ili malkovros tie iajn bestojn aŭ indiĝenojn. Sed ili ĉiam revenis ne sukcesinte. Fine ili komencis kredi, ke ĉi tiuj regionoj estas ne loĝeblaj.

Iun tagon alvenis Pigafetta al admiralo tute emociita.

"Sinjoro admiralo, okazis io... io... nu, mallonge dirite io grandioza!"

"Kio do?" ridetis Magalhaes.

"Maristoj malkovris postsignojn!"

"Kie?"

"Proksime ĉe la haveno!"

"Ĉu homajn postsignojn?"

"Jes!"

"Tio estas stranga," skuis per kapo admiralo. "Kiomfoje ni jam serĉis indiĝenojn, sed ĉiun fojon sen sukceso. Ĉu la maristoj ne eraris? Ĉu ĝi ne estas postsigno de iu el niaj homoj, kiu tien erariris?"

"Nepenseble, sinjoro admiralo!"

"Laŭ kio vi opinias tiel?"

"Ĝi propre ne estas postsigno de iu normala homo, li devas esti ia giganto."

"Sinjoro Pigafetta!" bridis lian fantazion admiralo. "Eble vi fine diros, ke ĉi tie vivas supernaturaj estaĵoj?"

"Mi preskaŭ kredus tion. La postsigno estas nome minimume dufoje pli granda ol postsignoj de aliaj homoj. Cetere, venu rigardi! Ni ĉiuj estas kiel en ekstazo."

"Mi estas vere scivola," diris Magalhaes kaj iris kun Pigafetta rigardi la interesan postsignon. Li ne dubis, ke entuziasmema Italo ĉion pligrandigis.

Sed kiam li venis al la loko, li ĉesis ridi. La postsigno estis vere tiom granda, ke similan li ankoraŭ neniam vidis.

"Kion vi diras, sinjoro admiralo?" kun ĝuo observis lian miregon Pigafetta.

"Estas vere nenormala longeco de piedo," diris medite admiralo. "Mi ŝatus vidi tiun viregon. Kaj pli da postsignoj vi ne trovis?"

"Ne," respondis ĥore maristoj, kiuj intertempe ĉi tie ariĝis. Sed jam la sekvantan tagon ili malkovris pluajn postsignojn. Kaj ĉiuj estis tiel nenormalaj, grandegaj.

"Ili estas iuj patagonianoj[4]," baptis ilin memvole admiralo. "Versimile ili timas nin, pro tio ili kaŝas sin."

Baldaŭ poste la tuta tendaro estis sur la piedoj. Maristoj, oficistoj, kapitanoj, admiralo -- ĉiuj rigardis miregante strangan estaĵon, kiu saltetis sur malproksima loko.

Patagoniano!

Li dancis sur la loko kaj samtempe li superŝutis siajn harojn per la sablo. Magalhaes ekkomprenis, ke la indiĝeno montras tiamaniere sian deziron interkonatiĝi kun maristoj.

"Garcia, iru al li kaj faru la samajn movojn kiel li," li diris. "Tiel li scios, ke vi venas kiel amiko."

Garcia ne lasis sin dufoje instigi. Li malgracie saltetis kaj per fortega baritono li kantis ian kanteton. La maristoj ridis pri liaj groteskaj movoj ĝis ili larmis.

Patagoniano komprenis. Kaj Garcia ne bezonis tro peni por alkonduki lin en la havenon.

Tie ariĝis ĉirkaŭ la timema sovaĝulo preskaŭ ĉiuj maristoj. Ili observrigardis lin de ĉiuj flankoj. Li estis vere grandegulo, li superigis ilin pli ol je la kapo -- sed Pigafetta tamen skuis la kapon.

"Mi imagis lin al mi multe pli grandan," li grumblis trompite. "Se mi konkludas laŭ la postsignoj, li devus esti almenaŭ dufoje pli granda ol ni!"

Li alproksimiĝis al la Patagoniano kaj rigardis liajn piedojn. Kaj momente eksonis lia gaja rido.

"Sinjoro admiralo, rigardu!" li vokis. "Ja tiu homo havas sur la piedoj tutajn boatojn! Nun mi jam komprenas!"

Patagoniano havis piedojn en dikaj feloj, kiuj postlasis la enigmajn grandegajn postsignojn...

"Do ni nomiĝis lin Patagoniano maljuste," diris Magalhaes. "Sed povas esti, ke la nomo estas tute bela kaj al ni restos almenaŭ la rememoro je ĉi tieaj homoj kaj regiono."

"Jes, la rememoro je -- Patagonio!" vokis vigle Pigafetta. "Mi tuj notos tion!"

La alveno de la Patagoniano estis por monotona vivo en la tendaro multsignifa okazintaĵo. Maristoj miregante rigardobservis lian grandegan staturon. Ili montris al 1i diversajn ludilojn kaj ĝojis pro liaj entuziasmaj ekkrioj.

Kiam Spinoza metis antaŭ liajn okulojn speguleton. Patagoniano rigardante sian vizaĝon terurege ektimis. Li saltis malantaŭen tiom fortege, ke li faligis teren kvar maristojn starantajn en lia proksimo. Kaj la ridantaj marnavigantoj devis multe penegi, ol ili sukcesis konvinki sian gaston, ke la speguleto estas nepre sendanĝera, ja male tre utila objekto.

Ilia mirego pligrandiĝis, kiam Patagoniano komencis manĝi kaj trinki. Per unu trinko -- kiel rimarkas Pigafetta -- li trinkis duonsitelon da akvo kaj dum unu manĝo en li malaperis duonkorbo da biskvitoj.

Sed la plej granda surprizo nur atendis ilin. Manĝinte la indiĝeno sidiĝis sur benketon antaŭ la magazeno kaj li kontente ĉirkaŭrigardis. Subite li ekvidis raton, kiu flugaperis inter la pordo. Li rapidege elsaltis kaj en momento li tenis ĝin en sia granda manplato. Li ekpremis ĝian kapon, kaj malgraŭ tio, ke ĝi ankoraŭ moviĝis, li formanĝis ĝin en natura stato -- kun haŭto kaj hararo. Poste duan, trian kaj kvaran...

Kiam ili adiaŭis lin, admiralo donis al li kelkajn sonoriletojn kaj montrosciigis lin, ke li alkonduku ankaŭ niajn kunulojn.

La sekvantan tagon ili alvenis kaj kondutis tute amike. Sed interŝanĝo da varoj estis preskaŭ senvalora, ĉar krom hejmaj bestoj, kiujn ili nomis guanakoj, ili havis por vendo preskaŭ nenion.

Poste venadis indiĝenoj ĉiutage en la tendaron kaj rigardis laborojn de maristoj. Ili alkondukis guanakojn kaj forportis diversajn ludilojn.

Ĉi tiu bona humoro estis subite interrompita per sciigo, kiu efikis kiel batego de la tondro.

La ŝipo de Serrao forveturis antaŭ tri semajnoj. Fernao komencis pensi pri ĝi ĉiam pli ofte. Ĉu ili malkovros ion? Aŭ ĉu ili revenos denove malsukcesinte? Li staris ĉiutage sur Trinidado kaj iomete maltrankviligita li rigardis al la sudo. Li sciis, ke li ne bezonas maltrankviliĝi. Li ja diris al Serrao malimplicitite, ke li veturu suden dek kvar tagojn. Dek kvar tagojn tien, dek kvar tagojn reen -- do ankoraŭ restas unu semajno. Kaj tamen io faris lin maltrankvila.

Sed la informo pri Santiago ne venis de sur la maro.

Iun tagon rimarkis patrolo du staturojn, kiuj treniĝis sur la bordo. Ili paŝis malrapide, malrapidege al la golfo. Ĉiumomente ili haltis.

Kiuj povas ili esti? Patagonianoj tio ne estas -- kaj de kie venus en ĉi tiun forgesitan landon aliaj homoj?

Gvardio vokis admiralon. Kun li venis kelkaj maristoj.

Magalhaes rigardis la proksimiĝantajn homojn. Lia vizaĝo subite plilongiĝis de mirego.

"Estas ja la niaj el Santiago!" li vokis per duonsufokita voĉo. "Iru renkonten al ili!"

Sed li mem tuj rapidis al la venantaj maristoj. Kaj jam ili estis tiom proksime, ke li distingis ilin: la dua ŝipoficiro Lopez kaj ŝipgvidisto Barnolas.

Magalhaes kaj grupo da maristoj svingis manojn por saluti ilin. La viroj volis respondi, sed ili estis tiom elĉerpitaj, ke ili nur suprenlevis la manojn kaj lasis ilin senpove sinki. Poste Lopez ruinigis en neĝamason kaj restis kuŝi senmova. Barnolas volis levi lin, sed liaj fortoj jam ne sufiĉis por tio.

Kaj jam alrapidegis Magalhaes.

"Barnolas, kio okazis? Kaj kie estas la ceteraj?"

"Nia ŝipo averiis, sinjoro admiralo," diris per malforta voĉo Barnolas.

"Kaj maristoj?"

"Savitaj."

"Ĉu ĉiuj?"

"Jes."

"Dank' al dio!" respiris admiralo, kiu jam komencis timi la plej malbonon.

Du maristoj prenis Lopezon kaj portis lin en la tendaron. Lia kunulo marŝis ankoraŭ mem.

Nur kiam ili plifortiĝis, Barnolas daŭrigis siajn informojn.

"Ni veturis laŭlonge de la bordo kaj trarigardis golfojn," li diris. "Post kelktaga veturo atakis nin tempesto. Ĝi deŝiregis al ni direktilon kaj ni estis ĵetitaj kontraŭ la roko. La fundo estis feliĉe malprofunda. Alie ni estus mortintaj. Kiam la tempesto ĉesis, ni eltiris la ŝipruinojn sur la bordon. Ni savis preskaŭ ĉiujn provizojn. La kapitano ordonis al ni iri al vi."

"Kiel longe vi iris?"

"Dek unu tagojn."

Dek unu tagojn! Dek unu tagojn tra la dezerta kaj nepriloĝata regiono! Dek unu senfinajn noktojn en frostaj neĝamasoj!

Magalhaes leviĝis kaj senvorte premis manojn de ambaŭ viroj. Ĉiuj sciis, ke ĉi tiu rekono signifas pli multe ol la plej entuziasmaj dank-vortoj.

"Kaj golfoj?" demandis post momento admiralo.

"Ni esploris multajn," respondis Barnolas hezite.

Kaj --?"

"Ĉiuj estis fermitaj."

Nek muskoleto moviĝis en la vizaĝo de Fernao. Cetere, kial li demandis? Se ili estus ion trovintaj, ili certe dirus tion al li kiel unuan informon!

Jam sekvantan tagon estis sendita al Serrao multnombra grupo da maristoj. Ili devis helpi la averiintojn dum forportado de provizoj kaj gravaj partoj de Santiago en la tendaron.

Estis tiom da provizoj, ke ili devis ilin transportadi preskaŭ du monatojn. Serrao kun parto de ŝipanaro restadis apud averiinta ŝipo por gardi ĉion, la ceteraj maristoj transportadis. Ĝi estis superhoma peno, ĉar frostoj kaj ventegoj malfaciligis iradon. Kaj transporto surmara estis tute neebla.

Fine estis ĉio transportita. Kun lasta ekspedicio revenis kapitano Serrao. Li estis malgrasiĝinta, maldikega, sed el liaj okuloj radiis ĝojo, ke li denove vidas kamaradojn kaj la admiralon.

Magalhaes rapide repaciĝis kun perdo de Santiago. La ŝipanaro estas savita, provizoj ankaŭ, la priservado de restantaj ŝipoj estos pli facila -- kaj la tuta eskadro estos almenaŭ pli moviĝema.

En aŭgusto la vintro malaperis. Blovegoj ĉesis, la neĝo degelis. Nur antaŭ la mateno estis ankoraŭ malfortaj frostetoj.

Plej suprema tempo, ke ili jam ekveturu! La superstiĉa ŝipanaro vidis en frakasiĝo de Santiago malbonan antaŭsignon. Ĉu ĝi ne estas lasta admono, ke ili turniĝu kaj veturu hejmen?

Kaj io ankoraŭ pli malbona -- kelkaj maristoj ekmalsaniĝis. Kaŭze de manko de legomo iliaj dentoj komencis ŝanceliĝi, iliaj dentkarnoj kaj tutaj buŝoj ŝvelis. Manĝado signifis por ili neimageblajn suferojn. Kelkaj maristoj jam mortis.

Fernao bone sentis, kia laciĝo kaptas la ŝipanarojn. Nur ke li jam povu ekveturi! Eble ili ie malkovros marbordon, kie estos bestaro kaj fruktoj. Ŝipanaroj rekonsciiĝos kaj forgesos la travivintajn suferojn.

Iam alkuris Henriko forte spiregante. En mano li tenis ampleksan pakaĵon.

"Sinjoro admiralo, ĉi tion mi malkovris sur la kajo!"

Li disvolvis haŭton, en kiu estis io enpakigita. Admiralo ekvidis kelkajn faskojn da sagoj.

"Kie ili kuŝis?"

"En densaĵo malantaŭ la tendaro. La pintoj estas venenigitaj."

"Al mi ankaŭ ŝajnas," rimarkis Magalhaes.

"Ĉio estis klara. Patagonianoj preparas sin ataki la tendaron. La ekspedicio ja estas sufiĉe forta por repuŝi ilin. Sed ĉu admiralo allasu, ke tute superflue mortu kelkaj maristoj? Ne, li intencis egale jam baldaŭ forveturi, ĉi tio estas la lasta instigo.

Sed li tamen devos renkonti la Patagonianojn ankoraŭ unufoje. Li estas promesinta, ke li alveturigos Hispanujon ne nur produktojn el nove malkovritaj landoj, sed ankaŭ homojn. Ĉi tiujn indiĝenojn li kompreneble ne kunprenos multajn, ĉar ilia nenormala apetito signifus novan, jam ne tolereblan limigon de nutraĵoj. Tial li kaptos almenaŭ unu aŭ du.

Sed la maristoj ne kuraĝis kateni tiajn grandegulojn. Pro tiu kaŭzo ili kaptis Patagonianojn per fia ruzo.

Ili allogis du indiĝenojn al la kabano, kie estis deponitaj provizoj. Tie ili komencis ilin pridonaci. La indiĝenoj ricevis tiom da ludiloj, ke ili havis plenajn manbrakojn da ili. Iliaj okuloj radiis kaj blankaj dentoj brilis de feliĉaj ridoj.

Poste la maristoj montris al ili brilajn katenojn, du larĝajn ringojn kunligitaj per tintsona ĉeneto. La indiĝenoj avide rigardis la novan ludilon.

Ĉu vi ŝatus havi tion? demandis la maristoj per mansignoj. Kompreneble! kapjesis Patagonianoj. Sed kien doni ilin, se ni havas plenajn manojn?

Nu, kaj ĉu ni provu doni ilin ĉi tien, sur la piedojn? montris embuske la maristoj.

Jes! Jes! ridis feliĉe grandeguloj.

Du maristoj singarde proksimiĝis kun katenoj al siaj viktimoj. Unu klako, la dua -- kaj la konfidemaj infanoj de la naturo estis katenitaj.

Nun jam havas ekspedicio ĉion, kion ĝi bezonis: printempan veteron, riparitajn ŝipojn, sudamerikajn indiĝenojn.

Sur Trinidado oni faris konsilon. Ĉirkaŭ Magalhaes sidis Serrao, Barbosa kaj Mesquita.

"Post ĉiuj okazintaĵoj, kiujn ni travivis en golfo de San Julian," diris admiralo, "ni devos alie aranĝi la komandon de la ŝipoj. Kapitano Serrao komandos Concepcion, Barbosa Viktorion kaj Mesquita San Antonion. Ni ekveturas al decida parto de nia navigado, kie mi bezonos virojn fidelajn kaj hardajn. Kun via helpo mi venkos."

La kapitanoj disiris al siaj ŝipoj kun mienoj seriozaj, malserenaj. Ili bone konsciis, kia tasko ilin atendas.

La 24-an de aŭgusto ekveturis la malgrandigita eskadro suden. La saman tagon estis ribelintoj liberigitaj de katenoj kaj ribelemaj Cartagena kaj pastro postlasitaj sur la bordo. Neniu jam plu vidis ilin...

Komence ili ne retenis sin per esplorado de la bordo, ĉar tion faris jam Serrao dum sia malfeliĉa veturo kun Santiago. Sed ju pli ili proksimiĝis al la sudo, des pli maltrankvila estis admiralo. Ĉu tiu ĉi kontinento estas senfina? Ili povis veturi en kiun ajn golfon, ĉie ili vidis novan bordon, kiu stariĝis en ilian vojon kaj baris liberan ekveturon en oceanon, je kiu Fernao tiom sopiris.

Karaveloj ŝoviĝis suden malrapide, sed persiste. Ĉu nenie aperos regiono, kiu promesus almenaŭ iomete da refreŝiĝo? Ĉie nur nuda bordo, rokoj kaj dezertoj!

Io peza faladis sur la karavelojn. Ombro de la morto, kiu ne ĉesis falĉi la mizerigitajn maristojn, timigis kaj terurigis. La malespero kuŝis en iliaj okuloj, en iliaj movoj, en iliaj vortoj.

Magalhaes denove fariĝis malparolema kaj malserena. Li kapablis stari sur la ferdeko tutajn horojn kaj necedeme observi la rokan bordon. Kiomfoje jam trompis lin golfoj?

Jam forpasis du monatoj de tiu tempo, kiam ili forlasis vintran tendaron. Antaŭ ili nun tre alten leviĝas rokoj, kiuj iomete elkuras en la maron. Kio estas malantaŭ ili? Ĉu malgranda golfo? Ĉu pli vasta golfo?

Ĉu ili devas allasi, ke ili estu denove trompitaj, kiel jam tiomfoje? Ĉu ne estus pli bone veturi pluen kaj ne sin deteni ĉi tie? Ja ĉi tie estas nur rokoj, nuraj rokoj, pri ia golfo evidente oni ne povas paroli --

"En la golfon!" komandas al ĝenerala surprizo admiralo kaj rigardas la rokaron. "Ni ankros."

Levilaj radoj sur la ferdekoj bruegas, ĉenoj grincas, ankroj malleviĝas sub la akvonivelon. La levitaj radoj rotacias plue, la ĉenoj estas jam plene streĉitaj -- kaj ĉiam ankoraŭ ne aŭdiĝis la knara sono, kiu donas signon, ke ankro malleviĝis ĝis la fundo. Ili estas tute proksime de la bordo -- kaj la ankroj flugpendas en la akvoj tute libere! Maristoj estas devigataj salti sur la bordon kaj tie la ankrojn alfiksi.

Concepcion kaj San Antonio ricevas ordonon esplori la golfon. Ne estas necese tiri tien tutan eskadron, se por tio sufiĉas nur du ŝipoj. Tiamaniere ili kutimis tion fari, ke pli vastan golfon esploris unu aŭ du karaveloj, dume la ceteraj atendis ilin apud la elveturejo.

Apenaŭ ili ekveturis antaŭen, komencis sovaĝa tempesto. Tridek ses horojn kruciĝis la fulmoj kaj tondro bruegis en la rokaro per milfoja eĥo. La ŝipoj dancis sur la ondoj kiel pajleroj. Ne estis eble gvidi la direkton de la navigado. Ĉiuj klopodoj devis celdirekti nur al tio, ke la ondoj ne renversu ŝipojn aŭ ke ili ne ĵetu ilin sur la rokojn. Fine la tempesto ĉesis.

Concepcion kaj San Antonio volis veturi laŭ sia plano. Subite ekblovis ventego, kuntiris ambaŭ ŝipojn, pelis ilin antaŭen, rabe, nereteneble.

Kaj rekte kontraŭ rokojn!

Maristoj faris ĉion eblan por haltigi la rapide veturantajn ŝipegojn. Almenaŭ malrapidigi ilian sovaĝan flugon kaj mildigi puŝegon, kiu estas jam neevitebla!

Vane!

La konsternitaj homoj ĵetiĝis sur genuojn. Ili adiaŭis la vivon. Serrao staris sur la ferdeko de Concepcion kaj konsternite rigardis antaŭen. Li estis iomete paliĝinta, sed trankvila, kvieta. Li ne apartenis al homoj, kiujn danĝero povas skui. Ĉu ili pereos? Li faris ĉion, kio kuŝis el liaj fortoj, por savi la ŝipon. Admiralo malĝojos pro liaj servoj. Unue Santiago, nun Concepcion. Kio Santiago koncernas, tie li savis almenaŭ ŝipanaron kaj provizojn. Ĉi tie li jam ne sukcesos la samon. La rokoj elstaras vertikale el profundaj akvoj, ili suprenleviĝas en vidneatingeblan altecon. Puŝego -- kaj estos fino.

Kun malvarma decidemo li rigardis renkonten al la certa pereo. Sed subite -- ĉu tio ne estas iluzio?

Serrao ektremis kaj akre kriis:

"Lopez -- atenton!"

Post averio de Santiago estis Lopez la ŝipgvidisto sur Concepcion.

Ne estis necese admoni lin. Ankaŭ li jam ekvidis la trairejon, kiu tiel neatendite, kiel per miraklo malfermiĝis inter du rokoj!

Li rapide direktis la ŝipgvidilon kaj traveturis la mallarĝan interkrutejon. San Antonio enveturis ĝin jam tute sendanĝere.

Ambaŭ ŝipoj troviĝis en nova golfo. Ĝi estis ankaŭ ĉirkaŭita de grandegaj rokoj. La suba fluo ĉesis kaj kontraŭ ilin ekblovis forta vento. Ĉu vento? La golfo estas tamen ŝirmata de rokoj, kiuj sekure enfermas ĝin! De kie venas tiu vento?

Antaŭen!

Serrao subiĝis al febra streĉo.

Ambaŭ ŝipoj trapuŝis sin al kontraŭa flanko de golfo nur paŝon post paŝo. Kiam ili estis en duono de la vojo, maristoj ekvidis novan interkrutejon, kiu versimile kondukos ilin en novan golfon!

Ili ne trompis sin. Baldaŭ ili vidis golfon trian, kvaran kaj kvinan.

Serrao haltigis sian ŝipon kaj atendis San Antonion.

"Kion vi opinias pri la afero, sinjoro Mesquita?"

"Mi kredas, ke ni estas en la trapasejo," respondis la emociita kapitano.

"Al mi ŝajnas la samo. Do -- reen al admiralo!"

Bombardiloj tondras, flagoj flirtas, ŝipanaro jubilas... Magalhaes akceptas ambaŭ kapitanojn, li streĉe aŭskultas ilian sciigon kaj poste la tuta eskadro veturas en la golfon.

Ili veturas tage kaj nokte. Post nelonge ili atingas lokon, kie la golfo dividiĝas en du partojn. Unu direktas dekstren al sudokcidento, dua maldekstren al sudoriento.

Kien do nun? Kiu el ili estas la trapasejo?

Nova ordono. Concepcion kaj San Antonio esploros la sudorientan kanalon. Admiralo atendos ilin apud komenco de la sudokcidenta kanalo.

Antaŭ la forveturo de ambaŭ ŝipoj Magalhaes kunvokis kapitanojn kaj oficirojn por konsiliĝi sur Trinidado. Li volis aŭdi iliajn raportojn pri stato de provizoj kaj li ankaŭ ŝatus aŭdi, kion ili opinias pri la plua veturo.

"La provizoj konsiderinde malgrandiĝis," diris Mesquita. "En la plej bona kazo ni eltenos tri monatojn."

La informoj el aliaj ŝipoj estis neniel pli ĝojigaj.

"La afero estas pli malbona, ol ni povis supozi en komenco de la veturo," konsentis admiralo. "Atendas nin ankoraŭ grandaj malhelpaĵoj kaj ni devos venki multajn danĝerojn. Ni povas elekti: aŭ reveni hejmen jam nun, aŭ navigadi ĝis al Molukoj, kiel mi promesis al la reĝo. Al mi estas ĉio klara. Kaj kia estas via opinio?"

Kapitanoj kaj oficiroj silentis. Nur Gomez energie diris:

"Dum nunaj cirkonstancoj estos pli bone, se ni revenos. La trapasejo estas malkovrita. Ŝipoj estas kadukaj, ŝipanaro malsatigita, malfortigita, laca. Se ni revenos, ni aranĝos novan ekspedicion. Se ni ne revenos, ni enveturos oceanon, kies distancojn neniu konas. Se la veturo daŭros longe, ni pereos!"

Admiralo rigardis la ceterajn. Ili silentis, sed ne estis malfacile diveni, ke la plejmulto konsentas kun Gomez.

La vizaĝo de Magalhaes fariĝis iomete pli malserena kaj malmola, kiam li diris: "Mi volis aŭdi vian opinion, sinjoroj, kaj estas bone, ke mi konas ĝin. Kio min koncernas, mi ne intencas nuligi la promeson, kiun mi donis. Mi scias, ke ni devos multe moderigi nin. Sed ankaŭ se mi scius, ke mi devos nutriĝi per haŭtoj, per kiuj estas ĉirkaŭvolvitaj velstangoj, mi rigardas tion mia devo veturi ĝis al Molukoj. Informu la ŝipanarojn, ke post atingo de oceano ni daŭrigos la veturon!"

Kiam kapitanoj revenis sur ŝipojn, Concepcion kaj San Antonio entreprenis la esplorveturon.

Ili jam estis du tagojn for. Admiralon konsumis malpacienco. Ho, se li havus flugilojn de aglo kaj povus traflugi ambaŭ markolojn kiel birdo por trapenetri iliajn misterojn kaj sekretojn! Kaj -- ĉu ne estas ebla intertempe, ol revenos ambaŭ esplorŝipoj, elsendi en sudokcidentan markolon rapidan ŝalupon?

Maristoj sidiĝas en la ŝalupon, streĉas malgrandan velon, premas remilojn. Post nelonge malaperas la ŝalupo inter la rokoj.

Kelkajn tagojn atendis admiralo kun Trinidado kaj Viktorio revenon de esplorŝipoj. Fine reveturas Concepcion. Serrao salutas admiralon, lia vizaĝo aspektas serioze, pale.

"Sinjoro admiralo, la sudorienta golfo post unutaga veturo turniĝas al okcidento, poste denove al nordo. Mi konstatis, ke ĝi kuniĝas kun la sudokcidenta golfo."

"Dankon, Serrao, mi estas feliĉa, ke ni povis tion konstati. Ni atendos San Antonion kaj ekveturos."

"San Antonio, sinjoro admiralo --"

"Kio okazis kun ĝi?"

"San Antonio jam sendube ne revenos."

"Ĉu ili averiis?"

"Mi timas, ke okazis io pli malbona. Tuj la unuan tagon restis la ŝipo malantaŭe. Baldaŭ ĝi perdiĝis al niaj okuloj -- kaj ekde tiu tempo ni ne vidis ĝin."

"Sed -- Mesquita tamen...!" diris peze Magalhaes.

"Jes. Mesquita estas konfidinda. Sed sur la ŝipo estis ankaŭ aliaj. Tie estis ankaŭ Gomez."

Magalhaes devis kolekti ĉiujn fortojn por resti trankvila. Gomez! Ĉu estas eble kredi, ke li estus kapabla fari tian abomenindaĵon kaj perfidi admiralon? Kaj ĵus en tiu momento, kiam estis necese kolekti penadon de ĉiuj por malkovri depratempajn sekretojn de la tero? Magalhaes ordonis traserĉi ĉiujn apudajn golfetojn. Sensukcese. San Antonio malaperis.

Kaj jam revenis la ŝalupo, kiu estis forveturinta esplori sudokcidentan markolon.

Kiel mienas la maristoj? Ili salutsvingas -- sed tio nenion signifas. Maristoj ofte salutsvingas, kiam ili adiaŭas aŭ revenas.

Nun ili jam trankviliĝas. Kaj en la silenton aŭdiĝas la voĉo de oficiro, kiu tremas de emocio:

"Sinjoro admiralo, ni veturis ĉiam okcidenten. Ni esploris ĉiun branĉeton de ĉi tiu golfo. La vojo estas ĉie libera. Ni veturis tiom longe, ĝis ni ekvidis vastan oceanon."

Fernao, kion signifas ĉiuj batoj, per kiuj la vivo tiom riĉege donacigis vin, kompare kun raviga beleco de ĉi tiu momento? Ĉio estas subite forgesita. La vivo fine riĉe rekompencis vian fidon, vian aŭdacon, vian persistemon. Kial do miri, ke vi ne kapablas ekparoli? Aŭ ĉu kapo de unu homo estis iam superŝutita per tiom da tristo kaj feliĉo, kiom da ili travivas vi?

Ne hontu, Fernao, pro la larmoj, kiuj fluas de sur via vizaĝo, vipita de ventoj kaj sulkigita! Rigardu viajn maristojn! Ili estas maldelikataj viroj -- kaj ili tamen staras kiel alforĝitaj. Ili tre ŝatus voki al vi "Vivat!", sed ili ne povas.

Ja ankaŭ ili antaŭsentas, kion vi scias: ke vi travivas grandan momenton en historio de la tuta homaro.

XIV.

Trans Pacifikon

La regiono ĉirkaŭ la golfo prezentis mirbelan, sed samtempe tristan aspekton. Ĉirkaŭ en rondo leviĝis ĉielatingaj rokoj, kies pintoj estis kovritaj per neĝo. Sur deklivoj de la montoj gluglis riveretoj kaj ĝi estis ununura sono, kiu vivigis la regionon. Nenie postsigno pri homaj loĝejoj. Larĝeco de traveturejo estis tre malsama. Ĉe marbordoj distanco ĝis tridek kilometroj, alie ili alproksimiĝis je kvar kilometroj. En mallarĝigitaj lokoj ĵetis abruptaj rokmuroj malhelajn ombrojn, tiel ke la ekspedicio veturis en deprimanta duonkrepusko.

Strangan fenomenon vidis maristoj dumnokte. Sur malproksimaj montoj flamis fajroj, kies devenon ili komence ne sciis klarigi al si. Nur pli poste ili ekkonis, ke la regiono ĉirkaŭ trapasejo ne estas neloĝata. Tie vivis primitivaj indiĝenoj, kiuj konservadis ankoraŭ eternan fajron. Magalhaes nomigis ĉi tiun regionon Fajrolando.

La veturo tra la trapasejo estis peniga kaj longdaŭra. Profundo de la akvo estis sur iuj lokoj tiom granda, ke ne estis eble atingi fundon eĉ per plumbilo alligita per plej longa pendoŝnuro, alie estis embuska rokaro kaŝita tuj sub akvonivelo. Tie aŭ tie elstaris insuletoj. Pro tio Magalhaes ordonis, ke oni antaŭe esploru ĉiun paŝeton de la vojo, kiun la eskadro sekvos. Grupo da maristoj en ŝalupo mezuris ĉiam profundon de la fundo sur certa vojparto kaj nur poste karaveloj iom antaŭenveturis.

Malgraŭ tio, ke admiralo estis konsumata de malpacienco kaj sopiro ekvidi kiel eble plej baldaŭ oceanon, pri kiu li tiom da jaroj revis, li restis dum la tuta tempo de la veturo en trapasejo tre singarda.

La ŝipoj progresis antaŭen tre malrapide, paŝon post paŝo. Malgraŭ tio, ke oni veturis tage kaj nokte, ili faris en dudek kvar horoj vojon de nuraj dudek kilometroj. Detenis ilin ankaŭ la vento, kiu blovis daŭre kontraŭ direkto de ilia veturo.

Unu tagon ankris la ekspedicio apud riverenfluo. Maristoj surbordiĝis. Post nelonge aŭdiĝis en la golfeto iliaj ĝojkrioj. La rivero svarmis per fiŝoj, kiuj estis similaj al sardinoj.

"Rivero de sardinoj!" vokis maristoj kaptante fiŝojn per la manoj, ĉapoj kaj bastonoj. "Sardinrivero!"

Post momento estis sur la bordo kelkaj fajroj. Maristoj ne atendis, ĝis la ŝipkuiristo pretigos al ili manĝaĵon. Ili konstruis rostpikilojn kaj jam oni rostis bongustajn fiŝojn.

"Nur ankoraŭ spici tion per io!" vokis frandeme Garcia, kun ĝuo manĝante rostaĵon.

"Provu ĉi tion!" lia kamarado prezentis al li ian radiketon. La kreskaĵo estis tre simila al celerio. La maristoj manĝis ĝin kiel la plej bonan frandaĵon. Kaj kial miri? Ja de tiu tempo, kiam ili forlasis Brazilion, ili havis en buŝo nek peceton da freŝa legomo. Jen la kaŭzo de malsanoj!

Iu komencis hispanan popolan kanton. Ceteraj aliĝis kaj jam aŭdiĝis en la trapasejo gajaj melodioj.

Maristoj kaptis multegajn sardinojn por havi provizon, ŝirkolektis "celeriojn" kaj tre refreŝigitaj daŭrigis vojon en malafabla kaj senfina trapasejo.

Iun vesperon, kiam Fernao sidis en sia kabino klinita super landkartoj, frapis je la pordo Henriko.

"Sinjoro admiralo," li diris, "venis ses maristoj. Ili volas paroli kun vi."

"Kion ili deziras?"

"Mi ne scias," respondis Henriko kaj iel misteroplene li ridis.

"Ili eniru!"

Henriko malfermis pordon kaj maristoj paŝis internen. Magalhaes atente rigardis ilin. Li konis jam ĉiujn virojn de sia ekspedicio persone. Pri ĉiu li sciis, sur kiu ŝipo li laboras.

Li tuj konsciiĝis, ke el ĉiu karavelo venas du. Kaj inter ili troviĝas ankaŭ homoj el Trinidado! Ankaŭ la fidela Garcia! Tio aspektas kiel deputacio. Ĉu ili venas por plendi? Aŭ peti pri io? Li rememorigis al si la deputacion en San Julian kaj eksentis malagrablan frostotremon tra la dorso.

Garcia paŝis antaŭen. Li ĉifis ĉapon en la manoj kaj staris alterne levante piedojn kaj embarasite ektusis.

"Do, Garcia, kion vi deziras?" klopodis forigi liajn embarasojn Magalhaes.

"Sinjoro admiralo, ni estas delegitoj de ŝipanaro..."

"Al mi?" demandis lakone admiralo.

"Jes, al vi, sinjoro admiralo. Ni devas informi vin, ke ni jam interkonsentiĝis."

Fernao malkurbiĝis kaj fikse rigardis la mariston.

"Nome... ke vi sciu, pri kio temas, sinjoro admiralo," Garcia jam tute venkis la komencajn embarasojn, "ni diros tion al vi laŭvice. Ni sur ĉiuj ŝipoj jam ekde hieraŭ kverelas!"

"Kial?" demandis Magalhaes kaj en lia demando kuŝis minacanta tono.

"Ni ne scias -- nome ni ne scias, kiamaniere ni nomigus ĉi tiun trapasejon," daŭrigis vigle Garcia.

Fernao ekridis. Laŭte, sincere, el la koro. Tiel vidis lin maristoj ankoraŭ neniam.

Kaj kiel li ne ĝojradiu! Li atendis novan ribelon aŭ minimume novajn plendojn, ke ili reveturu hejmen -- kaj liaj maristoj polemikas pri nomo de la trapasejo! Nur nun li komprenis la misteroplenan ridon sur la vizaĝo de Henriko!

"Do vi ne povas trovi taŭgan nomon?" demandis jam gaje la admiralo. "Nu -- ni havis sufiĉe da nomoj..."

"Ekzemple?"

"Trinidadanoj proponis 'Suda trapasejo', en Viktorio 'Amerika trapasejo', tiuj el Concepcion havis eĉ du nomojn: 'Trapasejo de Virgulinoj' kaj 'Kanalo de ĉiuj sanktuloj'. Al sinjoro Pigafetta plaĉis nomo 'Patagonia trapasejo' --"

"Kaj nun vi venas al mi, ke mi decidu la aferon, ĉu ne?"

"Ne, sinjoro admiralo. Ni jam interkonsentiĝis. Ĉiuj. Maristoj, oficiroj kaj ankaŭ kapitanoj."

Magalhaes demande rigardis lin.

"Ni eĉ ne scias, kiu havis tiun ideon," daŭrigis Garcia. "Sed la nomo ekplaĉis al ni tiom, ke por unufojo ĉesis ĉiuj disputoj. Ni venas por sciigi al vi tion."

"Do?"

"Ĉi tiu markolo nomiĝas ekde hodiaŭa tago -- trapasejo de Magalhaes."

"Ho!" vokis surprizite admiralo. Ĉio estis tiom neatendita, ke li embarasite silentiĝis. Nur post momento li diris mole: "Mi dankas al vi, amikoj. Vi eble tro rapidis. Sed se la nomo estis kapabla unuigi vin, ĝi estu, mi akceptas vian honorigon."

La tutan nokton -- Magalhaes tiam preskaŭ ne dormadis -- li pensis pri la maristoj. Ili estas maturaj viroj, malmolaj, maldelikataj, iam preskaŭ brutmoraj, sed ili kapablas ŝanĝi humorojn kiel infanoj. En San Julian ili estus pretaj neniigi vin, en trapasejo ili honorigas vin...

Kvar longajn semajnojn daŭris navigado en trapasejo. Dum tiu tempo eskadro faris vojon de ses cent kilometroj. Poste ankoraŭ lasta kabo -- ili nomigis ĝin Eldezirata -- kaj antaŭ ili malfermiĝis senfina oceano.

Kanonsalvo de sur Trinidado. Flagojn supren! Estu salutata oceano misteroplena, enigma, ne esplorita, senfina! Estu salutata, oceano, kiun ne vidis krom Balboa kaj ties akompanantoj eĉ unu Eŭropano! Vi kondukos nin al Molukoj, de kie estas jam nur salteto al Malako, en Hindujon kaj Eŭropon! Fino de ĉiuj hipotezoj, preceptoro Behaim, doktaj majstroj en universitatoj, kosmografoj, geografoj, astronomoj! La homa spirito ekflugos libere kaj ne katenita tra ĉiuj spacoj de la mondo, ekipita per solidaj scioj!

Kanonoj tondras ankaŭ sur Concepcion, flagetoj ĝoje flirtas. Estu salutata, maro de malproksimaj horizontoj, maro de mil kuraĝaj esperoj! Jam post nelonge ni atingos riĉajn landojn, kiuj abundos per ĉio -- per bongustaj manĝaĵoj, freŝa akvo, refreŝigaj trinkaĵoj kaj spicoj kaj oro! Jes, ni atingos ilin baldaŭ, admiralo ja diris jam tiomfoje, ke sur la alia flanko de trapasejo ni atingos la insulojn de multekostaj spicoj, kiujn ni promesis malkovri navigante okcidenten!

Pro kanonsalvoj forte tremas ankaŭ Viktorio, kiu fermas la eskadron. Venkaj flagoj ridetas ankaŭ sur ĝiaj mastoj.

Adiaŭ, trapasejo! Adiaŭ, danĝeraj rokoj! Adiaŭ, embuskaj akvoturniĝoj kaj vojerarigaj golfetoj! Adiaŭ, trista malgajeco de senesperaj semajnoj! Estu salutata, libereco de vastaj spacoj, kie estas eble ĝoje elspiri, ĝoji pri heleco de tago, ĝui de la frua mateno ĝis la malfrua nokto orajn sunradiojn!

Kaj antaŭ ĉio estu salutata vi, homa aŭdaco! Nur vi venkas malhelpaĵojn, kiuj estas laŭ rigida pensado nevenkeblaj!

Fernao staris sur ferdeko de Trinidado forte kortuŝita. Li pensis je Francisko kaj iliajn komunajn revojn. Li pensis pri liaj amike varmaj leteroj, per kiuj li invitis Fernaon al si. Ĉu Francisko atendas lin? Certe! Eble li staras ĉiutage sur bordo de la insulo kaj rigardas orienten. Do, flugu al li, kvietaj ondetoj de la Suda maro! Diru al li, ke Fernao alveturas! Ke li malkovris trapasejon kaj nun vojaĝas al Molukoj.

Sed Magalhaes ne estis nur revulo. Li havis tro evoluintan sencon por realeco, ol ke li ne pripensu ĉiujn eblojn. Ekde forveturo el golfo de San Julian la ŝipoj estis denove tre difektitaj. En trapasejo ne estis eble ripari ilin. Provizoj de manĝaĵoj post perfido de Gomez malgrandiĝis tiom, ke ili sufiĉos apenaŭ por du monatoj. La ŝipanaro estas nun jam denove lacigita de longa veturo, precipe de elĉerpiga navigado en trapasejo, kie ili ĉiuj troviĝis en senĉesa streĉo kaj ne povis trankvile dormi. Kaj la nombro de pacientoj ĉiam kreskis...

Tial en lian ĝojon miksiĝis ankaŭ malgaja sento de necerteco. Se la markartoj ne mensogas, la ekspedicio atingos Molukojn tre baldaŭ.

Sed Magalhaes jam ĉesis kredi landkartojn. Ili estis desegnitaj el fantazio, el hipotezoj. Ĉu ili ne trompis lin jam kun lokigo de la trapasejo?

Ŝipoj celdirektis laŭlonge de sudamerikaj bordoj al nordokcidento. Post kelkaj tagoj ili deflankiĝis sur la vastan maron. Blovis favora vento kaj tiel la kontinento baldaŭ malaperis en malproksimo. Unu tago similis al dua kiel ovo al ovo. Matene elsaltis super horizonton fajra suno. Ĝi inundis oceanon per ora, blindiga brilo. Poste ĝi komencis brulradii. Tago estas longa, monotona, senfina.

Kaj ŝipoj veturas kaj veturas. Ĉu ili veturas? Se vi rigardas al horizonto, vi havas impreson, ke ili staras. Mankas ia firma punkto, laŭ kiu vi povus sekvi movon de karavelo. Horizonto estas ĉiam egala. Nur se vi rigardas malsupren, vi vidas, ke etaj ondoj restas malantaŭe. Do oni tamen veturas!

Semajnon, du semajnojn, tri semajnojn.

Monaton!

Magalhaes vidas, ke landkartoj ankaŭ nun ruztrompis lin. Se ili dirus veron, ili jam estus atingintaj Molukojn!

Nutraĵoj rapide malaperas. Ĉu estas eble ankoraŭ limigi porciojn, kiuj jam de longe ne sufiĉas por satigi, apenaŭ vivtenante homon? Ĝi estas kruela, sed nenio alia restas. Nun neniu kverelas. Ĉiuj komprenas, ke la limigo povas signifi savon.

Neniu lando sur horizonto! Nek pruvsigno, ke ili al firma tero proksimiĝus!

Kaj tamen!

Unu tagon vokis patrolo en ŝipkorbo, ke li vidas insulon. Ĉiuj rapidegis sur la ferdekojn. Freŝa akvo, manĝaĵoj, ripozo sur firma tero...

Ĝi estis unu el koralinsuloj, kiuj kreskas super la nivelon de oceano kaj restas nuraj rokoj. Sen kreskaĵoj, sen bestoj, sen homoj. Kaj sen akvo.

Maristoj havis impreson, kvazaŭ ili falus en abismon. La trompiĝo ankoraŭ pligrandigis ilian sopiron je tio, kio mankis al ili. La sopiro jam antaŭ longe ŝanĝiĝis en insistan bezonon. Skorbuto furiozis ĉiam pli sovaĝe. Dentkarnoj ŝvelis, dentoj malfirmiĝis, ŝanceliĝis kaj elfalis. Palatoj en buŝoj ŝvelis. Tri mortintajn maristojn jam englutis profundaĵoj de oceano. Mortis ankaŭ Patagonianoj.

Kaj nova ĝojo, nova espero -- nova insulo!

Kaj nova, ĉi tiun fojon ankoraŭ pli granda trompiĝo. Nek homoj, nek nutraĵoj, nek gluteto de trinkakvo!

"Insuloj de malfeliĉo," diris amare admiralo. Kaj tiel ili ankaŭ nomigis la insulojn.

Post du monatoj estis provizoj de viando elĉerpitaj. Restis nur biskvitoj. Sed kiaj biskvitoj ili estis! Malbonodorantaj, maldolĉaj, traboritaj de vermoj!

Ĉu ili malbonodoras? Se oni nur havus ilin! Oni ricevas malgrandan manplaton da ili, ĝi sufiĉas por dufoje trifoje en la buŝon -- ĉu ne estus eble pligrandigi ĉi tiun ridindan porcion?

Ili miksis en biskvitojn lignerojn kaj tiamaniere trompis siajn malsatajn stomakojn.

La trinkakvo en bareloj jam putriĝis. Ĝi tiom malbonodoris, ke ili trinkante ŝtopis al si nazojn, ke ili sukcesu ĝin engluti.

Dek semajnoj!

La ekspedicio ŝanĝiĝas al lazareto, kaj la oceano, kiun ili tiel solene bonvenigis, fariĝas tombejo. Preskaŭ ĉiuj estas malsanaj. Helpkuracistoj havas multege da laboro, ili faras ĉion, kion ili kapablas, sed en tiu ĉefa punkto ili estas senpovaj. Cetere, ili apenaŭ tenas sin sur la piedoj.

Tiuj, kiuj ne malsaniĝis grave, ne fartas multe pli bone. Vizaĝoj malgrasiĝintaj, okuloj profunde en okulkavaĵoj, korpo nur ostoj kaj haŭto. Kaj fortoj estas for. Ili sidadas sur ferdekoj, kuŝadas en subferdekoj por eviti brulantajn sunradiojn. Ili estas nerazitaj kaj similas al ombroj.

Jam dek maristoj mortis dumvoje de la trapasejo. Kaj kelkaj pluaj ŝanceliĝas inter vivo kaj morto.

Kaj admiralo?

Li estas sana. Ĝi aspektas, kvazaŭ li estus pli forta ol la naturo. Li manĝas la saman nutraĵon kiel ŝipanaro, kaj tamen li estas ĉie, kie ĝuste oni bezonas lian helpon. Se li vidas, ke elĉerpita maristo sensukcese kaj pene streĉas la ŝnuregon, per kiu li devas altiri velon, li alsaltas kaj streĉas la ŝnuregon sola. Nun li troviĝas denove en kuirejo. Ĉu li eble volas preni al si ion pli bonan? Ne. Li gustumas la supon kaj konsilas al kuiristoj, kiamaniere fari ĝin pli bongusta. Li kontrolas kabinojn, kie kuŝas malsanuloj. Maristo kuŝas en doloroj, la premkontuzita korpo brulas kaj flamas. Kie estas helpkuracisto? En apuda kabino -- li jam ne sufiĉas fari ĉiun laboron. Admiralo kliniĝas al la malsanulo kaj delikate levas lin. La malsanulo ne parolas, lia buŝo estas duonfermita de doloro, sed lia dankema rigardo diras ĉion. Alia mortas pro soifo. Admiralo ne hezitas kaj donas al li trinkgluton el sia botelo. Maristo rigardas al Magalhaes -- kaj subite lia vizaĝo kurbiĝas kaj li ploras.

"Ho, kio admiralon koncernas!" li aŭdas debaton el komuna kabino por ŝipanaro. "Tiaj homoj estas malmultaj!"

Magalhaes volis rapide foriri. Li estus malfeliĉa, se iu hazarde malfermus la pordon kaj opinius, ke li spionaŭskultas. Sed tiu voĉo alfrostigis lin al planko. Ĉu estas eble, ke tiamaniere parolu --?

Jes, ĝi estis li! Elcano, unu el 1a plej grandaj ribelantoj en San Julian!

"Mi diras al vi, ke tiaj admiraloj ne estas multaj! Mi jam lernis koni kelkajn komandantojn, sed neniu el ili estis tiom oferema kiel

