# La Botistoj

## Part 5

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-botistoj-28968/index.md

ZAKARIO. Kien do?

IVARO. En la pendingon!

ZAKARIO. Knabo, ĉesu parolaĉi!—Hej! Ĉu vi ankoraŭ estas murmurema, kvankam plurajn glasetojn vi malplenigis!

IVARO. Ĉio ŝanĝiĝis, ĉio estas returnite kaj renversite, kiel la piedvestaĉo de maljunulino Jaakkola. Nenio plu kiel dum la antaŭaj tagoj. Tiam glutinte du tri ektrinkojn mi fariĝis gaja kaj babilema kvazaŭ hirundo; nun, kvankam per kulerego mi verŝus en la faŭkon, miaj okuloj nur griziĝas, kaj anstataŭ la antaŭa agrablega sento, mi nun sentas nur konfuzaĵon en la kapo, kaj la menso estas ĉiam nigra kiel la flanko de brandkaldrono.

ZAKARIO. Al diablo la nigreco de l' menso. Ni malkonfuzas nin el tiu afero kvazaŭ anĝeloj. Ĉio prosperos bone, eĉ bonege, kaj la kapon ni ne bezonas klini.

IVARO. Ĉio prosperos, se vi havigos al mi dek talerojn.

ZAKARIO. Pli facile mi povas ĉesigi iradon de la suno, ol havigi al vi dek talerojn.

IVARO. Sed ĝuste tiun sumon faris la prezo de l' ŝarĝo kaj la mono por la komisioj kune, kiun ni komune fordrinkis.—Mi ja devis aĉeti al Karlo por lia birdmono polvon kaj hajlon. Al maljuna Anjo por ŝiaj ovoj funton da flartabako, al la kompatinda Manjo Alitalo funton da kafo kaj duonan funton da sukero kaj al maljuna estono, Hansu, du funtojn da tabako kaj tri rusajn panbulojn, krom multaj pliaj komisioj. Dio helpu min! Mi estas perdita.

ZAKARIO. Ĉion ja forprenis la rabistoj.

IVARO. Tiu senkulpigo ne taŭgas. Se oni rakontus al mi tian historion, tuj mi antaŭsentus alian kaj baldaŭ divenus la verecon; kaj certe ekzistas aliaj egale saĝaj homoj kiel mi. Ne, tiu mensogo ne savos nin. Neeble estas kaŝi nian diboĉadon en Hämeenlinna, kiun tiel multaj povas atesti; ĝi estos malkaŝata.

ZAKARIO. Sed tiam la malvarmeta mano de l' tempo jam intervenis. La afero nur mallaŭte sentiĝos kiel malproksima fulmotondro, kaj ĝis tiam eble novaj rimedoj estas eltrovitaj por kontentigi ĉiujn. Se ni tuj konfesus la nudan verecon, sciu, bruego fariĝus kaj ni evitu la sagon.

IVARO. La sagon en formo de vipo.

ZAKARIO. Ĝin ne timu, se vi nur sekvos mian bonegan konsilon.

IVARO. Maltaŭga konsilo. Eble ili jam eksciis ĉion.

ZAKARIO. Neeble.—Nun kuraĝe antaŭen, knabo mia!

IVARO. Ne!—Unue havigu dek talerojn!

ZAKARIO. Neeble!

IVARO. Vi estas devigata ilin havigi. Vi logis min al tiu malgajno, vi do ankaŭ helpu min!—Dek talerojn, onklo!

ZAKARIO. Tute neeble! Distordu plivole mian nukon.

IVARO. Tio okazu! La nuko anstataŭu ĉion, ĝuste tion mi ankaŭ pensas, kaj nun vi sekvu mian konsilon kaj tuj ni ambaŭ iru en la pendingon. Kune ni iru, ni akompanu unu la alian ĝis la morto!

ZAKARIO. Silentu, Ivaro, silentu!

IVARO. Tiam ni silentos kaj dolĉe dormos. Kaj Dio permesu, ke ni ambaŭ pendu en sama arbo. Pro tio ni nun ekiru por serĉi kurbbranĉan, fortikan kaj ĉiamaniere konvenan pinon. En la faro mem, la lasta faro, mi promesas helpi vin, maljunulon. Poste mi zorgos pri mi mem, mi ne bezonas helpon, kiel pego mi povas grimpi. Nun ni ekiru, onklo!

ZAKARIO. Knabo!

IVARO. Vi kredas, ke mi ŝercas, ke mia parolo ŝajnas tia. Nu, ja! eble mi ŝercas meze de l' suĉkirliĝo de l' morto, jes, eble mi ridas rekte al la barbo de l' Hadesestro, ĉar tia estas mia karaktero. Sed mia intenco estas neŝanĝebla. Al morto mi iras! Post unu horo oni povas min kiel hejtlignon enŝovi sub la kaldronon.—En la nigran morton! Sed unue vi ekhavos vian bone merititan parton! (Minacante Zakarion.) Je la nomo de tiu pugno! Vi estis al mi satano, tentanta spirito de l' mallumo.

ZAKARIO. (Retiriĝas timeme al la pordo.) Trankviliĝu, Ivaro, trankviliĝu! Mi alvokos la mastron. (Niko, kun tondita hararo, pintbarbo, makuleto proksime je maldekstra naztruo kaj vestita en alia ĉapelo kaj jako envenas. Zakario lin rigardas per larĝe malfermitaj okuloj.)

ZAKARIO (aparte). Estas li!

IVARO (aparte). Sepcent taleroj, se oni prosperas!

ZAKARIO (aparte). La mondo komencas lumiĝi!

IVARO. Jen la rifo de savo por mi. (Zakario kaj Ivaro faras viglajn gestmontrojn unu al la alia. Ivaro sin lokas antaŭ la pordo.)

NIKO. Ĉu oni tie ĉi ricevas brandon?

ZAKARIO. Kompreneble. Tiu ja estas drinkejo, gaja drinkejo. (Aparte.) Mi ŝvitegas. La afero nur prosperu!

NIKO. Kie estas posedantoj de tiu domo?

ZAKARIO. La mastro tuj venos; bonvolu atendi.

NIKO. Mia tempo urĝas.

ZAKARIO. Ho, ne tiom, ke vi ne povas dum momento ripozi.—(Aparte.) Estas li!

NIKO. Ni havas belan veteron.

ZAKARIO (aparte). Altkreska viro, mi tre malkvietiĝas. (Laŭte.) Jes, la vetero estas kontentiga.

IVARO (aparte ĉe la pordo). Feliĉino, mi preĝas vin, montru foje ankoraŭ al mi vian vizaĝon, unu momenton ĝin briligu! Videtigu ĝin eĉ iomete, mi petegas vin!—Ĉio sukcesos!

ZAKARIO. Pardonu al mi, de kie vi venas?

NIKO. El Naantali.

ZAKARIO. Kaj kien vi iros?

NIKO. Al Naantali.

ZAKARIO. Do al via hejmo?

NIKO. Mi hejmen reveturas el Käkisalmi.

ZAKARIO. Certe tre gravaj aferoj vin devigis fari tiun vojaĝon?

NIKO. Mia onklino mortis tie, mi kredis min heredanto de l' maljunulino, sed ho ve! mi revenas pli malriĉa ol mi ekiris. La parencoj de ŝia edzo forprenis ĉion, kaj min ili tre insultis; ĉie, bonaj amikoj, la maljusteco regas.

ZAKARIO. Mi bedaŭras vian fatalan sorton. Ĉu la tutan vojon vi piediris?

NIKO. Jes, kiel la botisto de Jerusalemo.

ZAKARIO. Neniu tornistro sur la dorso, nek paketo en la mano?

NIKO. Malriĉa diablo, malriĉa diablo!

ZAKARIO. Nenia dubo plu! (Gestas avertante per la pugno al Ivaro. Laŭte.) La leĝo estas severa, bona najbaro, montru al mi vian pasporton!

NIKO. Kion ni faras kun pasporto; finnoj ni ja estas ĉiuj.

ZAKARIO. Certe vi parolas nian lingvon. Sed kiu pro tio povas ĵuri ke vi estas finno? Kaj ŝajnas al mi ia fremda dialekto ĉe vi.—Montru al mi vian pasporton, viro! (Niko sin ĉirkaŭrigardas malkviete.) Pasporton!

NIKO. Vi ne povas ĝin legi.

ZAKARIO. Bone mi povas, nur ĝi estas en nia gepatra lingvo.

NIKO. Ĝi estas en sveda lingvo.

ZAKARIO. Montru ĝin tamen! (Niko kuras al la pordo. Ivaro kaj Zakario sin ĵetas sur lin. Zakario krias.)

IVARO. Haltu, viro! (Ĉiuj tri batalante ĉirkaŭmoviĝas sur la scenejo.)

ZAKARIO. Ne lasu lin, Ivaro, haltigu lin kiel morto. (La mastro envenas.) Alportu ŝnuregon, mastro! Pro Dio, alportu ŝnuregon!

LA MASTRO. Tuj, tuj! Ne forlasu lin. (Iras.)

ZAKARIO. Alkroĉigu viajn ungegojn en lin, Ivaro! Ne liberigu lin, ne liberigu lin!

IVARO. Mi ne liberigos lin, ne, kvankam mia skapolo disiĝus ĝis la ripoj. (La tumulto pliiĝas.)

ZAKARIO (kun plendanta voĉo). Li forkuros de ni, li forkuros. Rapidu por helpi, ĉiuj homoj! (La mastro alvenas kun ŝnurego.)

LA MASTRO. Nu, nu, submetiĝu, fripono! (La batalado ĉesas.) Vane vi baraktas, malbonulo!—Donu bele la manojn!

IVARO. Donu al mi la ŝnuregon. (Kunligas la manojn de Niko.)

LA MASTRO. Ĉu vere, jen do troviĝas nia birdo, jen malbonsorte alkroĉigita. Ho, vi petolulo! (Aparte.) Mirinde, kiel li povas konservi seriozecon.

NIKO. Ne ligu min tiel firme.

LA MASTRO. Ne tro streĉu la manojn de mizera satano.

ZAKARIO. Nur tiel, ke ili restos ligitaj, kvazaŭ en ŝraŭbtenilo! Ho, nun la viro estas en niaj manoj kaj tiel same sepcent taleroj.

IVARO. Sepcent taleroj! (Niko faras subitan movon al la pordo. Zakario ekkrias, ĉiuj sin ĵetas sur lin, malhelpante lian forkuron.)

IVARO. Ne tiel, knabo mia!

ZAKARIO. Kondutu vin bone! alie vi ricevos vangfrapon.

NIKO. Mi ja submetiĝas kiel ŝafo.—Nu, okazu kio okazos, malĝojo kaj ĉagreno ne apartenas al mia karaktero.

ZAKARIO. Ĉu vi bonvolas diri al ni vian nomon?

NIKO. La nomon vi trovas en la pasporto.

ZAKARIO. Kie estas la pasporto?

NIKO. En mia brustpoŝo.

ZAKARIO. (Elprenas la pasporton el la poŝo.) Bone, bone! Tiu pasporto fariĝos al vi multekosta, ĉar certe ĝi estas memfarita.—Ni konservu ĝin. (Enmetas la pasporton en sian propran poŝon.)

NIKO. Kiamaniere vi nun intencas agi por mia plejbono?

IVARO. Sidigi vin en veturilon, veturigi vin hejmen kaj poste en la manojn de nia komisaro.

NIKO. Pro kio en liajn manojn?

IVARO. Kial demandi pri afero, kiun vi sciis antaŭ ol ni?

NIKO. La kaŭzon mi ne scias. Senkulpa mi estas kiel stelo de l' ĉielo.

LA MASTRO. Ha ha ha!

ZAKARIO (aparte). Senhonta krimulo! Plaĉas al mi iom petolŝerci kun li. (Laŭte.) Mi demandas vin: ĉu vi konas iun riĉan fremdlandan sinjoron?

NIKO. Multajn!

ZAKARIO. En Finnlando?

NIKO. Multajn!

ZAKARIO. Jes, jes! Sed de unu estas ŝtelita grandega monsumo, kaj pro tio mi nun demandas vin, ĉu vi konas grandan, grandegan friponon?

NIKO. Mi konas unu el la plej bona speco, eble li konservas la perditan monsumon.

ZAKARIO. Lia eksteraĵo?

NIKO. La kapo estas de verto ĝis la frunto kvazaŭ nudigita de skabio, sub la frunto du ruĝaj okuletoj rigardaĉas, kaj sub la dekstra estas nune ia flavblua ornamaĵo; plie lia vizaĝo havas formon de rapo kaj koloron de brando. Jen lia eksteraĵo, kaj mi garantias, ĝi estas eksteraĵo de plej granda fripono sur la terglobo.

IVARO. Portreto de mia onklo. Mi ekkoleregas. Brulstampon de fripono la leĝo ĝis nun ne tute povis alpremi sur kapon de onklo. Mi ekkoleregas pro mia onklo.

ZAKARIO (al Niko). Ĉu vi nomis min ŝtelisto?

NIKO. Ĉu mi nomis vin ŝtelisto?

ZAKARIO. Mi demandas vin: ĉu vi nomis min ŝtelisto?

NIKO. Mi demandas vin: ĉu mi nomis vin ŝtelisto?

ZAKARIO. Tion vi faris, ĉefŝtelisto!

NIKO. Tion pruvu, kaj pruvu ankaŭ, ke mi estas ĉefŝtelisto.

IVARO (aparte). Plie, plie, laŭ tia maniero!

ZAKARIO (aparte). Bandito!

IVARO. Onklo, ni frakasu la malhonorulon!

ZAKARIO. Ne, Ivaro, kial agi infane kaj nin pereigi pro la paroloj de tiu ridindulo?—Sed li estas spriteta. Hi hi hi! Vere, li estas iomete, kaj pro tio li ricevu ektrinkon. Ektrinkon, mastro, alportu al li ektrinkon! (La mastro verŝas ektrinkon en buŝon de Niko.) Ĉiun genieron, eĉ etan kiel pedikovon, oni devas ŝati. Kaj tio estis spritaĵo, kvankam tre malgrava. Nun, ektrinkon ĝi tamen valoras.—Ivaro, jam estas tempo ekveturi, kaj kun ĝojo ni nun tion faras; mi scias, ke vi nun deziras atingi la hejmon, kvankam antaŭ nelonge vi ĝin timis alproksimiĝi. En unu momento ĉio povas ŝanĝiĝi.

IVARO. Ĵus malriĉa kiel rato, nun posedanto de sepcent taleroj! Ĉu mi do timus la hejmon, eĉ kvankam mi estus malŝpareginta dekfoje pli?

ZAKARIO. Ni revenos kvazaŭ sinjoroj.

IVARO. Ili bonvenigos min kvazaŭ grandsinjoron.

ZAKARIO. Bone!—Ni rapidu!

LA MASTRO (aparte). Mi volas iomete pliigi la petolŝercon. (Laŭte.) Bonvolu atendi, mi petas vin. La viro estas kaptita en mia domo kaj je la kapto mi helpis vin; pro tio mi ricevu trionon de la promesita rekompenco.

IVARO. Hontu, mastro!

ZAKARIO. Kontentiĝu kun kvin taleroj.

LA MASTRO. Bonaj najbaroj, estu justaj. Mi petas trionon, ĝin vi ŝuldas al mi.

IVARO. Al infero, mastro! Ĉu vi intencas malheligi mian feliĉon, vi satano, ĉirkaŭata de bluaj flamoj?

ZAKARIO. Ni silentu en lia ĉambro. (Aparte al Ivaro.) Lasu min klarigi la aferon kun li. (Iras flanken kun la mastro.) Inter kvar okuloj oni povas diri kaj fari kion ajn. Vi ja scias.—Aŭskultu al mi: Mi estas viro, kiu demordis la kapon de l' honto kaj singardeme tanis mian dorshaŭton, ĝis unu colon dika, kaj tial mi povas fari miregindaĵojn je bezono. Kredu miajn vortojn kaj aŭdu plue: Se vi ne tuj cedas de ĉiuj postuloj koncerne tiun viron, via domo ekflamiĝos dum malhela aŭtuna nokto, estu certa pri tio.—Mi estas de furiozaj cirkonstancoj tentita homo.

LA MASTRO (ŝajne timiĝante). Pardonu al mi, ĉar mi estis trudema. Mi petegas vin!

ZAKARIO. Vi do tute ne enmiksiĝos en tiun aferon?

LA MASTRO. Ne eĉ moneron mi petos.

ZAKARIO. Aŭdu, Ivaro, kion li sciigas.

LA MASTRO. Ne eĉ moneron mi petas.

IVARO. Nu, vi agas prudente.

ZAKARIO. Ni do estas nur du partoprenantoj.

IVARO. Du! Kiuj estas ili?

ZAKARIO. Mi kaj vi, kompreneble. Frate ni partigu la sumon; po tricent kvindek ni havos.

IVARO. Mi ekkoleriĝas denove!

ZAKARIO. Intrigema bubo, ĉu ni ne kune lin kaptis?

IVARO. Mi ja lin haltigis kaj mia ĉevalo kaj veturilo lin alkondukos al la komisaro.

ZAKARIO. Ĉu mi ne helpis vin laŭpove?

IVARO. Pro tio vi ekhavu kvindekon.

ZAKARIO. Duonon al ambaŭ, knabaĉo, duonon al ambaŭ.

IVARO (ekprenas Zakarion je la kolumo kaj lin minacas per tranĉilo). Kruĉon da sango!

ZAKARIO. Ivaro!

IVARO. Tondro kaj fulmo! Mi ne garantias, kion nun faros la tranĉilo.

ZAKARIO (surgenue). Mi petas, petegas vin!

IVARO. Kruĉon da sango, se plaĉas al vi komplikigi.

ZAKARIO. Mi kontentiĝas kun cent.

IVARO. Kun kvindek.

ZAKARIO. Estu tiel.

IVARO. Bone! Eble ni do ree povas kune daŭrigi nian vojaĝon.

ZAKARIO (aparte). Englutu vin foje diablo, ido de demono!—Laŭleĝe mi tamen postulos de vi la duonon.

IVARO. Sidiĝu en mian veturilon, ŝtelisto.

NIKO. Mi sekvas vin, sed memoru, ke mi estas ligita, kaj gardu vin por malbone vin konduti kun mi.

IVARO. Kiel reĝon mi vin kondukos, ĉar vi ja estas mia multekosta trezoro.

LA MASTRO. Atentu, por ke li ne forkuru dumvoje. Pripensu: sepcent taleroj!

ZAKARIO. Sepcent taleroj!

IVARO. Sepcent taleroj!

Akto kvara.

(Arbara regiono. Maldekstre vojdisiĝo kun gvidilo. ZEBEDEO kaj TOBIO venas laŭ la dekstra vojo.)

TOBIO. Tiu vojdisiĝo, bona kantoro, ŝajnas al mi rimarkinda figuraĵo. Jen la dekstra estas pli mallarĝa ol la maldekstra kaj de tie ni atendas Esko'n kun sia edzino; sed de tie nin renkontos Ivaro kaj la infero de l' drinkejo. La sentaŭgulo ankoraŭ restas en la urbo, kien li ekveturis jam antaŭ unu semajno. Imagu al vi la malplezuron, kiun li kaŭzis al ni. Ni sendis lin tien por venigi la festregalaĵojn kaj ĝis la hieraŭa mateno Marto atendis lian revenon. Sed tiam panjo perdis paciencon, ekkuregis de najbaro al najbaro, havigante iom de tie, iom de ĉi tie, kaj aranĝita nun staras la festtablo atendante la gastojn. Oni devas konfesi, energiulino ŝi estas.

ZEBEDEO. Ni revenu al via pli juna filo, kiu bedaŭrinde, el sia brusto forigis ĉiujn feojn de moraleco.

TOBIO. Pri li mi tute ne ĉagreniĝas, ĉar mi scias kiel lia vivo fine ŝanĝiĝos. Li similas al sia onklo, mia frato, kiu ankaŭ en sia juneco malmodere klinis la glason, sed nun, depost tridek jaroj eĉ guteton ne gustumis. Sian onklon li similas, tion pruvas lia tuta estaĵo, jen kial mi ankoraŭ havas bonan esperon pri li. Tamen je sia reveno lin atendas severa bastonado, ja—ah, ĝin li vere meritas, kaj veku ĝi lian konsciencon. Sed ni lasu la kanajlon kaj parolu pri mia pliaĝa filo, Esko, kiu en tiu vespero alportos al ni ĝojon kaj plezuron. Baldaŭ li alvenos kun sia bela edzino. Ĉe tiu vojdisiĝo la tajloro Andreo promesis ilin atendi kaj kun viglegaj tonoj de fajfilo konduki la junan paron al nia plataĵdometo. Ni rapidu hejmen por ilin bonvenigi. Vi, kantoro, kantu la manĝopsalmon por pliigi la solenecon ĉe la festo por mia filo.—Ni ekiru! (Ili iras. Miĉjo kaj Esko venas. La porvojaĝa sako de Esko estas malplena. Miĉjo sidiĝas sur ŝtono.)

MIĈJO. Mi estas laca kiel hundo.

ESKO. Kaj mi malsata kiel vintra lupo, sed rememoro pri la multaj malagrablaĵoj de tiu edziĝvojaĝo iafoje ĉesigas la malsaton.

MIĈJO. Forgesu la pasintaĵojn kaj estu danka por ke vi prosperis eliri sen pli gravaj sekvoj. Se la Karrianoj estus vin kaptintaj, el kio ne multe mankis, verŝajne vi nun ne paŝus tie ĉi.

ESKO. Mi ankoraŭ ne pentas miajn tieajn farojn, ĉar oni tie min trompis senhontege. Mia konscienco tute ne kulpigas min pro la renversita manĝotablo ĉe Karri, la frakasitaj fenestroj kaj la specigita violono de Timoteo, sed mia humoro malheliĝas, memorante la hejmon de kie mi forestis pli ol tri semajnojn.—Miĉjo! mia menso estas kvazaŭ de mortiginto. Rakontu al mi ion distran, Miĉjo, gajigu la homan koron.

MIĈJO. Ĉu vi deziras aŭskulti pri sinjoro Munkhaŭzo kaj liaj vojaĝoj?

ESKO. Jes!—Ne, ne rakontu pri io ajn; mi nun deziras al nenio aŭskulti, nur mutiĝi al senvoĉa statuo de malĝojo apud tiu vojo, endormiĝi por eterne kaj nescii pri ridado de l' homoj koncerne tiu edziĝvojaĝo.—Ho, Miĉjo! se mi nur nun estus loĝanto en iu montkaverno de Amerika lando.

MIĈJO. Tie ni baldaŭ troviĝus, se mi ankoraŭ posedus la sorĉĵetilon de barono Munkhaŭzo. Mi estis ĝia posedanto antaŭ kelkaj jaroj kaj faris per ĝi multajn plezurvojaĝojn, ĉar mi sciis ĝin uzi eĉ pli lerte ol Munkhaŭzo mem; mi ĵetilflugis kien ajn mi volis.

ESKO. Nun vi mensogas, kaj la mensogo, kiel diras proverbo, malproksimen ne kondukas.

MIĈJO. Kiel sago mi ĵetilflugis tra la aero. Se ni nun havus ĝin, baldaŭ ni tiam ambaŭ starus sur bordo de Ameriko. Unue mi mem ĵetilflugus tien kaj vi tuj sekvus min.

ESKO. Atentu: kiamaniere mi sekvus vin, ĉar vi ja havus la ĵetilon?

MIĈJO. Vi venus ĝin preni de mi kaj poste ĵetilflugus de tie ĉi al Ameriko.

ESKO. Dio konservu vian prudenton, se serioze vi parolas! Sed ne mire, se viaj pensoj iom konfuziĝis, ĉar eĉ al mi mem same okazis, kaj ambaŭ ni troviĝas en la sama premilo. Vi devas doni kalkulraporton pri la mono kaj mi priraporti ĉion alian. Pro tio, kiel kuraĝi alproksimiĝi la hejmon?

MIĈJO. Kion vi timas?

ESKO. Vi scias, ke mia patrino estas ursino, kun kiu oni nevolonte ludas.

MIĈJO. Ja—ah, kun ursino havanta du idojn ĉe si, ne estas bone ludi.

ESKO. Nur nemultaj viroj sin povas kompari kun ŝi; bone mi tamen scias, ke mi ŝin venkus, sed mi ne volas levi manon kontraŭ ŝi, ĉar esti patrino estas sankta kaj alta cirkonstanco.

MIĈJO. Estas ja ŝi, kiu zorgas pri disciplino en via domo.

ESKO. Mi malkaŝos al vi sekreton.—Mia patrino posedas vipon, tiom longan gudroŝnuran vipon, kiun ni ĉiuj, patro kaj filoj, ne senkaŭze timas, ĉar verdire, aŭ unu, aŭ du, kelkfoje la tuta familio de botisto Tobio devas senti tiun vipon. Kaj mi antaŭsentas ree treegan vipdancon, reveninte hejmen. Mia dorso, mi estas certa, pagos tiun malprosperan edziĝvojaĝon.

MIĈJO. Sed viaj gepatroj, kiel prudentaj homoj, sciu, ke ne ĉio okazas laŭ deziro. La kuglo ne ĉiam trafas celon.

ESKO. Vi estas prava. La kuglo ne ĉiam trafas celon. Sed kiel klarigi nian longan foreston, kio nin malhelpis tuj foriri vidinte nian malsukceson, kaj alveni hejmen jam trian aŭ kvaran tagon depost nia ekiro al la edziĝofesto? Atentu, ni estas restintaj tri semajnojn, kaj ĝuste pro vi, Miĉjo. Vi vagadis de parencoj al parencoj, de drinkejo al drinkejo, kaj mi, kompreneble, ne volis lasi mian svatiston.

MIĈJO. Mi dumvoje malsaniĝis kaj pro tio ni malfruiĝis.

ESKO. Sed la mono, kio ĝin laŭdire elĉerpis?

MIĈJO. Ni devis pagi flegistinon.

ESKO. Nu, kion mi faris dum via malsano?

MIĈJO. Vi sidis ploranta apud mia lito ne lasante la fidelan svatiston.

ESKO. Tiu mensogo ne taŭgas, plue vi scias mian sanktan promeson, neniam iradi per ŝuoj de mensogo.—Veron ni konfesu kaj submetiĝu al la neeviteblo.

MIĈJO. Tion vi faru; mi ne subiĝos al vipo de via patrino.

ESKO. Ĉu vi do ne intencas akompani min hejmen?

MIĈJO. Ne por ricevi bastonadon. Sed se mi venus, mi ankaŭ devus diri verecon. Oni demandos min pri la afero, mi rakontos ĉion, kaj, bedaŭrinde devos fini mian raporton kun via malica konduto ĉe Karri, mi estos devigata raporti pri la renversita tablo, la pereigita violono kaj frakasitaj fenestroj.

ESKO. Tion vi ne devos, diru nur, ke ni ekiris de Karri antaŭ ol mi renversis la manĝotablon.

MIĈJO. Vi do nun ŝajnigu vian patrinon kaj demandu min kiam ni foriris de Karri.

ESKO. Miĉjo Vilkastus, kiam vi ekiris kune kun mia filo, Esko, de Karri?

MIĈJO. Ni ekiris antaŭ ol Esko renversis la manĝotablon.

ESKO. Miĉjo, ne estas loko por moko.—Diru, ke ni ekiris, kiam la domanoj iris falĉi la herbon.

MIĈJO. »Ne instruu min pri la mensogo, ho.»

ESKO. Milfoje vi antaŭe mensogis, tiu mensogeto estas sensignifa kaj neniun malutilas.

MIĈJO. Vi nescias pri mia sankta promeso, kiun mi faris antaŭ kelkaj sekundoj, kaj ĝi estas jena: neniam iradi per ŝuoj de mensogo.

ESKO. Vi ne pli malbonigu mian aferon. Kune ni iru al la domo de mia patro kaj klopodu min senkulpigi kiel eble plej bone.—Sed atendu min dum momento, mi iros plenigi mian sakon per rakitherbo[7], kiun mi scias kreski tie en la arbaro proksime de la vojo.

MIĈJO. Kion vi faras kun rakitherbo?

ESKO. Mi portas ĝin al panjo, kiu pro tio eble iomete senkoleriĝos.

MIĈJO. Kion faros via patrino kun ĝi?

ESKO. Mi konfesu al vi ankaŭ alian sekreton. Vi ja scias, ke mia patro estas drinketema kaj tiu peko lin kelkfoje atakegas. Sed tiam panjo miksas en la duonbieron rakitekstrakton, kiu baldaŭ enlitigas la maljunulon kaj ŝvitigas lin kvazaŭ la vaporbanejo, li spiregas, vomas kaj turnas siajn okulojn kiel bovo sur la buĉbenko. Tiu stato daŭras nur kelke da horoj kaj li refariĝas sobra. Kredu min, post tiu artifiko li ne toleras eĉ vidi brandon dum multaj monatoj. Sed alkutimiĝo kaŭzas, ke li bezonas ĉiam pliigitan doson, kaj panjo bezonas ĉiam pli da rakitherbo. Tial mi kredas, ke sako de ĉi tiu herbo tre plaĉos al ŝi. Eble mi eltrovis bonan mildigilon.—Atendu min tie ĉi dum momento. (Iras.)

MIĈJO (sola). Ĉu mi atendu vin, aŭ direktu la paŝojn al mia propra hejmo? Eble tio ŝajnus ŝteliro.—Mi atendos vin, sed de tie reveninte, mi aranĝos kun vi konflikteton. Kaŭzon mi facile trovos. Jes, konflikton mi establos kaj lasos vin. Al la dometo de botisto Tobio mi ne venos kune kun vi, ne eĉ paŝon mi plu akompanos vin. (Krisĉjo alvenas.) Ho, Krisĉjo! Kien vi iras?

KRISĈJO. Por kromgasti je la alvena festo de Esko; aliaj gejunuloj ankaŭ venos.

MIĈJO. Jen vi vidas la svatiston!

KRISĈJO. Kie estas la fianĉo?

MIĈJO. Tie, en la arbaro.

KRISĈJO. Kaj kie la juna edzino, antaŭa Greto ĉe Karri?

MIĈJO. En brakoj de sia edzo.

KRISĈJO. Hoo—oh! Ili estas enamiĝintaj, fajrecaj. Kaj vi gardas tie ĉi, atendas ĝis la juna paro eliros el la arbaro?

MIĈJO. Neniu paro, sola kaj senpara estas Esko, kiel rekta botmodelilo. Tie li kolektas kaj plenigas sian sakon per rakitherbo por kontentigi sian patrinon, kies koleron li tre timas, kaŭze de longa restado sur la edziĝa vojaĝo, kaj tamen ne venigante edzinon al la hejmo.

KRISĈJO. Kion vi diras? Kiel okazis? Ĉu li ne ricevis sian Greton?

MIĈJO. La lignoŝuisto ŝin ekkaptis, kaj ilian edziĝon oni estis festanta, kiam mi kaj Esko kun la porvojaĝa sako sur la dorso alvenis al Karri. Komike estis, ili nin petis partopreni en la festo kaj ni kun plezuro akceptis la inviton kaj ĝuis la regalaĵojn.

KRISĈJO (ridas). Bonege, treege bone! Kio plue, Miĉjo?

MIĈJO. Ĝis nun ni restis survoje, translokiĝintaj de unu gajejo al la alia, malŝparinte monon; sed nun la kaso elkonsumiĝis ĝis la lasta monereto.

KRISĈJO. Ĉu ankaŭ Esko drinkis?

MIĈJO. Ne eĉ guton, sed akompanis min ĉie fidela, ĉar ŝajnis honto al la fianĉo lasi sian svatiston dumvoje. Certe li ofte koleris je mi kaj klukis kiel ruĝa koko, sed tio ne maltrankviligis min, mi nur diboĉis laŭplaĉe. Tiuj tri semajnoj pasis tre rapide.—Jena do estis la edziĝa vojaĝo de Esko.

KRISĈJO. Mi preskaŭ tion konjektis jam ĉe la komenco, aŭdinte diversajn famojn de la fianĉinejo kaj pro tio mi laŭeble akcelis mian edziĝon kun Janjo. La botiston mi igis al la juĝisto kaj du fojojn nia ligo jam estas anoncita. Sed nun la preposto, pro troa akurateco, postulas por la tria proklamo edziĝpromeson de Tobio. Certe la edziĝintencoj de Esko evoluis laŭ mia espero, tamen ĉio povas ankoraŭ subite ŝanĝiĝi. La filo nun revenas malprosperinte, kaj la patrino, vidante kiel proksime mi estas al la kvincenta heredaĵo, povas en sia furiozo edzigi Eskon kun kiu ajn virinaĉo. Kaj ĉio tio ĉi okazos dum la preposto atendas edziĝpromeson de Tobio. Ho, se ĉeestus la patro de l' junulino, ŝia vera edziniganto, tiam la afero estus alia. En proksima dimanĉo okazus la tria proklamo kaj en la sama tago ni festus nian edziĝon.

MIĈJO. Mi antaŭdiras vian venkon.

KRISĈJO. Se ĝuste vi antaŭdiras, vere vi estos la plej bona gasto ĉe mia edziĝo.

MIĈJO. Tion mi esperas kaj »laŭ via deziro al vi okazos», kiel Esko sin esprimas, komentariante biblion laŭ sia memoro, tiu impona fianĉo, kiun oni hodiaŭ atendas hejmen en plena gloro.—Atentu, Krisĉjo, kiel kurioze okazis: en la sama tago, kiam oni nin atendas kun la juna mastrino, ni ankaŭ venas, sed kiel vagantoj, malpuraj kaj malsataj, kaj rilate al virinoj Esko estas egale virta kiel je sia ekiro.

KRISĈJO. Bonege! Estos ja tre interese ĉe la botisto. Mi akompanos vin, Miĉjo, kaj pliigos la koleregon de l' mastrino.

