# La Botistoj

## Part 3

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-botistoj-28968/index.md

KARRI. Pro tio li volonte elspezos plue kelkajn centojn, se nur la ŝtelisto estos punita. Mi deziras al vi bonŝancon.—Sed la tablo atendas nin. Ĉiuj bonvole alpaŝu. (Ĉiuj sidiĝas ĉirkaŭ la tablo.) Gastoj miaj, ne ŝparu la regalaĵojn, sed satigu vin ĝis via stomako fariĝas ronda kaj ŝvelanta kiel sako de pastro!

MIĈJO. Tia sako estas bonega apogilo por laca kapo.

KARRI. Ĝuste jes, Miĉjo Vilkastus.

ESKO. Kuŝiĝu kaj la stomakon ĉirkaŭprenu, diras la proverbo. Nur ne okazu al ni, kiel al Paŭlo Korppila ĉe la edziĝofesto de Peltola. Du tagojn antaŭ la festo li fastis, eĉ ereton ne manĝis. Venis la festvespero kaj li malsobriĝis tiel, ke fine stariĝante, li pene treniĝis al la herbejo, fosis kavon, tien lokis sian stomakon kaj peze dormis la sekvantan nokton kaj tagon. Tiel faris Paŭlo.

KARRI. Ni sekvu lian ekzemplon, sed anstataŭ dormo, danco malaltigu la stomakon. Violono de Timoteo vin vigligu.

ESKO. Alproksimiĝante la domon, jam je la draŝejmonteto ni aŭdis tonojn de violono kaj demandis unu la alian: Ĉu estas festo ĉe Karri, ĉar tie muziko tonas kaj ĝojo sonas? Estis edziĝofesto kaj gaja ludo.

KARRI. Timoteo estas unu el la plej lertaj violonistoj.

ESKO. Tia estas ankaŭ Josefo en nia vilaĝo. Lia ludo aŭdiĝas je interspaco de tuta kilometro, ĝi penetras oston kaj medolon kaj la homo sin kredas en ĝojo de ĉielo.

TIMOTEO. En ĝojo de ĉielo! Li do estas vera ludisto. Bedaŭrinde, ke vi ne venigis lin tien ĉi, ĉar li estas tiel mirinda muzikisto.

ESKO. Mi nesciis pri ĉi-tiea edziĝofesto, plue ne estis mia devo havigi ludiston.

TIMOTEO. Pri kio vi do parolas?

ESKO. Personan imposton ankaŭ mi elpagas.

TIMOTEO. Ne murmuru, ĉar via kapo egalas formikejon.

1:A GASTO. Ĉu vi estas disputema, Timoteo?

2:A GASTO. Ĉiam li estas kolerema, estante ebria.

TIMOTEO. Nur kvin ektrinkojn mi glutis.

KARRI. Pli vi ricevos, se vi volas.

TIMOTEO. Jam sufiĉas.—Sed mi ne toleras tiun viron.

KARRI. Vi estas devigata lin toleri; li estas invitita gasto egale kiel vi.

TIMOTEO. Li babilas malsaĝaĵojn.

KARRI. Vi mem vin kondutas malsaĝe; mi tion devas diri.

TIMOTEO. »Josefo Oinasmäki ... en ĝojo de ĉielo.» Paroli pri muziko, kvankam oni ne komprenas arton pli ol porko arĝentan kuleron.

ESKO. Jes, sinjoro direktoro!

TIMOTEO. Vi estas ruzulo, turko, grandturko kaj kalmuko.

ESKO. Jes, sinjoro direktoro.

KARRI (aparte). Ambaŭ egale naivegaj!

JAKOBO. Mi ankaŭ volus diri vorton. Tiu tablo estas mia edziĝfesta kaj la manĝo la plej plezura en mia vivo, same ĝi estas, mi kredas, ankaŭ por Greto, kaj al ĉiuj mi dezirus ĝin gaja. Ĉu nun ĝia agrableco finiĝu pro senvalora kaj bagatela kaŭzo, pro nura babilaĉo? Certe ne! Ne estu incitemaj, junuloj, sed ĉesigu tiun disputaĉon, manĝu kaj trinku amike.

ESKO. Vi estas prava, lignoŝuisto! Vi estas lignoŝuisto kaj mi ledobotisto, ni do estas preskaŭ kolegoj.—Unu aferon mi komplezeme volas diri al vi. Viaj gepatroj agis iom malprudente, vin farinte lignoŝuiston, anstataŭ ledobotiston. Kredu min, la metio de lignoŝuisto estas malprofita nuntempe, sed ledajn botojn kaj ŝuojn oni bezonos ĝis fino de l' mondo. Ledobotisto vi devis fariĝi.

TIMOTEO. Ledobotisto! Kio estas ledobotisto? Mizera peĉulo.

KARRI. Timoteo!

ESKO. Diru kion ajn, Timoteo, sed ledobotistoj ne kreskas sur ĉiu branĉo.

TIMOTEO. Almenaŭ tiaj, kia vi. Vi estas la sama botisto pri kies kapableco mi aŭdis mallaŭdon.

ESKO. Diru malkaŝe kion vi aŭdis.

TIMOTEO. Unu viro,—lia nomo estu nedirata—rakontis dum ni kunvojaĝis al la urbo, ke, kiam li unuan fojon uzis de vi faritajn botojn kaj iris nur el la domo al la ĉevalejo, li tuj observis foreston de unu el la botplandoj, ĝi estis elfalinta, nome, dum iro inter la domo kaj la ĉevalejo.

ESKO. Estas mensogo kaj falsa kalumnio. Anĝelo el la ĉielo ne faras pli bonajn botojn ol mi.—Miĉjo, vi scias mian kapablecon kaj faraĵojn, atestu kion vi scias.

MIĈJO. Bonan reputacion vi ja posedas, tion certigas tuta nia paroĥo; tamen mi ne garantias, ĉu vi povus elteni konkuron, se la ĉefbotisto mem inter la anĝeloj malsuprenpaŝus por vetbatali kun vi.

ESKO. Sed firme vi restas je tio, kion vi atestis viaparte kaj en la nomo de niaj paroĥanoj?

MIĈJO. Jes, mi restas.

ESKO. Nu, mi ne volas plu daŭrigi. Mi nevolonte laŭdas min mem; la memlaŭdo, nome malodoras. La indeco tamen postulas, ke oni sin defendas je subpremo de l' mondo.—Kia maliceco ĉe tiu viro. Kvazaŭ lapo li alkroĉiĝis en mian parolon, kiam mi tute komplezeme atentigis la fianĉon pri la eble plia profito de ledobotista metio.

KARRI. Metion ĉu je ledo ĉu je ligno li lasas kaj komencas kvazaŭ talpo fosi la teron. Tion li hodiaŭ decidis.

ESKO. Tio estas alia afero.

KARRI (kun trinkujo en la mano). Jakobo, mi trinkas vian toston kaj deziras, ke post unu jaro via domo estu konstruita, kaj vi kiel mastro estru en Kontinkorpi. La ĉirkaŭanta picearo faliĝu kaj la urso grumblante malproksimiĝu; sufiĉas loko al vi ambaŭ. Krakegante brulu via brulkampo kaj alten leviĝu densa fumo, sciigante al la homoj pri ekkulturejo de Jakobo en Kontinkorpi. Post dek jaroj jam dense ondu sur la tieaj kampoj la greno kaj tie, kie nun estas griza marĉo kaj la gruo konstruas sian neston, tiam la fojnostakoj staru. Via mastrino ĉe flanko de l' monteto melku kornokapajn kaj striodorsajn bovinojn, sur la ŝtona plataĵo ludu via gaja infanaro kaj apud la pordego boju la hundo, dum vi mem akrigas vian falĉilon kaj la suno en okcidento subiras. La suno ree supreniru kaj subiru, la jaroj kaj tempo pasu en prospero, ĝis fine via kapo malleviĝos en la trankvilan tombon; kaj tiam larmo de amo kaj estimo falu sur vian tombaltaĵeton.—Mi trinkas por via feliĉo. (Trinkas.)

ESKO (aparte). Jesuo! Mi sentas kapturniĝon pensante, ke sen trompo, tiu feliĉo estus la mia.—Sed mi silentas.

KARRI. Mia parolo pliseverigis Jakobon. Forlasu la mediteman mienon kaj kuraĝe antaŭenrigardu en la estontecon.

JAKOBO. Vi estas prava, mastro. Foje ekkomencinte, malantaŭen mi ne intencas rigardi, kaj fine pro ŝvito de mia frunto rekompencon mi esperas. Tamen mi ne povas malatenti la malfacilaĵojn, kiuj min povos renkonti, kaj la plej terura inter ili estas la somera frostonokto, kiu subite povas neniigi penon de la tuta jaro, fruktoportan grenon ŝanĝi al velkinta pajlo.

KARRI. Estas vere; sed vidu, la espero ĉiam uzas belajn vortojn. Malsukceso nin ĉiam povas atingi, kompreneble; la frosto povas vian grenon pereigi, sed tiam enmiksu pinŝelon en vian panon kaj displugu pliajn marĉojn kaj kampojn. Laboru, ŝparu kaj kondutu vin honeste, kaj ĉio finiĝos bone.

ESKO. Nekontraŭdireble kaj saĝe parolite, mi certigas. Se ni ĉiam nin kondutas honeste, konkordon kaj komplezon estigas, kaj neniam aliĝas al lupo nek al ŝafo, certe iam proksime de nia tombo, sur muskherbetaro de ŝtonbarilo, la kukolo de l' honoro kantos por ni.

TIMOTEO. Kukolkantu vi tie kaj ĉie.

ESKO. Mi ne alparolis vin.

TIMOTEO. Sed mi alparolis vin.

ESKO. Vi ne devas alparoli min, vi devas ne paroli al mi, mi malpermesas tion.

TIMOTEO. Ĉu vi povas fermi mian buŝon. Ĉu mi ne havas rajton paroli?

ESKO. Egalan rajton kiel mi.

TIMOTEO. Vi ne devas paroli sen permeso de pli aĝaj personoj.

ESKO. Pro kio ne? Jam mi ja diris, ke personan imposton ankaŭ mi elpagas.

TIMOTEO. Vi? Unu el la plej malgrandaj subuloj de l' ŝtato, kiun mi povus mortigi kiam ajn, lasante nur kvinkopekon sur via brusto.

ESKO. Al tio mi povas respondi laŭ leĝo de Moseo: se vi mortigas unu el ĉi tiuj malgranduloj, muelŝtono estas pendigota ĉirkaŭ via kolo kaj vi estas subakvigota en la profundon de la maro.

KARRI. Vi plaĉas al mi, Esko; vi estas solida kaj tolerema.

ESKO. Ni lasu lin pace, mastro. Li konas nek leĝon nek sakramentojn. Mi parolis pri muelŝtono; kaj vidu, lia koro estas malmola, kiel la malsupra muelŝtono, li estas terure je pekoj senskrupuliĝinta homo.

TIMOTEO. Kanajlo!

ESKO. Ĉu mi estas kanajlo?

TIMOTEO. Vi botaĉo!

ESKO. Ĉu mi estas botaĉo?

TIMOTEO. Tion mi diras.

ESKO. Aŭdu, bonaj homoj!

KARRI. Ĉu ĉiuj satiĝis? (Momenta silento).

1:A GASTO. Certe, jes.

2:A GASTO. Kompreneble ni jam satiĝis.

KARRI. Ni do danku Dion. (Ili dankas sidantaj Dion, poste stariĝas kaj lasas la tablon.)

ESKO. Dankon, mastro!—Plezurega edziĝofesto; eĉ pli plezurege ĝi estus ĝuata, se via ludisto ne estus tiel ekkolerema.

KARRI. Ni pardonu lin.

ESKO. Jes, ni pardonu lin. Sed tre li min insultis, impertinente klopodis min ofendi kaj makuli mian honoron. Se mi estus procesema, (manfrapetas kapon de Timoteo, kiu sidas sur benko) ĉi tiu manĝotempo povus fariĝi al vi treege multekosta.

TIMOTEO. Atentu, li har-pincas min.

ESKO. Ne har-pincas, nur karese manfrapas vin.

TIMOTEO (stariĝas). Karese. Ĉu mi ŝajnas al vi bubeto, infanaĉo, ĉar vi karesas mian kapon? Gardu vin por ke vi ne baldaŭ kuŝu sub la tablo kun zumantaj oreloj.

ESKO. Mi ne timas vin, mi estas nek leporo nek sciuro. Mi estas filo de majstro-botisto Tobio kaj povas porti unu barelon[3] kaj dudek buŝelojn[4] da sekalo.

TIMOTEO. Mi povas porti tutajn du barelojn.

ESKO. Mi portas egale multe, se mi tre klopodas.

MIĈJO. Brava viro ne fanfaronas, sed montras je bezono sian fortecon.

ESKO. Alportu tien ĉi du barelojn.

MIĈJO. Ekzistas ja ankaŭ aliaj rimedoj por pruvi sian fortecon. Luktu!

ESKO. Ni luktu!

TIMOTEO. Ĉu mi timus?

1:A GASTO. Alkroĉiĝu unu al la alia kvazaŭ ursoj sur la muskkovrata monto. Sed fariĝu senartifika via lukto.

2:A GASTO. Kaj ĝi finu vian interinsultadon. La venkato silentu kvazaŭ muso.

KARRI (aparte al Miĉjo). Ŝajnas al mi, ke tiu lukto finiĝos malbone; brakojn kaj krurojn ili certe kripligos. Via kamarado verŝajne nescias, ke Timoteo estas unu el la plej fortaj en la regiono.

MIĈJO. Ne timu. Ili provu siajn fortojn, estos ja plezure ilin rigardi. (Al Esko kaj Timoteo.) Nu, kial la bovoj hezitas?

ESKO. Mi estas preta.

TIMOTEO. Mi ankaŭ.

KARRI. Ne plaĉas al mi tiu lukto, sed, se estas neeble vin deteni de tiu, do luktu, kaj kulpigu vin mem, se vi rompos al vi dorsojn kaj krurojn frakasos. Sed tiu lukto ne devas, kiel ofte okazas, finiĝi per batiĝo kaj sango. Pro tio mi sciigas al vi: tiu, kiu uzos artifikon, estu eksteren ĵetota.

1:A GASTO. Tio okazu.

TIMOTEO. Bone.—Nun venu. (Ili ekprenas unu l' alian je la kolumo kaj luktas.)

MIĈJO. Ne cedu, Esko!

1:A GASTO. Montru al Timoteo, ke neniu estas sen egalulo!

MIĈJO. Junulo de nia vilaĝo venkos.

2:A GASTO. Tute ne, sed nia vilaĝulo, mi diras.

ESKO. Ne premsufoku min! (Ili ĉesas lukti.)

MIĈJO. Al diablo jena kolumlukto. Luktu ĉirkaŭprene.

ESKO. Tion volus mi ankaŭ.

TIMOTEO. Okazu laŭ via deziro. (Ili luktas ĉirkaŭprenintaj unu la alian.)

MIĈJO. Bone, Esko!

2:A GASTO. Timoteo, ne hontigu nian vilaĝon!

MIĈJO. Esko, memoru, ke vi estas filo de majstro-botisto Tobio!

1:A GASTO. Egalfortuloj, egalfortuloj!

KARRI. Junuloj, junuloj! Miaj planktraboj disiĝas. Nu, ili disiĝu! Kiu venkas? (Timoteo kuŝigas Esko'n sub si.)

MIĈJO. Esko, kion mi devas vidi! (La luktantoj stariĝas.)

TIMOTEO. Mi estas Timoteo.

2:A GASTO. Brava junulo!

TIMOTEO. Ĉu vi vidis? Mi ĵetis lin al la planko kvazaŭ ĉifonon.

ESKO. Jes, sinjoro direktoro!

TIMOTEO. Sciu, ankaŭ en nia paroĥo oni sin nutras ne nur per brasiko.

ESKO. Jes, sinjoro direktoro!

TIMOTEO. Du Esko'jn mi ĉiam facile venkos.

ESKO. Tute certe, sinjoro direktoro!

TIMOTEO. Vere, jes!—Bonaj amikoj kaj gastoj, ĉu vi atentis mian ĵeton? Fariĝis kvazaŭ ludo. Tiel mi instruas bubojn.

ESKO. Kara amiko, ne fanfaronu, kvankam vi venkis!

TIMOTEO. Estu kontenta, ĉar vi ankoraŭ staras sur du piedoj!—Vi ja komprenas.—Kvazaŭ ganto vi tie kuŝis.—Kaj ne ludante oni faligas viron, ho ne.

ESKO. Ni komencu denove!

MIĈJO. Bone, Esko, ne retiriĝu!

ESKO. Ni komencu denove!

TIMOTEO. Ne valoras.

ESKO. Li ne plu kuraĝas!

TIMOTEO. Ne kuraĝas! (Ili ekluktas furioze.)

MIĈJO. Nun, Esko, regajnu vian reputacion! (Patro de Timoteo envenas, ekprenas sian filon je la kolumo kaj lin fortiregas.)

KARRI. Kompatinda Timoteo!

MIĈJO. Esko, nun vi perdis vian reputacion.

ESKO. Domaĝe, ke li tiel liberiĝis el miaj ungegoj! Ĉu estis lia patro?

KARRI. Jes, mi supozas, ke li nun punegas sian filon.

ESKO. Tion li meritas!—Sed estas ja malkonvene tiel petolaĉi je edziĝofesto de alia. Kion opinias la fianĉino? Mi petas pardonon!

GRETO. Mi havas nenion por pardoni.

ESKO. Mi tre ĉagreniĝas. Mi ne komprenas, kiel li prosperis min ĵeti planken.

KARRI. Li estas forta.

ESKO. Mi estas pli forta. Kiamaniere li igis min sub si?

MIĈJO (aparte al Esko). Kredu min, tio ne okazis honeste. Li piedbare faligis vin.

ESKO. Mi suspektas la samon. Ĉu vi povas tion atesti?

MIĈJO. Li piedbare faligis vin.

ESKO. Jes, li piedbare faligis min. Sed mi lin pentigos. Kie li loĝas?

2:A GASTO (montrante tra la fenestro). La dometo tie sur la deklivo, apud kies pordo bonkreskan betulon vi vidas, estas lia hejmo.

ESKO. Nun mi ekiras tien, por instrui lin lukti senartifike. La malhonestulo! En batalo mi lin certe venkos.

MIĈJO. Sendube.

ESKO. Ĉu li ne meritas bastonadon?

MIĈJO. Treegan bastonadon.

ESKO. Luktante elmeti piedbaron! Ho, kiel li estas puninda, puninda. Mi revenos baldaŭ.

KARRI. Esko, aŭskultu al mia averto: lasu lin pace! Alie al vi mem okazos malbone.

ESKO. Mi ne timas lin. Kvazaŭ linko mi kuras tien kaj la ruzan vulpon elpelos el lia kaverno. Mi montros al li sekvojn de liaj kaŝkurbaĵoj.—Mi baldaŭ revenos. (Iras.)

KARRI. Mi ne observis kaŝkurbaĵon dum la lukto. Estas malbone instigi simplan kamaradon al furioza ago.

MIĈJO. Nenia domaĝo, mastro. Li estas netolereble obstina kaj fidas al sia forteco. Ne malutilas al li malgranda memoraĵo.

KARRI. Mi kredas, ke ili nun sufiĉe lin senplumigos. Sed kiajn fiŝojn ni celas, tiajn ni kaptas.

MIĈJO. Ĉu vi permesas al mi fari unu demandon?

KARRI. Volonte.

MIĈJO. Ĉu vi renkontis patron de Esko, la botiston Tobio, en la Mezvoja-drinkejo?

KARRI. Jes, mi lin renkontis revenante el la urbo.

MIĈJO. Ĉu vi tiam interparolis pri edzeco inter Esko kaj via edukatino? Eble ŝerce?

KARRI. Pri io simila ni diskutis, kaj certe mi diris pli ol mi estus dirinta sen iom da haladzo en ĉi tiu supra ĉambro. Verdire, mi amuzis min ŝercante kun la maljunulo; se li min efektive kredis kaj laŭ tio agis, mi treege mallaŭdas mian petolaĵon en la drinkejo.

MIĈJO. Ne ĉagreniĝu. Ili ambaŭ, patro kaj filo, estas naivegaj kamaradoj, kaj, kiel vi scias, la naivulo ofte ne povas distingi ŝercon kaj veron.

KARRI. Kaj pro tio vi eble nun troviĝas tie ĉi?

MIĈJO. La afero tute ne estas grava. Vi vidas mem, ke ĝi ne tuŝas lian koron. Li manĝas, trinkas kaj luktas kaj laste vin dankos je sia foriro. Mi konas lian karakteron kaj certigas al vi, ke li ne diros eĉ unu vorton pri la eraro, se vi nur ne ofendos lin. La afero estu finita, almenaŭ ĝi ne malhelpu vian festĝojon.

KARRI. Nian ĝojon jam malgajigis la malapero de muzikisto.—Jakobo, de kie havigi alian?

JAKOBO. Laŭ mia opinio ni jam dancis sufiĉe. Mi farus novan proponon.

KARRI. Nu, diru!

JAKOBO. Jen via herbejo atendas falĉilon, tie ĉi dekoj da viroj; permesu nin falĉi la herbon antaŭ ol malaperas la matenroso kaj en daŭro de kelkaj minutoj tio estos farita.

1:A GASTO. Tion ni faru, Karri.

KARRI. Ĉu mi laborigu miajn gastojn?

JAKOBO. Ne estus laboro, nur gaja ludo por la gastoj; ĉiuj estas pretaj ekkomenci, la viroj iros unuavice kun la falĉiloj, la virinoj sekvos kun rastiloj. La herbejo jam pagis al ni po unu manĝo.

2:A GASTO. Estos plezurega laborfesto.[5]

1:A GASTO. Nun havigu falĉilojn de la najbaroj. (Kelkaj gastoj eliras el la malantaŭo.)

KARRI. Estu do laŭ via deziro kaj ni iru por nin provizi per laboriloj. (Karri, Jakobo, Greto kaj ceteraj eliras dekstre.)

MIĈJO (sola). Esko ankoraŭ restas sur sia ekskurso. Estus amuze vidi lian mienon de tie revenante.—Mi volus lasi lin, se la vojaĝmono nin ne unuigus. Sed tagon post tago ĝi malpliiĝas, ĉar tre ŝparema mi ne estas, kaj kiam la monujo estos malplena, tiam malaperos Miĉjo Vilkastus. (Esko envenas furioza kun ĉapelo en la mano, la hararo estas malorda kaj ŝajnas ŝirita, sub la okulo vidiĝas ruĝa grataĵo.)

ESKO. Miĉjo, rigardu min kiel mi estas ŝirita. Tio kaŭzos teruran proceson.

MIĈJO. Dio gardu vin, Esko. Malprospero hodiaŭ ŝajnas sekvi vin.

ESKO. Estis du kontraŭ unu, estis maljusta interbatiĝo. Miaparte certe mi faris mian eblon, tiel, ke la tero ektremis, sed mi batalis kontraŭ superforto.

MIĈJO. Kiel okazis ĉio?

ESKO. Al la dometo mi sage flugis kaj tuj rimarkis, ke mia kontraŭulo estis de sia patro bone bastonita; sed ho, kiam mi lin ekatakis ili ambaŭ tuj amikiĝis, kaj kune sin ĵetis sur min.

MIĈJO. Jes, jes, komuna malamiko ja ankaŭ Herodo'n kaj Kajfo'n amikigis.

ESKO. Nomu ilin diabloj kaj ne Herodo kaj Kajfo. Ili estus min englutintaj, sed mi prosperis forkuri.

MIĈJO. Malagrabla afero!

ESKO. Se mia bonamiko, Aapo Jusola, ĉeestus, certe ne estus tiel okazinta. Fulmotondro, Miĉjo, mia malamo estas neestingebla. Homo, la satano, estas en sia furiozeco kvazaŭ sako per martelo plenŝtopita, en kies interno amara galo bolas, bolegas, zumas kaj bruas kiel kolera vespnesto sub la torfo. Kaj duoblan kaŭzon mi havas por furiozo. Bastonadon mi ricevis en tiea dometo kaj en ĉi tiea domo oni min senhonte trompis. Mia preskaŭfianĉino estas donita al alia. Malbeno kaj teruro! Mizere ili min trompis, ili respondu pri tio, mi venĝos.

MIĈJO. Se vi estas saĝa, silentu pri la tuta afero kaj ni lasu la domon.

ESKO. Mi ne silentas. Pensu, Miĉjo! (Jakobo senjaka envenas tra la dekstra pordo.) Aha, lignoŝuisto! (Paŝas kolere antaŭ Jakobon.) »Mil okcentan jaron la lignoŝuisto duflanke bruligis la haŭton.»

JAKOBO. Kion vi volas?

ESKO. »Mil okcentan jaron la lignoŝuisto duflanke bruligis la haŭton.» Ĉu vi komprenas la aludon?

JAKOBO. Tiun frazon mi konas, sed li estas nomata nur botisto, kiu bruligis sian haŭton.

ESKO. Li bruligis sian haŭton ĉe ventro kaj dorso.

JAKOBO. La ledobotisto.

ESKO. La lignoŝuisto. Ne fanfaronu! Ĉu vi scias, kiu tie ĉi estas la leĝa fianĉo?

JAKOBO. Kompreneble mi tion plej bone scias.

ESKO. Ĉu vi scias pro kio mi estas tie ĉi?

JAKOBO. Tion vi kompreneble plej bone scias.

ESKO. Vi plifrenezigas min. Ne ĝoju antaŭ ol vi transiris la fluejon; antaŭ vi etendiĝas profunda vastaĵo kaj atentu por ke ĝi ne embarasu vin, antaŭ ol vi estas transe.

MIĈJO. Esko, aŭskultu al mi!

ESKO. Ne nun nek estonte mi aŭskultos al vi. Mi iom post iom ekkonas viajn intrigojn.—Mi dubas, ĉu Timoteo piedbare faligis min; mi estus ja tion sentinta. Sed vi estas vulpo, tre ruza vulpo kaj vi tenas mian vojaĝmonon; nu, nu, venos la tago de kalkulraporto, jes, Miĉjo, ĝi venos. Sed tie ĉi mi devas klarigi unue alian aferon. (Sin turnante al Jakobo.) Jes, divenu pro kio mi troviĝas tie ĉi?

JAKOBO. Diveni estas nebezone, ĉar vi ja mem jam rakontis pri tio. Vi ja alvenis por sciiĝi ĉe la aŭguristo pri la ŝtelisto de l' grafo, por gajni sepcent talerojn.

ESKO. Estas indiferente pri la grafo kaj ŝtelisto. Pro tio mi ne venis, la afero estis alia kaj pli grava.

JAKOBO. Vi do estas mensogisto.

ESKO. Ne fieriĝu! Mi ne estas mensogisto, sed vi estas rabisto. Fianĉinon, preskaŭ ligitan fianĉinon, vi rabis de mi, Greton vi rabis de mi.

JAKOBO. Ŝi mem atestu, ĉu mi ŝin rabis.

ESKO. Ŝi eble mensogas egale kiel vi.

JAKOBO. Se ŝi mensogas, certe tiu rabo plaĉis al ŝi.

ESKO. Bone, vi kontraŭdiras vin mem. Aŭdu, Miĉjo Vilkastus, ĉar mi alkroĉiĝos al ĉiu hoko kaj nodo, kiu sin prezentas en tiu afero.—Diru al mi kie loĝas la vilaĝa helpa juĝanto?

JAKOBO. Ni ne bezonas helpan juĝanton.

ESKO. Mi bezonas lin.—Diru bonvole, kie li loĝas! Ĉar sciu, proceso fariĝos. La fermanon de l' registaro mi vokas pri helpo, kaj certe vi ne ridos, kiam surgenue vi rampos sur la planko en la juĝa sidejo, petante de mi pardonon. Tion mi instruos al vi, dancomajstro!—Ĉu vi ne hontas forlogi honestan fianĉinon de alia, vi, bovido, lignoĉevalo, gudrita piceradiko! Eble igus vi min sekigi mian mentonon, bovido!

JAKOBO. Ĉu mi bovido?

ESKO. Bovido, bovido, bovego, senkorna rondkapa Blankmakulo, preta por marŝi al foiro de Anianpelto.—Kion vi respondas al tio?

JAKOBO. Vi serĉas konflikton kaj mi emas ĉiam ĝin eviti, kaj infana mi estus, se min incitus la vortoj de viulo.

ESKO. De kiulo? Diru!

JAKOBO. De tia tetraido.

ESKO. Atentu, Miĉjo! Li nomas min tetraido.

MIĈJO. Viavice, nomu lin ree bovido.

ESKO. (Hezite rigardante Miĉjo'n. Al Jakobo). Estas indiferente kiel ajn vi min nomas. Mi estas viro, kiu restas je metio jam lernita. Mi ne bezonas pro manko de laboro ekruliĝi en marĉoj kaj kampoj, kiel unu alia, kiun mi bone konas. Ni memoru la proverbon: Kvino da oficoj, sesobla la malsato.—Tion oni diras. Afero estas jena: Ĉiu paroĥo zorgu pri siaj almozuloj, ne farinte ilin ŝarĝo por alia paroĥo. Tio estas jura kaj ĝusta; ĉar almozulo estas sekalvermo, kiu ne ekzistus, se ĉiu, kiu havigas al si edzinon kaj infanojn prizorgus sian metion kaj ne kuru tien kaj reen, kiel juna leporo rondokula antaŭ la vulpo. Ĝi deflankiĝas dekstren, ĝi deflankiĝas maldekstren, sed la vulpo, malpeza kvazaŭ linofasko kaj plena je ruzo, kuras rekte al sia viktimo; malaperas ambaŭ baldaŭ por viaj okuloj, sed subite aŭdiĝas vekrieto: la leporido estas kaptita. Jen okazas. La vulpo estas por leporo samo kiel malsato al ni, kiu tiom da homoj atingis kaj fine pereigis. Egale fariĝos al tiu, kiu tien kaj reen dancas en ĉi tiu valo de zorgado.—Kaj tial ĉi tiu viro ne forlasos sian metion, sed kun aleno kaj peĉfadeno en la mano fine mortos apud sia botmodelilo.

JAKOBO. Tio okazu, kaj sekvu lin post lia morto la botmodelilo en la ĉerkon.

ESKO. En la ĉerkon ĝi ne bezonas lin sekvi.—Kia koleremo bolas en vi! Vi frenezigas min per nura furiozeco, kiu brulas kaj siblas en mia brusto; vi elpikas miajn okulojn per viaj sarkasmoj, vi, krimulo, fripono. Kion mi dirus pri vi? Vi... Faru al mi paron da lignoŝuoj!

JAKOBO. Kial ne, post mia edziĝa festo.

ESKO. Jes, faru al mi paron da lignoŝuoj, lignoŝuisto. Mi pagos eĉ pli ol vi postulos.

JAKOBO. Nur ordinaran pagon, ne plu.

ESKO. Pli ol vi eĉ volas, duoblan pagon vi ricevos, lukano.—Ĉielo gardu min! Tiu tago frenezigas homon. (Pugnigas la manon antaŭ Jakobo.) Jakobo!

JAKOBO. Kion vi volas?

ESKO. Jakobo!

JAKOBO. Vi vane furiozas!

ESKO. Jakobo! Dio gardu nin!

JAKOBO. Ne pugnigu manon antaŭ mia nazo. Viro, mia vidado malheliĝas, kondutu vin konvene!

ESKO. Plilarĝigu nur viajn naztruojn; mi ne timas vin; fariĝu treega batiĝo, mi tute ne timas vin, bandito, milfoje bandito. (Karri, ankaŭ ĉemizmanika, envenas el la dekstra flanko.)

KARRI. Ŝajnas, ke vi iom troekscitiĝis.—Jakobo, kiel vi fartas? Vi ja estas pala, kiel fantomo.

ESKO. Karri bona, oni min frotas hodiaŭ kvazaŭ inter ardaj tindroj. Malbenata estu tiu tago! Bastonadon treegan mi ricevis. Timoteo kaj lia patro, fortega maljunulo, min batis kiel vermon.

KARRI. Kulpigu vin mem, junulo. Kial vi ne aŭskultis al mi?

ESKO. Oni estas saĝaj sur la kontinento, dum okazas malfeliĉo sur la maro. Ĉion tion ĉi mi eble tamen povus toleri sen unu alia afero, pro kiu mi antaŭ neniu retiriĝos kaj kiu min kuraĝigas per kolerego de verto ĝis koksizo.

KARRI. Kia estas tiu afero.

ESKO. Unuvorte. Oni trompis min, kaj mian fianĉinon forlogis. Greto estis mia fianĉino, sed tiu ĉi ŝin turnis de mi.

KARRI. Vi erariĝis. Greto nur ŝercis.

ESKO. Kaj vi ankaŭ kun mia patro, en Mezvoja drinkejo, kie vi tostis kaj manojn premis por sankcii la decidon, ĉio tio ĉi do estis nur ŝerco?

KARRI. Nura ŝerco ĉe la brandoglaso kaj mi supozis, ke via patro tion komprenis.

ESKO. Li estas serioza viro egale kiel lia filo kaj ne sensencan ŝercadon toleras same kiel mi, kaj, ke ni ne estas viaj ludiloj, tion oni montros al vi!—Mi vin leĝe persekutos, Jakobo, kaj ankaŭ vian edzinon Greto. En la sama ĝojo ankaŭ partoprenu Timoteo kaj lia patro, la fortega maljunulo, kiu tiel senhonte pugnofrapis min. Ĉiuj kune, kaj pereiga proceso fariĝos, de kiu vi ne liberiĝos kvankam vian domon ĝis la planktraboj vi perdus. Jes, nun vi troviĝas en kaptilo kaj la puno atendas vin; ĉar la afero estas grava, gravega. Vi troviĝos en dilemo, amikoj miaj!

