# La Batalo de l' Vivo

## Part 4

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-batalo-de-l-vivo-24501/index.md

Ili estis tre belaj. Du pli agrablaj vizagxoj neniam ankoraux faris angulon kamenan cxarma kaj sankta. Ion de ilia malegaleco la forpasintaj tri jaroj devisxis; kaj sur la pura frunto de la pli juna fratino, en sxia okulo kaj en la tono de sxia vocxo oni povis rimarki tiun saman seriozan korecon, kiun cxe sxia pli maljuna fratino la senpatrine travivita juneco jam longe maturigis. Tamen cxiam ankoraux sxi sxajnis pli cxarma kaj pli malforta ol la dua; cxiam ankoraux sxi sxajnis metadi sian kapon sur la bruston de sia fratino, fidadi je sxi kaj sercxadi konsilon kaj helpon en sxiaj okuloj, en tiuj cxi koraj okuloj, tiel trankvilaj, tiel klaraj kaj tiel afablaj kiel antauxe.

"Kaj kiam sxi nun estis en la patra domo", legis Marion el la libro, "kiu estis al sxi tiel kara pro cxiuj tiuj rememoroj, sxi komencis sentadi, ke la malfacila tento de sxia koro baldaux devas veni kaj ne estas prokrastebla. Ho, patra domo, nia konsolanto kaj amiko, kiam cxiuj aliaj nin forlasis, de kiu la disigxo cxe cxiu pasxo inter la lulilo kaj la tombo --"

"Kara Marion!" diris Grace.

"Mia museto!" ekkriis la patro, "kio estas al vi?"

Sxi prenis la manon, kiun la fratino donis al sxi, kaj legis plu; sed per vocxo cxiam ankoraux tremanta, kvankam sxi penis kovri sian eksciton.

"De kiu la disigxo cxe cxiu pasxo inter la lulilo kaj la tombo estas cxiam dolora. Ho, patra domo, vi, cxiam fidela kaj tamen tiel ofte malsxatata, estu malsevera kontraux tiuj, kiuj deturnas sin de vi, kaj ne persekutu iliajn erarantajn pasxojn per tro maldolcxa pento! Ne permesu, ke ia afabla rigardo, ia rideto el malnova tempo brilu sur via vizagxo de spirito. Nenia radio de amo, boneco, malsevereco, koreco lumu de via blanka kapo. Nenia rememoro de ama vorto aux rigardo eliru plendante kontraux tiu, kiu vin forlasis, sed se via rigardo povas esti punanta kaj severa, tiam tiel rigardu en via kompatemeco la pentantojn!"

"Kara Marion, ne legu pli hodiaux vespere", diris Grace -- cxar sxi ploris.

"Mi ne povas", sxi rediris kaj kovris la libron. "La literoj cxiuj sxajnas bruli!"

La doktoron tio cxi amuzis; kaj li ridis, frapante al sxi sur la vangoj.

"Kio! gxis larmoj tusxita de romano!" diris doktoro Jeddler. "De presa nigrajxo kaj papero! Ne, ne, estas cxio egale. Estas tiom same prudente preni serioze presan nigrajxon kaj paperon, kiel cxian alian aferon. Sed sekigu viajn larmojn, sekigu viajn larmojn. Mi estas konvinkita, ke la heroino de longe estas jam returne en la patra domo kaj kun cxiuj pacigxis, -- kaj se sxi tion cxi ne faris, efektiva patrodomo konsistas ja propre nur el simplaj kvar muroj; kaj imagita -- el paperajxo kaj inko. Kio estas?"

"Gxi estas mi, sinjoro", diris Clemency ensxovante la kapon tra la pordo.

"Kio estas al Vi?" demandis la doktoro.

"Ho, mia Dio, nenio al mi estas", respondis Clemency -- kaj sxi estis prava, se oni povis jugxi laux sxia bone sapita vizagxo, el kiu kiel ordinare brilis la efektiva esenco de bona humoro, per kio sxi, kiel ajn ne bela sxi estis, efektive farigxis simpatia. Kontuzitaj kubutoj ordinare ne estas kalkulataj al belajxoj; sed en la irado tra la vivo estas cxiam pli bone sur la malvasta vojo malbonigi al si la kubutojn anstataux la bona humoro, kaj tusxante tion cxi lastan Clemency estis tiel fresxa kaj sana, kiel cxia belulino en la tuta lando.

"Ho, nenio al mi estas", diris Clemency kaj tute eniris tra la pordo, "sed venu iom pli proksime, sinjoro!"

Iom mirigite la doktoro plenumis sxian deziron.

"Vi diris, ke mi donu al Vi neniun, kiam sxi apudestas, Vi scias," diris Clemency.

Iu fremda en la familio, laux sxia stranga okulado cxe tiuj cxi vortoj kaj la aparta loga movo de sxiaj kubutoj, kvazaux sxi volus cxirkauxpreni sin mem, povus eble pensi, ke "neniun" signifas, cxe la plej favora klarigado, honestan kison. Efektive sxajnis, ke la doktoro en la unua minuto mem ne sciis, kion li devas pensi; sed li baldaux retrankviligxis, kiam Clemency, trasercxinte en la ambaux posxoj -- sxi komencis de la gxusta posxo, poste fosis en la malgxusta kaj fine revenis al la gxusta -- ellevis leteron.

"Britain preterveturis," sxi diris, transdonante la leteron al la doktoro, "kiam la posxto venis, kaj li atendis. En la angulo staras A. H. Mi vetas, ke sinjoro Alfred revenas. Ni havos feston de edzigxo en la domo -- mi havis matene du kulerojn en la posxo . . . Ho, Dio, kiel malrapide li gxin malfermas."

Sxi parolis cxion tion cxi kiel monologon, dum en sia senpacienco sciigxi la novajxon sxi levis sin sur la finetojn de la piedoj kaj el sia antauxtuko faris korktirilon kaj el sia busxo botelon. Fine, perdinte la paciencon atendi, dum la doktoro kun la letero cxiam ankoraux ne estis preta, sxi subite returne mallevis sin sur la plandojn kaj jxetis sian antauxtukon kiel kovrilon trans la kapon, plena je muta malespero kaj ne povante plu gxin elteni.

"Venu, knabinoj!" ekkriis la doktoro. "Mi ne povas alie; en mia vivo mi nenian sekreton povis teni cxe mi. Kaj ankaux ne estas multe da sekretoj, kiuj estus indaj esti tenataj en tia -- sed ni silentu pri tio cxi. Alfred reveturas kaj baldaux venos!"

"Baldaux!" ekkriis Marion.

"Kio! la romano estas tiel rapide forgesita!" diris la doktoro kaj pincxis al sxi la vangon. "Mi tuj sciis, ke la sciigo sekigos la larmojn. Jes! 'Mi volas fari al sxi surprizon', li tie cxi skribas. Sed tio cxi ne iros. Li devas havi konvenan akcepton."

"Baldaux!" ripetis Marion.

"Nu, eble ne tiel baldaux, kiel Via senpacienco pensas", respondis la doktoro; "sed suficxe baldaux. Ni rigardu! hodiaux estas jxauxdo, ne vere? tiel li intencas veni de hodiaux post monato".

"De hodiaux post unu monato", mallauxte ripetis Marion.

"Gxoja tago kaj festo por ni cxiuj", diris per gaja vocxo sxia fratino Grace, kiu gratulante sxin kisis. "Longe atendita tago, mia kara, kiu fine venis".

Rideto estis la respondo, malgaja rideto, sed plena je fratina amo; kaj kiam sxi rigardis al sia fratino en la vizagxon kaj auxskultis la cxarman harmonion de sxia vocxo, kiam sxi plu pentradis la gxojojn de la revidigxo, tiam sur sxia propra vizagxo brilis espero kaj gxojo.

Kaj ankoraux io: io, kio pli kaj pli trarigardis tra la ceteraj sentoj, kaj por kio mi ne havas nomon. Tio cxi ne estis gxojo, triumfo, fiera entuziasmo -- tiuj cxi ne montras sin tiel trankvile. Tio cxi estis ne sole amo kaj dankemo, kvankam tiuj cxi faris parton de tio cxi. Gxi ne venis de ia egoista penso, cxar tiuj cxi ne brilas tiel sur la frunto, ne flamas tiel sur la lipoj.

Doktoro Jeddler malgraux sia filozofio -- kiun li cxiam en la praktiko forgesadis, kiel gxi ofte okazas al gloraj filozofoj -- ne povis sin deteni montri tian grandan intereson je la reveno de sia malnova lernanto kaj zorgato, kiel se gxi estus ia serioza afero. Tiel li denove sidigxis en sian avan segxon, denove etendis la piedojn sur la varman tapisxon, multfoje tralegis la leteron kaj ankoraux pli multe parolis pri gxi.

"Ho, estis ankoraux tempo", diris la doktoro kaj rigardis en la fajron, "kiam Vi ambaux kune, vi, Grace, kaj li, kuradis brako en brako, kiel paro da vivaj pupoj. Cxu vi memoras?"

"Ho jes," sxi respondis kun gaja rido kaj dauxrigis kudri diligente.

"De hodiaux post unu monato!" diris la doktoro meditante. "Sxajnas kvazaux de tiu tempo pasis ne pli ol unu jaro. Kaj kie tiam estis mia malgranda Marion?"

"Neniam malproksime de sia fratino, kiel ajn malgranda sxi estis," diris Marion: "Grace estis por mi cxio, ecx tiam, kiam sxi ankoraux mem estis infano."

"Tre vere, mia kateto, tre vere," respondis la doktoro. "Sxi estis solida malgranda mastrino, mia Grace, kaj bona ekonomiistino kaj diligenta sagxa infano: plena je pacienco por niaj kapricoj, cxiam preta antauxplenumi niajn dezirojn kaj forgesi la proprajn; ecx jam tiam. Jam en tiu tempo, Grace, vi neniam estis kolera kaj disputema, esceptinte rilate unu punkton."

"Mi timas, ke de tiu tempo mi tre sxangxigxis al pli malbona," ridis Grace, cxiam ankoraux diligente laborante. "Kia punkto gxi estis, patro?"

"Alfred, kompreneble," diris la doktoro. "Vi estis nur tiam kontenta, se mi vin nomis la edzino de Alfred; tial ni vin nomis edzino de Alfred; kaj tio cxi pli al vi placxis (kiel ajn strange gxi nun sxajnas), ol se ni donus al vi la titolon de dukino, se ni povus vin fari dukino."

"Efektive tiel estis?" trankvile diris Grace.

"Kiel, vi gxin pli ne memoras?" demandis la doktoro.

"Mi pensas, ke mi gxin ankoraux iom memoras", sxi respondis, "sed nur apenaux. Estas tro longe de tiu tempo." Kaj kudrante sxi kantetis la rekanton de unu malnova kanto, kiun la doktoro amis.

"Alfred baldaux havos efektivan edzinon," sxi diris, donante al la interparolo alian direkton; "kaj tio cxi estis bela tempo por ni cxiuj. Mia trijara ofico estos baldaux finita, Marion. Vi faris gxin al mi tre facila. Mi diros al Alfred, kiam mi metos vin ree al lia brusto, ke vi lin la tutan tempon kore amis kaj ke li ecx unu fojon ne bezonis mian subtenon. Cxu mi povas gxin al li diri, mia kara?"

"Diru al li, amata Grace", respondis Marion, "ke neniam sxuldo tiel noble, tiel grandanime, tiel elteneme estis plenumata; ke mi vin de tiu tempo kun cxiu tago pli amis; kaj ke mi vin nun tiel senfine amas!"

"Tion cxi mi ne povas al li diri," respondis sxia fratino, sxin cxirkauxprenante; "miajn meritojn la fantazio de Alfred al si pentru. Li suficxe trograndigos, kara Marion, tute kiel vi."

Sxi nun reprenis sian laboron, kiun sxi estis formetinta el la mano, kiam sxia fratino parolis kun tia tusxiteco de l' koro, kaj sxi denove kantetis la malnovan kanton, kiu tiel placxis al la doktoro. Kaj la doktoro, cxiam ankoraux sidante en la apoga segxo, auxskultis la kanton, batis la takton al gxi sur sia genuo per la letero de Alfred, rigardis siajn filinojn kaj diris al si, ke inter la multaj vanajxoj de la vana mondo tiuj cxi almenaux estas suficxe belaj.

Dume Clemency Newcome, plenuminte sian alporton de sciigo kaj atendinte en la cxambro gxis sxi cxion sciis, iris returne en la kuirejon, kie sinjoro Britain post la vespermangxo faris al si oportune, cxirkauxite de tia grandanombra kolekto da brilantaj kovriloj de potoj, pure frotitaj patoj, poluritaj pladoj, brilantaj kaldronoj kaj aliaj signoj de sxia diligento sur la muroj kaj sur la bretoj, ke li sidis kvazaux en la mezo de magazeno de speguloj. La plej granda parto el ili vere donis ne tre flatan repentron de li; ankaux iliaj prezentajxoj estis tute ne egalaj; cxar kelkaj donis al li tre longan vizagxon, kelkaj tre largxan, aliaj suficxe agrablan kaj aliaj tre malbelan, cxiu laux sia maniero de reprezentado, tiel same, kiel faras la homoj. Sed en tiu ili cxiuj konsentis, ke inter ili tute oportune sidas individuo, tenanta la pipon en la busxo kaj krucxon da biero apud si kaj balancanta kun esprimo de grandanimeco la kapon al Clemency, kiam sxi sidigxis al tiu sama tablo.

"Nu, Clemency", diris Britain, "kiel vi nun fartas? kaj kio da nova estas?"

Clemency diris al li, kion sxi sciigxis, kaj li akceptis tion cxi tre afable. Bona sxangxigxo estis videbla cxe Benjamin de la kapo gxis la piedoj. Li estis multe pli largxa kaj pli rugxa, pli gaja kaj pli gajiga. Gxi elrigardis, kvazaux lia vizagxo estis antauxe kunligita en tuberon kaj nun estis disligita kaj elglatigita.

"Tio cxi kredeble estos nova negoco por Snitchey kaj Craggs", li diris, kun oportuneco blovante nubojn de fumo en la aeron.

"Kaj ni eble denove estos atestantoj, Clemency!"

"Dio!" respondis Clemency kun la kutima movo de siaj amataj membroj: "Mi volus ke mi gxi estu, Britain!"

"Kio?"

"Ke mi estu la persono, kiu devas edzinigxi!"

Benjamin prenis la pipon el la busxo kaj kore ridis. "Jes, vi estas tute la gxusta por tio cxi," li diris; "malfelicxa Clemency!" Clemency de sia flanko ridis tiel same kore kiel li, kaj sxajnis ke la penson sxi trovas tiel same amuza, kiel li. "Jes," sxi konsentis, "mi estas tute la gxusta por tio cxi, ne vere?"

"Vi neniam edzinigxos, kompreneble," diris sinjoro Britain kaj prenis la pipon returne en la busxon.

"Vi efektive pensas, ke ne?" diris Clemency tute senkulpe.

Sinjoro Britain balancis la kapon. "Nenia espero por tio cxi!"

"Pripensu nur!" diris Clemency. "Mi pensas, ke vi gxin baldaux faros, Britain; ne vere?"

Tiel subite metita demando pri tia grava afero postulis pripenson. Li elblovis grandan nubon da fumo kaj, metante la kapon jen dekstren jen maldekstren, li gxin cxirkauxrigardadis, kiel se tiu cxi nubo estus la demando kaj li gxin rigardus de diversaj punktoj de vidado, kaj li respondis, ke li la aferon ankoraux ne bone klarigis al si, sed -- jes, jes, li eble ankoraux decidigxos tion cxi fari.

"Kiu ajn sxi estos, mi deziras al sxi felicxon!" ekkriis Clemency.

"Ho, tio cxi al sxi ne mankos", diris Benjamin, "certe ne".

"Sed sxi ne vivus tiel felicxe kaj ne havus tiel tute bonan kaj amindan edzon", diris Clemency, duone metinte sin super la tablon kaj medite rigardante la kandelon, "se mi antauxe ne estus -- ne cxar mi intencis, cxar gxi estis pura kuntrafigxo: ne vere, Britain?"

"Certe", respondis sinjoro Britain en plena gxuado de la pipo, en la stato kiam la fumanto povas malfermi la busxon nur tre malmulte por paroli, en oportuna trankvileco sidas sur sia segxo kaj povas turni al sia kunsidanto nur la okulojn kaj ankaux tiujn cxi tre malrapide kaj serioze.

"Ho, mi estas al vi tre danka, Clemency, tion vi ja scias!"

"Dio, kiel bela estas la penso pri tio cxi!" diris Clemency.

"Vi scias, mi faris diversajn esplorojn pri tio kaj alia", dauxrigis sinjoro Britain kun la peza seriozeco de sagxegulo, "cxar mi cxiam havis spiriton scieman kaj legis multajn librojn pri la bonaj kaj malbonaj flankoj de la teraj aferoj, cxar mi en mia juneco min okupadis je la literaturo."

"Efektive!" ekkriis mirante Clemency.

"Jes", diris sinjoro Britain; "du el miaj plej bonaj jaroj mi staris post la pordo de butiko de antikvajxisto, preta postkuri, se iu metus ian libron en la posxon; poste mi estis disportanto cxe modistino, kaj en tiu cxi ofico mi en vakstolaj paketoj alportadis al la homoj nenion ekster trompajxo kaj malverajxo -- per kio mia animo estis malgxojigita kaj mia konfido je la homa naturo estis detruita. Kaj post tio mi tie cxi en tiu cxi domo auxdis multe da parolajxo, kiu mian animon ankoraux pli malgajigis; kaj post cxio tio cxi mia opinio estas, ke kiel certa kaj agrabla kvietigisto de la animo kaj bona kondukanto tra la vivo nenio estas pli bona, ol la kribrilo de muskato."

Clemency volis ion aldoni, sed li antauxvenis al sxi.

"Ligita", li serioze aldonis, "kun fingringo".

"Faru kion vi volas, kaj cetere, ne vere?" rimarkis Clemency, en la gxojo pro la konfeso metante unu brakon trans la duan kaj karesante al si la kubuton.

"Tia kerna diro, ne vere?"

"Mi cetere ne scias", diris sinjoro Britain, "cxu oni povus gxin nomi vera filozofio. Mi iom dubas tion cxi; sed gxi bone eltenas kaj sxparas multe da cxagreno, kion la gxusta filozofio ne cxiam faras."

"Rememoru nur, kiel vi mem iafoje insultadis", diris Clemency.

"Ha!" diris sinjoro Britain. "Sed la plej rimarkinda estas, Clemency, ke vi min devis konverti. Tio cxi estas la plej stranga. Vi! kio! mi pensas, ke vi ne havas duonon da penso en la kapo!"

Tute ne ofendigxante, Clemency balancis la kapon, ridis kaj cxirkauxprenante sin diris: "ne, mi ankaux tiel pensas".

"Mi estas suficxe konvinkita je tio cxi", diris sinjoro Britain.

"Ho mi pensas, vi estas prava", diris Clemency. "Mi elportas nenian penson, mi nenian bezonas".

Benjamin prenis la pipon el la busxo kaj ridis, gxis la larmoj elkuris al li sur la vangojn. "Kiel naiva vi estas, Clemency," li aldonis cxiam ankoraux ridante kaj visxante al si la okulojn. Clemency, nenion kontrauxdirante, faris tion saman kaj ridis tiel same kore, kiel li.

"Sed mi tamen vin amas", diris sinjoro Britain; "vi estas tre bona knabino en via speco; donu do al mi la manon, Clemency. Kio ajn estos, mi vin cxiam estimos kaj cxiam estos via amiko."

"Efektive!" respondis Clemency. "Nu, tio cxi certe estas tre bone de via flanko."

"Jes, jes", diris sinjoro Britain kaj prezentis al sxi la pipon por elbati; "mi vin ne forlasos. Auxskultu! estas stranga bruo!"

"Bruo!" ripetis Clemency.

"Pasxoj ekster la domo. Sonis, kvazaux iu desaltas de la muro."

"Cxu ili supre cxiuj estas en lito?"

"Ho, nun ili cxiuj iris dormi."

"Cxu vi nenion auxdis?"

"Ne!"

Ili ambaux auxskultis sed nenion auxdis. "Mi ion diros al vi", diris Benjamin kaj deprenis lanternon; "mi pro singardeco faros unu fojon cxirkauxiron cxirkaux la domo, antaux ol mi iras dormi. Malfermu la pordon, dum mi ekbruligos la lanternon, Clemmy."

Clemency tuj obeis, sed rimarkis al tio cxi, ke li vane faras al si la klopodon, ke gxi estas imago kaj tiel plu. Sinjoro Britain diris "tre povas esti", sed tamen eliris, armita de la fero de forno kaj lumigante per la lanterno en cxiujn flankojn.

"Estas tiel silente, kiel sur la tombejo," diris Clemency, rigardante post li; "kaj ankaux preskaux tiel same timige!"

Rigardante returne en la kuirejon, sxi en timego ekkriis, kiam facila figuro al sxi proksimigxis. "Kiu tie?"

"Silentu!" murmuretis al sxi ekscitite Marion. "Vi min cxiam amis, ne vere?"

"Amis? infano! Certe!"

"Mi gxin scias. Kaj mi povas al vi konfidi, ne vere? Mi nun havas tie cxi preskaux neniun, al kiu mi povus konfidi."

"Jes," diris Clemency kore.

"Iu estas ekster la domo," diris Marion kaj montris al la pordo, "kiun mi hodiaux vespere ankoraux devas vidi kaj paroli kun li. Michael Warden, pro Dio, foriru. Nun ne!"

Clemency surprizite kaj maltrankvile ektremis, kiam sekvante la rigardon de la parolantino, sxi ekvidis malluman figuron, starantan antaux la pordo.

"En minuto Vi povas esti malkasxita," diris Marion. "Nun ne! Atendu, se estas eble, en ia kasxita loko. Mi tuj venos." Li salutis sxin per la mano kaj malaperis. "Ne iru dormi. Atendu min tie cxi!" diris Marion kun maltrankvila rapideco. "Mi jam antaux unu horo volis paroli kun Vi. Ho, ne perfidu min!"

Marion kaptis ekscitite sxian manon kaj premis gxin al la brusto -- movo, kiu en sia pasio estis pli elokventa, ol la plej varmega petado per vortoj. Poste sxi foriris, kiam la radioj de la revenanta lanterno komencis lumigadi la cxambron.

"Cxio trankvila kaj silenta. Neniu estas. Kredeble imago," diris sinjoro Britain, ferminte kaj riglinte la pordon. "Unu el la sekvajxoj de viva fantazio. Ha! kio estas?"

Clemency, kiu ne povis kasxi sian ekscititecon, pala kaj tremanta per la tuta korpo sidis sur segxo.

"Kio estas?" sxi ripetis kaj frotis al si la manojn kaj kubutojn, penante trankviligxi kaj rigardante cxien, nur ne al li en la vizagxon. "Estas bele de via flanko, Britain! Antauxe vi enpelas min en teruron per bruado kaj per lanternoj kaj per Dio scias ankoraux kio . . . Kio estas? Ho, jes!"

"Se vi ricevas teruron de lanterno, Clemmy", diris sinjoro Britain, tute trankvilanime gxin estingante kaj ree pendigante, "tiam la terura fantomo estas facile forpelebla. Sed vi ja ordinare estas suficxe kuragxa", li diris kaj haltis, por sxin atente rigardi; "kaj vi estis ja ankaux tute trankvila post la bruado kaj la lanterno. Kio venis al vi en la kapon? ja ne ia penso?"

Sed cxar Clemency tute kiel ordinare deziris al li bonan nokton kaj sxajnis sin prepari por iri dormi, tial ankaux Malgrand-Britain diris al sxi bonan nokton, farinte ankoraux la originalan rimarkon, ke neniu scias, kio al la virinoj povas veni en la kapon; li prenis sian kandelon kaj iris dormeme al la lito.

Kiam cxio denove estis trankvila, Marion revenis.

"Malfermu la pordon", sxi diris, "kaj restu apud mi, dum mi kun li ekstere parolos".

Kiel ajn timema sxia agado estis, gxi tamen montris firman kaj nesxanceleblan decidon, al kiu Clemency ne povis kontrauxstari. Sxi mallauxte malriglis la pordon, sed antaux ol sxi turnis la sxlosilon en la seruro, sxi returne rigardis la junan frauxlinon, kiu nur atendis la malfermadon, por eliri.

La vizagxo ne estis deturnita aux turnita al la tero, sed rigardis sxin plene kaj libere en floro de juneco kaj beleco. Neklara sento pri la malforta baro, kiu estas inter la felicxa patra domo kaj la honesta amo de la bela knabino, penso pri la malgxojo en tiu cxi domo kaj la detruo de gxiaj plej belaj esperoj, venis en la simplan animon de Clemency kaj frapis sxian molan koron tiel profunde, tiel forte plenigis gxin je malgxojo kaj kunsento, ke sxi, versxante riveron da larmoj, metis siajn brakojn cxirkaux la kolon de Marion.

"Mi scias nur malmulte, kara infano", diris Clemency, "tre malmulte; sed mi scias, ke tio cxi ne estas bona. Pripensu, kion Vi faras".

"Mi multajn fojojn gxin pripensis", diris Marion kviete.

"Ankoraux unu fojon", petegis Clemency "gxis morgaux!"

Marion balancis la kapon.

"En la nomo de sinjoro Alfred", diris Clemency, "Pro li, kiun Vi iam tiel amis!" Sxi kovris sian vizagxon per la manoj kaj ripetis: "Iam!" kvazaux tiu cxi vorto dissxirus al sxi la koron.

"Lasu min eliri", petis Clemency. "Mi diros al li, kion Vi volas. Ne eliru tiun cxi nokton el la pordo. Mi estas konvinkita, ke tio cxi ne povas alporti bonon. Ha, gxi estis tago de malfelicxo, kiam oni tien cxi alportis sinjoron Warden! Pensu pri Via bona patro, mia kara -- pri Via fratino."

"Mi gxin faris", diris Marion kaj rapide levis la kapon. "Vi ne scias, kion mi faras. Mi devas paroli kun li. Per tio cxi, kion vi diris, vi montris vin kiel mia plej bona kaj plej fidela amikino, sed mi devas fari tiun cxi pasxon. Cxu vi volas min akompani, Clemency" -- sxi kisis sxian amikan vizagxon -- "aux mi devas iri sola?"

Konfuzita kaj malgxoja Clemency turnis la sxlosilon en la seruro kaj malfermis la pordon. Marion, firme tenante la manon de la akompanantino, rapide eliris en la mallumon de la nokto.

Tie li alpasxis al sxi, kaj ili longe kaj multe parolis unu kun la dua; kaj la mano, per kiu sxi tenis Clemency'n, tremis, aux malvarmigxis kiel la mano de malvivulo, aux premis sxin kore en la fajro de la parolado. Kiam ili revenis, li sekvis Marion'on gxis la pordo; tie li prenis la duan manon kaj premis gxin al siaj lipoj. Tiam li singarde foriris.

La pordo denove estis riglita kaj sxlosita, kaj denove sxi staris en la patra domo. Ne depremita de la sekreto, kiun sxi alportis, kvankam sxi estis ankoraux juna, sed kun tiu esprimo sur la vizagxo, por kiu jam antauxe mankis al mi la nomo, kaj kiu brilis tra sxiaj larmoj.

Sxi ripete dankis sian pli malaltan amikinon kaj konfidis al sxi, kiel sxi diris, plene kaj senkondicxe. Felicxe atinginte sian dormocxambron, sxi falis sur la genuojn kaj povis pregxi, havante sur la koro sian sekreton!

Jes, kaj sxi povis sin levi post la pregxo tiel trankvile kaj felicxe, klini sin super la dormantan fratinon, rigardi sxin kaj rideti -- kvankam ecx iom malgaje. Kaj kisante sxian frunton, sxi mallauxte murmuretis al si, ke Grace cxiam estis patrino por sxi, kaj ke sxi sxin amas kiel infano!

Kaj sxi povis la brakon meti al si cxirkaux la kolon, kiam sxi sin metis sur la kusenon, kaj la brako kvazaux konscie cxirkauxprenis sxin defendante kaj amante kaj kvazaux murmuretis al la delikataj lipoj: Dio vin benu!

Kaj sxi povis ecx trankvile ekdormi, malhelpata nur de unu songxo, en kiu sxi per sia senkulpa kaj tusxanta vocxo ekkriis, ke sxi estas tute sola kaj ke cxiuj sxin forgesis.

Monato baldaux pasas, ecx se gxi iras malrapide. La monato, kiu estis inter tiu cxi nokto kaj la reveno, rapide pasis kaj forflugis, kiel pasanta nebulo.

La tago venis. Malkvieta vintra tago, kiu la malnovan domon ofte tremigadis, kvazaux de frosto. Tago, kiu la hejman doman internajxon faras duoble kara, al la kamena angulo donas novajn agrablajxojn, jxetas rugxetan flamon sur la vizagxojn kolektitajn cxirkaux la kameno kaj igas la grupojn cxirkaux cxiu kameno fari pli malvastan kaj pli intiman ligon kontraux la elementoj, kiuj ekstere sovagxas. Kruda vintra tago, kiu la plej bone preparas por agrabla vespero, kovritaj fenestroj, afablaj amikaj vizagxoj, muziko, ridado, dancado, luma kandelaro kaj societa plezuro!

