# La Batalo de l' Vivo

## Part 2

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-batalo-de-l-vivo-24501/index.md

Eble por deturni la atenton, doktoro Jeddler rapidis aliri al la tablo de matenmangxo, kaj cxiuj sidigxis al la mangxado. Grace prenis la rolon de prezidanto, sed sxi sciis sin tiel loki, ke sxi apartigis sian fratinon kaj Alfred'on de la resto de la societo. Snitchey kaj Craggs sidis unu kontraux la dua, havante inter si la bluan paperujon pro sendangxereco; sed la doktoro havis sian ordinaran lokon kontraux Grace. Clemency saltadis cxirkaux la tablo kiel disportantino, kaj la melankolia Britain plenumadis apud malgranda flanka tablo la oficon de distrancxisto.

"Viandon?" diris Britain, proksimigxante al sinjoro Snitchey kun distrancxilo kaj forko en la mano kaj jxetante al li la demandon kiel sxtonon sur la kapon.

"Jes", respondis la advokato.

"Kaj Vi volas viandon?" diris Britain al Craggs.

"Malgrasan kaj brunan", respondis tiuj cxi. Kontentiginte la dezirojn de tiu cxi ambaux kaj modere provizinte la doktoron (li sxajne sciis, ke la ceteraj ne deziras mangxon), li restis apud la du advokatoj tiel proksime, kiel nur la konveno permesis, kaj observadis ilin per senmovaj okuloj. Nur unu fojon lia malafabla vizagxo iom glatigxis, tio cxi estis kiam sinjoro Craggs, kies dentoj estis ne el la plej bonaj, faris malbonan gluton kaj estis atakita de konvulsia tusado; kun granda viveco Britain tiam ekkriis: "mi pensis, ke li sufokigxos"!

"Nun, Alfred", diris la doktoro, "kelkajn vortojn pri aferoj negocaj, dum ni estas ankoraux cxe la matenmangxo".

"Dum ni estas ankoraux cxe la matenmangxo", diris Snitchey kaj Craggs, kiuj sxajne tute ne pensis ankoraux pri cxesado.

Kvankam Alfred ne matenmangxis kaj videble havis multe por fari, li tamen respekte respondis:

"Kiel Vi ordonos, sinjoro!"

"Se povus esti io serioza", komencis la doktoro, "en tiu cxi --"

"Farso, sinjoro", plenigis Alfred.

"En tiu cxi farso", dauxrigis la doktoro, "gxi estus tiu cxi kuntrafigxo de la tago de l' adiauxdiro kun duobla tago de naskigxo, al kiu por ni kvar estas ligitaj multaj agrablaj rememoroj kaj kiu cxiam revokados al ni en la memoron nian longan kaj amikan kunevivadon. Sed tio ne apartenas tien cxi."

"Ho jes, doktoro Jeddler", diris la junulo. "Gxi bone apartenas tien cxi, tion diras al mi mia koro tiun cxi matenon, kaj ankaux la Via tion al Vi dirus, se Vi volus gxin auxskulti. Mi forlasas hodiaux Vian domon; mi cxesas hodiaux esti Via zorgato; ni disigxas kiel duonaj parencoj, kiuj disligas unu ligilon, dum aliaj jam ridetas al ni en la estonteco", -- li rigardis cxe tiuj cxi vortoj Marion'on, kiu sidis apud li -- "ligiloj tiel ricxaj je esperoj, ke vortoj ne povas tion cxi esprimi. Vi vidas", li aldonis gaje, "Vi vidas, doktoro, estas ankoraux greno da seriozajxo en tiu cxi granda malsagxa amaso da polvo. Hodiaux almenaux ni konfesu, ke ekzistas ankoraux greneto da seriozajxo".

"Hodiaux!" ekkriis la doktoro. "Auxskultu, auxskultu! ha, ha, ha! Hodiaux pli ol en cxiuj tagoj en la malsagxa jaro. Hodiaux, kiam tie cxi havis lokon la granda batalo? Sur tiu cxi loko, kie ni nun sidas, kie mi hodiaux matene vidis danci miajn knabinojn, kie la fruktoj por nia matenmangxo jxus estas desxiritaj de tiuj cxi arboj, kiuj havas siajn radikojn ne en tero, sed en homoj, tie cxi tiom multaj trovis la morton, ke ankoraux en mia juneco, post multaj generacioj, tie cxi estis elfosita tuta mortintaro da ostajxoj kaj da pecoj de fenditaj kranioj. Kaj tamen ecx cent homoj en tiu batalo ne sciis, por kio kaj kial ili batalis; ecx cent el tiuj, kiuj triumfis la venkon, ne sciis, kial ili tion cxi faris! Ecx kvindek homoj ne farigxis pli felicxaj per la gajno kaj perdo. Ecx ses homoj ne havas hodiaux konsentan opinion pri la kauxzo kaj rezultato: per unu vorto, neniu, ekster la plorantaj pro la mortigitaj, sciis iam ion difinitan pri tio cxi. Seriozajxo!" diris la doktoro ridante. "Tia mondo!"

"Sed al mi cxio tio cxi sxajnas tre serioza", diris Alfred.

"Serioza!" ekkriis la doktoro. "Se Vi tiajn aferojn akceptas kiel seriozaj, Vi devas frenezigxi, aux iri sur altan monton kaj farigxi ermito."

"Kaj al tio cxi estas jam tiel longe de tiu tempo", diris Alfred.

"Longe!" rediris la doktoro. "Cxu Vi scias, kion la mondo faradis de tiu tempo gxis hodiaux? Mi gxin ne scias!"

"Gxi iom procesadis", rimarkis sinjoro Snitchey kaj miksis sian teon.

"Kvankam oni gxin faradis al la homoj cxiam tro facila", diris lia kompaniano.

"Kaj Vi permesos al mi diri, doktoro", dauxrigis sinjoro Snitchey, "kvankam mi jam mil fojojn esprimis mian opinion, ke en la mondo, se gxi procesas, kaj entute en la sistemo de gxia jugxofarado mi vidas ion efektive seriozan, ion realan, ion, kio havas sian intencon kaj sian celon --"

Clemency Newcome pusxigxis nun je la tablo, ke cxiuj teleroj kaj tasoj ekkrakis.

"Nu, kio estas?" ekkriis la doktoro.

"La malbenita paperujo," diris Clemency, "kiu cxiam venas inter la piedoj!"

"Kio havas sian intencon kaj sian celon, mi diris," komencis denove Snitchey, "kio postulas de ni estimon. La vivo estas farso, Vi diras, doktoro Jeddler? la vivo kun la jugxofarado?"

La doktoro ridis kaj rigardis Alfred'on.

"Ni supozu, ke la milito estas malsagxajxo", diris Snitchey. "En tio cxi ni konsentas. Ekzemple tie cxi ni vidas cxarmegan lokon --" li montris per la forko en la cxirkauxajxon -- "kiu antaux longa tempo estis kovrita de amasoj da soldatoj -- cxiu aparte kulpa je rompo de la paco de l' lando -- kaj dezertigita per fajro kaj glavo. Ha, ha, ha! La sola penso, ke homo memvole elmetas sin al morto per fajro kaj glavo! Tio cxi estas malsagxe, tute ridinde! oni devas levi la sxultrojn pro la homoj, kiam oni pensas pri tio cxi! Sed ni prenu tiun cxi cxarman lokon kiel gxi estas nun. Ni prezentu al ni la legxajn rilatojn, kiuj naskigxas de la tera proprajxo; la heredigadon kaj donacadon de la tera proprajxo, la prodonadon kaj reelacxetadon de la proprajxo; farmadon liberan, farmadon heredan, farmadon tempan; ni prezentu al ni", diris sinjoro Snitchey kun tia entuziasmo, ke li sxmacis per la lipoj, "ni prezentu al ni la komplikitajn legxojn, kiuj rilatas je la rajto de posedado kaj la pruvado de tiu cxi rajto, kun cxiuj reciproke kontrauxparolaj precedencoj kaj aktoj parlamentaj apartenantaj al tio cxi; la nekalkuleblan multon da komplikitaj kaj senfinaj kancelariaj jugxaj procesoj, al kiuj tiu cxi bela loko donas la kauxzon: -- kaj konfesu, doktoro Jeddler, ke tio cxi estas unu oazo en la mondo! Mi esperas", diris sinjoro Snitchey kun rigardo sur sian kompanianon, "ke mi parolas en la nomo de la firmo, sinjoro Craggs?"

Cxar sinjoro Craggs jesis, sinjoro Snitchey, kies apetiton la parolado akrigis, rimarkis, ke li estas preta akcepti ankoraux unu pecon da viando kaj tason da teo.

"Mi ne volas defendi la vivon entute", li aldonis kaj frotis al si interne ridante la manojn; "gxi estas plena je malsagxajxoj, plena je ankoraux pli malbonaj aferoj. Certigoj de fideleco, de konfido, de neprofitemeco kaj similaj. Ba, ba! ni vidas, kian indon ili havas. Sed Vi ne devas ridi je la vivo; Vi bezonas ludi partion, tre malfacilan partion! Cxiuj homoj ludas kontraux Vi, kaj Vi ludas kontraux cxiuj homoj. Ho, gxi estas tre interesa afero. Gxi estas tre rafinitaj iroj sur la sxaka tabulo. Ridi Vi devas, doktoro Jeddler, nur tiam, se Vi gajnas; kaj ankaux tiam ne tro multe. Ha, ha, ha! ne tro multe", ripetis Snitchey, balancante la kapon kaj fermetante unu okulon, kiel se li volus aldoni: "sed tion cxi Vi povas fari!"

"Nu, Alfred", ekkriis la doktoro, "kion Vi diros al tio cxi?"

"Mi diros nur", respondis Alfred, "ke la plej granda komplezo, kiun Vi povus fari al mi kaj, mi pensas, ankaux al Vi mem, estus, se Vi iam provus meti en forgeson tiun cxi kampon de l' batalo kaj aliajn similajn por la pli granda kampo de l' batalo de l' vivo, sur kiun la suno lumas cxiun tagon."

"Nu, mi timas, ke tio cxi ne farus lin pli kvieta, sinjoro Alfred", diris Snitchey. "La batalantoj en tiu cxi batalo de l' vivo estas tre varmegaj kaj malamegaj unu kontraux la alia. Tre malagrabla estas la hakado kaj pikado kaj la sekreta mortigado de post la dorso kaj la dispremado kaj sufokado; per unu vorto gxi estas propre malbona historio."

"Mi pensas, sinjoro Snitchey", diris Alfred, "ke en tiu cxi batalo estas renkontataj mallauxtaj venkoj kaj bataloj, granda memoferemeco kaj noblaj faroj plenaj je heroeco -- ecx en gxiaj sxajnaj bagateloj kaj kontrauxparoloj -- faroj, kiuj tute ne estas malpli malfacile plenumeblaj tial, ke ili estas enskribitaj en nenia tera kroniko, ke nenia tera publiko ilin vidas; faroj, kiuj cxiutage havas lokon en kasxitaj anguloj, en malricxaj dometoj kaj en viraj kaj virinaj koroj, -- faroj, el kiuj unu sola povus la plej severan mallauxdanton pacigi kun tiu cxi mondo kaj instrui lin konfidi al gxi kaj esperi, se ecx duono de gxiaj logxantoj sin trovus en milito kaj kvarono en procesado; kaj tio cxi jam multe signifas."

La ambaux fratinoj auxskultis kun strecxita atento.

"Bone, bone!" diris la doktoro, "mi estas tro maljuna por esti ankoraux konvertita, ecx de mia amiko Snitchey tie cxi, aux de mia bona fratino Martha Jeddler, kiu ankaux havis siajn spertojn, kiel sxi diras, kaj de tiu tempo farigxis bonfarema kaj malsevera kontraux cxiuj specoj de homoj, kaj kiu tiel forte sin tenas je sia opinio (nur kiel virino sxi estas malpli prudenta kaj pli obstina), ke ni ne povas vivi en konsento kaj malofte nin vidas. Mi estas naskita sur tiu cxi kampo de l' batalo. Sesdek jaroj pasis super mia kapo, kaj mi cxiam vidadis, ke la tuta kristanaro, kun la Dio scias kiom da amantaj patrinoj kaj suficxe bonaj filinoj, kiel la miaj, tute perdadis la sagxon, kiam estis parolo pri kampo de batalo. Tiujn cxi samajn reciprokajn kontrauxparolojn ni trovas cxie. Oni devas aux ridi aux plori je tiuj cxi ridindaj senkonsekvencoj; kaj mi plivolas ridi je tio cxi".

Britain, kiu cxiun apartan parolanton auxskultis kun plej granda atento, sxajnis subite veni al tiu cxi sama opinio, se plej profunda cxerka tono, kiun li eldonis, povis esti prenata por rido. Sed lia vizagxo restis cxe tio cxi tiel senmova, ke, kvankam kelkaj el la gastoj matenmangxaj sin turnis, ektimigite de la malagrabla tono, tamen neniu supozis la farinton. Neniu, esceptinte la kuneservantan Clemency Newcome, kiu per unu el siaj plej amataj membroj, la kubuto, donis al li pusxon kaj kun riprocxa murmureto demandis, je kio li ridas.

"Ne je Vi!" diris Britain.

"Je kiu do?"

"Je la homaro", diris Britain. "Jen estas la amuzajxo."

"En la vero, inter la sinjoro kaj tiuj cxi advokatoj li farigxas kun cxiu tago pli malsagxa!" ekkriis Clemency kaj donis al li pusxon per la dua kubuto. "Cxu Vi scias, kie Vi estas? Cxu Vi volas esti forpelita?"

"Mi nenion scias", diris Britain kun senesprima rigardo kaj senmova vizagxo. "Mi zorgas je nenio, mi kredas nenion, mi postulas nenion."

Se tiu cxi malgaja sinpriskribo, farita en atako de melankolio estis ecx iom trograndigita, tamen Benjameno Britain -- nomata iafoje Malgrand-Britain por diferenco de Grand-Britanujo (Great Britain), kiel oni diras Juna Anglujo por per diferenco pli klare esprimi la Maljunan Anglujon -- prezentis sian efektivan staton de l' animo pli bone, ol oni povus pensi. Cxar auxskultante cxiun tagon la sennombrajn parolojn, kiujn la doktoro turnadis al diversaj homoj kaj kiuj cxiuj devis pruvi, ke ecx lia ekzistado en la plej bona okazo estas nur eraro kaj sensencajxo, la malfelicxa Britain iom post iom venis en tian senfundajxon de konfuzitaj kaj kontrauxparolaj ideoj, kiuj premis lin de ekstere kaj interne, ke la vero sur la fundo de sia puto en komparo kun Britain en la profundo de lia spirita mallumigxo sxajnis stari sur ebena tero. La sola, kion li klare vidis, estis tio, ke la nova elemento, kiun Snitchey kaj Craggs ordinare enportadis en tiujn cxi interparolojn, faradis ilin nur pli nekompreneblaj, kaj por la doktoro gxi sxajnis cxiam esti ia gajno kaj jesigo. Tial li rigardis la du advokatojn kiel kunkauxzantoj de lia stato de l' animo kaj forte ilin malestimis.

"Sed kun tio cxi ni nun havas nenion por fari, Alfred", diris la doktoro. "Cxesante hodiaux esti mia zorgato kaj forlasante nin, provizita je tio, kion povis Vin instrui la latina lernejo tie cxi kaj Via lernado en Londono kaj maljuna simpla vilagxa doktoro, kiel mi, Vi nun eniras en la mondon. La unua parto de Via tempo de provado, kiun difinis Via mortinta patro, nun estas finita. Vi eliras nun, konforme je lia dua deziro, en la mondon en karaktero de propra sinjoro, kaj longe antaux finigxos Via trijara restado en la medicinaj lernejoj de l' eksterlando, Vi nin forgesos. Dio! Vi forgesos nin en ses monatoj!"

"Se mi gxin faros -- sed Vi scias gxin pli bone; kial mi bezonas disputi kun Vi?" diris Alfred ridante.

"Mi scias nenion de tia speco", respondis la doktoro. "Kion Vi pensas pri tio cxi, Marion?"

Marion, ludante kun sia taso, sxajnis diri -- sed sxi gxin ne diris -- ke sxi nenion havas kontraux tio ke li sxin forgesu, se li nur povas. Grace alpremis la florantan vizagxon al sxiaj vangoj kaj ridetis.

"Mi ne estis, mi esperas, tre maljusta administranto de la havo konfidita al mi", parolis plu la doktoro; "sed en cxiu okazo mi devas hodiaux forme esti liberigita kaj forigita de mia ofico; kaj jen estas niaj bonaj amikoj Snitchey kaj Craggs kun tuta sako plena je paperoj kaj kalkuloj kaj dokumentoj pri la havo, kiun mi devas transdoni al Vi (mi volus, ke gxi estu pli granda, Alfred, sed Vi devas farigxi granda homo kaj pligrandigi gxin), kaj je alia malsagxajxo de tiu speco, kion oni devas subskribi, sigeli kaj transdoni."

"Kaj legxe atesti, kiel la legxo ordonas", diris Snitchey, forsxovante sian teleron kaj elprenante la paperojn, kiujn lia kolego eletendis sur la tablo; "kaj cxar mi kaj Craggs kune kun Vi, doktoro, estis kuratoroj de la havo, tial Viaj du servantoj servos al ni kiel atestantoj. Cxu Vi scias legi, sinjorino Newcome?"

"Mi ne estas edzinigita, sinjoro", diris Clemency.

"Ho, mi petas pardonon. Mi gxin kredas", diris Snitchey ridetante, jxetante rigardon sur la strangan figuron. "Vi scias legi?"

"Iom", respondis Clemency.

"La formulon edzigan matene kaj vespere, ne vere?" diris la advokato sxercante.

"Ne", diris Clemency. "Tro malfacile. Mi legas nur la fingringon."

"La fingringon!" ripetis Snitchey. "Kion gxi signifas?"

Clemency jesis per la kapo kaj diris: "kaj la kribrilon de muskato".

"Sxi estas freneza! Ie por la lordo kanceliero!" diris Snitchey kaj atente sxin rigardis.

"Se sxi havas ian proprajxon", aldonis Craggs.

Sed nun enmiksis sin Grace kaj komprenigis al ili ke sur la ambaux parolataj objektoj sin trovas gravurita sentenco kaj ke ili tiel prezentas la posxan bibliotekon de Clemency, kiu kun libroj ne multe sin okupas.

"Ha, tiel, frauxlino Grace!" diris Snitchey. "Jes, jes. Ha, ha, ha! mi pensis, ke tiu cxi bona knabino estas freneza. Sxi tute tiel elrigardas", li diris por si mem, balancante la kapon. "Kaj kio staras sur la fingringo, sinjorino Newcome?"

"Mi ne estas edzinigita, sinjoro", rimarkis Clemency.

"Aux Newcome. Cxu tiel estos bone?" diris la advokato. "Kio sin trovas sur la fingringo, Newcome?"

Kiel Clemency, antaux ol sxi respondis tiun cxi demandon, dissxovis unu posxon kaj rigardis en gxian senfundan profundon, sercxante la fingringon, kiu tie ne estis, kaj kiel sxi tion cxi saman faris kun la dua posxo kaj sxajnis trovi la fingringon profunde malsupre, kiel perlo de granda indo; kiel sxi tiam forigis cxiujn interkusxantajn malhelpojn, konsistantajn el tuko de nazo, peceto da vaksa kandelo, rugxvanga pomo, orangxo, monereto de felicxo, seruro, tondilo en ingo, plenmano da vitraj perloj, kelkaj buloj da fadeno, kudrilujo, plena kolekto de krispigiloj de haroj kaj unu biskvito, kaj cxiun el tiuj cxi objektoj aparte donis teni al Britain -- tio cxi nin malmulte interesas. Ankaux ne interesas nin, kiel sxi, penante kapti kaj reteni la posxon (cxar tiu cxi havis strangan inklinon saltadi kaj glitadi en angulon), okupis pozicion kaj trankvile sin tenis en gxi, kvankam gxi videble estis en plena kontrauxeco kun la homa anatomio kaj kun la legxoj de la egalpezo. Estos suficxe, se ni diros, ke sxi fine triumfe metis la fingringon sur la fingron kaj ekfrapis per la kribrilo de muskato, kaj ni devas rimarki, ke la literaturo de tiuj cxi ambaux uzajxoj sekve de tro multa frotado estis proksima al forvisxigxo.

"Tio cxi do estas la fingringo?" diris sinjoro Snitchey, volante iom sxerci je sxia kalkulo. "Kaj kion diras la fingringo?"

"Gxi diras", respondis Clemency kaj malrapide kunesilabis la surskribon: "For-ge-su-kaj-par-do-nu".

Snitchey kaj Craggs kore ridis. "Tio cxi estas bela!" diris Snitchey. "Ne malbone!" diris Craggs. "Montras tiom da konado de homoj", diris Snitchey. "Tiel uzebla por la praktika vivo", diris Craggs.

"Kaj la kribrilo?" dauxrigis demandi Snitchey.

"La kribrilo diras", respondis Clemency: "Ki-on-vi-vo-las-ke-la- ho-moj-al-vi-fa-ru-ti-on-cxi-fa-ru-an-kaux-al-i-li".

"Faru ion al la homoj, por ke ili nenion al vi faru, Vi kredeble pensas?" diris sinjoro Snitchey.

"Mi ne komprenas", respondis Clemency kaj balancis la kapon. "Mi ne estas advokato."

"Mi timas, ke se Vi estus advokato", diris sinjoro Snitchey, rapide sin turnante al la doktoro, kiel volante antauxe fari ion kontraux la impreso, kiun tiu cxi respondo eble povus elvoki, "Vi trovus, ke tio cxi estas la regulo de vivado de la plej multaj de Viaj klientoj. En tio cxi ili estas tre seriozaj -- kiel ajn malsagxa tiu cxi mondo entute estas -- kaj metas poste la kulpon sur nin. Ni, juristoj, efektive estas ne multe pli ol speguloj, sinjoro Alfred; sed pleje konsiligxas kun ni koleremaj kaj malpacemaj homoj, kiuj elrigardas ne tute bone; kaj estas propre maljusto nin insulti, se ni montras al la homoj malafablajn vizagxojn. Mi pensas", diris sinjoro Snitchey, "mi samtempe esprimas ankaux la opinion de nia sinjoro Craggs."

"Sendube", diris Craggs.

"Kaj tial, se sinjoro Britain volos oferi al ni iom da inko", diris sinjoro Snitchey, reprenante la paperojn ree en la manon, "ni kiel eble pli baldaux subskribu, sigelu kaj transdonu, cxar alie venos la vojagxa kalesxo antaux ol ni scios, kie ni estas".

Jugxante laux la eksterajxo, estis tre kredeble, ke la kalesxo preterveturos antaux ol sinjoro Britain scios, kie li estas; cxar li staris tute enprofundigita en pensojn kaj reciproke pesadis en la kapo la argumentojn de la doktoro kontraux la argumentoj de la advokatoj kaj la argumentojn de la advokatoj kontraux la argumentoj de la doktoro kaj la argumentojn de la klientoj kontraux la argumentoj de la ambaux kaj faris malfortajn provojn meti en konsenton la fingringon kaj la kribrilon (io tute nova por li) kun iu el la filozofioj konataj de li; per unu vorto li rompadis al si la kapon kiel la plej granda filozofo per teorioj kaj sistemoj. Sed Clemency, kiu estis lia bona genio -- kvankam li havis nur tre malafablan opinion pri sxia prudento, cxar sxi nur malofte zorgadis pri abstraktaj konsideradoj kaj cxiam estis preta fari la gxustajxon en gxusta tempo -- dume venis kun la inko kaj ankoraux plu faris al li utilan servon per tio, ke sxi per pusxo de la kubuto vekis lin el lia distreco kaj tute lin maldormigis.

Mi ne volas rakonti, kiel lin turmentis la timo, ofte renkontata cxe homoj de lia stato, kiuj ne kutimis uzi la plumon -- la timo, ke li ne povas subskribi per sia nomo dokumenton, skribitan ne de li mem, sen elmeti sin al ia ankoraux ne konata dangxero aux devontigi sin sen scio al pagado de grandegaj sumoj; mi ne rakontos, kiel li alproksimigxis al la dokumentoj nur kun protestoj kaj devigita de la doktoro kaj necese volis ilin antauxe trarigardi antaux ol li subskribis (la artifika karaktero de la skribajxo, ne parolante jam pri la juristaj esprimoj, estis por li kiel io hxina) kaj turni la folion, por vidi, cxu sur la dua pagxo ne estas skribita io dangxera; kaj kiel post la subskribo de sia nomo li farigxis tute malfelicxa, kiel iu kiu fordonis sian havon kaj siajn rajtojn. Mi ne povas ankaux rakonti detale, kiel la blua paperujo, kiu konservis lian subskribon, havis por li poste misteran altiran forton, tiel ke li ne povis gxin forlasi. Mi ne rakontos ankaux, kiel Clemency Newcome, tute ekster si de rido cxe la penso, ke sxi estas persono grava, metis sin per siaj ambaux kubutoj super la tutan tablon kaj apogis la kapon sur la maldekstra brako, antaux ol sxi komencis fari siajn kabalajn signojn, por kiuj sxi bezonis tre multe da inko kaj kiujn sxi samtempe per la lango pentradis en la aero. Kiam sxi unu fojon gustumis inkon, sxi farigxis soifa je gxi, kiel la tigro, kiu eklekis sangon, kaj sxi volis subskribi cxion eblan kaj meti sian nomon en cxiuj anguloj. Por mallonge diri, la doktoro estis liberigita de sia ofico kaj de sia respondeco kaj Alfred prenis gxin mem sur sin kaj komencis sian vojagxon de l' vivo.

"Britain!" diris la doktoro, "kuru al la pordo de l' gxardeno kaj rigardu, cxu la kalesxo venas. La tempo forflugas, Alfred."

"Jes, sinjoro, jes!" vive rediris la junulo. "Kara Grace! unu sekundon! Marion -- tiel juna kaj bela, tiel aminda kaj admirata, al mia koro tiel kara, kiel nenio en la mondo -- ne forgesu tion cxi! Mi metas Marion'on en viajn manojn."

"Sxi estis por mi cxiam kara gardatajxo, Alfred. Nun sxi estas por mi duoble kara. Mi montros min inda je via konfido", diris Grace.

"Mi kredas gxin, Grace", respondis Alfred. "Mi scias gxin. Kiu povus rigardi en vian okulon kaj auxdi vian sinceran vocxon kaj tion cxi ne scii. Ha, bona Grace! se mi havus vian certan senton, vian trankvilan animon, kiel senzorge mi forlasus hodiaux tiun cxi lokon!"

"Tiel vi pensas?" rediris sxi kun trankvila rideto.

"Kaj tamen, Grace -- fratino mi preskaux dirus."

"Diru gxin!" sxi lin vive interrompis. "Mi auxdas gxin kun plezuro, neniam nomu min alie."

"Tiel fratino", diris Alfred, -- "kaj tamen estas pli bone por Marion kaj por mi, se via sensxanceligxa kaj fidela animo nin tie cxi subtenas kaj faras nin pli felicxaj kaj pli bonaj. Ecx se mi povus, mi sxin ne pro mi forprenus."

"La kalesxo estas sur la altajxo!" ekkriis Britain.

"La tempo pasas, Alfred", admonis la doktoro.

Marion staris flanke, kun okuloj mallevitaj; sed nun Alfred ame alkondukis sxin al la fratino kaj metis sxin al sxia brusto.

"Mi diris al Grace, kara Marion", li diris, "ke mi donas vin sub sxian gardon, ke mi forirante konfidas al sxi vin kiel mian plej karan juvelon. Kaj kiam mi revenos kaj vin repostulos, mia plej amata, kaj antaux ni staros la bela estonteco de nia edza vivo, tiam gxi estu unu el niaj plej bonaj plezuroj meditadi, kiel ni povas fari Grace'on felicxa, antauxplenumadi sxiajn dezirojn, montri al sxi nian amon kaj dankecon kaj ion repagi al sxi de la sxuldo, kiun sxi metis sur nin."

La pli juna fratino metis unu manon en la lian kaj per la dua sxi tenis cxirkauxprenite sian fratinon. Sxi rigardadis en la trankvile gajajn okulojn de sia fratino per rigardo, en kiu estis miksitaj amo, admiro, doloro kaj preskaux adoro. Sxi rigardadis la vizagxon de la fratino, kiel se gxi estus la vizagxo de cxiela angxelo. Kaj kun gaja, felicxa trankvileco tiu cxi vizagxo rigardadis sxin kaj sxian amanton.

"Kaj kiam la tempo venos, se gxi iam devas veni", diris Alfred -- "mi miras, ke gxi ankoraux ne venis, sed Grace scias tion cxi la plej bone, kaj Grace estas cxiam prava -- la tempo, kiam sxi bezonos koron de amiko, al kiu sxi povus sin konfidi, kiel fidelaj ni tiam estos, Marion, kaj kiel ni gxojos, ke nia bona fratino amas kaj estas amata, kiel sxi meritas!"

Cxiam ankoraux la pli juna fratino rigardadis al sxi en la okulojn kaj ne deturnadis sin ecx al li. Kaj cxiam ankoraux ripozadis tiuj cxi fidelaj okuloj kun gaja felicxa trankvileco sur sxi kaj sxia amanto.

