# La Aventuroj de Alicio en Mirlando

## Part 6

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-aventuroj-de-alicio-en-mirlando-17482/index.md

"Kiamaniere oni faris tion?" demandis Alicio.

"Nu, la detala klarigo estus ja tre teda," diris la Falsa Kelonio, "tamen mi certigas al vi ke niaj lernejanoj, se ili bezonus, ekzemple, rugxigi blankajn rozojn (kiel hodiaux la gxardenistoj de la Damo) tre hontus uzi ilian kolorilon; kaj ecx por rugxigi la Damon mem, la koleriga metodo estus multe pli bonartista ol la koloriga. Eble la Grifo volos aldoni pluan klarigon."

"Mi ne povas," diris la Grifo, "cxar pro manko da tempo mi neniam lernis la kolerigarton. La klasika profesoro tre okupis mian tempon; li ja estis vera kankro."

"Mi ne lernis de li," diris gxemante la Falsa Kelonio. "Oni diris ke li instruis la Ratinan kaj Blekan lingvojn. Cxu mi estas prava?"

"Tute prava," diris la Grifo, ankaux gxemante, kaj pro la dolorigaj memorajxoj ili ambaux kovris la vizagxojn per la piedajxoj.

"Kaj kiom da horoj cxiutage vi studis en la lernejo?" Alicio faris tiun demandon en la celo kiel eble plej rapide enkonduki novan paroltemon.

"Dek horojn," respondis la Falsa Kelonio, "en la unua tago, naux en la dua kaj tiel plu."

"Jen tre kurioza arangxo," diris Alicio.

"_Nu, ligigxis_ kun tiu 'kurioza' arangxo," aldiris la Grifo, "unu tre sxatata konsekvenco; cxar en la dekunua tago _nuligigxis_ cxiuj lecionoj."

"Cxu vi volas komprenigi," diris Alicio tre mirigite "ke en la dekunua tago la lernejanoj havis la tempon tute libera?"

"Certe," diris la Falsturto.

"Kaj kio okazis en la dekdua tago," Alicio vigle demandis.

"Jen suficxe pri la lecionoj," la Grifo interrompis sxin tre firme. "La Falsa Kelonio nun rakontos al vi ion pri la ludoj."

CXAPITRO X

LA OMARA KVADRILO

La Falsa Kelonio profunde ekgxemis, kaj tiris la postan flankon de unu piedajxo trans la okuloj. Li fikse rigardis Alicion kaj forte penis paroli, sed liaj plorgxemoj dum kelkaj minutoj neebligis la parolojn.

"Li kondutas same kvazaux li havas oston en la gorgxo," diris la Grifo kaj tuj klopodis (per fortaj skuoj kaj manfrapoj sur la dorson) eligi la oston. Fine la Falsa Kelonio regajnis la vocxpovon, kaj kun larmoj glitfalantaj sur siaj vangoj komencis:

"Eble vi ne logxis longan tempon sub la maro (Alicio intermetis 'Mi neniam') eble ankaux vi neniam estas prezentita al Omaro--(Alicio komencis diri 'Mi unufojon gustumis--' sed rapide haltigis sin kaj diris anstatauxe 'Mi neniam')--do vi ecx ne povas imagi, kia rava afero estas la Omara Kvadrilo."

"Mi devas konfesi ke ne," diris Alicio. "Kiaspeca gxi estas?"

"Nu," la Grifo respondis, "oni komence formigxas en unu rangon laux la marbordo--"

"En du rangojn," interrompis la Falsa Kelonio, "da fokoj, kelonioj, k.c. Poste, kiam oni formovis cxiujn meduzojn--"

--"Kio ordinare konsumas multe da tempo," intermetis la Grifo.

--"Oni du fojojn antauxen iras--"

--"cxiu kun sia kundancanta omaro,"--ree interrompis la Grifo.

--"Kompreneble," konsentis la Falsa Kelonio--"du fojojn antauxen iras, turnigxas kun la kunulo--"

--"Sxangxas la kunulon kaj reiras samvice," diris la Grifo.

--"Poste," la Falsa Kelonio rekomencis, "oni ja jxetas la--"

--"la omarojn," ekkriis ekscitite la Grifo, kaj saltis en la aeron.

--"Kiel eble plej malproksimen en la maron--"

--"Nagxsekvas ilin," la Grifo kriis, ankoraux pli ekscitite.

--"Renversas sin en la maro--" dirante tion ecx la Falsa Kelonio saltis furioze sur la piedpintoj.

--"Denove sxangxas la kunulon--" Cxi tiun fojon la Grifo tiel forte kriegis, ke sxajnis al Alicio ke sxiaj oreloj krevas.

--"Renagxas al tero, kaj--jen la fino de l' unua movado," diris la Falsa Kelonio. En tiu momento li subite mallauxtigis la vocxon, kaj ambaux bestoj kiuj jxus freneze cxirkauxsaltis, ree sidigxis, kaj rigardis Alicion trankvile kaj tre melankolie.

"Gxi nepre estus tre plezuriga danco por alrigardi," diris Alicio.

"Cxu vi volus vidi iometon da gxi?" demandis la Falsa Kelonio.

"Ho, mi tre sxatus gxin," respondis Alicio.

"Ni do tradancu kune la unuan parton," diris la Falsa Kelonio al la Grifo, "la omarojn ni ja povos imagi. Kiu el ni kantos la muzikon?"

"Ho, _vi_ kantu," diris la Grifo, "cxar mi forgesis la vortojn."

Ili do komencis danci cxirkaux Alicio. Ne malofte, pro tro apudaj pasxoj, ili piedpremis al sxi la piedfingrojn. Ambaux markis la taktojn svingante la dekstran antauxpiedajxon; kaj tre malrapide, tre triste la Falsa Kelonio kantis:--

_"Ho, Limak', vi plirapidu!" la merlango plende gxemas; "Cxar fokeno post ni sekvas, kaj la voston al mi premas! Kelonioj kaj omaroj je fervoro cxiuj bolas, Kaj atendas vin sur sablo! Cxu vi ankaux danci volas? Vi konsentas, cxu ne vere? Vi konsentas partopreni? Vi konsentas. Cxu ne vere? Ho, konsentu partopreni._

_Ho, imagu vi la ravon esti supren altlevita! Esti kun omar' kunulo for en maron forjxetita!" "Ne! Tro longen!" diris la limak', skuante sin timeme, "Mi ne volas." Al merlango do rifuzis li dankeme. Ja konsenti li ne volis, li ne povis partopreni, Ja konsenti li ne povis, li ne volis partopreni._

_Fisxamiko al li diris "Ne tre gravas la distancoj; Aliborde estas ja alia lando kaj la Francoj! Ju pli longen de Anglujo, pli apude al Francujo! Do, ne timu! Cxar sur ambaux bordoj jen por vi patrujo. Vi konsentas, cxu ne vere? Vi konsentas partopreni? Vi konsentas, cxu ne vere? Ho, konsentu partopreni!"_

Kiam la dancado finigxis, Alicio interne sentis ke gxi estas teda kaj ecx ne sendangxera por sxi; tamen sxi diris gxentile:--

"Mi tre dankas; mi tre interesigxis vidante la dancadon; kaj speciale placxis al mi tiu kurioza kanto pri la merlango."

"Ho, pri la merlangoj," diris la Falsa Kelonio, "vi kompreneble vidis ilin?"

"Jes," Alicio respondis, "tre ofte mi vidis ilin en _la frit_--"

"Pri _Lafrito_, mi ne scias kie sidas tiu urbo," diris la Falsa Kelonio, "sed se vi tre ofte vidis ilin, vi kompreneble konas kian aspekton ili havas?"

"Mi kredas ke jes," diris Alicio, konsiderante. "Ili havas la vostojn en la busxoj; ankaux ili estas kovritaj per paneroj."

"Pri la paneroj vi eraras," diris la Falsa Kelonio, "ili ne povas pro la marvisxo teni panerojn sur la korpo. Sed pri la vostoj vi _ne_ eraras, kaj la kauxzo ja estas--"

En tiu momento la Falsa Kelonio oscedis kaj fermis la okulojn, dirante al la Grifo: "_Vi_ diru al sxi pri la kauxzo kaj cxion tion."

"La kauxzo estas," diris la Grifo, "ke ili persistis iri danci kun omaroj; do, oni jxetis ilin malproksimen en la maro; do ili havis tre longan falon; do, la vostoj fiksigxis en la busxoj, kaj oni ne povis malfiksi ilin; do--jen cxio."

"Mi dankas," diris Alicio, "tio estas por mi tre interesa. Gxis hodiaux mi sciis tre malmulte pri merlangoj."

"Mi povas diri al vi pli ol tio, se al vi placxos," diris la Grifo. "Cxu vi scias kial oni nomas tiun fisxon merlango?"

"Mi neniam pripensis tiun demandon," diris Alicio. "Kial do?"

"Cxar gxia lango estas cxiam en la maro," klarigis la Grifo, "kaj la maron gxi prefere silabas per 'e' nur pro gxia partianeco por la Francoj; vi kredeble rimarkis per kia sopira vocxo gxi kantis '_pli apude al Francujo_.'"

(En la angla teksto li tute alie klarigis la nomon. Por ekkompreni gxin, oni devas identigi en la pensoj la vortojn "merlango" kaj "blankigilo" kiuj en angla lingvo havas saman sonon _uxhajting_. Jen la teksta dialogo:--

"Cxu vi scias kial oni nomas gxin merlango?" diris la Grifo.

"Mi neniam pripensis tiun demandon," diris Alicio. "Kial do?"

"Gxi poluras la bot-kaj sxuojn," diris tre solene la Grifo.

"Pol-ur-as la bot-kaj sxu-ojn," Alicio ripetis tre malrapide, dispecigante la vortojn en la celo eligi la nepre kasxitan signifon.

"Per kio oni poluras viajn sxuojn?" demandis la Grifo.

Alicio rigardis sur ilin kaj iom konsideris antaux ol respondi:

"Mi kredas ke oni traktas ilin per ciro aux iu alia nigrigilo."

"Tie cxi, sub la maro," diris la Grifo per tre profunda vocxo, "oni poluras botojn per _blankigilo_. Do, vi nun komprenas.")

"Kaj el kio oni fabrikas viajn piedirilojn?" Alicio demandis scivole.

"Ho, pri la piediriloj," respondis la Grifo, "unue mi konsilas al vi ne uzi tiajn longajn kombinajxojn, kiujn nur la plej lertaj maranoj povas uzi sen la dangxero esti malkomprenataj. Due, por respondi la demandon, jen la iloj kiujn ni uzas por igi la submaranojn _pie diri_ la veron--ni metas sub la piedoj algojn, efektive cxion _verdan_, cxar, bedauxrinde, ne cxiuj niaj gejunuloj estas instinkte _verd-iremaj_."

"Se mi estus la merlango," diris Alicio ankoraux pripensante la kanton, "mi dirus al la fokeno: 'Malantauxen Sinjoro! oni ne bezonas _vin_.'"

"La Merlangoj ja cxiam volas kunhavi fokenon," diris la Falsa Kelonio "kaj sen fokeno neniu prudenta merlango volus vojagxi ien en la maro."

"Cxu vere ne?" Alicio demandis tre mirigite.

"Kompreneble ne," respondis la Falsa Kelonio, "cxar dum la vojagxo li eble bezonos reklami siajn komercajxojn en la vizitataj havenoj, kaj kunhavante fokenon li povos respondi sengxene al la demando: 'Cxu vi havas afisxon?' nur montrante al gxi kaj dirante 'Jen, sidante sur la pakajxoj, _jena fisxo_!'"

Cxar Alicio ne tuj komprenis lian klarigon pri la fisxa afisxo, la Falsa Kelonio ofendigxis kaj la Grifo profitis la silenton por proponi ke nun Alicio rakontu al ili _sian_ historion.

"Mi nur povus rakonti miajn aventurojn komencante per la hodiauxa mateno," diris Alicio naive, "cxar ne utilus priparoli la antauxajn tagojn, ecx la hierauxan, pro tio ke mi ne estis la sama persono."

"Cxion tion vi devas klarigi," diris la Falsa Kelonio.

"Ne, ne! la aventurojn antaux cxio alia," diris malpacience la Grifo, "per klarigoj oni ja terure perdas la tempon."

Sekve, Alicio komencis rakonti al ili siajn aventurojn de la tempo kiam sxi ekvidis la Blankan Kuniklon. En la komenco sxi sentis sin tre timema, pro la fakto ke ambaux bestoj tre alproksimigxis al sxi--cxe cxiu flanko po unu--kaj tre largxe malfermis la okulojn kaj busxojn. Tamen dum la rakontado sxi iom post iom farigxis pli sinfida.

La auxskultantoj restis tute trankvilaj gxis sxi rakontis pri la deklamo (antaux la Rauxpo) de la poemo "_Patro Vilcxo_." Kiam sxi diris al ili ke la vortoj elvenis el la busxo tute malpravaj, la Falsa Kelonio profunde enspiregis kaj diris "Jen tre kurioza fakto."

"Apenaux povus esti io pli kurioza," aldonis la Grifo.

"La vortoj elvenis malpravaj," ripetis la Falsa Kelonio, kaj profunde pensis.

Post kelkaj momentoj gxi diris:--

"Mi do tre sxatus auxskulti, se la Frauxlino volus nun deklami ian versajxon. Vi ordonu ke sxi komencu."

Li rigardis la Grifon kvazaux li kredas ke gxi havas la rajton ordoni sxin.

"Vi starigxu," diris la Grifo al Alicio, "kaj deklamu '_la Dormemulo_.'"

"La kreitajxoj ja terure ordonadas min," pensis Alicio, "kaj igas min deklami la parkerajxojn same kiel se mi estus en la lernejo."

Tamen sxi levigxis kaj komencis la deklamon, sed sxia kapo plenigxis de la Omara Kvadrilo en tia grado ke apenaux sxi konsciis kion sxi diras, kaj la vortoj venis tre, tre kurioze:--

_Jen la vocx' de l' Omar'! mi auxdis la krion, "Vi min bakis tro brune, vi iru Azion!" La hararon netigas en cxiu okazo La anas' per l' okuloj, sed li per la nazo. Kiam seka la sablo, li kvazaux monarhxo Malestime parolas ecx pri la sxarko. Kiam tajdo kun sxarkoj amase enfluas Malfiera la vocxo per kiu li bruas._

"Tiuj certe ne estas la vortoj kiujn _mi_ lernis en la infaneco," diris la Grifo.

"Tiujn vortojn mi neniam auxdis gxis la nuna momento," diris la Falsa Kelonio, "gxi ja estas nur sensencajxo."

Alicio diris nenion. Fininte la verson, sxi sidigxis, metis la manojn al la kapo, kaj ekmiris cxu iam sxia vivo refarigxos ordinara.

"Mi tre volus scii la klarigon de cxio tio," diris la Falsa Kelonio.

"Sxi ne povas klarigi," la Grifo vigle intermetis. "Eldiru la duan verson."

"Sed pri lia hararo," persistis la Falsa Kelonio, "li fakte ne povus netigi gxin per la nazo."

Alicio havis nenion por diri; sxi nur rigardis ilin senhelpe.

"Vi eldiru la duan verson," ripetis la Grifo, "gxi komencigxas per la vortoj '_Lian domon pasante_--'"

Alicio ne kuragxis malobei, kvankam sxi estis certa ke cxio nepre elvenos malprave. Per tremanta vocxo sxi eldiris:--

_Lian domon pasante, per unu okulo Mi ekvidis panteron kun guf' por kunulo. La pantero englutis ja cxion gluteblan, Al la gufo lasante nenion mangxeblan. La festeno finigxis: al la guf' li permesis La kuleron enposxi; li mem ne forgesis La trancxilon enpaki virinan en mufon Kaj per tio li ankaux distrancxis la--!_

En tiu momento la Falsa Kelonio malpacience interrompis sxin:--

"Por kio utilas," li diris, "ke vi eldiru tiajn versacxojn, ne dume klarigante ilin? Gxi estas ja la plej konfuziga lingvajxo kiun iam en la vivo mi auxskultis."

"Jes," konsente diris la Grifo, "ankaux mi opinias ke estos bone ne plu dauxrigi tiun deklamajxon." Ankaux Alicio tre gxoje konsentis.

"Cxu vi volas ke ni tradancu la duan parton de la Omara Danco?" proponis la Grifo "aux cxu vi eble preferus ke la Falsa Kelonio kantu al vi?"

"Ho, mi certe preferus la kanton, se la Falsa Kelonio komplezos." Alicio respondis tiel fervore ke la Grifo diris, ofendite:

"H'm! Pri gustoj ne utilas diskuti. Do, se agrable al vi, karulo, vi kantu por sxi '_Kelonia Supo_.'"

La Falsa Kelonio ekgxemis profunde, kaj kantis per vocxo iafoje plorsufokita:

_Supo alloga de verda kolor' Preta je la sepa hor'! De la vespero la cxefa glor'! Supo vespera, bela vi Sup'! Supo vespera, bela vi Sup'! Su-upo ve-espera, Su-upo ve-espera Bela, ho bela vi Sup'!_

_Ho, bela Supo! pli bona ol truf', Ol supo el bovida huf'! Cxion fordonus mi por suf-- --icxe da vi, ho bela vi Sup'! --icxe da vi, ho, bela vi Sup'! Su-upo ve-espera, Su-upo ve-espera! Bela, ho bela vi Sup'! --VI SUP'!_

"Denove la hxoron," ekkriis la Grifo. Sed kiam la Falsa Kelonio nur komencis rekanti gxin, de iu malproksima loko auxdigxis lauxta ekkrio:--

"_La proceso komencigxas!_"

"Vi rapidu do," kriis la Grifo al Alicio, kaj preninte sxin per la mano, gxi rapidis for, ne atendante la finon de la hxoro.

"Pri--kio--oni--pro--cesas?" Alicio dum la kurado demandis spiregante; sed la Grifo nur kuris pli rapide. Dume sekvis ilin--pli kaj pli mallauxte--la vocxo de la Falsa Kelonio finanta per tre melankoliaj tonoj la rekantajxon:

_Su-upo ve-espera! Supo ve-espera! Bela, ho bela vi Sup'!_

CXAPITRO XI

KIU FORSXTELIS LA TORTOJN?

Kiam ili alvenis, la Keraj Geregxoj jam sidis sur sia trono, cxirkauxite de granda amaso da bestetoj kaj birdetoj, ankaux la tuta aro da ludkartoj.

Jen antaux la trono staris la Lakeo; li havis la manojn kunligitajn per granda fercxeno, kaj gardis lin du soldatoj, cxiuflanke po unu. Apud la Regxo staris la Blanka Kuniklo; en la dekstra mano tiu cxi havis trumpeton, kaj en la maldekstra li portis grandan rulajxon pergamenan. En la mezo de la jugxejo estis tablo, kaj sur la tablo Alicio ekvidis grandan pladon plenan je tortoj. Tian allogan aspekton ili havis, ke nur surrigardi ilin funkciigis la salivglandojn. "Mi tre volas," pensis sxi, "ke oni tuj finu la proceson kaj disdonu la tortojn."

Tamen, konkludinte el la mienoj de la cxeestantoj ke tio _ne_ okazos, sxi--por pasigi la tempon--komencis cxirkauxrigardi.

Gxis la nuna momento neniam en la tuta vivo sxi cxeestis jugxejon; tamen sxi estis _iom_ leginta pri tiaj aferoj, kaj tre kontente sxi konstatis ke sxi povas facile identigi preskaux cxion en la cxambro.

"Jen," sxi komencis, "sub la granda peruko, jen la jugxisto."

Sendube! Sed li estis ankaux la Regxo, kaj cxar li portis la kronon super la peruko (se vi volas vidi _kiel_, vidu la ilustrajxon sur pagxo 120 [LA KUIRISTINO RIFUZAS ATESTI.]) li havis la aspekton esti tre malkomforta; ankaux la krono certe ne sidis konvene.

"Kaj jen," pensis Alicio dauxrigante la klasifikon, "la _jxurintarejo_, kaj jenaj dekdu kreitajxoj--sxi nepre devis uzi tiun vorton, cxar unuj ja estis bestoj, kaj aliaj estis birdoj--supozeble estas la _jxurintoj_."

Sxi du, tri fojojn ripetis la vortojn "jxurintoj, jxurintarejo," cxar sxi kredis, kaj ja rajtis kredi, ke nur tre malmultaj knabinetoj sxiaj samagxuloj havas pri tiuj vortoj ian ajn ideon.

La dekdu jxurintoj skribadis (cxiuj senescepte) sur ardezajxoj.

"Kion ili faras?" sxi flustris al la Grifo, "ja antaux komenco de la proceso, ili nepre nenion povas havi por skribi."

"Ili skribas cxiu sian propran nomon," la Grifo mallauxte respondis, "pro la timo ke antaux la finigxo de l' proceso ili forgesos gxin."

"La stultuloj!" Alicio komencis per lauxta indigna vocxo, sed tuj cxesis pro la fakto ke la Blanka Kuniklo ordonis: "Silenton en la jugxejo," kaj la Regxo, almetinte la okulvitrojn, cxirkauxrigardis por sciigxi kiu parolas.

Alicio povis certigxi, same kvazaux sxi rigardus la ardezojn de malantaux iliaj sxultroj, ke cxiuj jxurintoj skribas sur la ardezoj "Stultuloj," kaj ecx sxi povis rimarki ke unu el ili, ne sciante mem per kiaj literoj silabi la vorton, devas peti la informon de sia najbaro. "Kiam la proceso finigxos," pensis Alicio, "oni havos sur tiuj ardezoj vere vidindan miksajxon!"

La grifelo de unu jxurinto komencis grinci. _Tion_ kompreneble Alicio ne povis toleri. Do, cxirkauxirinte la jugxejon, kaj preninte oportunan starlokon malantaux li, sxi tre baldaux sukcesis forsxteli nerimarkite la grifelon. Tiel lerte sxi klopodis ke la jxurinteto (gxi estas ja Bil Lacerto!) tute ne povis kompreni kien gxi malaperis. Li do, post longa cxirkauxsercxado, fine klopodadis kiel eble plej bone skribi per unu fingro. Sed ne multe utilis _tio_, cxar la fingro faris sur la ardezo nenian postsignon.

"La Heroldo legu la kulpigon," diris subite la Regxo.

Laux tiu ordono, la Blanka Kuniklo trifoje ludblovis la trumpeton, kaj poste malvolvis la pergamenan rulajxon, kaj legis lauxte:

_La Kera Damo bakis tortojn En iu somertago! Lakeo sxtelis tiujn tortojn Kaj kasxis sub kratago!_

"Vi tuj konsideru la verdikton," ordonis la Regxo, direktante siajn rigardojn al la jxurintoj.

"Ne, ne ankoraux," vigle intermetis la Kuniklo. "Antaux tio estas multe da procedoj."

"Alvoku la unuan atestanton," diris suflorite la Regxo.

La Blanka Kuniklo tuj blovis trifoje la trumpeton, kaj lauxte kriis:--"Unua atestanto!"

La unua atestanto estis la Cxapelisto. Li venis en la cxambron tra flanka pordo, havante en unu mano tetason kaj en la alia pecon da buterpano.

"Pardonu, via Regxa Mosxto," li komencis, "ke mi kunportas cxi tiujn teajxojn; kiam mi ricevis la alvokon, mi ne ankoraux finis la temangxadon."

"Vi devis esti fininta," diris la Rego, "Kiam vi komencis?"

La Cxapelisto rigardis al la Martleporo kaj la Gliro, kiuj jam sekvis lin en la jugxejon kaj starigxis kune, brako en brako.

"Je la dekkvara de Marto, mi kredas," li prove diris.

"Dekkvina," "Deksesa," korektis la Martleporo kaj la Gliro, preskaux sammomente.

"Elskribu tion," diris la Regxo al la jxurintaro.

Laux tiu ordono, la jxurintaro elskribis cxiujn tri datojn sur la ardezoj; poste kalkulis la sumon, kaj eligis solvon en spesmiloj kaj spesdekoj!

"Demetu vian cxapelon," diris la Regxo al la atestanto.

"Gxi ne estas mia," kontrauxdiris la Cxapelisto.

"Do, _sxtelita_!" ekkriis la Regxo, turnante sin al la jxurintoj: cxiuj notis ke la cxapelo estas sxtelita.

"Mi tenas provizon da ili por vendi," la Cxapelisto klarigis. "Propran cxapelon mi havas neniun. Mi estas ja Cxapelisto."

Kaj nun la Damo almetis la okulvitrojn kaj severe rigardegis la Cxapeliston. Sub sxia rigardego tiu paligxis kaj tremis.

"Vi diru vian evidencon," diris la Regxo. "Se vi persistos konduti en tia ridinde timigita maniero, mi tuj ekzekutigos vin."

Tiu minaco ja ne kuragxigis la atestanton. Li sencxese sxangxis la sintenadon, apogante la korpon jen sur unu piedo, jen sur la alia. Kun tre maltrankvila mieno li konstante rigardis la Damon; kaj, pro lia konfuzigxo, li ecx elmordis grandan pecon el la tetaso anstataux el la buterpano!

En tiu momento Alicio havis tre kuriozan korpsenton. Kio povus esti la kauxzo? Post ne longe sxi konstatis ke ankoraux unu fojon sxi komencas _kreski_. Unue sxi preskaux decidigxis starigxi kaj eliri la jugxejon. Tamen post plua pripenso, sxi opiniis ke estos pli bone resti kie sxi nun sidas, gxis manko da spaco devigos la eliron.

"Bonvolu ne tiel forte premi min," diris la Gliro, kiu nun trovigxis sidanta apud sxi. "Apenaux mi povas spiri."

"Pardonu, sed mi ne povas ne," Alicio respondis humile. "Mi ja kreskas."

"Vi ne rajtas kreski tie cxi," diris la Gliro.

"Sensencajxo," rediris Alicio pli kuragxe. "Ankaux _vi_ kreskas."

"Jes," respondis la Gliro. "Sed mi kreskas laux normala rapideco, kaj vi malnormale, ridinde!" Kaj kun tre malagrabla mieno li eligis sin el sia sidloko, kaj transiris al la alia flanko de l' jugxejo. La Damo dume ecx ne unu momenton cxesis rigardegi la Cxapeliston, kaj, en la momento kiam la Gliro transiras la jugxejon, sxi diris al unu el la cxambelanoj: "Alportu al mi la liston de la kantintoj en la lasta koncerto." Auxdinte tiun ordonon la Cxapelisto tremis tra la tuta korpo tiel forte, ke ambaux sxuoj fortremigxis de la piedoj.

"Vi nur eldiru vian evidencon," ripetis kolere la Regxo; "se ne, mi nepre ekzekutigos vin, cxu vi estas nerve afliktata, aux ne."

"Se placxas al via Regxa Mosxto," la Cxapelisto tuj komencis per tremanta vocxo--"mi estas malricxulo--kaj apenaux mi komencis mian temangxon--t.e. komencis antaux nur kelkaj tagoj--kaj pro la fakto ke la buterpano farigxis tiel maldika--kaj ke la teo tvinklis tiel forte--"

"Kio tio estas pri _tvinklo_?" la Regxo demandis.

"Gxi komencigxis per la Te--" diris la Cxapelisto.

"Kompreneble '_tvinklo_' komencigxas per T" diris vigle la Regxo. "Cxu vi volas insulti min kredigante ke mi estas neklerulo?--vi dauxrigu!"

--"Mi estas malricxulo," la Cxapelisto rekomencis "kaj preskaux cxio pli malpli _tvinklis_ post la teo, sed la Martleporo diris--"

"Mi _ne_ diris," la Martleporo rapide intermetis.

"Vi _diris_--" insistis la Cxapelisto.

"Mi tion neas," diris la Martleporo.

"Li neas 'tion'" diris la Regxo, "do ellasu 'tion' el la evidenco."

"Nu, se ne la Martleporo, certe la Gliro diris--" kaj la Cxapelisto cxirkauxregardis por vidi cxu ankaux li neos--sed la Gliro nenion neis, cxar li profunde endormigxis.

"Kaj poste," la Cxapelisto dauxrigis, "mi trancxis pli da buterpano--"

"Sed kion la Gliro diris?" demandis unu jxurinto.

"Tion mi ne povas memori," respondis la Cxapelisto.

"Se vi ne memoros," minacis la Regxo, "mi ekzekutigos vin."

La kompatinda Cxapelisto lasis fali la tetason kaj buterpanon, kaj humile surgenuis. Denove jam la trian fojon, li komencis:--

"Mi--se placxas al via Regxa Mosxto--estas tre malricxa--"

"Konsente, tre malricxa vi estas je la parolarto," diris la Regxo, "gxin vi certe ne posedas."

Cxe tiu regxa sxerco, unu kobajo aplauxdis, kaj estis tuj subpremita de la oficistoj. (Cxar 'subpremita' estas iom malfacila vorto, mi volas klarigi la agmanieron. Oni havis en la jugxejo grandan kanvassakon, kunligeblan cxe la busxo per sxnuretoj. En tiun sakon oni sxovis la kobajon, kaj poste sidis sur la sako.)

"Estas bona afero ke mi vidis tion," pensis Alicio. "Tre ofte mi legas en la jxurnaloj ke cxe la fino de iu proceso 'kelkaj personoj ekaplauxdis, sed la aplauxdantoj estis tuj subpremitaj de la oficistoj de la jugxejo.' Kaj gxis nun neniam mi povis kompreni kion precize tio signifas."

"Se nenion plu vi povas diri pri la afero," diris la Regxo, "estas permesite al vi deiri."

"Mi ja ne povas," kontrauxdiris la Cxapelisto, "deiri pli malsupren, cxar jam mi staras sur la planko."

"Tamen vi povas _decidi desidi_ tie," respondis la Regxo.

Cxe tio la alia kobajo aplauxdis kaj--estis subpremita.

