# La Aventuroj de Alicio en Mirlando

## Part 3

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-aventuroj-de-alicio-en-mirlando-17482/index.md

"Do, Bil devas derampi la kamentubon," pensis Alicio. "Cxiujn malagrablajxojn oni trudas al Bil. Mi ne volus esti en la situacio de Sro. Bil. La fajrujo estas tre mallargxa, sed malgraux cxio mi nepre sukcesos trafi lin per la piedo." Sxi eltiris la piedon kiel eble pleje el la tubo kaj atendis gxis sxi auxdis tutapude en la tubo cxirkauxgratadon kaj rampadon de iu besteto (kiaspeca gxi estis, sxi el la sonoj ne povis diveni). Tiam dirante al si 'Tio nepre estas Bil' sxi provfrapis per la piedo en la tubon, kaj atende auxskultis.

Unue sxi auxdis lauxtan hxoron:

"Jen Bil tie supre! Pafigxis el tubo!! Falas teren!!!"

Poste la vocxo de l' Kuniklo diranta tutsole: "_Kaptu lin, vi cxe la barilo._" Sekvis unumomenta silento kaj fine alia konfuza vocxaro:

"Subtenu la kapon--Brandon. Ne sufoku lin--Kio al vi okazis, kunulo--Diru al ni--"

Auxdigxis responde tre malforta sibla vocxo ("jen la vocxo de Bil," pensis Alicio).

"Nu, apenaux mi scias--ne pli, dankojn--jam mi refortigxas--mi estas tro konfuzita por rakonti--io--kvazaux risorte--atakis min--kaj mi pafigxis supren kiel raketo--jen cxio."

"Tute vere, ni ja vidis vin," diris la aliaj.

"Ni devas ekbruligi la domon," diris la vocxo de l' Kuniklo. Alicio tuj ekkriis kiel eble plej lauxte "se vi tion atencos, mi instigos kontraux vi _Dajna'n_."

Sekvis tuja kaj plena silento. "Kion nun ili faros?" pensis Alicio. Laux sxi la plej prudenta rimedo estus forpreni la tegmenton.

Post unu, du momentoj denove komencis cxirkauxmovigxo, kaj la Kuniklo auxdigis sin dirante: "Suficxos por komenco unu plena pusxcxaro."

"Plena pusxcxaro da kio?" pensis Alicio. Tiu dubo ne dauxris longe, cxar en tiu sama momento, ensxutigxis tra la fenestro, kun kvazaux-hajla bruo, amaso da sxtonetoj, kaj kelkaj el ili ecx frapis al sxi la vizagxon. Sxi diris al si: "Tion mi tuj cxesigos," kaj aldonis lauxte: "Se vi ree faros tion, mi _Dajna'n_...."

Denove la tuja kaj plena silento!

Alicio surprize rimarkis ke la sxtonetoj kusxantaj sur la planko cxiuj sxangxigxas en kuketojn, kaj venis en sian kapon la felicxa ideo "Se mi mangxos unu el tiuj kuketoj, nepre okazos al mi _iuspeca_ korpsxangxo, kaj cxar nun tia sxangxo neniel povas kreskigi min, sekvas ke la efiko estos malkreskiga."

Sxi do englutis unu, kaj kun granda gxojo konstatis ke sxi tuj komencas malkreski. Tuj kiam sxi estis suficxe malalta por trairi la pordon, sxi forkuris el la domo, kaj trovis ke granda aro da malgrandaj birdoj kaj bestoj staras ekstere atendante sxin. La kompatinda lacerto Bil sidis en la mezo subtenate de du kobajoj kiuj donas al li trinkajxon el boteleto. Cxiuj sin jxetis al Alicio, sed sxi forkuris kiel eble plej rapide kaj baldaux trovis sin staranta sekure en densa arbaro.

"Kaj nun," diris al si Alicio cxirkauxvaganta en la arbaro, "la unua celo kompreneble estas rekreski gxis la ordinara grandeco, kaj la dua estas trovi la vojon en tiun belan gxardenon."

Sendube tre bona plano! sed, bedauxrinde, sxi ne havis ecx la plej malgrandan ideon kiamaniere sxi devos plenumi gxin. Dum sxi sercxe esploris inter la arboj, akra hundbojo altiris sxian atenton.

Jen grandega hundido de alte rigardis sur sxin el grandaj rondaj okuloj, kaj malvigle etendis unu piedon por tusxi sxin. "Ho, vi dorlotajxeto," diris sxi en sia plej dorlota vocxo, kaj penis fajfi al gxi. Sed interne sxi tre timis pensante ke gxi eble estas malsata, kaj en tiu okazo povas formangxi sxin, malgraux la dorloto.

Apenaux konsciante kion sxi faras, sxi levis malgrandan brancxeton kaj tenis gxin antaux la hundido, kiu tuj saltis en la aeron kun lauxta gxojbojo, kaj jxetinte sin sur la brancxeto sxajnigis mortskui gxin.

Por eviti esti piedpremata, Alicio gardis sin malantaux granda kardo. Tuj kiam sxi reaperis sur la alia flanko, brancxeto en mano, la hundido denove atakis, kaj pro gxia arda deziro gxin kapti, tute renversigxis. Alicio, pensante en si ke tio estas kvazaux oni ludus kun tircxevalo, kaj en cxiu momento atendante ke sxi estos piedpremata, ree cxirkauxkuris la kardon. La hundido, siaparte, komencis fari rapide tutan serion da sinjxetoj; cxiufoje gxi nur malmulte antauxen kuris, sed multe kuris malantauxen. Sencxese gxi rauxke bojadis, gxis fine gxi sidigxis malproksime, kaj spiregadis, kun lango elpendigxanta kaj la grandaj okuloj duonfermitaj.

Tiu momento sxajnis al Alicio oportuna por forkuro. Sxi tuj ekkuris, kaj ne cxesis kuradi gxis sxi sentis sin laca kaj spireganta, kaj (pro la longa interspaco) la bojado farigxis apenaux auxdebla.

"Tamen gxi estis tre bela hundeto," diris Alicio apogante sin kontraux ranunkuleto por ripozi; kaj ventumante sin per unu el gxiaj folioj sxi dauxrigis: "Mi tre volus instrui al gxi lertfarajxojn, se nur mi estus... tauxgegranda. Ho, preskaux mi forgesis ke mi devas rekreski! Mi konsideru kion fari; mi kredas ke nepre estos necese ke mi trinku aux mangxu _ion_. Sed jen la cxefa demando: kion trinki aux mangxi."

Alicio cxirkauxrigardis sur cxiujn florojn kaj herbtrunketojn, sed nenion sxi vidis kiu havis la aspekton esti la tauxga mangxajxo. Sed jen, apud sxi, staris granda fungo, egale alta kun sxi mem. Esplorinte gxin, sube kaj cxirkauxe, sxi decidigxis esplori ankaux la supron. Levinte sin sur la piedpintojn, sxi havis la okulojn gxuste super la rando. Sidantan sur la supro, kun la brakoj falditaj, sxi ekvidis grandan bluhauxtan rauxpon kiu serene fumas longan turkan pipon.

CXAPITRO V

ALICIO RICEVAS ADMONON DE LA RAUXPO

Tre longan tempon Alicio kaj la Rauxpo silente rigardis unu la alian; fine la Rauxpo elprenis la pipon el la busxo kaj alparolis sxin per malvigla dormema vocxo:

"Kiu _vi_ estas?" gxi diris.

Jen ne tre kuragxiga komenco! Alicio respondis malsinfide:

"Apenaux mi scias, Sinjoro, en la nuna momento. Mi bone scias kiu mi est_is_, kiam mi levigxis hodiaux matene, sed mi kredas ke mi sxangxigxis multfoje dum la tago."

"Kion vi volas kredigi per tio?" diris tre severe la Rauxpo. "Klarigu vin."

"Bedauxrinde, Sinjoro, mi ne povas klarigi _min_" diris Alicio, "cxar mi ja ne estas mi mem."

--"Ne komprenas," diris la Rauxpo.

"Tamen mi ne povas igi gxin pli klara," Alicio tre gxentile respondis, "cxar mi mem ne komprenas. Kaj, ke la korpalteco ofte malsamigxas dum la dauxro de unu tago estas tre konfuzige."

--"_Ne_ estas," diris la Rauxpo.

"Nu, eble vi ne ankoraux spertis gxin," diris Alicio, "sed kiam vi devas sxangxigxi en krizalidon--tio ja nepre okazos ian tagon--kaj poste en papilion, vi sentos vin _iom_ konfuzata, cxu ne?"

"Tute _ne_," diris la Rauxpo.

"Nu, kredeble viaj sentoj ne similas la miajn," diris Alicio, "tamen tio estus certe tre konfuziga por _mi_!"

"Vi!" diris la Rauxpo malestime, "kiu _vi_ estas?"

Tio ja rekondukis ilin al la komencigxo. Alicio, sentante sin gxenata per la tre mallongaj diroj de la Rauxpo, tenadis sin iom fiere, kaj diris tre serioze, "Laux mia opinio, vi devas unue diri al mi, kiu _vi_ estas."

"Kial?" diris la Rauxpo.

Jen alia konfuziga demando! Cxar sxi ne povis elpensi ian kialon, kaj cxar la Rauxpo sxajnis esti malagrablulo, Alicio ekforiris.

La Rauxpo lauxte kriis post sxi. "Revenu! mi havas por vi gravan konsilon."

Tio sonis al sxi bonpromesa: sxi do revenis.

"_Ne kolerigxu_," diris la Rauxpo, kaj tuj silentis.

"Cxu nenion plu?" diris Alicio, subpremante kiel eble plej bone sian koleron.

"Jes," diris la Rauxpo.

Cxar sxi havis nenion alian por fari kaj cxar la Rauxpo _eble_ diros ion atentindan, sxi decidis resti. Dum kelkaj minutoj gxi silente fumadis, sed en la fino malfaldis la brakojn, elprenis la pipon el la busxo, kaj diris:--

"Vi do kredas ke vi estas sxangxita?"

"Mi timas ke jes, Sinjoro," diris Alicio. "Mi hodiaux ne povas memori la aferojn kiel kutime, kaj mi ne restas samalta dum ecx dek minutoj."

--"Ne povas memori _kiajn_ aferojn?" diris la Rauxpo.

"Nu, ekzemple, mi penis diri '_Rigardu! Jen abel' klopoda_' sed cxio elvenis malsame," Alicio respondis per tre melankolia vocxo.

"Deklamu 'Patro Vilhelmo'" diris la Rauxpo.

Alicio kunfaldis la manojn kaj komencis:--

Patro Vilcx'! Patro Vilcx'! (alparolas la filo) Blankhara vi kaj maljunulo, Staras _vi_ sur la kap' kiel korpbalancilo? Cxu gxi tauxgas por okdekjarulo?

"Dum junec'," Patro Vilcxo respondis al filo, Mi ja timis difekton al cerbo. Da cerbo nun havas mi malpli ol grilo, Do tre ofte kapstaras sur herbo.

Maljunulo vi--tion denove mi diras, Ankaux grasa gxis plena sfereco, Tamen elrenversite la cxambron eniras! Ho! de kie al vi l' elasteco?

Mi ja igis la korpon tre bone fleksebla, (Li respondis tre vigle al filo) Per jena sxmirajxo--por _vi_ acxetebla Pobotele per unu spesmilo.

Maljunul'! (la demandon la filo nun sxangxis) Ja sendenta al vi la makzelo, Sed anseron kun ostoj, ecx bek' vi formangxis! Jen vere mirinda muelo!

Dum juneco min logis la legxoscienco Je l' edzino mi havis procesojn: Ecx sur feron mi nun (dank' al tiu parenco) Povus fari la makzelimpresojn!

Tre maljuna vi estas! pro tiu okazo Senpovigxas, cxu ne, la okulo? Tamen jen balancigxas angil' sur la nazo! Ho, klarigu, mirinda lertulo!

Tri klarigojn vi havis (kolera l' ekkrio) Vi forkuru, vi--fosu tomatojn! Mi ne plu da instruo... suficxas ja tio! Forpermeson ricevu aux--batojn.

--"Ne prave!" diris la Rauxpo.

"Mi timas ke ne _tute_" diris Alicio hontante; "kelkaj el la vortoj sxangxigxis."

"Malprave, de komenco gxis fino," diris decide la Rauxpo. Sekvis kelkminuta silento.

Unue parolis la Rauxpo. "Kiun grandecon vi deziras havi?" gxi diris.

"Ho, pri grandeco, mi ne estas tre postulema," rapide Alicio respondis, "sed vi scias ke oni ne sxatas tiel ofte sxangxigxi."

--"Ne scias," diris la Rauxpo.

Alicio nenion respondis. Neniam en la vivo oni tiom kontrauxdiris al sxi, kaj sxi konsciis ke rapide sxi perdas la paciencon. "Do vi estas jam nun kontenta?" diris la Rauxpo.

"Ne, sinjoro," diris Alicio; "mi sxatus esti iomete pli granda, se al vi ne malplacxas, cxar ok centimetroj estas ja alteco tute bizara."

"Tre _bona_ alteco," interrompis kolere la Rauxpo, kaj cxe la diro starigis sin vertikale. (Gxi havis precize ok centimetrojn!)

--"Sed por mi ja ne kutima," plendis la kompatinda etulino.

Kaj sxi pensis en si: "Se nur la bestoj kaj birdoj ne estus tiel ofendigxemaj!"

"Vi alkutimigxos post kelka tempo," diris la Rauxpo, kaj enbusxiginte la pipon, gxi denove ekfumis.

Cxi tiun fojon Alicio pacience atendis gxis gxi reparolos memvole. Post unu, du minutoj la Rauxpo demetis la pipon kaj skuis sin. Tiam, derampinte de la fungo, gxi rampis for en la herbon, kaj, rampante, jxetis post si la rimarkon:

"Unu flanko igos vin kreski, la alia malkreskigos."

Cxi tion kaj nenion plu! "Unu flanko de _kio_? Alia flanko de _kio_?" pensis en si Alicio.

La Rauxpo tuj respondis al sxia _penso_, dirante "De la fungo," kaj post unu momento malaperis.

Alicio restis senmova kaj zorge rigardis la fungon, penante eltrovi kie estas gxiaj du "flankoj," kaj cxar gxi estis plenronda, sxi trovis tiun problemon tre malfacila. Fine, sxi strecxis la brakojn cxirkaux la fungon, kaj per cxiu mano forrompis unu peceton.

"Kaj nun kiu estas 'unu' kaj kiu 'alia'?" diris sxi mordetante la dekstran peceton por provi la efikon.

En sama momento sxi sentis fortan frapon sub la mentono. (Gxi frapis la piedojn!)

Tiu subita sxangxo tre timigis sxin. Sed kredante ke sxi nepre ne devas perdi tempon, sxi tuj klopodis por mangxi iom de la maldekstra peceto. La mentono kaj la piedoj tiel forte kunpremigxis, ke apenaux sxi povis malfermi la busxon, sed fine prosperis al sxi enigi kelkajn erojn de la maldekstra peceto.

* * * * *

"Bone! Jam mia kapo liberigxis," diris Alicio, gxojigite. Sed la gxojo tuj sxangxigxis en timon, kiam sxi rimarkis ke la sxultroj malaperis. Derigardante, sxi povis vidi nur grandegan longon da kolo, kiu sxajne kreskas el ia maro de verdaj folioj tre malproksime de sxiaj okuloj.

"Kio en la tuta mondo estas jena verdajxo?" diris Alicio, "kaj kien malaperis la sxultroj? Kaj vi, ho, kompatindaj manoj, pro kio mi ne povas vidi _vin_?" Sxi dume cxirkauxmovis ilin sed sekvis nenia rezulto krom ke la malproksima foliaro iom ondigxis.

Cxar tute ne sukcesis la klopodoj levi la manojn gxis la kapo, sxi penis mallevi al ili la kapon, kaj tre gxojis eltrovante ke sxia kolo estas en cxiu direkto tre fleksebla, same kiel serpento. Jam kurbinte gxin en gracian zigzagon sxi celis enigi gxin inter la foliaron, kaj eltrovis ke tiu malproksima verda maro estas nur suproj de la arboj sub kiuj sxi cxirkauxvagis kaj parolis kun la Rauxpo.

Sed en tiu momento sxi auxdis akran siblokrion, kaj rapide retiris la kapon, cxar jen granda Kolombo flugas kontraux sxia vizagxo kaj forte frapas sxin per la flugiloj.

"Vi _serpento_!" kriegis la Kolombo.

"Mi _ne_ estas serpento," indignis Alicio, "vi ne ataku min!"

"Serpento, mi gxin rediras," ripetis la Kolombo, sed malpli ekscitite, kaj kun gxemo aldonis la informon: "Cxiujn rimedojn mi provis, sed kontraux ili, nenio tauxgas."--

"Mi ne havas ecx la plej malgrandan ideon pri kio vi parolas," diris Alicio.

--"Mi provis la arbradikojn, la deklivojn, kaj kreskajxajn barilojn," dauxrigis la Kolombo, tute ne atentante sxin, "sed eviti la serpentojn, neeble."

Alicio pli kaj pli konfuzigxis, sed sxi decidis ke ne utilos diri ion gxis la Kolombo finos.

"Suficxe gxenis min la tasko elkovi la ovojn," diris la Kolombo, "sed ankaux mi devis nokte kaj tage gardi kontraux la serpentoj. Mi ja dum la lastaj tri semajnoj ne povis dormi unu momenton."

"Mi tre bedauxras ke oni cxagrenis vin," diris Alicio, ekkomprenante la situacion.

"Kaj jxus kiam mi elektis la plej altan arbon en la tuta arbaro," dauxrigis la Kolombo per vocxo absolute kriega, "por ke mi fine liberigxu de ili, ili venas tordegante sin el la cxielo mem. Fju! Serpento!"

"Tamen mi _ne_ estas serpento, ree mi gxin diras," protestis Alicio. "Mi estas... estas...."

"Nu, _kio_ vi estas?" diris la Kolombo. "Vi ja evidente penas trovi tauxgan malverajxon."

"Mi estas... knabineto," iom dube diris Alicio, rememorante kiom da sxangxoj sxi en tiu tago jam spertis.

"Vere tre kredinda aserto!" la Kolombo respondis tre sarkasme, "mi dum la pasinta vivo vidis multe da knabinetoj sed ecx ne unu kiu havis tian kolon kian vi. Ne, ne! Serpento vi estas, kaj ne utilas gxin nei. Kredeble vi diros al mi ke neniam vi gustumis ovon?"

"Ovojn mi certe gustumis," diris Alicio, (sxi estis ja tre verdira infano) "sed la knabinetoj egale kun la serpentoj ofte mangxas ovojn."

"Tion mi ne kredas," diris la Kolombo, "sed, se tiel estas, cxiu knabineto sekve estas iuspeca serpento. Jen cxio!"

Tio cxi estis por Alicio tute nova ideo; do sxi unu, du momentojn staris silente, kaj la Kolombo profitis la okazon por aldiri:

"Mi tre bone scias ke vi nuntempe sercxas ovojn, do al mi ne grave estas cxu knabineto vi estas aux serpento!"

"Tamen al _mi_ estas tre grave," respondis Alicio rapide. "Fakte, mi _ne_ sercxas ovojn; kaj se mi sercxus, mi ne volus la viajn, cxar nur la kuiritajn ovojn mi sxatas."

"Nu, do, vi iru for!" diris la Kolombo malafable, kaj retrankviligxis sur sia nesto.

Alicio kurbigis sin kiel eble plej bone inter la arboj, sed sxia kolo ofte implikigxis inter la brancxoj kaj kelkfoje sxi devis malligi gxin. Post kelka tempo memorante ke sxi ankoraux havas en la manoj la fungopecetojn, sxi klopodadis tre zorge, mordetante jen unu jen la alian, kaj pro tio proporcie kreskis kaj malkreskis, gxis fine sxi sukcesis rehavi la propran kutiman al sxi altecon.

Jam tiel longe sxi havis diversajn neproprajn altecojn ke unue sxi sentis sin stranga, rehavante la propran. Tamen post kelkaj minutoj sxi alkutimigxis gxin, kaj komencis kunparoli kun si jene:--

"Nu, jam la duonon de mia projekto mi elfaris. Kiel konfuzigaj estis tiuj sxangxigxoj. Mi ecx ne povis esti certa en cxiu momento kio mi farigxos en la sekvanta. Sed nun mi havas la propran altecon, kaj restas nur--enigxi en tiun belan gxardenon. Kiamaniere mi devas klopodi pri tio?"

Dirante tion, sxi alvenis, neatendante, al ebena senarba terpeco, kun (en la mezo) unu malgranda dometo, kies alteco estis iom pli ol unu metro.

"Kiuj ajn logxas tie," pensis Alicio, "tute ne konvenas ke mi renkontu ilin havante la nunan grandecon, mi ja morttimigus ilin."

Do sxi denove mordetis la dekstran fungopecon, kaj ne kuragxis alproksimigxi la dometon gxis sxi estis nur dudek kelke da centimetroj alta.

CXAPITRO VI

PRI LA PORKINFANO

Kelkan tempon sxi staris senmove, fikse rigardante la dometon kaj konsiderante kion sxi faros. Dum sxi ankoraux staris dubante, subite el la arbaro alkuris livrevestita lakeo (nur pro la livreo sxi konkludis ke li estas lakeo, el la vizagxo sxi estus nominta lin fisxo). La noveveninto lauxte frapis sur la pordon per siaj manartikoj, kaj malfermis al li alia livrevestita lakeo, havanta rondan vizagxon kaj grandajn ranokulojn. Alicio ankaux rimarkis ke ambaux lakeoj havas la harojn pudritajn kaj buklitajn cxirkaux la tuta kapo.

Cxar sxi tre volis scii kio okazos inter ili, sxi sxtelmarsxis el la arbaro por subauxskulti ilin.

Komencis la Fisx-Lakeo; liverante el sub la brako grandegan leteron preskaux egale grandan kun si mem, li diris per solena vocxo:--"Por la Dukino, La Kera Damo invitas sxin por kroketludo."

La Ran-Lakeo ripetis per same solena vocxo, nur iom sxangxante la vortordon:--"De la Kera Damo, kiu invitas por kroketludi la Dukinon."

Tiam ambaux profunde klinis sin, kaj iliaj buklaroj interligigxis. Cxe tio Alicio tiel lauxte ekridis, ke sxi devis rekasxi sin en la arbaron pro la timo ke ili auxdos sxin. Kiam sxi denove sxtelrigardis al la dometo, la Fisx-Lakeo jam antauxe malaperis, kaj la alia sidas sur la grundo antaux la pordo kaj rigardas malinteligente la cxielon.

Alicio pasxis antauxen kaj frapis malkuragxe sur la pordo.

"Tute ne utilas frapi," diris la Lakeo, "kaj jen du kauxzoj; unue cxar mi staras cxe la sama flanko kiel vi; kaj due, cxar tie interne oni tiom bruas ke neniu povus auxdi la frapon," (kaj certege, dum li parolas, okazas interne tre eksterordinara bruo--oni konstante plorkriegas kaj ternas, kaj je mallongaj intertempoj okazas ankaux granda krakado kvazaux plado aux kaldrono estas dispecigata).

"Bonvolu do diri kiel mi povos enigxi," diris Alicio.

"Eble iom utilus ke vi frapu," la Lakeo diris, tute ne atentante sxian demandon, "se la pordo starus inter ni; ekzemple, se vi estus interne, vi povus frapi, kaj mi ja povus eligi vin." Dum li parolis tiujn vortojn, li rigardis sencxese la cxielon, kaj pro tio Alicio opiniis ke li estas tre malgxentila: "Sed eble li ne povas ne," sxi pensis en si, "cxar jen liaj okuloj staras preskaux cxe la verto. Tamen, malgraux tio li devas respondi demandojn,"; kaj sxi ripetis lauxte:

"Kiel mi povos enigxi?"

"Mi sidados tie cxi," la Lakeo diris, "gxis morgaux--"

En cxi tiu momento la dompordo malfermigxis, kaj oni jxetis for grandan teleron celante lian kapon; gxi nur ektusxis al li la nazon, kaj dispecigxis kontraux la plej apuda arbo.

--"aux eble postmorgaux," la Lakeo dauxrigis per sama tono, kvazaux nenio okazis.

"Kiel mi povos enigxi?" Alicio jam la trian fojon kaj preskaux kolere demandis.

"Cxu _iam_ vi enigxos?" diris la Lakeo. "Tio ja estas la unua demando."

Sendube! Tamen Alicio ne sxatis ke oni tion diru. Sxi kolere diris al si:--

"La cxitieaj kreitajxoj ja argumentas netolereble, frenezige."

Al la Lakeo sxia silenta indigno prezentis bonan okazon por ripeti kun variajxoj la antauxan diron:--"Mi sidos tie cxi," li diris, "interrompe aux seninterrompe dum multaj tagoj."

"Sed kion _mi_ devas fari?" diris Alicio.

"Cxion, kion ajn vi volas!" diris la Lakeo, kaj komencis fajfi. Alicio perdis la paciencon.

[Ilustrajxo: LA DUKINA KUIREJO.]

"Ho, tute ne utilas paroli al _li_," diris sxi, "li ja estas sencerbulo."

Dirinte tion, sxi malfermis mem la pordon kaj--eniris.

La pordo kondukis rekte en grandan kuirejon, kiu estis laux gxia tuta longo plena je fumo. Jen en la mezo, sur tripieda skabelo sidas la Dukino vartante infaneton: la kuiristino kurbigxas super la fajro, kaj cxirkauxmovas per granda ferkulero la enhavon--kredeble ian supajxon--de unu granda kaldrono.

"Tiu supo certege enhavas tro da pipro," diris al si Alicio; pro konstantaj terneksplodoj apenaux sxi povis eligi la vortojn. Ecx la Dukino ternis ne malofte; la infano sencxese aux ternis aux plorkriegis, kaj en la kuirejo _ne_ ternadis nur la kuiristino kaj unu granda kato kiu sidas apud la fajrujo kaj grimacas kun la busxo etendita de unu orelo gxis la alia.

"Bonvolu, mi petas, klarigi al mi," Alicio komencis timeme (cxar sxi iom dubis cxu estas laux bonmoroj ke sxi parolu unue), "pro kio via kato grimacas tiamaniere?"

"Gxi estas _Cheshire_[5] kato, kaj jen kial!" diris la Dukino. "Vi Porko!"

Sxi parolis la lastajn vortojn kun tia subita forto ke Alicio eksaltis; sed sxi tuj komprenis ke la Dukino alparolas ne sxin sed la infanon: do sxi refarigxis kuragxa kaj dauxrigis:--"Gis nun mi ne sciis ke la _Cxesxsxa_ katoj cxiam grimacas; mi ecx ne sciis ke ili havas tian kapablon."

"Cxiuj havas la kapablon," diris la Dukino kaj la plimulto, "praktikas gxin."

"Mi mem ne konas ecx unu praktikantan," diris Alicio, eksentante kun gxojo ke jam fine komencas por sxi vere interesa konversacio.

"En tiu okazo, oni povas certigxi ke vi tre malmulte konas," akre respondis la Dukino.

Cxi tiun diron Alicio tute ne sxatis, kaj tuj eksentis fortan deziron proponi alian temon. Dum sxi penis trovi ion tauxgan, la kuiristino levis la kaldronon for de la fajro kaj komencis vigle ataki la Dukinon kaj la infanon; komencante per la fajriloj, sxi jxetis sur ilin cxion atingeblan, cxion jxeteblan. Flugis tra la aero unu kaserolo, kaj kelkaj pladoj, kaj kvazaux hajlis per teleroj.

Tiujn eksterordinarajn jxetajxojn la Dukino ne atentis, ecx kiam ili frapis sxin, kaj la infano jam antauxe tiel forte kriegis ke oni ne povis sciigxi cxu gxi ricevas vundojn aux ne.

"Ho, rigardu, zorgu,--mi petegas--la infanon!" Alicio ekkriis.

Sxi saltadis agonie. "Ho, ve! oni fortrancxos la amindan nazeton"--cxar en tiu momento granda kaserolo preterflugante minacis forporti gxin.

"Se cxiu volus atenti nur _siajn_ aferojn," diris la Dukino per rauxka malagrabla vocxo, "la mondo rondirus multe pli rapide."

"Kaj tio ja estus nur _mal_utilo," diris avide Alicio, profitante la okazon montri sian astronomian instruitecon. "Ni konsideru kiel terure tio efikus sur la tagdauxro. La Tero turnigxas en la dauxro de dudekkvar horoj; se do cxirkaux la akso[6]--"

"Sxi parolis pri akso," diris interrompante la Dukino, "do per akso dehaku al sxi la kapon."

Alicio ne sen timo observis la kuiristinon por sciigxi cxu sxi volos plenumi la dukinan ordonon. Sed la kuiristino klopodadis pri la supo kaj sxajne ne auxskultis. Sekve Alicio kuragxis dauxrigi: "La dauxro estas dudekkvar horoj, mi _kredas_, aux cxu eble dekdu? Mi--"

"Ho, pri tio vi ne enuigu _min_" diris la Dukino "cxar neniam mi povis toleri la ciferacxojn." Kaj sxi rekomencis varti la infanon, kantante al gxi strangaspecan lulkanton, kaj cxe cxiu linifino sxi forte skuis la kompatindan etajxon:--

_Vi forte skuu la infanon, Ne traktu kondolence! Vidigas gxi, ternante, planon Cxagreni vin intence!_

Hxoro. (en kiu partoprenis la kuiristino kaj la bebo mem) _Uxaux, Uxaux, Uxaux!_

Dum la Dukino kantis la duan verson sxi forte kaj dauxre jxetadis la infanon supren kaj rekaptis gxin, kaj la kompatinduleto tiel forte kriegis ke Alicio apenaux povis auxdi la vortojn:--

