# La Asocio de la Junuloj: Dramo en kvin aktoj

## Part 4

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-asocio-de-la-junuloj-dramo-en-kvin-aktoj-23774/index.md

Anstatauxigxo?

LUNDESTAD

La tempoj sxangxigxas, vidu. Novaj taskoj elkreskas; kaj por porti ilin antauxen novaj fortoj estas bezonataj.

STENSG[*A]RD

Honeste kaj sincere, sinjoro Lundestad, -- cxu vi do volas cedi por Monsen?

LUNDESTAD

Por Monsen? Ne, por Monsen mi ne volas cedi.

STENSG[*A]RD

Sed tiuokaze mi ne komprenas --?

LUNDESTAD

Imagu se mi cedus por Monsen; cxu vi pensas ke li havus sxancon por esti elektata?

STENSG[*A]RD

Nu, estas malfacile tion diri. La elekto de la elektuloj ja okazos jam postmorgaux, kaj la publika opinio lauxscie ankoraux ne estas suficxe prilaborata; sed --

LUNDESTAD

Mi ne kredas ke oni sukcesus. La partio mia kaj de la cxambelano ne volas vocxdoni por li. Jes, "mia partio", tio ja estas ia parolmaniero; mi pensas pri la bienuloj, la malnovaj parencaroj, kiuj sidas firme sur siaj kampoj kaj havas hejmon cxi tie. Ili ne volas rekoni Monsen. Monsen estas novlogxanto; estas neniu, kiu ion vere scias pri Monsen kaj liaj aferoj. Kaj li ja devis forhaki multe cxirkaux si por gajni lokon; forhaki kaj arbarojn kaj familiojn, oni povas diri.

STENSG[*A]RD

Jes, sed se vi do opinias, ke ne estas sxanco --

LUNDESTAD

Hm! Estas aprecindaj talentoj, kiujn vi entute havas, sinjoro Stensg[*a]rd. La Sinjoro ekipis vin abunde. Sed estas eta afero, kiun li estus doninta al vi samtempe.

STENSG[*A]RD

Kio tio estus?

LUNDESTAD

Diru al mi, -- kial vi neniam pensas pri vi mem? Kial vi tute ne estas ambicia?

STENSG[*A]RD

Ambicia? Mi?

LUNDESTAD

Kial vi cxi tie foruzas viajn fortojn sur aliuloj? Do mallonge, -- kial vi ne mem volas elektigxi al la parlamento?

STENSG[*A]RD

Mi? Vi ne estas serioza!

LUNDESTAD

Vi ja akiris al vi vocxdonrajton, mi auxdas. Sed se vi ne utiligas la sxancon nun, aliulo envenos, kaj li eble sidigxos firme en la selo, kaj tiam ne estos facile forpeli lin.

STENSG[*A]RD

Sed pro Dio, cxu vi opinias, kion vi diras, sinjoro Lundestad?

LUNDESTAD

Tio ja kondukas al nenio; cxar vi ja ne volas, do --

STENSG[*A]RD

Volas? Volas? Mi devas sincere konfesi al vi, ke mi ne estas tute sen ambicio, kiel vi kredas. Sed cxu vi vere opinias, ke tiel povas okazi?

LUNDESTAD

Okazi ja eblus. Mi estus faronta mian plej bonan. La cxambelano lauxscie volus ankaux fari la sian; li konas ja viajn parolkapablojn. Vi havas la junulojn por vi, kaj --

STENSG[*A]RD

Sinjoro Lundestad, vi estas, je Dio, mia vera amiko!

LUNDESTAD

Ho, tion vi ne vere pensas. Se mi estus via amiko, vi prenus la sxargxon de mi; vi havas junajn sxultrojn; vi povus facile porti gxin.

STENSG[*A]RD

Mastru super mi en tiu rilato; mi ne perfidos.

LUNDESTAD

Do vi ne estas senvola --?

STENSG[*A]RD

Jen mia mano!

LUNDESTAD

Dankon! Fidu min, sinjoro Stensg[*a]rd, vi tion ne pentos. Sed nun ni devas progresi singardeme. Elektuloj ni devas ambaux farigxi, -- mi por proponi vin kiel mian sekvanton, kaj ekzameni vin iomete en la kunveno, kaj vi por klarigi viajn opiniojn --

STENSG[*A]RD

Ho, se ni unue tien estus atingintaj, ni superus. En la kunveno de elektuloj vi ja estas cxiopova.

LUNDESTAD

Estas limo por tiu cxiopoveco; vi devos ja kompreneble uzi viajn parolkapablojn; vi devas forklarigi tion, kio estas tro malglata kaj ofende --

STENSG[*A]RD

Vi do ne opinias, ke mi rompu kun mia partio?

LUNDESTAD

Rigardu nun la aferon pripensanime. Kion tio signifas, ke estas du partioj cxi tie? Tio signifas, ke unuflanke trovigxas homoj aux parencaroj, kiuj posedas la gxeneralajn civitanajn avantagxojn, -- mi pensas pri bienoj, sendependeco kaj partopreno en la estrado. Al tiu partio mi apartenas. Kaj aliflanke trovigxas multaj pli junaj kuncivitanoj, kiuj volonte akirus tiujn komunumajn avantagxojn. Jen via partio. Sed el tiu partio vi ja tute nature kaj senceremonie eltretos, kiam vi nun _akiros_ parton en la potenco, kaj aldone akiros pozicion cxi tie kiel vera establita proprietulo; -- jes, cxar _tio_ estas necesa, sinjoro Stensg[*a]rd!

STENSG[*A]RD

Jes, tion kredas ankaux mi. Sed la tempo estas mallonga; tian pozicion oni ne akiras nur per mansvingo.

LUNDESTAD

Ho ne, gxi ja ne faras; sed vi povus eble kontentigi vin per la nura espero --

STENSG[*A]RD

La espero?

LUNDESTAD

Cxu estus multe kontraux via emo pensi pri bona edzigxo, sinjoro Stensg[*a]rd? Estas ricxaj heredulinoj en la vilagxaro. Viro kiel vi, kun la estonteco por si, -- viro kiu povas kalkuli je eniro en la plej altajn poziciojn, -- kredu min, vin neniu volas rifuzi, se vi ludas viajn kartojn bone.

STENSG[*A]RD

Do helpu min pri la ludo! Pro Dio --! Vi malfermas al mi vastejojn; grandajn viziojn! Cxio kion mi esperis kaj aspiris; iri kiel liberiganto plej antauxe en la popolo; cxio fora, kion mi prirevis, proksimigxas nun al mi tiel vive proksima!

LUNDESTAD

Jes, ni estu vekitaj, sinjoro Stensg[*a]rd! Via ambicio jam estas surpieda, mi vidas. Bone. La resto iros de si mem. -- Nu, dankon por tio gxis nun! Mi neniam forgesos vin, cxar vi volis preni de miaj maljunaj sxultroj la sxargxon de la potenco!

(Gastoj kaj la apartenantoj al la domo venas lauxe enen de la gxardeno. Du servistinoj alportas lumon kaj ofertas fresxigajxojn dum la sekvanta sceno.)

SELMA

(iras al la piano maldekstre en la fono) Sinjoro Stensg[*a]rd, vi devas partopreni; ni ludos "_Doni garantiajxe_".

STENSG[*A]RD

Kun plezuro; mi estas en humoro por tio!

(Ankaux li iras al la fono, interkonsentas kun sxi, lokigas segxojn k.t.p.)

ERIK BRATSBERG

(mallauxte) Kio diable estas tio, kion patro rakontas, sinjoro Hejre? Kia parolado estus, kian advokato Stensg[*a]rd prezentis cxi-supre hieraux?

DANIEL HEJRE

He-he; oni ne scias, cxu?

ERIK BRATSBERG

Ne, ni urbanoj cxeestis ja tagmangxon kaj balon ene en la klubo. Sed patro diras, ke sinjoro Stensg[*a]rd tute rompis kun la homoj de Storli, kaj ke li estis terure kruda kontraux Monsen --

DANIEL HEJRE

Kontraux Monsen? Ne, en tio vi certe misauxdis, estimata --

ERIK BRATSBERG

Jes, vere staris tiom da homoj cxirkauxe, tiel ke mi ne gxuste komprenis; sed efektive mi auxdis ke --

DANIEL HEJRE

Suficxas; atendu gxis morgaux, tiam vi ricevos la historion por matenmangxo en la gazeto de Aslaksen. (foriras de li)

LA CXAMBELANO

Nun, mia kara Lundestad, cxu vi dauxre tenas vin al tiuj strangajxoj --?

LUNDESTAD

Ne estas strangajxoj, sinjoro cxambelano; kiam viro riskas esti forpusxata, li devas cedi libervole.

LA CXAMBELANO

Parolturnigxoj! Kiu do intencas forpusxi vin?

LUNDESTAD

Hm; mi estas maljuna veterprofeto. Estas sxangxo en la aero. Nu, mi jam havas la anstatauxanton. Advokato Stensg[*a]rd estas volema --

LA CXAMBELANO

Advokato Stensg[*a]rd?

LUNDESTAD

Jes, cxu tio ne estis la intenco? Mi prenis tion por indiko, kiam la cxambelano diris, ke tiun viron oni devus subteni, kaj ke oni aligxu al li.

LA CXAMBELANO

Jes, mi pensis laux lia eliro kontraux tiu fatala cxarlatanajxo praktikata en Storli.

LUNDESTAD

Sed kiel povis la cxambelano esti tiel certa, ke Stensg[*a]rd volus rompi kun tiuj homoj?

LA CXAMBELANO

Kara, tio ja montrigxis hieraux vespere.

LUNDESTAD

Hieraux vespere?

LA CXAMBELANO

Jes, kiam li parolis pri la ruiniga influo de Monsen en la parohxo.

LUNDESTAD

(kun busxo fauxka) Pri Monsen --?

LA CXAMBELANO

Jes, certe; sur la tablo --

LUNDESTAD

Sur la tablo; Jes?

LA CXAMBELANO

Li estis terure kruda; nomis lin monosakon, kaj baziliskon, aux drakon, aux ion similan. Ha, ha, estis vere amuze auxskulti.

LUNDESTAD

Cxu tio estis amuze auxskulti?

LA CXAMBELANO

Jes, mi ne neas, Lundestad, ke mi deziras al tiuj homoj, kion ili ricevas el tiajxo. Sed nun ni devas subteni lin; cxar post tia sangavida atako --

LUNDESTAD

Kiel tiu hieraux, jes?

LA CXAMBELANO

Nu ja.

LUNDESTAD

Tiu sur la tablo?

LA CXAMBELANO

Jes, tiu sur la tablo.

LUNDESTAD

Pri Monsen?

LA CXAMBELANO

Jes, pri Monsen kaj lia kanajlaro. Nun ili certe provos vengxi sin; kaj pri tio oni do ne povas dubi --

LUNDESTAD

(decide) Advokato Stensg[*a]rd estu subtenenda, -- jeno estas klara!

TORA

Kara patro, vi partoprenu en la ludo.

LA CXAMBELANO

Babilajxo, infano --

TORA

Jes, jes; venu; Selma instige volas.

LA CXAMBELANO

Jes, jes, do mi devas cedi. (mallauxte; elirante) Estas domagxo pri Lundestad; li vere komencas farigxi senila; imagu, li tute ne komprenis kion Stensg[*a]rd --

TORA

Ho, venu, venu; nun ni ludu!

(Sxi tiras lin kun si en la rondon, kie la ludo estas jam vigla inter la junuloj.)

ERIK BRATSBERG

(vokas de sia loko) Sinjoro Hejre, vi estas nomita garantiajx-jugxanto!

DANIEL HEJRE

He-he; jen efektive mia unua nomigxo en la mondo.

STENSG[*A]RD

(ankaux en la rondo) Kauxze de via konateco kun la justico, sinjoro Hejre!

DANIEL HEJRE

Ho miaj sxatindaj junaj amikoj, estus por mi gxojego kondamni vin cxiujn --; nu suficxe!

STENSG[*A]RD

(glitiras al Lundestad, kiu staras antauxe maldekstre) Vi parolis kun la cxambelano. Pri kio temis? Cxu estis io pri mi?

LUNDESTAD

Bedauxrinde; estis pri tio de hieraux vespere --

STENSG[*A]RD

(tordas sin) Morto kaj plago!

LUNDESTAD

Li opiniis ke vi estis estinta terure kruda, li diris.

STENSG[*A]RD

Jes, cxu vi ne komprenas, ke tio turmentas min --.

LUNDESTAD

Vi povus tamen bonigi tion.

ERIK BRATSBERG

(vokas malsupren) Sinjoro Stensg[*a]rd, la vico estas al vi!

STENSG[*A]RD

Mi venos! (rapide al _Lundestad_) Kiel tion bonigi?

LUNDESTAD

Se vi trovos okazon, petu ekskuzon.

STENSG[*A]RD

Je Dio, jenon mi faros!

SELMA

Rapidu; rapidu!

STENSG[*A]RD

Mi venas, sinjorino! Jen mi estas!

(La ludo dauxras kun rido kaj gajeco. Kelkaj maljunaj sinjoroj ludas kartojn dekstre. _Lundestad_ eksidas maldekstre; _Daniel Hejre_ proksime.)

DANIEL HEJRE

Tiu idulo diras ke mi havis konatecon kun la justico!

LUNDESTAD

Li estas iom senrespekta busxe; tion ni ne povas nei.

DANIEL HEJRE

Tial la tuta familio svingadas la voston por li. He-he; estas hontinde vidi kiel ili timas.

LUNDESTAD

Ne, en tio vi eraras, sinjoro Hejre. La cxambelano ne timas.

DANIEL HEJRE

Cxu ne? Cxu vi opinias, ke mi estas blinda, estimato?

LUNDESTAD

Ne, sed --; jes, vi certe povas silenti? Bone; mi diru al vi la konekson. La cxambelano kredas, ke estas Monsen pri kiu temis hieraux.

DANIEL HEJRE

Monsen? Ho, babilacxo!

LUNDESTAD

Efektive, sinjoro Hejre! Ringdal aux la frauxlino tion eble kredigis al li --

DANIEL HEJRE

Kaj jen li elpensas inviti lin al granda tagmangxfesteno! Ho, tio estas je Dio sublima! Ho sciu, pri _tio_ mi ne povas silenti.

LUNDESTAD

Tsxsx, tsxsx! Memoru kion vi promesis al mi. La cxambelano estas ja via malnova lerneja amiko; kaj ecx se li iom krude traktis vin --

DANIEL HEJRE

He-he; mi pagos al li kun rentoj --

LUNDESTAD

Atentu bone; la cxambelano estas potenca. Ne ludu kun leonoj.

DANIEL HEJRE

Bratsberg leono? Pa; li estas stulta, sciu; tia mi ne estas. Ho, kiajn brilajn cxikanajxojn, kiajn sarkasmajxojn, kian pikparolon mi bakos el tio cxi, kiam mi iun fojon lancxos nian grandan proceson!

SELMA

(vokas el la rondo) Sinjoro jugxanto, kion tiu faru, kiu posedas cxi tiun garantiajxon?

ERIK BRATSBERG

(nerimarkate, al _Daniel Hejre_) Estas tiu de Stensg[*a]rd! Elpensu ion amuzan.

DANIEL HEJRE

Estas garantiajxo, cxu? He-he, mi pripensu; li povus ja ekzemple, -- suficxas. Li faru paroladon!

SELMA

Estas la garantiajxo de sinjoro Stensg[*a]rd.

ERIK BRATSBERG

Sinjoro Stensg[*a]rd faru paroladon!

STENSG[*A]RD

Ho ne; ke mi rezignu; mi suficxe malbone sukcesis hieraux.

LA CXAMBELANO

Bonege, sinjoro Stensg[*a]rd; ankaux mi komprenas ion pri oratoreco.

LUNDESTAD

(al _Daniel Hejre_) Je Dio; ke li nun ne konfuzigxas.

DANIEL HEJRE

Konfuzigxas? He-he. Vi estas trafa! Benita elpensajxo! (duonlauxte al _Stensg[*a]rd_) Se vi hieraux konfuzigxis, vi povas ja hodiaux frapi vin mem busxe.

STENSG[*A]RD

(ekhavas ideon) Lundestad, jen la sxanco!

LUNDESTAD

(eviteme) Ludu viajn kartojn sagxe. (sercxas sian cxapelon kaj sxteliras lauxe al la pordo)

STENSG[*A]RD

Jes, mi faros paroladon!

LA JUNAJ SINJORINOJ

Bravo! Bravo!

STENSG[*A]RD

Prenu viajn glasojn, miaj gesinjoroj! Mi nun faros paroladon, kiu komencas per fabelo; cxar mi sentas la fabela fluo de vervo vigligxi tra mi en cxi tiu rondo.

ERIK BRATSBERG

(al la sinjorinoj) Auxdu! Auxdu!

(_La cxambelano_ prenas sian glason de la ludotablo dekstre, kaj restas tie staranta. _Ringdal, doktoro Fjeldbo_ kaj kelkaj aliaj sinjoroj envenas de la gxardeno.)

STENSG[*A]RD

Okazis dum la printempaj tagoj. Juna kukolo flugis en la deklivon. La kukolo estas felicxobirdo; kaj estis granda birdofesteno malsupre de li sur la plata tereno, kaj sovagxaj kaj malsovagxaj kreajxoj arigxis tie. El la kokinejoj ili pasxetis; el la anserlagetoj ili venis balancire; malsupren de Storlien peza urogalo sxvebis malalte frapegante la flugilojn, kaj sin farante kvazaux pli largxa ol gxi estis; kaj foje kaj foje gxi krakadis: Krak, krak, krak, kio signifas tiom ke: mi estas la bienegulo de "Storli", mi!

LA CXAMBELANO

Bonege! Auxskultu!

STENSG[*A]RD

Kaj jen estis maljuna pego. Laux la trunkoj gxi vagadis supren kaj malsupren, boris per sia pinta beko, glutis vermojn, kaj cxion kio eligas galon, kaj dekstre kaj maldekstre oni auxdis: prik, prik, prik; -- estis la pego --

ERIK BRATSBERG

Ne, pardonon, cxu ne estis cikonio aux iu --?

DANIEL HEJRE

Suficxas!

STENSG[*A]RD

Estis la maljuna pego. Sed tiam vigligxis en la rondo; cxar ili trovis iun pri kiu kluki malicon; kaj jen ili arigxis kaj klukis hxore, tiom longe, gxis la juna kukolo komencis kluki ankaux gxi --

FJELDBO

(nerimarkite) Pro Dio, homo, silentu!

STENSG[*A]RD

Sed tiu al kiu rilatis, estis aglo, kiu sidis en soleca trankvilo sur abrupta monto. Pri li ili cxiuj samopiniis. "Li estas timigilo por la vilagxaro," diris rauxka korvo. Sed la aglo jxetflugis transverse, kaptis la kukolon kaj portis gxin supren. -- Estis kororabo! Kaj de tie supre la felicxobirdo vidis vaste kaj gxuige super la malalteco; supre estis silento kaj sunlumo; de tie gxi lernis prijugxi la aron de la kokinejo kaj de la nekulturitaj deklivoj --

FJELDBO

(lauxte) Haltu; haltu! Muziko!

LA CXAMBELANO

Tsxsx; ne interrompu lin.

STENSG[*A]RD

Sinjoro cxambelano Bratsberg, -- jen la fino de mia fabelo, kaj mi pasxas antaux vi en la cxeesto de multaj homoj, kaj petas vian pardonon pro hieraux.

LA CXAMBELANO

(duonan pasxon malantauxen) Mi --?

STENSG[*A]RD

Dankon pro la maniero per kiu vi vengxis vin pro miaj senpripensaj dirajxoj. En mi vi havas de nun armitan batalanton. Kaj laux tio, gesinjoroj, toston por la aglo sur la montopinto; toston por sinjoro cxambelano Bratsberg!

LA CXAMBELANO

(palpe apogas sin al la tablo) Dankon, sinjoro advokato!

LA GASTOJ

(la plimultaj en gxenita embaraso) Sinjoro cxambelano! Sinjoro cxambelano Bratsberg!

LA CXAMBELANO

Miaj sinjorinoj! Miaj sinjoroj! (mallauxte) Tora!

TORA

Patro!

LA CXAMBELANO

Ahx, doktoro, doktoro, kion vi estas farinta!

STENSG[*A]RD

(kun la glaso en la mano, brile kontenta) Kaj nun retrovu viajn lokojn! Hoj, Fjeldbo, kunvenu, -- en la asocion de la junuloj! Jen la ludo en evoluo!

DANIEL HEJRE

(antauxe maldekstre) Jes efektive la ludo estas en evoluo!

(_Lundestad_ malaperas en la fono.)

Kurteno

TRIA AKTO

(Eleganta antauxcxambro kun enirejo en la fono. Maldekstre estas pordo al la oficejo de la cxambelano; pli malantauxe estas pordo al la sidcxambro. Dekstre estas pordo al la oficejoj de la ferfareja administranto; antauxe de tiu estas fenestro.)

(_Tora_ sidas ploranta sur la sofo maldekstre. _La cxambelano_ iras impete tien kaj reen.)

LA CXAMBELANO

Kaj nun ni havas la postludon. Ploron kaj gxemon --

TORA

Ho, Dio donu ke ni neniam estus vidintaj tiun homon!

LA CXAMBELANO

Kiun homon?

TORA

Tiun abomenindan advokaton Stensg[*a]rd, kompreneble.

LA CXAMBELANO

Vi devus prefere diri: ke ni neniam estus vidintaj tiun abomenan doktoron!

TORA

Fjeldbo?

LA CXAMBELANO

Jes, Fjeldbo; Fjeldbo, jes! Cxu ne estis li, kiu tutplene mensogis al mi --?

TORA

Ne, kara benata patro, estis mi.

LA CXAMBELANO

Vi? Do ambaux! Kunaj en komploto; malantaux mia dorso! Jen delikate!

TORA

Ho, patro, se vi scius --

LA CXAMBELANO

Ho, mi certe scias; pli ol suficxas; multe pli!

(_Doktoro Fjeldbo_ venas de la fono.)

FJELDBO

Bonan tagon, sinjoro cxambelano! Bonan tagon, frauxlino.

LA CXAMBELANO

(dauxre pasxadas tien kaj reen) Nu, cxu tie vi estas, -- vi fatalulo --

FJELDBO

Jes, estis ege malagrabla okazajxo.

LA CXAMBELANO

(rigardas tra la fenestro) Cxu vi tamen tiel pensas?

FJELDBO

Mi kredas, ke vi estas rimarkinta, kiel mi la tutan tempon tenis la okulon sur Stensg[*a]rd. Malfelicxe, kiam mi auxdis ke oni ludus garantiajxojn, mi pensis ke ne estis iu dangxero --

LA CXAMBELANO

(stampfas la plankon) Ridindigxi de tia afektulo! Kaj kion do miaj gastoj estas imagintaj pri mi? Ke mi estus suficxe fia por voli acxeti tiun personon, tiun -- tiun --, kiel Lundestad nomas lin!

FJELDBO

Jes, sed --

TORA

(nerimarkite de la patro) Ne parolu!

LA CXAMBELANO

(post mallonga pauxzo li turnas sin al _Fjeldbo_) Diru al mi sincere, doktoro, -- cxu mi estas pli stulta ol la plimulto de aliaj homoj?

FJELDBO

Kiel vi povas demandi tiel, sinjoro cxambelano?

LA CXAMBELANO

Sed kiel povis do okazi, ke mi versxajne estis la sola, kiu ne komprenis, ke la damnita parolado estis adresata al mi?

FJELDBO

Cxu mi diru al vi?

LA CXAMBELANO

Jes, kompreneble vi faru.

FJELDBO

Estas pro tio, ke vi mem vidas vian pozicion cxi tie en la vilagxaro per aliaj okuloj, ol la cetera popolo faras.

LA CXAMBELANO

Mi konsideras mian pozicion, kiel mia beata patro konsideris sian pozicion cxi tie. Al mia beata patro oni neniam estus kuragxinta regali tiajxon.

FJELDBO

Via beata patro ja mortis proksimume je la jaro 1830.

LA CXAMBELANO

Nu ja; Multo dissolvigxis post tiu tempo. Tamen mi mem kulpas. Mi miksis min tro multe kun tiuj ordinaruloj. Tial mi devas rezigne akcepti esti metata flanke de bienulo Lundestad!

FJELDBO

Nu, honeste dirite, mi ne vidas iun malaltigxon en tio.

LA CXAMBELANO

Ho, vi bone komprenas min. Kompreneble mi ne insistas pri ia nobleco, aux pri titoloj aux tiajxoj. Sed tio kion mi honoras, kaj tio kion mi postulas ke aliuloj honoru, tio estas tiu en nia familio heredita honesteco tra la tuta parencaro. Estas _tio_ pri kio mi pensas, ke kiam oni, kiel Lundestad, intervenas en la publikan vivon, tiam oni ne povas konservi sian karakteron kaj sian konduton tute senmakula. Tial Lundestad ja devas akcepti, ke oni makuligas lin. Sed oni lasu min en paco; mi staras ekstere de la partioj.

FJELDBO

Ne tute, sinjoro cxambelano. Vi tamen gxojigxis tiom longe, kiam vi kredis, ke la atako direktigxis al Monsen.

LA CXAMBELANO

Ne menciu tiun homon! Estas li, kiu frivoligis la moralan senton cxi tie en la vilagxaro. Bedauxrinde li ankaux kapturnigis mian sinjoron filon.

TORA

Erik?

FJELDBO

Vian filon?

LA CXAMBELANO

Jes; kial li enirus en tiujn marcxandajxojn? Tio ja kondukas al nenio.

FJELDBO

Sed kara sinjoro cxambelano, li tamen devas vivi, kaj --

LA CXAMBELANO

Ho, per sxparemo li efektive povus vivi bone per la patrina heredajxo.

FJELDBO

Jes, eble li povus vivi pere de gxi; sed _por_ kio li vivus?

LA CXAMBELANO

Por kio? Nu, se li absolute bezonus ion _por_ kio vivi, li ja estas jura kandidato; li povus vivi por sia scienco.

FJELDBO

Ne, tion li ne povus; cxar tio estas kontraux lia naturo. Li ankaux ne povis esperi baldaux ekhavi oficon; la estradon de viaj bienoj vi ja rezervis por vi mem; via filo ne havas infanojn por eduki. Kaj kiam li sub tiaj cirkonstancoj vidas tentajn ekzemplojn antaux si, -- vidas homojn, kiuj el nenio estas kreadantaj duonan milionon --

LA CXAMBELANO

Duonan milionon? Ho, haltu jen, ke ni restu je cent mil. Sed nek la duona miliono nek la cent mil kunrastigxas per tute puraj manoj; -- mi aludas ne rilate al la mondo; je Dio; laux la legxoj oni ja povas teni sin observema; sed laux sia propra konscienco. Al tiajxo mia filo kompreneble ne povas persvadigxi. Vi do povas esti tute trankvila: la komerco de grandkomercisto Bratsberg certe ne alportos profiton de duona miliono.

(_Selma_, en promena vesto, venas de la fono.)

SELMA

Bonan matenon! Cxu mia edzo ne cxeestas?

LA CXAMBELANO

Bonan matenon, infano. Cxu vi sercxas vian edzon?

SELMA

Jes, li diris, ke li intencus cxi tien. La proprietulo Monsen vizitis lin frumatene, kaj jen --

LA CXAMBELANO

Monsen? Cxu Monsen vizitas vin?

SELMA

Foje li faras; pleje en komercaj aferoj. Sed kara Tora, kio estas? Cxu vi ploris?

TORA

Ho, estas nenio.

SELMA

Jes, estas! Hejme Erik estis malbonhumora, kaj cxi tie --; aspektigxas el vi cxiuj; io okazis. Kio estas?

LA CXAMBELANO

Nu, nu; almenaux ne estas io por vi. Vi estas tro delikata por porti sxargxojn, mia eta Selma. Eniru la sidcxambron, vi du, dume. Se Erik diris, ke li venos, li certe venos.

SELMA

Ni eniru; -- kaj precipe gardu min kontraux la trablovo! (cxirkauxbrakas sxin) Ho, mi povus premegi vin, dolcxa Tora!

(Ambaux virinoj eliras maldekstre.)

LA CXAMBELANO

Ili do kune engagxigxis, la du spekulantoj. Ili devus kunligigxi en kompanion. Monsen kaj Bratsberg, -- sonus bele! (frapigxas al la pordo) Envenu!

(_Advokato Stensg[*a]rd_ entretas tra la pordo.)

LA CXAMBELANO

(retiras sin pasxon) Cxu kio!

STENSG[*A]RD

Jes, jen mi estas denove, sinjoro cxambelano!

LA CXAMBELANO

Jenon mi vidas.

FJELDBO

Sed cxu vi frenezigxis, homo?

STENSG[*A]RD

Vi retirigxis frue hieraux vespere. Kiam Fjeldbo estis klariginta al mi la koheron, vi jam estis --

LA CXAMBELANO

Mi petas vin, -- cxiu klarigo estos superflua --

STENSG[*A]RD

Jes, certe; tamen ne kredu, ke estas pro tio, ke mi estas veninta.

LA CXAMBELANO

Cxu ne, do?

STENSG[*A]RD

Mi scias, ke mi malhonorigis vin.

LA CXAMBELANO

Tion ankaux mi scias; kaj antaux ol mi forpelos vin el la pordo, vi eble bonvolu diri, kial vi venas cxi tien.

STENSG[*A]RD

Cxar mi amas vian filinon, sinjoro cxambelano!

FJELDBO

Kio --?

LA CXAMBELANO

Kion li diras, doktoro?

STENSG[*A]RD

Jes, vi ne povas kapti la sencon de tio, sinjoro cxambelano. Vi estas maljuna homo; vi havas nenion por kio lukti --

LA CXAMBELANO

Kaj vi arogas al vi --!

STENSG[*A]RD

Mi venas por peti la manon de via filino, sinjoro cxambelano.

LA CXAMBELANO

Vi --, Vi --! Cxu vi ne eksidu?

STENSG[*A]RD

Dankon; mi staras.

LA CXAMBELANO

Kion vi diras al tio cxi, doktoro?

STENSG[*A]RD

Ho, Fjeldbo diras cxion bonan; li estas mia amiko; la sola, vera amiko, kiun mi havas.

FJELDBO

Ne, ne, homo; eterne neniam se vi --

LA CXAMBELANO

Cxu estas tial, ke la ferfareja doktoro enkondukigis lin en nian domon?

STENSG[*A]RD

Vi nur konas min de la konduto antauxhieraux kaj hieraux. Kaj tio ne suficxas. Mi ankaux ne estas la sama hodiaux ol kiel antauxe. La kunestado kun vi kaj kun la viaj falis kiel printempa pluvo sur min. Dum unu sola nokto gxermoj kreskis! Vi ne devas forpusxi min reen en la abomenindajxon. Mi neniam posedis la belajxojn en la vivo antaux nun; estis kvazaux birdoj sur la tegmento por mi --

LA CXAMBELANO

Sed mia filino --?

STENSG[*A]RD

Ho, sxin mi gajnos.

LA CXAMBELANO

Nu? Hm!

STENSG[*A]RD

Jes, cxar mi tion volas. Memoru kion vi rakontis al mi hieraux. Vi ankaux estis malkontenta pri la edzigxo de via filo; -- jen vidu, tio sxangxigxis al bono. Vi skribu la spertopagon malantaux la orelon, kiel Fjeldbo diris --

LA CXAMBELANO

Nu, do tia estis la penso?

FJELDBO

Tute ne! Kara sinjoro cxambelano, ke mi parolu sola kun li --

STENSG[*A]RD

Babilajxo; mi ne havas ion priparolindan kun vi. Auxskultu nun, sinjoro cxambelano! Estu nun gxentila kaj sagxa. Familio, kia la via, bezonas novajn kunligojn; se ne, la parencaro stultigxas --

LA CXAMBELANO

Ne, nun troigxe!

STENSG[*A]RD

Tsx, tsx; ne ekkolerigxu! Forigu cxiujn tiujn tedajn noblecajn ideacxojn; -- je diablo, estas ja funde nenio alia ol stultajxoj. Vi vidos kiel vi sxatos min, kiam vi nur konatigxos kun mi. Jes, jes; vi _devas_ sxati min, -- kaj vi kaj via filino! Sxin mi devigos --

LA CXAMBELANO

Kion vi opinias, doktoro?

FJELDBO

Mi opinias, ke estas frenezajxo!

STENSG[*A]RD

