# La Asocio de la Junuloj: Dramo en kvin aktoj

## Part 1

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-asocio-de-la-junuloj-dramo-en-kvin-aktoj-23774/index.md

Produced by Andrew Sly

Noto de tekstpreparanto:

En cxi tiu askia teksto, mi uzas la x-metodon por la cxapelitaj literoj. Ankaux, mi uzas la cxi-subajn kodojn anstataux aliaj signoj kiu mankas en la askia signaro.

[*a] Minuskla a kun ringo [*A] Majuslka A kun ringo [:o] Minuskla o kun tremao [/o] Minuskla streko-o

HENRIK IBSEN

LA ASOCIO DE LA JUNULOJ

Dramo en kvin aktoj

(De unges Forbund)

(1869)

Tradukis: Odd Tangerud (1999)

Eldonejo: JEC Scandinavia a/s

Postboks 54 N - 3401 Lier Tlf. 32 85 50 03 Fax. 32 85 5082

LA ASOCIO DE LA JUNULOJ

ROLOJ:

CXAMBELANO BRATSBERG, posedanto de ferfarejo. ERIK BRATSBERG, lia filo, jura kandidato kaj grandkomercisto. TORA, lia filino. SELMA, edzino de la grandkomercisto. DOKTORO FJELDBO, kuracisto cxe la ferfarejo. ADVOKATO STENSG[*A]RD. PROPRIETULO MONSEN, sur "Storli" (lia bieno). BASTIAN MONSEN, lia filo. RAGNA, lia filino. TEOLOGIA KANDIDATO HELLE, hejminstruisto en "Storli". FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL. BIENPOSEDANTO ANDERS LUNDESTAD. DANIEL HEJRE. SINJORINO RUNDHOLMEN, kampara komercistino. LIBROPRESISTO ASLAKSEN. SERVISTINO cxe la cxambelano. SERVISTO. KNABINO, dungitino cxe sinjorino RUNDHOLMEN. VILAGXANOJ, GASTOJ de la CXAMBELANO, k.t.p.

[*A] / [*a] prononcigxas kiel longa o.

(La intrigo okazas cxe la ferfarejo proksime al urbeto en suda Norvegio.)

UNUA AKTO

(17-an de Majo.[1] Popola festeno. Bosko apud la cxefa domo. Muziko kaj danco en la fono; multkoloraj lampoj en la arboj. Meze, iom malantauxe, pupitro; dekstre enirejo al granda tendo por regalado; antaux la sama estas tablo kun benkoj. Transe cxe la alia flanko antauxe estas alia tablo, ornamita per floroj kaj kun apogsegxoj cxirkauxe.)

[1] La nacia tago de Norvegio.

(Granda popolamaso. _Bienposedanto Lundestad_, kun komitata banto en la butontruo, staras sur la pupitro. La _ferfareja administranto Ringdal_, ankaux kun komitata banto, staras apud la tablo maldekstre.)

BIENPOSEDANTO LUNDESTAD

-- -- kaj tial, estimataj komunumanoj, toston por nia libereco! Tiel kiel ni prenis gxin herede de niaj patroj, tiel ni volas konservi gxin por niaj filoj! Hura por la tago! Hura por la 17-a de Majo!

AUXSKULTANTOJ

Hura, hura, hura!

FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL

(kiam _Lundestad_ malsupren iras) Kaj nun hurao por maljuna Lundestad!

OPAJ VOCXOJ

Tsx! Tsx!

MULTAJ VOCXOJ

(superbruante) Hura por Lundestad! Maljuna Lundestad vivu! Hura!

(La auxskultantoj disvastigas sin. _Proprietulo Monsen_, lia filo _Bastian, advokato Stensg[*a]rd_ kaj _libropresisto Aslaksen_ premas sin antauxen tra la amaso.)

MONSEN

Je mia savo li nun farigxas antikva!

ASLAKSEN

Estis por niaj lokaj rilatoj, ke li parolis! Ho-ho!

MONSEN

Tiun paroladon li nun estas farinta cxiujn tiujn jarojn, kiujn _mi_ memoras. Venu do jen --!

STENSG[*A]RD

Ne-ne-ne! Ne tiun vojon, sinjoro Monsen! Nun ni ja tute malaperos por via filino.

MONSEN

Ho, Ragna certe retrovos nin.

BASTIAN

Al sxi mankas nenio; kandidato Helle estas kun sxi.

STENSG[*A]RD

Helle?

MONSEN

Jes, Helle. (pusxas lin amikece) Sed _mi_ estas kun vi, vidu. Kaj ni ja cxiuj estas. Venu do! Jen ni sidas sxirmitaj kontraux cxiu ajn; kaj ni povas paroli pli intime pri tio, kio -- (dume li estas eksidinta cxe la tablo maldekstre)

RINGDAL

(alvenas) Pardonu, sinjoro Monsen, -- tiu tablo estas rezervita --

STENSG[*A]RD

Rezervita? Por kiu?

RINGDAL

Por la cxambelano kaj la liaj.

STENSG[*A]RD

Ho cxu, la cxambelano kaj la liaj! Neniu el ili ja cxeestas.

RINGDAL

Ne, sed ni povas atendi ilin cxiun momenton.

STENSG[*A]RD

Ke ili eksidu aliloke. (prenas segxon)

LUNDESTAD

(metas manon sur la segxon) Ne, la segxo staru, kiel dirite.

MONSEN

(ekstaras) Venu, sinjoro Stensg[*a]rd! Jen estas same bona loko. (iras transen dekstren) Servisto! Hm, ecx ne servisto. Tion la festenkomitato estus entempe prizorginta. Ho, Aslaksen, eniru kaj sercxu kvar botelojn da cxampano. Postulu la plej multekostan. Diru ke Monsen pagos!

(_Aslaksen_ iras en la tendon; la tri aliuloj eksidas.)

LUNDESTAD

(iras silenteme transen al ili, kaj turnas sin al _Stensg[*a]rd_) Vi do ne prenu tion cxi cxagrenigxe --

MONSEN

Ne, cxagrenigxe --! Je Dio! Fore de tio!

LUNDESTAD

(dauxre al _Stensg[*a]rd_) Cxar ja tute ne estas mi persone; estas la festenkomitato, kiu decidis --

MONSEN

Kompreneble. Al la festenkomitato decidi, kaj al ni obei --

LUNDESTAD

(kiel antauxe) Ni estas ja cxi tie sur la tereno de la cxambelano. Li bonvole lasis al ni kaj la boskon kaj la gxardenon por cxi tiu vespero; kaj tial ni opiniis --

STENSG[*A]RD

Ni sidas bonege cxi tie, sinjoro Lundestad, -- se ni nur povos sidi negxenate, -- mi aludas la popolamason.

LUNDESTAD

(amike) Nu ja; do cxio estas ja bona. (iras al la fono)

ASLAKSEN

(el la tendo) Nun baldaux venos la servisto kun la vino. (eksidas)

MONSEN

Propra tablo; -- sub precipa superrigardo de la festen-komitato. Kaj tio ecx en la libertago! Jen provo pri la tuta arangxo.

STENSG[*A]RD

Sed je Dio, vi bonaj decaj homoj, -- kial vi akceptas tiajxon?

MONSEN

Malnova heredita kutimacxo, sciu.

ASLAKSEN

Vi estas novulo cxi tie en la distrikto, sinjoro advokato Stensg[*a]rd. Sed se vi iomete konus niajn lokajn rilatojn, tiam --

SERVISTO

(alportas cxampanon) Cxi tie mendigxis, -- cxu?

ASLAKSEN

Jes certe. Jen; enversxu!

SERVISTO

(versxas) Nu, estas ja je via konto, sinjoro Monsen?

MONSEN

Cxio; estu tute trankvila. (La _servisto_ foriras.)

MONSEN

(tostas kun _Stensg[*a]rd_) Nu, bonvenon inter ni, sinjoro advokato! Gxojigas min precipe konatigxi kun vi, kaj mi devas diri, ke estas honoro por la distrikto, ke tia viro kiel vi, eklogxas cxi tie. Ni multe legis pri vi en la gazetoj, kaj de kant-kunvenoj kaj aliaj kunvenoj. Sinjoro advokato Stensg[*a]rd, vi havas grandan paroltalenton, kaj vi havas koron por la komuna bono. Ke vi nun vive kaj vigle okupigxu en, -- hm, -- okupigxu en --

ASLAKSEN

La lokaj rilatoj.

MONSEN

Ho jes, la lokaj rilatoj. Toston por ili! (ili trinkas.)

STENSG[*A]RD

Pri vivo kaj vigleco ne mankos!

MONSEN

Brave! Auxdu! Kroman glason por tiu promeso!

STENSG[*A]RD

Ne; haltu; mi jam antauxe --

MONSEN

Ho, babilajxo! Kroman glason, mi diras; -- Estas promespokalo!

(Ili tostas kaj denove trinkas; dum la sekvo _Bastian_ fidele plenigas la glasojn.)

MONSEN

Krome, -- cxar ni nun hazarde enpensigxis pri tiaj aferoj --, mi devas diri, ke ne estas precipe la cxambelano, kiu premas cxion sub la jugo. Ne, tiu kiu staras malantauxe kaj stiras la sledon, tiu estas maljuna Lundestad, vi sciu!

STENSG[*A]RD

Jes, tion mi auxdis el diversaj flankoj. Mi ne komprenas, ke tia liberulo --

MONSEN

Lundestad? Cxu vi nomas Anders Lundestad liberulo? Jes, li efektive nomis sin tiel, en siaj junaj tagoj, kiam estis necese suprensvingi sin. Tial li ankaux akceptis la parlamentan segxon herede post sia patro. Je Dio, cxio ja iras herede cxi tie.

STENSG[*A]RD

Sed devus ja esti eblo kvitigi sin je tiu ruzajxo.

ASLAKSEN

Jes, morto kaj sufero, sinjoro advokato, -- faru finon!

STENSG[*A]RD

Mi ja ne diras ke mi --

ASLAKSEN

Jes, gxuste vi! Vi estas la viro. Vi havas viglan langon, kiel homoj diras; kaj vi havas tion, kio pli valoras: vi kapablas gazete polemiki. Mia gazeto estas libera por vi, tion vi scias.

MONSEN

Sed se io okazu, gxi efektive okazu baldaux. La elekto de elektistoj okazos iun el cxi tiuj tagoj.

STENSG[*A]RD

Kaj viaj multaj privataj aferoj ne estus malhelpo, se la elekto falus sur vin?

MONSEN

Miaj privataj aferoj certe suferus sub tio; sed se oni opinias, ke la komunuma bezono postulas ion tian, mi devus ja akcepti flankenmeti personajn konsiderojn.

STENSG[*A]RD

Nu ja, do estas bone. Kaj partion vi jam _havas_, tion mi bone rimarkis.

MONSEN

Mi flatas min, ke la plimulto de la juna agema kreskantaro --

ASLAKSEN

Hm, hm; estas kasxesploruloj vagantaj.

DANIEL HEJRE

(el la tendo; miopa; cxirkauxrigardas kaj venas pliproksimen) Ho, cxu mi kuragxus prunte peti liberan segxon; mi volus eksidi jen, tie.

MONSEN

Estas destinitaj benkoj, kiel vi vidas; sed cxu vi ne povas sidi cxe cxi tiu tablo?

DANIEL HEJRE

Jen? Cxe tiu tablo? Ho jes, certe! (eksidas) Jen, jen! cxampana vino, mi kredas.

MONSEN

Jes. Vi eble kuntrinkos glason?

DANIEL HEJRE

Ne, dankon! Tiu cxampano kiun sinjorino Rundholmen liveras, gxi --; nu ja, etan glason mi ja povus pro la bona rondo -- sed se mi nur _havus_ glason.

MONSEN

Bastian, eniru sercxi unu.

BASTIAN

Ho, Aslaksen, eniru, kaj sercxu glason.

(_Aslaksen_ iras en la tendon. Silento)

DANIEL HEJRE

La sinjoroj do ne gxenas sin pro mi? Ne lasu min do ne --! Dankon, Aslaksen (salutas al _Stensg[*a]rd_) Fremda vizagxo. Nove veninta. Versxajne advokato Stensg[*a]rd, se mi ne eraras.

MONSEN

Tute gxuste. (prezentante) Advokato Stensg[*a]rd, sinjoro Daniel Hejre --

BASTIAN

Kapitalisto.

DANIEL HEJRE

Antauxa, pli gxuste dirite. Nun mi senigxis je la tuto; kvitigxis, oni povas ja diri. Ne bankrotis! Tion vi je morto kaj plago ne kredu.

MONSEN

Trinku, trinku nun, dum sxauxmas.

DANIEL HEJRE

Sed friponajxoj, komprenu; artifikoj kaj tiajxoj, -- nu suficxe dirite. Nu do, mi esperas, ke tio estos preterpasanta. Kiam mi estos kvitigxinta je miaj plej malnovaj procesoj kaj iuj aliaj aferoj, tiam la altedevena Mikelo estu tirata en tagon. Toston! Cxu vi ne trinku por tio? Cxu?

STENSG[*A]RD

Ja, cxu mi ne unue demandu, kiu tiu altedevena sinjoro Mikelo estas?

DANIEL HEJRE

He-he; ne aspektu do tiel embarasita. Vi certe ne pensas, ke mi aludas al sinjoro Monsen? Sinjoro Monsen ja ne povas esti nomata altedevena. Ne; tiu estas cxambelano Bratsberg, -- kara juna amiko!

STENSG[*A]RD

Ho cxu? En komercaj aferoj la cxambelano certe estas honesta homo.

DANIEL HEJRE

Cxu tion vi diras, vi juna homo? Hm; suficxe dirite! (proksimigas sin) Antaux dudeko da jaroj mi valoris barelon da oro. Ricevis grandan kapitalon post mia patro. Vi certe auxdis rakonti pri mia patro? Cxu ne? Maljuna Mads Hejre? Oni nomis lin Or-Mads. Li estis sxipposedanto; enspezis multege da mono dum la licenc-tempo; orumigis siajn fenestrokadrojn kaj pordajn fostojn; estis suficxe ricxa por tio; nu suficxe dirite; -- tial oni nomis lin Or-Mads.

ASLAKSEN

Cxu li ne ankaux orumis la kamentubojn?

DANIEL HEJRE

Ne, tio estas nur gazetmensogo; -- cetere gxi aperis longe antaux via tempo. Sed monon li elspezis; kaj tion ankaux mi faris. Multekosta vojagxo al Londono --; cxu vi ne auxdis paroli pri mia vojagxo al Londono? Mi kvazaux kondukis kun mi kortegon; -- cxu vi vere ne auxdis paroli pri tio? Cxu? -- Kaj kiom mi ja estas forjxetinta sur artojn kaj sciencojn? Kaj kiel mi ja estas antauxenpusxinta junajn talentulojn?

ASLAKSEN

(ekstaras) Dankon pri mi, miaj sinjoroj!

MONSEN

Nu? Cxu vi volas forlasi nin?

ASLAKSEN

Jes, mi volas iom movi min. (foriras)

DANIEL HEJRE

(mallauxte) Ankaux li estas unu el ili. Repagas sammaniere kiel cxiuj la aliuloj; he-he! Cxu vi scias, ke mi tenis lin tutan jaron al studado?

STENSG[*A]RD

Vere? Cxu Aslaksen studis?

DANIEL HEJRE

Kiel la juna Monsen; -- neniam farigxis al io; ankaux kiel -- suficxe dirite: -- kion mi volis diri: devis rezigni la esperon pri li; jam frue rimarkis tiun fatalan inklinon al alkoholajxoj --

MONSEN

Sed vi tute erarvojigxis de tio, kion vi volis rakonti al Stensg[*a]rd pri la cxambelano.

DANIEL HEJRE

Aj, tio estas multflanka historio. Kiam mia patro staris plej alte, malsuprenigxis por la maljuna cxambelano, -- patro de la nuna, vi komprenas; cxar ankaux _li_ estis cxambelano --

BASTIAN

Kompreneble; cxio heredigxas cxi tie.

DANIEL HEJRE

Inkluzive cxiuj gxentilaj ecoj. Suficxe dirite. La malaltigo de la mona valoro, -- malprudentajxoj, ekstravagancaj aferoj en kiujn li tirigxis en la jaro 1816 kaj poste, tio devigis lin vendi parton el la bieno --

STENSG[*A]RD

Kaj via patro acxetis?

DANIEL HEJRE

Kaj acxetis kaj pagis. Nu! Kio okazas? Mi transprenas la heredajxon; mi faras milojn da plibonigajxoj --

BASTIAN

Kompreneble.

DANIEL HEJRE

Toston! -- Plibonigajxojn en miloj, kiel dirite; mi aerumas en la arbaroj; vico da jaroj pasas, -- kaj jen venas mia sinjoro Urian,[2] -- mi aludas la nunan, -- kaj igas la negocon refarigxi!

[2] Nomo uzata por ne devi uzi la gxustan. Malestime.

STENSG[*A]RD

Jes, sed estimata Hejre, tion vi certe estus povinta malhelpi.

DANIEL HEJRE

Ne tiel facile! Kelkaj formalajxoj estis forgesitaj, li pretendis. Cetere mi tiam estis en mona embaraso, kiu lauxe farigxis dauxra. Kaj kiom longe atingas ni nuntempe sen kapitalo?

MONSEN

Ne, jen estas je Dio vera vorto! Jes, iel oni ne atingas longe ecx _kun_ kapitaloj. Tion mi spertis. Jes, ecx miaj senkulpaj infanoj --

BASTIAN

(frapas la tablon) Usx, patro, -- se mi havus certajn personojn cxi tie!

STENSG[*A]RD

Viaj infanoj, vi diras?

MONSEN

Nu jes; vidu nun ekzemple Bastian. Cxu li ne estas bone edukita --?

DANIEL HEJRE

Trioble! Unue en direkto de studento; poste en direkto de pentristo; kaj fine en direkto de -- ne, jeno estas vero, -- civilingxeniero, _tio_ li do estas.

BASTIAN

Jes, tio mi estas, morto kaj plago!

MONSEN

Jes, tio li estas; tion mi povas pruvi kaj per kvitancoj kaj ekzamenaj atestiloj. Sed kiu dungigxis por la komunuma laboro? Kiu dungigxis por la vojlaboroj cxi tie -- precipe la du lastajn jarojn? Por ili dungigxis eksterlandanoj -- aux almenaux fremduloj, -- personoj, mallonge dirite, pri kiuj oni nenion scias!

DANIEL HEJRE

Jes, estas tute hontinde. Kiam oni je novjaro dungus estron de la sxparbanko, oni preterpasis sinjoron Monsen, kaj elektis subjekton kun komprenemo (tusas) kun komprenemo teni la monujon fermita, -- kion nia grandioza gastiganto lauxsxajne ne havas. Se temas pri posto de konfido en la komunumo -- same! Neniam Monsen; cxiam iu kiu gxuas la fidon -- de la potenculoj. Nu; _commune suffragium_, kiel vortumas la roma legxaro; tio signifas, ke oni suferas sxiprompon en la komunuma profesio, vi sciu! Fi, pro diablo! Tosto!

MONSEN

Dankon! Sed por pasi al io alia, -- kiel progresas nun viaj multaj procesoj?

DANIEL HEJRE

Ili dauxre estas en preparado; mi ne povas diri pli al vi je cxi tiu momento. Ho, kiom da cxikanoj al kiuj mi estis elmetita en tiu rilato! Venontan semajnon farigxos necese por mi voki la tutan urban konsilantaron al la jugxa konsilantaro.

BASTIAN

Cxu estas vero, tio kion diras homoj, ke vi iam vokis vin mem al la jugxa konsilantaro?

DANIEL HEJRE

Mi mem? Jes; sed mi ne min prezentis.

MONSEN

Ha-ha! Cxu ne, nu?

DANIEL HEJRE

Mi havis legxan ekskuzon pri foresto: Mi transpasus la Gr[:o]nsundon, kaj malfelicxe estis, ke estis tiun jaron ke Bastian konstruis la ponton; -- pum; vi scias ke iris _ad undas_ --

BASTIAN

Nu, do ke la diablo --!

DANIEL HEJRE

Prudento, juna sinjoro! Estas tiom multaj, kiuj strecxas la arkon gxis gxi rompigxas; la pontan arkon mi aludas; cxio estas ja hereda --; suficxe dirite![3]

[3] En la norvega lingvo cxi tiu esprimo signifas ankaux "stultulo".

MONSEN

Ho-ho-ho! "Suficxedirite", jes! Trinku nun vi, "Suficxedirite"! (al _Stensg[*a]rd_) Vi auxdas, ke sinjoro Hejre havas licencon por esprimi sin kiel li sxatas.

DANIEL HEJRE

Jes, la parollibereco estas ja la sola sxtataneca rajto, kiun mi alte taksas.

STENSG[*A]RD

Nur domagxo, ke tiu rajto estas limigita per la legxoj.

DANIEL HEJRE

He-he! La dentoj de la sinjoro advokato eble salivas por insultproceso? Cxu? Nepre ne akceptu tolerajxon, estimatulo! Mi estas maljuna praktikanto, mi!

STENSG[*A]RD

Koncerne insultoj?

DANIEL HEJRE

Vian pardonon, juna sinjoro! La kolero, kiun vi sentas, vere honorigas vian koron. Mi petas vin forgesi, ke maljunulo estas cxi tie sidinta parolante nekasxeme pri viaj forestantaj amikoj.

STENSG[*A]RD

Forestantaj amikoj?

DANIEL HEJRE

La filo certe valoras la honoron; suficxe dirite! Tiel ankaux la filino. Kaj kiam mi preterpase hazardis jxeti makuleton sur la karakteron de la cxambelano --

STENSG[*A]RD

Tiuj de la cxambelano? Cxu estas tiuj de la cxambelano, kiujn vi nomas miajn amikojn?

DANIEL HEJRE

Jes, oni ja ne faras vizitojn al siaj malamikoj, mi scias.

BASTIAN

Vizitojn?

MONSEN

Cxu kio?

DANIEL HEJRE

Aux, aux, aux! Jen mi eble malkasxis ion, kio --

MONSEN

Cxu vi faris vizitojn al la cxambelano!

STENSG[*A]RD

Babilajxo! Falsajxoj!

DANIEL HEJRE

Vere, ege fatale! Sed kiel mi do povus scieti, ke estas sekreto? (al _Monsen_) Cetere ne prenu miajn vortojn tro lauxlitere. Kiam mi diras "vizito", mi nur aludas tian formalan viziteton; -- tamen en frako kaj flavaj gantoj; sed kio --!

STENSG[*A]RD

Kaj mi diras al vi, ke mi ecx ne estas parolinta vivan vorton kun tiu familio!

DANIEL HEJRE

Cxu eblas? Cxu vi ecx ne la duan fojon estis akceptata? Jes, cxar la unuan fojon oni neigis sin hejme; tion mi ja scias.

STENSG[*A]RD

(al _Monsen_) Mi havis skribajxon por transdoni de iu tria persono en Kristiania; tio estas la tuto.

DANIEL HEJRE

(ekstaras) Estas, Dio mortigu min, io indigniga en tiajxo! Jen venas juna, fidema nespertulo sur la areno de la vivo; vizitante la provitan grandulon en lia domo; rifugxas al li kiu havas la sian en sekureco, por peti, -- nu suficxas! La grandulo sxlosfrapas la pordon; oni ne estas hejme; -- ne, oni neniam estas hejme, kiam pri io estas, -- suficxas! (ekdire) Sed aldone estas ja la plej indigniga krudeco!

STENSG[*A]RD

Ho, lasu nun tiun malagrablan aferon kusxi.

DANIEL HEJRE

Ne hejme! Li, kiu cxiam diradas: "Mi estas cxiam hejme por honestaj homoj!"

STENSG[*A]RD

Cxu li tion diras?

DANIEL HEJRE

Ia dirajxo. Ecx sinjoro Monsen neniam akceptigxas. Sed mi ne komprenas kial li portas malamon al vi. Jes, mi diras malamon; cxar cxu vi scias kion mi auxdis hieraux?

STENSG[*A]RD

Mi ne volas scii, kion vi auxdis hieraux.

DANIEL HEJRE

Fina punkto do. Cetere la dirajxo por mi ne estis eksterordinara; -- nome en la busxo de cxambelano Bratsberg! Mi ne komprenas, kial li aldonus la vorton "radik-hakisto".

STENSG[*A]RD

Radik-hakisto?

DANIEL HEJRE

Cxar vi nepre devigas min, mi devas konfesi, ke la cxambelano nomis vin radik-hakisto kaj aventuristo.

STENSG[*A]RD

(eksaltas) Kion do?

DANIEL HEJRE

Radik-hakisto kaj aventuristo, -- aux aventuristo kaj radik-hakisto, mi ne povas garantii por la vico de la vortoj.

STENSG[*A]RD

Kaj tion vi auxdis?

DANIEL HEJRE

Mi? Se mi cxeestus, sinjoro advokato Stensg[*a]rd, ne mankus al vi la defendon, kiun vi meritas.

MONSEN

Jen vi vidas kio elvenas el --

STENSG[*A]RD

Kiel povas tiu impertinenta persono arogi al si --?

DANIEL HEJRE

Nu, nu, nu! Ne tiel impete! Estis metafore pensite; pri tio mi vetas mian kolon. Eble nur sxercema parolturnigxo. Morgaux vi povos postuli klarigon. Jes, cxar vi ja certe invitigxis al la festena tagmangxo? Cxu?

STENSG[*A]RD

Mi ne iros al iu tagmangxo.

DANIEL HEJRE

Du vizitojn kaj tamen neniun inviton --!

STENSG[*A]RD

Radik-hakisto kaj aventuristo! Al kio tio do aludus?

MONSEN

Jen vidu tien! Kiam oni parolas pri la malbonulo, li estas plej proksima. Venu, Bastian! (_Monsen_ kaj _Bastian_ foriras.)

STENSG[*A]RD

Kion tio signifus, sinjoro Hejre?

DANIEL HEJRE

Mi vere ne povas servi vin per iu respondo, -- Vi suferas? Vian manon, juna sinjoro! Pardonu se mi per sincerdireco vundis vin. Kredu min, ankoraux atendas vin multaj amaraj travivajxoj sur la areno de la vivo. Vi estas juna; vi estas konfidema kaj kredema. Tio estas bela; ecx kortusxa; sed, sed, -- fidemo estas argxento; monda sperto estas oro; -- jen proverbo el mia propra elpensajxo, vidu! Dio estu kun vi! (_Daniel Hejre_ foriras.)

(_Cxambelano Bratsberg_, _lia filino_ kaj _doktoro Fjeldbo_ venas de maldekstre.)

ANDERS LUNDESTAD

(cxe la tribuno, signas por auxskultado) Sinjoro administranto de la ferfarejo Ringdal havas la vorton.

STENSG[*A]RD

(vokas) Sinjoro Lundestad, mi postulas la vorton!

LUNDESTAD

Poste!

STENSG[*A]RD

Ne! -- Nun! Tuj!

LUNDESTAD

Vi ne povas paroli nun. Sinjoro Ringdal havas la parolrajton.

RINGDAL

(sur la tribuno) Estimataj kunvenantoj! En cxi tiu momento ni havas la honoron vidi en nia mezo la viron kun la varma koro kaj la malfermita mano, -- li, kiu dum longa vico da jaroj kutimigis nin suprenrigardi al li kvazaux al patro; li, kiu cxiam estas preta same al konsilo kiel al faro; li, kies pordo neniam estas fermita por iu ajn honesta membro de nia komunumo; li, li --; nia estimata honora gasto ne sxatas longajn paroladojn, kaj tial, toston kaj huraon por cxambelano Bratsberg kaj lia familio! Ili vivu! Hura!

LA AMASO

Hura! Hura! Hura!

(Entuziasma aplauxdo; oni cxirkauxas la cxambelanon, kiu dankas kaj premas la manojn de la plej proksimaj.)

STENSG[*A]RD

Cxu mi _nun_ rajtas paroli?

LUNDESTAD

Bonvolu. La tribuno staras je via servo.

STENSG[*A]RD

(eksaltas sur la tablon) Mi konstruas mian propran tribunon!

LA JUNULOJ

(amasigxas cxirkaux lin) Hura!

LA CXAMBELANO

(al la _doktoro_) Kiu estas tiu neregula homo?

FJELDBO

Advokato Stensg[*a]rd.

LA CXAMBELANO

Nu, li!

STENSG[*A]RD

Auxskultu min, vi festenantaj fratoj kaj fratinoj! Auxskultu min, vi, kiuj havas la gxojon kaj la kanton de la tago de libereco en viaj koroj, ecx se gxi kusxas ligita. Mi estas fremdulo inter vi --

ASLAKSEN

Ne!

STENSG[*A]RD

Dankon por tiu "ne"! Mi prenas gxin kiel atesto de la sopiro kaj la bezono. Tamen fremda mi estas; sed estas jxurite, ke cxi tie mi staras kun granda kaj fresxa koro por via lamento kaj gxojo, por via sopiro kaj venko; se havus mi pri tio iun potencon, tiam -- tiam --!

ASLAKSEN

Vi _havas_, sinjoro advokato!

LUNDESTAD

Neniu interrompo! Vi ne havas la parolrajton.

STENSG[*A]RD

Vi ecx malpli! Mi maldungas la festenkomitaton! Libereco en la liberecotago, knaboj!

LA JUNULOJ

Hura por la libereco!

STENSG[*A]RD

Oni volas malpermesi al vi paroli! Vi auxdis. Oni volas fari vin senvocxaj! For tia perforta regximo! Mi ne volas stari cxi tie parolante al amaso de mutuloj. Paroli mi volas. Kaj vi parolu kune. Ni parolu sen cxirkauxfrazoj!

LA AMASO

(en kreskanta gxojego) Hura!

STENSG[*A]RD

Ne plu tiuj sterilaj cxerke vestitaj festenkunvenoj! Orumita, agpeza rikoltajxo gxermos de nun el niaj Deksepan-de-Majo-festenoj. Majo! Gxi estas ja la tempo de gxermado; gxi estas ja la juna sxvelanta virginmonato de la jaro. Gxis la unua de Junio estos gxuste du monatoj de post kiam mi logxigxis cxi tie inter vi. Kaj kiom do mi estas vidinta de grandeco kaj malgrandeco, de malbelajxoj kaj de belajxoj cxi tie!

LA CXAMBELANO

Pri kio estas li vere parolanta, doktoro?

FJELDBO

Presisto Aslaksen diras, ke estas pri la lokaj rilatoj.

STENSG[*A]RD

Mi vidis talentojn glimi kaj brili funde en la popolo. Sed mi ankaux vidis la degenerigantan animon, kiu kusxas premegante super la talentoj kaj tenas ilin en la malsupereco. Jes, mi vidis junajn, varmajn, fidoplenajn korojn alkuri renkonte, -- sed ankaux tiujn, kiuj fermis la pordon al ili.

TORA

Ho, Dio!

LA CXAMBELANO

Kion li aludas per tio?

STENSG[*A]RD

Jes, fratoj kaj fratinoj en brava fido! Trovigxas en la vetero, en la aero, potenco, reaperanto el putraj tagoj, kiu diskusxigas premegon kaj sombron, kie devus esti lumo kaj suprenflugo. Reentombigu tiun reaperanton!

LA AMASO

Hura! Hura por la 17-a de Majo!

TORA

Venu, patro --!

LA CXAMBELANO

Je la diablo, pri kiu reaperanto estas li parolanta, doktoro?

FJELDBO

(rapide) Ho, estas pri -- (flustras kelkajn vortojn)

LA CXAMBELANO

Aha! Cxu vere tiel?

TORA

(mallauxte) Dankon!

STENSG[*A]RD

Se ne aliulo volas frakasi la drakon, do mi faros! Sed ni devas kunteni, knaboj!

MULTAJ VOCXOJ

Jes! Jes!

STENSG[*A]RD

Ni estas la junuloj. Ni posedas la tempon; sed la tempo ankaux posedas nin. Nia rajto estas nia devo! Kubutlokon por cxia energio, por cxia volo, kiu estas el inter la fortuloj! Auxskultu min! Ni starigos asocion. La monsako cxesis regi en la komunumo!

LA CXAMBELANO

Brave! (al la doktoro) La monsakon, li diris; do tamen vere --!

STENSG[*A]RD

Jes, knaboj, ni, ni estas la valuto, se vere estas erco en ni. Niaj voloj, jen la kontanta mono, kiu validu inter homo kaj homo. Milito kaj malvenko al cxiuj tiuj, kiuj volas malhelpi ke ni antauxen iros laux nia volo.

LA AMASO

Hura!

