# La Alaska stafeto kaj Kaptitoj de la glacirokoj

## Part 5

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-alaska-stafeto-kaj-kaptitoj-de-la-glacirokoj-32480/index.md

La viro, kiu achetis francan jhurnalon, iris al la parko. Li ridetis. Chio estis tiom bela.... Blindige blua firmamento de la itala chielo. Kapturna trafiko kaj vigla vivo de la Eterna Urbo: Automobiloj, tramoj, veturiloj, vendistoj. Ankau tiu gazetisto kaj _Paris Soir_.

_Paris Soir_.... Estas vero, li ofte havis okazon legi francan jhurnalon. Sed tiuj jhurnaloj havis chiam malnovan daton de antau semajno, dek kvar tagoj, monato kaj ankorau pli. Tiu chi _Paris Soir_ estas tute fresha, ankorau hierau ghi estis en Parizo.

En la parko estis trankvile. La tumulto de la strato alflugis chi tien kiel el granda malproksimo. Sur la benketoj sidis kelkaj maljunaj homoj. Kelkaj legis libron au gazeton, aliaj rigardis arbojn kaj arbetajhojn kaj silentis.

La viro eksidis sur la liberan benketon kaj komencis legi. Lia rigardo glitis sur grandaj surskriboj. Enkonduk-artikolo, sciigoj politikaj, kultura rubriko, sporto.... Kiom mirinda estas chio! Li sidas en la parko, li legas jhurnalon, li auskultas la kanton de la birdoj. Kaj li scias, ke ne ekzistas forto, kiu povus gheni lin. Neniu sireno. Neniu alarmo. Neniu batalo, atako, retirigho. Ja ech neniu ekzerco. Li estas libera. Li estas sinjoro de sia tempo.

La leganto ridetis. Vere, nur nun homo farighas denove--homo.

"El la societo." Anonco pri edzighfesto, naskigho de filo, morto de iu maljuna sinjoro, avanco, gratulo al ora edzighfesto.... Nur kelkaj mallongaj jaroj, kaj kiom da penetraj shanghoj!

Kaj chi tie "Jugha halo". Tio estas certe denove tiuj chiutagaj okazintajhoj de etaj homoj: shtelita kokino, elrabita loghejo vagabondeco, almozpetado, sed ne, chi tie estas io alia, io pli grava. Jam tiu surskribo!

La viro chesis rideti. Ghis tiu chi momento li pli multe ghurigardis la francan tekston ol perceptis ghian enhavon. Sed li jam koncentrighis kaj legis:

"Patrujo bilancas!

En la proceso kontrau tiuj, kiuj kondukis Francujon en la jaro 1940 al la rando de la pereo, eksidis hodiau sur la benko de la akuzatoj mehhanikisto Jean Daumal. Forta viro en la agho de kvindek jaroj kun klaraj okuloj kaj grizighantaj haroj li kondutas entute nature kaj trankvile. Iam kondutas tiamaniere homoj senkulpaj. Sed pli ofte ruzegaj friponoj, kiuj volas per sia trankvilo konfuzi la jughistaron.

Jean Daumal estis antau la milito gvidanto de la laborejo en iu armila fabrikejo proksime de Parizo. Li estis sperta fakano se ni povas jughi el liaj kelkaj patentoj por perfektigo kaj plirapidigo de fabrikado de pafiloj.

Antau la eksplodo de la milito Jean Daumal sendis al la aviadministerio sian novan proponon por fabriki specialajn automat-pafilojn por aeroplanoj. Lia propono estis trastudita, rifuzita kaj resendita. Per tio la tuta afero shajne estis finita.

Kiam oni komencis je la dua fronto, anglo-amerikanaj armeoj kaptis en Normandujo nedifektitajn germanajn aeroplanojn. Militaferaj fakanoj trastudis ilin kaj chiuj estis mirigitaj de la unika konstruo de la ferdekaj automatpafiloj. Post fino de la milito estis trovitaj en unu aviadil-fabrikejo en Germanujo planoj por fabrikado de tiuj chi efikaj armiloj. La planoj estis fotografe multkopiitaj. Subskribo de la eltrovinto estis tute legebla--Jean Daumal.

La akuzo kulpigas Jean Daumal pri perfido de la patrujo. La afero estas tute klara: ofendita eltrovinto serchis novajn vojojn. Kaj li trovis la plej malbonan.

Estas memkompreneble, ke Jean Daumal defendas sin. Tion ja faras chiuj kunlaborintoj kaj perfiduloj. Je la demando, kion li povos diri pri sia eltrovajho, li respondis:

"La planojn mi forbruligis."

"Kiam?"

"La tagon antau la alveno de la Germanoj."

"Kial vi ilin forbruligis?"

"Por ke ili ne falu en la manojn de la Germanoj."

"Kaj kial vi tion faris tiom malfrue?"

"Neniu povis atendi, ke la Germanoj venos tiom baldau."

"Nu, tio estas vero..." konsentas jughisto. Sed tuj li demandis denove: "Kaj kial vi ilin pli volonte ne kashis? Vi ja povis ilin ie enterigi."

"Neniun kashejon mi opiniis sufiche sekura," klarigas la akuzato. "Cetere, por Francujo la planoj estis tute senvaloraj, se ili estis rifuzitaj de la ministerio."

"Pro tio vi transdonis ilin tien, kie ili povis havi ian valoron."

"Sinjoro prezidanto, mi protestas kontrau tia agado!"

"Mi scias...." prezidanto de la jughistaro svingas per la mano.

"Viaspecaj homoj ghenerale volas protesti. Neniun ili perfidis, neniun ili malutilis, pri nenio ili scias--eble vi volas, ke ni kredu la fabelon pri forbruligo de la planoj? Kiamaniere vi povus--kiel la eltrovinto--detrui la verkon, pri kiu vi certe laboris tre longan tempon? Tio ja kontraustaras al chiuj aksiomoj de la sana racio. Chu vi povas tion klarigi?"

"Jes."

"Kiamaniere?"

"Mi ne volis malutili Francujon, se la planoj falus en la malamikajn manojn."

"Kaj chu ne per tio, ke vi ilin bruligus, chu ne per tio vi ghin ja malutilus?"

"Ne. Mi konis la tutan procedon parkere."

"Chu... Supozante, ke ni kredus je la vero de via aserto: Chu vi povus pruvi, ke vi forbruligis vian projekton?"

"Ne."

"Nu, rigardu. Do vi ne havas atestanton?"

"Ne. Efektive--"

Chi tie Daumal eksilentis, sed la prezidanto lin tuj kuraghigis: "Daurigu, mi petas! Efektive--?"

"Mi havis atestanton, sed li jam ne vivas."

"Memkompreneble," rimarkis glacie la prezidanto. "Gravaj atestantoj ofte ne vivas."

"Mi havis atestanton," persistis aserti Jean Daumal. "Mi forbruligis la paperojn post konferenco kun li. Li estis mia kunlaboranto, ingheniero Marcel Payen."

"Kia estis lia nomo?"

"Marcel Payen. Nobla homo. Honesta, pura karaktero--"

"La jughistaro ne havas intereson pri viaj personaj impresoj," interrompas Daumal-on la prezidanto. "Vi diris, ke la sola atestanto de via faro jam ne vivas. Chu vi povas diri al ni, kio okazis al li?"

"Kiam ni kuris el Parizo, li estis mortpafita."

"De kiu?"

"De la germanaj aviadistoj."

"Kiu diris tion al vi?"

"Mi mem tion vidis."

La prezidanto demandis la protokolistojn, chu ili chion notis. Poste li interrompis la kunsidon, en kiu oni daurigos morgau.

La tuta proceso, en kiun estas miksitaj ankorau kelkaj personoj, dauros chirkau ok tagojn.

Ni ne volas antaukuri la okazantajhojn, sed chio atestas pri tio, ke Daumal vere perfidis la patrujon. Ni ne dubas, ke la jughistaro ankau en tiu chi kazo progresos kun chiu necesa severeco. Pro tia perfido de la patrujo ekzistas nur unu speco de puno--la puno de morto. Nur per ekzempla malmoleco ni atingos tion, ke la katastrofo el la jaro 1940, kiam la "kvina kolono" kauzis kapitulacon de Francujo, neniam ripetighu.

Liberigita patrujo antaumetas siajn fakturojn. Kaj estas la tasko de niaj jughistaroj, klopodi ke tiuj chi fakturoj estu pagataj ghis la lasta cendo."--

Tuj che la unuaj linioj malaperis la senzorga rideto de sur la vizagho de la leganta viro. Kaj kiam li finlegis li suprensaltis, la chifitan jhurnalon li shovis en la poshon kaj komencis maltrankvile marshi tra la parko. Sur lia frunto trovighis akraj sulkoj. De sur liaj lipoj deglitis duonlautaj vortoj:

"Tio ne estas ebla! Tio ja ne estas ebla!"

Maljunaj homoj, sidantaj sur benketoj, kun intereso observis lian konduton. Ili ne komprenis, kio okazis che tiu juna viro, kiu venis tien antau momento kun ridetanta vizagho.

Ili ech ne povis tion kompreni. Ili ja ne sciis, ke antau ili promenas--Marcel Payen.

Chapitro 2

La atestanto

"Tio ne estas ebla!" ripetis denove kaj denove Marcel Payen. "Jean Daumal, modelo de la neprofitema patrioto--kaj perfidulo de la patrujo! Kiom malhonorige, humilige, ofende!"

La rememoroj pri la malfelicha jaro 1940 en li dolore revivighis....

Estis sufoka somera antauvespero. Payen kaj Daumal sidis en la oficejo. En tiu momento ili ne volonte parolis. La sciigoj el la batalkampoj pikis per sia krudeco. Malvenko de Francujo shajnis neevitebla.

"Oni lasis nin hejme kiel gravajn por industrio," interrompis la silenton Daumal. "Sed kredu, Payen, centoble pli volonte mi estus sur la fronto."

"Mi komprenas vin, Daumal. Sed ni devas kredi, ke ankorau ne estas la fino."

"Mi scias. Sed chu estis necese, ke ni falu tiom profunden? Jam de Munhheno ni falegas en la abismon. Ni falegas kaj kuntiras ankau aliajn. Rememoru nur pri Chehhoslovakujo! Kiel konfide ghi rigardis nin--kaj kiel ni ghin trompis! Chu estas eble, ke honesta Franco ne rughighu pro honto?"

Payen levis la shultrojn. Estis pli bone ne pensi, ne rememori.

En tiu momento eksonoris telefono. Daumal levis la audilon. Estis audeblaj kelkaj raukaj vortoj.

"Kion vi diras...?" Daumal ne povis kredi. "Kvindek kilometrojn antau Parizo? Tio ja estas--allo! allo!"

Li vokis vane. La vocho en la telefono silentis.

Payen demande rigardis sian pli maljunan kunulon.

"Chio estas finita," diris Daumal. "La Germanoj rapidegas al Parizo. Niaj armeoj estas frakasitaj."

Mortiga silento denove inundis la oficejon.

"Ni devas tre rapidi, por ke ni povu forkuri," rimarkis Payen.

"Mi iros ech ne unu pashon!" eksplodis Daumal.

"Kaj viaj planoj?"

"Mi forbruligos ilin!"

"Daumal...!"

"Mi konas ilin parkere, estu senzorga! Se la patrujo ankorau iam bezonos ilin, facile mi chion skribos."

Flamoj avide englutis la valorajn paperojn. Daumal restis senmova, malgrau tio, ke li jhetis en la fajron laboron de multaj senfinaj noktoj.

"Nun ili venu. La forkuro egale neniel helpos nin."

Sed la duan tagon matene, kiam la tondrado de la kanonoj alproksimighis, ambau viroj kunighis kun la forkurantaj popolamasoj. Chu ne povas okazi miraklo kaj la fronto ekhaltos? Chu ne estus eble organizi ie en la sudo novajn formaciojn kaj denove efike ekbatali? La vojo, lau kiu ili forkuris, estis la vojo de la morto. Automobiloj kaj veturiloj rapidegis antauen en egoista, senrespekta vetveturo. Patrinoj veturigis en kaleshetoj kusenojn kaj vivrimedojn; malgrandajn infanojn ili havis sur la dorso au en la manoj. La plej malgrandaj infanoj ploris. Ankau maljunuloj larmis. Certe ankau pro sia propra mizero, sed chefe, chefe pro la mizero de Francujo.

Daumal kun Payen iris ioman tempon kune, sed post nelonge ili estis disigitaj. Payen restis kelkajn dekojn da metroj malantaue kaj malgrau siaj klopodoj ne povis atingi sian kunulon.

El la konfuzo sur la strato farighis tuta hhaoso, kiam en la malproksimo ektondris kelkaj aviadil-motoroj.

"Chu niaj?"

"Ne! Boshoj!"

Boshoj! Boshoj! Boshoj!

Timego kaj teruro. Iu oficiro antaue klopodis regi la malesperantajn popolamasojn.

"Liberigu la vojon! En la fosajhojn, sur la kampojn! Al la tero!"

Kelkaj disciplinitaj unuopuloj obeis. Sed la aro rulighis antauen kun la okuloj pligrandigitaj, kun la gorghoj premitaj, kun unu vorto sur sekaj lipoj:

Boshoj!

Oni diris pri ili, ke ili mortpafis ankau la civilajn personojn. Eble tio estis nur mensogo. Eble ili mem faris tian propagandon, por ke la moralo de la malamika lando estu ruinigita. Estas ja leghoj. Ne nur tiuj internaciaj, de chiuj rekonataj kaj por chiuj devigaj, sed ankau tiuj aliaj, ne skribitaj--la leghoj de humaneco.

Ta - ta - ta - ta - ta - ta - ta - ta - ....!

Novaj kaj novaj dozoj. Mallongaj kaj pli longaj. Kaj ankau plenaj.

Germanaj aeroplanoj flugis preskau super la kapoj de la forkurantoj. Dekoj da mortintoj kaj vunditoj falis sur la teron.

Kelkaj manovroj en la aero kaj--nova flugatako! Ankorau pli profunda, ankorau pli efika.

Ta - ta - ta - ta - ta - ta - ta - ta - ....!

Post chiu dozo la popolamaso levighis kaj en blinda teruro kuregis pluen. Kelkaj jhetis sin en la fosajhojn, aliaj kuris sur la kampojn, kiel eble plej malproksimen de la shoseo. Tie ili premis sin al la humo, enboris siajn kapojn en la argilon kaj per kunigitaj manoj shirmis al si la vertojn.

Sed tio neniel helpis. Jam venis denove la germanaj aeroplanoj kaj la aviadistoj klopodis neniigi chion, kio povus humanecon ech nur rememorigi.

Kien oni povis jheti sian rigardon, tie kushis mortintoj kaj vunditoj: sur la shoseo, en la fosajhoj, sur la kampoj.

Che la lasta atakondo Daumal rigardis returne. Li volis scii, kio okazis al Payen. Tiu el malproksimo svingis la manon, donante signon, ke chio estas en ordo. En tiu momento krakis germana automat-pafilo. Payen renversighis. Dum la falo li kontraufrapis per la kapo akson de la kalesho, kiun li jhus preterpashis. Li restis kushanta sur la loko senkonscia.

La aviadiloj apenau malaperis en la malproksimo, kiam la terurigitaj homoj amasighis denove sur la shoseo. Oni daurigis la forkuregon. Ankorau pli rapide, pli sovaghe, pli egoiste, pli malespere.

Daumal returnis sin kontrau la torenton de la homoj. Li volis rigardi, kio estas al Payen. Forkurantoj malrespekte kaj malamege tushegis lin, sed Daumal malatentis tion.

Subite li audis akran krion:

"Allo--vi tie! Turnu vin!"

Sur la rando de la shoseo rajdis oficiro. Unu el tiuj, kiuj provis savi kio estis ankorau savebla.

"Mi ne povas! Tie falis mia amiko!"

"Tiun prizorgos ambulancgrupo! Returne!"

"Mi devas lin vidi!"

"Kaj per via kulpo estos piedpremataj dudek novaj viktimoj! Returne!"

Daumal eksplodis.

"Mi ne povas!"

La oficiro, kiu ghis tiu momento estis rugha de ekscito, subite palighis. Ghi estas ja nehoma, nenatura, kaj tamen li povis fari nenion alian: li elujigis pistolon kaj ekkriis:

"Returne--alie mi pafos!"

Daumal faris grandajn okulojn. Chu eble? Franco kontrau Franco?

Sed li rapide ekkomprenis. Kion signifas unuopulo por oficiro, kiu klopodas savi la popolamasojn?

Cetere, ech se Daumal ne komprenus tion, por Payen li jam nenion povus fari. La vicoj de forkurantoj kuntirighis tiamaniere, ke ne estis eble progresi kontrau ilia lavango ech unu pashon.

Payen kompreneble ne sciis, kion lia amiko volis fari por lia savo. Ghis la krepusko li kushis senmove sur la vojeto apud la shoseo, kien lin lokis savgrupo, kiu opiniis lin mortinta viktimo de la flugatako. Efektive li tute ne estis trafita per la kuglo. Lia piedo hazarde glitis je la disko de la dika drato, kiu falis el iu veturilo. Falante li forte frapegis sin sur la kapon.

Kiam li malfermis la okulojn, kelkajn momentojn li ne povis rekonsciighi. La amasoj de forkurintoj jam malaperis kaj la Germanoj ankorau ne venis. La regiono farighis dum mallonga tempo nenies tereno.

Payen levighis. La kapo doloris, sed pli multe turmentis soifo.

Li chirkaurigardis.

Sur la maldekstra flanko de la shoseo estis malgranda civila flugejo. Li direktis siajn pashojn tien.

Akvon li baldau trovis, sed de homoj restis neniu postsigno. Sur la flugejo kushis kelkaj aeroplanoj, neniigitaj per bombardado. En la magazeno li vidis benzinbarelojn, kiujn oni jam ne povis forveturigi dum la neorganizebla evakuo.

Payen momenton pripensis. Kion fari? Chu li sekvu la forkurintojn? Au chu li kashu sin ie kaj aperu nur post alveno de la malamiko?

En tiu momento li audis bruon de aviadilmotoro. Ankorau unu! La manoj de Payen minace pugnighis. Ke li havu chi tie kontrauaviadilan automatpafilon, por ke li povu repagi la Germanojn pro ilia barbareco kontrau la malpli fortaj kaj senhelpaj!

Sed--kion tio signifas? La aeroplano chirkauflugas super la flugejo, ghi glitas al la tero, ghi alterighas. Payen saltas en ejon. Se la Germanoj forlasos la aviadilon nur dum kelkaj momentoj, Payen scias, kion li devas fari.

Kia estis lia surprizo, kiam el la aeroplano elsaltis du--anglaj aviadistoj! Payen ne povis kredi al siaj okuloj.

Li forlasis la kashejon kaj kuris renkonten al la soldatoj. Unu celdirektis al li pafilon kaj ekkriis:

"Haltu! Manojn supren!"

"Mi estas Franco," respondis Payen angle. "Via amiko."

Malgrau tio la aviadistoj ne fidis al li. Estis ja tiom da Francoj, pri kiuj oni ne povis diri, ke ili estas amikoj de la Angloj!

Nur kiam li mallonge rakontis al ili pri siaj okazintajhoj, ili farighis pli komunikemaj. Ilia aeroplano estis sendita el Anglujo por ia esplora tasko en Francujon. Post plenumo de la tasko ghi flugis reen. Dum la transflugo de la fronto ghi estis atakita per pafado kaj unu kuglo traboris la benzinujon. Antau ol ili rimarkis tion kaj povis shtopi la malgrandan truon, la benzino plejparte elfluis. Ili estis devigitaj alterighi.

"Se ni ne havigos al ni benzinon," diris la piloto, "la aviadilo estos perdita."

"Estu trankvilaj," diris Payen. "Chi tie estas sufiche da benzino."

Per komunaj fortoj ili alrulis grandan barelon da valora fluido al la aeroplano. Mehhanikisto preparis flekseblan tubon kaj kontaktigis cherpan pumpilon.

"Kia estas la situacio sur la fronto?" demandis Payen. Li sciis la respondon jam antaue, sed li tamen devis demandi. Espero estas la lasta, kio homon forlasas.

"Katastrofa," diris piloto.

La tri viroj rigardis sin senvorte. La cherpa pumpilo mallaute zumis. La horizonto sur la norda parto estis rugha. Sude minacis teruriga mallumo.

"Chu vi opinias, ke Francujo estos venkita?"

"Ni vidis la germanan inundon kaj neimageblan teruron sur la shoseo. Tuta Francujo forkuras. Kien? Armeo estas malorganizita. La Maginot-linion, la fieron de via strategio, la Germanoj evitis. Mi tre bedauras devi tion diri al vi, sed niaj sentoj ne povas shanghi la realon: Francujo jam estas venkita. Post kelkaj tagoj, eble post kelkaj horoj, ghi kapitulacos."

Payen silentis. Tio ja estis super la fortoj de viro, kiu amas sian patrujon.

"Ni faris eraron," provis lin konsoli la mehhanikisto, "ni Angloj kaj ankau vi Francoj. Ni suferas pro tio, ke ni ne sufiche taksis nian malamikon. Nu, ni bezonis...ian skuon. Ruinigho de Francujo estas la lasta batego. Ni rekonsciighis. Ni havas pruvon, ke temas pri chio. Ni rektighos. Ni ekbategos."

La pumpilo eksilentis.

La mehhanikisto rigardis la mezur-aparaton.

"Preta!" li diris.

Piloto donis al Payen la manon.

"Ni dankas vin, sinjoro. Kaj kio estos nun--pri vi?"

"Pri mi?" elspiris pene Payen. "Do... vi opinias, ke chi tie chio estas finita?"

"Tio estas tiom certa, kiom ke mi estas Anglo."

"Tiuokaze mi kompreneble... plej volus... flugi--kun vi."

Mallonga konsulto de la britaj aviadistoj. Estas ja vero, ke la tasko de esplor-aviadilo ne estas kolekti izolitajn, forlasitajn homojn. Sed eksterordinaraj cirkonstancoj povas influi ankau severajn ordonojn. Kaj krom tio--tiu chi Franco eble savis por la brita aviado unu aeroplanon kaj tre valoran materialon pri situacioj sur batalkampoj, kelkajn filmojn kun dokumentaj fotografajhoj.

Tiun saman vesperon Marcel Payen estis en Anglujo. Sekvis milit-odiseo tra norda Afriko en Azion. Kiam alproksimighis la fino de la milito, li estis kapitano en Sirio. Li malmobilizighis tie, char li volis returnvoje ekkoni Italujon kaj Svisujon. Hejmen li ne rapidis. Gepatrojn li perdis kiel infano kaj edzigita li ne estis. Gefratojn li ne havis. Kaj por renkonti la malnovan kunlaboranton Jean Daumal restis sufiche da tempo. Cetere, kiu scias, kio okazis al li? Payen skribis al li tuj post la fino de la milito ankorau el Sirio, sed respondo ne venis. Eble li mortis dum la forkuro. Eble li estis arestita de la Germanoj kaj turment-mortigita en koncentrejo kiel miloj da aliaj patriotaj Francoj. Kaj eble li estas ie en la eksterlanda armeo. Kiom da plej strangaj sortoj kreis la milito!

Payen estis jam dek kvar tagojn en Romo. Li vizitadis muzeojn kaj ekkonis la vivon de la urbo, kiu lin jam de studentaj jaroj allogis pro sia richa historio.

Kaj hodiau.....

Sciigo pri Daumal supershutis la sunhelan tagon per pezaj nuboj.

Marcel Payen malrapide trankvilighis. Li direktis la pashojn al la hotelo, en kiu li loghis.

"Lasu transporti miajn pakajhojn sur la flugejon," li diris al la pordisto.

"Tre volonte, sinjoro Payen."

"Komuniku al la hotel-direktoro, ke mi petas la fakturon."

"Chu vi jam volas nin forlasi?" miris la pordisto, "Vi ja volis resti che ni ankorau dek kvar tagojn."

"Jes, mi volis. Sed neatendita sciigo plirapidigis mian forveturon."

La pordisto nenion pli demandis. Tiaj aferoj ofte okazas.

Marcel Payen iris al la flugejo. Chu estos malfacile ricevi lokon en aeroplano? Jes certe. Kaj tamen li ricevos ghin. Li devas ghin ricevi. Li devas iri sin prezenti kiel eble plej rapide che la franca jughistaro. Lau _Paris Soir_ oni povas jughi, ke la proceso vershajne dauros ok tagojn. La jhurnalo havis hierauan daton. La hodiaua tago estas la dua. Restas do ankorau ses tagoj.

Verdikton de la morto oni kutime plenumas tuj post ghia eldiro.

Marcel Payen plirapidigis siajn pashojn. Jam li estu sur la flugejo! Jam li estu en Francujo! Jam li povu paroli kun la defendanto de Daumal! Li ja estas la unusola atestanto, kiu povas savi senkulpan homon!

Chapitro 3

Super la Alpoj

Kiam Marcel Payen alveturis al la flugejo, estis la dekunua horo. En la flugstacio la vivo viglis. Vojaghantoj alvenadis kaj foriradis, reciproke sin bonvenigis kaj adiauis. Oni parolis tie itale, angle, france, hispane, ruse, pole kaj la dio scias per kiom da lingvoj krome.

Payen iris al la gicheto, super kiu pendis granda, okulfrapa surskribo: _Air France_.

"Chu vi havas linion Romo-Parizo?" li demandis oficiston.

"Jes, sinjoro."

"Kiam forflugos la plej proksima aeroplano?"

"Jen la aeroplano. Chiutage je la dekdua. En Parizo ni estas je la deksepa."

"Mi petas unu flugbileton."

"Por kiu tago?"

"Por hodiau."

"Chiuj sidlokoj estas rezervitaj."

"Do, por morgau."

"Mi bedauras, sinjoro, sed chiuj lokoj estas rezervitaj jam por kvin tagoj. Hodiau estas la deksepa de Novembro, tial vi ne povas havi bileton por dato ghis la dudekdua de Novembro."

"Neeble! Mi devas flugi jam hodiau. Temas pri grava afero."

"Mi tre bedauras, sinjoro, sed tiurilate mi vere povas nenion fari por vi."

La vizagho de Payen malhelighis. Li komprenis, ke chiu vojaghanto havas pretendon pri transporto nur se li havas pagitan flugbileton. Sed chu oni povus fari escepton! Chu li ne povus persvadi iun?

"Chu mi povus paroli kun la direktoro de via asocio?"

"Certe, sinjoro. La Direktorejo estas tuj apud la kasejo."

Ghi ja estis franca asocio, la direktoro certe komprenos chion. Kaj eble oni povos aranghi la aferon tiel, ke la pakajhoj, kiuj ne estas tre gravaj, restos chi tie.

La Direktoro havis viziton de iu angla generalo.

"Kion vi deziras, sinjoro?" li demandis post pardonpeto al la generalo.

Marcel Payen prezentis sin kaj demandis, chu li povus jam hodiau flugi al Parizo. La direktoro rigardis la anglan generalon. Ambau ekridetis.

"Vi havas felichon, sinjoro Payen. Jen sinjoro generalo..."

"Gibson," prezentis sin la anglo.

"Sinjoro generalo Gibson mendis tri lokojn por la hodiaua flugo. En la lasta momento li sciigas nin, ke li bezonos nur du biletojn, char lia filino devas resti en Romo. Li do flugos nur kun sia edzino. Novan vojaghanton--jam estas duono antau la dekdua--ni en tiuj malmultaj minutoj malfacile akirus. Pro tio sinjoro generalo estus devigata pagi la flugbileton, kiu ne estus uzata."

"Bonege!" kriis Payen. "Mi dankas vin, sinjoro generalo!"

"Nedankinde," ridetis Gibson. "Efektive, mi devus danki vin char vi savis al mi kelkmilojn da liroj. Vi komprenas.... kiam homo havas filinon...."

Ankorau feliche estis, ke Payen che malmobilizo ricevis de sia regimento konfirmon, kiu lin rajtigis al libera traveturo en chiuj landoj de la aliancanoj. Se li devus prizorgi la vizon, tio certe okupus kelkajn tagojn.

Antau la flugstacio staris grandega kvarmotora aviadilo de la tipo Amiot. Chiuj vojaghantoj jam sidis sur siaj lokoj, krom Payen kaj Generalo Gibson kun la edzino. Post kiam ili sidigis sin, la piloto rigardis horloghon. Ankorau kelkajn minutojn.

Fine aperis oficisto el la flugoficejo. Li donis signon kaj la kvar motoroj ektondris. Kiam la aviadilo flugis alten la vojaghantoj rigardis malsupren. Ili vidis ravan panoramon de tuta Romo. Chiu elserchis konatajn historiajn lokojn kaj adiauis al ili. Oni flugis laulonge de la marbordo. Maldekstre brilis la Tirhena marebenajho, dekstre trovighis la Apeninoj.

Sendube post unuhora flugo, kiam ili estos sataj de la bela panoramo, komencighos en la aeroplano vigla konversacio. La kajuto por vojaghantoj estis tiel bone izolita, ke la motoroj ne faris surdigan bruon, kiel en aliaj tipoj de aviadilo.

