# Konstruestro Solness

## Part 2

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/konstruestro-solness-19858/index.md

DOKTORO HERDAL Sed, je Dio, kial vi ne faras?

SOLNESS (fiksrigardas lin kaj diras mallauxte) Cxar sxajnas al mi ke estas kvazaux -- kvazaux ia bonfara memturmentado por mi en _tio,_ ke Aline rajtas esti maljusta al mi.

DOKTORO HERDAL (agitas la kapon) El tio cxi mi komprenas ecx ne dian vorteron.

SOLNESS Jen vidu, -- estas ja kvazaux iu partopago por senlima, senmezura sxuldo --

DOKTORO HERDAL Al via edzino?

SOLNESS Jes. Kaj tio iomete malpezigas la konsciencon. Oni povas spiri iom pli libere momenton, komprenu.

DOKTORO HERDAL Je Dio, cxu mi vorton komprenas --

SOLNESS (interrompas; denove ekstaras) Jes, jes, jes, -- do ni ne plu parolu pri tio.

(Li pasxadas sur la planko, revenas kaj haltas cxe la tablo.)

SOLNESS (rigardas la doktoron kun sxercema rideto) Certe sxajnas al vi, ke vi lerte ekigis min rakonti, doktoro?

DOKTORO HERDAL (iom cxagrenita) Igis vin rakonti? Ankaux el tio mi nenion komprenas, sinjoro Solness.

SOLNESS Ho, diru nur tute malkasxe. Mi ja bone rimarkis tion, komprenu!

DOKTORO HERDAL _Kion_ vi rimarkis?

SOLNESS (mallauxte, malrapide) Ke vi afablas cxi tie tenante okulon sur min.

DOKTORO HERDAL Cxu _mi_! Diable, kial mi _tion_ farus?

SOLNESS Cxar vi kredas, ke mi -- (ekscite) Nu, je diablo, -- vi kredas la samon pri mi kiel Aline!

DOKTORO HERDAL Kaj kion do _sxi_ kredas pri vi?

SOLNESS (denove sinrega) Sxi komencas kredi, ke mi estas tiel -- tiel -- malsana.

DOKTORO HERDAL Malsana! _Vi_! Pri tio sxi neniam eligis vivan vorton al mi. Kio do estus al vi, kara?

SOLNESS (klinas sin sur la segxdorson kaj flustras) Aline kredadas, ke mi estas freneza. _Jen_ kion sxi kredas.

DOKTORO HERDAL (ekstaras) Sed kara bona sinjoro Solness --!

SOLNESS Jes, je mia eterna savo --! Tiel estas. Kaj _tion_ sxi ankaux kredigis al _vi_! Ho, mi povas certigi vin, doktoro, -- mi klare rimarkas tion el via sinteno. Cxar tiel facile ne estas ruzi kontraux mi, vi sciu.

DOKTORO HERDAL (rigardas lin en surprizo) Neniam, sinjoro Solness -- neniam tian penson mi ekhavis.

SOLNESS (kun malkredema rideto) Cxu? Vere ne, cxu?

DOKTORO HERDAL Neniam! Kaj certe neniam via edzino. Pri tio mi opinias, ke mi povus jxuri.

SOLNESS Nu, pri tio vi prefere rezignus. Cxar iamaniere, vidu, sxi -- sxi eble havus kauxzon por kredi ion tian.

DOKTORO HERDAL Ne, nun mi vere devas diri --!

SOLNESS (interrompante, elsvingas la manon) Bone, bone, kara doktoro, -- ni tion cxi ne pli profunde priparolu. Pli bone estas, ke cxiu tenas sin al _la sia_. (sxangxas al silenta gajeco) Sed auxskultu nun, doktoro -- hm --

DOKTORO HERDAL Jes?

SOLNESS Cxar vi tamen ne kredas, ke mi estas -- tiel -- malsana -- aux freneza -- kaj tiel plu --

DOKTORO HERDAL Kion do, vi aludas?

SOLNESS Tial vi certe imagas, ke mi estas treege felicxa viro?

DOKTORO HERDAL Cxu _tio_ do estus nura imago?

SOLNESS (ridas) Ne, ne, -- komprenu min! Je Dio! Imagu, -- esti konstruestro Solness! Halvard Solness! Ho jes, dankon!

DOKTORO HERDAL Jes, mi devas konfesi, ke al _mi_ sxajnas kvazaux la felicxo sekvis vin en vere nekredebla grado.

SOLNESS (subpremas sombran rideton) Gxi faris. Mi ne povas plendi pri _tio_.

DOKTORO HERDAL Unue ja brulis tiu malnova, terura rabistkastelo por vi. Kaj _tio_ estis ja granda bonsxanco.

SOLNESS (serioze) Estis la familia hejmo de Aline, kiu forbrulis. Memoru _tion_.

DOKTORO HERDAL Jes, por _sxi_ tio certe estis peza aflikto.

SOLNESS Gxis hodiaux sxi ne liberigxis el gxi. Ecx ne post tiuj dek du -- dek tri jaroj.

DOKTORO HERDAL Kio sekvis poste certe estis la plej peza bato por sxi.

SOLNESS Io kun la alia.

DOKTORO HERDAL Sed vi, -- vi mem, -- vi progresis pro tio. Komencis kiel malricxa knabo el la kamparo, -- kaj staras nun kiel la unua en via brancxo. Ho jes, sinjoro Solness, _vi_ ja vere estis bonsxanca.

SOLNESS (ekrigardas lin eviteme) Jes, sed estas ja gxuste _tio_, kion mi tiel forte timas.

DOKTORO HERDAL Timas? Cxar la sukceso sekvas vin?

SOLNESS Frue kaj malfrue mi timas, -- timas. Cxar iam la sxangxigxo ja venos, komprenu.

DOKTORO HERDAL Babilajxo! De kie venus la sxangxigxo?

SOLNESS (firme kaj certe) Venos de la junularo.

DOKTORO HERDAL Pa! La junularo! Vi ja ne estas eksmoda, vi, mi opinius. Ho ne, -- Vi staras ja nun tiel solide cxi tie, kiel neniam antauxe.

SOLNESS La sxangxigxo venos. Mi antauxsentas. Kaj mi vidas gxin proksimigxi. Iu komencas postuli: retiru vin por mi! Kaj cxiuj la aliaj sturmas post li kaj minacas kaj krias: spacon -- spacon -- spacon! Jes, atentu nur, doktoro. Iam venos la junuloj frapante sur la pordon --

DOKTORO HERDAL (ridetas) Nu, bona Dio, kio sekve?

SOLNESS Kio sekve? Jes, tiam estos finite pri konstruestro Solness.

(Iu frapas la maldekstran pordon.)

SOLNESS (skuigxas) Kio _estas_? Cxu vi auxdis??

DOKTORO HERDAL Iu frapis.

SOLNESS (lauxte) Envenu!

(_Hilde Wangel_ envenas tra la antauxcxambra pordo. Sxi estas meze alta, elasta kaj belstatura. Iom sunbruna. Vestita en turisma kostumo, kun suprenfiksita jupo, kaj etendita maristkolumo kaj maristcxapeto sur la kapo. Dorsosako, plejdo en rimeno kaj longa montar-bastono.)

HILDE WANGEL (iras kun brilantaj, gxojaj okuloj al _Solness_) Bonan vesperon!

SOLNESS (rigardas sxin necerte) Bonan vesperon --

HILDE (ridas) Aspekte vi ne rekonas min!

SOLNESS Ne, vere mi devas diri, ke -- tiel en la momento --

DOKTORO HERDAL (proksimigxas) Sed _mi_ rekonas vin, frauxlino --

HILDE (kontente) Ho, cxu estas vi, kiu --!

DOKTORO HERDAL Jes, certe estas mi. (al _Solness_) Ni renkontigxis cxi-somere supre en montodometo. (al _Hilde_) Kio do okazis pri la aliaj virinoj?

HILDE Ho, ili prenis la vojon okcidenten, ili.

DOKTORO HERDAL Certe ne placxis al ili la bruo, kiun ni faris en la vespero.

HILDE Ne, certe ili tion ne sxatis.

DOKTORO HERDAL (minacas per la fingro) Kaj ne estas eble nei, ke vi iomete koketis kun ni.

HILDE Tio estis ja pli amuza, ol sidi trikante sxtrumpojn kune kun tiuj virinoj.

DOKTORO HERDAL (ridas) Mi tute samopinias kun vi!

SOLNESS Cxu vi venis al la urbo nun-vespere?

HILDE Jes, mi jxus venis.

DOKTORO HERDAL Tute sola, frauxlino Wangel?

HILDE Jes!

SOLNESS Wangel? Cxu vi nomigxas Wangel?

HILDE (rigardas lin gaje, surprize) Kompreneble mi ja _tiel_ nomigxas.

SOLNESS Vi do estas filino de la distrikta kuracisto en Lysanger?

HILDE (kiel antauxe) Jes, kies filino mi alie estus?

SOLNESS Nu, ni do renkontigxis _tie_. La someron, kiam mi konstruis turon sur la malnova pregxejo.

HILDE (pli serioze) Jes, kompreneble tiam estis.

SOLNESS Nu, estas longe de tiam.

HILDE (rigardas lin firme) _Estas_ nun precize tiuj dek jaroj de tiam.

SOLNESS Kaj tiam vi estis nur infano, mi pensas.

HILDE (pase rimarkante) Tamen dek du -- dek tri jarojn.

DOKTORO HERDAL Cxu estas la unua fojo, ke vi vizitas cxi tiun urbon, frauxlino Wangel?

HILDE Jes, vere estas.

SOLNESS Kaj vi eble neniun konas cxi tie?

HILDE Neniun escepte vin. Jes, kaj vian edzinon.

SOLNESS Nu, ankaux _sxin_ vi konas?

HILDE Nur _iomete_. Ni estis kune kelkajn tagojn en la sanatorio --

SOLNESS Nu _tie_.

HILDE Sxi diris, ke mi venu viziti sxin, se mi venus cxi tien en la urbon. (ridetas) Cetere inviti ne estus necese.

SOLNESS Kaj sxi neniam _tion_ priparolis --

(_Hilde_ metas la bastonon apud la fornon, malligas la dorsosakon kaj metas gxin kaj la plejdon sur la sofon. _Doktoro Herdal_ volas helpi sxin. _Solness_ staras sxin rigardante.)

HILDE (iras al li) Nu, do mi petas permeson resti cxi tie cxi tiun nokton.

SOLNESS Tio certe bone eblas.

HILDE Cxar mi ne havas aliajn vestajxojn ol tiujn, kiujn mi nun surhavas. Jes, kaj kompleton de subvestajxoj en la dorsosako. Sed _tiu_ bezonas lavadon. Cxar gxi estas tre malpura.

SOLNESS Ho jes, _tio_ eblas. Mi nur informu mian edzinon --

DOKTORO HERDAL Kaj intertempe mi faros mian viziton al tiu malsanulo.

SOLNESS Jes, faru. Kaj poste vi ja revenos.

DOKTORO HERDAL (sxerce, kun ekrigardo al _Hilde_) Jes, pri tio vi povas jxuri! (ridas) Vi tamen profetis vere, sinjoro Solness!

SOLNESS Kiel?

DOKTORO HERDAL La junuloj _tamen_ venis frapante vian pordon.

SOLNESS (vivigita) Jes, sed tamen alimaniere.

DOKTORO HERDAL Jes. Sendube!

(Li eliras tra la antauxcxambra pordo. _Solness_ malfermas la pordon dekstre, kaj vokas en la apudan cxambron.)

SOLNESS Aline! Bonvolu enveni. Venis iu frauxlino Wangel, kiun vi konas.

SINJORINO SOLNESS (aperas cxe la pordo) Kiu _estas,_ vi diras? (ekvidas _Hilde_) Ho, cxu estas _vi_? (alproksimigxas kaj etendas manon) Vi do tamen venis al la urbo.

SOLNESS Frauxlino Wangel jxus alvenis. Kaj sxi petas resti cxi tie la nokton.

SINJORINO SOLNESS Cxe ni? Jes kompreneble.

SOLNESS Por ordigi siajn vestajxojn, vidu.

SINJORINO SOLNESS Mi zorgos pri vi kiel eble bone. Estas ja nur devo. Via valizo do postvenos?

HILDE Mi ne _havas_ valizon.

SINJORINO SOLNESS Nu, tio ordigxos, mi esperas. Sed nun vi devas kontentigxi cxi tie cxe mia edzo. Kaj mi prizorgos cxambron agrablan por vi.

SOLNESS Cxu ni ne povas preni unu el la infancxambretoj? Cxar ili ja staras tute pretaj.

SINJORINO SOLNESS Ho jes. _Tie_ ni havas pli ol suficxe da loko. (al _Hilde_) Eksidu nun kaj iomete ripozu. (Sxi eliras dekstren)

(_Hilde_, kun la manoj sur la dorso, pasxadas en la cxambro kaj ekrigardas ion aux alian. _Solness_ staras antaux la tablo, ankaux li kun la manoj surdorse, kaj sxin sekvante per la okuloj.)

HILDE (haltas kaj rigardas lin) Cxu vi havas plurajn infancxambretojn?

SOLNESS Estas tri infancxambretoj en la domo.

HILDE Oho, multe. Vi do havas ege multajn infanojn, cxu?

SOLNESS Ne. Ni havas neniun infanon. Sed nun _vi_ ja povas esti infano cxi tie.

HILDE Cxi tiun nokton, jes. Mi ne krios. Mi provos dormi kiel sxtono.

SOLNESS Jes. Vi certe estas tre laca, mi pensas.

HILDE Ho ne! Sed tamen --. Cxar estas terure bonege kusxi tiel ongxante.

SOLNESS Vi ofte songxas nokte, cxu?

HILDE Ho jes! Preskaux cxiam.

SOLNESS Pri kio vi _pleje_ songxas?

HILDE Tion mi ne diras cxi-vespere. Alian fojon -- eble.

(Sxi denove pasxadas sur la planko, haltas apud la pupitro kaj foliumas iomete inter la libroj kaj la paperoj.)

SOLNESS (iras pli proksimen) Cxu vi ion sercxas?

HILDE Ne, mi nur staras rigardante tion cxi. (turnas sin) Eble mi ne rajtas?

SOLNESS Jes, bonvolu.

HILDE Cxu estas _vi_, kiu skribas en tiun grandan protokolon?

SOLNESS Ne, tion faras la librotenistino.

HILDE Virino?

SOLNESS (ridetas) Jes, kompreneble.

HILDE Tia, kian vi tenas cxe vi tie cxi?

SOLNESS Jes.

HILDE Cxu sxi estas edzinigxinta?

SOLNESS Sxi estas frauxlino.

HILDE Nu tiel.

SOLNESS Sed sxi eble baldaux edzinigxos.

HILDE Estas bone por _sxi_, tio.

SOLNESS Sed ne precipe bone por _mi_. Cxar tiam mi havos neniun por helpi min.

HILDE Cxu vi ne povas havigi iun alian, kiu estas same tauxga?

SOLNESS Eble _vi_ volus resti cxi tie kaj -- kaj skribi en la protokolon?

HILDE (rigardas lin de supre malsupren) Nu, _tion_ vi kredus! Ne dankon, -- tio ne okazu.

(Sxi denove pasxadas trans la plankon kaj eksidas sur la balancsegxon. Ankaux _Solness_ iras al la tablo.)

HILDE (kvazaux dauxrigante) -- cxar cxi tie certe estas aliaj eblecoj por okupigxi ol tiajxoj. (rigardas lin ridete) Cxu ne ankaux _vi_ tion opinias?

SOLNESS Kompreneble. Unue vi eble volas viziti la butikojn por provizi vin per bezonajxoj.

HILDE (sxerce) Ne, _tion_ mi ne intencas!

SOLNESS Cxu?

HILDE Jes, cxar mi jam plene elspezis mian monon.

SOLNESS (ridas) Do, nek valizo kaj nek mono!

HILDE Nenio el ambaux. Sed cxit, -- ne gravas nun.

SOLNESS Jen, pro _tio_ mi sxatas vin!

HILDE Nur pro _tio_?

SOLNESS Pro diversaj kialoj. (eksidas sur la apogsegxon) Cxu via patro ankoraux vivas?

HILDE Jes, patro vivas.

SOLNESS Kaj nun vi eble intencas studi cxi tie?

HILDE Ne, pri tio mi ne ekpensis.

SOLNESS Sed vi do restos cxi tie dum ioma tempo, mi pensas?

HILDE Laux la okazajxoj.

(Sxi sidas momenton balancante, kaj rigardante lin, duone serioze, duone kun subpremata rideto. Sxi deprenas sian cxapelon, kaj metas gxin antaux sin sur la tablon.)

HILDE Konstruestro Solness?

SOLNESS Jes?

HILDE Vi estas tre forgesema, cxu?

SOLNESS Forgesema? Ne, ne laux _mia_ scio.

HILDE Sed cxu vi nepre ne volas paroli kun mi pri _tio_ tie norde?

SOLNESS (ekmiras) Norde en Lysanger? (indiferente) Nu, pri tio ne estas multe irenda, mi pensas.

HILDE (rigardas lin riprocxe) Kial vi nun sidas tie dirante tiajxon!

SOLNESS Nu, do _vi_ parolu al _mi_ pri tio.

HILDE Kiam la turo estis finkonstruita, estis granda solenajxo en la urbo.

SOLNESS Jes, tiun tagon mi ne facile forgesos.

HILDE (ridetas) Cxu ne? Estas afable de _vi_, tio!

SOLNESS Afable?

HILDE Estis muziko en la pregxeja placo. Kaj multaj, multaj centoj da homoj. Ni lernantinoj estis blanke vestitaj. Kaj ni cxiuj portis flagojn.

SOLNESS Ho jes, la flagojn, -- tiujn mi ja efektive memoras!

HILDE Kaj vi grimpis rapide supren la skafaldon. Tute supren al la plej alta pinto. Kaj grandan florkronon vi kunportis. Kaj tiun florkronon vi pendigis tute supre sur la ventomontrilo.

SOLNESS (mallonge, interrompante) Tiel mi tiam faris. Cxar estis malnova kutimo.

HILDE Estis mirinde incite stari tie sube kaj rigardi supren al vi. Imagu se li falus! Li, -- la konstruestro mem!

SOLNESS (kvazaux deturnante) Jes, jes, jes, povus okazi. Cxar unu el tiuj blanke vestitaj diablidoj, -- sxi _kondutis_ tiel freneze kaj kriis supren al mi --

HILDE (brile gxoje) "Hura por konstruestro Solness"! Jes!

SOLNESS -- kaj svingadis tiel per la flago, ke mi -- ke mi preskaux kapturnigxis rigardante.

HILDE (pli mallauxte, serioze) Tiu diablido, -- tiu estis _mi_.

SOLNESS (fiksas rigide la okulojn sur sxin) Pri tio mi nun certas. Devas esti _vi_.

HILDE (denove vigla) Cxar estis terure loge kaj incite. Mi ne povis kredi, ke trovigxas en la mondo konstruestro, kiu povus konstrui tian senmezure altan turon. Kaj jen tio, ke vi mem staris tie supre cxe la plej alta pinto! Tute vivanta! Kaj ke vi tute ne kaptigxis de vertigxo! _Tio_ estis ja la pli -- pli -- vertigxanta imago.

SOLNESS Kiel vi do tiel certe sciis, ke mi ne vertigxis --?

HILDE (repusxante) Ho ne! Ne! Tion mi sentis interne. Cxar alie vi ne estus povinta stari tie supre kantanta.

SOLNESS (rigardas sxin mire) Kantanta? Cxu _mi_ kantis?

HILDE Jes, vi efektive faris.

SOLNESS (agitas la kapon) Mi neniam dum mia vivo kantis strofon.

HILDE Jes, tiam vi kantis. Sonis kiel harpoj en la aero.

SOLNESS (penseme) Estas iom stranga, -- tio cxi.

HILDE (silentas momenton, rigardas lin kaj diras mallauxte) Sed _jen_, -- poste, -- _tiam_ sekvis la _gxusta._

SOLNESS La gxusta?

HILDE (brile vigle) Jes, pri _tio_ mi ja ne bezonas memorigi vin?

SOLNESS Ho jes, memorigu min iomete ankaux pri _tio_.

HILDE Cxu vi ne povas memori, ke oni arangxis grandan bankedon por vi en la klubo?

SOLNESS Nu jes. Okazis certe la saman posttagmezon. Cxar la sekvan matenon mi forvojagxis.

HILDE Kaj post la klubo vi estis invitata hejmen al ni por la vespermangxo.

SOLNESS Tute gxuste, frauxlino Wangel. Strange, kiel bone vi memoras cxi tiujn bagatelajxojn.

HILDE Bagatelajxojn! Ho, _vi_ parolas! Cxu eble estis bagatelajxo ankaux tio, ke mi estis _sola_ en la cxambro, kiam vi venis?

SOLNESS Vi do vere _estis_?

HILDE (ne lin respondante) Tiam vi ne nomis min diablido.

SOLNESS Ne, tion mi eble ne faris.

HILDE Vi diris, ke mi estas belega en tiu blanka robo, kaj ke mi aspektas kvazaux eta princino.

SOLNESS Vi certe tiel aspektis, frauxlino Wangel. Kaj krome -- kiom mi sentis min libera kaj vigla tiun tagon --

HILDE Kaj vi diris, ke kiam mi farigxos granda, mi estos _via_ princino.

SOLNESS (ridas iomete) Jen, jen, -- cxu ankaux _tion_ mi diris?

HILDE Jes, vi faris. Kaj kiam mi demandis kiom longe mi devus atendi, vi diris ke vi revenos post dek jaroj, -- kiel trolo, -- por forrabi in. Al Hispanio aux ien. Kaj _tie_ vi acxetus regxlandon por mi, vi promesis.

SOLNESS (kiel antauxe) Jes, post bona tagmangxo oni ne precize nombras la monerojn. Sed cxu mi vere _diris_ cxion tion?

HILDE (ridas silente) Jes. Kaj vi ankaux diris la nomon de tiu regxlando.

SOLNESS Nu?

HILDE Gxi nomigxus Orangxosinio, vi diris.

SOLNESS Nu, estas ja apetitodona nomo.

HILDE Ne, al mi gxi tute ne placxis. Cxar aspekte vi mokis min.

SOLNESS Sed _tio_ certe ne estis mia intenco.

HILDE Ne, tion oni ja ne kredus. Laux tio, kion vi faris poste --

SOLNESS Kion mi do poste faris?

HILDE Jes, mankis nur ke vi ankaux _tion_ forgesis! Cxar tiajxon oni devas ja memori, mi opinias.

SOLNESS Jes, jes, iomete memorigu min, kaj eble --. Nu?

HILDE (fiksrigardas lin) Vi kaptis min kaj kisis min, konstruestro Solness.

SOLNESS (gapante ekstaras de la segxo) Cxu faris _mi_!

HILDE Jes ja, vi faris. Vi prenis min per ambaux manoj kaj klinis min malantauxen kaj kisis min. Multajn fojojn.

SOLNESS Ho, sed kara, bona frauxlino Wangel --!

HILDE (ekstaras) Vi do ne volas tion nei?

SOLNESS Jes, tion mi vere neas!

HILDE (rigardas lin malestime) Nu tiel.

(Sxi turnas sin kaj iras malrapide tute al la forno, kie sxi restas staranta forturnita kaj senmova kun la manoj surdorse. Mallonga auxzo.)

SOLNESS (iras singardeme al sxi malantauxe) Frauxlino Wangel --?

HILDE (silentas kaj ne movas sin)

SOLNESS Ne staru tie kiel sxtonstatuo. Kion vi diris, devas esti io, kion vi songxis. (metas la manon sur sxian brakon) Auxskultu nun --

HILDE (faras senpaciencan movon per la brako)

SOLNESS (kvazaux penso eklumas en li) Aux --! Atendu! -- Kasxas sin io pli profunda sube, vidu!

HILDE (ne movas sin)

SOLNESS (mallauxte sed intense) Mi eble estis _pensinta_ tion cxi. Mi eble _volis_ tion. _Deziris_ tion. _Emis_ fari tion. Kaj --. Cxu ne povus esti tiel?

HILDE (dauxre silentas)

SOLNESS (senpacience) Nu ja, jes, je diablo, -- do mi _faris_!

HILDE (iomete turnas la kapon, sen lin rigardi) Vi do nun konfesas?

SOLNESS Jes, cxion kion vi volas.

HILDE Ke vi cxirkauxbrakis min?

SOLNESS Jes jes!

HILDE Kaj klinis min malantauxen?

SOLNESS Tre profunde malantauxen.

HILDE Kaj kisis min?

SOLNESS Jes, mi faris.

HILDE Multajn fojojn?

SOLNESS Tiom da fojoj kiom vi volas.

HILDE (rapide turnas sin al li kaj reprenas la brile gxojan esprimon) Nu vidu, ke mi fine sukcesis tion eltiri el vi!

SOLNESS (ekridetas) Jes, imagu nur, -- ke mi povis forgesi tion.

HILDE (denove iomete malgajhumora, iras for de li) Ho, vi certe kisis tiom multajn dum via vivo, mi kredas.

SOLNESS Ne, _tion_ vi do ne kredu pri mi.

(_Hilde_ eksidas en la apogsegxon. _Solness_ staras sin apogante al la balancsegxo.)

SOLNESS (rigardas sxin esplore) Frauxlino Wangel?

HILDE Jes?

SOLNESS Kiel do _estis_? Kio do okazis poste, -- tio inter ni du?

HILDE Nenio pli okazis. Tion vi ja scias. Cxar venis ja la aliaj gastoj, kaj -- isx!

SOLNESS Jes gxuste! La aliuloj venis. Ke mi povis ankaux _tion_ forgesi.

HILDE Ho, vi ja efektive nenion forgesis. Nur hontis iomete. Tiajxon oni ne forgesas, mi scias.

SOLNESS Ne. Aspektus ja tiel.

HILDE (denove vigla, rigardas lin) Aux eble vi ankaux forgesis kiun tagon tio okazis?

SOLNESS Kiun tagon --?

HILDE Jes, kiun tagon vi metis la florkronon sur la turon? Nu? Diru tuj!

SOLNESS Hm, -- la gxustan tagon mi vere forgesis. Mi nur scias, ke estis antaux dek jaroj. Tiel dum la auxtuno.

HILDE (kelkfoje kapjesas malrapide) Estis antaux dek jaroj. La 19an de Septembro.

SOLNESS Nu ja, tiam do eble estis. Jen, ankaux _tion_ vi memoras, vi! (haltas) Sed auxdu --! Jes, -- hodiaux estas ankaux la 19a de Septembro.

HILDE Jes, estas. Kaj la dek jaroj forpasis. Kaj vi ne venis, -- kiel vi promesis al mi.

SOLNESS Promesis? Timigis vin per tio, vi certe pensas?

HILDE Mi opinias, ke _tio_ ne estas io timiga.

SOLNESS Nu, moketis vin do.

HILDE Cxu estis nur _tio_, kion vi volis? Moki min?

SOLNESS Nu, aux nur sxerci iomete kun vi. Je Dio, mi ne gxuste memoras. Sed io tia certe estis. Cxar vi estis ja nur infano tiam.

HILDE Ho, mi eble ne estis tiel nura infano. Ne tia knabineto, kian _vi_ opinias.

SOLNESS (rigardas sxin esplore) Cxu vi vere tute serioze pensis, ke mi revenus?

HILDE (kasxas duone sxercan rideton) Jes vere! _Tion_ mi atendis de vi.

SOLNESS Ke mi revenus al vi por preni vin kun mi?

HILDE Gxuste kiel trolo, jes.

SOLNESS Kaj fari vin princino?

HILDE Tion vi ja promesis.

SOLNESS Kaj ankaux donaci al vi regxlandon?

HILDE (rigardas al la plafono) Kial ne? Cxar ne devus ja nepre esti ia tia ordinara, reala regxlando.

SOLNESS Sed iu alia, same bona?

HILDE Jes, almenaux same bona. (rigardas lin iomete) Se vi kapablis konstrui la plej altajn pregxejturojn en la mondo, vi ja certe ankaux povus trovi eblecon por iu regxlando, -- mi pensis.

SOLNESS (skuas la kapon) Mi vere ne kapablas kompreni vin, frauxlino Wangel.

HILDE Cxu ne? Sxajnas al mi tre simple.

SOLNESS Ne, mi tute ne komprenas cxu vi vere imagas, kion vi diras. Aux cxu vi nur sidas tie sxercante --

HILDE (ridetas) Eble mokas? Ankaux mi?

SOLNESS Jes gxuste. Mokas. Nin ambaux. (ekrigardas sxin) Cxu vi longe scias, ke mi estas edzigxinta?

HILDE Jes, tion mi estas scianta la tutan tempon. Kial vi demandas pri _tio_?

SOLNESS (pase) Ne, ne, mi nur ekpensis tiel. (rigardas sxin serioze kaj diras mallauxte) Kial vi venis?

HILDE Cxar mi volas havi mian regxlandon. Forpasis la interkonsentita tempo.

SOLNESS (ridas senvole) Vi estas sxercemulino!

HILDE (gaje) Prezentu mian regxlandon, konstruestro! (frapas per la fingro) La regxlandon sur la tablon!

SOLNESS (sxovas la balancsegxon pli proksimen kaj eksidas) Serioze dirite, -- kial vi venis? Kion vi intencas fari cxi tie?

HILDE Ho, unue mi volas cxirkauxiri kaj rigardi cxion, kion vi konstruis.

SOLNESS Do vi havas suficxe por cxirkauxkuri.

HILDE Jes, vi ja konstruis ege multe.

SOLNESS Jes, mi faris. Pleje la lastajn jarojn.

HILDE Ankaux multajn pregxejturojn? Tiajn ege altajn?

SOLNESS Ne. Nun mi ne plu konstruas pregxejturojn. Kaj ankaux ne pregxejojn.

HILDE Kion vi do _nun_ konstruas?

SOLNESS Hejmojn por homoj.

HILDE (penseme) Cxu vi ne povus fari ion, -- ion similan al pregxejturoj ankaux sur tiuj hejmoj?

SOLNESS (miras) Kion vi aludas per _tio_?

HILDE Mi aludas ion, -- ion montranta -- kvazaux libere supren. Kun la ventomontrilo vertigxe tute alte.

SOLNESS (pripensas) Strange ke vi _tion_ diras. Cxar estas ja tio, kion mi pleje sxatus fari.

HILDE (senpacience) Sed kial vi tion ne _faras_?

SOLNESS (agitas la kapon) Ne, cxar la homoj ne volas gxin _havi_!

HILDE Imagu, -- ke ili ne volas!

SOLNESS (pli facile) Sed nun mi konstruas novan hejmon por mi. Jen, tute proksime.

HILDE Por vi mem?

SOLNESS Jes. Gxi preskaux finigxis. Kaj sur _gxi_ estas turo.

HILDE Alta turo?

SOLNESS Jes.

HILDE Tre alta?

SOLNESS Homoj certe diros, ke gxi estas tro alta. Almenaux por hejmo.

HILDE Tiun turon mi volas tuj rigardi morgaux matene.

SOLNESS (sidas la mentonon apogitan sur la mano sxin rigardante) Diru al mi, frauxlino Wangel, -- kiel vi nomigxas? Baptonome, mi volas diri.

HILDE Mi nomigxas Hilde.

SOLNESS (kiel antauxe) Hilde? Cxu?

HILDE Cxu vi _tion_ ne memoras? Vi ja mem nomis min Hilde. La tagon kiam vi malbonkondutis.

SOLNESS Cxu ankaux _tion_ mi faris?

HILDE Sed tiam vi diris _eta_ Hilde. Kaj _tion_ mi ne sxatis.

SOLNESS Cxu tion vi ne sxatis, frauxlino Hilde?

HILDE Ne. Ne je _tiu_ okazo. -- Cetere -- "princino Hilde" -- Tio aspektos tre bone, mi opinias.

SOLNESS Nu jes. Princino Hilde el -- el --. Kiel do tiu regxlando nomigxus?

HILDE Isxsx do! Mi ne volas auxdi pli pri tiu stulta regxlando. Mi volas havi iun tute alian, mi!

SOLNESS (klinas sin malantauxen en la segxo, kaj dauxre rigardas sxin) Cxu ne estas strange --? Ju pli mi pensas pri tio nun, -- estas por mi kvazaux mi tutajn longajn jarojn turmentadis min mem por -- hm --

HILDE Por kio?

SOLNESS Por _memori_ ion -- ion _travivitan,_ kion aspekte mi forgesis. Sed neniam mi kaptis tion, kio gxi estus.

HILDE Vi devus fari nodon sur vian posxtukon, konstruestro.

SOLNESS Tiam mi estus devinta pensadi, kion tiu nodo signifus.

HILDE Nu ja, trovigxas ankaux _tiaj_ troloj en la mondo.

SOLNESS (ekstaras malrapide) Bonege ke vi venis al mi nun.

HILDE (rigardas lin profunde) Cxu _estis_ bone?

