# Kiel plaĉas al vi: komedio en kvin aktoj

## Part 6

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/kiel-placas-al-vi-komedio-en-kvin-aktoj-61103/index.md

Kiel, je la sepa kialo? Via moŝto, ŝatu ĉi tiun viron.

La Duko.

Mi tre lin ŝatas.

Tuŝ.

Dio vin rekompencu, via moŝto; mi volas la saman al vi; mi venas ĉi tien, inter la aliaj edziĝemuloj, por ĵuri kaj por ĵurorompi, tiel, kiel la edzigo kunligas, kaj la naturo disrompas: ŝi estas malaltvalora virgulino, Sinjoro, malbelaĵo, Sinjoro, sed mia propra; estas kompatinda humoro mia, Sinjoro, preni tion, kion neniu alia deziras; sufiĉega ĉasteco, kiel avarulo, loĝas en malbona domo, Sinjoro; same kiel la perlo troviĝas en la malpura ostro.

La Duko.

Je mia fido, li estas tre rapidpensa, kaj sentencoplena.

Tuŝ.

Laŭ la sago de l' ŝercemulo, Sinjoro, kaj aliaj similaj doloroj.

Jak.

Sed, pri la sepa kialo; kiamaniere vi trovis la malpacon je la sepa kialo?

Tuŝ.

Je mensogo sepoble malproksima:--staru pli gracie, Aŭdreo:--jene, Sinjoro: mi malaprobis la barbformon de iu kortegano: li sendis al mi sciigon, ke, se mi opinias ke la barbo ne estas bone tondita, li mem ĝin opinias bone tondita; tion ĉi oni nomas la Respondo Ĝentila: Se mi ree anoncus al li ke mi malaprobas la formon, li sendus al mi sciigon ke li ĝin tondis laŭ tia modo, kia plaĉas al li; ĉi tion oni nomas la Sarkasmo Modesta. Se ree mi malaprobus, li malestimus mian juĝpovon; ĉi tion oni nomas la Respondo Malafabla. Se ree mi dirus "Ĝi ne estas bone tondita," li respondus, ke mi ne parolas la veron: ĉi tion oni nomas la Riproĉo Kuraĝa. Se ree, "Ĝi ne estas bone tondita," li respondus, ke mi mensogas: ĉi tion oni nomas la Kontraŭaĵo Malpacema: kaj tiel plu, ĝis la Mensogo Cirkonstanca, kaj la Mensogo Rekta.

Jak.

Kaj kiel ofte vi diris ke la barbo ne estas bone tondita?

Tuŝ.

Mi ne kuraĝis iri pli antaŭen ol ĝis la Mensogo Cirkonstanca, kaj li ne kuraĝis min akuzi je la Mensogo Rekta; tial ni reciproke provis nian lertecon je la glavoj, kaj disiris.

Jak.

Ĉu vi povas nun nomi laŭvice la gradojn de la mensogo?

Tuŝ.

Ho, ni malpacadas laŭ presitaj libroj; same kiel vi havas librojn pri ĝentilaj manieroj. Mi nomos por vi la gradojn. La unua estas la Respondo Ĝentila; la dua, la Sarkasmo Modesta; la tria, la Respondo Malafabla; la kvara, la Riproĉo Kuraĝa; la kvina, la Kontraŭaĵo Malpacema; la sesa, la Mensogo Cirkonstanca; la sepa, la Mensogo Rekta. Ĉiujn ĉi oni povas eviti, escepte de la Mensogo Rekta; kaj oni povas eviti ankaŭ tion, per la vorto "se." Mi sciiĝis pri malpaco kiun sep juĝistoj ne povis pacigi, sed kiam la malpaciĝintoj mem renkontis unu la alian, unu el ili elpensis pri iu "se," jene: "Se vi diris tion, mi diris tion ĉi." kaj ili manpremis, kaj ĵuris ke ili estos fratoj. La "se" estas la sola paciganto; multe da bono enestas en "se."

Jak.

Ĉu li ne estas bonegulo, via moŝto? Li estas tiel saĝa pri io ajn, tamen li estas ŝercemulo.

La Duko.

Li uzas sian ŝercemon por enlogilo, kaj kaŝate post tio, li pafas per sia spriteco.

Eniras Himeno, Rozalindo, kaj Celio.

[Sonas mallaŭta muziko]

Him.

Ĝoj' en ĉielo sonas, Ĉar terestaĵoj konas Por si kuniĝon. Filinon, Duko, prenu, Vi ŝuldas al Himeno La belan vidon. Ke vi transdonu ŝin al li Ĉar lin korege amas ŝi.

Roz.

[al la Duko] Al vi mi donas min, estante via. [al Orl.] Al vi mi donas min, estante via.

La Duko.

Se vere diras la vidado, Vi estas la filino mia.

Orl.

Se vere diras la vidado, Vi estas mia Rozalindo.

Feb.

Nu, pro l' aspekto via, Adiaŭ, amo mia.

Roz.

Neniun patron volas mi, krom vi. Neniun edzon volas mi, krom vi. Mi ne edziĝos je virin', krom vi.

Him.

Silentu! Ne krietu! Mi mem la finon metu Al tiuj ĉi strangaĵoj: Vi ok, la manojn prenu, La jenon ĉiam tenu, En ĉiaj travivaĵoj: Nenio vin disigos; La amo vin kunigos; Kaj vi forlasu tute lin, Aŭ edziniĝu je virin'.

Vi kaj vi nun kune restas, Kiel vent' kun vintro estas. Dum ni kantos por l' edzigo Vi demandu pri klarigo; La kialon vi eltrovos Pri l' renkonto, se vi povos.

KANTO

Edzeco estas bela kron'; Benita lig', la unuiĝ' Plenigas urbojn, por Junon'; Honoro tial je edziĝ'! Kaj je Himen', pro tiu bon' Al urboj ĉiuj, por Junon'.

La Duko.

Nevino kara, estu tre bonvena, Bonvena kiel la filino mia.

Feb.

Mi ne insistos ke vi estu mia, Al vi min ligas fideleco via.

Eniras Jakveso de Bojz.

Jak. de B.

Aŭskultu al mi du aŭ tri minutojn: Ĉar mi la dua filo vere estas De Sir' Roland' maljuna, kaj mi portas Novaĵon jenan al ĉi tiu bona Kunveno: nome, Duko Frederiko, Aŭdinte kiel ĉiutage venas Al tiu ĉi arbar' altrangaj viroj, Potencaj ankaŭ, tuj armeon povan Ekipis, kiu sub konduko lia Jam estis tien ĉi almarŝadanta, Celante kapti kaj mortigi tiun, La fraton lian. Al l' arbarorando Li venis, kaj renkontis, per hazardo, Religiulon bonan kaj maljunan, Kaj kun li iom interparolinte La Duko estis tuj forkonvertata, De sia celo, kaj de l' mondo mem. Li donis testamente sian kronon Al l' ekzilita frato, kaj redonis Al ĉiu kun la frato ekzilita La posedaĵojn liajn, kaj bienojn. Ke tio ĉi la vero nepre estas Je mia vivo mi al vi atestas.

La Duko.

Bonvenu, juna viro! Je l' edziĝo De viaj fratoj bone vi prezenta Al unu la bienon detenitan, Al la alia vastan dukolandon. Unue en l' arbaro ni plenumu Ĉi tion bone tie komencitan, Kaj poste, ĉiu el la aro gaja Kun mi la tagojn vintrajn elportinte, Kaj noktojn vintrajn, kun mi partoprenos La bonon de l' bonŝanco reveninta, Laŭ sia stato. Dume, ni forgesu Ĉi tiun nove alvenintan rangon, Kaj tuj komencu la kamparan feston. Muziko sonu! Vi, geedzoj novaj, Ĝojege dancu, estu facilmovaj.

Jak.

Sinjoro,--laŭ permeso via bona,-- Se mi vin prave aŭdis, vi anoncis Ke l' Duko, forlasinte kortegvivon, Religiulo ĵus fariĝis?

Jak de B. Jes,

Jak.

Mi iros al li: oni povas aŭdi Kaj lerni multe de konvertiĝintoj. [al la Duko] Mi donas vin al via rang' antaŭa, Vi ĝin meritas pro la pacienco Kaj pro la virto via. [al Orl.] Vin mi donas Al amo kiun fideleco gajnas: [al Oli.] Vin al la amo via, kaj bienoj, Kaj kunligintoj. [al Tuŝ.] Vin al malpacado, Mi testamente donas: vi provizis Por amvojaĝ' nur du monatojn longa. Do, iru tiel al la ĝojoj viaj: Malsamaj al danctempoj estas miaj.

La Duko.

Restu, Jakveso, restu!

Jak.

Ne por ĉeesti feston: mi atendos En via groto kion ajn vi sendos.

[Li foriras.]

La Duko.

Daŭrigu! Nun komencu nia festo, Kiel finiĝos ĝi,--en ĝojatesto!

[Oni dancas.]

Epilogo.

Roz.

Ne estas laŭ la modo ke la sinjorino diru la epilogon; sed tio ne estas pli malbonmoda ol ke la sinjoro diru la prologon. Se estas vere ke bona vino ne bezonas vinberbranĉon, estas vere ke bona teatraĵo bezonas neniun epilogon; tamen por bona vino oni ja uzas bonajn vinberbranĉojn, kaj bonaj teatraĵoj fariĝas des pli bonaj per helpo de bonaj epilogoj. En kia stato mi do estas, nek estante bona epilogisto, nek povante fari min plaĉanta al vi pro bona teatraĵo! Mi ne estas vestita kiel almozulo, tial ne decos ke mi petu kvazaŭ por almozoj; mia metodo estas, vin ensorĉi; kaj mi komencos je la virinoj. Mi rekomendas al vi, ho Sinjorinoj, pro la amo kiun vi sentas al viroj, ke vi aprobu tiom de la teatraĵo, kiom plaĉas al vi: kaj mi rekomendas al vi, ho Sinjoroj, pro la amo kiun vi sentas al virinoj,--ĉar mi rimarkas per viaj afektaj ridetoj ke neniu el vi malamas ilin,--ke, inter vi kaj la virinoj, la teatraĵo plaĉu al vi. Se mi estus virino, mi kisus ĉiun el vi, kies barbo plaĉas al mi, kies vizaĝhaŭton mi admiras, kaj kies elspiron mi ne malŝatas: kaj, pro mia afabla propono, mi estas certa ke ĉiu el vi, kiu havas bonan barbon, bonan vizaĝhaŭton, kaj dolĉan elspiron, volonte, kiam mi kliniĝas antaŭ vi, diros al mi adiaŭ.

[Ĉiuj foriras.]

Notoj de transskribinto:

En la originala libro, la rolulonomoj aperis en kompakta formo, por konservi spacon je la presita paĝo. Mi iom aliformis ties prezenton en ĉi tiu versio de la teksto.

Mi senrimarke ĝustigis etajn interpunkciajn kaj citilajn erarojn, kaj registris aliajn ŝanĝojn de mispresaĵoj per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.

Mi tute refaris la lokojn de la ilustraĵoj, por meti ilin nur inter la scenoj.

Mi aldonis la sekvantan linion en akto I, sceno II: Roz. Tiam ni estos novaĵo-plenigita. Ŝajne ĝi erare malaperis en la originala libro.

End of Project Gutenberg's Kiel placas al vi, by William Shakespeare

