# Ifigenio en Taŭrido

## Part 1

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/ifigenio-en-taurido-22592/index.md

Produced by Andrew Sly, David Starner, and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net

[Illustraĵo: D-RO L. L. ZAMENHOF]

Fot. Pirou Boul. St. Germain, Paris.

[Illustraĵo: EMANUEL REICHER aranĝas la unuan prezentadon de “Ifigenio” en Esperanto por la 4a Internacia Esperantista Kongreso en Dresden (19a de Aŭgusto 1908) kaj ludas la rolon de TOAS.]

[Illustraĵo: HEDWIG REICHER ludas la rolon de IFIGENIO.]

[Illustraĵo: BRUNO DECARLI ludas la rolon de ORESTO.]

IFIGENIO EN TAŬRIDO

Presejo de Möller & Borel G. m. b. H. Berlin S., Prinzenstrasse 95.

ESPERANTO Verkaro de D-o ZAMENHOF

GOETHE

IFIGENIO EN TAŬRIDO

Dramo en kvin aktoj

EL GERMANA LINGVO TRADUKIS

D-ro L. L. ZAMENHOF

FRANCUJO HACHETTE ET CIE 79, Boul. Saint-Germain PARIS.

GERMANUJO ESPERANTO VERLAG MÖLLER & BOREL 95, Prinzenstrasse BERLIN.

1908.

Tous droits réservés.

PERSONOJ:

IFIGENIO. TOAS, reĝo de la Taŭridanoj. ORESTO. PILADO. ARKAS.

Loko de agado: arbareto antaŭ la templo de Diano.

IFIGENIO EN TAŬRIDO.

AKTO UNUA.

SCENO UNUA.

IFIGENIO (sola).

Al via ombro, pintoj moviĝemaj De l' densa kaj antikva arbareto, Al la sanktej' kvieta de l' diino Ankoraŭ nun kun trema sent' mi iras, Simile kiel la unuan fojon: Ne povas mi al vi alkutimiĝi. Jam multajn jarojn min ĉi tie kaŝas Plej alta volo, kiun mi obeas; Mi tamen ĉiam sentas min nur fremda. Ĉar ve! transmare estas miaj karaj! Mi longajn tagojn staras sur la bordo, Serĉante per la kor' la Grekan landon; Al miaj ĝemoj nur per surdaj tonoj Respondas la ondegoj de la maro. Ho ve al tiu, kiu devas vivi For de l' gepatroj kaj de la gefratoj! Malĝojo al li rabas la feliĉon; Forvagas flanken ĉiam liaj pensoj Al la gepatra domo, kie suno Al li aperis la unuan fojon, Kaj samdomanoj ĉiam pli kaj pli En ludo alligiĝis reciproke. La diojn mi ne juĝas; tamen vere Plendinda estas stato de virino. En domo kaj milit' la viro regas, En fremda land' li ankaŭ al si helpas; Li la posedon, li la venkon ĝuas, Eĉ lia morto estas morto glora. Sed la virinon ĉio ĉirkaŭbaras! Eĉ krudan edzon obeadi estas Por ŝi ne sole devo, sed konsolo; Sed kiel mizerega ŝi fariĝas, Se en fremdlandon pelis ŝin la sorto! Ĉi tie Toas, nobla viro, tenas Min en katenoj sanktaj, tamen sklavaj. Kun honto mi konfesas, ke mi servas Al vi, diino, mia savintino, Nur kontraŭvole! Tamen mian vivon Al vi dediĉi devus mi libere! Al vi, Diano, ĉiam mi esperis, Ankoraŭ nun esperas mi senĉese. Vi min, filinon de plej granda reĝo, En vian sanktan aman brakon prenis, Por savi de la morto. Ho, diino, Se tiun grandan viron, kiun vi Turmentis, postulante la filinon, Kaj li al vi oferis la plej karan,— Se la Agamemnonon disimilan Vi de la Trojaj muroj disbatitaj Venigis glore en patrujon lian, Se vi al li konservis la edzinon, Elektron kaj la filon, la trezorojn: Vi ankaŭ min redonu al la miaj Kaj min, savinte de la morto, savu De l' ĉi-tiea vivo, dua morto!

SCENO DUA.

IFIGENIO. ARKAS.

ARKAS.

Min sendas nia reĝo, li esprimas Saluton al pastrino de Diano. Hodiaŭ por mirindaj novaj venkoj Taŭrido dankas sian patroninon. Mi venas antaŭ reĝo kaj armeo Kun la raport', ke ili proksimiĝas.

IFIGENIO.

Akcepton decan ni al ili faros, Kaj la diin' atendas kun favoro La oferdonon el la man' de Toas.

ARKAS.

Se ankaŭ la rigardo de l' pastrino, De l' respektata sankta virgulino, Nun estus pli serena kaj pli luma, Ĝi estus bona signo por ni ĉiuj! Malĝoj' kaŝita tamen ĉiam kovras Mistere vian koron. Jam tre longe El via brusto vane ni atendas Vorteton de konfido. De l' momento, En kiu mi ĉi tie vin ekkonis, Rigardo via ĉiam min tremigas; Kaj kvazaŭ enforĝita per feraĵo, Animo via kaŝas sin profunde.

IFIGENIO.

Mi estas ja orfino elpelita.

ARKAS.

Ĉu vi ĉi tie sentas vin tiele?

IFIGENIO.

Ĉu povas fremda land' fariĝi hejmo?

ARKAS.

Por vi la hejmo ja fariĝis fremda.

IFIGENIO.

Pro tio ĝuste sangas mia koro. En la komenco de l' juneco, kiam Apenaŭ la animo alligiĝis Al la gepatroj kaj al la gefratoj Kaj harmonie el malnova bazo Plantidoj novaj ĉarme kreskis supren, Ha, tiam min malben' ne miakaŭza Subite kaptis kaj min apartigis De la amatoj kaj per fera mano La ĉarman ligon ŝiris. Flugis for La ĝojo de l' juneco, la ĝuado De la unuaj jaroj. Eĉ savita, Mi estis jam nur ombro; la gajeco De l' viv' en mi neniam plu refloros.

ARKAS.

Se vi vin nomas tiel malfeliĉa, Mi povas ankaŭ nomi vin sendanka.

IFIGENIO.

Vi dankon ĉiam havas.

ARKAS.

Sed ne tiun Sinceran, kiu logas bonfaradon, Gajecon, kiu al la mastro montras Kontentan vivon kaj amantan koron. Memoru, kiam antaŭ multaj jaroj Mistera sort' alportis vin ĉi tien, Ho, tiam vin, donitan de la dioj, Renkontis Toas kun respekt' kaj amo; Amike vin akceptis tiu bordo, Pri kiu kun teruro ĉiam pensas Fremduloj, ĉar neniam antaŭ vi Fremdul' en nian regnon povis veni, Se li ne volis laŭ antikva moro Sur la ŝtuparo sankta de Diano Tuj fali kiel sanga oferdono.

IFIGENIO.

Libere spiri ne signifas vivi. Ĉu estas vivo, se sur unu loko, Kiel spirito ĉirkaŭ sia tombo, Mi devas nur funebri? Ĉu ĝi estas Natura, gaja kaj konscia vivo, Se ĉiu tago, vane trasonĝita, Preparas nin al tiuj grizaj tagoj, El kiuj sur malgaja bord' de Leto Konsistas la estado de l' mortintoj? Sencela vivo estas frua morto; Jen estas mia plej virina sorto.

ARKAS.

Pardonas mi la noblan fierecon, Pro kiu al vi mem vi ne sufiĉas; Mi vin bedaŭras, ĉar la tutan ĝuon De l' viv' ĝi de vi rabas. Ĉu nenion De via veno vi ĉi tie faris? Sed kiu do la reĝon serenigis? Kaj kiu per bonkora admonado Forigis la antikvan kruelaĵon, Ke ĉiu fremda devis sian vivon Sur la altaro de Diano perdi? Kaj la kaptitojn kiu tiel ofte De certa mort' resendis al patrujo? Kaj ĉu, anstataŭ flami per kolero Pro perdo de antikvaj oferdonoj, Diano ne aŭskultis vian preĝon? Kaj ĉu ne ĉirkaŭflugas la armeon La venko kaj eĉ antaŭ ĝi rapidas? Ĉu ne pli bonan sorton ĉiu sentas De l' temp' kiam la reĝo, ĉiam saĝa Kaj brava, nun sub via efikado Fariĝis ankaŭ mola, favorkora, Al ni faciligante nian devon De la silenta obeado? Tion Vi nomas senceleco, se de vi Sur milojn dolĉe gutas la balzamo? Se al popol', al kiu Di' vin donis, Vi estas nova fonto de feliĉo Kaj donas sur la bordo de la morto Al la fremdulo savon kaj revenon?

IFIGENIO.

Malgranda faritaĵo malaperas Ĉe la rigardo, kiom fari restas.

ARKAS.

Ĉu decas tro malŝati siajn farojn?

IFIGENIO.

Malbone estas siajn farojn pesi.

ARKAS.

Fiere veran indon tro malŝati Aŭ pro valor' malvera tro sin laŭdi— Egale ambaŭ estas mallaŭdindaj. Ho, kredu vi al la parol' de viro Sindona kaj honesta: se hodiaŭ La reĝ' al vi parolos, faciligu Al li la taskon diri sian penson.

IFIGENIO.

Vi min maltrankviligas. Mi jam ofte De li proponon timis kaj evitis.

ARKAS.

Pripensu viajn agojn kaj profiton! De l' tempo, kiam li la filon perdis, La reĝo al malmultaj jam konfidas, Kaj eĉ al tiuj malpli ol antaŭe; Suspekte nun en ĉiu nobelido Li vidas heredanton de la regno, Li timas senkonsolan maljunecon Kaj eble eĉ ribelon, fruan morton. La skitoj ne tre ŝatas paroladon, Des pli la reĝo. Li, kiu kutimis Nur agi kaj ordoni, li ne scias La arton aldirekti paroladon De malproksime lerte ĝis la celo. Al li la taskon ne malfaciligu Per reteniĝo aŭ eĉ per intenca Nekomprenado. Iru komplezeme Duonon de la voj' al li renkonte!

IFIGENIO.

Akceli tion, kio min minacas?

ARKAS.

Aspiron lian nomas vi minaco?

IFIGENIO.

Jes, ĝi por mi la plej terura estas.

ARKAS.

Por lia amikec' konfidon pagu!

IFIGENIO.

Se li min liberigos de la timo.

ARKAS.

Devenon vian antaŭ li ne kaŝu.

IFIGENIO.

Pastrino devas esti sekretema.

ARKAS.

Sekreto antaŭ reĝ' ne devas esti; Kaj kvankam li ne tuj postulas, tamen En sia granda koro li ĝin sentas, Ke vi tre zorge antaŭ li vin kaŝas.

IFIGENIO.

Ĉu havas li koleron kontraŭ mi?

ARKAS.

Mi ĝin supozas. Kvankam li silentas, Okazaj vortoj tamen al mi montris, Ke lia koro forte jam decidis Posedi vin. Mi petas vin, ne lasu Lin al si mem, por ke en lia koro Ne maturiĝu la koler', portante Al vi teruron, kiu tro malfrue Vin memorigus pri konsilo mia!

IFIGENIO.

Ho, ĉu la reĝ' intencas fari tion, Pri kio nobla homo, kiu amas La propran nomon kaj respektas diojn, Neniam devas pensi? Ĉu li volas Perforte min de la altaro tiri En sian liton? Tiam mi min turnos Kun voko al la dioj, kaj precipe Al ŝi, Diano energia, kiu Defendon sian certe ne rifuzos Kiel diino al pastrino sia Kaj kiel virgulin' al virgulino.

ARKAS.

Ne timu! Nova sango malkvieta La reĝon ne instigos fari tian Junulan agon. Sed de li mi timas Alian nun decidon, kiun li Plenumos senkompate kaj severe, Ĉar li neniam ŝanĝas la decidojn. Mi tial petas, montru al li dankon, Se pli oferi vi al li ne povas.

IFIGENIO.

Ho, diru, diru, kion plu vi scias!

ARKAS.

Li diros mem. Mi vidas, ke li venas. Al vi ordonas via propra koro Akcepti lin amike kaj konfide. Kaj noblan viron bona vort' virina Kondukas malproksimen.

IFIGENIO.

Mi ne povas Plenumi la konsilon bondeziran, La konsciencon tamen mi obeos Kaj al la reĝ' por lia bonfarado Mi donos bonajn vortojn. Mi dezirus, Ke al la potencul' mi sen mensogo Esprimi povu, kio al li plaĉos.

SCENO TRIA.

IFIGENIO. TOAS.

IFIGENIO.

Per la plej belaj donoj kaj trezoroj Vin benu la diino! Al vi ĉiam Ŝi donu venkon, gloron kaj riĉecon, Bonstaton por la viaj kaj plenumon De ĉiu via nobla ekdeziro! Ke vi, kiu tre multajn zorge regas, Feliĉon ankaŭ multigitan havu!

TOAS.

Mi ĝojus, se min glorus la popolo, Ke tion, kion mi akiris, ĝuas Aliaj pli ol mi. La plej feliĉa— Ĉu reĝo, ĉu simplulo—estas homo, Se lin ĝojigas lia propra domo. Vi partoprenis en doloro mia La tagon, kiam glav' de malamiko De mia flanko rabis mian filon, La lastan, la plej bonan. Tiel longe, Dum mia koro estis okupita De la spirit' de venĝo, mi ne sentis La dezertecon do loĝejo mia; Sed nun kontentigita mi revenas, La malamikan regnon mi detruis Kaj mia filo estas jam venĝita,— Nun en la tuta mia domo restas Nenio, kio povus min ĝojigi. La gajan obeadon, kiu lumis Por mi ĝis nun el la okul' de ĉiu, Nun ombras zorgo kaj nekontenteco. Jam ĉiu pensas pri la estonteco Kaj senfilulon sekvas nevolonte. Mi venas nun en tiun templon, kiun Mi vizitadis ofte, por elpeti La venkon, aŭ por danki por la venko. En mia brusto portas mi deziron Malnovan, kiu certe por vi ankaŭ Ne estas nekonata: mi esperas, Ke por la beno al popolo mia Kaj al mi mem mi enkondukos vin En mian domon kiel fianĉinon.

IFIGENIO.

Ho reĝo! Al knabino nekonata Tro multe vi oferas. Hontigita Nun staras antaŭ vi la fremdulino, La elpelita, kiu sur la bordo Nenion serĉis krom rifuĝo paca, Kaj tion vi al mi sufiĉe donis.

TOAS.

Ke la devenon vian antaŭ mi Vi ĉiam kaŝas, reĝon ofendante,— Neniu gento povus ĝin toleri. Timigas nia bordo la fremdulojn: Postulas tion leĝ' kaj neceseco; Sed vi ja ĝuas ĉiujn leĝajn rajtojn, Vi, plej afable akceptita gasto, Laŭplaĉe disponanta sian tagon,— De vi konfidon mi esperis, kiun Meritas mastro por la gastameco.

IFIGENIO.

Se kaŝis mi la nomon de l' gepatroj, Ho, mia reĝo, kredu, mi ĝin faris Pro embaraso, ne pro malkonfido. Ĉar ve! tre povas esti, ke se vi Ekscius, kiu antaŭ vi troviĝas Kaj kian sorto malbenitan kapon Vi nutras kaj defendas, terurego Atakus tiam vian grandan koron; Anstataŭ sur la tronon min inviti, Vi eble min elpelus el la regno, Kaj antaŭ ol atingus mi revenon Al mia hejmo, finon de l' vagado, Vi puŝus min al la mizero, kiu Fariĝas ĉie la terura sorto De ĉiu elpelito kaj vaganto.

TOAS.

Nu, kiel ajn pri vi la dioj pensas Kaj kion ajn pri via dom' decidis,— Mi tamen scias, ke de l' tempo, kiam Ĉi tie vi aperis kaj ĉe ni Vi ĝuas plenmezure gastamecon, Ne mankas al ni beno de l' ĉielo. Ne estus tre facile min konvinki, Ke mi en vi protektas kulpan kapon.

IFIGENIO.

Vin benas la bonfaro, ne la gasto.

TOAS.

Boneco por krimul' ne donas benon; Ĉesigu do silenton kaj malfidon! Ne maljustulo tion ĉi postulas. Al mi vin la diino enmanigis, Kaj kiel ŝi, mi ankaŭ vin protektas, Kaj ŝia volo estu por mi leĝo: Se povas vi reveni en la hejmon, Mi tiam vin de ĉio liberigas; Sed se la vojo estas jam barita Al vi por ĉiam, aŭ se via gento El sia lando estas elpelita Aŭ eĉ fatale tute estingita, Vi tiam ĉiurajte estas mia. Parolu do malkaŝe, kaj vi scias, Ke mi neniam rompas mian vorton.

IFIGENIO.

De la ligil' malnova nevolonte La lango liberiĝas, por nun fine Malkaŝi, kion kaŝis mi tre longe; Ĉar se sekreton oni unu fojon Al iu elkonfidas, ĝi forlasas Por ĉiam la gardejon en la koro Kaj malutilas, aŭ ĝi iufoje Utilas, se la dioj tion volas. Aŭskultu! Mi devenas de Tantalo.

TOAS.

Kviete vi eldiris grandan vorton! Ĉu tiu estas via gentopatro, Pri kiu aŭdis ja la tuta mondo, Ke estis li plej granda favorato De la diaro? Ĉu li estas tiu Tantalo, kiun Jupiter' invitis Al sia tablo kaj al konsiliĝo Kaj kies spertoriĉajn saĝajn vortojn La dioj mem kun ĝuo aŭskultadis, Simile al parol' de orakolo?

IFIGENIO.

Li estas tiu sama. Sed la dioj Ne devas tro kun homoj amikiĝi: Ĉar mortemuloj estas tro malfortaj, Por sen kapturno teni sin tro alte. Ne estis li malnobla perfidulo, Sed nur tro granda, por sin senti sklavo, Kaj tro malgranda por kunul' de dio, Kaj lia peko estis ja nur homa. Severa estis la dekret' de l' dioj, Kaj la poetoj kantas, ke perfido Kaj granda fiereco lin por ĉiam Do l' tablo Jupitera defaligis Kun granda malhonor' en la Tartaron. Kaj ve! la tuta gento sur si portas Eterne la koleron de la dioj.

TOAS.

Ĉu pro l' prapatro aŭ de propra kulpo?

IFIGENIO.

Ĝi estas vero, ke la tuta gento La malkvietan forton de l' Titanoj Heredis certe; tamen Jupitero Per fer' ilian frunton ĉirkaŭforĝis; Saĝecon, moderecon, paciencon Ne konis ili; ĉiu ekdeziro Ĉe ili tuj fariĝis furiozo Sovaĝa kaj senlima. Jam Pelopso La viro kun la fera vol', la filo Amata de Tantal' al si akiris Per trompo kaj perfido la plej belan Virinon en la mond', Hipodamion, Filinon de la reĝo Ojnomao. Du filojn ŝi al sia edzo naskis, Tieston kaj Atreon. Kun envio La amon de la patro ili vidis Al la unua filo, kiu restis De la edzin' unua. La malamo La fratojn interligis, kaj sekrete Mortigis ili kune sian fraton. La patr' Hipodamion tuj suspektas, Kaj furioze li de ŝi postulas Redonon de la fil', kaj ŝi mortigas Sin mem....

TOAS.

Vi eksilentis? Ho, daŭrigu! Ne pentu, ke konfidis vi. Parolu!

IFIGENIO.

Feliĉa estas, kiu kun plezuro Parolas pri la patroj, kiu ĝoje Rakontas pri iliaj grandaj agoj Kaj en la fino de la bela vico Sin mem fiere vidas. Ne naskiĝas En ia dom' subite duondio Aŭ monstro; sed nur tuta granda vico Da malbonuloj aŭ bonuloj kreas Monstraĵon aŭ gloraĵon en la mondo. Post morto de la patro regis kune Atreo kaj Tiesto en la urbo. Ne longe tamen povis daŭri paco. Post kelka temp' Tiesto malhonoris La liton de la frato. Tiam venĝe Atreo lin elpelis el la regno. Sed jam de longe, krimon preparante, Tiesto ŝtelis filon de Atreo Kaj lin edukis kvazaŭ sian propran. Nun en la brusto de la kvazaŭfilo Li vekas furiozan venĝemecon Kaj lin elsendas al la reĝa urbo, Por en la onklo buĉi sian patron. La plano de l' junulo malkovriĝas; Kaj per kruela morto nun la reĝo La atencinton punas, supozante, Ke li mortigas filon de la frato. Nur tro malfrue li sciiĝas, kiu En turmentego antaŭ li pereis. Por kontentigi brulan deziregon De venĝo, li sekrete primeditas Teruran faron. Ŝajne pacigita, Indiferenta kaj trankvila, logis Li sian fraton kun du liaj filoj Returne en la regnon; ambaŭ knabojn Li kaptas kaj buĉigas; ĉe festeno Regalas li la patron per viando De liaj propraj filoj. Kiam poste Tiesto, satiĝinte, eksopiras Pri siaj filoj kaj demandon faras Kaj pensas jam, ke post la pord' li aŭdas Iliajn paŝojn kaj ilian voĉon, Atreo kun sovaĝa rido ĵetas Nun antaŭ lin la kapojn de l' buĉitoj ... Vi, reĝo, kun teruro vin deturnas! La suno ankaŭ tiel sin deturnis Kaj fordirektis tiam sian ĉaron ... Jen la prapatroj de l' pastrino via! Kaj multon el la sorto de la viroj Kaj el iliaj agoj furiozaj Ankoraŭ kovras la malluma nokto, Montrante nur krepuskon tremigantan.

TOAS.

Vi ankaŭ ilin kovru per silento! Sufiĉe da teruroj! Vi nur diru, Per kia do miraklo vi elkreskis El tiu trunk' sovaĝa?

IFIGENIO.

De Atreo Unua fil' Agamemnono estis: Li estas mia patro. Sed en li Mi ĉiam vidis—mi kun ĝojo diras— Modelon de la plej perfekta viro. Al li kiel unuan amofrukton Min naskis Klitemnestro, kaj post mi Elektron. Kaj la reĝo regis pace, Kaj la ripozon longe ne havitan Ricevis nun la domo de Tantalo. Por la feliĉo de l' gepatroj mankis Ankoraŭ filo; sed apenaŭ tiu Deziro plenumiĝis kaj intere De la fratinoj kreskis la fileto, Oresto la amata, jen pretiĝis Jam nova malfeliĉo por la domo. Vi aŭdis ja pri la milito, kiu, Por venĝi rabon de virin' plej bela, La tutan forton de la grekaj princoj Venigis sub la grandan urbon Trojo. Ĉu ili Trojon venkis kaj la celon De sia venĝ' atingis,—mi ne aŭdis. La tutan armearon de la grekoj Kondukis mia patro. En Aŭlido Atendis ili longe tute vane Favoran venton, ĉar Dian' koleris Ilian kondukanton, ŝi retenis La rapidantajn grekojn kaj postulis Per Kalĥas la filinon la plej aĝan De l' reĝo. Tiam ili ruze logis Min kune kun patrin' en la tendaron, Al la altar' min tiris kaj oferis Ĉi tiun kapon al Diano. Tiam Ŝi repaciĝis: ŝi ne volis havi La sangon mian, ŝi min save kovris Per nubo. Kaj nur en ĉi tiu templo Post ŝajna morto mi min mem rekonis. Ĝi estas mi, mi mem: Ifigenio, Nepino de Atreo kaj filino De l' reĝ' Agamemnono, la propraĵo De la diino, antaŭ vi nun staras.

TOAS.

Ne pli por mi valoras reĝidino, Ol la ĝisnuna nekonatulino. Senŝanĝe mi ripetas: vi min sekvu, Kun mi dividu, kion mi posedas!

IFIGENIO.

Ho, kiel mi kuraĝus tion fari? Ĉu mi ne apartenas tute plene Al la diino, kiu mem min savis? La rifuĝejon ŝi por mi elektis, Kaj por la patro, kiun per la ŝajno Ŝi jam sufiĉe punis, ŝi konservas Min eble kiel la plej belan ĝojon Por lia maljuneco. Eble jam La tago de l' reveno proksimiĝas; Kaj mi, intencon ŝian malŝatante, Min mem katenus kontraŭ ŝia volo? Ŝi donu signon, se mi devas resti.

TOAS.

Ŝi vin retenas, sekve ŝi konsentas. Ne serĉu tiel zorge la pretekstojn! Ne kaŝas multaj vortoj la rifuzon; La aŭskultanto aŭdas nur la “ne”.

IFIGENIO.

Ne volas mi per vortoj vin blindigi; La koron mian mi al vi malkovris. Kaj ĉu vi mem ne sentas, kiel min La sopirado devas forte tiri Al mia patro, al patrino mia, Al la gefratoj, por ke en la domo, En kiu la malĝojo tiel ofte Ankoraŭ murmuretas mian nomon, Eksonu unu fojon ĝoja krio Pri mi kiel pri novenaskitino Kaj floroj gaje kronu la kolonojn? Ho, se vi tien ŝipe min resendus, Vi al ni ĉiuj donus novan vivon.

TOAS.

Nu, do reiru! Faru, kion diktas Al vi la koro, ne obeu voĉon De la prudento kaj konsilo! Estu Virino tute, donu vin libere Al la instinkto, kiu vin senbride Sovaĝe pelas tien ĉi kaj tien! Se en la brusto de virin' ekflamas Deziro, tiam eĉ ligil' plej sankta Ŝin ne detenas de l' trompanto, kiu Ellogas ŝin el la fidelaj brakoj De l' patro aŭ de la sindona edzo; Sed se ne brulas flam' en ŝia brusto, Ho, tiam vane kontraŭ ŝi laboras La ora lango de la admonado.

IFIGENIO.

Memoru, reĝo, vian noblan vorton! Ĉu tiel vi repagas por konfido? Vi ŝajnis pretigita ĉion aŭdi.

TOAS.

Mi por surpriz' ne estis pretigita; Sed ankaŭ tion devis mi atendi: Mi sciis ja, ke kun virin' mi traktas.

IFIGENIO.

Ho, ne insultu, reĝo, nian sekson! La bataliloj de virin' ne estas Brilantaj kiel viaj, sed malnoblaj Ne estas ili certe. Kredu, reĝo, Ke mi komprenas la feliĉon vian Pli bone ol vi mem. Ĉar vi ne konas Vin mem nek min, vi tial opinias, Ke ligo pli proksima al ni donus Feliĉon. Tute plena de kuraĝo Kaj de plej bona volo, vi postulas, Ke mi nun cedu; tamen plej sincere La diojn dankas mi, ke ili donis Al mi la forton, por kontraŭbatali La ligon, kiun ili ne aprobas.

TOAS.

Ne dioj, sed nur via kor' parolas.

IFIGENIO.

Per nia kor' parolas al ni ili.

TOAS.

Kaj mi ne havas rajton ilin aŭdi?

IFIGENIO.

Tra la venteg' la voĉo ne aŭdiĝas.

TOAS.

Ĉu la pastrino sola ĝin nur aŭdas?

IFIGENIO.

Ĝin reĝo pli ol ĉiuj devus aŭdi!

TOAS.

Ofico sankta kaj hereda rajto De l' Jupitera tablo proksimigas Vin al la dioj pli ol min, barbaron, Infanon de la tero.

IFIGENIO.

Tiel punas Vi min por la konfido ellogita!

TOAS.

Mi estas hom'; pli bone do ni finu! La vorto mia restu: estu plue Pastrino de l' diin' laŭ ŝia volo; Sed mi pardonon petas de Diano, Ke mi ĝis nun maljuste ŝin senigis De la antikvaj decaj oferdonoj. Neniun fremdan prenas nia lando; Laŭ mor' antikva lin atendas morto; Nur vi per via ĉarma afableco, En kiu mi per mia koro vidis Jen amon do filino, jen la senton De silentanta ĉarma fianĉino,— Nur vi per sorĉa ligo min katenis, Ke mi forgesis tute mian devon. Vi mian cerbon kvazaŭ endormigis, Kaj mi ne aŭdis pli la murmuradon De la popol'. Nun ĉiuj laŭte krias, Ke la frutempa mort' de mia filo Pro mia kulpo venis. Mi ne volas Nun plu pro vi reteni la amason, Kriantan laŭte pri la oferdonoj.

IFIGENIO.

Pro mi neniam tion mi deziris. La diojn ne komprenas, kiu pensas, Ke ili amas sangon; li enmetas En ilin sian propan kruelecon. Ĉu min ne savis la diino mem? Ŝi mian servon volis, ne la morton.

TOAS.

Ne decas por facilmovebla saĝo Laŭ nia propra vol' komentarii La sanktan tradicion. Vi plenumu La devon vian, mi plenumos mian. Du fremdaj viroj, kiujn ĵus ni trovis Kaŝitajn en surbordaj la kavernoj Kaj kiuj ne alportas al ni bonon, En miaj manoj estas nun. En ili Diino via havu nun denove La longe jam mankantajn oferdonojn! Mi ilin sendos; vi la servon konas.

SCENO KVARA.

IFIGENIO (sola).

Vi havas nubojn, ho savantino, Por kovri senkulpajn persekutatojn Kaj per la vento ilin forporti De la fera kruela fatalo, Trans la maron, trans multajn landojn Ilin forporti, kien vi volas. Vi estas saĝa, la estontaĵon Kaj la pasintaĵon vi konas precize; Via rigardo gardas la viajn, Kiel via lumo, la vivo de l' noktoj, Gardas kaj regas tutan la teron. Miajn manojn detenu de sango! Benon kaj pacon neniam ĝi donas; Kaj la fantomo de mortigito En horoj malĝojaj de la mortiginto Lin atakas kaj lin turmentas. Ĉar la senmortuloj amas la homojn, La bonajn gentojn kaj generaciojn, Kaj ili volonte longigas la vivon De mortemulo, kaj ili volonte Al li ebligas ĝui kelktempe Kune kun ili la ĝojan vidon De propra ilia eterna ĉielo.

AKTO DUA.

SCENO UNUA.

ORESTO. PILADO.

ORESTO.

Ni iras nun la vojon de la morto: Animo mia grade trankviliĝas. Mi Apolonon petis, li forigu De mia flanko la teruran bandon De l' venĝfantomoj, kaj en liaj vortoj Misteraj tiam sentis mi promeson, Ke trovos mi la helpon kaj la savon En la sanktejo de fratino lia, La regantino de la Taŭridanoj. Ĝi plenumiĝas: tuta la mizero Finiĝos nun kun mia vivo kune! Al mi, al kiu dia mano premas La koron kaj surdigas la spiriton, Ja estas tiel ĝoje kaj facile Adiaŭ diri al la lum' de l' suno! Kaj se ne devas nepoj de Atreo Kun kron' de venko fali en batalo, Se mi, simile al prapatroj miaj, Perei devas kiel oferbesto: Ĝi plenumiĝu! Estas ja pli bone Ĉi tie morti antaŭ la altaro, Ol en angulo malbenita, kie Mortigus nin parenco-insidanto. Ho, lasu min almenaŭ nun ripozi, Vi, subteruloj, tiel avidantaj La sangon, kiu ĉiun mian paŝon Gutante signas! Lasu min ripozi, Jam baldaŭ mi malsupren al vi venos. Nek min, nek vin la lum' de l' tago vidu, Kaj la tapiŝo verda de la tero Ne estu plu svarmejo por fantomoj. Mi venos al vi tien sub la teron, Kaj tie en senviva surda nokto Egala sorto ĉiujn unuigos. Nur vin, Pilad', senkulpa kamarado De mia nigra sorto kaj malbeno, Ho, kiel malvolonte mi kunprenas En la funebran landon antaŭtempe! Nur via vivo, via morto kaŭzas Al mi ankoraŭ timon aŭ esperon.

PILADO.

