# Hedda Gabler

## Part 6

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/hedda-gabler-19183/index.md

HEDDA Cxu ne mi povas pri io helpi?

FRAUxLINO TESMAN Ho, ne pensu pri tio! Tiajn aferojn Hedda ne devas tusxi per siaj manoj. Kaj ankaux ne al ili ligi siajn pensojn. Almenaux ne dum tiu cxi tempo, certe ne.

HEDDA Ho, la pensoj, -- ili ne lasas sin tiel regi --

FRAUxLINO TESMAN (dauxrigante) Ja, bona Dio, tiel farigxas en tiu cxi mondo. Hejme cxe mi ni nun kudros lintolon por Rina. Kaj mi opinias ke ankaux cxe vi oni baldaux kudros. Sed tio estos de alia speco, tio, -- dankon al Dio!

(_Jorgen Tesman_ envenas de la antauxcxambro.)

HEDDA Nu, estas bone ke vi fine revenas.

TESMAN Cxu vi estas cxi tie, onklino Julle? Cxe Hedda? Jen imagu!

FRAUxLINO TESMAN Mi jxus intencis foriri, mia kara knabo. Nu, cxu vi sukcesis fari cxion, kion vi promesis al mi?

TESMAN Ne, mi vere timas, ke mi forgesis la duonon. Mi devas denove enkuri cxe vi morgaux. Cxar hodiaux mia kapo estas kvazaux konfuzita. Mi ne povas kunteni la pensojn.

FRAUxLINO TESMAN Sed kara Jorgen, vi ne devas reagi tiel.

TESMAN Do? Kiel do, vi opinias?

FRAUxLINO TESMAN Vi devas ami la funebron. Esti gxoja pro tio kio okazis. Kia mi estas.

TESMAN Ho jes, jes. Vi pensas pri Rina, cxu?

HEDDA Farigxos solece por vi nun, frauxlino Tesman.

FRAUxLINO TESMAN La unuajn tagojn, jes. Sed ne dauxros longe, espereble. Mi intencas, ke la cxambreto de karmemora Rina ne restu malplena.

TESMAN Nu? Kiun vi volas, ke enlogxigxu? Cxu?

FRAUxLINO TESMAN Nu, trovigxas cxiam iu aux alia malsana kompatindulino, kiu bezonas zorgadon kaj flegon, bedauxrinde.

HEDDA Cxu vi vere ankorauxfoje volas preni sur vin tian krucon?

FRAUxLINO TESMAN Krucon! Dio pardonu vin, infano, -- ne estis ja kruco por mi.

HEDDA Sed se nun venus fremda homo kaj --

FRAUxLINO TESMAN Ho, kun malsanaj homoj oni baldaux amikigxas. Kaj mi ja vere bezonas iun por kiu vivi, ankaux mi. Nu, dankon al Dio, -- en via domo eblus ankaux okazi io aux alia por laborigi la manojn de maljuna onklino.

HEDDA Ho, ne parolu pri niaj aferoj.

TESMAN Jes, imagu kiom bonege ni tri povus kune vivi, se --

HEDDA Se --?

TESMAN (maltrankvila) Ho, nenio. Certe ordigxos. Esperu tion. Cxu?

FRAUxLINO TESMAN Ja, ja. Vi du certe havas ion priparolendan, mi komprenas. (ridetas) Kaj Hedda eble havas ion rakontindan por vi, Jorgen. Adiaux! Nun mi devas hejmeniri al Rina. (turnas sin cxe la pordo) Bona Dio, kiel strange imagi! Nun Rina estas cxe mi kaj cxe karmemora Jochum samtempe.

TESMAN Jes, jen imagu, onklino Julle! Cxu?

(_Frauxlino Tesman_ eliras tra la pordo de la antauxcxambro.)

HEDDA (sekvas _Tesman_ per la okuloj malvarme kaj esplore) Mi vere kredas, ke la morto atakas _vian_ koron pli ol sxian.

TESMAN Ho, ne estas sole jena morto. Estas Ejlert pro kiu mi estas tiom maltrankvila.

HEDDA (rapide) Cxu estas io nova pri li?

TESMAN Mi intencis kuri supren al li nun posttagmeze, kaj diri al li, ke la manuskripto estas sendifekta.

HEDDA Nu? Vi ne renkontis lin?

TESMAN Ne. Li ne estis hejme. Sed poste mi renkontis sinjorinon Elvsted, kaj sxi diris, ke li estis cxe ni frue cxi-matene.

HEDDA Jes, tuj post via foriro.

TESMAN Kaj, lauxdire, li estis dissxirinta la manuskripton. Cxu?

HEDDA Jes, li tion asertis.

TESMAN Sed, bona Dio, do li estis ja tute freneza! Kaj sekve vi ne kuragxis redoni gxin al li, Hedda?

HEDDA Ne, li gxin ne ricevis.

TESMAN Sed vi certe diris al li, ke ni gxin havas?

HEDDA Ne. (rapide) Eble vi tion diris al sinjorino Elvsted?

TESMAN Ne, tion mi ne volis. Sed al li mem vi estus tion dirinta. Imagu, se li en malespero ekpensus sin meti en dangxeron de morto! Donu al mi la manuskripton, Hedda! Mi tuj kuros kun gxi al li. Kie vi havas la paketon?

HEDDA (malvarma kaj nemovigxanta, sin apogante al la apogsegxo) Mi gxin ne plu havas.

TESMAN Vi gxin ne plu havas! Pro la cxielo kion vi aludas per tio!

HEDDA Mi forbruligis gxin -- cxion.

TESMAN (eksaltas en timo) Forbruligis! Forbruligis la manuskripton de Ejlert!

HEDDA Ne kriu tiel. La servistino povus eble vin auxdi.

TESMAN Forbruligis! Sed bona Dio --! Ne, ne, ne, -- tio estas tute neebla!

HEDDA Jes, sed tiel tamen estas.

TESMAN Sed cxu vi mem komprenas, kion vi faris, Hedda! Estas ja kontrauxlegxa traktado de trovitajxo. Jen imagu! Jes, demandu nur al asesoro Brack, kaj vi auxdos.

HEDDA Estas pli konsilinde, ke vi ne parolu pri tio, -- nek al la asesoro, nek al iu alia.

TESMAN Sed kiel povis vi ekpensi iun tiagrade neauxditan agon! Kiel povis vi ekhavi tiun ideon? Kiel tia koncepto obsedis vin? Respondu al mi pri tio. Cxu?

HEDDA (subpremas preskaux nerimarkeblan rideton) Mi tion faris por vi, Jorgen.

TESMAN Por mi!

HEDDA Kiam vi revenis hejmen cxi-matene kaj rakontis, ke li legis por vi --

TESMAN Jes, jes, kaj kio jen?

HEDDA Tiam vi konfesis, ke vi enviis al li lian verkon.

TESMAN Ho Dio, ne prenu tion lauxlitere --.

HEDDA Tamen. Mi ne povis toleri la penson, ke iu alia superombru vin.

TESMAN (kun ekkrio inter dubo kaj gxojo) Hedda, -- ho, cxu estas vero, kion vi diras! -- Tamen, -- tamen -- tiel mi neniam antauxe spertis vian amon. Jen imagu!

HEDDA Nu, do estas plej bone ke vi eksciu -- ke gxuste en tiu cxi tempo -- (impete, interrompante) Ne, ne, -- vi povas pridemandi cxe onklino Julle. Kaj certe sxi donos al vi informon.

TESMAN Ho, mi preskaux kredas ke mi komprenas vin, Hedda! (kunfrapas la manojn) Eja, bona Dio, vi --, cxu tio estus ebla! Cxu?

HEDDA Ne kriu tiel. La servistino povus auxdi vin.

TESMAN (ridante en senrega gxojo) La servistino! Ne, nun vi estas vere amuzega, Hedda! La servistino, -- tiu estas ja Berte, tiu! Mi mem iros tion rakonti al Berte.

HEDDA (premegas la manojn kiel en malespero) Ho, mi krevos, -- mi krevos en cxio cxi!

TESMAN En kio do, Hedda? Cxu?

HEDDA (malvarme, sinrege) En cxio tio -- ridinda, -- Jorgen.

TESMAN Ridinda? Ke mi estas tiom gxojega. Sed tamen --. Eble ne estas sagxe, ke mi ion diru al Berte.

HEDDA Ho ja, -- kial ne ankaux tio?

TESMAN Ne, ne, ankoraux ne. Sed onklino Julle nepre devas tion scii. Kaj ankaux _tio_ ke vi komencis nomi min Jorgen! Jen imagu. Ho, onklino Julle, sxi farigxos ege gxoja, -- ege gxoja!

HEDDA Kiam sxi auxdos ke mi forbruligis la paperojn de Ejlert Lovborg -- por vi?

TESMAN Ne, jen vere! Tion pri la paperoj, tion kompreneble neniu devas ekscii. Sed ke vi forbruligas por mi, Hedda, -- en tiu scio vere ankaux onklino Julle partoprenu! Cetere mi sxatus scii, mi, cxu tia sinteno estas kutima cxe junaj edzinoj? Cxu?

HEDDA Vi devas demandi al onklino Julle ankaux pri _tio_, mi opinias.

TESMAN Jes, tion mi certe okaze faros. (denove aspektas maltrankvile kaj hezitante) Tamen, -- tamen, la manuskripto? Bona Dio, estas ja tamen terure pensi pri la kompatinda Ejlert.

(_Sinjorino Elvsted_, vestita kiel je la unua vizito, kun cxapelo kaj supervestoj, envenas tra la pordo de la antauxcxambro.)

ELVSTED (salutas rapide kaj diras ekscitite) Ho, kara Hedda, ne ofendigxu pro tio, ke mi revenas.

HEDDA Kio okazis al vi, Tea?

TESMAN Cxu denove estas io pri Ejlert Lovborg? Cxu?

ELVSTED Ho jes, -- mi terure timas, ke akcidento okazis al li.

HEDDA (prenas sxian brakon) Ho, -- vi tion kredas!

TESMAN Ne do. bona Dio, -- kial vi povas ekpensi pri tiajxo, sinjorino Elvsted!

ELVSTED Ja, cxar mi auxdis, ke oni parolis pri li en la pensiono, -- gxuste kiam mi envenis. Ho, disvastigxas ja la plej nekredeblaj onidiroj pri li en la urbo hodiaux.

TESMAN Jes, imagu, tion ankaux mi auxdis! Kaj tamen mi povas atesti, ke li iris rekte hejmen kaj kusxigis sin. Jen imagu!

HEDDA Nu, -- kion oni diris en la pensiono?

ELVSTED Ho, mi eksciis nenion. Aux cxar ili nenion certe sciis aux --. Ili silentigxis, kiam ili min vidis. Kaj demandi mi ne kuragxis.

TESMAN (maltrankvile pasxadante) Ni esperu -- ni esperu, ke vi misauxdis, sinjorino Elvsted!

ELVSTED Ne, ne, mi estas certa, ke pri li oni parolis. Kaj jen mi auxdis, ke oni ion menciis pri malsanulejo aux --

TESMAN Malsanulejo!

HEDDA Ne, -- tio do vere neeblas!

ELVSTED Ho, mi morte timas pro li. Kaj sekve mi supreniris al lia logxejo, kaj sercxis lin _tie_.

HEDDA Cxu vere vi _povis_ decidigi vin al tio, Tea!

ELVSTED Jes, kion do mi alie farus? Cxar sxajnis al mi, ke mi ne plu povis elteni tiun necertecon.

TESMAN Sed vi ne renkontis lin? Ankaux vi ne? Cxu?

ELVSTED Ne. Kaj la aliaj logxantoj nenion sciis pri li. Li ne estis hejme de post hieraux posttagmeze, ili diris.

TESMAN Hieraux! Imagu, ke ili povis tion diri!

ELVSTED Ho, sxajnas al mi, ke devas esti okazinta iu akcidento al li!

TESMAN Vi, Hedda, -- cxu mi iru urben, kaj tie informigxu pri li en diversaj lokoj --?

HEDDA Ne, ne, vi ne impliku vin en tio cxi.

(_Asesoro Brack_, kun cxapelo en la mano, envenas tra la pordo de la antauxcxambro, kiun _Berte_ malfermas kaj poste malantaux li fermas. Li aspektas serioze kaj salutas silente.)

TESMAN Ho, jen vi, kara Asesoro? Cxu?

BRACK Jes, mi nepre devis viziti vin cxivespere.

TESMAN Mi povas vidi laux via aspekto, ke vi ricevis mesagxon de onklino Julle.

BRACK Ankaux tiun mi ricevis, jes.

TESMAN Cxu ne estas malgxojige? Cxu?

BRACK Nu, kara Tesman, tio estas kiel oni tion konceptas.

TESMAN (rigardas lin necerte) Cxu estas okazinta io alia?

BRACK Jes, vere estas.

HEDDA (ekscitita) Io malgxojiga, asesoro Brack?

BRACK Ankaux tio lauxkoncepte, Sinjorino.

ELVSTED (senvole ekgxemas) Ho, estas io pri Ejlert Lovborg!

BRACK (iom rigardas sxin) Kial Sinjorino ekpensas pri _tio_? Cxu eble Sinjorino jam ion scias --?

ELVSTED (konfuzita) Ne, ne, mi tute nenion scias; sed --

TESMAN Sed bona Dio, diru do!

BRACK (sxultrotiras) Nu, -- bedauxrinde, -- Ejlert Lovborg estas portita al la malsanulejo. Li certe jam estas mortonta.

ELVSTED (ekkrias) Ho Dio, ho Dio --!

TESMAN En la malsanulejo! Kaj ecx mortonta!

HEDDA (senvole) Tiom rapide do --!

ELVSTED (lamentante) Kaj ni, kiuj disigxis sen repacigxo, Hedda!

HEDDA (flustras) Sed, Tea, -- Tea do!

ELVSTED (sen atenti sxin) Mi devas iri al li! Mi devas vidi lin en vivo.

BRACK Vi neniel povas, Sinjorino. Neniu estas permesata enveni al li.

ELVSTED Ho, sed diru do al mi nur tion, kio okazis al li! Kio do estas?

TESMAN Jes, cxar li kredeble ne mem --! Cxu?

HEDDA Jes, mi certas ke li mem faris.

TESMAN Hedda, -- kial vi povas --!

BRACK (kiu konstante sxin rigardas) Bedauxrinde vi gxuste divenis, sinjorino Tesman.

ELVSTED Ho, kiom terure!

TESMAN Li mem do! Jen imagu!

HEDDA Sin pafis!

BRACK Ankaux nun vi gxuste divenis, Sinjorino.

ELVSTED (provas sin regi) Kiam tio okazis, sinjoro Asesoro?

BRACK Nun, posttagmeze. Inter la tria kaj la kvara.

TESMAN Sed bona Dio, -- kie li do tion faris? Cxu?

BRACK (iom necerta) Kie? Jes, kara, -- eble li tion faris en sia logxejo.

ELVSTED Ne, tiel ne povas esti. Cxar tie mi enrigardis inter la sesa kaj la sepa.

BRACK Nu, do en iu alia loko. Tion mi ne precize scias. Mi nur scias, ke oni trovis lin --. Li estis sin pafinta -- tra la brusto.

ELVSTED Ho, kiom terure imagi! Jen ke pri li tiel finigxis!

HEDDA (al _Brack_) Cxu estas tra la brusto?

BRACK Jes, -- kiel mi diras.

HEDDA Do ne tra la tempio?

BRACK Tra la brusto, sinjorino Tesman.

HEDDA Ja, ja, -- la brusto estas ankaux bona.

BRACK Kiel, Sinjorino?

HEDDA (repusxante) Ho ne, -- nenio.

TESMAN Kaj la vundo estas vivdangxera, vi diras? Cxu?

BRACK La vundo estas absolute mortiga. Versxajne jam estas finite pri li.

ELVSTED Ja, Ja, tion mi antauxsentas! Estas finite! Finite! Ho, Hedda --!

TESMAN Sed diru al mi, -- kie vi eksciigxis pri cxio tio?

BRACK (abrupte) Tra iu el la policistoj. Iu kun kiu mi interparolus.

HEDDA (lauxte) Fine heroajxo!

TESMAN (timigita) Dio gardu min, -- kion vi diras, Hedda!

HEDDA Mi diras, ke en tio cxi estas beleco.

BRACK Hm, sinjorino Tesman --

TESMAN Beleco! Ne, jen imagu!

ELVSTED Ho, Hedda, kiel vi do povas paroli pri beleco en tiajxo!

HEDDA Ejlert Lovborg faris la saldon pri sia vivo. Li kuragxis tion fari, kio -- kio estis farenda.

ELVSTED Ne, neniel kredu, ke tiel okazis! Kion li faris, tion li faris en deliro.

TESMAN En malespero li tion faris!

HEDDA Tiel ne estas. Pri tio mi estas certa.

ELVSTED Jes, li faris! En deliro! Gxuste kiel kiam li dissxiris niajn kajerojn.

BRACK (ekmiras) La kajerojn? La manuskripton, vi aludas? Cxu li dissxiris gxin?

ELVSTED Jes, tion li faris cxi-nokte.

TESMAN (flustras mallauxte) Ho, Hedda, el tio ni neniam liberigxos.

BRACK Hm, estas strange.

TESMAN (pasxadante sur la planko) Jen imagu, ke Ejlert tiel forlasas la mondon! Kaj ne postlasas tion, kio dauxre famigus lian nomon --

ELVSTED Ho, se eblus tion rekonstrui!

TESMAN Jes, imagu, se tio eblus! Mi ne scias kiom mi donus --

ELVSTED Eblus, sinjoro Tesman.

TESMAN Kion vi sugestas?

ELVSTED (sercxas en la posxo de la robo) Jen, vidu. Mi gardis la foliajxojn, kiujn li kunportis, kiam li diktis.

HEDDA (pasxon pli proksimen) Ahx --!

TESMAN Ilin vi gardis, sinjorino Elvsted! Cxu?

ELVSTED Jen ili estas. Mi kunprenis ilin, kiam mi forvojagxis. Kaj ili restis en la posxo --

TESMAN Ho, permesu al mi rigardi!

ELVSTED (donas al li amaseton da folietoj) Sed estas tiom konfuzite. Tiom intermiksite.

TESMAN Imagu, cxu ni tamen povus trovi vojon en gxi! Eble kiam ni du helpus unu la alian --

ELVSTED Ho jes, ni almenaux provu --

TESMAN Ni _plenumu_! Ni _devas_ sukcesi! Mi metas mian vivon en tion!

HEDDA Vi, Jorgen? Vian vivon?

TESMAN Jes, aux pli gxuste dirite la tutan tempon je mia dispono. Miaj propraj kolektoj, ili kusxu dume. Hedda, -- vi komprenas min? Cxu? Estas io kion mi sxuldas al la renomo de Ejlert.

HEDDA Eble tio.

TESMAN Kaj jen, kara sinjorino Elvsted, ni do al la laboro. Bona Dio, ne utilas kovi sur tio, kio estas okazinta. Cxu? Ni provu tiom retrovi animan trankvilon, ke --

ELVSTED Jes, jes, sinjoro Tesman, mi provos kiom eble plej bone.

TESMAN Nu, venu do cxi tien. Ni devas tuj ekzameni la noticojn. Kie ni sidu? Cxi tie? Ne, tie en la malantauxa cxambro. Pardonu, kara Asesoro! Venu do kun mi, sinjorino Elvsted.

ELVSTED Ho Dio, -- se nur estus fareble!

(_Tesman_ kaj _sinjorino Elvsted_ iras en la malantauxan cxambron. Sxi deprenas cxapelon kaj supervestojn. Ambaux sidigas sin cxe la tablo sub la penda lampo kaj sin profundigas en fervora ekzameno de la paperoj. _Hedda_ iras al la forno kaj eksidas sur la apogsegxon. Iom poste _Brack_ iras al sxi.)

HEDDA (duonlauxte) Ho Asesoro, -- kia liberigxo estas en tio cxi pri Ejlert Lovborg.

BRACK Liberigxo, sinjorino Hedda? Jes, por li ja efektive estas liberigxo --

HEDDA Mi pensas, por mi. Liberigxo scii, ke almenaux io kuragxa povas libervole okazi en tiu cxi mondo. Io, sur kio falas lumo de spontanea beleco.

BRACK (ridetas) Hm, -- kara sinjorino Hedda --

HEDDA Ho, mi certe scias, kion vi volas diri. Cxar vi estas ia fakulo, ankaux vi, kiel -- nu!

BRACK (rigardas sxin firme) Ejlert Lovborg signifis por vi pli ol vi eble volas agnoski por vi mem. Aux cxu mi eraras en tio?

HEDDA Pri tiajxo mi ne al vi respondas. Mi nur scias, ke Ejlert Lovborg havis kuragxon vivi la vivon laux sia propra animo. Kaj nun -- la heroajxo! El kiu brilas beleco. Tio, ke li havis forton kaj volon elsxiri sin el la vivofesteno -- tiom frue.

BRACK Mi bedauxras, sinjorino Hedda, -- sed mi estas devigata tiri vin el bela iluzio.

HEDDA Iluzio?

BRACK El kiu vi tamen baldaux elsxirigxus.

HEDDA Kaj kiu estas do tiu?

BRACK Li ne mortpafis sin mem -- libervole.

HEDDA Ne libervole!

BRACK Ne. La afero pri Ejlert Lovborg ne estas tia, kia mi gxin prezentis.

HEDDA (emociita) Cxu vi ion prisilentis? Kaj kion?

BRACK Pro la kompatinda sinjorino Elvsted mi iomete sxangxis la esprimojn.

HEDDA Kiujn do?

BRACK Unue tiun, ke li jam vere estas morta.

HEDDA En la malsanulejo.

BRACK Jes. Kaj sen regajni konscion.

HEDDA Kion pli vi prisilentis?

BRACK Tion, ke la evento ne okazis en lia cxambro.

HEDDA Nu, tio povas ja esti suficxe indiferenta.

BRACK Ne tute. Cxar mi al vi diru, -- Ejlert Lovborg trovigxis mortpafita en -- la buduaro de frauxlino Diana.

HEDDA (volas eksalti, sed refalas) Neeblas, asesoro Brack! Tie li ne denove trovigxus hodiaux!

BRACK Li estis tie hodiaux posttagmeze. Li venis por postuli ion, kion oni estus forpreninta de li. Parolis konfuzite pri infano, kiu malaperis --

HEDDA Ahx, -- tial do --

BRACK Mi pensis, ke eble povus esti lia manuskripto. Sed tiun li ja mem neniigis, mi auxdas. Do eble estis lia posxbiletujo.

HEDDA Eble estis gxi. -- Kaj tie, -- tie oni trovis lin.

BRACK Jes, tie. Kun elpafita pistolo en la brustposxo. La kuglo trafis lin mortige.

HEDDA En la brusto, -- jes.

BRACK Ne, -- gxi trafis lin en la abdomenon.

HEDDA (ekrigardas lin kun esprimo de abomeno) Aldone tio! Ho ridindajxo kaj abomenajxo, kiuj suprenmetas sin kiel malbenon sur _cxion_, kion mi nur tusxas.

BRACK Aldonigxas ankaux io alia, sinjorino Hedda. Io, kion oni ankaux klasifiku sub la fia.

HEDDA Kaj kio estas tio?

BRACK La pistolo, kiun li cxe si havis --

HEDDA (senspire) Nu! Kio pri gxi!

BRACK Gxin li devas esti sxtelinta.

HEDDA (eksaltas) Sxtelinta! Ne estas vero! Tion li ne faris.

BRACK Nenio alia eblas. Li certe estas gxin sxtelinta --. Sx-sxt!

(_Tesman_ kaj _sinjorino Elvsted_ ekstaris cxe la tablo en la malantauxa cxambro kaj venas en la salonon.)

TESMAN (kun la paperoj en ambaux manoj) Auxdu, Hedda, -- preskaux neeblas por mi vidi tie sub la penda lampo. Jen imagu.

HEDDA Jes, mi imagas.

TESMAN Cxu povus ni sidi cxe via skribotablo. Cxu?

HEDDA Volonte. (rapide) Ne, atendu! Lasu min unue iom ordigi.

TESMAN Ho, tion vi tute ne bezonas, Hedda. Estas suficxe da loko.

HEDDA Ne, ne, lasu min nur ion forigi, mi diras. Porti tion cxi tien sur la pianon dume. Jen do!

(Sxi tiras objekton, kovritan de notfolioj, el sub la bretaro, almetas pliajn notfoliojn, kaj portas cxion maldekstren en la malantauxan cxambron. _Tesman_ metas la paperfoliojn sur la skribotablon kaj translokigas tien la lampon de la tablo en la angulo. Li kaj _sinjorino Elvsted_ eksidas kaj rekomencas la laboron. _Hedda_ revenas.)

HEDDA (malantaux la segxo de _sinjorino Elvsted_, mole palpante sxiajn harojn) Nu, dolcxa Tea, -- cxu eblas pri la monumento de Ejlert Lovborg?

ELVSTED (rigardas sxin senespere) Ho Dio, -- certe farigxos ege malfacile trovi sistemon.

TESMAN Ni devas kapabli. Estas la sola vojo. Kaj ordigi la paperojn de aliuloj, -- tio estas gxuste io por kio mi tauxgas.

(_Hedda_ iras al la forno kaj eksidas sur unu el la taburetoj. _Brack_ staras super sxi, apoganta al la apogsegxo.)

HEDDA (flustras) Kion vi diris pri la pistolo?

BRACK (mallauxte) Ke li nepre estas gxin sxtelinta.

HEDDA Kial gxuste sxtelinta?

BRACK Cxar cxiu alia klarigo devas esti neebla, sinjorino Hedda.

HEDDA Cxu?

BRACK (rigardas sxin iom ekzamene) Ejlert Lovborg kompreneble estis cxi tie hodiaux matene. Cxu ne?

HEDDA Jes.

BRACK Vi estis sola kun li, cxu?

HEDDA Jes, momenton.

BRACK Cxu vi ne forlasis la cxambron, dum lia cxeesto?

HEDDA Ne.

BRACK Pripensu. Cxu vi ne eliris momenton?

HEDDA Jes, eble mallongan momenton -- eksteren en la antauxcxambron.

BRACK Kaj kie vi dume havis vian pistolskatolon?

HEDDA Gxi estis ene en --

BRACK Nu, sinjorino Hedda?

HEDDA La skatolo staris tie sur la skribotablo.

BRACK Cxu vi poste rigardis cxu ambaux pistoloj estas tie?

HEDDA Ne.

BRACK Ankaux ne estas necese. Mi vidis tiun pistolon, kiun Lovborg havis cxe si. Kaj mi tuj rekonis gxin de hieraux. Kaj ankaux de pli frue.

HEDDA Cxu vi eble havas gxin?

BRACK Ne, la polico gxin havas.

HEDDA Kion la polico faros pri la pistolo?

BRACK Sercxos sciigxon pri la posedanto.

HEDDA Cxu vi kredas, ke oni tion povas malkasxi?

BRACK (klinas sin super sxi malsupren kaj flustras) Ne, Hedda Gabler, -- ne tiom longe kiom mi silentas.

HEDDA (rigardas lin timeme) Kaj se vi ne silentas, -- kio do?

BRACK (sxultrotiras) Estas ja cxiam la klarigo, ke la pistolo estas sxtelita.

HEDDA (firme) Prefere morti!

BRACK (ridetas) Tiajxon oni diras, sed oni tion ne faras.

HEDDA (ne respondante) Kaj se la pistolo do ne estas sxtelita. Kaj la posedanto trovigxas. Kio tiam sekvos?

BRACK Ja, Hedda, -- tiam sekvos la skandalo.

HEDDA La skandalo!

BRACK La skandalo, jes, -- kiun vi tiom morte timas. Kompreneble vi estos vokata antaux la tribunalon. Kaj vi kaj frauxlino Diana. Sxi devas ja klarigi kiel cxio okazis. Se estis akcidenta pafo aux intenca mortigo. Cxu li tirus la pistolon el la posxo por sxin minaci? Kaj jen la kuglo pafigxus? Aux cxu sxi tirus la pistolon el lia mano, kaj jen mortpafus lin, kaj remetus la pistolon en lian posxon? Sxi certe kapablus tion fari. Cxar sxi estas fortika knabineto, tiu sama frauxlino Diana.

HEDDA Sed cxio cxi abomena ne koncernas _min_.

BRACK Ne. Sed vi devas respondi tiun demandon: Kial vi donis la pistolon al Ejlert Lovborg? Kaj kiujn konkludojn oni tiros el la fakto, ke vi al li gxin donis?

HEDDA (mallevas la kapon) Vere. Pri tio mi ne pensis.

BRACK Nu, felicxe neniu dangxero estas, tiom longe kiom mi silentas.

HEDDA (rigardas supren al li) Mi do estas sub via potenco, Asesoro. De nun vi regas mian korpon kaj animon.

BRACK (flustras pli mallauxte) Plej kara Hedda, -- kredu min -- mi ne misuzos la staton.

HEDDA Tamen same sub via potenco. Dependanta de viaj postuloj kaj volo. Mallibera. Do mallibera! (ekstaras impete) Ne, -- tiun penson mi ne eltenos! Neniam.

BRACK (rigardas sxin duone mokante) Kutime oni rezignas antaux la neevitebleco.

HEDDA (reciprokas lian rigardon) Ja, eble.

(Sxi iras al la skribotablo.)

HEDDA (subpremas senperan rideton kaj imitas la akcenton de Tesman) Cxu vi do sukcesas, Jorgen? Cxu?

TESMAN Dio scias, kara. Estos laboro almenaux de pluraj monatoj, tio cxi.

HEDDA (kiel antauxe) Jen imagu! (rapidas legxere per la manoj tra la hararo de _sinjorino Elvsted_) Cxu ne estas strange por vi, Tea? Nun vi sidas cxi tie kune kun Tesman -- gxuste kiel vi antauxe sidis kune kun Ejlert Lovborg.

ELVSTED Ho Dio, se mi nur povus inspiri ankaux vian edzon.

HEDDA Ho, tio certe venos -- kun la paso de tempo.

TESMAN Ja, sciu, Hedda, -- jam vere sxajnas al mi, ke mi komencas ion tian percepti. Sed retrovu segxon cxe la asesoro.

HEDDA Cxu estas nenio, por kio vi du povas uzi min en tio?

TESMAN Ne, absolute nenio. (turnas la kapon) De nun vi vere devas esti tiom afabla teni al Hedda kompanion, kara Asesoro!

BRACK (kun ekrigardo al Hedda) Estos por mi ega plezuro.

HEDDA Dankon. Sed cxivespere mi estas laca. Mi volas iom kusxi tie ene sur la sofo.

TESMAN Jes, tion faru, kara. Cxu?

(_Hedda_ iras en la malantauxan cxambron kaj kuntiras la kurtenojn post si. Mallonga pauxzo. Subite oni auxdas, ke sxi ludas sovagxan dancmelodion tie ene sur la piano.)

ELVSTED (eksaltas de sur la segxo) Hu, kio do estas!

TESMAN (kuras al la pordaperturo) Sed, plej kara Hedda, -- ne ludu do por danco cxivespere! Memoru do onklinon Rina! Kaj ankaux Ejlert!

HEDDA (metas la kapon antauxen inter la kurtenoj) Kaj ankaux onklinon Julle. Kaj la tutan aron. -- De nun mi estos silenta.

(Sxi denove fermas post si.)

TESMAN (cxe la skribotablo) Sxi eble suferas vidi nin cxe tiu cxi doloriga laboro. Sciu, sinjorino Elvsted, -- vi translogxigxu al onklino Julle. Kaj jen mi venos en la vesperoj. Kaj ni povos sidi laborante _tie_. Cxu?

ELVSTED Jes, estus eble pli bone --

HEDDA (en la malantauxa cxambro) Mi bone auxdas kion vi diras, Tesman. Sed kiel mi pasigu la vesperojn cxi tie?

TESMAN (foliumas la paperojn) Ho, asesoro Brack certe estas tiom gxentila, ke li tamen vizitos vin.

BRACK (sur la apogsegxo, krietas gxoje) Kun plezuro cxiun lauxvican vesperon, sinjorino Tesman! Ni kune certe bone amuzigxu cxi tie, ni du!

HEDDA (klare kaj auxdeble) Jes, cxu vi ne nutras tiun esperon, Asesoro? Vi, kia sola koko en la korto -- --

(Pafo auxdigxas tie ene. _Tesman_, _sinjorino Elvsted_ kaj _Brack_ eksaltas.)

TESMAN Aj, nun sxi denove fingrumas la pistolojn.

(Li distiras la kurtenojn kaj kuras enen. _Sinjorino Elvsted_ same. _Hedda_ kusxas senviva, sternita sur la sofo. Konfuzo kaj kriado. Konfuzita _Berte_ envenas de dekstre.)

TESMAN (krias al _Brack_) Pafis sin! Pafis sin tra la tempio! Jen imagu!

