# Hedda Gabler

## Part 3

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/hedda-gabler-19183/index.md

TESMAN Jes, bona Dio, -- kiom mi antauxgxojis al tio! Imagu, -- vidi vin kiel mastrinon, -- en elektita rondo! Cxu? -- Jes ja, -- intertempe ni du devas elteni kune en soleco, Hedda. Nur foje vidi onklinon Julle cxe ni. -- Ho vi, kiu devus sperti ion alian -- ion tute alian --!

HEDDA Livre-vestitan serviston mi kompreneble unue ne ricevos.

TESMAN Ho ne, -- bedauxrinde. Dungi serviston, -- vidu, pri tio ne eblas pensi.

HEDDA Kaj la rajdcxevalon, kiun mi havus --

TESMAN (timigita) La rajdcxevalon!

HEDDA -- pri gxi mi certe nun ecx ne plu kuragxas pensi.

TESMAN Ne, Dio gardu min, -- estas ja memkompreneble!

HEDDA (pasxas sur la planko) Nu -- per unu afero mi almenaux povas min gxojigi dume.

TESMAN (gxoje) Ho, Dio benata, dankon! Kaj kio estas do tio, Hedda? Cxu?

HEDDA (cxe la pordo, rigardas lin kun kasxata moko) Miaj pistoloj, -- Jorgen.

TESMAN (timigate) La pistoloj!

HEDDA (kun glaciaj okuloj) La pistoloj de generalo Gabler.

(Sxi eliras tra la malantauxa cxambro maldekstren.)

TESMAN (kuras al la pordaperturo kaj vokas post sxi) Ne, Dio benu vin, plej kara Hedda, -- ne tusxu tiujn dangxerajn objektojn! Pro mi, Hedda! Cxu?

DUA AKTO

(La sama cxambro de _gesinjoroj Tesman_, sed la piano estas elmetita; kaj eleganta, eta skribotablo estas tie lokigita anstatauxe. Cxe la sofo maldekstre estas metita malgranda tablo. La plejmultaj florbukedoj estas forportitaj. La bukedo de _sinjorino Elvsted_ staras sur pli granda tablo iom antauxe sur la planko. -- Estas posttagmezo.)

(_Hedda_, vestita por akceptado, estas sola en la cxambro. Sxi staras cxe la malferma vitra pordo sxargante revolverpistolon. Alia egala kusxas en malfermita pistolskatolo sur la skribotablo.)

HEDDA (rigardas malsupren en la gxardenon kaj krias) Bonan tagon, sinjoro Asesoro!

BRACK (auxdata de malsupre iom fore) Dankon, same, sinjorino Tesman!

HEDDA (suprenlevas la pistolon kaj celumas) Nun mi pafas vin, sinjoro Brack!

BRACK (krias de tie) Ne -- ne -- ne! Ne staru tiel celumante gxuste al mi!

HEDDA Tio rezultas el sxteliro laux sekreta vojo! (sxi pafas)

BRACK (pli proksime) Cxu vi estas tute freneza --!

HEDDA Ho, Dio, -- cxu eble mi trafis vin?

BRACK (ankoraux ekstere) Cxesu pri tiuj stultajxoj!

HEDDA Do, envenu, Asesoro.

(_Asesoro Brack_, vestita por sinjora festeno, envenas tra la vitra pordo. Li portas malpezan mantelon sur la brako.)

BRACK Pro diablo, -- cxu vi ankoraux faras tiun sporton? Al kio vi pafas?

HEDDA Ho, mi nur staras tiel pafante en la bluan aeron.

BRACK (zorge prenas la pistolon el sxia mano) Pardonu, Sinjorino. (rigardas gxin) Aha, tiun cxi, -- tiun mi bone konas. (cxirkauxrigardas) Kie ni havas la skatolon? Nu, jen. (metas la pistolon enen kaj fermas) Cxar nun ni suficxe sxercis hodiaux.

HEDDA Sed kara Dio, pri kio vi volas ke mi okupigxu?

BRACK Cxu vi ne akceptis vizitantojn?

HEDDA (fermas la vitran pordon) Ecx ne unu. Cxiuj la intimaj versxajne ankoraux estas en la kamparo.

BRACK Kaj eble ankaux Tesman ne estas hejme?

HEDDA (cxe la skribotablo, metas la pistolskatolon en la tirkeston) Ne. Tuj post kiam li mangxis, li kuris al la onklinoj. Cxar li ne atendis vin tiel frue.

BRACK Hm, -- domagxe ke mi ne tion suspektis. Estis stulte de mi.

HEDDA (turnas la kapon kaj rigardas lin) Kial stulte?

BRACK Nu, cxar tial mi estus veninta cxi tien ankoraux iom -- pli frue.

HEDDA (pasxas trans la plankon) Nu ja, sed tiam vi tute ne estus iun renkontanta. Cxar mi estis en mia cxambro sxangxante vestojn post la tagmangxo.

BRACK Kaj ne trovigxas eta pordofendo, tra kiu oni povus intertrakti?

HEDDA Vi ja forgesis tian arangxi.

BRACK Jen, ankaux _tio_ estis stulta de mi.

HEDDA Nu, do ni sidigxu cxi tie. Kaj atendu. Cxar Tesman versxajne ne revenos hejmen tiom frue.

BRACK Nu do, kara Dio, mi estu pacienca.

(_Hedda_ sidigas sin en la sofoangulon. _Brack_ metas sian mantelon super la dorson de la plej proksima segxo kaj eksidas, sed dauxre tenas la cxapelon en la mano. Mallonga pauxzo. Ili rigardas unu la alian.)

HEDDA Nu?

BRACK (per la sama vocxo) Nu?

HEDDA Estas mi, kiu demandis unue.

BRACK (klinas sin iom antauxen) Do, ni permesu al ni etan, agrablan babiladon, sinjorino Hedda.

HEDDA (kusxigas sin iom pli malantauxen en la sofo) Cxu ne sxajnas al vi, ke estas kvazaux eterneco post kiam ni laste kunparolis? -- Nu, la rimarkoj preterpasante hieraux vespere kaj hodiaux matene -- mi ne grave konsideras.

BRACK Sed tiel inter ni du? -- Du solaj vi aludas?

HEDDA Nu jes. Proksimume.

BRACK Cxiun opan tagon mi iris sopirante, ke vi baldaux bone revenus hejmen.

HEDDA Kaj ecx mi la tutan tempon sopiris pri la sama.

BRACK Vi? Vere, sinjorino Hedda? Kaj mi, kiu kredis, ke vi tiom bone amuzigxis dum la vojagxo!

HEDDA Ho, jen kredu!

BRACK Sed tion Tesman cxiam skribis.

HEDDA Jes _li_! Cxar li ja trovas, ke estas por li plej sxatinde cxirkauxflari en la librejoj. Kaj havi sxancon sidi kopiante malnovajn pergamenfoliojn, -- aux ion tian.

BRACK (iom malice) Nu, tio estas ja lia tasko en la vivo. Almenaux parte.

HEDDA Jes, tio ja estas. Kaj tiam oni kompreneble --. Sed por mi! Ho ne, kara Asesoro, -- por mi estis terure tede.

BRACK (simpatiante) Cxu vere vi tion diras? Tute serioze?

HEDDA Jes, vi povas ja mem imagi --! Tiel tute duonan jaron neniam renkonti homon, kiu iom konas nian rondon. Kaj kun kiu oni povas paroli pri niaj propraj aferoj.

BRACK Ne, ne, -- ankaux mi sentus tion manko.

HEDDA Kaj aldone tio, kio estas la plej netolerebla --

BRACK Nu?

HEDDA -- cxiam kaj eterne esti devigata pasi la tagojn kune kun -- kun unu sola kaj la sama --

BRACK (kapklinas samopiniante) Kaj frue kaj malfrue, -- jes. Imagu, -- je cxiuj okazoj.

HEDDA Mi diris: cxiam kaj eterne.

BRACK Jen komprenite. Sed kun nia deca Tesman mi opinias, ke oni devus kapabli --

HEDDA Tesman estas -- fakulo, kara.

BRACK Sendiskute.

HEDDA Kaj kun fakuloj ne estas amuze vojagxi. Almenaux ne dumlonge.

BRACK Ecx ne -- kun la fakulo, kiun oni _amas_?

HEDDA Hu, -- ne uzu tiun sukergluan vorton!

BRACK (ekmiras) Jen kio, sinjorino Hedda?

HEDDA (duone ridante, duone cxagrenita) Jes, vi provu tion, vi! Auxdi pri kulturhistorio frue kaj malfrue --

BRACK Cxiam kaj eterne --

HEDDA Jes -- jes -- jes! Kaj pri tiu hejma industrio en la mezepoko --! Tio estas ja la plej monstra!

BRACK (rigardas sxin esplorante) Sed diru al mi, -- kiel devas mi kompreni ke --? Hm --

HEDDA Ke farigxis paro de mi kaj Jorgen Tesman, vi aludas?

BRACK Nu ja, esprimu nin tiel.

HEDDA Bona Dio, cxu vi do trovas tion stranga?

BRACK Kaj jes, kaj ne, -- sinjorino Hedda.

HEDDA Mi vere estis dancinta gxis lacigxo, kara Asesoro. Mia tempo estis pasinta -- (skuigxas) Hu ne, -- tion mi tamen ne dirus. Ecx ne tion pensi!

BRACK Al tio vi verdire havas neniun kialon.

HEDDA Ho, -- kialon --, (rigardas lin kvazaux kasxobservante) Kaj Jorgen Tesman, -- oni devas ja rigardi lin kiel bonkondutan homon en cxiuj rilatoj.

BRACK Bonkondutan kaj fidindan. Bona Dio.

HEDDA Kaj ion rekte ridindan cxe li mi ne povas trovi. Cxu vi ion tian trovas?

BRACK Ridindan? Ne-e, -- gxuste tion mi ne volas diri --

HEDDA Do, kaj cetere li ja estas tre diligenta kolektanto? -- Certe eblas, ke fine li tamen atingos alten.

BRACK (rigardas sxin iom necerte) Mi kredis, ke vi opinias, same kiel cxiuj aliaj, ke li farigxus aparte elstara viro.

HEDDA (kun esprimo de laceco) Jes, mi opiniis. -- Kaj kiam li nepre kaj absolute volis havi la permeson prizorgi min --. Mi ne scias, kial mi ne tion akceptus.

BRACK Ne -- ne. De tiu flanko rigardate --

HEDDA Estis efektive pli ol kion miaj aliaj amikoj volis fari, kara Asesoro, tiuj kiuj provis altiri mian favoron.

BRACK (ridas) Nu vere, mi ne povas respondi por cxiuj aliaj. Sed koncerne min, vi ja scias, ke mi cxiam subtenis iun -- iun respekton por la geedza ligo. Ja tiel gxenerale, sinjorino Hedda.

HEDDA (sxercante) Ho, mi vere neniam nutris min per esperoj koncerne _vin_.

BRACK Cxio, kion mi deziras, estas bona, intima rondo, en kiu mi povas servi per konsilo kaj helpo, kaj havas la permeson enveni aux eliri kiel -- kiel elprovita amiko --

HEDDA Amiko de la edzo en la domo vi sugestas?

BRACK (klinas sin) Por diri la veron, -- prefere de la sinjorino. Sed krome ankaux de la edzo, kompreneble. Sciu, -- tia -- diru triangula rilato, -- gxi estas funde granda komforto por cxiuj partoj.

HEDDA Jes, mi ofte sopiris havi trian ulon dum la vojagxo. Hu, -- sidi nur du solaj en la kupeo --!

BRACK Felicxe la nuptovojagxo estas nun finita --

HEDDA (skuas la kapon) Evidente la vojagxo estos longa, -- longa ankoraux. Mi nur atingis haltejon dumvojagxe.

BRACK Nu, do oni elsaltas. Kaj iom sin distras, sinjorino Hedda.

HEDDA Mi neniam elsaltos.

BRACK Vere ne?

HEDDA Ne. Cxar cxiam cxeestas iu, kiu --

BRACK (ridante) -- kiu rigardas ies krurojn, vi aludas?

HEDDA Jes gxuste.

BRACK Nu, sed, bona Dio --

HEDDA (kun deturnanta mansvingo) Mi ne sxatas tion. -- En tia okazo mi prefere restas sidanta, -- kie mi fine trovigxas. En sola duopo.

BRACK Nu, sed jen envenas tria persono al la paro.

HEDDA Nu jes, -- _tio_ estas io tute alia!

BRACK Elprovita, komprenema amiko --

HEDDA -- plezuriga en cxiuj vivecaj sferoj --

BRACK -- kaj tute ne estante fakulo!

HEDDA (kun auxdebla gxemspiro) Jes, tio estus ja efektive malsxargxo.

BRACK (auxdas ke iu malfermas la enirejpordon, kaj rigardas tien) La triangulo formata.

HEDDA (mallauxte) Kaj jen la trajno pluen veturas.

(_Jorgen Tesman_, en griza promenadkostumo kaj kun mola felta cxapelo, envenas tra la antauxcxambro. Li havas plurajn nebinditajn librojn sub la brako kaj en la posxoj.)

TESMAN (iras al la tablo apud la sofo en la angulo) Puf, -- vere estis varme kuntiri, -- cxion cxi. (demetas la librojn) Mi ecx sxvitas, Hedda. Jen, jen, -- vi jam alvenis, kara Asesoro? Cxu? Tion Berte ne menciis.

BRACK (ekstaras) Mi iris tra la gxardeno.

HEDDA Kiajn librojn vi kunportas?

TESMAN (staras foliumante) Estas novaj sciencfakaj verkoj, kiujn mi nepre devas havi.

HEDDA Fakaj verkoj?

BRACK Aha, estas fakaj verkoj, sinjorino Tesman.

(_Brack_ kaj _Hedda_ intersxangxas kompreneman rideton.)

HEDDA Cxu vi bezonas ankoraux pli da fakaj verkoj?

TESMAN Jes, kara Hedda, el tiuj oni neniam ekhavas tro. Oni devas ja orientigxi pri kio estas verkita kaj presita.

HEDDA Nu ja, versxajne oni tion devas.

TESMAN (sercxas inter la libroj) Kaj, rigardu, -- jen mi kaptis ankaux la novan libron de Ejlert Lovborg. (gxin etendante) Cxu vi eble emus gxin rigardi, Hedda? Cxu?

HEDDA Ne, multan dankon. Aux -- jes, eble poste.

TESMAN Mi gxin iom foliumis dumvoje.

BRACK Nu, kion do vi opinias -- kiel fakulo?

TESMAN Mi trovas, ke estas strange kiom atenteme li sin esprimas. Tiel li neniam skribis antauxe. (kolektas la librojn) Sed nun mi volas enporti cxion cxi. Estos plezuro foliume trancxi --! Kaj jen mi ankaux devas sxangxi vestajxojn. (al _Brack_) Cxar ni ja ne bezonas tuj foriri? Cxu?

BRACK Kompreneble ne, -- ne urgxas ankoraux dum longe.

TESMAN Do mi permesas al mi iom da tempo. (eliras kun la libroj, sed haltas en la pordaperturo kaj turnas sin) Jen, mi memoras, Hedda, -- onklino Julle ne vizitos vin cxivespere.

HEDDA Cxu ne? Cxu estas la epizodo kun la cxapelo, kiu malhelpas?

TESMAN Ho, tute ne. Kial vi pensas tiel pri onklino Julle? Imagu --! Sed onklino Rina estas tiom malsana, sciu.

HEDDA Tia sxi ja cxiam estas.

TESMAN Jes, sed hodiaux sxia malsano multe malbonigxis, la kompatindulino.

HEDDA Do ja, estas konvene, ke la alia restas cxe sxi. Mi devas rezigni.

TESMAN Kaj vi ne povas imagi, vi, kiom gxoja onklino Julle tamen estis, -- cxar vi tiom prosperis dum la vojagxo!

HEDDA (duonlauxte, ekstaras) Ho, -- tiuj eternaj onklinoj!

TESMAN Kion?

HEDDA (iras al la vitra pordo) Nenion.

TESMAN Nu do. (li eliras tra la malantauxa cxambro kaj dekstren)

BRACK Pri kiu cxapelo vi parolis?

HEDDA Ho, estis epizodo kun frauxlino Tesman cximatene. Sxi estis metinta sian cxapelon tien sur la segxon. (rigardas lin kaj ridetas) Kaj mi pretende kredis, ke estas la cxapelo de la servistino.

BRACK (skuas la kapon) Sed kara, bona sinjorino Hedda, kiel vi igis vin mem tion fari! Kontraux tiu honesta, maljuna sinjorino!

HEDDA (nervoza, pasxas trans la plankon) Nu, komprenu, -- tento al tia konduto foje jxetigxas sur min. Kaj tiam mi _ne povas_ rezisti. (jxetas sin sur la apogsegxon cxe la forno) Ho, mi ne mem scias, kiel tion ekspliki.

BRACK (malantaux la apogsegxo) Vi ne estas vere felicxa, -- tio estas la kialo.

HEDDA (rigardas antauxen) Krome mi ne scias, kial mi estu -- felicxa. Aux eble vi povas al mi tion diri?

BRACK Jes -- interalie cxar vi ricevis gxuste tiun hejmon, kiun vi deziris.

HEDDA (rigardas lin kaj ridas) Cxu ankaux vi kredas pri tiu dezirhistorio?

BRACK Cxu do estas nenio en gxi?

HEDDA Kompreneble, -- io estas en gxi.

BRACK Kaj?

HEDDA Estas _tio_ en gxi, ke mi uzis Tesman por akompani min hejmen de la vesperaj festenoj pasintan someron --

BRACK Bedauxrinde, -- ke mi ja havis alian vojon.

HEDDA Vero. Vi ja sekvis aliajn vojojn pasintan someron.

BRACK (ridas) Honto al vi, sinjorino Hedda! Nu, -- sed vi kaj Tesman do?

HEDDA Jen, hazarde iun vesperon ni preterpasis cxi tie. Kaj Tesman, kompatindulo, li ade turnis -- turnadis. Cxar li ne sciis pri kio paroli. Kaj mi kompatis tiun multesciantan homon --

BRACK (ridetas dubante) _Vi_ kompatis? Hm --

HEDDA Jes vere, mi faris. Kaj jen -- por lin helpi el la embaraso -- mi hazarde, senpripense diris ke en tiu vilao mi sxatus logxi.

BRACK Ne pli ol tio?

HEDDA Ne _tiun_ vesperon.

BRACK Sed poste do?

HEDDA Jes. Mia facilanimeco kuntiris sekvojn, kara Asesoro.

BRACK Bedauxrinde, -- tion faras niaj facilanimecoj tro ofte, sinjorino Hedda.

HEDDA Dankon! Sed estis en tiu fantaziado pri la vilao de ministrino Falk, ke Jorgen Tesman kaj mi renkontigxis en kompreno! _Tio_ tiris post si fiancxinigxon kaj edzinigxon kaj nuptovojagxon kaj cxion. Nu ja, Asesoro, -- kiel oni sternas, tiel oni kusxas, -- mi dirus.

BRACK Komike! Kaj funde vi neniel interesigxis pri la tuta afero.

HEDDA Ne, Dio scias ke ne.

BRACK Sed nun do? Nun, kiam ni fine arangxis por vi hejmecan lokon?

HEDDA Hu, -- sxajnas al mi, ke odoras lavendo kaj peklitaj rozoj en cxiuj cxambroj. -- Sed tiun odoron eble onklino Julle kunportis.

BRACK (ridas) Ho ne, mi prefere pensas, ke estas postresto de la karmemora ministrino.

HEDDA Do, io formortinta algluigxas. Memorigas al mi balflorojn -- posttagajn. (interplektante la manojn malantaux la nukon, duonkusxante malantauxen sur la segxo, kaj lin rigardante) Ho, kara Asesoro, -- vi ne povas imagi, kiel terure mi enuos cxi tie.

BRACK Cxu la vivo ne havus iun taskon por oferti ankaux al vi, sinjorino Hedda?

HEDDA Taskon, -- iun, kiu estus iom alloga?

BRACK Prefere tian, kompreneble.

HEDDA Dio scias, kia tasko tiu estus. Multfoje mi pripensas -- (interrompante) Sed ankaux tio certe ne eblas.

BRACK Kiu scias? Nur diru.

HEDDA Se mi povus igi Tesman farigxi politikisto, jen sugesto.

BRACK (ridas) Tesman! Ne, sed pensu do, -- por tiajxoj kiel politiko li ja tute ne tauxgas -- tute ne.

HEDDA Ne, tion mi vere kredas. -- Sed se mi nun tamen kapablus pusxi lin al tio?

BRACK Pa, -- kia kontentigo estus por vi en tio? Cxar li ja ne tauxgas. Kial vi tamen volas lin al tio pusxi?

HEDDA Cxar mi enuas, auxdu! (iom poste) Cxu vi do opinias, ke estus tute neeble, ke Tesman farigxu cxefministro?

BRACK Hm, -- jen, kara sinjorino Hedda, -- por _tio_ farigxi, li devus unue esti suficxe ricxa viro.

HEDDA (ekstaras senpacienca) Jen, tio estas! Estas tiuj mizeraj kondicxoj, en kiujn mi falis -- (pasxas sur la planko) Estas tiuj, kiuj igas la vivon tiel bedauxrinda! Rekte ridinda! -- Cxar _tiel_ ja estas.

BRACK Mi fakte opinias, ke la kulpo trovigxas aliloke.

HEDDA Kie do?

BRACK Vi neniam travivis iun skuan vekigxon.

HEDDA Ion seriozan, vi aludas?

BRACK Jes, tiel oni povas ja ankaux sin esprimi. Sed nun gxi eble okazos.

HEDDA (rektigas la nukon) Ho, vi pensas pri la kontrauxajxoj rilate tiun bagatelan postenon de profesoro! Sed tiu estu la propra afero de Tesman. Pri gxi mi vere ne malsxparas penson.

BRACK Nu -- pri tiu ne. Sed kiam nun prezentigxos al vi, -- kion oni -- kiel en pompa stilo -- nomas seriozajn kaj -- gravajn postulojn pri respondeco? (ridetas) Novajn postulojn, eta sinjorino Hedda.

HEDDA (kolere) Silentu! Neniam vi spertos iun tiajxon!

BRACK (atenteme) Ni interparolos proksimume post jaro -- maksimume.

HEDDA (interrompante) Mi ne havas talenton por tiajxo, sinjoro Asesoro. Por nenio kun postuloj al mi!

BRACK Cxu vi ne, kiel la plimulto de virinoj, havus talenton por rolo, kiel --?

HEDDA (cxe la vitra pordo) Ho, silentu, mi diras! -- Multfoje sxajnas al mi, ke mi havas talenton por nur unu rolo en la mondo.

BRACK (proksimigxas) Kaj kiu estas do tiu, se mi kuragxas demandi?

HEDDA (staras rigardante eksteren) Por el mi enuigi la vivon. Nun vi scias. (turnas sin, rigardas al la malantauxa cxambro, kaj ridas) Jes, tute gxuste! Jen ni havas la profesoron.

BRACK (mallauxte, avertante) Nu, nu, nu, sinjorino Hedda!

(_Jorgen Tesman_, festene vestita, kun gantoj kaj cxapelo enmane, venas de dekstre tra la malantauxa cxambro.)

TESMAN Hedda, -- cxu ne venis malinvito de Ejlert Lovborg? Cxu?

HEDDA Ne.

TESMAN Nu, do jen vidu, ni certe havos lin post iom da tempo.

BRACK Cxu vi vere kredas, ke li venos?

TESMAN Jes, pri tio mi preskaux certas. Cxar versxajne estas nur senfunda onidiro, tio kion vi rakontis antauxtagmeze.

BRACK Vere?

TESMAN Jes, almenaux onklino Julle diris, ke sxi kredas, ke neniel estonte li volus bari al mi la vojon. Jen imagu!

BRACK Nu, do cxio estas ja en bona ordo.

TESMAN (metas la cxapelon kun la gantoj en gxi sur segxon dekstre) Jes, sed vi devas permesi al mi atendi lin kiom eble plej longe.

BRACK Por tio ni havas abundan tempon. Neniu venos al mi antaux la sepa -- la sepa kaj duono.

TESMAN Nu, do ni povas ja dume plezurigi Hedda. Kaj tiel pasigi la tempon. Cxu?

HEDDA (portas la surtuton kaj cxapelon de Brack al la sofo en la angulo) Kaj se tro malfaciligxas, sinjoro Lovborg povas ja restadi cxi tie cxe mi.

BRACK (volas mem preni la vestajxojn) Ho, pardonu, Sinjorino! -- Al kio vi aludas per "tro malfaciligxas"?

HEDDA Se li ne volas iri kun vi kaj Tesman.

TESMAN (rigardas sxin sendecide) Sed, kara Hedda, -- cxu vi kredas ke tio decas, ke li restos cxi tie cxe vi? Cxu? Memoru ke onklino Julle ne povas veni.

HEDDA Ne, sed sinjorino Elvsted venos. Kaj tiam ni tri kune trinkos tason da teo.

TESMAN Jes, _jen_ kio konvenas.

BRACK (ridetas) Kaj estus eble la plej saniga por li.

HEDDA Kial do?

BRACK Bona Dio, Sinjorino, vi ja suficxe ofte mokaludis miajn etajn frauxlofestenojn. Ili konvenus sole por vere principfidelaj viroj, vi opiniis.

HEDDA Sed certe sinjoro Lovborg nun estas suficxe principfidela. Konvertita pekulo --

(_Berte_ envenas tra la pordo de la antauxcxambro.)

BERTE Sinjorino, venas sinjoro, kiu deziras viziti --

HEDDA Jes, envenigu lin.

TESMAN (mallauxte) Mi certas, ke estas li! Jen, imagu!

(_Ejlert Lovborg_ envenas de la antauxcxambro. Li estas svelta kaj malgrasa; samagxa kun Tesman, sed aspektas iom pli agxa kaj kaduka. Haroj kaj barbo estas nigrebrunaj, la vizagxo iom longa, pala, kun nur paro de du rugxetaj makuloj sur la vangoostoj. Li estas vestita en eleganta, nigra, tute nova vizitkostumo. Malhelaj gantoj kaj cilindra cxapelo en la mano. Li restas starante cxe la pordo kaj rapide kline salutas. Aspektas iom gxenata.)

TESMAN (al li kaj mansalutas) Jen, kara Ejlert, -- ni do fine ankorauxfoje renkontigxas!

LOVBORG (parolas per kvieta vocxo) Dankon al vi pro la letero. (proksimigxas al _Hedda_) Cxu mi kuragxu ankaux al vi doni mian manon, sinjorino Tesman?

HEDDA (prenas lian manon) Bonvenon, sinjoro Lovborg. (kun mangesto) Mi ne scias cxu tiuj du sinjoroj --?

LOVBORG (ete klinas sin) Asesoro Brack, mi opinias.

BRACK (same) Evidente. Antaux kelkaj jaroj --

TESMAN (al _Lovborg_, kun la manoj sur liaj sxultroj) Kaj nun vi kondutu kvazaux hejme, Ejlert! Cxu ne, Hedda? -- Cxar vi volas ja denove logxi cxi tie en la urbo, mi auxdas? Cxu ne?

LOVBORG Jes, mi faros.

TESMAN Nu, estas ja kompreneble. Auxdu, -- mi akiris vian novan libron. Sed mi vere ankoraux ne havis tempon legi gxin.

LOVBORG Tion vi vere povas sxpari al vi.

TESMAN Kial do, vi opinias?

LOVBORG Cxar ne estas io atentinda en gxi.

TESMAN Ho, imagu, ke vi tion diras!

BRACK Tamen gxi estas ja ege lauxdata, mi auxdas.

LOVBORG Estas gxuste tio, kion mi celis. Kaj tial mi verkis la libron tia, ke cxiuj povus gxin pense sekvi.

BRACK Tre sagxe.

TESMAN Sed kara Ejlert, --!

LOVBORG Cxar nun mi volas provi restarigi min. Komenci denove.

TESMAN (iom gxenata) Jes, tion vi do volas? Cxu?

LOVBORG (ridetas, formetas la cxapelon kaj tiras paketon en paperkovrajxo el la posxo de la mantelo) Sed kiam tio cxi eldonigxos, Jorgen Tesman -- tiam vi nepre legu. Cxar _jen_ definitive la gxusta. Tio en kio mi mem estas.

TESMAN Nu? Kaj kio do tio estas?

LOVBORG Estas la dauxrigo.

TESMAN La dauxrigo? De kio?

LOVBORG De la libro.

TESMAN De la nova?

LOVBORG Kompreneble.

TESMAN Jes, sed kara Ejlert, -- gxi enhavas ja la temon gxis niaj tagoj!

LOVBORG Gxi enhavas. Kaj tiu cxi temas pri la estonteco.

TESMAN Pri la estonteco! Sed bona Dio, pri gxi ni ja nenion scias!

LOVBORG Ne. Sed tamen estas io kaj tio pri gxi direnda. (malfermas la paketon) Jen, rigardu --

TESMAN Sed ne estas via manskribo.

LOVBORG Mi diktis. (foliumas la paperojn) Gxi estas dividita en du sekciojn. La unua temas pri la kultur-potencoj de la estonteco. Kaj tiu dua -- (foliumas iom pli antauxen) -- tiu temas pri la estonta kultur-evoluo.

TESMAN Mirinde! Pri tiaj temoj mi neniam ekpensus skribi.

HEDDA (cxe la vitra pordo, frapetadas la vitron) Hm -- Ho -- ne.

LOVBORG (metas la paperojn en la kovrajxon kaj metas la paketon sur la tablon) Mi gxin kunprenis, cxar mi intencis iom legi por vi cxivespere.

TESMAN Jes, estas tre afable de vi. Sed cxivespere --? (rigardas al _Brack_) Mi vere ne scias, kiel tio ordigxus --

LOVBORG Nu, do alian fojon. Ne urgxas.

BRACK Mi devas klarigi al vi, sinjoro Lovborg, -- okazos eta arangxo cxe mi cxivespere. Precipe por Tesman, komprenu --

LOVBORG (sercxas la cxapelon) Nu, -- do mi ne pli longe --

BRACK Ne, auxskultu nun. Cxu vi ne povus fari al mi la plezuron kunveni?

LOVBORG (abrupte kaj decide) Ne, tion mi ne povas. Mi sincere dankas vin.

BRACK Jen kio? Kunvenu. Ni estos eta elektita rondo. Kaj kredu, ke estos vivece, kiel sinjorino Hed --, kiel sinjorino Tesman diras.

LOVBORG Pri tio mi ne dubas. Sed tamen --

BRACK Kaj vi povus kunpreni vian manuskripton, kaj legi por Tesman _tie_ cxe mi. Cxar mi havas suficxe da cxambroj.

TESMAN Jes pensu, Ejlert, -- tion vi povus fari! Cxu?

HEDDA (intervenas) Sed kara, cxar sinjoro Lovborg tute ne _volas_! Mi estas certa, ke sinjoro Lovborg multe pli sxatas resti cxi tie kaj havi vespermangxon kun mi.

LOVBORG (ekrigardas sxin) Kun vi, sinjorino!

HEDDA Kaj kun sinjorino Elvsted.

LOVBORG Cxu? -- (pasante) Sxin mi preterpase renkontis tagmeze.

HEDDA Cxu vere? Jes, sxi venos cxi tien. Kaj tial estas preskaux necese, ke vi restos, sinjoro Lovborg. Cxar alie sxi ne havos iun por akompani sin hejmen.

LOVBORG Jen vero. Jes, multan dankon, Sinjorino, -- do mi restos cxi tie.

HEDDA Kaj mi nur donu al la servistino etan informon --

(Sxi iras al la pordo de la antauxcxambro kaj sonorigas. _Berte_ envenas. _Hedda_ parolas mallauxte kun sxi kaj montras al la malantauxa cxambro. _Berte_ kapjesas kaj ree eliras.)

TESMAN (samtempe al _Ejlert Lovborg_) Auxdu, Ejlert, -- cxu estas tiu cxi nova temo, -- tiu pri la estonteco, -- pri kiu vi intencas fari prelegojn?

LOVBORG Jes.

TESMAN Cxar mi auxdis cxe la librovendisto, ke vi eble donos serion da prelegoj cxi tie dum la auxtuno.

LOVBORG Jes, mi faros. Vi ne devas riprocxi min pro tio, Tesman.

TESMAN Ne, pro Dio, kompreneble ne! Sed --?

LOVBORG Mi bone komprenas, ke por vi iom kontrauxas.

TESMAN (malgaja) Ho, mi ne povas ja postuli, ke pro mi vi --

