# Hamleto, Reĝido de Danujo

## Part 7

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/hamleto-regido-de-danujo-37279/index.md

Mi konsentas, Ke la krimulo en nenia loko Rifuĝon devas trovi kaj la venĝo Ne devas scii limojn. Sed, Laerto, Se tion ĉi vi faros, tiam vi Ja devos mem vin kaŝi en la domo. Hamleto, reveninte, devas scii, Ke vi jam estas tie ĉi. Ni faros, Ke oni antaŭ li vin forte laŭdos Kaj la lertecon vian en skermado Al li oni prezentos en koloroj Ankoraŭ pli brilantaj kaj pli helaj, Ol tion faris eĉ la franco mem. Per unu vorto--ni aranĝos tiel, Ke vi batalos ambaŭ, kaj ni faros Konkursan veton pri la kapoj viaj. Kun sia karaktero la sincera, Libera, nobla kaj nesupozema, Li ne esploros certe la rapirojn; Vi dume povos ŝanĝi la rapirojn, Anstataŭ la malakra preni akran Kaj per ekbato lerta inde pagi Al li por morto de la patro via.

LAERTO

Mi faros ĝin, kaj eĉ por tiu celo Mi ŝmiros per veneno mian glavon. Ĉar unu ĉarlatano al mi vendis Rimedon tian, ke se oni trempas En ĝin nur la pinteton de tranĉilo Kaj gratas nur sangeron el la haŭto,-- Nenia sanigilo en la mondo Plu povos savi de senduba morto. Per tiu ĉi veneno mi nun ŝmiros La pinton de la glavo mia tiel, Ke se mi eĉ facile lin ekgratos, Li tuj pereos per senduba morto.

REĜO

Mature ni pripensi ankaŭ devas Diversajn cirkonstancojn, kiuj povas Al la ating' de nia celo helpi. Se nia entrepreno ne prosperus Aŭ se per nelerteco en plenumo Montriĝus nia penso kaj intenco,-- Pli bone tiam estus ne komenci. Kaj tial nia plano devas havi Eliron en rezervo por l' okazo, Se la unua provo ne prosperos. Ni ĝin pripensu! Jen, kion ni faros: Ni en solena formo faros veton Pri tiu, kiu el vi ambaŭ venkos. Kaj kiam vi de la batalo estos Tre varmigitaj kaj soifaj (penu, Ke tio estu) kaj li volos trinki, Mi tiam lasos doni al li glason Da vino jam tiele preparita, Ke se li nur eĉ guton de ĝi trinkos, Li ne evitos plu la morton, kiun La bato via eble ne alportis. Sed aŭdu! Kia bruo? (Eniras la reĝino.)

REĜO

Nu, reĝino?

REĜINO

Unu malĝojo sekvas tuj la duan! Laerto, la fratino via mortis!

LAERTO

Fratino mia mortis? Kiel? Kie?

REĜINO

Saliko staras super la rivero Kaj speguliĝas en la pura akvo; Ŝi tie plektis fantaziajn kronojn El plej diversaj floroj de la kampo. Ŝi rampis sur la arbon, por dispendi Sur la branĉaro siajn kronojn; tiam Sub ŝi rompiĝis la malforta branĉo, Kaj kune kun la kronoj ŝi rapide En la riveron falis. Ŝiaj vestoj Sin disetendis kaj malgrandan tempon Kvazaŭ sirenon ŝin ankoraŭ portis, Dum ŝi kantadis melodiajn kantojn, Danĝeron sian tute ne sentante, Kvazaŭ la akvo estus ŝia hejmo. Sed baldaŭ ŝiaj vestoj, penetritaj Per peza akvo, ŝin malsupren tiris, La malfeliĉan, al terura morto.

LAERTO

Kaj ŝi droniĝis?

REĜINO

Jes, ho ve, droniĝis!

LAERTO

Vi havas nun tro multe jam da akvo, Fratino malfeliĉa.--tial larmojn Mi nun retenas! Tamen la naturo Konservas sian moron, kion ajn La honto dirus. Ili nur foriru-- En ni montriĝos tuj la virineco.-- Adiaŭ, reĝo! Flamaj vortoj volas El mi eksplodi, se malsaĝaj larmoj Nur ilin ne estingos. (Foriras.)

REĜO

Ni lin sekvu! Kun granda malfacilo kvietigis Mi lian furiozon! Nun mi timas, Ke ĝi denove blinde ne eksplodu,-- Ni tial sekvu lin rapide! (Ambaŭ foriras.)

AKTO V

SCENO I

Tombejo. Eniras du tombistoj kun fosiloj.

UNUA TOMBISTO

Ĉu ŝi ricevos kristanan enterigon, kiam ŝi ja intence foriris en la mondon de la feliĉuloj?

DUA TOMBISTO

Mi diras al vi, ŝi ricevos, faru do rapide ŝian tombon. La juĝisto pripensis la okazon kaj decidis, ke oni devas enterigi ŝin kristane.

UNUA TOMBISTO

Kiel do ĝi povas esti, kiam ŝi dronigis sin ne pro defendo?

DUA TOMBISTO

Nu, oni trovis, ke tiel.

UNUA TOMBISTO

Sed ili simple ne konas la leĝon. Ĉar konsideru: se mi konscie min dronigas, tio ĉi estas ago, kaj ago havas tri partojn: ĝi konsistas el agado, farado kaj plenumado. Sekve ŝi intence sin dronigis.

DUA TOMBISTO

He, aŭskultu do, kolego-fosisto...

UNUA TOMBISTO

Sed permesu! Jen estas la akvo--bone; jen estas la homo--bone. Se la homo iras al tiu ĉi akvo kaj sin mem dronigas, tiam estas certa--ĉu li volas aŭ ne--ke li iras. Rimarku bone! Sed se la akvo iras al li kaj dronigas lin, tiam li ne dronigas sin mem. Sekve kiu ne estas kulpa en sia propra morto, tiu ne ĉesigas sian propran vivon.

DUA TOMBISTO

Ĉu tiel diras la leĝo?

UNUA TOMBISTO

Kompreneble, ke tiel diras la leĝo pri la mortintoj.

DUA TOMBISTO

Ĉu vi volas scii la veron? Se ŝi ne estus nobelulino, oni ŝin ankaŭ ne enterigus en orda maniero.

UNUA TOMBISTO

Ĉu vere? Estas ja granda maljustaĵo, ke la grandaj homoj en tiu ĉi mondo havas pli da rajto por sin dronigi kaj pendigi, ol la aliaj kristanoj. Venu, prenu la fosilon! Neniu en la mondo estas pli antikva nobelo, ol la ĝardenistoj, fosistoj kaj tombistoj: ili daŭrigas la profesion de Adamo.

DUA TOMBISTO

Ĉu Adamo estis nobelo?

UNUA TOMBISTO

Kompreneble! Ĉu vi estas idolano? Ĉu vi havas nenian ideon pri la Biblio? En la Biblio estas ja dirite: ĉiuj nobeloj devenis de Adamo. Kiel do li povis esti ne nobelo? Mi faros al vi alian demandon: se vi ĝin ne bone respondos al mi, tiam konfesu...

DUA TOMBISTO

Nu, demandu!

UNUA TOMBISTO

Kiu konstruas pli fortike, ol la masonisto, ŝipofaristo aŭ ĉarpentisto?

DUA TOMBISTO

La faristo de pendigiloj, ĉar lia konstruaĵo supervivas milojn da ĝiaj loĝantoj.

UNUA TOMBISTO

Bona spritaĵo, je Dio, ĝi plaĉas al mi. La pendigilo estas bona; sed kiel ĝi estas bona? Ĝi estas bona por tiuj, kiuj estas malbonaj. Sed nun vi estas malbona, se vi diras, ke la pendigilo estas pli fortika, ol la preĝejo, sekve la pendigilo estus bona por vi. Ankoraŭ unu fojon al la demando! Respondu!

DUA TOMBISTO

Kiu konstruas la plej fortike?

UNUA TOMBISTO

Jes, diru ĝin al mi, kaj mi vin regalos.

DUA TOMBISTO

Ha, atendu, mi jam scias!

UNUA TOMBISTO

Nu, diru!

DUA TOMBISTO

Al la diablo! Mi efektive ne scias.

(Eniras Hamleto kaj Horacio.)

UNUA TOMBISTO

Ne rompu al vi vane la kapon, la azeno ja ne iros pli rapide, kiom ajn vi lin batos; kaj se iu vin poste demandos, kiu konstruas la plej fortike, tiam respondu: la tombisto. La domoj, kiujn li konstruas, restas al la posedantoj por eterne. Iru nun en la drinkejon kaj alportu al mi mezureton da brando. (Dua tombisto foriras.)

UNUA TOMBISTO (fosas kaj kantas.)

En la junaj miaj tagoj Mi amadis kaj kantadis Kaj en ĉiuj miaj agoj Mi mezuron ne sciadis.

HAMLETO

Ĉu tiu ĉi sentaŭgulo ne konscias, per kio li sin okupas! Li fosas tombon kaj kantas!

HORACIO

La kutimo faris lin indiferenta por tio ĉi.

HAMLETO

Tiel ĉiam estas: ju malpli ia mano laboras, des pli delikata estas ĝia sento.

UNUA TOMBISTO (kantas).

Maljuneco-lamulino Kaptis min per osta mano, Kaj al ĉio venis fino,-- Restis ĝemoj kaj malsano. (Li elĵetas kranion.)

HAMLETO

Tiu ĉi kranio havis iam langon kaj ankaŭ povis kanti! Kiel la malnoblulo ĵetas ĝin sur la teron, kvazaŭ ĝi estus kranio de Kajeno, la unua mortiginto! Tio ĉi eble estis la kapo de ia politikulo, kaj nun tiu ĉi azeno lin superruzas; ĝi eble estis la kapo de tia homo, kiu volis esti pli granda ol Dio mem,--ne vere?

HORACIO

Povas esti.

HAMLETO

Aŭ de ia kortegano, kiu sciis diradi: «Bonan matenon, via princa moŝto! Kiel vi fartas, plej estiminda princo?» Aŭ eble ĝi estis eminenta sinjoro, kiu forte laŭdadis la ĉevalon de alia eminenta sinjoro, dezirante ricevi ĝin donace? Ne vere?

HORACIO

Jes, princo.

HAMLETO

Jes, jes, kaj nun li estas apartenaĵo de sinjoro vermo; sendenta kaj batata sur la vangojn per la fosilo de tombisto. Efektive glora ŝanĝiĝo; se ni nur povus ĝin vidi en plena tuteco. Ĉu tiuj ĉi ostoj meritis nenion alian, ol ke oni ludu per ili keglojn? Mia propra kranio min doloras, kiam mi pri tio ĉi pensas.

UNUA TOMBISTO (kantas).

Pala korpo senkolora Kaj ĉemizo sen ornamoj Kaj foset' malbonodora Estas fin' de ĉiuj amoj. (Elĵetas ankoraŭ unu kranion.)

HAMLETO

Jen denove unu kranio! Kial ĝi ne povus esti kranio de leĝoscienculo? Kie nun estas liaj leĝoj, liaj rimedoj, liaj artifikoj, liaj okazoj? Kial li nun permesas al tiu ĉi maldelikata sentaŭgulo bati lin per malpura fosilo sur la cerbujon kaj ne minacas meti plendon kontraŭ li pro ofendo per faroj? Hm! Tiu ĉi sinjoro eble estis siatempe granda aĉetisto de bienoj, kun ĉiaj hipotekoj, depagoj, aĉetaj dokumentoj kaj juĝaj posedigoj. Ĉu tio ĉi nun estas lia lasta aĉeto kaj la akira rezultato de ĉiuj liaj dokumentoj, ke oni nun lian riĉan kranion plenigas per bonspeca koto? Ĉu ĉiuj liaj administratoroj kaj farmantoj ne donas al li el ĉiuj liaj bienoj pli ol pecon da tero, havantan la longon kaj larĝon de paro da kontraktaj paperoj? Eĉ la dokumentoj de transdono de ĉiuj liaj bienoj apenaŭ povus ĉiuj trovi sufiĉe da loko en tiu ĉi kesto; kaj la posedanto mem ne ricevas por si pli da loko? Bele!

HORACIO

Eĉ ne peceton pli, mia princo.

HAMLETO

Ĉu pergameno ne estas farata el ŝafa felo?

HORACIO

Jes, princo, kaj ankaŭ el felo de bovidoj.

HAMLETO

Ŝafoj kaj bovidoj estas tiuj, kiuj en ĝi serĉas certecon. Mi iom parolos kun tiu ĉi tombisto.--He, homo! kies tombo tio ĉi estas?

UNUA TOMBISTO

Mia, sinjoro,

(Kantas.) Kaj foset' malbonodora Estas fin' de ĉiuj amoj.

HAMLETO

Certe ĝi estas via, ĉar vi troviĝas en ĝi. Sed kiu en ĝi kuŝos?

UNUA TOMBISTO

Espereble ne vi kaj ankaŭ ne mi, kvankam mi troviĝas en ĝi. Kaj tamen ĝi estas mia.

HAMLETO

Ne ĵetu tro da malsaĝaĵoj el via tombo.

UNUA TOMBISTO

Mi devas ja purigi la tombon de ĉio, kio enfalas en ĝin.

HAMLETO

Por kia homo vi fosas la tombon?

UNUA TOMBISTO

Ne por homo.

HAMLETO

Nu, do, por kia homino?

UNUA TOMBISTO

Ankaŭ ne por homino.

HAMLETO

Kiun do oni tie ĉi enterigos?

UNUA TOMBISTO

Iun, kiu estis virino, sed nun jam estas malviva viando.

HAMLETO

Kiel plaĉas al vi la bravulo? Ni devas kontroli ĉiun vorton, ĉar alie li nin batos per silaboj. Efektive, Horacio, mi en la lastaj jaroj rimarkis, la mondo fariĝis tiel sprita, ke la piedo de vilaĝano sentime premas la kalojn de kortegano.--Kiel longe vi estas jam tombisto?

UNUA TOMBISTO

Ĝuste de tiu tago, en kiu nia estinta reĝo venkis Fortinbrason.

HAMLETO

Kiel longe estas jam de tio ĉi?

UNUA TOMBISTO

Ĉu vi tion ĉi ne scias? Ĉiu malsaĝulo ja tion ĉi scias. Tio ĉi estis en tiu sama tago, en kiu naskiĝis la princo Hamleto, tiu sama, kiu nun freneziĝis kaj estas sendita Anglujon.

HAMLETO

Ha, tiel! Kial do oni sendis lin Anglujon?

UNUA TOMBISTO

Nu, tial, ĉar li estas freneza. Oni volas, ke li tie denove saĝiĝu; kaj se li ne resaĝiĝos, tiam ankaŭ ne estos granda malfeliĉo.

HAMLETO

Kial?

UNUA TOMBISTO

Tie tio ĉi estos ne rimarkebla, ĉar tie ĉiuj estas frenezaj.

HAMLETO

Kiel li freneziĝis?

UNUA TOMBISTO

Tre strange, oni diras.

HAMLETO

En kio do konsistis la strangeco?

UNUA TOMBISTO

En tio, ke li perdis la saĝon.

HAMLETO

Sur kia punkto li freneziĝis?

UNUA TOMBISTO

Certe sur ia punkto de la tero de Danujo, en kiu mi jam tridek jarojn estas tombisto.

HAMLETO

Kiel longe homo kuŝas en la tero, antaŭ ol li tute forputriĝas?

UNUA TOMBISTO

Se li ne forputriĝis antaŭ la morto--ni ja en la nuna tempo ofte vidas tiajn korpojn, kiuj apenaŭ eltenas ĝis la enmeto--li povas kuŝi ok ĝis naŭ jarojn; ledisto certe kuŝos naŭ jarojn.

HAMLETO

Kial li pli longe, ol aliaj?

UNUA TOMBISTO

He, sinjoro, lia profesio tiel tanas al li la felon, ke ĝi longan tempon kontraŭstaras al akvo, kaj la akvo la plej rapide detruas la korpojn de sinjoroj la mortintoj. Jen estas kranio, kiu kuŝis en la tero dudek tri jarojn.

HAMLETO

Al kiu ĝi apartenis?

UNUA TOMBISTO

Al unu malsaĝa spritulo. Kiel vi pensas, al kiu ĝi apartenis?

HAMLETO

Nu, mi ne scias.

UNUA TOMBISTO

La diablo lin prenu, la sentaŭgulon! Li unu fojon verŝis al mi botelon da vino sur la kapon. Tio ĉi estis la kranio de Jorik, la amuzisto de la reĝo.

HAMLETO

Tiu ĉi kranio?

UNUA TOMBISTO

Jes, ĝuste tiu ĉi.

HAMLETO (prenas la kranion).

Lasu nin vidi ĝin! Ha, malfeliĉa Jorik! Mi konis lin, Horacio: persono de senfine gaja humoro, plena de plej belaj spritaĵoj. Mil fojojn li portadis min sur la dorso, kaj nun kia terura vido! La koro al mi premiĝas. Tie ĉi pendis la lipoj, kiujn mi kisadis tiom ofte. Kie nun estas viaj spritaĵoj, viaj artifikoj, viaj kantoj, viaj fulmoj de gajeco, ĉe kiuj la tuta tablo eksplodadis per rido? Ĉu restis neniu el ili, por nun ŝerci pri via propra malsaĝa vido? Ĉio forputris? Nun iru en la ĉambron de eminenta sinjorino kaj diru al ŝi, ke kiom ajn ŝi sin ŝmiros, ŝi tamen en la fino ricevos tian vizaĝon; ridigu ŝin per tio ĉi!--Estu tiel bona, Horacio, diru al mi jenon...

HORACIO

Kion, mia princo?

HAMLETO

Ĉu vi pensas, ke ankaŭ Aleksandro la Macedona havis tian elrigardon en la tero?

HORACIO

Ĝuste tian saman.

HAMLETO

Kaj tian odoron? Fi! (Forĵetas la kranion.)

HORACIO

Ĝuste tian, mia princo.

HAMLETO

Al kia abomeninda difino ni venas, Horacio! Kial la imago ne povas sekvi la noblan polvon de Aleksandro ĝis la momento, kiam ĝi ŝtopas truon en ia mizera dometo?

HORACIO

Tio ĉi estus tro fantazia.

HAMLETO

Ne, certe, tute ne. Oni povus modeste sekvi lin ĝis tiu loko kaj ĉiam gvidi sin per la estebleco. Ekzemple tiel: Aleksandro mortis, Aleksandro estis enterigita, Aleksandro turniĝis en polvon; la polvo estas tero; el tero ni faras argilon: kial do per la argilo, en kiun li turniĝis, oni ne povus ŝtopi barelon?

La granda Cezaro, mortinte, nun estas argilo, Por truo de muro li servas nun kiel ŝtopilo. La peco da ŝtof', antaŭ kiu tremadis la tero, Mizeran dometon nun gardas de pluva aero. Tamen silentu! silentu! Flanken! Jen venas la reĝo!

(Venas en procesio pastroj k. t. p. Oni portas la korpon de Ofelio.)

(Laerto, la reĝo, la reĝino, korteganoj.)

HAMLETO

Jen la reĝino, la kortego! Kiun Funebre ili akompanas? Tamen Sen ordinaraj la funebraj moroj? Ĝi montras, ke mortinto la portata Per propra mano sian vivon finis. De alta tamen rango! Ni atendu Kaj ni rigardu! (Iras kun Horacio flanken).

LAERTO

Kiaj nun ankoraŭ Ceremonioj?

HAMLETO

Jen estas Laerto, Tre nobla juna homo. Vidu!

LAERTO

Kiaj Ceremonioj decas nun ankoraŭ?

UNUA PASTRO

Ni el funebraj la ceremonioj Plenumis ĉion, kio al ni estas Nur permesita: ŝia morto estis De karaktero duba; se ne ŝanĝus Ordono alta la kutiman ordon, Ŝi devus kuŝi ĝis la lasta juĝo En ter' ne sanktigita, kaj nur ŝtonojn Sur ŝian tombon oni devus ĵeti Anstataŭ sanktaj preĝoj de kristanoj; Al ŝi do oni donis pli, ol dece; Knabinan ŝian kronon, kaj la tombon Per ĉastaj floroj oni nun ornamis, En sanktan teron oni ŝin enmetis Ĉe sonorado religia.

LAERTO

Sekve Nenio pli jam estas permesita?

PASTRO

Nenio pli. Ĉar ni ja malsanktigus Per tio la servadon de mortintoj, Se ni al ŝi ekkantus rekviemon Simile al mortintaj en pieco.

LAERTO

Vi metu ŝin en teron, kaj violoj Elkreskos el plej ĉasta ŝia cindro! Mi al vi diras, ho, senkora pastro, Anĝelo ŝi, fratino mia, estos, Dum vi en la infero brulos.

HAMLETO.

Kio? La bela Ofelio?

REĜINO (ĵetante florojn).

Ho, plej dolĉa, Adiaŭ! Mi esperis, ke vi estos Edzino kara de Hamleto mia; Esperis mi ornami vian kronon De fianĉino, dum, ho ve, mi nun Ornamas vian tombon!

LAERTO

Ho, centoble Malben' centobla falu sur la kapon De tiu, kiu per la krim' terura De vi la saĝon rabis! For la teron! Ne ŝutu,--mi ankoraŭ unu fojon Al mia koro volas ŝin alpremi. (Ensaltas en la tombon.) Nun ŝutu teron, kiom ajn vi volas, Sur ŝin kaj min, ĝis el la ebenaĵo Vi faros monton ĝis la alta pinto De la Olimpo.

HAMLETO

Kiu estas tiu, Kies doloro tiel laŭte sonas Kaj kies krio flugas ĝis la steloj Kaj volas en terur' ilin haltigi? Jen estas mi, Hamleto. (Ensaltas en la tombon.)

LAERTO

Ha, tre bone! Pereu, malbenita! (Ĵetas sin sur Hamleton.)

HAMLETO

Tia preĝo Ne estas ĝusta. Mi vin petas, prenu La manon vian for de mia kolo, Ĉar kvankam mi ne estas flamiĝema, Danĝere tamen estas min ataki, Kaj mi al vi konsilas: for la manon!

REĜO

Disigu ilin!

REĜINO

Ho, Hamlet', Hamleto!

ĈIUJ

Sinjoroj...

HORACIO

Kara princo, trankviliĝu!

(Kelkaj korteganoj disigas la batalantojn, kaj ili eliras el la tombo.)

HAMLETO

Ne, mi pro tio ĉio kun li batalos, Ĝis la minuto lasta de la vivo!

REĜINO

Pro kio do, ho mia kara filo?

HAMLETO

Mi amis Ofelion; kvardek miloj Da fratoj kun ilia tuta amo La amon mian kune ne atingus.

(Al Laerto.)

Vi kion volas?

REĜO

Ha, li freneziĝis!

REĜINO

Ho, lasu lin, mi petas vin, Laerto!

HAMLETO (al Laerto.)

Ĉe la diabloj ĉiuj! Diru, kion Vi volas fari? Plori? aŭ batali? Aŭ fasti? aŭ disŝiri sin? Eltrinki La tutan Nilon? Manĝi krokodilojn? Mi tion ankaŭ faros. Ĉu vi venis, Por verŝi larmojn? Saltas en la tombon, Por min inciti? Lasu vin enfosi En ŝian tombon,--mi ĝin ankaŭ faros; Se vi pri montoj babiladas, lasu Nin superŝuti per tiom da tero, Ke sin la loko levu ĝis la suno Kaj la plej altaj montoj en komparo Kun ĝi aperu kiel veruketoj. Vi fanfaronas,--mi ĝin ankaŭ povas.

REĜO

Ĝi estas nur frenezo.

REĜINO

La atako En li momenton tiel furiozas, Sed baldaŭ li denove trankviliĝas, Simile al kvieta kolombino Post la elkovo de la kolombidoj.

HAMLETO (al Laerto).

Aŭskultu do, sinjoro! Kia estas La kaŭzo, ke vi tiel min renkontas? Mi ĉiam amis vin,--sed ni ĝin lasu. Se Herkuleso mem kontraŭbatalus, La kat' miaŭas, hundo devas boji. (Foriras.)

REĜO

Mi petas vin, lin sekvu, Horacio! (Horacio foriras.) Laert', nia parolo de hieraŭ Fortigi devas vian paciencon; Ni agos nun rapide.--Vi, Gertrudo, Vi metu gardon ĉirkaŭ via filo.

(Al Laerto.)

La tombo havos vivan monumenton. La horo de trankvilo baldaŭ venos; Ĝis tiam ni bezonas paciencon. (Ĉiuj foriras.)

SCENO II

Ĉambro en la palaco. Hamleto kaj Horacio.

HAMLETO

Sufiĉe nun pri tio. Ni transiru Nun al la pluaj faktoj. Vi memoras, Pri kio mi rakontis?

HORACIO

Mi memoras.

HAMLETO

En mia brusto estis ia speco De batalado. Mi ne povis dormi; Kaj al mi ĉiam ŝajnis, ke mi kuŝas En stato pli malbona, ol krimuloj En la katenoj. Tiam en la kapon Kuraĝa pens' al mi subite venis... Kaj dank' al la kuraĝa mia penso: Ĝi savis min! Jes, penso malprudenta Al ni tiele servas iafoje, Kiam profundaj planoj detruiĝas; Kaj ni el tio vidas, ke Diaĵo Direktas nian sorton, se ni mem Eĉ de la celo nin malproksimigas.

HORACIO

Tre ĝuste.

HAMLETO

La mantelon de ŝipano Sur min ĵetinte, el kajuto mia Palpante mi elrampis, trovis ilin, Forkaptis la paketon, kiun ili Kun si tre garde portis, kaj returne En ĉambron mian iris. Mia timo Forgesis ĝentilecon, kaj kuraĝe Mi dissigelis la paketon. Tie Mi trovis, ho, amiko mia kara, Brilantan, grandan reĝan malnoblaĵon! Ĝi estis... jes... ordono plej severa, Per multo da motivoj ornamita Pri la feliĉo de la Dana regno Kaj de Anglujo ankaŭ, kaj cetera Kaj tiel plu... nu jes,--per unu vorto: Ke oni tuj, sen perdo de la tempo, Eĉ ne lasante al l' ekzekutisto Minuton, por akrigi la hakilon, Tuj post eliro mia sur la bordon, Dehaku tuj al mi la kapon.

HORACIO

Dio! Ĉu povas esti?

HAMLETO

Jen, rigardu mem, Jen estas la papero, legu poste. Vi volas scii, kion mi nun faris?

HORACIO

Jes, mi vin petas.

HAMLETO

Kiam mi min vidis Subite en kaptilo, mia kapo Komencis vive ludi sen prologo Kaj trovis baldaŭ ĝustan la rimedon. Mi min sidigis kaj elpensis baldaŭ Alian tekston por letero tiu Kaj skribis ĝin tre bele kaj tre pene, Kiel skribisto profesia. Iam Mi pensis, kiel niaj grandsinjoroj, Ke bele skribi estas ne konvena Por eminentaj homoj; tamen nun La belskribado multe al mi servis. Vi volas certe scii la enhavon De la letero mia?

HORACIO

Certe, princo.

HAMLETO

Plej prema peto al la angla reĝo, Ke, se Anglujo volas plue resti Fidela tributulo de Danujo, Se inter la Anglujo kaj Danujo La amikeco floru kiel palmo, Se paco ĉiam ambaŭ la popolojn Per bela krono ligu plej trankvile, Kaj kun aliaj multaj tiaj «se»,-- Li devas tuj post lego de la skribo, Ne pripensante kaj ne prokrastante, La alportintojn de l' dirita skribo Mortigi plej rapide, ne donante Al ili eĉ minuton, por plenumi Konfeson antaŭmortan.

HORACIO

Tamen kiel Sigelis vi la skribon?

HAMLETO

La ĉielo En tio ankaŭ jam antaŭe zorgis: En mia sako trovis sin okaze Malnova sigelil' de mia patro Kun la insigno de la danaj reĝoj. Mi faldis la leteron ĝuste tute Simile al antaŭa la letero, Subskribis ĝin simile kaj sigelis Kaj metis sur la lokon de antaŭe. Kaj la subĵeton oni ne rimarkis. En la sekvanta tago havis lokon Batalo nia mara kun korsaroj,-- Kaj kio estis plu--vi ĝin jam scias.

HORACIO

Kaj Güldenstern kaj Rosenkranz pereis?

HAMLETO

Amiko mia, ili mem sin tiris Al tiu ĉi afero, tial min La konscienco mia ne riproĉas: Ilia morto estis ja kaŭzita De propra tro fervora enmiksiĝo. Por sklavemuloj estas tre danĝere Sin meti inter la flamantaj pintoj De glavoj de potencaj kontraŭuloj.

HORACIO

Kiela reĝo!

HAMLETO

Nun la reĝo mem Alproksimigis min al mia celo. Se li mortigis krime mian patron, Se li patrinon mian malĉastigis, Sin metis malhelpante inter miaj Esperoj kaj elekto de l' popolo Se li kun ruz' al mia propra vivo Tiel perfide volis fari finon: Ĉu mi ne havas rajton al li doni Per mia mano merititan pagon? Kaj ĉu ne estos peko, se ni lasos Al tiu kankro mordi plu ankoraŭ Viandon nian?

HORACIO

Baldaŭ li ricevos Raporton pri la manier', en kiu Ordono lia estis plenumita.

HAMLETO

Jes, baldaŭ; sed la intertempo tamen Al mi ja apartenas. Homa vivo Ne estas ja fortika; vi kalkulu Nur unu--jam la vivo ne ekzistas. Nur unu cirkonstanco min doloras, Ke mi ofendon faris al Laerto! En lia malfeliĉo mi ja vidas La preskaŭ spegulitan historion De tio, kion mem mi devis sperti. Mi lin estimas; sed la nekonvena Fanfaronado lia kun doloro Min indignigis ĝis sinforgesado.

HORACIO

Ha, iu venas! Haltu, princo!

(Eniras Osrik.)

OSRIK

Mi gratulas vian princan moŝton je la reveno Danujon.

HAMLETO

Mi dankas vin profunde, sinjoro. (Al Horacio.) Ĉu vi konas tiun ĉi kulon?

HORACIO

Ne, princo.

HAMLETO

Tiom pli bone por vi, ĉar estas malvirto koni lin. Li posedas multe da tero kaj tre fruktoporta: se besto estas reĝo de bestoj, ĝia manĝujo staros apud la manĝilaro de la reĝo. Li estas pigo, sed, kiel mi diras al vi, benita per vastaj posedaĵoj de koto.

OSRIK

Plej amata princo! Se via princa moŝto havus liberan tempon, mi dezirus komuniki al vi ion de lia reĝa moŝto.

HAMLETO

Mi akceptos ĝin kun plena atento, sinjoro. Metu vian ĉapelon sur ĝian lokon: ĝi estas difinita por la kapo.

OSRIK

Mi dankas al via princa moŝto,--estas tre varme.

HAMLETO

Ne, mi certigas vin, ke estas tre malvarme; la vento estas norda.

OSRIK

Estas efektive sufiĉe malvarme, mia princo.

HAMLETO

Kaj tamen ŝajnas al mi, ke estas tre sufoke kaj varmege, aŭ mia temperamento....

OSRIK

Eksterordinare, via princa moŝto, estas tre varmege--en certa maniero--mi ne povas diri kiel. Kara princo, lia reĝa moŝto ordonis al mi sciigi vin, ke li faris grandan veton pro via kapo. La afero estas sekvanta...

HAMLETO

Mi petas vin, ne forgesu! (Devigas lin meti la ĉapelon sur la kapon.)

OSRIK

Permesu al mi, via princa moŝto, mi certigas vin, ke tiel estas por mi pli oportune. Antaŭ mallonga tempo en la kortegon alvenis Laerto: mi ĵuras, perfekta kavaliro, kun la plej bonegaj distingiĝoj, kun brilanta teniĝo kaj eksteraĵo. En efektivo, por esprimi sin inteligente, li estas la modelo de boneduka maniero de vivado, ĉar vi trovos en li la kuniĝon de ĉiuj talentoj, kiujn juna kavaliro nur povas deziri posedi.

HAMLETO

