# Fundamenta Krestomatio

## Part 28

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/fundamenta-krestomatio-8224/index.md

--Revenu, cxar cxio jam estas finita!-- Li diris malgaje : en urbon ne iru, Mi petas vin, el Sirakuzoj foriru! Li estas jam al ekzekuto metita. Li kredis sen fin', ke li estos trompita Neniam de sia amik', kaj nenio Lin povis devigi ne kredi je tio.--

"Ho, se jam malfrui al mi estas sorto, Kaj se mi ne povas de mort' liberigi Amikon,--mi devas min ankaux mortigi : Tirano ne diru, ke kuris de morto Mi nur dank' al mia anima malforto! Al vi mian vivon volonte mi cedas, Sed sciu, ke homoj kaj amas kaj kredas!"

Vespere Damon' Sirakuzojn eniras Kaj vidas, ke kruco sur placo jam staras, Kaj oni jam tute amikon preparas, Por lin ekzekuti . . . Kun forto trasxiras Amason popolan Damono kaj diras : "Mi morton deziris de Dionizio,-- Mi estas krimulo, li--nur garantio !

En granda mirego popol' silentigxis. . . . En gxojo amikoj sin tuj cxirkauxprenas Kaj ploras,--pri kio--neniu komprenas, Sed larmoj el cxiuj okuloj ruligxis. . . . Minaca tirano pri cxio sciigxis; Li je amikeco ilia tre miras Kaj verajn amikojn li vidi deziras.

Kaj jen ili venas. Kun vido afabla Tirano renkontas amikojn kaj diras : "Vi venkis min tute, je vi mi tre miras! Mi estas ankoraux por amo kapabla, Kaj se mi ne estas al vi malagrabla, Permesu al mi, ke en ligo mi via, Amikoj varmegaj, por vi estu tria! . . ."

V. DEVJATNIN.

* * * * *

MIA MIZERO

(Litva popola kanto.)

Mia mizero, mia mizero! Cxu mi vin finos iam suferi? Kiam mi iris je l' granda vojo, Mia mizero min akompanis. Sed jen alrajdas cento da fratoj, Kvarcent piedoj estas cxevalaj. Fratoj! Vi batu mian mizeron Per la piedoj de la cxevaloj Kaj per brilantaj viaj glavetoj. La junaj fratoj longe gxin batis, Sed la mizero nenion limas, Mia mizero nenion timas, Kreskas, vastigxas kaj pligrandigxas. Mia mizero nenion timas, Elmetas verdajn foliojn, brancxojn. Mia mizero tiam finigxos, Kiam mi venos al la patrino. Mia patrino logxas monteton, Altan monteton, novan cxerketon.

A. DOMBROWSKI.

* * * * *

NOVA KANTO

Ho! eksonu nova kanto Pri la lingvo Esperanto, Pri ligil' internacia, Revo nia, amo nia! Kreitajx' la plej mirinda, Vere estas gxi lauxdinda De verkistoj, de poetoj, En poemoj kaj odetoj, Pli ol tondro de bataloj, Pli ol dolcxaj najtingaloj, Pli ol belaj aktorinoj, Pli ol fajfoj de masxinoj, Pli ol oro la plej brila, Pli ol gloro senutila, Pli ol cxiu, pli ol cxio, Krom la amo kaj la Dio. Dum venonta la centjaro, Sciu esperantistaro, En Euxropo, Ameriko, En Azio kaj Afriko, Kie ajn vi veturados Esperanton vi trovados, Sur la strato, en vagono, En hotelo, en salono Kaj ecx en privata domo : Gxin parolos cxiu homo : Laboristo, profesoro, Kaj jugxisto, kaj doktoro, Kaj hebreo, kaj kristano, Kaj litovo kaj japano,-- Kaj pereos la plendato : "Mi vin ne komprenas, frato". Por ke venu tiu horo-- Kune fratoj, al laboro! Jen per kanto, jen per vorto, Jen agante gxis la morto, Servu ni al la afero, La plej bela sur la tero, Gardu gxin de la forgeso Per parolo en la preso; Iru kiel apostoloj Gxin prediki por popoloj, Kaj eksonu nia voko Sur la ter' en cxiu loko, En vilagxoj, en urbetoj, En lernejoj, en gazetoj, Kaj servantajn al la vero Nin fortigu la Espero.

A. DOMBROWSKI.

* * * * *

LA MALLIBERULO

(Litva popola kanto.)

Ho, en la verda, verda arbaro Estas malluma malliberejo. Kaj en ci tiu malliberejo Oni ensxlosis junan frateton. Tie li povas neniam scii, Cxu venis vintro aux la printempo, Neniam vidi la brilan sunon, Nek levigxantan, nek subirantan. Mi metus oran ringon al muro, Eble mi farus tie fenestron, Eble mi farus tie fenestron, Por ke la frato ekvidu sunon. Mi metus pecon da blanka negxo, Por ke li sciu la frostan vintron; Mi metus fresxajn florojn al muro, Por lin sciigi pri la somero.

A. DOMBROWSKI.

* * * * *

LA TURO BABILONA

Kial vi, patroj, en Babilono Konstrui turon komencis Kaj tre fiere ankaux je l' trono Cxiela regi intencis?

Cxu jam senfina, vasta la tero Al vi ne estis suficxe? Vi ja trankvile kaj sen dangxero Cxirkauxe vivis felicxe.

Kien sin turnis viaj okuloj, Havante lingvon komunan, Trovis logxejon vi, antauxuloj, Bonegan kaj oportunan!

Jen al vi placxis monto, jen valo, Trankvila en Sinorujo,-- Cxie potenco via egala Kaj cxie via patrujo.

Kial deziris vi do subite De l' val' suriri cxielon? Vi per argilo, brikoj malsprite Atingi pensis la celon?

Sed entrepreno via, ho, vana, Senfrukta restis je l' fino; Tuj gxin detruis Dia la mano, Kondukis vin al ruino.

Dum la konstruon vi diligente Plialten levi rapidis, Jen vian lingvon Dio momente Je lingvoj mil disdividis!

Nun jam pri kio unu parolas, Komprenas dua nenion, Kaj ne sciante, kion li volas, Al li venigas alion :

Unu por l'alta granda konstruo Necese brikon bezonas,-- Ne komprenante lin, jen la dua Argilon tuj al li donas.

Tuj malkonsento, poste batalo Farigxis inter la rondo; Tuta l'homaro iris de l' valo Diversajn landojn de l' mondo.

Kvankam jam pasis miloj da jaroj De tiu puno de Dio, Regas ankoraux inter homaroj Malamo, senharmonio.

Vere la patroj kontraux la Dio Multege tiam fieris; Kial gxis nun por peko ilia Senkulpaj idoj suferis?

Sed ni esperas baldaux refondon De l' lingvo cxiunacia, Kiel konsolis tutan la mondon Jam la profet' Zefania.

Gxoje l'espero nin jam karesas, Proksiman celon montrante; L'internacia lingvo progresas, Amikojn cxie trovante.

Novajn amikojn voku, amikoj, La voko vana ne estos! Floras jam flor', ne solo radikoj, Je l' frukto baldaux ni festos.

M. GOLDBERG.

* * * * *

NOVA DIO

(De S. FRUG.)

I

Jam plena estas la festeno De bril', sonoro, bru', soleno En la palac' de faraono; En vic' pentrinda antaux vastaj Trapezaj tabloj sidas gastoj Konvene, en mez' de salono.

De l' tron' antikva la apogoj-- La sagxeguloj, astrologoj, En silk' brodita envestitaj-- La militestroj, generaloj, Armitaj kun hakiloj sxtalaj, Per ringoj oraj ornamitaj.

Sin de kolono gxis kolono Etendas kiel tend' visono Tre multekosta, multkolora; Kaj de fumilo origita Cxirkauxe estas disversxita La timiano bonodora.

Al flut', liutoj, barbitonoj Per rapidegaj belegsonoj Bruega la tintil' ripetas; Kaj peza la amfor' konsolas Rigardon, koron vekas, bolas Kaj mugxas, kaj fajrerojn jxetas.

Atentas faraon' sonoron De l' himnoj kaj gracian hxoron. Senlima l'ordonanto estas Je la rigardo luma, klara; Gxi estas fest' neordinara : Nomtagon sian li nun festas.

De subpotencaj al li princoj Donacojn oni el provincoj Al li alportas multekostajn-- Smeraldojn, perlojn kaj armajxojn, Tapisxojn, vazojn kaj teksajxojn, Argxenton, elefantajn ostojn.

La gastoj ricxajn la donacojn, Envenigitajn la palacojn, Rigardas kun mireg' kaj ravo . . . Tuj, defleksinte pordkovrilon, Tremante, en salonon brilan Eniris brunvizagxa sklavo :

"Auxskultu regx',--la sklavo diris-- Mirindaj viroj du aliris Al la pordegoj de la korto . . . Traflugis preter la gardantoj De la kortego, maldormantaj, Tuj nevidate kaj sen vorto.

Vidante l'mirajn du personojn, L'ibisoj flugis for . . . Leonojn De l' cxen' mi lasis--senkuragxaj, Per la kolharoj balainte La polvon, kapon mallevinte, La besto-regxoj la sovagxaj

Timeme iris, proksimigxis Al ili pasx' post pasx', starigxis De l' flankoj sur la piedegoj; Netera gardas ilin forto, Malkovras vojon ecx sen vorto Al regxaj tiuj cxi pordegoj

Sonor', paroloj eksilentas, La gastoj kun mireg' atentas . . . "Sed,--krias lauxte l'ordonanto,-- De kie venas tiuj viroj? Cxu portas ili krom' la miroj Donacon indan por reganto?"

--Reganto granda,--sklavo diras,-- Per forto de la dioj spiras Iliaj la vizagxoj brilaj . . . Ne finis sklavo,--jen subite En la salonon nepetite Eniris du de Amram filoj.

La gastoj vidas, antaux l' trono Jen staras Mozes, Aarono Sur la tapisx' purpura, ricxa-- En simplaj kaj malricxaj vestoj; Severvizagxaj kaj majestaj Kun bastoneg' en man' malricxa.

II

Regx', rigardinte tre severe La novajn gastojn, nun fiere Demandis : "Kiu vi? al festoj De l' granda regxo arangxitaj Kial do venis vi vestitaj En tiaj malricxegaj vestoj?

Al vi malbona fort', magio Malfermis pordon . . . Sed do kio! Mi kun kontent' en la palacon Akceptas cxiam gastojn tiajn; Se indos sorcx' atenton nian, Ricevos ricxan vi donacon."

La kapon alten eklevinte, Al Di' humile klinigxinte, Al regx' respondis Aarono : Sorcxistoj estas ni neniaj, Ne gardas fortoj nin magiaj . . . Auxskultu do, ho faraono!

Ni ne el regxa familio : Ni estas filoj de nacio, Per kies manoj humilegaj Farigxis luksaj viaj landoj, En vic' majesta turoj grandaj Kaj fortikajxoj kaj kortegoj.

Per kies diligent' kaj peno Ekfloris tiu kamp', gxardeno, Nun de dolcxajxo plenigita . . . Sed jam suficxe ni suferas! Centjara la labor' esperas Jam esti nun rekompencita!

La Di' de l' dioj kaj Reganto, La sola Di', ne sxangxigxanta, Alsendis nin al via trono. Lia Spirit' en ni sin trovas : Gxi niajn lipojn, busxon movas . . . Atentu Lin, ho faraono :

"Jehov' . . ."--"Jehov'? mi lin ne scias,"-- Al Aarono lauxte krias Fiera faraon' kun rido :-- Al mi di' de Moav', Edomo-- Konataj estas, sed la nomo Jehovo--kiu estas li do?

El malproksima land' kaj limo Popoloj cxiuj por estimo Elsendis ja al mi senditojn, Sagxulojn kaj arhxitektistojn, Kaj astrologojn kaj maristojn Kaj pastrojn kaj sankt-oleitojn.

Kun lauxda kant' palacon mian, Kiel pregxejon sanktan, dian, Eniris cxiuj humilege, Al faraon' donacon sian, Kiel oferon sanktan, pian, Sur sojlon metis respektege.

Kiel malricxa devas esti Di' via nova, se, krom vesti Vin pastrovestojn dissxiritajn, Ne povis li de malpotenco Jam per alia rekompenco Vin rekompenci elektitajn.

La di' de l' sklavoj malfelicxaj, Sxtonistoj tiuj cxi malricxaj, La sovagxuloj kaj sen scioj, De la nudajx', mallumo blinda, Ho, kiu estas di' ridinda, La regx' de l' regxoj, di' de l' dioj?

Kaj cxe la tabloj kun bruego, Ektondris lauxte nunridego; Kaj la komuna rida krio Ruligxis ehxe, lauxte bruis La murojn de l' palaco skuis : Kiu li estas, nova dio?

Kiu li estas? . . . Tagoj venis,-- Kaj tuj ekkonis, ekkomprenis La Dion Novan Egiptanoj; Sed per turmentoj, malagrabloj De la dezert' en brulaj sabloj, En profundajx' de l' oceanoj.

Jam pri la Granda Dio Nova, Regant' de l' mondo, Cxiopova, De l' Nil' la ondoj, kantis, bruis; Kaj kun tondrego kaj ventegoj Inter granitaj la sxtonegoj De l' maro ond' kantante fluis . . .

Kaj resonante al la kanto De l' mar' senfunda kaj bruanta Kun sankta mirsciig' konsola Per triumfega kri : "Libero!" Eksonis lauxte sur la tero Renaskigxanta la popolo . . .

M. GOLDBERG.

* * * * *

CIGNO, EZOKO KAJ KANKRO

(El KRYLOV.)

Se inter kolegoj jam en la komenco En ia afero malestas konsento, Senfrukta restados ilia intenco, Anstataux afero nur estos turmento.

Okazis, ke kankro kun cigno, ezoko, Por sxargxon transporti de loko al loko, Triope al veturigil' enjungigxis Kaj tre diligente de l' loko tirigxis. Sed malgraux ilia grandega fervoro Nenion alportis ilia laboro.

Ekstreme facile gxi estus por trio, Se ili laborus nur en harmonio; Sed al la cxielo la cigno sin tiras, La kankro obstine returne foriras, L'ezoko al akvo la sxargxon kunsxiras.

Nun kiun pravigi kaj kiun kulpigi, Mi certe kaj tute ne povus klarigi,-- Sed la veturilo ecx pasxon ne faris, Ankoraux gxi staras nun, kie gxi staris.

M. GOLDBERG.

* * * * *

TRI BUDRYS'OJ

(El MICKIEWICZ.)

Budrys, forta kaj sana, maljunulo Litvana, Sur la korton alvokas tri filojn : "Iru tuj en la stalojn, selu bone cxevalojn, Kaj akrigu la glavojn, jxetilojn.

Kuras famo en rondo, por tri flankoj de l' mondo Al ni Vilno trumpetas ordonojn : Olgerd falos Rusujon, Skirgell iros Polujon Kaj princ' Kejstut atakos Teuxtonojn.

Fortaj, sanaj vi estas; iru, filoj, mi restas; Litvaj dioj konduku vin, benu! Por la vojo utila bona vorto konsila : Tri vi estas, tri vojojn vi prenu.

Unu devas elkuri, kun Olgerdo veturi Kontraux Novgrod post Ilmen kusxanta; Tie vostoj zibelaj, la ornamoj tre belaj, En amasoj la rublo sonanta.

Dua devas elfali, sub Princ' Kejstut batali : Pereadu Krucistoj-hundfratoj! Kaj sukcen' tie ora, drapo mire kolora, Briliantoj en pastraj ornatoj.

Tria post la Njemeno, en Skirgella la treno, Nur malricxan akiron li trovos; Tie inda nur havo : bona sxildo kaj glavo, Kaj Polinon kunpreni li povos.

Super cxiuj virinoj, plej amindaj Polinoj! Gajaj, kiel la junaj katetoj; Blanka, roza la vango, kvazaux lakto kaj sango, La okuloj--brilantaj steletoj.

El Poluj' mi junagxa, batalanto kuragxa, Antaux jaroj alportis edzinon . . . Jam ne batas la koro--kun malgxojo, doloro Rememoras mi vian patrinon."

Kaj, doninte konsilojn, li benadis la filojn; La armitajn forportis cxevaloj. Auxtun'-vintro sin trenas, filoj reen ne venas; Eble falis en sangaj bataloj . . .

Per la negxo kovrita, rajdas viro armita, Sub la burko objekto tre granda. "Filo! sub la mantelo rusa mon' en sitelo?" --"Ne, patreto, filino Pollanda!"

Per la negxo kovrita, rajdas viro armita, Sub la burko akiro tre granda. "El Prusujo! sak' plena, kun la sablo sukcena! --"Bofilino, patreto, Pollanda!"

Per la negxo kovrita, tria viro armita, Ion grandan li kasxas sub vesto : Budrys jam ne atendis, invitadi li sendis Por la tria edzigxa la festo.

A. GRABOWSKI.

* * * * *

REVAJXO

(De P. DALMAN.)

Sur la valo negxa vento Blovas cxiam pli; Fajro sur kameno mia Krakas cxirkaux mi.

Cxe l' kamen' el pipo ringe,-- Fumon lasas mi . . . Cxiuj remomoroj miaj Flugas for kun gxi.

Kie estas la esperoj, La junec' de or'? Kiel vento la blovanta, Ili flugis for!

Vent' sen celo, mi sen celo Kun vi, fumo, tri . . . Tri sen celo en la mondo Kune flugu ni!

A. GRABOWSKI.

* * * * *

EXCELSIOR

(El LONGFELLOW.)

La nokto rapide la ombrojn delasis, Tra Alpa vilagxo junulo trapasis, Tra negxo, glacio standardon portanta Kun tia devizo mirinde sonanta : Excelsior!

La frunto malgaja, okulo junula Simila al glavo, flamanta kaj brula; Kaj kiel tre klara trumpeto argxenta, La vort' stranga sonis tra nokto silenta : Excelsior!

Li vidis, en logxoj felicxaj, tre cxarme Jen brulis la fajro lumante kaj varme; En supr' glaciajxoj minace sxin trenis; El lipoj junulaj sopiro elvenis : Excelsior!

"Ne provu la pason!" maljuna hom' diris, En supro sin nigra ventego kuntiris, Profunda la akvo, sxiranta la ondo !" Kaj lauxte eksonis la klara respondo : Excelsior!

"Halt'!" diris knabino. "Kap' via de l' laco Sur tiu cxi brusto ripozu en paco!" Larm' staris en blua okulo brilante, Sed tamen respondis junul' sopirante : Excelsior!

"Ho! gardu vin antaux brancx' velka de l' pino, Ho! gardu vin antaux terura lavino!" Lin laste por nokto salutis pasanto; El alte rediris la malaperanto : Excelsior!

Kun al la cxielo levita rigardo La piaj monahxoj de l' Sankta Bernhardo En frua mateno la pregxojn murmuris, Kaj krio skuanta l'aeron trakuris : Excelsior!

Migranto, duone en negxo fosita, De l' hundo fidela li estis trovita; Li tenis ankoraux en mano glacia Standardon kun stranga devizo jen tia : Excelsior!

Kaj en duonlumo la griza, malvarma, Li kusxis senviva, sed bela kaj cxarma, Kaj de malproksime, el klara cxielo, Defalis la vocxo per falo de stelo : Excelsior!

A. GRABOWSKI.

* * * * *

LA PLUVA TAGO

(El LONGFELLOW.)

La tago malvarma, malgaja, sensuna; Ne haltas la ventoj kaj pluvo auxtuna; Vinujo je l' muro putranta sin tenas, Sed cxiu ekblovo foliojn deprenas, Kaj la tago--malvarma, sensuna.

Mia vivo malvarma, malgaja, sensuna : Ne haltas la ventoj kaj pluvo auxtuna; Miaj pensoj sin tenas je tempoj pasintaj, Sed falas en vento esperoj velkintaj, Kaj la tagoj--malvarmaj, sensunaj.

