# Fundamenta Krestomatio

## Part 27

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/fundamenta-krestomatio-8224/index.md

NOKTA KANTO DE SOLDATO (De W. HAUFF).

En nigra nokto tute sole Mi staras gardon senparole, Eraras for la penso mia Al mia domo familia.

Al la standardo fortirita, Ho, kiom estis mi kisita . . . Mi tiam pensis kun malgxojo : Mi vidas vin je l' lasta fojo!

Ho dormu dolcxe, karaj miaj! Irante al la litoj viaj, Vi nun per pregxo Dion gloras,-- Vi certe ankaux min memoras.

La horo venis, gard' alia Starigxos nun sur loko mia. Mi iras dormi tute laca, Mi vidos vin en songxo paca.

L. ZAMENHOF.

* * * * *

KANTO DE L' LIGO

(De W. A. MOZART.)

Fratoj, manon donu kore Kaj senzorge, sendolore Belan horon festu ni! Cxion teran forjxetante, Dauxru forte kaj konstante Nia bela harmoni'!

Al la Dio kantu gloron : La spiriton kaj la koron Kial donis la cxiel'? Sercxi lumon per vereco, Sercxi virton per justeco Estu nia sankta cel'!

Homoj en la oriento, Homoj en la okcidento, En la sud' kaj en la nord'! Alte teni homan nomon, Kore ami cxiun homon Estu nia liga vort'!

L. ZAMENHOF.

* * * * *

LA KAPELO

(El L. UHLAND.)

Supre staras sur la monto La silenta kapeleto, En la valo, cxe la fonto, Gxoje kantas pasxtisteto.

Sonorado, mortkantado Nun eksonis tra l' silento,-- Haltis knabo en kantado Kaj auxskultas kun atento.

En la tombojn de l' monteto El la valo cxiu venos. Ankaux vin, ho pasxtisteto, Oni iam tien prenos.

L. ZAMENHOF.

* * * * *

LA GAJA MIGRANTO

Se donas Di' al vi favoron, Li sendas vin for el la dom', Por montri sian mirlaboron, La belan mondon, al la hom'.

De l' montoj riveretoj fluas, Alauxdoj kantas super mi, Mi ankaux gajan kanton bruas Al la tutmonda harmoni'.

Al Dio fidas mi kun gxojo : Li zorgas pri la tuta ter', Li ankaux min sur mia vojo Eterne gardos de dangxer'.

L. ZAMENHOF.

* * * * *

LA VOJO

(De barono B. N. DELVIG.)

Tre cxarme gxi lumis, la suno ravanta, En mia de vivo mateno; En brusto kuragxo kaj forto bolanta, Espero kaj kredo en pleno . . .

La kamp' estas largxa kaj rekta la vojo . . . "Antauxen sen halto kaj timo!" La trio cxevala ekkuris kun gxojo Al celo en la malproksimo.

"Pru! halt'!" "Kio estas?" "Risorto rompigxis." "Antauxen! malhelpo ne granda!" Denove nun la veturil' ekruligxis, Saltante sur vojo rubanda.

Jen marcxo subite! Denove ni haltis . . . Tagmezo jam . . . Kia cxagreno! La veturigist' kun murmuro desaltis, Mi pelas kun lauxta malbeno.

Tri horojn ni tie sen helpo batalas, Gxis fine ni kun malfacilo Elrampas. Subite--la suno jam falas-- Jen kavo kaj nova barilo! . . .

"Returne! kredeble tro dekstren ni iras!" Ni rampas . . . Jam nokt' . . . De l' turmento Ni celon forgesis, ni nun nur sopiras Ripozon sub ia tegmento . . .

Halt'! Muro! kaj mi al la pordo rapidas . . . Nur tomboj . . . silenta malgxojo . . . La veturigist' al mi montras kaj ridas : "Ni venis! Finita la vojo!"

"La Tempo" sin nomas la veturigisto; Sur voj' malfacila, facila, Li cxiujn alportas, fidela servisto, Al fina ripozo trankvila.

L. ZAMENHOF.

* * * * *

NOKT' EN LA KORO

(El BYRON.)

Nokt' en la koro . . . la harpo kusxas . . . Vi tuj ekkantu, kantisto! Se vi la kordojn de l' harpo tusxas, Vi miron faras, artisto.

Se kor' ankoraux havas esperon, Per kanto gxi revekigxos; Se la okulo kasxis larmeron, Denove gxi eklarmigxos.

Kant' via tondru mondan doloron! La gajon mi ne komprenos . . . Vi min plorigu, movu la koron, Aux mia brust' ne eltenos.

Gxi de suferoj longe mangxigxis, Silentan premis la cxeno! . . . La tempo venis . . . gxi jam plenigxis Kiel vazet' de veneno.

LEO BELMONT.

* * * * *

AL BRUSTO, AL MIA . . .

(El HEINE.)

Al brusto, al mia--ha, gxi min doloras, Almetu maneton, amata knabino! Vi auxdas, ke tie meblisto laboras? Li por mi la cxerkon konstruas sen fino!

Ha, kiel li frapas en mi en la koro! La vivo forkuras, ne estas jam por mi . . . Rapidu, rapidu kun via laboro. Ke povu mi foj' je eterne ekdormi.

LEO BELMONT.

* * * * *

PRINTEMPO

Printempo venas! Vivon donas Al cxio belulina veno : Varmege suno jam proponas Radiojn siajn, kaj mateno Vizagxon belan kun rideto Al cxiuj montras; jam de l' montoj Kun bruo fluas rivereto Kaj detruataj estas pontoj.

Denove cxio revivigxas, Kantadas venon de printempo . . . Por mi nur dauxras, ne finigxas Malbona, malvarmega tempo! Por mi ne estas suna lumo, Kaj de printempo bela veno Nenion donas . . . Nur mallumo, Mallumo sola kaj . . . cxagreno!

V. DEVJATNIN.

* * * * *

SXIPETO

Malgranda sxipeto Kun blanka veleto Nagxadas trankvile sur maro . . . Sed venis ventego, Farigxis ondego-- Pereas sxipet' sub akvaro! Kaj homo mizera Kun kredo sincera Vivadas trankvile en mondo; Sed kredo forblovis, Ondego sin movis, Kaj homo pereas sub ondo.

V. DEVJATNIN.

* * * * *

SCIURO KAJ PAPAGO

Sciuro malgranda kuradis en rado Kaj homojn amuzis per sia kurado. Kaj jen al papago gxi diris fiere : "Mi vin, mizerulo, bedauxras sincere : Kun kora doloro eterne mi vidas, Ke tute senmove sur ringo vi sidas! Rigardu : jen cxiam mi kuras pli alte Kaj tial je vivo kontentas senhalte . . ." Papago rigardis sciuron kun moko Kaj diris : "kurado rapida kaj lerta, Sed bone kurante, sur unu nur loko Vi restas, mizera besteto nesperta."

V. DEVJATNIN.

* * * * *

ANGXELO

(El LERMONTOV.)

En mezo de nokto, en blua cxielo, Traflugis kaj kantis plej bela angxelo. Kaj nuboj kaj steloj kaj lun' en irado Atentis kun gxojo je l' sankta kantado.

Li kantis felicxajn, neniam pekantajn Spiritojn, kun Di' en cxielo logxantajn; Li kantis pri Patro cxiela kaj tera-- Kaj lia lauxdado ne estis malvera.

Animon tre junan en brakoj li tenis; En mondo malgaja naskigxi gxi venis. Kaj sono de l' kanto en juna animo Restadis sen vort', sed kun viva estimo.

Tre longe en mondo gxi estis premata, Je revo mirinda pri Di' plenigata! Kaj sxangxi la kanton de l' sankta sincero Ne povis por gxi cxiuj kantoj de l' tero.

V. DEVJATNIN.

* * * * *

HUSARO

(El POSXKIN.)

Cxevalon sian li purigis, Estante forte kolerega, Kaj diris : "min diablo igis En loko logxi malbonega!

Ni cxiam tie cxi restadas En turka kvazaux batalado : Nur solan supon ni mangxadas Kaj ecx ne pensas pri drinkado.

Kaj mastro tie cxi malbona, Malbonan havas li edzinon. . . . Nek via skurgx', nek vorto bona Admonas tie cxi virinon!

Jen urbo Kiev! Lando kia! En busxon falas mem buletoj, Kaj vinon havas domo cxia, Kaj kiaj tie virinetoj! . . .

Ne estas ecx domagx', je Dio, Sin mem pro ili pereigi! Malbone estas nur per tio . . ." --Per kio? volu min sciigi!--

Kaj li komencis plibonigi Lipharon. "Eble ne timulo, Li diris, estas vi, sed igi Vin miri povas mi--spertulo.

Auxskultu : regimento nia Cxe Dnepro largxa enlokigxis. Mastrino estis bona mia, Kaj tombon sxia edz' forigxis.

Kun sxi mi baldaux amikigxis; Ni vivis pace, tute bone. Al mi Mario humiligxis, Ne diris vorton ecx malbone.

Se mi malsobra estis tute, Sxi mem min zorge kusxigadis; Sxi cxiam tute sendispute Je cxio tuj mem konsentadis.

Felicxan vivon mi pasigis, Kaj longe tiel vivus eble,-- Sed jen subite jxaluzigis Min io,--mem diabl' kredeble.

Mi pensis : kial baptanino Sin levas nokte? kion volas? Tre juna estas sxi virino, Kaj tial eble sxi petolas! . . .

Mi observadi sxin intencis. Jen foj' ne dormis mi (en korto Jam estis nokto, kaj komencis Bruegi vent' kun granda forto).

Kaj vidas mi : sxi forrampetis, De forno prenis sxi karbeton, Min tre facile pripalpetis, Disblovis apud forn' fajreton;

Sxi ekbruligis kandeleton, Kun gxi angulon sxi forigxis, De tie prenis boteleton, Sur balailon sxi sidigxis;

Sxi senvestigxis kaj, sorbinte El boteleto, sxi tra tubo, Sur balailo sidigxinte, Tuj malaperis, kvazaux nubo.

--Sxi eble estas sorcxistino,-- Mi pensis kaj de forn' rapidas, Por vidi sorcxon de virino; Kaj jen mi boteleton vidas;

Mi flaris : ia acidajxo. . . . Mi plankon sxprucis el botelo : Forflugis--kia mirindajxo!-- Kaj forna forko kaj sitelo!

Sub benko katon mi ekvidis, Sur gxin mi sxprucis el botelo : Gxi ternis tuj kaj ekrapidis Subite fornon post sitelo.

Sur cxion sxprucis sen kompato Jam mi per tuta forto mia,-- Kaj cxio : tablo, benko, pato Forflugis unu post alia.

Al ili mi ne volis cedi Kaj trinkis mem per unu fojo Restajxon . . . Cxu vi povas kredi? Mi ekaperis tuj en vojo :

Mi flugas,--kien? mem ne scias, Kun forto trancxas nur aeron, Al steloj mi : "pli dekstren" krias. . . . Kaj jen ekfalis mi sur teron,

Jen mont'. Sur gxi kaldronoj bolas, Kaj oni faras ian ludon. Kantadas, fajfas kaj petolas, Kun granda ran' edzigas judon.

Mi kracxis. . . . Flugas jen Mario : "For! hejmen kuru, petolulo! Vin oni tuj formangxos! . . ."--Kio?! Nu, mi ne estas timemulo!

Min ne timigu! Kie vojo Al hejmo estas?--"Jen sidigxu Sur fornan feron,--kun malgxojo Respondas sxi,--kaj tuj forigxu!"

Vi volas, ke husar' sidigxu Sur fornan feron?! Baptanino, Mi petas vin, ne frenezigxu, Ne estu ja malsagxulino! . . .

Cxevalon! "Prenu, malsagxulo!" Sxi efektive diris veron : Jen antaux mi cxeval'-bravulo Per hufo forte batas teron.

Sidigxas mi kun brava vido Sur gxin kaj trovi bridon penas, Sed vane! Rajdas mi sen brido-- Kaj tuj al forno ni alvenas.

Kaj jen mi tion saman vidas . . . Cxevalo tute jam forestis, Kaj mi sur benko rajde sidas . . . Jen kia strang'-okazo estis!"

Kaj li dauxrigis plibonigi Lipharon. "Eble ne timulo, Li diris, estas vi, sed igi Vin miri povas mi spertulo."

V. DEVJATNIN.

* * * * *

INFANO DE ZORGO

(El HERDER.)

Finigxis varmega jam tago, Kaj nokto agrabla farigxis. Sub ombra cipreso, cxe lago Diino de Zorgo sidigxis.

El rugxa argilo Diino Malgaje figuron skulptadis,-- Kaj luno, de nokto regxino, De blua cxiel' rigardadis.

Kaj Zeuxso al bela Diino Parolis kun dia favoro : "Rakontu, malgaja knabino, Pri via doloro en koro."

"Ho, Zeuxso!" Diino rediras : "Alportu vi al mi plezuron! Nur solan sen fin' mi deziras : Vivigu vi mian figuron!"

--Volonte mi vin kontentigos : Vivigxas figuro jam via! . . . Sed tamen de nun mi devigos, Ke estu eterne li mia.--

"Ho, ne!" al li Zorgo parolas : Figuron mi longe skulptadis, Al vi mi lin cedi ne volas, Cxar lin mi por mi preparadis!

Por mi lin restigu! Korege, Sed vane sxi Zeuxson admonis. --Ho, ne! mi lin amas varmege, Al li cxar animon mi donis!--

"Por kio disputon vi tenas?" Subite la Tero ekdiras : "Al mi li sen dub' apartenas, Cxar tera en teron foriras!"

Kaj dioj disputis senfine, Cxar cedi neniu deziris Figuron argilan,--sed fine Al Kron' ili cxiuj ekiris.

"Nu, cxar reciproke ne volas Figuron vi tiun cxi cedi," Grizhara Saturn' ekparolas : "Vi kune lin povas posedi.

Auxskultu do, dioj : nur kiam Li mortos, anim' apartenos Al Zeuxso potenca,--kaj tiam Jam Ter' lian korpon alprenos.

Kaj vi, ho, de Zorgo Diino, Posedu lin gxis lia morto!. . . ." Mi pensas, ke tia difino Similas je homa la sorto?

V. DEVJATNIN.

* * * * *

ESPERO

(El SCHILLER.)

Tre multe homar' kun espero en koro Pri vivo estonta parolas, Kaj cxiam al celo felicxa kaj ora Aliri plej baldaux gxi volas. Jen mondo ekvelkas, jen ree disfloras,-- Sed homo esperon sencxese adoras.

Espero kun li sen-aparte vivadas; Gxi knabon dorlotas, junulon Per sorcxa radio gxi gaje logadas, Konsolas cxe tomb' maljunulon : Li tre lacigita per vojo de tero, Foriras en tombon kun dolcxa espero.

Ho, ne! gxi ne estas elpenso malvera, Per revoj malsagxaj naskita! Ni scias, ni sentas kun kredo sincera, Ke estos esper' plenumita. Kaj tiu cxi sento cxu estas kapabla Nin trompi en nia revajxo agrabla?

V. DEVJATNIN.

* * * * *

GARANTIO

(El SCHILLER.)

Damon' unu fojon mallauxte trairis Kun akra trancxilo sub bask' al tirano-- Al Dionizio,--sed unu gardano Lin kaptis subite. Tiran' al li diris : "Pro kio vi al mi, fripono, aliris?" --Mi sanktan promeson ekvolis plenumi . . .-- "Krimulo! mi tuj vin ordonos krucumi!"

--Jam longe mi estas al mort' pretigita, Kaj, kredu, ne diros mi ecx unu vorton Pro mia pardono, cxar havas mi forton, Por morti sur kruco; sed se inklinita Vi estas al bono,--ho, estu donita Al mi kelka tempo, por fraton edzigi,-- Cxe vi do mi povas amikon restigi.--

Kruele ekbrulis tirana rigardo, Kaj diris li post la silento momenta : "Tre bone, kun tio mi estas konsenta; Sed tamen memoru vi tion, bastardo, Ke vian amikon mi tenos sub gardo Ne pli, ol tri tagoj,--kaj poste li mortos, Al vi li per tio pardonon alportos."

Al sia amiko Damono alvenis Kaj diras : "tiran' min aljugxis krucumi, Cxar volis mi sanktan promeson plenumi . . . Kaj mi nur tri tagojn ricevi elpenis, Por fraton edzigi . . ." kaj li cxirkauxprenis Amikon kaj petas : "ho, restu, kurulo, Vi por garantio cxe malbonegulo!"

Amiko volonte konsentis kaj restis En malliberejo li por garantio, Kaj tuj liberigis Damonon per tio . . . Damono edzigxon de frato forfestis, En tria mateno tre frue sin vestis Kaj vojon rapidas, malfrui timante Kaj cxiam pri sia amiko pensante . . .

Subite tre forta ventego farigxis, Kaj tondro kaj fulmo kaj granda pluvego; Pli forte, pli brue koleras ventego,-- Kaj jen riveretoj de mont' ekruligxis, Riveron plenigis, kaj gxi ekondigxis . . . Damono al ponto rapidas de monto Kaj vidas, ke estas rompita jam ponto.

Li vagas sub pluvo sur bord' de rivero, Kaj tre malproksime li vidas dometon; Li krias, li vokas, li petas sxipeton : Sed vane,--neniu cxar kun malespero Ekvolis batali kun brua rivero . . . Kaj baldaux rivero jam aliformigxis : Gxi tute je maro simila farigxis.

Kaj jen lian koron plenigis doloro, Li ploras, antauxen li manojn etendas, Kaj pregxon varmegan al Zeuxso li sendas : "Kompatu!" li petas kun granda fervoro-- "Kaj min ekrigardu kun dia favoro! Se al Sirakuzoj vi min ne alportos, Ho! . . mia amiko senkulpe ja mortos!"

Sed vane kompaton de Zeuxso li petas : Ventego kaj ondoj kaj pluv' ne cxesigxas. Sed cxiam plifortaj, teruraj farigxas,-- Kaj tempo forpasas . . . Damono formetas De si sian veston, kuragxe sin jxetas En bruan riveron kaj nagxas, trancxante Per brusto nur ondon, kun mort' batalante.

Kaj jen li sur bordo jam estas,--elsxiris Sin tute el brakoj teruraj de morto, Kun granda dankem' al favoro de sorto, Rapidas li plu . . . Sed subite eliris El granda arbaro rabistoj. Aliris Al ili Damono,--kaj ili malpace Cxirkauxas lin tute, rigardas minace.

"Ho, kion vi volas, krimuloj? li diris : Ankoraux ne scias, friponoj, vi tion, Ke mi, nur krom vivo, jam havas nenion! Sed vivo--ne mia!" Kaj tuj li aliris Al ili, bastonon de unu elsxiris, Per gxi li eksvingis, kaj tri li mortigis, Aliajn do cxiujn facile forigis.

Sed suno post pluvo varmege bruligis Migranton, kaj tute li perdis jam forton; Kun granda teruro atendis li morton,-- Kaj pregxis li Zeuxson : "vi min liberigis El ondoj bruegaj, de mi vi forigis Rabistojn,--cxu tie cxi devas suferi Mi vane kaj morti, amikon oferi?!. . . ."

Subite li auxdas, kvazaux murmuretas Ne tre malproksime malgranda rivero! Rapide sin turnas al gxi kun espero Damono--kaj vidas, ke fonto fluetas. Al gxi superforte li tuj alvagetas, Soifon brulegan kun gxoj' kvietigas Kaj korpon malsanan en gxi li fresxigas.

Jam suno varmega majeste subiras Kaj ombroj tre longaj kusxigxas sur tero : Tre baldaux jam venos trankvila vespero. Sur vojo al urb' du migrantoj jen iras, Damono do ilin en voj' preteriras. Migrantoj parolas, Damono auxskultas Kaj auxdas : "lin oni jam nun ekzekutas!"

Tumulto piedojn al li flugiligas, En lia animo--senfinaj teruroj. . . . Kaj jen Sirakuzoj ! Nur suprojn de turoj Malalta jam suno facile origas : Jam estas vespero! . . kaj li rapidigas Ankoraux pli pasxojn,--kaj vidas--en strato Renkontas lin lia servant' Filostrato.

