# Fundamenta Krestomatio

## Part 26

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/fundamenta-krestomatio-8224/index.md

La esperantistoj tute ne pretendas, ke ilia lingvo prezentas ion _tiom_ perfektan, ke nenio pli alta jam povus ekzisti. Kontrauxe : kiam efektivigxos auxtoritata kongreso, pri kiu oni scios, ke gxia decido havos _forton_ por la mondo, la esperantistoj _mem_ proponos al gxi difini komitaton, kiu okupus sin je la trarigardo de la lingvo kaj farus en gxi cxiujn utilajn plibonigojn, se ecx por tio cxi oni devus sxangxi la lingvon gxis plena nerekonebleco; sed cxar ekzistas nenia eblo antauxvidi, cxu tiu cxi laboro entute sukcesos al la komitato, cxu gxi ne dauxros senfinan serion da jaroj, cxu gxi en konsenteco estos alkondukita al felicxa fino kaj cxu la finita laboro en la praktiko montrigxos tute tauxga, sekve kompreneble estus tre malsagxe kaj nepardoneble de la flanko de la komitato, se gxi pro la problema _estontajxo_ rifuzus la faktan kaj en cxiuj rilatoj finitan kaj elprovitan _nunajxon_; sekve se ecx la kongreso venus al la konkludo, ke Esperanto ne estas bona, gxi povus decidi nur la jenon : akcepti _dume_ la lingvon Esperanto en gxia nuna forma kaj _paralele_ kun tio cxi difini komitaton, kiu okupus sin je la perfektigo de tiu cxi lingvo aux je la kreo de ia nova lingvo pli ideala; kaj nur tiam, kiam kun la tempo montrigxus, ke la laborado de la komitato estas felicxe alkondukita al fino kaj post multaj provoj montrigxis tute tauxga, nur tiam oni povus anonci, ke la nuna formo de la lingvo internacia estas eksigata kaj anstataux gxi eniras en la vivon la formo nova. Cxiu prudenta homo konsentos, ke la kongreso povas agi nur tiel kaj ne alie. Sekve se ni ecx supozos, ke fina lingvo de la estontaj generacioj estos ne Esperanto, sed ia alia ankoraux ellaborota lingvo, en cxia okazo la vojo al tiu lingvo nepre devas konduki tra _Esperanto_.

Sekve resumante cxion, kion ni diris de la komenco gxis la nuna minuto, ni turnas vian atenton sur tion, ke ni venis al la sekvantaj konkludoj :

1. La enkonduko de lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon;

2. La enkonduko de lingvo internacia estas tute ebla;

3. La enkonduko de lingvo internacia pli aux malpli frue nepre kaj sendube efektivigxos, kiom ajn la rutinistoj batalus kontraux tio cxi;

4. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom arta;

5. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom Esperanto; gxi aux estos lasita por cxiam en gxia nuna formo, aux en gxi estos poste faritaj iaj sxangxoj.

VIII

Kaj nun ni rigardu, kio sekvas el cxio, kion ni supre diris. Unue sekvas tio, ke la esperantistoj tute ne estas tiaj fantaziistoj, kiaj ili sxajnas al multaj tiel nomataj "sagxaj" kaj "praktikaj" homoj, kiuj jugxas pri cxio suprajxe kaj sen ia logika pripenso kaj mezuras cxion per mezurilo de la modo. Ili batalas por afero, kiu ne sole havas grandegan gravecon por la homaro, sed kiu al tio havas en si nenion fantazian kaj kiu pli aux malpli frue _devas_ efektivigxi kaj _nepre_ efektivigxos, kiom ajn la inerciuloj batalus kontraux gxi, kiom ajn la sagxuloj sxercadus pri gxi. Kiel estas sendube, ke post la nokto venas mateno, tiel sendube estas, ke post mallonga aux longa batalado Esperanto pli aux malpli frue estos enkondukita en komunan uzon por la komunikigxoj internaciaj. Ni konfirmas tion cxi kuragxe ne tial, ke ni tiel volas, ke ni tion esperas, sed tial, ke la konkludoj de simpla logiko diras, ke tiel esti _devas_ kaj ke _alie esti ne povas_. Longan tempon eble ankoraux la esperantistoj devos bataladi, longan tempon eble ankoraux cxia bubo jxetados sur ilin sxtonojn, koton kaj malsagxajn spritajxojn, sed tio, kio devas veni, pli aux malpli frue venos. La iniciatoroj de la Esperanta afero eble ne gxisvivos gxis tiu tempo, kiam farigxos videblaj la fruktoj de ilia agado, ili iros eble en la tombon kun la malestima nomo de homoj, kiuj okupadis sin je infanajxoj, sed pli aux malpli frue por la maldolcxa kaliko, kiun ili trinkas el la manoj de la samtempuloj, la posteuloj konstruos al ili monumentojn kaj elparolados ilian nomon kun la plej granda danko. Longe ankoraux eble ili sxajnos al la mondo senfortaj, multajn fojojn eble ankoraux ilia afero sxajnos al la mondo ecx mortinta kaj je cxiam enterigita--sed tiu cxi afero jam neniam mortos, cxar gxi morti jam _neniam povas_. La afero vivos kaj konstante rememorigados pri si; post cxiu nova silenta tempo, se gxi ecx dauxrus dekon da jaroj, aperos nova revigligxo; kiam lacigxos unuj batalantoj, aperos pli aux malpli frue novaj energiaj batalantoj, kaj tiel la afero iros tiel longe, gxis fine gxi plene atingos sian celon. Ne malgxoju tial, Esperantistoj, se nesagxaj homoj ironie rimarkas al vi, ke vi estas ankoraux tre malmultaj, ne perdu la kuragxon, se via afero iras malrapide. La afero konsistas ne en rapideco, sed en certeco. Multe da sencelaj aferoj ekbrilis antaux la mondo rapide, sed ankaux rapide falis; afero bona kaj certa progresas ordinare malrapide kaj kun grandaj malhelpoj.

Sur la supre montritajn 5 konkludojn ni turnas apartan atenton de tiuj esperantistoj, kiuj batalas por sia ideo _senkonscie_ kaj tial cxe la plej malgranda rimarko de la kontrauxuloj ekstaras senhelpe kaj ne scias, kion respondi, aux perdas la kuragxon. Cxiuj tiuj konkludoj prezentas produkton de la simpla kaj severa _logiko_. Tial se oni diras al vi "la mondo ne volas vian lingvon", respondu kuragxe : "cxu la mondo volas aux ne volas, gxi pli aux malpli frue _devos_ akcepti gxin, cxar alie esti ne povas". Kiam vi auxdos "oni diras, ke aperis nova lingvo, oni diras, ke tia aux alia instruita societo aux kongreso deziras elekti tian aux alian lingvon aux krei novan lingvon", respondu kuragxe : "cxiuj tiuj cxi famoj aux entreprenoj estas fonditaj sur la plej absoluta nekomprenado de la esenco kaj historio de la ideo de lingvo internacia; tiaj provoj de la flanko ne sole de privataj personoj, sed ankaux de tutaj societoj ripetigxis jam multajn fojojn kaj cxiufoje finigxadis kaj devis finigxadi per la plej plena fiasko; lingvo internacia povas esti nur Esperanto, cxar laux la legxoj de la logiko kaj laux la esenco de la afero alie esti _neniel povas_".

Se oni diras al vi : "tiu aux alia esperantisto aux societo esperantista en tro granda sed ne prudenta fervoro faris ian falsan pasxon kaj ridindigis aux diskreditigis per tio cxi vian tutan aferon", tiam respondu : "La afero Esperanta dependas de nenia persono nek societo, kaj nenia homo per siaj privataj falsaj pasxoj povas havi ian influon sur gxian sorton; ecx la auxtoro de Esperanto mem estas nun por Esperanto absolute seninflua, cxar Esperanto jam longe farigxis afero pure _publika_".

La dua, kio sekvas el cxio, kion ni supre diris, estas la sekvanta : Se la elekto de lingvo internacia dependus de ia kongreso de reprezentantoj de diversaj regnoj, ni longe, tre longe kredeble devus tion cxi atendi kaj neniu el ni ion povus fari por tio cxi. Sed se, kiel ni vidis supre, oni jam nun povas kun plena certeco kaj precizeco antauxvidi, al _kia_ nome lingvo la sorto difinis farigxi iam internacia, tiam la afero sxangxigxas. Ni ne bezonas jam nun atendi kongresojn : la celo estas tute klara kaj cxiu povas sin tiri al gxi. Ne bezonante rigardadi, kion diras aux faras aliaj, cxiu povas alporti sian sxtonon por la kreskanta konstruo. Nenia sxtono perdigxos. Nenia laboranto tie cxi dependas de la alia, cxiu povas agadi aparte, en sia sfero, laux siaj fortoj, kaj ju pli da laborantoj estos; tiom pli rapide estos finita la granda konstruo. Precipe ni turnas nin al diversaj sciencaj societoj kaj kongresoj. Ne rigardante, kion faras aliaj, ne atendante, ke aliaj prenu sur sin la iniciativon, cxiu societo aux kongreso aparte decidu ion tian, kio alproksimigus la grandan komunehoman celon almenaux je unu pasxo.

* * * * *

VII

POEZIO

* * * * *

LA ESPERO

En la mondon venis nova sento, Tra la mondo iras forta voko; Per flugiloj de facila vento Nun de loko flugu gxi al loko.

Ne al glavo sangon soifanta Gxi la homan tiras familion : Al la mond' eterne militanta Gxi promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l' espero Kolektigxas pacaj batalantoj, Kaj rapide kreskas la afero Per laboro de la esperantoj.

Forte staras muroj de miljaroj Inter la popoloj dividitaj; Sed dissaltos la obstinaj baroj, Per la sankta amo disbatitaj.

Sur neuxtrala lingva fundamento, Komprenante unu la alian, La popoloj faros en konsento Unu grandan rondon familian.

Nia diligenta kolegaro En laboro paca ne lacigxos, Gxis la bela songxo de l'homaro Por eterna ben' efektivigxos.

L. ZAMENHOF.

* * * * *

LA VOJO

Tra densa mallumo briletas la celo, Al kiu kuragxe ni iras. Simile al stelo en nokta cxielo, Al ni la direkton gxi diras. Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj, Nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj, Cxar klara kaj rekta kaj tre difinita Gxi estas, la voj' elektita.

Nur rekte, kuragxe kaj ne flankigxante Ni iru la vojon celitan! Ecx guto malgranda, konstante frapante, Traboras la monton granitan. L'espero, l'obstino kaj la pacienco-- Jen estas la signoj, per kies potenco Ni pasxo post pasxo, post longa laboro, Atingos la celon en gloro.

Ni semas kaj semas, neniam lacigxas, Pri l' tempoj estontaj pensante. Cent semoj perdigxas, mil semoj perdigxas,-- Ni semas kaj semas konstante. "Ho, cxesu!" mokante la homoj admonas,-- "Ne cxesu, ne cxesu!" en kor' al ni sonas : "Obstine antauxen! La nepoj vin benos, Se vi pacience eltenos".

Se longa sekeco aux ventoj subitaj Velkantajn foliojn desxiras, Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj, Ni forton pli fresxan akiras. Ne mortos jam nia bravega anaro, Gxin jam ne timigas la vento, nek staro, Obstine gxi pasxas, provita, hardita, Al cel' unu fojon signita!

Nur rekte, kuragxe kaj ne flankigxante Ni iru la vojon celitan! Ecx guto malgranda, konstante frapante, Traboras la monton granitan. L' espero, l' obstino kaj la pacienco,-- Jen estas la signoj, per kies potenco Ni pasxo post pasxo, post longa laboro, Atingos la celon en gloro.

L. ZAMENHOF.

* * * * *

AL LA FRATOJ

FOrte ni stAru, frAtoj amAtaj, Por nIa sAnkta afEro! NI batalAdu kUne tenATaj Per Unu bEla espEro!

Regas ankoraux nokto sen luno, La mondo dormas obstine, Sed jam levigxos baldaux la suno, Por lumi, brili senfine.

Veku, ho veku, veku konstante, Ne timu ridon, insulton! Voku, ho voku, ripetadante, Gxis vi atingos auxskulton!

Dekon da fojoj vane perdigxos La voko via ridata,-- La dekunua alradikigxos, Kaj kreskos frukto benata

Tre malproksime cxiuj ni staras La unu de la alia . . . Kie vi estas, kion vi faras, Ho, karaj fratoj vi miaj?

Vi en la urbo, vi en urbeto, En la malgranda vilagxo, Cxu ne forflugis kiel bloveto La tuta via kuragxo?

Cxu vi sukcese en via loko Kondukas nian aferon, Aux eksilentis jam via voko, Vi lacaj perdis esperon?

Iras senhalte via laboro Honeste kaj esperante? Brulas la flamo en via koro Neniam malfortigxante?

Forte ni staru, brave laboru, Kuragxe, ho nia rondo! Nia afero kresku kaj floru Per ni en tuta la mondo!

Ni gxin kondukos ne ripozante, Kaj nin lacigos nenio; Ni gxin traportos, sankte jxurante, Tra l' tuta mondo de Dio!

Malfacileco, malrapideco Al ni la vojon ne baros. Sen malhonora malkuragxeco Ni kion povos, ni faros.

Staras ankoraux en la komenco La celo en malproksimo,-- Ni gxin atingos per la potenco De nia forta animo!

Ni gxin atingos per la potenco De nia sankta fervoro, Ni gxin atingos per pacienco Kaj per sentima laboro.

Glora la celo, sankta l'afero, La venko--baldaux gxi venos; Levos la kapon ni kun fiero, La mondo gxoje nin benos.

Tiam atendas nin rekompenco La plej majesta kaj ricxa : Nia laboro kaj pacienco La mondon faros felicxa!

L. ZAMENHOF.

* * * * *

MIA PENSO

Sur la kampo, for de l' mondo Antaux nokto de somero, Amikino en la rondo Kantas kanton pri l' espero. Kaj pri vivo detruita Sxi rakontas kompatante,-- Mia vundo refrapita Min doloras resangante.

"Cxu vi dormas? Ho, sinjoro, Kial tia senmoveco? Ha, kredeble rememoro El la kara infaneco?" Kion diri? Ne ploranta Povis esti parolado Kun frauxlino ripozanta Post somera promenado!

Mia penso kaj turmento, Kaj doloroj kaj esperoj! Kiom de mi en silento Al vi iris jam oferoj! Kion havis mi plej karan-- La junecon--mi ploranta Metis mem sur la altaron De la devo ordonanta!

Fajron sentas mi interne, Vivi ankaux mi deziras,-- Io pelas min eterne, Se mi al gajuloj iras . . . Se ne placxas al la sorto Mia peno kaj laboro-- Venu tuj al mi la morto, En espero--sen doloro!

L. ZAMENHOF.

* * * * *

HO MIA KOR'

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile, El mia brusto nun ne saltu for! Jam teni min ne povas mi facile, Ho, mia kor'!

Ho, mia kor'! Post longa laborado Cxu mi ne venkos en decida hor'! Suficxe! trankviligxu de l' batado, Ho, mia kor'!

L. ZAMENHOF.

* * * * *

LA VOJEVODO

(El MICKIEWICZ.)

En vespero somera vojevodo kolera Al la hejma kastelo rapidas; Al la lito edzina kun teruro senfina Li alvenas,--neniun li vidas.

En doloro brulanta kaj per mano tremanta Sian grizan lipharon li prenis, De la lito foriris, la manikojn retiris Kaj ektondris--kozako alvenis.

"Kial, best' abomena, mia pordo gxardena Restas nokte sen hundo, sen gardo? Prenu tuj mian sakon kaj pafilon kozakan Kaj silente min sekvu, bastardo!"

Kun pafil' en la mano al gxardena altano Ili ambaux sen bru' alsxteligxas. Sur la benka herbajxo ia lumas blankajxo : En tolajxo virino vidigxas.

Unu manon levinte, la okulojn kovrinte, Per la dua forpusxi sxi penis Unu viron petantan, surgenue starantan, Kiu nun en la brakoj sxin tenis.

Kaj en flama fervoro li parolis : "Ho, koro, Cxu jam cxio por cxiam perdita? Ecx la premoj de l' mano per la mon' de l' tirano Cxiuj estas jam foracxetitaj?

Mi vin tiel amadis, por vi tiel bruladis,-- Malproksime nun plori mi devas; Li ne amis, ne ploris, nur per mon' eksonoris,-- Kaj li cxion por cxiam ricevas.

Sur la brusto angxela lia kapo malbela En dorloto de nun ripozados, De la roza busxeto, de la rugxa vangeto, Li cxielan felicxon sucxados.

Sur cxevalo fidela, en vetero kruela, Mi rapidas al mia angxelo-- Por sopire foriri kaj al vi nur deziri Bonan nokton en lia kastelo . . ."

Sxi silentas senmove; li komencas denove Sian plendon kun petoj kaj ploro, Gxis, la brakojn lasinte, la konscion perdinte, Sxi defalis al li al la koro.

En l'arbajxo silente, auxskultante atente, Staras ambaux gardantoj kovritaj, Ili staras genue, en la manoj senbrue La pafiloj ektremis sxargitaj.

"Estro"! diris kozako, "ia stranga atako Al mi ligas subite la manon; Brulan sentis mi larmon kaj skuantan malvarmon, Kiam tusxi mi volis la cxanon."

--"Pesto! mi vin jam skuos, mi vin plori instruos! Jen saketo kun pulvo : sen vorto Vi preparos, vi pafos, kaj se sxin vi ne trafos. Mi edzigos vin mem kun la morto.

"Supren, dekstren, senskue! Mi ekpafos,--l'unue De l' amanto diskrevu la koro." La servanto ektiris, kaj la kuglo eniris En la frunton de . . . lia sinjoro.

L. ZAMENHOF.

* * * * *

LA ROZETO

(EL GOETHE.)

Knabo vidis--jen rozeto Sur la kampo staras; Bela, juna la floreto . . . Vive kuras la knabeto, Gxojas, miras, flaras. Sur la kampo la rozet' Kiel infanet'.

Knabo diris : "mi eltiros Belulinon mian"; Floro diris : "vi foriros,-- Per pikiloj mi dissxiros Tuj la manon vian". Sur la kampo la rozet' Kiel infanet'.

La sovagxa knab' ridante La rozeton prenis,-- La floreto batalante Sin defendis pikadante, Sed la sorto venis. Sur la kampo la rozet' Kiel infanet'.

L. ZAMENHOF.

* * * * *

EN NORD' UNU PINO . . .

(El HEINE).

En nord' unu pino en solo Dormetas sur nuda altajxo; Glacia kaj negxa tavolo Gxin kovras per tomba tolajxo.

Gxi songxas, ke palmo gracia, En unu dezert' orienta, Eterne pri lando alia Malgaje sopiras silenta.

L. ZAMENHOF.

* * * * *

EN SONGXO . . . (El HEINE).

En songxo princinon mi vidis Kun vangoj malsekaj de ploro,-- Sub arbo, sub verda ni sidis, Tenante nin koro cxe koro.

"De l' patro de l' via la krono Por mi gxi ne estas havinda! For, for lia sceptro kaj trono-- Vin mem mi deziras, aminda!

--"Ne eble!" sxi al mi rediras : "En tombo mi estas tenata, Mi nur en la nokto eliras Al vi, mia sole amata!"

L. ZAMENHOF.

* * * * *

LORELEJ'

(El HEINE).

Ne scias mi, kial subita Malgaj' en la koro naskigxis; El tempo jam enterigita Legendo al mi revivigxis.

Jam malvarmetigxas l'aero, La Rejno mallauxte babilas, Per oro de l' sun' en vespero La supro de l' monto rebrilas.

Plej belan knabinon mi vidas : En ora ornamo brilante Sur supro de l' monto sxi sidas, La harojn mistere kombante.

La oran kombilon sxi movas Kaj kantas tra l' pura aero, Kaj forto mirinda sin trovas En tiu cxi kant' de l' vespero.

Sxipet' iras sur la rivero, Sxipisto ektremis de l' kanto, Kaj blinda por cxiu dangxero Rigardas li al la kantanto.

Ha, baldaux sxipisto la bela Perdigxis sub l'akvoturnado; Gxin Lorelej' faris kruela, Per sia mirinda kantado.

L. ZAMENHOF.

* * * * *

KANTO DE STUDENTOJ

Gxoju, gxoju ni, kolegoj, Dum ni junaj estas! Post plezura estanteco, Post malgaja maljuneco-- Sole tero restas.

Vivo estas tre mallonga, Kuras ne tenate, Kaj subite morto venos Kaj rapide cxiun prenos, Cxiun senkompate.

Kie niaj antauxuloj En la mondo sidas? Iru al la superuloj, Sercxu ilin cxe l' subuloj-- Kiu ilin vidas?

Vivu la akademio Kaj la profesoroj! Vivu longe kaj en sano Cxiu akademiano, Vivu sen doloroj!

Vivu, floru nia regno Kaj regnestro nia! Kaj amikoj mecenataj, Protegantoj estimataj De l' akademio

Vivu cxiuj la knabinoj Belaj kaj hontemaj! Vivu ankaux la virinoj, Amikinoj kaj mastrinoj, Bonaj, laboremaj.

Mortu, mortu, malgajeco, Mortu la doloro! Mortu cxiu intriganto Kaj malamon konservanto Longe en la koro!

L. ZAMENHOF.

* * * * *

AL LA REGXO

Vivu la regx' al ni, tre longe vivu li! Gardu lin Di'! Justa kaj pia regx',--Dio pro nia pregx' Estu kun li.

Forta la regxa tron', ver' estas lia kron', Glavo la legx'. Kun amo en la kor', regxas kun granda glor' . . . Vivu la regx'!

Brulu, ho sankta flam' de la eterna am' Pro la patruj'! Kaj forte staros ni, cxiuj por unu li, Pro la patruj'!

Longe, ho, restu vi gloro de la naci', Sur regxa segx'! Via plej granda glor' en la popola kor'. Vivu la regx'!

L. ZAMENHOF.

* * * * *

