# Fundamenta Krestomatio

## Part 25

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/fundamenta-krestomatio-8224/index.md

Antaux cxio ni konstatas la fakton, ke, malgraux la grandega nombro da personoj, kiuj laboris aux laboras super lingvoj artaj jam en la dauxro de 200 jaroj, gxis nun aperis sole nur _du_ efektive pretaj lingvoj, nome _Volapuek_ kaj _Esperanto_. Turnu atenton sur tion cxi : sole nur _du_ artaj lingvoj. Estas vero, ke vi preskaux cxiutage legas en la gazetoj, ke jen tie jen aliloke aperis ankoraux unu aux ankoraux kelkaj artaj lingvoj, oni citas al vi ilian nomon, oni donas al vi ofte ecx notojn pri la konstruo de tiuj cxi lingvoj, oni alportas al vi kelkajn frazojn en tiuj cxi tiel nomataj novaj lingvoj, kaj al la publiko sxajnas, ke novaj artaj lingvoj elkreskadas kiel fungoj post pluvo. Sed tiu cxi opinio estas tute erara kaj venas de tio, ke la gazetoj ne trovas necesa enigxi en tion, pri kio ili skribas, kaj kontentigxas nur per tio, ke ili havas la eblon regali la legantojn per ridinda novajxo aux fari spritajxon. Sciu do, ke cxio tio, kio cxiutage estas alportata al vi de la gazetoj sub la lauxta nomo de "novaj lingvoj internaciaj", estas nur _projektoj_, en rapideco kaj sen suficxa pripenso elbakitaj projektoj, kiuj de realigxo staras ankoraux tre kaj tre malproksime. Tiuj cxi projektoj aperas jen en formo de mallongaj folietoj, jen ecx en la formo de dikaj libroj kun la plej lauxtaj kaj multepromesaj frazoj,--aperas kaj tuj malaperas de la horizonto, kaj vi jam plu neniam auxdas ion pri ili; kiam la auxtoroj de tiuj cxi projektoj alpasxas al ilia _realigado_, ili tuj konvinkigxas, ke tio cxi estas tute ne laux iliaj fortoj kaj ke tio, kio en teorio sxajnis afero tiel facila, en la praktiko montrigxas tre malfacila kaj neplenumebla. Kial la efektivigo de tiuj cxi projektioj estas tiel malfacila kaj tial gxis hodiaux aperis sole nur du efektive pretaj kaj vivipovaj lingvoj--pri tio ni parolos malsupre, kaj dume ni nur turnas vian atenton sur tion, ke da lingvoj artaj gxis nun ekzistas sole nur du kaj ke sekve se la kongreso hodiaux efektivigxus, gxi el la jam ekzistantaj artaj lingvoj havus por elekto nur du. La problemo de la kongreso estus sekvo jam tute ne tiel malfacila, kiel povus sxajni de la unua rigardo. _Kian_ el tiuj cxi du lingvoj elekti--la kongreso ankaux ne sxanceligxus ecx unu minuton, cxar la vivo mem jam longe solvis tiun cxi demandon en la plej senduba maniero kaj Volapuek cxie estas jam elpusxita de la lingvo Esperanto. La pliboneco de Esperanto antaux Volapuek estas tiel frapante granda, ke gxi falas al cxiu en la okulojn tuj de la unua rigardo kaj ne estas malkonfesata ecx de la plej fervoraj Volapuekistoj. Estos suficxe, se ni diros al vi la jenon : Volapuek aperis tiam, kiam la entuziasmo de la publiko por la nova ideo estis ankoraux tute fresxa, kaj Esperanto, dank'al financaj malfacilajxoj de la auxtoro, aperis antaux la publiko kelkajn jarojn pli malfrue kaj renkontis jam cxie pretajn malamikojn; la Volapuekistoj havis por sia agitado grandajn rimedojn kaj agadis per la plej vasta, pure Amerika reklamo, kaj la Esperantistoj agadis la tutan tempon preskaux tute sen iaj materialaj rimedoj kaj montradis en sia agado grandegan nelertecon kaj senhelpecon; kaj malgraux cxio de la unua momento de la apero de Esperanto ni vidas grandegan multon da Volapuekistoj, kiuj transiris malkasxe al Esperanto, kaj ankoraux pli grandan multon da tiaj, kiuj, konsciante, ke Volapuek staras multe pli malalte el Esperanto, sed ne dezirante montri sin venkitaj, tute defalis de la ideo de lingvo internacia entute,--dume en la tuta tempo de ekzistado de Esperanto (13 jaroj) nenie sur la tuta tera globo trovigxis ecx unu persono,-- ni ripetas, ecx _unu_--kiu transirus de Esperanto al Volapuek! Dum Esperanto, malgraux la grandegaj malfacilajxoj, kun kiuj gxi devas batali, dauxre vivas kaj floras kaj konstante plifortigxas, Volapuek jam longe estas forlasita preskaux de cxiuj kaj povas esti nomita jam de longe mortinta.

En kio konsistas la pliboneco de Esperanto antaux Volapuek, ni ne povas kompreneble analizi tie cxi tute detale; pro ekzemplo ni montros nur kelkajn punktojn : 1) Dum Volapuek sonas tre sovagxe kaj maldelikate, Esperanto estas plena je harmonio kaj estetiko kaj memorigas per si la lingvon italan. 2) Ecx por tute neinstruitaj Esperanto estas multe pli facila ol Volapuek, sed por instruitaj gxi estas tre multe pli facila, cxar gxiaj vortoj--krom kelkaj tre malmultaj--ne estas arbitre elpensitaj, sed prenitaj el la lingvoj romana-germanaj en tia formo, ke cxiu ilin facile rekonas. Tial cxiu iom civilizita homo jam post kelkaj horoj da lernado povas libere legi cxian verkon en Esperanto jam preskaux tute sen vortaro. 3) Dum la uzanto de Volapuek nepre devas gxin konstante ripetadi, cxar alie li gxin baldaux forgesas (dank'al la plena elpensiteco de la vortoj), la uzanto de Esperanto, unu fojon gxin ellerninte, jam gxin ne forgesas, se li ecx longan tempon gxin ne uzas. 4) Esperanto jam en la komenco estas tre facila por busxa _interparolado_, dum en Volapuek oni devas tre longe kaj pacience ekzercadi sian orelon, gxis oni alkutimigxas al klara diferencigado de la multaj reciproke tre simile sonantaj vortoj (ekzemple "bap, pab, pap, paep, pep, poep, peb, boeb, bob, pop, pup, bub, pub, pueb, bib, pip, puep" k. t. p., kiuj farigxas ankoraux pli similaj inter si, se oni prenas ilin en la multenombro, t. e. kun _s_ en la fino). 5) En Volapuek, dank'al kelkaj fundamentaj eraroj en la principoj de la konstruo (ekzemple : vokaloj en la komenco aux fino de vorto ne povas esti uzataj, cxar ili estas signoj gramatikaj), cxiu nove bezonata vorto nepre devas esti _kreita_ de la auxtoro (ecx cxiuj nomaj _propraj_, ekzemple Ameriko = Melop, Anglujo = Nelij). Tio cxi donas ne sole grandegan nombron da tute superfluaj vortoj por lernado, sed faras cxian disvolvigxan pasxon de la lingvo cxiam dependa de gxia auxtoro aux de ia ordonanta Akademio. Dume en Esperanto, dank'al la plena seninflueco de la gramatiko sur la vortaron kaj dank'al la regulo, ke cxiuj vortoj "fremdaj", kiuj jam de si mem estas internaciaj, estas uzataj sensxangxe egale kiel en la aliaj lingvoj,--ne sole grandega multo da vortoj farigxas tute senbezona por lernado, sed la lingvo ricevas la eblon disvolvigxadi eterne cxiam pli kaj pli, sen ia dependo de la auxtoro aux de ia Akademio.

Parolante pri la pliboneco de Esperanto antaux Volapuek, ni tute ne intencas per tio cxi malgrandigi la meritojn de la elpensinto de Volapuek. La meritoj de Schleyer estas grandegaj kaj lia nomo cxiam staros sur la plej honora loko en la historio de la ideo de lingvo internacia. Ni volis nur montri, ke se hodiaux efektivigxus kongreso por la elekto de lingvo internacia, tiam gxi inter la ambaux nun ekzistantaj lingvoj artaj ne povus sxanceligxi ecx unu minuton.

Ni pruvis sekve, ke se hodiaux efektivigxus kongreso por la elekto de lingvo internacia, tiam malgraux la grandega nombro da ekzistantaj lingvoj ni povus jam _nun_ kun plena certeco kaj precizeco antauxvidi, _kian_ lingvon gxi elektos, nome : el cxiuj ekzistantaj lingvoj vivaj, mortintaj kaj artaj la kongreso povas elekti sole nur _unu_ lingvon : _Esperanto_. Kia ajn estus la konsisto de la kongreso, kiaj ajn estus la politikaj kondicxoj, je kiaj ajn konsideroj, antauxjugxoj, simpatioj aux antipatioj la kongreso sin gvidus, gxi absolute _ne povus_ elekti ian alian lingvon krom Esperanto, cxar por la rolo de lingvo internacia Esperanto estas nun la _sola_ kandidato en la tuta mondo, la sola, tute sen iaj konkurantoj. Cxar ecx cxe la plej malprospera konsisto de la kongreso en gxi tamen sidos homoj pensantaj, kaj la grandega pliboneco de la lingvo Esperanto antaux cxiuj aliaj lingvoj tro forte falas en la okulojn al cxiu, kiu almenaux iom konatigxis kun tiu cxi lingvo, tial estas tute ne eble supozi, ke la kongreso elektos ian alian lingvon. Se tamen, kontraux cxia atendo, la kongreso estos tiom blindigita, ke gxi ekdeziros ian alian lingvon, tiam--kiel ni pruvis supre--la _vivo mem_ zorgos pri tio, ke la decido de la kongreso restu sole malviva litero, tiel longe, gxis kolektigxos nova kongreso kaj faros elekton gxustan.

VII

Nun restas al ni respondi ankoraux unu lastan demandon, nome : En la _nuna_ minuto Esperanto, vere, aperas kiel _sola_ kandidato por lingvo internacia; sed cxar kongreso de reprezentantoj de diversaj regnoj por la elekto de lingvo internacia efektivigxos kredeble ankoraux ne baldaux, eble post dek kaj eble post cent jaroj, tre povas ja esti, ke gxis tiu tempo aperos multaj _novaj_ artaj lingvoj, kiuj staros multe pli alte ol Esperanto, kaj sekve unu el _ili_ devos esti elektita de la kongreso? Aux eble la kongreso mem arangxos kompetentan komitaton, kiu okupos sin je la kreo de nova arta lingvo?

Je tio cxi ni povas respondi jenon. La ebleco de apero de nova lingvo per si mem estas tre duba, kaj komisii al komitato la kreadon de nova lingvo estus tiel same sensence, kiel ekzemple komisii al komitato verki bonan poemon. Cxar la kreado de plena, en cxiuj rilatoj tauxga kaj vivipova lingvo, kiu al multaj sxajnas tia facila kaj sxerca afero, en efektiveco estas afero tre kaj tre malfacila. Gxi postulas de unu flanko specialan talenton kaj inspiron kaj de la dua flanko grandegan energion, paciencon kaj varmegan, senfine aldonitan amon al la entreprenita afero. Multajn niaj vortoj tre mirigos, cxar sxajnas al ili, ke oni bezonas nur decidi al si, ke tablo ekzemple estos "bam", segxo estos "bim" k. t. p. k. t. p., kaj lingvo jam estos preta. Kun la kreado de pleneca, tauxga kaj vivipova lingvo estas tute tiel same, kiel ekzemple kun la ludado sur fortepiano aux kun la trairado de densega arbaro. Al homo, kiu ne konas la esencon de muziko, sxajnas, ke nenio estas pli facila, ol ludi fortepianon,--oni ja bezonas nur ekfrapi unu klavon, kaj estos ricevita tono, vi ekfrapos alian klavon kaj vi ricevos alian tonon,-- vi frapados en la dauxro de tuta horo diversajn klavojn, kaj vi ricevos tutan kompozicion . . . sxajnas, ke nenio estas pli facila; sed kiam li komencas ludi sian improvizitan kompozicion, cxiuj kun ridego diskuras, kaj ecx li mem, auxdante la ricevatajn de li sovagxajn sonojn, baldaux komencos komprenetadi, ke la afero iel estas ne glata, ke muziko ne konsistas en sola frapado de klavoj,--kaj tiu heroo, kiu kun tia memfida mieno sidigxis antaux la fortepiano, fanfaronante, ke li ludos pli bone ol cxiuj, kun honto forkuras kaj jam plu ne montras sin antaux la publiko. Al homo, kiu neniam estis en granda arbaro, sxajnas, ke nenio estas pli facila, ol trairi arbaron de unu fino gxis la dua : "kio da artifika tie cxi estas? Cxiu infano ja povas tion cxi fari; oni bezonas nur eniri, iri cxiam rekte antauxen,--kaj post kelke da horoj aux post kelke da tagoj vi trovos vin en la kontrauxa fino de la arbaro". Sed apenaux li eniris iom en la profundajxon de la arbaro, li baldaux tiel perdas la vojon, ke li aux tute ne povas elrampi el la arbaro, aux post longa vagado li eliras, sed tute, tute ne en tiu loko, kie li eliri devis. Tiel estas ankaux kun arta lingvo : _entrepreni_ la kreadon de lingvo, doni al gxi jam antauxe nomon, trumpeti pri gxi al la leganta mondo--cxio tio cxi estas tre facila,--sed felicxe _fini_ tiun cxi laboron estas tute ne tiel facile. Kun memfida mieno multaj entreprenas tian laboron; sed apenaux ili iom enprofundigxis en gxin, ili aux ricevas senordan kolekton da sonoj sen ia difinita plano kaj sen ia indo, aux ili pusxigxas je tiom da malhelpoj, je tiom da reciproke kontrauxparolantaj postuloj, ke ili perdas cxian paciencon, jxetas la laboron kaj jam plu ne montras sin antaux la publiko.

Ke la kreado de tauxga kaj vivipova lingvo ne estas tiel facila afero, kiel al multaj sxajnas, oni povas interalie la plej bone vidi el la sekvanta fakto : oni scias, ke gxis la apero de Volapuek kaj Esperanto estis grandega multo da diversaj provoj krei artan lingvon internacian; ne malmulte da provoj aperis ankaux post la apero de la diritaj du lingvoj; grandegan serion da nomoj de tiuj cxi provoj kaj iliaj auxtoroj vi trovos en cxia historio de la ideo de lingvo internacia; tiuj cxi provoj estis farataj kiel de privataj personoj, tiel ankaux de tutaj societoj; ili englutis grandegan multon da laboroj kaj kelkaj el ili englutis ankaux tre grandajn kapitalojn;--kaj tamen el tiu cxi tuta grandega nombro nur _du_, sole nur _du_ atingis efektivigxon kaj trovis adeptojn kaj praktikan uzon! Sed ankaux tiuj cxi du aperis nur _okaze_, dank' al tio, ke unu el la auxtoroj ne sciis pri la laborado de la dua. La auxtoro de la lingvo Esperanto, kiu dedicxis al sia ideo sian tutan vivon, komencante de la plej frua infaneco, kiu kun tiu cxi ideo kunkreskigxis kaj estis preta cxion oferi al gxi, konfesas mem, ke lian energion subtenadis nur tiu konscio, ke li kreas ion tian, kio ankoraux neniam ekzistis, kaj ke la malfacilajxoj, kiujn li renkontadis en la dauxro de sia laborado, estis tiel grandaj kaj postulis tiom multe da pacienco, ke se Volapuek estus aperinta 5-6 jarojn pli frue, kiam Esperanto ne estis ankoraux finita, li (la auxtoro de Esperanto) certe perdus la paciencon kaj rifuzus la pluan laboradon super sia lingvo, malgraux ke li tute bone konsciis la grandegan plibonecon de sia lingvo antaux Volapuek.

El cxio supredirita vi komprenos, ke nun, kiam la tuta mondo scias, ke du tute plenaj artaj lingvoj jam longe ekzistas, estas tre dube, ke trovigxu iu, kiu entreprenus nun similan Sizifan laboron de la komenco kaj havus suficxe da energio, por alkonduki gxin al felicxa fino, tiom pli ke lin ne vigligus la espero doni iam ion pli bonan ol tio, kio jam ekzistas. Kiom malmulte da espero havus tia entreprenanto, oni vidas la plej bone el tiuj tre multaj provoj kaj projektoj, kiuj aperis post Esperanto : malgraux ke la auxtoroj havis antaux si jam tute pretan modelon, laux kiu ili povis labori, nenia el tiuj cxi provoj ne sole ne eliris el la regiono de projektoj, sed ecx jam el tiuj cxi projektoj mem oni klare vidas, ke se iliaj auxtoroj, havus la paciencon kaj povon alkonduki ilin gxis fino tiuj cxi laboroj prezentigxus ne pli bone, sed kontrauxe, multe _malpli bone_ ol Esperanto. Dum Esperanto bonege kontentigas _cxiujn_ postulojn, kiuj povas esti farataj al lingvo internacia (eksterordinara facileco, precizeco, ricxeco, natureco, vivipoveco, fleksebleco, sonoreco k. t. p.), cxiu el tiuj projektoj penas plibonigi _unu_ ian flankon de la lingvo, oferante por tio cxi kontrauxvole cxiujn _aliajn_ flankojn. Tiel ekzemple multaj el la plej novaj projektistoj uzas la sekvantan ruzajxon : sciante, ke la publiko taksos cxiun projekton konforme al tio, kiel al gxi rilatos la instruitaj _lingvistoj_, ili zorgas ne pri tio, ke ilia projekto estu efektive tauxga por io en la praktiko, sed nur pri tio, ke gxi en la unua minuto faru bonan impreson sur la lingvistojn; por tio ili prenas siajn vortojn preskaux tute sen ia sxangxo el la plej gravaj jam _ekzistantaj_ lingvoj naturaj. Ricevinte frazon skribitan en tia projektita lingvo, la lingvistoj rimarkas, ke ili per la unua fojo komprenis tiun cxi frazon multe pli facile ol on Esperanto,--kaj la projektistoj jam triumfas kaj anoncas, ke ilia "lingvo" (se ili iam finos gxin) estos _pli bona_ ol Esperanto. Sed cxiu prudenta homo tuj konvinkigxas, ke tio cxi estas nur _iluzio_, ke al la _malgrava_ principo, elmetita pro montro kaj allogo, tie cxi estas oferitaj la principoj plej _gravaj_ (kiel ekzemple la facileco de la lingvo por la nekleruloj, fleksebleco, ricxeco, precizeco k. t. p.), kaj ke se simila lingvo ecx povus esti iam finita, gxi en la fino absolute nenion donus! Cxar se la plej grava merito de lingvo internacia konsistus en tio, ke gxi kiel eble plej facile estu tuj komprenata de la instruitaj _lingvistoj_, ni ja por tio cxi povus simple preni ian lingvon, ekzemple la latinan, _tute sen iaj sxangxoj_,--kaj la instruitaj lingvistoj gxin ankoraux pli facile komprenos per la unua fojo! La principo de kiel eble plej malgranda sxangxado de la naturaj vortoj ne sole estis bone konata al la auxtoro de la lingvo Esperanto, sed gxuste de _li_ la novaj projektistoj ja prenis tiun cxi principon : sed dum Esperanto prudente kontentigas tiun cxi principon _laux mezuro de ebleco_, penante plej zorge, ke gxi ne kontrauxagadu al aliaj _pli gravaj_ principoj de lingvo internacia, la projektistoj turnas la lutan atenton _nur_ sur tiun cxi principon, kaj cxion alian, nekompareble pli gravan, ili fordonas kiel oferon, cxar kunigi kaj konsentigi inter si _diversajn_ principojn ili ne povas kaj ecx ne havas deziron, cxar ili ecx mem ne esperas doni ion pretan kaj tauxgan, sed ili volas nur fari efekton.

El cxio supredirita vi vidas, ke ne ekzistas ecx la plej malgranda kauxzo por timi, ke aperus ia nova lingvo, kiu elpusxus Esperanton,-- tiun lingvon, en kiun estas enmetita tiom da talento, tiom da oferoj kaj tiom da jaroj da pacienca kaj varmege aldonita laboro, la lingvon, kiu en la dauxro de multaj jaroj estas jam elprovita en cxiuj rilatoj kaj en la praktiko tiel bonege plenumas cxion tion, kion ni povas atendi de lingvo internacia. Sed por vi, estimataj auxskultantoj, tio cxi estas ne suficxa : vi deziras, ke ni donu al vi plenan kaj senduban logikan _certecon_ pri tio, ke la lingvo Esperanto ne havos konkurantojn. Felicxe ni trovas nin en tia situacio, ke ni povas doni al vi tiun cxi plenan certecon.

Se la tuta esenco de lingvo arta konsistus en gxia _gramatiko_, tiam de la momento de la apero de Volapuek la demando de lingvo internacia estus solvita por cxiam kaj iaj konkurantoj al la lingvo Volapuek aperi jam ne povus; cxar malgraux diversaj eraroj la gramatiko de Volapuek estas tiel facila kaj tiel simpla, ke doni ion multe pli facilan kaj pli simplan oni jam ne povus. Lingvo nova povus diferenci de Volapuek nur per kelkaj _bagateloj_, kaj cxiu komprenas, ke pro _bagateloj_ neniu entreprenus la kreadon de nova lingvo, kaj la mondo pro bagateloj ne rifuzus la jam tute pretan kaj elprovitan lingvon. En la ekstrema okazo la estonta akademio aux kongreso farus en la Volapueka gramatiko tiujn negrandajn sxangxojn, kiuj montrigxus utilaj, kaj lingvo internacia sen ia dubo restus Volapuek, kaj cxia konkurado estus por cxiam esceptita. Sed lingvo konsistas ne sole el gramatiko, sed ankaux el _vortaro_, kaj la ellernado de la vortaro postulas en lingvo arta cent fojojn pli da tempo, ol la ellernado de la gramatiko. Dume Volapuek solvis _nur_ la demandon de la gramatiko, kaj la vortaron gxi lasis tute sen atento, doninte simple tutan kolekton da diversaj elpensitaj vortoj, kiujn cxiu nova auxtoro havus la rajton elpensi al si laux sia propra deziro. Jen kial jam en la komenco mem de la ekzistado de Volapuek ecx la plej fervoraj Volapuekistoj nature timis, ke morgaux aperos nova lingvo, tute ne simila je Volapuek kaj inter la ambaux lingvoj komencigxos batalado. Tute alia afero estas kun Esperanto : oni scias-- kaj tion cxi ecx por unu minuto nenia esploranto neas,--ke Esperanto solvis ne sole la demandon de la gramatiko, sed ankaux la demandon de la vortaro, sekve ne unu _malgrandan parton_ de la problemo, sed la _tutan_ problemon. Kio do en tia okazo restis por fari al la auxtoro de ia nova lingvo, se tia iam aperus? Al li restus jam nenio ol . . . eltrovi la jam eltrovitan Amerikon! Ni prezentu al ni efektive, ke nun, malgraux la jam ekzistanta, bonega en cxiuj rilatoj, cxiuflanke elprovita, havanta jam multegon da adeptoj kaj vastan literaturon lingvo Esperanto, aperis tamen homo, kiu decidis dedicxi tutan serion da jaroj al la kreado de nova lingvo, ke li sukcesis alkonduki sian laboron gxis la fino kaj ke la lingvo proponita de li montrigxas efektive pli bona ol Esperanto,--ni rigardu do, kian vidon havus tiu cxi lingvo. Se la gramatiko de la lingvo Esperanto, kiu donas plenan eblon esprimi en la plej preciza maniero cxiujn nuancojn de la homa penso, konsistas tute el 16 malgrandaj reguletoj kaj povas esti ellernita en duono da horo,--tiam kion la nova auxtoro povus doni pli bonan? En ekstrema okazo li donus eble anstataux 16 reguloj 15 kaj anstataux 30 minutoj da laborado postulus 25 minutojn? Cxu ne vere? Sed cxu deziros iu pro tio cxi krei novan lingvon kaj cxu la mondo pro tia bagatelo rifuzos la jam ekzistantan kaj cxiuflanke elprovitan? Sendube ne; en ekstrema okazo la mondo diros : "se en via gramatiko ia bagatelo estas pli bona ol en Esperanto, ni tiun cxi bagatelon enkondukos en Esperanton kaj la afero estos finita". Kia estos la vortaro de tiu cxi lingvo? En la nuna tempo nenia esploranto jam dubas, ke la vortaro de lingvo internacia ne povas konsisti el vortoj arbitre elpensitaj, sed devas konsisti nepre el vortoj romana-germanaj en ilia plej komune uzata formo; tio cxi estas ne por tio, ke--kiel opinias multaj pli novaj projektistoj-- la instruitaj lingvistoj povu tuj kompreni tekston skribitan en tiu cxi lingvo (en tia afero, kiel lingvo internacia, la instruitaj lingvistoj ludas la _lastan_ rolon, cxar por ili ja tia lingvo estas _malplej_ bezona), sed pro aliaj, pli gravaj kauxzoj. Tiel ekzemple ekzistas grandega nombro da vortoj tiel nomataj "fremdaj", kiuj en cxiuj lingvoj estas uzataj egale kaj al cxiuj estas konataj sen ellernado kaj kiujn ne uzi estus rekta absurdo; al ili unisone devas soni ankaux cxiuj aliaj vortoj de la vortaro, cxar alie la lingvo estus sovagxa, sur cxiu pasxo estus kunpusxigxo de elementoj, malkomprenigxoj, kaj la konstanta regula ricxigxado de la lingvo estus malfaciligita. Ekzistas ankoraux diversaj aliaj kauxzoj, pro kiuj la vortaro devas esti kunmetita nur el tiaj vortoj kaj ne el aliaj, sed pri tiuj cxi kauxzoj, kiel tro specialaj, ni tie cxi detale ne parolos. Estos suficxe, se ni nur diros, ke cxiuj plej novaj esplorantoj akceptas tiun cxi legxon por la vortaro kiel allasantan jam nenian dubon. Kaj cxar la lingvo Esperanto gxuste per tiu cxi legxo sin gvidis kaj cxar cxe tiu cxi legxo granda arbitro en la elekto de vortoj ekzisti ne povas, restas la demando, kion do povus al ni doni auxtoro de nova lingvo, se tia estus kreita? Estas vero, ke al tiu aux alia vorto oni povus doni pli oportunan formon,--sed da tiaj vortoj ekzistas tre nemulte. Tion cxi oni la plej bone vidas el tio, ke kian ajn el la multaj projektoj aperintaj post Esperanto vi prenus, vi trovos en cxiu el ili almenaux 60% da vortoj, kiuj havas tute tiun saman formon, kiel en Esperanto. Kaj se vi al tio cxi ankoraux aldonos, ke ankaux la restaj 40% da vortoj diferencas de la Esperanta formo pleje nur tial, ke la auxtoroj de tiuj projektoj aux ne turnis atenton sur diversajn principojn, kiuj por lingvo internacia estas treege gravaj, aux simple sxangxis la vortojn tute sen ia bezono,--vi facile venos al la konkludo, ke la _efektiva_ nombro da vortoj, al kiuj oni anstataux la formo Esperanta povus doni formon pli oportunan, prezentas ne pli ol iajn 10%. Sed se en la Esperanta gramatiko oni preskaux nenion povas sxangxi kaj en la vortaro oni povus sxangxi nur iajn 10% da vortoj, tiam estas la demando, kion do prezentus per si la _nova_ lingvo, se gxi iam estus kreita kaj se gxi efektive montrigxus kiel lingvo tauxga en cxiuj rilatoj? Tio cxi estus ne nova lingvo, sed nur iom sxangxita lingvo Esperanto! Sekve la tuta demando pri la estonteco de la lingvo internacia alkondukigxas nur al tio, cxu Esperanto estos akceptita sensxangxe en gxia _nuna_ formo, aux en gxi estos faritaj iam iaj sxangxoj! Sed tiu cxi demando por la esperantistoj havas jam nenian signifon; ili protestas nur kontraux tio, se _apartaj_ personoj volas sxangxi Esperanton laux sia bontrovo; sed se iam auxtoritata kongreso aux akademio decidos fari en la lingvo tiajn aux aliajn sxangxojn, la esperantistoj akceptos tion cxi kun plezuro kaj nenion perdos de tio cxi : ili ne bezonos tiam de la komenco ellerni ian novan malfacilan lingvon, sed ili bezonos nur oferi unu aux kelkajn tagojn por la ellerno de tiuj sxangoj en la lingvo, kiuj estos faritaj, kaj la afero estos finita.

