# Fundamenta Krestomatio

## Part 2

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/fundamenta-krestomatio-8224/index.md

La trancxilo estis tiel malakra, ke mi ne povis trancxi per gxi la viandon kaj mi devis uzi mian posxan trancxilon.--Cxu vi havas korktirilon, por malsxtopi la botelon?--Mi volis sxlosi la pordon, sed mi perdis la sxlosilon.--Sxi kombas al si la harojn per argxenta kombilo.--En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo.--Hodiaux estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti.--Per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas.-- Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo.--Oni metis antaux mi mangxilaron, kiu konsistis el telero, kulero, trancxilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo.--En varmega tago mi amas promeni en arbaro.--Nia lando venkos, cxar nia militistaro estas granda kaj brava.--Sur kruta sxtuparo li levis sin al la tegmento de la domo.--Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron.--Sur tiuj cxi vastaj kaj herboricxaj kampoj pasxtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj sxafoj.

24.

Vi parolas sensencajxon, mia amiko.--Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitajxo.--Akvo estas fluidajxo.--Mi ne volis trinki la vinon, cxar gxi enhavis en si ian suspektan malklarajxon.--Sur la tablo staris diversaj sukerajxoj.--En tiuj cxi boteletoj sin trovas diversaj acidoj : vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj.--Via vino estas nur ia abomena acidajxo.--La acideco de tiu cxi vinagro estas tre malforta.--Mi mangxis bongustan ovajxon.--Tiu cxi granda altajxo ne estas natura monto.--La alteco de tiu monto ne estas tre granda. --Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakajxo. --Cxemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolajxo, kvankam ili ne cxiam estas faritaj el tolo.--Glaciajxo estas dolcxa glaciigila frandajxo.--La ricxeco de tiu cxi homo estas granda, sed lia malsagxeco estas ankoraux pli granda.--Li amas tiun cxi knabinon pro sxia beleco kaj boneco.--Lia heroeco tre placxis al mi.--La tuta suprajxo de la lago estis kovrita per nagxantaj folioj kaj diversaj aliaj kreskajxoj.--Mi vivas kun li en granda amikeco.

25.

Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj.--Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj.--Gesinjoroj N. hodiaux vespere venos al ni.--Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn.--La gefiancxoj staris apud la altaro.--La patro de mia edzino estas mia bopatro, mi estas lia bofilo, kaj mia patro estas la bopatro de mia edzino.--Cxiuj parenooj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve sxia frato estas mia bofrato, sxia fratino estas mia bofratino; mia frato kaj fratino (gefratoj) estas la bogefratoj de mia edzino.--La edzino de mia nevo kaj la nevino de mia edzino estas miaj bonevinoj.--Virino, kiu kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto estas kuracistedzino. --La doktoredzino A. vizitis hodiaux la gedoktorojn P.--Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo.--La filoj, nepoj kaj pranepoj de regxo estas regxidoj.--La hebreoj estas Izraelidoj, cxar ili devenas de Izraelo.--Cxevalido estas nematura cxevalo, kokido--nematura koko, bovido--nematura bovo, birdido--nematura birdo.

26.

La sxipanoj devas obei la sxipestron.--Cxiuj logxantoj de regno estas regnanoj.--Urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilagxanoj.-- La regnestro de nia lando estas bona kaj sagxa regxo.--La Parizanoj estas gajaj homoj.--Nia provincestro estas severa, sed justa.--Nia urbo havas bonajn policanojn, sed ne suficxe energian policestron.-- Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj.--Germanoj kaj francoj, kiuj logxas en Rusujo, estas Rusujauoj, kvankam ili ne estas rusoj.--Li estas nelerta kaj naiva provincano.--La logxantoj de unu regno estas samregnanoj, la logxantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj.--Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro.--La botisto faras botojn kaj sxuojn.-- La lignisto vendas lignon, kaj la lignajxisto faras tablojn, segxojn kaj aliajn lignajn objektojn.--Sxteliston neniu lasas en sian domon. --La kuragxa maristo dronis en la maro.--Verkisto verkas librojn, kaj skribisto simple transskribas paperojn.--Ni havas diversajn servantojn : kuiriston, cxambristinon, infanistinon kaj veturigiston. --La ricxulo havas multe da mono.--Malsagxulon cxiu batas.--Timulo timas ecx sian propran ombron.--Li estas mensogisto kaj malnoblulo.-- Pregxu al la Sankta Virgulino.

27.

Mi acxetis por la infanoj tableton kaj kelke da segxetoj.--En nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj.--Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo gxi estis jam nur varma, post du horoj gxi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj gxi estis jam tute malvarma.--En somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj.--Li sidas apud la tablo kaj dormetas.--Mallargxa vojeto kondukas tra tiu cxi kampo al nia domo.--Sur lia vizagxo mi vidis gxojan rideton.-- Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kalesxo enveluris en la korton.--Tio cxi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego.--Grandega hundo metis sur min sian antauxan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari.--Antaux nia militistaro staris granda serio da pafilegoj. --Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johancxjo (aux Jocxjo), Nikolcxjo (aux Nikocxjo aux Nikcxjo aux Nicxjo); Ernecxjo (aux Ercxjo), Vilhelcxjo (aux Vilhecxjo aux Vilcxjo aux Vicxjo), Manjo (aux Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aux Sofinjo).

28.

En la kota vetero mia vesto forte malpurigxis; tial mi prenis broson kaj purigis la veston.--Li paligxis de timo kaj poste li rugxigxis de honto.--Li fiancxigxis kun frauxlino Berto; post tri monatoj estos la edzigxo; la edzigxa soleno estos en la nova pregxejo, kaj la edzigxa festo estos en la domo de liaj estontaj bogepatroj.--Tiu cxi maljunulo tute malsagxigxis kaj infanigxis.--Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo.--Forigu vian fraton, cxar li malhelpas al ni.--Sxi edzinigxis kun sia kuzo, kvankam sxiaj gepatroj volis sxin edzinigi kun alia persono.--En la printempo la glacio kaj la negxo fluidigxas--Venigu la kuraciston, cxar mi estas malsana.-- Li venigis al si el Berlino multajn librojn.--Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaux estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortigxis.--Mi ne pendigis mian cxapon sur tiu cxi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la cxapon, kaj gxi, flugante, pendigxis sur la brancxoj de la arbeto.--Sidigu vin (aux sidigxu), sinjoro!--La junulo aligxis al nia militistaro kaj kuragxe batalis kune kun ni kontraux niaj malamikoj.

29.

En la dauxro de kelke da minutoj mi auxdis du pafojn.--La pafado dauxris tre longe.--Mi eksaltis de surprizo.--Mi saltas tre lerte. --Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko.--Lia hierauxa parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigas lin.--Kiam vi ekparolis, ni atendis auxdi ion novan, sed baldaux ni vidis, ke ni trompigxis.--Li kantas tre belan kanton.--La kantado estas agrabla okupo.--La diamanto havas belan brilon.--Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma cxielo.--La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni pregxas, estas pregxejo.--La kuiristo sidas en la kuirejo.--La kuracisto konsilis al mi iri en sxvitbanejon. --Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, aux cxambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo; skatoleto aux alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni gxin fumas, estas cigaringo.--Skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo, kaj bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo.--En la kandelingo sidis brulanta kandelo.--En la posxo de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la posxo de mia surtuto mi portas paperujon; pli grandan paperujon mi portas sub la brako.--La rusoj logxas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo.

30.

Sxtalo estas fleksebla, sed fero ne estas fleksebla.--Vitro estas rompebla kaj travidebla.--Ne cxiu kreskajxo estas mangxebla.--Via parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas cxiam skribitaj tute nelegeble.--Rakontu al mi vian malfelicxon, cxar eble mi povos helpi al vi.--Li rakontis al mi historion tute ne kredeblan.--Cxu vi amas vian patron?--Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas.-- Mi kredeble ne povos veni al vi hodiaux, cxar mi pensas, ke mi mem havos hodiaux gastojn.--Li estas homo ne kredinda.--Via ago estas tre lauxdinda.--Tiu cxi grava tago restos por mi cxiam memorinda.-- Lia edzino estas tre laborema kaj sxparema, sed sxi estas ankaux tre babilema kaj kriema.--Li estas tre ekkolerema kaj ekscitigxas ofte cxe la plej malgranda bagatelo; tamen li estas tre pardonema, li ne portas longe la koleron kaj li tute ne estas vengxema.--Li estas tre kredema : ecx la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas.--Centimo, pfenigo kaj kopeko estas moneroj.--Sablero enfalis en mian okulon.--Li estas tre purema, kaj ecx unu polveron vi ne trovos sur lia vesto.--Unu fajrero estas suficxa, por eksplodigi pulvon.

31.

Ni cxiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris.--Malfelicxo ofte kunigas la homojn, kaj felicxo ofte disigas ilin.--Mi dissxiris la leteron kaj disjxetis gxiajn pecetojn en cxiujn angulojn de la cxambro.--Li donis al mi monon, sed mi gxin tuj redonis al li.--Mi foriras, sed atendu min, cxar mi baldaux revenos.--La suno rebrilas en la klara akvo de la rivero.--Mi diris al la regxo : via regxa mosxto, pardonu min!-- El la tri leteroj unu estis adresita : al Lia Episkopa Mosxto. Sinjoro N.; la dua : al Lia Grafa Mosxto, Sinjoro P.; la tria : al Lia Mosxto, Sinjoro D.--La sufikso "um" ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun "um" oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple : plenumi, kolumo, manumo.--Mi volonte plenumis lian deziron.--En malbona vetero oni povas facile malvarmumi.-- Sano, sana, sane, sani, sanu, saniga, saneco, sanilo, sanigi, sanigxi, sanejo, sanisto, sanulo, malsano, malsana, malsane, malsani, malsanulo, malsaniga, malsanigxi, malsaneta, malsanema, malsanulejo, malsanulisto, malsanero, malsaneraro, sanigebla, sanigisto, sanigilo, sanilo, resanigi, resanigxanto, sanigilejo, sanigejo, malsanemulo, sanilaro, malsanaro, malsanulido, nesana, malsanado, sanilajxo, malsaneco, malsanemeco, saniginda, sanilujo, sanigilujo, remalsano, remalsanigxo, malsanulino, sanigista, sanigilista, sanilista, malsanulista k. t. p.

* * * * *

II

FABELOJ KAJ LEGENDOJ

* * * * *

LA NOVAJ VESTOJ DE LA REGXO

(El Anderson.)

Antaux multaj jaroj vivis unu regxo, kiu tiel amis belajn novajn vestojn, ke li elspezadis sian tutan monon, por nur esti cxiam bele ornamita. Li ne zorgadis pri siaj soldatoj, nek pri teatro kaj cxaso, esceptinte nur se ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn. Por cxiu horo de la tago li havis apartan surtuton, kaj kiel pri cxiu alia regxo oni ordinare diras : "li estas en la konsilanejo", oni tie cxi cxiam diradis : "la regxo estas en la vestejo".

En la granda urbo, en kiu li logxis, estis tre gaje; cxiun tagon tien venadis multaj fremduloj. Unu tagon venis ankaux du trompantoj, kiuj diris, ke ili estas teksistoj kaj teksas la plej belan sxtofon, kiun oni nur povas al si prezenti; ke ne sole la koloroj kaj desegnoj de tiu cxi sxtofo estas eksterordinare belaj, sed la vestoj, kiujn oni preparas el tiu cxi sxtofo, havas la mirindan econ, ke al cxiu, kiu ne tauxgas por sia ofico aux estas tro malsagxa, ili restas nevideblaj.

--Tio cxi estas ja bonegaj vestoj! pensis la regxo; havante tian surtuton, mi ja povus sciigxi, kiu en mia regno ne tauxgas por la ofico, kiun li havas; mi povus diferencigi la sagxajn de la malsagxaj! Jes, la sxtofo devas tuj esti teksita por mi! Kaj li donis al la ambaux trompantoj grandan sumon da mono antauxe, por ke ili komencu sian laboron.

Ili starigis du teksilojn, faris mienojn kvazaux ili laboras, sed havis nenion sur la teksiloj. Tamen en la postuloj ili estis tre fervoraj kaj postuladis la plej delikatan silkon kaj la plej bonan oron. Tion cxi ili metadis en siajn proprajn posxojn kaj laboradis super la malplenaj teksiloj, kaj ecx gxis profunda nokto.

--Mi volus scii, kiom de la sxtofo ili jam pretigis! ekpensis la regxo, sed kaptis lin kelka timo cxe la penso, ke tiu, kiu estas malsagxa aux ne bone tauxgas por sia ofico, ne povas vidi la sxtofon. Li estis kvankam konvinkita, ke li pro si ne devas timi, tamen li preferis antauxe sendi alian personon, por vidi, kiel la afero staras. Cxiuj homoj en la tuta urbo sciis, kian mirindan forton la sxtofo havas, kaj cxiu kun senpacienco jam volis vidi, kiel malsagxa lia najbaro estas.

--Mi sendos al la teksistoj mian maljunan honestan ministron! pensis la regxo, li la plej bone vidos, kiel la sxtofo elrigardas, cxar li estas homo sagxa kaj neniu pli bone tauxgas por sia ofico, ol li!

Tiel la maljuna bonkora ministro iris en la salonon, en kiu la ambaux trompantoj sidis antaux la malplenaj teksiloj kaj laboris. "Dio, helpu al mi! ekpensis la maljuna ministro, largxe malfermante la okulojn, mi nenion povas vidi!" Sed li tion cxi ne eldiris.

La ambaux trompantoj petis lin alveni pli proksime kaj demandis, cxu gxi ne estas bela desegno kaj belegaj koloroj. Cxe tio cxi ili montris la malplenan teksilon, kaj la malfelicxa ministro uzis cxiujn fortojn por malfermi bone la okulojn, sed li nenion povis vidi, cxar nenio estis.

--Mia Dio! li pensis, cxu mi estas malsagxa? tion cxi mi neniam supozis kaj tion cxi neniu devas sciigxi! Cxu mi ne tauxgas por mia ofico? Ne, neniel mi povas rakonti, ke mi ne vidas la teksajxon!

--Nu, vi ja nenion diras! rimarkis unu el la teksantoj.

--Ho, gxi estas bonega, tre cxarma! diris la maljuna ministro kaj rigardis tra siaj okulvitroj. Tiu cxi desegno kaj tiuj cxi koloroj! Jes, mi raportos al la regxo, ke gxi tre al mi placxas!

--Tre agrable al ni! diris la ambaux teksistoj kaj nomis la kolorojn kaj komprenigis la neordinaran desegnon. La maljuna ministro atente auxskultis, por povi diri tion saman, kiam li revenos al la regxo; kaj tiel li ankaux faris.

Nun la trompantoj postulis pli da mono, pli da silko kaj oro, kion ili cxiam ankoraux bezonis por la teksajxo. Ili cxion metis en sian propran posxon, en la teksilon ne venis ecx unu fadeno, sed ili, kiel antauxe, dauxrigadis labori super la malplenaj teksiloj.

La regxo baldaux denove sendis alian bonkoran oficiston, por revidi, kiel iras la teksado kaj cxu la sxtofo baldaux estos preta. Estis kun li tiel same, kiel kun la ministro, li rigardadis kaj rigardadis, sed cxar krom la malplena teksilo nenio estis, tial li ankaux nenion povis vidi.

--Ne vere, gxi estas bela peco da sxtofo? diris la trompantoj kaj montris kaj klarigis la belan desegnon, kiu tute ne ekzistis.

--Malsagxa mi ja ne estas! pensis la sinjoro, tial sekve mi ne tauxgas por mia bona ofico. Tio cxi estas stranga, sed almenaux oni ne devas tion cxi lasi rimarki! Tiel li lauxdis la sxtofon, kiun li ne vidis, kaj certigis ilin pri sia gxojo pro la belaj koloroj kaj la bonega desegno. Jes, gxi estas rava! li diris al la regxo.

Cxiuj homoj en la urbo parolis nur pri la belega sxtofo.

Nun la regxo mem volis gxin vidi, dum gxi estas ankoraux sur la teksiloj. Kun tuta amaso da elektitaj homoj, inter kiuj sin trovis ankaux la ambaux maljunaj honestaj oficistoj, kiuj estis tie antauxe, li iris al la ruzaj trompantoj, kiuj nun teksis per cxiuj fortoj, sed sen fadenoj.

--Nu, cxu tio cxi ne estas efektive belega? diris ambaux honestaj oficistoj. Via Regxa Mosxto nur admiru, kia desegno, kiaj koloroj! kaj cxe tio cxi ili montris sur la malplenan teksilon, cxar ili pensis, ke la aliaj kredeble vidas la sxtofon.

--Kio tio cxi estas! pensis la regxo, mi ja nenion vidas! Tio cxi estas ja terura! Cxu mi estas malsagxa? cxu mi ne tauxgas kiel regxo? tio cxi estus la plej terura, kio povus al mi okazi. Ho, gxi estas tre bela, diris tiam la regxo lauxte, gxi havas mian plej altan aprobon! Kaj li balancis kontente la kapon kaj observadis la malplenan teksilon; li ne volis konfesi, ke li nenion vidas. La tuta sekvantaro, kiun li havis kun si, rigardadis kaj rigardadis, sed nenion pli rimarkis, ol cxiuj aliaj; tamen ili cxiam ripetadis post la regxo : ho, gxi ja estas tre bela! Kaj ili konsilis al li porti tiujn cxi belegajn vestojn el tiu cxi belega materialo la unuan fojon cxe la solena irado, kiu estis atendata. Rava, belega, mirinda! ripetadis cxiuj unu post la alia kaj cxiuj estis tre gxojaj. La regxo donacis al la ambaux trompantoj kavaliran krucon kaj la titolon de sekretaj teksistoj de la kortego.

La tutan nokton antaux la tago de la parado la trompantoj pasigis maldorme kaj ekbruligis pli ol dekses kandelojn. Cxiuj povis vidi, kiel okupitaj ili estis je la pretigado de la novaj vestoj de la regxo. Ili faris mienon, kvazaux ili prenas la sxtofon de la teksiloj, trancxadis per grandaj tondiloj en la aero, kudradis per kudriloj sen fadenoj kaj fine diris : "nun la vestoj estas pretaj!"

La regxo mem venis al ili kun siaj plej eminentaj korteganoj, kaj ambaux trompantoj levis unu manon supren, kvazaux ili ion tenus, kaj diris : "Vidu, jen estas la pantalono! jen estas la surtuto! jen la mantelo! kaj tiel plu. Gxi estas tiel malpeza, kiel araneajxo! oni povus pensi, ke oni nenion portas sur la korpo, sed tio cxi estas ja la plej grava eco!

--Jes! diris cxiuj korteganoj, sed nenion povis vidi, cxar nenio estis.

--Via Regxa Mosxto nun volu plej afable demeti Viajn plej altajn vestojn, diris la trompantoj, kaj ni al Via Regxa Mosxto tie cxi antaux la spegulo vestos la novajn.

La regxo demetis siajn vestojn, kaj la trompantoj faris, kvazaux ili vestas al li cxiun pecon de la novaj vestoj, kiuj kvazaux estis pretigitaj; kaj ili prenis lin per la kokso kaj faris kvazaux ili ion alligas--tio cxi devis esti la trenajxo de la vesto--kaj la regxo sin turnadis kaj returnadis antaux la spegulo.

--Kiel belege ili elrigardas, kiel bonege ili sidas! cxiuj kriis. Kia desegno, kiaj koloroj! gxi estas vesto de granda indo!

--Sur la strato oni staras kun la baldakeno, kiun oni portos super Via Regxa Mosxto en la parada irado! raportis la cxefa ceremoniestro.

--Nu, mi estas en ordo! diris la regxo. Cxu gxi ne bone sidas? Kaj ankoraux unu fojon li turnis sin antaux la spegulo, cxar li volis montri, ke li kvazaux bone observas sian ornamon.

La cxambelanoj, kiuj devis porti la trenajxon de la vesto, eltiris siajn manojn al la planko, kvazaux ili levas la trenajxon. Ili iris kaj tenis la manojn eltirite en la aero; ili ne devis lasi rimarki, ke ili nenion vidas. Tiel la regxo iris en parada marsxo sub la belega baldakeno, kaj cxiuj homoj sur la stratoj kaj en la fenestroj kriis : "Ho, cxielo, kiel senkomparaj estas la novaj vestoj de la regxo! Kian belegan trenajxon li havas al la surtuto! kiel bonege cxio sidas!" Neniu volis lasi rimarki, ke li nenion vidas, cxar alie li ja ne tauxgus por sia ofico aux estus terure malsagxa. Nenia el la vestoj de la regxo gxis nun havis tian sukceson.

--Sed li ja estas tute ne vestita! subite ekkriis unu malgranda infano.--Ho cxielo, auxdu la vocxon de la senkulpeco! diris la patro; kaj unu a! la alia murmuretis, kion la infano diris.

--Li estas tute ne vestita; tie staras malgranda infano, kiu diras, ke li tute ne estas vestita! Li ja tute ne estas vestita! kriis fine la tuta popolo. Tio cxi pikis la regxon, cxar al li jam mem sxajnis, ke la popolo estas prava; sed li pensis : nun nenio helpos, oni devas nur kuragxe resti cxe sia opinio! Li prenis tenigxon ankoraux pli fieran, kaj la cxambelanoj iris kaj portis la trenajxon, kiu tute ne ekzistis.

* * * * *

ALEKSANDRO MACEDONA

Orienta historia legendo el V. JABEC.

Granda regxo ekregis en Grekujo; "Aleksandro Macedona" li estis nomata. Li venkis popolojn kaj regnojn. Kaj liaj pensoj alte levigxis super la nubojn kaj flugadis kiel per aglaj flugiloj tiel alte sub la cxielo, ke li el tie ekvidis, ke la tero estas en la oceano, kiel ekzemple nagxanta pomo en vazo da akvo.

Unufoje Aleksandro ekvolis iri Afrikon, kie trovigxas la oro kaj kie regas virinoj, kiuj ankaux batalas kun siaj malamikoj.

Li kolektis siajn maljunulojn kaj ilin demandis :

--Per kia maniero oni povas veni en la landon de oro?

--Vi ne povas transiri en tiun landon, respondis la maljunuloj, cxar mallumaj montegaroj baras la vojon.

--Unu fojon mi decidis, kaj mian vorton mi ne sxangxos, kolere respondis la regxo; mi devas tie esti, tial donu al mi konsilon.

--Se vi nesxangxeble decidis iri tien, respondis la maljunuloj, ordonu al viaj servantoj alkonduki azenojn de Libujo, por kiuj ne ekzistas mallumo, kaj ili prenu ankaux tre longajn sxnurojn kaj alligu ilian unu finon al via palaco; veturu, ho regxo, kun via militistaro sur la azenoj tiun lokon kaj tenu la sxnurojn en la manoj : tiam, se vi ne trovos la deziritan lokon, vi povos per la helpo de la sxnuroj veni returne al via regxa palaco.

Tio cxi placxis al Aleksandro. Li prenis siajn militistojn, kiuj tenis la sxnurojn en la manoj, kaj ili forveturis al la lando de oro, por batali kun la tie regantaj virinoj.

Kiam li alvenis al tiu lando, la virinoj eliris al li kaj sin turnis al li kun la sekvanta parolo :

--Se via honoro estas al vi kara, ne tusxu nin; cxar se vi nin venkos, la popoloj diros, ke nur virinojn vi venkis, kaj se vi estos venkita, oni diros ke virino vin mortigis!

Aleksandro lasis sian paroladon pri batalo kaj petis de ili panon. La virinoj alportis al li oran tablon, sur kiu kusxis ora pano.

--Cxu mi satigxos de ora pano? demandis Aleksandro, tion cxi vidinte.

--Se vi deziras panon, kial vi venis al ni? respondis la virinoj; cxu en via lando mankas pano, ke vi tiel malproksime venis gxin sercxi?

Aleksandro ekhontis kaj eliris el la urbo, surskribinte sur videblaj lokoj la sekvantan frazon : "Mi, Aleksandro, estis malsagxulo en la dauxro de mia tuta vivo gxis la tempo, kiam la Afrikaj virinoj instruis al mi sagxon kaj prudenton". Kaj li reiris kun sia militistaro al sia lando.

En la vojo li sidigxis mangxeti sur la bordo de ia rivero, kaj lavetante salan fisxon en la akvo de la rivero, li eksentis tre agrablan odoron.

--Tiu cxi rivero sendube elvenas el la paradizo, diris Aleksandro.

Ne longe pensante, Aleksandro ekiris laux tiu cxi rivero gxis li venis al la pordoj de ia palaco, kiu estis, kompreneble, la paradizo.

--Malfermu al mi la pordon! li ekkriis.

--Tio cxi estas la pordo de la domo de Dio, respondis al li vocxo el interne; nur sanktuloj havas la rajton enveni tien cxi!

--Konfesu mian regxan majeston, ekkriis Aleksandro, kaj donacu al mi ion, cxar mi estas regxo !

Apenaux li finis siajn vortojn,--jen ia mano donas al li homan kapon, li gxin prenis kaj reiris al sia lando.

Alveninte hejmen, li ekvolis scii la pezon de la donacita kapo, metis gxin sur la teleron de pesilo, kaj la telero mallevigxis gxis la tero. Sur la duan teleron li metis milojn da pecoj da argxento kaj oro por gxin mallevi--, sed vane : li ne povis; la tuta argxento kun la oro ne pezis tiom, kiom la kapo.

--Kion gxi signifas? demandis Aleksandro la sagxulojn.

--Gxi estas tial, respondis la sagxuloj, cxar en la kapo sin trovas homa okulo, kiu neniam satigxas je argxento kaj oro.

--Kion do fari en tia okazo? demandis Aleksandro.

--Sxutu iom da tera polvo sur la okulon, tiam gxi nenion vidos kaj kompreneble nenion deziros.

Kiam tiu cxi konsilo estis plenumita, la telero, sur kiu kusxis la kapo, tuj levigxis rapide supren.

--Nun mi vidas, diris Aleksandro, ke la sagxuloj havas prudenton ne homan, sed Dian!

Tradukis N. KUSXNIR.

* * * * *

