# Fundamenta Krestomatio

## Part 18

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/fundamenta-krestomatio-8224/index.md

Se ni eliros en la koridoron, ni venos en elegante arangxitan cxambron kun du litoj unu super la dua kaj alia meblajxo, simila al tiu, kiun havas la vojagxantoj de la dua klaso. La cxambro estas difinita por la du posxtaj oficistoj, la germana kaj amerika. Malpli eleganta, sed tre praktike meblita apudcxambro estas difinita por la du suboficistoj, la germana kaj amerika.

De la komenco de la jaro 1891, post longaj kaj detalaj traktadoj inter Nord-Ameriko kaj Germanujo, oni fine decidis, ke cxiu vaporsxipo devas esti akompanata de amerika kaj germana posxta oficisto kaj po unu helpanto pro cxiu el ili, por ke oni povu ankoraux en la dauxro de la septaga transveturo tiel prepari la posxton, ke gxi, veninte Bremenon aux Nov-Jorkon, povu tuj esti dissendata pluen, sen perdo de duontago aux de tuta tago por la specigado. Antauxe la sxipestro aux la unua oficiro akceptadis la posxton; sub lia observo gxi estis enportata de la amerikanoj, poste la cxambroj estis sxlosataj kaj la sxipestro prenadis la sxlosilon, kiun li transdonadis poste nur al la germana posxta estraro en Bremeno aux en Nov-Jorko al la amerikaj posxtaj oficistoj.

Per tiu cxi plej nova posxta progreso, la arangxo de nagxantaj posxtaj oficejoj kun germana kaj amerika oficisto, oni atingas en la dissendado de la posxtajxoj plifruigon de preskaux tuta tago. La oficistoj kaj suboficistoj, tiel la amerikaj kiel ankaux la germanaj, estas "borduloj", t. e. homoj, kiuj konas la marajn cirkonstancojn, faris marajn veturojn kaj estas suficxe harditaj kontraux la mara malsano. Tiu cxi cirkonstanco estas tre grava, cxar en auxtuno kaj vintro la transveturo de la vaporsxipo estas ofte tiel malkvieta, ke kredeble la tuta posxto restus nepreparita, se la posxtaj oficistoj estus atakitaj de mara malsano.

La oficistoj ricevas tablon oficiran, kompreneble je la kostoj de Germanujo kaj de la Unuigitaj Sxtatoj de Ameriko, kaj mangxas kune kun certa grupo da sxipaj oficiroj. La suboficistoj en rilato de tenado kaj mangxado estas kalkulataj en tiu sama rango, kiel la maatoj, t. e. homoj starantaj en rango inter sxipsoldatoj kaj sxipoficiroj.

En la veturo al Germanujo, sekve en tiu, en kiu ni en spirito partoprenas, la amerika oficisto estas la kondukanto. La posxto, kiu estas transveturigata, estas ja amerika proprajxo gxis la momento, en kiu gxi en Bremeno estas transdonata al la germana regna posxto; kontrauxe, en la veturo al Nov-Jorko la germana oficisto estas la kondukanto kaj komandanto en la oficejo.

Ni rigardu iom pli proksime la posxton, kiu estas transportata de Nov-Jorko al Bremeno. Gxi enhavas antaux cxio la tutan posxton, kiu kolektigxis en Nov-Jorko kaj en gxia cxirkauxajxo, kaj tio cxi estas ne malgranda, cxar inter Nov-Jorko kaj Germanujo estas komercaj komunikigxoj, kiuj prezentas la spezon de centoj da milionoj markoj cxiujare. Al tio cxi venas la tuta posxto de la okcidentaj Unuigitaj Sxtatoj gxis San-Francisko kaj plu ankoraux parto de la posxto Azia kaj Auxstralia, kiu tra la Granda Oceano venas per sxipoj al San-Francisko, de tie cxi iras en la dauxro de kelkaj tagoj per la fervojoj al Nov-Jorko kaj tie estas sxargxata sur la vaporsxipojn, por esti transveturigita tra la Atlantan Oceanon. Se oni konsideros, kiel granda estas la komerca komunikigxo de Germanujo kun la Unuigitaj Sxtatoj de Ameriko, kiom multaj centoj da miloj da elmigrantoj cxiujare iras Amerikon, restante ja cxiam en rilatoj kun sia patrujo, kun siaj parencoj, kiom multe da germanoj vivas en Ameriko, tiam oni facile komprenos, ke la posxta komunikigxo estas grandega kaj ke gxi konstante kreskas.

Sed tiu cxi posxto alportas objektojn ne sole por Germanujo, sed ankaux transire por Polujo, Rusujo, Auxstro-Hungarujo, Turkujo, Svedo-Norvegujo, ecx por la norda Italujo. Precipe grandega nombro da gazetoj estas sendataj sub banderolo el Ameriko Euxropon, ne alportante grandan gxojon al la germanaj posxtaj oficistoj, kiuj nomas tiujn cxi gazetajn sendajxojn "bastonoj". La amerikanoj ordinare ne faldas la gazetojn kvarangule, kiel la euxropanoj, sed kunrulas ilin kaj poste cxirkauxigas ilin per papera strio kun la adreso. Tiuj cxi rulitaj, rondaj, bastonformaj posxtajxoj estas pli facile pakeblaj, sed la adresoj estas legataj cxe la specigado tre malfacile, kaj sperta oficisto specigas egalan nombron da "bastonoj", t. e. amerikaj rulitaj gazetoj, trioble pli malrapide, ol leterojn ecx kun suficxe malklaraj adresoj.

Krom leteroj, banderoloj kaj jxus nomitaj posxtaj paketoj, oni devas ankoraux prilabori la leterojn rekomenditajn, t. e. enskribitajn, kaj leterojn sxargxitajn, t. e. enhavantajn monon kaj kostajxojn. Cxiuj pecoj kune, kiujn unu sola nagxanta posxto transportas, prezentas la nombron de cxirkaux 400 000 posxtajxoj de diversaj specoj; sed ofte tiu cxi nombro altigxas gxis pli ol miliono da pecoj. La devo de la posxtaj oficistoj, kiuj veturas kun la sxipo, estas dividi la posxtajxojn laux la apartaj posxtaj kursoj. La objektoj, kiuj estas difinitaj por la trairo transite, estas metataj en unu el la fakoj de la grandaj bretoj, kaj kiam la sxipo estas en movo, tiam oni vidas, kial la fundo de la apartaj fakoj en la grandegaj bretoj iras tiel malrekte malsupren. Se la fundo estus plata, tiam cxe cxiu levigxo de la sxipo cxiuj posxtajxoj elfalus, el la diversaj fakoj la objektoj denove miksigxus inter si, kaj la tuta laboro estus vana.

Krom la transira komunikigxo, kiu iras tra Berlino, se la afero ne tusxas Holandon aux Svedo-Norvegujon, devas ja antauxe jam esti pakitaj la kursoj, kiuj iras el Bremeno. Cxefa diskrucigxejo por la norda, orienta kaj suda Germanujo estas Hannovero. La transoceana posxto venas el Bremeno Hannoveron, kaj tie cxi en la dauxro de kelkaj minutoj, dum la krucigxo de la vagonaroj, la grandegaj sakoj kun la amerikaj posxtajxoj devas esti disdividitaj en la posxtajn vagonojn de la fervojoj, por ke tuj poste, en la tempo de la plua veturado, oni povu specigi ilin laux la diversaj stacioj. La specigantaj oficistoj devas scii preskaux pri cxiu loko en Germanujo, kie gxi sin trovas kaj al kiu posxta kurso gxi apartenas. Sako post sako el la amerikaj posxtajxoj estas malfermata, la enhavo estas sxutata en korbojn kaj nun dividata en la diversajn fakojn. Kiam unu fako estas tute aux duone plena, tiam oni pakas la leterojn, posxtajn kartojn, posxtajn asignojn, banderolojn k. t. p. en sakojn kun diversaj surskriboj, kaj la rekomenditajn kaj monajn sendajxojn denove en aliajn sakojn, kiuj ankaux portas sur si la surskribojn de la respondaj posxtaj kursoj.

Aparta ekzerciteco estas necesa, por legi la amerikajn adresojn. La amerikano ekzemple havas la kutimon meti tuj sub la nomo de la adresato la straton kaj numeron, dum ni gxin skribas ordinare sub la nomo de la urbo. Al tio cxi gxuste la amerikaj leteroj, kiujn la elmigrintoj sendas hejmen, estas pleje skribitaj de homoj, kiuj ne bone posedas la plumon kaj nur malofte okupas sin per skribado de leteroj. Sur tia letero la diversaj partoj de la adreso kuras unu sur alian, duone germane, duone angle, kaj la amerika kolego, kiu estas kompetenta en tiaj aferoj, devas tiam helpi en la decxifrado de la adresoj, tiel same kiel ankaux la enportadon de la rekomenditaj kaj monaj leteroj en la registrojn li faras kune kun la germana kolego.

Se la vetero estas bona kaj la preparado de la posxto iras bone, tiam la posxtaj oficistoj ofte havas ankaux tempon, por iri sur la ferdekon kaj gxui la belegan maran aeron; sed ordinare restas al ili tempo nur por la mangxado, dormado kaj por la plej necesa ripozo vespere en la oficira salono aux en la fuma salono de la dua kajuto. Ili devas forte labori, se ili volas veni al fino kun sia laboro. Kiam la oceano estas traveturita kaj oni alproksimigxas al la kanalo, tiam parto de la posxto devas esti tute preta, cxar ja ankaux anglaj posxtajxoj por Southampton estas alportitaj el Ameriko.

En la lastaj horoj komencigxas la fermado de la sakoj da leteroj. Cxiuj amerikaj sakoj estas jam malplenigitaj, kaj la specigita enhavo migris en la sakojn germanajn. Cxiu sako estas fermita per sxnuro, kiun oni povas kuntiri. La finojn de tiu cxi suficxe dika sxnuro oni tratiras tra du truoj en la fundo de lada pladeto, kiu havas pli-malpli la grandecon de monero dumarka. Sur la fundo de tiu cxi pladeto staras la surskribo "U. S. Mail", t. e. posxto de la Unuigitaj Sxtatoj. La finojn de la sxnuro oni ligas, kaj en la kavon de la pladeto oni nun fandas sigelvakson, kiu tute kovras la sxnuron, kaj poste oni premas sur gxin la amerikan sigelon, kiu portas sur si la surskribon : "U. S. German Sea Post" (Mara posxto de la Unuigitaj Sxtatoj al Germanujo).

Nun la posxtajxoj estas kvankam jam specigitaj laux la germanaj kursoj, sed ili cxiam ankoraux estas amerika proprajxo kaj la Unuigitaj Sxtatoj de Ameriko estas respondaj por tiuj cxi objektoj.

La fajra sxipo en la Weser farigxas videbla. La vaporsxipo alproksimigxas al la hejma haveno. Jam prete pakitaj estas cxiuj sakoj, ankaux la paketojn oni en la lastaj tagoj elprenis el la kestoj kaj specigis ilin laux la kursoj kaj lokoj de difino. La lumturo de Rothesand estas preterveturita, pli malrapide veturas la Lloyda vaporsxipo laux la Weser, gxis gxi venas al la granda alvetura ponto de Nordenham. Kun bruo la ankroj estas delasitaj, la estraro venas sur la sxipon, kaj kun ili la reprezentantoj de la germana imperia posxto, kiuj tuj iras en la sxipan oficejon, kaj tie cxi en la apudesto de la ambaux germanaj oficistoj, kiuj kunvenis de trans la oceano, ili transprenas de la amerikaj oficistoj la sendajxon. La diversaj pozicioj en la formularoj estas komparataj, oni kvitancas, rapidaj manoj portas trans la havena ponto la posxtajn sakojn el la sxipo sur la bordon, kie jam staras la grandaj flavaj kalesxoj por la akceptado de la sakoj kaj paketoj, kaj rapide oni veturas aux al la posxta oficejo en Nordenham, aux al la stacidomo de la fervojo, kie en la vagonaron estas enarangxitaj apartaj posxtaj vagonoj, kiuj la tutan transmaran posxton portas al Bremeno. Tie cxi oni disapartigas la posxtajn kursojn, kaj parton de la paketoj kaj sakoj oni lasas. Sed la plej granda parto iras senpere kun la kuriera vagonaro, kiu aligxas en Bremeno, pluen al Hannovero, kie cxe la alveno de la transmara posxto denove disvolvigxas viva posxta movado. El la Bremenaj posxtaj vagonoj elflugas la sakoj kaj paketoj, ili estas sxargxataj en la posxtajn vagonojn de la aliaj vagonaroj, kiuj staras sur la diversaj relaj vojoj, kaj post kelkaj minutoj elveturas preskaux laux cxiuj direktoj la posxtaj vagonaroj, kiuj disportas la transmaran posxton por Germanujo kaj la alilando.

La Berlina posxto sendas cxiutage Hannoveron specigistojn, por ke ili la leterojn difinitajn por Berlino tuj specigu laux la posxtaj oficejoj. En la tagoj, kiam venas la transmara posxto--kaj tio cxi nun havas lokon kelkajn fojojn en la semajno--tiuj cxi specigistoj ricevas helpantojn, kaj dum la vagonaro kuras de Hannovero Berlinon, ili uzas sian tutan forton kaj sian mirindan sciadon de la Berlinaj stratoj kaj domoj, por tiel pretigi la posxtajxojn, ke ili en Berlino jam de la stacidomo povas esti disdividitaj per kalesxetoj al la apartaj posxtaj oficejoj, kie tuj post la alveno komencigxas la disportado de la posxtajxoj. La posxtajxoj, kiujn oni ne havis tempon pretigi, kiel ankaux la posxtajxoj difinitaj por la eksterlando kaj por transita trairo, per la grandaj kalesxoj de la stacidomo estas alportataj rekte al la Berlina cxefa urba posxtejo en la Regxa Strato, tie cxi ili estas specigataj kaj iras kun la plej proksimaj kurieraj vagonaroj pluen al la orienta kaj suda Germanujo.

En tia maniero estas eble, ke letero, kiu en Nov-Jorko estis donita sur la posxton en la tago de forveturo de Lloyda vaporsxipo, la plej malfrue post ok tagoj trovas sin jam en la manoj de la adresato ecx en la plej malproksima anguleto de Germanujo. Se oni al tio cxi konsideros la malkaran posxtan pagon de dudek pfenigoj, tiam oni efektive devas miregi pro la progresoj de la posxtaj aferoj, precipe se oni ekmemoros, ke ankoraux antaux cxirkaux sesdekjaroj letero el la suda Germanujo al la orienta Prusujo iris tiom same longe, kiel hodiaux letero el Nov-Jorko gxis cxia urbeto en Germanujo, ke tia letero tiam kostis cxirkaux unu talero kaj ke ordinare nur unu fojon en semajno iris posxto, kiu prenis kun si leterojn, tiel ke la respondo povis veni ne pli frue ol post dek kvar tagoj.

La komunikigxoj inter la Unuigitaj Sxtatoj de Nord-Ameriko kaj Euxropo, precipe Germanujo, kreskas kun cxiu tago, tiel ke jam nun farigxas malfacile pretigxi kun la posxta komunikigxo. Baldaux oni devos pensi enporti ankoraux plibonigojn, kaj kredeble la tutmonda ekspozicio en Cxikago helpos al tio, ke novaj faciligoj kaj rapidigoj estos enkondukitaj por la transsendado de la posxtajxoj inter Ameriko kaj Euxropo. [El "Das Buch fuer Alle".]

* * * * *

LA LOGXEJOJ DE LA TERMITOJ

La diversaj specoj de termitoj (ekzistas multaj specoj) konstruas nestojn de tre diversa formo. Kelkaj konstruas tureton el tero, de alteco iom pli ol 50 centimetroj, cxirkauxitan de elstaranta konusa tegmento, tiel ke la konstruo estas tre simila je fungo; interne sin trovas multego da cxeloj de diversa formo kaj grandeco. Aliaj preferas staton pli altan kaj konstruas siajn nestojn, kiuj havas diversan grandecon, de la grandeco de cxapelo gxis la grandeco de barelo de sukero, kaj konsistas el kungluitaj pecetoj da ligno--en brancxoj de arboj, ofte en la alteco de 20-25 metroj. Sed senkompare la plej rimarkindaj logxejoj estas tiuj, kiujn konstruas la "Termes fatalis", speco, vivanta en Gvineo kaj aliaj partoj de la Afrikaj bordoj de maro kaj pri kies nestoj skribas Smeathman en la 71 volumo de la "Phisos. Transactions". Tiuj cxi nestoj estas farataj tute el tero, havas ordinare la altecon de 3-4 metroj kaj respondan largxecon, tiel ke, se amaso da tiaj nestoj sin trovas kune, kio ofte havas lokon, oni povas gxin preni por vilagxo de la sovagxuloj; kaj efektive tiuj cxi nestoj ofte estas pli grandaj, ol la dometoj de la tieaj homoj. En la komenco ili konstruas du aux tri turetojn el tero, havantajn la altecon de preskaux 30 centimetroj kaj la formon de konuso da sukero. Tiuj cxi prezentas la trabaron de la estonta konstruo, ili baldaux farigxas pli multaj kaj pli altaj, poste oni ilin malsupre pli largxigas, supre ligas en kupolon, cxirkauxe fortikigas per dika muro el tero, kaj tiel ili prezentas logxejon de la grandeco kaj formo de amaso da fojno, je kiu ili en kelka malproksimeco estas tre similaj, kiam ili kovrigxas per herbo, kio baldaux farigxas. Kiam la konstruo ricevis tiun cxi lastan formon, tiam la internaj turetoj, esceptinte la suprojn, kiuj en diversaj lokoj elstaras kiel cxambretoj, estas forigataj kaj la tero estas uzata por aliaj celoj. Nur la malsupra parto de la konstruo estas okupata de la logxantoj. La supra parto aux la kupolo, kiu estas tre dika kaj fortika, restas malplena kaj servas precipe kiel defendo kontraux la sxangxoj de la vetero kaj kontraux la atakoj de naturaj kaj okazaj malamikoj, kiel ankaux por konservi al la malsupra parto la necesan varmecon kaj malsekecon por la disvolvigxo de la ovoj kaj por la flegado de la idoj. La parto logxata enhavas la palacon regxan aux la logxejon de la regxo kaj regxino, la nutrejon por la idoj, la provizejon aux konservejon de la mangxajxo kaj sennombrajn irojn, pasojn kaj malplenajn lokojn, arangxitajn laux la sekvanta plano. En la mezo de la konstruo, rekte sub la supro kaj pli-malpli sur egala alteco kun la tero, sin trovas la regxa cxambro, arkajxo de duone ovala formo aux simila je forno de bakado. Gxi estas ne pli longa, ol du centimetroj, sed oni gxin pligrandigas gxis dekkvin centimetroj kaj pli multe, kiam la regxino farigxas pli dika. En tiu cxi cxambro logxas la regxo kaj la regxino konstante, kaj pro la malvasteco de la eniroj, kiuj apenaux suficxas por tralasi la plej malgrandajn regatojn, le geregxoj neniel povas eliri; tiel ili, simile je multaj niaj potenculoj, kare pagas por la regxado per la perdo de la libereco. Tuj apud la cxambro de la geregxoj, cxirkauxe de cxiuj flankoj en la spaco de tridek centimetroj aux pli multe, sin trovas la cxambroj de la regxa kortego, konfuzita labirinto da sennombraj cxambroj de diversa formo kaj grandeco, el kiuj cxiu sin malfermas en alian kaj estas arangxita por oportuneco de la soldatoj kaj servantoj, de kiuj cxiam kelkaj miloj atendas la ordonojn de sia regxo kaj regxino. Post la cxambroj de la regxa kortego iras nutrejoj kaj provizejoj; la unuaj cxiam estas plenaj de ovoj kaj idoj, kaj en la komenco de la konstruado ili sin trovas tuj apud la regxa cxambro; sed kiam la kreskanta grandeco de la regxino postulas pli grandan cxambron kaj la apudaj cxambroj por la pligrandigita nombro da servantoj postulas la forigon de la ovoj, tiam la malgrandaj cxambroj de nutrado estas detruataj, kaj en kelka malproksimeco estas konstruataj aliaj, iom pli grandaj kaj ankaux en pli granda nombro. Per sia sxtofo ili diferencas de cxiuj aliaj cxambroj : ili estas konstruitaj el pecetoj da ligno, kiuj estas gluitaj inter si kredeble per rezino. Amaso da tiuj densaj, neregulaj kaj malgrandaj lignaj cxambretoj, el kiuj neniu atingas la largecon de du centimetroj, estas de sia flanko fermita en komuna tera cxambro, kiu ofte estas pli granda, ol kapo de infano. La provizejoj sin trovas intermiksite kun la nutrejoj kaj prezentas cxiam terajn cxambrojn plenajn de provizoj. La provizoj konsistas el pecetoj da ligno kaj el densigitaj sukoj de kreskajxoj. Tiuj cxi provizejoj kaj nutrejoj estas apartigitaj unuj de la aliaj por malgrandaj malplenaj cxambretoj kaj pasoj, kiuj komunikigxas inter si aux iras cxirkauxe, apartigitaj unuj de la aliaj, havas de cxiuj flankoj sian dauxrajxon en la ekstera muro de la konstruo kaj atingas tie gxis du trionoj aux tri kvaronoj de la alteco. Tamen ili ne okupas la tutan malsupran parton de la monteto, sed trovas sin nur en la flankoj, kaj en la mezo sub la kupolo ili lasas liberan kampon, kiu estas tre simila je la mezospaco de malnova pregxejo; gxia tegmento sin apogas sur tri aux kvar grandaj gotaj arkajxoj, el kiuj tiu, kiu sin trovas en la mezo de la kampo, ofte havas la altecon de unu metro kaj la aliaj de cxiu flanko estas cxiam pli malataj, kiel serio da arkajxoj en perspektivo. La cxambroj, nutrejoj k. t. p. estas kovritaj de plata sentrua tegmento, por reteni la malsekecon en la okazo, se la kupolo estus difektita; kaj la libera kampo, kiu estas iom pli alta, ol la cxambro de la regxo, havas ankaux netraflueblan plankon kaj estas tiel arangxita, ke la tutan pluvon, kiu povus enpenetri, gxi forkondukas en la subterajn irojn. Tiuj cxi iroj estas tre grandaj, kelkaj havas tridek centimetrojn en la diametro, tute cilindraj, kaj servas en komenco, simile al la katakumboj de Parizo, kiel la rompejoj, el kiuj estas prenataj la materialoj konstruaj, kaj poste ili servas kiel grandaj eliroj, tra kiuj la termitoj faras iliajn rabojn, kiujn ili entreprenas en kelka malproksimo de sia logxejo. Ili iras en malrekta direkto sub la fundamento de la monteto en la profundecon de cxirkaux unu metro, brancxigxas poste en cxiun flankon kaj tiras sin sub la suprajxo de la tero tre malproksime. Cxe ilia eniro en la internajxon ili komunikigxas kun aliaj pli malgrandaj iroj, kiuj sin levas spirale en la interna parto de la ekstera kovro, iras ronde cxirkaux la logxejo gxis la supro, cxe kio ili tratrancxas unu la alian sur diversaj vojoj, kaj cxiu en diversaj lokoj sin malfermas senpere en la kupolon kaj en la malsupran parton de la konstruo aux komunikigxas kun cxiu parto de tiu cxi lasta per aliaj, pli malgrandaj, rondaj aux ovalaj iroj de diversaj diametroj. Ke la subteraj cxefaj iroj devas esti tiel grandegaj, venas kredeble de tio, ke ili estas la grandaj traveturejoj, per kiuj la logxantoj enkondukas sian teron, lignon, akvon aux provizojn, kaj ilia spirala aux sxtupara levigxo esta necesa por oportuna aliro de la termitoj, kiuj nur kun granda malfacileco povas sin levadi vertikale. Por eviti tiun cxi malfacilecon en la internaj vertikalaj partoj de la konstruo, ili ofte faras vojeton de centimetro de largxeco, kiu sin levas sxtupare, kiel monta vojo, kaj per tio cxi ili tre facile sin levas sur altajxojn, kiujn ili sen tio ne povus atingi. La sprita penado mallongigi sian vojon elvokis, kiel sxajnas, ankoraux pli eksterordinaran elpenson. Tio cxi estas speco de ponto kun grandega arkajxo, kiu iras de la planko de la kampo al la supraj cxambroj en la flanko de la domo, respondas al la celoj de sxtuparo kaj mallongigas la interspacon cxe la forportado de la ovoj el la regxaj cxambroj al la supraj teraj cxambroj, kiuj en kelkaj montetoj sin trovas unuj de la aliaj en malproksimeco de 1--1 1/2 metroj, kalkulante la vojon plej rektan, kaj ankoraux multe pli malproksime, se ni kalkulos per la kurbaj kaj turnitaj iroj, kiuj kondukas tra la internaj cxambroj. Smeathman mezuris unu el tiaj pontoj; gxi havis la largxecon de unu centimetro, la dikecon de duono da centimetro, la longecon de dudek centimetroj, kaj prezentis la flankon de elipsa arko de responda grandeco, tiel ke oni devas miri, ke gxi ne rompigxis per sia propra pezo, antaux ol gxi estis ligita kun la supre staranta kolono. Cxe la fundamento gxi estis fortigita per malgranda arko kaj havis lauxlonge de sia supra platajxo sulkon, aux arangxitan intence por pli granda sendangxereco de la irantoj, aux per si mem elbatitan per la tro ofta irado. Rilate tiun cxi ponton grandan miron meritas tiu cirkonstanco, ke la gotajn arkajxojn kaj entute cxiujn arkajxojn de la diversaj iroj kaj cxambroj la termitoj ne kavernigas, sed dissxiras. Por krei tiujn cxi efektive gigantajn konstruojn, tiuj cxi malgrandaj bestetoj devas uzi la plej nekredeblan diligentecon, la plej sencxesan laboradon kaj la plej senlacan lertecon. Ke tiaj malgrandaj insektoj, kiuj havas apenaux la longecon de duono da centimetro, povas en tri aux kvar jaroj pretigi konstruon de kvar metroj de alteco kaj de responda dikeco, ornamitan per multego da turetoj, kun miriadoj da cxambroj de diversa grandeco kaj el diversaj materialoj, konstruitaj sub gxiaj grandegaj arkajxoj; ke ili en diversaj direktoj kaj diversa profundeco elfosas sennombrajn subterajn vojojn, el kiuj multaj havas dudek kvin centimetrojn en la diametro, aux dissxiras arkajxon el sxtono super aliaj vojoj, kiuj kondukas de la cxefurbo en la malproksimecon de kelkaj centoj da metroj; ke ili arangxas en la cxirkauxajxo kaj en la internajxo grandegajn sxtuparojn aux pontojn, kaj fine, ke la milionoj, kiuj estas necesaj por tiaj herkulesaj laboroj kaj sencxese iras kaj reiras en diversaj direktoj, neniam malhelpas unu al la alia,--estas mirindajxo de la naturo, aux pli gxuste de la Kreinto de la naturo, kiu multe superas la plej glorajn kreitajxojn kaj konstruojn de la homo; cxar se tiuj cxi bestetoj estus egale grandaj, kiel li, kaj konservus sian ordinaran instinkton kaj laboremecon, tiam iliaj konstruoj atingus la miregindan altecon de tuta kilometro, iliaj trakondukoj prezentus belegan cilindron kun diametro de cent metroj, per kio la piramidoj de Egiptujo kaj la akvokondukoj de Romo perdus sian tutan gloron kaj farigxus nuloj. La plej alta piramido ne havas pli ol ducent metrojn, kio, se ni kalkulos, ke la homo havas la altecon de nur 1 1/2 metroj, prezentos nur 133 fojojn la altecon de la homo. Dume la nesto de la termitoj havas la altecon de almenaux kvar metroj kaj tiuj cxi insektoj mem la altecon de ne pli ol duono da centimetro, la logxejo sekve estas okcent fojojn pli alta, ol gxiaj konstruantoj.

* * * * *

KORESPONDADO KOMERCA

(de L. de BEAUFRONT)

Sinjoro M . . ., en Briancon.

